dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Kuraĝuloj

您是本帖的第 1419 个阅读者
树形 打印
标题:
Kuraĝuloj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Kuraĝuloj

Juan Padrón
Kuraĝuloj
elhispanigita de Jozefo de Jesús Campos Pacheco


Flava ŝarĝaŭto antaŭeniris sur la landvojo rapide kun ŝarĝo de ludiloj. La ŝarĝaŭto saltis pro vojkaveto, kaj skatolo da soldatetoj de malsamaj epokoj falis sur la vojdefluejon. Nokte la soldatetoj faris truon en la skatolo kaj eliris. Ili estis sen orientiĝo sur la vojdefluejo. Oni aŭdis nur la voĉon de la vento.

La kuba soldateto mambio[1] diris:
"Kia malbona sorto! Ni estas perditaj."
La angla diris:
"Ni ne renkontos la infanojn."
La aviadista infanino diris:
"Neniam iu ludos kun ni" kaj ekploris.
"Venu, ni marŝu ĉirkaŭen. Iam ni renkontos iun," diris la napoleona soldateto.
La soldatetoj marŝis sen scii kien. La kuba soldateto diris al la aliaj, ke ili devas esplori kaj preni la kanonon el la skatolon da ludiloj. Sed ili ne atentis lin.

Dum la kuba soldateto prenis la kanonon, la aviadist-infanino faris pirueton kun la aviadilo kaj feliĉe diris:
"Rigardu!"
La soldateto trovis lernejon. Ĝi estis malluma. Proksime estis ligna afiŝo farita de infanoj, kiu diris: "Lerneja legomĝardeno".
Ili vidis la lignan afiŝon, kiam subite sonis hakado kaj ridego. La ligna afiŝo falis surteren. Du ratoj kune ridegis apud la faligita ligna afiŝo.

"Vi estas barbaro kun la hakilo", diris unu rato.
"Ho, ni rompos ĉi tie la aĵojn. Daŭrigu!" diris la rato de la hakilo.
"Tiuj ratoj finos kun la laboro de la infanoj", diris la kuba soldateto.
"Malpuregaj ratoj!" diris la aviadista infanino.

La ratoj komencis fendi kukurbojn, elŝiris la legomojn kaj deturnis la akvumilon de la legomĝardeno. La ratoj laŭte ridis.

"Ni faros planon por kapti ilin," diris la kuba soldateto. "Tiuj ratoj estas tre danĝeraj. Mi portis la kanonon kaj ..."
"Kia plano! Ni ne bezonas planon kontraŭ ilin, ataku!" diris la Napoleona soldateto.

Ili atakis la ratojn kun malordo. "Haltu! Ne estu frenezuloj!" diris la kuba soldateto.
Dum li kuris, oni implikiĝis en la verda herbaro kaj kroĉiĝis en la grimpoplantoj.
La ratoj aŭdis la kriegon.

"Ho, ili atakas nin," diris rato.
"Ruligu la botelon," diris la alia.

La soldatetoj atakis irante kontraŭ la ratoj. Sed kiam ili estis malkovritaj, ili kuris al la terbenko kun malfacileco. La ratoj havis tempon por pretigi sin. Ili puŝis la botelon sur la soldatetojn. La botelo renversis ilin.

"Kiel stultaj ili estas!" diris rato.
"Jam ili estas preskaŭ venkitaj," diris la alia ridante.

Denove la soldatetoj atakis. Sed la ratoj konfuzis ilin. La soldatetoj kunfrapiĝis reciproke.
La kuba soldateto malligis sin de la herboj kaj savis la anglan soldateton de hakobato sur la kapon. La alia rato konfuzis la aviadistan infaninon kaj kunfrapis ŝin kontraŭ la kuba soldateto. De la frapo la kuba soldateto falis malproksimen en la veprojn. La kuba soldateto furioze ekstaris kaj kuris ĝis la kanono kaj haŭlis ĝin ĝis la terbenko. La bruo de la batalo estingiĝis kaj oni aŭdis nur la ridegon de la ratoj. Kiam la kuba soldateto atingis la terbenkon, li surpriziĝis: la batalo finiĝis jam. Sed la malliberigitoj estis liaj kunuloj. La ratoj ligis ilin al granda sarkilo kaj mokis.

"Al vi plaĉas defendi la legomĝardenon, ĉu ne?" diris rato.
"Mi batos vin pro entrudiĝo," diris la alia kaj frapis la soldateton.
"Rigardu, kion ni faros kun la ĝardeno, soldataĉo!" diris la ratoj.

Tiam ili komencis salti kaj dispremi la tomatojn kolektitajn de infanoj kaj rompis la lignan skatolon. Dum la ratoj amuziĝis, la kuba soldateto rampis ĝis siaj amiketoj kaj komencis tranĉi la ŝnuregon.

"Nun ni ataku, sed kun plano," diris li.

La ratoj sidiĝis sur la botelo kaj ridegis.

"Ni bruligu tiun guman soldataĉon," diris rato.
Tiam ili aŭdis trumpeton. La ratoj rigardis sin reciproke. La kuba soldateto ekstaris kaj furioze rigardis ilin.

"Ni kaptos ankaŭ tiun," diris la rato de la hakilo.
"Venu," diris la alia.

La ratoj saltis kaj rapide iris supren, super la kuba soldateto. La soldateto saltis kaj kaŝis sin inter la herboj. Jam ili komencis la planon de atako. La ratoj kuris post li, sed inter la herboj aperis la antaŭa parto de la kanono. La kuba soldateto per la kanono pafis plastan pilketon en la ventron de la ratoj.

La timigitaj ratoj poste forkuris kaj malantaŭ ili aperis la aviadista infanino kun  la helico de la aviadilo kaj per ĝi la infanino raspis la voston al ili.

Nervozaj, la ratoj frapiĝis kontraŭ la sarkilo. Tie la angla kaj la Napoleona soldateto atendis ilin kun siaj sabro kaj bajoneto. La ratoj kriegis.

Tiam ili rompis la botelon kaj kun la tranĉrondo ili atakis la gumajn soldatetojn. Sed kun la signalo de la korneto de la kuba soldateto ili iris al la skatolo, kaj inter ĉiuj prenis hakglaveton, kiu kuŝis tie. Per la hakglaveto ili faligis la ratojn, ĝis unu rato plore kriegis.

"Ni kapitulacas, bonvolu, ĉesu, ni kapitulacas."
"Jes, jes, jes," krietis la aliaj.

La venontan tagon la infanoj estis en la legomĝardeno por labori. Infano saltis kaj diris:
"Rigardu, kunuloj!"
"Kaj la ratoj, kiuj rompis la aĵojn, estas malliberigitaj ĉi tie."
"Mi trovis soldateton," kriegis alia infano.

La infanoj metis la soldateton sur la ĉapelon.

"Kiom belaj ili estas!" diris ĉiuj.
"Kiam ni finos la laboron, ni multe ludos kun ili."

La infanoj starigis la lignan afiŝon kaj metis la ĉapelon sur ĝin. La soldateto feliĉe ridetis. Jam ili serĉis ludemajn infanojn.

ip地址已设置保密
2008/5/31 10:34:12

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询