
de Allen Ginsberg
tradukis Earl Galvin
Por Carl Solomon
I
Mi vidis
la plej bonajn mensojn de mia generacio detruitaj pro
frenezo, malsataj, histeraj, nudaj,
trenantaj
sin tra la negraj stratoj auxrore
sercxante koleran dozon,
angxelkapaj
sciuloj brulsopiraj la l'antikva cxiela
ligo kun la stela dinamo en la masxinaro
de nokto,
kiuj malricxe
kaj cxifonaj kaj kavokulaj kaj ekstazaj sidis
tranokte fumantaj en la supernatura mallumo de
fridakvaj apartamentoj sxvebantaj trans la suproj de urboj
kontemplante jxazon,
kiuj senkovris
siajn cerbojn al la Cxielo sub la alttrajnejo kaj
vidis Mahometajn angelojn stumblantaj sur acxlogxejaj
tegmentoj iluminitaj,
kiuj eksigitis
de la akademioj pro frenezeco k
eldonado de obscenaj odoj sur la fenestroj de la
kranio,
kiuj kauxris
nerazitaj en cxambroj en subvestoj,
bruligante sian monon en rubkorboj kaj auxskultante
la Teruron tra la muro,
kiuj arestigxis
en siaj publikaj barboj revenante tra
Laredo kun zono de kanabo al Novjorko,
kiuj mangxis
fajron en farbo hotele aux trinkis terebinton en
Paradise Alley, morton, aux purgatoriigis siajn
torsojn nokton post nokto
per songxoj,
per drogoj, per vekaj kosxmaroj,
alkoholo kaj kaco kaj senfinaj amoragoj,
nekompareblaj
blindaj; stratoj de timtrema nubo kaj
fulmo en la menso saltanta al polusoj de
Kanado k Paterson, iluminante la tutan
senmovan mondon de Tempo intere,
Pejotaj masivajxoj
de koridoroj, malantauxkortaj verdarbaj tombejaj
auxroroj, vinebrio super la tegmentoj,
butikfrontaj kvartaloj de kanabamula gxojvetura neona
blinkanta trafiklumo, sunaj kaj lunaj kaj arbaj
vibradoj en la rorantaj vintraj krepuskoj de Brooklyn,
rubujaj delirdiroj kaj kompleza regxa lumo de menso,
kiuj katenigis sin
al subtervojoj por la senfina
veturo de Battery al sankta Bronx benzedrine
gxis la bruo de radoj kaj infanoj malebriigis
ilin tremantaj busxkadukaj kaj
batitaj cerbe sensxirmaj tute elcxerpitaj de brilo
en la morna lumo de Zoo,
kiuj sinkis
la tutan nokton en submarsxipa lumo de Bickford's
elflosis kaj sidis tra la mucida biero post
tagmezo en dezerta Fugazzi's, auxskultante al la krak'
de sorto cxe la hidrogena diskogurdo,
kiuj parolis
sencxese sepdek horojn de parko al
logxejo al drinkejo al Belleview al muzeo al la
Ponto Brooklyn,
perdita bataliono
de platonaj konversaciistoj saltantaj
de sur la sojlsxtupoj de fajrelirejoj de fenestroj
de sur Empire State el la luno,
babilade sxrikantaj
vomante flustrantaj faktojn
kaj memorojn kaj anekdotojn kaj okulsxatojn
kaj sxokojn de malsanulejoj kaj prizonoj kaj militoj,
kies intelektoj
eligis plenmemore sep tagojn
kaj noktojn brilokule, viandon por la
Sinagogo jxetitan sur la pavimon,
kiuj malaperis
en neniejon de Zena Novjxerzio lasante
spurvojon de ambiguaj bildposxtkartoj de l'urbdomo de
Atlantic City,
suferantaj
Orientajn sxvitojn kaj Tangxerajn ostmueladojn
kaj migrenojn de Cxinio
detoksigxe de heroino en mueblita cxambracxo de Newark,
kiuj vagis
sencele kaj ronde noktomeze en la
fervojcentro demandante al si kien iri, kaj iris,
lasante neniujn rompitajn korojn,
kiuj bruligis
cigaredojn en varvagonoj varvagonoj varvagonoj bruegantaj
tra negxo cele al solecaj bienoj en
avo nokto.
kiuj studis
Plotinonon Poe Sanktan Johanon de la Kruco
telepation kaj popularan kabalon cxar la kosmo
instinkte vibris cxe iliaj piedoj en Kansaso,
kiuj solaj
trairis la stratojn de Idaho sercxante
viziajn indianajn angxelojn kiuj estas viziaj indianaj
angxeloj,
kiuj taksis
sin nur frenezaj kiam Baltimoro
glimis en supernatura ekstazo,
kiuj ensaltis
limuzinojn kun la Cxino de Oklahomo
kaprice pro vintra noktomeza stratlampa urbeta pluvo,
kiuj tralantis
malsataj kaj solecaj tra Houston
sercxante jxazon aux amoron aux supon, kaj sekvis la
kleran Hispanon por konversacii pri Usono
kaj Eterneco, senespera tasko, kaj do sursxipigxis
al Afriko,
kiuj malaperis
en la vulkanojn de Meksiko post-
lasante nenion krom la ombro de gxinzo
kaj la lafo kaj cindro de poezio dissxutitaj en
fajrejo Cxikago,
kiuj reaperis
sur la Okcidenta Marbordo esplorante la
F.B.I.n en barboj kaj sxortoj kun grandaj pacamaj
okuloj voluptigaj en sia malhela hauxto distribuante
nekompreneblajn faldfoliojn,
kiuj bruligis
cigaredtruojn en la brakojn protestante
la narkotan nikotinan tabakan nebulon de Kapitalismo,
kiuj disdonis
Superkomunistajn pamfletojn en Placo
Unio plorante kaj senvestigxante dum la sirenoj
de Los Alamos veploris ilin, kaj veploris laux
Muro, kaj ankaux la pramo al Staten Island
veploris,
kiuj ekploris
en blankaj sportejoj nudaj
kaj tremantaj antaux la masxinaro de aliaj
skeletoj,
kiuj mordis
detektivojn cxe la kolo kaj sxrikis ravite
en policauxtoj pro nenia krimo krom la
propraj sovagxaj kuirado pederastio kaj ebrio,
kiuj hurlis
surgenue en la subtervojo kaj
trenitis de sur la tegmento svingante generorganojn kaj
manuskriptojn,
kiuj lasis sin
pugfikigxi de sanktaj
motorciklistoj, kaj kriis pro gxojo,
kiuj midzis
kaj midzigxis de tiuj homaj serafoj,
la maristoj, karesoj de Atlantika kaj Kariba
amo,
kiuj amoris
matene vespere en roz-
gxardenoj kaj la herbo de publikaj parkoj kaj
tombejoj disxpucante sian semon libere al
iu ajn venu ajniu,
kiuj singultis
senfine provante subridi sed finis
per plorkrieto malantaux parieto en Turka Banejo
kiam la blonda kaj nuda angxelo venis por trapiki
ilin per glavo,
kiuj perdis
siajn amknabojn al la tri oldaj megeroj de la sorto
la unuokula megero de la aliseksama dolaro
la unuokula megero kiu palpebrumas el la utero
kaj la unuokula megero kiu faras nenion krom
sidi surpuge kaj tondeti la intelektajn orajn
fadenojn de la metiista teksilo,
kiuj kopulaciis
ekstaze kaj nesatige kun botelo de
biero amato paketo de cigaredoj kandelo
kaj falis el la lito, kaj dauxrigis laux
la planko kaj tra la koridoro kaj finis svenante
sur la muro kun vizio de pleja picxo kaj
cxuro evitantaj la lastan cxuron de konscio,
kiuj dolcxigis
la kundojn de miliono da junsxioj tremantaj
sunsubire, kaj estis rugxokulaj matene
sed preparigxis dolcxigi la kundon de la sun-
levigxo, rivelante gluteojn sub fojnejoj kaj nudaj
en la lago.
kiu putumis
tra Kolorado en miriadaj
sxtelitaj noktauxtoj, N.C., sekreta heroo de cxi
poemoj, kacisto kaj Adoniso de Denver-gxojo
en la memoro de sia nenombrebla fikitaro da juninoj
en sendomaj terpecoj k vojmangxejaj malantauxaj kortoj, kinejojes
kadukaj vicoj, sur montsuproj en kavoj aux kun
marasmaj kelnerinoj cxe konataj vojflankaj solecaj
subjuplevoj k aparte sekretaj benzinstaciaj
solipsismoj de necesejoj, k ankaux hejmurbaj stratetoj,