dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La antaŭenŝovita garnizono

您是本帖的第 6271 个阅读者
树形 打印
标题:
La antaŭenŝovita garnizono
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
21
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

5

 

 

- Klariĝis ankaǔ la alia parto de la afero – daǔrigis Yves. – Mi pensas pri la ekspedicio de la mortinta Russel. Ringo de aventuristoj ĉirkaǔis lin dum la esplorvojaĝo. Sed ŝajnas, ke li konjektis ion, ĉar ekirinte por malkovri la lastan itineron de la vojo, li postlasis siajn kunulojn, esepte la fidindan, honestan d-ron Brétail. Kio okazis en la tendaro, mi scias tion de Illomor. Vespere ili trinkis kivion, kaj la neǔroza Bubo dancis kun la negroj en ekstazo. Poste li svene falis elĉerpiĝinte. Ankaǔ Byrel ebriiĝis kaj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Li mortpafis kelkajn el ili, sed fine oni mortpikis lin. Tiam Laporte kaj liaj kunuloj ŝnurligis la mense malsanan knabon. Matene ili kredigis al li, ke li mortigis Byrel-on kaj du negrojn en la mortiga furiozo de la kivi-ekstazo. Illomor, kiu cetere parolis tute bone la francan lingvon, sidis mute, kaj ludis la vot-komedion. La kompatinda Bubo estis bona mediumo, kaj la friponoj eĉ poste uzis la knabon por iliaj celoj. Baldaǔ ili eksciis, kie estas la desegno de Russel kaj decidis mortigi Brétail-on. Illomor, kiu estis konstanta kuriero inter la tribo sokota kaj la spionoj, estis ĝuste tiam en Oran. Ili miksis grandan dozon da dormigilon en la konjakon de la Knabo, suferanta pro la siroko, sed eble ankaǔ la memsugestio de la timo sufiĉus, ke la knabo falu en ekstazon, kaj li kredu ĉion, kion la nuda, lanchava pigmeo elpaŝis el la ŝranko, kiu metis revolveron sur la tablon kaj diris: Mortigu! La knabo ne mortigis, sed ekdormis. Vespere la kanajloj murdis kapitanon Corot, d-ron Brétail kaj la virinon. Pencroft aǔ Lorsakoff faris tion. Ili kredigis al la knabo, ke li mortigis la tri homoj en la ekstazo de kivio. Ili persvadis lin, ke li konfesu en la afero same, kiel Pencroft. Tel du atestantoj rakontis la dramon pri „ĵaluzo.” Ili volonte estus uzintaj la knabon por ilia celo ankaǔ en Aut-Taurirt, kiu dungiĝis al la legio kun Pencroft. Sed poste ili vidis, ke la nervosistemo de la knabo ruiniĝis kaj formetis lin el ilia vojo.

            …Estis mateno. La flavaj, bruligaj radioj de la suno ĵus atingis la fenestron kaj penetris en la ĉambron. Ili sidis, silentis kaj ĉiu pensis kun laca cerbo pri la pasintaj teruraĵoj.

- Ni havis kelkajn aventurplenajn semajnojn – rimarkis Kolombo mallaǔte kaj ekprenis kaŝe la manon de Magda sub la tablokovrilo.

 

 

 

D U D E K N A Ǔ A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

- Nun transdonu la brakhorloĝon, senrangulo! Diru, kiom da mono vi deziras por ĝi, kaj ankaǔ Magda Russel povas partopreni la marĉandon – diris majoro Yves. – Mi estas plenrajtigita pri tio.

            - Bedaǔrinde la horloĝo perdiĝis – respondis Kolombo.

            Oni rigardis sur lin timiĝinte.

            - Kion vi diras? – demandis Delahay, apogiĝinte sur sian kubuton. – Bone pripensu… tiun vian… aserton.

            - La holoĝo perdiĝis, sed ĝi tuj retroviĝis – daǔrigis Kolombo -, se oni eksigos min pro ĝenerala, korpa malforteco, por ke parte mi subtenu mian iaman familion, parte mi fondu novan. Se vi ne plenumos tion, la horloĝo neniam retroviĝos, mi kaŝis ĝin tiel bone.

            Yves sulkigis sian frunton. Kion petas Harroncourt, tio superas ĉiun militistan imagon.

            - En ordo – li diris fine. – Ĉu vi ne havas alian deziron?

            - Jes, mi havas. La poemojn de Hümér Troppauer. Mi insistas pri tio!

            - Mi atendis de vi ĝuste tion – balbutadis la poeto mallaǔte.

            - La senranga soldato Troppauer havos apartan distingon, akirante meritojn dum la subpremo de la ribelo – interrompis Delahay.

            - Ricevinte la horloĝon de mi, kompreneble vi devas aĉeti tion de Magada Russel. Mi meritas premion nur kiel ekscitita trovinto.

            - Ĉio estos en ordo – diris Yvens -, ni faros protokolon pri la kondiĉoj, kaj mi, kiel plenrajtigito, povas plenumi vian nekutiman deziron.

            Ili faris la protokolon. La oficiroj subskribis tion, ke majoro Yvens promesis plenumi la supran deziron en la nomo de la divizio D. de la ĉefstabo.

            - Kaj nun diru, kie estas la horloĝo – urĝis lin Yvens.

            - Kie estu horloĝo? – miris Kolombo. – Sur mia brako! – Li suprentiris la manikon de sia kamizolo, kaj la holoĝo estis sur lia pojno.

 

 

 

2

 

 

 

Iun aǔroron oni ekzekutis Pencroft-on kaj Kobienski-on en la korto de la milita tribunalo de Oran. Oni ŝanĝis la verdikton de Macquart kaj Lorsakof al dumviva enkarcerigo, kaj Gardone liberiĝis post du jaroj, senigita je sia rango.

            Tiel la dramo finiĝis.

            Antaǔ ol Kolombo kaj lia fianĉino estus forveturontaj el Oran, ili ankoraǔfoje vizitis la malbenitan vilaon de Brétail kaj trairis la polvokovritajn, forlasitaj, tombodorajn ĉambrojn kun angoro…

            - Ĝi estis tia, kiel lifto – respondis Magda ridetante.

            - Kiel?!

            - Elektra gramofono funkciis en la ĉambro. La brakon de la pikupo malgranda aparato konstante metis sur la komencon de la gramofondisko. Kiam la elektra lampo lumis en la halo, la gramofono ekfunkciis, kiam oni malŝaltis la lampon, ĝi silentiĝis.

            - Sed kiam mi malfermis la pordon?…

            - Ĝi estas la lift-sistemo! La pordo ĝuste tiel, kiel ĉe la lifto: la du dratoj kontaktiĝis! Kiam iu malfermis la pordon, tiam la cirkvito rompiĝis. Kiam oni fermis ĝin la du dratoj kontaktiĝis, kaj la gramofono funkciis. Tial mi faris tiun aparaton, ĉar estis antaǔvideble, ke la murdistoj revenos en la vilaon kaj serĉos la planon. La kanto de mia kompatinda patrino estis aǔdebla sur la gramofondisko, kaj mi pensis, ke la murdisto timiĝinte fuĝos de antaǔ la fantomo, kiu malaperos, kiam oni malfermos la pordon. Sed ĝuste al iu murdisto – Grison estis tiu – mi rakontis tion, kiam li enloĝiĝis en la vilaon…

            - Ankoraǔ io… En la dezerto, kiam malaperis viaj piedsignoj…. Kiel ĝi povis okazi?

            La knabino ridis.

            - Ho, vi, infano! Simple mi ĉerpis sablon en mian korkoĉapelon, kaj retroirante mi ŝutis polvon sur miajn spurojn.

            Kolombo rigardis la teron.

            - Tamen mi ne estos detektivo… - li diris poste mallaǔte.

            Ili fermis la vilaon kaj forveturis el Oran.

            Sed ankoraǔ longe neniu enloĝiĝis en tiun domon.

 

 

 

3

 

 

 

Reveninte en Parizon, Kolombo ricevis la honormedalon de la legio krom la subkondiĉe dzirataj afeorj kaj ekkriis jene:

            - De nun mi zorgeme gardos mian sanon. Mi ne volas malsaniĝi!

            …Ili devis prokrasti la geedziĝan feston du semajnojn, ĉar Kolombo grave malsaniĝis je gripo. La unuan fojon li estis malsana, de kiam li foriris el Parizo! La morto atentigis lin ridetante, ke ĝi ne ŝatas la ŝercojn. Sed fine la organismo de Harrincourt venkis, li saniĝis kaj edziĝis al Magda Russel. Post la nuptofesto la malgranda familio loĝis kune en la malnova familia domo. Magda ricevis tiom da mono por la plano de Russel, ke ili povis bazigi ne nur la domon, sed ankaǔ ilian futuron.

            Ofte vizitis ilin Latouret, la emerita subleǔtenanto, havanta batalemajn, bruliĝintajn lipharojn, kaj Hümér Troppauer, la poeto, kiu laǔtlegis siajn poemojn al la pacienca familio.

            Harrincourt aĉetis kelkajn arpentojn da vinberejon proksime al Parizo, kie la enuigaj, elegantaj, aristokrataj konatoj ne vizitis ilin. Stranga societo kunvenis en la vinberejo, sufiĉe ofte. Ekzemple: graf-aspekta ekzekutisto, „majoro” Hlavaĉ, la maljuna Pilotte, Minkus, la kolosa Nadov, subleǔtenanto Latouret, serĝento Battista, kaj ĉiam, kiam li estis en Parizo: majoro Yves. Tiam la dommastro buŝharmonikis, lia edzino donis al ili bonkvalitan riĝan vinon chablis, kaj aǔskultante la zumantan muzikon de la „filharmoniano”, Yves ekkantis, kaj la aliaj daǔrigis, kiel ili iam marŝis en la mortiga, flava polvo de Saharo, „dum la malnovaj, belaj tempoj”:

 

„Le sac, ma foi, toujours au dos…”

 

 

 

03. 02. 2002.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:38:09

 21   1   3/3页   首页   1   2   3    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询