
Jenő Rejtő
La dekkvar karata aǔtomobilo
tradukis: László Balázs
I-a ĉapitro
1
Ivan Gorĉev, la maristo de la kargoŝipo Rangoon ankoraǔ ne havis dudek unu jarojn, kiam li gajnis la fizikan Nobel-premion. Estas senekzemple granda plenumaĵo estas akiri tiel gravan premion en tiu poezie juna aĝo, malgraǔ tio, se antaǔ iuj ĝi ŝajnos makulo de beleco, ke Ivan Gorĉev gajnis la fizikan Nobel-premion per kartludado makao de profesoro Noah Bertinus, al kiu la sveda reĝo transdonis tiun distingon en Stokholmo antaǔ kelkaj tagoj, sed fine ja ne kalkuliĝas tiuj, kiuj serĉas tuberon sur junko; gravas tio: ke Ivan Gorĉev gajnis la Nobel-premion en sia dudek unua jaro.
Profesoro Bertinus distingita per la Nobel-premio surŝipiĝis en Göteborg, en sia aktujo kun la Nobel-premio, kaj antaǔ ol lia vaporŝipo ekveturis, aperis sur la ferdeko la mebroj de la Sveda Asocio Franklin, kiuj transdonis al li la grandan, oran medalon por la sukcesa esplorado de la nuklea fendiĝo. Poste la ŝipo ekveturis, kaj la respektata profesoro jam tre atendis alveni en Bordeuax-on, kie li havis kelkajn arpentojn da vinberejon, kiel ĝenerale la malpli junaj, francaj ŝtatoficistoj, de la helpisto de la ekzekutisto ĝis la direktoro de muzeo.
Gorĉev Ivan surŝipiĝis ĉe Southampton por transveturi la kanalon eĉ por si mem tute nekonata afero. Estas vere, ke oni maldungis lin sur la kargoŝipo Rangoon, ĉar li batis la stiriston per kvar kvarpinta hokstango, sed kial transveturis iu la kanalon, se li batis la stiriston, kaj oni maldungis lin sur la kargoŝipo, ĝi estas tute nekomprenebla, kiel tiom da aliaj agoj de nia stranga roman-heroo.
Eĉ tio estas malklara, kiel konatiĝis tiu duone adoleska, malserioza junulo kun la mondfama scienculo, kaj precipe tio estus klarigenda, kiel li persvadis la altaĝan, enfermiĝeman profesoron, ke li ludu kun li malpermesitan hazardludon makao, riskante nur tre malmulte da mono. Tiuj detaloj eble neniam klariĝos. Onidire ĝi komenciĝis tiel, ke la profesoro suferis pro marmalsano sur la ferdeko, kaj Gorĉev proponis al li trinki agrablan gustan, li mem miksitan citronan, konjakan, natrian hidrogenan karbonaton trinkaĵon, pro kio la profesoro fartis pli bone, kaj li demandis la kanabon, kiu li estas, de kie li venis?
- Mi nomiĝas Ivan Gorĉev, laǔprofesie mi havas dudek unu jarojn, kaj mi estas la filo de la pli juna frato de la cara ĉambelano, barono Gorĉev el urbo Nasja Gorjodin. Mia patro estis kapitano en la gvardio, kaj mia onklo defendis Odesaon kontraǔ la ribelintaj militfloto kiel milit-komandato de la gubernio Justvest Verstkov.
Nenio estis vera el ĉio ĉi. Sed la kredemo de tute junaj knabinoj kaj maljunaj scienculoj estas senlima. La profesoro surmetis sian nazumon.
- Ĉu vi do estas elmigranto?
- Jes, oĉjo profersoroviĉ – li respondis ĝemante. – Mia patro donacis dek mil rublojn al la cara baleto pro sia bona humoro… Kaj or-blazona trojko veturigis lin al Carskoje Selo… Hej kontusovka! Hej Volgo, se mia ankoraǔfoje povus esti tie…
- Vi ja ne povas memori Rusion, se vi havas dudek unu jarojn.
- Des pli ĝena estas tio, oĉjo profesovska, ĉar mi neniam vidis tiun admirindan, negkovritan teron, kiu tiel neforgeseble vivas en mia memoro…
- Kien vi veturas nun sinjoro Gorĉev?
- Mi veturas pro politika afero, maskite kiel maristo
Se ni atentis nian heroon ĝis nun, ni povis ekkonis lian strangan proprecon: li neniam diris veron, tamen li ne mensogis. Li nur senhezite eldiris ĉion, kio venis en lian kapon, kaj tio kaǔzis al li multajn, absurdajn implikaĵojn dum lia vivo. Malofte estis logiko en liaj vortoj kaj agoj.
- Bedaǔrinde kun malmulte da mono, ĉar fripono senigis min je ĉiu havaĵo.
- Kiel ĝi povis okazi?
- Mi estis sensuspekta kaj stulta. Oni konatiĝas kun ĉiuspecaj, dubindaj homoj, sen pensi pri la konsekvencoj. Tiel ĝi okazis, ke fripono en Londono instruis min ludi makao-n, kaj li gajnis mian monon.
- Ne koleru, sed ĝi vere ne estis tre saĝa faro. Kia ludo estas makao?
Gorĉev ĝemis denove kaj elprenis paketon da ludkartoj el sia poŝo.
- Nu do… ni subtrahas dek el la valoro de la koncernaj ludkartoj, tiel ĉiuokaze estas naǔ la atingebla maksimumo…
La profesoro provis sian ŝancon, riskante kvin centimojn kiel bazan enmetaĵon, kaj li gajnis dek frankojn. Baldaǔ, kiam li jam perdis du mil frankojn, ili altiis la bazan enmataĵon. Poste ili plurfoje altigis ĝin, kaj atingonte Bordeux, Ivan Gorĉev gajnis de la profesoro la tutan monsumon de la Nobel-premio ĝis la lasta centimo, kaj eblas, se la profesoro ekzemple vojaĝus ĝis Nico per la ŝipo, tiel la ambicia junulo estus gajninta la grandan, oran medalon de la Sveda Asocio Franklin, kiun ricevis kelkaj distingitoj rekone, sukcese esplorantaj sur la tereno de la nuklea fendiĝo.
Ĝi estintus senekzempla plenumaĵo de nia dudek unu jara heroo, sed bedaǔrinde la profesoro elŝipiĝis ĉe Bordeaux kun la granda, ora medalo de la Sveda Asocio Franklin kaj kun kelkaj, malgajaj meditadoj, rilate la pedagogian sistemon de la francaj altlernejoj, kiu preskaǔ tute neglektas la instruadon de la malpermesita hazardludo makao el la studprogramo. Gorĉev staris kortuŝite ĉe la balustrado de la ŝipo kaj longe mansvingis post lin per tuko.
2
Kion faras homo, se li estas dudek unu jara, kaj la seriozeco tute ne troviĝas en lia animo, kaj li subite ekhavas tiel nekredeble multan monon? Gorĉev demandis tion de si mem. Kaj li mem tuj respondis tion:
Li elŝipiĝos en Nico. Unue li vagados en la haveno kaj serĉos ian kamaradon, ĉar hunda vivo estas la riĉeco, se ne estas iu, kun kiu li povos disipi la monon.
Sed kiu estu la elektito? Li ĉirkaǔrigardis en la haveno.
Homo kun pakaĵportista eksteraĵo altiris lian atenton sur la bordo. La homo, havanta pakaĵportistan eksteraĵon staradis sur la kolektiĝejo de la havenlaboristoj en bruna jako kaj en nigra bankostumo, de kie jam oni venigis ĉiun atendanton por labori ie, nur lin ne. Tio faris lin stranga, ke li portis nazumon, kaj li anstataǔigis sian ĉemizon tiel, ke li portis flavan, tiel nomatan frototukon sur siaj ŝultroj, kaj li premis ties du disfibriĝintajn ekstremaĵojn en sian bankalsonon. Li kontraǔpezis la surhavon de la nekutime trampa bankostumo per tio, ke li metis relative bonan pajloĉapelon sur sian kapon, sed eble ĝi estis duon numeron malpli granda, ol tio estus bezonata, sed ĝi havis peskaǔ sendifektan randon. Ĉirkaǔ lia larĝa, nigra, angla liphararo kuntiriĝis malestimaj kaj malgajaj faltoj en grimaco. Tiu homo estis tiel malbonhumora, ke li preskaǔ ploris kaj dume li piketis siajn dentojn. Eble tial, ĉar verŝajne li anstataǔigis la manĝadon per tiu reala iluzio. Jam ŝajnis tiel, ke li ne dungiĝos hodiaǔ, sed laborestro poste tamen alparolis lin.
- Alo! Venu al la baseno numero kvin, tie vi devas meti lignokestojn unu sur la alian.
- Ĉu tiuj lignokestoj estas pezaj?
La okuloj de la laborestro rigidiĝis, kvazaǔ tiuj ŝtoniĝintus. Havenlaboristo ankoraǔ ne demanis tiaĵon!
- Nu bone – klarigis iom nervoze kaj malpacience la sinjoro kun bruna jako -, mi devas scii tion, ĉar antaǔ kvin jaroj mi havis hernion.
La ĉefo diris, ke „idioto” kaj iris plu.
- Fajna homo li estas, mi povas aserti… - li murmuris poste kun malestimego. Gorĉev, kiu aǔdis la konversacion en la proksimo, tiuj eksentis, ke tiu persono estas lia homo kaj alpaŝis lin:
- Diru! Ĉu vi volas labori?
- Mi tute ne estas nenifarulo!
- Domaĝe, sed estas egale. Se vi volas, laboru. Kion vi ŝatus fari plej volonte?
La demandito okulmezuris sin, siajn maldikajn krurojn, komikan bankalsonon, kaj sian brunan jakon kun rodforma baskulrando, poste li eklevis sian ŝultron:
- Kiel vi povas demandi tion? Mi ŝatus estis sekretario.
- Estas bonŝance, ke mi venis ĉi tien. Mi dungas vin! Vi estos sekretario ĉe mi. Vi ricevos du mil frankan salajron. Kiel vi nomiĝas?
- Vanek.
- Bona nomo. Jen prenu vian unu monatan salajron, kiu estas tri mil frankoj.
- Vi diris, ke du mil.
- Mi korektas tion, ĉar dum mallonga tempo vi atestis surprizan avancon. Jen prenu…
- Kompreneble – diris sinjoro Vanek, dume li iom nervoze, kvazaǔ oni ĝenus lin per stultaĵoj, li premis la monon en sian cigarpoŝon – mi devas scii, kion mi laboros.
- Vi havos tre multe da laboro. Kion, mi ankoraǔ ne scias tion. Sed ĝi ne gravas. Timu nenion, vi faris vian bonŝancon, oldulo mia…
- Kiel mi jam menciis tion, mia nomo estas Vanek – li respondis kun malvarmkonduta emfazo, rifuzante ĉiun konfidencon.
- Pardonon, do: sinjoro Vanek. Vi estas bonega akiraĵo – li aldonis kontente, ĉar li preferis la memkonsciajn homojn, kiuj ne forgesas pri tio pro momentaj avantaĝoj, per kio ili ŝuldas al si mem.
- Se interesas vin, mi povas rakonti, kiel mi subiĝis ĉi tien…
- Tio ne intersas min, sed rekontu. Se vi tamen ne farus tion, vi devontigus min.
- Bonvolu kredi… Mi ne trodiĝas. Nun kion mi faru?
- Mi ankoraǔ ne scias tion, ni elpensos ion. Nun mi ĉirkaǔrigardos en Nico, kaj se mi bezonos vin, mi informos vin, kara amiko mia…
- Mia nomo estas Vanek.
- Sinjoro Vanek… Pardonu min. Plaĉas al ni, ke vi havas senteman karakteron. Cetere mi ne ŝatas la normalajn homojn, Ni do rekontiĝos post nelonge ĉi tie!
- Ĉu mi staru ĉi tie!
- Se vi volas, foriru!
- Sed tiam vi ne trovos min!
- Ne gravas. Bonan tagon! – Kaj li forapidis gaje.
Li tre ĝojis, ke li povis doni al sinjoro Vanek multe da mono, kvanakm certe li forisos kun la trimil frankoj ien, ĉar li timas, ke aperos la flegistoj de Gorĉev, kaj ili persistos, ke li redonu la senpripensan donacon de la cerbmalsanulo. Girĉev iris rekte al la admirinda marborda promenejo de Nico, kiun oni nomas plaĝo, kaj apud la belegaj palmoj viciĝas la plej elegantaj hoteloj de la Riviero sur la marbordo. Tie li sidis en la restoracion de la distingita, aristokrata hotelo Mediteraneo. La enue sunbaniĝantaj gastoj preskaǔ timiĝinte rigardas la adolesk-vizaĝan junulon, kiu portas dube blankan, tolan pantalonon, bluan matros-bluzon kaj pro ia nekomprenebla kaǔzo la blankan, rondforman ĉapon, faritan por la angla mararmeo.
Virino en ruĝa robo ekridas. La junulo eklevas sian ĉapon, faritan por la angla mararmeo kun amikema rideto, poste li batas kelfoje sur la tablon laǔte:
- Garcon! Mi petas bieron!
La kelnero rapidas tien pale:
- Ĉu vi scias, ke ĝi ne estas drinkejo por matrosoj?!
- Interese… Mi estus ĵurinta, ke ĝi estas la restoracio Ek, Gajaj Embuskmurditoj, kie kunvenas la sinjora publiko por kvina-hora interbatado per tranĉiloj… Sed nun jam estas egale. Mi restos ĉi tie. Portu al mi kruĉon da biero.
- Ni ne kredencas spilitan bieron!
- Nu do alportu duon kilogamon da kaviaro, botelon da franca ĉampano kaj cent francajn rozojn!
La kelnero faris tiun eraron, ke urĝante la gaston por foriri, li ektuŝis la brakon de Gorĉev.
Li ne devintus fari tion…
Ĉio mallumiĝis antaǔ la klenero post la momento de la ektuŝo, kaj li rekonsciiĝis nur post longa tempo, ke pluraj homoj provas helpi lin, kaj iu viŝas lian vizaĝon per trempita turko. Kvankam li ricevis nur unu vagofrapon. Kaj la fremdulo ofendiĝinte ekstaris, eklevis sian ĉapon, faritan por la angal mararmeo, poste diablo scias, de kie, li elprenis monoklon kun nigra kadro, li meti ĝin elegante antaǔ sian okulon, pro kiu li ŝajnis kompleta idioto, kaj dum la personaro serĉis la forruliĝintan kelneron sub la malproksimaj tabloj, li foriris. La virino en ruĝa vestaĵo denove ekridis, kaj Gorĉev returniĝis konsterniĝinte por momento. Hu, kiel bela ŝi estas!…
Li rapidis rekte al sinjoro Vanek en la havenon, kvankam li ne fidis tion, ke li trovos lin. Sed je lia plej granda surprizo lia sekretario eĉ nun staris sur la sama loko, en tiu sama pozo, eĉ portante tiun saman bankalsonon, nur la dentopikilo estis alia en lia buŝo. De tiam li foruzis ĉirkaǔ la kvinan.
- Sinjoro Vanek! Mi ĝojas, ke mi trovis vin ĉi tie! Alvenis ankaǔ via horo!
- Ĉu vi aǔskultos min, kiel mi subiĝis tiel profunden? – li demandis tuj kaj avide.
- Tiel ankoraǔ ne alvenis via horo. La afero ĉiuokaze estas interesa, kaj eventuale vi informos min pri tio.
- Sinjoro! Mi estis korespondanto en iu unuaranga…
- Mi estis klarvida pri tio je la unua ekrigardo. Nun vi ekagos. Vi devas iri ien por kunporti pakaĵon…
- Tio ne apartenas strikte al la taskoj de sekretaro.
- Ankaǔ Napoleono komencis malalte…
- Sed ne ĉe vi. Sed estas egale, sed mi devas scii, kiom peza estas la pakaĵo. Mi pensas, ke mi jam menciis, ke antaǔlonge mi havis hernion…
- Mi scias pri tio. La pakaĵo ne estas peza.
- Kaj ne estas proponinde al mi iri sub la suno. Mi havas altan tension.
- Nek de tio vi devas dekutimiĝi. Aĉetu pluvombrelon ie, kaj disetedu ĝin super via kapo!
- Sinjoro, mi ne povas aĉeti pluvombrelon el trimil franka salajro.
- Mi pagos la koston de la pluvombrelo. Krome aĉetu pantalonon, mi pagos ankaǔ ĝin. Tiu bankalsono, spite al la frototuko kaj pajloĉapelo ne konvenas al la aspetko de memkonscia, serioza sekretario. Do ek, oldulo mia!
- Mi havas la nomon Vanek, se vi ne prenas tion ofendo…
- Nu do, ek, sinjoro Vanek!