XI-a ĉapitro
1
Ili ĵetis la batfaligitan legianon en la angulon. Poste ili komencis vivigadi Portenif-on kun malmulte da sukceso.
- He! Olda rabisto!
Ronkado.
- Lasu tiun ebrian bruton. La Majstro venos, pagos, kaj li povas kunporti Gorĉev-on.
Dume la silentema Drugiĉ amuzis sin per tio, ke iafoje li trempis la kapon de Portenif en sitelon, plena de akvo. Fine tiu povis stari sur siaj piedoj ŝanceliĝante.
- Kion… vi volas de mi?!… - li balbutaĉis.
- Ni kunportis lin, li estas ĉi tie!…
- Kiun?!
- Gorĉev-on! La insolentulo estas tie!
Kaj li montris al Cortot. Portenif elprenis sian poŝotranĉilon. Certe tial, ke konforme al sia promeso, li elprenu la okuloj de la kaptito unu post la alia. Sed Aleksio la Privat repuŝis lin.
- Se ni ricevos lian prezon. Ĝis tiam vi ne difektu la kaptiton.
Portenif denove falis sur la plankon kaj ekdormis, aǔ svenis. La silentema Drugiĉ deprenis la jakon de Gorĉev de sur la seĝo kaj metis tion sur lin.
Nun la dikulo enpaŝis, kiu kvankam kun suburba gusto, sed li omaĝis al la vira modo.
- La Majstro mesaĝas tion, ke metu la aǔton sur la ŝipon Suspektinda Ŝarko! Tuj!
- Hoho! Unue ni devas navigi per la Suspektinda Ŝarko de la kajo Belga ĝis la restoracio Faraono, kie la aǔto staras, ĉar ne estas permesite ekfunkciigi ĝin.
- Tio daǔros longe! Unue ni petas la monon, Aldous!!
La dikulo, sur kiu estis videbla, ke li estas miksrasulo, respondis orgojle:
- La Majstro venos kun la mono ĉi tien, kaj li pagos, kiam li kunportos Gorĉev-on. Eĉ tiam, se via komiisito estas ĉi tie!… - Li piedbatis Corto-on: - Tiu ulaĉo mortis!
- Tute ne – respondis Jasmeno. – Ni nur ne malutilos la varon!
- Jasmeno, vi restos ĉi tie kaj transprenos la monon – mansignis Aleksio la Privata. – Ni enŝipigos la Alfa-Romeon dum unu kaj duon horo. Ni fidas la honoron de la Majstro. Se ni trompiĝos, ni havos la aǔton kiel garantiaĵon – opiniis Aleksio la Privata.
La silentema Drigiĉ ĝis nun okupiĝis pri tio, ke li vivigadis Portenif-on per piedbatoj, sed tiu provado ne rezultis sukceson. Li denove kovris lin per la jako de Gorĉev, li prenis sian ĉapon kaj iris.
La aliaj sekvis lin. Nur Jasmeno, Aldous, la du Gorĉev-oj kaj la sveninta Portenif restis tie.
- Mi sidos en la restoracion Nigra Steloi – diris Aldous. – La Majstro ĉiukaze venos tien por mi.
- Ankaǔ mi venos kun vi – diris Jasmeno. – Bubo, vi neniel povos eliri de tie ĉi, tra la gardistoj, atentu do pri la kaptito. Se oni lasos la monon ĉe vi, ne akceptu malpli ol 40 000 frankojn…
…Cortot miris, kiam li rekonsciiĝis. Lia kapo zumis, kaj la vera Gorĉev lavis lian vizaĝon.
- Kio… kio ĝi estas…? Kie?…
- Homo! Kiel vi venis ĉi tien?
- Mi amuziĝis… kun Hector Potiou… poste… mi sola…
- Vi ja surŝipiĝis posttagmeze en Marseljo!
- Ne… - li balbutaĉis… - Potiou prenis min al si…. kiel soldatserviston, kaj… ni estus vojaĝintaj kune… nun… el Toulon…
Io ŝajnis al Gorĉev pri tiu „aparta” vojaĝo… La ronkado de Portenif estis timiga akompana muziko de la stranga revido.
- Atentu min… ĉu vi povas ekstrari? – Kiam ĝi sukcesis iel, li skribis ion rapide kaj transdonis tion al Cortot. – Oni certe lasos vin libera, se vi prubos, ke vi ne estas Gorĉev. Eblas, ke tio jam ne okazos. Gravas, ke vi silentu!
- Kaj… tiu ĉiu skribaĵo?
- Se vi liberiĝos, sendu ĝin en Marseljon, al la vaporŝipo Constanz. Eble vi atingos ĝin, se la ŝipo ekveturos malfrue. Ĝi estas adresita al la senranga soldato n-ro 27.
Cortot ĉifis ĝin en sian poŝon stultmiene.
En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis barono Lingenström kun pafpreta pistolo.
Malantaǔ li estis larĝŝultra, blankhara, serioza homo.
La Majstro!
2
La barono ĵetis preterkuran rigardon al Goeĉev.
- Li estas tiu… en ordo.
- Kaj kiu li estas ĉi tie? – demandis la Majstro, montrinte al Cortot.
Nun rakontis Jasmeno en la pordo, ke ili tenas ankaǔ ian senpovan homon en kaptiteco, kiu fuĝis el la legio – diris Lingeström malpacience.
- Ni aranĝos lian sorton! – kriegis la Majstro. – La militistaron incitos nin pro via idiotaĵo. Sen mia permeso vi ne rajtas porti kaptiton ĉi tien!
- Nun ĝi ne gravas – mansvingis Lingeström kaj fikse rigardis Gorĉev-on. – Unue ni mortigos lin, se li ne reprudentiĝos. Ruliĝu per la aǔto antaǔ la pordegon de la korto. Se mi foriros, vi povas aǔtoveturigi Gorĉev-on.
- Mi serĉos Aldous-on. Mi ne faros tion sola.
La ruso sciis bone, kion signifas la aǔtoveturigo. Unu kuglo, kaj la senviva korpo flugas el la kureganta aǔto en la maron… Sed kio estas la alia eblo? Ĉar ankaǔ tio ekzisas! Ili ne scias, ke la rabisto opinias, ke Cortot estas Gorĉev. Kiel ili povus pensi pri tio?
- Ĉu se vi ne trovos Aldous-on? – demandis Lingeström la Majstron.
- Kial vi ne trovus lin – mansvingis Gorĉev. – Li iris en la restoracion Nigra Stelo.
La Majstro okulmezuris lin, kuntirinte siajn okulojn.
- Plaĉas al mi, ke vi ne estas nervoza – li grumblis, poste li turnis sin al Cortot. – Vi, bruto! Nun mi elĵetos vin! Sed se ankoraǔfoje oni protektos vin en mia proksimo, tiam mi mortpafos vin, kiel hundon! For!
Kaptinte la kolumon de Cortot, li kuntrenis kaj puŝis lin sur la stratetaĉon. Cortot kuregis senspire al la plej proksima kazerno, sed antaǔe li alpoŝtigis la leteron, skribitan al sinjoro Vanek.
3
Ili staris en la ĉambro vid-al-vide: Lingestrom kun ŝargita revolvero kaj Gorĉev rikanante…
- Nu, sinjoro Gorĉev? – diris Lingeström post mallonga paǔzo ironie. – Kiel vi opinias ekzemple pri tio? Ĉu?… Rimarku ĝin bone, ke mi ne estas rabisto.
- Ne koleru, sed de kie mi estus sciinta tion?
- Lasu la impertinentan konduton! Vi estas lerta ĉarlatano. Komence vi trompis min, ankaǔ mi mem kredis tion, ke vi estas ia ventkapa, juna folulo!
- Ĉu hodiaǔ?
- Nun jam mi scias, ke vi estas homo de Abe Padan.
- Kion mi faris? – demandis Gorĉev timeme.
- Ĉu vi neas, ke vi estas la homo de Abe Padan?
- Estus superflue fari tion – li respondis tuj post mallonga hezito -, se vi jam divenis tion…
- Ĉu vi konas ankaǔ Mala Padan-on?
- Nur… preterkure… Mi havas bonan kontakton kun la tuta familio Dalai.
- Ĉu vi volas aliĝi al la portugalo?
- Nu… - konsideradis Gorĉev -, estus bone… sed tamen ne. Kiu parolas kun vi, tiu ne estas honesta homo. Mi restas ĉe mia antaǔa decido.
- Mi atentigas vin, ke Dizard estas drasta homo, kaj Abudir estas malproksime.
- Ĉu vere?… Ĝis nun mi ne pensis pri tio. Tamen ni atingos ĝin.
- Ĉu Ifiriz? Vi atingos nek Abudir-on, nek Ifiriz-on en la intereso de Abe Padan, tio jam certas…
Gorĉev cerbumadis senvorte. Ŝajnas, ke li konsideradis la aferon.
- Nu? – demandis Lingeström – kion vi pensas?
- Mi diras sincere: vi fantomeske memorigas min pri sekretario, kiu havas la nomon Vanek.
- En ordo. Ĝi estas bona eĉ tiel…
Portenif moviĝadis. Kaj ĵus venis ankaǔ la Majstro.
- Mi pagis la monon al Jasmeno – li diris -, Aldous atendas ekstere.
- Vi faris bone tion. Aranĝu la sorton de tiu homo!
- Estos tiel… . Li staris antaǔ Gorĉev-on. – Sen vi ni jam estus ricevintaj la monon de la portugalo.
- Ba! – Li ne havas eĉ unu centimon – mansvingis Gorĉev. Li neniel povis kredi, ke li mortos. Diablo scias, kial. Li ekfumis cigaredon.
- Lastfoje vi ankoraǔ povas ŝerci!
- Ĉu vi do mortigos min?
- Mi estos via morto – diris la Majstro.
- Mi havos malbelan morton.
- Antaǔen!
- Atendu! Lingeström… Permesu al mi kvin minutojn por pensadi! Eblas, ke mi dungiĝos al la portugalo…
- Kio estas la garantiaĵo?
- Mi transdonos min en viajn manojn tiel, ke vi povas fari al mi, kion vi volas – diris Gorĉev ĝemante kaj fale sidiĝis sur seĝon. – Mi petas vin… lasu min… sola…
La Majstro rigardis lin malestime. Li jam vidis sufiĉe multe, ke tia junulo felksiĝas.
La Majstro eliris kun Lingeström. Ili iris sur la longa koridoro dekstren, al la drinkejo. Du gardistoj staris antaǔ ĉiu elirejo. La dekstra pordo kondukas al la korto.
- Li fleksiĝis – diris la Majstro.
- Jes. Ŝajnas tiel.
Ili trinkis kelkajn glutoj da drinkaĵo… Poste ili revenis en la ĉambron. Sed nur Portenif ronkis sur la planko, Gorĉev malaperis.
…Li forfuĝis, kaj ĝi estis tute neimagebla!
XII-a ĉapitro
1
La sekva sceno okazis sur la korto de la fortikaĵo St. Thérése en Oran post la alveno de taĉmeno da rekrutoj. La nekredantoj eĉ nun povas trovi tiujn dokumentojn en la duonoficalaj kronikoj, kiuj motivas la nervozan stomakomalsanon de la kompaniestro, kapitano Furion post la alveno de nigraliphara, okulvitra rekruto, nomata Gorĉev. Ĝi ekregis lin post unu jaro tiomgrade, ke oni devis tuj emeritigi la kapitanon, sed laǔdire ĝi komenciĝis tiun tagon.
Kvankam la tago estis serena, kaj komence ĝi ŝajnis seneventa. Taĉmento da rekrutoj alvenis el Marseljo, kiuj estis ĵurigitaj, poste oni komandis ilin sur la korton de la fortikaĵo. La serĝento lekis siajn liprandojn.
- Kion diris tiu Gorĉev al vi? – li demandis la kaporalon.
- Tion, ke „fratinjo”, kaj poste li klarigis, ke lia baptopatrino ne povas esti lia fratineto.
- Li nomis min cikadio. Mi ankoraǔ parolos pri tio kun li – kapjesis la Leono, kaj li rigardis sur la menciitan senrangulon afable, bonapetitite. Momente ankoraǔ, antaǔ la ekzercado kaj dum la oficira revuo, la du suboficiroj povis fari nenion. Sed ĝi ne estas urĝa. Kvin jaroj estas longa tempo.
La serĝento ridetis minace. Sinjoro Vanek reridetis modeste kaj kapbalancis gemute. Tiam venis la kompaniestro, kaj liaj okuloj haltis sur la kapbalancanta rekruto.
- Senrangulo!
- Nu, kio estas? – demandis la senranga soldato gemute por ŝajni simpatia.
La kompaniestro retropaŝis kun streĉitaj okuloj.
Kaporalo Gent siblis malantaǔ sinjoro Vanek:
- Bruto! Vi staras antaǔ la kapitano! Salutu lin soldate!
- Pardonon – diris la rekruto rericevinte sian prudenton. – Mi ankoraǔ ne konas la insignojn de la rango. – Kaj li eklevis sian ĉapon. – Humile via… Mia nomo estas Van… Mi havas nomon, sed tio ne gravas…
…La kompaniestro rigardis tiel, kvazaǔ li vidus fantomon. Eble tio estis la unua okazo en la mondhistorio, ke soldato eklevis sian ĉapon salute.
Serĝento Verdier montris mortepala la soldatan saluton malantaǔ la dorso de la kapitano. Tiam sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon ankaǔ al li kaj diris mirante:
- Ni jam renkontiĝis! Kiel vi fartas?
- Rektiĝu! – kriis la kapitano konsternite. – Kio ĝi estas?! Ĉu frenezulejo?
- Mi ne pensas – respondis sinjoro Vanek malcerte.
- Rektiĝu! Kia rekta staro ĝi estas?
- Kian sencon ĝi havas, bonvolu diri!…
- Kiel vi nomiĝas?!
- Mia nomo estas Van… Mi havas nomon: Petroviĉ.
- Ĉu vi estas nederlandano?
- Ĉu mi
- Ne demandu!
- Nu bone, tiel mi ne povas interparoli…
- Kial vi diras, ke vi estas Petroviĉ!
Sinjoro Vanek elpaŝis kaj per mangesto de dirigento li silentigis la ekparolontan kaporalon.
- Pardonon… Mi estas Gorĉev. Mi nuligos la ĵus diritajn…
La kapitano langvore fermis siajn okulojn por momento kaj spiris profunde.
- Serĝento! Sendu tiun homon por pridemando! Mi proponas puni lin per dek tagoj en salle de police! Kaj fleksi lin pro la maldiscipliniteco! – li okulmezuris Vanek-on. Vi estas la unua rekruto ekde la ekzisto de la fortikaĵo, kiun oni punas en la tago de la alveno! Hontu! – Poste li turnis sin al la suboficiroj. – Ankaǔ vi! Rompez! Suboficiroj venu kun mi por ricevi vian punon!
Kaj li iris. Malantaǔ li la suboficiroj. Juna leǔtenanto, kiu ĝis nun rigardis la scenon senvorte, nun venis al li.
- Aǔskultu min, amiko mia. Vi certe scias, ke ekzistas breditaj ĉashundoj, kaj speciale reproduktitaj bovoj post zorgoplena elektado de gepatroj. Vi do bedaǔrinde estas purrasa posteulo de filistro!
- Ĉu sinjoro majoro ests bestbredisto?
- Ne. Iam mi estis psikologo. Vi, amiko mia, vi havas tre malbonan animan karakteron. Ĉu vi scias, kion signifas anti-soldato?
- Jes, kompreneble. Napoleon-statuo, farita el malnova porcelano.
- Vi estas ĝisoste civilulo! – daǔrigis la oficiro ĝemante. – La pracivilulo, kiu ĝuste tiel ne havas kapablon al la soldateco, kiel nek surdulo povas kompreni Mozart-on. Mi tre bedaǔras vin. Ĉu vi komprenis min?
- Proksimume – respondis sinjoro Vanek -, nur tio estas malklara por mi, kion komunan havas la specialaj bovoj al malnovaj, porcelanaj tasoj?
- Vi estas senhelpa homo – mangestis la leǔtenanto kaj iris plu kapbalancante. Sinjoro Vanek rapidis sur la etaĝon kaj enpaŝis tra la pordo, sur kiu estis skribita:
KONTORO DE BATALIONO
m a j o r o R i b o u
Enpaŝi sen voko estas malpermesite!
Li malfermis la pordon kaj eklevis sian ĉapon antaǔ la majoro, kiu sidis tie.
- Bonan tagon, sinjoro kaporalo. Ĉu ne alvenis letero je la nomo Gorĉev? Rekruto… kompanio la II-a…
La majoro ekstaris kaj okulmezuris lin.
- Senrangulo! Pro tio mi katenigos vin!
- Kial oni estas tiel nervozaj ĉi tie? Certe mi jam havas leteron, do bonvolu rigardi: Petroviĉ.
- Forportu vin – diris la majoro mallaǔte. – Mi punos ankaǔ vian suboficiron! For!
„Ĉiu estas nervoza ĉi tie…” – li pensis dum li iris malsupren sur la ŝtuparo. Kiam li alvenis sur la korton, denove estis alviciĝo tie. Kiam li malsupreniris, oni jam staris vice. Sinjoro Vanek iris antaǔ ilia fronto, kiel ia generalo kaj rigardis la junulojn.
- Senrangulo! Kion vi faras?! – kriis la kapitano.
- Mi serĉas mian lokon… Inter alta kamparano kaj ruĝlipharulo… Aha!… Nu, lasu min!
- Fripono!
- Bone! Bone! Mi jam staris en la vicon! Kial vi ekscitas vin?!
- Morgaǔ je la oka horo iru por pridemando! Dudek du tagoj en la karcero, duobla gardostaro! Baldaǔ ni instruos vin… Ne timu… - Li spiregis elĉerpiĝinte. Tiaĵo ankoraǔ ne okazis!
La konata leǔtenanto venis tien, kaj sinjoro Vanek ridetante eklevis sian ĉapon en la vico:
- Bonan tagon!
- Kion vi faras?!
- Mi salutis la sinjoron bestkuraciston.
- Katenu lin!
Mi ne plu detalos tion. Tiun tagon multaj suboficiroj kaj oficiroj prenis medikamenton pro la soldata konduto de sinjoro Vanek, dume la kulpulo sidis sur la ŝtona planko de la ĉelo, kaj oni katenis liajn pojnojn al lia maldekstra maleolo… La malliberulo diris kun amara orgojlo al la foriranta kapralo:
- Ĝi estas tre delikata traktmaniero. Mi povas diri…
Kiam la kompanio viciĝis la unuan fojon sur la ekzerctereno, serĝento Verdier kun tiu ĝua, malrapida ritmo, kiel frandulo prokrastas la konsumon de la alportita manĝaĵo kun tro detala prepariĝo, li dufoje tordis siajn lipharojn kaj ekparolis jene:
- Nnu… Elpaŝu, vi tie…
La ĉirkaǔaĵo iomete timigis sinjoron Venek, kaj dum unu tago li ekkonsciis, ke nun estas problemo.
Li do elpaŝis modeste, afable.
- Diru al mi – demandis la serĝento trankvile -, kiu mi estas?
Sinjoro Vanek akrigis sian memoron, kaj reeĥis en liaj oreloj la nomo de la suboficiro, li do eldiris feliĉe:
- Vi estas la amate estimata suboficiro Cikado!…
Kaj li ĉirkaǔrigardis ridetante tiel, kvazaǔ esperante iom da rekono.
- Bruto! – respondis Verdier pale. – Tial vi nun prenu tiun malpezan maŝinpafilon, kaj portu ĝin kurpaŝante sur la monteton, kie vi okupos gvat-pozicion!… En avant… marche! Pas de gymnastique!
Nun jam ankaǔ sinjoro Vanek komprenis, ke ĝi ne estas ŝerco…
Lia lango elpendis kaj falis kvarfoje en la kvardek celsiusgrada varmego, sed li kuris. Fine li agoniis en ripoza pozicio sur la supro de la monteto, amare spiregante, kaj li sentis sin senkulpa en la humiligo, kiel martiro.
La suno brilis senĉese sur la gvat-pozicion, kaj sinjoro Vanek duone senkonscie demandis sin, ĉu li akiru pluvombrelon?
Tiel komenciĝis la ekzercigo kaj kalvario de sinjoro Vanek.
Baldaǔ aperis sinjoro Würfli, la iama proprietulo de la Ballhaus en Zuriko, ekipita per grandega reflektoro, spiregante.
Ankaǔ li kulpis ion. Nun ili anheletis unu apud la alia. Varmo: 40 celsiusgradoj en ombro. Sed ombro ne estis en la gvatejo. Nur varmego.
- Kial koleras min la serĝento? – demandis sinjoro Vanek poste.
- Pro cikado. La cikado estas besto, simila al lokusto, sed la serĝento estas la Leono.
- Mi tute ne sciis tion. Mi vidis, ke li estas grava birdo…
- La artistoj malfacile eltenas la soldatan vivon.
- Tio certas – respondis sinjoro Vanek kaj eklevis sian ŝultron. Kion li volas konstante, rilate la artistojn?
- Ankaǔ la pentristoj estas tiaj, kaj ankaǔ la muzikistoj.
- Krome la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj…
- Ĉu vi ne subskribas akcepte tion, kion mi diras?
- Por subskribi ion, unuavice mi devus koni mian nomon. Kaj tiurilate la afero estas iom komplika…
Kiam ili revenis al la trupo kaj lernis kelkajn bazajn ekzercojn, la serĝento denove kun tiu bongusta, ritma movo disglatigis siajn lipharojn, kiel tiuj menciitaj franduloj, kiuj konsumas la tempon, antaǔ ol komenci manĝi vere bonan manĝopecon.
- Senrangulo! – diris la sekretario denove. – Nun diru, kiu mi estas?
- Nu… Leono!
- Ĝi jam sonas pli bele, ol cikado. Kiel vi nomas vin alivorte?
- Vi estas la reĝo de la bestoj!
- Bruto! Vi estas la reĝo de la bestoj! Ĉu vi komprenas?!
- Jes. Mi estas Petroviĉ, la leono.
- Pro tiu insolentaĵo morgaǔ raportu al la ĉefleǔtenanto dum pridemando, ke vi ricevis punon dek tagojn en la karcero!
…Sinjoro Vanek alvenis en la fortikaĵon morte laca, kotkovrita ĝis la verto. Li jam tre atendis, ke li povu manĝi kaj enlitiĝi. Atinginte la ĉambron, kaporalo Gent staris vid-al-vide al li. La suboficiro tuj konstatis, ke enpaŝis lia homo. Tiu insolentulo! Kiu nomis lin „fratinjo” en la mallumo! Kaj li klarigis pri sia baptopatrino. Li glutis… Poste li alparolis lin kun langvora indiferenteco:
- Atendu nur, amiko mia… Diru al mi, kio estas la diferenco inter pli aĝa baptopatrino kaj pli juna fratinjo?
- Ĝuste tiom da monatoj, kiuj pasis inter la naskiĝo de la du virinoj – respondis sinjoro Vanek ekzakte.
- Jes… - kapbalancis la kaporalo kaj liaj okuloj forvagis ien, tamen li daǔrigis per sia malvarmkonduta, melodia voĉo: - Kaj kio estas al via fratinjo?
- Ŝi edziniĝis en Galac! Ŝi nun informis min, ke ŝi atendas la naskiĝon de sia bebo.
- Kaj kio estas al via baptopatrino? Ĉu?!
Sinjoro Vanek ne komprenis la aferon, sed li respondis dece:
- Oni elektis por mi la edzinon de la rodkapitano en Galac. Ŝi estas tre respektata damo tie. Mia bofrato skribis tion…
- Atentu!! Por ne forgesi, kio estas la diferenco inter la fratinjo kaj la baptopatrino, iru en la deponejon, kaj helpu suprenporti la meblojn de la pavilono n-ro du… Poste ni ankoraǔ parolados…
Kiam sinjoro Würfli ankaǔ ĉi-foje diris sian nekompreneblan rimarkon pri la artistoj, sinjoro Vanek kaptis sian stiletan fusilon de sur la muro, kaj li petegis al la homoj, ke ili lasu lin, ĉar li mortpikos tiun homon…
- Sed sinjoro Tintoretto! – kriis Würfli – la muzikistoj estas samtiaj, kiel la aliaj samtempuloj, ekzemple la pentristoj…
- Eĉ la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj, vi, teruro!
Ke la sorto trafu la sekretarion per aparta plago, kiam li iris al la deponejo, majoro venis renkonte, kaj sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon respektoplene:
- Humile via, sinjoro ĉefleǔtenanto.
- Serĝento! – stridis la majoro. – Sendu tiun idioton en la karcero, kaj oni katenu lin kurte!… Forporotu vin!
Sinjoro Vanek forrapidis. Sed antaǔe li eklevis sian ĉapon kun timema estimo kaj balbutadis mallaǔte:
- Ĝis la revido…