dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La dekkvar karata aǔtomobilo

您是本帖的第 6574 个阅读者
树形 打印
标题:
La dekkvar karata aǔtomobilo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
21
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

XIV-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Ili jam ne estis malproksime de la bordo de Afriko, kaj de ĉio, kio atendis ilin ĉe la fino de tiu stranga ŝipveturo, nur frenezaj turniĝoj, absurdaj eventoj, pro demona aŭto. La personaro de la Suspektinda Ŝarko estis kune en la ilarejo vespere. La Majstro staris en la alia fino de la ŝipo, kaj li forte ŝmiris sin per io. Li opiniis la atakon de la miriapodoj la plej teruraj travivaĵoj de sia vivo, kaj lia korpo eĉ post unu semajno estis kovrita de veziketoj. Oni do ne devis timin li. La konsignaj rabistoj havis multe da zorgoj pro alia problemo. La afero de la sole lasita, senpova knabo okupis lin. Dum ilia traktadoj la silentema Drugiĉ transdonis brandon al ili el sia konstanta provizo.

                - Mi pensas – diris ekzemple Aleksio la Privata al la silentema Drugiĉ –, se mi lasos perdiĝi tiun senpovan bubon, tiam oni dekalkulos tiun hejtiston de sur mia konto. – Kaj post mallonga meditado, li profunde eksuĉis sian pipon kaj aldonis: - Eble ankaŭ la leterportiston… Kvankam li portis monon…

                Interese, ke tiu knabo kun malgaja vizaĝo agitis latentajn, krimaj memorojn en la taso-surfundaĵo de ilia konscienco. Plej volonte ili estus kolere elverŝintaj ĉiujn siajn preterlasitajn bonfarojn sur lin, ie, kie ĉiu homo havas malbonan kalkulon, kaj pli-malpli frue ili devas ĉeesti, kiam oni faros la inventaron.

                Kupro-bambulo, la interbatiĝanto per tranĉilo, iradis dum tagoj malgaje tien-reen, meditante pri tio, kion fari, rilate la knabon. Tiu damnita, sole lasita „Bubo Ĉernovec” fariĝis ilia kora afero kun liaj senpoveco, malgajaj, timemaj, bluaj okuloj.

                - Mi diras tion – proponis Fiŝeto -, ke ni instruu lin pri la ricelo. Al tio ne estas bezonata forto, ĝi estas simpla komerco kaj lukras bone.

                - Tio ne estas bona, ĉar oni trompos tiun ŝlemilon – opiniis Aleksio la Privata. – Li estu kuiristo sur la ŝipo. Oni ne kuraĝas tiun bati draste, ĉar li ne havas anstataŭiganton, kaj oni havos bonan kontakton kun li, por ke li ĉerpu per la kulerego pli profunden.

                - Ĝi estas bona ideo – kapjesis la silentema Drugiĉ, ĉar ili interkonsentis, la Fiŝeto komencis muziki sur sia buŝharmoniko.

                Dume konstanta sentinelo kaŝobservis la Majstron, ĉar ili timis, ke li kontentigos sian venĝemon kontraŭ Gorĉev sur la knabo. Kiam la respektinda rabisto proksimiĝis, Gorĉev retiriĝis en la lignokeston, inter la familiarajn miriapodojn. Kion ili estus dirintaj, se evidentiĝus subite, ke la senpova knabo estas Gorĉev mem?

                La sorto konservis tiun surprizan turniĝon por ili.

                Gorĉev pruviĝis utiligebla multrilate. Ĉiuespere li kantis, akompanate de la buŝharmoniko de la muzikema Fiŝeto. Ĉar Gorĉev instruis ilin pri kelkaj, tre belaj apud-Volgaj kantoj. Li mem fajfis la tercion, Aleksio la Privata kantis base, Kupro-gambulo tenore kaj la silentema Drugiĉ donis la brandon.

                Nur post jaroj evidentiĝis, ke la ellernitaj apud-Volgaj kantoj estas fragmentoj el la heroa eposo Kalevala de la finna popolo, tradukitaj en la vaste konatan mondlingvon Esperanton.

                Alvenonte al Oran, Gorĉev jam memstare faris la tagmanĝon, kaj ili ĉiuj estis tre kontentaj pri la fazeolaĵo, en kiun li kuiris du kilogramojn da bovoviando kaj tutan kompason. Li nur boksi ne volis eĉ pro Dio.

                …Kiam aperis la haveno de Oran, Gorĉev sidis ĉe la fenestro de la kajuto kaj elrigardis, apud li pipfumis Aleksio la Privata. Dume li reakiris sian jakon de Portenif, konvaleskanta el sia etilismo, kiu loĝisen la bilĝo. Ili ambaŭ rigardis la luksan ŝipon Republiko, kiu ankris apud la Suspektinda Ŝarko. La bordo estis malproksime. La grandaj oceanŝipoj ankras ĉe tiu doko.

                - Oni liveras la aŭton sur ĝi… - murmuris Aleksio la Privata. – Ia generalo kaj lia bona amiko.

                Do de Bertin kaj Laboux veturis sur la ŝipo Republiko. Kaj certe ankaŭ Anette.

                Sed kial dungas ĉi tiuj homoj aŭtokonkursiston, kiam Laboux posedas la Alfa-Romeon? Kian „genian” planon ili havas, kiun Drugiĉ menciis?  Kaj absolute, kia afero estas ĉirkaŭ la Alfa-Romeo, ke ili batalas tiel senindulge? Gorĉev pensadis pri tio. Dumo oni komencis la elkargadon sur la ŝipo Republiko. La gapantaj laboristoj ne konjektis, kiaj eksterordinaraj eventoj kaj surprizoj okazos tiun tagon. Gorĉev nun ekvidis Laboux-on sur la ferdeko de la ŝipo Republiko

                Aha! Li rigardas la elkargadon! La grandega gruo iafoje brue leviĝis el la profundo de la ŝipo, poste ĝi ekiris, moviĝanta flanken, kvazaŭ ĝi portus sian ŝarĝon al la maro, kaj nur multe pli supre, kiam ĝi atingis la ortangule kuŝantan fertrabon, kuris la ŝtalkabano al la kajo:

                Nun la Alfa-Rome leviĝis el la profundo de la ŝipo!… Brue flankenkuras la malgranda kabano de la gruo, kaj la eleganta aŭto balanciĝante moviĝas super la akvo…

                - Knabo – flustris Aleksio la Privata en lian orelon, kaj li fikse rigardis la ŝanceliĝantan aŭton, kiu haltis momenton en la aero. – Vi… bubo… - lia voĉo estis raŭka kaj varmega, liaj okuloj brilis -, atentu min, kaj… kaj poste forgesu tion, kion mi nun diros, ĉar mi mortbatos vin: ĝi estas la plej valora aŭto en la mondo…! Ĝi konsistas el dekkvar karata oro!

                Gorĉev gaprigardis kun malfermita buŝo al la alto… Poste li ekkriis time:

                - La ĉeno rompiĝis!

                Unu sekundo… kaj la dekkvar karata Alfa-Romeo falas en la vastan maron, altenleviĝas kolosa trombo, laŭte plaŭdegante, kaj tuj poste la profundo de la agitiĝanta oceano englutas la aŭton.

 

 

 

2

 

 

 

La kazo ĝuste tial estis eksterordinara, rilate la demonan aŭton, ĉar ĝi kaptis homojn, estantajn tute ekster la afero, kuntrenante ilin tra sencelaj suferoj.

                Tia kuntreninto de la nekredebla afero estis ekzemple la simplaanima sinjoro Vanek. En la ĉambro de la soldatoj oni uzis lian liton por gladi tolaĵon, ĉar sinjoro Vanek neniam troviĝis tie, ĉar li konstante pasigis sian punon en la karcero. Tial oni gladis sur lia kuŝejo. Eĉ lito ne povis esti neekspluatata en la legio. Antaŭtagmeze sinjoro Vanek ĉirikaŭkuris sub la suno, poste li iris por ekzercado, kaj dumtage lia sampunito, Mehar, kiu estis unuokula turko, sisteme batis lin. Post ĉiu manĝado, kvazaŭ la batado estus pocio. Sinjoro havis ian miskonprenon, rilate la kolosan turkon, kion li neniam povis klalrigi, ĉar Mehar parolis nur sian gepatran lingvon. Kiam oni la unuan fojon akompanis sinjoron Vanek al la ĉelon, la unuokula giganto jam malliberadis tie, kaj foje li ĵetis sin vizaĝaltero, foje li leviĝis, kun disetenditaj brakoj. La sekretario rigardis lin kun intereso, kaj poste li demandis, kiomfoje li faras tiun liberan korpekzercon?

                La turko kriis kelkajn konsonantojn al li.

                - Mi petas vin… - diris sinjoro Vanek – mi estas iom sperta pri ĝi, ĉar mia kuzo havis korp-kulturan lernejon, kaj li instruis al la lernantoj la mov-serion de Dalcroze liberaere, ĝis la interveno de magistrata kuracisto finis lian agadon.

                Tiam Mehar iom trankviliĝis, kaj poste li jam eĉ ridis amikeme.

                Nun okazis la problemo! Sinjoro Vanek rimarkis, ke la vetero estas bela.

                Kaj ĝi estis tio, kion li ne devintus fari!

                Kion miskomprenis la turko? Ĝi neniam evidentiĝis. La la rimarko pri la vetro kaŭzis nepriskribeblan animstaton al li. Li batadis sian bruston ambaŭmane, kriegante li ĵuris per io, kaj veraj larmoj fluis el liaj okuloj.

                - Sed mi petas vin… - balbutaĉis sinjoro Vanek. – Se vi volas mi nuligas tion, kaj mi koncedas, ke la vetero plejparte estas seka, tempesta, eĉ se vi deziras, atendeblas tersurfaca frosto…

                - Vi… nekredanta… hundo… - li hurlis kaj kaptis lian kolon. – Ŝajnas… ke vi ne scias, kiu mi estas?!

                - Mi petas vin… - balbutaĉis sinjoro Vanek mallaŭte. – Diru al mi, kia besto vi estas, kaj mi nomos vin tiel…

                …La gardisto, kiu portis la vespermanĝon, savis la vivon de sinjoro Vanek. Li jam apenaŭ vivis, ĉar Mehar, la grandega turko, dum fluis veraj larmoj el lia unu okulo, li batadis la kapon kaj dorson de sia samkarcerano al la pordo de la ĉelo blasfemante.

                Mehar ankoraŭ multfoje batis la sekretarion, ĉar li malesperiĝis jam pro la vido de sinjoro Vanek, kaj li ne povis regi sin.

                Sed neniam evidentiĝis, kio okazis la miskomprenon, rilate la veteron.

                La sekratario estis klarvida pri tio, se li ne sukcesos akiri interpretiston rapide, la turko pli-malpli poste mortigos lin.

                Kaj dume Gorĉev informis lin, ke li petas iom da pacienco, se li venos. Kaj li aldonis la kvitancojn pri la enpago de la mono. Sinjoro Würfli, kiun la institucio de la kvina-horaj tekunvenoj bankrotigis, kaj pro tio li dungiĝis al la legio, li sentis tiel pro ia mistera kaŭzo, ke li devas solidari kun  sinjoro Vanek. Tial li molestis ofte la elĉerpitan sekretarion.

                - Ni apartenas al la pli bonaj homoj – li flustris enigme sur la ekzerctereno en flako, kie li ĵus kuŝis. Ĉar kiam la serĝento komandis surventriĝon, sinjoro Vanek ĝenerale staris antaŭ flako aŭ fosaĵo.

                - Ĉi tie en la flako, kredu min, ni estas turpaj.

                - Mi tre petas vin paroli singulare.

                - Kial? Nek mi estas pli bela, ol vi.

                - Ni estas animaj parencoj, kredu tion!

                - Ĉu vi komprenas ĝin tiel, ke vi estas mia anima kuzo aŭ mia avino? Kian komunan mi havas al vi?

                - La artistoj ŝatas la dancon.

                - Tio certas – li respondis levinte sian ŝultron.

                - Ankaŭ la muzikistoj kaj la pentristoj.

                - Krome la ŝtonskuptistoj kaj la belet-dancistoj. Kial vi diras tion konstante?!

                - Aŭskultu min – li flustirs kaj glitis pli proksimen al Vanek en la flako, kie ili kuŝis surventre. – Ni povus fuĝis kune.

                - Sinjoro! Korespondanto mortas, sed li ne rompas kontrakton!

                - Ĉu vi estis ankaŭ korespondanto, sinjoro Tintoretto?

                - Ne uzu plu tiun malbelan vorton, se vi volas tion, ke ni ankoraŭ babilu ankaŭ en alia flako.

                - Soldato n-ro 27, vi estas fiulo! – hurlis Verdier, kaj Vanek flustris malgaje al la dancinstruisto:

                - Tiu denove estas mi. Diablo forportu vin.

                - Kiel vi kuraĝs paroli dum ekzercado?!

                - Nur flustrante…

                - Rektiĝu! Iru por pridemandado!! Diru, ke vi ricevis dek tagan punon en salle de police.

                - Mi havas ankoraŭ du semajnan punon el la antaŭa.

                - Silentu!

                - Mi havos multjaran restaĵon…

                - Pro tio faru kvindek genufleksojn, unu… du…

                Kaj ĝi okazis tiel konstante. Li ne havis eĉ unu minuton por iri en la kantinon, li apenaŭ estis en libera stato, kaj dum la tago de lia unua forpermeso la kompatindulo puŝiĝis ĝuste al marŝalo Marigon, kiu estis malbonhumora ĉiam, ĉar li portis kuglon en sia kokso, kaj ĝi moviĝis okaze de grandaj ekscitiĝoj aŭ dum ŝanĝo de la vetero. Preterirante presejon, la marŝalo ekvidis la okulvitran senrangulon, kiel li resalutas al la proprietulo. Kaj li eklevas sian ĉapo! Li ne povis iri plu senvorte, ĉar la kurglo ekmoviĝis en lia kokso pro la vidaĵo.

                - Senragulo! Ĉu vi estas freneza? Surmetu vian ĉapelon!

                - Dankon, sed mi ne malvarmas. Cetere, la soldato estus hardita – li respondis kaj mansvingis kun amikema rideto.

                - Senrangulo! Kiu mi estas?

                Sinjoro Vanek rigardis timeme dekstren-maldekstren.

                - Ĉu tigro?… Mi petas vin, se vi ne estas tio, mi… elpensos…

                La kuglo turniĝis en la kokso de la marŝalo. Staris soldato antaŭ li, kies ĉiuj butonoj etas malpura, kvazaŭ li estus alkudrinta sur sian kamizolon verdigrajn, malnovajn monerojn, apartenantajn al antikvaj fosilioj, lia bajoneto pendis ĉe li stomako, paralele kun la vertikala akso de lia korpo, li tenas sian ĉapon apud sia femuro, kiel ia leterportisto. Nom du nom!

                - Senrangulo! Tuj metu vian ĉapon surkapen! Vi estas cerbomalsanulo.

                - Mi petas vin sinjoro regimentkuracisto – li balbutis kaj surmetis sian ĉapon. – Mi ja estas nova dungito ĉe la armeo…

                - En kiu fortikaĵo vi soldatservas? Diru al mi viajn indikojn!

                Kio okazis poste, la marŝalo rakontis tion eĉ post jaroj kun obtuza voĉo, kaj la kulgo tremis longe en lia kokso…

                Ĉar la senrangulo ŝovis sian manon en la poŝon leĝere, elprenis vizitkarton, kaj transdonis ĝin. La blankhara soldato konsterniĝis tiel, ke forgesinte pri ĉi li surmetis siajn okulvitrojn. Li ne volis kredi al siaj okuloj, kaj li vidis tion:

 

 

VANEK  B.  EDUARD

senranga soldato

 

                                               Fremdula legio                     Fortikaĵo St. Thérése

                                                     ORAN                                  Telefono: 3736               

 

 

                La okuloj de la marŝalo elstariĝis.

                - For! Pro tio mi zorgos puni vin. Reiru en la fortikaĵon, kaj raportu dum pridemandado, ke ni renkontiĝis.

                - Kiun interesos tie mia privata afero? Ili havas multe da laboro…

                - Forportu vin! Idioto! For de tie ĉi!

                - De kie?… - li demandis kun senkulpa timemo, kaj la dialogo nun finiĝis. La marŝalo minacis lin morte pala kaj iris. Li vidis ankoraŭ tion preterkure, ke la legiano eklevas sian ĉapon ĝentile…

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:51:21
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
22
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

XV-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Ili sidis sur la teraso de la vilao en Oran, enprofundiĝintaj en longan silentadon. De Bertin vizitis ĉiuspecajn instancojn por urĝe ellevi la aŭton el la profundo. Bedaŭrinde malhelpis la aferon, ke tie, kie la aŭto dronis, la maro estis pli ol cent metrojn profunda. Por ellevi la Alfa-Romeon, la mararmeo devintus uzi specialan helpŝipon, sed tia ankris plej proksime al la okazejo en la haveno de Brest, kaj pasis unu tuta tago, dum la admiralitato ordonis, ke oni sendu tiun certan min-forigan ŝipon al Oran por ellevi la aŭton, falintan en la akvon…

                - La malfruo nun estas danĝera – diris Laboux – ĉar se la homoj de Abe Padan ne ricevos ĝustatempe la armilojn, tiam oni subpremos la tutan ribelon.

                - Kien vi devintus liveri la aŭton? – demandis Anette, kiu ĝenerale estis senvorta kaj pala.

                - Al la Pantoflo de la Profeto. Tiu roka loko situas proksime al la oazo Abudir. Tie bivakas Abe Padan.

                - Kaj kial lasas tion la portugalo?

                - Tiu loko estas nealirebla el la direkto de Ifiriz. Li devintus trairis francan terenon, ĉar neŭtrala zono disigas la nordan parton de Ifiriz, kaj nur homoj sen armiloj povas trafiki tie.

                - Kiel atakos Abe Oadan?…

                - Hm. Li sukcesus trairis la francan zonon nokte… Dizard ne havas ŝancon al tio, ĉar la francaj limgardistoj nur tion ne vidas, kion ili ne volas…

                Anette silentis. André alportis teon, kaj ne trudeme, tamen li esprimis kun iom milde drameca mieno, kiomeble ilia kontakto permesas tion, li malgaje sciiĝis pri la perdo de la aŭto.

                - Kion vi pensas? – demandis Laboux sian filinon.

                - Nenion. Aŭ… la kompatindan Goeĉev-on…

                - Tiu homo fartas bone… Bertin interesiĝis – li diris mallaŭte.

                - La unuan tagon la kompanio iris plu el Oran – interrompis la generalo. – Kelkajn kilometrojn de ĉi tie, en Bores-Bouledin ili kantonmentas en ekzerc-tendaro, kaj adjutanto Douville denove ricevis du mil frankojn por trakti lin bone , sed mi diras al vi, Anette, ke Laboux donis ĝin.

                - Jes… Mi bedaŭras, ke… tiu stulta…

                Li ne daŭrigis. Anette ĵetis sin al lia kolo kaj kisis lin. Dume ankaŭ larmo ruliĝis el ŝia okulo.

                Adjutanto Douville vere traktis bone la soldaton n-ro 27, kaj Cortot ne komprenis la grandanimecon de la suboficiro, kiu ne estis lia malnova amiko, kiel Hector Potiou, sed li kelkfoje donis al li eĉ dudek-tridek frankojn por drinki. Se li estus sciinta, ke Douville financis lian alkoholismon el la ero de la por li sendita mono, li do alimaniere akcepintus lian bonecon.

                - Kaj… kio okazos al li post la ekzercado? – demandis Anette.

                - De Bertin faros ĉion por ne sendi lin en la dezerton… Li havas konstantan kontakton ankaŭ kun la kompaniestro. Li jam scias, ke Gorĉev estas precipe grava persono iakaŭze.

                - Iakaŭze! – kriis la knabino plendinde. – Tiukaŭze, ke mi amas lin! Neniam mi amos alian homon!

                Laboux silentis pale. La nepripensita paŝo de Gorĉev ege pezis lian konsciencon.

                - La sorto – li diris poste – punis min amare, ke mi estis severa al vi. Tamen mi pravis! Mi ne povas edzinigi mian filinon al la unua ajnhejmana, nekonata junulo!

                - Li ne estas ajnhejmana! – kriis Anette. – Mi amas lin! Notu bone, ke mi edziniĝos al li!

                - Ne! Gorĉev estas aventuristo! Mi persistas pri tio! – li kriis kaj frapis sur la tablon. Kaj André de metis la tasojn kun orgojla mieno, ke la abomeninda tintado de la porcelanoj ne disanoncu laŭte la malbonan manieron de sia mastro.

                - Mi amas lin!

                - Mi rifuzas lin! Mi persistas ĉe tio. Kio ajn okazu en la futuro, rilate tiun aferon! – kriis Laboux ruĝiĝinte.

                Kaj la futuro, kvazaŭ anonciĝus je gvidvorto en sceno, ĝi jam tuj alportis ion, kion ili kalkulis malpleje, kio dekobligis ilian malĝojon, sentitan pro la aŭto, perdiĝinta inter malbonŝancaj cirkonstancoj. André enportis la poŝtaĵojn kun levita kapo, frid-kondute, kvazaŭ ĉiu letero estus lia malnova malamiko.

                En iu letero el Bores-Bouledin la regimentestro informis ilin per kelkaj kondolencaj linioj, ke rekruto Ivan Gorĉev subite mortis pro koratako…

 

 

 

2

 

 

 

Iom kontribuis al la morto de la alkoholisto la grandanimeco, kion Bouville financis el la mono de Laboux. Hector Potiou lasis, ke li libere iradu, Douville donis la monon, do ne ests mirinde, ke li estis ebria tage-nokte. Kaj kion antaŭdiris la prizonaj kuracistoj de jaroj, tio okazis. La koro ĉesis funkcii dum ekzercado de kurpaŝo. Sed ankaŭ Cortot mem konjektis tion, kiam li decidis dungiĝi al la legio. Li revenis en Francion morti, kaj li finis sian vivon en la brakoj de sia malnova amiko Hector Potiou, sur franca tero, ebrie…

                …Anette rekonsciiĝis el sia sveno, ricevinte kelkajn injektaĵojn kaj malfermis siajn okulojn. Kvankam ŝi sentis nun tiel, ke estus pli bone fermi siajn okulojn por eterena dormo.

                Laboux sidis kurbadorse en brakseĝo. La afero rompis lin anime. Post la foririnta kuracisto, kiel sulfura fumo de Mefisto: ŝvebis etera odoro en la ĉambro

                - Almenaŭ vi estus forta – diris de Bartin. – Ni devas rezignacii je la katastrofo. Tiu senbrida homo serĉis sian sorto, kvankam li estus meritinta pli bonan.

                La animriproĉo turmentis Laboux-on. Kiel kara, gaja homo li estis, kaj pro stulta ŝerco…

                - Kiam oni enterigas lin? – demandis de Bertin.

                - Hodiaŭ posttagmeze.

                Nun Anette alpaŝis ilin. Aplombe, simple kaj trankvile ŝi diris:

                - Vi ne volis malbonon… kaj… – sed ŝi ne povis daŭrigi. Ŝi ploris.

                Poste ili ekveturis per aŭto al la ekzercad-tendaro. Estis nuba, malgaja tago. En la tepida aero miksiĝis la alveninta nebulo el la direkto de la vasta maro. Ie eble estis granda tempesto malproksime de la golfo, ekstere, sur la aperta oceano.

                La forta boreo, de tagoj blovanta ĵetis pluverojn en ilian vizaĝon, kaj ĉio estis malseka. Tiel ili alvenis al Bores-Bouledin por partopreni la malgajan entombigon de la legiano. Tiu ekzercad-tendaro konsistis el dise starantaj barakoj inter flakoj kaj humidaj palmoj.

                La centestro montris la barakon al ili, kie loĝis „Gorĉev”, liajn kuŝejon kaj havaĵon. Apud la lito, sur la planko kuŝis tabuleto da maĉtabako. Ĝi estis suspektinda por la generalo. La kompatindulo ŝajnis ne tia knabo, kiu maĉas maĉtabakon.

                - Bonvolu montri al mi lian havaĵon – petis de Bertin la kapitanon.

                - La serĝento transportis ĝin en la deponejon…

                La centestro havis laboron. Li transdonis la vizitantojn al Hector Potiou, kiu tre timiĝis, kiam la generalo volis vidi la havaĵon de „Gorĉev”. Nun estos problemo… Li ja sciis, ke Cortot ne estas identa kun Gorĉev.

                Ili iris en la deponejon, kaj tie Potiou metis antaŭ ilin grandan, flavan valizon. Sur ĝi pendaĉis nomkarto: Ivan Gorĉev. Kaj inter kelkaj delikataj vestoj ili trovis proksimume duon-dekduoj da fotoj.

                Li estis tiu!

                La kara, gaja vizaĝo de la junulo ridetis al ili sur la foto, portante pajloĉapelon, surmetitan iom nedece oblikve.

                Sendube… Kiu vidis lin nur unufoje, tiu rekonas lin: li estas Gorĉev!

                Hector Potiou staris mortepala. Li povintus diri, ke la homo sur la foto neniam soldatservis ĉi tie, Cortot ricevis per poŝto la flavan valizon pere de buĉisto. Tiu persono ŝtelis ankoraŭ en Marseljo la valizon de la vera Gorĉev, kaj soldato denuncis lin pro venĝo. La kompetenta miltista instanco punis la buĉiston, kaj oni sendis la valizon al Cortot, ĉar li servis sub la nomo de Gorĉev. Se serĝento Potiou rakontus tion, oni demandadus lin pri la afero de Cortot, kaj el tio povus deveni malbono. Li do staris timiĝinte, pale kaj silentis. Laboux mordetis siajn lipojn. Anette ploris, kaj poste ili iris en la malgrandan legianan tombejon, kie komenciĝis la simpala ceremonio… La ĉerko estis malsuprenigota, kaj estis skribite sur ĝin per belaj, blankaj literoj:

 

 

SENRANGA SOLDATO IVAN GORĈEV

 

vivis 22 jarojn

 

 

 

                Anette ne forprenis siajn okulojn de sur la surskribo, kaj grandaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj. Almenaŭ iu funebris Cortot-on, kiu tute ne meritis ĝin. Sed la sola honoro, kiun neniu homido malindas sur tiu ĉi tero, estas tio, ke oni priploru lin, kiam li jam mortis. Kaj se la falintaj larmoj ne lian kadavron priploris, certe estus agrable al la maljuna apaĉo, se li povintus ĉeesti metafizike inkognite ekster la ĉerko tiun entombigon, kie delikataj homoj funebras lin tiom. En tiu nekredebla situacio eble li bedaŭris, ke Colette, la kelnerino de la restoracio Gaja Pariza Budo ne povas vidi lian funebran ceremonion, dekoritan de la malgajeco de la sinjora ĉirkaŭaĵo. Se oni ja fanfaronas volonte post sia morto pri siajn eminetaj konatoj, kio ne estas verŝajna, tamen eblas…

               

 

 

3

 

 

 

La koron de Laboux premegis la memkulpigo pro Gorĉev. Li side leviĝis en la lito.

                Estis siroko. Vaporplena, abomeninda vespero.

                Li sentis, ke akra linio ekiras de la okulangulo ĝis la nuko, interlimigante la trionon de sian kranio, kvazaŭ li portus ĉapon, faritan el spasmo sur sia verto, flankenŝovinte.

                La vaporplena, maldensa putrado, ŝvebanta en la aero faris humida la litaĵon, kaj la muroj de la ĉambro elspiris mucidan odoron.

                Li iris al laĉambro

                Siroko…

                Malsekaj domtegmentoj, lampoj, dormetantaj en haloo estas videblaj en la sufoka nokto. La stranga, malica, suda aerblovo karesas lian vizaĝon varmege, kvanakm estas kalmo. Duoble batas kaj luktas la koro kun senritma baraktado; la timpao pulsas interne pro la ekscitiĝo de karotido, kaj la nebulo akumuliĝas, ĉiam pli densiĝas, kiel kelodora kovraĵo.

                Siroko…

                Li trinkas konjakon… Vid-al-vide al la fenestro li vidas vibrantan bildon sur la ekrano de la nebulo, kvazaŭ primitiva lampo projekcius ĝin:

 

 

SENRANGA SOLDATO IVAN GORĈEV

 

vivis 22 jarojn

 

 

                Iradi! Promeni!… Li ne povas elteni la rigardon de sia filino, li ne povas elteni siajn pensojn… Ŝajnas, ke reaperas lia malario… Eble li havas febron…

                Li vestis sin kaj foriris de hejme… Li forrapidis…

                La vento ploris, maldikaj, travideblaj nebul-vualoj etendiĝis en la malbonodora, tepida vespero… La tempesto de la aperta oceano frapiĝis ĉi tien, sur la bordon de Afriko… El la proksimo de la haveno aŭdiĝis buŝharmonikado de ie. Kelkaj sirenadoj miksiĝis kun la muziko. La malsekaj arbokronoj ekbrilis tie kaj ĉi tie, kiam la ferlektorlumo de preterveturantaj aŭtoj falis sur ilin.

                Li iris en iun drinkejon. Se li havis ian problemon, li deziris deĵeti sian sinjoran vivon, miksiĝante inter la matrosoj kaj en la mondo de aliaj, simplaj homoj. Alifoje li fartis bone ĉi tie.

                - Konjakon!

                La drinkejmastro rigardis la elegante vestitan homon suspekteme.

                - Nu, kion vi rigardaĉas?! Alportu tiun konjakon, idioto!

                - Jes! – li respondis, kaj lia suspekto tuj ĉesis.

                Ankaŭ citro aliĝis al la buŝharmonikado. Fetoro de cigaredo Caporal miksiĝis kun la odoro de la elverŝita vino. Post la trinko de la oka glaso da konjako lia interna streĉiteco iom mildiĝis. Li enspiris kun ĝuo la haladzon de la kamizoloj kaj malsekaj gumaj pluvmanteloj, vaporiĝantaj pro la precipitiĝinta nebulo.

                Li elpaŝis en la senaeran, malluman vesperon kun ebria kapo. Forviŝiĝintaj vizaĝoj aperis tra la vaporo, brila ĉapo de policisto… malrapide, brue ruliĝanta ŝarĝaŭto. La malproksimaj ŝip-sirenoj konkure ploris kun la muĝo de la vento.

                Li iomete vertiĝis. Eble li estas ebria, li pensis… Ĉe la stratangula trafika lampo li jam sciis certe, ke li estas ebria. Malsekaj karoserioj brilis, atendante la verdan lumon… El flankstrato aŭdiĝis longa hupado, antaŭ la ebriaj okuloj de Laboux denove aperis la epitafo: „vivis 22 jarojn”. Li vertiĝis…

                Kaj nun ĉe la stratangulo turniĝis la droninta aŭto, la granda, blua Alfa-Romeo…

                Grincas ĝia bremso… La triangula signo estas apud la klinko, kion li mem skrapis sur la emajlo… Kaj ĉe la diraktilrado sidis la mortinta legiano, Gorĉev!

                Estas videbla ankaŭ liaj ĉapelo, kolŝirmilo, uniforma jako, kaj ankaŭ lia vizaĝo en la reflektorlumo de la najbara aŭto!…

                La mortinta soldato stiras la dronintan aŭton! Kaj li trapasas sub la ruĝa lumo. Kial zorgus fantomo pri la signalo de la trafika lampo?… Laboux nur stari, stulte, kun ebria kapo!

                Haho! Gorĉev! Pardonu min! Mi ne volis tion!

                Ĝi estis senvoĉa krio, kiun li sendis al la fantomo, ŝvebanta en la nebulo, malklara pro la lumoj… Li sciis bone, ke li estas ebria, se li irus al la aŭto de malcertaj konturoj, ĝi formalaperus kune kun Gorĉev…

                 Li ankoraŭ vidis preterveturi ĝin malantaŭ malklaraj homfiguroj, ombroj, vaporvualoj, kaj kaj la stranga, arda mineralo de la bone konata, obtuzluma dorsa lampo reflektis opale kun pala brilo. Poste ĝi turniĝas ĉe la stratangulo kun danĝere oblikviĝante kaj malaperas…

                Sed malproksime frakasbruo estas aŭdebla el la direkto de la vojkurbiĝo… Ho, Disinjoro, ĉu li  mortigis tiun kanabon?… Ĉu tamen ekzistas ion nekomprenebla esenco de la korpo, kio estas pli ol materialo? Kio estas malpli, ol nenio?…

                Li iris sekvante la preterveturantan vizion, havante taŭzitan animstaton, en la viglatrafika strato, kie la homoj estis senigitaj de siaj konturoj pro la vaporo.

                Li vidis la mortinton ĉe la direktilrado de la drononta aŭto!

                Laboux viŝas sian ŝvitkovritan frunton. Ĉu li freneziĝis pro tio?… Li iras, iom ebrie, ŝanceliĝanta en la nabulo, rekte hejmen… Ĝi estis pli ol ebrieco, pli ol fabro… Ĝi jam estas vizio. Absoluta falsa senso…

                Li turniĝos ĉe la placo kaj estos hejme…

                Li etendas defende siajn manojn antaŭ sin, kaj frosta torporiĝo trakuras lian korpon!

                La granda, blua Alfa-Romeo staris antaŭ la vilao sendifekte!!!…

                Li halis kaj fikse rigardis ĝin. Kaj li volis krii, sed li ne povis eliĝi eĉ unu vorton tra sia gorĝo… Dio! Nur ne freneziĝi!!

                Li eksidis spiregante sur la malsekan ŝtuparon de la domo kaj rigardis la aŭton, kaj li volis, ke la vizio malaperu… Sed vane. Li klinis sian kapon inter siajn manojn, bladaŭ li denove suprenrigardis. Vane…

                La aŭto staris tie, kaj grandaj pluveroj klakis sur ties mirinde blua emajlo…

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:51:44
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
23
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

La okazaĵoj nun jam eĉ por spir-daŭro ne forlasis el la kirliĝanta turbo la polveron, kiu nomiĝis Gorĉev. Li kaŝrigardis tra la fenestro de la ilarejo, ke la Majstro kaj Gafirone foriru. Kiam la du pasaĝeroj fine malaperis, la kapitano venis por li.

                - Nun ni surbordiĝos – diris Aleksio la Privata. – Mi esperas, ke nun jam vi ne volas dungiĝi al la legio?

                - Ne, ne – li respondis rapide, ĉar Gorĉev timis nur siajn bonfarantojn en tiu ĉi mondo, inter kiuj la silentema Drugiĉ esprimis sian kompaton al li tiel, ke li batfaligis lin per eskalo. – Mi ŝatus viziti iun mian parancon, kaj mi revenos.

                - Venu posttagmeze en la restoracion Tri Ĉefraŭpoj! Ni atendos vin tie.

                - Kion vi atendas, se la maro jam englutis la aŭton?

                - Ne zorgu pri tio! Cetere ni devas atendi ĉiel, ĉar Lingeström, Aldous kaj Portenis alvenos per la luksa ŝipo Magdalena, kaj estos tegmezo morgaŭ, kiam ĝi albordiĝos.

                Plaĉis al Gorĉev la bohema facilanimeco de siaj protektanoj, kiel li ne zorgis pri la pereo de la Alfa-Romeo. Ili estas krudaj homoj.

                Ili adiaŭis sur la bordo. La silentema Drugiĉ frapetis lian ŝultron aparte, esprimante sian ŝaton, ke la ĉapo falis de sur lia kapo. Sed estas egale! Gravas, ke li liberiĝis de ili.

                Unuavice li iris al la ĉefpoŝto, ĉu alvenis por li letero poŝte restanta? Kompreneble atendis lin letero.

                Kiam li malfermis ĝin, unue li vertiĝis iomete. Kio ĝi estas?

 

VANEK B. EDUARD                                                                        Dato , 193……………….

privata sekretario                                                                               kuranta konto:

Fremdula legi (Afriko)                                                                                       BANQUE

Ĉefagenturo: Oran                                                                                             DE FRANCE 1701

FORT-ST.-THÉRÉSE                                                                         Depeŝadreso:

                Filioj:                                                                                                    VANEKLEGIO

Algir, Maroko, Fez ktp.

 

Al estimata sinjoro direktoro Petroviĉ

                                                                                                                             ORAN­­­­­­

                                                                                                                             Poŝte restanta

 

Responde al via letero, datita la 18-an de la kurenta monato, mi havas la honoron informi la estimatan sinjoron Direktoron, ke kontrolante miajn banklibrojn sur via konto montriĝas la sekvaj tardpagoj:

 

Pro mia altigita salajro

de la 1-a de la kuranta monato                                                     1000 frankoj

Salajro por la anstataŭigo

De la 2-a de la kuranta monato                                                     8000 frankoj

                                                                                              Entute:  9000 frankoj

 

                Via nuna  tardpago certe evitis vian komplezan atenton, mi do tre petas vin, bonvolu aranĝi tion ĉe mia altestimatan firmao kiel eble plej baldaŭ.

                Samtempe mi atentigas vin, ke mia nearanĝita rilato al la franca patrujdefenda armeo ne estas prokrastebla, kaj mi atendas vian tujan anonciĝon ĉe mia kompanio, ĉar en la kontraŭa okazo, mi devus servi plu, je mia plej granda bedaŭro, kio havus tre malbonajn konsekvencojn, rilate la menciitan armeon, kaj vi devigus min fari senprokraste la parad- kaj kurpaŝojn en tiu afero. Anime trompiĝinte pro via malfruiĝo, sed mi atendas viajn komisiojn ĉiam komplezeme ankaŭ en la futuro.

 

Kun alta estimo:

VANEK B. EDUARD

senranga soldato kaj sekretario

 

 

 

XVI-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

La malnova fortikaĵo de Oran estis konstruita sur la terlango, etendiĝanta de sur la marbordo, antaŭ kelkaj centjaroj, kaj laŭ la turistoj estas admirinda elvido al la maro.

                Sub la diversaj enfalintaj terasoj de la fortikaĵo estas la Sutlana Koridoro. La maŭra ĉefmilitestro Abu ben Masnir gardis ĉenigite sian malfidelan fifavoratinon ĉi tie por radikale deteni ŝin de la tento. Ĉu li sukcesis konservi la fidelon de la fifavoratino, aŭ ne! Kiu scias tion jam hodiaŭ?… Ankoraŭ neniu sukcesis klarigi precize la sekretojn de obskuraj epokoj kaj malfidelaj virinoj. Tio certas, ke la turistoj ne volonte vizitas tiun subteran ejon, ĉar multe da vespertoj, araneoj, miriapodoj kaj sendanĝeraj kolubroj troviĝas tie iafoje.

                Gorĉev elektis tiun lokon, kiel tian, kie li povas ŝanĝi vestaĵon kun sinjoro Vanek, kaj ili priparolis rendevuon en la fortikaĵo.

                - Ne koleru, sinjoro, pro la malfruiĝo – senkulpigis sin Gorĉev, kiam li manpremis. – Tio okazis pro aferoj ekster mia volo, kaj mi pensas, ke mi pagis por ĝi…

                - Ĉu vi kredis, ke vi povas pagi tion per mono?

                - Nu, jes – konfesis Gorĉev. – Mi pensis tion.

                Sinjoro Vanek kapjesis malgaje:

                - Vi pravis.

                - Nun mi surprenos viajn vestojn, kaj mi iris al via kompanio. Oni ne povas persekuti vin, ĉar vi estas civilulo, oni ne povas forsendi, nur respondecigi min pro mia foresto.

                - Mi avertas vin, ke oni scias tre interesajn aferoj tie – li diris malgaje kaj elmetis ĉion el siaj poŝoj… - Estas tie dancinstruisto, kiu parolas konstante pri artistoj, sed kelkfoje li estas utila, ĉar li konas bone la nomojn de la plej gravaj bestoj. La kapitano aŭdigas sian kritikon kontraŭ la edzino de la rodkapitano el urbo Galac, kaj la serĝento mortigos vin, se vi ne nomos lin Cikado, kiu estas la reĝo de la bestoj. Grandlinie tiuj estas la plej gravaj sciindaĵoj. Eble vi renkontos hindan, instruiston de gimnastiko, kies nomo estas Mehar, kiu batos vin kelkfoje pro meteoroligaj kaŭzoj, sed vi alkutimiĝos al tio post iom da tempo…

                Dume li demetis siaj vestojn, kaj Gorĉev vestis sin soldato. Li tiris sian pantalonon ĝisaksele, kaj la kamizolo pendis sur li kiel surtuto. Sed tio ne gravas. Sed al sinjoro Vanek okazis malpli bone. Iel-tel li volis trude surpreni la tolan pantalonon de Gorĉev, kaj ĝi krevis, sed tute. Je du pecoj.

                - Atendu min ĉi tie – ordonis Gorĉev tuj -, dum mi kunporos vestasĵon de la unua brokantisto.

                Sinjoro Vanek ĉirkaŭrigardis kun angoro.

                - Mi havos malagrablajn semajnoj, ĝis okazos tiel, ke vi vizitos min denove.

                - Ne ŝercu. Ĉu vi ne imagas tiaĵon pri mi? Mi estos ĉi tie post minuto. Ne timu – diris Gorĉev kaj foriris.

                Post unu minuto sinjoro Vanek vere ne timis, sed post du kaj duono da horoj jam maltankvila sento ekregis lin, kaj kiam vesperiĝis, li decidis kontaktiĝi kun la ekstera mondo. Elpaŝis tra la pordo por mansignali. La mantelo estis la sola supra vestaĵo en la proksimo de sinjoro Vanek.

                Per tio li signalis.

                Ĵus venis tien norvega balnelologino kun sia Kodako meze de sia vivo, sed kun trajtoj, jam montrantaj la proksimiĝantan vesperiĝon, kaj ŝi tuj svenis. Dum du tagoj oni kuracis lin kontraŭ insolacio, ĉar li ne povis rakonti, kian problemon li havas. Baldaŭ la kantinstruisto de la lernantinoj de orfinejo, promenantaj tie, simile al la supre menciitaj antaŭaĵoj, ŝi rompis sian pluvombrelon sur li.

                Sinjoro Vanek tiam anime rompite, elĉerpiĝinte residis sur la ŝtonbenkon, kaj li estis tia, kiel melankolia sultano, kiu komencis grasiĝi en la kaptiteco kaj forvelkis pro sia malĝojo, ĉar la ĵaluza sultano tondigis lian hararon, sed li ne permesis ektuŝi siajn lipharojn.

                …Jam li estus rezignaciinta, ke li devas resti ĉi tie, ĝis iam Gorĉev revenos, kaj li nutros sin per kruda kolubro-viando, kiam alvenis la patrolo por laŭ la denunco de la kantinstruisto.

                Dum li promenis kun siaj akompanantoj ĉirkaŭita per kovrilo de ĉevalo, nudpiede, sed katenite, li rememoris la tolon de freneza pentristo, kies titolo estis Ermito, kaptita je freŝa faro kaj pensis pri tio, ke tute superfluas fari sinceran konfeson. Se li perfidas Gorĉev-on, tiam li ricevos nek monon pro siaj suferoj, krome neniu scias, ĉu oni kredos la okazintaĵojn?

                Eh!… Nun jam estas egale…

                Alveninte en la karceron, li ekvidis Mehar-on, kiu okupis sin per oftaj ĵetiĝoj vizaĝaltere. Li eksidis silente en la angulo, kaj kiam la turko turniĝis por sekundo, sinjoro Vanek diris kun modesta rideto:

                - Vi povas bati min, kiam vi finos tion. Ĝi ne estas urĝa por mi. Nur daŭrigu tion, sinjoro frenezulo…

 

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:52:11
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
24
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Kio okazis al Gorĉev? Kial li forgesis pri sia multe suferinta sekretario? Pro la elvido. Se la golfo ne estus proponinta, sian buntan, havenan, vastan panoramon de sur la teraso de la malnova fortikaĵo de Oran, tiam la sekratario ne estus la kaŭzinto de la subitan nervoŝokon de la sveda balneologino, kaj ankaŭ la kantinstruisto havus sian pluvombrelon sendifekta. Krome finiĝus alimaniere la klopodo de kelkaj honestaj kaj malhonestaj homoj, inverse okazintus la konflikto por la trono inter la reĝo Abe Padan kaj la portugalo Dizard, krome ŝanĝiĝus la historio de la popolo, vivantaj en Ifiriz.

                Ĉar Gorĉev kubutumis sur la teraso minuton kaj tuj konstatis, ke sub la teraso etendiĝas en la maron tiu ŝtona moleo, kie la ŝipo Respubliko kaj en ties senpera proksimo ankras la Suspektinda Ŝarko.

                Kaj subite li vidas, ke la Majstro estas sur la moleo apud la ŝipo Respubliko, li rekonas lin pri liaj larĝaj ŝultroj, blankaj haroj, krome ankaŭ la ĝiba Fiŝeto kaj tiu kurbakrura… Drugiĉ kaj Aleksip la Privata staras tie!! Ankaŭ oficialulo kun vizierĉapo estas kun ili, kaj li rigardadas ian konosamenton, kiun li ricevis de la Majstro…

                Gorĉev atentas ekscitite. Post nelonge ekfunkcias iu gruo… ĝi malsuprenigas sian ĉenon super la ŝipo Respubliko… Atendo. Baldaŭ ĝi levas ion el la bilĝo de la ŝipo… Aŭton, kiu estas kovrita per veltolo… Videbliĝas ties kvar radoj! Nebulomuro proksimiĝas el la direkto de la oceano! La aŭto balanciĝante moviĝas per la ĉeno…

                Gorĉev ne komprenas, nur senta, kio okazas ĉi tie, kaj lia koro batas sovaĝe.

                Ĝi estas la dekkvar karata aŭto! Ĝi estas la dekkvar karata aŭto! – krias voĉo interna, sed ĝi ne povas esti tio, ĉar ĝi falis en la akvon! – Ne!! Io okazis ĉi tie! Li kuregas… Dume la suno senbriliĝis, la enorma tanko de la nebulo ondruliĝis el la dirakto de la vasta maro, kaj ĝi penetras tra la stratoj, domoj, homoj… Kompatinda sinjoro Vanek, kio okazos al li? Eh! Li povos helpi lin ankaŭ poste. La afero de la aŭto dependas de momentoj…

                Gorĉev estas malsupre… Li vidas de malproksime, ke la banditoj elŝipiĝas kaj venas sur la moleo. Li kaŝrigardas ilin de la pordego de deponejo. Malakraj lumoj vibras sur la glata, nigre brilanta asfalto, kaj la sufoka vaporo de la kaldronego de infero sursidas ĉion.

                Laboristoj kriadas… grincado… Kaj la gruo malsuprenigas la ĉenon kun konstanta bruo… Oni metis la aŭton sur la bordon… Drugiĉ forigas la veltonon, Gafirone sidas al la direktilrado kaj ekfunkciigas la motoron… La gorĝo de Gorĉev pulsis laŭ la ritmo de la motoro…

                Nun la reflektorlumo de proksimiĝanta taksio estas videbla en la nebulo… Ĝi prilumas la karoserion, kaj la ruso ekkrias senintence!

                Blue emajlita, grandega Alfa-Romeo ekveturas, altenŝprucante la koton…

                Ĝi estis la dekkvar karata aŭto!

 

 

 

3

 

 

Gafirone, kiel la Majstro diris al li, sidis en la Alfa-Romeon antaŭ la hotelo Imperial kaj flegis siajn ungojn.

                Li devas sidi duonhoron ĉi tie. Tiam estos la ekvturo. Li lakas siajn disetenditajn fingrojn enprofundiĝinte kaj fajfas mallaŭte. La konkursisto farbas siajn ungojn zorgeme, li estas tiel preciza, el multaj direktoj observante la efikojn de sia ĉefverko, dum la lastaj penikomovoj. Post la lastaj penikomovoj li rapide skuadas siajn manojn unu al la alia, kvazaŭ li aplaŭdus, sed li pripensas tion, antaŭ ol liaj manoj kuntuŝiĝus.

                Iu malfermas la pordon de la aŭto. Juna soldato staras tien rektiĝinte, sed li estas tute senĝena en sia vasta uniformo.

                - Ĉu vi estas aŭtokonkursisto Gafirone?

                - Jes.

                - Bonvolu veni kun mi.

                - Kien?

                - Al la urba komandejo.

                - Kial?

                - Ĉu tiu blue emajlita Alfra-Romeo estas via aŭto?

                - Ne… sed ĝi apartenas al sinjoro, kiu…

                - Bonvolu veni kun mi, eblas, ke temas pri nur simpla formalaĵo. Ni iros piede. La aŭto restos ĉi tie…

                La konkuristo sekvas Gorĉev-on mortepala. Li devintus konjekti, ke ĝi ne estas pura afero…

                Ili alvenas al impona konstruaĵo… La soldato malfermas pordeton, kaj Gafirone enpaŝas. Kurteno dividas ĝin de la alia parto de la koridoro.

                - Atendu ĉi tie dum mi venigos sinjoron majoron!

                Kaj li trairis la fendon de la kurteno. Gafirone atendas… atendas… Pasis dudek minutoj. Fine elvenas halebardisto pasint-jarcenta, gvardiano de la papo, kaj li rigardas la aŭtokonkursiston konsternite.

                - Kiun vi serĉas?…

                - La… majoron…

                - Kian majoron? Jen ĝi estas la artista enirejo de la Klasika Teatro de Oran. He!

                Gafirone elkuregas, kiel frenezulo, kaj dume li puŝiĝas al ĉiu!… Sed li nur kuregas!!…

                Malfrue!… Antaŭ la hotelo la Majstro preskaŭ stamfadas… Staras tie la ansernaza kapitano kaj la aliaj trampoj. Nur la aŭto estas nenie…

                Gorĉev dume antaŭis la Majstron. Reveninte al la hotelo per taksio, li simple sidis al la direktilrado… ekfunkciigis la motoron kaj ekveturis per la aŭto al sia fantomeska vojo.

                Li renversis gazetkioskon ĉe la stratangulo, sed li haltis post duonhoro antaŭ la vilao de Laboux.

 

 

 

4

 

 

 

- Kio okazis? – demandis Kuprogambulo, kiam Aleksio la Privata venis renkonti ilin en la restoracion Tri Ĉefraŭpoj por iri sur la ĉeflacon kune, kie ili devis atendi la Majstron.

                - Koliko kurbigu – li respondis grincante siajn dentojn – Gorĉev-on. Li ŝtelis la aŭton. Li superruzis la aŭtokonkursiston.

                - Li estas freneza sen tio – konstats la silentema Drugiĉ, kiun nur tute eksterordinaraj eraroj igis paroli.

                - Nun jam vi almenaŭ povas diri, kio estis tiu historio, rilate la aŭton, kiu foje falas en la akvon, foje oni ŝtelas ĝin.

                - En Génua a Majstro ekspedis tiel saman aŭton sur la ŝipon Republiko, kiel tiu certa dekkvar karata aŭto – klarigis Aleksio la Privata. – Oni diris, ke ĝi estas la veturilo de la aŭtokonkursisto Gafirone, kaj ĝi estis kovrita per veltolo. Oni starigis ĝin en la bilĝo apud la aŭton de Laboux. Ili koruptis la deponejiston de la ŝipo. Antaŭ la elŝipigo la deponejsto metis lerte la veltolon de nia aŭto sur la Alfa-Romeon de Laboux. El la du aŭtoj, starantaj unu apud la alia, kompreneble oni pensis la senveltolan, bluan Alfa-Romeon, ke ĝi estas tiu de Laboux. Sed ĝi estis la nia, kaj la dekkvar karata aŭto de Laboux staris apud tio, kovrita per veltolo. Kiam la aŭto falis en la akvon, ili pensis, ke ĝi estios ilia.

                - De kie vi sciis, ke la ĉeno de la gruo disŝiriĝos?

                - Tio estis la plej simpla. La deponejisto metis sub la sidejon de la substituita veturilo kvincen kilogramojn de balasto, dum la ŝipo estis survoje. Ĝi estis tricent kilogramojn pli peza ol la pulio de la ĉeno povis elteni kune kun la aŭto. Tiel do la gruo apenaŭ levi tion, la ĉeno disŝiriĝis.

                - Ĝi estis bonega plano! Kaj tamen tia ĉarlatano…

                 - Grandioza estas tiu Gorĉev! – kriis Kuprogambulo.

                Dume ili alvenis al la esplanadon antaŭ la Fortikaĵo. En Oran, kiam oni promenas instinkte, certe venas ĉi tien. La nebulo iom malaperis kaj anakŭ la pluvo ĉesis. Drugiĉ, kiel ĝenerale la enfermiĝemaj, ne amikiĝemaj homoj, estis frandulo, ĉar la soleca ĝuo de la manĝado konvenis al lia naturo.

                - Kie estas tiu bubo Ĉervonec? – demandis Fiŝeto.

                - Ĉu li ne freneziĝis denove, rilate la legion?

                Tiumomente grandega aŭto haltis apud ili. Ĝi estis ia meblotransporta veturilo aŭ tiaĵo.

                - Atentu min! Mi ne havas tempon por klarigi. Post unu horo ni ekveturos per tiu aŭto, ni atendos nur Lingeström-on.

                - Ĉu ni perlaboros monon per frajtado?

                - Fermu buŝon! La dekkvar karata aŭto estos la nia! Tiu ĉi veturilo valoras pli multe ol la antaŭa plano! Kaj ankaŭ Gorĉev estos en ĝi post nelonge, mi ĵuras tion!

                - Sed kia veturilo ĝi estas?

                - Vi ekscios tion! Ni bezonas ankoraŭ aŭton, ĉar alvenis Lingeström kun la mestizo kaj Portenif… Atendu ĉi tie!

                Kaj li tuj desaltis de sur la grandega, tegita aŭto, li sidis en proksiman taksion kaj forveturegis.

                - Ĉu vi komprenas tion?- demandis Kuprogambulo.

                - Ni devas konfidi tion al li – murmuris Aleksio la Privata. – Li havas multe da saĝo, ni devas rekonti tion.

                Drugiĉ flaradis la grandegan ananason.

                - Kia aŭto ĝi estas? – gapmiris la ĝiba Fiŝeto. Sed antaŭ ol transiria al tiu demando, Kuprogambulo ekkris laŭte:

                - Trovite! Jen rigardu la idioton…

                …Gorĉev rapidis de antaŭ la vilao de Laboux en la Fortikaĵon, tre maltrankvile pro la ebloj, kiujn li povis kalkuli, rilate sinjoron Vanek, se li restas sola en la kamero de mezapoka fortikaĵo.

                …Subite staris apud li Aleksio la Privata, Kuprogambulo, la ĝiba Fiŝeto kaj la silentema Drugiĉ, flaranata ananason. Ili ĉirkaŭis lin.

                - He! Gorĉev! Kia afero ĝi  estas?!

                Gorĉev retropaŝis timiĝinte. Sankta Dio! Ili nun retenos lin, kaj sinjoro Vanek sidas en negliĝo malgaje en la ĉelo de la enkarcerigita fifavoratino de la sultano.

                - Ĉu vi freneziĝis, nazmukulo!

                - Lasu min, mi…

                Ĉar li decidis sin bati en la intereso de sinjoro Vanek…

                …Sed la silentema Drugiĉ forprenis la ananason de antaŭ sia nazo, kaj anstatŭ ĉiu plua diskuto li batis Gorĉev-on je la kapo per la nobla frukto, ke la knabo perdis sian konsciencon.

                Rekonsciiĝinte, li kuŝis surdorse en grandega ŝarĝaŭto, kiu veturegis per plena rapideco, kaj iu ternis en lian vizaĝon.

                Li turniĝis tien kaj vidis inerte kaj mirante, ke afabla leono palpebrumas al li de proksime. Tio ankoraŭ ne timigus Gorĉev-on, sed blonda timi ekregis lin, kiam li ekvidis tabulon pendaĉi sur la kaĝo de la leono, kiel ian nomkarton, kaj jen tio estis skribita sur ĝi per presitaj literoj:

 

 

ALADARO WENDRINER

akrobato kaj rabobesto

 

Doni manĝaĵon al la leono, ŝovi

la manon en la kaĝon aŭ timigi la

bestion kiel ajn

e s t a s   s e v e r e   m a l p e r m e s i t e !

 

 

                Li fermis siajn okulojn, ĉar li deziris vekiĝi, sed la bestio Aladaro Wendriner denove ternis en lian vizaĝon, ke li devis side leviĝi. Sed ĝi daŭris nur momenton, ĉar kion li nun vidis, li surdorsiĝis pro tio, kvazaŭ Drugiĉ laŭkutime estus batinta lin je la kapo leĝere per io.

 

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:52:35
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
25
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

5

 

 

 

Sinjoro Vanek ne estis straigita antaŭ la militan tribonalon pro la mallonga restado en la ĉelo de la fifavoratino de la sultano, sed li estis tre multe enkarcerigita pro tiu afero kaj krome ankaŭ pro aliaj miskomprenoj. Lia restinta puno altiĝis tiel, iun tagon li diris:

                - Se ekzistas laŭjora transpreno de rajtoj pri tiaĵo, tiam eĉ mia pranepo sidos en la karcero anstataŭ mi.

                Sinjoro Vanek, kiel ĝenerale la tre bonorda, la formalaĵojn estimanta etburĝo, sen la sablonoj de sia vivo, inter ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, fariĝis pli demoraliĝinta, pli malpura kaj tramp, ol la unuokula, turka Mehar, kiu multfoje batis lin de tiam, pro liaj deklaroj pri la vetero, sed sinjoro Vanek jam alkutimiĝis al tio, kiel tiom da aliaj aferoj, pri kiuj li ne komprenis, kial tiuj apartenas al la tagordo de la kolonia armeo?

                Cetere ankaŭ Mehar ricevis punon konstante, ĉar li ŝatis drinki, kaj li finis ĝin nur tiam, kiam li svenis.

                Eĉ nun ili malliberadis kune, kaj sinjoro Vanek prepariĝis dormi sur la malpura, insektohava ŝtonplanko. Mehar batis lin post la vespermanĝo, kaj ili nun volis dormi.

                Sed subite sinjoro Würfli alvenis viziti ilin.

                - Hodiaŭ nokte vi havos bonan sorton… – li  flustris el la pordo. – Mi parolis kun la soldatservisto de la generalo. Mi pensas, ke mi halpis vin.

                - Vidu, sinjoro frenezulo – li respondis malesperiĝinte -, cetere mi havas tiel multe da problemoj, kial vi helpas min?

                …Sed la enigma dancinstruisto foriris senvorte, kaj sinjoro Vanek fermis siajn lacajn, varmegaj palpebrojn por dormi post longa ĝemo.

                Dio mia! Kiom da suferoj!

                Sed post unu horo oni vekis lin el la dormo. La majorkapitano estis tiu.

                - Ellitiĝu! Vi devas iri al la kolonelo!

                - Sed mi petas vin… li senkulpigis sin timiĝinte -, kion mi faris en mia sonĝo? Mi klopodis kuŝi en rektiĝinta korpopozicio, kaj mi dormis tre modeste…

                Vane estis ĉio. Li devis iri. Oni akompanis lin al la privata loĝejo de la kolonelo, kie estis gastoj tiun tagon.

                Li staris tie, vid-al-vide al la societo, iom timeme kaj palpebrumante pro la lumo de la lampoj.

                - Hodiaŭ vespere mi bezonus lertan soldaton. Iu diris al mia soldatservisto, ke vi estas nia homo – diris la kolonelo gaje, kaj frosto trakuris sur la dorso de sinjoro Vanek.

                - Mi pets vin… – li balbutaĉis. – Mi… vere tre ĝojas…

                - Nu, amiko mia – diris la kolonelo -, tiam ĉio estas en ordo. Nun muziku al ni!

                Sinjoro Vanek ekŝanceliĝis pro timiĝo, kvazaŭ li estus batita je la brusto.

                - Mi aŭdis, ke vi estas artisto. Se vi ne scius, senrangulo, ankaŭ mem estas artisto. Poeto…

                - Mi gratulas – balbutaĉis sinjoro Vanek kaj staris heziteme.

                - Nu? Ĉu vi volas diri ion?

                - Mi petas vin… la prizono kaj la turka sveda gimnastikisto suferigis min tiel, ke mi ne povus levi la arĉon…

                - Ĉu vi eĉ vilonludas?

                Sur la vangoj de sinjoro Vanek fluis larmoj, densaj, amaraj larmoj kaj ekparolis jene:

                - Jes… mi scipovas ĉion… Vilonludi, pentri, nomon de bestoj… Mi estas tre multflanka soldato.

                La societo rigardis la plorantan viron konsternite. Blankhara oficiro ne hontis kaj propramane ŝovis seĝon apud la multe suferintan, eksterodinare trampan, plorantan soldaton.

                - Eksidu, amiko mia… Nu sidiĝu, trankvile…

                La kolonelo signalis okule, kaj lia servisto alportis manĝaĵon por la multe suferinta homo.  Rilate al multe suferinta homo sinjoro Vanek manĝis tre bonapetite. La societo konsistis nur el malnovaj, koloniaj homoj, ili estis okulaj atestantoj de tiom da afrikaj tragedioj kaj rigardis severe la enigman legianon. Laura de Pirelli, la itala kantistino de la operdomo en Oran ĵetis longan, malgajan, sed tre varman ekrigardon al sinjoro Vanek.

                La artistino estis iom kurpulenta, kaj kiel ĝenerale la virinoj grasiĝemaj, ŝatis la romantikon.

                - Diru, amiko mia – ŝi diris al la interesa, drameca soldato, kiu manĝis la rostbif-on kun suferanta vizaĝo. – Kio estas tio, kion vi pleje malhavas ĉi tie?

                - Iom da mustardo… aŭ acidigitan kukumon en panfermento – li ĝemis malgaje, kaj lia tuta vizaĝo brilis, kiam li ricevis ĝin.

                - Kiel vi nomiĝas? – demandis la kolonelo.

                - Van… Ni havas veran nomon, kaj mi havas pseŭdonomon. Neniun mi scias precize.

                La kolonelo malfermis libron, kiu kuŝis sur la tablo, kaj laŭ la insigno, kudrita sur lian kamizolon li konstatis la nomon:

                - Vi estas Ivan Gorĉev… Sankta Dio! Vi… En Nico vi havis kontakton kun…

                Sinjoro Vanek kapjesis amare.

                - Prave. En Nico mi havis kontakton! Vi divenis tion sinjoro stabkuracisto!

                Pierre Boussier, ĉar li estis la kapitano, paŝis tute proksime al li, li rigardis lin kaj diris denove:

                - Disinjoro… Gorĉev!

                Sinjoro Vanek ĝemis. Li estis klarvida pri tio, ke lia nepizorgita eksteraĵo konsternis la kapitanon tiel.

                - Iru en la antaŭĉambron por momento!

                Sinjoro Vanek iris en la antaŭĉambron, kaj apogiĝinte al kamizolo de oficiro, li ekdormis profunde en sida pozicio.

                Sekvan tagon la posedanto de la kamizolo desinfektis teruriĝinte siajn loĝejon, ĉiujn proksimulojn kaj sin mem, sed pasis monatoj, kiam li tute forgis el sia ĉirkaŭaĵo la neinvititajn sekvojn de la mallonga, dolĉa dormo de sinjoro Vanek.

                Dume la kapitano diris mallaŭte en la ĉambro:

                - Sinjoroj! Tiu homo estas Ivan Gorĉev, kiun menciis generalo de Bertin kun tre afablaj vortoj. Vi ĉiuj scias, kiu estas Gustavo Laboux. Girĉev estas la fianĉo de la filino de Laboux… La knabino skribis al mi sekrete. Estas nekompreneble, ke tiu kompatinda, facilanima sinjorido falis en tian situacion, malgraŭ tio, ke la generalo estas respektinda homo.

                - Estas urĝege… - diris la kapitano fine – ke serĝento Verdier ne endanĝerigu la bonan famon de la kolonia armeo per sia brutaleco.

Ĉirkaŭ noktomeze la provoso vekis sinjoron Vanek.

                - Bonvolu reveni en la karceron.

                Sinjoro Vanek, malproksime de ĉio, kion li alkutimiĝis, kaj proksime al la freneziĝo, li ne rimarkis la strangan ŝanĝiĝon de la paroltono de la gardisto kaj sekvis lin tra la malluma koridoro.

                - Granda esploro estis dum li dormis. Oni pridemandis la sinjorojn ofocirojn, la serĝenton kaj la kaporalon. Oni tre riproĉis ilin pro vi.

                - Ĉu ili forgesis min mortpafi?

                - Eĉ… Sed vi ja vidos tion – instigis la gardisto lin kaj malfermis la pordon de la ĉelo. – Bedaŭrinde ni ne sciis pli fure pri vi, kiu vi estas.

                - Kaj nun jam vi scias, kiu mi estas?

                - Jes mi scias.

                - Ĉu estas permesate peti vin diri tion ankaŭ al mi? Mi opinias, ke ne estus domaĝe ankaŭ mi scii tion.

                - Bone, bone – diris la gardisto enigme. – La vero evidentiĝos iun tagon, venos la generalo, kaj vi estos denove tiu, kiu vi estis.

                - Ankaŭ mi timas tion – balbutaĉis sinjoro Vanek malesperiĝinte kaj eniris en la ĉelon.

                …Dormante, li dirigentis teatraĵon en la operdomo en la mano kun du penikoj. Laura de Pirelli kantis sur la scenejo, kaj la unuokula turko dresis friponojn bravure per longa stango.  Tiam aperis generalo en la malluma spektejo, kiu anoncis akravoĉe, ke neniu forlasu la ejon, ĝis la polico alvenos, ĉar iu perdis tre valoran Gorĉev-on en la paŭzo. Tiam sinjoro Vanek komencis kuri, sed Mehak sekvis lin kurante en la mano kun po unu ŝargita cikado, kaj avane, kiel furioza furio kuris la edzino de la rodkapitano el Galac, kiu cetere estis instigantino en la afero. „Helpu!” – kriis sinjoro Vanek, ĉar li sciis bone, ke li devas violonludi, se oni kaptos lin, sed tiam iu metis sian kruron antaŭ lin, ke li falegis. Kompreneble sinjoro Würfli faris tion, kiu ege ekskuzis sin, kiam la persekutantoj rapide disŝiris sinjoron Vanek je pecoj: „Ne prenu kiel ofendon, sinjoro Tintotetto, sed vi asertis tion, ke vi estas ŝtonskulptisto kaj balet-dancisto”… Li ekriis laŭtege kaj vekiĝis antaŭ ol li estus sufokiĝinta.

                Li kaptadis aeron nur post longa lukto, ĉar poste evidentiĝis, ke Mehar la unuokula giganto dormis tre profunde, kaj li pasigis parton de la nokto sur la vizaĝo de sinjoro Vanek.

 

 

 

XVII-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Kiam la dekkvar karata aŭto ekiris denove, Parker direktis ĝin, kaj ankoraŭ du aŭtoj kunveturis. En ĉiu sidis ok armitaj araboj kun mangrenadoj kaj po unu maŝinpafilo.

                Ili estis „feriigitaj” spahioj. La serĝento diris al siaj dekses malnovaj homoj matene sur la korto de la kazerno, kiu havas emon ekskursi, tiu ricevos du semajnan libertempon, kiu ne havas emon, tiu ricevos tiel saman karcer-malliberigon, en ĉiu dua tago li devas gadostari dudek kvar horojn.

                Pro tiu afabla invito la dudek ses homoj ekhavis eksterordinaran emon ekskursi en la societo de la modere afabla serĝento, kaj posttagmeze jam ili eskortis la valoran aŭton, vestitaj per civila bunuso

                De Bertin kaj Laboux ne solvis la enigmon de la elakvigita aŭto. Ili ne povis komenci esploron pro la tikla afero, kaj la tempo urĝis ilin. Tio certis antaŭ ili, ke oni interŝanĝis la aŭton kun tiel sama Alfa-Romeo en la deponejo de la ŝipo. Sed kiel ĝi retroviĝis? Ili kontentiĝis per tio, ke la aŭto subite staris antaŭ la vilao, kion la pale kaj iom ebrie alveninta Laboux diris al ili, kies sanstato unuavice bezonis ne damandadi scivoleme pri la afero. Lia vizaĝo estis iomete pala kaj drinkis multe. Ankaŭ lia malario reaperis.

                - Mi opinias, ke ni ne havos glatan vojon – li diris kun malbona antaŭsento, kiam ili jam estis survoje du tagojn.

                Anette apenaŭ parolis. Dum tagoj ŝi sidis sur la sama loko kaj fikse rigardis antaŭ sin silente. La spirito de Gorĉev estis kun ili en la malgajeco de Anette.

                - Ili faros ion – gemutis iom trudite de Bertin.

                Kaj li pravis. La pasaĝeroj de la Sahara eksurso, kio komenciĝis bone, tute ne konjektis, kiaj fantastaj eventoj atendos ilin.

                Sur la belega ŝoseo, kiu kondukis post la montpasejo de Atlaso tra la dezerto, Anette kelkfoje stiris la aŭton anstataŭ Paker. Ŝi estis pala kaj apenaŭ manĝis ion dum dudek kvar horoj, se ŝi sidis apud la direktilrado certamene.

                De Bertin cigaris, kaj de tempo al tempo li rigardis foje sur Laboux-on, foje sur Anette-on, kiu estis videbla en la spegulo de la aŭto. Li sentis la mutan, pezan konflikton inter patro kaj filino. En iu estis la amareco, en la alia la sinakuzo… Terure!

                - Mi petas vin – demandis Laboux subite. – Ĉu vi jam konis persone tielnomatan… spiritiston?…

                - Kiel?… Iam en Avignon mi estis kantonmentita ĉe neŭrastena lignaĵisto, li okupiĝis pri tiaj aferoj…

                Labaoux mediteme rigardis supren al la maltrankvile preterkurantaj sablodunoj de la dezerto.

                - Ĉu vi jam pensis pri tio… – li daŭrigis trenvoĉe –, ke post la morto tamen devas… esti io?…

                De Bertin rigardis sian amikon konsternite.

                - Mi pensas tion, ke la malario iom ekregis vin – li respondis maltrankvile.

                - Jes… eblas. Hieraŭ mi havis ankaŭ febron.

                Elpreninte cigaredpaperon de ie, li rulis kelkajn kinin-draĝeon en tion kaj glutis ĝin. La legianoj prenas tiun medikamenton tiel.

                La sezono, kiun Abe Padan elektis por sia revolucio, ne estis favora por la eŭropaj amikoj. Ankaŭ la beduenoj ne facile toleris la kirliĝintan sablon fare de la pasat-vento, kaj la vaporojn, precipitiĝintajn el Atlaso.

                Ĉe la sekva oazo Laboux tremis pro frosto, sed li ne volis ripozi du tagojn.

                - Abe Padan devas ricevi la armiloj ĝustatempe.

                Ĉiu diskuto estis superflua kun la obstina homo. Li glutis grandan dozon da kinino kaj sidis en la Alfa-Romeon

                - Ekveturu, serĝento – li diris al la suboficiro de la spahioj.

                Milda aerblovo tremis en la sufoka varmego, sed ĝi sufiĉis plenigi la aeron per dancantaj polveroj, kiuj iritis pulmon, okulojn…

                Posttagmeze ruĝiĝis la du profundaj sulkoj sub la vizaĝosto de Laboux, kaj li deliris.

                - Vi restos en Abudir kun du spahioj, ĉar via patro ne eltenos plu – diris la divizia generalo al Anette, kiu viŝis la vizaĝon de la malsanulo per tuko, trempita en vinagran akvon.

                Anette konsentis ankaŭ en la nomo de la malsanulo. Ŝi sciis bone, ke kia ajn malgrava morbo ne malutilas tiom al la fera organismo de Laboux.

                - La afero de tiu kompatinda knabo tre suferigis lin – diris de Bertin

                - Sed mi scias, ke mia patro ne volis malbonon – ŝi respondis ĝemante.

                La brilo de la grandaj, klaraj okuloj de la knabino subite rompiĝis tra du larmoprismoj. Ŝiaj liprandoj ekkonvulsiis kelkfojek, post ŝi ekspodis per ploro.

                De Bertin frapetis cigaredon nervoze al la fermoplato de sia cigaredujo. Malbenita historio.

                Ili veturis kun malantaŭa vento, kaj la aŭton, kiel surmetita veltolo, persiste sekvis la polvovualo, kirlita fare de la radoj…

                Ili jam longe forlasis la ŝoseon, la Alfa-Romeo kuris sur zigzaga karavanvojo, antaŭe kvin metrojn la aŭto de la soldatoj. La vojo kondukis al Abudir en trogosimila, ŝtona, profunda kavaĵo de Sharo. La ĉiam batalemaj polveroj, neniu scias, dum kiom da epoko, atakas la rokojn kun tenacas malamo, kaj erodinte tiujn, kiel etaj, dissemitaj rifoj elstras per siaj ensalbiĝintaj stumpoj de la iamaj montopintoj

                La ruinoj de antikva urbo igas morte rigida la dezertan spektaklon; rokegoj, enfalintaj arkadoj kaj volbopartoj kun siaj duone enterigitaj torsoj.

                En la kavaĵo disiĝis la polvofunelo, kaj blindigis ilin la radiado de la senombra, grandega dezerto. La aero ŝajnis esti vibranta, kvazaŭ io fumeca estus antaŭ ili en la malproksimo… Nun la aŭto de la spahioj alvenas tien, kaj…

                Parker laŭte ekkrisa… la brmso ŝrikas, de Bertin kaptas sian revolveron…

                Malfrue!

                La aŭto de la soldatoj, kvazaŭ estus puŝiĝinta al nevidebla baraĵo, ĝi renversiĝis subite. Sed neniu elfalas, la homoj restas kune sur la aŭto, oblikviĝinta sur la sablon… Tion vidis la pasaĝeroj de la dekkvar karata aŭto, sed ankaŭ ilia sorto tuj plenumiĝis…

                Aŭdiĝas stranga klako… Poste renversiĝas la brensata aŭto kaj glitas sur sia flanko, grincante, kun bruo… La unuaranga reto, farita el ŝtalo, per kiu Hagenbeck kaptas leonojn kaj tigroj, tenis ilin forte…

                La preparitaj metanfadenoj estis preskaŭ nevideblaj en la dezerta sunbrilo. Oni kaptis la du aŭtojn per disetendita ŝtalreto.

                Armitaj araboj rajdis el malantaŭ la montetoj. La Majstro gvidis ilin.

                - Restu trankvilaj – li kriis –, ĉar ni povas pafe masakri vin ĉiujn!!… Elvenigu la kaptitojn unu post la alia el la reto kaj ŝnurligu ilin!

                Estintus sencela memmortigo defendi sin. Post kelkaj minutoj ili kuŝis unu apud la alia en la sablo, ŝnurligitaj, kaj blindaj pro la perpendikle brilanta suno…

                La atakantoj forgalopis, kaj la kaptitoj aŭdis bone, ke ankaŭ la aŭto veturegas kun ili…

                Oni tamen forrabis la dekkvar karatan Alfa-Romeon!

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:52:59
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
26
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

XVIII-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Notita parolado en la administracia oficejo de la fortikaĵo St. Thérése en Oran.

 

ROLULOJ:

                Serĝento Verdier kaj senranga soldalto, regimentskribisto Balukin. Estas la kvina horo posttagmeze, la serĝento tiam legas la petskribojn.

VERDIER.

                (Li venas. Li estas elĉerpita. Li iomete maldikiĝis en la lasta tempo.)

BALUKIN:

                (Li salte leviĝas)

VERDIER:

                (Kun langvora bonvolo.) Nur eksidu, vi, porko. (Li malbotunumas sian kamizolon. Spirblovas.)

BALUKIN:

                (Li metas paperoj antaŭ lin.) Gorĉev, la senrangulo n-ro 27 petas forpermeson vespere.

                Verdier:

                (Li diras kun minaca murmuro, pro kio liaj lipharoj tremas.) En ordo…

BALUKIN:

                Same la senrangulo n-ro 27 petas diabetan, malsanulan manĝaĵon.

VERDIER:            

                (Liaj lipharoj tremas, liaj okuloj milde ruliĝas kongeste, liaj nazlopoj moviĝas ritme.) Subskribite…

BALUKIN:

                La senrangulo n-ro2 27 petas resti du tagojn en la malsanula ĉambro, ĉar reŭmatismo turmentas lin.

VERDIER:

                (Liaj lipharoj tremas, okuloj, orelloboj ktp.) Subskribite! Kaj nun (kun suspektinde patra voĉo), kara, bona Balukin, vi, suspektinda, insolenta ĉefekzekutisto kun tute demoraliĝinta animstato… Se vi ankoraŭfoje raportos ion pri la petoj de la senrangulo n-ro 27, tiam mi batos vian kapon, ĝis ĝi fariĝos kaĉa, per la plej granda ŝraŭbŝlosilo de la hofferisto. (Horora krio, simila al la scenofina ŝriko de la freneza kadavro-rabisto, rolanta en patalogiaj scenejaj aliiĝoj, nomata granda malfeliĉo, kio estas la bazo de la tuta verko.) Vi ne dupigi min, vi, ebuskmurdista skribisto! Ankaŭ povas subskribi la petojn de la soldato n-ro 27! (Mallonga paŭzo. La serĝento fale sidiĝas sur seĝon.) Kio estas ankoraŭ?

BALUKIN:

                (Li glutas. Li elprenas slipon kun temantaj manoj.) La… soldato n-ro 27… petas forpermeson morgaŭ…

VERDIER:

                (Li anime rompiĝis. Li mansvingas. Li sinkas en la seĝon kurbiĝinte.)

BALUKIN:

                (li finas tion) Ĉar… li volas… viziti banejon…

VERDIER:

                (Kun bonvola malgajeco.) Ne dupigu min, ĉar mi distretos vin, vi, senhonta, hipokrita hundkaptista instruisto…(Li revadas, rigardante la plankon, elĉerpiĝinte. Fine ia decido maturiĝis en li.) Nu! (Li ekstaras.) Aŭskultu min! Nu ankoraŭ la senrangulo n-ro 27 petos, ke du negraj servisto portu lin sur portoseĝo dum foriro el la kazerno, kompreneble mi subskirbos tion, kaj se post minutoj alvenos lia peto, ke liaj gajaj konatulinoj akpmpanu lin dum la aŭtuna, granda manovro je la kosto de la armeo, ni ne malhelpos lin en tio, eĉ ni anticipos lian peton, kaj la regiment-trupetisto ricevos ordonon ankoraŭ hodiaŭ, ke aŭrore li harpe ludu la veksignalon, ĉar ni devas timi, ke la senrangulo n-ro 27 hazarde vekiĝos, kaj li aperos ĉe la alviciĝo!… Sed se li estus preta fari tion, pendigu tabulon sur la pordegon de la fortikaĵo kun la sekva teksto: Kadukiĝintaj, provincaj leterportistoj, ĉevalflegistoj kaj reŭmatismaj emeritoj trovos komfortan hejmon , se ili dungiĝos, kiel rekrutoj al la franca, fremdula legio. Rabato por la tute idiotuloj, specila traktado, en rago de suboficiroj estas fervoraj vartistinoj…Fulmotondro trafu lin…

                La pluaj notoj dokumentis jam nur la specialan vorttrezoron de la serĝento el la drastaj esprimoj de la franca lingvo.

                Eblas, ke la serĝento iomete troigis la aferon, sed tio nepre certas, ke la situacio de sinjoro Vanek ŝanĝiĝis favore, de kiam kapitano Pierre Boussier intervenis en la nomo de Bertin kaj Laboux. La oficiroj vidis plenumiĝi la dramon de tiom multe da maltaŭgaj homoj inter la kruelaj kondiĉoj de la fremdula legio, ke ĉi-foje ili faris escepton volonte. Estas tute egale, ke unusolan, malfortan kaj neniu scias de kie, kaj kial venintan homon ne dispremas la senindulga, discipliniga aparato de la afrika armeo.

                Pro la peto de tiel eminenta kolonia oficiro, kiel generalo de Bertin, oni tamen povas fari escepton. Kio estas bezonta al tio? Riproĉo al la serĝento, ŝultrofrapado al la senrangulo, kaj nun jam la sekva estas la situacio ekzemple sur la ekzerctereno:

                - Rektiĝu! – krias la suboficiro. – Dekstren! – poste per pli milda voĉo: - Kompreneble ĝi koncernas ankaŭ sinjoron senrangulon Gorĉev, se vi ne estas laca.

                - Ne, ne… - respondas la senrangulo kun modesta rideto, - ni nur faru tion. Estas pli bone lerni ĉion.

                Posttagmeze sinjoro Vagner iras en la urbon. Kiam ili renkontiĝas ĉe la pordego, Gent glutas amare kaj diras per raŭka voĉo:

                - Ĉu vi bonvolus sinjoro senrangulo… ŝanĝo de front’… aŭ tiaĵo… kaj venu kun min… nom du nom… vi havas bonegan sorton…

                Li reiras kun sinjoro Vanek en la ĉambron de la soldatoj. Tie li kriegas libere. Sed tiel, ke ĉiu fenestro ektremas:

                - Friponoj! Se la ŝuoj, kamizolo aŭ kio ajn ne estas en ordo de tiulo, tiam ĉiu povas rezigni sian forpermeson en la venontaj kvar semajnoj. Diablo forportu ĉiun akvokapulon… Tio ne koncernas vin, sinjoro senrangulo, koliko kurbigu vin!

                La tuta etato de la ĉambro de la soldatoj zorgas pri la persono de sinjoro Vanek, tre atenteme. Ili elektas kvar homojn, la tiel nomatan Gorĉev-taĉmanton. Iu purigas liajn ŝuojn, la alia liajn vestojn kaj armilojn, la tria ordigas lian liton, sed plej malofte li estis kontenta pri tio:

                - Vidu, sinjoro Würfli – li klarigis kun patra pacienco, sed en la voĉo kun tiu retenata resono, kiu karakterizas homon, malfacile povanta sin moderigi –, vi devas enpremi ĝin ĉe la du finoj de la lito, ke sur la kovrilo ne restus sulko. Ankaŭ mi povus fari ĝin tiel aĉe…

                Vestinte sin elegante, kaj ordiginet ankaŭ siajn lipharojn per broseto, laŭkutime li eklevis sian ĉapon al la samĉambranoj kaj foriris. Anticipe li vizitis la administrejon demandante, ĉu alvenis letero por li?

                La oficiroj baldaŭ divenis la sekreton de la kompatindulo: iam li certe apartenis al pli alta socia klaso, sed ŝajnas, ke li iom frenezetiĝis en Afriko. Pecipe la kolonelo havis tiun trafan supozon, kiam sinjoro Vanek, dum renkontiĝo, en la interna urbo, eklevis sian ĉaplon, preninte ĝin je la viziero kaj salutis lin ridetante:

                - Miaflanke la feliĉo saluti vin, sinjoro kolonelo! Ni havas belan veteron!

                Ĉar ĝi estis la nekuracebla, civila rudimetno de lia karaktero. La eterne bela, civila ceremonio de la ĉapel-levado, kiel esprimo de tiom da spontanaj rilato, opinio kaj kontakto per unusola movo, kiu povas esti profunda, larĝ-arka, preterkure leĝera, sed ĉiuokaze estas en ĝi la kontakto kaj opinio de la ĉapellevanto al tiu persono, kiun li salutas per tiu refleksa movo.

                …Vespere li sidis en iu restoracio, kaj li fiksrigardis la nebulon de la blua cigarfumo kun  serioza mieno de enigmaj homoj, kvazaŭ en lia kranio hantus poreterne entombigitaj rememoroj de stranga, romantika vivo. Efektive tiuj rememoroj havis rilaton al Gorĉev. Ĉar li ricevis la sekvan leteron de Gorĉev:

 

Al

estimata sinjoro senrangulo Vanek B. Eduard

                                                                              O r a n

                                                               Poŝte restanta

                 Respondante al via letero, datita mi ne scias kiun tagon de la kuranta monato, mi havas la feliĉon informi vin, ke intertempe mi renkontiĝis kun vi en la fortikaĵo de Oran, kaj nian aferon, je mia plej granda malkontento, mi ne sukcesis aranĝi kun vi.

                Lastfoje dum nia renkontiĝo, vi restis apenaŭ vestita en la kelo de la fortikaĵo de Oran, ĉar mi esperigis vin reveni kiel eble plej baldaŭ.

                Mi havas la feliĉon informi vian estimatan firmaon, ke intertempe mi forveturis, ĉar iu batis min je la kapo per neprokrasteble peza objekto.

                Reveninte al la letero, mi havas la feliĉon informi vin, ke mi ne forgesis pagi eĉ unu centimon, kiel vian salajron, kaj mi abunde honorarios vin je mia bankkonto.

                Mi bedaŭras, kiel vi skribas, ke via sanstato malboniĝis pro mi, sed kredu min, ne mi estas la kulpa.

                Esperante, ke fine nia negoco estos nur utila kaj agrabla pro ni ambaŭ, mi finas mian leteron, datitan la kurantan monaton.

                Ankaŭ en la futuro mi ĝoje zorgos pri via ŝokiĝo.

sincere via

Ivan Petroviĉ

 

 

                La marbodo de Oran, etendiĝanta antaŭ la teraso de la restoracio, brilis en la lunlumo dum tiu agrabla vespero. Kaj sinjoro Vanek pensadis pri tio, kion alkalkuli al Gorĉev pro la insultoj. Tiam voĉo eksonis malantaŭ lia dorso, agrablaj kaj sonorantaj, delikataj, virinaj vortoj:

                - Ĉu mi ĝenas vin?

                Nekonatulino staris apud li, en pale brilanta surtuto. Ŝi estas elegante vestita virino, sendube damo.

                Sinjoro Vanek retropuŝis sian seĝon kaj eklevis sian ĉapon kun alta estimo:

                - Kiel vi povus ĝeni min… bela virino? Mi nomo…

                - Petromskij, se mi bone scias… Ĉu vi ne memoras min? Mi estas Laura Pirelli…

                La virino estis okulfrape bela. Kaj kvkazaŭ li jam estus vidinta ŝin ie. Sinjoro Vanek tuj ekstaris kaj eklevis sian ĉapon denove.

                - Mia nomo…

                - Ĉu vi ne memoras min?… Mi estas kantistino Laura de Pirelli.

                - Mi jam… vidis vian moŝtinon ie… Jes.

                - Ni renkontiĝis tiun nokton, kiam oni invitis vin muziki.

                - Kredu min, mi estus volonte muzikanta, sed la sola muzikinstrumento pri kiu mi estas sperta estas la blovsonigo de silka papero, fiksita al kombilo, kaj ĝi ne estis ĉemane.

                Poste komenciĝis familiara parolado:

                - Kara sinjoro – diris inter aliaj Laura Pirelli. – De tiam mi havis starangan, malgajan senton, ke mi vidis vin tie. Malantaŭ vi tragedio latentas virino! Kaj nur virino povas konstrui tion denove, kion alia virino ruinigis!

                - Ĝi estis tre bela frazo… –  kapjesis sinjoro Vanek –, vi certe legas librojn de eminentaj verkistoj, kiam vi ne kantas…

                - Kian profesion vi havis? – demandis la kantistino.

                - Mi estis korespondanto en sanatorio apud Nico. Mi havis eksterodinaran pozicion. La sanatorion direktis profesoro Louvier.

                - Kial vi dungiĝis al la legio?…

                - Tion… mi ne rajtas diri…

                La romantikema virino rigardis al sinjoro Vanek reveme.

                - Ia stranga simpatio estas en via rigardo. Ĉu oni jam diris tion… ke vi estas sugestia?

                - En la legio oni jam diris multe da aferoj al mi. Sed tion mi ne memoras…

                Poste ili trinkis ĉampanon, kaj la sinjoro sekretario malbutonumis la kolumon de sia kamizolo, ĉar liaj okuloj pulsis dolore. Sinjoro Vanek tamen estis viro! Ne el la ĝisostaj, sed nek la artistino estis la reprezentantino de la ideala knabin-tipo, rilate la aĝon kaj la pezon.

                - Vi… devas dizerti… – flustris Laura de Pirelli varmege, kaj jam ankaŭ la trinkita kvanto de la ĉampano kun iom da kalorioj aldoniĝis al tiu vevo.

                - Artistino, mi respondas al vi tion, kion mi kutimas diri al mia punita mecenanto, nomata Würfli, kiu estas danc- kaj etiketinstruisto: korespondanto ne rompas la kontrakton, kion li subskribis!

                - Ni vojaĝus al Italio!…

                - Ne eblas… – li respondis ĝemante – kvankam mi ŝatas Italion…

                - Ĉu ankaŭ vi ŝatas la multajn florojn en Italio… la oranĝejojn?

                - Ankaŭ tiujn. Sed unuavice la makaroniojn kaj la ŝpagetojn kun tomata saŭco.

                Sinjoro Venek pasigis la vesperon agrable kun la artistino, sed dizerti li tute ne volis.

                - Pripensu tion… –, flustris la artistino trinkinte kun kelkajn glasojn da kalorioj pli multe. – Se vi deizertus, ni ĉiam povus esti kune, kaj mi kantus al vi.

                - Mi alkutimiĝus al tio post iom da tempo, sed rompo de kontrakto fisfamigus mian fidindecon. Mi ne dizertos.

                Sed la sorto volis tiel, ke sinjoro Vanek tamen risku sian negocan fidindecon.

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:53:27
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
27
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

La vojoj de la fato ne estas antaŭvideblaj.

Sinjoro Vanek vivis vere agrablan, idilian vivon en la legio, pri kiu tiom da terura legendo cirkulas en la vasta mondo. La okan semajnon de la ekzercigo li ne atingis tion, ke dum dek minutoj li estu en la korton preta por ekmarŝi. Ofte la garnizono staradis kvaronhoron, ĝis fine sinjoro Vanek aperis.

                - Ĉu ne vidis iu mian rimenzonon? – li demandis, eklevinte sian ĉapon, pro kio la dentoj de Gent aŭdeble grincis.

                - Bonvolu stari en la vicon – diris la Leono milde, kiu de iom datempo suferis pro gal-doloro, kvankam li partoprenis brave tri militirojn en Saharo, kaj eĉ unu tagon li ne kuŝis en la malsanula ĉambro…

                Sed la kolonelo kaj la oficiroj frapetas lian dorson kaj estas pardonemaj al li.

La padmarŝo eĉ nun estis tia ĉe sinjoro Vanek, ke okaze de formarŝo, ke ferianta spahi-kapitano, ne konanta la lokaj specialaĵojn faris plurajn fotojn pri la marŝo de sinjoro Vanek, kaj li sendis tiujn al la ministrejo pri militaj aferoj, kun memorando, en kiu li urĝis la tujan reorganizadon de la kolonia armeo.

                Dum pafekzercoj, kiam sinjoro Vanek celis la kuglokaptilon, la kompanio diskuris timiĝinte, la serĝento ordonis surteriĝon, kaj ĉiu serĉis kaŝejon.

                Jam ŝajnis tiel, ke sinjoro Vanek grasiĝos bele dum la soldatservo, kiam la sorto intervenis.

                Pierre Boussier estis la rimedo de la sorto, tiu certe alta, blonda kapitano, kiu ekirigis la Gorĉev-legendo de sinjoro Vanek, kaj la sekvan tagon li daŭrigis sian inspektveturon. Sed nun li revenis denove en Oran-on, kaj jam la unuan tagon, kiam li vizitis la fortikaĵon, informiĝis pri ĉio.

                - Mi petas vin – diris la kolonelo –, vi povas diri al de Bertin, revidinte, ke ni ekprotektis tiun simplaaniman Gorĉev-on. Li bezonas tion, ĉar li estas senhelpa homo, li ne taŭgas soldatservi.

                - Mia disinjoro!! – kriis la kapitano kaj frapis sur sian frunton. – Mi forgesis skribi al vi! Mi kontaktiĝis kun de Bertin en la afero de soldato, kaj la divizia generalo skribis al mi, ke Gorĉev mortis, li partoprenis lian enterigon, sendube tiu estis la vera, kun kiu li bivakis en la artileriana kazerno de Nico. Tiu ĉi estas alia Gorĉev!

                La kolonelo estis en dilemo. Ili protektas ian stultulon pro la peto de eminenta soldato, sed oni ne povas protekti iun nur tial, ĉar li estas stultaulo. Cetere, povas okazi ridinda skadalo pro la afero. La oficiroj interkonsiliĝis. La kompatindulo ne estas kulpa… tamen ili devas fini la aferon. Ili do komisiis iun leŭtenanton, ke takte, sed kun militista rapideco li finu la komedion.

                La leŭtenanto komencis la aferon lerte. Li iris en la ĉambrojn de la soldatoj inspekti. Li vizitis ĉiun ĉambron, kaj fine li alvenis en tiun certan ejon, en kiu loĝis Gorĉev. Kompreneble serĝento Verdier kaj kaporalo Gent sekvis lin ĉien. La soldatoj ĵus purigis la rimenojn kaj la armilojn, escepte sinjoron Vanek, kiu aĉetis porteblan gramofonon, li kuŝis sur sia lito, manĝis salamon kaj aŭskultis karan, usonan ŝlagron. Kiam la leŭtenanto enpaŝis, li ekstaris. Sed la gramofono muzikis gaje.

                - Senrangulo!! – kriis la oficiro – kio ĝi estas?

                - Fokstroto.

                - Tuj silentigu ĝin!

                - Ĉu sinjoro serĝento ne ŝatas la fokstroton?… Mi havas ankaŭ tangon…

                - Vi estas idioto! Serĝento! Kio ĝi estas? Kial vi toleras, ke oni faru escepton?!

                - Mi petas vin… – balbutaĉis sinjoro Vanek –, ĉu vi ŝatus aŭdi militistan marŝon?

                - Atentu min, serĝento! Tion, kion mi nun spertis, tiun idioton vi ne rajtas puni. Ĉar ĝi estas la honto de la suboficiroj. Sed se mi vidos post tri tagoj, ke vi esceptos iun iomete de la aliaj homoj, tiam vi flugos de tie ĉi kun la plej unua ataktrupo, rekte ĝis Saharo! – Ĉu vi komprenis?!

                - Jes, sinjoro leŭtenanto – respondis serĝento Verdier, kaj en liaj okuloj ekbrilis ebria lumo.

                - Oui, mon lieutenant! – balbutis kaporalo Gent mallaŭte, kaj lia torako leviĝis pro feliĉa ekscitiĝo.

                La leŭtenanto foriris. Laŭeble li aranĝis la aferon humane, ke oni ne punu tiun kompatindulon pro la ĝis nun okazintaj aferoj. Fine ja, ne li estis la kulpa. Neniu estis kulpa. Tamen la legio jam esence estas tia, ke iu pagos la kostojn pro ĉiu eraro, eĉ tiam, se neniu faris tiun eraron.

                Eble estos pli bone, se rilate la tragedion de sinjoro Vanek, en la intereso de la legantoj, havantaj malpli fortan nervosistemon, mi ne detalos la okazontajn eventojn. Sufiĉas nur tio, kiam la leŭtenanto malaperis sur la senhoma koridoro, la kvindek du jara serĝento kaj la kavrdek tri jara kaporalo dekstre-maldekstre brakumis unu la alian, kisadis, poste ili faris duoblajn dancpaŝojn dekstren kaj maldekstren, kion la fakuloj nomas ŝase-o laŭ sinjoro Würfli.

                …Kiu estas tiu lace ŝanceliĝanta, kun fleksiĝantaj genuoj paŝanta, ĝis nerekonebleco malpura homo, kiu en la mano kun sitelo iras sur la vojo la dudek kvinan fojon inter la lavejo kaj la pumpilo, kies distanco estas kvarcent metroj, tien-reen? Vi divenis: sinjoro Vanek estas tiu homo. Sinjoro Vanek, kiu devas ellitiĝi duonhoron pli frue antaŭ la veksignalo por ekzerci la surprenon de la ekipaĵoj, necesaj al la ekmarŝo. Dum la posttagmeza ripoztempo kruda kaporalo instruas al sinjoro Vanek la neglektitajn nuancojn de la paradmarŝo.

                Kaj Mehar, kiu ne scias france, sed lia sesa senso, ŝajnas, flustris al li la falon de sinjoro Vanek, li denove sentas sian malnovan ofendon pro la rimarko, rilate la veteron, kaj li revivigas la kutimon de la sistema korpa puno.

Tiel statis la afero de sinjoro Vanek, kaj ankaŭ li mem staris tiel en la mano kun sitelo, senkonsole, malesperiĝinte, kaj jam nek tio ĝenis lin, ke sinjoro Würfli alparolis lin:

                - Jen rigardu, tia estas la vivo: foje supre, morgaŭ malsupre… La vivo de la soldato ne estas enviinda.

                - Unuavice tial, ĉar duonidiotaj dancinstruistoj toviĝas en lia proksimo.

                - Vi estas kruda ulaĉo! Mi simpatas kun vi de la komenco, kaj vi ne reciprokas tion; diru, ĉu vi jam pensadis pri tio, kial estas ĉiuj muzikistoj kaj pentristoj sendankaj?

                - Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio, sed se vi volas, mi pensados, kvankam laŭ mi nek la balet-dancistoj, krome la ŝtonskulptistoj estas dankemaj.

                - Mi povintus malkaŝi vin. Tial fariĝis via sorto malbona, ĉar oni eksciis, ke vi ne estas Gorĉev.

                - Kaj se iu ne estas Gorĉev, tiam li jam estas hundo? Nek vi estas Gorĉev, tamen oni torturas vin.

                - Vi, kompatinda, idiota bedueno – ekparolis serĝento Verdier neatendite. – Ne enuiĝu en la korto! Iraĉu en la stalon, kaj striglu la ĉevalon de sinjoro kapitano!

                La serĝento foriris, kaj Vanek postrigardis lin kun melankolia malestimo:

                - Jen tio estas lia tuta inteligenteco…

                - Kredu min – diris la dancinstruisto kompreneme –, tia suboficiro ne estus en la legio, se la instanco devigu lin viziti la danc- kaj etiketlernohorojn, kiel ekzmeple la vakcinado kontraŭ variolo. Kredu min, ĝi estas tiel, kara sinjoro Tintoretto, se vi permesas, ke mi nomu vin tiel.

                - Plie mi rezignacias, ĉar ŝajnas, ke tio estas via fiksa ideo.

                - Strangaj homoj estas la rusaj muzikistoj.

                - Jes… – respondis sinjoro Vanek, eklevinte sian ŝultron –, mi konis iun, kiu buŝharmonikis kaj kolektis la cigaredskatolojn.

                - Ĉu ankaŭ vi kolektas ion?

                - Kiel?… Mi kolektas nenion, sed mi nek buŝharmonikas.

                - Kion vi kutimas ludi?…

                - Domenon. Sed nur malofte kaj…

                - Senrangulo, vi estas tute demoraliziĝinta, fia kanajlo! Se vi ne iros tuj en la stalon… mi katenigos vin. Kial vi buŝaĉas kun tiu pajaco?!

                - Mi petis konsilon, ĉar mi ankoraŭ neiam striglis, kaj mi pensis, ke la dancinstruisto estas sperta pri la flegado de la ĉevaloj.

                - Ĉu jes?! Vi ambaŭ iru en la stalon! Striglu la tri ĉevalojn!

                Kiam la pordo de la stalo femiĝis malantaŭ ili, sinjoro Würfli turnis sin kolere al la sekretario.

                - Diru, kial vi favoras min ĉe la serĝento?! Sen tio li malamas min sufiĉe!

                - Se la instanco devigus la danc- kaj etiketinstruistojn viziti siajn proprajn lernohorojn, ĝi estus pli bona, ol la vakcinado kontraŭ variolo kaj tifo entute.

                Poste ili jam ne paroladis, ili nur frotis la ĉevalojn dum du tutaj horoj. Tiam venis la serĝento, li ĉirkaŭrigardis kaj demandis kun naiva miro, kial ili ankoraŭ ne komencis labori? Kiam li aŭdis, ke tiuj malsekaj, hirtigitaj ĉevaloj jam estas striglitaj, li ne kredis siajn orelojn.

                - Ĉu laŭ vi, ĝi estas striglado? Respondu sincere!

                Sinjoro Vanek rigardis la malgajajn ĉevelojn per kompetentaj okuloj.

                - Komence ĝi estas sufiĉe esperiga – li diris kun objektiva rekono.

                Ili striglis ankoraŭ dum kvar kaj duonon da horoj. Kaj sinjoro Vanek decidis: li dizertos el la legio!

                - Mi malamas la rompon de kontrakto – li diris al Würfli –, sed post tiuj, kiel oni traktis min, oni ne kalkulu min. Mi dizertos!

                - Eblas, ke oni ne serĉos vin – diris sinjoro Würfli, verŝajne li aprobis la decidon.

                - Mi veturos en Italion, mi laboros kaj ankaŭ virino estos kun mi!!

                - Ĉu vi muzikos?

                - Momente ŝi volas kanti. Sed mi konsentas. La makaronoj kaj la ŝpagetoj kun tomata saŭco kompensos min pro multe da aferoj.

                Sekvan tagon sinjoro Vanek malaperis el la fortikaĵo, kaj dum la radio dissendis lian identigan priskribon en ĉiu tria horo, li denove loĝis en sia kutima medio; ĉe Laura de Pirelli, en komforta vestoŝranko, kiun la artistino, kompare al la eblecoj, aranĝis por li hejmeca.

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:53:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
28
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

XIX-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Eblas, ke ĉiuj pasaĝeroj kaj la akompanantoj de la dekkvar karata aŭto mortas, se André ne prutepetas en Oran la kolektaĵon de la koktel-receptoj de kuiristmajstro Boudoin. Ĉar tiu libro en la moneto da la renversiĝo falis antaŭen, kaj la lakeo, kaŭranta sur la malgranda sidejo tuj provis kapti ĝin, ĉar li respondecis pri la unuka, mane skribita libro.

                Tiel okazis, ke post la libro, ankaŭ André ruliĝis sub la sidejon de la ŝoforo, kaj kaŝiĝinte tie, li evitis la atenton de la rabistoj. Kiam la banditoj forgalopis, li aperis subite, sub sia akselo kun la kolektaĵo de la koktel-receptoj de Boudoin, en rektiĝinta, lakea korpoteno, sed kun sanganta nazo, kaj senigita de la du trionoj de sia vestaĵo.

                - Se vi permesas, sinjoroj, mi liberigos vin de viaj ŝnuroj.

                Kelkaj homoj respondis al li, kaj ili diris ne belajn vortojn. Jam estis malfrua vespero, kiam la tro laciĝinta kompanio atingis Azumbar-on. Oni tranĉis la kablon de la telegrafo, nur do arabaj ĝendarmoj estas la instanco de la oazo.

                Kion nun fari? Ili enlitigis Laboux-on, kiu havis altan febron.

                La sorto estis kontraŭ ni – grumblas de Bertin.

                Anette diras nenion. Ŝi opinias alie. Ĝi estas la puno de Dio. Ankaŭ la knabino estas finlaciĝinta… Ŝi deziras bonan nokton kaj sin fortrenis al sia ĉambro… Sed ankaŭ de Bertin.

                Laboux kuŝas kun malfermitaj okuloj en la mucida, argilbrika ĉambro, muŝvora kolubro rigardas lin de sur la plafono kun pulsanta gorĝo, kaj en la prema, nokta silento de la oazo ia birdo kriĉas kelkfoje: Iki-vivi!… Silento… Ikivivi…

                Liaj okuloj vidvibras, kaj iafoje la mucidaj, flavaj muroj falas al li… Gorĉev…” li ĝemas mallaŭte, kaj kiam la pordo malfermiĝas, li scias bone: li estas tiu. Li venis…

                Ikivivi…

 

 

 

2

 

 

 

Vere Gorĉev enpaŝis. En ĉifita, polvokovrita uniformo, kaj leono venas apud li pigre, dormeme, palpebrumante.

                - Bonan vesperon – li diras ridetante. – Sinjoro Wendriner, restu silenta.

                Antaŭ la okuloj de la malsanulo estas tiel forviŝiĝinta la vizio kaj tiu stranga, granda, tien-reen paŝanta leono. Li ne timas.

                - Vi aspektas malbone, Leboux – diras la impetinenteta fantomo –, hodiaŭ ni ne interbatados.

                - Kial vi mortis?… – flustras la malsanulo.

                - Kio okazis?… – miregas la reaperanto timiĝinte.

                - Ĉu ekde nun mi ĉiam vidos vin tiel? Tiuj okulojn, la vizaĝon…

                - Nu kaj? Ĉu mi estas malbela?… Aŭskultu min, Laboux, mi ankoraŭfoje reakiris vian aŭton.

                - Vi estis ankaŭ tiam… – spiregis Laboux. – Mi vidis vin en la nebulo…

                - Ĉu vere?… Interese. Pfuj, sinjoro Wendriner!… Mi ne povas diciplini tiun emeritan, maljunan bestion – li diras, ĉar la leono flaradas la pendantan manon de la malsanulo. – Ĝi malutilas al neniu. La kompatinda estas maljuna akrobato, kaj mi pensas, ke ankaŭ vegetarano, ĉar ĝi manĝis en la pordo poton da verda farbo.

                - Ne… ne!…  –  balbutaĉis la malsanulo. Tio… ne eblas…

                - Ankaŭ mi miris, sed eblas, ĝi pensis, ke tio estas spinaco.

                Laboux preskaŭ ekridis pro la teruro de la kvardek grada febro, vidante la soldaton kaj la malsovaĝan leonon en la komika deliro… Sed venis al lia kapo la tombo… la militista tombejo.

                - Gorĉev… - li diras – …kion signifas… – la morto? Kaj kio okazas al la homo post la forpaso?

                - Kiel eblas, oni entombigas lin. Kiajn aferojn vi demandas?! Diru, kiel vi malsaniĝis tiel?

                - Malario…

                - Aŭskultu min. Mi ne plu redonos la aŭton, ĉar oni denove ŝtelos ĝin. Mi mem veturigos ĝin al tiu Dalai Pala, aŭ kiel li nomiĝas; al la komforta ŝuo de la Profeto. Sed tio ne troviĝas sur la mapo…

                - Ho… se ĝi estus tiel… Ĝi situas ne malproksime. Jen estas la mapo kun la signita vojo, en mia jako…

                - Kie?

                Li iris al la ŝranko kaj elprenis la dokumentujon el la jako de Laboux, kaj la mapon el ĝi.

                - He, sinjoro Wendriner! Ne dormu… – Kaj li turnis sin al Laboux kolere. – Mi ankoraŭ ne vidis tiel pigran akrobaton. Li kondutas tiel, kvazaŭ ĝi estus mia avo.

                Li piedbatis la leonon, kaj sinjoro Wendriner pene leviĝis kaj rigardis sur lin atendeme.

                - Gorĉev… ĉu vi pardonas min… ke mi rifuzis de vi la manon de mia filino…

                - Mi neniam pardonos tion. Hontu!

                - Mia filino diris… ke ŝi neniam… edziniĝos.

                - Notu bone, ke mi tamen edziĝos al via filino. Iun belan tagon nokte mi venos kaj kunportos ŝin!

                Laboux side leviĝis, farante grandajn okulojn. – Dio mizerikordu min!

                - Kial vi kriegas? Ĉu vi timas tiel, ke mi edziĝos al via filino? Mi ne estas leprulo! Jen rigardu!

                - Ne! Diru, ke vi ne edziĝos al ŝi – stertoris Laboux kun elstraj okuloj. – Ho… mi petas vin… pardonu min, kaj… diru, ke vi ne edziĝos al ŝi!

                - Tamen mi edziĝos al ŝi, maljuna konservativulo.

                - Mi ne volas tion!!!

                - Jen rigardu, kiel li hurlas… Venu sinjoro Wendriner, kaj elkraĉu tiun pantoflon. Bela leono vi estas… vi manĝas salaton, ferbon kaj teksaĵon.

                - Gorĉev… Pardonu min…

                - Neniam! Mi venos por via filino, maljuna fanfaronulo, kaj mi kunportos ŝin…

                La malsanulo kolektinte sian ĉiun forton ekkriegis, por ke la vizio malaperu, poste li refalis sur la kusenojn elĉerpiĝinte, tremante…

                De Bertin kaj la knabino semtempe enkuris.

                - Kio okazis?

                - Paĉjo!

                Laboux febre kun krevetintaj lipoj spiregis.

                - Li estis ĉi tie… Mi parolis kun li…

                - Kiu?

                - Gorĉev…

                - Anette ekkonvulsiis. De Bertin ekĝemis.

                - Penu kininon… - li diris zorgoplene.

                La malsanulo fine trankviliĝis.

                - Li estis ĉi tie… kun leono… Li diris, ke li veturigos la aŭton… al Abe Padan…

                - Jes, jes, nur dormu…

                - Sed mi asertas… mi vidis… La leono kunportis mian iun pantoflon…

                Anette iris al la pordo malrapide kaj malgaje rigardis en la nokton. Ŝi faris kelkajn paŝojn sur la koridoro, ĝis la fenestro… En la lunluma dezerto la maldense kreskantaj palmoj de la oazo malgajis kun siaj polvokovritaj arbokronoj…

                - Estu viro, oldulo – diris de Bertin. – La konscienco turmentas vin pro la kompatinda Gorĉev. Kie estas Adnré!

                Anette revenis mortepala anstataŭ la lakeo.

                - Strange – ŝi diris –, mi trovis ĝin ekster la oazo…

                Ŝi tenis en sia mano dismorditan duonparon da pantoflo.

                Ikivivi – kriĉis la birdo… Estis sufoke varma nokto.

                - Kie li estas… André! Hej!

                Fine ili trovis lin en la najbara ĉambro, sub la lito.

                - Iomete mi jam dekutimiĝis de tio, sed mi lertiĝos pri tio.

                - Kio okazis al vi? Sangas via liprando!

                - Vekiĝinte je krio, mi kuris al sinjoro Laboux, mi alpuŝiĝis al iu, kiu batfaligis min.

                - Ĉu vi ne vidis, kiu li estis?

                - Ne, sed la bato memorigis min al la korpa puno de la mortinta sinjoro Gorĉev.

                De Bertin volis blasfemi, sed la vorto haltis al lia gorĝo. Li ekvidis metalan butonon sur la planklo, en ties mezo estis sep-flama grenado. Legiano estis ĉi tie!

                - Ni iru dormi – li diris raŭke.

                Sed neniu el ili dormis tiun nokton.

 

 

 

3

 

 

 

Kiam Gorĉev rekonsciiĝis, li sentis tian luladon, kvazaŭ li estus sur ŝipo, sed li vidis kaj aŭdis nenion, veltolo kovris lin. Kio ĝi estas? Ĉu li mortis? Li komencis moviĝi por elvolviĝi. Iu puŝis lin forte je la trunko.

                - He, Bubo!

                Oni demetis la kovrilon de surli. Ne, li ankoraŭ ne estas en la tombejo, eĉ male. Li estis en la interno de ŝarĝaŭto, kaj liaj protektantoj, kiuj batfaligas lin de tempo al tempo per objekto, kiu estas ĉemane, nun ĉirkaŭas lin tiel, ke li vidas nenion. La sovaĝa, sed simpatia fizionomio de Aleksio la Privata rigardis rekte en lian vizaĝon, apud li la silentema Drugiĉ trinkis brandon el ĝardena, akvuma kruĉo.

                - Aŭskultu min – flustri Alaksio la Privata. – Ni veturas per ŝarĝaŭto, la Majstro ne scias, ke vi estas ĉi tie, ĉar ni kovris vin per ĉiuspecaj ĉifonoj, restu do silenta. Li kaj Ligeström veturas per aparta aŭto. La mestiza Aldous diraktas ĝin. Sed nun la aŭtoj ankoraŭ veturas unu apud la alia… En ĉiu momento ili povas esti ĉi tie.

                - Ni faris kelkajn truojn sur la kovrilo, por ke vi povu elrigardi. Baldaŭ ili antaŭenveturos per la malgranda aŭto, atendu tion pacience…

                Li volis respondi ion, sed la silentema Drugiĉ, kvazaŭ li estus lia karmemora, mortinta proksimulo, li denove kovris lin, kaj metinte sian plandumon sur la torakon de la knabo, ŝovis lin milde al la muro. Gorĉev tute ne sciis, kial li ne batis lin je la kapo per la ĝardena, akvuma kruĉo. Drugiĉ ŝajnas, ke li maljuniĝas, aŭ kio…

                La kovrilo havis ankaŭ ŝiraĵoj krom la oportunaj truoj, kaj tiel li povis vidi ĉion ĝkomforte en la interno de la grandega ŝarĝaŭto.

                En la najbara kaĝo li denove ekvidis tiun certan langvoran leonon, nomatan Wendriner, kun falta haŭto, kun saĝe palpebrumantaj okuloj, kiel ĝi metis sian enorman makzelon sur siajn etenditajn campojn. La bestio Wendriner jam ne havis eĉ unu denton.

                En la vid-al-vida kaĝo trafis lin alia kaj eĉ pli surpriza spektaklo.

                La jena grandega tabulo pendaĉis antaŭ la kradoj:

 

 

RUĜULINO WENDRINER

ŝakalo kaj balerino

ses kaj duon jara

 

 

 

Kaj Ruĝulino Wendriner, la ŝakalo kaj balerino, kiel ajn li rigardis, sinjoro Gafirone estis tiu, la mondfama aŭtokonkursisto, kiu sidis en la kaĝo, tre deptimite kaj flegis siajn ungojn. Li trovis tion tra stranga. Estis ankaŭ tria kaĝo, en kiu oni deponis ŝtalajn retojn por kapti sovaĝbestojn. Ankaŭ sur ĝi estis surskribo: roka aglo Hermann Wendriner. La kvara kaĝo estis relative la plej interesa, ĉar oni metis la sekvan surskribon sur ĝin:

               

 

TEODORO EMANUELO WENDRINER

bengala tigro kaj mensa kalkulisto

(Kaptita en Bengalio, nedresebla)

 

 

 

                Tiu rabobesto estis multe pli sendamaĝa en la kaĝo, ol la tabulo antaŭsignis tion. Teodor Emanuelo Wendriner (bengala tigro kaj mensa kalkulisto), kiel ajn rigardis Gorĉev, ordinara rostita porkido estis en ĝi, en la buŝo kun citrono. La sangavida familio de Wendriner-oj estas stranga menaĝerio. Ĝis nun li ne sciis pri ili. Sed ĉu Brehem mencias ie pri la Wendriner-oj, oftaj en Afriko, kiuj certe estas varmsangaj mamuloj, kiuj naskas vivantajn idojn kaj portas citronon en la buŝo?

Sed kio okazos, se Gafirone, la aŭtokonkursisto, rekonos lin? Li scias sendube, ke la enigma persono, kiu aratis lin, estas identa kun Gorĉev, kaj tiuokaze liaj amikoj disŝiros lin je pecoj, kiel Aladaro Wendriner aŭ eĉ pli Teodoro Emanuelo Wendriner, en sia junaĝo fratece, ŝirmordis gracilan gazelon je egalaj partoj. Tial li ĝojis, ke veltolo kovris lin, kaj nun, ĉar ŝajnas, ke la Majstro, kaj Lingeström ne estas en la proksimo, li jam estas alparolita.

                - Bela figuro vi estas el sukero! Vi svenis longe!

                - Kia aŭtomobilo ĝi estas? – li demandas el malantaŭ la kovrilo per obtuza voĉo, kiel la spirito de la tero en dramo.

                - La Majstro aĉetis ĝin de Hagenbeck – respondis Aleksio la Privata –, kun unuaranga bestkapta ekipaĵo.

                - Ĉu vi povas kapti sovaĝbestojn?

                - Mi ne – respondas Aleksio la Privata –, sed Drugiĉ ie devintus lerni tion, ĉar li kaptakiris tutan rostitan porkidon en la oazo Amba.

                - Kiu estas Wendriner? – li demandis.

                - Ĉiu. Wendriner estis la unua dresisto de Hagenbeck, kaj li nomis siajn ŝatatajn sovaĝbestojn pri siaj familianoj. Li donis al la leono la fieran nomon Aladaro, kiun li mem havis.

                - Ĉu la leonon?

                - Ĝi estas tre maljuna. Ĝi taŭgus estis vivanta tapiŝo en banĉambro aŭ antaŭ lito.

                - Kien vi kuntrenas min? – demandis plendinda voĉo, cetre tiu de Gafirone.

                - Vi stiros la Alfa-Romeon, kaj mi instigos vin. Vi vidos, kiel unuarangan rekordon ni eldevigos el vi, se necese, eĉ koste de via vivo.

                - Ĝi estas maljusta traktmaniero! Vi fermas vivantan homon en kaĝon!

                - Sinjoro! – diris la ĝentila Kuprogambulo – vi devas diri nur unu vorton, kaj ni mortigos vin. De tio ne dependu via bonfarto.

                - Ĉu vi ne pensas tion, ke unuavice mi enuas ĉi tie?!

                - Ni metos en la kaĝon sciur-radon kaj banejon laŭ Mandi… Njeee!… Malbela Ruĝulino Wandriner!

                - Foriru kun tiu ferstango!…

                La leono plurfoje etendis sian nazon al la kovrilo, malantaŭ kiu sidis Gorĉev, kvazaŭ ĝi sentus instinkte, ke tiu homo havas koron, li kompranas ĝin. Wendriner estis maljuniĝinta, laca, milda akrobato, kaj timiĝinte dum ĉiu skuiĝo, ĝi singultegis.

                Vespera la aŭtokonkuristo dormis profunde en sia kaĝo, kaj Gorĉev fine povis side leviĝi. La aŭto staris en la mezo de la dezerto. Ili descendis por promeni…

                - Ili antaŭenveturis per la malgranda aŭto, kaj ni renkontiĝos ĉe la ruin-urbo antaŭ Abudir.

                - Kiel vi volas kapti ilin?

                - Per reto, infano mia.Vane, la Majstro estas genia, nu!

                Nun jam ankaŭ Gorĉev rekonis tion en si mem. Kun peza koro li fiksrigardis al la dezerto, kie la flava polvoebenejo kun arda, malpala radiado apariĝis sub la falinta nokto. Denove venkos la malbono… Tiu divizia generalo estas saĝa soldato, sed li ne povas batali kontraŭ ĉarlatanoj, ĉar kion ajn ili faros kontaŭ li, eĉ tiam li restos ĝentlemano. Kvankam ĉi-foje ĝi estas malbona. De fore etaj, moviĝantaj punktoj proksimiĝis al la bivakfajro… Per trenata voĉo tirbojis la ŝakaloj, hienoj kaj aliaj Wendriner-oj…

                - Nek estas bezonate ke tiu konkursisto vidu vin. Ni kovros vin ĉiam – diris Aleksio la Privata.

                - Kial ne eblas kovri lin? – demandis la knabo.

                - Prave – kapjesis Fiŝeto. Li tuj eniris kaj kovris per veltolo la kaĝon de Ruĝulino Wendriner.

Gafirone dormis profunde kaj eĉ ridetis en sia sonĝo. Certe li sonĝis pri mallarĝaj, longaj ungoj, pri rozkoloraj, elegantaj.

                - Kial vi laboras efektive al la Majstro? – li demandis la Kuprogambulon.

                - Kiajn stultaĵojn vi demandas? Por mono. Se ni sukcesos transporti la oron al Dizard, ni ricevos po kvindek mil frankojn.

                - Kaj se ne.

                - Tiam… ni ricevos po kvindek frankoj da honorario… Atentu.

                Reflektoro proksimiĝis.Sed ĝi ne estis la aŭto de la Majstro, sed tiu de la spahioj. Kaj malantaŭ ili forte lumigite, kun mallaŭta, kontinua zumo, kvazaŭ ĝi estus susuro, la dekkvar karata aŭto preterveturegis.

                …Li vidis ilin… Anette sidis ĉe la direktilrado, kaj etendinte sian manon, Gorĉev povintus atingi la knabinon… Sed kiel pala ŝi estas, kaj kiel malgaje fiksrigardas la vojon… Ĉu eble ŝi malsanas?

                Li tute ne konjektis, ke la knabino funebras lin, tre malesperiĝinte…

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:54:28
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
29
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

La grandega aŭto voris la kilometrojn, horojn, tagojn: interne kun la stranga grupo, kaj kun eĉ pli stanga ekipaĵo, ne konvena, tamen apartenanta al la gurpo.

Ĝorĉev sentis, ke li danĝera kaj groteska aventuro kun tiu grandega aŭto alvenis al decida turniĝo. En la aero pendas ĉiu problemo, kontraŭa volo kaj la fina solvo de la plano. La lasta turniĝo de la malesperiĝinta lukto, kiam neniu partnero petas kaj donas indulgon, ĉar ili jam ĵetis ĉion sur la gajnan numeron. Gorĉev konjektis, ke la afero de la dekkvar karata aŭto proksimiĝas al la decida turniĝo, al la kolizio por vivo aŭ morto, sed li vere ne konjektis tion, kion la okazaĵoj kunportis preskaŭ kun rapideco de tamburpafado!!

                La unuaj du tagoj pasis relative trankvile. La tuto ŝajnis paca ekskurso, nekalkulinte la lamentojn de Gafirone, kies kaĝon oni kovris.

                Gorĉev ĵus estis sola en la aŭto, ĉar la aliaj interkonsiliĝis kun la Majstro kaj Lingeström en la proksima oazo. Unuavice li donis akvon al la rabobesto, sed Wendriner lekis la manon de Gorĉev, kaj ĝi akceptis la komplezemon kun bonvola kapbalanco, kun milda palpebrumado.

                Ankaŭ Gorĉev tre amikiĝis kun la maljuna akrobato, ĝi ja havas malgajan rigardon kaj larĝan nazon, kiuj memorigis lin pri sinjoro Vanek. Sed la leonon memorigis Gorĉev pri muzikarlekeno el Teplitzschönau, el la poetika periodo de ĝiaj migrantaj jaroj, kiam ĝia dentaro kaj apetito ankorŭ taŭgis ĝui la manĝadon de la ĉevalviando. Tiu muzikarlekeno aĉetis tutan ĉevalon pro Aladaro Wendriner dum la tago de sia bonefico, tial ĝi bone konservis lin en sia memoro.

                Ĝi preskaŭ ekploris, kiam la junulo metis freŝan akvon antaŭ ĝin. Kiel atentema akrobato li estas!! Ĉar laŭ la vidpunkto de sinjoro Wendriner la vivaj estaĵoj de la mondo estas divideblaj je du grandaj grupoj: je la grandega familio de akrobatoj kaj biletkontrolistoj.

                - Trinku, sinjoro Wendriner. Mi opinias, ke ne daŭros longe via dungo ĉe tiu cirko.

                Sinjoro Wendriner malgaje balancis sian kapon dekstren-maldekstren, kvazaŭ ĝi respondus: „Ĉu vi diras tion al mi?”

                Tian ankoraŭ neniu el ili sciis, kiel rapide kaj inter kiel rigoraj cirkonstancoj plenumiĝos la sorto de sinjoro Wendriner en la nekredebla drivo de la okazaĵoj.

                Je la sepa horo Gafirone vekiĝis sub la veltolo en blinda mallumo.

                - Alo! – li kriis – kial vi pakis mian kaĝon? Kaj donu al mi ion manĝi!

                - Manĝigi aŭtokonkursiston, fermitan en kaĝon, estas malpermesite – respondis Gorĉev per basa, aliigita voĉo.

                - Kiu parolas?

                - La leono.

                - Ne ŝercu! Kiel vi nomiĝas?

                - Aladaro Wendriner. Mi estas akrobato kaj rabobesto. Ĉar vi estas fermita en kaĝon, ankaŭ vi komprenas la parolon de la bestoj. Ni babiladu.

                - Ĉu vi ne detirus tiun veltolon?

                - Feliĉe: vi divenis tion.

                Aŭdiĝis susuro de raspilo:

                - Ĉu ankaŭ en la mallumo vi povas flegi viajn ungojn?! – teruriĝis Gorĉev.

                - Kompreneble. Praktiko nin instruas. Kiu vi estas, kiu parolas?

                - Teodoro Wendriner, la rostita porkido. Bengala plado, sed tio egalas: manĝi rostitan porkidon agrablas, kiu ajn plado ĝi estu.

                - Lasu viajn stultajn ŝercojn! Kiu vi estas, kaj kial oni trenis vin ĉi tien?

                - Vi devus scii tion – li respondis kaj ŝovis tason da akvo al la leono. La besto pigre eksvingis sian voston kaj levis siajn sangajn, dormemajn okulojn dankeme al la knabo. Ĝi certe pensis, ke: „li estas kara, juna Wendriner ĉi tie…”

                - Ĉu vi do… ne povas respondi kompreneme? – demandis la konkusisto, kaj klakadis fervore sia tondilo.

                - Sinjoro Gafirone! – diris Gorĉev. – Mi havus konsilon al vi: evitu iel la dumvivan malliberejon

                - Kion ci diras?!

                - Vi meritas minimume tiom da puno pro spionado, sed povas okazi facile, ke oni pendumos vin.

                - Sinjoro… ĝi estas malbona, eĉ kiel ŝeco…

                - Mi informas vin, ke oni kaŝis en iu kaĝo la plej gravan militan sekreton, kiun oni volas sendi kun vi eksterlanden en la Alfa-Romeo!

                - Sankta Dio! Kiu vi estas?!

                - Ruĝulino Wendriner, la makula hieno…

                - Mi petas vin… ne ŝercu!

                - Lasu mian inkogniton paca, kaj akceptu mian konsilon! Oni volas sendi eksteren en la Alfa-Romeo la sekretan floto-manovran depeŝ-deĉifrilon de la koloniaj aviadilbazoj de Francio.

                - Mia Disinjoro! Mi povintus konjekti tion… Sed kion fari?

                - En taŭga momento mi liberigos vin, kaj veturegu norden per tiu ĉi aŭto motor-mortige.

                - Feliĉe, se mi liberiĝos!… Sinjoro! Kiu vi estas?! Sed se vi respondos tion, ke vi estas Hermann Wendriner, la roka aglo, tiam mi diros al vi drastajn vortojn!

                - Kial mi ne povus estis la fiera birdo, kiu havas la baptonomon Hermann?

                - Ĉar la roka aglo estas mi! – li respondis triumfe. – Hodiaŭ matene oni ŝanĝis la humiligan surskribon!

                Gorĉev balancis la kapon.

                - Mi ne kredas, ke tia birdo manikurus siajn ungojn sola.

                Nun aŭdiĝis proksimiĝanta motorbruo, kaj Gorĉev tiris sur sin la kovrilon fulmrapide.

 

 

 

XX-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

- Nun ni sekvu ilin rapide – diris Lingeström, kiam Aleksio la Privata kaj liaj kunuloj desaltis de sur la malgranda aŭto. Baldaŭ alvenis ankaŭ la kamela, rabista trupo, konsistanta el kelkaj arabaj friponoj, gvidate de Portenif. Poste envenis Aldous, kiu stiris la aŭton de la Majstro.

                Vi venos post nin per la ŝarĝaŭto! – diris la Majstro. – Nenia malbono povos okazi al vi. Ili nun ekiris al la vent-eridita parto, ni veturos transverse antaŭ ilin kaj dismetos la retojn!

                - Ĉu poste?

                - Dum duontago ni estos en Abudir, ne haltinte tie, ni veturegos plu rekte al Ifiriz. Atentu, ĉar vojeto kondukas ĉe la rivero maldekstren, la franca tereno estas tie, kaj vi kurus rekte inter la brakojn de Abe Padan.

                Dume ili elportis la ŝtalajn retojn el la profundo de la aŭto.

                Poste okazis ĉio rapide. Ili malkovris Gafirone-on, ki vere kaŭris en la kadro, kiel grandega roka aglo, aŭ eĉ pli, kiel ia stigo, kiu timiĝinte paplpebrumadis kun entirita kolo pro la subita lumo. Liaj rozkoloraj ungoj preskaŭ tremis, kiel li premegis la kradojn de la kaĝo pro la timego.

                - Sinjoro Gafirone! Nun preparu vin, ke post nelonge vi sidu al la direktilrado kaj stiru. Malantaŭe ni sidos triope en la mano kun revolvero…

                - Sed mi petas… kial vi miksas min en tion?!

                - Mi avertas vin obei sen diskuto, cetere mi mortpafos vin… Venu post min al la ruin-urbo, malrapide. Ankaŭ ili estos tie tagmeze.

                La Majstro, Lingeström, Portenif, Aldous kaj la araboj forrapidis. Aŭroris…

                Fiŝeto allasis gason, kaj la ŝarĝaŭto veturegis zumante, skuiĝante kun foruzitaj risortoj, kaj kun duraj pneŭmatikoj.

                - Ni kovru la rokan sinjoron – diris la silentema Drugiĉ

                - Ne!! – kriegis Gafirone, sed ili ŝurveŝis lin per sitelo da akvo, pro kio li silentiĝis, kaj li toleris la egiptan mallumon malgaje. Sed Gorĉev deĵetis la kovrilon kaj side leviĝis gaje.

                Kvankam li nun estis ĉio, sed ne gaja.

                - Kiam ni atingos la okazejon?

                - Eble ĉirkaŭ tagmeze.

                La aŭto skuiĝadis tiel, ke leono Wendriner denove komencis singulti. Gorĉev gratis ĝian nukon trankvilige, kio estis neesprineble agrabla por la maljuna akrobato…

                Kion fari? Gorĉev cerbumadis malesperiĝinte. Li sentis tiel, ke la sorto destinis lin por gardi la mision de Laboux kaj liaj kunuloj…

                Li ne povis elpensi ion saĝan. Li kuŝis surdorse kaj femis siajn okulojn. Lia mano pendis en la kaĝon de sinjoro Wendriner, kaj la kaduka reĝo de la bestoj komencis leki lian manon milde, tiel tenere, samritme kaj simile al lulkanto, ke li ekdormis…

                Li havis konfuzan sonĝon pri sinjoro Vanek… Inkuba bildo ripetiĝis: Li vizitas la fortikaĵon de Oran kun Anette kaj kun siaj infanoj, kaj sur iu paĝo de Baedeker jen tio estas skribita:

 

SULTANA KORIDORO

 

                Malluma kaverno, kie maŭra reĝo Masnir gardis sian sklavinon. Kelkajn jarojn nekomplete vestita fremda sinjoro reatendas iun ĉi tien, kaj oni povas rigardi lin laŭplaĉe kontraŭ enir-kotizo. Lia du metra, blanka barbo estas originala!

 

                …Li subite vekiĝas. Ili haltas. Li side leviĝas rapide. La kaĝo de Gafirone estas kovrita.

                - Alo! – krias Gorĉev. – Roka sinjoro…

                - Kion vi volas?

                - Ĉu ili foriris?

                - Jes… Antaŭ duonhoro. Nun jam mi scias, ke vi estas bubo ĉergolec!

                „Li estas kvazaŭ sinjoro Vanek” – pensis Gorĉev.

                - Mi estas malsata – diris la roka aglo.

                - Tio ĝenas min malpleje. Mi ŝatus saviĝi el la embaraso, ĉar vi ĉiuj estos mortpafitaj, aŭ io simila.

                - Sinjoro! Savu ankaŭ min.

                - Mi pensados pri tio.

                Li elprenis la rostitan porkidon el la kaĝo kaj donis ties duonon al la leono. Tiun parton, al kiu la kapo apartenis kun la duono da citrono. La kadukiĝinta bestio mordadis la viandon maleme, apenaŭ manĝante. Sed ĝi longe lekadis la citronon… Maljuna akrobato. Ĝi suferas de acidomanko… Ĉu eblas, ke tiu vivanta banĉambra tapiŝo estus identa kun Wendriner, la reĝo de la bestoj?

                Gorĉev sidis malgaje sur la planko. Nun eble Laboux kaj liaj kunuloj jam baraktas en la ŝtala reto… Kaj li ĝemadis. La tempo pasis malrapide. Lia cerbo laboris febre. Wendriner lekadis la citronon apud li, eble ĝi ne suferas de acidomanko, ĝi fariĝis nur frandulo, kiel ĝenerale la maljunuloj.

                …Estis malfrua posttagmezo. Gorĉev sentis la unuan fojon en sia vivo, ke li estas nervoza. Li iradis tien-reen. Lia nervozeco transiĝis al la leono. Ĝi rigardis sian mastron kun amo.

                En la kaĝo de Gafirone ofte klakis la tondileto, kvazaŭ poŝhorloĝo tiktakus…

                - Vidu, sinjoro Wendriner, mi lasos vin libera… –  diris Gorĉev al la leono. – Vi estas mia sola bona amiko momente, kiun mi povas helpi… Iru kaj promenu sur viaj tremantaj piedoj ankoraŭfoje en la tepida polvo, kaj viajn okulojn salutu la violkolora krepusko en Saharo. Etendu viajn membrojn, por ke kraketu viaj maljunaj ostoj, kaj abladu lastfoje en via patrujo.

                Li rulis la kaĝon al la pordo kaj malfermis ĝin. Sed sinjoro Wendriner ne moviĝis. Ĝi simple ne kredis la aferon. Kiam Gorĉev ekpikis lian flankon milde, fine ĝi elpaŝis el la kaĝo, iom ŝanceliĝante, la kompatinda reĝo Lear de la besoj, maljuna kaj finlaciĝinta pro la multe da vagado, dum la vespero de trompiĝinta vivo.

                Ĝi ĉirkaŭrigardis en la dezerto suspekteme.

                Ĝi kuntiris siajn sangajn, grandajn okulojn, kiel kato kaj iris sur ŝanceliĝantaj plandoj, malgaje blancante sian kapo, paŝante malrapide en la dezerto. Poste ĝi haltis, rerigardis al Gorĉev kaj ekiris denove, iom pli vigle, sed kun profunde mallevita kapo, kvazaŭ ĝi hontus pro io…

                La ruso decidis sin! Li revenis rapide en la aŭton. Li malfermis la ferpordon de ŝarĝaŭto, fermebla per krucferoj:

                - Alo, sinjoro Gafirone! Batis la horo!

 

 

 

2

 

 

 

Kia horo batis?

Post nelonge la roluloj de la aferoj eksciis tion. Vespere la societo revenis.

                - Ek! – kriis la kapitano. – Fiŝeto, startigu la aŭton! Gafirone iru kun Portenif…

                Gafirone elpaŝis el la kaĝo obeeme kaj iris. La aliaj saltis sur la aŭton, kaj… La ĝiba Fiŝeto tute ne volis enaŭtiĝi, sed iu kaptas lin kaj flugas!

                Bum!

                La pordo frapfermiĝis, iu metis la pezajn krucferojn sur ĝin ekstere, kiuj servis por gardi la tigrojn, kaj la motoro tuj ekbruis…

                - He… Kio ĝi estas? Alo?! – ili kriegas kaj brue batas la pordon. Vane…

                Portenis ankoraŭ ne faris la duonon de la vojo kun Gafirone, kiam la grandega Hagenbeck-aŭto atingis ilin, kaj iu batis lin je la kapo el la sidejo de la ŝoforo per alĝustigebla ŝraŭbŝlosilo, ke li svenis. La aŭto haltis!

                - Jen tiel… Kaj nun, kiel ni priparolis – diris Gorĉev –, sidu apud min, kaj antaŭen…

                La rabistoj farapis la pordon ritme, Gorĉev fajfis, kaj Gafirone kaŭris apud li tiel, kiel Hermann Wendriner, la roka aglo, sed multe pli malgaje. La Alfa-Romeo jam estas videbla en la malproksimo. Estas malluma vespero… La varmoforigilo de la Hagenbeck-aŭto bruadas, kaj aŭdiĝas la malfacila turniĝo de la radoj, kiel tiuj baraktadas en la polvo. Poste li bremas kaj haltas.

                Dume la atendantaj ĉefrabistoj jam estas malpaciencaj.

                - Antaŭeniru por akcepti ilin, kaj rakontu, kio estas al Gafirone – diris la Majstro al Aldous.

                La rabisto ekiris, kaj pasis kelkaj minutoj, sed li ankoraŭ ne revenis. La Majstro kaj Lingeström malpaciencis.

                - Kie en la infero li estas?!

                - Ĉu ĝuste nun ili malfruas, kiam ni jam estas antaŭ la celo?!

                - Jes. Ĝi estas eksterordinare ĝena!! –diris iu en la mallumo, kaj li batis tiel la Majstron je la kapo, ke tiu falis sur la teron. – Ne moviĝu, Lingeström, ĉar mi mortpafos vin! Gorĉev estas ĉi tie!

                - Kiel?… Kion vi volas?

                - Ni tuj iros en la plej proksiman kazinon por ofociroj…

                Kaj kvin duraj fingroj kaptis la gorĝon de la barono. La dekkvar karata aŭto denove apartenis al Gorĉev

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:54:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
30
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

- Sinjoro – dankegadis Gafirone. – Mi dankas.

                - Nun vi veturigos la aliajn rabistojn al la unua oazo. Tie oni jam defendos vin. Mi fermis la pordon el ekstere. Nek la tigroj povas trarompi ĝin. Ĉu vi aŭdas tion?

                …Timiga bruego estis aŭdebla en la nokto.

                - Ĉu do?

                - Ni ripozos iomete. Poste vi ekveturos per la aŭto.

                - Kaj?

                - Kaj vi ricevos premion.

                Ili sidadis mallongan tempon, dume leviĝis la luno… Kaj fantomeska vidaĵo aperis antaŭ ili en la arĝenta lumo!

                Sur la ŝtupo de la ŝarĝaŭto, leviĝante siajn du antaŭajn piedojn, malgaja leono flaradis la pordon.

                - Sinjoro Wendriner!…

                Gafirone saltis en la aŭton teruriĝinte. La leono ambladis al la surpizite ekkriinta Gorĉev. La kompatinda… Tremis ĝiaj kuroj, ĝi spiregis kaj rigardis al la ruso kun petegantaj okuloj. Li karesadis la trivitan lokon de la iama fiera kolhararo.

                - Ĉu vi do revenis, sinjoro Wendriner?… Estas nenia problemo, oldulo mia… Bonvulu veni.

                …Ĉar Gafirone neniel volis elveni el la aŭto, Gorĉev mem iris en la oazon por informi la posedanton de la aŭto pri ĉio per viva parolo…

                Sed sinjoro Wendriner nun jam ne volis forlasi lin.

 

 

 

4

 

 

 

Matene la oazo Abudir vekiĝis je granda sencasio. Ŝarĝaŭto estis tie, en kiu homoj frap-bruegis. Sinjoro Gafirone tremis apud la aŭto.

                Nun evidentiĝis, ke Gorĉev vivas. Li vivas! Anette ne povis ekparoli… Ŝi ĉifadis sian naztukon, tremis pale. Laboux kuŝis kun fermitaj okuloj. Eble li preĝis.

                - Kiu vi estas? – demandis la generalo de Gafrirone.

                - Roka… umo… Wendri… Mi do estas aŭtokonkursisto…

                Nun lia nervosistemo iomete paneis kaj komencis plori. Ankaŭ Anette ploris, kaj Gafirone falis al ŝia kolo, sed nun ili ne zorgis pri tio.

                Laboux kuŝis nur ferminte siajn okulojn, oni ne povis scii, kion li sentas kaj kion li pensas…

                La divizia generalo ne havis paciencon atendi la emiciiĝon. Tamen li volis scii, kio estas ankoraŭ krom la ĝojiga sciigo, ke Gorĉev vivas…

                - Mi petas vin, kara sinjoro konkuristo – kriis fine la divizia generalo. – Rakontu do ĉion.

                - Mi… ne scias… sinjoro Gorĉev skribis tion… kaj… jen prenu…

                - Nu fine… Bonvolu doni tion al mi!

                Li transdonis la leteron.

 

 

                Sinjoro Devizia Generalo!

                Mi raportas obeeme, ke mi estas dizertaninta de mia kompanio pro altaj militistaj interesojk kaj survoje al la Sandalo de la Profeto per la Alfa-Romeo. Mi diros al lia reĝa moŝto Paladala Baba, ke vi kisiĝas lin.

                Kompreneble mi forsekretas la veran kaŭzon de mia foresto el la fortikaĵo St. Thérése de Oran, pri tio vi povas esti certa, sinjoro divizia generalo.

                La du verajn krimulojn mi transdonos al la negra reĝo Padalati Malatada, kaj la aliajn friponojn, se estas permesate peti tiom da premio de vi, pro ilia boneco, bonvolu lasi ilin liberaj el la aldonita ŝarĝaŭto, ĉar la Alfa-Rome jam estus delonge en la manoj de la portugala konkurenco sen ilia helpo.

                Esperante, ke mian foreston oni ne prenos tro severe en la fortikaĵo St. Thérése, dank’ al la bonvolemo de sinjoro divizia generalo, mi finas mian leteron, esprimante mian veran altestimon.

 

Sincere fidele via, sinjoro Divizia Generalo:

IVAN GORĈEV

senrangulo n-ro 27

 

 

 

                …Kaj nun la divizia generalo solvis ĉiun enigmon. (Almenaŭ li kredis tiel.) Oni scigis lin el la forkikaĵo de Marseljo laŭ lia telefona informiĝo, ke estis tie du Gorĉevoj samtempe. La soldato n-ro 27 estis sendita en la fortikaĵon St. Thérése, de kie de Bertin ricevis tiun informon, ke Ivan Gorĉev dizertis proksimume antaŭ du semajnoj…

                - Mi komprenas ĉion! – kriis la generalo entuziasme – mi mem skribos en tiu afero al la mininstro pri militaj afero!

                - Ankaŭ mi skribos! – kriis Laboux, kiu preskaŭ resaniĝis intertempe. – Ja temas pri mia bofilo!

                Anette liberigis sin el la brakumo de la ploranta aŭtokonkursisto, kaj ŝi plorus plu sur la ŝultro de sia patro. Gafirone provis fali al la kolo de André, sed la lakeo tute ne volis permesi tion.

 

 

 

XXI-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Oni igis sendanĝera la monstron, nomata Alfa-Romeo. Senigite ĝin de ties oraj konsistigaj partoj, ĝi ne povis damaĝi plu al siaj homkunuloj. Ĝi transdonis sian animon al la venkinta armeo de Abe Padan, kiuj estis armitaj pere de ĝi.

                Ĉu Gorĉev?

                …Inter la popolo de la Sud-Afrikaj oazoj eĉ nun flugas la legenda de buŝo al buŝo pri fantomeksa, trampa soldato, kiu vagadis en la dezerto kun ununura leono kaj batis tiujn, kiuj ne helpis lin per nutraĵo dum lia enigma vagabondado…

                Li jam preskaŭ atingis la limon de Saharo, kaj ankaŭ la nebula montoĉeno de Ĝebel-Sagro estis videbla en la malproksimo. Ivan Gorĉev sidis kontente apud la bivakfajro, en la societo de sia trankvila leono.

                Ĝi oscedis.

                - Vidu, sinjoro Wendriner – li diris, kuŝiĝante sur la loza sablo. – Nun, kiam finiĝis la afero, mi rekonas la pravon de Laboux. Ne estus malutile serioziĝi, antaŭ ol edziĝi. Mi scias bone, ke en tiu saĝa aĝo, kiun vi atingis en malbona sanstato, ne tro interesas vin la menciita temo. Vi estas singarda rabobesto, sinjoro Wendriner, kaj mi estimas vin tial, se tamen mi ne admiras vian rezignacion, per kio vi plie akceptas vian malliberecon, kiel definitivan staton, ol la vagadon en la dezerto.

                La leono eklevis sian ŝultron kaj camp-svingis malbonhumore:

                - Vidu, sinjoro Gorĉev – li diris per la melodia, rezigna voĉtono de laca etkomerciso. – Mi estas maljuna akrobato, kaj mi volonte sidus en la kafejo Ring, en la societo de ĵonglisto, kies mano tremas, kaj en tiuj de kriistoj, kies laringo atrofiiĝas, al kiuj mi apartenas anime. Sed mi ne povas deĵeti mian haŭton! Kiu sidas nuntempe en kafajo kun leono kartludi „piketon foran”?…

                - Kio okazis, sinjoro Wemdriner? Ĉu vi parolas?

                - Ne. Vi sinĝas. Sed tiu tute egalas. Bonvolu keredi, ne estas pli bela afero, ol esti maljuna akrobato. Mi konis en Olmütz homon, kies nomo estis Edmundo Glatsch la „Mortorado”, kiu vizitis la taveron Rathaus per du lambasonoj kaj kun du silkaj pomerhundoj, ĉar li falis de sur la trapezo. Kaj li estis feliĉa, kvankam ĉiutage kverelis kun li sia edzino, MeaMitta, la magia miraklo, kies enigmon provis solvi la plej famaj profesoron en la mondo, sed laŭ mia opinio oni devintus sufoki la virinon… Nu ja!… La plej bela vivo de la akrobato estas la ora maljuneco. Ĉar la aĝo havas inversan sencon en nia metio. Dum la akrobato estas juna, li estas proksime al la morto. Li povas morti ĉiun vesperon, eble ankaŭ posttagmeze, kiam oni aĉetas malpli multekostajn biletojn. Glatsch la Mortorado ĉiutage trinkas nigran kafon kun peristo de orkestro, nomata Trautmann, kiun li instruas pri turf…

                - Surprizas min tiu voĉtono, sinjoro Wendriner…

                - Surprizas, surprizas… - murmuris la rabobesto malgaje. Mi povas diri, ke ankaŭ vi ŝajnigas bone. Vidu, mia samnomulo, Aladaro Wendriner dungis al la akrobata agentejo kapitanon Splendid kun la kvardek dancantaj fokoj, kaj ili trinkas ĉiumatene termoakvon en la radioaktiva halo de Margareten Quelle… Kion signifas, ke mi estas la reĝo de la bestoj? Helfheisen ekzemple estas la Cesaro de la Biciklado, kaj nun li estas donprizorgisto en Görlitz laŭ lanomo Jerabek. La lando de akrobato konistas el afiŝoj.

                - Sed iam ankaŭ vi pelis sovaĝbestojn kaj la gazeloj panike fuĝis aŭdinte la sciigon, ke venas la terura Wendriner! Vi, laŭ Lafontaine, taksas la liberecon pli multe, ol vian vivon!

                Sinjoro Wendriner ekcigaris kaj metis ties ekstremaĵon en bruniĝintan, paperan cigaringon, reveme.

                - Mi diras ion al vi, sinjoro Gorĉev, kiu vagis tra la mondo, kiel la Reĝo de la Nenifaro. Mi ne scias, kiu estas tiu biletkontrolisto, kiun vi menciis, sed li ne estis ĉe ni en la cirko. Sed aŭskultu sekreton: mi naskiĝis en la bestĝardeno de Schünbrunn, kaj mi estas Viena leono. Oni liveris min en Afrikon per trajno, kaj kaptinte min per ŝtala reto, oni transportis min el Sharo en Fez-on al la naiva aĉetanto. Mi tavivis unu vojaĝon… Ne estas bone paroli pri tio! Ĝi okazis tiel, ĉar la leono kaptita en la dezerto estas pli multekosta. Mi estas, sinjoro, la sola leono, kiu venis en Saharon pere de enporto. Kaj mi ne estas vera Wendriner. Mia koro komencis bati forte en la bestĝardeno de Schönbrunn, kiam la ornam-pavo kriĉadis. Wo sind die schönen alten Zeiten?… – ĝi ĝemis malgaje, surmetinte sian nazumon, ĝi komencis legi la ĵurnalon Wiener…

                Gorĉev vekiĝis ekkriante…

                …Aŭroris. Sinjoro Wendriner dormis apud li kun astma spiregado..

 

 

 

2

 

 

 

Sinjoro Vanek pasigis grandan parton de sia tempo dek tagojn en la ŝranko de la artistino. Dume Laura de Pirelli kondukis la elektran lumon al la malsupra breto kaj zorgis pri legaĵo. Ili teksis planojn pri vajaĝoj tutan tagon, escepte la posttagmezon, kiam la artistino lernis kanti. La artistino estis diligenta. Ŝi lernis kanti dum horoj.

                La dekan tagon sinjoro Vanek elpaŝis el la ŝranko dum kant-lernohoro.

                - Bonan tagon – li diris. – Nun mi foriros.

                Antaŭ ol la mireganta artistino kaj la timiĝinta kantinstuisto povintus diri kion ajn, la sekretario, Dio scias kial, foriris kun ofendita memrespekto, kaj li iris rekte al la fortikaĵo St. Thérese.

                - Raportu al la serĝento – li diris rezolute antaŭ la postenanto –, ke mi miskonis vin. La legio estas bonega loko.

                Sinjoro Würfli ĝuste gardostaris, kiam oni katenis sinjoron Vanek.

                - Kial vi anonciĝis memvole? – li demandis flustrante.

                - Ĝi estas mildiga cirkonstanco. Oni mortpafos min pli milde.

                - Ĉu vi scias tion, ke ankaŭ Mehar estas en la prizono?

                - Ĉu dume li ekster ĝi? Mi tre ŝatas tiun Mehar-on.

                - Li ja batas vin ĉiam.

                - Sed li neniam kantas. Ĝi estas grava afero!!

                Sinjoro Vanek sidis ses tagojn en la prizono, kiam aperis subkaporalo kaj leŭtenanto.

                Jen estas via parada uniformo. Suprenu ĝin!

                - Mi komprenas… oni mortpafos nin…

                - Ĝi povas okazi facile. La tuta garnizono estas sur la korto – diris la subkaporalo, sed la leŭtenanto mansignis.

                En oficiala loko oni scias, kie vi estis dum du semajno. Vi suferis multe.

                Precipe posttagmeze…

                - Silentu! Oni ne diris detalojn pri via foresto. Ankaŭ vi silentu pri tio, mi opinias, ke vi komprenas tion?!

                Sinjoro Vanek ruĝiĝis, mallevis siajn okulojn, kaj li kredis, ke li komprenas tion…

                Kiam oni kondukis lin sur la korton, li ĉirkaŭrigardis kun larmovualitaj okuloj.

                Ĝi estas ekzekuto!

                La tuta personaro de la fortikaĵo staris en formo de kvarangulo. La sunbrilo karesis lian vizaĝon, kaj sinjoro Vanek levis sian kapon alten, por ke li lastfoje tute ĝuu tion.

                Tram-tram-tram-tram…

                La tamburo!… Oni do ekzekutas la dizertintojn sen kondamno. Kun malgaja rigardo li kroĉiĝis okule al verda koloro de arbogrupo.

                Trumpeto! Aux armes! Aux armes!…” Nun venos la eskorto!… Li ne lasos kovri per tuko siajn okulojn. Oni vidu, kiel povas morti Vanek B. Eduard… Tamen liaj genuoj iom fleksiĝas, kaj lia lango estas tre seka.

                La trumpeto eksilentas. Jen rigardu… li estas la kolonelo, kiu nun paŝis antaŭ lin.

                - Senranga soldato n-ro 27! Ivan Gorĉev! Vi malaperis du semajnojn, vi forlasis la fortikaĵon! Vi travivis konsternajn korpajn kaj anikajn suferojn.

                „Precipe la kantado” – pensis sinjoro Vanek kaj balancis sian kapon malgaje…

                - La respublikestro distingas Ivan Gorĉev-on per la honormedalo!

                …Kaj dum la kolonelo fisas la honormedalon sur la kamizolon de la mireganta sinjoro Vanek, suprensvingiĝas la trikolora flago, sonas la trumpeto, kaj la fronto de la soldatoj turniĝas al li rektiĝinte…

                Malpli proksime sur teraso Anette, de Berti kaj Laboux staras teruriĝinte, mortepale, kaj ili ne povas ekparoli…

 

 

 

3

 

 

 

Meti klara la aferon ne eblas. Dio gardu tuŝi ĝin. Oni eksoldatigos sinjoron Vanek iel. Kaj Gorĉev ne devas anonciĝi ĉe la legio. Gorĉev anonciĝis nur ĉe Aleksio la Privata kun cet mil frankoj. Li forprenis tion de la Majstro kaj de Lingeström, kiuj kredeble facile malhavos ĝin en Ifiriz, en la fosfat-minejo, kie ili pasigas sian trudlaboron, kiel punon.

                …Sinjoro Vanek ekssoldatiĝis antaŭ la tagon de la geedziĝo. Serĝento Verdier festis tiun tagon en la kantino per mult-plada bankedo.

                - Sinjoro – li anonciĝis ĉe Girĉev. – Kion mi devos fari?

                - En la ĝardeno de la vilao de Laboux laca akrobato vivas pace siajn maljunajn tagojn. Vi devas okupiĝis pri ĝi, oldulo mia.

                - Mia nomo senŝanĝe estas Vanek, kaj mi ŝatus, se vi nun jam encerbigus tion, ĉar oni distingis min per la honormedalo, rekompence pro miaj suferoj.

                - Ĉu vi sentas tiel, ke vi meritis ĝin?

                - Nepre. Vi ne aŭdis la virinon kanti.

                Intertempe de Bertin akiris informojn pri sinjoro Vanek. Vere li agadis en la sanatorio de nervomalsanuloj en Nico, sed li ne estis korespondanto, sed flegito. Iun tagon li malaperis el la naĝejo kun la cilindra ĉapleo de la adjutanto. De tiam li serĉas ĝin.

                …Anette malgaje klinis sian kapon al Gorĉev:

                - Mi timas Ivan… Via sango ne lasos vin trankvili…

                - Azenaĵo…

                - Mi ĉiam timos tion, ke iam vi folasos min subite… Vi iros sur la maron, en la dezerton… Mi tremos, se vi alvenos hejmen unu horon malfrue…

                - Ne timu… Neniam mi revenos malfrue. Via fianĉo estis fantomo, via edzo estos hejmenrevenanto…

                Kaj la naskiĝo de la plej juna Ivan Gorĉef porĉiam forigis la timon de Anette, kiun la aliaj familianoj: Aladaro Wendriner kaj sinjoro Vanek akceptis kun ĝojo en la familian rondon…

 

11. 03. 2002.

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:55:31

 30   10   3/3页   首页   1   2   3    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.39087 秒, 4 次数据查询