dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura intervenas

您是本帖的第 7577 个阅读者
树形 打印
标题:
Fred la malpura intervenas
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

N A Ŭ A   Ĉ AP I T R O

 

 

Kiel venis sinjoro A. Winter ĉi tien, kiun unu horon antaŭ la ekveturo Singorski, kvankam en la operaciejo de la vaporŝipo, sed sen la uzo de la dormigilo estanta ĉemane, tiel draste draŝis kaj piedbate forigis lin de sur la ŝipo?

            Simple kaj rapide li revenis denove, ĉar li sciis, ke Sigorski estas sur la ŝipo, li iris trankivle en la hejmon de la milionulo.

            - Redonu mian monon! – li ploregis energie al la sekretario, kiu jam nur sola estis en la loĝejo.

            - Kial?

            - Mi ne plu parolos kun vi! Vi estas trompisto! Se vi ne redonos mian monon, mi denuncos vin!

            Thorn sentis tiel, ke li perdos sian laboron, se la koruptado evidentiĝos. Diablo forportu lin! Sed li havis nur kelkajn ŝilingojn ĉi si.

            - Atendu min ĉi tie! Mi portos vian monon.

            A. Winter sidis malgaje kaj maĉis siajn ungojn, kiam alvenis sinjoro de ie en frotira banmantelo. Ankaŭ li estis korpulenta, krome tre malgaja. Aŭ serioza rezoluto miksiĝis en lian malgajon.

            - Estu kore salutata.

            - Bonan tagon. Mia nomo estas A. Winter.

            - Nu!… Ĉu vi estas tiu?! – demandis la moroza baniĝinto atekeme. Diru, kion vi scias efektive pri Sambi-Sumbi!? Kaj pri la tribo Tulango?!! Ĉu!?

            “Hura!” – kriis A. Winter anime timiĝinte. – “Sekvos batoj!”

            - Kredu min… mi nenion scias pri tiuj aferoj – li balbutaĉis kaj aldonis tuj timeme: - Sed se vi deziras, mi lernos kion ajn pri tiuj!

            - Jes? – li demandis krude kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li ŝatus, se peza, metala objekto estu ĉemane. – Ĝenerale, sinjoro, diru: kion kunportas surmara Hanibalo?

            “Ni estas ĉe la temo!” – ŝrikis A. Winter interne. – “De Hanibalo hareto da Rubikon disigas lin de la unua vangofrapo!”

            - Mi informiĝis tiel – li spiregis retropaŝante, raŭke –, ke sur marvojaĝon… nu… sup-kondimenton… aŭ… sekan paston!… Kaj… jen! Ŝustreĉilon oni kunportos!… – Subite li malesperiĝis kaj diris: – Ne demandu min plu. Ni komencu: batu min, ĉar vespere mi havas farendaĵon.

            La moroza strand-baniĝanto rigardis lin. De la kapo ĝis la piedoj, malestime, sed ankaŭ kaŝita envio latentis en liaj okuloj.

            - Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke nun mi batos vin duonmorta?

            - Eĉ momenton mi ne dubis pri tio.

            Kaj li metis sian poŝhorloĝon sur la tablon. Ĝi jam haltis dum la unua batado.

            - Vidu do – diris Gustavo Bahr afable. – Vi estas en la faŭko de la morto. Se vi volas, ke la morto graku anstataŭ gluto, tiel do baniĝu!

            - Kiel?

            La enigma homo, kiel la animo de masaĝisto, reveninta el la transa mondo, diris minacege:

            - Baniĝu, se via vivo estas kara por vi!

            - Bone… – li balbutaĉis timiĝinte, kaj kvazaŭ li estus preparinta sin paŝi antaŭ la toporon de la ekzekutisto, konsciante pri sia martiriĝo, li malbutonumis sian veŝton.

            - Mi venigos vin ien, ke vi prezentu refuton! Sed al tio estas necese, ke vi ordigu vin! Baniĝu! – Ripetis la masaĝisto fantomeske, kaj liaj okuloj brilis avide.

            La infaneska A. Winter post kvin minutoj sidis en la bankuvo kaj ridetante plaŭdis en la akvo. Ŝajnis, ke ĉio ŝanĝiĝis bona.

            Sed baldaŭ evidentiĝis, ke iu ŝtelis liajn vestojn kaj ŝlosis la pordon de la banĉambro.

            Ĝi malfermiĝis denove post pli ol kvaronhoro, kaj la doktoro elrigardis malkuraĝe. La ceterajn ni scias. Jimmy la Ĝisorela pakis A. Winter-on en la malpli grandan ŝrankon, li reportis lin sur la ŝipon, kaj nun oni batis lin gaje pro Chaplin,  Hanibalo, pro la sekaj pastoj kaj pro liaj ceteraj, gravaj kulpoj.

            Sed A. Winter jam ne klopodis pene informi ilin, li apenaŭ protestis, eĉ certagrade li kondiseris la batadon konstantiĝinta, nova vivcirkonstanco, do inter du vangofrapoj kaj unu pedbato ekideis al li, ke li lasis siajn okulvitrojn ie.

            Theo nun fine sentis tiel, ke li definitive aranĝos la aferon de tiu trudiĝema ulaĉo, kaj Jimmy la Ĝisorela ŝajnas, ke solidare al sia dunganto, ankaŭ li survangis la kompatindan kuraciston, naskiĝintan sub malfavora konstelacio.

            Ili tre draste batis d-ron A. Winter.

            Konkuludo: Kiu estas senkulpa en ĉio, kaj li tamen ploras pro ĉio, tiun, ŝajnas tiel, ke pli malpli poste oni batas lin rekalkulante por ĉio, interŝanĝante la vicordon de kaŭzo kaj kaŭzitaĵo.

            Kaj li staris tie nude. Pro tio ili batis lin aparte.

            - Ĉu vi scias, kial ni batas vin? – spiregis Theo.

- Jes, mi scias. Pro Hanibalo.

            - Kaj pro Kolumbo?! Kaj pro Hanibalo?!

            Li kapbalancis amare.

            - Vi ne devas puniĝis pro ĉiuj famuloj de la mondo. Kaj poste sekvos la ŝustreĉilo, krome la sekaj pastoj.

            - Nun ni zorgos pri tio, ke vi ne flaraĉu! Vi estos fermita en la bilĝon.

            Ili portis la dokumentŝrankon kun A. Winter en la bilĝon, kiam ili sukcesis dum longe tempo pene premadi lin genue, pugne en sian lokon, kvankam Jimmy la Ĝisorela jam pensis pri tio, ke li iris supren kaj pruntepetos la ŝu-kornon de Maxbell. Fine iel-tiel la kuracisto kunfaldite kaŭris en la ŝranko, kiel melankolia dosiero, kaj tiam ili fermis ĝian pordon.

            - La tuto finiĝis – spiregis Jimmy la Ĝisorela. – Tiu freneza profesoro vojeraris sian ŝrankon du meridianojn. Kaj mi estas ties kaŭzinto. Mi tre bedaŭras ĝin.

            - Mi ne rezignas la esperon – ekparolis Theo ĝemante. – Eble li donos vivsignon de hejme.

            Kaj ŝajnas, ke la milionulo trafis tion.

            Hidroplano alvenis super la ŝipon Stanley Up To Date, kaj ne malproksime de la ŝipo ĝi malsupreniĝis tute ĝis super la akvosurfacon, kaj elĵetinte malgrangan buon, ĝi forflugis…

            Letero!… Oni jam alportas tion! Ĝi estas adresita al sinjoro Theo!

            Li kaptas ĝin avide. Jimmy la Ĝisorela apenaŭ povas regi sin.

            - Ni tamen gajnis la ludpartion – li flustris.

            Ses li eraris, ĉar jen tio estis skribita en la letero:

 

 

“Kara sinjoro Theo!

Bedaŭrinde okazis grava problemo, kaj mi klopodas korekti ĝin. Vi lasis hejme viajn ambaŭ piĵamojn! Vi jam ne portis la flavan, sed vi bezonos la blue punktitan. Mi ne sendis ĝin per la aeroplano, ĉar ĝi ne estas gladita. Tagmeze vizitis min ĉarlatano, ke mi donu monon al li, ĉar li deziras flugi, ĉar li planis komunan trompon kun Vi. Kompreneble mi tuj elĵetis lin. La vidvino de Gustavo Bahr (?) vizitis min, ke mi ĉiĉeronu ŝie en San-Francisko. Mi montris al ŝi la novan fiŝ-vendohalon. Ŝi ne tro entuziasmis pro tio. La virino ekveturos hodiaŭ vespere per la ŝipo SAKRAMENTO. Ŝi asertas, ke ŝia spirito estas kun Vi. Mi diris, ke ŝi vidas fantomojn, kion ŝi ne neis, sed ŝi meciis la nervostaton, nomata spiritismo por sia mempravigo. Plurfoje ŝi buŝharmonikis, kaj tio tre incitis min. Cetere ŝi asertas, ke ŝi estas la gardospirito de la ekspedicio. Sed mi esperas, ke tiu danĝero ne minacas serioze. Sed se la spirito de la virino vere aperus sur la ŝipo, kaj sinjoro Theo renkontiĝus kun ŝi, diru al ŝi, ke ŝi lasis sian sunobrelon ĉi tie, kaj mi gardis ĝin. Novaĵo ne estas. Deziras multe da feliĉo:

HARRY C. THORN

 

P S: Via fianĉino resendis la oran ringon, ŝi nuligis la gefianĉiĝon, kaj laŭdire ŝi mortpafos Vin. Vi lasis hejme ankaŭ vian banmantelon.”

 

            Jimmy la Ĝiorela ekparolis la unua.

            - Diru, sinjoro Theo – li demandis mediteme –, de kie vi kolektis la plej grandajn bestojn de la universo?

            - Trafe-maltrafe mi dungis ilin, kiel ankaŭ vin.

            Antaŭtempesta vento de sinistraj okazaĵoj blovetis kun la intensiĝanta vespera aerblovo, kaj Theo cigaris moroze ĉe la balustrado. Li ne transvivos la honton.

            - Malsuprenven al la kaptito – flustris apud li Jimmy la Ĝisorela, la kaŭzinto de la multe da problemo, en sia eleganta vestaĵo. Nun jam estus bone repacigi la ĵurnalistaĉon, se eblas!

            - Mi sendos telegramon al Thorn – diris sinjoro Theo. – Nur li povas hepli aŭ la miraklo. Se li helpos, tio jam en si mem estas miraklo.

            - Kaj dume venos la fantom-virino.

            - Ni ne atendos ŝin…

            - Hm… Kaj se venos ŝia spirito? Kun la buŝharmoniko?

            Theo rigardis sur lin. Kun malgaja, malestima kapbalancado. Sed li diris nenion. “Idioto.” Ĝi estis videbla en liaj okuloj.

            Dume ili alvenis al la bilĝo por rigardi A. Winter-on, kaj ili malfermis la dokumentŝrankon. Ili staris iom konsternitaj.

            Sinjoro A. Winter simple malaperis el la ŝranko, de ekstere ŝlosita!

            Theo gapis buŝmalferme al sia faktoto.

            - Ĝi… vere estas interesega!…

            Li neniel povis supreniri sur la helica ŝtuparo. Plenkreskulo ne povas enlokiĝi en barelojn aŭ en lignokestojn. Ili ekzakte traserĉis la deponejon.

            - Li malaperis senspure!

            - Sinjoro Theo – diris Jimmy la Ĝisorela –, mi estas malnova maristo sur la akvo. Akceptu mian konsilon. Tiun vorton speciale, ke fantomo, neniam eldiru sur la ŝipo. Mi ne estas superstiĉa, kaj mi ne kredas absurdaĵojn, ĉar kiu ĉiun lundo kraĉas trifoje orienten sur brunan gruzelpecon, tiun ne trafos envulto. Vi do povas kredi, ke vi nun staras vid-al-vide ne al malinteligenta matros-tipo. Sed malgraŭ mia klereco mi garde avertas vin uzi tiun vorton, ĉar oni neniam povas scii, kio konsekvencos el ĝi, se tiuj malsaĝaj matrosoj, kredantaj la lulfabelojn, aŭdos ĝin.

            - Fantomoj ne ekzistas, sinjoro Ĝisorela. Nur fantomeskaj friponoj.

            - Kio ĝi estas?!

            Fajna, spirbloveto da buŝharmonika voĉo eksonetis en la mallumo, kaj ĝi tuj mutiĝis.

            Sinjoro Theo diris nenion. Li ĉirkaŭrigardis. Eĉ unusola animo ne povis esti tie krom ili.

            - Ĉi tie… nun jam – diris Jimmy la Ĝisorela raŭke – ni ne staru…

            Li supreniris rapide, kaj estis bone enspiri la freŝan aeron.

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:55:21
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

Proksimiĝis Honolulu! Grandaj arklampoj kaj spaliro de karaj, ekzotikaj palmoj.

            Ĝi estis vere bela. Kaj la rodkapitano, ordonanta sur la pilot-vaporŝipo sciis nenion, ke la unua oficiro koleras pri la enviita pozicio de Watson, staranta sur la kapitana ponto. Se li estus sciinta tion, tiam eble ni ne kriegus pro la falinta ŝnurego tiel grobe, ke Jimmy la Ĝisorela havas okazon denombri la genealogian arbon de la rodkapitano, konjektante precipe vicon de  gnomaj, degeneriĝintaj homojn laŭ ascenda branĉo, interalie kentaursimilan, duone bestan, sed duone nek homan estaĵon, Jimmy la Ĝisorela priskribis eĉ praulojn, tute apatenantajn al la remaĉula tipo de varmsangaj mamuloj, kiel la fondintojn de la genealogia arbo de la rodkapitano, fin-branĉe li mencias unusolan ĉefan praulon, drinkeman, cerbmalsanan, rinocerforman bufon, al kio (laŭ Jimmy la Ĝisorela) la rodkapitano eĉ nun pleje similas.

            Unue ili ankris tre malproksime de la haveno, dum okazis la kontrol-molestado de la multspeca, nemalhavebla instanco. Jam estis videbla la inkokolora, grandega makulo de la homamaso, atendanta sur la bordo, malantaŭ la polvovualoj de la vesperiĝo, krepuskanta kun kuprokoloraj nuancoj, kaj filtrita buo sonis de tie, forviŝiĝinte. Indiĝenaj boatoj, sampanoj savarmis ĉirkaŭ Stanley Up To Date, kaj de sur tiuj, kiel invado de rezolutaj, sturmantaj piratoj, viglaj indiĝenoj kun brilanta korpo inundas la ŝipon, oreltranĉe babilaĉante. Malajaj junuloj kun fruktokorboj, balanciĝantaj sur ilia kapo, kun malajaj popolartaj varoj, importitaj el Lejpcigo, atingas tiun punkton de la ferdeko, kie staras sinjoro Arturo Maxbell en ĵaketo kaj cilindra ĉapelo, kiel la dio de la geografia esplorado, juĝanta en civila vestaĵo, en lia mano estis longa paperfolio, el kiu li murmuras preĝon, kies titolo estas salutparolo. Lia ĵaketo donas ian ĝirafsimilan karakteron al lia eksteraĵo, nur kun tiom da diferenco, ke oni neniam vidis tiun beston porti cilindran ĉapelon, kaj certe ĝi kutimas lerni nek salutparolon.

            La panikemaj indiĝenoj ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, kion li rigardas atenteme super la krado de siaj okulvitroj, kaj li diras indigne al la proksime staranta anatomo pri la tien promenanta, malhelbruna, sed kelkloke laktokaf-kolora, stranga homo:

            - Vi geologoj ne scias, kiel malbone estas tio, kiam aperas tia indiĝeno, kiu laŭ mia ĉefverko estas la membro de la tribo “Kaŭkazid-Tamol”, kaj tiel la junulo efektive jam formortis kelkajn cent jarojn, kion sendubigas ankaŭ la laktokaf-kolore, striita haŭto.

            - Tiu koloro vere estas konata – rimarkis doktoro Rüger. – Ĝi memorigas pri alikoloriĝo de lezoj, resaniĝantaj pli ol ok tagojn. Precipe pro la blankaj strioj.

            Maxbell turninte sin al la brunhaŭtulo, li respondigis lin en tamol-a lingvo, kial ili ne formortis jam antaŭ pli ol multcent jaroj? La koncernulo respondis tion, ke la profesoro iru el sia vojo, ĉar li serĉos la hokstangon. Cetere li nomiĝas Wander, kaj la striojn kaŭzis la fluetanta ŝvito sur lia korpo, ĉar ĝi solvas la laktokaf-koloron. Cetere li estas matroso.

            Granda bruo okazas sur la promenferdeko.

            La ekzekutisto protestas energie, ĉar oni foprenis lian fotoaparaton, kaj plorspasmo kaptis la oraĵiston pro la eksitaj eventoj. Sinjoro Theo promenis nervoze en sia kajuto.

            Iom post iom vesperiĝas.

            Kaj tiam okazis la vera, decida plago!

            La milionulo eĉ post jaroj, kiam li atingis tiun parton de la rakonto, li faris kelkajn enspirojn da paŭzo, kaj kuntirinte siajn brovojn, li rigardis la cindron de sia cigaro, kun drameca silento, kaj iom solene li komencis rakonti la mistikan travivaĵon…

            La ŝipo ankris en la iom sufoke varma, mistika, multrilate jam en la hinda nokto. La bordo estis forviŝiĝinte, vizie videbla malantaŭ haloaj lampoj kun sia ekzotika flaŭro.

            La grumo ankoraŭ alportis teon antaŭ unu minuto kaj ĝustigis la murhorloĝon. Li memoris tion bone. Ĉio ŝajnis tiel trankvila en la nokto…

            Tiam venis, kvazaŭ li estus reviviĝinta el superstiĉaj, orientajn historioj kaj el religiaj legendoj, aŭ naskiĝinta el la drako-desegnaĵoj de opiaj fumoj, li venis, kiel la fato, el la krepusko de hinda balado, timige, kaj moroze, kiel la sorto mem… Sinjoro Wangner!

            Jes!

            Sinjoro Wagner venis! Aŭ li alvenis, kiel la fato, persone, kaj li haltis sur la sojlo! Kaj ŝajnis, ke ĉiu devas morti tuj, kiu vidas lin, ĉar elkreskinte el liaj du tempioj, laŭ regula cirklo ĝis lia ventro li portis grandegan rondbarbon, kaj tiu hararo estis blua!

            Blua!

            Tiel blua, preksaŭ lumanta, fontomeske brilanta, en obtuza, lapis-lazura ardo de signallampoj, tiel timige viglakolora kaj tute blua, ke tiu vidvibris, kiu vidis lin!

            Tiu aperaĵo estis pli ol mita! Ĉar sinjoro Wagner estis pli multe en siaj ĉiuj manifestiĝoj, ol la valorlimo de la homaj ecoj, esprimeblaj per epiteto. Eĉ lia anasa irmaniero estis pli ol kurbakrura, ĉar sinjoro Wagner estis ankaŭ ebria, sed lia ebrieco estis pli ol narkoto, ĉar sinjoro Wagner estis iomete ankaŭ profeto, en sia sennuba gajeco, streĉiĝanta supermezure, ĝisesktreme, preskaŭ en ĉiu momento preta ĉirkaŭbrakumi la tutan mondon, kie la festo daŭras ses monatojn, kaj la sesa tago estas por la laboro, sed oni tradormas ĝin. Kaj dume li estas tiel nekredeble konsternige, elefante malbela, krokodilsimile serena, kaj bonvoleme indiferenta, ke ke li same meritas envion kaj bedaŭron. Lia veruka, falta vizaĝo, liaj dikaj, larĝaj lipoj, la fieregaj, mankohavaj, brunaj dentoj estas tiaj, kiel malplena kukurbo, pretigita, kiel homkranio, kaj li portas ununuran, fieran kandelon, fiksitan apud sian cilindran ĉapelon.

            Li havas trikotaĵon kun ruĝaj, blankaj, bluaj strioj, tatuitajn, brunajn brakojn, li forgesis forigi la pakĵportistan lignotabuleton de sur la ŝnuro, kiun li uzis, kiel rimenzonon, kaj liaj grandeaj ŝuoj antaŭsignis lian muzikemon, konfesitan poste, kun la kastanjetsimila klakado de la deiĝantaj plandumoj.

            Sinjoro Theo momenton sentis tiel, ke li tuj falos surdorsen! Kaj okazis tiel. Sinjoro Wagner falis surdorsen kaj ekdormis. La milionulo kun la helpo de Jimmy la Ĝisorela, preskaŭ el la kvar anguloj de la kajuto kolektis tiun unusolan homon, tiel inerte, kun tiel disetenditaj brakoj li kuŝis sur la planko.

            Ili surverŝis lin per akvo kaj apogis lin al la muro de la kajuto. Tiam li iomete skuis sin, oscedis kaj rimarkis kviete kun raŭka, stertora voĉo:

            - Nur trankvile, mi petas… ankoraŭ okazis nenia problemo. Se mi parolas, bonvolu teni min

Iom post iom evidetniĝis, ke la vizitanto estas konata persono de la havenoj. Oni mencias lin, kiel la FABELBARBULO, LA LINIOŜIP-TRANĈILISTO. La predikata, unua parto de la nomo estas konata de tiu kosmetika katastrofo, kiam la barbo de sinjoro Wagner fariĝis blua. Ĉar antaŭ kelkaj tagoj li interkverelis kun la publike timita rabisto, nomata Silentema Drugiĉ. Oni nomis tiun homon ankaŭ Ok-etaĝa Drugiĉ, ĉar lia eskalo konsistis ĝuste el ok ŝtupoj, kiun li kunportis konstante. Neniu sciis, ke la Silentema (aŭ Ok-etaĝa) Drugiĉ kial kunportas konstante sian eskalon, kies ok ŝtupoj estas malmultaj por rompoŝteli. Drugiĉ nomis sian eskalon Melanie. Ĝi ĉiam estis kun li, kaj neniu sciis, kial?

            La Linioŝip-Tranĉilisto havis ian diferencon kun Drugiĉ, kaj hazarde li menciis inter la diritaj insultoj eĉ tion, ke Drugiĉ estas multe pli idiota, ol lia ekslao. Tiam Drugiĉ apogis Melanie-on al la muro de domo kaj vangofrapis sian amikon. Sinjoro Wagner falis en unu kaj duon metrojn profundan ujon, en kiu oni miksis tiutage cejanbluan emajlofarbon por kovri per ĝi la kirason de la plej modernaj ŝipoj, Drugiĉ diris malaprobe al la mergiĝanta sinjoro Wangner:

            - Kial vi devis miksi la eskalon en la aferon?…

            Poste li surŝultrigis Melanie-on kaj foriris kun silentemaj paŝoj. Preteriranta matroso, eble li estis ebria, aŭ li ne sciis, kion li faras: savis sinjoron Wagner. Poste li havis multe da malagrablaĵo pro tio.

            Li devintus razigi la akrakoloran barbon, ĝi envidentas, sed sinjoro Wagner ĝuste tiel forte persistis pri sia survanga hararo, kiel pri la blua koloro, kaj li sentis tiel, ke li ne povas vivi plu sen la densa, vira ornamaĵo.

            Lia voĉo ofte transiris kun subita gajeco al raŭka, preskaŭ ŝrikanta tenoro de entuziasma, kolektiva homamo. Kaj ĝenerale jen tiel li kriis al siaj konatoj, venantaj renkonte: “Nu, kio nova? Kiel vi fartas? Ĉu denove en libea stato? Ĝi estas kara!” Li havis multe da malagrablaĵo, ĉar li opiniis la mondon unu granda, amika komunumo. Laŭ li tute gajaj homoj kuradas ĉi tie sur la tero, kaj li havas afablan kontakton kun ĉiu, ĉar iam li pasigis belajn tagojn en iu aŭ en la alia prizono aŭ en drinkejo. Kaj pro sia persista optimismo, lin ofte trafis optika trompo. “Nu, kio nova, kio nova?!” – li kriis eventuale kaj haltigis ĉefmuzikdirektoron, kaj li fingre minacis lin gemute, kiam tiu protestis: “Ne ludu la bankon, vi, friponeto! Vi vane neas antaŭ mi, ke vi ŝtelis ĵaketon ie!”          Bedaŭrinde la plej gravaj malagrablaĵoj ne konvinkis lin pri tio, ke tiu ĉi mono ne estas la komunumo de fervoraj kaj serenaj homoj, similaj al li. Liaj konatoj, se ili ekvidas lin (kaj ĝi okazas) jam de malproksime ili jen tiel salutas lin: “Nu, kio nova, sinjoro Wagner?!” Kaj li nur apenaŭ diras ion responde kun iom da supraĵa distreco: Ankaŭ vi estu salutata! Kie mi estis tiel longe, ke vi ne vidis min?” Ĉar li konstante estis tiel ebria, ke tiaj ebriaj homoj nur plej malofte troviĝas en tiu ĉi mondo, kaj ĝenerale li sciis nek tion, de kie vi venas, kien li iras, tiel do li estis dankema pro ĉiu informo. Plej bone tio esprimis lian infanan gemuton, ke el parkoj, kie li loĝis nur plej mallongtempe, li ŝtelis freŝan floron por sia butontruo, kaj la malnovan li metis en sian poŝon. Liaj ĉiuj poŝoj estis plenaj de floroj. Kaj en sia ebrieco, revelacianta lian animan kolorblindecon, plelplena de senlima homamo de konstanta, kronika etilismo, li stertore kriadis al ĉiu, svingante sian ĉapelon: “Nu, kio nova!? Kio nova?”

            Sed nun li rapidis.

            - Sinjoro Trusto Pacifiko – komencis diri la nekredeble strange aspektanta homo solene, pri kiu oni jam tuj devis pensi, ke li estas ne nura fantomo, ĉar li manĝis duonon da cigaro. – Mi staras ĉi tie kun aperta viziero.

            Kvankam li staris tie, portanta nur cilindran ĉapon, kiu tamen estis rondforma, kiel kasko, kaj aperta, ĉar malplaton grand truo faŭkis sur ĝia supra parto.

            - Al kiu mi havas la honoron – demandis sinjoro Theo, kiam la vidaĵo de la barbo kapabligis lin ekparoli.

            - Mi estas “la” sinjoro Wagner – li diris kun memfida leĝereco de homo, havanta nomon, kiu certagrade fariĝis nocio. Edison, Franklin Benjamin aŭ eble lia parenco, ricevinta la baptomonon Richard ne povintus prezentiĝi pli bone al tiu Wagner en la firma konscio de sia ĝenerala konateco.

            - Mi ja ne scias, kion vi deziras, kaj al kiu mi havas la honoron – diris sinjoro Theop ĝoje, ĉar li kolektis la tiulojn –, sed mi gastigas vin volonte. Bonvolu demitu viajn ĉapelon, barbon, kaj sidiĝu!

            - Ĉu vi neniam aŭdis pri sinjoro Wagner?

            - Jes. Sed mi ne kredas, ke vi estus la multe menciita Wagner – li respondis iom hezitante, kvazaŭ li tamen ne opinius malebla, ke la fama komponisto sidas ĉi tie kun blua barbo.

            - Vi eraras – li respondis kun orgojla rideto. – Mi estas la multfoje menciita Wagner.

            - Tiam mi precipe ĝojas – daŭrigis Theo rikanante –, kvankam mi aŭdis ĝin pri tiu Wagner, ke tiutempe li mortis en Venecio

            - Nu, ne ĝuste. Oni nur tre draste batis lin, kaj poste mi kuŝis longe en la lito.

            - Sinjoro Theo – interrompis Jimmy la Ĝisorela –, tiu homo, kies barbon oni certe kolorigis en la frenezulejo, por ke li ne povu fuĝi, nomata sinjoro Wanger, li estas ĉarlatano, ricevanta publikajn vangofrapojn, kies du mankantajn mueldentojn mi elbatis en Aleppo.

            Aŭdinte tiujn vorton, sinjoro Wagner kapjesis kun aproba rideto de unupersone rekonita Nobel-premiito.

            - Ĉu eble vi havas nenian komunan al la fama komponisto?

            - Mi havas tre multe da komuna al la komponisto. Dum jaroj mia patro laboris ĉe orkestro de migranta oper-ensemblo.

            - Kion ludis la maljunulo.

            - Vetkuron de ĉevaloj. Kion li perlaboris ĉe la orkestro, tion li disipis per vetkuro de ĉevaloj. Cetere lia laboro estis zorigi pri la muziktono de la orkestro. Li portis la muzikinstrumentojn al la teatro. Kiam li dungiĝis, li estis nur solisto de violonĉelo. Poste jam oni konfidis al li du violonĉelojn. Kaj eventuale oni konfidis al li ankaŭ la alpan kornon. Oni uzas ĝin precipe dum operoj de certa komponisto, nomata Wagner, kiu estas mia nomparenco, kiu verkis la francan revolucion sub la titolo Siegfried, prezentatan per alpaj kornoj, ĉar preskaŭ la tuta ribelo okazas en la Alpoj. Ĝia heroo nomiĝas Siegfried, kiu estas nedifektebla, kaj li familia nomo estas sinjoro Gessler. De sur la kapo de tiu maljuna atisto sia propra filo depafis tutan paketon da ludkartoj… Ĉar la afero havis kunligon kun la kartludado, eĉ kun domeno kaj ankaŭ kun ruleto… Tial oni nomis iujn ludkartojn laŭ la opero kaj ribelo Vilhelmo Thell, verda fanto, kaj la kuraĝan knabeton lasta preno, kio estas trefo numero sesp. Jen venas la virino, ŝi nomiĝas Sibilo, sed kiam oni demandas ŝin, ŝi fariĝas cigno kaj kantas en tiu formo. Diregento Ŝekspiro, de kiu mi scias multe da humuraj sentencoj, li diris pri tiu virino, “Kio nova. Via nomo estas virino”. Li singultis laŭte, kaj li estis proksime al sveno pro sia ebrieco. – Kiel vi vidas, sinjoro, mi okupiĝis sufiĉe multe pri operoj, mondhistorio kaj hazardludoj. Ni trinku ion laŭ mia opinio!

            - Kio estas via alia nomo, ĉu Richard? – demandis Theo.

            - Mia alia nomo estas same heroo de opero.

            Jimmy la Ĝisorela kapjesis vigle.

            - Estas tiel! Antaŭ nelonge oni nomis lin Kukurbo-fanto. Ankaŭ mi estas sperta pri la muziko, ĉar iam mi kartludis tage nokte.

            - Mi volas paroli kun vi inter kvar okuloj – diris la blubarbulo kun subita malgajeco.

            Jimmy la Ĝisorela foriris post la mansigno de la milionulo.

            - Sinjoro… mi venis kun aperta viziero… – spiregis sinjoro Wagner enigme. La alpa korno, kiu ne ĉiam estis bezonata, ĝenerale al la komponaĵo de Wagner, ĝi signifis plus tridek cendojn da salajro. Pro la alpa korno ni havas la nomon Wagner, kaj en la rondo de muzikistoj oni mencias nin, kiel familion Wagner Alpa, kiam ili kalumniis nin. Mia patro nomis min laŭ itala opero dank’ al lia kromslaljro.

            - Ĉu eblas – demandis sinjoro Theo –, ke vi nomiĝas Karmena? Tiuokaze niaj vojoj disiĝas.

            - Mi ĝojas, ke ne estas tiel. En tiu teatraĵo drinkema rolulo ludis la arlekenon kun rompiĝinta koro, kaj li alportigis kruĉojn da biero. Ĝi estas tiu opero, pri kiu oni nomis min, kaj ĝi temas pri fama rabisto.

            - Interese, ke mi ne pensis ĝuste pri tio.

            - Mia tuta nomo estas Wagner Rinaldo-Rinaldini. Bela, itala poŝoŝtelisto estis la heroo, kaj poste li miksiĝas en ĝenan finalon kun virino nomata Helena la Bela.

            - Mi tre ĝojas – ekparolis sinjoro Theo –, ke vi rakontis ĉion ĉin kun aperta viziero. Sed nun diru, kial vi venis?

            - Mi diros tion sincere: mi petas cigaron… Dankon… Vi do aŭdu: Mi estis – li komencis malrapide turniĝanta lango – tiu homo, kiu peris negocon por la Magazino kaj la entrepreno Korporacio Wagner. Ĉar mi konas bone la ŝipojn, matrosojn, firmaojn, mi do estas klarvida pri la krimaferoj, kaj tiel mi entreprenas fari negocojn. Ni interkonsentu: kiu el ni trovos la profesoron, tiu dividos la gloron kun la alia.

            - Mi ne deziras dividi la gloron kun vi

            - Bone… - diris sinjoro Wagner ofendite, kaj lia barbo briletis en la koloroj de ĉielarko, dum la vesperaj sunradioj. – Tiuokaze mi provos foriri.

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:56:01
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Sed la provo ne sukcesis, ĉar li plurfoje refalis sur la plankon, ĝis fine sinjoro Theo helpis lin ekstari.

            - Dankon… Sed se vi pripensus: la Tursto Pacifika Fervojo kaj la Korporacio Wagner… eble povus fuzii… Ĝi tute ne dependas de mi… Mia ŝipo alvenos hodiaŭ… La ekspedicio ekveturos de ĉi tie al Honolulu… Oni avizis… ke la ŝipo jam estas alvenanta, elvenu, mi montros ĝin… Kie estas mia kandelo?

            - Kial vi fiksas tiun kandelon apud vian ĉapelon?

            - Ĉar… mi ne portas kandelon, fiksitan en butontruon aŭ apud la ŝuon… La kandelo estas la Korporacio! Oni ŝteladas la boat-lampojn ĉi tie, kaj la instanco punas min, se ĝi ne estas lumigita… nun ĝi estas mia patento. Antŭ ol ekveturi per mia boato, mi ekbruligas la kandelon, kaj alveninte sur la bordon, mi blovspirante estingas mian ĉapelon…

            Dume ili tamen sukcesi atingi la ferdekon, kie sinjoro Wagner ĝoje salutis sinjoron Arturon Maxbell, kaj li miris, ke oni lasis tiun foriri libera el la prizono. Li vane refutis lian supozon, li eĉ ne parolis kun li pri tiaĵo. Li nur mansvingis:

            - Ĉu oni volas prezenti al mi tiun prizonbirdon? Ni ambaŭ estis transportitaj katenite de Kolombo ĝis Btavio per la ŝipo de la militfloto. Ĉu, odlulo?…

            Kaj li palpebruadis.

            - Bonvolu ekbruligi vian ĉapelon kaj veturu per via boato – diris sinjoro Theo.

            - Vidu! Tie navigas mia ŝipo! Ĝi ekveturis nur kvin tagojn pli frue ol la via, vi tamen atingis ĝin… Ĝi estas mia propra ŝipo! – ŝriksi sinjoro Wagner.

            En la vespero, iom malproksime antaŭ ili, estis videbla malgranda vaporŝipo kun la poŭpo al ili, kiun antaŭvideble oni baldaŭ eligos ankaŭ el la apudborda uzo. Ĝia enkaviĝinta riparo skuiĝis, kvazaŭ la maŝino estus tre malnova, aŭ la korpo de la ŝipo tre kaduka. Ĉu oni volas entrepreni ekspedicion per ĝi? Ja pli granda ondo premos ĝin entute sub la akvon.

            - Ĝi estas bonega ŝipo – stertoris sinjoro Wagner. – Kiu dirus, ke ĝi tranĉas la ondojn de la oceano kvardek du jarojn?

            Neniu estus dirinta ĝin pri tiu vaporŝipo, kiu aspektis jardekojn pli maljuna laŭ supraĵa prijuĝo.

            - Kiel idiota porva esti tiu – ekparolis Jimmy la Ĝisorela –, kiu entreprenas fari ekspedicion per ĝi.

            - La ulo estas tute bona maristo – murmuretis sinjoro Wagner kaj kaptis apogiĝinte la orbutonan uniformon de Watson por momento, sed la granda parto de la jako, farita el malforta teksaĵo, restis en lia mano, deŝiriĝinte. Sinjoro Theo denove gardis lin de la batoj.

            - La ŝipon de la Korporacio Wagner direktas bona maristo… li estas lerta matriso… vigla kanbo…

            - Kiel li nomiĝas?

            - Lia nomo estas Fred la Malpura…

            - Ĉu… Fred… la… Malpura? – diris Jimmy la Ĝisorela konsternite.

            - Jes!… Li alvenos hodiaŭ el San-Francisko per rapidŝipo por transpreni la komando…

            - Per kiu rapidŝipo li alvenos hodiaŭ el San-Francisko?

            - Per la via… – diris sinjoro Wagner. – Alo… Mi tute ne sciis, ke vi havas ĝemelojn!… Saluton, olda matroso! Ĉu vi vidas, ke ili ĉiuj kvin estas samformaj ĉi tie?

            Li riigardis.

            …Kaj la Kapitano staris apud ili! Fred la Malpura en sia tuta viv-trampeco, sed sinjoro Wagner vidis la Kapitanon en kvin ekzempleroj pro la refraktado de la agrabla, ruĝa suko, vualanta liajn okulojn. Kvazaŭ tuta bando de rabistoj estus aperintaj.

 

 

D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

Kaj la dramo komenciĝis per tempesta rapideco!

            Sinjoro Theo ne komprenis, ke la kureĝega Jimmy la Ĝisorela kun forto de bubalo kaj evidente konkurkapabla de ruzo de multaj vulpoj, kial li repaŝas konsternite, kaj en liaj okuloj kun embarasita timemo antaŭ tiu maljuna maristo, havanta indiferentan vizaĝon, ŝiritan ĉapelon? La suno tanis lian verukan, faltan haŭton, kaj ankaŭ tio eblas, ke ĝi fariĝis akvorezista, kaj tiu cirkonstanco ekskludas la demandon, ke la Kapitano ankoraŭ neniam provis lavi sian vizaĝon per akvo.

            Lia ŝiriĝinta, nigra, altkoluma, longmaniktuba, lana ĉemizo, lia plurpersona pantalono estas identa kun liaj multjardekaj havaĵoj. Sed se nenio estus perfidinta lian indentecon: la movo de lia dikfingro, kiel li repuŝis sian vizieron per unu puŝo sur lia griza hararo, kaj la tiro, per kio, kiel proprietulo de eleganta klubfotelo, kun sinjora komforto, li sinkis ĝisaksele en sian, pantalonon, ĝi evidentigis, ke jen la homo, nomata Fred la Malpura, li estas la plej stranga figuro de la kontinentoj de la mondo, kiu en Algiro, Celebes aŭ Bermudoj eksidas ĉe la tablo de la kutimaj gastoj en kiu ajn drinkejo, kiu scias ĉiujn sensignifajn difektojn de la ŝipoj en la mondo, li estas en ci-dira rilato kun la ĉinaj etreĝoj de la pirat-kaŝejoj sur la Flava maro kaj kun la indiĝenaj magiistoj de la Insularo. Li ĉiam vagadas moroze en solo, kaj el la tempo de sia forpasinta juneco, tiel dirite, ripozis enigmaj, ŝtoniĝintaj postrestaĵoj de lia fosiliaj, sinjoraj, malgajaj aferoj.

            - Ni iru… – li diris al la linioŝip-tranĉilisto – mi ŝatus esti sur bona ŝipo. Ĝi estas nur ŝipaĉo ĉi tie !

            - Vidu, li estas sperta pri la ŝipoj! Nia ŝipo estas normala por li! La ŝipo de la Korporacio Wagner! Jes, tiu estas bona! Nur la instanco persistis alinomi ĝin tute! Kaj vi promesis al mi, Fred, ke vi donos al ĝi sufiĉe longan nomon! – Li parolis rikanante, rapide, kaj lia vingusta, senartikulacia voĉo transiris al gaja kriĉado. – Fred estas ĝentlemano, li promesas ĉion! Mi volas, ke ĝi havu longan nomon… Tian, kiel la nomo Stanley is Mony!

            - Ĝi havos longan nomon – diris la Kapitano preskaŭ obeeme.

            Jimmy la Ĝisorela ne fortiris sian rigardon de la Kapitano. Ĉu li nun kirlas la aferojn ĉi tie, aŭ ne kirlas?

            - Kial neniu povsciis, ke vi estas sur la ŝipo? Ĉu?! – demandi Jimmy la Ĝisorela.

            - Ĉar lastatempe ĝi estas la kutimo, filo mia, kio en mia tempo tiaĵo ankoraŭ ne estis – li diris per malgaja voĉo kaj rigadis en la foron –, ke la oficiro ne venas en la maŝinejon de San-Franciko ĝis Honolulu, ĉar li timas, ke la oleo malpurigas lin ledan gamaŝon.

            Jimmy la Ĝisorela sentis tiel, ke li mortos pro honto

            - Venu, my old Malpura. Ni havas nenian pritraktindan kun ili! – diris sinjoro Wagner serioze, sed li sereniĝis subite. – Alo! Jen vidu! Li estas Brugger la enŝteliĝanta! Kio nova, vi, friponeto!

            Kaj li feliĉe invitis al si mansvinante la prezidanton de la kartografoj de Honolulu, sinjoron d-ron Jones Antihoppe, kiu alvenis per motorboato al sinjoro Arturo Maxbell, kaj nun li paroladis iom malproksime kun la profesoro. Li aŭskultis sinjoron Wagner konsternite, kiu laŭdis lin kun feliĉa rideto, kiom multe ili ridegis pri la honor-konsulo d-ro Jones Antihoppe, kiam oni batis lin per biliard-bastono en Odeso, en la kafejo Spielmann, ĉar li ĉiam kaŝrigadis la kartojn de aliuloj.

            - Ĉar tio ne kontentigas lin, ke li konas la kartojn laŭ la dorsflanko! – kaj li minacis lin gaje, akresone: - Vi nun estas tre eleganta por mi! Li ĉiam ŝatis fanfaroni!

            - Mi do opinias, sinjoro Wagner – diris Theo. – La pokalo superpleniĝis!

            - Kiel?… Vi povas doni al mi glason da brando!… Ĉu vi ne trikas, Fred?… Kial vi pikpuŝadas min?! Ĉiu pikpuŝadas min ĉi tie!

            Sinjoro Wanger ekiris, kaj li ne komprenis, kiel li ne povas enpoŝigi sian naztukon, sed poste li vidis, ke efektive li tenas en sia mano la deŝiritan duonjakon de kaptiano Watson.

            - Iu… ekbruligu… mian ĉapelon… – li diris ĉirkaŭrigardinte. – Kaj se vi pripenpos: mi fuzios, se via entrepreno, tiu Pacific Standard Oil Broadcasting Ocean volas.

            - Mi skribos tion al mia patro, ke li prezentu ĝin al la ĝenerala kunveno. Povas okazi facile – diris Theo nevoze, kaj li premis la manon de sinjoro Wagner, kiu ĵetis sian inter liajn brakojn kaj ekdormis.

            Oni verŝis sur lin sitelon da akvo.

            - Ĝi utilas al la floro en mia butontruo – li diris dankeme. – Antaŭ ol foriri, mi ŝatus paroli kelkajn vortojn kun vi inter kvar okuloj… Hopla! Theo denove starigis lin subaksele, kiel ian pupon.

            - Venu do, sed nur por momento.

            - Jen vidu… – diris sinjoro Wanger. Por avizi sian foriron, li elprenis siajn blankajn, gantojn el fadeno kaj suprentiradis tiujn, kiel pli bonaj akciuloj. – Mi proponas al vi, ke ni fuziu, kaj ne prezentu tion al la mitingo de via patro, ĉar la politiko estas nek mia pano, nek mia trinkaĵo… Li denove detiris sian maldekstran ganton, ĉar pro truo li ekŝanceliĝis, kaj ĝi kuris ĝis lia kubuto. – Domaĝe, ke ne estas brando sur la ŝipo.

            Kaj li komencis kanti.

            - Se vi havas direndon, tiam parolu, sed rapide!

            - Rapide… – li respondis kun ironia, superema akcento. – Vi parolas facile. Do se vi estas saĝa, tiam la tuta Metro-Goldwyn Royal Dutsch Ŝipkompanio fuzios kun mi… Vi ne povos trovi la scienculon, ĉar saĝo estas bezonata al tio…

            Tiam jam Theo ekfuriozis.

            - Vidu, kara sinjoro Wangner

            - Nun ne flatu min… – li mansvingis kun leĝera stentorado. – Ankaŭ saĝo estas benozata al tio, kaj vi ne trovos lin, ĉar vi ne estas trompistoj! Sed al mi… tiaĵon akoraŭ ne aŭdis la mondo – kaj li nur ridaĉis. – Je mia honorvorto, ĝis estis mia plej sensacia ideo… Granda sekreto… Sovu vian orelon proksimen al mi… Nu ne timu, infano, mi volas nur flustri… – Li prenis la orelon de sinjoro Theo, kaj li preskaŭ deŝiris ĝin, ĉar falante li kroĉiĝis al la orelo. – Atentu min. Mi knveturigos tiun esploriston Gustavo sur mia ŝipo… Forkaŝite! En lignokesto! Nu?!

            - Kiel??!

            - Pli rapide mi trovos lin per tiu malgranda ŝipo, ol vi kaj viaj ĉiuj eksprizonpunitaj akompanantoj, ĉar ankaŭ saĝo estas bezonata al tio. Se vi volas la fuzion, vespere mi atendas vin en mia kontoro. Mia oficejo troviĝas en la tranĉildanĝera restoracio “Mi pagas bele”… Estu saĝa, aŭ kiel oni diras en la opero Lohengrin: “Pripensu, Bajazo, kaj ridu!”

            Per tio finiĝis la konferenco, kaj la gastoj foriris.

            Sinjoro Wagner amikeme ridetante salutadis, kaj adiaŭante, li ankoraŭfoje gemute minacis fingre sinjoron Arturon Maxbell.

            - Tiu homo estas granda friponeto – li laŭdis lin al la ĉirkaŭstarantoj. – Li prirabis la vendejon de sia bofrato en Dakaro, kaj li ekbruligis ĝin. Saluton, vi, olda rompŝtelisto… Nu, kial vi pikpuŝadas min… Ĉiu pikpuŝadas min ĉi tie…

            Ili malsupreniris en la boaton. Sinjoro Wagner ekbruligis la kandelon apud sia ĉapelo, kaj li kantis arion pri tio, ke la virino estas ŝanceliĝema. Kredante, ke li prezentas Rigoleton, li kantis Yankee Doodle-on. Cetere li dufoje paŝis en la maron trans super la rando de la boato, kaj nur la lerteco de la ensidantoj savis lian vivon.

            Jimmy la Ĝisorela diris malgaje al sinjoro Theo paraliziĝinte staranta:

            - Ruĝa sinjoro, nun okazos granda lukto ĉi tie. Ĉar Fred la Malpura kirlas denove, kvankam mi tute ne scias, kion.

            - Homo! Ĉu vi ne hontas, ke vi timas unusolan, maljunulo?

            - Ne! Ankaŭ mi konfesas: mi timas lin. Ĉar li ne estas homo. Antaŭ ne pli ol kvin jaroj, kiam en Aleksandrio mi vagofrapadis malpli grandan, beduenan tribon, sed mi timas lin. Ĉar li mem estas la diablo.

            Sinjoro Theo ridetis larĝe.

            - Vi, tre estimata sinjoro, nur rikanas pri tio – diris Jimmy la Ĝisorela miksante sian koleron kaj bonkonduton. – Sed mi ŝatus, se vi komprenus, ke estis ofendo kontraŭ la reĝo konsideri min idioto.

            - Se estos tiel, vi povas kalkuli mian viran konfeson. Sed nun mi vere konsideras vin idioto.

            - Oni jam tre ofte ŝanĝis tiun opinion pri mi.

            - Bedaŭrinde – respondis Theo malgaje –, mi sentas tiel, ke mi apartenos al tiuj malmultaj, kiuj estas persistemaj. Mi ja vidis nek la senkapan pirat-kapitanon, nek la homkapan ŝipon, malgraŭ tio mi ne estas superstiĉa, kaj la trampa maljunulo tute ne maltrankviligas min.

            …La boato atingis la bordon, kaj la ario de sinjoro Wagner estis klare aŭdebla, kaj ankaŭ la patentita marĉlumo de lia kandelluma ĉapelo vidiĝis elfore tra nebulo ĝis ĉi tien balanciĝante, flave, kiel li kantis ŝanceliĝante, ke la virino estas ŝanceliĝema.

            La unuokula kaj la duon-idiota Sigorski murmuretis ironie ĉe la balustrado, kie li kubutumis:

            - Kaldrono ridas pri la virino, ke ŝi estas ŝanceliĝema…

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:56:28
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

Proksimiĝante al la bordo, ili jam aŭdis la deformiĝinta muĝegon de la megafonoj, ĝis ĉi tie penetrantan.

            “Atenton…! Atenton…! Mi vidas bone de tie ĉi la alvenantojn… Meze de la boato, en blanka ĉapo estas sinjoro Linkoln… Linkoln! Apud li videbliĝas la blankiĝanta, densa, ruĝa hararo de la mondfama profesoro, konata de sur fotoj… Mi ripetas: Apud li sidas… Mi korektas min: Gesinjoroj: la peciza tempo estas la 10-a horo kaj 40 minutoj kaj 25 sekundoj… Nun alvenas konsilisto Walt, anstataŭiganta la urbestron… Atentuon! Perdiĝis brodita, perlo-ornamita retikulo proksimume en la mezo de la spaco. La virino petas la kavaliran trovinton, ke ŝi rezignas la 200 dolarojn, la oran cigaredujon kaj la retikulon, nur la pregitan, ledan kalendaron li ĵetu en la maron… Nun ili elboatiĝas! La ruĝa junulo kaj sinjoro Arturo Maxbell, kiun ĉiu rekonas laŭ lia publike konata, leda gamaŝo. Salutas ilin la popolo de Havajo kaj la liberaera megafono de la entrepreno Broadeasting, kiu elsendas la programon el la kvar anguloj de la spaco tra ebonit-funela magafono Watchern. Mi ripetas: Ĝi jam estas aĉetebla por 7 dolaroj en tre bona kvalito. Samloke estas unuaranga priservo… Jen ili venas, kaj mi vidas bone la entuziasman homamason…”

            Nu jes. Estis problemo pri la homamaso. Ĉar:

            La homamaso venis. Ili staras ĉi tie pro la ŝipo Stanley Up To Date. Kaj jen estas la anstataŭiganto de la urbestro kaj kun li la ceteraj eminentuloj.

            Sed la homamaso tute ne rimarkas la altrangulojn! La homamaso, kiel unusola spitetanta konato deturnas sin de ili! Ankaŭ la urbestro! La parolisto diras: “Jen ili venas! Ĉiu rigardo direktiĝas al ili…”

            Kaj dume ankaŭ li gapas aliloken!

            Kio okazis?

            - Sinjoro! Mi estas la via! – diras iu al Theo. Li estas sinjoro Wagner mem! Sendube. Eble li povis trinki ie, ĉar nun jam li estas eĉ straba, kaj lia kapo batiĝas al arbo, tiel li falas sur la teron, kie li finas sian direndon:

            - Vi faros bonan negocon kun mi! Mi estas tia homo, kiu ne konas malhelpojn.

            - Vi tre honoras min, sed mi ne bezonas vian helpon.

            - Malgraŭ tio, mi helpos al vi. Kial vi lasas min kuŝi sur la tero?! Kial ne helpas iu?! Dankon.

            - Kaj kion rigardas la homoj ĉi tie?

            - Mian ŝipon! – Kaj li frapis sur sian bruston, sed tiel, ke li stuble falis, kvazaŭ post persista lukto fine li estus knokaŭinta sin mem. – Mi estas ruinigita. Fred la Malpura, tiu ebriulo mortigis min!

            En tiu momento ankaŭ sinjoro Theo ekvidis la spektaklon! Antaŭ policoficiro, sin traboranta tra la disiĝanta homamaso, estis videbla la miraklo:

            Kaj nun ankaŭ li preskaŭ falis surdorsen.

            Ĉar tiaĵo ankoraŭ simple ne okazis sur la Tero!

            Sur la freŝe gudritan flankon de la kaduka vaporŝipo, laŭ la ekzemplo de Stanley Up To Date, sed en la grandeco kaj larĝo de la ŝipkorpo, blanke farbitaj literoj kriegis tiun “longan” nomon al la bordo:

 

N U   K I O   N O V A,   S I N J O R O   W A G N ER?

 

            Ĝi nun estas la nomo de ŝipo!

            La haveno skuiĝis pro la rido de sinjoro Theo.

            - Ĉu vi ne volas trafiki kun tia nomo sur la maro? – li demandis poste sinjoron Wagner Rinaldo-Rinaldini.

            - Ni devas lasi ĝin tiel! – hurlis la prezidanto de la Korporacio Wagner – ĉu vi pensas tion, ke oni laŭplaĉe povas alifarbi kian ajn nomon sur ŝipon?! Oni registris la novan nomon! Kaj nun tiu ĉi enkaviĝinta, aĉa ŝipo portas la nomon, pro kiu nomo mia patro blankhariĝis en honoro.

            Kaj vi bluiĝis en honoro… – finis tion Jimmy la Ĝisorela kompreneme.

            Poste apoginte sinjoron Wagner al arbo, ili iris en la postoficejon por telegrafi al sinjoro Thorn. La telegramo tekstis jene:

 

“Ne publikigu, ke vi avizis al mi la alvenon de vidvino (?) sinjorino Gustavo Bahr. Postmorgaŭ ni ekveturos, kvazaŭ ni ne scius tion. Tre gravas. La elĵetitan homon, postrestintan for de la ekspedicio, provizu per ĉio, kaj ekirigu lin. Se li venos per aviadilo, morgaŭ li povas esti ĉi tie. Theo…

 

            Poste promeninte en la haveno, li diris al Jimmy la Ĝisorela la inferan novaĵon. Li elverŝis sian koramaron. Li rakontis la teruraĵon. Ke li atendas ne multe de la telegramo, ĉar li komprenis tiel la vorotojn de sinjoro Wagner, kvazaŭ Gustavo Bahr estus tenita en kaptiteco sur la ŝipo, kiu havas teruran nomon!

            Ankaŭ Jimmy la ĝisorela ekteruris. Tamen li kaŭzis la problemon. Ĉar:

            - Jen tio estas la problemo – diris sinjoro Theo, tre malgaje, tamen rigardante la belajn, preterirantajn virinojn – nun tio estas la problemo, ke la sorto estas kontraŭ ni. Nenio koincidas dekomence. Mi sendis la telegramon, ĉar la ebriema Wanger ne estas tia homo, ke mi devus nepre preni kontanta mono lian hisorion. Sed bedaŭrinde ankaŭ tio eblas, ke oni forrabis iel Gustavon Bahr, aŭ li aliĝis al ili.

            - Kial vi ne intertraktas kun tiu linioŝip-tranĉilisto?

            - Ĉu vi freneziĝis? Ĉu vi pensas, ke li povas atingi per la fama blufo, ke mi komplotu kun tia fripono?

            - Bone. Mi havas ideon.

            - Kion vi volas?

            - Nur konfidu tion al mi!

            Nun ili alvenis vid-al-vide al la fantomŝipo:

 

N U   K I O   N O V A,   S I N J O R O   W A G N E R?

 

kriegis la literoj.

            Ĉe la balustrado de la ŝipo subite aperas eksterordinare severan aspekton havanta virino antaŭ iliaj okuloj. Sufice juna, sed sek-starura virino kun nekredeble serioza vizaĝo, kavazaŭ ŝi estus malĝojanta pri tio, ŝi klinas super la akvon morne. – Nun jam iom timeme rigardas sinjoro Theo sian ĉefhomo, kaj tiu lin. Reportero ĵus fotografas ilin, sed poste ankaŭ la malgrandan vaporŝipon. La magnezio ekflagras.

            - Sensacia ideo estas tiu ŝipo fare de la Pictures Post – diras la reportero malkuraĝe. – Ekspedicio kun humuro.

            - Kaj kia virino estas tie?

            - Mi ne konas ŝin. Ĉar ĝi estas la ŝipo de Pictures, mi do pensas, ke ŝi estas A. Winter.

            Alia plago!

            - Ĉu A. Winter… estas virino?

            - Ĉu vi ne sciis? Anna Winter estas ŝia tuta nomo! Mi adiaŭas vin!…

            Nun jam ili ne kuraĝis rigardi unu sur la alian, ili nur iri plu, rigardante la etaĝojn de tute fremdaj domoj mekanike. Estas terure, ke ili tiel draste bati iun pro Hanibalo, pro la sekaj pastoj kaj pro la ŝukurno. Sed kiun? Kaj kio okazis al li? Kien li malaperis?

            - Nun lasu min sola, sinjoro Ĝisorela. Se mi devas pensadi pri la ekspedicio eĉ momenton, mi freneziĝos.

            Kaj se li estus sciinta, ke ĝi estas nur gemuta, milda komenco de tio, kio sekvos!

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:57:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

La Lumturo kaj Bufedo Mi bela pagas en Honolulu estas ekskluziva diboĉejo de kelkaj eksterordinaraj homoj, ĝi estas unika loko en la mondo. Iam lumturo satais sur la proksima rifo, kiun oni fermis jam ekde jardekoj pro ties malrapida sinko. Tie funkciis la restoracio de Teodoro la Kornulo, tiu iama, la plej tipa, la plej konservativa restoracio de solaj rabistoj, kiuj ne ŝatas sian epokon. Kiuj ne preferis la novan, maristan generacion, la banditismon kun mitraloj, la sonfilmojn, la stratosferon, la tubomelblojn, la plus-produktadon kaj la devigan injektadon kontraŭ variolo. Kelkiuj maĉis betelonuksonn, kaj Teodoro la Kornulo, la proprietulo servis ankaŭ sur piratŝipo, aŭ li servis nek aliloke.

            La rifon, kiu estis sola roko en la akvo, oni devis atingi iel. Troviĝas sufiĉe da boatoj ĉi tie.

            Atinginte ĝin, mallumega vespert-nesto akceptis la gaston ĉe la bazo de la lumturo, sed jam ankaŭ serpento kaj skorpio troviĝis tie. Nu kaj? Ĉu vi pensas, ke oni venigos entreprenon por fari grandan purigon? Estis iuj, kiuj iris sur la ŝtuparo, kaj ili atingis ties supron vivantaj. Ĝi bezonis grandan sperton, ĉar tie kaj ĉi tie mankis kelkaj partoj el la konstruaĵo, kaj oni ne preferis lumigilsimilajn mod-idiotaĵojn ĉi tie. Oni uzis ankaŭ “Lifton”, por ekfunkciigi ĝin, oni devis ektiri ŝnuron. Kiu ne havis ordon en siaj aferoj, ke oni ĵetu korbon da brikoj desupre, pro privata afero, iu malsuprenigis lignokeston, kaj liaj amikoj suprentiris lin por tridek cendoj. Se poste oni tamen opiniis tiel, ke ili ne devintus fari tion, ili simple reĵetis lin en la abismon.

            Jimmy la Ĝisorela rapidis sur la ŝtuparo supren, klopodante salti po du ŝtupojn. Li alvenis iom spiregante al la araneaĵkovrita strigo-nesto de la lumturo, kie dormetadis la timige maljuna Teodoro la Kornulo, kiu havis inflamajn palpebrojn. Li povintus esti mirinda kranio de antropoida vulturo kun sia hoka, granda nazo kaj krete pala vizaĝhaŭto. Jimmy l Ĝisorela sciis la kutimojn ĉi tie. Ĵetitnte sian ĉapon sur murhokon, li eksidis senvorte.

            Oni neglektis la salut-similajn formalaĵojn, kiel la flepĵekon, la psikoanalizon, la radioaktivecon kaj ĝenerale la esprimformojn de la neŭrastenio.

            - Mi serĉas sinjoron Wanger – li diris al Kornulo

            - Vi estas sufiĉe idiota – respondis la proprietulo.

            Soleca gasto sidis ĉe iu fenestroangulo, kiu kantis mallaŭte, monotone, kapvoĉe. Li estis la Silentema (aŭ Ok-etaĝa) Drugiĉ.. Li ne kutimis paroli, sed kanti tiel pli ofte. Li zumkantis unusolan, konstantan melodion per sia kapona tenoro, kvazaŭ li konus nefinitan amok-tonkuradon de freneziĝinta komponiso. Drugiĉ ĉiam amuziĝis en duopo, kun sia eskalo, nomita “Melanie”.

            - Drugiĉ! Mi havas negocon por vi.

            - Bone.

            - Okazos ĉirkaŭrigardo. Eble ankaŭ vangofrapado.

            - Egalas.

            - Kie mi trovos vin?

            - En la karbo-kargejo.

            Kaj li kantis plu al “Melanie”, klinante sian kapon sur la sesan ŝtupeton, kiu reprezentis tre altan gradon de la ebrieco de Drugiĉ.

            Jimmy la Gisorela trinkis glason da arako, kaj iom trankviliĝinte li enspiris la odoron de la petrolo, opio kaj tiun de la ŝimaj muroj.

            Nun estiĝis tia bruo inter la volboj de la ŝtuparejo, kvazaŭ dek-membra, ebria societo estus alveninta! Aŭdiĝas bruo de blasfemoj, falintaj ŝtonoj kaj morterstukaĵo, poste kaoso de diversaj, laŭtaj krioj de malsupre. Sed nur sinjoro Wagner alvenis. Kaj laŭ Teodoro la Kornulo ĝi ne estas malpli granda miraklo de nia epoko, kiel la televidilo, la keĉeskeĉken, la vitamino A kaj ĝenerale la sekvoj de la planizita ekonomio.

            Ĉar sinjoro Wagner neniam suprenvenis per lifto. Li alvenis ebrie, piede, kantante, stumbletante, kaj foje li falis inter du ŝtupojn, sed li kroĉiĝis dum falo, tiel do pendante super la abismo, li kantis tutan duonhoron por helpo, ĝis fine iu savis lin, ĉar tiu homo ne rekonis sinjoron Wagner en la mallumo.

            La koncernulo poste havis multe da malagrablaĵo pro tio.

            Tamen sinjoro Wagner supreniris nur perpiede, kaj neniam okazis al li malbono. Tute ne ekideis al li ekbruligi la fieran kandelon, metitan apud sian ĉapelon. Oni same malestimis tian dandadon ĉi tie, kiel la dancon tango, la grafologion, la fision kaj aliajn damaĝajn efikojn de la troigita kartludado de briĝo.

            Malgraŭ lia admirinde ebria stato, li portis tute freŝan gardenion en sia butontruo kaj stentoris.

            - Saluton, karaj miaj amikoj! Nu kio nova, kio nova?!… Alo, mi jam vidis vin! – li kriis al Jimmy la Ĝisorela. – Vi estas ia dentokuracisto el Aleppo!… – Kaj li jam preskaŭ falis surdorsen, kiel li montris al ĉiu ekŝrikante la ekstravaganculon, zumkantantan en la angulo. – Alo! Jen vidu, li estas Drugiĉ!… Li bone aranĝis mian sorton, tiu friponeto!

            - Venu intertrakti! – diris Jimmy la Ĝisorela.

            - Bone… Mia kontoro… estas por tio, vi, olda dentkuracisto… Ili ĉiu vangofrapadas bone!

            Ili povis supreniri al la ilarejo sur ligna ŝtuparo, sub la ladan tegmenton, kaj iam oni tenis en ĝi ian ŝtormavizan flagon aŭ buon. Nun ŝajnis, ke ĝi estas bonega deponejo por la ratoj.

            - Temas pri mesaĝo – komencis Jimmy la Ĝisorela.

            - Ni povas fari tion – respondis sinjoro Wagner, karesante sian densan, bluan barbon. Mi lasis ĉiujn dek du ŝtelitajn rulaĵojn da ŝtofo ĉe mia ricelista amiko, nomata Pinkerton, kaj mi transonos tiujn malmultekoste!

            - Temas pri tute alia afero. La milionulo sendis min. Li ne volas komunan negocon, sed li vendos la esploriston de vi.

            - Mi kredas tion – li diris kun tragika ironio… – Alo! Teodoro, mia kara amiko! Alportu rapide la trinkaĵon, ĉar mi sobriĝis, bedaŭrinde… –  Kaj turnis sin al Jimmy la Ĝisorela. – Do temas pri tio, kara mia amiko Drugiĉ… Kie estas Melanie? Ĉu vi ne vendis la eska… – Rememoro pri malnova, granda vangofrapo silentigis lin, poste li finis tiel: “Ĝi estas la demando de esto aŭ neesto”, kantas la trefo numero ok en la opero Traviata!

            Kaj li kantis la komencan arion de la trefo numero ok el la opero Traviata. Sed la ario apenaŭ diferencis usonan ŝlagron kun la teksto “Gudnajd New York. Ĉar li ne eltenis plu sobre, li decidis mem alporti la brandon, kaj li falis en la drinkejon rapide. Reveninte li jam rikanis, kaj samtempe li sentis tiel, ke alvenis la momento, kiam estus plej bone surpreni siajn gantojn el fadeno.

            - Nu, mia kara amiko Strovaĉek, ni finu ĝin: la tuta stokon el tolo, kiu estas ĉe mia kara, ricelista amiko, nomata olda Pinkerton, mi vendos ĝin malmultekoste…

            - Mi ne bezonas la tolon. Mi aĉetos la malaperintan scienculon, se vere li estas tiu.

            - Mi atestas! Jen prenu!

            Kaj li transdonis multe da velkintaj floroj el sia interna poŝo. Sed li tuj reprenis ĝin kaj  premegis tion en sian pantalanpoŝon, bedaŭrinde, kun la nebukita rimenzono de Jimmy la Ĝisorela, kion tiu retiris, sed la buko ŝiris la ŝnuron, kaj la pantalono de sinjoro Wagner falis malrapide.

            - Bela perplekso ĝi estas – li kriis gaje, kaj ĉar la ŝirita ŝnuro kapitulis, ekde nun li prenis sian pantalonon ambaŭmane. – Vi mem serĉu tion! Ĝi estas en mia interna poŝo. Atentu pri la birdonesto!

            Ĉar ankaŭ birdonesto troviĝis en lia interna poŝo!

            Kun du birdidoj. Li trovis ilin matene en la parko, por ke tiuj ne malsatu, poste li kaptakiris ankaŭ insektojn, kvankam ĝi estis tute superflue, ĉar la birdoj ne suferis pro manko de nutaĵo super la koro de sia protektanto.

            Jimmy la Ĝisorela etendis sian manon singarde an la poŝon de sinjoro Wagner. Papero bruetis inter du lanugaj birdidoj kaj inter kelkaj ŝtelŝlosiloj. Li eltiris ĝin.

            - Ĝi estas tiu – diris sinjoro Wagner, kiun katenis sia pantalono, kiel malliberulon. La fregat-ĉefleŭtenanto legis:

 

“Vidu, Wagner! Mi atendos ĝis vespero! Se ĝis tiam vi ne transdonos mian koncernan parton, mi disrompos vian lavpelv-buŝan, idiotan kapon, diablo forportu vin. Vi povas kredi ĝin, kaj mi submetas tion al via atento.

Hugo la Labor-evitulo”

 

 

            - Hopla, jen rigardu! Ĝi estas rekomendletero! Atendu! Tenu mian pantalonon… Dankon… Tiel… Mi trovos ĝin pli rapide… Ĝi ne estas tio… nek tio… Jen ĝi estas!… Hopla! Kion vi faras!?… Vi devas teni tion!

            Jimmy la Ĝisorela rigardis la pruvaĵon, kaj komprenis, ke estis domaĝe telegrafi al Thorn. Sinjoro Wagner diris la veron! La ora medalo estis la pruvo:

 

G O L F - E S P L O R I S T O J: A L  G U S T A V O   B A H R!

 

            - Mi fidis tion, ke la medalo estas vera!

            - Ĉu ĝi?… – Kaj li ridis. Ĝi estas tiel vera, kiel mia oraj dentoj!

            Kaj li malfermis sian buŝon, kaj li tute ne havis orajn dentojn.

            - Mi donas kvincent dolarojn por li – proponis Jimmy la Ĝisorela.

            Sinjoro Wagner ridis, kiel rabia hieno.

            - Haha!… Ĉu por li?! Por tia profesoro! Kiu apenaŭ havas kvardek sep jarojn, li finis gimnazion, li trovas marfluojn kaj havas du fontoplumojn! Prefere mi ŝiros lin je pecoj!

            - Li ne valoras pli multe!

            - Ĉu li?… Ve! Kiel vi povas diri tion, mia amiko Strovaĉek!… Mi devas kapti mian pantalonon, ĉar mi falos surdorsen!… Li estas bonega profesoro!… Li verkas unuarangajn librojn… Kaj kiajn spektaklojn li povas fari! Ekzemple li estas en malgranda lignokesto de tagoj, kaj li ankoraŭ vivas!

            - Mi ne aĉetos lin!

            Jimmy la Ĝisorela lasis lin tie. Elirinte, li vidis ankaŭ Roĉild-on la Malavaran en la drinkejo. La fregat-ĉefleŭtenanto ĵetis malŝatan rigardon al li. Li ankoraŭ faros kalkulon kun tiu homo.

            - Jimmy! Alo!

            Aŭdinte la krion li haltis kaj returnis sin al la Malavarulo. Domaĝe, ke li ne kunhavas sian laborkitelon.

            - Kion vi volas?

            - Mi havas negocon… Kaj se vi volas, Jimmy, mi dungiĝos al via ŝipo. Por neniom da mono mi veturos per la ŝipo Sinjoro Wagner.

            Kia ŝipo estas tiu, kiu ne konvenas al Roĉildo la Malavara? Li ne demandis tion. Ĝi estas privata afero.

            - Bone, bone… Kaj kio estas la negoco?

            - Ni devas ataki virinon.

            - Mi ne faros tion.

            - Ŝi pagos. Tiel ŝi volas konatiĝi kun iu, ŝi atendos la koncernulon. Ni forkuros de antaŭ tiu homo… La virino donos cent dolarojn por ĝi!

            - Kiel estas bezonate du personoj?

            - La virino timas, ke la fremdulo eble venkos unu atakanton.

            La afero interesis Jimmy la Ĝisorelan. Ili iris.

            Kaj cetere li bezonas la Malavarulon. Post kvaronhoro ili alvenis en iun strtetaĉon, kondukanta el la ĉefstratoj de la interna urbo. Multaj tiaj stratetaĉoj troviĝas en grandaj havenoj. Unu turniĝo, kaj la luksaj lumoj malaperas, ke antaŭ cent jara urbo aperu anstataŭ ĝi.

            Ili staris sub pordegvolbon… Ili atendis. Jam estis malfrua vespero. Eble en ĉiu kvara horo preteriris iu.

            - Kiam ekveturos plu la ŝipo Sinjoro Wagner?

            Ili menciis la nomon de la vaporŝipo nur mallongigite.

            - Morgaŭ. Sed diable…

            Li glutis la vorton. Kio povas esti al tiu veturilaĉo? Li devas ekscii.

            Nun aŭto haltis ĉe la stratangulo, kaj elegante vestita virino descendis kun magralonga junulo. Ili rapidis rekte al ili.

            - Jen estas mia amiko – diris Roĉild la Malavara.

            - Tiun sinjoron, kiun vi povas fidi, tial mi venigis, ke vi havu kaŭzon ataki duope. Ni sekvis la fremdulon per aŭto, pri kiu temas. Li jam venas. Post nelonge li turniĝos ĉi tie… Faru ĝin laŭnature.

            - Ni ne kutimas fari fuŝaĵon – trankviligis ŝin Roĉild la Malavara. Poste ĝi komenciĝis. La knabo iris kun la virino. En la blinda mallumo ankoraŭ ne estis videbla tiu certa, alia viro, pro kiu ĉio ĉi okazis, sed ili jam aŭdis liajn paŝojn. Nun! Malavarulo ekiras. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela…

            Li atingas la knabon kaj la knabinon… Malavarulo subite kaptas la retikulon de la virino… Laŭfaka tordomovo…

            Ŝriko… Tamburado de la piedoj! La fremda sinjoro “ekmordis la logaĵon”, kiel la fiŝistoj diras. La akompananto saltas kaj kaptas la gorĝon de Jimmy la Ĝisorela, poste li vagofrapas lin iele-iome, ke punktoj dancas antaŭ liaj okuloj. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela volas ŝajnigi bone la aferon, li do ĵetas la magrulon al la flanko de rubujo, ke ĝi disromiĝas sub la kanbo, kaj tiu falas inter la lignajn ruinojn… Jimmy la Ĝisorela forkuras!… Sed lia ĉapo defalas…

            Kaj tio estis la poblemo!

            La aŭguro, rilate la ĉapon, laŭ kiu Nin ĉiun povas trafi akcidento plenumiĝis. Ĉar la fregat-ĉefleŭtenanto ne lasis perdi sian elegantan havaĵon… Li etendas sian manon por levi ĝin… sed dume la nekonata, sola viro atingas lin.

            Pif-puf.

            Kavr-kvin pugnobatoj… Malfacile estas lukti en la mallumego. Kaj tiu dura ulaĉo… Nun li tamen sukcesas knokaŭiti lin per preciza hokbato, kaj li tuj sterniĝas pace, laŭlonge sur la granitaj pavimŝtonoj.

            Phu! Ĝi estis granda batalo!

            - Idioto! – kriis la magrulo, pene leviĝante el inter la ruinoj de la rubujo. – Kiu diris, ke vi batfaligu lin?

            - Kiu povas atenti pri tio dum interbatado…?

            La virino ne hontas genuiĝi sur la teron. Ekflagras aŭtomata fajrilo.

            …Kiam Jimmy la Ĝisorela ekvidas la vizaĝon de la batfaligita homo, evidentiĝas antaŭ li la tragika, konsterna, timiga realo!

            …Li estas sia mastro. Sinjoro Theobald Linkoln, la ĉefo de la ekspedicio kuŝis tie, batfaligita unuarange.

 

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:57:28
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

Kiam Theo rekonsciiĝis, li kuŝis sur kanapo en la halo de la hotelo, kie li loĝis.

            - Ĉu vi fartas pli bone? – demandis la virino apud li.

            - Jes… – respondis Theo langvore. La junulo havis zumadon en sia kapo, cetere li farits bone.

            - Mi dankas al vi…

            - Nur tion ne!… Kie estas via akompananto? – li demandis rapide, ĉar li memoris pri la magrulo, kiun kovris la ruinoj de la lignokesto post la fino de la de la flugvoje de la terura vagofrapo.

            - Nu… En sanatorio… Ĉetere mi nomiĝas Lilian Hiller.

            Li rigardis la virinon ekzakte! Ŝi estas bela! Hu, kiel belega!

            - Mi estas Theobald Linkoln.

            La okuloj de Lilian Hiller larĝe malfermiĝis pro la sincera miro.

            - Ĉu la fama malkovranto?

            - Kiel?! – demandis sinjoro Theo timiĝinte.

            - Ĉu vi estas tiu, kiu serĉos Gustavon Bahr?! – ŝi daŭrigis entuziasme. Ho, mi tiel admiras vin pro tio!

            - Fraŭlino, vi ĉikanas min, kaj mi ne ŝatas tion. Vi scias bone, ke estas nenio temerara en tio, kion mi faras, temas nur pri komforta vojaĝado kun iom da blufo.

            La okuloj de Lilian Hiller iom larĝe malfermiĝis pro miro.

            - Interese – ŝi diris mallaŭte kaj eble ankaŭ iomete trompiĝinte. – Mi pensis, ke vi estas vanta ŝlemilo.

            - Kial?… – konsterniĝadis Theo.

            - Mi pensis…

            Malpli proksime, ĉe la akceptejo, sinjoro, portanta ĉapelon de ambulancistoj kaj ledan gamaŝon, interesiĝis nervoze, ĉu sinjoro Theo revenis en la hotelon?

            - Alo! – kriis la milionulo, ĉar li rekonis la fregat-ĉefleŭtenanton, kaj li tute ne konjektis, ke tiu homo estas samtempe ankaŭ la mastro de la hokbato, pro kio li svenis. Sed Jimmy la Ĝisorela direktis sian rigardon iom flanken, kvazaŭ li ne estus vidanta sinjoron Theo, kaj forrapidis lametante. Eble li bat-difektis sian kruron ie.

            Lilian paliĝis, kiam ŝi rekonis la fidungiton.

            - Kiu… kiu li estis? – ŝi demandis timiĝinte. – Ĉu vi konas lin?

            - Jes bonege! Li estas la unua oficiro sur la ŝipo Stanley Up To Date. Kio okazis al vi?

            - Nenio, nur estas iomete varme…

            - Jimmy la Ĝisorela estas amuza kaj bonega homo… Certe ne videbliĝas, kiel forta li estas?   

            - Jes, ĝi videbliĝas – diris la virino kaj rigardis sur la blukadritajn okulojn de sinjoro Theo. Ĝi estis terure ĝene malkovro por ŝi… Kaj tio iomete tute ruinigis ŝiajn planojn. – Venu en la koktelejon. Mi ŝatus trinki glason da ĉampano.

            Ĉampano. Delikata, mallaŭta muziko. La orkestro ludas tangon… “Ho, se mi povus denove reveni en Havajon…” – kantas dika tamburisto kun dolĉeta sopiro, kvazaŭ li ne estus ĝuste tie. Theo sentas iel eĉ pli serioze, ol antaŭ nelonge ĉe Charlotte Dusan, ke tiu ĉi virino estas konsternige kara. Ankaŭ la okuloj de Lilian brila. Interese! Kvazaŭ tio sidus en ŝiaj okuloj, ke “mi imagis vin ne tia”.

            - Ĉu vi ne havus emon akompani min per la ŝipo Stalnle Up To Date?…Ĉu vi akompanus min, kiel gasto dum la vojaĝo

            - Ne… Bedaŭrinde ne… – respondis la virino tre malgaje. – Hieraŭ vi devintus diri tion al mi.

            Grasiĝinta ploras en la mikrofonon kun mola voĉo:

            “Mi sendas mian koron en Havajon, ĉiun vendrede posttagmezon, Ankoraŭ ne resendu min, mi petegas, kaj pensu kelkfoje pri mi silente… Lulos min la arda pasio… Se venos la nokto… Venu, kaj ne timu…”

            Kaj la dampita trumpeto ludas sola, kaj klaketas la ŝaltilo de la malhelruĝa lumo, susuras la vestaĵoj, klakas la ŝuoj…

            - Kio okazis de hireraŭ? – demandas Theo

            - Nek mi mem scias precize. Sed bedaŭrinde, mi ne povas kunveturi per la ŝipo Stanley Up To Date.

            “Kies unua oficiro rekonos kaj malkaŝos min, ke mi dungis la atakantojn” – ŝi aldonis en si mem.

…Poste ili elpromenis el la paradizo de la tango-tekstverkistoj, kie la nokto de Havajo  atendis ilin… Kaj vane, ne banalaj vortoj estas la multe da versaĵoj, kiujn zumzumadas la ĵaz-orkestroj pri tiu Havajo. Tamen eksterordinare sulte bela spektaklo estas la pufiĝinta luno inter la vaporoj, kiel en la ardo en sia larĝa haloo ĝi preskaŭ krepitas. La palmoj ekbruetas tie kaj ĉi tie pro la aperanta kapo de la scivolemaj simioj… La ĉielo estas tia, kiel raketo, kvazaŭ ĝi estus rigidiĝinta en la momento de la eksplodo, kaj ĝiaj fajrejoj brilus senmove…
            - Estas domaĝe, ke ni renkontiĝis ne morgaŭ – diris la virino kaj ĝemis.

            - Kio okazis de hieraŭ? – demandis Theo kaj ekprenis ŝian manon. – Ĉu vi enamiĝis al iu?

            - Bedaŭrinde jes… – ŝi respondis malgaje.

            Pro tio Theo sentis sin tre malfeliĉa, kvankam la virino komprenis ĝuste tiel, ke ŝi enamiĝis al li.

            Tiaĵo ankaŭ en Havajo povas okazi, dum belega, somera nokto, kiam la lunlumo tremas sur la arbo… Kaj birdo kantas al la frondaro konjektanta nenion, kiam proksimiĝas la nokto. (Venu, ne tiumu.)

            Kiel stultaj tekstoj ili estas!…

            Kaj Dio scias… La pozemuloj povas diri kion ajn: estas io en tiuj tekstoj… Vane!

 

 

D E K K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

 

D I B O Ĉ E J O   M E D O L O

A L   L A   G A J A   C E R B E L V E R Ŝ I G A N T O

Ĉ E   L A   F O R T E P I A N O   O F E L I A   P E P I T A   S T A R A S

kaj gitaras

 

 

            Bela afero estas la uniformo, kaj belega vestopeco estas la volontula ĉapo de ambulancistoj ĉe la ŝipoficiroj, sed kiom ĝi valoras sen la Diboĉejo Medolo. Kompreneble la ĉiutagaj homoj scias nenion pri tiaĵo, kiuj alvenas en tiun unuarangan havenon, ili iradas en ĉiuspecaj glitumej-similaj ĉambregoj sen sketiloj, kaj oni alportas la manĝaĵon sur rulseĝo antaŭ ilin, kio estas bona ago, ĉar ili manĝas malsanigajn nutraĵojn.

            Kiel alia estas tia Diboĉejo Medolo! (al la Gaja Cerbelverŝiganto!) Dio mia, kiel alia ĝi estas! La simplaj tabloj el lignotabuloj, balanciĝas kvazaŭ ŝipo dum milda ondofrapiĝo, kiam oni kubutumas sur tiujn

            Ĉe la fortepiano vere Ofelia Pepita staris persone, ĝi ne estas troigo kaj multpromeso, sed realaĵo: la artistino mem agadas tie! Nu kaj ankaŭ la fortepiano estas grava akcesoraĵo, ĉar la popolo de la maroj estas muzikemaj. Ofelia Pepita de tempo al tempo turnas ŝraŭbon ĉe la flanko de elektra fortepiano, kaj post sekundoj aŭdiĝas mallaŭta blasfemo.

            La artistino esprimas sian opinion pri la obstina maŝino.

            Je la tria aŭ kvara ŝraŭbado la fortepiano, kiel vekiĝanta ebriulo, komencis muziki post kelkaj mallaŭtaj singultoj. Plej ofte la ŝlagron Tamara, mi revadas pri vi, kiam iom post iam vesperiĝas, en nia malnova bagno de Sumbava. Poste la artistino kubutante sur la fortepianon, akompanas la kanton kun malgaja citerado, kiu havas publike ŝatatan, aldan voĉon, raŭkan de hejmfarita brando.

            Kiam la fortepiano ĉesis funkcii, post kelkaj buton-premoj la blasfemo denove aŭdiĝas.

            Ĉu ĝi ne estas bela? Kaj kiel bela estas la familiaraj muroj! Ekzemple tiaĵoj estas skribitaj sur ilin per karbo: “PINGLOKAPULO! MI ESTIS ĈI TIE ĜUSTATEMPE! PARTO DE LA KARGO KONCERNAS ANKAŬ MIN! MI ELPREMOS VIAJN OKULOJN!”

            Ŝajnas, ke ili nur evitis unu la alian, ĉar senpere apud ĝi jen tio estis skribita: “Kial vi fanfaronas, vi, ĉevalo! Via koncerna  parto estas ĉe Spilek!”

            Sed ankaŭ suspektema Otelo trviĝas ĉi tie.

           

E V I T U   M I A N   E D Z I N O N!   L A   S U S P E K T A

Ŝ A R K O   Ĉ I A M   R E V E N O S!

M I   K U N P O R T O S   L A   H A R P U N O N   S U R   L A   B O R D O N!

D E V I Z O:

 “D U M V I V A   P U NO   E S T A S   M A L P L I   O L   L A   M O N D O!”

 

 

            Ankaŭ kelkaj karikaturoj estas videblaj, liberstilaj desegnaĵoj kun apartenanta teksto. Nek la stilon de la teksto ligas multe da formalaĵo. Poste sekvas la belega devizo de saĝaj ebriuloj: “Drinku, ĉar la ebriceco esta moderiga cirkonstanco!” Kiu estis ebria, tiu ne povas konfesi la puran veron! Do: En vino estas vero!” Poste sekvas verko de dio-benita, senmoraliĝinta poeto:

           

BALADO DE SAĜAJ RABISTOJ

Verkis

ALADARO ŜEKSPIRO

 

 

Elspezu vian monon amiko por drinkaĵo!

Kion vi povas drinki hodiaŭ, ne prokrastu tion ĝis morgaŭ.

Ne etendu la krurojn trans sub via kovrilo,

Vi dekutimiĝos de la laboro, kaj kiu ajn kaptos vin ĉe l’ freŝa faro!

Tiu devas labori, kiu fordrinkas sian monon,

Oni kaptas ŝparemena gangsteron, ĉar li estas maldiligenta!

Lernu de l’ abeloj, kiel ili kolektas mielon

Kaj ili neniam havas eĉ unu groŝon; estas mirinde, ke ili vivtenas sin!

 

            DEDIĈO!

            Kiu fordrinkas sian monon, tiun la laboro tenas en vivo,

            Tial okazas, ke la sobreco mortigas, stultigas kaj puŝas en mizeron!

 

            Jimmy la Ĝisorela alvenis ĉi tien rapide, kaj ĝenerala ĉiu alvenis ĉi tien, se oni nur iomete konsideris la devigajn malbonajn kutimojn la la etiketo de la krimula mondo.

            - He! Jen vidu! – kriis Martin, la kubo-kapa mulato. – Ofelia, turnu la krankon por muziki fanfarion per la fortepiano!

            Kaj eksonis krakanta, rapidritma blasfemo.

            - Saluton – mansalutis ili Jimmy la Ĝisorela degne

            Sed se li estus konjektanta, kia insida fato kaŝrigardas lin ĉi tie, eble li tuj estus forkuranta.

            - La artistino vespermanĝu kun la unua oficiro! – disponis Jimmy la Ĝisorela, menciante sin mem je la tria persono de singularo. Kaj tiel plenumiĝis lia fato!

            Ofelia Pepita estis sufiĉe beleta. Eble iomete tro kuspnaza, sed ankoraŭ ne estas decidita, ĉu tiu propreco estas makulo de beleco? Ŝi fumis cigaron, nomatan pri la pitoreska, usona ŝtato Virginia, kiu ekbruliĝis nur post pluraj snufetoj kaj uzante alumetoj kaj pajleroj. La artistino konsevis sian pasion, rilate la fumadon de la cigaro virgini, el tiu tempo, kiam ŝi ludis la malfacilan servon de la dua alkoholisto sur la kargoŝipo Lukso, en la proksimo de kapitano Kuloto.

            Vi tre memorigas min pri kapitano Kuloto, estimataa sinjoro Ĝisorela – ŝi diris iom ĝentil-afekte. – Antaŭ du jaroj la kompatindulo fariĝis viktimo de eraro, tamen mi atendas lin fidele. Tion vi povas demandi de ĉiu ĉi tie. Ne pli ol du semajnojn mi ĵetis la gitaron al la kapo de Hugo la Laborevitulo, ĉar li kisis min.

            - Ĉu tiu muzikilo estas peza? – informiĝis Jimmy la Ĝisorela kaj eklevis la gitaron mediteme.

            Sed ne okazis lukto. Jimmy la Ĝisorela forgesigis kapitanon Kuloto! Ĉar kiam li poste altiris tenere la artistinon per sia maldekstra brako (kaj dekstramane li levis alten, surper sian kapon la plumbobastonon), Ofelia Pepita flustris kun pudora cedemo:

            - Ne kredu, ke mia koro ne estas el vakso… Nur tial mi toleras ĝin, ĉar mi amas vin…

            Tiam alvenis kun granda bruo la personaro de la ŝipo Kio Nova, Sinjoro Wagner. Kaj ili kverelis. Ankaŭ Tendneulo la Fervora, Vanek la Dornhara kaj la Ĉefkuracisto estis tie, la pli famaj el ili. Krome ruĝhara junulo (jam la tria en nia historio), kiun oni konis laŭ la nomo Kupro-grafo tre avantaĝe en la havenoj.

            Unuavice li estis tre bela knabo, malgraŭ lia ruĝeco. Li vestis sin laŭ hispana modo, tial oni pensis lin parte greko, parte anglo. Sed poste iu diris, ke li vere estas hispano, malgraŭ tio, ke li disvastigis tiun famon pri si.

            Kupro-grafo estis la unua oficiro de la ŝipo Sinjoro Wagner. Ĵus la ĉiam flustranta, astma Peters diskutis kun li, kiam ili invadis la drinkejtablon.

            - Vi povas diri, kion vi volas! Ni ne veturos, kaj fino! – li flustris, kaj lia putriĝanta laringo eĉ fajfis pro la fortostreĉo.

            - Fred la Malpura parolis la veron – diris Tendenulo la Fervora. – Kaj se Fred parolas veron, tio jam en si mem sufiĉas por maltrankviliĝi.

            - Pro Dio! Vi estas stultaj, superstiĉaj homoj! – riproĉis Kupro-grafo ilin.

            - Mi diras tion – alparolis la Ĉefkuracisto, post kiam li trinkis –, ke la knaboj pravas.

            - Post tiaj antaŭaĵoj nek mi veturos volonte – diris la du-metra, skeletsimila Ĉharley la Lunmiena. – Ĉar per tia ŝipo…

            - Fermu vian buŝon ĉi tie! – diris Kupro-grafo kaj rigardis sur Jimmy la Ĝisorelan, kiu tuj ekstaris.

            - Pardonon – li diris al Ofelia Pepita kaj malrapide li venis antaŭen. – Ĉu eble iu havas problemon kun mi?

            Sekvis atenda silento, streĉiĝanta antaŭ pli gravaj korp-kontraŭ-korpaj bataloj

            - Ne komencu interbatadi – intervenis Tendenulo la Fervora, kaj super siaj dratkadraj okulvitroj, kiel ia strigo, ŝajniganta sin grava, lia rigardo direktiĝis de iu al la alia. – Jimmy la Ĝisorela nun estas bezonata al ni.

            - Dungiĝu al li! – diris Kupro-grafo ironie. – Ĝoju, Jimmy, ke vi povas akiri tiujn honestajn junulojn!… Mi transdonas ilin al vi!

            Filipo Diru-jam batis sur la tablon kolere:

            - Vi tamen ne persvados nin, ke ĉiu estas idioto, nur vi ne! Kion diris Fred, kaj kion ni vidis…

            - Silentu!

            Ili eksilentis denove kaj rigardis al Jimmy la Ĝisorela.

            Ĉi tie estas ia sekreto! Li eksentis la enigmon jam ĉe la Malavarulo! Ili ĉiam rigardas sur lin kaj eksilentas. Li draste piedbatos tiun Kupro-grafon.

            - Domaĝe pro la multe da vortoj – diris Tendenulo la Fervora, kiu, same, kiel ankaŭ la vera Trebiĉ, tre timis nun. – Charley la Lunmiena kaj la Ĉefkuracisto restu, se plaĉas, sed mi dungiĝos al Jimmy la Ĝisorela.

            - Jes – diris Vanek la Dornhara. – Ankaŭ mi iros volonte sur la ŝipon de Linkoln.

            Subite fariĝis silento. La Kapitano venis! Ankaŭ sur la vizaĝo de la kolera Kupro-grafo malaperis la ironia, nervoza rido. Tamen, ĝis li vivos, Fred la Malpura estos la Kapitano ĉi tie. Ĝi jam estas neniel alie.

            - Donu al mi refreŝigilon el frambosiropo, Martino – li diris, kaj rigardinte sur neniun, li eksidis.

            - Mi aŭdis, ke nuntempe vi havas strangan antaŭsenton – komencis Martino kaj metis la glason sur la tablon kun fermitaj okuloj, ĉar tiu frambo-afero faris ĉiun histeria.

            - Ĉu eble vi estas malsana? – demandis ankaŭ Jimmy la Ĝisorela flankenumante tien.

            La Kapitano plenigis sian pipon kaj ekfumis.

            - Eksidu, Jimmy la Ĝisorela… – li diris poste mallaŭte. – Kaj ankaŭ vi ĉiuj atentu min…

            Ili venis iom pli proksimen. Dio mia! Kio fariĝis tiu protokanajla satano?

            - Ĉu vi priridas min? Eblas. Tamen ĝi estas tiel: io okazos al mi.

            Kelkaj matrosoj alveni de sur la ŝipo Stanley Up To Date bruante. Ili iris al la parolantoj.

            La vantecon de Jimmy la Ĝisorela flate flegis, ke la plej moroza stelulo de ĉiuj havenoj okulfrape esceptas kaj sidigas lin al sia tablo. 

            Fred la Malpura mediteme rigardas la fumon de la pipo. Li palpebrumas reveme per siaj ruĝaj, dormemaj okuloj.

            - Aŭskultu min, Jimmy la Ĝisorela kaj ankaŭ vi knaboj. Mi jam ne kaŭzos multe da problemoj sur la maro. Vi scias bone, kiu vivas sur la oceano, tiu eksentas la morton. Ankaŭ vi jam eksentis tion. En bela, serena vetero, kiam la akvosufaco estas galta, kaj videbliĝas nenia maltrankviliga… Kaj tamen… La ferdekestro interkverelas kun la stiristo, la kabloj estas malpli facile elnodigeblaj, kiom ajn multe oni trinkas, oni ne ebriiĝas, kaj iu matriso rimarkas: “Io estas okazonta.” Kaj nokte estos pereiga tempesto, aŭ ekbrulos la sufoke varma karbopolvo, do… Estos bone, se kelkaj homoj ĝisvivos atinginte la bordon en boato…

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:58:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
17
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Li faris longan paŭzon. Li kunbalais la tabakerojn de sur la tablo en sian manplaton.

            Ankaŭ Martino, eĉ Ofelia Pepita venis tien, kaj zumado de moskito, la brueto de kelkaj spirantoj estis klare aŭdeblaj en la masiva silento.

            - Alportu ginever-on! – diris la Ruĝa Vasiĉ.

            - Atendu!… Eksidu, kanboj! Hodiaŭ mi pagos la trinkaĵon! – diris la Kapitano solene.

            Ĉiu paliĝis. Ili rigardis unu sur la alian…

            Eĉ post monatoj rondiris la famo, kaj kiuj ne vidis ĝin, eĉ nun ili ne kredas, sed ili devas kredi tion, ke ĝi okazis tiel: Fred la Malpura gastigis la matrosojn. Ne estas eskludite, ke li vere malsanas, kaj eblas, ke li estas mortanta, sed li perdis sian prudenton, tio estas senduba post la okazintaĵoj.

            La Ruĝa Vasiĉ demandis kun kompato:

            - Kion vi drinkis, ke vi fariĝis tiel ebria?

            Li ne respondis. Burasko ekskuis la fenestron. La senmotiva, stranga vento, alveninta el la nenio en tiu serena nokto, ĉiam estas sinistra antaŭsigno.

            Sendube, tiu ĉi nokto certagrade estis fantomeska.

            - Atentu min – li diris mallaŭte. – Fred la Malpura lastfoje surŝipiĝas morgaŭ, kaj neniu homido vidos min plu en iu ajn haveno.

            - Kiel trafis vin tiu malsano? – demandis Vasiĉ. – Ĉar mi ne vidas, ke ĝi estus tusado… Hej, Martino, alportu denove glason da trinkaĵon je la sano aŭ malsano de Fred… Ĉu vi pagos ankaŭ ĝin?

            - Trinku trankvile… Mi jam ne havas kaŭzon vivi ŝpareme. Kaj ankaŭ vi ĉiuj trinku! Alportu grogon al Jimmy la Ĝisorela, vi, rabisto, sed enverŝu ankaŭ ĝinon, ĉar li ŝatas ĝin tiel… - Kaj li reveme gapis en la fumon, kvazaŭ li estus atentanta ion en la griza ŝvebaĵo. – Trinku, mi pagos al ĉiu!

            Kiel mi jam menciis: ĝi estis fantomeska nokto…

            En Port Suez mi vizitis la drinkejon Ebria Delfeno dum mia doro – li komencis mallaŭte, kun trenata voĉo. – Vi scias bone, ke antaŭ nelonge en Port Suez de sur la velŝipo Brigita tri hindaj pilgrimantoj venis en la drinkejon, kaj iu mortis pro bubone pesto. Baldaŭ evidentiĝis, ke la pilgrimantoj kaŝis dekkvar kadavrojn sur la ŝipo Brigita!…

            Ili konis bone la hororromanon. Ĉiu ĵurnalo menciis tion. Estis granda paniko! Oni ekbruligis la drinkejon kaj forbruligis la ŝipon sur la aperta maro.

- La stultuloj volis ŝipveturi ĝis Gango kun la kadavroj – kapjesis Borck, kiu similis al gorilo.

- Mi sonĝis tion: kvazaŭ la drinkejo Ebria Delfeno ankaŭ nun ekzistus, rekte mi iris tien el la haveno. Sed eĉ unu homo ne vagis en la nokta, malseka Por Suez, kaj ĉiu fenestro estis nigra sur la stratoj. Nur akra flutado aŭdiĝis. Mi scias bone: ĉi tie la Verda Vizaĝulo atendas ie, ĉar nur li kutimas flutadi, antaŭ tempesto, kiam dronas ŝipo.

            Ili kapjesadis. Ili ĉiuj estis klarvidaj pri tio.

- Ĝi okazis tel. La Verda Vizaĝulo atendis min en la drinkejo Ebria Delfeno kaj invitis min ludi per la ĵetkuboj, kiun ankaŭ vi ĉiuj vidis sub la konstelacio Suda Kruco, sed neniam aliloke, kaj ĉiam en la proksimo de freŝe droninta vrako.

            Konpreneble ili vidis lin. Filipo Diru-jam foje eĉ parolis kun li. Kiu ne estus vidinta la Verdan Vizaĝulon? Li estas publike konata fantomo, lia vizaĝo estas fumkolora, sur la pinto de lia nazo videbliĝas nigra makulo, liaj okuloj palpebrumas kun flava lumo, kiel lampoj de po unu lumturo, li blovsinigsas longan fajfilon el lado, kaj liaj skeletaj fingroj rigide moviĝas sur la turetoj. Krome li portas ĉerkosimilan, nigran vestaĵon kun ŝim-ornamaĵo, kiu ŝajnas baroka borderaĵo. Kiu ne estus vidinta la Verdan Vizaĝulon? Fine ja ne infanoj sidas nokete en la Diboĉejo Medolo!

- Kaj poste – daŭrigis la Kapitano rikse rigardante antaŭ sin – alvenis ankoraŭ la rusa Muravjev, mia malnova, bona amiko, kiun oni pendumis pasintjare en Pernambucco.

- Tio signifas malbonon… – grumblis Borck.

- Ni ludis per la ĵetkuboj, kaj la Verda Muzelo gajnis.

- Kiel li Jetis?

- Li levis la glason super sian kapon – flustris Fred la Malpura anime rompiĝinta.

            Ili rigardis lin kun kompato. Tiuokaze al li estas kapute! Tio sendubas! Ankaŭ li estas nur homo. Nu bone, tamen ne!… Egalas. Sed oni povas kompati kiun ajn. La vizaĝon de la Kapitano kovris subite elblovita fumnubo, kvazaŭ la kurteno malleviĝus post prezentado.

- Li havis konstante malpli multe da poentoj – li daŭrigis tute mallaŭte en la fokuso de senmovaj, brilantaj vizaĝoj –, sed kiam mi ĵetis, rompiĝis kubo.

            Klara afero: al li estas kapute!

- Aŭroris. Muravjev subite montris tra la fenestro. La Kanalo estis malplena, kvazaŭ la Mondo starus kelkajn minutojn antaŭ la fina juĝo. Nur unusola du-fumtuba ĉerko naĝis trankvile. Mi sciis bone: ĝi estas la ŝipo Brigita!

            Ili silentis pele. La tempida drinkejodoro fariĝis ĉiam pli peza, ĉar la nebulo de la aperta oceano ondruliĝis kun la alta tajdo, kaj ĝi premis malalten la vaporojn. La Kapitano denove ekbruligis sian pipon, kaj li daŭrigis tel, elblovante la fumon kun levita kapo, fingrumante sian barbon per siaj kaprosimilaj ungoj.

- Estis mortinto sur la ŝipo. Ĝi estis videla bone. Grandkega mortinto! Mi kuŝis tie, kaj mi estis tel longa, kiel la vaporŝipo mem… Kaj tiam mi sciis bone: estas kapute al Fred la Malpura.

            Ili sidis silente. Kelkaj homoj estis blanka, kiel la muro.

            Martino rapide eltrinkis duonglason da rumo. Ankaŭ Jimmy la Ĝiosorela palpebrumis ofte, sed kun dubaj sentoj. “Ĉu li kirlas?” – li pensis mediteme en la eterna dilemo de Hamleto: “Ĉu li kirlas nun, aŭ ne kirlas?”

- Poste – daŭrigis la Kapitano mallaŭte – la Verda Vizaĝulo frapetis mian ŝultron ridetante, li enkasigis miajn kelkajn restontajn jarojn de sur la tablo kaj foriris… Ĝi estis mia sonĝo… Mi ankoraŭ vidis Muravjev-on malklare, kiel li rigardas sur min el sub sia akselo, ĉar lastatempe li portas sian kapon tie. “Venu Fred” – diris la ruso… Lastfoje antaŭ kvar jaroj ni estis kun li sur ŝipo, ĉe la Kabo Farrere. Nun li diris, ke li baldaŭ renkontos min denove… Kaj fino. Mi vekiĝis. Sed mi sciis bone, kaj ankaŭ vi scias, kion ĝi signifas.

            Neniu ekparolis. Ili ĉiuj scii, kion ĝi signifas! Ankaŭ Ofelia Pepita, kiu balbutetis mallaŭte:

- Ĉu mi ludu al vi funebran marŝon?

            Ili ankoraŭ neniam aŭdis tel longe paroli lin. Kaj kun tiom da langvora, mallaŭta melankolio. Neniu amiis lin. Tamen ili nun malgajiĝis. Nek la diablo estas simpatia, tamen ili ŝatas lin pli bone, kiam li estas malica, ol li kantus lulkantojn. Oni persistas pri siaj iluzioj.

            Sed la Kapitano zorgis nek pri tio. Li ekstaris ĝemante.

- Knaboj, diskonigu: Fred la Malpuras surŝipiĝis, kvankam li sciis bone, ke alvenis la fino. Se tamen ĝi estas tel, prefere sur la maro. Mi pardonas miajn malamikojn. Ankaŭ ili pardonu min. Lasfoje Jimmy la Ĝisorela fermis min en lignokeston, kaj mi sidis en la bilĝo du tagojn. Tial mi volis pagi, ke li rememoradu tion. Nun mi paronas lin. Mia longa vagado finiĝis. La ondoj de la maro nek min lulos eterne, sed almenaŭ ne surface…

            Surŝultriginte sian jakon, li ĵetis papermonon sur la tablon kaj iris. Sekvan tagon oni vidis lin en la haveno, kiam li ekveturis per la vaporŝipo Nu Kio Nova, Sinjoro Wagner?

 

 

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E L A

A L   L A   R E Ĝ O   D E   L A   I N S U L A R O   F E L I Ĉ O,

A L   A R K I D U K O   S T.   A N T O N I O,

 

 

 

Altestimata

Reĝa moŝto

St. Antonio

Insularo Feliĉo, Reĝa fortikaĵo, deksre

 

Estimata sinjoro Kolego, kara reĝina moŝto, kaj via kore amata imperiestra avino. Vian altvaloran bildkarton mi ricevis en ordo, en kiu mi estas salutata persone, kaj ĉi-sube mi dankas vin pro la sincera interesiĝo. Profunde emociiĝinte mi ricevis ĝin, en kiu via reĝa moŝto propramane skribis vian valoregan respondon, pensante pri mi. Ankaŭ mi povas respondi same, kiel vi, sur la bildkarto: ni pensas kun sincera bonvolo pri nia karmemora Jimmy la Ĝisorela, kiu estis nia eksreĝo, sendante niajn bondezirojn al li.

            Kiam mi skribas “Ni”, ĝi estas nur reĝa pluralo, kaj ĝi ne signifas tion, ke ankaŭ la Ruĝa Vasiĉ, Tendenulo la Fervora kaj Eŭgeno la Buŝaĉulo salutas vin, kvankam ankaŭ ili pensas pri via reĝa moŝto kun estimo, ĉar mi tre laŭdas vin. Sed la reĝa pluralo koncernas nur min.

            Ni albordiĝis en Honolulu, kio estas la ĉefurbo de Havajo, kiu havas gravajn kargejojn, grandajn drinkejojn, imponajn raziojn, kaj ankaŭ tre multaj vangofrapantoj loĝas tie. Precipe, kiam mi alvenas. Ĉi tie mi denove renkontiĝis kun la kapitano, nomata Fred la Malpura, kiun nun jam mi bedaŭras, ĉar li vere estas kortorde vidi lin. Se via estimata reĝa moŝto vidus lin, kiun nomas la ĉinaj piratoj Malpura, Avara Drako, Yu-Hi. (Yu-Hi signifas tion ĉine, ke “la koncernulo estas bela fripono”), se vi vidus lin kun tiom da kompato!

            La tuta Diboĉejo Medolo parolis pri li (Dining Room al la Ĝaja Cerboelverŝiganto), kie estas kvina-hora interbatado, kaj ĉi tie renkontiĝas la prominentuloj de la malsupera socitavolo, kiuj montras malbonan ekzemplon. Jen estas artistino, kiun mi ame admiras, estimas, ŝi fortepianas tenere kaj noble, ŝi estas vera artistino kaj mia malnova adorantino. Vi povas pensi, via reĝa moŝto, ke ŝi ne estas tiel malmoraliĝinta, drinkeja muzikistino, kiel la aliaj, similaj al ŝi. Ŝi fortepianas bele, sed ŝi ankaŭ violonludas kaj pinĉas harpon, krome ŝi scias fremdajn lingvojn.

            Eĉ tio povas okazi, ke mi fondos kun ŝi dinastion pere de geedziĝo, kaj mi zorgos, ke la posteuloj de via reĝa moŝto ne manku, kiel tronpretendantoj. La patrino de tiu tronpretendanto, laŭ patra devenlinio, estos Ofelia Pepita, kiu ĉiutage faras promen-koncerton, irante tien kaj reen en la ĉambro de la Diboĉejo Medolo…

            Tie diris la kompatinda Fred la Malpura, ke li sonĝis pri la fantomŝipisto, nomata Verda Vizaĝulo, kiu ludis kun li per ĵetkuboj kaj Muravjev, kiu estas lia subaksela amiko, samtia, kiel Fred, kaj li vidis sin mem veturi per la fantom-ŝipo sur la kanalo.

            Komence mi suspektis. Ĉar kiel ajn verŝajne sonis tiu historio, ni devas estis singardaj, rilate la Kapitanon. Sed mi komprenis: Kompatinda homo: li mortos! Kaj li estas tiel kompatinda, ĉar neniu kompatas lin.

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:58:58
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
18
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Nun gravas!

            Aŭrore mi iris al la karbokargejo por renkonti mian amikon, nomatan Silentema Drugiĉ, kun kiu partoprenis intimajn fuĝojn dum la feliĉaj tempoj. Iam li laboris en minejo, tial li povas bone eksplodigi ferŝrankojn, kaj li havas ĉiam iom da dinamito ĉemane. Ĉar li estas utiligeble vivdanĝera homo, kaj li posedas tre karan, simpatian eskalon. Ĝi nomiĝas Melanie, kiu havas  ok ŝtupojn, tial la policistoj nomas lin ankaŭ 8-etaĝa Drugiĉ. Kaj ĉiu koratoro de prizono scias, ke oni devas atenti la eskalon de Drugi en la deponejo, kie ankaŭ la objektoj pasigas la punon de sia mastro. Ĉar ne atentante pri lia eskalo, oni povas teni lin dumviva malliberulo, ĉar tiu Drugiĉ portus al ili kelkajn neplenaĝajn, eksplodajn ŝargaĵon de dinamito. Neplenaĝa estas tiu eksploda ŝargaĵo de dinamito, kiun oni povas submeti al kuratoreco, kaj la ŝargaĵo eksplodas sub la kuratorejo.

            Tiu Drugiĉ eble ne estis reganto, ĉar estus malfacile eternigi lin. Nian kolegon Napoleonon oni povis facile eternigi sur ĉefplaco kun siaj kvar frat-parencoj, kiujn oni skulptis flankfiguroj, krome la rusan caron Petro, kiun oni eternigis sur ĉevalo. Sed kiel eblus eternigi Drugiĉ-on? Ĉu staru statuo kun eskalo sur soklo, meze de la ĉefplaco? Tiel oni pensus, ke temas pri mondfama fenestropurigisto. Nun eblas (kaj oni certe) eternigos min, kiel statuon kun gamaŝo, en ĉapo, dekstramene kun glavo, maldekstramene kun revolvero, kaj dume mi etendas mian iun manon benante la popolon…

            Mi do renkontis ĉe la karbokargejo tiun 8-etaĝan Drugiĉ-on, kiu portis sian eskalon, prenante ĝin je iu ŝtupo, kaj mi diris al li, ke ni suriros ŝipon. Laŭkutime li respondis tion, ke li diris nenion. Kaj ni iris en la havenon, kie ankris la ŝipo de la alia ekspedicio, kiu havis la plej strangan nomon en la mondo. Kies nomo estas: Nu Kiel Fartas Tiu Wagner? Ĝi esta stranga nomo. Tiam ni faris la sekvan dialogon:

            “Ĉu ĝi estas?” demandis Drugiĉ kaj haltis.

            “Jes” mi diris mirante. Sed li respondis al mi jene, kiel fulmo frapanta el serena ĉielo:

            “Adiaŭ.”

            Ĉu li estas idioto aŭ kio? Simple li ekprenis iu ŝtupon de Melanie, li kroĉis sian brakon al ĝi kaj foriris kun ŝia sinjorina moŝto.

            “He! Kien vi iras?”

            “Trinki.”

            “Ĉu vi ne venos sur la ŝipon?”

            Poste li diras idiotaĵon, frapantan el serena ĉielo:

            - Mi ne iros. Kaj ne vi. Ĝi ne estas ŝipo. Ĝi estas la infero! Ĉi tie neniu povas esti forta.”

            Ĝi tre surprizis min, ĉar li ankoraŭ ne parolis tiel multe en sia vivo. Li diris al mi sian du-semajnan vortostokon.

            “Drugiĉ!” mi kriis mirante. “Mi ne kredas, ke vi estas tiel malkuraĝa! Ĉu vi timas tiun ŝipon?!”

            Tiam okazis la suprizo. Drugiĉ timis! Ĝi estis videbla! Li ŝvitis! Drugiĉ ne estas kverelema, interbatiĝema, li evitas la lunkotn kun tranĉilo, Drugiĉ estas tia, ke li iras sur la transan flankon de la strato, kiam oni batas unu la alian, li ne ŝatas vangofrapadi, interbatadi, li estas silenta kaj meditema, kiuj liaj ecoj memorigas min. Tamen ĉiu sciis, se oni lasas lin paca, tio jam estas tia, kiel iom da asekuro pri vivo. Foje la rebonigantaj laboristoj metis tubojn en la teron, kaj dum li dornis ili pruteprenis lian eskalon. Ili estis dekope kun la fertuboj. Sed li ĵetis sin sur la laboristojn nur per siaj manoj, kaj post minuto tubo sur tubo ne restis. Tial mi demandis lin denove:

            “Ĉu vi timas 8-etaĝa Drugiĉ?” Tiam li respondis jene

            “Mi timas! Mi ne iros tien!”

            Ĝi estis eĉ pli surpriza, ke li diris denove tian vortinundon, sed kio eĉ pli trafis mian kapon, kiel gumbastono el serena ĉielo, ĝi tamen estis tio, ke li timas. Ĉu eble tiu malnovmoda, malklera superstiĉulo kredas la reaperon de transmondaj sipritoj? Ĉu li estas tia, kiu timas la fantomojn, kiuj nokte elvenas el siaj ĉerkoj? (Foje mi vidis tian en la fortikaĵo de Via Reĝa moŝto, nomata citadelo. Pri tio mi devas atenti bone.) Kiu en la mondo de la mirinda tekniko ankoraŭ kredas tiajn idiotaĵojn, tiu ne konsiderindas kulturita, kaj laŭ mi, li estas malinteligenta homo. Do tiu 8-etaĝa Drugiĉ estas 6-etaĝa idioto. Mi diris tion al li, sed li lasis min tie.

            Estimata Reĝa moŝto! Tre saĝa, eminenta homo diris: neniun ni nomu idioto antaŭ la kono de faktoj! Ĝi estas granda diro, kiu devenas de mi, propramense. Dubindaj homo ŝtelumis ĉe la pitoreska doko, ĉar alvenis la fluso, ĉio humidiĝis en la havena nokto.

            Per boato mi singarde proksimiĝas al la ŝipo. Mi vidas bone la nomon de la ŝipo, skribitan per grandaj literoj: Kiel Fartas Wagner? (Mi devas ĉiam ridi, ĉar ĝis nun oni neglektis tian idiotaĵon, rilate la nomon de ŝipo.)

            Kompreneble mi surgrimpis ĝin kaj vidis, kiel malbona ŝipo ĝi estas. Ĝi konsistas el malpuraĵo kaj lignotabuloj, kiuj krakas. Eĉ unu lampo ne lumis. Mi pensis, ke tio nun estos interesa, ĉar mi kunportos Gustavon Bahr, malliberigitan en kofron. Novaĵo. Mi ankoraŭ ne ŝtelis scienculon. Tio certas, ke ĝi estas stranga ŝipo… Eĉ la aero estis pli prema. Mi rigardos, kio estas ĉi tie! Kaj mi ŝteliris antaŭen mane-piede, kaj pulsis mia kolo, lancinis mia kranio en la nebulo pro la humido, krome la silento sur tiel malluma ferdeko… Kaj ĉiu kajut-pordo estas malfermitaj, kvazaŭ la tuta personaro de la ŝipo estus foririnta, ĉion lasante ĉi tie.

            Kaj la putriĝantaj lignotabuloj havas tiel strangan apotek-odoron… Kaj… nun, ie aŭdiĝas buŝharmonikado…

            Verdire mi ne citras pro la harmonikado, kiel muzikemulo. Mi ne estas superstiĉa, ĉar la magiisto sur Timoro ŝmiris min per plantaĵo, ke mi estas imuna kontraŭ la malbeno, precipe tiam, kiam mi trafis en tian krizan staton, kaj mi karaĉis dufoje al oriento. Poste ankaŭ al okcidento. Sed oni povas surkraĉi ĉiun direkton de la ventorozo; eĉ se kulturita homo ne kredas, ke tiaĵo estas utila kontraŭ fantomoj. Kaj se li ne kredas, ke la kraĉo utilas, tiel li devas timi la fantomon. Mi pensas, ke ĝi estas evidenta.

            Tiam mi tamen ne forkuris. Kvankam fariĝis vento, kaj bruis, grincis ĉio. Mi pensis rigardi en iun kajuton. Tie estis malbonodoro kaj multe da muŝoj. Mi tute ne sciis, kio troviĝas ĉi tie, kio odoras ne tute same, kiel la flanela linioŝip-jako, sed ĝi striktis ankaŭ por mia brustokesto. Kvankam la vasteco de mia torako estas n-ro cent sepdek centimetroj, kiam mi enspiras la aeron. Mi enspiris kaj elspiris la aeron, poste mi viŝis mian frunton, tamen mia brustokesto estis malvasta. Sed mi iris.

            Kaj mi kraĉis al nordo kaj ankaŭ al sudo…

            Nenie estis iu. Nur mi. Kaj mi ekiris en la bilĝon sur ŝtuparo, kiu ekkrakis tiel laŭte, kvazaŭ ĝi havus gorĝon, kaj mi estus paŝinta sur tion, ke ĝi devas ŝriki.

            Via Reĝa moŝto devenas el bonfama familio, sed mi opinias, ke ankaŭ via reganta sango estus galciiĝinta en la vejnoj, kaj ankaŭ mi sentis tiel, ke mia koro haltos, kiel la poŝhorloĝo, metita en pistujon, kiam oni faras el ĝi rompitan oron. Iu metis pezan lignokeston sur la klappordon, kondukantan en la bilĝon. Terure pezan. Mi forrulis ĝin el mia vojo.

            Ĉar en la bilĝo estis mallumo kaj io tute stranga… Kaj pro la aĉaj lignotabuloj estis aŭdebla la ondofrapado de malproksime. Krome sentiĝis tiel malbona odoro ĉi tie, kia estis ankaŭ supre. Nun mi divenis: Ĉi tie estas odoro de karbolo! Ĝi pruviĝis iomete sinistra sento por mi.

            Mi iris antaŭen. Nun de supre kaj de malproksime la fantomoj harmonikis per tute mallaŭta zumado. Jes fantomoj, ĉar mi ne estas superstiĉa kredi la kraĉadon! Tiam mi stumblis pro io, kaj ĝi falis ruliĝante, bruante kelkajn ŝtupojn, kio estis pli profunda parto de la bilĝo. Mi haltis timiĝinte kaj atendis. Silento!

            Mi etendis mian manon tien, kie mi stublis, kaj ĝi estis la supro de longa lignokesto. Kaj denove ĉifonoj estis en la kesto

            Ĝi estas tia… kiel… ĉerko!

            …Disinjoro…

            Tiam la luno lumis tra la aerumfenestro, kaj tiam la karbolo jam tre premis min. La luno prilumis la ejon, kaj mi vidis, ke tre multe da ratoj estas ĉi tie. Kvazaŭ miaj piedoj enradikiĝus, ĉar mi nun jam pensis ion, kio estis tia, ke Vanek devis timi, kaj povis tremi Drugiĉ, kaj eble frostotremis pro ĝi ankaŭ la ŝtupoj de la eskalo Melanie… Rajte!

            Kaj tiam nek mi povis preni aeron, kvankam mia buŝo estis tute malfermita.

            La lunlumo falis sur la vid-al-vidan muron! Tiam mi vidis lignokeston, sur kio estis skribite!…

 

B R I G I T A

 

            Mi scias nur tion, ke vidinte ĝin, mi kuregis! Kiel frenezulo! Okazis la plej altgrada fuĝo! Kion la subuloj nomas ek do!

            Mi neniel ekscios, kiel mi revenis en la Diboĉejon Medolo. Mi scias tion, kiam mi enpaŝis spiregante, ĉiu ekstaris kaj rigardis min. Ĉar eble mi aspektis tiel, kvazaŭ mi venus de sur la ĉeflapco, kaj mi jam estus eternigita en gipso.

            Via Reĝa moŝto devenas el altranga familio, sed vi scias: ke la koro de la dinastio Ĝisorela ne estas el vakso, sed se mi devus travivi tion ankoraŭfoje, prefere mi estu denove en la kontoro de la ĉefpolicisto Crikley en Adeno, kiu estas scivolema homo pri mi, kaj onidire li posedas la plej grandajn vangofrapojn de la mondo. Transdonu Via Reĝa moŝto mian plej humilan bondeziron al Ŝia Reĝina moŝto kaj al Ŝia Altaĝa Imperiestra Patrino. Krome mi restas via fidela anstataŭiganto sur la trono de Via Reĝa moŝto

Esprimante mian altestimon:

don Ĝisorela il Jimmy, sed iomete

mi ektimis, ĉar ankoraŭ en la mondo ne okazis tiaĵo, ĉar orienta bubona pesto estas danĝera malsano, krome tute infekta.

don supreskribita, di Ĝisorela.

 

 

D E K S E S A   Ĉ A P I T R O

 

 

Nun tuj sekvos la turniĝo.

            Mi petas la trankvilon de la leganto, kio cetere estos konstante bezonata dum la daŭro de la horora historio, en kiu fantomoj kaj teruraĵoj svarmas, de tiam, kiam la ŝipo Stanley Up To Date forlasis Honolulu-on, kun kvin taga malfruiĝo. Ĉar tie aperas la heroldo de la teruranta, neelkalkulebla fato.

            Venis la virino!

            Ĉiam komenciĝas tiel! Gardu vin! Atenton!

            La viro kalkulas ĉion kun bone pripensita antaŭzorgemo, precize, difinitive. Kaj tiam venas la virino! Kun mensogoj, havantaj cent kilometran rapidecon po sekundo, spiregante, vortmuelante, mallevinte la okulojn, svenadante aŭ ridetante; subite ŝi venas kaj ruinigas ĉion!

            Poste ŝi eksidas sur tiujn ruinojn kaj pudras sin. Kaj ŝi kondolencas sincere.

            Ni gardu nin de la virinoj! Ankaŭ la plej simplaj, ĉiutagaj nocioj fariĝos konfuzaj, se ni volas klarigi tiujn, rilate virinon. Ni menciu ekzemple la amon.

            Aŭ ni ne menciu ĝin? Egalas. Ni do menciu ĝin. Jen estas ekzemple la amo.

            Kie?

            Pardonon, ke mi interrompas mian direndon, sed ni nun klarigis tion fine. Kie estas la multe menciita amo?! Kiu vidis ĝin? La koncernulo levu sian dekstran prudenton.

            Nu jen?

            Tamen ĝi tre gravas! Ĉar ankaŭ en nia romano aperas tiu aĵo, kaŭzante multe da problemo. La amo ĉiam kaŭzas problemon. Mi do asertas kategorie: amo ne ekzistas! Aŭ pli ĝuste: ekskluzive amo ekzistas. Ni devas paroli pri tio. Ĝi tre gravas, ĉar se ni eliminas el la eblecoj la ideokonfuzon, nomatan amo, tiam ni povas vivi laŭ difinitaj planoj. Kaj kiu asertas, ke ĝi ne gravas.

            Mi!

            Mi asertas ne plenkonscie, ke sinjoro Theo pravis, kiam li konstatis tuj, ke estas malpermesite por li komenci paroladon kun tiu virino, poste li paroladis, sidis, dancis, iradis kun ŝi konstante dum kvi tagoj, en prozo, en kanto, kaj inter ĝemoj. Mi pensas tiel, ke ili eĉ interkisiĝis. Sed post kvin tagoj li konstatis kun kruda rido en sia animo, ke la virino estas mem- kaj pulbikdanĝera individuo, de antaŭ kiu li devas fuĝi.

            Tiam li petis ŝian manon.

            Sed Lilian eldiris la malfeliĉigan vorton ne. Tiel la ŝipo Stanley Up To Date povis ekveturi. La virino estis bela. Ni nur ne serĉu la logikon en ĉio! Klarigo ne estas! La virino estas tia, kiel poezia metaforo. Se ŝi estas bela, nek tio estas problemo, se tiu havas nenian sencon.

 

 

La okazaĵoj nun ekimpetis per tempestas rapideco. Ekveturo: je la 18,20-a horo. Theo inter sinmortigaj pensoj oficiale informiĝas, ke la parenco de la angla reĝo, lordo Hamilton akompanos la ekspedicion.

            Je la 19,40-a horo posttagmeze. Mi ripetas je la 19,40-a horo. Laŭ la Mez-Azia, Amerika, krome laŭ la tempokalkulo de ĉiu mondparto, la ebrieco de sinjoro Wanger potenciĝis mirinda fenomeno, kiel la boreala aŭroro, kiam ĝi disvolviĝas per sia tuta arko sur la nord-polusa ĉielo.

            Tiel konsterniga li aspektas, kiam li elvenas el la stratangula drinkejo kun siaj fiera kandelo, poŝ-birdoj, tenante sian pantalonon ambaŭmane, kaj li iras al sinjoro Theo, havante la plej bluan rondbarbon.

            Je la l9,45-a horo oni elĵetas lin la sepan fojon el la halo, kvankam li aplacias la fidelan amikecon de la ĉeestanta hotelestro, menciante la malnovajn, belajn tempojn, pasigitajn en la bango de Sumbava. Fine sinjoro Theo venas hazarde tien, kaj brakapogas la aferon de sinjoro Wagner. Brakapoginte la ebriulon, Theo sidigas lin en fotelon.

            Ĉiu rigardas tien-reen timeme, ĉar aŭdiĝas konstanta birdo-kvikado en la halo, kaj oni ne komptenas tion.

            Je la 19,56-a horo kaj 7 sekundoj, sinjoro Wagner proponas aĉeti la scienculon, malliberiĝantan sur la ŝipo por 5000 dolaroj.

            Je la 19.58-a horo, sinjoro Wagner ridas krude pri la cent dolara porpono, kaj li volas foriri, sed levinte de sur la planko, oni senpolvigas lin.

            Je la 19,59-a horo kaj unu sekundo, sinjoro Wagner akceptas la cent dolaran proponon senhezite

            La medalo de la golf-esploristoj konvinas sinjoron Theo pri la identeco de Gustavo Bahr.

            Je la 20-a horo kaj 10 minutoj, oni ankoraŭ apenaŭ prepariĝas al la ekveturo. Aŭdiĝas kantado. Vasiĉ rigardas malsupren. La cilindra ĉapelo de sinjoro Wagner ŝanceliĝas sur la akvo kun vibranta lumo, kiel ia malnova buo.

            - Kio nova?! Vi, fripono!… Ĉu nun vi rekons min? Vi ja fanfaronis en ĵaketo. Aŭskultu min! Mi kunportis lignokeston al via mastro. Ĉu vi ne volas aĉeti tolon?

            Kaj li komencis kanti, sed pro ventatako la flamo de la kandelo ekbruligis lian ĉapelon, kiu ekflamis. Li premis ĝin sub la akvon per kutima movo, poste li surmetis la malnovan, nigran feltaĵon denove. Nun ankaŭ verda algo pendis sur lia kandelo.

            Fine la lignokesto estis supre.

            Jam lumas la lampoj, kiam alvenas alia transportaĵo. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela kunportas lignokeston. Neniu scias, de kie.

            Li portigas ĝin en sian kajuton. Freneza homo elvenas el ĝi. Li batas kaj fermas lin en la ŝrankon. Poste li metas en la ŝrankon sian pluvmantelon kaj porcion da kolbasaĵo.

            Dume li batas denove la koncernulon.

            La 24-a horo vespere kaj neniu minuto.

            La ŝipo Stanley Up To Date ekveturas. Muziko, homamaso ktp. La vaporŝipo ŝajnas tri-fumtuba marveturilo de sur la bordo pro la kolosa cilindra ĉapelo de sinjoro Maxbell.

            Lordo Hamilton venis sur la ŝipon, akompanate de eleganta, blankhara sinjoro. Li balancadis sian bone konatan, blondan, studentan kapon al ĉiu, kaj irinte kun sia akompananto en sian kajuton, li akceptis sinjoron Theo.

            Li petas, ke lia ĉeesto sur la ŝipo kaŭzu nenian ĝenatecon, li veturos, kiel simpla civilulo.

            Lia lorda moŝto konatiĝis kun ĉiu. Li ŝajnis iomete embarasita, kiam post sinjoro Maxbell en la nomo de la aliaj esploristoj doktoro Rügen anatomo salutis lin. Kaj la oraĵisto transdonis al li bronzan plakedon.

            - Kiu estas ankoraŭ? – demandis lia lorda moŝto nervoze.

            - Ni havas ankoraŭ unuarangan futbaljuĝiston – respondis sinjoro Theo sen palpebrovibro – kaj tiu eleganta sinjoro kun la lorno. Sokrato Schwacht aŭ Knapp, li estas frenezulo kaj florĝardenisto, laŭplaĉe. Ĝi estas ĉio.

            Sed li eraris.

            Subite aŭdiĝas sono de citro.

            - Sinjoro – flustris Jimmy la Ĝisorela –, mi kunportis Obwelion, ĉar mi ne povas vivi sen ŝi.

            - Homo! Kion faros tiu muzikistino ĉi tie?

            - Ŝi observos la futbaljuĝiston, la ekzekutiston kaj la anatomon dum esplorado, kaj ŝi imitos ilin.

            Sinjoro Theo iomete rifuzis tion kun sia restinta forto, sed poste li komprenis, ke estas nemalhavebla la ĉeesto de dua alkoholisto, sperta pri la gitarludo en la ekspedicio. Kaj li klinis sin antaŭ la persona argumentado de la artistino:

            - Oni ne devas enuiĝi dum la ekspedicio – kveris Ofelia Pepita. – Vi faros la sciencan esploradon pli bone, aŭskultante tangon, kiam mi kantos, diros ŝercaĵojn kaj gitarludos…

            - Ŝi eĉ cigaras – favoris ŝin la fregat-ĉefleŭtenanto, kaj ĝi tute forigis la reziston de sinjoro Theo.

            La ŝipo Stanley Up To Date rapidis al sia celo plenvapore, gaje kaj esperante. Direkto: sudoriento, tempo: la 16,20-a horo. Bonega vespero!

            …Matene iu skue vekis Jimmy la Ĝisorelan el sia lito. Tiu homo estis sinjoro Theo.

            - Ĉu vi aŭdas?! La Ruĝa Vasiĉ pikis per tranĉilo Borck-on, kaj Eŭgeno la Buŝaĉulo eltordis ies dikfingron. La futbaljuĝisto divorcas dis de sia edzino, la ekzekutisto provokis la oraĵiston, neniu scias, kien veturas la ŝipo, ĉar Watson malsaniĝis por nikotinismo pro la fumado de la fortaj cigaroj Virginia, kaj Maxbell ankoraŭ dormas, ĉar li lernis danci tagnon ĝis mateno! Mi…

            …Li ne povis daŭrigi, ĉar malgraŭ la relative trankvila vetero, subite la ŝipo oblikviĝis krakante.

- Ĉu la stiristo freneziĝis?

- Ne – respondis sinjoro Theo kaj aldonis plendinde: - Kion vi faris, vi, rabistaĉo?! Mi povas forĵeti la ekspedicion! Ĉe la direktilrado de la ŝipo staras Ofelia Pepita kaj gitaras!

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:59:33
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
19
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E LA

AL   L A   R E Ĝ O   DE   L A   I N S U L A R O   F E L I Ĉ O,   

A L   A R K I D U K O   S T.   A N T O N I O

 

 

Estimata Reĝa moŝto!

ALMIRA

Reĝa fortikaĵo, duon-etaĝo

 

 

Ni do ekveturis per la ŝipo, kaj tio certe estis malagrabla, ĉar Theo trovis en sia monŝranko la artistinon Ofelia la Kvadratita.

            Tiu fia Wagner, kiu eĉ sin mem kontrabandis sur la ŝipon, ĉar li ne havis kandelon por la vojo revena, pro ties malsekiĝo.

            Kaj ankaŭ la vera scienculo estas en mia ŝranko persone. Kiam li volas elveni, mi batas lin. Li estas Gustavo Bahr.

            Ĝi okazis tiel, ke antaŭ ol la ŝipo estus ekveturinta, mi estis kun Ofelio, kaj mi ekhavis ideon. Ankaŭ Ofelia la Kvadratit veni kun mi! Bedaŭrinde mia mastro, nomata Theo ne volas kunveturigi mian fianĉinon Pepita. Ŝi tre ploris, ĉar dum nia kunesto mi konstante provis persvadi ŝin. Ni parolis kun sinjoro Wagner. Estis bona plano, ke li portos Ofelian Pepita sur la ŝipon en lignokesto, ĉar li havas boaton.

            La fiulo petis pagi dek dolarojn kaj tiun medalon, kiu restis ĉe mi hazarde, kiam li montris ĝin al mi.

            Sed poste informis min Theo, ke li ne komprenas la aferon. Dume li akiris Gustavon Bahr, kaj nun telegrafis la sekretario, ke nun li estas en hotelo sur proksima insulo. Tion sendis la sekretario Torn, kaj tiun scienculon, kiun mi fermis en la ŝrankon per la ŝu-butonumilo. Theo diris, ke mi iru por tiu scienculo, kaj mi portu lin kun la lignokesto en la ŝrankon de mia kajuto, kie nur mi rajtas kontaktiĝi kun li. Ĝi tiel estas sekura. Mi portis kaj terapias la perdiĝintan scienculon en mia kajuto, dum la ekspecidio trovos lin. Mi estas la motoro kaj la kapo de la tuta kaoso. Kaj mi veturis per motorboato sur pitoreskan insulon, kie estis liphara homo, kiu portis jupon, kaj estis videble, ke li ne estas tute normala

            Li estis Gustavo. Ankaŭ la jupo koincidis. Ke li ne havas pantalonon, mi estis ties kaŭzinto, kiam mi fermis lin per la ŝu-butonumilo. Nun mi vidis ankaŭ lian vizaĝon. Nek tio estas pli bela.

            “Ĉu vi estas tiu, kiun la sekretario elĵetis?”

            “Eĉ kvinfoje” – li respondis.

            “Ĉu pro sinjoro Theo?”

            “Jes. Ankaŭ el banko pro li.”

Kaj li rakontis, ke li ne havis pantalonon: Mi diris, ke mi scias, ĉar bedaŭrinde mi vidis tion el la ŝranko. Nun gravas, ke ni iru. Li respondis, ke li ŝatus iomete ĉirkaŭrigardi en Honolulu, ĉar li havas tie propran filon kaj propran pantalonon, ĉar mi sendis ilin al la subŝtofigisto. Mi diris tion ke ĝi estas indiferanta por mi, kaj li povas iri nenien, nur en la lignokeston. Tio ne plaĉis al li. Sed mi diris al li, ke ĝi estos tiel, ĉar ĝi estas la ordono de Theo. Li konstante kriadis, ke mi ne faru tion al li! Li ne toleras ĝin! Jam ŝajnis tiel, ke mi ne povas plenumi la ordonon, sed kio faras Dio; mi subite batis lin je la kapo tiel, ke li tute silentiĝis.

            Ankoraŭ la mateno ne krepuskis, kiam mi metis la ulon el la lignokesto en la bluan ŝrankon. Li provis klami, sed mi atentigis lin, ke ni petas silenton, ĉar se li kuraĝas kriadi ĉi tie, mi komplete ruinigos lin per du samformaj vangofrapoj.

            Dume el la alia, fermita lignokesto elvenis Ofelia, kiu estas mia fianĉino. Kaj ni promenis. Mi vidis, ke la Ruĝa Vasiĉ rigadas ŝin avide. Sed mi diris al li, ke li vane pensas pri ŝi, ĉar ŝi ne estas tia, kiel la aliaj, sed ŝi estas tia knabino, kiu provas ŝin delogi, ties kapon mi platigos per karboŝovelilo.

            Okazis tiel. Ĝis la insulo Kopro mi jam batis ĉiun membron de la personaro per la karboŝovelilo. Estis tiulo, kiun trifoje. Bedaŭrinde ankaŭ la pasaĝeroj!n Nur la kapo de la scienculo Maxbell ne estos batita, ĉar li estas maljuna kaj honesta.

Sed ĝis tiam, ĝis la bonvola revido. Datita, kiel estas sube skribita:

Don. St. James di Ĝisorela, sed

mi fiaskis, ĉar sekvan tagon, kiam mi alpoŝtigis tiun ĉi leteron, jam estis evidente, ke nek la kapo de la scienculo Maxbell faros escepton, rilate la displatigon per karboŝovelilo. Sincere via:

don supre skribita.

 

 

D E K S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

La sovaĝaj kaj timigaj eventoj kun la ritmo de la altiĝanta varmego pliiĝis, kiel la ŝipo plenvapore ĉiam pli proksimiĝis al la Hinda Oceano. Fru-antaŭtagmeze sinjoro Theo flankenvokis sinjoron Wagner:

            - Atentu min! Malnova konato kunveturas, kun kiu vi estis malliberigita antaŭlonge. Nun mi ŝatus, se vi kondutus tiel, kvazaŭ vi ne rekonus lin el Sing-Sing. Vidu, jen tie li venas…

            Lordo Hamilton promenis sensuspekte iom pli malproksime, kaj li tute ne konjektis, ke sinjoro Wagner rekonas lin.
            - Li estas granda friponeto! Sed ni estis malliberigitaj ne en Sing-Sing, sed en San-Francisko. Tio oni multe puŝadas la prizonulojn. Demandu lin, kio estas al Harry la Tranĉilisto? Ĉi tiu homo estis lia bona amiko. Alo!… Bone, bone, mi ne rekonos lin. Kion vi volas?… Vi ĉiam tiradas min.

            Lordo Hamilton haltis konsternite, aŭdinte la “alo”-adon. Kvazaŭ li vidus miraklon, tiel li fiksrigardis la blu-barban, hirtegan homon, kiu ĵus okulumis al li kelkfoje kaj minacis lin per sia montorfingro, sed poste li kaptis sian pantalonon haste.

            Tipa antaŭtagmezo sur la ŝipo Stanley Up To Date: ĝi kargos iom da karbo ĉe insuleto. La motorboato kunportas ankaŭ novaĵon. Quebra, la hispana pirato, vaganta sur la Pacifika Oceano ekscitas maltrankviliĝon per malpli grandaj ribeloj tie kaj ĉi tie, kaj oni jam anoncis precize duonmilionon da dolaroj por lia kapo, sed vane!

            Mallonga interludo kun sinjoro Maxbell, kiu hodiaŭ denove demandas la “kuraciston” maleme. Sed tiu ne volas fari diagnozon kontraŭ sia konscienco por trankviligi la profesoron, sed sinjoro Theo ne volas korupri.

            Sinjoro profesoro Maxbell montris etajn, ruĝajn erupciojn sur sia brako al Sokrato Schwachta aŭ al sinjoro Knapp (laŭ via plaĉo).

            - Mi opinias – diris Maxbell –, ĝi estas sepsemio.

            - Ankaŭ mi vidas tiel… sed ĝi ankoraŭ ne estas certa. Ĉu vi ne sentas vertiĝon?…

            - Ne.

            - Hm… Ĉu vi kutimas promeni antaŭ matenmanĝo?

            - Ne…

            - Ĝi estas antrakso – li diris kaj eklevis siajn ŝultrojn, kvazaŭ kompatante, sed li povas fari nenion.

            - Diru! Ĉu vi ŝercas pri mi?! – kriis la scienculo kolere. – Ĝis nun vi konstatis minimume dek mortajn malsanojn ĉe mi!

            - Jes, ĝi okazis tiel. Estas nekompreneble, ke vi ankoraŭ vivas. Kaj mi demandas: kial?… – Turninte sin, li apogiĝis al la balustrado gemute kaj klarigis babilante: Via malsano, sinjoro, estas malofta kaj nekuracebla: la scienca mondo timega ĝin laŭ la nomo paralokala molestito. Laŭ la fama scienculo, sinjoro Aŭrelo Pincetta, el Oksfordo tian homon, kiel vi, estus plej bone liberigi de la suferoj per bone direktita injekto.

            Kaj li rigardis plezure en sian lornon. Li ĉiam rigardis en la tubon kun plezuro

            Maxbell kuregis al Jimmy la Ĝisorela kriegante.

            - Via kuracisto estas ekzekutisto! Ĉu vi komprenas?

            - Tial, ĉar iu estas ekzekutisto, li povas esti kuracisto – diris Jimmy la Ĝisorela timeme, ĉar li pensis, ke Maxbell divenis la trompon.

            - Tiu homo ne estas sperta pri sia profesio!

            - Eble li tamen estas sperta pri tio – li respondis objektive. – Onidire nur lia kaŭĉuka manumo kaŭzis la problemon.

            Tiu respondo definitive elĉerpis la paciencon de Maxbell, ĉar li pensis ĝin tute idiota. Furioze li rapidis al siaj instrumentoj. Dume sinjoro Rügen en la salono vangofrapis la oraĵiston pro Ofelia Pepita.

            Mi diras, ankaŭ ĝi ŝajnis gemuta, kutima antaŭtagmezo, kiel la aliaj. Tiam sinjoro Theo ektuŝis la ŝultron de Jimmy la Ĝisorela.

            Li ankoraŭ neniam vidis sian mastron tiel pala.

            - Alvenis radiogramo el Honolulu – diris sinjoro Theo raŭke. – Sinjorino Gustavo Bhar mortis. Ŝi volis veni per aviadilo, kaj… survoje.

            - Sinjoro – diris Jimmy la Ĝisorela mallaŭte. – Vi scias, ke mi ne estas superstiĉa, sed mi nun returniĝus plej volonte.

            …Kaj li pensis pri la ŝipo Brigita. Li forsilentis tiun sian aventuron antaŭ sinjoro Theo.

            La milionulo jam ne ridetis pri la naiveco de la fregat-ĉefleŭtenanto.

            La glata, senlima oceano scintilis en belega sunbrilo, la ĉielo estis super ili serena, cejan-kolora, kaj tamen:

            Jen estas la Morto!

 

 

D E K O K A   Ĉ A P I T R O

 

 

Komenciĝis…!

            Unue nur la tondro de etaj, sinistraj antaŭsignoj, poste la fulmofrapo de la fato batis en rapidaj sinsekvoj.

            Jimmy la Ĝisorela, komisiita de Theo, devis entrepreni, ke li diros takte la morton de sinjorino “Gustavo Bahr” al la edzo. Unue do li skribis nur tiom en la letero, enŝovita ĉe la malsupra parto de la ŝranko:

            “Ĉu vi bonvolas scii, altestimate, ke ni ricevis la informon; sinjorino Gustavo Bahr ekveturis el San-Francisko, kaj poste ŝi venos per aviadilo el Honolulu. Subskribito.”

            “Mi ne sciis. Ŝi estas hero virino. Ŝi imponas al mi. Diru do, ĉu vi ne forlasos min eĉ por minuto spiri freŝan aeron, vi, fiulo?”

            - Cinika ulaĉo – murmuris Theo, kiam li informiĝis pri la respondo.

            La dua letero estis taktoplena preparo de la okazaĵoj:

            “Mi havas la feliĉon sciigi vin, ke ni informiĝis: ke sinjorino Gustavo Bahr malsaniĝis en la aero, kien vi ne rajtas iri, ĉar mi satras ĉi tie kun basono.”

            Respondo:

            “Se vi retenos min eĉ plu, tiel mi malbenos vin, ke ankaŭ vi malsaniĝos! Insolentulo!”

            Nu, alvenis la tempo, diri la veron.

            “Mi legis viajn altestimatajn malbenojn, kaj nun mi havas la feliĉon informi vin, ke estus forta. (Tio ne malutilas ĉi tie.) Nun alvenis radiogramo, laŭ kio vi havas la feliĉon kun estimo sciiĝi: sinjorino Gustavo Bahr survoje pro malvarmumo mortis.

            La respondo estis nekomprenebla kaj surpriza:

            “Mi bedaŭras la kompatindulinon. Se vi farus tiun komplezon, ke vi donu al mi iom da salamo. Mi abomenas manĝi ĉiam bovoviandon. Komprenu tion, mi petegas!”

            Lia nekredebla senkoreco indignigis Jimmy la Ĝisorelan tiom, ke tiun tagon li donis al la malliberulo de la ŝranko nek manĝi, nek trinki. Kaj posttgmeze li endonis al li biblion en la ŝrankon.

            - Vi estas degenerinta, sendia homo! – li diris kategorie. – Prefere preĝu por la animo de la kompatinda virino!

            - Mi preĝas – respondis la pordisto malesperiĝinte –, sed donu salamon al mi. Mi ne povas manĝi la bovoviandon…

            Tiam Jimy la Ĝisorela surverŝis lin per kruĉo da akvo.

            La kompatinda pordisto ploris amare kaj viŝis siajn larmojn per la litkovrilo. Se li estus sciinta tion, li tute ne estus veninta ĉi tien. La pantalono kaŭzis ĉion, kiun oni hazarde perforis per la stampilo de la banko sub pakumpapero.

            Vespere okazis la fatalaj eventoj per tempesta rapideco.

            Multaj steloj brilis, ankaŭ la akvo disiĝis per stranga, helverda ardo ĉirkaŭ la ŝipo, kaj longe irizis malantaŭ ili la scintilo de la kirlitaj bestoj, kaj la vento kunportis melodion de fore.

            Sinjoro Wagner kantis la komencan arion de la Verda Aso el la opero Bajazzo, kun profunda malĝojo, ĉar oni fermis lin en terpom-deponejon, ĉar oni ne toleris plu, ke posttagmeze la edzino de la futbaljuĝisto jam svenis la kvaran fojon. Sed kiu povintus konstraŭstari en la situacio de sinjoro Wagner, kiam li ekvidis sian iun malnovan amikon, li disetendis siajn brakojn por ĉirkaŭpreno?

            Kaj sinjoro Wagner ne plu povis fari tion!

            Ofelia Pepita sidis apud profeosor Maxbell kaj ludis sur sekstanto kortuŝite.

            - Kiel bela vespero estas… – flustretis la artistino. – Ĉu vi neniam aŭdis, ke estas tiuloj, kiuj elektas stelon?

            - Jes, mi aŭdis – kapjesis la profesoro. – Ĝi okazis al Arkimedo. Li deklaris pri la steloj, ke oni elektu punkton en la spaco, kaj li formovos la teron el ties loko. Tiu punkto estas elektebla kie ajn. Ĝravas, ke ĝi estu fiksa.

            - Prave – kapbalancis Ofelia –, grvas, ke ĝi estu fiksa, sed se oni ne havas kromsalajron, nek tio estas bona. Ni elektu stelon… – Post mallonga paŭzo ŝi ankoraŭ flustris tion: - Mi jam elektis.

            La moroza ombro de Jimmy la Ĝisorela atentis ilin el malantaŭ la ventoltubo. Tiam okazis, ke la Ruĝa Vasiĉ enpaŝis en la kajuton de la milionulo rezolute:

            - Sinjoro! La personaro estas tre nervoza. Ni aŭdis, ke mortis la edzino de la profeso.

            - Nu kaj?

            - Kaj nun iu buŝharmonikas ĉi tie!

            Ĝi komenciĝis tiel.

            La personaro kolektiĝis en malgrandaj grupoj. Ia maltrankvilo streĉiĝis sur la ŝipo. Nervozaj, raŭkaj voĉoj diskutis. Theo rapidis kun Vasiĉ al iu grupo.

            - Mi aŭdis la harmonikon – stridis Petters kun sia senvoĉa parolo. – Kaj ankaŭ Tendenulo la Fervora!

            - Mi staris ĉe la malsuprenirejo de la ŝtuparo – diris Tendenulo la Fervora kaj elprenis kelkajn, etajn najlojn el siaj dentoj –, ĉar li muntis draton kun Vanek la Dornhara. Dornharulo iris en la kuirejon por io…

            - Mi elportis hakilon de tie.

            - Okazis tiel – daŭrigis Tendenulo la Fervora –, ankaŭ mi manĝis el tio, aŭ ankaŭ mi rigardadis la hakilon, kaj dume mi ekaŭdis la buŝharmonikadon el la ilarejo.

            Decidkarakteraj, maltrankvilaj matrosoj ĉirkaŭis Theo-n… Ili malfermis la ilarejon, kaj kiel ili antaŭe konjektis: nenio.

            - Fine ja vi ne estas infanoj, ke vi ektimu pro ĝi! – li diris tion kun malmulte da konvinkiĝo.

            - En la zono de la Verda Vizaĝulo neniu estus miranta, se la mortinta edzino de la profesoro estus veninta ĉi tien… – diris Borck.

            - Kiu ekscitos maltrankvilon per timigaj misinformoj – diris Watson malvarmkondute –, tiu bladaŭ renkontos la animon de la edzino de la profesoro. Mi havas dekdu kuglan rapidpafan, kanelitan revolveron por tia vojaĝo.

            - Kaj cetere! – kriis Jimmy la Ĝisorela, ĉar li sciis bone, ke ili timiĝas ekskluzive de mortinta homo, ili do timos Watson-on nur tiam, kiam ili jam mortigis lin. – Pasintjare ĉe la Kabo de Bonespero mi navigis kvarfoje preter la ombroŝipo de Morton la Kriptokapa, sed neniu ektimis, kiel vi; sed tio estas vera, ke tie ni neglektis la kor- kaj nevomalsanajn spickomercistojn dum la dungo de matrosoj.

            Kiam li finis sian mallongan kaj specialan oratoraĵon, la tuta societo malrapide forŝteliris, kaj sinjoro Theo, kiu en kelkaj aferon ne konsentis kun la ekspliko de la antaŭe parolanto, sed li komprenis, ke estas plej bone efiki ĉiuspecan socitavolon per konvena, psika rimedo.

            - Sed – diris sinjoro Theo mallaŭte apud ili – iu tamen ŝercas per buŝharmoniko ĉi tie.

            - Mi ne estas superstiĉa…

            - Ĝi nun jam estas tiel kalara, ke ni ne plu devas pruvi tion. Unuavice ni bele, nerimarkite traserĉos la ŝipon.

            Ĵus ili estus ekirintaj, kiam kun sia konsternige enkaviĝinta flanko, tre malproksime, kie la rando de la maro, kiel turniĝanta telero, ĝuste grandarke leviĝis, kun siaj nekredeble kadukaj ripoj aperis ŝipo, blanciĝanta, kiel kafmuelilo. La ŝipo Sinjoro Wanger!

            Oni mallongigis ties nomon, kiu nun jam fariĝis mondfama, kiel absurdaĵo. Ili rapide atingis ĝin, kiu havis kelktagan avantaĝon.

            La kadukiĝintan helicon ili antaŭos per grandega distanco post kelkaj horoj, kaj ili preteros ĝin por ĉiam, tio certas.

            Sed Vanek la Dornhara, la astma Petters kaj Tendenulo la Fervora rigardis longe al la ŝipo Sinjoro Wagner iom post iom forviŝiĝanta en la malproksimo de la tremantaj vaporoj. Poste ili rimarkas Jimmy la Ĝisorelan, kiu ĝuste nun staras sur la kapitano ponto antaŭ Watson, sed kun malfermita buŝo li fiksrigardas al la forviŝiĝanta rando de la maro, en la lontanon, kaj lia vizaĝo estas sensanga.

            Nur ili scias, ke la antaŭdiluva pantoflo, ali-farbita per la komika nomo, efektive estas la ŝipo Brigita, la pesto-ŝipo.

 

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:00:12
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
20
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

 

 

Sekvan tagon sinjoro Theo interkonsiliĝis kun Jimmy la Ĝisorela. La atmosfero, eĉ inter la pasaĝeroj estis senteble prema sur la ŝipo.

            La oraĵisto diris maltrankvile al Jimmy la Ĝisorela, ke malmultas la savboatoj, kaj li tuj vidis tion. La respondis estis mallonga kaj forte karakteriza, sed ne priskribeble efika. Venis en la kapon de doktoro Rügen, ke li ne preĝis depost sia infanaĝo, kvankam li estis vere diotima homo. Nur Sokrato Schwachta aŭ Knapp (laŭ via plaĉo) maltrankviligis sian ĉirkaŭaĵon kun sia proza kvieto. Li iradis ĉe la balustrado en ĉiam pli elegantaj kaj akrakoloraj, angla raglano, kvadratita, kamlota ĉapelo, kaj en tute flavaj, blindige brilantaj ŝuoj, kun ĝuo rigardante tra sia lorno la densan nebulomuron, starantan senpere apud la ŝipo.

            Laŭ Maxbell famekonta scienculo Du Bois Reymont vere tre kredis la fantomojn, kaj li korespondadis kun Haeckel pri tiu temo. Sed laŭ Haeckel, se tamen ekzistas fantomoj, oni povas meti ilin en bokalon laŭ la leĝoj de fiziko, logiko, matematiko kaj kemio. Aŭdinte tion, Ofelia Pepita proponis malfermi ĉiun konfitaĵon sur la ŝipo, por ke ne estu fantomoj, kaj fine ili faru boleon, poste, se oni volas danci tangon, ŝi ludos citron. Ĝi tamen estas pli bona, ol la buŝharmoniko.

            Vasiĉ kun kelkaj junuloj interkonsiliĝis sur la interferdeko. Maltrankvilo vibris en la aero, ekscita kaj stranga.

            - Nun estas aparta malbeno – diras sinjoro Theo –, ke la scienculo du gradojn preter Tsiui kondukas nin al la Suda poluso. Kaj precizege, ĉar li havas tiajn instrumentojn, kies fabrikadon li kontrolis.

            - Mi jam helpis pri tio – konfesis Jimmy la Ĝisorela. – Ni navigas rekte al Tsiui, ĉar li havas tiun pazan, platinan objekton, kaj mi aranĝis pere de drato, ke ĝi montru du gradojn erare. Kion mi fabrikas, tion li ne povas kontroli.

            La ferdeko baldaŭ silentiĝis. Sinjoro Theo eniris en sian kajuton, sed li ne enlitiĝis.

            Li volis rigardi en la okulojn de tiu fantomo sola!… Damne… Surpreninte sian pluvmantelon, li ŝovis revolveron kaj elektran manlampon en ties eksteran poŝon. Poste li eliris. Kie povas kaŝiĝi nerimarkite iu sur la ŝipo? Jen estas la demando! Li denove malsupreniris en la bilĝon, kie d-ro A. Winter malaperis tiun abomenindan tagon. Ankaŭ nun staris la lignokestoj, la sakoj kaj la dokumentŝranko same.

            Ĝi certe estas ĉi tie… Li sciis bone: la solvo latentas ĉi tie en la malluma, muta bilĝo.

            Li klake ekfunkciigis la poŝlampon.

            Larĝa lumstrio trakuris ĉion. La riparo… la lignokestoj… la dokumentŝranko… Nun li aŭdis mallaŭtan buon…

            - Kio ĝi estas?

            Ja nevidebla mano jam lasis libera A. Winter-on. La ŝranko estas malplena! Kaj tamen! Ĝi ripetiĝis…

            Li iris tien… Li turnis rapide la ŝlosilon, kiu ankaŭ nun etis en la seruro, kaj li malfermis la pordon.

            La lampo falis el lia mano!

            …En la dokumentŝranko, duonmorte kaŭris la geografo Gustavo Bahr malesperiĝinte…

 

 

D U D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

Sinjoro Theo mansvinge venigis matroson al si sur la ferdeko.

            - Suprenportu mian dokumentŝrankon el la bilĝo, ŝajnas, ke ŝimo ekkovris ĝin! – ordonis Theo.

            …Kaj fine post tiom da peripetio kaj laŭ tiel nekredeble komplika maniero; Gustavo Bahr vere estis en la ŝranko de tiu juna milionulo, kiu ekveturis iun tagon por serĉi lin, spitante eĉ kontraŭ la morto.. Sed nun evidentiĝis la sekvaj:

            Gustavo Bahr akiris tiom da mono de la entrepreno de la polvosuĉiloj, ke li povis veni en Honolulu-on per aeroplano. Sibite, kiam li promenis en la haveno, afabla frenezulo falis al lia kolo, kisante kaj brakumante lin, ĉar tiu pensis rekoni en Gustavo Bahr iun sian malnovan amikon, kun kiu li pasigis neforgeseble familiarajn tagojn en la relegaciejo de Tokio.Gustavo Bahr feliĉe konsideris tion miskompreno, kiam li eksciis, ke la kara krieganto estas la ĉefdirektoro de grandega ŝipkompanio! La scienculo menciis, ke li malfruis al la ŝipo Stanley Up To Date, kaj li ŝatus suriri ĝin sekrete, sed tiel, ke li parolu nur kun ties posedanto, kun sinjoro Theo. La kriegante babilanta fremdulo tuj diris, sinjoro Theo estas lia malnova, bona amiko, eĉ lia parenco, kaj ili pasigis longan tempon kune en pluraj prizonoj, pri kio Gustavo Bahr nun deklaris sincere, se li estus sciinta tion pli frue, li neniel partneriĝus kun la milionulo. Do tiu parenco de sinjoro Theo entreprenis sekrete surŝipigi lin sur Stanley Up To Date, tiel li kaŝiĝis en lignokesto sur la bordo. Poste li vane porvis elveni de tie. Kvankam li jam sciis ankaŭ tion, ke oni portis lin sur alian ŝipon. Sed li divenis tion malfrue! La fermoplato de la kesto ne estis fermita, sed iu konstante estis en la proksimo, kaj ĉiufoje, kiam li provis elveni, oni tuj vagofrapis lin, tiel li ĉesigis ĝin post iom da tempo. Baldaŭ li rimarkis, ke neniu restadas en la bilĝo, sed oni metis pezan keston aŭ io similan sur la klappordo, ĉar li ne povis malfermi ĝin. Poste iun nokton eble iu ŝtelumis sur la ŝipon. Li proksimiĝis kun singardaj paŝoj. Fine la ŝtelumanta homo subite diris: Disinjoro!… kaj li forkuregis, tute ne atentante pri tio, ke li faras bruon. Tiam la profesoro forlasis la malgrandan keston, en kiu li praktikis sian akrobataĵon, laŭditan fare de sinjoro Wagner, kio fierigas lin. Sed eblas, ke li neniam plu povos rektiĝi, kio en lia aĝo jam estas neglektebla. Li do grimpis de sur la ŝipo, kaj per iu sampano, ĉirkaŭe restadantaj li remis al la ŝipo Stanlej Up To Date. Tie li suprengrimpis sur kablo kaj ŝtelumis en la deponejon. Li atendis, en la dokumentŝranko, ke sinjoro Theo fine venu por li. Hieraŭ, eble la diablo estis, ĉar li aŭdis nek paŝojn, iu ferme turnis la ŝlosilon en la seruro, kaj li jam agoniis, kiam la milionulo liberigis lin hodiaŭ.

            - Diru al mi – flustris Theo –, pro kio timiĝis la enŝteluminto en la bilĝo?

            - Eĉ konjekton mi ne havas. Lignokestoj estis ĉie. Kaj mi vidis nur tiom. Krome kelkajn tute grandajn vangofrapojn.

            - Ĉu vi ne scias, kiel nomiĝis tiu ĉi ŝipo, antaŭ ol ĝi ricevis la nomon Kio Nova, Sinjoro Wagner”?

            - Kian nomon havis la ŝipo? – demandis la profesoro timiĝinte. – Vi ŝercas!

            - Ne. Ĝi nun estas la sensacio de la epoko de teknokratio. La nomo de la ŝipo, sur kiu oni tenis vin en mallibereco, estas Nu Kio Nova, sinjoro Wagner.

            La profesoro side refalis kaj flustris anime rompiĝinte:

            - Sinjoro, estas malpermesate, ke tio evidentiĝu… Jam eĉ tio estos timiga, se la verkistoj de mia aŭtobiografio skribos mian historion sub la titolo: “Tra fajro, infero, maroj en dokumentŝranko!” Sed mi demandas vin, kiel oni opinius pri la vivo de Kolumbo aŭ pri tiu de Peary, se ties iu fama ĉapitro tekstus jene: “NU KIO NOVA, SINJORO WAGNER EN LA REGIONO DE LA ETERNA NEĜO!”

            - Tute maljunaj profesoroj kaj junaj artistinoj prijuĝas ĉion tra sia vanteco. Kaj dume vi havas nek konjekton, en kia terura situacio mi estas. Ĉar sur tiu ĉi ŝipo…

            - Sinjoro! Ne daŭrigu! Mi diros unu vorton, kaj vi komprenos, ke mia situacio estis multe pli terura. – Li leviĝis, kaj ektremante nur pro la rememoro, kaj eĉ pli hirtigante siajn hirtajn harojn per siaj fingroj, li flustretis tion: - Sur la ŝipo, kie mi estis en lignokesto… nokte fantomo buŝharmonikis!

            - Estas varme… – diris sinjoro Theo post stranga paŭzo, kaj montrofingre li iom vastigis duoncirkle sian kolumon, kvankam ĝi ne estis strikta! Sed ŝajnis ĝena, ke nur tre longa kaj mallarĝa kajutŝranko estis je la dispono de la profesoro por loĝi.

            - Sinjoro… – li flustris en dilemo – mi havas nenian seriozan problemon pro la lignokesto. En mia aĝo vere ne gravas iam rektiĝi, sed se mi staros longe en la mallarĝa ŝranko, mi neniam plu povos klini min, kaj ĝi kaŭzus mian pereon. Temas pri mia vivpano…

            - Mi bedaŭras. Se vi ne estus baniĝinta tiun tagon, tiel vi nun povus loĝi sinjore en la blue emajlita ŝranko, kiun mi mebligis tiel bele por vi, kiel sekretan rendevuejon.

            - Estis tie enkonstruita radio… – li flustris kun plendinda voĉo. – Kaj kiom da salamoj… Tiu baniĝo faris min mizera, kaj fine mi mortos pro tio. Sinjoro! Neniu diru al mi plu, ke la pureco estas duono da sano! Mi fariĝis la viktimo de la higieno!

            Sed nun la Ruĝa Vasiĉ anonciĝis kun modesta frapetado, kaj tiel riskante la pluan karieron de la profesoro, li devis enpaŝi en la korpostriktan, preskaŭ bone fasonitan ŝrankon, kaj estis bonŝance, ke li staris en ĝi, tiel fizike estis neeble, ke li falu, eĉ se li mortus, ĉar la Ruĝa Vasiĉ raportis per timeme gapanta, malcerta kaj mallaŭta voĉo:

            - Sinjoro Theo… ni devus fari ion, ĉar iu buŝharmonikas ĉi tie…

 

 

DUDEK UNUA ĈAPITRO

 

 

Dume okazis simile fantomeska sceno en la kajuto de Jimmy la Ĝisorela tiun enigman, noktan horon, kaj eble tio formas la ŝipon eĉ pli simila al frenezulejo, ol tia ĝi jam estis ĝis nun. La antaŭaĵoj de la evento komenciĝis ankorŭ dum la fur-posttagmezaj horoj, kiam sinjoro Theo ne trovis la veran profesoron kaj decidis provi fini la vojaĝon. Li elŝipigos la profesoron ĉe iu proksima insulo (el la ŝranko de Jimmy la Ĝisorela), kaj li trovos lin. Egalas! Oni senmaskigu lin... Nun temas pri la vivo de homoj. Eble eĉ pri pli multe!

            Li venigis Jimmy la Ĝisorelan.

            - Atentu min! Vi ricevos kvin mil dolarojn, se vi entreprenos surbordiĝi, kaj se okazos problemo, vi surprenos la skandalon, vi ne estos punita pro tio.

            - Ĝis estas detalaĵo.

            - Gravas, ke vi estos surbordigita pli fure. Nun atentu: Vi kaj Gustavo Bahr enfermiĝinte en la ŝrankon, provu tiun scenon, kiel tiun kun Livingstone.

            - Kia ĝi estu?

            - Gustavo Bahr scias, kion diri. – Nun notu tion bone, kaj provu ludi ĝin kun li. Sur la bordo, kien ni metos vin nokte, la profesoro atendos vin antaŭ la tendo de indiĝeno. Kiel iam la kompatinda Livingstoen en la regiono de Kongo Stanley-on. Vi alpaŝos lin dirante: “Se mi ne eraras, ĉu vi estas sinjoro Gustavo Bahr?” Tiam li respondos: “Jes…” Vi diros ian tiaĵon: “Mi dankegas Dion, ke mi trovis vin…”

            - Mi rimarkas, ke la dialogo estas sufiĉe origina. Kaj kiu estas Livingstone?

            - Alia scienculo, kiu mortis jam delonge en Afriko, sed unue li malaperis, kiel Gustavo Bahr.

            Jimmy la Ĝisorela jam apenaŭ atendis, ke ĉio silentiĝu sur la ŝipo. Malrapidirinte en la kajuton, li fermis ties pordon kaj ellasis sian kunvojaĝanton el la unuaklasa ŝranko.

            - Diablo forportu vin ĉiujn – diris unuavice la fama homo, iom pale, kaj svingante siajn membrojn, kiel reviviĝinta, intersezona mantelo, ĝojanta, ke fine ĝi povas pend-etendi sin. Eĉ nun li portis la loz-materialan litkovrilon. Tiurilate karakterizis lin imila anarkio, kiel sinjoron Wagner.

            - Nun ne diru vian propran tekston. Atentu min! Ni metos sur la bordon. Vi sidos en la tendo, mi alpaŝos vin kaj demandos vian nomon, vi diros: “Jes”, mi respondos: “Dio benu vin.”

            - Ĝi estas idiotaĵo.

            - Tio certas. Sed dungito ne kritiku. Kaj okazis la mondfama sceno jene:

            Jimmy la Ĝisorela, kvazaŭ nun alveninta, rapidis al la ŝranko.

            - Ho! Bonan matenon! – li salutis la pordiston, kiu staris tie leĝere, sed en pozo, dece al mondfama homo, vestita per litkovrilo, metita sur liajn ŝultrojn. – Estas bone vidi vin! Ĉu vi estas Gustavo Bahr, la malaperinta, geografa profesoro?

            Sekvis surpriza respondo.

            - Ne. Mi estas Livingstone.

            Jimmy la Ĝisorela kaptis sian kapon ambaŭmane pro kolero:

            - Vi estas azeno! Ĝi estas alia teatraĵo! Li malaperis ĉe Kongo, kaj tiookazis tre longe, kvankam ankaŭ li estis malsana homo. Nun ne intermiksu ilin! Diru vian propran nonom! Do: kiu vi estas?

            La alia eklevis sian ŝultron, kvazaŭ li ne povus helpi la aferon:

            - Kredu min, nek por mi estas agrable, sed mi nomiĝas Baruch T. Livingstone. Se vi volas, mi povas diri ankaŭ pseŭdonomon, sed ĝi estas la stato de faktoj – defendis sin la pordisto de Pacioci.

            - Ĉu vi jam malaperis foje ĉe Kongo? Ĉu vi ne la unuan fojon faras tiun trompon?

            - Antaŭ dudek jaroj mi vere malaperis, el Bostono, ĉar la patro de juna vendistino serĉis min en la urbo kun ŝargita revolvero.

            La vivin de Livingstone savis hazarda bonŝanco: sinjoro Theo enpaŝis en la kajuton kaj liberigis lin.

            Li jam estis bula.

            - Tiu fripono faris idioton el mi! – kriegis la fregat-ĉefleŭtenanto.

            - Sinjoro… – ĝemetis la pordisto – je kio mi ĵuru, ke mi estas Livingstone?

            - Tiu homo vere estas Livingstone – klarigis la milionulo la aferon.

            - Ĉu vi do ne mortis ĉe Kongo?

            - Mi rakontos ĉion, nun venu, ĉar mi volas paroli kun vi.

            Jimmy la Ĝisorela sekvis lin maltrankvile. La pluvo kaj la vento ĉesis. Estis belega nokto.

            - Kio okazis?

            - Nenio grava. Watson estas fripono.

            Estis malluma nokto. Kaj la malgranda vaporŝipo veturis plenvapore for de la civilizacio, al ĉiam pli svaga, mistika kaj minaca sorto…

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:00:43

 29   10   2/3页   首页   1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询