7
En serena sunbrilo sidadis la pasaĝeroj dum la matenmanĝo. La maato anstataǔgis la kelneron.
Ĉar Jose kiam enpaŝis en la restoracion kun sia larĝa rikano por akcepti la mendojn, la delegitoj de la pasaĝeroj aperis ĉe la kapitano kaj energie postulis tuj forigi la kelneron el ili proksimo.
- Sed kial?
- La kelnero ĵetis ĉiun mortinton en la akvon.
- Mi petas pardonon! Ja estis nur unu mortinto.
- Egalas! La kelnero ne rajtas priservi nin, se li vestis mortintojn nokte.
Kion povis fari la kapitano?
La sinjoroj postulis la kapon de Jose, li devis plenumi ilian deziron. Baldaǔ aperis alia delegacio, la delegitoj de la personaro:
- Ni ne dormos kune kun Jose – ili diris rezolute.
- Kanajloj! Ĝi estas ribelo!
- Eĉ tiam ni ne dormos kune kun la hispano!
Kion povis fari la kapitano?
La popolo postulis la kapon de Jose, li plenumis ilian deziron.
Fine la duoble senkapigita kelnero vizitis kapitanon Wirth persone.
- Sinjoro kapitano! – diris Jimmy la Ĝisorela timiĝinte. – Mi plenumis vian ordonon, kaj nun mi iradas sur la ŝipo tiel, kiel Kaino, portanta stampon sur sia frunto.
- Ne laboru! Vi ricevos vian tutan salajron. La problemo kvietiĝis, tio gravas!
- Sed ankaǔ mi bezonas kvietan lokon, kie mi povus klini mian kapon por dormi. Ankaǔ Kaino estus atendita tion en la sama situacio, kiel la mia!
- Ni havas malplenan unuaklasan kajuton…
- Kiun?! – li demandis kun ekbrilantaj okuloj. Ĝis nun lia plej dezirata sopiro estis, iam vojaĝi kiel unuaklasa pasaĝero.
- Kompreneble ĝi estas la kajuto de sinjoro Gould, mortinta inter malbonŝancaj cirkonstancoj… Ĉu vi havas ian problemon?
- Ne, mi nur iomete surpriziĝis.
- Ĉu vi timas?
- Tute ne – li respondis subite, ĉar li ekhontis. – Mi tre dankas.
Tiel la problemo, kaj Jimmy la Ĝisorela momente kvietiĝis. Komence ŝajnis tiel, ke la maato ne anstatraǔas bone Jose-on, sed poste la mult-infanaj familiestroj vidis trankviliĝintaj, ke ankaǔ li verŝas parton de diversajn saǔcojn sur la pasaĝerojn.
Kaj la infanoj denove ridis dolĉe.
Eble pro la gaja sono de la altaj, feliĉaj voĉoj, sed eblas, ke sen ĉiu instigo, pro privata diligento, la bona, olda sunbrilo sekigis la ferdekon.
Oni estis post la krizo de la lastaj reaperantaj simptomoj de la opio-dekutimigo. Dum la serena, bel-vetera antaǔtagmezo, nek la plej malkuraĝaj pasaĝeroj povis panike timi. La ŝipo veturis kun plena rapideco al la bordo. Ĉiu manĝis bonapetite en tiu tago, unue post longa tempo.
La ridetante salutanta kaptiano kaj la afabla Palmerston paroladis kun la gastoj, sed nur tiel, kvazaǔ ankaǔ ili estus pasaĝeroj.
- Kian problemon vi havas, sinjoro? – li demandis sinjoron, portantan kompensas-turbanon.
- Hieraǔ mi havis kapdoloron, kaj pirozo turmentis min.
- Ĉu hodiaǔ?
- Ĝi mildiĝis… apenaǔ… Mi jam tute ne sentas doloron! Mi estas d-ro Hillar el Bostono. Sed mi havas eĉ nun fortan pirozon.
- Mi tre ĝojas, profesoro Palmerston. Mia nevino loĝas en Bostono. Ŝi la edzino de senatoro Ewering.
- Ĉu sinjorino Ewering? Mi konas ŝin bone. Mi sentis la pirozon eĉ hodiaǔ post la matenmanĝo…
- Ĝi estas bonega. Kian kontakton vi havis kun la karmemora Ewering?
- Sinjoro kapitano – lamentis la virino el Ŝtokholmo -, hieraǔ miaj barkoj kaj kruroj akre doloris.
- Ankaǔ la miaj. Post iom da aĝo ĝi ne estas alie.
Poste ili faris nenion alian ol palpi la orelradikon kaj glitigi sian manon de la nuko ĝis la kolo de ĉiuj pasaĝeroj
La infanoj bonhumore ŝriketadis.
La kapitano kaj la porfesoro vizitis ĉiun parton de la ŝipo, kaj se iu plendis pri doloro, ili respondis malgaje, ke ankaǔ ili suferas pro similaj simptomoj.
Sekvan tagon tagmeze jam denove regis gaja humoro sur la ŝipo Honolulu-Star. Ankaǔ la pasaĝeroj mem ridis pri la afero.
- El via taglibro – diris la kapitano al la kuracisto – klare evidentiĝas, ke okazis misdigesto aǔ antaǔtempesta malbonfarto sur la ŝipo.
- Ĉu… la mortinto?
- Li ne estas la unua malsanulo, kiu mortas dum marveturo.
- Kion… ni devas fari?
- Vespere donu al ĉiu sufiĉe grandan dozon da opio, ĝi mildigas la digestrorganojn, kataremajn, kaj la timuloj ekdormos pro tio.
…La pasaĝeroj obeeme prenis la medikamenton, dozigitan el la opiujo, kaj sekvan tagon ili ĉiuj plendis pri ofta singultado.
Sed ĉesis la pirozo de la advokato.
8
- Kiam vi komencis vian vagabondan karieron?
- Ĝi estas familia malsano. Ankaǔ mia patro estis tio.
- Mi permesas al vi en la eksterodinara ondofrapado eksidi en mia ĉeesto. Ĝi estas granda favoro, sed mi donacas tion ne kiel konstantan privilegion, nur tial, ĉar via ekvilibro momente bezonas tion.
- Dankon, sinjoro Irving.
- Vi havas esceptan favoron ĉe mi, grand-pugna fremdulo, kaj nun rakontu pri la havenoj, pri la fortaj kaj kapricaj homoj, similaj al vi.
- Ĉu vi ne klarigus anticipe, sinjoro Irving, kiu vi estas?
- Nu neglektu tion.
- Kiel bela vorto estas neglekti. Mi ankoraǔ neniam aǔdis ĝin. Kvankam mi konas ties signifon.
- Kiel oni diras ekzemple en vi ĉirkaǔaĵo, kiam iu faras tiaĵon, kio ne plaĉas al la aliaj?
- Senvorte oni batas tiun homon je la kapo. Ĝi signifas firman malaprobon. En la haveno ĉio estas alie… Tie ekzistas specilaj reguloj, kiel en la kartludo. Sed la vagabondoj ne rekonas tiujn laǔ la dorsa flanko.
- Ĉu ili do estas tiaj… vaguloj, kiuj dormas sur la kampoj kaj landvojoj?
- Estas granda diferenco! La havena vagabondo malestimas la landvojajn vagadulojn.
- Kio estas la diferenci inter ili?
- Grandega! La havena vagabondo veturas per ŝipo. Inter Batavio, Hamburgo kaj en la tuta mondo. Nek pro Dio piede.
- Ĉu la landvojaj vagaduloj?
- Ili ne estas veturantaj per aǔtomobilo. Tio estas la diferenco estas inter ili, kiel la diferenco inter la privataj aǔtomobilisto kaj piedirantoj.
- Kien vi iros… en Singapuro, se vi alvenos tien?
- Al miaj amikoj. Ekzemple en la restoracion, kies nomo estas Kvar Gajaj Kadavrolavistoj. Nederlanda kuirejo, sveda punĉo! Angla malvarmsango!
Sinjoro Irving sidis sur la tablo apud la samovaro. La gasto okupis lokon vidalvide al li sur seĝo. Jimmy la Ĝisorela sentis, ke tiu knabo atendas de li la solenan kaj sinjoran konduton, li do metis la biciklan transmisiilon ĉirkaǔ sian kolon kaj rigardis tra la tenilhavaj okulvitroj kun altenlevita kapo.
- Kia estas la haveno? Rakontu pri tio!
- La haveno estas tia, kiel ĝangalo, nur ne kreskas tiom da arboj en ĝi. Sed ĝi estas multe pli danĝera. Ĝi estas plena de ŝipoj kaj interbatadoj.
- Kial oni batas tie unu la alian?
- Ke ĝi doloru. Se iu havas tiel grandan doloron, ke li ne eltenas tion, oni diras, ke li estas mortbatita.
- Ĝi estas ekzakta!
- Kiel?
- Mi diris tion, ke ĝi estas ekzakta.
- Hm… ni neglektu tiajn vortojn!
- Haha!
- Mi vidas tiel, ke vi priridas min, sinjoro Irving.
- Ne, ne. Nur estas amuza, kion vi diras.
- Ankaǔ en la krimula mondo de la haveno dividiĝas la socia vivo, inter diversaj malaltrangaj kaj altrangaj homoj, kiel en la tiel nomata “civilizita socio”. Iu mia advokata kolego diris tiun esprimon al mi.
- Ĉu vi estis advokato?
- Ne. La advokato estis preventa arestito. Li diris, ke la socio konsitas el tiuj… lernej-similaj aferoj.
- Li diris klasojn, ĉu ne?
- Jes. Klasoj estas en la mondo laǔ la advokato. La komparo estas tute bona, ĉar kelkfoje en iu promenparko oni vere sentas tiel, kvazaǔ li sidus en klaso: li sidas sur benko kaj lernas nenion… la teo estas preta.
- Verŝu ĝin en la tasojn, bonulo!
Jimmy la Ĝisorela plenigis la tasojn per teo kaj rigardadis la citronon malbonhumore. Li vidas nenie rum-botelon…
- Mi suspendas la kortegajn kutimojn – diris la knabo kun afabla orgojlo. – Esceptokaze vi povas trinki kun mi tason da teo en mia privata apartamento. Ĝi estas granda distingo.
- Sinjoro – respondis Jimmy la Ĝisorela malgaje. – Kion valoras la plej granda distingo sen rumo?
- En mia societo neniu rajtas ebriiĝi.
- Mi tamen provus tion. Ĉu eble ĝi sukcesos?
- Mi ne toleras kontraǔdiron.
Jimmy la Ĝisorela ne konis la servilemon, kaj kiu ajn povintus havi problemon, se li provus paroli kun li tiel, sed li ŝatis sinjoron Irving. Li ne prenis kiel ofendon, kiam la knabo ordonadis al li. Diablo scias, kial, sed ŝajnas, ke li akceptas tion, ke sinjoro Irving ordonu al tia homo, kia li estas.
Ili trinkis teon.
- Parolu ankoraǔ pri la haveno. Ĉu tie estas diversaj sociaj klasoj?
- Jes. Sentaǔguloj, kaj ankaǔ homoj de altaj sociaj klasoj troviĝas inter ili. Tiujn oni estimas, ĉar ili ĉiam havas monon kaj estas tre fortaj. Ekzemple la “pezaj” kontrabandistoj.
- Kio ĝi estas?
- Ĝi estas tia kontrabando, ke oni kondamnas ilin al mortpuno. Ekzemple ili liveras armilojn al la riberantaj indiĝenoj.
- Ĉu ĝi estas la plej alta klaso?
- Tute ne. Ekzistas multaj asocioj en la klub-urbo de Singapuro, kie oni absolute ne parolas kun la “pezaj kontrabandistoj”.
Sinjoro Irving aǔskultis lin ruĝiĝinte, kun brilantaj okuloj.
- Ĉu ili… havas “veran” klubon?
- Jes. Tio estas la plej fama en Singapuro, ke “kluboj” troviĝas tie. Eksterurbe, apud la rivero Singapuro, trans la ĉina kvartalo estas la klub-urbo. Tie troviĝas multaj tomboj, sub la tero.
- Ĉu katakomboj?
- Jes. Tiuj estas tie. La multe da subteraj elirejoj estas avantaĝaj por la asocioj.
- Kiu estas la plej eleganta “klubo”п
- Nu… oni mezuras tion laǔ la ekvalidiĝintaj jaroj. Se ni dividas la jarojn de la puno de la tuta societo per la nombro de la membroj, tiam ni ricevos la rezulton de la rangalteco. La Ludemaj Fiŝoj, kiel oni nomas la tromp-kartludistojn pro iliaj malvarmsango kaj infaneska profesio, resume ili sidis proksimume kvardek jarojn en prizono. Po kvar jaroj por dek homoj. Ili estas la moralaj proletaroj de la krimula mondo. La dek sep membroj de la Ekzekuta-tablosocieto jam apartenas al la pli bonaj homoj per siaj cen kvindek jaroj. Nun se vi volas ekkoni eĉ pli altajn rondojn, jen estas la Tranĉilo aǔ Enkasiga societo. Ili estas mezloke. Dek du membroj… kondamnitaj entute al sepcent jara malliberigo. Ĝi rezultis, ke la fuĝintoj havas kvarcent jaran avantaĝon rilate la instancon.
- Do kvardek jara malliberigo estas la bazo, ĝi fignifas malaltan socian tavolon, sepcent jaroj jam la mezan klason. Vi, kara fremdulo, al kiu socia tavolo apartenas?
- Al la supra mil – respondis Jimmy fiere.
- Kiel?… - demandis la knabo timeme.
- Al la mil. Ĉar ankaǔ ĝi ekzistas!
- Kaj… Kiom da… homoj apartenas al la mil jaroj?
- Kvin. Pli ol ducent jarojn havas unu persono. Se ni kalkulas la senkulpigajn cirkonstancojn kaj subtrahas ties trionon el la puno, kion oni imputas ĉe bonkondutaj malliberuloj, tiel restas neto mil jaroj.
- Kvin homoj neniel povas havi mil jaran punon!
- Esti membro de la klubo de la supera mil, signifas kvazaǔ lordan rangon. Ĉiu plenumita puno de la patro herediĝas al la plej aĝa filo. Tial nia asocio estas famekonata laǔ la nomo Fidelaj Pomoj.
- Kial oni nomas la membrojn fidelaj pomoj?
- Ĉar ili ne falis malproksimen de sia arbo. La puno de la patro ornamas la pun-liston de la filo. Ekzistas tia malnovega familio, kiu estas malofta ankaǔ en Ĉinio.
- Ĉu ĝi estas la plej eleganta klubo?
- Ne. La klubo de Fervoraj Mumioj, kiujn ĉiu timegas, vere estas nealproksimigebla. Mi devas honore eklevi mian ĉapelon antaǔ ili.
- Kio gi estas?
- La du mumioj estas tre fervojaj. Kiam la polico persekutas ilin, ili malaperas ĝustatempe.
- Sed kial ili nomiĝas mumioj?
- Se la tribunalo pritraktus liajn ĉiujn krimojn, kaj transkalkulinte ilian antaǔvideblan mortkondamnon al 15 jara malliberigo popersone (kun la plenumita tempo en preventa aresto), tiam ni ricevos la aĝon de la plej maljuna mumio de la muzeo British kiel finan rezulton.
- Kiom da membroj havas la klubo de la Fervoraj Mumioj?
- Du. Ĝi estas bela. Ĉu ne? Iu estas la Granda Bubalo. Ne estas permesate paroli kun lin, nur tiam, se li alparolas iun. Li kondutas ĝuste tiel, kiel vi, sinjoro Irving.
- Jes… Hm… Nu estas egale…
- Se iu tamen alparolas lin, ĉu tiam li puŝas tranĉilon en lian ventron?
- Vi ne povis sperti tion ĉe mi, kara Jose.
- Prave. Sed vi ankoraǔ estas tiel juna.
- Kaj kiu estas la alia?
La vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela malsereniĝis.
- Fred la Malpura, la kapitano.
- Kia homo li estas?
- Terura.
- Tamen.
- Li havas la plej multe da saĝo en la mondo. Li estas avara, kruela, moroza kaj timas nenion, kiam temas pri mono. Li trompas ĉiun, li profitas el ĉio, li amikiĝas kun neniu, li vagadas sola en la mondo, kaj kiel lia nomo karakterizas lin, li estas tute malpura.
- Ĉu li estas la amiko de la Granda Bubalo?
- Ili malamas unu la alian. Antaǔ dek jaroj ili interkverelis dum divido de mono, kaj la Granda Bubalo eltiris revolveron, sed la tranĉuki de Fred la Malpura estis pli rapida. Bubalo estis inter vivo kaj morto du tutajn monatojn. Tiam li promesis, ke li detenos sin de la rumo, ĝis li mortigos Fred-on la Malpuran.
- Ĉu vi… ŝatas vivi tiel?…
- Alimaniere ne eblas…
- Imagu, se mi dungus vin kiel kortegan fabeliston! Ĉar mi estas arkiduko de St Antonia de Vicenzo Y. Galapagos, la reganto de la insularo Feliĉo.
- Via reĝa moŝto, ne surprizas min, ke vi estas reganto. Jam dum nia unua renkontiĝo mi instinkte sentis, ke mi staras vidalvide al junulo, devenanta el bonfama familio.
- Mi estas la reganto de la insularo Feliĉo. Mi rezidas en Almira, kiu estas la ĉefurbo de la insularo. Kaj mi envias vin. Vi simple elŝipiĝos kaj ekiros ѫun enpoŝigitaj manoj, fajfante sur la strato, en la haveno… Vi promenos trankvile. Mi ne estas reganto de granda lando… tamen mi sentas tiel, ke estas malbone surtroniĝi pro la favoro de la sorto, antaǔ ol konatiĝi kun la homoj pli proksime. Ĝi estas tute evidenta…
“Evidenta – pensis Jimmy. – Mi estas pli ol dudek jara, kaj mi neniam eldiris tiun vorton evidenta…”
- Kaj…? – demandis sinjoro Irving ekscitite, kun brilantaj okuloj. – Kio okazas, kiam nova vagabondo alvenas en la havenon? Kiel li povas veni en la “klubolandon?”
- Nu, ne estas facile akiri reputacion. Oni devas trovi kontaktojn… Aplelacii referencojn…
- Ĉu vi konas konvenajn kontaktojn… al la “pli bonaj rondoj” de la krimula mondo?
- Ĉu mi? Mi havas tiel grandan reputacion en Singapuro, kiel tiun de privata sekretario.
Jimmy la Ĝisorela ĉiam alte taksis la laboron de la privata sekretario. Li ne sciis, kion faras tiu homo, sed li imagis tiel, ke li devas vesti sin elegante, li devas aspekti sinjoro kun interesa vizaĝo, kaj havi tre altan salajron.
- Ĉu se mi… petus vin… faciligi… mian situacion… se mi planus, ke…
- Ĉu vi pensas tiel, sinjoro Irving, ke vi miksiĝus en la homamaso de Singapuro?
- Atentu min, bonulo, kaj demandu nenion, ĉar tion ne decas…
- Decas!!! Li ankoraǔ neniam diris tion. Kvankam kiel evidenta vorto ĝi estas.
- Ni parolu konfidence, vi meritas tion, ĉar vi estas fidela kaj respektema subulo. Mi ne povis fari eĉ unu paŝon ĝis nun sen mia edukisto kaj pro la favoro de Dio mia parenco, la mortinta sinjoro Gould, aǔ regento Fernandez. Mi konas nur la mornan konstruaĵon de la militista lernejo en Saint-Cyr, la reĝan palacon kaj la kastelon Buckhingham en Londono. Mi loĝis tie.
- Evidente – li diris kaj blovis en la malplenajn tubojn de la okulvitroj kun tenilo.
- Mi trafikis sur la stratoj nur per kaleŝo aǔ per aǔtomobilo, ĉiam kun akompanantaro kaj ekskluzive sur la ĉefvojoj. Nun la unuan fojon donis al mi la fato de sinjoro Gould, ke mi estas sola. Kaj ankaǔ en Singapuro mi iros sur la bordon sola. Sed miaj korteganoj jam atendas min en la haveno de Singapuro. Ni havas palacon tie. La ĉiama reganto ekripozas en Singpuro dum la du plej malsekaj monatoj de la insularo Feliĉo. La servistoj ne konas min. Ili vidis min nur tiam, kiam mi havis du jarojn.
- Via reĝa moŝto multe ŝanĝiĝis de tiam.
- Bonvolu finaǔskulti min. Jen estas la sola, eble la lasta okazo de mia vivo por fari tion dum mallonga tempo, kion mi volas. Mi deziras vidi la popolon de la stratoj, la burĝojn kaj la krimulan mondon. Mi evitos la korteganojn dum la elŝipiĝo – li eldiris triumfoplene.
La vagabondo konsterniĝis.
- Sed se vi ne alvenos, oni traserĉos tutan Singapuron por trovi vin.
- Jes… Mi devas resti unu monaton en Singapuro, poste mi povas surtroniĝi. Mi volas pasigi du tagojn libervole. Kun la homoj. Ĉu vi komprenas? Kaj dume, ke oni lasu min paca, ke oni ne serĉu min kaj mi vivu tiel, kiel mi volas, vi, fremdulo, anstataǔigos min… Nu, kio okazis?
- Mi nur tusis… la teo… kaj la surprizo.
- Vi elŝipiĝos kaj iros tien, kie vi vidos ornamitan spaliron, konsistantan el sinjoroj, portantaj ĵaketon aǔ uniformon. Hidalgo Gomperez, la ĉambelano, kiun mi ankoraǔ neniam vidis, atendos vin. Li akompanos vin en la kastelon. Tie diru, ke vi malsanetas. Promenadu, legadu…
- Mi neglektus tion…
- Do, se oni demandus aǔ dezirus kion ajn de vi, diru al ili: “nun ĝi ne estas aktuala… nur post unu-du tagoj…” Vi ne povos fari eraron. Se tamen, nek tio estos problemo. Mi rebonigos ĉion.
- Sed via Reĝa moŝto… ke mi… tiaĵon…
- Vi respondecos pri nenio. Kiel reĝo mi vidas ĝin bona, ke konsiderinte la specialajn kaǔzojn, anstataǔigu min dum kelkaj tagoj.
- Konsiderinte… konsiderinte…ĝi estas bona vorto… Sed oni maliberigos min pro tio…
- Mi ordonas tion, do nenia malbono trafos vin! Vi helpos min vivi inter la simplaj homoj de la krimula mondo dum du tagoj, kaj mi gustumigos al vi, kia ĝi estas, kiam iu estas reganto…
- Sed mia eksteraĵo tute ne estas reĝa… Escepte la okulvitrojn kun tenilo… Ĝi estas konsiderinda… Kaj deca… sed cetere ĝi eblas…
- Oni rapide alĝustigos al vi du kompletojn el la vestaro de sinjoro Gould en la tajlorejo de la ŝipo. Vi povas fari aǔ paroli, kion vi volas. Ne gravas, se oni pensos kelkajn tagojn, ke la reganto estas stulta.
- Dum mi anstataǔigos vin, via Reĝa moŝto, tiu informo ne disvastiĝos.
- Mi opinias, ke vi estos pli bona en la kortego, ol mi en la drinkejo.
- Nek tie estas facile prosperi.