dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura, la kapitano

您是本帖的第 6903 个阅读者
树形 打印
标题:
Fred la malpura, la kapitano
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

Lia reĝa moŝto, antaǔ ol la ŝipo albordiĝis, laǔ la konsilo de Jimmy la Ĝisorela aĉetis sufiĉe puran, sed trivitan vestaĵon, unu paron da tretitaj ŝuoj, trikotaĵon kaj ĉapon. Jimmy, post tre longa persvado, donis al li sian suboficiran revolveron kaj la plumban bastonon. Pri la lasta li faris mallongan fakinstruon.

            - Metu ĝin en vian maldekstran, interan poŝon, via reĝa moŝto, ke la rimeno estus supre.

            - Kaj por kio ĝi utilas?

            - Se okazas problemo, vi movas vian ŝultron iomete, kaj vi sentas per via akselo, ĉu la plumba bastono estas sur sia loko? Ĝi estas trankviliga sento. Vi intertraktas kun la klientoj pli senpere.

            - Ĉu poste?

            - Kiam sekvos pli seriozaj argumentoj, vi devas konduti tiel, kvazaǔ vi gratus vin leĝere, vi komencas tion meze de la brusto, kaj la singratado direktiĝas malrapide al la ŝultro…

            - Sed grati sin ne estas bela afero!

            - Tio ne eksludas la ĝeneralan inteligentecon en la ekstera urbo. Nu, kiam la gratantaj fingroj eksentas la rimenon, tiam svingbatu!…

            - Kion signifas svingbati?

            - Proksimume dek du centimetra kontuzita vundo kun ekimozo, resaniĝanta post ok tagoj, kelkloke malpligrandaj fendetoj sur la kranio.

            - Dankon.

            - Do, per la sama movo, kiel vi eltiras ĝin, la bastono jam tuj batas! Tiel, kvazaǔ vi eltirus ĉapon el via poŝo, kaj subite vi tirus ĝin sur la kapon de la alia homo.

            - Tiu bato povas esti terura. Eble ĝi kaǔzos morton.

            - Komence ne kalkulu tian bonan rezulton, via reĝa moŝto! Gravas, ke ĝi estu nur unu movo. Same vi devas uzi ankaǔ la pistolon. Dum ties eltiro, pafi el la alto de femuro.

            - Ĉu vi scias, bonulo, ke la interbatado estas samtiel sistema kaj praktika scienco, kiel la taktiko?

            - Vi ĉiam devas atenti pri tio, ke vi batu la unua, via Reĝa moŝto. Ĝi tre garavas.

            - Ankaǔ laǔ la instruo de la kadet-lernejo tiu batalanto havas avantaĝon, kiu transprenas la iniciaton.

            - Kaj bierkruĉo aǔ piedo de seĝo. Poste trafi en la mezon!

            - Kion signifas tio?

            - Ĝi estas tiaĵo, kiel la svingbato, nur la resaniĝo estas iom pli longdaǔra, kaj la laborkapablo dѥ la ofendito forte reduktiĝas… Vi ĉiam devas esti rapida!

            - Ankaǔ laǔ Napoleono la rapideco estas duono da sukceso.

            - Ankaǔ Vanek la Dornharulo samopinias. Li diras, ke tiu ridas laste, kiu batas la unua…

            - Mi pensas… tiaĵo ne okazos… Reganto tamen ne profundiĝos tiom en la spertado.

            - Sed ne estas malutile scii tion. Ankaǔ la Raĝo de Karmatla estas potenca sinjoro, kiu same vizitis la havenon de Honkongo pseǔdovestite. Neniu kuraĝis ektuŝi lin, post kiam li malkaŝis sian rangon. Nu sed, ĝis li diris tion!… Kio okazis tie?! Nervoza nekonato ial iris al la pseǔdovestita Raĝo kaj subite vangofrapos lin kvardek tri foje tiel, ke ne doniĝis okazo prezentiĝi. De tiam la Raĝo trafikas tra la haven-kvartalo nur tiel, ke heroldoj iras antaǔ li por distrumpeti lian nomon kaj potencon.

            Sinjoro Irving paŝinte sur la bordon, unuavice enpoŝigis siajn manojn. Li ĉiam tre ŝatintus fari tion. Sed reganto kiel povintus fari tiaĵon? Precipe sur la strato.

            Kiam li miksiĝis en la homtumulto de la strato Raffles kun enpoŝigitaj manoj kaj ekiris trafe-maltrafe malkovri Singapuron, li tuj komprenis, ke la plimulto de la homaro kial ne elektas la reĝan profesion. Kia ĝojo! Piediri sur la strato, en la tumultanta homamaso, sola!

            Kun enpoŝigitaj manoj!

            Iu alpuŝiĝis lin, ke li ŝanceliĝis al la muro.

            - Pardonon – diris la ulo kaj forrapidis.

            Li estis tute neglektita la unuan fojon en lia vivo. Iu admonis lin, ke li ne gapaĉu, per la sep sakramentoj, policisto ne agresive, sed energie flankenŝovis lin de antaǔ la pordo de la policejo, ĉar ĝuste nun aǔto ruliĝis sur la straton. Impertinentaj, strataj vendistoj skuadis siajn varojn antaǔ lia vizaĝo, kaj iu kaptis lian brakon antaǔ vendejo kaj balbutaĉis la nomon de cent artikloj…

            Nuraj kapokostaj pekoj…

            Sed kia delico!

            Li sidis antaǔ kafejon. Ĝi estas simpla, etburĝa loko, kie kelkaj acidmienaj negocistoj, unu-du etkomercistoj kaj tri japanaj galanteriistoj reprezentis la vesperajn gastojn de la kafejo.

            Li trinkis kafon kun multe da akvo, manĝis malmultekostan kukon al tio kaj sentis, ke ĝi estis la plej bongusta manĝado de sia vivo. Ankaǔ la kelnero staradis apud li, sed tiu rigardis al la strato.

            Poste li demandis de le reĝo, ĉu li volas partopreni vetludon, rilate la dimanĉan ĉevalkuron? Ĝi estas kombinita vetludo, kaj se ili gajnos nur du el la kvin ĉevalkuroj, jam estos kion dividi inter si.

            La voĉo de la kelnero estis plie degna kaj protekta, kiam li alparolis la trampan knabon.

            Lia reĝa moŝto akceptis multipliki la monon, kaj kiam la kelnero demandis, kien li sendu la eventualan gajnaĵon, li respondis, ke li skribos el Tahito sian adreson, sed estos bone tiel, se li dividos ĝin inter la malriĉuloj.

            Lia bonfarto preskaǔ atingis sian kulminon, kiam la kelnero nomis lin lakone idioto. La unuan fojon en la vivo oni nomis lin idioto! Ankaǔ tio povas kaǔzi ĝojon!

            Fajfante li iris plu en la homtumulto sur la ĉefstrato.

            Ĝis nun li ne konjektis, ke li povas fajfi. Kiam rajtas fajfi reganto? Kaj kie? Li haltis antaǔ la strataj aǔtomatoj laǔvice, ĵetante ĉiun sian moneron en tiujn, li tiris la anson, premis la butonon, fine homamaso, konsistante el cent kvindek personoj akompanis lin de iu aǔtomato al la alia.

            Oni ne komprenis, kial bezonas la knabo kvardek parojn da laĉoj, dudek paketojn da alumeto, dek unu skatoletojn da pudro, sed kio estis malplej klara: kial li elĵetigas el pesilo dek du slipojn pri sia aǔtentika korpopezo?

            - He! Kuru!

            - Venas la policisto – kriis multaj homoj bonvole, ĉar oni estimas la frenezetulojn oriente.

            - He! Kion vi faras ĉi tie? Ĉu? – demandis la policisto.

            - Mi pesas min.

            - Nu kaj? Ĉu eble la pesilo difektiĝis?

            - Ne.

            - Kial vi tiradas ĝin konstante?

            - Por ke la slipo falu el ĝi.

            - Ĉu vi kolektas la lipojn pri via pezo?

            - Mi dissendas tiujn aldonite al miaj novjaraj bondeziroj por miaj konatoj.

            - He! Ĉu vi estas ebria? Forportu vin!

            - Bonulo, vi ne uzu tian voĉtonon…

            La homamaso komencis ondruliĝi, kundrivinte la knabon, kaj la policisto neniel povis proksimiĝi al li… Bonvolaj nekonatoj, kiuj staris senpre apud li, formis kordonon ĉirkaǔ li kaj kuntrenis la knabon.

            - Iru, junulo – diris iu el liaj protektantoj.

            - Ne provoku la policistojn – riproĉis lin alia homo milde.

            Tio agrablis al li. La popolo amas lin.

            Liaj novaj amikoj instigis lin iri en flankstraton. Ili estis kvarope. Ruĝhara, kulota, pala, maldika junulo estis inter ili.

            - Trankvile iru, amiko mia.

            - Dankon, amikoj miaj… Vere agrablas al mi, ke vi timas pri mi. Vi estas bonaj homoj.

            - Nedankinde – diris malalta dikulo kun afabla rideto, kaj ili lasis lin tie, post kiam ili ĝentile eklevis sian ĉapelon.

            Li trovis ruĵ- kaj pudroaǔtomaton ĉe la plej proksima stratangulo. Li enpoŝigis sian manon…

            Kaj li konsterniĝis. Mankis lia monujo! Ĝi estis leda ujo, konsistanta el du partoj. En ties iu parto estis la papermonoj, en la alia la moneroj.

            Li havis kvin mil dolarojn en ĝi!

            - Nun jam venis en lian kapon, ke la kvar bonfaruloj ne sen ĉiu kaǔzo puŝadis lin… Tiu maldika, dornharulo kvazaǔ estus ektuŝinta lian poŝon por momento.

            Certe li ŝtelis lian monujon. La blazonan aktujon li havis en sia interna poŝo. Ŝajnas, ke ili sentis, kie estas la mono.

                Li postkuris ilin!

            La unuan fojon li kuris en sia vivo, sed nun li ne sentis delicon. “Tio do estas la amo de la popolo” – li pensis dum kurado, amare.

            - Haltu! – postkriis ilin, kiam li ekvidis ilin ĉe la stratangulo.

            La kvar homoj returniĝis trankvile, malrapide.

            - Kio okazis? – demandis la dornharulo.

            - Mia monujo… malaperis…

            - Nu kaj? Ĉu vi pensas, ke ni estas ŝtelistoj?!

            - Vi puŝadis min dekstren-maldekstren!

            - Estu singarda, kion vi parolas…!

            - Mi petas vin… se vi ne scius, kiu mi estas…

            …Okazis ĝuste tiel, kiel al la Raĝo. La maldika, pala junulo vangofrapis lin.

            Sed kiel! Ĝi estis majesta vangofrapo! La unua vangofrapo, kiun li ricevis la unuan fojon en sia vivo. Sed li ne ĝojis pro tio.

            Li tute ne vidis la fulmorapidan svingon de la maldika brako, nur multaj brilantaj punktoj aperis antaǔ liaj okuloj kun ia obtuza pumbruo, ke li kape flugis al la muro kaj falis surgenuen.

            Li volis ekstrari.

            - Mi estas…

            La bastono de la malalta dikulo frapis sur lin, ke li sentis teruran doloron sur sia dorso, kaj post piedbato, li flugis de sur la trotuaro.

            - Jen! Ni draste traktos vin! Suspekti honestajn homojn!

            - Sendanka ulaĉo.

            La kvar homoj turniĝis ĉe la stratangulo, kaj…

            Kaj ili ridegante kuris, kiel iliaj kruroj portis ilin.

            …Li pene leviĝis. Lia ĉiu korpoparto akre doloris. Sed eble tio doloris pleje, ke ekzistas tiel profunda malmoraleco, pri kio li eĉ konjekton ne havis.

            Policisto staris apud li.

            - Ejha! Kiel draste oni batis vin!

            Sango fluis el lia nazo, kaj ankaǔ lia buŝangulo krevis.

            - Oni ŝtelis… mian monujon…

            - Kiom da mono estis en ĝi?

            - Kvin mil dolaroj.

            - Forportu vin! Vi amare pentos, se vi volas mistifiki min. Kvin mil dolaroj troviĝas ne en la monujo de tia ulaĉo.

            - Vidu, bonulo, nun jam mi ne plu volas ludi, mi estas raganta arkiduko St. Antonio

            - Kiu vi estas, kiam vi estas sobra? Ĉu?

            - Bonvolu akompani min al la palaco St. Antonio. Ĝi estas sur monteto ie ekster la urbo.

            - Jen tie! Vi povas vidi ĝin de tie ĉi, se vi rigardas direkte al la supro de tiu dometo, kiu estas ĉe la fino de la strato… Sed ĉesu tiun idiotaĵon. Sufiĉas la ŝerco.

            - Ĉu vi ne kredas, ke mi asertas tion serioze?

            - Eblas. Jam estis precedento, ke oni batis iun idiota…

            - Finu tiun malĝentilan tonon, ĉar vi amare pentos ĝin!

            - Parolu alimaniere, he! Ĉar fine vi pentos tion! Jen vidu! Legitimu vin!

            - Oni legitimos min en la palaco tie supre.

            - Aǔskultu min! Mia devo estas kontroli la diritajn informojn. Sed se…

            - Mi atentigas vin, ke vi respondecos pro ĉiu manĝentila vorto!

            La policisto mordetis en sian lipon. Neeblas scii. La diablo ne dormas.

            - Ni iru – li diris mallaǔte -, sed se vi mistifikas, vi do pentos tion!

            La princo iris antaǔe. Li sorbigis sian nazosangon per tuko. Lia jako krevis surdorse pro la forta bato de la bastono.

            “Nu, se li estas princo… - pensis la policisto – tiam mi estas ĉefo de indianoj.”

            La kastelo St. Antonio konstruiĝis sur monteto, kaj densa, ĝangalsimila parko ĉirkaǔis la krem-f-lavan, gotikan palacon. Lakeo malfermis la pordon post la sonorigo de la policisto.

            - Mi estas policisto, deĵoranta ĉe la placo London. Tiu ĉi homo asertas, ke oni legitimos lin en la kastelo St. Antonio – diris la policisto kaj montris sur la princon, kiu portis kotkovritan, ŝiritan vestaĵon.

            - Atentu min, lakeo – interrompis la junulo per trankvila, sonoranta voĉo. – Mi estas reganta princo St. Antonio. Kiu alvenos hodiaǔ ĉi tien, uzante mian nomon, mi konfidis lin anstataǔigi min…

            La lakeo eklevis sian ŝultron.

            - Neniu alvenis hodiaǔ ĉi tien.

            La princo stampfis nervoze.

            - Eh! Tiu homo certe restadas ankoraǔ en la urbo kun mia akompanantaro!

            - Mi ripetas: mi ne komprenas tion, kion vi diras, junulo.

            - Oni atendis la alvenon de la princon hodiaǔ…

            - Nenies alvenon ni atendis hodiaǔ…

            - Mi devintus scii, ke estas fabelo kion vi diris – grumblis la policisto spiregante.

            - Pripensu bone, lakeo, kion vi parolas, ĉar vi respondecos pri tio!

            - Mi ne timas viajn minacojn, sed mi certigas vin, ke ni atendis nenies alvenon. Nur la servistaro restadas en la kastelo kaj sinjoro profesoro Greenwood.

            - Homo! Kial vi ne diris tion tuj! Greenwood! Li bone konas min… Mi akceptis lin antaǔ du monatoj en la kortego de la angla reĝo.

            - Li alvenis hodiaǔ kaj nun dormas.

            - Venigu lin. Veku lin! Li kuregos ĉi tien!

            La lakeo foriris. La policisto heziteme rigardis al la princo St. Antonio.

            - Ĉu tiu homo legitimos, ke vi… sinjoro… estas reĝo?

            - Tutcerte.

            - Hm… Kiel falas reganto en tian situacion? Portanta tian vestaĵon?

            - Ĉu vi ne aǔdis la historion de la orienta reĝo Harun al Raŝid, kiu iradis inter la homoj pseǔdovstite?

            - Mi ne preferas la desegnofilmojn. Mia vidpovo konfuziĝas – respondis la policisto iom malcerte.

            - Ne timu – diris la princo ridante. – Nenia malbono povas trafi vin. Vi estas devokonscia, malgraǔ via incitiĝemo. Via suspektemo ne ofendas min, tiu eco gravas ĉe policisto. Mi premios vin, kaj vi ricevos ian malgrandan ordenon de mi, ĉar vi tamen provis solvi la aferon…

            “Li estas afabla homo – pensis la policisto – ĉu idioto, ĉu reganto li estas.”

            - Ĉiuokaze estus bone, se oni legitimus vin.

            - Ne timu, bonulo. Greenwoodu legitimos vin, kaj tiam vi ricevos en mia kortego glason da vera angla biero.

            “Mi deziras, ke li estu reganto” – pensis la policisto, ĉar li estis soifa.

            Sed tiun tagon la Providenco volis tiel, ke la soifa policisto ne trinku el la angla biero de la princoj St. Antonio. La lakeo revenis sekvante blankharan sinjoron, kiu havis afablan vizaĝon, kaj ili haltis inter la malfermitaj aloj de la pordego.

            - Jen estas tiu certa junulo, sinjoro Greenwood.

            - Alo! My teacher! – kriis la princo feliĉe kaj proksimiĝis kun disetenditaj brakoj al la respektoplena profesoro. – I am happy, sinjoro Greenwood!

            Sed la profesoro ne reciprokis lian ĝoj-eksplodon, retropaŝinte, li etendis sian brakon.

            - Bonvolu diri, kion vi deziras?!…

            - Sed… sinjoro Greenwood… Kion signifas tion…

            - Ĉu vi… asertas, ke vi ne konas lin?…

            - De kie mi konus lin?… - balbutis la biologo kun timema bonvolo.

            La princo sentis por momento tiel, kvazaǔ grandega, nevidebla mano disstreĉus lian kranion meze je du partoj, kaj ŝajnis al li aǔdi la krakon de sia kranio.

            - Sinjoro Greenwood… - li balbutis. – Sinjoro Greenwood…

            - Mi tre bedaǔras, infano mia, ĉar vi aspektas malesperiĝinta, sed vere mi ne konas vin – li diris malgaje. – De kie mi devus koni vin?

            - Balmoral… vi estis en Balmoral antaǔ du monatoj…

            - Prave! Atendu nur!… Ĉu eble vi renkontis min tie, en la sekvantro de arkiduko St. Antonio?

            - Sed mi estas arkiduko St. Antonio! Sinjoro Greenwood! Kia ŝerco ĝi estas?

            - La scienculo paŝis antaǔ lin kaj longe esplorrigardis liajn okulojn.

            - Kompatinda knabo… Ĉu ne doloras via kapo iafoje?

            - Sinjoro Greenwood! – li kriis pale. – Se tiu miskompreno iam klariĝos, mi ŝnurpendigos vin. Ĉar vi estas kanajlo! Fia kanajlo!

            La lakeo kaj la policisto kaptis lin samtempe, sed Greenwood alkriis ilin.

            - Ne batu lin… Li estas kompatinda… cerbmalsanulo.

            Nun okazis tute neatendita afero.

            La princo enpoŝigis siajn manojn kaj ridis. Elkore, bonhumore. Tiam jam ankaǔ la policisto kaj la lakeo rigardis lin kompate, kvankam ĝi estis tiel sana, gaja rido, tiel petola, pura, sonoranta serio de voĉoj, kvazaǔ li estus aǔdinta majestan spritaĵon.

            - Kial vi ridas? – admonis lin la policisto nervoze.

-         Mi pensis pri tio, ke mia avo nuligis la korpan punon de la indiĝenoj porĉiam. Kaj mi skurĝigos vin sinjoro Greenwood sur la ĉefplaco de Almira antaǔ la pendumo per rinocera skurĝo, ĝis vi diros centfoje: “kompatinda cerbmalsanulo!”

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:23:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12

2008/6/6 8:24:40
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
  Eĉ minimuma surpriziĝo ne videbliĝis sur sinjoro Trebitsch. Kvazaǔ li jam multfoje estus renkontinta arkidukojn ĉi tie.

            - Ĉu vi venos kun mi trinki glason da biero, princo mia?

            - Bedaǔrinde mi ne havas monon. Oni ŝtelis kvin mil dolarojn de mi.

            - Ĉu? Tio estas ĝena – li respondis kun ĝentila kapbalancado. – Nu, estas nenia problemo, mi invitas vin.

            - Ĉu vi kredas… ke mi estas arkiduko?

            - Kial ne? Se vi kredas tion, ke mi estas Trebitsch!

            - Sed mi estas la vera arkiduko St. Antonio!

            - Nu sciu, ke ankaǔ mi estas la vera Trebitsch. Sed mi petas vin, ke tio restu inter ni!

            La princo estis malsata, laca, liaj okuloj brulis, kaj la amareta gusto de la ŝvebinta polvo sursidis lian gingivon.

            - Ĉu via reĝa moŝto estas traveturanta ĉi tie? – demandis la vera Trebitsch konversaciante. – Ĉu viaj provincaj parencoj vivas en la suburbo?

            - Iu ŝtelis mian landon.

            - Kiaj aferoj okazas?! Ĉu vi informis la policon pri tio? Vi devas viziti la divizion de la trovitaj objektoj.

            La princo estis proksime al tio, ke li ekploru.

            - Sinjoro! Komprenu, ke mi vere estas arkiduko St. Antonio.

            - Sed mi ĵuras al vi, ke mi estas la vera Trebitsch – ĉirkaǔrigardinte, li flustris en lian orelon. – Mi estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo.

            Li atendis momenton, kvazaǔ atendante, ke la junulo balbutados pale: “Ĉu vi estis la intendanto… de la Farmbieno Cinamo…? Sankta ĉielo!”

            - Mi tre petas vin – li daǔrigis ekscitite -, ke ĝi restu nia sekreto… Nun venu…

            Kaj li kondukis lin plu.

            - Bonvolu kredi, ke mi estas la vera arkiduko St. Antonio, kaj se vi ŝercas…

            - Mi ne ŝercis. Mi ĵuras, ke mi falte estas la vera Trebitsch, kaj kaj mi estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo…

            La princo tute malesperiĝis. Malfacile li renkontas bonvolan homon, kaj ankaǔ li estas idioto! Ĉar sendube: la vera Trebitsch, kiu estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo estas kreteno.

            - Kien vi deziris iri via reĝa moŝto? – li demandis ĝentile.

            - Mi ŝerĉas… la krimulan mondon.

            - Ĉu?- li konstatis ĝoje. – Tiam ni povas iri kune. Ankaǔ mi vizitos tien.

            - …ĉu la krimulan mondon?

            - Kompreneble.

            - Kie… la kluboj troviĝas?

            - Jes… Ĉiun nokton mi trinkas nigran kafon tie.

            Iom maltrankvile li sekvis la veran Trebitsch-on. Ili jam iris ĉe la delto de la rivero de Singapuro, la ŝlima grundo ŝmacis sub iliaj plandoj, kaj trakoj de ekstera fevojstacio estis sur la altigita bordo.

            Jam nur malofte aperis kelkaj kadukaj domaĉoj, kaj iafoje nigraj figuroj ŝteliris ien. Ĝi estis timiga kaj mistika por la princo, precipe la lumo de la ruĝaj kaj violokoloraj lampoj, el la direkto de la sinua taluso.

            Kien gvidas min tiu frenezulo?

            Li paŝadas tiel kun sia granda nazo kaj nazumo, kun sia konstanta, afabla rideto, kiel honestas filistro.

            Irante al la disbranĉiĝanta riverenfluejo, la grundo sinkiĝis kaj ŝmacis sub iliaj paŝoj. Ili piediris proksimume unu kaj duonhoron sur la senhoma pejzaĝo.

            - Kien vi gvidas min?

            - Kien vi volis iris, mia reĝa moŝto… - En la transan mondon…

            - Mi diris krimulan mondon!

            - Egale, egale! – li instigis lin per sia afabla, kriĉanta falseto. – Nur venu.

            Malproksima fajfado de trajno aǔdiĝis en la nokto. La princo haltis, spiregante, duonsvene pro la trolaciĝo.

            - Mi ne iros plu!

            - Ba… Kial vi decidis subite tiel?

            - Mi… ne iros… Kaj estu singarda. Mi estas la vera St. Antonio.

            - Sinjoro, je kio mi ĵuru al vi, ke mi estas la vera Trebitsch? Ni kuntenu!

            Kion fari? Lia kapo zumis kaj vertiĝis.

            - Mi returniĝos.

            - Reĝa moŝto!… Tie, cent paŝojn malproksime, kie videbliĝas tiu flava lumeto, ni atingos la malnovan, nederlandan havenon. Tie ni trovos… tiun certan… mondon, kion mi konas tiel bone…

            Vere estis videbla ia forviŝiĝinta lumeto kelkajn cent paŝojn malproksime.

            Ili iris plu. Cikadoj cirpis ĥore, kaj dekstre-maldekstre plaǔdoj akompanis ilian vojon, kiel la ranoj dissaltadis antaǔ iliaj piedoj…

            - La pejzaĝo estas iomete monotona – klarigis la vera Trebitsch gaje -, sed ĝi estas agrabla, refreŝiga promeno.

            …La fetoro, simila al putra ovo de la marĉa regiono estis sufoka. Kelkfoje ili sinkis en la kooton ĝis super la maleolo. Sed ili iris ĉiam pli proksimen al la lumeto, pri kio evidentiĝis, ke ĝi estas lampo. Kelkaj ter-amasoj videbliĝis dekstre-maldekstre, kaj la odoro de la aero montris, ke la maro estas proksime.

            Jam multe da lumoj videbliĝis sur la ondliniaj montetoj, kaj kelkaj indiĝenoj aperis sur la riverbordo. Ili sidis super la rivero zumkantante aǔ balancante siajn krurojn. De ie aǔdiĝis la sonoj de buŝharmoniko kaj banĝo. En la golfo de iu morta rivarbranĉo rusta, subapogita korpo de ŝipo elmergiĝis el la akvo, kaj centmiloj da moskitoj zumadis. Tiuj pikis ilin ĝissange. La vera Trebitsch riproĉis la kulojn kun patra rido.

            Sveno ĉirkaǔis la princon, kaj li flustris elĉerpiĝinte:

            - Mi… denove avertas vin… ke morgaǔ eble… la tuta polico serĉos min…

            - Ne gravas. Ĉi tie vi povas kaŝiĝi, ĝis la aferoj normaliĝos.

            - Sed pro Dio! Komprenu, ke mi estas la reganta arkiduko de St. Antonio. Mi vere estas tiu.

            La grand-nazulo haltis kaj okulmezuris lin kun dignoplena kolero.

            - Sed reĝa moŝto! Vi eĉ nun dubas pri tio, ke mi estas Trebitsch! Vere Trebitsch! Venu! Nun jam mi postulas: ke vi konvinkiĝu pri tio.

            Ili alvenis al la budo, de kie aǔdiĝis muziko, kaj granda tabulo pendis sur ties pordo:

H O T E L O   H A L O

AL LA

KVAR SAĜAJ HUNDKAPTISTOJ

KVINA-HORA BRANDKUNVENO

D A N C O !   A N T A Ǔ M A N Ĝ A Ĵ O J !   E N I R E  J O !

FRIDA-VARMA

ĜUSTATEMPE MALFERMITA!

            - Enpaŝu trankvile! – instigis la vera Trebitsch lin. – Ĝi estas loko por sinjoroj, vera hotelo halo.                

            - Kie estas la hotelo?

            - Ĝi estas halo, sen hotelo. Ĉiu havas loĝejon, nur halo ne apartenas al ĝi. Bonvolu enpaŝi.

            Nur kvar kalkfarbitaj muroj. Du longaj benkoj kaj en la fono estis kelkaj glasoj sur tiuj, plenaj de vino aǔ brando.

            La drinkejmastro staris apud du korboboteloj kaj pipfumis. Negra bubo buŝharmonikis sidante sur la fenestrokornico, apud li magralonga, lipharara, tre trampa eǔropano sonigis sian banĝon.

            Ili eĉ ne levis sian rigardon, kiam la alvenintoj malfermis la pordon. Nekredebla indiferenteco karakterizis la homojn ĉi tie.

            - He Big, mia amiko, kiu cetere estas vera arkiduko, serĉas Tulipon.

            - Gvidu lin al li – respondis la posedanto de la korboboteloj krude.

            Iu kriis al la okulvitra akompananto de la princo.

            - Jen vidu! Tendenulo la Fervora!

            - Kie vi estis?

            - Ĉu vi denove akompanas iun al la malsuprenigilo?

            La grand-nazulo turnis sin al la princo kun kompata rideto.

            - Ne atentu ilin. Neniu el ili havis infanĉambron.

            Li puŝelirigis lin en la transa parto de la drinkejo tra mat-pordo. Ili iris sur la koridoro en blinda mallumo.

            - Kial oni nomas vin… tiel strange?

            Preninte lian brakon, la nekonata, nazuma homo kuntrenis lin, sed dume li amike flustris:

            - Mi mensogis al ili, ke mi nomiĝas Tendenulo la Fervora. Sed vi povas esti certa, ke mi estas la vera Trebitsch… Nur ne babilaĉu pri tio… Mi ŝatus resti inkognite.

            Li metis sian fingron antaǔ sian buŝon averte. Lia reĝa moŝto ankoraǔ estus dirinta ion, sed la vera Trebitsch flustris:

            - Adiaǔ… Kompatinda knabo… Mi tre bedaǔras… - li diris mallaǔte kaj piedbatis lin.

            …La princo sentis nur tion, ke la tero malfermiĝas sub liaj plandoj… Kaj li falas malsupren.

S E S A   Ĉ A P I T R O

La taglibro de Jimmy la Ĝisorela

II.

Nun mi rakontas, kial mi skribas tiun ĉi taglibron. Ĉar ĝi ne estas facila afero. Mi ankoraǔ malofte skribis tiam. Mi finis kvar klasojn en bazlernejo, ĉar miaj gepatroj enskribis min tien, dum mia junaĝo. Kion povas fari kontraǔ tio sendefenda infano, kiel mi? Vizitante la kvaran klason de la bazlernejo, mi ricevis prokraston dufoje, ĉiam unu jaron. Tamen mi ne ŝatis skribi.

            Sed interesa fakto venigis min al tiu decido.

            Ĝi okazis tiel.

            Antaǔ ol surbordiĝi, mi faris interparoladon. Li diris, ke li neniam vidis la hidalgon Gomperez, kaj li estos kolera, se li ekscios poste la interŝangon de la roloj. Li diris ankaǔ tion, ke mi estu simpla kaj konsekvenca al la korteganoj. Kaj li transdonis al mi sian unuaklasan vojaĝbileton por elŝipiĝi. Li forlasos la ŝipon kun la personaro. Miaj piedoj doloris, ĉar la ŝuoj de la mortinto, forpasinta pro la favoro de la sorto, estis striktaj.

            Sed ege. Tiel, ke jam tiam nek la sufokiĝo ĝenis min pro la ĉemizo. Elŝipiĝinte, mi nur iris rekte, kaj mi transdonis al iu mian vojaĝbileton. Apud mi staris tre longkapa, pal-okula, rigora sinjoro. Ekvidinte la transdonitan bileton, ĉar sur ĝi estas skribita ankaǔ la nomo, li staris antaǔ min, altestime eklevis sian nigran, longan ĉapelon, kiu estis tia, kiel rondforma ĉerketo, kaj tiam jam estis bone videbla, ke li kalviĝas.

            Sed li venis ne tial.

            - Pardonon – li diras. – Ĉu vi estas sinjoro Irving?

            - Persone – mi respondas.

            Tiam li klinis sin.

            - Mi estas hidalgo Gomperez – li diris severe, kaj mi trankviligis lin.

            - Nu bone, tio estas la malpli granda ploblemo. Sed se vi staras antaǔ min, tiam la pasaĝeroj ne povas malsuprenveni sur la mallarĝa ponteto.

            Ĝi okazis tiel.

Tiam li forpaŝis de antaǔ mi, sed mi daǔrigis mian vojon plu, kaj li iris apud mi. Dekstre

staris tre maljuna fajroestingisto rigide kun longa lipararo.

Alpaŝinte lin, li prezentas tiun homon al mi:

- Generalo Pollino, la militafera ministro de via reĝa moŝto.

Li do ne estas fajroestingisto. Mi diras:

- Saluton, Pollino. Kiel vi fartas? – mi demandas simple kaj familiare, kiel la reganto instruis min. Sed li mire rigardis min.

            - Dankon, via reĝas moŝto. Tre bonege.

            Kaj venis multaj nigre vestiĝintaj, seriozaj homoj, portantaj brilajn ĉapelojn.

            - Nu – mi diras -, ni ne kolektiĝu ĉi tie, ĉar venos la policisto.

            Ŝajnas, ke ili konsentis kun mi, ĉar la multe da nigre vestiĝintaj homoj kaj la generalo, aspektanta kiel fajroestingisto, ekiris. Avane la hidalgo. Kun longaj kruroj, kiel la cikonio, kaj eĉ nun li estis tute kalva. Malantaǔ li paŝadis mi, kaj la multe da nigre vestiĝintaj, seriozaj homoj aspektis tiel, kiel funebranta parencaro dum entombigo.

            Mi ridaĉis pri la tuta afero, ĉar kio malbona povǔs okazi al mi? Lia reĝa moŝto estos mia sav-atestanto, kaj li ĵuros, se necese.

            Generalo Pollino, la militafera ministro de lia reĝa moŝto diras:

            - Sinjoro Egmont ne povis veni por akcepti vian reĝan moŝton, li malsanetas.

            - Ba. Li tute ne estas malsana. Mi konas lin ekde mia infanaĝo, li estas frato de mia patro kaj cikatro estas sur lia frunto pro glavo.

            Ili silentis. Ili silentas nigre vestiĝintaj tiel, ke ili ĉiam pli memorigas min pri funebra ceremonio.

            - Li volis veni por akcepti vian reĝan moŝton, sed li ankoraǔ estas malforta.

            - Ba. Kompreneble li ne venos de sur la insularo Feliĉo por akcepti min.

            - Nu sed – li diras -, ĉu via reĝa moŝto ne scias, ke la plano ŝanĝiĝis, kaj li tamen venis kun ni ĉi tien?

            Ĝi estis tia por mi, kiel fulmo el la klara ĉielo!

            - Kion vi rakontas? – mi demandas.

            - Sinjoro Egmont atendas vin.

            Nun devus forkuri, sed ĉirkaǔas min la multe da funebranta parencaro, kaj avane iras la kalva hidalgo, kiel la plej proksima apartenulo de la mortinto.

            Tiu Egmonto rekonos min. Tio cetas. Sankta Dio. Tiam okazos skandalo, kaj ĝis kiam lia reĝa moŝto savos min, ĝis tiam eble oni tuj mortpafos min.

            Sur la bordo ni alvenis al motorboato.

            - Bonvolu enboatiĝi, reĝa moŝto.

            Mi protestus, sed dudek policistoj staras tie rektadorse, kaj ili ĉiuj rigardas sur min. Tiaĵon mi vidis ĝis nun nur en mia malbona ŝonĝo aǔ dum malbona maldormo. Ni ĉiuj sidis en la grandan motorboaton.

            - Kien ni veturos? – demandis mi, Jimmy la Ĝisorela.

            - Al la jahto. La originala programo ŝanĝiĝis. Ni tuj ekveturos kun via reĝa moŝto al Almira por okupi vian tronon.

            Nu, mi sidas bele en la kaĉo. Eĉ ĝis nun estas granda problemo. Sed nun (daǔrigota).

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:25:07
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14

2008/6/6 8:25:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

III.

Mi ankoraǔ ne rakontis, kio estos la kaǔzo, ke mi komencis skribi taglibron. Ĉar tio estis ne mia ideo. Ĝi okazis tiel, ke antaǔ ol la ŝipo Honolulu-Star estus albordiĝinta, mi eĉ konjekton ne havis pri la skribo de la taglibro.

            Mi prepariĝis elŝipiĝi, kaj mi estis ekscitita. Mi adiaǔis la maaton en la bilĝo. Mi diris al li emociiĝinte; tamen ni estis kune en la malbono:

            - Mi bedaǔras, ke ni disiĝos, kaj nun ankoraǔ mi rompos vian vizaĝon, se vi ne pagos al mi la salajron de la hejtisto.

            Li amike petis min ne fari tion.

            - Tiam pagu ĝin al mi – mi diris. – Mi rajtas ricevi tion ĝis Singapuro. Mi perlaboris ĝin honeste.

            - Kio estis vera.

            - Komence li rezistis, sed fine li komprenis, se mi batos lin plu, tiam li malsaniĝos. Li pagis la tutan salajron al mi, poste ni reciproke manpremis.

            - Mi ĝojis – mi diras – pro la renkontiĝo. Mi neniam forgesos vin.

            - Nek mi – li diris, kaj mi kredis tion al li.

            Mi ankoraǔ faris friponaĵon, sed li meritis tion. La Kapitano, Fred la Malpura estis tiu. kontraǔ kiu mi faris tion. Li estas terura homo.

            Antaǔ ol albordiĝi, mi iris en la bilĝon.

            - Kapitano! – mi diris al li frapetinte sur la lignokesto, en kiu li kaŝiĝis. – Mi adiaǔas vin.

            - Iru en la inferon – li diris deflankiĝe.

            - Sed anticipe ni ankoraǔ havas malgrandan, nearanĝitan, kavaliran aferon.

            Mi turnis la lignokeston sur ties dorsoflankon kaj metis grandegan kofron sur ĝin. Nun la antaǔa parto estis sur la planko, kaj la “artistan enirejon” kovris la kofro, kiu pezis proksimume okdek kilogramojn.

            - Insolentulo – li diras -, se vi faras tion al mi, mi mortigos vin.

            Responde mi metis alian kofron sur ĝian supron. Ankoraǔ neniu aǔdis petegi Fred-on la Malpuran, nur mi nun:

            - Jimmy – li diris. – Mi havas kvindek jarojn, kaj la unuan fojon en mia vivo mi devѡs aranĝi aferon ie.

            - Tio estas bela de vi.

            Kio okazis al li? Lia voĉo tremas pro la ekscitiĝo, kiel li diras:

            - Se vi demetos la kofrojn, mi riĉigos vin. Ĉu mi devas surbordiĝi?

            Ankoraǔ neniu aǔdis lin petegi lin tiel. Sed li ne kortuŝis min, ĉar li kondutis malbele, ke li tute prirabis min, kion neniu toleras volonte. (Tamen mi iom post iom alkutimiĝos al tio.)

            Sed mi jam apenaǔ aǔdis lian voĉon, ĉar dum ni konversaciis, mi metis eĉ pli multe da kofroj, lignokestoj, valizoj super lin, kaj nur demalproksime sonis malforta, tomba voĉo:

            - Jimmy, pripensu filo mia.

            - Bone! Pripensinte tion, mi revenos kaj demetos la ŝarĝon de sur vi, sed tio tute ne certas.

            Kial vane esperigadi la kompatindan maljunulon? Nun li povas kaǔri en la kofro ĝis la pakaĵportistoj venos, ĉar ili eklaboros matene. Kaj ili ne el la mezo de la deponejo komencos elporti la amasigitajn lignokestojn, tiel la kapitano povos liberiĝi nur morgaǔ posttagmeze, kion li meritas.

            Ĉar li estas senkora hundo. Eble li eĉ mortigus min en mia situacio, se li estus mi, kaj mi estus li, aǔ mi lin, kiel min mem mortigus en mia situacio li. Tamen la atentema leganto komprenas ĝinn, li nur devas pensadi pri tio.

            Ankaǔ mi meditis pri tio, dum estis en la boato, kaj la funebranta parencaro sidis ĉirkaǔ mi, antaǔe la hidalgo, kiu jam ne estis kalva, ĉar li surmetis la nigran, longan ĉapelon.

            Nun kio okazos, se tiu sinjoro Egmont ekvidos, ke ne la reĝo venas, sed mi? Li konas la reĝon persone, do mia konduto ne erarigos lin.

            Mi estis iomete ekscitita. Ĉar nun estos suspektinde, kie retadas la reĝo, kaj mi ne povos doni kalkulon pri sinjoro Gould, pri kiu diras la reĝo, ke li estas regento laǔ la volo de la sorto. Oni serĉos ankaǔ lin, kaj okazos granda skandalo, kiam mi raportos, ke li mortis. Ni ĵetis lin dufoje en la maron. Li do mortis absolute. Fred la Malpura ĵetis lin la duan fojon. Mi neniam forgesos tiun nokton. La fantomo, simila al la kapitano kaj sinjoro Gould-Fernandez, tiu regento, post iam oni ĵetis lin en la akvon, li falis sur mian kolon desupre.

            Brr!

            Mi frostotremis.

            - Via reĝa moŝto malvarmas – diris la fajroestingisto -, kvankam la ŝipo stagnas sur la vasta maro, kaj tie estos eĉ pli malvarme.

            - Mi jam antaǔe malvarmas – mi respondas.

            Kaj tio estis la vero.

            Tiam ni jam atingis ĝin. Ĝi estis brila, granda ŝipo, sed malpli granda, ol Honolulu-Star, kaj jen tio estis skribita sur ĝia flanko:

A L M I R A.

            Trumpeto sonis, kaj la maristoj formis spaliron sur la ferdeko, kaj de sube mi vidis, ke inter ili estas sinjoro Egmont antaǔe en pris-a militista jako, sur ĝi oraj dekoracioj, ĉeflanke kun glavo, kaj sur lia frunto tiriĝas cikatro pro malnova vundo.

            Ni suprengrimpis sur la ŝnureskalo, kaj la funebra procesio, gvidate de mi, marŝis antaǔ spaliro de la maristoj.

            Kaj ni alvenis tien, kie staris la ŝipkapitano kun sinjoro Egmont.

            Mi sciis, ke nun okazos problemo.

            Ekvidinte min, li tuj ekkriegos, kaj oni tuj katenos min. Oni tuj batos min katenitan.

            Ni alvenis tien. Mi elpaŝis kuraĝe, ke nun mi estos sincera.

            - Sinjoro – mi diras -, mi estos sincera. Mi ne estas kulpa.

            Sed tiam okazis miraklo. Li diris tion kun ĝojplena vizaĝo.

            - Reĝa moŝto! Mi estas feliĉa revidi vin post duonjaro.

            Tiam li ĵetis sin al mia kolo kaj brakumis kaj kisis min.

            Mi staris tie, kvazaǔ mi estus kape batita per gumbastono el la serena ĉielo. Li ja konas la reganton.

            Kial li barkumas min kaj diras al mi, ke reĝa moŝto? Kio okazas ĉi tie?

            - Ne vi estas la kulpa, reĝa moŝto – li diras, kvazaǔ li scius, kion mi komencis rakonti. Dum vi ŝipveturis, ni ŝanĝis la planon, ni diros, kial, kaj tiel ni vojaĝos rekte al Almira, por ke via reĝa moŝto inter viaj subuloj okupu la lokon de viaj prauloj sur la familia trono.

            Li diris tiaĵon. Kaj la hidalgo denove estis tre kalva, ĉar li tenis sian ĉapelon enmane, kaj tiam jam li staris rektadorse apud ni.

            - Venu via reĝa moŝto en vian kajuton, certe vi volas ripozi.

            Mi iris en mian kajuton, ĉar vere mi certe volis ripozi. Tiam jam vertiĝis mia kapo, kvankam ĝi estis nur la unua idiotaĵo. (Daǔrigota.)

IV.

Mi ankoraǔ neniam loĝis en tiel bela kajuto. Kaj nek tiel bone. Ĉar mi satmanĝis, kiam maristo alportis bongustajn manĝaĵojn. Sufleojn kaj birdaĵojn, marmeladon kaj vinon. Kiam mi petis rumon, oni portis ankaǔ ĝin, kaj kiam mi vidis, ke oni portas ĉion, mi petis cigaredon kaj iom da kontanta mono.

            Oni portis ankaǔ tion.

            Tiam venis maristo kaj diris, ke sinjoro Egmont kaj generalo Pollino atendas min en la najbara kajuto por priaǔskulti ilin.

            - Bone – mi diras -, ili trankvile paroladu tre laǔte, kaj mi subaǔskultos ilin de tie ĉi.

            Sed ili ne tion volas, sed ili venus ĉi tien por priaǔskulto.

            - Nek tio estas problemo – mi diras pro la favoro de la sorto, kaj ili envenis.

            La ministro, simila al fajroestingisto, kaj sinjoro Egmont kun cikatro, farita fare de glavo.

            - Reĝa moŝto – diras sinjoro Egmont. – Tial ni estas ĉi tie por fari raporton al vi.

            - Nun – mi diras -, ni lasu la financajn aferojn, mi fidas vin.

            La ministro, simila al fajroestingisto palpebrumis iomete pri tio. Sed Egmont diris nur tion:

            - Nia referaĵo ne estas financa.

            Tiam venis en mian kapon la konsilo de lia reĝa moŝto:

            - Nun ĝi estas aktuala. Nur post kelkaj tagoj – mi diris kaj levis miajn okulvitrojn kun tenilo al miaj okuloj, kiu pendis sur vera nikela ĉeno en mia supra poŝo.

            Tiam la ministro de fajroestingo rigardis sur min kun tiel granda estimo, ke lia buŝo larĝe malfermiĝis.

            Sed ne sinjoro Egmont, kies organismo estis pli rezistema kontraǔ sinjoraj aferoj.

            - Tamen mi petas vian reĝan moŝton, nun aǔskultu nin, ĉar ĝi gravas.

            - Nu bone – mi diris. – Mi volas esti favorkora pro la volo de la sorto.

            - Dum vi estis survoje, ni ricevis informon, ke Bob Warins, la filo de la Pirato, fuĝis el Batavio, kie la tribunalo dungis lin kiel bagnanon.

            - Ĉu li estas tiu Bob Warins, kiu pretendas la tronon?

            - Jes. Li estis malliberulo en la prizono de Batavio kaj fuĝis.

            - Kvankam ĝi estas tre malfacila afero, ĉar gardistoj staras je dek paŝa distanco. Ĝi estas severe kontrolata loko.

            - Via reĝa moŝto scias certe, ke la patro de Warins batalis kontraǔ Alvarez, kaj via patra moŝto venkis ilin.

            - Jes, tio estas kutimo ĉe ni – mi diris.

            - Lia filo, Bob Warins ĵuris antaǔ la juĝeldiro, se li liberiĝos, li mortigos la reganton de la insulo kaj la prezidenton Alvarez, vivantan en ekzilo.

            - Oni ĵuras pri tiel multe da aferoj dum ĉeftraktado – mi diris degne.

            - Bob Warins estas la plej lerta kaj plej danĝera krimulo de la insularo.

            - Bagatelo – mi respondis moke. – Kio estas Charley la Lunmiena kompare lin?

            Tiam li tusis.

            - Tre multaj indiĝenoj protektas Warins-on, ĉar ili ŝatis la maljunan piraton, Warins revenos certe sur la insulon, eble li jam estas tie, kaj via reĝa moŝto tial devas veni hejmen, ke la popolo ne kredu vin malkuraĝa, kaj vi staru avane en la malfacilaj horoj.

            - Ĉu vi pensas, sinjoro Egmont, frato de mia patrino, tiu Bob Warins volas mortigi min?

            - Li certe provos tion.

            - Nu, mi batos lin je la kapo – mi respondis, kaj la aǔdienco finiĝis.

            Kio estos nun? Mi ne timas tiun friponon, sed tio estas vere granda problemo, ke la reĝo maltrafis la konekson en Singapuro al sia trono.

            La ŝipo jam longe veturis sur la vasta maro. Mi promenas.

            …Estis bela vespero. La ĉielo stelplena, la maro glata. Ties spegulo.

            Milda venteto kaj agrablaĵo. Precipe tial, ĉar mi satmanĝis, kio apartenas al la naturaj belaĵoj ĉe mi.

            Jam nek la bordo estis videbla. Nur la ĉielo kaj la maro. Ĉar proksimiĝis la pluva sezono, iom post iom nebuliĝis, kaj la ŝipo enveturis tion.

            Ĝi estis tre bona motorŝipo, admirinde bela kaj rapida. Poste mi vidis, ke oficiro staras malantaǔ mi ĝentile kun telegramo.

            - Ĉu vi staras ĉi tie pro mi? – mi demandas.

            - Jes, via reĝa moŝto.

            - Eble ni neglektu tion – mi diras dece al reĝo.

            - Sed kun la permeso de via reĝa moŝto, mi estas la aloadjutatno ĉi tie.

            - Eĉ tiam ne. Mi ŝatas mediti sola, temas pri tio.

            Mi diras.

            - Laǔ via ordono, sed mia respondeco…

            - Nenia respondeco estas evidenta nun, kaj tuj foriru – mi diris kun reĝa kolero. Kaj li foriris.

            Mi tuj fartis pli bone, kiam la aloadjutanto foriris. Li iris al iu juna maristo.

            Certe li estas aloservisto. Kaj li sendis lin ien. Nun li certe sendas lin al sinjoro Edmunt.

            Mi timis tion, mi do senprokraste foriris. Cetere fariĝis tiel granda nebulo, ke mi ne vidis eĉ ĝis mia nazpinto. Nun estas vere taǔge promeni sur la ferdeko.

            Kvankam tiam la nokto memorigis min pri tiu terura, timiga nokto, kiam la sport-statura sinjoro Gould, kiu estas regento laǔ la nomo Fernandez, falas sur mian kolon, post kiam mi puŝis lin en la akvon, mortintan, baldaǔ Fred la Malpura ĵetis lin en la akvon, kiun mi rigardis de malproksime, kiel li ĵetas Fernandez-on, sinjoron Goould-on, kovritan per longa, blanka litotuko en la akvon kun plaǔdo… Ĝi estis terura nokto tie… Ankaǔ tiam ni veturis en same granda nebulo, kaj anticipe ĝin mi vidis tiun, kiu havis la eksteraĵon de la kapitano, la fantomonon. Kiu iradis en du formoj kaj…

            Kaj mi denove vidis lin! Ĉi tie! Sur tiu ĉi loko. La kapitan-fantomon!

            …La nebulo sidis sur mia vizaĝo, kiel varmakva ĉifono… ĉio gutis, kvankam ne pluvis, nur tre granda, vaporplena, varmega nebulo ŝvebis super la senlima oceano, kaj subite, kiam mi turniĝas ĉe iu kajuto, mi do puŝiĝas ĝuste al li.

            Al la fantomo!

            Vizaĝo al vizaĝo, la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star staris antaǔ mi!

            - Nu, kio okazis Jose? – li demandas trankvile kaj cigaredas.

            Kaj mi rigidiĝis, kiel salkolono, kvazaǔ fulmo estus frapinta min. Ĉar li estas la fantomo. Ĉar kion serĉas ĉi tie la kaptiano de la ŝipo Honolulu-Star?

            - Kion… vi faras? – mi demandas iom nervoze, ĉar mi estis iomete nervoza. La nebulo, la senvento antaǔ la humida musono kaǔzas nervoziĝon.

            - Ankaǔ mi vojaĝas al Almira, Jose.

            - Ne diru tion, ke Jose. Komisiite de reĝo, nun mi trompas lian sekvantaron. Oni kredas, ke mi estas reĝo.

            - Ĉu vere?… Nu, mi ne volas ĝeni vin en tio. Sed diru! En la kajuto de sinjoro Gould estis malgranda komodo. Ĉu vi ne konjektas, kie ĝi estas?

            Li nun ne havas alian problemon ol tio!

            - Sinjoro kapitano! Mi ne ŝtelas meblojn – mi respondis dece al reĝo.

            - Mi tute ne pensis pri tio. Sed eble vi vidis ĝin. Nu, estas egale.

            - Bonan nokton, sinjoro kapitano.

            - Bonan nokton, sinjoro reĝo – li respondis kaj premis mian manon ridetante – vi staras firme sur viaj plandoj. Ĉu vi deziras cigaredon?

            - Dankon, sed mi havas reĝan aferon ĉi tie.

            Li foriris kaj la krepusko tuj forglutis lin, kio kirliĝis. Reveninte, mi renkontiĝis kun sinjoro Egmont kaj kun lia adjutano.

            - Reĝa moŝto… mi maltrankvilis, ke vi promenadas sola.

             - Mi ne ŝatas fari tion alimaniere.

            - Sed reganto devas atenti eĉ sur propra ŝipo, ĉar dungitaj atencantoj povas kaŝiĝi ĉie.

            - Mi batos ilin forte je la kapo, nur tion bonvolu diri al mia reĝa moŝto, kial vojaĝas kun ni la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star, laǔ mia scio.

            - Mi ne scias pri tio – li respondis.

            Nu, tio estas bela afero.

            - Sed ne pli ol unu minuton, mi ĵus parolis kun li ĉi tie.

            - Estas ekskludite! Sur la ŝipo veturas nur Via sekvantaro kaj la maristoj.

            Kaj li rigardis sur min tiel, kvazaǔ mi ne estus sanmensa.

            Mi diris nenion. Mi jam konis tiun historion tro bone, ol diskuri pri tio. La fantomo do, kiu havas la eksteraĵon de la kapitano, transŝipiĝis.

            - Mi petas vin reĝa moŝto, bonvolu resti en via kajuto, aǔ iru akompanate de la adjutanto. Mi respondis: bone. Poste mi reiris en mian kajuton.

            Sed poste, kiam jam estis malfrua nokto, mi singarde elŝteliĝis. La adjutanto ne estis en la prokismo. Tamen mi vidis lin je dek paŝa distanco. Li staris kubutante sur la balustrado. Ĉu li scias, ke temas pri tia reganto, kiu povas iri senbrue, ĉar malgraǔ  tio, ke li estas nun tronheredanto, lia antaǔa vivo bezonis tion?…

            Nek la pordo grincis, baldaǔ mi estis sufiĉe malproksime. Nur iuloke iradis kelkaj maristoj, apenaǔ videblaj en la nebulo, poste logtempa silento, kaj la akvogutoj plaǔdetis, kiel la multe da humido falis de sur la fero…

            Tiuloke ne estis la fantomo, simila al la kapitano. Ĉu ia krimafero latentas en la fono, rilate la fantomon?

            Ĉiuokaze mi batos lin je la kapo. Se li eltenos ĝin, li vere estas fantomo. Sed mi ne fidas tion. Mi nur ne sentus premon sur mia brusto, kvazaǔ la nebulo havus prezon, kvankam mi scias bone, ke la nebulo estas vakua spaco. Sed mia kapo akre doloras, kio estas la antaǔsigno de la proksimiĝanta musono.

            Ankaǔ la mallaǔta murmuro de la akvo estas stranga… Miaj manoj estas tiel malsekaj, kvazaǔ mi ne estus viŝinta tiujn. Kaj malvarmaj. Kiam la termometro montras kvardek du cersiusgradojn en ombro. Malvarmas mia stomako… Tiu vapor-muro fariĝas ĉiam pli peza, kiel ni veturas en ĝin…

            Nun la vetero estas tre malagrabla. Ĉi-tempe oni kutimas esti kverelemaj en la drinkejo. Ĝi estas tia vetero, kiam mi rapide elprenis mian tranĉilon, antaǔ ol fariĝi tronheredanto.

            Mi devas elbutonumi la kolumon de mia ĉemiozo, sed eĉ tiel mi estas kovrita de sala, glueca humido, kaj mia gorĝo pulsas, kiel la granda montrilo de horloĝo…

            Tie… La ekscintilo en la nebulo estas rebrilo de viziero de ĉapo! Nun mi elprenas mian poŝlampon, kiun mi havis, antaǔ ol mi estus kroninta.

            Mi postrapidas lin, kaj veninte en lian proksimon, mi ekpremas la ŝaltilon de la poŝlampo. Fariĝas lumo en la nelbulo! Kaj mi vida.

            Li estas tiu!

            La kapitano! Li ridetas, mansvingas kaj rapidas…

            Sed mi postkuras lin.

            Haltu…

            Sed li alvenas pli frue inter la kajutojn, kaj la nebulo forglutas lin. Sed mia aǔdas la grincadon. Pordo-grincado estis ie en la proksimo! Li eniris en iun kajuton. Sed mi ne vidis kien. Ĉar la nebulo…

            Se necese, mi traserĉos ĉiun kajuton! Sed mi rigardos en la okulojn de la fantomo!

            La fenestro de la unua kajuto estis malluma. Ĉu ĝi estis tiu? Mi ekpremas la klinkon kaj malfermas la pordon. Estas mallumo ankaǔ interne.

            Ne nur mallumo, sed ĉio estas senmova, kaj mi sentas pikdoloron en mia maldekstra okulo pro la musono, krome kvazaǔ akra pinglo estus pikita en mian cerbon el la nebulo…

            La mallumo kaj la silento estas tiel strangaj, ke mia lango sekiĝas, kaj kvazaǔ mia gorĝo sveliĝus.

            Mi timis tie, mia koro fariĝis malvarma, kaj miaj genuoj fleksiĝis.

            Ve, kio ĝi estas?

            Mi ekpremas la butonon, ke la poŝlampo denove lumu.

            Kaj mi pensas, ke mi freneziĝis!

            Se mi havintus voĉon, tiam mi estus ŝrikinta. Sed mi ne povis. Mi frapfermis la pordon kaj kuris, sed tremante, kvazaǔ suferante pro malaria atako… mi kuris kaj tremis.

            Ĉar la lumo de la poŝlampo montris la kajuton, kaj sur la tablo en malfermita ĉerko kuŝis sinjoro Gould pale, kun pajlokoloraj lipharoj, kun nigraj okulkavoj!

            Fernandez… Kiu estas regento kaj dufoje ĵetita en la akvon ĝis nun (daǔrigota).

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:26:35
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

N A Ǔ A   Ĉ A P I T R O

1

Minacaj homoj proksimiĝis malrapide. Inter ili estis unuavice Tulipo kun bandaĝita kapo, la posedanto lia reĝa moŝto. En la peza, streĉita silento nur la Ekscelenco gardis sian pignoplenan trankvilon.

            - Atendu – li diris mallaǔte. – Ni devas klarigi, kion volis tiu knabo ĉi tie?

            - Entrudiĝi, flavbekulo! – murmuris Medolo minace.

            - Tio certas, ke li ne estas komencanto – diris Tulipo rekone kaj etendis sian manon al la bandaĝo. La bato, kion mi ricevis de li, subtenas tion. Mi devas mencii tion por lia pravigo.

            - Sed kial li batfaligis min, se li ne havis kaǔzon timi. Kaj kien li volis kuri? – demandis Medolo.

            - Estas suspektinde, sed mi diras tion, ke neniokaze vi agos malbone, se vi mortigos lin – respondis Tulipo kaj eklevis sian ŝultron -, sed li ne estas komencanto, tio certas.

            La Ekscelenco longe rigardis la cigar-cindron inter siaj fingroj.

            - Gvidu lin al la Granda Bubalo! Li diris, ke li konas la Grandan Bubalon.

            Ili denove gvidis la princon tra zigzagaj, subteraj koridoroj. Nun jam estas verŝajne, ke li neniam plu ekvidos la sunbrilon vivanta. La vojo kondukis supren tra humidaj, ŝimodoraj katakomboj. La zigzaga koridoro fariĝis ĉiam pli kruta, ĝis fine ili iris sur ŝtupoj, kavigitaj en la teron. Poste ili paŝis en malbone limigitan ĉambron. La princo nun jam vidis, kie li estas.

            Ili akompanis lin en la “hotel-halon” de la drinikejo Kvar Saĝaj Hundkaptistoj. Tulipo iris avane. Medolo kaj liaj kompanoj ĉirkaǔis la deliktulon. La drinkejmastro eĉ nun staris apud la du korboboteloj, la indiferentaj gastoj sidis sur la benko kun siaj glasoj el lado, samtiel, kiel antaǔ nelonge, kaj tiu knabo buŝharmonikis ĉe la fenestro, kiu sidis sur la fenestro-kornico, kiam la princo la unuan fojon enpaŝis ĉi tien. La nombro de la societo ŝanĝiĝis tiel, ke dika, hirta mulata virino kuŝis sur la planko antaǔ la benko kaj ronkis.

            Krome sidis tie sur lignokesto Tendenulo la Fervora, pri kiu nur la princo sciis, ke efektive li estas la vera Trebitsch. La minaca grupo, gvidate de la diktrunka Tulipo, ne vekis senscion.

            - Tendenulo la Fervora! – kriis Tulipo. – Tuj redonu miajn du kaj duonon da dolaroj.

            La vera Trebitsch paŝis antaǔ ilin indigne.

            - Mi protestas! Mi transdonis la varon – kaj li turnis sin al la princo -, vi estas mia atestanto.

            - Via varo batis min je la kapo! Kaj li fuĝis.

            - Vi petis fortajn kaj lertajn homojn. Kiu do batfaligas vin, tiu ne estas malforta, kaj se li foĝas, tiam li estas eĉ lerta… Rigardu tiun knabon! Li estas fortika! Ne permesu skoldi vin, amiko mia…

            La princo lastatempe rimarkis suspektinde trivialajn simptomojn sur si. Ekzemple li fariĝis ekkolerema, kaj tiam li ŝatintus bati. Eĉ nun la sango komencis leviĝi en lia kapo.

            - Vi estas senhonta sklavkomercisto! – li kriis kolere -, fia kanajlo!

            - Nun temas ne pri tio – respondis la vera Trebitsch nervoze. – Ni povas atingi nenion per persona atako.

            - Plej volonte mi rompus vian kapon.

            - Kio malhelpas vin en tio? – demandis Medolo mirante.         

            Puf!
            La plej potenca pugno de lia reĝa moŝto trafis la vizaĝon de la vera Trebitsch per laǔregula, maldekstramana, rekta bato tiel, ke rekona murmuro honoris tion.

            Sed Tendenulo la Fervora per bravura rapideco, sed eksterordinare energie vangofrapis lian reĝan moŝton, ke li renversis la drinkejmastron kaj iun korbobotelon.

            - Mi opinias – spiregis Tendenulo la Fervora -, ke estus pli utile ne interbatadi.

            La princo denove ĵetis sin sur lin, sed alia survango, plus rapida piedbato, flugigis lin al la muro. Lia vizaĝo jam estis preskaǔ nerekonebla pro la multe da batoj. En lia kranio kariljonis milionoj da sonoriletoj, kaj lia maldekstra orelo terure doloris, kiu iometѥ krevis apud la lobo.

            - Laǔ mi ne daǔrigu tion – proponis Tendenulo la Fervora denove.

            - Donu al mi glason da akvo! – flustris la princo. – Posttagmeze mi trinkis la lastan fojon.

            Tiu malgranda budo havis ĉiofon- kaj brand-odoron kiel kaldronego, en la varmego, peza de la haladzo de la marĉa regiono.

            La drinkejmastro kun malestima mieno verŝis duonglason da brando kaj diluis tion per akvo. La princo eltrikis ĝin kaj sentis tiel por momento, ke li tuj sufokiĝos. Li bezonis sian ĉiun forton por ne tusi.

            Poste li sentis varmegon interne. Kaj li ĵetis sin sur la veran Trebitsch-on, pacience atendantan. Li sukcesis eviti la piedbaton, la klakan vangofrapon nun li ne sentis… Li nur spiregis pro la avida deziro…

            Mortigi lin!

            Liaj pugnobatoj hajlis per rapideco de properelo, kaj diablo scias, de kie originis la movo, li genubatis sian kontraǔlon je la stomako, ke tiu terenfalis. La vera Trebitsch kuntrenis lin dum la falo. Ili ruliĝis sur la tero stertore, mordante, boksante unu la alian… La brando ekflamis en la sango de la princo. Lia cerbo varmege zumis, li batadis la kapon de sia kontraǔulo al la planko kun besta, mortiga, pereiga ĝuo.

            Kiam ili denove salte leviĝis, li ĵetis sin en la batalon, kiel tigro. Li piedbatis kaj frapis, ĝis Tendenulo, la Fervora flugis en la angulon de la diboĉejo pro lia hokbato, kaj antaǔ ol ekstari, lia reĝa moŝto ĵetis al li la unuan malplenan lignokeston, ĉemanan, kaj li jam estus saltinta sur la svenetan homon por mortigi lin, sed oni retenis lin.

            - Hoho!

            - Lasu min! – li stertoris.

            - Se li sterniĝis kiel ĉifono, tiam vi devas lasi lin paca – diris Medolo, dum li retenis la princon, kiu iomete ŝanceliĝis pro la rumo.

            La vizaĝo de lia reĝa moŝto estis nur sanga karnopeco, liaj okuloj apenaǔ vidiĝis el la ŝvelintaj kavoj, lia nazo, batita kornoforma, liaj ŝvelintaj lipoj, similaj al tiu de negro, bluaj kaj violkoloraj frotvundoj, tuberoj deformis la beletan, delikat-trajtan princon malofte vidita, karakteriza trampo.

            Tendenulo la Fervore pene leviĝis. Li apenaǔ havis sendifektan lokon sur sia vizaĝo, pekle vangofrapita, tamen li diris triumfe al Tulipo, montrante al la knabo:

            - Ĉu tiu estas malbona varo por vi?!

2

- Kion vi volas de tiu sovaĝa bubo? – demandis la drinkejmastro.

            La nova nomo jam estis donita al li. Oni baptas rpide en la krimula mondo kaj ĉiam donas trafan nomon.

            - Li estas suspektinda figuro. Li atakis Tulipon inside. Sed li diras, ke li portis sciigon al la Granda Bubalo.

            Tiam fariĝis silento.

            - Li volas paroli kun la Granda Bubalo – diris Medolo al la drinkejmastro. – Iru por venigi lin.

            - Ĉu mi?! Eble vi freneziĝis – li respondis timiĝinte.

            - Iru li mem, se li konas lin – proponis alia homo.

            Iu kaptis la kolon de la princo kaj enpuŝis lin tra malgranda, kurtenita pordo en ejon.

            Li staris en la ĉambro de la Granda Bubalo. Ĝi signifis princan apartamenton en la krimula mondo. Kvar ŝimaj muroj el argilbrikoj, kaj membloj ne troviĝis en ĝi. Mato estis sternita sur la planko, tie kuŝis la Granda Bubalo, la mizantropo, kaj lampo brulis malbonodore apud li fumante.

            La Granda Bubalo estis mestizo, nekredeble alta kaj larĝa, kvazaǔ karnoamaso. Liaj globforma, kalva kapo, grandaj, indiĝenaj okuloj kaj la ŝvelintaj, negraj lipoj faris lin timige fremdeska, ĉar la koloro de lia haǔto estis preskaǔ tute blanka.

            Li rigardis sur la knabon kun senesprima mieno. Sur lia brakmuskolo, dika kiel arbotrunko estis tatuita ankro per blua kaj roza koloroj. Lia dekoltita trikotaĵo lasis vidigis ankoraǔ randon de kelkaj tatuoj.

            - Mortigu min – diris la princo -, mi mesogis tion, ke mi konas vin…

            La senesprima, morta rigardo de la Granda Bubalo senmove fiksiĝis al li.

            - Kiu vi estas?

            - Juna frato… de Jimmy la Ĝisorela… - li provis apelacii sian aristokratan parencaron. Tio ofte efikas.

            - Vi mensogas.

            Tepida odoro de la petrolo kaj tero ŝvebis en la kaverno. La Granda Bubalo leviĝis pigre, trankvile.

            - Kiu enpuŝis vin al mi?

            - Mi… ne scias…

            La princo komencis grati sian bruston, ŝovante sian manon malrapide al la bastono.

            Poste li frapis! Sed la mano de la Granda Bubalo kaptis ĝin per miriga rapideco, kaj tiregis ĝin al si. Kiam la knabo kape batiĝis al la grandega torako, li sentis tiel dum sekundo, ke tiu homo povus forĵeti lin facile, kiel ian malgrandan gruzelpecon. Li narkotiĝis.

            La mestizo puŝegis lin per energia movo en la drinkejon.

            - Tiu homo volis batfaligi min per plumba bastono!

            La homoj, kiu estis en la drinkejo (tre multaj el ili foriris, kiam oni enpuŝis la princon al la Granda Bubalo) rikanis.

            - Mi volis tion, ke vi rigardu lin, antaǔ ol mi batos lin plata!

            - Li diris, ke li konas vin… - rimarkis la drinkejmastro.

            - Diru tion ankaǔ al la fiŝoj…

            - Mi venis al Fred la Malpura…! – li kriis malesperiĝinte, ĉar li sentis, ke unu premo de la grandaj manoj mortigos lin.

            La malgajaj, kruelaj okuloj de la Granda Bubalo signis momentan paǔzon.

            - Kio?… Ĉu vi konas… Fred-on?…

            - Nur tiel, kiel vin – rimarkis la drinkejmastro.

            - Vi eraras – diris iu, kiu ĵus enpaŝis en la ejon, sed oni ne rimarkis lin. La bubo vere konas min bone, kaj ne provu mortigi lin, Bubalo!

            Fred la Malpura staris en la pordo.

            Ĉio renversiĝis en la cerbo de la princo. La amikoj el la infanaĝo neas tion, ke ili konus lin. Fred la Malpura, kiun li vidis neniam, deklaras, ke ili bone konas unu la alian.

            Sed la premo de la manoj de la Branda Bubalo tute ne loziĝis. Li rigardis al Fred la Malpura tiel, ke kelkaj neǔrasteniaj rabmurdistoj teruriĝis. Verda, sangavida malamo ardis en lia rigardo.

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:27:08
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
17
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K A   Ĉ A P I T R O

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela la unua

V.

Ni, lia Reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela la unua skribas ĉion ĉi, datitan kiel supre, propramane, en la unua jaro de nia regado, pro la favoro de la sorto, iun tagon.

            Nun mi devas alproprigi tiun esprimmanieron, ĉar mi vidas tiajn leterojn ĉiutage kaj mi subskribas tiujn. Sed mi ankoraǔ ne rakontis, kial mi skribas la taglibron. Ĝi okazis tiel, ke sur la ŝipo mi paroladis kun la reĝo ĝuste pri tio, kiam mi ankoraǔ kredis tion, ke regi estas granda afero.

            Mi divenis, ke regi tute ne estas malfacile, nur akiri tronon en tiu granda tumultado.

            Ĉar la tuta mondo estas tia, kiel granda tumultado: foje oni estas antaǔe, foje malantaǔe.

            La unuan jaron de mia regado mi alvenis sur la insulon, en ties ĉefurbon Almira. Sur la bordo okazis rostado de okso, salvo per kanonoj kaj raketoj, flagornamo kaj muziko. Multe da soldatoj formis spaliron, oni svingis per tukoj, kaj kelkcent homoj diris al mi: Vivu! Vivu!

            Plurfoje mi travagadis la mondon, sed en neniu haveno mi spertis tiel belan bonvenon.

            Ni surbordiĝis tiel, ke la hidalgo iris antaǔe, kiu kalviĝis denove, nekovrinte sian kapon. Li tenis la ĉapelon en sia mano. Poste sekvis mi kaj Egmont kaj la funebranta parencaro malantaǔ ni. Dume sonis muziko, sed ĉiu mansalutis aǔ staris kun nekovrita kapo, kaj tiam la popolamaso rimarkis denove, ke Vivu la reĝo, kio estas tre konvena aklamo en tia situacio.

            Sinjoro Egmont, kiun mi konas longe, ĉar mi scias, ke li estas la frato de mia patrino, kaj sur lia frunto estas malnova cikatro por vundo de glavo, li ekparolis jene:

            - Gestadu Reĝa moŝto!

            Obeeme plenumante lian peton, mi okulumis kaj inviteme kapbalancis, sed tiam sinjoro Egmont, la frato de mia patrino fariĝis tute nervoza.

            - Ne tiel, Reĝa moŝto, sed per via mano.

            Tiam mi ŝerceme minacis mian popolon per mia montrofingro, kaj Egmont diris ĝemante, ke plie ni finu tion por iom da tempo. Nenio estas bona al tiu Egmont. Kvankam mi jam komencis fari tion tute bone

            Kiam ankaǔ mi paŝis sur la bordon, denove sonis muziko, ĉiu kriis: “vivu!”, kaj oni kondukis min al kaleŝo flordekorita.

            Nun ni veturis al la citadelo. Ĉar tie altiĝis monto, kaj sur ĝi estis citaldelo. La forvaginta reganto jam parolis pri tio, kio troviĝas sur la montosupro, tio estas la citadelo.

            Ĝi estas vera fortikaĵo kun muroj, kanon-embrazuroj kaj supre la ĉielo. Ankaǔ ĉi tie oni honorpafis per kanono kaj ni veturegis en la fortikaĵkorton, kie la tuta garnizono (ĉiuj 20 homoj) staris orde en vico. Ili faris salvon, ni feliĉe alvenis kaj descendis.

            Poste venis antaǔ min el la pordego, alta, ridetema, bela virno, sed ŝi estis tute blankhara.

            - Nun sekvos la patrinreĝo, mi pensas, ŝi certe ploros pro sia filo.

            Sed estas nekompreneble! Ĉu vi jam aǔdis tiaĵon?

            Ŝi etendas siajn brakojn kaj venas al mi:

            - Filo mia!

            Jes. Ŝi diris, ke mi estas ŝia filo. Kvazaǔ mi ne scius. Kiel vi opinias? Se mi almenaǔ similus al lia reĝa moŝto. Sed tute ne.

             Mi devas freneziĝi por tio!

            Sed tiu virino estis tiel afabla, ŝi ĉirkaǔbrakumi kaj kisis min, kio jam longe ne okazis al mi, kaj ankaǔ mi kisis ŝin. Ĉar pli ol dek jarojn patrino ne kisis min.Ĝi agrablis al mi, malgraǔ tio, ke la virino estis alies patrino.

            La patrina kiso kaj brakumo tamen estis la mia, kaj mi ne estus ŝanĝinta tion por la kiso de vera belulino.

            Ĉar okazas tiaj idiotaĵoj, kaj mi ĵuras je mia krono (kio ne estas bagatelo ĉe reĝo), tiam mi amis tiun reĝinon same, kiel mian propran panjon.

            Kvankam mi tre amis ŝin, sed la kompatindulino, kiu estis tre bona, dormas sian eternan dormo en la tombejo de Davonshire.

            Mi ne hontis skribi tion, ĉar ankaǔ vagabondo havas patrinon same, kiel pli bonaj homoj…

            …Por reveni al la temo, mi jam en mia infanaĝo estis tre scivola, laǔ mia naturo. Iam mi rompis la buston de lordo Nelson por vidi, kio estas en ĝi.

            Nenio estis en ĝi, nur vakuo. Sed mi vidis tion. Ankaǔ nun estis tiel, ĉar mi ne sciis, kio estas tiu ludo al mi ĉi tie? Mi restis sola kun hidalgo Gomperez, kiu certe scias ĉion en sia cerbo pri tiu ĉi afero, kaj mi volonte estus rompinta lian kapon, kiel la buston por vidi, kio estas en ĝi?

            Eblas, ke nur vakuo.

            - Reĝa moŝto – diras la hidalgo -, ĉu vi volas ripozi?

            Tiam mi jam estis en mia ĉambro, en mia reĝa apartamento.

            - Mi ŝatus paroli kun sinjoro Egmont.

            - Morgaǔ antaǔtagmeze dum la aǔdienco laǔkutime.

            - Tuj – mi diris per kategoria voĉo. Tiam li eliris kun malĝoja mieno. Li estis malgaja, ĉar por li gravas la kortega etiketo, kiel oni diras.

            Venis sinjoro Egmont.

            - Reĝa moŝto – li diras -, surprenu la marŝalan uniformon, ĉar ĝi estas la vestaĵo de la reĝo.

            - Ĉu mi estas la nova reĝo ĉi tie?

            - Jes. Fernandez, kiu estas regento mortis, kaj ni ne kandidatigis novan regenton, ni leĝigis tion antaǔ unu monato. Tiel do vi povas praktiki viajn reĝajn rajtojn, al kio vi havis junaĝon. Sed nun ĝi ne gravas, ĉar vi jam ne estas tiel junaĝa.

            - Vidu! – mi diris simple. Vi estas la frato de mia patrino, mi konas bone la vundon sur via frunto. Vi scias, ke mi ne estas mi, sed la anstataǔiganto de la reĝo. La vera St. Antonio estas en Singapuro. Sed kiel mi opiniu pri ĉio ĉi?

            Li diris post mallonga hezito:

            - Mi estus mortpunita, se mi kredus reĝa moŝto, kion vi diras: ke vi ne estas la vera reganto. Laǔ niaj leĝoj, kiu uzurpas la reĝan moŝtecon, tiun oni kondamnas al pendumo.

            - Sed la reĝo komisiis min.

            - Nun estus malfacile pruvi tion, minacate de kondamno al matena pendumo.

            Diable! La situacio komencas fariĝis varmega. Sed sinjoro Egmont ridas.

            - Sed ĝi estas nur ŝerco. Via reĝa moŝto ŝercas, ĉu ne? Vi estas nia reĝo, ĉu ne?

            - Mi estas tio - mi respondis mallaǔte, kaj li lasis min tie sola, por ke la lakeo vestu min per la marŝala uniformo, tiel do nun komenciĝos tre malagrabla situacio. (Daǔrigota.)

D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

1

La Granda Bubalo premis la kolon de la princo.

            - Vi ne rajtas mortigi la knabon – diris Fred.

            - Nu. Kaj kial?

            - Ĉar mi mortigos lin! Kiu volas malhelpi min en tio, tiu povas iri post la kanbon.

            La mestiza giganto rigardis stulte por sekundo.

            - Tiu fripono veturis sur la ŝipo Honolulu-Star – komencis la kapitano kun minaca mieno. – Li sciis, ke mi estis en lignokesto en la bilĝo, kaj antaǔ ol la ŝipo albordiĝis, tiu knabo renversis la valizegon kaj metis multaj pezajn bagaĝojn sur ĝin.

            - Mi petasa vin, tio estas eraro… - diris la princo -, mi ne havis eĉ konjekton, ke ankaǔ vi estas sur la ŝipo, sinjoro Malpura.

            - Vi mensogas! Vi estis tiu! Mi kuŝis en la renversita valizego ĝis noktomezo!… Mi preskaǔ sufokiĝis!…

            - Ha-ha-ha…

            La Granda Bubalo ekridis, kaj kiam Fred la Malpura ekiris kun grandaj paŝoj por postuli sian rajtan viktimon, li baris lian vojon.

            - Tiu knabo ekde hodiaǔ estas mia amiko! Ĉu vi komprenas?

            - Mi mortigos la knabon!

            Streĉa atendo.

            - Ĉu vi volas interbatadi?

            - Mi volas mortigi vin! Tiu knabo, kiu faris el vi mokitaĵon, plaĉas al mi! Ve al tiu, kiu tuŝos lin…

            La kapitano malrapide kombadis sian malbelegan barbon per siaj ungoj, similaj al kaprohufo. Mil faltoj sulkiĝis ĉirkaǔ lia moka rikano:

            - Ĉiu timas vin ĉi tie, ĉar oni ne scias, ke vi estas stulta. Vi estas tiel stulta, ke nek via forto gravas. Sed mi mistraktos vin, Bubalo! Vi scias tion!

            La trampa, barba, iom aĝa Fred la Malpura parolis tiel kun la teruro de Singapuro, kvazaǔ li kompatus malsovaĝan kapridon, kiu iris hazarde inter la relojn. Kio estis tio, kio tamen retenis tiun koloson por ne batmortigi la neprizorgitan, blankharan kapitanon per unu frapo? Eble iu el liaj malpuraj manoj, kiun li ŝovis neglekteme en la poŝon de sia pantalono, dume li karesadis sian barbon per la deksktra mano.

            Tiu maldekstra mano tenis tranĉilon aǔ pistolon, kaj Fred la Malpura ne kutimis heziti.

            - Mi ne permesas bati la knabon, maljuna, babilema frenezulo.

            - Mi mortigos la knabon, vi, vivanta bov-viand-konservaĵo!

            “Mi nur scius, kion li tenas tie, kie pugnoforma objekto reliefiĝas el lia poŝo” – pensis la Granda Bubalo, kaj blovelspiris kolere.

            - La knabo iros nenien sen mi.

            - Tio estas tre saĝa ideo – interrompis Tulipo kaj etendis la manon al sia bandaĝita kapo. Ankaǔ la vera Trebitsch kapbalancis jese el sub trempita ĉifono, kiun li metis sur sian ŝvelintan vizaĝon.

            - La Sovaĝa Bubo meritus iom da “malvarmo” – diris la drinkejmastro -, li batfaligis Tulipon, li rompis la vizaĝon de Tendenulo la Fervora, li atakis la Grandan Bubalon, kaj li insultis ankaǔ vin, kapitano.

            - Vere li estas diligenta knabo – rimarkis Fred la Malpura kuntirinte iun sian okulon. – Mi tamen mortigos lin.

            La Granda Bubalo preskaǔ ĵetis sin sur lin, sed en la poŝo de Fred la Malpura eĉ pli reliefiĝis la tranĉilo aǔ io, kiel li tenis ĝin.

            La Granda Bubalo rektigis sin.

            - Tiu knabo plaĉas al mi! – li diris fine kun aplombo. – Ne tial, ĉar li primokis maljunan frenezulon, sed eĉ tial, ĉar li timas neniun ĉi tie… Sovaĝa Bubo! Vi estas mia amiko! Iru en mian ĉambron! Ekde nun ni loĝos kune, kaj neniu batos vin!

            Lia deklaro vekis ĝeneralan konsterniĝon. Ĉu la mizantropa Granda Bubalo prenas al si kunloĝanton? Ĉu bubon?

            - Nur babilaĉu! Ju pli multe vi parolos, des pli ridindigos vin, ĉar mi mortigos la knabon – grumblis Fred la Malpura kaj eksidis sur la plankon. Kiam la Granda Bubalo foriris kun lia reĝa moŝto, la kapitano ankoraǔ murmuris mallaǔte en si ĉiuspecajn aferojn, poste li turnis sin al la drinkejmastro:

            - Malbenita policisto konfiksis mian revolveron en la haveno, sed kio estas eĉ pli malbona: ankaǔ mian tranĉilon. Kiu havas poŝtranĉilon?

            Kaj li elpoŝigis sian maldekstran manon kun la reliefiĝinta objekto.

            Li tenis nur pomon en sia mano.

2

La princo sidis mortelaca sur la mucida planko de la kaverno.

            - Mi estas malsata – li diris al la Granda Bubalo, ĉar li jam zorgis pri nenio pro sia elĉerpiĝo.

            - La giganto embarasiĝis momenton. Poste li eliris el la kaverno kaj baldaǔ li revenis kun pano kaj viando. Li morne rigardis la knabon, kiel li manĝas. La unuan fojon en lia vivo okazis, ke li faris ion, kion oni petis de li.

            - De kie vi venis?

            - Mi fuĝis el Batavio.

            - Kion vi volas ĉi tie?

            - Mi ne scias… Kaj… nun mi deziras dormi. Mi estas elĉerpiĝinta.

            Li kuŝiĝis sur la mato. Sur la mato de la Granda Bubalo. Alia mato ne troviĝis en la ejo. La giganto sidis tie, krucinte siajn krurojn, senmove, ĝis mateno. Kaj li rigardis la dormanton. Li gardis lin…

            Sekvan tagon jam ĉiu sciis, ke la Granda Bubalo perdis sina prudenton. Li karesas bubon, kvazaǔ li estus lia vartisto, li gardas kaj kunportas lin ĉien.

            Ve al tiu, kiu insultus aǔ batus lin.

            La Granda Bubalo, kiu amis neniun en sia vivo, li tute freneziĝis pro la ŝato de la kanbo.

            Vespere iu enkriis: - La Ekscelenco kunvokas la Konsilion de la Malvarmkoruloj! Li atendas ankaǔ vin post unu horo!

            La Granda Bubalo unue levis la botelon ĉemanan por ĵeti tion al la heroldo. Sed la princo forprenis ĝin de li per leĝera movo.

            - Mi ne ŝatas tion – li diris riproĉe, kaj la mestizo palpebrumis tiel, kiel hontigita hundo.

            - Diru al li… ke mi estos tie – li balbutaĉis poste al la kaŝe enrigardanta homo. – Sed atendu. Ankaǔ la Sovaĝa Bubo venos kun mi, ĉar Fred la Malpura eble ekspluatos la okazon kaj atakos lin.

            La herordo foriris preskaǔ veriĝante. Li neniam spertis tian miraklon! La Granda Bubalo idiotiĝis!

            - Kion signifas la Konsilio de la Malvarmkoruloj? – demandis la knabo.

            - Ĉiu societo havas prezidanton, kaj ankaǔ tiuj prezidantoj apartenas al klubo. Ĝi estas la klubo de la Malvarmkoruloj. Ili interkonsiliĝas pri tiaj aferoj, kiuj gravas por ni ĉiuj.

            - Kial ili estas Malvarmkoraj?

            - Ĉar nenio varmigas ilin interne. Ili ĉiam agas tiel, kiel ilia intereso diktas tion, kaj se iu apelacias alie, ili priridas tiun.

            - Kiu estas la Ekscelenco? Ĉu ankaǔ li estas krimulo?

            - Li ne estas tia, kiel ni. Sed li faris granan krimon, tial oni mortkondamnis lin.

            - Kie?

            - En la ĉefurbo de la insularo Feliĉo. La reganta arkiduko St. Antonio mortkondamnis lin.

            - Ĉu?… Kiel nomiĝas la Ekscelenco?

            - Li estis respublikestro laǔ la nomo Alvarez… Kio okazis al vi?!

            Lia reĝa moŝto iomete vertiĝis.

3

- Rakontu ĉion pri ĝi – li petis la Grandan Bubalon.

- Mi ne scias multe pri tio. Alvarez batalis kun la pirato Warins, kiam St. Antonio atakis ilin ambaǔ. Alvarez alvenis sen mono ĉi tien. Tio okazis jam longe. Liaj multaj homoj fuĝis de tie. Multaj, grandaj entreperenoj subite ĉesis labori en Alrmira, kaj ties posedantoj denove estus riĉaj, se St. Antonio perdus sian tronon, kaj sekvus denove la respubliko de Alvarez. Tiuj entreprenistoj heplas lin per mono, kaj Alvarez organizis ĉi tie la senlaborajn maristojn kaj aliajn homojn en kluboj. Ĉiu klubestro, se necese, disponigos multe da homoj al li, kaj Alvarez atendas bonan okazon por armi ilin kaj surprizataki St. Antonion. Ankaǔ tiu surprizatakis lin tiel. Se li okupus la insulon, tio signifus grandan premion kaj trankvilan vivon al la loĝantoj de la kluboj. Ĝis tio okazos, li donas monon kaj ĉion necasan al ni.

            - Nu sed… la angloj defendas la familion St. Antonio… - diris la princo, kiu tute konsterniĝis, kion li aǔdis.

            - Mi ne estas sperta pri la politiko… Tio certas, ke Alvares havas kontaktojn ne nur kun la krimula mondo… Estas altrangaj sinjoroj, kiuj scias pr la klubo… Precipe la usonanoj… ili investis multe da mono en la fiaskinta respubliko. Sed tiuj estas tre malklaraj aferoj…

            Lia reĝa moŝto silentis malesperiĝinte. Kiom da intrigoj kaj insidaj planoj latentas ĉirkaǔ lia trono…

            Kio okazus, se ili scius, ke li, St. Antonio, estas ĉi tie en ilia kaptiteco? Ili tuj mortigus lin.

            La princo ekiris, kaj la Granda Bubalo, kiel ia grandega mameluko, sekvis lin. Li malsupreniris sur tiu vojo, sur kiu Medolo kaj liaj kunuloj suprengvidis lin. Tiu vespero eĉ nun estis videbla sur lia vizaĝo viglakolore. Inter la ŝvelaĵoj de bluaj kaj verdaj ekimozoj eĉ unu rekonebla trajto ne restis sur la bela, anĝela vizaĝo de la junulo. Li plie similis al groteska bildo ol al homo. Liaj okuloj preskaǔ malaperis en po unu nigraj ŝvelaĵoj.

            Proksimume dek personoj sidis ĉirkaǔ la Ekscelenco, eksterordinare trampaj homoj kun fantasta eksteraĵo. Inter ili Tulipo kaj apud li estis figuro, simila al li. Tiu homo estas samtiel dika, kiel la antaǔa posedanto de lia reĝa moŝto, sed kun mallonghara, globforma kapo, simila al tiu de porko. La dikulo estis la prezidanto de la klubo Dietaj Gajaj Knaboj. Oni nomis lin Kanibala Bebo, kaj li ĝuis publikan timegon.

            Estis tia ankoraǔ Fred la Malpura, la kapitano. Li sidis sur renversita lignokesto kaj pikadis siajn ungojn per tranĉilo.

            Meze sidis maldika, nekredeble alta viro kun vultursimila nazo sur la kapo, en verda vestaĵo. Li valoris du mil pundojn vive aǔ morte kaj nomiĝis Charley la Lunmiena. Ankaǔ ebria, trampa, blankhara virino partoprenis la Konsilion de la Malvarmkoruloj, kiun oni nomis Mimozo, kaj ŝi estis specialistino de narkotaĵoj. Kaj la Ekscelenco sidis malantaǔ usona skribotablo kun admirinda eleganteco. Ili atendis jam nur la Grandan Bubalon, sed fine li alvenis.

            - La Sovaĝa Bubo ne rajtas patropreni la Konsilion de la Malvarmkoruloj – kriis Mimozo.

            - Ĝi ne koncernas vin, ŝorĉistino! Ĝuste vi diros tion… - montradis minace siajn dentojn al ŝi la giganta mestizo.

            - Mi atendos ekstere – flustis la knabo -, vi ne devas komenci kverelon.

            La Grand Bubalo konsentis, kaj la princo eliris. Momente nur Robb la Pordisto sidadis en la antaǔhalo de la klubejo, kiu absorbiĝinte ludis kun Tendenulo la Fervora per la ĵetkuboj. Intriganto, alveninta el Brussa surprizis Robb-on per la ĵetkuboj, kies iu flanko estis ŝmirita per iom da plumbo, tial lerte ĵetante, oni povis ludi tiel, ke ili falu sur la pli pezan flankon, kaj la bona rezulto ne dependu ekskluzive de la fortuno. Ĉar ili ambaǔ konis tiun econ de la ĵetkoboj, la ludo estis honesta.

            Cetere iuj homoj nur trarapidis, tien aǔ ĉi tien por partopreni kunvenon. Nekutima ekscitiĝo, tien-reen kurado estis videbla en la krimula mondo.

            Kolora tabulo pendis sur la pordosimila lignotabulo de iu ŝakto malantaǔ Robb la Pordisto!

K I U   K U R A Ĝ A S,   T I U   G A J N A S !

            Ĉi tie trompludistoj formis mutualan kaj kant-societon. Grandega tabulo avertis la membroj pri la sekvaj aferoj:

N E   D I F E K T U   LA   L U D K A R T O J N

P E R   V I A J   U N G O J !

LA DORSAN FLANKON DE LA LUDKARTOJ

INDIKIS PER INTERNACIAJ SIGNOJ

LA DIREKCIO

ĈIU PLUA SKRAPAĴO ESTAS SUPERFLUA!

NIA DEVIZO:

N E   E S T A S   N O V A   L U D K A R T O   S U B   L A   S U N O !

            - Alo! – kriis Tendenulo la Fervora afable, kvazaǔ ili estus la plej bonaj amikoj. – Kio nova? Cetere, mi ne volas ĝeni vin, sed vi ŝuldas al mi.

            - Ĉu mi… al vi?

            - Nu, vi ne devas preni la aferon grave al via koro. Tulipo repetis la du kaj duon dolarojn. Ne mi estas la kulpa, ke vi ne taǔgis por vendo. Sed tio ne gravas… Ne problemu pri ĝi. Se vi havos el kio, pagu tion al mi. Per tia monsumo ne estas inde ŝuldi. Ĉu ne?

            Lia reĝa moŝto konsterniĝis pro tiel granda impertinenteco.     

            - Ĝi estas tre stranga – li komencis kolere, sed la vera Trebitsch mansvingis ridetante:

            - Vi ankoraǔ spertos multe da strangaĵo ĉi tie, se Fred la Malpura ne tranĉos vian gorĝon, pri kio, bedaǔrinde, vi havas malmulte da ŝanco… Nur la Granda Bubalo kaj Vanek la Dornhara kuraĝis defii lin.

            - Vanek la Dornhara! – kriis la princo. – Alo! Kie mi trovos lin?! Mi portis mesaĝon al li.

            - Vi torvos lin inter la Pudingoj, se tio interesas vin. Li estas ruĝhara fiulo!

            Kaj li foriris kolere. La vera Trebitsch montris al li la pordon de la Pudingoj, kio estis je unu koridora distanco.

            - Kiuj estas la Pudingoj? – demandis lia reĝa moŝto, kiun nenio povis turmenti tiom, ke lia avida scivolemo malpliiĝu.

            - Nu… Ili okupiĝas pri asekuro.

            - Kiel? Ĉu vi ŝercas pri mi? Kontraǔ kio ili povas asekuri iun?

            - Kontraǔ sendormeco…

            - Homo! Ne moku min!

            - Je mia honorvoro. Se iu komercisto pagas certan monsumon, ili certigas lin pri tio, ke li povas dormi tranvile… Kaj neniu rompŝtelos al tiu loko… Ĝi do estas duobla asekuro: Kontraǔ sendormeco kaj rompŝtelo!

            - Ili do estas… ĉantaĵistoj!

            - Nu… ĝi estas iomete drasta esprimo, sed vera!… Tial oni nomas ilin Pudingoj, ĉar kiun ili elektas, tiu tremas timante ilin, ĝis li pagas.

            - Aha! Kaj ankaǔ la Pudingo tremas.

            - Sed ĝi ne pagas. Tio estas la sola problemo pri tiu kuko.

            Dume ili alvenis al la Pudingoj.

            La princo frapetis sur la pordo, sur kiu pendis tabulo:

SOMERDOMO DE PUDINGOJ!

Ĉ A N T A Ĝ – E J O !

NI PETAS LA ESTIMATAJN MEMBROJN,

NE VIZITI LA KLUBEJON TUJ

POST LA PLENUMO DE LA PUNO,

ĈAR

LA LIBERIĜINTAJN PRIZONULOJN

KAŜOBSERVAS:

la polico

Neniu respondis al la frapeto.

            - Forte piedbatu la pordon – konsilis la vera Trebitsch.

            La princo kolektinte sian forton puŝmalfermis la pordon. Ili alvenis en tian ĉambron, kiun oni konas en la milit-taktiko kiel kaŝejon, nomatan “lupkavo”. Ĝi estis krescend-forma kazamato kun atmosfero, sufoka pro cigaredfumo, brand- kaj opio-odoro.

            Krada lampo de ŝipo pendis de sur la plafono, kaj ĝi donis tre malfortan lumon.

            - Kiu estas tiu? – grumblis vin-gusta, basa voĉo el la mallumo.

            - Mi serĉas Vanek-on la Dornharan.

            - Ĉu… Jen mi estas.

            Deflanke iu paŝis antaǔ lin.

            La buŝo de la princo restis malfermita.

            Li estis tiu dornhara, maldika, ruĝa homo, kiu ŝtelis lian monujon kun siaj tri amikoj. En la mallumoli ne rekonis tiun malpuran, ĉifonan bubon, kies ŝvelinta vizaĝo blue deformiĝis, kiu estis delikatespekta fremdulo tiam, kiam ili prirabis lin.

            - Kion vi volas?

            La princo denove sentis tiun grandegan agresemon, kiu konstante incitis lin por lukti post la unua interbatado, kiam iu provokis lin. Li tuj forgesis la mesaĝon, ĉion…

            - Mi volas mian monon!

            Vanek la Dornhara, kiu mem estis pala, stratbub-aspekta homo, kaj neniu kredis, kiajn kapabloj li havas, ĝis ne okazis interbatado, li klinis sin proksime al la vizaĝo de la knabo.

            -Kiu do li estas?!

            - Tio ne koncernas vin! Ŝtelinte mian monujon, vi ekbatis min malkuraĝe kaj inside…

            La mallumaj anguloj komencis vigliĝi. Kelkaj ŝanceliĝantaj, minacaj ombroj proksimiĝis.

            - Atendu!… Kiel vi venis ĉi tien, bubo?

            - Ĉu vi volas ataki min denove dudekope? Ankaǔ antaǔtagmeze vi batis min kvarope… Malkuraĝaj ŝakaloj!

            - Ĉiu iru for de ĉi tie! – kriegis Vanek. – Tiu bubo rememoru, ke li nomis min ŝakalo.

            - Bone – respondis la knabo kaj lekis siajn lipojn ekscitite. – Sed nek poste ili intervenu.

            Basa voĉo aǔdiĝis el la malluma angulo.

            - Neniu intervenos. Ĝi estas la afero de Vanek la Dornhara kaj la via.

            Dum la posedanto de la vin-gusta voĉo parolis, la princo kun ruza finto tutforte piedbatis la sensuspekte atendantan Vanek-on kaj ĵetis sin sur lin kiel sovaĝa kato.

            Vanek la Dornhara ekkriis kaj retroŝanceliĝis. La princo, kiun ekregis ia mirinda, nekomprenebla, mania batalemo, tuj ĵetis sin sur la sveltegan Vanek-on kun rapide frapantaj manoj.

            Sed subite konata, ŝtaldura bato trafis lian vizaĝon. La maldikaj brakoj de Vanek la Dornhara povis bati nekredeble forte

            La bato krevigis kun terura doloro la duone cikatriĝintajn vundojn de la ŝvelinta, deformiĝinta vizaĝo. Li falis dorsen pro la alia maldekstramana bato, kaj lia kapo laǔte klakis sur la planko.

            - Ĉu vi volas daǔrigi? – spiregis Vanek la Dornhara.

            La princo ekstaris ŝanceliĝante. Dornharulo trankvile, malvarmsange, denove frapis en lian vizaĝon.

            La trian fojon li jam nur malfacile povis leviĝi. Sed Vanek la Dornhara trafis lin kun maŝina precizeco.

            La ĝis nunaj turmentoj estis neniaĵoj kompere kun la doloron de la tria, kruela pugnobato.

            Lia reĝa moŝto falis sur la plankon duone mortbatita, kaj lia vizaĝo estis nur unu sanganta, brule doloranta karnopeco. Li svenis.

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:27:50
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
18
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K D U A   Ĉ A P I T R O

La taglibro de mia Reĝa moŝto, Jimmy la Ĝisorela la I-a

VI.

Ĝi datiĝis hodiaǔ, en la jaro de mia regado, supre, en la ĉefurbo Almira, propramane, sub mia reĝeco, Jimmy la unua.

            Mi ellernos tion post iom da tempo. Ĉiam oni devas skribi, ke “datiĝis”. Ĉar Egmont klarigis al mi, ke gravas orientiĝi rilate la daton. Mi, kiel iama maristo, pensas grava ne nur la orienton, sed la aliajn direktojn de la kompasa rozo. Sed aliaj kutimoj estas ĉi tie, nu egalas.

            Prave. Mi ankoraǔ ne rakontis, kial mi skribas la taglibron. Ĝi okazis ankoraǔ sur la ŝipo. La reĝo estis ekscitita pro la elŝipiĝo kaj diris, ke ĉio estu en ordo. Li esperas, ke neniu ekkonos lin ĉi tie. Li ne sciis, ke Egmont, kiu konas lin, venos akcepti lin pro la intertempe okazinta fuĝo de Warins. Ĉar mi jam estas klarvida pri tio, ke neniu scias la veron, nur Egmont (kiun mi konas longe, ĉar li estas la frato de mia patrino).

            Ili ambaǔ, Egmont kaj reĝina Helena scias, ke mi ne estas mi, sed anstataǔ mi, la vera reĝo ŝanĝis min kun iu alia. Ili konas min de mia infanaĝo, tial ili scias, ke ili neniam vidis min.

            Sed por kio ĝi utilas?

            La aliaj, la fajroestingisto, la hidalgo kaj la tuta funebranta parencaro, kial ne scias tion? Ĉar ili ne scias. Mi vidis tion, kiam mi sidis sur la tronon en mia marŝala uniformo. Maldeksre sur mia brusto estis subtaso da verdaj steloj kaj falsaj diamantoj, oraj ŝnuroj kaj tre dika ora galono, krome ora epoleto. Tiam mi rulumis cigaredon.

            Oni rigardis min tiel, kvazaǔ bomѢo estus falanta el la klara ĉielo. Nur la reĝino kaj Egmont, kiun mi konas longe, ridetis.

            - Li reĝa moŝto diris – li turnis sin al la funebranta parencaro -, ke li montros bonan ekzemplon rilate la ŝparado, kiel la angla reĝo konsilis tion, ĉar tio gravas. Tial nia reĝo li mem rulumas cigaredon sur la trono kaj fumas ĝin solene.

            - Prave – mi diris kaj elprenis ankaǔ la aǔtomatan fajrilon el mia supra poŝo, malantaǔ la subtaso da ordenoj, sed tio ĵetis nur fajrerojn, kiam mi premadis ĝin, kaj mi diris: - Diablo forportu tiun fajroŝtonon!

            Kaj la ŝultroj de la hidalgo konvulsiiĝis du-tri foje, kvazaǔ koreo estus atakinta lin. Sed ekbruliginte alumeton, sinjoro Egmont donis fajron al mi kaj diris:

            - Nun ni atendos solene la cigaredfumadon, kio estas simbolo da la ŝparemo

            Kaj ili ĉiuj staris rekte.

            Kiu povas cigaredi tiel, kiam multe da homoj rigardas lin kun altenlevita kapo! Post kelkaj fum-enspiroj mi forĵetis la cigaredon, kaj kiel decas en bonedukita loko, mi distretis ĝin, ĉar la tapiŝo de la trono ne eltenus bone la ardaĵon.

            Tiam du homoj eksingultis, kaj Egmont diras:

            - Lia reĝa moŝto distretis la malŝparon per tiu ceremonio. La aǔdienco finiĝis.

            Ĉar ĝi okazis sekvan tagon, kiam estas aǔdienco. Ĉar ĉiun duan tagon estas aǔdienco en la reĝa palaco. Komence mi ne sciis, kia instrumento estas la aǔdienco, sed kiel vi vidas, mi jam alkutimiĝis al tio.

            La aǔdienco estas nek manĝo nek trinko, sed la reĝo ĉirkaǔiras kaj demandas ĉiun, kiel oni fartas, kio nova, sed tio ne interesas lin, baldaǔ li sidas sur la tronon, kaj oni raportas unu post la alia.

            Ĝi estas la aǔdienco. Tio estas bela danco, sed ĝi havas nenian sencon, kaj eblas, ke mi nuligos tion.

            Post la aǔdienco sinjoro Egmont ankoraǔ restis tie kaj diris, ke mi devas gardi mian reĝan aǔtoritaton. Kaj sidante sur la trono, mi ne fumu. Mi promesis, ke mi ne faros tion, kaj li lasis min sola.

            Jam nur la vidva reĝino estis tie kaj rigardis min per siaj oluloj. Sed tiel malĝoje. Mi sciis, ke pro io ŝi devas konduti tiel por kredigi; ke mi estas ŝia filo, la reĝo, ĉar ŝi estas nun patrino, tial ŝi ŝatus ekscii de mi, kio okazis al sia vera filo.

            Ĉar patrino estas patrino, ĉu ŝi estas reĝino, ĉu simpla virino. Ĝi veras tiel. Mi sentis tion. Ŝi diris:

            - Ĉu vi renkontiĝis kun ĉitiea civitano sur la ŝipo?

            Mi komprenis ŝin, ĉar mi ne estas idioto.

            - Jes. Mi veturis kun li, pri kiu vi pensas. Li estis gaja, sana kaj tre amas sian panjon, kies fraton li konas longe.

            - Ĉu vi vidis lin surbordiĝi?

            - Ne, ĉar albordiĝonte, mi iris en la bilĝon por kolerigi kaŝpasaĝeron

            - Ĉu vere?

            - Jes. Estis pasaĝero en lignokesto, kaj mi metis sur ĝin multajn lignokestojn, por ke li estu nervoza dum la albordiĝo, ĉar li ne povos liberiĝis nur la sekvan tagon, kiam la laboristoj demetos la ŝarĝon de sur li.

            - Estas malagrable – diras ŝi.

            - Sed li meritas tion – respondis mi -, kiu nomiĝas Fred la Malpura, la kapitano.

            Aǔdinte tion, ŝi svenis. (Daǔrigota.)

VII.

Datite supre, kiel hodiaǔ, en la jaro de mia regado, propramane de mia reĝa moŝto, en la ĉefurbo, Almira.

            Mi ankoraǔ ĝis nun ne rakontis, kial ekregis min la sopiro skribi taglibron. Tion kaǔzis la vera St. Antonio, ĉar li diris al mi, antaǔ ol li fariĝis mi, kaj mi lia anstataǔiganto per ŝanĝo de roloj, ke mia vivo estos tre bona, mi nur devas atenti iomete pri la ŝtatekonomio. Sed li ne pravis. Mi ne volonte regas. Ĝi ne estas malfacila afero, sed tre enua kaj monotona. Kvankam la multe da ĉambroj estas tre belaj. Mi jam estis en multaj landoj, sed mia ankoraǔ ne havis tiel bonan loĝejon.

            Hodiaǔ okazis la tiel nomata kron-konsilio, kiun mi partoprenis. En la kupola ĉambrego kunvenis la fajroestingisto, Egmonto, la funebranta parencaro, kaj hidalgo Gomperez, kiu estis eĉ pli kalva, ĉar li havis ĉapelon nek en sia mano. Ili diris, ke mi prezidos. Ĝi estis malbona, ĉar miaj piedoj malpliiĝis, ĉar mi ne pensis pri tio, ke la kortega ŝuisto faros novajn ŝuojn laǔ miaj nunaj ŝuoj, kiujn havis sinjoro Gould.

            Ĉar kiu estas reĝo, tiu havas du parojn da ŝuoj. Reganto de pli granda lando havas eĉ tri parojn da ŝuoj. Ĉar lukso estas en la kortego. Tiuj ŝuoj estas malstriktaj kaj dum du tagoj miaj piedoj malpliiĝis, kaj nun jam tiuj terure doloris, kie ili frotvundiĝis kaj bruldoloris, ĉar tiuj estis tiel nomataj lakitaj ŝuoj, kiel oni nomas la poluritan ledon.

            Tiam Egmont ekstaris kaj diris, ke li volas leĝigi la novan sinsekvon de la tronheredo, se okazus al mi io malbona, tiam ankaǔ la patrina linio povus heredi la kronon. Ni devus enartikoligi tiun leĝon.

            Mi diris al li, ke min ne kutimas trafi malbono.

            Se tamen, respondas Egmont, la afero de la tronheredo ankoraǔ ne estas leĝe enartikoligta.

            Miaj piedoj doloris tiel, ke mi jam ne plu toleris ĝin. Cetere mi ne volis fari tiaĵon, kion mi ne komprenas. La reĝo diris tion.

            Mi respondis, “ĝi estos aktuala nur post kelkaj tagoj. Ĝis tiam mi ne enartikoligos.”

            Ĝi gravas, diras iu alia, ĉar nun danĝero minacas vian vivon.

            - Kiu minacas min? – mi demandas.

            - La filo de la pirato Bob Warins, kiun ŝatas la indiĝenoj, pretendas la tronon.

            Mi diris, ke mi batos lin je la kapo, kaj fino. Sed la ŝuoj kaǔzis tiel grandan doloron, ke ringoj dancis antaǔ miaj okuloj.

            Sed Egmont diris tre kolere, ke ni devas enartikoligi tiun leĝon. Ĉar eblas, ke Bob Warins jam estas sur la insulo.

            - En kiu restoracio li manĝas? – mi demandis rezolute.

            - Certe li kaŝiĝas en la kabano de la indiĝenoj sur iu proksima insulo, krome li estas tre lerta kaj fifama krimulo.

            - Ankaǔ mi ne estas neniu – mi respondis kaj korektis min -, se temas pri lukto.

            Sed tiam mi jam vidis fajrerojn antaǔ miaj okuloj kaj preskaǔ svenis pro la ŝuoj.

            - Reĝa moŝto – diris poste Egmont. – Laǔtradicie, kiam vi suriros la tronon kaj metos la kronon de viaj paruloj sur vian kapon, vi tiam estos reganto, se vi donos leĝon, kiun ni enartikoligos. Ĝis tiam vi ne povos fariĝi vera reganto de la insulo.

            - Sed – mi diris -, tamen fariĝi reĝo, mi donos leĝon pri la nova maniero de la ŝtatkonsiliĝo!

            Egmont tre miris. La aliaj ne komprenis lin.

            - Sciu, ke la angla reĝo, kiam mi estis lia gasto, donis multe de konsiloj, ĉar la maljunulo estas tre bona kolego. Tiam li diris al mi, ke surtroniĝinte, mi estus ŝparema rilate la cigaredojn. Mi zorgu pri du aferoj: ŝparemo de la rulumo de la cigaredo kaj senĝeneco en la ŝtata konsilio.

            Egmont atenteme aǔskultis min. La aliaj rigardis per siaj okuloj. Kaj mi daǔrigis mian parolon:

            - La angla reĝo diris tion: - mi daǔrigis – ĉe ni estas kutimo, ke la urbestra lordmajoro sidas sur lana sako, kiam oni enpostenigas lin (ĝi estas tia, kiel la enartikoligo) kaj rekta. Ankaǔ mi decidis, ke ne estus ĝeniteco ĉi tie, kaj ni priparolu la ŝtatajn ferojn sen la kortega etiketo. Kaj ni esprimu ĝin per tio, (mi ekstaris) ke ekde hodiaǔ la membroj de la ŝtata konsilio interkonsiliĝu sen ŝuoj.

            Longa paǔzo. Egmonto salte leviĝas. Sed mi ne povis. For la ŝuojn!

            Diablo forportu tiujn!

            - Kaj mi! – mi daǔrigis – donas ekzemplon en ŝtrumpoj!

            For per tiuj! For per tiuj ekzekutistoj! Antaǔ ol ili povintus ekparoli, mi demetis la ŝuojn de sur miaj piedoj.

            Poste sekvis la plej bela periodo de mia regado, du tutajn minutojn. Kio estis ĝuo, ĉar ne doloris miaj piedoj.

            Ili ne nervoziĝis, kiel mi pensis. Eĉ! La hidalgo ekstaris kaj ceremonie komencis mallaĉi siajn ŝuojn, poste diris:

            - Ĝi estos bela kaj instrua leĝo. Simbolo de senĝeniteco en la ŝtata konsilio.

            Kaj ĉiu demetis siajn ŝuojn, ankaǔ Egmont, kvankam videbliĝis sur li, ke li estas terure kolera. Poste oni metis la dokumenton antaǔ min, mi stampis ĝin, kaj la ŝtata konsilio enartikoligis, ke oni devas partopreni la priparolitajn interkonsiliĝojn sen ŝuoj. Ekde hodiaǔ.

            Eblas, ke mi faros alian leĝon, laǔ kiu oni devas trinki brandon dume, sed mi ankoraǔ pripensos tion, ĉar mi devas regi saĝe. Mi esperas, ke miaj ĝis nunaj agoj servas la bonon de mia popolo. Poste mi ekstaris, en la mano kun la ŝuoj, ankaǔ ili staris tiel, kaj mi diris:

            - La ŝtata konsilio povas foriri. Mi foriras la unua, donante bonan ekzemplom. Mi havu la honoron vidi vin ankaǔ aliafoje! Adiaǔ!

            Mi lasis ilin tie. Sed sekrete mi metis mian orelon sur la pordon kaj aǔdis, kion babilas miaj homoj. Ĉar mi estas tre scivolema.

            Iu diris:

            - Sinjoro Egmont! Lia reĝas moŝto kondutas strange.

            - Ankaǔ mi vidas tiel – diris iu alia, kaj Egmont daǔrigis:

            - Lia reĝas moŝto ankoraǔ estas infano. Kaj bedaǔrinde li falis de sur la ĉevalo dum rajdhokeo en Anglio. Nun jam mi povas informi vin, ke tiam mi ricevis malgajajn raportojn pri li. La kapvundiĝo influos lian regadon. La kuracistoj diris tion. Kaj mi vidas tiel, ke ilia diagnozo estis ĝusta (ĝi signifas cerbmalsanon en femda lingvo).

            Nu, tiel ruza estas Egmont. Kompreneble nenio estas vera el tio, ke la reĝo falis de sur la ĉevalo surkapen; pro kio li malsaniĝis je cerb-diagnozo. Egmont tial diras ĝin, ĉar akravidaj homoj povas konkludi, ke mi ne estas denaska reĝo.

            Mi nur scius, kiel ili divenis tion?

            Mi ankoraǔ aǔdis, ke Egmont diras:

            - Se la malsano graviĝos, tiam eble la ŝtat-konsilio povus nomumi la regenton kuratoro de lia reĝa moŝto kun la aprobo de la patrinreĝino.

            Sed mi ŝteliris de tie en la mano kun la ŝuoj kaj eniris en mian apartamenton. La lakeo ĝuste tiam fervoradis tie, kaj mi demandis lin pri la numero de liaj ŝuoj.

            Li diris, ke 45. Ĝi estas bela numero, sama, kiel tiu de miaj ŝuoj. Mi diras:

            - Ĉu vi ne vidas, ke la ŝuoj estas en miaj manoj.?! Tuj demetu viajn ŝuojn! Porti ŝuojn dum la ŝtat-konsilio estas malpermesate!

            Li tuj demetis siajn, neĝeblankajn ŝuojn, kaj mi diris, ke li lasu ilin tie kaj foriru!

            Kiam li turniĝis, mi kaptis liajn neĝeblankajn ŝuojn, kiuj bone konvenis al mia griot-ruĝa, belega, marŝala uniformo, ornamita per oro, kaj kaŝe malsupreniris sur la flanka ŝtuparo al la malantaǔa enirejo de la fortikaĵo, kie gardisto iradis tien-reen konstante.

            Li nur soldate salutis kaj iris promeni. Tiu belega uniformo valoras nur tiam, se la popolo vidas ĝin.

            Mi promenis de sur la monteto, sed dumvoje mi vidis la postsignon de la pasintaj tempoj, ĉar iam turistoj vizitis la citadelon. Sed tiam respubliko kaj akcia societo estis ĉi tie.

            Arde brilis la suno, kaj la multe da moskitoj kaj la malseka vetero tre damaĝas la sanon. Nenie mi vidis homon, nek la signojn de la grandurba vivo, kiu restis el la tempo de la respubliko kaj akcia societo de Alvlerez, kiam marŝipoj allbordiĝis ĝi tie. Mi vidis budon, sur kiu estis skribite: Wagonlites (kion mi kopiis precize).

            Ĝi estis tia, kiel la fabela kolegino Dornroninjo, kiu dormis reĝine, kaj la dentoj de l’ tempo plektas ĉion ĉirkaǔ ŝi per araneĵo.

            Poste mi vidis buon, sur kiu estis skribite:

RAPIDA FOTOGRAFEJO!

            Sed ĝi ne estis malbenita. Ĉu tio ne estas interesa? Bildoj estas en la montrofenestro, la pordo malfermita, kvankam la stacio de la etŝpura fervojo jam longe ruiniĝis. En la malfermita pordo staris blonda, hirta, palokula homo, li havis ĉirkaǔ kvardek jarojn, en bruna vestaĵo Li piketas siajn dentojn kaj portas okulvitrojn. Ekvidinte min, li eklevas sian ĉapelon kaj diras:

            - Bonan tagon, reĝa moŝto.

            Kaj li piketas siajn dentojn plu kun enua, plorinda vizago. Mi iras al li.

            - Kion vi faras ĉi tie pro la favoro de la sorto subulo?

            - Nun mi piketas miajn dentojn, reĝa moŝto.

            - Mi vidas tion. Sed kiel statas la negoco?

            - Kelfoje venas iu, reĝa moŝto.

            - Kiu venas ĉi tien?

            - Pasintjare estis fiŝisto, kiu kaptis grandan fiŝon, kaj li fotografigis sin. Kaj antaǔ du jaroj mi elakvigis la ebrian rodkapitanon, ĉar li ĉiam falas en ĝin, pro dankemo li petis de mi fari familian foton, sur kiu estas li kaj lia hundo.

            - Nu, fotu ankaǔ min!

            - Tre volonte. Tiam mi povas fari surskribon: kortega fotografo.

            - Nu, bone – mi respondis.

            Sed en la vendejo tre surprizis min, ke sidis maljuna virino, kiu aspektis tiel, kiel la morto. Lia estis grizhara, blankvizaĝa kun palaj okuloj, kaj ŝi diras nenion, nur rigardas.

            Ŝi helpis, dum la fotografo fotis min, reĝe pozante, en mia mano kun revolvero, kiel mi direktas ĝin al ŝi.

            - Kiel vi nomiĝas? – mi demandis.

            - Firmin. Oni nomas min Henry Firmin. Kaj la virino estas sinjorino Ponciere.

            - Ĉu vi ĉiam estis fotorgafo ĉi tie?

            - Ne. Ĝenerala direktoro de ŝipado kaj fervojoj. Sed kiam Alvarez foriris, miaj akcioj falis kaj ankaǔ mi.

            Poste mi rapidis. La popolo vidu mian vestaĵon, ĉar feliĉigis min la bonaj, vastaj ŝuoj. Ek malsupren al la urbo!

            Sed estis spektaklo! Oni ĉirkaǔis lin, kaj vivukriis!

            Ĝi estis granda ĝojo. Oni elakvigis la ebrian rodkapitanon, ĉar li falis en la akvon pro la miro. Li ne povas naĝi.

            En la restoracio, ĉar mi eniris tien por trinki glason da rumo, mi ekparolis inde al reganto.

            - Hej, drinkejmastro! La tuta regno estas miaj gastoj!

            La rodkapitano falis surgenuen:

            - Vivu la reĝo!

            Ĉiu samopiniis. Tiam mi altenlevis mian glason:

            - Ekde hodiaǔ mi estas en cidira rilato kun la loĝantaro! Salut’ popolo! – kaj ili kriegis “salut’ reĝo!”

            Ni trinkis kaj ĉirkaǔbrakumis unu la alian.

            - Vivu la reĝo! Pereu Warins! – ili rimarkis konstante, proksimume ducent homoj.

            Ni trinkis je tio, kaj mi ludis sur citro kaj prezentis la kanton “Lulu kiam revenas de sur la Fiĝioj, kaj ĉiu karesis mian vestaĵon. Ili ploris kaj ridis, konstante dirante: “Vivu la reĝo!”

            Tiam alvenis sinjoro Egmont kun la soldatoj kuregante. Li mem sidis en kaleŝo. Li elsaltis spiregante kaj pale. Tiel do la amuziĝo finiĝis kaj mi reiris. Mi eĉ ne provis kontraǔdiri.

            - Sed kia ovacio okazis, kiam ili denove kriadis:

            “Vivu la reĝo!”

            - Reĝa moŝto – diris Egmont, kiam la kaleŝo veturis -, estis malĝuste, kion vi faris.

            - Ĉu estas malĝuste, se oni ŝatas la reĝon? Rerigardu frato de mia patrino, kiun mi konas longe!

            Kaj mi montris malantaǔen.

            Oni salute mansvingis post nin, ekbruligis torĉojn kaj kantis feliĉe. Ĉar ili trinkis je la cidira rilato kun la reĝo. Ĝi estas granda honoro ĉi tie.

            Ni jam veturis preter la malbenitaj reloj, malproksime. Tiam pafo tondris ie, kaj la kuglo siblis inter mi kaj Egmonto.

            Atencopafo!

            La soldatoj kuris en la veprejon, kaj ankaǔ mi volis persekuti la fiulon, sed Egmont kaptis mian brakon, kaj la kaleŝo rapide ruliĝis plu.

            - Tial estis malĝuste, kion vi faris – diris Egmont.

            Nun ĉi-foje li pravis. (Daǔrigota.)

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:28:26
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
19
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

1

Lia reĝa moŝto rekonsciiĝis sur la malluma koridoro. Vanek kaj liaj amiko ĵetis lin tien, kiam li svenis.

            Li ekiris kun ŝanceliĝantaj paŝoj por serĉi la ejon, kie la Malvarmkoruloj interkonsiliĝis. Dekstre kondukis koridoro, li sciis tiel, ke la prodo estas tie. Poste li turniĝis maldekstren, ĉar li vidis lumon. Sed li alvenis al bivakejon de ciganoj, kie maljunulino rostis fiŝon, kaj kelkaj ĉifonaj, stultmienaj indiĝenoj kuŝis sur la tero.

            Kvazaǔ li aǔdus paŝojn malantaǔ si en la krepusko, de malproksime.

            Li rapidis.

            Ĉie estis koridoroj, ŝaktoj, plenaj de lignokestoj kaj rubaĵoj… En la fino de longa, malluma labirinto li denove ekvidis lumon… Nun jam li aǔdis klare, ke iu sekvas lin. Li rapidigis siajn paŝojn. La homo komencis kuri malantaǔ li.

            Nek li mem sciis, kial, sed ankaǔ li komencis kuri. La paŝoj de la fremdulo jam klakis tute proksime… Li turniĝis, sed malfruiĝis…

            Iu krurfalĉis liajn maleolojn el dorsdirekto, ke tiuj implikiĝis, kaj li stumble falis. Iu genuis sur lian dorson kaj premis lin al la tero.

            - Atentu min… - flustris la voĉo. – Vi ne devas timi min. Mi estas via bona amiko… Restu trankvile.

            Kiu estas tiu bona amiko, kiu krurfalĉis lin, ke li preskaǔ rompis sian kapon?

            - Okazu kio ajn, sed notu bone: kio ajn, diru al neniu, kiu vi estas!

            - Ĉu vi scias, kiu mi estas?

            - Jes. Princo St. Antonio!

            - Kiu vi estas…

            - La membro de la Intelligence Service. Se vi ne faros stultaĵon, tiam ĉio estos en ordo. La plej malgranda eraro puŝos vin, viajn proksimulojn, kaj la insularon en katastrofan staton.

            - Kion mi devas fari?

            - Nenion. Nur ne senmaskigu vin. Naĝu laǔ la fluo, kaj via sorto pliboniĝos… Mi ĉiam estos en via proksimo… Tiel, kiel ĝis nun… Fidu min, filo mia…

            - Kiu vi estas?

            La ombro malproksimiĝis.

            - Haltu!

            - Estas malpermesite serĉi min… Se vi senmaskigus min, vi kaǔzus pereon de multe da homoj. Se vi rekonus min pro io, mi ĉiumaniere neus mian identecon. Estas superflue okupiĝi pri tio – flustris la fremdulo.

            - De kiam vi estas en mia proksimo…?

            - De multaj jaroj…

            La princo salte leviĝis por kapti lin, sed la nekonato jam estis for.

2

Ĉe iu kruckoridoro li denove ekvidis sian fidelan gardiston.

            La Granda Bubalo proksimiĝis kaj spiregis, kiel ia lokomotivo.

            - Kiu batis vin?

            - Neniu – respondis la princo. Li volis neniun imputi pro la afero, kiu estas inter li kaj Vanek la Dornharulo. – Kaj ne kuratoru pri mi, ĉar mi ne loĝos kun vi!

            La Granda Bubalo estis komika, kiel li timiĝis.

            - Ne ŝercu… - li diris kun altrudita rikano. – Ĉu vi ne volas lasi tie vian oldan amikon?… Nu, bone, konsentite, iru tien, kien vi volas…

            La knabon ekkompatis la koloson, kiu tiel arde ekŝatis lin.

            - Mi ne volas, ke oni timu min pro vi.

            - Sed Fred la Malpura! Li tranĉos vian gorĝon.

            - Mi timas nek lin.

            Tio ja ne estis vera, ĉar li timis la stranga, flegman Kapitanon. Nek li mem sciis, kial. Eble la rakontoj de Jimmy la Ĝisorela timigis lin.

            Iu alvenis kurante.

            - Sovaĝa Bubo! Kie estas la Sovaĝa Bubo?!

            - Jen li estas – diris Bubalo kaj staris antaǔ lin.

            - Li tuj venu al la Ruĝa Krifo!

            - Kion ŝi volas de li? – demandis la Granda Bubalo iom timiĝinte.

            - Ŝi ne diris tion. Sed venu ankaǔ vi. La knabo devas stari antaǔ la Tribunalon de la Malvarmkoruloj.

            - Kiel?!… Ĉu se mi diras tion, ke neniu rajtas juĝi en la afero de la Sovaĝa Bubo? – diris la Granda Bubalo, blanka kiel la muro.

            - Tel diris la Ruĝa Krifo – respondis la alia. Kiu estas tiu, kies nomon aǔdinte ankaǔ la Granda Bubalo paliĝas? Kiun timas ankaǔ la mestiza giganto?

            Kiu estas la Ruĝa Krifo? Kial ŝi venigas lin? Kio estas la Tribunalo de la Malvarmkoruloj?

            - Venu!

            La Granda Bubalo ekiris rezolute. Lia vizaĝo estis nekutime moroza. Nun ili iris eksteren, al la mara enirejo.

            - Nun atentu, ĉar vi iros al la Tribunalo de la Malvarmkoruloj, kaj tie neniu povas fari ion por vi. Ili traktos ankaǔ min draste, se io ne plaĉas al ili .

            - Kiu estas la Ruĝa Krifo?

            - Ĉio. Ŝi kaj la Ekscelenco decidas pri tio, kio okazu. Sed ŝi ordonas ankaǔ al la Ekscelenco. Ŝi ordonas al ĉiu, kaj ĉiuj membroj de la krimula mondo estas mobilizita, je ŝia unu mansigno.

            - Ĉu vi timas ŝin?

            La Granda Bubalo hezitis.

            - Ŝi mortigas min, se ŝi volas. Kaj ŝi havas tiajn okuloj, ke oni ne povas elteni ties rigardon. Tiuj fariĝas tute verdaj, kaj ili kvazaǔ lumus. La maro ŝanĝiĝas tel, kiam nebulo kovras la sunon subite…

            Dume jam estis videbla taglumo en la fino de la koridoro. La princo ne komprenis, kien ili iras. Ĉu la ĉefo de la krimula mondo ne loĝas ĉi tie? Ĉu ili devas sidi en boaton?… Sed li vidas nenion, ligitan al la enirejo…

            Kelkajn metrojn antaǔ la aperturo la Granda Bubalo haltis.

            - Ni estas ĉi tie.

            - Kie?…

            Li ekkriis surprizite. En la muro de la koridoro videbliĝis malgranda niĉo el ligno, kiu ne estis pordo.

            - Venu!

            Li paŝis en la kameron. La mestizo ektiris ŝnuron, kaj ili leviĝis post kelkaj sekundoj.

            - Lifto!

            Ili elliftiĝis en antaǔĉambro de domo. Dumvoje do neniu povis fuĝi, la ŝakto estis seninterrompa ĝis la ĉambro, kie ili elpaŝis. Supre, sur la bordo de la maro staris tiu domo. La antaǔĉambro, kien ili alvenis estis pura, bonorda en sinjora loĝejo.

            Tie, je la plej granda surprizo de la princo, dek maristoj ĉirkaǔis ilin, ĉiu havis gumbastonon, kaj antaǔ ol li povintus ekparoli, rapidmovaj manoj traserĉis lin, forpreninte liajn armilon, plumban bastonon, cetere ĉio restis ĉe li.

            - Hoho! Ĉu vi senarmigas min?! Tio ne estis kutimo ĝis nun! – kriis la Granda Bubalo kaj elprenis revolveron el sia poŝo. – For de tie ĉi – tondris lia voĉo -, kiu proksimiĝas aǔ ektuŝos la knabon, tiu mortos!

            Li facilmove forpuŝis iun mariston, sed tiu leĝera movo sufiĉis, ke la maristo flugu en la transan flankon de la ĉambro. Nur nun vidis lia reĝa moŝto, kiel teruran forton havas la mestizo.

            Angla veselkapitano elpaŝis el la ringo de la maristoj. La princo konsterniĝis.

            Kiel troviĝas militmaristoj en la proksimo de la rabisto Ruĝa Krifo? Kaj oficiro?

            - Ĉu vi kuraĝas elpreni revolveron? – demandis la oficiro.

            - Mi volas scii, kion vi planas rilate la knabon!

            - La Ruĝa Krifo diros tion, Ĉu vi komprenas?

            Hm… Ĉu angla veselkapitano cidiras al la Granda Bubalo?

            - Notu bone, Ĉefkuracisto, mi sendis vin kaj viajn pajacojn en la inferon, se iu tuŝos la Sovaĝan bubon.

            - Formetu vian revolveron – diris la knabo. – Ĉiu heroismo estas sensenca.

            Li trankvile paŝis al la Granda Bubalo kaj forprenis lian revolveron. La koloso grumblante toleris, kiel leono, kiam la dresisto metas sian manon en ĝian buŝon dum la spektaklo.

            - Se vi volas, estu tiel, sed mi diras nur tion, ke eĉ unu hareto ne difektiĝu de la kanbo, ĉar tiam…

            La maristoj ĉirkaǔis kaj forkondukis ilin. Tra la fenestro estis videbla la maro kaj la malproksima haveno. La princo mirante rigadis dekstren-maldekstren, en la elegante meblita loĝejo. Ili jam trairis la trian ĉambron.

            Li ekvidis sian vizaĝon en la spegulo. Lia nazo aspektis, kiel granda, blue ruĝa kukumo. Lia buŝo krevis transverse, ĝi similis al tiu de kuniklo, liaj okuloj malaperis en malhelviolkoloraj ŝvelaĵoj. Liaj haroj estis hirtaj, lia vestaĵo estis ĉifona kaj malpura. Malmultaj, karakterizaj prizonbirdoj vagadas ĉi-tempe en la suburbo, ol lia reĝa moŝto, princo St. Antonio.

            Poste ili paŝis en ĉambron, kaj vidalvide al la pordo, ĉirkaǔ tablo sidis la Tribunalo de la Malvarmkoruloj.

            Charley la Lunmiena, Kanibala Bebo, Tulipo, Mimozo kaj la aliaj estis kune. Fred la Malpura, la kapitano iradis tien-reen, fingrumante sian barbon kaj maĉis tabakon. La Ekscelenco rigardis tra la fenestro.

            Kie estas la Ruĝa Krifo? – pensis la princo.

            - Kion vi volas de la Ŝovaĝa Bubo? – demandis la Granda Bubalo kun retenita kolero.

            - Fermu vian buŝaĉon – admonis lin Charley la Lunmiena kun oficiala orgojlo. – La Ruĝa Krifo diros, kion volas.

            - Vi faris tion! – li turnis sin al Fred la Malpura, sed la kapitano ne atentis lin. Li apogiĝis al la pordofosto kaj ritme frotmovis sian korpon, ĉar jukis lia dorso.

            La radiooficiro alvenis rapide, ankaǔ li portis la uniformon de la angla militmaristaro.

            - Venas la Ruĝa Krifo!

            Ankaǔ la Granda Bubalo rapidis al la tablo, eksidis sur seĝon kaj aspektis tre taǔzita. La princo rigardis scivoleme al la enirejo, kiun kovris kurteno en la alia flanko de la ĉambro.

            La kurteno distiriĝis, kaj la Ruĝa Krifo enpaŝis. La princo kaptis la brakon de la militmaristo pro surprizo.

            La Ruĝa Krifo estis virino.

            Blonda, blankhaǔta junulino. Kiam ŝi envenis rapide, lumo dancis sur ŝia glate kombita hararo. La iom frivola, al ŝia korpo alteniĝinta, angla kostumo, kiun ŝi portis konvenis al la halo de la plej eleganta, luksa hotelo. Ŝiaj perlokoliero, la ora brakhorloĝo kaj precipe ŝiaj ruĝe lakitaj, longaj ungoj plie karakterizis monduman, modernan virinon, ol la timitan ĉefon de la krimula mondo.

            Nur ŝiaj okuloj. La strangaj, klaraj, blue verdaj, grandaj okuloj montris, ke ŝi estas eksterordinara virino.

            Ŝi eksidis trankvile en la mezo, poste ŝi diris per sonoranta, agrabla voĉo:

            - Kie estas la knabo?

            Oni flankenstaris ĉirkaǔ la princo.

            - Ĉu vi nomiĝas Sovaĝa stratburo?

            - Jes.

            - La Tribunalo de la Malvarmkoruloj kondamnos vin. Bone atentu ĉiujn viajn vortojn!

            La princo estis klarvida pri tio, kiam li rigardis en la okulojn de tiu virino, ke temas pri vivo kaj morto!

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

VIII.

Tial mi komencis skribi tiun taglibron, ĉar lia reĝa moŝto dum adiaǔo informis kaj atentigis min pri kelkaj, strangaj aferoj. Ĝi okazis tiam, kiam mi transdonis al li tiun blazonan, ŝaman aktujon, kiun Fred la Malpura ŝtelis de Fernandez. Ankaǔ Egmont estas tiel severa, kiel li estis.

            Sed mi traktis lin jene:

            Li veni por aǔdienco, kiam jam de kvar tagoj ĉiuj pordoj de mia apartamento estis fermitaj en la fortikaĵo, pro mia lasta renkontiĝo kun la popolo.

            Tiam venis hidalgo Gomperez. Li portis sian verdan, papagan vestaĵon kun ora ornamaĵo kaj diris:

            - Nun estas la tempo de aǔdienco. Ĉu vi deziras ion, reĝa moŝto?

            Mi diris: Jes, mi deziras ion.

            - Kion, reĝa moŝto?

            - Aĉetu perukon, ĉar miaj okuloj vidvibras pro via kalveco, kiam ĝi brilas en la lumo de la lampoj.

            - Laǔ via ordono – li respondis. – Via reĝa moŝto preskribu, kian perukon mi aĉetu?

            - Verdan, ĉar ĝi konvenas al via vestaĵo – mi diris.

            Li respondis, ke oni priridos lin pro tio. Mi trankviligis lin, ke ĝi okazas eĉ sen tio, li do riskas nenion. 

            Tiam li anoncis Egmont-on, kiu alvenis. Mi parolis kun Egmont inter kvar okuloj, ĉar Gomperez foriris.

            - Reĝa moŝto – diris Egmont. – Postmorgaǔ okazos ŝtatkonsiliĝo.Vi devas enartikoligi la novan leĝon pri la tronheredo.

            - Mi ne faros tion – mi diris. Vi scias bone, ke mi ne estas reĝo, ĉar vi konas min bone ekde mia infanaĝo, kaj sur via frunto cikatriĝas la malnova glavovundo. Vi do scias, ke mi ne estas reĝo, tiel do mi ne povas doni novan leĝon.

            - Se ĝi estus tiel, mi jam menciis tion – li respondis tre kolere -, ĝi signifus mortkondamnon.

            - Ankaǔ vi meritas mortkondamnon, ĉar vi konas la reĝon! Kial vi ne senmaskigis min tuj? Kial vi lasis, ke okazu tron-uzurpo? Se mi estas kulpa, vi estas kompico!

            Mi diris tiel! Rekte en lian vizaĝon!

            Tiam li paliĝis blanka, kiel la muro. Mi bele replikis. Ĉar se mi ne estas reĝo, kaj li lasis la aferojn okazi tiel, ankaǔ li estas komplico, pro tio li estos pendumita sur la najbara pendingo apud mi.

            Li staris antaǔ min. Sed mi ne timiĝis, ĉar tio ne estas karakteriza en mia familio.

            Li diris:

            - Sed… estas facile pruvi tion, ke vi ne estas sanmensa, kaj vi bezonas kuratorecon. Mi estos la regento, kaj atendos vin ĝismorte…

            Li menciis ian virinon, kiu atendos min. Nome Elo. Ŝi atendos la frenezan reĝon. Ĉerte ŝi estas flegistino. Mi jam scias! Li diris:

            - Vin atendos Citad Elo!

            - Vidu – mi diris -, mi ne estas tia reganto, kies koro estas el vakso, kaj mi permesas al neniu superruzi min pro la favoro de la sorto. Mi ne donos leĝon, ĝis mi ne estos ĉi tie persone. Ĉar nun mi estas ĉi tie anstataǔ mi. Kiam revenos la vera reĝo, li donos leĝon.

            - Vi havos tri tagojn por pripensi la aferon. Se ĝis tiam… vi ne decidos vin, tiam mi agos! Ĉu vi komprenas… reĝa moŝto?!

            - Mi ne estas idioto – mi diris dignoplene.

            - Kio estas via respondo?

            - Tio, ke mi ne timas, kaj ne kaptos min koratako pro via minaco.

            - Sed…

            Mi dignoplene sonorigis per la prembutono:

            - La aǔdienco finiĝis!

            Li ne povis respondi, ĉar venis la hidalgo en blanka peruko, kun nigra banto malantaǔe.

            Egmont foriris tremanta de kolero.

            - Tiu peruko havas la malnovan francan nomon allonge… Ĉu ĝi estas bona? – demandis la hidalgo.

            - Vi aspektas kun tiu banto tiel, kiel frenezeta blankhara virino, kiu imagas sin adoleskantino. Sed ĝi estas pli bona, ol via polurita, senhara skalpo – mi diris.

            Li turniĝis kaj foriris. Kaj rigardinte lin el dorsdirekto, li estis tia en la har-vosteto kun la nigra propelero, kiel stranga hidroplano.

            Enirinte en la bibliotekon, mi eltiris botelon da brando el malantaǔ la libroj kaj trinkis.

            Kiam vesperiĝis, mia lakeo raportis:

            - La lito estas pretigita.

            Kiam oni vestis min per silka piĵamo kaj mi jam volis enlitiĝi, iu frapetis.

            Sur pentraĵo. Ĉar sur la muro bildo prezentis mian patron, maljunan St. Antonion, kiu mortis. Kaj denove aǔdiĝis frapeto, el post la bildo, pri kiu evidentiĝis, ke ĝi estas kaŝpordo, kiel en la filmoj. Ĉar la pentraĵo flankenŝoviĝis, kaj malantaǔ ĝi en la kadro aperis virino el koridoro.-

            La reĝino staris tie. Mia patrino! Mi ne estas ŝia filo, mi nur anstataǔigas lin.

            - Pardonon, sinjoro! Mi ne povis veni ĉi tien alie.

            - Alia bildo ne estas en la ĉambro – mi diris -, sed bonvolu forlasi viajn kadrojn, via reĝpatrina moŝto.

            Ŝi envenis:

            - Tiun sekretan koridoron konas mi, kaj mia mortinta edzo.

            La reĝino ŝajnis tre malĝoja. Mi bedaǔris ŝin. Elkore.

            - Kion mi povas fari por vi reĝpatrina moŝto?

            - Sinjoro! Ne subskribu la enartikoligon de la leĝoprojekto!

            Ŝi hezitis kaj glatigis sian hararon.

            - Mi devas fidi vin – ŝi diris. – Mi vidas tiel, ke vi estas simpla sed saĝa kaj bona homo.

            Kaj nun, kiel ia burĝa sinjoro, simple ekprenis mian manon. Tio tre agrablis al mi, kvazaǔ ŝi estus mia panjo. Ankaǔ mi havis patrinon. Ne nur la reĝoj havas panjon, sed ofte ankaǔ la plej simplaj vagabondoj. Poste ŝi diris:

            - Aǔskultu min, filo mia!

            Ŝi diris tel!

            - Egmont, mia frato, volas akiri la kronon. Por si mem.  Se ekzistos tiu leĝo, kaj okazus al vi akcidento fare de Warins, kaj la atencanto mortigus vin, tiam mi aǔ li estus la reĝo, laǔ la nova leĝo, kiun li volas enartikoligi post via subskribo. Laǔ la nuna leĝo neniu alia rajtas surtroniĝi, nur vera St. Antonio.

            - Ĉu Egmont estas tiel granda fiulo?

            - Li timas. Li tre timas.

            - Kial?

            - Ĝi estas malnova historio. Antaǔ dek jaroj mi ne estis reĝino, sed la edzino de fregat-kapitano Teodoro Wilbour, kaj naskiĝis al ni infano. La mortinta reĝo, arkiduko St. Antonio foje vidis min en Tahitio, kie ni loĝis, kaj li enamiĝis al mi. Ankaǔ li havis tiam infanon kaj edzinon. Mi tute ne okupiĝis pri li, kiel sinjorino. Li ja havis edzinon, familion. Tiam li vivis en Tahitio sen trono, ĉar li fuĝis pro ribelo. Lia edzino, la reĝino neniam vidis Almira-n. Poste liaj edzino kaj infano mortis pro kontaĝo, kaj li estis tre malfeliĉa kaj ofte vizitis nin. Li ŝatis mian edzon, kaj mia frato, Egmont fariĝis lia konfidenculo. Poste li reokupis Almira-n kaj surtroniĝis. Tiam mia infano havis du jarojn. Mia edzo, fregat-kapitano Teodoro Wibour, estis survoje. Li neniam havis bonan rilaton al mia frato Egmont. Foje Egmont diris subite, ke Teodoro venis hejmen malsana sur sia fregato, kaj li estas en la hospitalo de Singapuro. Li venigis min sur jahton por viziti mian edzon.. Kiam ni estis sur la vasta maro evidentiĝis, ke Egmont mensogis kaj veturigis min al Alrmira. Perforte. Anticipe oni forrabis mian infanon, kaj mi veturis ankaǔ pro li. Oni liveris min en fermita kaleŝo al la citadelo, sed la poplo vivuis. Ili pensis, ke mi estas la reĝino. Ĉar la reĝo anoncis tion. Sed la reĝino kun la vera tronheredanto mortis en Tahitio. La popolo ne sciis tion, ili nur vidis, ke alvenis infano kaj virino. Sed mi estis tiu. Kion fari en la citadelo? Mi ne povis informi mian edzon. Oni kredigis al li, ke mi forlasis lin. Iom post iom mi devis rezigni. Tiel mia infano fariĝis tronheredanto. Egmondt ĉiam povis teruri min. Eĉ nun. St. Antonio, kiun ankaǔ vi konas, estas la filo de Teodoro Wilbour, kaj neniu scias tion, nek li mem, nur Egmont, mi kaj nun vi. Kaj sciis tion la mortinta Fernandez, la frato de la iama reĝo, kiu estis regento…

            Ĝi estas tre romantika historio.

            - Kaj – mi demandis – kion faris la fregat-kapitano Teodoro Wilbour?

            - Li serĉis min longe. Post jaroj li tamen trovis min. Sed li silentis pro sia filo, ĉar li jam estis tronheredanto, kaj li foriris senvorte. Li skribis al Egmont, kiam la filo fariĝos reĝo, li rakontos ĉion al li. Ĝi estos la venĝo. Egmond ĉiam timis tion, kaj se nun vi leĝigos, ke la trono estas heredigebla laǔ mia reĝina linio, tiam li kronigos sin, kaj li senhavigas mian filon rilate la tronon.

            Nun mi kompernis.

            - Sed – mi demandis – kial mi estas ĉi tie? Ĉu la reĝo sciis tion sur la ŝipo, ke oni veturigis min ĉi tien? Ĉu ne estas vere, ke li volis miksiĝi kun la popolo?

            - La reĝo ne sciis, kio okazis, li volis tion, ke vi anstataǔigu lin, dum li promenas iomete en Singpuro. Sed iu homo de la Sekreta servo subaǔskultis tion, dume ni eksciis pere de radiodissendo, ke Bob Warins fuĝis el la prizono, kaj li volas fari atencon. Tiam venis al ni ĝustamomente la informo de la Sekreta servo, ke mia filo ŝanĝis rolon kun vi.

            - Aha! Tiel li atencos ne la reĝon, sed li mortigos min.

            - Jes. Ni devis informi nur sciencan profesoron Greenwood, ke li ne rekonu la princon. Li sciigis nin, ke li faris tion, sed ĝi tre doloris lin. Kaj Egmont ekveturis por akcepti vin. Ĉar li brakumis vin dum la alveno, ĉiu kredis tion, ke vi estas la reĝo. Sed tio ne plaĉas al mi, tiel do mi rakontis ĉion. Se vi ne volas resti en tiu danĝero, foriru!

            - Estas tre bone scii tion, sed mi ne kutimas fuĝi.

            - Sed ne permesu la enartikoligon, ĉar Egmont, kiam mia filo revenos, senhavigos lin, por ke li mem fariĝu la reĝo.

            Egmont do estas tiel komplike ruza, malgraǔ la okulfrapa karakterizaĵo sur lia frunto.

            - Sed – mi respondis – kiel vi lasis lian reĝan moŝton sola en Singapuro, post kiam Greenwood faris tion, kion vi petis (sed ĝi tre doloris lin)?

            - Ĉar nia sekreta homo sur la ŝipo diris tion, ke li trovis iun, kiu sekvos kaj defendos lian reĝan moŝton post la elŝipiĝo, kaj li estas tia homo, kiu povas defendi lin, kiel lia korpogardisto. Kaj li gvidos lian reĝan moŝton sur ŝipon, kiu veturigos lin al Tahitio.

            - Ĉu ĝi okazis tiel?

            - Bedaǔrinde ne – ĝemis la kompatindulino. – Tiu homo ne povis ĉeesti la elŝipiĝon, kaj nun mi ne scias, kio estas al mia filo.

            - Kiu estas tiu homo?

            - Kiun vi fermis por dudek kvar horoj. Fred la Malpura, la kapitano, en la lignokesto.

            Nun jam mi sciis, ke ŝi pravis, kiam ŝi svenis.

            Ĝi datiĝis hodiaǔ, en la jaro de mia regado, en la citadelo de la tron-ĉefurbo Almira, propramane. Daǔrigota

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:29:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
20
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K K V I N A   Ĉ A P I T R O

1

La tuto efikis, kiel ia terursonĝo. La teruriĝinta Granda Bubalo kun elstariĝantaj okuloj, Charley la Lunmiena kun sia mortkranio, Tulipo kun sia bandaĝita kapo, kaj tiu ebria, ĉifona, blankhara virino, kaj la diplomat-aspekta Ekscelenco kaj Ruĝa Krifo, la bela mundumanino, fine Fred la Malpura, la kapitano, kiel li karesadas sian flavan barbon per siaj nigra-randaj, longaj ungegoj, faris la timigan bildon preskaǔ nekredebla.

            - Kapitano – diris la virino al Fred -, kion vi scias pri la knabo?

            - Nenio bonan. Li flustradis sur la ŝipo kun tiu impertinenta Jimmy la Ĝisorela. – Li turnis sin al la knabo kun enpoŝigitaj manoj. – Foje mi preteriris vin ĝuste tiam, kiam vi donis du mil dolarojn al li.

            - Ĉu tio estas vera?

            - Jes – respondis la princo. Iom da naǔzo trakuris la vizaĝon de la Ruĝa Krifo, kiam li rigardis sur la malpuran, trampan, deformiĝint-mienan homon.

            - Kiom da jaroj vi havas? – interrompis la Ekscelenco.

            - Dudek unu.

            Ruĝa Krifo esplorrigardis la deformiĝintan, abomenindan vizaĝon.

            - Mi aǔdis, ke vi faris multon dum unu tago, kio sufiĉas al alia homo por jaroj. Sed nun la kuraĝo ne helpos vin.

            - La kuraĝo ĉiam estas avantaĝa animstato. Precipe la virinoj altetaksas ĝin – li respondis gaje.

            La Granda Bubalo malesperiĝis pro la nekredebla impertinenteco de sia favorato.

            - Staru ĉi tien, senpere antaǔ min! – diris la knabino kun malvarma, akra voĉo.

            - Feliĉe! – respondis la princo, kaj li iris ĝis la tablo.

            La Tribunalo de la Malvarmkoruloj sciiĝis pri lia impertinenteco kun minaca murmuro.

            Ruĝa Krifo salte leviĝis. Nun ŝiaj okuloj estis tiaj, kiel la Granda Bubalo priskribis tiujn. Tute strangaj, miksitaj kun ora koloro, malvarm-verdaj, kiam la maro havas novan koloron, ĉar preterkura nubo kovras la sunon.

            Ŝajnis, ke ŝi diros nur unu vorton, kaj oni tuj forkondukos la princon mortigi. Sed la gal-verda lumo iom post iom malaperis en ŝiaj okuloj.

            - Ne kuraĝu paroli kun mi tiel, ĉar…

            - Estas superflue provadi por timigi min. Mi ne timas.

            - Mi diris al vi, ke la knabo estas impertinenta, kaj li meritas, ke ni mortigu lin – interrompis Fred la Malpura.

            - De kiam juĝas tiu homo anstataǔ la Tribunalo de la Malvarmkoruloj? – demandis la Granda Bubalo grincante siajn dentojn.

            Multaj el ili tuj prenis sub protektadon la knabon nur tial, ĉar neniu ŝatis la kapitanon.

            - Elmetu ĉion sur la tablon el viaj poŝoj – interrompis la Ekscelenco. – Ni rigardos, kion li havas en la jako!

            Nun venis en lian kapon! – La ŝama aktujo! Kun la dokumentoj de princo Fernandez! Se ili ekscios, kiu li estas… Li ne vivos eĉ unu momenton!

            La mar-oficiro, nomata Ĉefkuracisto forprenis la paperojn de li kaj transdonis tiujn al la Ruĝa Krifo.

            La virino apenaǔ komencis legi la dokumentojn, ekkriis pro surprizo. Poste ŝiaj okuloj fariĝis eĉ pli or-verdaj.

            Sed ŝi ridis.

            Kaj tiu rido, malgraǔ ĉiu sentora gajeco, estis timiga.

            - Kiu estas tiu homo? – demandis la Ekscelenco.

            - Bob Warins!

            Charley la Lunmiena kaj Kanibala Bebo eltiris sian revolveron samtempe. Ĉiu eksaltis, kriadis konfuze, kaj la mestiza vizaĝo de la Granda Bubalo paliĝis helflava.

2

- Restu silentaj, kaj neniu elprenu sian revolveron! – stridis la knabino.

            Ili eksilentis.

            - Vi estas Bob Warins! – li turnis sin severe al la knabo.

            “Estas amuze” – pensis la princo.

            - Respundu!

            - Kion vi volas de mi?

            - Ne demandu, sed respondu!

            - Mi ne respondos! Ne ordonadu al mi! Jen estas tiu popolaĉo, se volas ordoni. Ili timas vin. Mi tute ne.

            - Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke post kvin minutoj vi estos mortinta homo? – kriĉis Charley la Lunmiena. – Ĉu vi pensas, ke tio egalas?

            - Se vi mortigos min, tiam estas tute egale.

            - Vi venis ĉi tien por spionadi, ĉar vi sciis, de kie minacas vin la danĝero – interrompis la Ruĝa Krifo. – Bob Warins, tiu ekskurso renversis ĉiun vian kalkulon.

            Dume la Ekscelenco finlegis la dokumentojn.

            - Se ĝis nun estis dube, ĉu mortig vin, nun jam vi povas esti certa pri tio.

            - Sed kion li faris? – ĝemis la Granda Bubalo.

-         Tiu homo koluziis kun regento Fernandez, kaj li mortigis princon St. Antonio!

3

Li staris tie, kiel la murdisto de si mem. Tio iomete surprizis lin.

            La Ruĝa Krifo turnis sin al li.

            - Ĉu vi volas renveni tial, ke vi regu sur la insularo Feliĉo?

            - Mi konfesas tion.

            - Regento Fernandez, la kuratoro de princo St. Antonio skribis tiun leteron kaj la dokumenton al Warins.
            Hm… Kio estas skribite en tiuj paperoj?

            - Mi volas scii ĉion! – diris Ruĝa Krifo kaj ŝi forprenis la dokumentojn de la Ekscelenco. Ŝi rapide traleĝis tiujn.

            - Kia friponaĵo! – ŝi kriis, kaj kolera malestimo ekbrilis en ŝiaj multkoloraj okuloj. – Vi do koluziis kun tiu fia regento por formeti la junan St. Antonion el la vojo.

            - Malvere! Ĝi estas fia kalumnio!

            - Silentu! Jen estas la manskribo de la regento kaj ankaǔ la via! – Ŝi legis.

Se iam mi okupos la tronon de la dinastio St. Antonio,

la dispozicia rajto de ĉiuj koncesioj, eldonitaj

dum la respubliko, koncernas regenton Fernandez.

            - Vi volis atingi vian celon per alies helpo!- kriis la Ekscelenco moke. – Estas bonŝance, ke nia klubano Bonifaco denuncis Jimmy la Ĝisorelan.

            La princo preskaǔ sufokiĝadis pro la doloro, kiam li enrigardis en la dokumentojn kaj ekkonis la manskribon de la regento. Kiel terura afero! Do onklo Fernandez koluziis kun tronuzurpanto, kun la filo de pirato, kiu estas fuĝinta bagnano!

            - Estas klare! – diris la Ruĝa Krifo. – Oni mortigis la princon, kaj Jimmy la Ĝisorela transprenis la rolon de la reĝo helpe de la regento.

            - Nun iru… - diris la Ekscelenco al la knabino. – Raportu al tiu certa sinjoro, ke ni volas paroli kun li.

            Kiam la knabino foriris, fariĝis silento por iom da tempo.

            - Estas enigme – diris la Ekscelenco –, kiel volas Jimmy la Ĝisorela kredigi la identecon al la familio… Kio estas via opinio, Fred?

            - Ĉu Fred la Malpura, kiel opinias pri la afero? – demandis Tulipo.

            La kapitano dormetadis.

            - Ĉu la afero ne interesas vin?

            - Kia afero?

            - Ĉu vi ne aǔdis, kion rakontis Bonifaco, kiun vangofrapis Jimmy la Ĝisorela?

            - Bonifaco estas ebria fripono.

            - Bonifaco asertas tion, ke Jimmy la Ĝisorela alvenis kiel reĝo sur la ŝipo Honolulu-Star. Post kiam li longe flustradis kun tiu knabo. Laǔ Bonifaco altrangaj sinjoroj veturigis Jimmy la Ĝisorelan sur jahto Almira sur la insularon Feliĉo.

            - Kian rilaton havas la knabo al tiu afero?

            - Li neis, ke li konas Bonifacon.

            - Mi komprenas tion. Nek mi fanfaronas pri tio.

            - Kio estas via opinio?

            - Ni devas mortigi tiun knabon…. – Ili vidis kun malŝato, ke Fred la Malpura ankaǔ nun zorgas pri la venĝo kontraǔ la knabo.

            - Kaj… la anglaj krozŝipoj, veturegantaj al Almira defendas la reĝlandon de Jimmy la Ĝisorela – interrompis Charley la Lunvizaĝa. – Ĉar du krozŝipoj estas konstante en la proksimo.

            - Ne estas verŝajne, ke la angloj intervenus por defendi la tronon de Jimmy la Ĝisorela.

            Ĝi vere ŝajnis malverŝajna, kaj lia reĝa moŝto komencis farti malbone. Povas esti danĝere, se ili bezonas la defendon de la angloj… kaj Jimmy la Ĝisorela sidas sur la trono.

            - Jen estas la momento – diris la Ekscelenco -, kiun ni atendas de jaroj! Ni veturos al Almira! Ni senmaskigos Jimmy la Ĝisorela, kaj ni restarigos la respublikon en la kaoso. Tiam vi, kaj viaj homoj ricevos grandan premion.

            - Kio estu al tiu piratido?

-         Mortigu lin!

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:29:45

 26   10   2/3页   首页   1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.46875 秒, 4 次数据查询