dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Jenő Rejtő

您是本帖的第 2344 个阅读者
树形 打印
标题:
Jenő Rejtő
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Jenő Rejtő

Jenő Rejtő

La Mortido

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

Se la vivo estas mallonga, longigu ĝin per unu mispaŝo

 

 

 

 

            La mortinto enaŭtobusiĝis, kiu ekveturis plenŝtopita de homoj al City. Malsataj oficiroj, hejmenirantaj metiistoj puŝadis lin tien-reen, kiel ili etendis sian manon por transpreni la bileton, aŭ ili provis lokiĝi praktike en la homplena veturilo. La mortinta sinjoro nomiĝis Johnson, kaj li laboris kiel inĝeniero en la kontoro de sinjoro Grimm, kiu okupiĝis pri la perado de nemoveblaĵoj. Li kaj liaj kolegoj klopodis fari allogaj la malvariajn partojn de la ĉirkaŭaĵo de Londono kun facilanima promeso de plaĉaj parceloj kaj estontaj aŭtobushaltejoj por la sensuspektaj homoj.

            La mortinto venis ĝuste el la kontoro kaaj pensis pri Beronshir kun iom da melankolio, pri la parcelo-serio, nomata „Angla Deauville”, kiun la aŭtunaj pluvadoj forviŝos de sur ties loko, ĉar la parceloj situas malpli alte ol la nivelo de la rivero, kaj sinjoro Grimm plie elektis la riskon anstataŭ la elspezoj de la butado, kiun proponis la inĝeniero. Ĵus li meditadis pri tio, konstatante en si mem, ke la aŭtuno proksimiĝas, sed la baldaŭa mortbato de sinjoro Grimm fare de la koleriĝintaj aĉetantoj esence jam estas malfruiĝinta afero, kaj ankaŭ tio eblas, ke tiuj mildaj etburĝoj faros nur duon-laboron. Jen estis ekzemple la aĉetantoj de la parceloj „Regensholm, Tahitio ĉirkaŭ Londono” kanalizitaj sen akvofiltrado, kiuj elbatis nur kvar-kvin dentojn de sinjoro Grimm. Krome deiĝis kartilago ĉe lia genuo! Kio ĝi estas? Nenio! Mi koncedas, ke tiuj meditadoj ne tro konformiĝas al la idearo de mortinto. Se jam okazis la eksterordinara afero, ke forpasinta sinjoro havas viv- kaj psikajn funkciojn, estus pli konvene, se li pensadus pri la transa mondo kaj pri la ceteraj vanaĵoj de la vivo. Sed sinjoro Johnson estis proza mortinto. Tiu cirkonstanco ne tro nervizigis lin, ke nur la impostoficejo, la magistratejo kaj aliaj publikaj instancoj registras lin inter la vivuloj, sed propre li jam estas mortinto. Efektive la morto ne tiam komenciĝas, kiam iu ne reagas      0 la plej delikatan percepton, sed kiam la korpo, la animo kaj la spirito perdas tiun enhavon, kiu donus sencon al ties funkcio.

 

            Hazarde li trafis la morton, kiam oni puŝiĝas al tiu alia sinjoro ĉe la stratangulo, kiu turniĝas el la kontraŭa direkto de la ortangulo. Sinjoro Johnson estis bonhomuora knabo, li ŝatis la viskion, kvankam li iris en sian oficejon frumatene, li ne toleris la liton ĝis mateno. Malgraŭ lia bonega fizika korpkondiĉo, li komencis postsuferi sian vivmanieron. Li ofte oscedis en sia oficejo, ne nur tial, ĉar la parcelado ne apartenas al la eksictaj, kaj variaj laboroj, sed ankaŭ tial, ĉar li dormis nur tri-kvar horojn ĉiutage. D-ro Ramsay, la nevo de sinjoro Grimm, kiu ofte vizitis la oficejon, foje atentema rigardadis lian vizaĝon kaj diris averte:

- Vi ne aspektas tre bone, sinjoro Johnson. Kaj vi ĝemadas multe.      

- La parceloj, kara Ramsay, la parceloj ŝarĝas mian konsciencon – li respondis riproĉe, ĉar ankaŭ la nevo de sinjoro Grimm iel havis kontakton kun la entrepreno.

            Proksimume tiam estis okazonta la ĝefianĉiĝo de sinjoro Johnson kun Edit. Ĉar Edit estis dungita, kiel sekretariino ĉe la entrepreno de sinjoro Grimm. Harlow Edit estis bela, svelta, delikata, blonda knabino, ŝi korespondis en tri lingvoj, ŝi zorgis pri siaj vidva patrino kaj okjara frateto jam du jarojn. La facilanima, iom frivola Johnson kaj la devkonscia, pedanta Edit enamiĝis kaj decidis geedziĝi post nelonge. Johnson amuziĝis malpli multe nokte kaj evitis tiujn modere moralajn lokojn, kiuj antaŭ nelonge apartenis al lia taga programo. Li prepariĝis kun granda ambicio al lia nova kaj pli bona futuro, edzigonte Edit-on. Unuavice iom da ripozo estas bezonata al tio. Li do supozis, se li faros la novajn planojn pri la parcelado, li petos de sinjoro Grimm du semajnojn da eksterordinara ferio. Ĝi ne estos facila afero, sed diskuto, simila al manbatalo, eble rezultos la deziratan sukceson.

            Strange, sed sinjoro Grimm konsentis tion je la unua peto. Eĉ li proponis al Johnson, ke li donos tiom da antaŭpago al Johnson, kiu sufiĉos al tio, ke li pasigu tiun semajnon en la sanatorio de tiu certa ripozejo, kie la nevo de Grimm estis la subkuracisto. Ĝi estis tre bona, ĉar sinjoro Johnson vertiĝis iomete, kaj  kelkfoje li havis angoron, kiu ĝenerale signifis nikotin-toksiĝon ĉe li.

 

            La grandanimeco ĉe sinjoro Grimm havis tute alian motivon, ol elegia atako de momenta emociiĝo aŭ alia, malinda al parcel-spekulacisto. La antaŭaĵo komenciĝis duonjaron pli frue, kiam sinjoro Grimm konstatis strangajn aferojn sur si mem. Li ne havis apetiton, li dormis maltrankvile, kaj la kvadratklafroj staris kapaltere en lia cerbo. Li fariĝis amanta en sia kvardek sepa jaro. Li enamiĝis al Edit Harlow.

            La sorto nun inkludis d-ron Ramsay en la aferon.

            Sinjoro Grimm amis sian nevon laŭ sia maniero, kaj li subtenis kelkfoje doktoron Ramsay per malpli grandaj monsumoj. La kuracisto vizitis lin ĝuste pro tia afero, sed li bezonis la subtenon de sia onklo pli ĝene ol kutime.

            - Mi devas ricevi mil pundojn, onklo – lamentis Ramsay. – Ĝi estas afero de honoro. Ŝuldo en la borso…

            Sinjoro Grimm respondis deteniĝeme:

            - Mil pundoj estas tre multe da mono. Multe de akvo devas flui tra la drentuboj, ĝis sekiĝos grundo, valoranta mil pundojn. Tamen… sciu, eble nun ĉi-foje mi ne rifuzos tion. Li iradis en la ĉambro tien-reen mediteme. – Johnson sabate loĝiĝos en vian sanatorion por unu semajno. Mi ŝatus, se vi okupiĝus pri li. Li aspektas malbone. Kaj li volas edziĝi. Li edzinigos Edit Harlow-on. Sed se evidentiĝos, ke li estas malsana…

            Ili silentis longe. D-ro Ramsay mordetis siajn lipojn.

 

            - Bonvolu viziti min post unu semajno – diris sinjoro Grimm –, tiam ni povos paroli pri la mil pundoj. Ĝi dependos, kian humoron mi havos. Neatenditaj, malgajaj novaĵoj taŭgos, ke subite mi estu donacema… Sciu, se tia knabino, kiel Edit, kiu estas pripensema, serioza kaj eĉ se ŝi estas amanta, eĉ tiam ŝi estas prudenta, mi diras, se tia knabino ekscias, ke sia fianĉo estas nekuraceble malsana, tiam ŝi jam ne hezitos, kaj ŝi edziniĝos al la plej unua honesta, svatiĝanto.

            - Hm… Ĉu do vi volas edzingi ŝin?

            - Kiel?… Mi pensas, ke pli-malpli multe mi estas honesta. Sed fine ja el la vidpunkto de via prunto ne tio gravas, de kiu vi ricevos la monon, sed kiam? Se do evidentiĝus pri tiu kompatinda Johnson, ke li estas morte malsana…

            - Ĝi estas fiaĵo! Vi volas tion, ke mi faru falsan diagnozon.

            - Ĝi ne estas tiel granda fiaĵo. Johnson ankoraŭ povas forgesi. Li estos feliĉa, se li ekscios iam, ke eĉ hareto ne mankas al li, kaj li tute ne pensos plori pro sia perdita fianĉino. Li trovos virinon, kiom li volas. Sed la amo jam estas malofta afero en mia aĝo. Pripensu do tion… Ĝis revido…

            D-ro Ramsay iris en la sanatorion mediteme. Li surprenis sian blankan kitelon kaj vagadis longe sur la koridoroj, li eniris en la senhoman ambulancon, en la malplenan laboratorion, kie la diversaj fioloj jam saris vice, la amasigitaj, grandegaj kovertoj kun la rentgenfotoj, faritaj posttagmeze. La ĉefkuracisto rigardos ilin antaŭ la morgaŭa antaŭtagmeza vizito. Sur iu koverto estis skribite:

 

JAMES COLLISON

Aparta ĉambro n-ro 14

Terapeŭto: d-ro RAMSAY

 

            Collison estis lia malsanulo, maljuna sinjoro, kiu enhospitaliĝis pro simptomoj de sensignifa kormalsano. Li elprenis al kardiogramon kaj la rezulton de la ekzamenoj. Li fajfis. La protokolo pri la simptomaro surprizis lin. La kompatinda homo, kiu pensis tion, ke li havas mildan korperturbojn, li estis nekuracebla, morte malsana. Preskaŭ kriis la tajpitaj literoj:

            tipe komenciĝanta

            Endoarterito en la koro.

            Poste sekvis laŭfaka priskribo pri la plej gravaj afekcioj de la arterioj de la koro. Doktoro Ramsay sentis tiel, ke nevidebla diablo donis la rentgenfoton de Collison en lian manon.

ip地址已设置保密
2008/6/8 10:42:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 Posttagmeze Johnson legis tri aventurajn romanojn. Li ne preferis la tro popularajn librojn, sed nun li multobligis sian ripozon per leĝeraj legaĵoj. Li tuj decidis ĉesi la legadon de la verkoj de Dostojevki, li pensiigos Bernard Shaw-on, kaj li dediĉos siajn antaŭstarantajn jarojn ekskluzive al la legado de aventuraj romanoj. Ĝi estas unuaranga vivneceso, kiam oni laboras en parceloj! Tiuj eminentaj verkistoj ja laŭ rekta linio trastrekas la milionojn da etaj kaj grandaj baroj de la socio. En la romano „Enigmo en Cumberland” ekzemple la familio de la murdinto konstante restadas en la parko, la junuloj ludas tenison, la maljunaj familianoj kartludas laŭ alta monsumo, kaj nek ĉe la plej ekscitaj partoj evidetniĝos, efektive el kio ili vivas. Admirinde, ke Haitio, Sing-Sing, la legio ĉiuj estas ekzistantaj aferoj. Kaj la plej multaj homoj deziras iri en iun absurdan ĉirkaŭaĵon kun eterna sopiro, dume le pendigas sian malsekiĝintan pluvmantelon sufiĉe malproksime de la hejtilo sur la vestokoho, aŭ li saltas elpreninte sian abonbileton sur iun aŭtobuson, kureganta al City. Oni havas tiel malmulte da perditaĵo, sed tiu malmulto ofte sufiĉas al tio, ke li donu ĉion por ĝi, kio estas speciala kaj ekscita en lia vivo, sed ĝi konsekvencas malcertecon kaj danĝeron. La aventura romano estas tiu maldika vitro, malantaŭ kiu estas pompaj budenoj kaj kolbasoj, oni povas rigardi ilin, staradi antaŭ tiuj anime frandumante, sed kiu kuraĝus rompi la maldikan vitron?

            Iu frapetis, doktoro Ramsay enpaŝis.

            - Bonan vesperon, nu? Kiel vi fartas?

            - Bonege.

            La doktoro eksidis apud lin.

            - Via koloro ne plaĉas al vi. Vi estas iomete pala. Ĉu oni jam ekzamenis vian sangokonsiston?

            - Ne diru stultaĵojn! Ĉu vi ne pensas, ke mi estas malsana?

            - Nu ne… Ne estas verŝajne – li respondis kaj metis leĝere siajn kvar fingrojn sur la arterion de lia mano, kuŝanta sur la brakapogilo de la seĝo. Ili silentis. Milda miro estis videbla sur la vizaĝo de la kuracisto, kvazaŭ li ne komprenus ion. Poste li ekparolis kun subita interesiĝo:

            - Malbutonumu vian ĉemizon, amiko mia!

            Li metis la stetoskopon sur la torakon de la paciento kaj aŭskultis longe. Poste li frapetis lian vizaĝon amikeme:

            - Nu… Ni vidos poste. Ĉu iu jam ekzemenis vian koron?

            - La unuan fojon en mia vivo ektuŝis min kuracisto – respondis Johnson, kaj ia nekomprnebla, sinistra sento ekregis lin pro la konduto de Ramsay .

            - Ĉiuokaze ni ekzamenos vian koron. Ne estos malutile fari elektrokardiogramon.

            „Diablo forportu vin – pensis Johnson. Li tute fuŝis mian bonhumoron. Tiuj kuracistoj pensas tion, ke ilia scienco nenion valoras sen pozemo.” La cigaredfumo faiĝis amara en lia buŝo.

            La unuan fojon en sia vivo li pensi pri la morto.

            Matene, farinte la kardiogramon, oni resendis lin en sian ĉambron. Poste la kuracisto aperis ĉe li kaj diris, ke laŭ la kardiogramo, li devas informi lin pri tio, sinjoro Johnson estas grave malsana. Ekde nun li devas vivi modere.

            - Vidu sinjoro ĉefkuracisto, ni parolu sincere – diris Johnson. – Kio estas la problemo? Ne traktu min delikate, mi estas laboranta homo, mi estas edziĝonta.

            La ĉefkuracisto eklevis sian ŝultron, li levis siajn manojn iomete kaj refaligis tiujn denove.

            - Vi havas korendoarteriton. Tio estas malofta en via aĝo.

            - Ĉu ĝi estas morta?

            La ĉefkuracisto rigardis la plankon.

            - Ĝi estas tre grava malsano. Vi devas vivi singarde.

            Post unu horo Johnson fuĝis el la sanatorio.

            Baldaŭ la ĉefkuracisto konstatis ĝoje, ke la maljuna Collison, ĉe kiu li suspektis pri komenciĝanta kormalsano, li estas sana kaj forta, kiel kverko. La elektrokardiogramo desegnis pompan korfunkcion.

            Nur d-ro Ramsay sciis, ke sinjoro Collison estas nesavebla kaj sinjoro Johnson estas tiu, kiu estas tute sana. Li interŝanĝis la protokolojn pri la simptomaro de la du homoj. Tiun tagon la tagmanĝo ne bongustis al li kaj sidis en sia klubo, ŝarĝita de peza animriproĉo. Sed kion fari? Mil pundoj estas alta monsumo, kaj li ankoraŭ neniam havis tiel grandan problemon.

            Li saltis de sur la aŭtobuso. Enirinte tra la pordo de malnova pordo, li rapidis sur la unuan etaĝon. Li sonoriĝis ĉe la pordo, sur kiu estis bela, latuna tabuleto:

 

 

D-ro MATTHIAS SWALLOW

Physician

 

 

            Johnson fuĝis el la sanatorio kaj vizitis tiun sian kuracistan amikon.

            La familio Swallow sidis ĉirkaŭ la tablo kaj tagmanĝis. Tri gajaj infanoj kaj bela, iom dika virino, kara, lentuga patrino, krome la kuracisto sidis ĉe la tablo. La gefiloj bruis terure, kaj sinjorino Swallow rigardis al sia edzo malesperiĝinte:

            - Mi ne povas bridi ilin, Matiaso! Mi ne povas!

            - Nek mi povas bridi ilin, Marta – diris la kuracisto indiferente, poste li turniĝis al sia amiko. – Eksidu, Johnson, inter nin, se vi ankoraŭ ne tagmanĝis.

            - Dankon, mi jam satmanĝis. – Li karesis la infanojn unu post la alia kaj laŭdis sinjorinon Marte, ke ŝi ne ŝanĝiĝis dum la pasintaj jaroj, poste li komencis per indiferenta voĉo:

            - Mi ŝatus ricevi kuracistan informon de vi.

            - Bobby, demetu tion?! Nu atendu!… Pardonon, bonvolu daŭrigi.

            - Antaŭhieraŭ iu mia amiko vizitis min en la oficejo kaj komisiis min vendi liajn ĉiujn parcelojn, li estas morte malsana kaj mortos baldaŭ, li montirs protokolon pri simptomaro, laŭ kiu li havas korendoarteriton.

            - Molly! Demetu tiun bovidaĵon!… Nu, oldulo mia, se li havas korendoarteriton, tiam finite…

            Johnson viŝis sian svitantan frunton.

            - Mi sentas varmon pro la ŝtuparo…

            - Kiom da jaroj havas tiu kompatindulo?

            - Li estas samaĝa, kiel mi.

            - Oj! Li mortos tre rapide.

            Johnson ekcigaredis kaj rigardis la bluan fumon reveme.

            - Efektive, kio estas la korendoarterito?

            - La interna endokardio dikiĝas, kiel ĉe aterosklerozo. Tiu pli dika histo ne ricevas nutraĵon, ĝi mortas, disiĝas, kaj sekvas la pli gravas stadio de la malsano, la tiel nomata ateromatozo. Ulceriĝas la interna angiotuniko, eble ĝi krevas. Kompreneble tiuj komplikaĵoj kaŭzas tujan morton ĉe la koro…

            - Mi rimarkas, la knabo fartas relative bone…

            - La endoarterito komence kaŭzas nenian doloron. Ĝis la interna angiotuniko ne tro dikiĝas.

            - Kaj laŭ vi, kiom longe li vivos?

            - Nu estas malfacile diri tion…

            - Tamen, ĝenerale?…

            - La la malsano estas en la komenca stato… Vangofrapu lin, Marta! Mi petas vi, vangofrapu lin!… Mi rimarkas, se ĝi nun estas en la komenca stato, li povas vivi eĉ unu kaj duonon da jaroj. En pli alta aĝo, kiam la arterosklerozo jam estas natura porcezo, li povas vivi pli longe.

            - Kaj… Kiam komencas aperi la gravaj simptomoj de la malsano ĉe juna homo?

            - Ankaŭ tio varias. La koro pli longe eltenas ĉe modera vivmaniero. La doloroj, asfiksioj, kardiospasmoj komenciĝos pli poste. Povas esti, ke la malsano ekregos la pacienton post tri-kvar montaoj, povas okazi, ke li sentas preskaŭ nenion dum duon jaro. Tio certas, ke la koredoarterito signifas certan kaj rapidan morton ĉe la dudek kvar jaruloj. Kio nova sur la tereno de la parceloj?

            - Nu… Ĝi porsperetas iel.

            Li adiaŭis la familion kaj iris. Subite aperis la senviva, malproksima, vintra sunbrilo. Bruegis la strato, ĉiu rapidis reen en la oficejon.

            Nur Johnson iris malrapide, ritme, enpensiĝinte, kun ia malgaja indiferenteco. Li pensis pri la tombejo.

ip地址已设置保密
2008/6/8 11:44:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
- …Ĝi estas tiel, Edit. Mi devas diri sincere.

            - Kial vi diras tion nur nun?

            - Ĝis nun mi pensis, ke mi sukcesos aliformi mian vivon. Sed mi ne povas fari tion. Kial mi trompus vin plu? Mi ne naskiĝis edzo kaj familiestro.

- Vi paravas Teddy… – diris la knabino milde – , estas multe pli honesta afero diri tion sincere… mi ne koleras vin.

            „Nu sukcesis aranĝi la aferon tiel”, diris Johnson en si mem amare. Li elektis tiun manieron de la rompi de ilia rilato. Kial fari tragedion el tio? La virinoj preferas la herooajn pozojn, eble Edit fortiĝus, se ŝi persistus apud li, kaj ŝi ne forlasus lin, kiam li estas morte malsana.

            Posttagmeze li sidis en la kontoro sola. Li venis tien pli frue, ĉar li devis fari liston. Liston! Kiel ridinda stultaĵo? Absolute kial li sidas ĉi te? Li morton ne pli ol unu jaro. La sufero, la spasmoj, la asfiksio komenciĝis ne pli ol duonjaro, kiel diris Swallow.

            Kaj tiam venis en lian kapon la aventuraj romanoj, en kiuj la homoj, rilate ilian burĝan profesion vizitas vesperfestojn, ludas tenison kaj parolas pri siaj flirtadoj, okazintaj la anataŭan tagon. Li nun efektive ne havas kunligon kun la multaj kapilaraj radikoj de la reala vivo, li ne estas ligita al la grizaj ĉiutagoj. Se li volas, li povas iri kasorabanto, aventuristo al la Suda maro, tiu duonjaro signifas tion, ke li povas rompi tiun maldikan vitron, tra kiu oni gapas la aventurojn malkuraĝe. Se li volus, li povus tiretadi la barbon de la lordmajoro en la Operdomo, li povus ekdanci sur la strato, aŭ li povus iri en la havenkvartalon Southampton apaĉo, ĉifone vestita. La risko ĉesis!

            Sur la tablo kuŝis la petegaj kaj minacaj leteroj de la parcel-proprietuloj „Angla Deauville”, en kiuj ili repetas la prezon de la malsekiĝintaj areoj. Ili ĉiuj estas laborantaj burĝoj kun malalta salajro. Subite li ekhavis unuarangan ideon.

            Li povas tiretadi ne nur la barbon de la lordmajoro, se li ne plu devas timi. Kiu havas nenion por ristik tiu povas helpi la suferantojn, tiu povas kompensi la fiaĵojn, tiun ne timigas la karcero. Li malfermis la monŝrankon. Trimil ducent pundoj estis en ĝi, kiun oni elprenis el la banko pro pagenda kambio. La luantoj de „Angla Dueauville aĉetis parcelojn por dumil sescent pundoj. Sinjoro Johnson eksidis al la tajpilo kaj skribis leteron multiplik-kopiante, en kiu li informas ilin, ke la entrepreno reaĉetos la inunditajn parcelojn por la aldonita monsumo. Li rigardis la librotenadon kaj resendis al ĉiu la pagitan monon kune kun la letero, entute dumil sescent pundojn. Li prenis sian unumonatan salajron, la restintan monon li denove fermis en la ferŝrankon. Skribinte kelkajn liniojn, li informis sinjoron Grimm pri la okazintaĵoj, poste li iris al la poŝtejo, sendinte la monon al la percel-posedantoj kaj rapidegis en sian loĝejon por paki. Post minutoj li sidis en taksion. La aŭto ĵus ekveturis, kiam Edit turniĝis ĉe la stratangulo, kaj ŝi iris rekte de la transa flanko de la strato al la domo, en kiu loĝis Johnson. Ŝi ne rimarkis la peterveturegantan aŭton, kaj Johnson sinkis en la angulon de la sidejo. Kial paroli kun Edit? Eble la knabino volas fari pluajn cedojn. Dio mia! Se ŝi scius, kiel li amas ŝin, sed vane…

            La taksio baldaŭ atingis Croydon-on, kaj sinjoro Johnson flugis al Parizo per la posttagmeza, ordinara, pasaĝera aviadilo.

 

 

 

Ankaŭ la mortinto devas vivteni sin el io

 

 

 

            Sinjoro Johson decidis tiel, ke fariĝos aventuristo, do kiel la romano „Enigmo en Cumberland” preskribas, li luis ĉambron en la plej bona hotelo, farigis du unuarangajn vestojn kaj decidis urĝe konatiĝi kun blonda grafino, kiu jam ekde jaroj agadas en Parizo kiel internacia spionino. Komence li apenaŭ trovis tian, post kelkaj tagoj, kiam kelkaj homoj eksciis, kian grafinon li serĉas, tiom multe da virinoj anonciĝis, ke sinjoro Johnson dubis pri ilia deveno kaj vera spiona agado. Tiel do ankaŭ li amuziĝis nur kun la turistoj de Champs Élysées kaj Montmartre, en diversaj distrejoj. Sed tion ne konvenis al lia origina decido. Li deziris neĉiutagan atmosferon dum la restintaj monatoj de sia vivo. Aventuron! Fine inventema homo gvidis lin en fifaman kazinon, troviĝanta sur la placo Pigalle. Li havis nur cent pundojn, li do decidis, ke li gajnos nekredeble altan sumon per ruleto, poste li ekveturos en la mondo, kiel ia nababo. Li ĵetis dudek pundojn sur iun numeron kaj miris, ke ĝi ne gajnis. Kia diablaĵo okazis al tiu ruleto?

            …Aŭroris. Sen mono, dormeme kaj malesperiĝinte li atingis sian hotelon. Li estintus malferminta la pordon, kiam li ekvidis en la halo apud du pakaĵoj Edit-on, dormetantan en fotelo.

            Li repaŝis rapide.

            Hoho! Tiu virino estas pli persistema, ol li pensis tion. Dio mia! Kiel do klarigi al ŝi, ke ĉio estas vana? Ĉu diri al ŝi la veron, ke li estas morte malsana? Li ne vivos pli ol unu jaron, kaj la asfiksio, la spasmoj komenciĝos post kelkaj monatoj… Sed ĝis tiam… Li ja havas monon nek por tagmanĝo. Li ne pensis pri tio, eĉ se li estas mortinto, li devas vivi el io.

            Li iris plu silente. Nur kredu la knabino tion, kiun ŝi amas, tiu estas nesavebla malbonulo. Kial reiri en la hotelon? Li tute ne povas pagi la fakturon. Venu la aventuro. La vera. Sen mono en Parizo… Ĉu li fariĝu apaĉo? Ĉu tiel dormeme? Ĉu en smokingo? Ridindaĵo. Sed estas pli bona afero! Hura! Jen estas sia propra aventura romano, kun bonega ŝanco, ke li ne ĝisvivos la malagrablan duan duonjaron, krome li povos vivi en la plej nekredebla, en la plej romantika ĉirkaŭaĵo, en la plej aventuran aventur-romano. – La legio! – Li tuj anonciĝis. Post unu semajno li estis survoje al Sidi bel Abbes.

 

            Mi asertas, ke en la unuaj semajnoj de la ekzercado venis en la kapon de Johnson, ke ne estas tiel lastaranga morto en la lito, inter kusenoj tiom foje malestimata. Ĝi estas pli bona, kiel ekzempe dum genufleksado, plen-ekipite. Aŭ marŝante, en kvindek celsiusgrada varmego. Li atendis konstante, ke lia malsana koro subite paneos. Ĝi okazis tute male. Kvankam li maldikiĝis iomete, sed la pala koloro de la nokta amuziĝo malaperis de sur lia vizaĝo, li sentis sin forta kaj sana. Sed li sciis bone, ke en la unuaj monatoj, ĝis lia vejnaro ne estos atakata serioze, lia organismo ŝajne estos sana.

            Post la trejnado de la rekrutoj oni sendis lin kun la kompanio al Mogador. Tie do li havis sufiĉe da okazo elreviĝi el la aventuro. La soldatoj de la malgranda, malpura, afrika, havena garnizono preskaŭ freneziĝis pro la enuo. Neeltenebla varmego, ĉiam la sama servo, seneventaj tagoj, cigared-odora kazerno, malpura kantino, sabla, dezerta bordo, blindiga, senlima maro. La sola amuzejo de Mogador estis la pompa, teretaĝa domo el argilbrikoj, kiun sagaca arabo, ĉar la stalo pruviĝis malsalubra por la ĉevaloj de la oficiroj, li alikonstruis ĝin „restoracio kaj kafejo”. Senrangulo Johnson renkontis tie sinjoron Black, la magiiston. Ilia renkontiĝo okazis dum vespera kunveno, kiam kelkaj legianoj decidis monrtpafi sinjoron Black ĝis la vespersignalo. La serĝento sciiĝinte pri ilia decido, li garde avertis ilin fali en nepripensitan malagrablaĵon pro ilia ago, ĉar laŭ la dua punkto de la reglamento, estas malpermesite uzi armeajn objektojn por privata amuziĝo. Tiam ili decidis mortbati sinjoron Black. Tiel jam ankaŭ la serĝento aprobis la aferon, kvankam li lavis siajn manojn.

            Kompreneble nur principe.

            Ni povas vidi el la supre menciitaj, ke sinjoro Black, la magiisto estis iom nepopulara en la rondo de la kolonia armeo. La leganto ne opiniu la legianojn sangosoifaj ulaĉoj. Ĉar la soldatoj pensis tion, ke sinjoro Black estas uzuristo. Kaj ili pensis tion rajte. Tamen sinjoro Balck ne estis uziristo. Por ke la leganto komprenu la aferon klare: sinjoro Black estis iu el la martiroj de la socio, kiuj estas la viktimoj de sia eksteraĵo. Li ne aspektis bona homo. Malgraŭ tio sinjoro Black estis milda kaj bona homo, kio estas maloftaĵo, rilate magiistojn. De tempo al tempo li aperis en Mogador el la direkto de la maro per boato, kunportante gumon, kopron kaj eburon. Poste en Mogador li ĝuis la ĝojojn de la monduma vivo: li legis ĵurnalon, trinkis kafon en la „restoracio”, rulumis cigaredon konsumante ĝin kaj vizitis la intitucion de vaganta kinejo, veturanta per veltolkovrita ĉaro, kiu efektive ekzistas nur en la kulturita Afriko, kaj li amuziĝis kun entuziasma ĝojo pri la plej nova Fox-kroniko, kiu tute freŝe prezentis la subskribintojn de la paco Brest-Litovski, kiam ili ĵus sorbigas la inkon de sur ilia parafo.

            Dum tia restado lia amiko, la restoraciestro diris al li, ke la serĝento de la legio pruntepetas tridek frankojn de li, aldoninte, ke ne estas malutile havi bonan kontakton kun la garnizonanoj. La ruza arabo persvadis la komerciston pruntedoni malgrandajn sumojn por la soldatoj pere de li. Sinjoro Black serioze faris ĝin nur tial, ke ne estas malutile, se la restoraciestro havas bonan kontakton kun la garnizonanoj, ĉar li kutimas deponi ankaŭ lian kontrabandaĵon ĉi tie. Sed la restoraciisto konsideris la transakcion, kvazaŭ iu donus al li operacian kapitalon sen prunto por uzuraj agoj. La arabo emfazis konstante, ke li faras la transakciojn komisiite de Black, sed sinjoro Black eĉ konjekton ne havis pri tio. La restoraciestro pruntedonis monon por malpli grandaj armeaj objektoj, kontraŭ kvindek procenta interezo. Li certis, ke ili pagos tion, ĉar pro perdo armeaj objektoj ili devis stari antaŭ la milita tribunalo. Fine parto de la soldatoj decidis pridemandi sinjoro Black per ia malgrabla maniero pri la kaŝejo de la armeaj objektoj, poste ili mortbatos lin, por ke ili ne devu repagi la pruntitan monon, repreninte la garantiaĵon, ili provos vegeti sian restintajn jarojn sen la societo de sinjoro Black. Ĉar ĉiu estis ŝuldanto de la ĉambrerstro ĝis la serĝento, la garnizonanoj akceptis entuziasme tiun ĉe bankoj nekutiman manieron de la likvido de la pagodevo.

            Eĉ ruleto estas menciinda afero. Ĝi apartenis al la restoracio kaj havis striktan rilaton al menciita prunt-transakcioj, ĉar la granda parto de la monsumo estis perdita ĉi tie, pruntita je uzuroprocento. Vespere ĉe la lumo de petrollampo flavaj, ŝvitantaj legianoj, premegante malprurajn glasojn de brando, ĉirkaŭsidis la tablon, super kiu ŝvebis densa svarmo de muŝoj kaj iom da stal-odoro, ĉar tiu ejo, kiel ĝenerale la parvenuoj, ĝi neniam plu perdis tute iom da karaktero de sia nigra paseo. La iluzio de la jam delonge forigitaj ĉevaloj ŝvebis tie milde, sed senteble en la aero.

            Estis la tago de la elpago de la soldoj. La ebura globeto kuris gaje, la varilolcikatra proprietulo, kiu estis la krupiero, kelnero kaj kuiristo en unu persono, turnadis la nikelan krankon.

            Johnson atentis, ke grandaj riskaĵoj neniam gajnas. La partoprenantoj, ludantaj per dek- kaj dudek centimoj, iafoje ricevas tridek sesoblan monon, kiam gajnas ilia numero, sed kvindek centima kaj unu franka riskaĵo ne gajnas. Li atentis la ludon jam du horojn kaj komencis konvinkiĝi, ke tiu ruleto estas influebla iel. La proprietulo ĉiam rigardas, kien estas metitaj la vetmonoj, li ridetas afable kaj turnas la krankon. Li estas diablo! Verŝajne li trejnis sin dum jaroj per tiu kaduka maŝino, kaj li povas direkti la globeton precize, post la ekturnado. Ankaŭ tio eblas, ke li oblikvigas iomete la maŝinon en la momento de la ekturnado. Nun ekzemple sur ĉiu numero estas multe da mono. Sur la numero dudek estas dudek centimoj, kaj la numero dudek tri estas vakanta. Se do la porprietulo trompas, nun gajnos la numero dedek aŭ la numero dudek tri. La globeto jam rotaciis. Ĉiu atentis, kun streĉitaj trajtoj, kun grandaj, brilantaj pupiloj, la globeto kuras, la muŝoj zumadas, la sufoka varmego estas preskaŭ neeltenebla….

            Antaŭ ol la globeto falis inter la numerojn, Johnson ĵetis du dekfrankajn monojn tien, iun sur la numeron dudek, la alian sur la numeron dudek tri.

            La numero dudek tri gajnis!

            Dum kelkaj momentoj fariĝis tiel granda silento, ke estis aŭdebla klare, kiel rampulo ekmoviĝis inter la rafiofolioj de la tegmento. La restoraciestro, kiel mortinto, gaprigardis sur la tablon kun malfermita buŝo. La legianoj fikse, malamike rigardis al li. Esence li povintus fari duba la elpagon de la du dekfrankaj moneroj, ĉar la globeto jam kuris, kiam Johnson vetis per tiuj. Sed la drinkejestro estis klarvida pri tio, se li rifuzos la elpagon, tiam ili disŝiros lin je pecoj.

            - Gajnis la numero dudek tri… – li diris laŭ sia kutima maniero, sed raŭke… – dek franka gajno sur la numero…

            Kaj li elpagis la tridek sesoblan monon! Li elprenaĉis ĉiun papermonon el la tirkesto de la tablo, kaj el la naztuko, el malantaŭ loziĝinta briko, kaj el la sankta relikvio, pendanta ĉirkaŭ la kolo de sia edzino, entute tricent sesdek frankojn, poste li kaptadis aeron, fine li ekparolis jene: –  La banko hodiaŭ retiriĝas…

                Kaj li foriris. Li retiriĝis en la alian ĉambron, en sian privatan apartamenton, kie li falis anime rompiĝinte apud sian indiferente remaĉantan kamelon, li levis siajn manojn al la ĉielo kaj lia buŝo moviĝis senvoĉe.

ip地址已设置保密
2008/6/8 11:45:22
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

La vivo estas malfacila, sed nek morti estas facile

 

 

 

            Tricent sesdek frankoj. Ĝi estas tre alta sumo en Afriko. Fine ja la valoro de mono montriĝas en tio, por kio li elspezas ĝin. Eĉ tiam, se li elspezas ĝin por nenio. Posedo de dekmil dolaroj signifas nenion sur glaciflosumo. Johnson do ne sentis sin pli feliĉa, kiam li ekiris en la poŝo kun tricent sesdek frankoj en la vaporplena, sufoka nokto. Ombro iris antaŭ li kun ŝanceliĝanta irmaniero. Li rekonis sinjoron Black, la magiiston pri lia nigra ĉapelo. Kiu estas tiu sinjoro? - demandis Johnson sin mem. Iafoje li malaperas dum semajnoj, li ne havas familion. Ŝajne li estas demoraliĝinta eŭropano, li pruntedonas monon uzure. Konstante li tenas dentopikilon en sia buŝo, kaj liaj oreloj estas tre grandaj. Krome liaj du antaŭaj dentoj estas el oro. Diligente li legas en la kafejo la solan ĵurnalon, kiu alvenas el Sidi bel Abbes per la taga poŝto. Li havas amaran, malamikan vizaĝon, li portas fontoplumon en sia supra poŝo, kaj dum legado li uzas dratkadran nazumon, tiel nomantan „cvikker”, el la antaŭhistoria paseo de la optikistoj. Li malofte demetas sian cilindran ĉapelon, ĝenerale li nur repuŝetas ĝin surnuken per sia dikfingro. Kiam li estas sola, li ĝemas kaj kapbalancas, dum kelkaj pensoj li eklevas sian ŝultron malgaje kaj elturnas siajn manojn eksteren. Tiam li aspektas tiel, kvazaŭ li marĉandadus kun si mem, kaj bedaŭrinde li ne povas doni pli multe da mono por io, kiel ajn li ŝatus fari tion cetere. En la parcelo-profesio estis kelkaj tiaj maljunaj agentoj kun melodie plendinda voĉo, ĉiam malesperiĝintaj, similaj al distretitaj, malnovaj pantofloj, kiuj povis deziri bonan matenon tiel, kvazaŭ ili estus dirintaj: „Ankaŭ tiu ĉi tago komenciĝas bone.”

            Kiam li atingis enpense tien, li aŭdis krion. Ĉar grandega mano etendiĝis al sinjoro Blkack el inter la mallumaj arboj kaj kaptis lian brakon, samtempe bajoneto direktiĝis al lia ventro.

            - Pardonon… – diris la komercisto timiĝinte. Legianoj ĉirkaŭis lin.

            - Ni kalkulos ĝis tri, poste diru, kien vi kaŝis niajn havaĵojn?!

            - Sed sinjoroj… – mi kaŝis nenion por mi…

            - Kial vi rakontas tiom multe! Piku lin!

            - Haltu!

            Johnson intervenis.

            - Kion vi volas de tiu homo?

            - Niajn armeajn havaĵojn!

            - Mi petas vin, mi ĵuras, ke mi scias nenion – lamentis la atakito.

            - Nun ni mortbatos vin!

            - Atendu! Kiom da mono vi ŝuldas al li?

            - Ni ne povas pagi tiom. Dek kvin homoj ŝuldas al li ducent frankojn.

            - Mi pagos al vi la ducent frankoj, ĉu ĝi estas en ordo?

            - En ordo! – respondis sinjoro Black rapide, ĉar li jam konjektis ion.

            Johnson pagis la ducen frankojn. Li ne toleris la perforton, interbatadon, murdon, kaj li vidis sur la koleraj vizaĝoj, ke la vivo de sinjoro Black dependas de dekono da sekundoj.

            - Jen estas la mono. Morgaŭ vi ricevos ĉion. Mi garantias tion. Kaj nun, ĉar mi aĉetis sinjoron Black de vi, se vi estas honestaj homoj, eĉ fingre vi ne ektuŝos lin. La legianoj estas sinjoroj.

            - Sinjoroj, sinjoroj – rezignis alia soldato maleme, kaj ankaŭ li aldonis petegante –, mi volas elbati nur unu lian denton, aŭ ion similan… Kial vi estas kruela, Johnson? Vi ne devus misuzi tiom nian fortkarakteron.

            Sinjoro Black aŭskultis tiun konversacion kun tre miksaj sentoj, kaj kelkfoje li salivis siajn sekajn lipojn langopinte. Sed fine la legianoj foriris pace.

            - Mi petas vin, sinjoro, reprenu viajn ducent frankojn – diris la komercisto, kiam ili restis solaj. – Mi scias, pri kio temas. Dume mi divenis tion. La proprietulo pensis min idioto, kaj li rabadis tiujn soldatojn sub mia nomo. Mi aranĝos ĉion sen mono kun tiu fripono. Jen prenu!

            Li redonis la ducent frankojn kun tia moroza, malbonhumora vizaĝo, kvazaŭ Johnson estus savinta ne lian vivon, sed li molestus lin pri io. Li diris nek tion, ke dankon. Li eklevis sian cilindran ĉapelon kaj malaperis en la nokto.

 

            Neniu sciis pri sinjoro Black, ke li perlaboras sian vivpanon kiel magiisto. Neniu sciis pri li, ke li estas la sinjoro de la pluvo, la rivero, la tero kaj la luno, la plenpotenca direktoro de la vetero, je kies unu mangesto malaperas la sekeco. Se iu vidis lin sidi en la kafejo, portante cilindran ĉapelon kaj nazumon, vere ne tio estis la preterkura impreso pri li. Sed estis fakto kaj realo, ke mult-cent homoj rekonis sinjoron Black la plej unua fakaŭtoritatulo, rilate la menciitajn miraklofarojn.

            Ankorŭ ne pasis dek kvin jaroj, kiam li bankrotis en Algiro, kiel komercisto de rest-varoj. Ĉar li perdis ĉion, li komencis agadi kiel kolportisto, li vagadis kun siaj varoj suden, kie komenciĝis Tuat, la fifama, nekonkerebla tero de la tuaregoj. Li kuraĝis iri ĝis la limo de ŝtato Tangobo. Tangobo estis malgranda tereno inter la tero de la tuaregoj kaj la marbordo. Ankaŭ la sultano de Maroko rekonis ties sendependecon. Ĝi estis iom ĝena situacio por la francoj. La loĝantaro de la ŝtato Tangobo estis suspektebla pri tio, ke forlasinte la landlimojn de la lando sekrete, ili prirabas la tribojn, submetiĝintajn al la francoj. Sed oni neniam sukcesis pruvi tion, ĉar ili estis tre pedantaj tiurilate por ekstermi la loĝantojn de la atakitaj vilaĝoj cirkonspekte ĝis la lasta homo, ke striktasence eĉ heroldo ne restu el ili. La diligenta, saĝa, araba popolo konsideras malbeno tiujn kelkajn, rabistajn, dezertajn hordojn, kiuj luktas malespeiĝinte kontraŭ la civilizacio.

            Sinjoro Black fondis sian magiistan karieron per la masaĝ-aparato, farita el gumo, nomata punkto-rulilo. Eblas, ke la punto-rulilo estis malbona, aŭ la gumo kuŝis longe en la deponejo, kiu scias jam tion hodiaŭ? Tio certas, ke la tribestro M’Bala, kiu donis du funtojn da eburo por ĝi, li perturbis sian stomakon. Tiel, kiam sinjoro Black vizitis lin denove, la tribestro, suferanta de gastraj spasmoj, simple rabis liajn varojn, batigis la komerciston kaj ĵetis lin, sangantan de la kapo ĝis la piedoj en la dezerton. Tute ne doninte al li kamelon, nutraĵon kaj similajn azenaĵojn.

            La trabatita, malsata, soifa, kompatinda homo trenis sin kun nekredebla tenaco dum duon tago, ĝis kiel, kiel ne, li ĝuste atingis iun oazon de Tangobo. Oni senescepte mortigis la blankajn homojn, erarvagantajn ĉi tie. Sed sinjoro Black alvenis febre, malsane, kovrita de polvo kaj sango, kun timiga eksteraĵo, liaj genuoj fleksiĝadis, li antaŭetendis sian iun brakon kaj dume kantis stentore. Kiu kuraĝus ektuŝi frenezulon, kies animon Alaho vokis al si mem? La triboj de Afriko konsideras la frenezan homon sanktulo. Kiam la veninto falis sur la teron, ili trinkigis, lavis lin, kaj poste, kiam li iomete rekonsciiĝis, ili donis al li freŝe bakitan kuskus-on. La komercisto iom post iom divenis, kie li estas, kiam do li fartis iom pli bone, li staris en la mezon de la vilaĝo kaj kantis al la popolo de Tangobo la kanton „Good night sweetheart”. Aŭdite tion, la homoj fuĝis en siajn domojn timiĝinte, la patrinoj kovris la vizaĝon de la infanoj, kaj ili ne kuraĝis iri eĉ tri paŝojn pli proksimen al la fremdulo. Sinjoro Black sciis bone, kio atendas lin, se rompiĝos la superstiĉa estimo, kiun meritas la frenezuloj, tial ĉiutage kelkfoje li kantis la kanton „Good night sweetheart”, kaj iafoje li dancis al tio.

            Poste, ke li ne kaŭzon problemo per monotoneco, li refreŝigis sian programon per la kanto „Good save the King” kaj per la kanzoneto „En la orenĝiero ĉiuvespere mi atendas Mimi-on”, poste, kun la supriziga vigleco de bankrotita komercisto de resto-varoj li prezentis la nacian danco de la kozakoj apud la rivero Don. La tribestro, bejo Muktar apenaŭ restadis en la oazo, li konstante vagadis kun siaj banditoj por rabi. Li estis klera fripono, sed li akceptis la superstiĉojn de sia popolo. Li atendis rilate la novan, blankan magiiston. Neniu scias, por kio li estos utila?

            Tiam okazis, ke sinjoro Black faris subitan karieron helpe de bonega ideo. Oni ja menciis, ke la berberaj paŝtistoj venos de sur la montdeklivoj de Atlaso antaŭ la komenco de la pluva sezono, kaj ili loĝos en la oazo. Sinjoro Black sciis bone, ke malgraŭ ĉiu fortostreĉo de la instancoj la afta epidemio disvastiĝis en la montaro de kelkaj monatoj. Tial iun tagon kun elstaraj okuloj, levinte siajn brakojn al la ĉielo faris parolon, en kiu li informis la popolon, ke nokte dum dormo li estis gasto ĉe la profeto por manĝi pladon da pilafo, kaj post la tagmanĝo sia eminenta amiko jene ekparolis al li: „Diru al la popolo Tangobo, ke la paŝtistoj ne revenu en la oazon dum la pluva sezono, ĉar malbona spirito estas kun ili, kaj la bestoj de la popolo Tangobo mortos, se ili akceptos la berberojn.”

                Lavizaĝo de magiisto Lilungu fariĝis galkolora pro la kolero. La antaŭdiro estis ŝtata monopolo ĉi tie, kiun praktikis li, kies fruktuzon li dividis kun la ĉefo, bejo Muktar. Li tuj vidis, ke li devas venki la malhonestan konkurencon de fuŝulo, li do tuj elstaris kaj sciigis la popolon kun moka rideto, ke la estimata ĵus parolinto estis viktimo de aventuristo en sia sonĝo, ĉar la profeto pasigis la nokton kun li, kun Lilungu, kaj ili frapetis la ŝultron unu al la alia ĝis aŭroro, la profeto kisis eĉ lian frunton, poste li petis, ke Lilungu nomi lin vera amiko kaj informu la loĝantojn, ke la paŝtistoj venontaj de sur la montdeklivojn portos nur feliĉon, la bestoj de la popolo Tangobo plimultiĝos, kaj tiuj restos tiel sanaj, kiel li mem, Lilungu. La homamaso akceptis feliĉe la agrablan antaŭdiron de la magiisto, kaj ili jam preskaŭ kolere turniĝis kontraŭ la konkurenca antaŭdiristo, tiel do neniu scius, kio estus okazinta, se sinjoro Black en la lasta momento ne estus kantinta la ŝlagron „Maxim estas mia bivakejo” akompanante sian prezentadon kun konvenaj dancpaŝoj.

            Sed bedŭrinde la antaŭdiro de Lilungu estis erara. La paŝtistoj kunportis la aftan epidemion en la oazon kun siaj gregoj, la bestaro de la tribo komencis morti timige. Tiam la konsilio, konsistanta el trankviliĝintaj, maljunaj ĉefoj decidis, ke sekvan tagon, post la reĝa akcepto, vid-al-vide la la Domo de Patrinoj, oni tranĉu Lilungu-on je kvar tute egalaj partoj. Tiu operacio sukcesis iel-tiel kun malpli granda geometriaj diferencoj, kaj la popolo nun jam aŭskultis pie ankaŭ la plej petolemajn programerojn de sinjoro Black. Se li ne estintus ĝisosta komercisto, li trovintus jam tute bonan lokon, kiel kant- kaj danc-artisto ĉe la tribo. Sed nun jam li elpensis pli bonan manieron por utiligi sian magiistan pozicion. Li do kunvenigis la loĝantojn, dirante al ili, ke li iros en la marbordan groton por paroladi kun la profeto, kiu vokis lin rendevui en la menciita loko. Nokte li elvenis el la groto, sidis en boaton kaj preter la marbordo li remis dum unu tago ĝis la proksima Mogador, tie li legis la ĵurnalojn, en tiu la meteorologian raporton, laŭ kiu atendeblas forta neĝado en la altaj regionoj de Atlaso, sekve de tio la baldaŭa degelo plenigos la sekiĝintajn fluejojn, la tiel nomatajn wadi-ojn, kaj dum la daŭro de kelkaj tagoj okazos eksterordinare granda pluvado, kun iom da malaltiĝo de la temperaturo. Poste li enpoŝigis sian nazumon, pagis kaj foriris. Noktomeze, kvazaŭ li venus el la groto, li aperis ĉe la bivakfajro.

            - Popolo de Tangobo! Mi parolis kun mia amiko, kun la profeto! Li mesaĝas al vi , ke li fartas bone! Li petas vin flike ripari viajn boatojn, ĉar la seka sezono finiĝos dum la nova luno! La wadi-oj denove pleniĝos per akvo, falos tre multe da akvo, pro kiu verdiĝos ĉio, kaj vi rikoltos abunde.

            La popolo aŭskultis lin miregante.

            - La profeto ordinis al mi ne plu kanti al la popolo de Tangobo.

            Videble ili ĝojis pro tio. Ili sciiĝis kun kontenta murmuro, ke la profeto tamen ne lasis en peklo la verajn kredantojn.

            - De nun mi loĝos en la groto, kaj vi portos al mi tre multe da pulpon de areka-o, eburon kaj gumon. Ju pli multe vi portos, des pli multe mi antaŭdiros al vi, ĉar la profeto akceptos viajn donacojn, ke la animo de la mortintoj, havantaj malriĉan sorton povu el kio vivi  tie supre.

            - Mi ne komprenas tion – rimarkis iu ĉefo.

            - Tamen ĝi estas tiel. Kelkfoje la vortoj de la profeto estas nekompreneblaj. Gravas, ke vi alportu la varojn, kaj la cetereo estos lia aferol

            Kaj li foriris. Bejo Muktar rigardis kuntirinte la brovojn, sed li diris nenion. Fine ja la sekeco certe ne pasos dum tagoj, kaj ili tranĉos ankaŭ tiun ĉi magiiston, kiel Lilungu-on. Poste li mem fariĝos la magiisto. Li neniam plu trandsonos tiun negocon.

            Sed bejo Muktar erearis. Post kelkaj tagoj vere pasis la sekeco, kaj komencis torenti la akvo en la wadi-oj. Bejo Muktar ne povis levi eĉ sian fingron kontraŭ la antaŭdiristo, kaj la popolo portis la eburon kaj la pulpon de areka-o al lia groto. Sinjoro Black meritis tion. Estas egale, ĉu oni nomas lin aŭguristo aŭ magiisto. Li funkciigis meteorologian instituton kun peniga laboro por la tribo, pro kio sendube li devis ricevi rekompensaĵon. Ke kubometro da premo de la malaltiĝo de la temperaturo kaj la atendeblaj valoroj de la vetero estis diritaj al Tangobo-anoj en alia formo, ĝi nenion ŝanĝis la gravenon de la informoj, precipe, se ni konsideras, ke nek la malplej sovaĝaj, ayuropaj triboj komprenas la transkalkulon de la meteorologiaj raportoj laŭ la marnivelo kaj la ceterajn efikojn de ĝia oficiala lingvaĵo. Okazis tiel, ke sinjoro Black, kiel oficiala antaŭdiristo aperis de tempo al tempo en la kafejo de Mogador, li legis la ĵurnalon kun acerba vizaĝo, li parolis kun la foiraj komercistoj, li faris notojn per sia fontoplumo, poste li reiris al sia popolo, kvazaŭ li venus el la groto kaj deklaris siajn informojn. Li povintus diri tion pli simple, sed nur tiu povas kalkuli prosperon ĉe la popoloj de Afriko, kiu diras la veron tiel, kvazaŭ li mensogus, kaj li adaptas la faktojn al la fantazio kaj superstiĉoj de la homoj.

ip地址已设置保密
2008/6/8 11:46:17
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 Iun belan tagon eksonis la trumpeto en la korto de la garnizono. La kompanio de Johnson alviciĝis, oni disdonis la kartoĉojn, kapitano staris avane de la kolumno, oni malfermis la kradan pordon, poste ili formarŝis. Ili eksciis de la kaporalo, ke ili deŝanĝos la garnizonon en Bagomir, proksime al la limo de Tangobo. Ili tramarŝis la okcidenta montdeklivo de Atlaso, kaj per fortostreĉa marŝo ili atingis la dezerton ĝis mateno. Jen estis la aventuro! La vera legiana aventuro. Marŝi ĉiutage tridek kilometrojn en kvindek celsiusgrada varmego, haltante kvin minutojn po horoj. Johnson estis konvinkiĝinta, ke lia koro paneos ĉi tie. Kun kvrevintaj lipoj, kun ŝvelintaj langoj, kun vunditaj okuloj pro la polvo, kun sekiĝinta laringo ili baraktis inter la sablodunoj, en la polvo ĝis la maleoloj. Sed la koro de Johnson ne paneis. Dek ok jara knabo mortis apud li tel dum marŝado, kvazaŭ fulmo estus frapinta lin. Alia homo deŝiris sian ekipaĵon kaj hurlante kuregis al la dezerto, oni kunveturigis lin ŝnurligite sur ĉaro, kaj estis terure aŭdi lian frenezan kantadon. Sed Johnson ege laciĝinte, tamen li iris, iris, kiel ia maŝino. La marŝado ne daŭris longe, post du semajnoj ili altingis Bagomir-on. Ĝi etis malgranda fortikaĵo en la dezerto, nur kelkaj palmoj staris ĉirkaŭ ĝi dissemite, inter malmulte de herboj alan-alang. La oazo ne havis loĝantaron, nur maljuna, blinda tuareg-a drinkejestro vivis kun siaj kelkaj familianoj en grandega, kvadratforma tendo. Traveturantaj, interŝanĝaj komercistoj ekripozis ĉi tie tre malofte, kunportante iom da varoj el nordo, kiun ili povis vendi al la soldatoj: pipo-pikilon, meĉon de aŭtomata fajrilo kaj poŝkalandarojn, kies deven-jaro konkurencis kun la rikolto de la plej delikataj malnovaj vinoj.

            La serĝento kaj la kapitano, kun la akpmpanaj ĉaroj kaj kun la deŝanĝita garnizono, retiriĝis al Mogador. En Bagomir oni deŝanĝis nur la senrangajn soldatojn, la oficiroj restis. La freŝe nomumita kapitano ankoraŭ ne alvenis, do la serĝento estis la plenrajta sinjoro de la taĉmento. Serĝento Rayonne estis larĝŝultra, hiuz-miena homo, kun razita vizaĝo. Ŝovinte sian vizaĝon al ilia nazo, li okulmezuris la rekte starantajn soldatojn unu post la alia.

            - Vi venis en tre malagrablan lokon! Ĝi estas la plej terura garnizono en la kolonio. Kaj mi estas la plej kruela serĝento. Ĉi tie ne estas ĉambro por malsanuloj, ĉi tie estas nur servo, aŭ morto. Ĉu vi komprenas? Rompez!

            Ili sterniĝis sur la litoj preskaŭ senvivaj kaj metis akvumitan kovrilon sur la fenestron, ĉar la penetranta sunbrilo eĉ tra la fermitaj palpebroj neelteneble iritis ilin, kaj la aero ardis tiel, ke kelkiuj senpove malfermadis sian buŝon, sentante, ke ili devas sufokiĝi. Ĝi do estis la aventuro. Iam li divas skribi tion en populara romano, pensis Johnson, kiel malbonodore estas ĉi tie, kiel enue, la homoj kiel abomenas unu la alian, ne estas iu, kun kiu li povus interŝanĝi kelkajn sincerajn vortojn, la dormoĉambrojn sursidas sufoka vaporo de maĉtabako, ŝvito kaj cepo. Miriapodoj svarmas sur la pajlosakoj, iu tago pasas, kiel la alia, kaj ĉiam nur la frenezige samformaj, brilblindigaj, flavaj sablodunoj, krem-kolore ardanta ĉielo, la neartigita zumkantado de la maljuna, blinda arabo, dume la abomeninda ŝvito roje fluegas de sur la korpo de la homoj. Poste okazis io alia. Alvenis kapitano kun du oficiroj. La rabadoj fariĝis netolereblaj ĉe la triboj en la proksimo. Oni altigis la nombron de la soldatoj en la garnizonoj. Estis nekompreneble, ke la nekonata rabisto militvagas trankvile en la proksimo de la francaj soldatoj, pri kiu oni sciis bone, ke li estas bejo Muktar, la sinjoro de la libera lango Tangobo. Nur pruvaĵon ili ne havis por ekataki lin. Tial ili decidis sendi patrolojn. Tiun tagon tuj ekmarŝis dudek homoj por esplori karavanvojon, kondukanta ĝis oazo Kifra, kaj revenante ili preterpasu la vilaĝon Malem. La patrolo neniam plu revenis. La banditoj prirabis kaj ekbruligis la oazon Kifra, poste ili surprizatakis la proksimiĝantan patrolon el embuskejo. Sekvan tagon oni altigis la nombron de la patrolo kaj aldonis du malgran-dkalibrajn maŝinpafilojn. Samtampe oni petis rekompletigon el Maroko.

            Ankaŭ Johnson estis postenigita al tiu ĉi patrolo. Oni jam ne konfidis la taĉmento al suboficiro. Leŭtenanto Zarnac gvidis ĝin. Johnson ŝatintus morti. Li timis la suferegon. Li sentis, ke li devas lukti kontraŭ la sorto, kiu volas, ke la evoluinta malsano pereigu lin per malrapida, terura morto…

            La ŝvebantaj polveroj brilis metale en la akra lunlumo. La dezerto etendiĝis en la hela nokto, kiel ia polusa neĝkampo, forlasite, arĝente. Ili marŝis singarde dum kelkaj horoj.

            Subite pafaro ekkrakis el malantaŭ iu sablomonteto. La soldatoj disiĝis laŭ laŭregula disciplino, kaŝiĝante malantaŭ malpli grandaj sablodunoj, kaj ankaŭ ili komenci pafi. Aŭroris. Apud Johnson la nedarlanda pentristo mallevis sian pafilon, li disetendis siajn brakon kaj turniĝis sur sian dorson. Li mortis. Poste oni komencis pafi ilin ankaŭ el flanka direkto. Ankaŭ tie kaŝiĝis araboj. Iafoje burnusoj ekvibris malantaŭ iu monteto. Poste la araboj grimpis ĉiam pli proksimen, la legianoj vane pafis ilin, ilia nombro superis siajn perdojn. Ili nur venis, venis…

            - Nun! – diris Johnson al si mem. – Nun do finiĝos la komedio, ĝi estos bela, intersa, grandioza morto. Ankaŭ la aventuri estis bela, kaj Edit espereble trovos sian feliĉon alie.

            Kiam oni komandis sturmon, li saltis la unua el la kaŝejo, lia stileto trapikis la kolon de barba arabo, poste li turnis la armilon, kaj kun ia furioza bonhumoro, kun la decidemo de ĉiuriska homo batadis ĉirkaŭ si, sur kapojn, torakojn, sur pugnojn, levantaj glavon, furioze, ekstaze. Subite li vidis mirante, ke neniu estas ĉirkaŭ li, konvulsiiĝantaj burnusoj kuŝas sur la tero, kaj la vundita leŭtenanto, tenena sian elpafitan revolveron en sia mano, suprenrigardas lin, genuanta sur la sablo:

            - Bone legiano! Mi ankoraŭ neniam vidis tion!

            La unua sturmo de la legianoj haltigis la arabojn. Ili retiriĝis proksimume cent metrojn malantaŭ la sablomontetojn. La rezoluta konduto de Johnson ekregis la soldatojn. La neatendita, feroca kuratako surprizis la rabistojn. Sed ĉio estis vene. La plimulto de la soldatoj falis, multaj vindiĝis, kaj la kontraŭuloj sturmis denove.

            Pafo truis la manikon de lia kamizolo, glavotranĉo deglitis de sur lia balteo, ĝi fendis lian poŝon. La dua atako jam estus eksterminta ilin, nur dekope ili staris ĉe la piedo de sablomonteto, kien Johnson trenis ankaŭ la oficiron.. La sturmantaj araboj reduktis la nombron de la soldatoj ĝis kvar.

            Tiam eksonis la maŝinpafilo. La saharianoj alvenis. Oni sendis ilin el Mogador por rekonstrui la ruinigitan oazon, ili ekaŭdis la pafadon kaj tuj ekmarŝis por helpi la legianojn, estantajn en prema situacio. La rabistoj fuĝis. La kameloj de la saharianoj ne estis taŭgaj persekuti sukcese la banditoj, rajdantaj sur bonegaj ĉevaloj. Kolektinte la vunditojn, ili sendis homojn por venigi ĉarojn el la fortikaĵo, kaj aŭrore la malfeliĉa patrolo revenis. Nur dek kvin homoj restis vivanta, dek kvar el tiuj estis grave vunditaj.

            Nur Johnson estis la sola, kiu ne havis eĉ unu vundeton. Oni trapafis ankaŭ lian ĉapon antaŭ la dua sturmo, kaj terura glavobato detranĉis lian kartoĉujon ĉe la radiko.

            Ankaŭ el tio ni povas vidi, ke la morto ne estas tia, kiel glaci-malvarmigita, frambo refreŝigilo, kiun povas mendi kiu ajn, se li havas guston al tio.

ip地址已设置保密
2008/6/8 11:46:48
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Sinjoro Johnson ŝatus morti, sed li fariĝas nur fantomo

 

 

 

            La militista kariero de Johnson komencis preni elanon. Laŭ la raporto de la vundita oficiro oni laŭdis lin en tagordono, li ricevis dudek kvar horan forpermeson, kaj li estis prononita ricevi la honormedalon de la legio. La impertinenteco de la rabistoj fariĝis ĉiam pli neeltenebla. Ili atakis malpli grandajn partrolojn kun mirinda bonŝanco kaj evitis ĉiun bone ekipitan taĉmenton admirinde.

            Foje Johnson revenis kun siaj du kunuloj el dudek homoj, alifoje li alvenis kun siaj naŭ kamaradoj, kaj sepdek soldatoj restis en la dezerto. Tiam jam la afero komencis fariĝis pli serioza por li, ĉar fine kuglo pretertuŝis lian vizaĝon, postlasante larĝan cikatron. Baldaŭ oni fiksis la honormedalon sur lian bruston dum milititsta parado kaj flirtigis la trikoloran flagon super lia kapo.

            La rabistoj ekbruligis la oazon ĉe Bu Denib kaj mortigis la legianojn, senditajn pro estingi la fajron, masakris la tutan loĝantaron, brutale mortigis duon-kompanion da spahioj, poste fuĝis. Sekvan tagon aŭrore, sin trenante, preskaŭ glitante surventre aperis Johnson antaŭ la fortikaĵo en la polvo. Oni portis lin en la regiment-kontoron, kaj metinte lin sur la disfibriĝantan, ledan kanapon, oni pensis, ke jam ne estas vivo en li. Ĉiuj liaj fibroj sub lia ŝirita vestaĵo li estis kovrita per koaguliĝinta sango kaj fulgo. Lia disfibriĝinta vestaĵo multloke engluiĝis en la vundon. Poste oni lavis lin, kaj evidentiĝis, ke la nekredeble multaj frotvundoj, skrapetoj, bluaj makuloj pro batoj, korme kontuzoj kovras lin, sed li ne havas eĉ unu danĝeran lezon.

            De tiu tempo oni nomis lin „Mortido”. Laŭ la legionoj la morto faras tiajn esceptojn nur kun sia kara filo. Johnson trovis tragikomika tiun situacion. Se do estas destinita la sufokiĝado kaj la spasmo, tiam li vane sopiras la heroan morton. Ĉu eble pli-malpli frue li aranĝos al si mem la aferon per kurgo?

Dume li havis denove unuarangan okazon fine aranĝi sian longe daŭrantan aferon kun la morto perarmile, laŭ la reguloj de la kavaliroj rekte-al-vizaĝe.

            Post la lasta atako estis sendube, ke oni ne plu povas toleri Tangobo-n en la ĉirkaŭaĵo. Oni devas okupi ĝin. Kiel simpla estus la tuto, se oni sukcesus pruvi atakon, atribueblan al ili, se ili kuntrenus kelkajn soldatoajn, aŭ ili farus ian perfortan agon, kiu estus evidenta, kaj ĝi donus kaŭzon okupi tiun mizeran, malgrandan ŝtaton de rabistoj.

            La hazardo helpis. En la restoracio de la garnizono de Bagomir iu traveturanta arabo rekonis en iu tapiŝo sian havaĵon. Li fuĝis el la oazo Kifra dum la rab-atako, li lasis ĉiun sian havaĵon tie, do la tapiŝo nur pere de iu rabisto estis portata ĉi tien. Dum la esploro oni konstatis, ke la restoraciestro aĉetis ĝin de paŝtisto el Tangobo, nomata Gazi .

            - La kazo nun jam estas simpla – diris la kolonelo vespere al du oficiroj. – Ni sendos soldaton en Tongobo-n por aresti kaj venigi la paŝtiston Gazi.

            - Ba! Antaŭ ol la soldato povus fari du paŝojn en la lando, oni disŝiros lin je pecoj.

            - Tiam kompreneble ni tuj atakos ilin!

            La du soldatoj komprenis tion. Ili devas oferi homon por havi kaŭzon anticipi la pluan rabadon kaj masakradon..

            - Mi rimarkas… hm… efektive estas malfacile doni tiun ordono – murmuris iu oficiro.

            - Mi trovos soldaton, kiu anonciĝos memvole.

            - Kie?

            - En la kantino. Vi povas fari tion kun la legianoj, kion vi volas, se vi trafos la konvenan tonon.

            Tia estis la fumo en la kantino, kavzaŭ fumtubo estus elfalinta. Ĉe tablo en la angulo kvar germanoj kantis sentimentale kun malgaja mieno, per melankolia, basa voĉo: „Oh Tannenbaum, oh Tannenbaum… Li kantis pri pingloarboj. Kristnaskan kanton. Kaj certe ili vidis tiujn pingloarbojn kun neĝkovritaj branĉoj, kiuj simile al rigidiĝintaj infanaj manoj etendiĝas sur la surpa parto de la trunko. Verŝajne ili sentis la festan odoron de kristnaskaj kandeloj anstataŭ la fetoro de la kantino. Ĉe alia tablo la malalta, dika Krimalsky kaj la kolosa, kalva Korzakoff kartludis. Cetere ili apenaŭ havis parolan rilaton, ili limigis sian direndon nur je la plej striktaj anoncoj, kaj por anticipo la pluajn abomenindajn disopinion, ili ambaŭ elmetis sian bajoneton sur la tablon apud sin.

            - Vi forgesis pagi dek frankojn – diris Krimalsky lakone, ĉar ĝenerale post la dudeka ludpartioj ili jam vi-diris unu la alian. Korzakoff respondis malvermkondute:

            - Vi ne avertu min. Tia homo, kiu faras la lastan poenton per kvin asoj, tiu estas morala kadavro por mi.

            Ĉe alia grandega tablo dek kvin homoj parolis samtempe, neniu aŭdis la alian, tial ili ĉiuj bone amuziĝis pri tio, kion li mem diris. Sur la drinkejtablo fonografo el la pacaj tempoj muzikaĉis la valson Blua Danubo, sed la nadlo jam du minutoj kuris en la sama, trivita kanaleto, ripetante tiun saman, stumpan takton, kiel ia klakadanta rado de trajno. Tiun bildon faris perfekta la odormiksaĵo de la brando, la vakso, uzita al la armilpurigado, la cigaredo Caporal kaj ia putrinta fiŝo.

            - Gardez vous! – kriis la kaporalo, kaj li salte leviĝis tiel, ke la ŝeĝo flugis malproksimen el sub li. Post mallonga bruo ĉiu staris streĉe apud sia tablo, rigardante al la enpaŝanta kapitano. En la subite fariĝanta silento nur la nadlo de la gramofono ripetadis tiun saman, stumpan takton, ĉirkaŭkurante senpove en la enkaviĝinta kanaleto, kiel ia sovaĝbesto, fermita en kaĝon, falinta en turnomalsanon.

            - Bonvolu eksidi knaboj! Nur tiel, kvazaŭ mi ne estus ĉi tie! La kantino estas sankta afero. He! Kantinestro, mi petas grogon kun multe da rumo, laŭ maniero de senrangulo!

            Ĉiu residis sur sian lokon. La legiano ne estimas sian superulon, se ne estas necese, do post nelonge ĉio estis la antaŭa, la kantado, kverelo, ridado.

            La kapitano prenis la grogon, metitan sur la drinkejtablon, li portis ĝin al la longa tablo kaj eksidis.

            - Aŭskultu min, knaboj. Mi havus ornamaĵeton, kiun iu el vi povus sendi al sia amatino aŭ al siaj parencoj. Tiaĵo, kiel ekzemple unuagranga legiana kruc-ordeno, kiun ricevis soldato ankoraŭ malofte sub la rango serĝento.

            Fariĝis siletno.

            - Mi diras, nur tiulo anonciĝu, kiu kontentiĝas per tio, ke lia amatino ricevu la ordenon, akompanate de bela letero.

            - Pri kio temas, mon commendant? – demandis Rollins.

            - Pri morte temerara komisio, por kio oni donos la kruc-ordenon de la legio. Mi pensis, ke iu eble povos uzi ĝin ĉi tie, sed se ne, mi trovos homon ĉe alia kompanio por gajni tion.

            Tiam jam multaj soldatoj salte leviĝis, sed Rollins antaŭis ilin:

            - Mi anonciĝas subordige, sinjoro kapitano.

            - Bone. Morgaŭ vi iros al Tangobo por aresti la ŝteliston Gazi, ĉar li estas suspetkebla, ke li partoprenis la prirabon de la oazo Kifra.

            Fariĝis muta silento. Kiuj ĵus eksaltis, tiuj nun flankentiriĝis iomete. La sango malleviĝis el la vizaĝo de Rollins tiel, ke liaj lipoj griziĝis. Nek mortkondamno signifis pli certan finon. La kuraĝo de legianoj estas senlima. Se li havas nur dekonon da eblo por resti vivanta, li fidas tiun malrealan ŝancon, kaj li antaŭeniras sian sorton kantante. Sed nun estis nenia ŝanco. Tiu Rollins apenaŭ havis pli ol dudek jarojn, liaj okuloj tute brilis de la juneco, eble liaj grandegaj, sanaj dentoj estus tramordintaj eĉ la hufonajlon, kaj li povis ridi tel, ke li superbruis la kantinon kun sia gajeco. Nun li staris tie mortkondamnite.

            - Kompreneble, se vi pripensis vin filo mia… –  diris la kapitano iom malcerte.

            - Mi anonciĝas, mon cammendant, kaj mi petas pluajn ordonojn – li diris rezolute. Sed antaŭ ol la kapitano povintus respondi, Johnson alpaŝis tien de iu najbara tablo, leĝere kaj gaje.

            Fine batis lia horo!

            - Mi raportas subordige, mon commendant, ke mi soldatservas du monatojn pli frue, ol Rollins, mi do estas pli aĝa en la rango, tiel mi havas prioritaton.

            La kapitano okulmezuris lin. Do ekzistas en la legio tia homo, kiu plenkonsciante pri sia tasko, entreprenas tion. Li ne estus kredinta tion.

            - Vi pravas. En la armeo gravas la vicordo. Mi bedaŭras, Rollins, mi ne povas akcepti vian anonciĝon. Sed mi rimarkis vin. – Kaj kvazaŭ nerimarkinte la malpeziĝon sur la malstreĉiĝintaj trajtoj, li turnis sin al Johnson.

            - Vi ricevos dudek kvar horan forpermeson. Morgaŭ vespere je la sesa horo anonciĝu ĉe mi en la kontoro de la kompanio! Rompez! Bonan amuziĝon, knaboj!

            Li ĵetis moneron sur la tablon kaj foriris.

 

            Ĉe la sola privata ejo de la loko antaŭ la gastejo, konsistanta el tendotolo haltis kamelo, sur kiu sidis nekutime alta, burnusa homo. Elseliĝinte, kaj demetinte sian vastan pelerinon, evidentiĝis, ke li ne estas tiel alta, nur tiu strangaĵo faris nekutima lian figuron, ke li portis cilindran ĉapelon sub sia burnuso. Mi tute ne devas diri, ke sinjoro Black, la magiisto, la malnova amiko de la profeto kaj la meteorologo de la popolo de bejo Muktar estis tiu speciala, dezerta pasaĝero. Li devis iri kun tiu ĉirkaŭvojo veni en Magador-on, ĉar la haveno de la urbo estis sub kvaranteno pro variolo. Tial li iris sian vojon sur kamelo, tuŝinte la dezerton, akirinte informojn kaj kontantan monon kontraŭ la kontrabandaĵo. Dek jara araba knabo forkodukis la beston. La blinda, araba restoraciestro aŭdis bone, ke kamelo haltis ekstere, li do salutis la enpaŝanton jene:

            - Salem…

            - Mia flanke la feliĉo – respondis la aŭguristo, eklevinte sian cilindran ĉapelon, poste li eksidis. – Mi petas nigran kafon, sen sukero, kaj se vi havas ian ĵurnalon. Rapidu, oldulo mia.

            La blindulo konsterniĝis. La burnuso, la kamelo kaj la perfekta, araba dialekto estis timige neakordigebla kun tiu stilo. Li alportis la nigran kafon, krome du ĵurnalojn, el kiuj sinjoro Black tuj flankenmetis iun, ĉar evidentiĝis, ke ĝi estas fakgazeto pri la laboreblecoj, kiu aperis sub la nomo „Lokalanzeiger” en Berlino dum la milito sur Balkanoj. La alia ĵurnalo estis el Algiro. La magiisto tuj surprenis sian dratkadran nazumon, kiun li fiksis per bruna laĉo al sia supra poŝo helpe de sekura pinglo, kaj li studis fervore la meteorologian rubrikon. Li jam estus notinta, ke granda pluvado atendebla el okcidento, kiam li ekvidis la sekvan anonceton:

ip地址已设置保密
2008/6/8 11:47:22
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

VOJAĜU AL STOKHOLMO

 PARTOPRENI LA OLIMPION!

 

Li forĵetis la ĵurnalon kun abomeno. Dume la blinda arabo kaŭriĝis apud lin sur la maton. Li metis kafon antaŭ sin kaj rulumis cigaredon.

            - De kie vi venas, fremdulo?

            - De sudo.

            - Tie la vojoj nun estas danĝeraj. Oni diras, ke la tangobo-anoj estas tre kruelaj.

            - Kiel? – li demandis iom nervoze kaj klinis sian kapon por vidi la arabon pli bone super sia nazumo. – De kie vi scias, ke ili estas tangobo-anoj?

            - Oni scias, ke ili estas la murditoj. Sed ĝi jam ne daŭros longe…

            - Kial, se estas permesate scii, kara sinjoro proprietulo?

            La maljunulo fikse rigardis antaŭ sin blindokule kaj diris nur tion:

            - La manoj de la profeto estas longaj.

            - Nu kaj? Ĝi estas denaska difekto. Mi havas vickuzon, kiu estas kurbakrura. Kiom koncernas la mezuro de la membroj de Mohameto la antaŭvideblan sorton de la popolo Tangobo?

            - Baldaŭ ili estos subpremitaj, mi povas aŭguri tion.

            Sinjoro Balck ekstertoris:

            - Ĉu vi volas aŭgurii al mi?!

            - La stelo de la popolo Tangobo estas falanta – daŭrigis la gastejestro. – Antaŭ nelonge soldatoj estis ĉe mi. Morgaŭ oni sendos legianon al Tangobo por aresti la ŝteliston Gazi.

            Sinjoro Black leviĝis konsternite:

            - Kiel?… Ĉu oni freneziĝis?! Ja…

            - Ili disŝiros tiun soldaton. La eŭropanoj havas prudenton. La subjuo ĉiam komenciĝas tiel, ke ili atakas tiujn sendefendajn legianojn.

            - Hm… mi komprenas…

            - Estas soldato inter la eŭropanoj. Oni nomas lin Mortido. Oni sendos lin morgaŭ por aresti la ŝteliston Gazi.

            - Li ĵus staras sub la mangrovarbo  - diris la knabeto subite, montrante al la placo antaŭ la tendo. La magiisto ekvidis bele dekoritan legianon. Li tuj rekonis tiun soldaton, kiu savis lin en Mogador. Ruĝa cikatro tiriĝis sur lia dekstra vango. Kuglo frotvundis ĝin en iu batalo. Verda, rondforma, granda insigno (la ordeno de la Honora Legio) kaj arĝenta medalo pro la kuraĝo brilis sur lia kamizolo en la sunradioj.

            - Kiel nomiĝas tiu soldato?

            - Mortido. La armilo ne difektas lin, li estas kuraĝa kaj feliĉa. Se mi scias bone, lia vera nomo estas Johnson.

            Li estas tiu! Sinjoro Black rememoris la bajoneton, direktitan al sia ventro.

            - Tiuj idiotaĵoj ne interesas min, mi pagas – li diris. – Mi trinkis unu nigran kafon.

            Li eliris, surmetinte sian cilindran ĉapelon, sur ĝin la burnuson, li sidis sur sian kamelon kaj forgalopis tiel rapide kaj distrite, ke li forgesis depreni sian dratkadran nazumon, kaj nun li aspektas kun sia melankolia vizaĝo tiel, kiel la fantomo de la dezerto, kiu surhavis la formon de maljunulino.

 

            Aŭroris. Johnson rapidis leĝerpaŝe tra la maldensa palmoarbaro, situanta direkte al la rivero Tangobo. La minus-celsiusgrada temperaturo de la afrika nokto kovris per delikata prujno la multe da kreskaĵoj, havantaj strangan formon, kaj kiam la unuaj friskaj radioj de la vekiĝanta suno alvenantaj el la transa flanko de la terglobo prilumis la regionon, milionoj da degelintaj gutoj ekbrilis en la koloroj de ĉielarko.

            Li fartis vere bonege. Li iris morti kaj fajfadis. Li imagis ĝin tel. La penetra, sed agrabla odoro plenigis la friskan, matenan aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, jam aperis la unua duaro de la rabista taĉmetno, malantaŭ ĝi kelkaj sufiĉe grandaj kabanoj, iuj konstruitaj sur palisojn. Li nur iris, iris rekte kaj neŝanceleble. Li ne timis, plie li sentis ian starangan eksciton kaj pensis pri Edit dum kelkaj sekundojn kvazaŭ adiaŭante. Aperis en lia memoro ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Piccadilly Circus, sinjoro Grimm, kiel li rigardas la planojn de la parceloj ĉiam malkontente por ne veki financan pretendon en iu dungito per sia laŭdo…

            Li atingis la unuan duaron. Tri araboj elvenis el malantaŭ la kabano, armitaj, grandegaj banditoj. Lia vivo ankoraŭ daŭros unu sekundon – pensis Johnson.

            La tri rabistoj rimarkis lin. Ili konsterniĝis. Poste okazis tute neatendita afero. Kovrinte siajn okulojn, ili falis vizaĝaltere sur la tero. Kio ĝi estas? Ĉu ĝi estus la funebra preĝo por la viktimo? Sed la araboj ne moviĝis sur la tero. Levinte sian kapon, li ekiris rekte al la ĉefplaco, kie la vilaĝanoj staradis en dekduopaj grupoj. Nek dek paŝa distanco estis inter li kaj la popolo, kiam kelkaj homoj rimarkis lin. Kiuj estis en lia proksimo, tiuj ĵetis sin sur la teron, la malpli proksime starantoj diskuris, kvazaŭ galopanta regimento de spahioj alvenus, kaj kuntreninte siajn malpurajn infanoj, ili kaŝiĝis en la fundo de siaj kabanoj.

            Johnson staris sola sur la ĉefplaco tiel, kile taŭro. Lia buŝo estis malfermita, li rigardis dekstren-maldekstren, poste li skuis sian kapon kelkfoje, simile, kiel la pasia trinkanto de nigra kafo kutimas movi la tason antaŭ la lasta gluto por kirli la kaf-rekrementon. Ĉu ili freneziĝis?

            Li ĉirkaŭiris en la vilaĝo, sed la homoj, ĵetintaj sin survizaĝe ne moviĝis, kaj neniu elvenis el sia kabano. Fine li iris al du-metra bandito, kiu ĵetis sin sur la teron, kaj por reanimi lin, Johnson kelkfoje piedbatis lin je la flanko.

            - Homo! La sultano de Maroko sendis min por aresti la ŝteliston Gazi.

            - Ĉiu via vorto estas ordono por mi, grandega filo de la morto.

            - Kiel? – Li embarasiĝis. Kio ĝi estas, ĉu populareco, aŭ frenezo? – Venigu la ŝteliston Gazi antaŭ min.

            Post unu minuto la ŝtelisto Gazi staris antaŭ li kun fleksiĝantaj genuoj. Ŝajnis, ke ĝi ne estas sonĝo. Kio povis okazi al ili? Ne demandante longe, li ŝnurligis la ŝteliston kaj kondukis lin tiel.

            - Nun diru al mi, Gazi, kial ĵetis sin vizaĝaltere kaj kial timegis la pendumindaj adeptoj de la profeto?

            - Ho, sankta filo de la morto…

            - Atendu. De kie vi scias, ke oni nomas min tiel?

            - De la magiisto. Nokte la magiisto kunvokis la popolon, bruligis grandan fajron kaj aŭguris. Ĉar la profeto aperis en lia groto kaj mesaĝis al la tangobo-anoj. „Diru al mia popolo, ke matene alvenos la Mortido en la vilago Tangobo en militista vestaĵo. Li portos verdan kaj arĝentan insignon, el kiuj la maljunaj eŭropaj soldatoj havas multe, Alaho markis lian vizaĝon per ruĝa cikatro.Tiu fantomo portas en siaj okuloj la potencon de la morto, kaj li kunportos la ŝteliston Gazi por ĵeti lin en la fajron de Morhut, ĉar Gazi enfosis en sia tendo unu kojnodentegon de elefanto sub sia mato, kaj li ŝtelis tiun konjodentegon dum la pasinta monato el la donotaj donacoj de la magiisto. Tial la Mortido venis por li en la formo de eŭropana soldato. Transdon Gazi-on al la fantomo kaj la eburon al la magiisto. Tiam estos paco inter la Tangobo-anoj. Kiu ektuŝos aŭ vondos la Mortidon, ties okulojn bruligos ruĝaj la dezerta fajro, kaj li vagados de oazo al oazo kun la malbenitaj, almozulaj, blindaj glaua-oj.” La magiisto diris tion, kaj ankoraŭ multe da aferoj, kio okazos al tiuj, kiuj faros malbonon al la Mortido.

            Jonson pensadis.

            - Diru Gazi, kiel aspektas tiu magiisto?

            - La magiisto estas blankulo, li havas mallongan liphararon. Liaj du dentoj estas tiaj, kvazaŭ ili estus faritaj el oro. Li ricevis tiujn de la profeto antaŭ kelkaj mil jaroj okaze de ĉiela kunveno. Li estas tre bela homo. Liaj oreloj memorigas pri tiuj de malgrandaj elefantoj kaj ofte ŝovas tute malgrandajn lignetojn inter siajn dentojn.

            Estis neeble erari laŭ tiu priskribo. Li estas sinjoro Black. Kiel iu povas esti mon-pruntisto, kontrabandisto kaj magiisto samptempe? Sed kio estas multe pli stranga: de kie akiris la magiisto siajn bonegajn informojn? De monatoj oni serĉas tiun spionon, kiu konstante informas bejon Muktar precize, kaj li kaŭzis la morton de tiel multe da soldatoj. Ĉu sinjoro Black estus tiu? Aŭ li eksciis, ke oni elektis Johnson-on por fari la mision, kaj rekompence nun li savis la vivon de la legiano? Ki ne vidis klare. Ĉu nun lia devo estas denunci sinjoron Blac? Aŭ estus sendankeco de li, se li farus tion?

            Estis malfua posttagmezo, kiam aperis la fortikaĵo en la malproksimo. Kiel li proksimiĝis kaj la sentinelo raportis, la oficiroj venis sur la bastionon nekredeme. Sed la binoklo montris bone la legianon kaj la ŝnurligitan arabon. La ordo preskaŭ ĉesis en la garnizono. La soldatoj starantaj sur la piedfingroj tumultis ĉirkaŭ la oficiroj, plenigante la sudokcidentan parapeton, ĉiam pli multe ili svarmis, kriadis, gestadis ekscitite, kaj la legiano proksimiĝis kun la ŝnurligita arestito. La kapitano, kiu nokte iel dormis malbone, gapis la du proksimiĝantojn kun elstaraj okuloj, kaj kiam ili alvenis al la pordego, li ekkriis:

            - „Auŝ armes!”

            Eksonis la trumpeto, kaj la alarmitaj soldatoj dum sekundoj alviciĝis, starantaj en rigora ordo sur la korto de la fortikaĵo. Nur tre prominenta persono meritas tiun akcepton. Kiam la pordego de la fortikaĵo malfermiĝis, la serĝento ekkriis: „Gardez Vous!” Je la komandvorto ĉiu armilo per unu movo estis metita de sur la ŝultro paralele kun la vetikala akso de la korpo, kaj ĉiu vizaĝo turniĝis al la alveninto. La alveninto estas Johnson kaj ŝnurligita arabo.

            La oficiro instinkte levis sian manon al la ĉapo por sekundo.

            Kaj la trumpeto konstante blovsignalas „al la armiloj”.

  

ip地址已设置保密
2008/6/8 11:48:16
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Johnson konsideras,

ke ne ekzistas medikamento kontraŭ vivo

 

 

 

            La oficiroj kunportis Gazi-on en Marokon, kiu preskaŭ mortis pro timo. Oni devis elvringi el tiu kanbo la pruvaĵon kontraŭ la popolo de Tangobo. La fortikaĵo denove estis sub la rego de la serĝento. Dum la oficiroj restasdis tie, li bridis sin. Sed nun la kruela malbonvolo de serĝento Rayonne multobliĝinte trafis ilin. Ĉiutage ok-dek senranguloj ĉirkaŭkuris en la korto, kondamnitaj al pelott kun sako, ŝarĝita per ŝtonoj sub la suno, ĝis ili trenfalis perdinte la forton.

            Dume alvenis la honor-kruco por Johnson kaj la rangaltigo, ke li fariĝis taĉmentestro. La kolonia gazetaro memoris pri la Mortido, kaj oni skribis pri li ankaŭ en la Parizaj ĵurnaloj. Ĝi ne bonigis lian situacion ĉe la serĝento, eĉ.

            - Ĉu vi pensas tion, ke imponas al mi via bonŝanco, vi eraras! Kaj se vi fariĝos tromemfida, mi instruos vin, ke taĉmentestro en la legio estas nulo! Ĉu vi komprenas? Nulo!

            Johnson rigardis sur li tiel milde kaj serene, ke preskaŭ apopleksio ĉirkaŭis la serĝenton pro kolero. Ĉar la suboficiro tamen ne povis persekuti lin laŭ sia arbitro, li koncentris sian ĉiun malamon al la kompatinda, juna Rollins, ĉar li vidis tiel, ke li havas bonan kontakton kun Johnson. Post la okazinta evento en la kantino la knabo ĉiumaniere klopodis esprimi sian dankon kaj amon al la taĉmentestro. Tial unue la serĝento punis lin per ok taga enkarcerigo. Poste li ĵetis lin rondforme ligitan, en kavon, kovritan per veltoro por du tagoj laŭ la maniero „en crapodin”, kio estas jam delonge malpermesita en la legio.

            Sed subite vigiliĝis la ĉirkaŭaĵo. Kirastrupo ekbivakis en la proksimo, kaj en la fora dezerto iun tagon aperis la blankaj tendoj de la spahioj. Oni fortigis Malem-on kun kompanio de senegalaj ĉasistoj. Ĝi signifis tion laŭ militista senco, ke oni preparis la okupon de Tangobo. La antaŭaĵo de la afero estis tio, ke oni ekkonfesigis la ŝteliston Gazi en la militista prizono de Sidi bel Abbes. Ni ne scias, kiom longe oni okupiĝis pri li, sed verŝajne oni apelaciis la liaj bonaj sentoj tre efike, ĉar Gazi konfesis eksterodinare interesajn aferojn. Interesa cirkulero aperis laŭ liaj konfesoj. Ankaŭ la radio komunikis ĉiutage, kaj ĝi pendis sur la afiŝkolonoj de la urboj, sur la dom-muroj de viglatrafikaj stratoj kaj sur la palmoj de la oazoj:

 

20000 MIL FRANKOJ DA PREMIO

por tiu, kiu kaptos

aŭ mortigos

la nekonatan patrujperfidulon!

 

 

            Sub la supra teksto estis la preciza personpriskirbo de sinjoro Black. Fine oni menciis pri li, ke li konstante informis la rabistan popolon de Tangobo, kaŭzante tiel la murdon de multaj francaj soldatoj kaj civilaj loĝantoj. Kiu mortigos la petrujperfidulon, tiu ricevos dudek mil frankojn da premio. Post unu semajno ducent legianoj komencis konstruis fortikaĵon sekrete sur tereno, kovrita per arbaro. Sed iu perfidis ilin denove. Bejo Muktar surprizatakis ilin, masakris la soldatojn kaj okupis la fortikaĵon. La teksto de la afiŝo ŝanĝiĝis. La sultano de Maroko el sia privata kaso altigis la premion de tiu homo, kiu transdonos la spionon de bejo Muktar vive aŭ morte al la instancoj.

 

            Bejo Muktar dume elkonstruis la fortikaĵon, kiun li okupis, li invadis la ĉirkaŭatan arbaron, ĉiun monteton, kaj neniu scias, el kiaj nigraintancaj, eŭropaj manoj devenantaj, per bonegaj armiloj li prepariĝis al la batalo. La franca ameestraro donis instrukcion la kuntiritaj kompaniojn okaze de la milito ne komenci atakon ĝis plua ordono. Ĝi estis malagrabla kaj humiliga. Ili staris kelkajn cent metrojn de la okupita fortikaĵo, la araboj estis klare videblaj, kaj ili devis atendi. La tri kompanioj de la franca legio, du dompanioj da senegalaj ĉasistoj kaj tuta spahi-regimento kondamnitaj al senmoveco, vid-al-vide al la mokantaj araboj.

            Antaŭtagmeze ili havis ĝenan surprizon. Nokte inter la du pozicioj la homoj de bejo Muktar elmetis la francan trikoloran flagon, akiritan de la masakritaj soldatoj, kaj ili fiksis turbanon sur ties supron. Oni apaenaŭ povis reteni la legianojn pro ne komenci atakon sen ĉiu komandvorto. La oficiroj frapadis nervoze siajn botojn, la suboficiroj super sin mem, rilate la blasfemadon. Subite kaporalo Mérimée elsaltis el la pozicio kaj ekiris per kelkaj saltoj al la ĝflago. Kiam li estis en pafdistanco, oni komencis pafi. La kaporalo kaŝiĝis malantaŭ rokoj kaj arboj. Sed inter du palmoj, dum li saltis, kuglo trafis lin, kaj li falis, longe glitante en la polvo, kelkajn metrojn de la trikolora flago. Sed jam ankaŭ alia homo estis survoje. Tiun mallertan junulon, antaŭ ol li estus kaŝiĝinta malantaŭ la unua foko, oni trapafadis lin. Poste sekvis la tria kaj la kvara, la oficiroj grincigis per la dentoj, deturnis sian kapon kaj iradis tien-reen nervoze. Post la dek kvina viktimo la kapitano kaptis la kamizolon de la ĵus ekironta legiano. Sekvis paŭzo. Kaj ekiris soldato de nove.

            - „La Mortido”…  – „La mortido”…  – diras la soldatoj unu al la alia. La murmurado trakuras la vicojn de la legianoj, tra la senegalaj ĉasistoj kaj tra la spahioj ĝis la teknika taĉmento, konsistanta el du tankoj: „La Mortido…”

            Johnson iris por reakiri la flagon.

            Nun! – li pensis kontente. Nun fine li sukcesos anticipi la plej malbonan morton kun ateroskleroza koro, kaj morti ĉi tie rapide, romantike por la honoro, pro la flago! Trankvile, enpoŝiginte siajn manojn li ekiris en la scintila sunbrilo. Ankoraŭ kelkaj paŝoj, kaj li estos en pafdistanco. Nun li atingis la kadavron de la unua soldato, kaj trankvile trapaŝinte ĝin, li iris plu. Ekkrakis la armiloj.

            Fino!

            Kiam la araboj ekvidis la soldaton kun cikatro sur lia vizaĝo, kun la karakteriza honormedalo, murmuro trakuris inter li same, kiel antaŭen ĉe la francoj: „La Mortido”… „La Mortido”…

Bejo Muktar kriegis kolere:

            - Pafu hundoj! Mortpafu lin eĉ tiam, se li estas mem la Morto!

            Ili ĉiuj komencis pafi. Kaj ili ĉiuj pensi tion en si, ke la aliuloj mortpafos lin, li mem celos apud lin, kaj ili pafis diligente, kiuj estis senescepte bonegaj pafistoj, do al neniu povis okazi, ke iu trafu Johnson-on hazarde. Li ne estas freneza mortpafi lin por vagadi almozpetante ĝis la vivofino kun la blinda tribo Glaua de oazo al oazo.

            Neniam okazis tia miraklo!

            … La kolonia armeo estis atestanto de spektaklo, simila al biblia vizio. La pli junaj soldatoj demetis sian ĉapon kaj faris krucosignon, blankharaj serĝentoj provis revoki en sian memoron preĝon, kaj sovaĝaspektaj, kruelaj senranguloj devis surgenuiĝi.

            Johnson iris trankviele, egalritme, ĉirkaŭ li polvis la tero en duonmetraj nuboj pro la frapiĝintaj kugloj, li malaperis en la pulvo-fumo de la intensa pafado de la malamikaj pozicioj, sed la soldato nur iris, iris, sendifekte, kun enpoŝigitaj manoj, li trapaŝis la kaporalon, atingis la monteton, supreniris ĝin kaj prenis la flagon. La aro da kugloj disŝiris je fibroj la trikoloran flagon dum sekundoj, la gruzelpecoj de la monteto dispruciĝis amase, kaj tiu homo nur staras sur la supro de la monteto, post li levas la flagon alten kaj eksvingas ĝin.

            La stentorado de la franca militistaro superis ĉiun imagon. Poste ili ĉiuj kriegis: „Venu de tie, venu de tie!”

            Sed Johnson ne venis. Li volis morti. Li do atendis sur la monteto. Poste li eksvingis denove la trikoloran flagon. La kugloj flugis ĉirkaŭ li, kiel svarmantaj abeloj, sed tiuj eĉ ne ektuŝis lin.

            Poste li eksidis, ĉar li estis laca. Sed vane: eĉ unu kuglo ne trafis lin!

            Bejo Muktar ŝiris siajn harojn, poste sian barbon, li hurlis kaj blasfemis.

            Fine li ekiris reen, vidante, ke li atendas vane. Li iris rektiĝinte, teninte la flagon alten, preskaŭ paradmarŝante. Kaj dekduoj da kugloj siblis ĉirkaŭ li. Tiaĵo ankoraŭ ne estis! Kaj okazis la miraklo: li revenis sendifekte kun la flago.

            La entuziasmiĝo estis senlima. La soldatoj ĵetis sian ĉapon en la aeron, kaj anstataŭ la ĉapoj ili levis Johnson-on, ĉirkaŭportante lin kriegante; maljunaj artilerianoj, senrangaj soldatoj, leŭtenantoj kaj kaporaloj kisis, brakumis lin. La kapitano silentigis ilin. Poste li paŝis antaŭ Johnson-on, depreninte sian plej belan ordenon de sur sia brusto, li fiksis tion sur la kamizolon de la taĉmentestro.

 

            Oni repremis la tangobo-anojn en ilian patrujon. El nordo alvenis la rekrutoj kaj tiel ĉiu garnizono povis reposteniĝi sur sian iaman lokon. Dume alvenis la pluva sezono, kaj antaŭvideble la francoj povos okupi Tangobo-n nur post malrapida, pozicia batalo.

            Dume la fortikaĵo denove estis sub la despoteco de serĝento Rayonne. Johnson tute elglitis el liaj manoj. Oni rangaltigis lin kaporalo, cetris, ke li fariĝos suboficiro esktervice, kaj post la militiro li partoprenos aŭdiencon antaŭ la respublikestro. La „Mortido” avancos el la francaj ĵurnaloj en la mond-gazetaron. Sed la serĝento ĉiam pli malamis lin, kaj per sia malamo li faris la vivon de la kompatinda Rollins infero. La kanbo fariĝis melankolia, en liaj okuloj jam sidis la frenezo.

            Li trosereĉis la pafarkon, kiam la serĝento malpermesis al Rollins ricevi la poŝton dum tri semajnoj. La knabo sciis, ke li ricevis leteron de sia fianĉino, ĝi estas en la kontoro de la regimento, kaj li ne povas legi tion. Letero, ricevita de hejme eble faras tolerebla la seneventan, monontonan vivon de la garnizono dum semajnoj.

            Pasis pli ol tri semajnoj. Johnson, kiu ĉiumaniere provis konsoli la knabon, akompanis lin al la kontoro de la regimento kaj atendis ekstere.

                La serĝento aŭskultis lian peton, kaj la anonciĝon, liaj mallarĝaj okuloj rigardis penetreme, kaj liaj vastiĝantaj nazloboj elblovis du rapidajn fum-nubojn. Post li ekstaris:

            - Ĉar vi anonciĝis sen via bajoneto por pridemanado, disciplinige mi kompletigas vian punon, rilate la leter-transdonon ĝis ses semajnoj. Rompez!

            La ĉambro turniĝis ĉirkaŭ Rollin. La sunradioj, penetrantaj tra la malfermita fenestro tremente forviŝiĝis tra liaj larmoj. La serĝento faris kelkajn ritmajn paŝojn en la ĉambro, metinte la manojn malantaŭ sian dorson.

            - Ĉu vi ne aŭdis tion?! Rompez! – kaj li denove preterpromenis antaŭ li, turninte sian orgojlan, larĝan dorson al la knabo. Liaj densaj, oraj epoletoj tremiĝis dum ĉiuj liaj paŝoj.

            En la sekva momento la stileta fusilo de la skribisto, kiu pendis sur la muro estis en la mano de Rollins, poste la longa, pinta bajoneto, nomata „éguille” penetris ĝis la prenilo en la dorson de la serĝetno inter la du epoletoj, tiel forte, ke la grandega korpo frapiĝis al la kontaŭa ŝranko, alnajlante lin tien tra lia torako. Aŭdiĝis nur unu gluglanta, miranta stertoro, krakado kaj falo…

            Johnson saltis en la kontoron. Ili staris.

            - Mi mortigis lin… –  diris Rollins silente. – Ili forprenis la poŝton de mi por aliaj ses semajnoj.

            Johnson kliniĝis al la serĝento. Kompreneble li estis mortinta. Ili rigaridis unu la alian. Poste Johnson ekparolis jene:

            - Aŭskultu min, Rollins, neniu povas kontesti la mortpunon pro tiu ago. Sed mi estas distingita tiel…

- Stultaĵo! Se via brusto estas dekorita per ordenoj, se vi savis la vivon de la respublikestro, ĉu tio gravas? Murdi superulon, kaj… kio estis pli granda idiotaĵo: mi mortpikis lin el dorsdirekto, ĝi signifas mortkondamon. Eĉ la filo de la stabestro meritas mortkondamnon…

- Mi diras alian aferon. Ekde monatoj mi vane riskas mian vivon por morti. Mi havas gravan kormalsanon. Tial mi vens ĉi tie, ke kuglo liberigu min de la terura fino. Vi mem vidis, kiomfoje mi provis fari tion. Transdonu al mi tiun certan manieron de la rapida morto por ke mi ne devu sinmortigi min. Tiu morto estus bela tial, ĉar mi redonus la vivon de junulo. Mi diras je mia honorvorto, ke ĉiu mia aserto estas vera.

            Rollins protektis. Sed li ja estis tiel juna, kaj li tiom malesperiĝis pro tio, kion li faris, krome estis tiel konvinka ĉio, kion la kaporalo diris… Li mallevis sian kapon, li tre malestimis sin, tamen li foriris…

            Pos kelkaj minutoj Johnson diris tra la fenestro:

            - He, tagdeĵoranto! Alkonduku la gardistojn ĉi tien!

            - Kio okazis?

            - Mi mortigis la serĝenton.

ip地址已设置保密
2008/6/8 11:52:20
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Johnson ekscias, ke li ne estas malsana,

nur li devas morti

 

 

 

            La kreskanta koto kaj la rivero Tangobo kun altiĝinta akvonivelo retenis la francan ofensivon.Bejo Muktar jam longe konis la sekreton de la nigre akiritaj antaŭdiroj de sinjoro Black, kaj li ekspluatis ties specialan efikon al la popolo kune kun li, krome li ricevis tridek procentojn el la brutta enspezo de la magiisto. Tiun vesperon la bejo gastigis siajn du amikojn. Ili estis berberaj montaranoj, kaj ĝuste tiel, kiel bejo Muktar, kaj ili apartenis al la pli inteligentaj, al la pli friponiĝintaj araboj. Ili kunportis skribaĵojn, kiujn bejo Muktar legis atenteme. Li sciis bone la francan lingvon, krome li skribis, legis, kaj generale trapenetris la la plej danĝera veneno de la kolonio, la duon-civilizacio. La leteroj estis skribitaj france, kompreneble li respondis tiujn france, kaj iu el liaj du gastoj tuj forgalopis. Li longe flustradis kun la alia. Ili fondis komunan negocon por ricevi la centmil frankan kapopremion. Ĉar post la paso de la pluva sezono la francoj enpenetris, estus plej saĝe reveni en Gambion kun iom da mono, kie ili fondos modestan societon de rompoŝtelistoj, kiel estis en la malnovaj, belaj tempoj. Sinjoro Black aŭskultis lin malgaje ĉe la fenestro, kiel honeste ili dividos la premion, anoncitan al lia kapo. La magiisto aŭskultadis ĉiam, kiam la bejo havis gaston, ĉar li ŝatis ekscii tion kaj jenon. Li povis aŭskultadi bonege, ĉar la bejo, se alvenis gasto, forsendis la gardistojn. Kiam ankaŭ la alia berbero foriris, ankaŭ sinjoro Black forŝtelumis. Li aperis en la tendo de la fiŝisto, nomata Hamil kaj diris grandan aŭguron al la morte timiĝinta tuarega familio. Poste li reiris al la bejo, mordetante dentopikilon. Ili estis tute klarvidaj unu pri la alia. Ili ne parolis mistike inter kvar okuloj.

            - Mi venis por adiaŭi, sinjoro Muktar… – li diris anstataŭ saluto.

            - Mi jam diris al vi, ke mi ne estas sinjoro, sed bejo!

            - Ni ne kverelos pri tio. Ĉar mi forlasos Tangobo-n poreterne.

            - Mi esperas, ke vi estas klarvida pri tio, ke vi ne rajtas foriri sen mia permeso. Nun mi ne forlasos vin.

            - Ni vetu, ke mi persvados vin, se mi volas…

            - Ba! Per kio vi povus persvadi min? – respondis la arabo malestime.

            - Mi pensis pri tio…  – Li signalis atendon al la bejo per sia montrofingro, poste ŝovintesian manon en la internan poŝon, li skrapadis inter siaj fontoplumo kaj nazumo, kvazaŭ li serĉus ian splipon, fine li elprenis malgrandan, belgan, seskuglan revolveron kaj pafis kvarfoje en la ventron de la bejo.

            Muktar, kiam falis de sur la seĝo kaj vualiĝis la mondo antaŭ liaj okuloj, preterkure fulmis tra lia estingiĝanta konscio, ke la loĝantoj de la tendaro kolektiĝos, aŭdinte la kvar pafojn…

            Li eraris. Ĉar la magiisto antaŭ kelkaj minutoj ordonis al la fiŝisto Hamil ĉirkaŭiri de kabano al kabono kaj diri al ĉio, se ili aŭdos kvar knalojn, ili diru kvindek preĝojn, ĵetinte sin vizaĝaltere, ĉar Guth, la malica spirito tiun vesperon estimos la tendaron per sia vizito. La korpo de la bejo jam longe malvarmiĝis, Black kun siaj stranga vivo, cilingdra ĉapelo, seskugla revolvero jam rajdis malproksime en la nokta dezerto, kaj la loĝantoj de Tangobo eĉ nun timis elpaŝi el siaj kabanoj.

            Sinjoro Black kunportis la or-tenilan ponardon de la bejo, ĉiun skribaĵon kaj iom da kontanta mono, ĉar li sentis tiel, ke tia magiisto, kiel li nepre meritas finan kompenson okaze de sia maldungo, kiu agadis en tiu turpa loko laŭ moderna pensmaniero.

            Rollins bladaŭ certe estus pentinta akcepti la grandanimecon de Johnson, kaj eble li ne lasus mortkondamni la kaporalon, sed okaze de nokta patrolado li vundiĝis grave kaj kuŝis en la hospitalo senkonscie. La ĵurnaloj okupiĝis longe pri la fantasta devojiĝo de la „Mortido”. Tio certas, ke la „Mortido” nun ĉi-foje, malgraŭ ĉiu influo de sia patro, finos sian surteran vivon, kaj senigite lin de sia rango, ordenoj oni ekzekutos lin, ĉar li mortigis sian superulon. Pligraviga cirkonstanco, ke li farist tion de dorsflanko. Lia advokato-defendanto, dika leŭtenanto, diris sincere, ke li ne povas kalkuli indulgon. Se li ankoraŭ havas ion fari, heredaĵo, proksimuloj, tiam li disponu.

            - Ne, ne… Nenio. Tamen io. Se eblas, sendu miajn ordenojn al la adreso de junulino en Londonon.

            - Kiel nomiĝas la junulino?

            - Edit Horlow.

            - Se mi memoras bone, virino, havanta tiun nomon ĵus petis permeson de la milita tribunalo de Oran por paroli kun vi.

            La cigaredo falis el la mano de Johnson.

            - Ĉu Edit? Ŝi estas ĉi tie… Ŝi venis en Oran-on! Dio mia, kia virino ŝi estas!

            Kaj Edit venis. Iom elĉerpiĝinte, sed eĉ nun ŝi estis tiel bela kaj serioza, kiam ŝi sidis ĉe la najbara sribotablo. Nur ŝia vizaĝo fariĝis pli pala.

            - Edit, pro Dio! Kiel vi venis ĉi tien?!

            - De tiam mi sekvas vin, de kiam vi venis el Londono. Ankaŭ vi jam certe divenis, kia stultaĵo etis tiu diagnozo. Ho, se mi estus trovinta vin tiam…

            - Kiel?

            - Kiam doktoro Ramsay eksciis, ke vi malaperis, mi redonis la mil pundojn al Grimm, per kiu li subaĉetis lin… Vi ja ne scias pri tio. Gimm subaĉetis Ramsay-on por fari falsan diagnozon pri via koro, ĉar li volis malhelpi, ke vi edziĝu al mi. Sed Ramsay ne povis finfari tion. Li rapidis al mi, rakontis la veron, kaj mi kuregis al vi. Oni diris, ke vi foriris antaŭ kelkaj minutoj per taksio… Mi provis serĉi vin,kaj mi trovis vin en Parizo… Sed vi ne plu anonciĝis en la hotelo. De tiam mi sekvas vin… En Afriko… Jam kvar monatojn… Ho, Teddy!

Jonson dume eksidis kaj nun rigardis la plankon.

            Dio mia, kiel klara ĝi estas. Li tute ne havas kormalsanon… Sed nun jam… egalas…

            - Teddy! Ĉu estas espero?! Vi estis tiel fama heroo… Eble oni imputos tion…

            Ŝi retropaŝis timiĝinte.

            Johnson klinis sian kapon inter siajn pugnojn kaj komencis ridi, ridi tiel stentore, ke la sinjoro timeme enŝovis sian kapon.

 

            La traktado de la milita tribunalo ŝajnis preskaŭ nur formalaĵo. Lacaj demandoj, kutimaj juraj rimarkoj. Tiuokaze la verdikto estas firma, ŝtongravurita sablono. La prezidanto turnas sin al la akuzito, ĉu li deziras diri ion laŭ la rajto de la lasta vorto?

            - Mi opinias, ke ĝi estas superflua – respondas Johnson.

            - Sed mi deziras paroli laŭ la rajto de la lasta vorto de la tre estimata akuzito – diras nun iu, kiu povis alveni antaŭ ne longe, kaj li forgesis deprenis eĉ sian cilindran ĉapelon pro sia timiĝo.

            - Ĉu vi volas konfesi en la afero de la murdo?

            - Mi opinias, mi petas.

            Johnson rigardis konsternite sinjoron Black, sur kies roverso ripozis ĵus elkraĉita dentopikilo.

            - Kiel vi nomiĝas?

            - Thomas Black. Sed eble ni lasu tiujn…

            - Homo! Vi staras antaŭ la milita tribunalo.

            Sinjoro Black eklevis sian ŝultron aprobe.

            - Ĉu via profesio?

            - Magiisto. – La prezidanto avertis la ĉeestantojn, ke li malplenigos la procesejon okaze de simila ĝenerala bonhumoro.

            - Jes, mi estas magiisto. Mi agadis sur la sino de la tangobo-anoj, kiel tiulo.

            Ĉiu salte leviĝis! La personpriskribo! Tangobo! Li estas tiu! Ili kriadis dise. Jen staras perfidulo, por kies kapo estas anoncita centmil frankoj. Sinjoro Balck montris rapide ostan plateton, sur kiu estis numero. La oficiro tuj forlasas lin, ĉiu repaŝas. La sekreta servo en Afriko estas heroa entrepreno. Tiu osta plateto signifas preskaŭ senliman potencon, kies posedanto en la intereso de la ŝtato senkonsidere la rangon povas aresti kiun ajn aŭ mortigi lin surloke, kaj tiu homo ne respondecas al alia instanco, nur al siaj superuloj.

            - Kiel bankrotita komercisto, subite mi falis en tiun favoran situacion, ke mi sukcesis eniri en landon Tangobo, kaj mi restis vivanta. Tiel mi povis esti je la dispono de certaj militistaj instancoj, kiuj distingis min pro tio per agrabla ostoplatato. Mi havis la taskon ekscii, kiu aŭ kiuj informas bejon Muktar pri la francaj militaj manovroj.

            - Estas tre interesa, kion vi diras, sed kion vi volas diri en  la afero de la akuzata kaporalo?

            - Bonvolu doni al li tuj centmil frankojn, ĉar la mortpikis vive aŭ morte serĝenton Rayonne, kiu laŭ la konstanta programero de la radio valoras centmil frankojn. Ĉar serĝento Rayonne estas identa kun la spiono de bejo Muktar.

            Fariĝis granda silento. Multaj homoj salte leviĝis denove, la prezidanto frapetis energie, kaj Edit ploris laŭte, sidanta en iu benko.

            - Per kio vi povas pruvi tiun vian aserton?

            - Kiel vi komprenas, ke kiel? – respondis sinjoro Black per sia melodia, demanda formo. – Jen estas la dokumentoj. La lastan vesperon mi interŝanĝis opinio afable kun la bejo, kaj post kelkaj salutpafoj mi foriris, sed anticipe mi traserĉis lian tablon, kaj fine mi sukcesis kapti la leterojn de la spiono, eĉ kelkajn notojn de la bejo, en kiu troviĝas la nomo de nia ŝatata suboficiro. – El tre multaj paneroj, nazumo, fontoplumo kaj ceteraĵoj fine li elprenis el la treege profunda supra poŝo seskuglan revolveron, poste tri krajonstumpojn, keran ason, kelkajn fiolojn da aspirino, kaj fine aperis la leteroj, kompreneble en trouzita stato. Li metis tiujn sur la tablon de la juĝisto.

            - Sed vi estis police serĉata… Oni anoncis premion por via kapo. Kiel ĝi povas okazi? – rimarkis la prezidanto.

            - Tio estas eraro. Oni anoncis premion por la kapo de petrujperfidulo. Nur mian personpriskribon oni donis laŭ la konfeso de la ŝtelisto Gazi. Kiam mi respondigis miajn superulon pri tio, ili konsilis, ke ni ne korektu la eraron, kiun kaŭzis la suspekto de neinformita oficiro, ĉar tiel mi povos eĉ pli trompe akiri la fidon de la bejo kaj ĝenerale de ĉiu afrika kanajlo.

            - Mi prokrastas la tribunalan debaton. Ni tempofiksos novan ĉeftraktadon.

            Restis nerespondita la komplika jura demando, ĉu la murdisto de sia superulo ne estas kulpa tiam, se lia superulo estis patrujperfidulo, sed la murdisto mortigis lin ne tial, kaj li tute ne konjektis tion? Evidentiĝis, kiam oni komparis la skribon de la serĝento kun la informleteroj, trovitaj ĉe la bejo, ke Rayonne estis spiono. Pli faciligis la aferon, ke Rollins, kiam rekonsciiĝis, diris en protokolon la tutan historion de la murdo. La juĝistoj de la milita tribunalo eksciis de Edit Harlow la antaŭaĵojn de la entrepreno de Johnson: la falsan diagnozon. La plejsupera milita tribunalo informiĝis pri ĉio ĉi kun emocia miro, kaj vere granda karaktero prezentiĝis antaŭ ili el la mirinda kaj tragikomika historio de sinjoro Johnson.

            - Tiu homo meritas, ke ni neglektu la konfeson de Rollins – diris la prezidanto antaŭ la proceso en la kazino.

            - Kial? – demandis la ĉefleŭtenanto la advokaton, ankaŭ kiu ĉeestis.

            - Ĉar vi defendos per tio, ke Johnson mortigis la persekutatan patrujperfudulon, kaj tial oni ne nur rehabilitos lin, sed li ricevos ankaŭ la anoncitan premion, per kio li povos rekomenci sian rompitan ekzistadon en sia patrujo.

            Oni dividis la centmil frankojn post la absolva juĝo de la tribunalo inter sinjoroj Johnson kaj Black.

            En Parizo, kiam la „Mortido” partoprenis la aŭdiencon de la respublikestro, oni festis lin tiel, kiel ian filmstelulon. Konstante magnezio ekflamis ĉirkaŭ li, kaj estis agrabla sento, ke li ne divis surventiĝis dum ĉiu ekflamo, serĉante kaŝejon. La ministro pri militaj aferoj aranĝis lian petskribon, kaj li ekssoldatiĝis. Tiuokaze li ankoraŭfoje renkontiĝis kun sinjoro Black en Oran.

            - Mi dankas, kion vi faris por mi.

            - Ba, ni lasu tiaĵojn… Ĝi estis vere bagatelo. Nun mi forvojaĝos por ripozi, ricevinte la kvindek mil frankojn.

            - Kion vi faros poste?

            - Ĉu vi vere pensas tion, ke mi antaŭvidas la fururon? Bedaŭrinde la sorto de la homoj ne estas skribita en la meteorologiaj prognozoj.

            Li kaj Edit jam vojaĝis en Londonon, kiel geedzoj.

            Eble sen la multe da suferoj ne estintus la vivo tiel bela.

            - Mi neniam repagos al la maljuna firpono Grimm, kion mi defraŭdis de li por reaĉeti la Anglajn Deauville-parcelojn.

            Edit mire rigardis lin.

            - Ĉu mi ni rakontis al vi, dum la kanalizado oni trovis ligniton sur la teroen ode Angala Deuaville? Dank’ al vi, sinjoro Grimm fariĝis milionulo.

            - Nun mi komencas timi. Kiam mi volis morti, ĝi ne sukcesis. Kiam mi ŝatintus vivi, oni preskaŭ mortkondamnis min. Mi volis ĉikani Grimm-on, kaj li fariĝis bonhavulo. Ĉiu mia sopiro plenumiĝis inverse. Mi timas ĝin. Ĉar mi nun tre ŝatus feliĉigi vin, ĉu tio sukcesos?

            Ĝi sukcesis.

 

02 04 2002

ip地址已设置保密
2008/6/8 11:53:21

 9   9   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.23438 秒, 4 次数据查询