D E K D U A Ĉ AP I T R O
1
Dume en la tendo de la marŝalo okazis malgajaj kaj sinceraj eventoj. Sinjoro Wilkie fartis pli bone kaj aperis en la societo. Unue ili trinkis la kafon mute kaj rigardis la mapon, stenitan sur la plankon, kiel ian mistikan sfinkson, kiu scias la grandan sekreton, kaj li povus diri ĝin per sia unu trajto. Sed li ne faris tion.
- Ĉar ni ekmarŝis de tie ĉi – diris Durien, montrante sur la mapon per sia fingro -, ni devas iri malsupren.
- Kien? – demandis Polchon.
- Tien – montris la kapitano.
Polchon simple turnis la mapon ĉirkaŭ ĝia centro tiel, ke Kaplando kaj Tuniso ŝanĝis lokon.
- Ĉu nun?
Durien konsterniĝis. La „malsupre” inversiĝis, kaj estis „supre”.
- Sinjoroj – diris Mr. Wilkie -, la komedio finiĝis. Ni sternu niajn kartojn.
Ili longe sidis silente.
La marŝalo ekparolis la unua, kun profunde klinita kapo, kun milde tremanta barbo, anime rompiĝinte.
- Mi naskiĝis en jaro 1879, kiel tute malgranda bebo. En la pitoreska Skutario ekvidis min la lumo de tiu ĉi mondo, kiu de tiam neniom ŝanĝiĝis. Mia patro post la liberiĝo decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Usonon. Usono estas la patrujo de la mono, kaj ĝian standardon ornamas steloj. Tio estintus la malpli granda problemo. Sed mia patrino laboris kiel lavistino, vendis brodaĵojn, kaj tial ni estis malriĉaj, eĉ ni vivis mizere en keloloĝejo. Tiel mi iĝis violonfaristo. Kiam mia patro liberiĝis, li decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Gvatemalon. Tiun landon mi jam longe konis helpe de poŝtmarkoj. Gvatemalo estas malgranda ŝtato, sed ĝi situas en ĉiuj direktoj de la ventorozo, kaj ties klimato estas tre konsiderinda. Mia patrino denove lavis kaj vendis brodaĵojn, dume mi vilolonludis en stacidoma restoracio sur mia propramene farita violono. Tiel mi atingis mian deksesan jaron jam en mia frua junaĝo. Kiam mia patro liberiĝis, li decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Hondurason. La loĝantoj de Honduras havas diversajn aĝojn, ili okupiĝas pri terkulturado kaj bestbredado. Tiel mi venis al la militistaro. Tiutempe la defenda forto de Hunduras bezonis urĝan reorganizon, ĉar la ŝtato ankoraŭ ne havis armeon. Mi estis komisiita per estigo de grava soldatarspeco, kiun oni tute ne konis en Honduras.
- Kia soldatarspeco ĝi estis? – demandis sinjoro Wilkie.
- Militista orkestro – li flustris kun mallevita kapo. – Ĉar mi estas ĉeftamburisto… Profunda ĝemo sekvis la dramecan paŭzon. – Tiel ĝi okazis, sinjoroj. Kiam mia patro liberiĝis, li ne daŭrigis sian malnovan vivon. Sed li komencis nek novan. Ni entombigis lian kadavron por eterna ripozo. Tiel eksplodis la revolucio subite, kiu de iu tago al la alia neniom ŝanĝis mian sorton. Oni subpremis la revolucion, kaj mi aperis en la palaco de la prezidento, en la nomo de la malsata orkestro de sapeistoj. Sed la mandato de la prezidento ĝuste tiam finiĝis, kaj laŭ la ludregularo de la lando neniu povas esti prezidento dufoje en sinsekvaj regperiodo. Ili serĉis iun, kiu laŭ la formaleco povus plenumi tiun oficon por mallonga tempo, ke la malnova prezidento denove povu transpreni sian postenon. Tiel okazis, ke mi transprenis la potencon kaj proklamis la diktaturon, mi fariĝis marŝalo, kaj mi enkondukis la devigan publikan instruadon.
- Kiom longe estis prezidento via ekscelenco?
- Kvin tutajn minutojn, sinjoro…
Estis granda silento.
- Poste – daŭrigis la marŝalo anime rompite – oni komencis amasigi obstaklojn kontraŭ mia agado. La malamikoj de la prezidento persekutis min, kaj kiam la nova revolucio venkis, oni volis mortigi min. Nokte elsaltinte el mia lito, mi forlasis la landon kun ununura fortepian-partituro, sed la popolo eĉ nun rememoras mian mallongan regadon, benante min. Bädeker mencias mian loĝdomon inter la historiaj vidindaĵoj de Honduras, kaj turistoj vizitas ĝin. Kion mi diru ankoraŭ? Krome artisto planis mian rajdostatuon antaŭ du jaroj. Bedaŭrinde lia tiu malsano ekregis lin, kaj li komencis furiozi. Juĝu, sinjoroj: ĝi estas mia aŭtentika vivhistorio por mezlernejoj… La ceteraj jam estas la sorto de la ekzilita prezidento: Mi fariĝis staciestro en Egipto. Kopiisto de partituroj en Oran, fine ludgvidanto en kazino de Maroko.
- Krupiero! – miregis sinjoro Wilkie.
- Vi trafis tion – kapjesis la marŝalo. – Sed estas tute egale, kiam oni estas ekzilita! Mi loĝis en la hotelo Mammunia, sed kiam la kazino ĉesis, oni ekzilis min ankaŭ de tie, kaj mi ne havis hejmon. La hotelservisto permesis, ke mi enloĝiĝu provizore en iun komfortan kofron de la pakaĵdeponejo sur la etaĝo.
La dika organizanto ofte kapjesis, kaj marŝalo Podviecz daŭrigis.
- Tie mi dormis la amaran dormon de mia ekzilo. Kiam iu gasto forvojaĝis por mallonga tempo, sed li rezervis sian ĉambron, mi povis dormi en la malplena apartamento, sur mallarĝa kanapo. Eĉ mi povis razi min, kiam la kresko de mia densa barbo bezonis tion. Tiel mi venis en la luaĵon de kapitano Durien, kie vi, altestimata sinjoro, vizitis min. La ceterajn rakontos sinjoro kapitano…
- Unuavice mi devas konfesi tion, ke mi ne estas kapitano – komencis Durien -, kaj eble ankaŭ tio interesas vin, ke mi nomiĝas nek Durien.
- Kio do vi estis, antaŭ ol vi soldatiĝis?
Durien silentis longe, kaj ekparolis kun profunde mallevita kapo:
- Frizisto de virinoj…
En Saharo…
- La vera nomo de sinjoro Durien estas Felikso Brommel – interrompis la marŝalo -, kaj jam dum lia junaĝo lia patro razis anglan nobelan familion. Tiel venis la infano Brommel en Marokon. Sed oni reprenis lian licencon, ĉar li uzis propre-inventitan harkolorigilon.
- La couleur varies… - murmuretis Felikso…
- La farbo bezonis ankoraŭ iom da perfektigo – daŭrigis la marŝalo -, sed la malpacienca inventisto uzis ĝin pli frue, kaj la problemo okazis pro tio. Blondulino kolorigis sian hararon bruna, kaj ĝi fariĝis verda. Mi vidis la virinon… Estis terure. Mi protektis helpe Brommel-on, kiam li fariĝis ĉarlatano: li razis kaj ondumis en licenco, sekrete, noktomeze por tre malalta prezo. Mi venigis lin en la kazinon kiel parget-kartludiston. Ricevinte dudek frankojn da salajro, ĉiuvespere, elegante vestite li devis forludi nekredeble altajn monsumon por allogi la fraŭdistojn kartludi. Li devis fordisipi centilojn da frankoj kun enkurdritaj poŝoj. Kiam vi, altestimata sinjoro, trovis min en la ĉambro de kapitano Durien, kiun bedaŭrinde mi neniam vidis, kvankam mi volonte uzis lian apartamenton, ĉar li fumas bonegajn cigaredojn… Tiuj estas funelformaj, fortaj cigaredoj, nome Zrna, kaj mi pensas, ke li portigas tiujn el Serbio… Vi, sinjoro, estimis min per bonega propono, sed vi havis kondiĉon inklinigi la kapitanon por nia afero. Kiun mi ne konis. Kion fari? Mi ne povis preterlasi tiun okazon. Tiel mi persvadis Felikson, kiu entreprenis ludi la rolon de la kapitano.
Denove fariĝis silento.
Sinjoro Wilkie demande rigardis al Polchon, kiu mandorse glatigis sian ruĝan rondbarbon antaŭen el sub sia mentono kaj ekfumis pipon.
- Mi ne lernis tiom, kiom la ĵus parolinto, tial mi preterlasos la multe da idiotaĵo. Mi estis maristo kaj fino! Balenĉasisto. Punkto. Ĉe Jörvettborg mi batis rodkapitanon tiel per ĉefmasto, ke li de tiam tremas kaj singultas. Nenio pli! Oni forstrekis mian nomon el la libro de la maristoj. Kion mi povis fari? Mi dungiĝis al tiu ĉi armeo kiel pajaco. Kaj nun tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur min, kiu ne timas, ke mi vangofrapos lin!
La prema fumo de la kruda tabako sufokeŝvebis en la malgranda tendo. Ili ĉiuj rigardis al Renoir. La silentema, delikata, malalta oficiro ŝiradis embarasite sian grandan ordenon, pri kiu poste evidentiĝis, ke ĝi rajtigas la spektantojn denove viziti la cirkon Picadilly.
- Vi, sinjoro ĉefleŭtenanto – turnis sin Mr. Wilkie al li -, kio vi estas kiel civilulo?
- Fianĉino – ŝi respondis kaj profunde ruĝiĝis.
La ordenoj de la marŝalo ektintis, kaj la pipo falis el la buŝo de Polchon. Renoir estas virino.
- Tial mi diris, ke mi estas oficiro por loĝi en tendo sola…
- Kial do vi faris tion? – konsterniĝadis sinjoro Wilkie.
- Mi povas diri nenion pli… - respondis Renooir kaj ekploris. Ŝi ekspluatis la okazon. Ho, kiomfoje ŝi ŝatintus plori ĝis nun, sed estis neeble. Kiel malbone estas al la viroj. Ili neniam povas plori. Oni ne akceptus tion precipe de infanteriana oficiro.
- Mi interkverelis kun mia fianĉo. Li komencis danĝeran entreprenon. Li pravis, sed fine ja mi estas virino, kaj mi pensas lian vivon pli valora ol lian devon. Mi opiniis, se mi minacos lin per tio, ke mi ĉesigos la kontakton kun li, tiam li cedos. Li resendis mian fiaĉinan ringon… Dio mia, kel malfeliĉa mi estas… Tial mi venis ĉi tien… Mi akiris legitimilon… ankaŭ mi volas suferi, kiel li, ankaŭ mi mortu ĉi tie en la dezerto.
- Post la aŭditaj – ekparolis sinjoro Wilkie – kion fari?
- Mi pensas – opiniis Felikso Durien -, estus plej bone, se la fraŭlino repaciĝus kun sia fianĉo.
- Laŭ mi la familia konflikto de ĉefleŭtenanto Renoir ne estas nia plej urĝa problemo. Ni staras meze de Saharo, de la verto ĝis la plando en peĉo.
- Ne interkonsiliĝo estas bezonata nun – diris Polchon -, sed helpo.
Responde aŭdiĝis hupo de aŭto el la malproksimo.
2
La koĉero ĵetis la kovrilon sur Dirndel-on kaj murmuris ion en sia viena dialekto pri Herrgott…, poste li ligis al la kapo de la ĉevalo la avelsaketon kaj eklumigis la du lampojn. Li faris tion kun tia malrapidritma trankvilo, ke Saharo kelkfoje, por momentoj, ŝajnis fiakrostacio ĉirkaŭ li.
- Estas problemo, sinjoro Strudl – alpaŝis lin Sir Yollan.
- Mi vidas tion, bitsen… sed i’halts maul… Buŝo senparolo, kapo sen hemikranio…
- Prave. Vi estas saĝa homo. Eĉ ĝis nun mi rimarkis tion. Tial nun mi demandas vin, kiel saĝan homon, kio estas via opinio?
- Mi do diros tion, se herr graf estimas min pert io. Ĝi ne estas la unua okazo. Al barono Radel, kiam li venis en Burgon por aŭdienco, mi ĉiam donis al li ŝancumon pri la ĉevalkonkurso. Kiam li gajnis, li diris: „jen estas kvindek forintoj…” Ĝi estis alta monsumo! Kaj li frapetis mian ŝultron : „Genz heit holt dran, herr Strudl”… - Kaj li ĝemis. – Wo sein die sene olde zeiten… Kio estas mia opinio… tio estas simpla. Tiu, kiu ĉevalrajdas avane, havanta barbon, li memorigas min pri mia infanaĝo, kiam la soldatoj marŝis sur la strato Wipplinger en Wagram por pafi prajme, kaj malantaŭe venis la orkestro. Ili ludis la marŝon Flieger, kaj avane iris regiment-tamburisto, kun belega, imperiestra barbo, li levadis sian orbutonan bastonon. Ankaŭ li estis plie regiment-tamburisto, ol ekssoldato. – Sinjoro Strudl tute ne sciis, kiel proksime estas al la vero.
- Nu… kaj kion vi farus, kara… kara… sinjoro veturigisto… en mia situacio?
- Mi ne fumus en la dezerto cigarojn, kiuj kostas unu-kronojn po peco, ĉar elĉerpiĝinte, tiuj ne estas aĉeteblaj ĉi tie, kaj estas malfacile ĉesigi la fumadon subite.
- Multe da vero estas en tio, kion vi diras. Sed mi komprenis tiel, kion vi farus vojerarinte?
- Nu tion, kion en Vieno, se mi ne konas iun straton. Mi demandus aŭtiston, kiu bone orientas sin. Tiu ŝoforo, kiu veturas ĉi tie, eble scias la direkton.
- Eblas. Sed li estas fripono, kiun oni subaĉetis, ke… li agu kontraŭ mi.
- Promesu al li, Herr graf, pli altan monon, kaj li laboros al vi. Kiam mi vidas taŭgan, junan staliston sur la stando, ĉe la sitelo, tiam mi promesas al li dudek krejcerojn pli multe, kaj li venos al mi labori. La fiakristoj nomas ĝin „ruze logi” iun. Hot, Dirndel… No woat… so a narrischez Schimmel, faflucht noamohl!
Li rapide ŝraŭbis la bremson, kaj sekvis la fiakron piedpaŝante, ĉar Dirndel, Dio scias, kial, komencis promeni dum manĝado.
La grafo mire rigardis sur la koĉeron. Hm… Saĝa knabo estas la olda Strudl. Ĝi estas vere genia penso. Kaj simpla.
- Kie povas esti tiu aŭtisto?
- Li staras tie – li montris per sia vipo -, ne malproksime. Oni vidas lin nur malfacile, ĉar ne lumas la malantaŭaj lampoj de lia aŭto. Pro tio li havos problemon, se konstablo ekvidos tion. Diendl, du Zau! Heee!… Hooot!…
- Ĉu li staras tie?
- Jes… Li ĉiam bivakas nokte tiam, kiam ni. Frumatene li veturas plu. Eble vi pravas, ke li preparas ion ruzan.
- Ĉu vi komplezus venigi lin ĉi tien?
- Warum den nett? Mi pensas, ke li ĉiutage atendas nur tion. Der kerl vird herkumma!… Ĝis tiam bonvolu resti apud la fiakro. Oni monpunas min, se mi lasas ĝin negardita.
La ruĝa, dika homo ekiris fiere paŝante en la dezerto. Li kunportis sian vipon. „Oni facile ŝtelas ĝin” – li kutimas diri tion.
Pasis nek kvin minutoj, kaj du reflektoroj eklumiĝis en la malproksimo, poste tiuj ekiris al la tendaro. La aŭto ruliĝis singarde por ne surveturi la dise kuŝantajn homojn.
- Kion li volas? – demandis Anna, kiu subite aperis apud li.
- Mi parolos kun tiu sinjoro. Ni povas fari nenion alian. Se li estas rabisto, ni devas gajni lin por niaj celoj. Ni vojeraris Anette.
- Ĉu… paroli… kun rabisto?
- Ni bezonas gvidanton.
- Sinjoro Guliver proksimiĝis portanta ĉemizpantalonon, svingante sian ĉapon kun okulvitroj en la mano. Ĉe la lumo de ekardanta cigardo subite videbliĝis liaj firmkaraktera, ridetanta buŝo kaj sanaj dentoj en la mezo de lia vizaĝo.
- Bonan vesperon, sinjoro grafo. Mi salutas vin, fraŭlino Lorien.
Ili staris kelkajn sekundojn. Sinjoro Strudl sidinte sur la ŝtupon de la fiakro, elprenis sian dratkadran nazumon kaj legis ĵurnalon ĉe la lumo de la veturilo.
- Sinjoro – komencis Sir Yollan -, mi bezonus gvidanton. Mi opinias, ke ni vojeraris.
- Se vi marŝas laŭ la vojmontrantaj palisoj, certe. Mi veturis per mia aŭto kelkajn kilometrojn antaŭen. Kaj tie jam tute ne estas palisoj.
- Mi ne povas preterparoli – diris la grafo. – Mi diras sincere, kion mi volas: se kiu ajn subaĉetis vin por tio, ke vi agu kontraŭ mi, nomu tiun monsumon, kiun vi ricevos aŭ esperos el la profito, kaj mi promesos pli multe, por ke vi aliĝu al mi.
La junulo pensadis.
- Kion oni promesis al vi por tiu ruĝa aktujo, kiun la grafo kunportas konstante, kaj momente ĝi kuŝas apud li sur la planko – diris la knabino agreseme.
- Ĉu ni vere kunvenis tial, ke vi interesiĝu pri miaj privataj aferoj? Temas pri tio, ke vi serĉas gvidanton por via komuna karavano.
- Vi bone scias, ke ĝi ne estas komuna! Vi ja portis mian pakaĵon post min. Ne volu inciti la vantecon de la grafo kontraŭ mi! Estas ridinde – diris Anna aldone kaj montris sian dorson al li. La junulo ridetis.
- Mi devas scii unu aferon – deklaris Sir Yolland.- Vi vere sekvas min, kaj ĉu… vi estas identa… kun tiu…
- Ĉu vi estas identa kun la rusa gangstero Sokoloff, kiu estas la dekstra mano de Biskra, respondu! – kriis la knabino.
- Mi respondas. Mi estas identa kun la rusa gangstero Sokoloff, kiu estas la dekstra mano de Biskra, kaj mi ricevos dudek mil pundojn por tiu aktujo, kiu kuŝas apud vi.
- Ba, ne ridindigu vin ! – kriis la knabino. – Ĉu ĝuste Biskra pagos dudek mil pundojn? Temi pri tiom da mono tute ne eblas. Prefere ni returniĝos. Ĉiu pensas, ke la bonfido kaj malavareco de la grafo estas senlima… hoho!… Vi tre eraras pri tio. Ni ne permesos tion – ŝi finis sian parolon kolere. Dume ŝiaj rozkoloraj naztruoj tremetis. La grafo rigardis sur ŝin konsternite.
- Vi demandis, mi respondis. Oni promesis al mi dudek mil pundojn, se mi akiros tiun aktujon. Ĉar mi estas profesia ĉarlatano, kaj amikeco ne ligas min al Biskra aŭ al lordo Harlington, mi do akceptos pli bonan, mi emfazas, pli bonan proponon.
- Kaj kio garantios min – demandis la grafo -, ke vi vere estos mia homo? Ne koleru, ke mi eldiras sincere, nek vi mem neis…
- Ho, nur bonvolu – respondis la junulo kun ĝentila rido. – Mi ne estas sentema. Kio estas la grantio? Nu, sidigu fidindan homon malantaŭ min en la aŭton kun ŝargita revolvero. Se mi antaŭos vin pli ol ducent metrojn, tiu homo mortpafu min. Se vi ne trovus akvon, se oni atakus vin, mi estus la unua, kiun oni mortpafus. Mi estos hostaĝo. Sed la plej bona garantio estos por vi, Sir, se vi faros pli bonan proponon, ol Biskra, aŭ Harlington.
- En ordo. Ĉu vi kontentiĝos per skribaĵo, kiu tekstos tiel, se mi atingos la landon Urungi en Sudano kun mia armeo, tiam vi rajtas postuli dudek kvin mil pundojn de mi?
- Ĝi estos tute sufiĉa. Tiel mi perdos dudek kvin pundojn se vi mortos, do estas eksludite, ke kia ajn malbono trafu vin, Sir. Ĉar nenio alia interesas min en tiu ĉi vivo, ol la mono.
- Mi estas sklavo de la formalaĵoj – respondis la grafo -, tial, se vi permesas, mi informos miajn oficirojn pri tiu ŝanĝo.
- Sed koncerne mian personon, eble ne diru la veron al ili, Sir – petis lin la aŭtisto.
- Kiel? – li staris embarasita. – Ĉu vi volas tion, ke mi mensogu?
- Militestro rajtas havi sekretojn.
- Hm… Jes. Estas iom malfacila tasko, aserti malveron. Eble ni konsentu en tio, ke mi mencios vin nur kiel gvidanton, kaj vi mistifikos la ceterajn al tio.
- En ordo…
La grafo iris al la marŝalo.
Kiam li restis sola kun la knabino, ili longe rigardis en la okulojn de unun la alia.
- Mi opinias, fraŭlino Lorien, vi faras malbone, kiam vi agas kontraŭ mi. Ni povu kunagordi niajn interesojn.
- Mi ne havas la saman intereson kun homo, kiu estas Sokoloff – ŝi respondis malvarmkondute, sed trankvile kaj ekfumis cigaredon.
- Vi faras malbone, se vi batalas kontraŭ mi. Mi forigos vin el mia vojo tiam, kiam mi volas. Ke mi ne faris tion ĝis nun, ĝi estas nur la signo de mia persona simpatio. Sed se vi krucos mian vojon, mi mortigos vin malvarmsange.
La knabino malestime forigis la cindron de sur sia cigaredo.
- Ĉu vi pensas, ke mi timas vin?
- Mi ne kredas tion, ĉar tiutempe mi legis riport-serion kun granda intereso, kiu temis pri naŭ politikaj murdoj de fraŭlino Adrien Grovescu.
La virino paliĝis kaj timiĝinte rigardis al la aŭtisto.
- Ĉu vi ne volas… perfidi min?… - ŝi flustris raŭke.
- Ne. Sed mi sciigas al vi, ke vi estas en miaj manoj, kaj se vi ankoraŭfoje provos kontraŭagi, tiam mi senmaskigos vin – li finis tion afable, ĝentile, poste li klinis sin ridetante kaj elpaŝis el la tendo.
Saharo, kiel ia subite glaciiĝinta maro, kuŝis senmove en la blanka ardo de la luno, kaj ie ekhenis ĉevalo…