dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA NIGRA KAPITANO

您是本帖的第 1734 个阅读者
树形 打印
标题:
LA NIGRA KAPITANO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA NIGRA KAPITANO

Jenő Rejtő

 

 

LA NIGRA KAPITANO

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

 

La leganto ekkonas

lupon en piĵamo

 

 

 

            La rabobesto, menciita en la titolo, kompreneble ne estas vera lupo, ĉar tiaj ekzistas nek en la fantazio de la verkisto, portantaj piĵamon, ĝi estas nur metaforo. Ni jam povis atenti, ke niaj homkunuloj, se temas pri metaforo, ili preferas ĝenerale la plej malbonajn. Vi konas ekzemple vipuron, dorlotitan surbruste, kiel la simbolon de insido, nur tial, ĉar tiu rampulo, fartinte pli bone, kompreneble ekmordis tiun idioton, kiu pro neinformiteco varmigis sur sia brusto venenan seprenton, trovitan vojrande – anstataŭ tio, ke li lasintus ĝin tie, kiel ĝi estis. Tio estintus konsterniga, se la dorlotita serpento estus ĵurinta eternan fidelecon al la koncernulo. Sekve de tio ni devas rezigni ankaŭ tiun simbolon, kiu komparas harditajn ŝipestrojn kontraŭ la tempestoj kun “marlupoj”. Ĉar la lupoj troviĝas ĉie en la mondo, de la siberiaj tundroj, tra la usonaj stepoj, ĝis la hindaj ĝangaloj, nur ekskluzive sur la maroj ne. Mi havus emon ankoraŭ teksi plu la nekompreneble stultajn, homajn metaforojn, sed la enkonduko de mia romano ne povas ampleksi dudek-tridek dikajn volumojn, ni do konsentu pri “marlupo”.

            De la velŝipo ĝis la helica ŝipo okazis granda ŝanĝiĝo en ĉio, kiuj havas interrilaton kun la navigado, eĉ kun la heroo de la surmaraj aventuroj. La progreso postlasas ĉiam pli profundajn sulkojn en nia medio. Mia amiko, benita kun literaturista talento, kiu estas ĉiovendisto, li esprimis tion tre trafe, ke “la dentoj de l’ tempo preterpasas ni”. Okazis esencaj ŝanĝoj rilate la certajn nociojn. El la trampa rompoŝtelisto kun falsŝlosilo fariĝis gangstero kun mitralo. Kie estas la bonaj, maljunaj marlupoj, la morozaj romanherooj el niaj junularaj legaĵoj. Aŭ kie troviĝas la kolerega reĝo de piratoj?

            Li do ekzistas. Ĝuste li estas iu ĉefheroo de mia romaneto. La reĝo de la piratoj, la maljuna marlupo, kvankam la modernaj tempoj ankaŭ sur li postlasi sian stampon, eĉ nun li estas interesa karaktero.

            Ni rigardu, ĉu de la romanfiguroj de Jules Verne kaj Jack London, kiel ŝanĝiĝis la timita heroo de la nigra flago kun mortokranio?

 

***

 

            Unuavice tiu eksteraĵo diferencigas lin iomete de la konata pirat-tipo, ke li portas piĵamon. Sed tiu cirkonstanco efikus al la legantoj de Jack London kaj Jules Verne konsterne, ke la reĝo de la piratoj postulis hurlante la sekretarion de la hotelo, ĉar li forgesi meti pin-tablojdon en lian matenan banakvon. Baldaŭ li suprenportigis la matenajn ĵurnalojn, sed antaŭ ol li povintus legi tiujn, aperis la homo de la vojaĝoficejo. Li enpaŝis sen frapeto.

- Kio nova, Havliĉek? – demandis la oficisto. Ĉar la kapitano de la piratoj nomiĝis Havliĉek, kaj li elmigris el Prago dum sia junaĝo.

- Plie diru vi, kio nova?! Mi perlaboris nur tricent dolarojn dum du semajnoj.

            - Kiom da homoj vi povas kolekti por la sekva semajno?

            - Bedaŭrinde, nun estas malfacila afero varbi piratojn, komenciĝas la strandsezono, kaj ili iras labori provincen, kiel kelneroj. Sed mi povas akiri kvardek piratojn po ses dolaroj. – Sur la tablo kuŝis notlibreto, kaj la reĝo de la piratoj komencis tuj kalkuli:

            - Se mi dungos kvardek homojn por po ses dolaroj, kun transporto kaj provizado… ducent kvardek plus sepdek… kaj mi subtrahas el tio vian kurtaĝon…

            - Vidu, Havliĉek, ne kalkulu. Varbu por mi kvardek membran sovagaspektan kompanion el piratoj, ni luis la malgrandan insulon Carabean apud la arkipelago Havajo, kaj vi akceptos la turistojn tie. Vi ricevos sescent dolarojn.

            - Ab Carabean, mi ne entreprenas tion. Vi devas financi la transporton kaj miajn apartajn elspezojn. Mi devas forveturi pli frue por aranĝi la kaŝejon de la piratoj, antaŭ ol la sangosoifaj turistoj alvenus tien. Mi ne laboros kun indiĝenoj, ĉar mi respondecas pri miaj piratoj, sed tiuj miksrasuloj kaj negroj ŝtelas la fotoaparatojn.

            - Ni bezonas minimume kvin indiĝenojn. Kiel vi imagas tian kaŝejon de piratoj sen vera bataldanco?

            - Ĉu vi instruas min?! Ĉu vi estas la pirato, aŭ mi?

            - Ni povus diskuti pri tio. Sed mi ne volas diskuton. La tuta afero valoras nenion sen bataldanco. Akiru honestajn indiĝenojn – postulis la homo de la vojaĝoficejo.

            - Jen la solvo! Oni strikas en la kurdrilfabriko, mi povas akiri kelkajn negrajn laboristojn. Ili lernos danci dum du semajnoj.

            - Ili devas eĉ hurli kaj grinci per la dentoj. Atentu, ke nenies plumbo estu videbla. Krome akiru pli da flagoj kun mortokranio, ol lastfoje.

            - Se vi bezonas pli multe da flagoj, aĉetu aŭ prunteprenu tiujn.

            - En ordo. Sed ne provu vendi bildkartojn!

            - Kial?! Ĉu pirato ne rajtas havi kromsalajron?!

            - Mi ne timas la klarvidon de la turistoj, sed neniu aŭdis tiaĵon, ke piratoj vendas bildkartojn.

            - Bone. Ni aranĝos masakradon – kriis Havliĉek moke.

            - Ekzistas ankaŭ mezvojo. Aŭ bildkartoj aŭ masakrado, ĝi estas troigo. La junuloj estu sovaĝaspektaj, sed ĝentilaj, kaj ili ne timigu tro la turistojn. Bonvolu noti la prezican liston de la rekvizitoj. Ĝis revido.

            La homo de la vojaĝoficejo foriris. La reĝo de la piratoj ekfumis cigaredon kaj disfaldis iun matenan ĵurnalon.

            Jen estas la moderna, mar-rabisto.

 

 

***

 

 

            Por ke la leganto ne vidu la vivon de nia Tero pli proza, ol kia ĝi estas efektive, mi rimarkas, ke la pirat-romantiko de la Pacifika oceano vere konservis ankoraŭ kelkajn tre sovaĝajn tipojn, sed tiuj ĝenerale estas en politika servo. Eĉ nun kaŝiĝas piratoj en la profundo de atoloj, nealvetureblaj per ŝipoj, inter lagunoj kaj rifoj en la proksimo de la ĉinaj malbordoj. Tiuj piratoj malhelpas la indrustrie funkciantan kontrabandadon, direktiĝantan al la ĉina imperio. Aŭ estantaj la sekretaj dungitoj de iu ĉina generalo, ili pereigas japanaj kontgraband-ŝipojn, aŭ ili dronigas la kontraband-ŝipojn de la grandindustrio de alia ŝtato helpe de angla mono. Kiu ŝtato povus interveni kontraŭ ili kategorie? Se oni ja agus tiel, ĝi estus rekono de tio (kion ĉiu scias), ke la kontrabandistoj estas utilaj liverantoj de la grandaj potencoj, ekscitantaj enlandan militon. La kontrabandisto do estas libera predo en la proksimo de la ĉinaj marbordoj. Ok-dek dronigitaj ĵunkaoj, masakritaj ĉinoj, kelkaj okupitaj, malnovaj vaporŝipoj kun tridek-kvardek mortigitaj matrosoj tute ne estas okulfrapaj. Kaj kiu povus reklamacii? Kelkaj orfoj, unu-du vidvinoj kaj bonaj amikoj, kun kiuj neniu parolas, kaj kelkaj neregistritaj loĝantoj sur tiu ĉi tero.

            En la proksimo de la usonaj mabordoj, kie la regno de la piratoj malaperis unue en nia epoko, nur jam Havliĉek negocaĉas, kaj li kolektas la monon de la sensuspektaj pasaĝeroj inter leĝaj cirkonstancoj. Kelkaj vivantaj, maljunaj lupoj de la usona pirat-mondo nun liberiĝas el la dudekjara prizonpuno, aŭ ili portas la sakojn tusante en iu haveno. La ĉinaj marbordoj, kie vivas ankoraŭ kelkaj veraj piratoj, estas je tri semajna distanco de ĉi tie, veturante per bona, rapida ŝipo. Sed la turistoj estas sufiĉe legintaj pri la piratoj de la Pacifika oceano, ke ekscitita scivolemo ekregu ilin, kaj ili ne domaĝu sian monon (“se ni jam venis el Eŭropo”), rigardi la “kaŝejon de la piratoj”. La vojaĝoficejo kompreneble garantiis skribe la person- kaj havaĵ-sekurecon de la pasaĝeroj. Sed tio estas tute superflua, diris sinjoro Morton al la turistoj, kiu estis la gvidanto de la eŭropa sekcio, ĉar atako kontraŭ usona pasaĝerŝipo konsekvencus la koleron de la floto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj, kaj tion ankaŭ la timita reĝo de la piratoj evitus.

            Post tiaj antaŭaĵoj du svedaj oldfraŭlinoj, unu bulgara grenkomercisto, tri riĉaj, grekaj studentoj, kaj unu altranga familio, kvankam tremantaj de timo, ili alvenis sur la insulon de la piratoj. Ili tute ne konjektis, ke tiu terura loko, situanta iom pli malproksime, efektive ĝi tamen apartenas al la paca insularo de Havajo. Ili surbordiĝas, akompanate de kvar matrosoj kaj unu oficiro. Sur la insulo akceptas ilin aro da hotelservistoj, armitaj ĝis la dento, gvidataj de la reĝo de la piratoj, tiuokaze li portas pruntepetitan vestaĵon de foko-ĉasistoj el San-Francisko, sur lia frunto estas malpura ĉirkaŭligaĵo, en lia mano dutuba ĉasista fusilo, kiun li tenas ĉe la mezo, premegante ĝin rezolute, unuavice tial, ke la manko de la kulaso estu okufrapa al neniu. Li havas ponardon en sia rimenzono, lia hararo estas hirta kaj kotkovrita (li devos pasigi horojn ĉe la frizisto sekvonttge), kaj li rigardas orgojle la alvenintojn. La pasaĝeroj nur staras, kaj ili kuraĝas nek ekmoviĝi. Fine la reĝo de la piratoj ekparolas kun vingusta, frid-konduta voĉo:

            - Vi alvenis sub la usona standardo, vi do estas ĉi tie en sama sekureco, kvazaŭ en via propra loĝejo. Sentu vin tiel, kiel miaj gastoj, se vi jam hazarde trovis nian kaŝejon, kaj mi petus vin nur pri tio, ne perfidu nin al la instanco. Rigardu nian groton, dume lasu viajn pakaĵojn trankvile ĉi tie. Harpunisto! Gardu tiujn!

            - Jes! – respondis la harpunisto moroze, havanta nekredeble longajn lipharojn.

            Ĉiu malsekiĝas en la groto, kaj baldaŭ ili komencas grati sin. La turistoj tremas pro timo inter la trampaj senlaboruloj, alvenintaj el San-Francisko. En la profundo de la kaverno kuŝas kelkaj haste disĵetitaj homkranioj. Dum la krepuskiĝo ili tamen amikiĝas kun la ĉirkaŭaĵo, kaj vespre jam la patrino el Londono krias akre:

            - Jackie! Lasu trankvila la oĉjon piraton, kaj venu ĉi tien!

            - Sed panjo! Tiu fusilo ne havas ĉanon!

            - Tuj demetu ĝin! Kara sinjoro rabisto, bonvolu porti tiun bubon ĉi tien!

            Baldaŭ ekflagras la bivakfajroj multloke, kaj el la profundo de la groto de la piratoj oni elportas plektitajn, ĝardenajn seĝojn. Poste alvenas la “indiĝenoj” de sur la monto, kaj ili dancas la fajrodancon. Sed nur tri homoj. La kvara laboristo el la kurdrilfabriko, post la unua dancprovo, apelaciante siajn plenkreskajn infanojn, li lasis siajn kunulojn en la danclernejo. La tri aliaj homoj portis mat-tukon ĉirkaŭ sia talio, farbitaj per blankaj strioj surkorpe, turnante siajn lancojn sovaĝe, ili saltadis hurlante. Tiu amuziĝo daŭris longe, tamen ili devis ĉesigi tion pli frue, ĉar dorno pikvundis la plandon de iu laboristo, la anglo kriegis malbenojn kaj saltadis sur unu piedo.

            Sed malgraŭ tio la societo amuziĝis bone, kaj la multe da fotoj antaŭhelpis la enspezojn de la fabriko Kodak, poste la turistoj forveturis.

            Oni estingis la fajrojn, kaj la reĝo de la piratoj tuj ordonis.

            - Metu ĉiun armilon en la lignokeston laŭnumere. Mi subtrahos la prezon de la perditaj rekvizitoj el la tagsalajro.

            Apud la armiloj troviĝis kelkaj nigraj flagoj, kvin kranioj el gipso, la lancoj, krome la nekredeble granda liphararo de la harpunisto. Poste la reĝo de la piratoj pagis la salajron al la homoj, kaj post unu horo ili estis survoje al San-Francisko.

ip地址已设置保密
2008/6/10 9:13:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Unu homo ŝatus fariĝi viro

 

 

 

            La deziro ekideis en Larry Burton dum la kvinahora te-kunveno de la jaĥtklubo: estus bone fariĝi forta, kuraĝa viro. Mary Long estis la kaŭzo de lia subita ambicio. Mary estis la filino de la milionulo Arturo Long. Fraŭlino Long ne ŝatis la altrangajn junulojn, svarmantajn en sia proksimo. Ĉar Mary pensis pri si, ke ŝi estas tiu forta, trejnita, sportita, moderna virino, kiu rajte serĉas vivkunulon, decan al ŝi, en la persono de serioza, inteligenta, sed kuraĝa kaj forta viro. Kvankam Mary konvenis nur al la epiteto moderna el la supre menciitaj karakterizaj trajtoj, sed ni devas rekoni, ke neniu rompis tiom multe da aŭtomobiloj stirante, dum tiel mallonga tempo, kiel ŝi. Estas fakto kaj vero ekzemple, ke ŝia sport-aŭto veturegis sur la stratoj de tiu ĉi admirinda mondo, kiel la neelkalkulebla volo de la sorto. Kome Mary povis naĝi tiel malproksien en la maron, ke oni mobilizis sav-ekspedicion pro ŝi, kiun partoprenis ĉiu akvo-veturilo, troviĝanta en la haveno. Anstataŭ danci ŝi iris prefere grimpi montojn, kun sia bonega turista ekipaĵo al la romantikaj admirindaj rokoj de la proksima Nevado, kaj vespere ŝi alvenis hejmen kun iom taŭzita eksteraĵo, akompanate de la fajrobrigado. Post la okazintaĵoj ŝi sentis tiel, ke ŝi estas pli ol ĉiutaga virino, kaj ŝi prenis al si la rajton malestimi la afablajn junsinjorojn en sia proksimo.

            Ankaŭ Larry Burton estis tia malestimata sinjorido por ŝi, kiu estis la filo de la konservativa bankiero Burton. Tial mi mencias ĝuste Larry-on el inter la multaj aliaj junuloj, ĉar sur tiu cetere gemuta junulo estis videblaj la nekontestablaj simptomoj de melankolio jam de semajnoj. Kvankam oni povas nomi la junulon nek malkuraĝa, ĉar lia amo faris lin tiel rezoluta, ke li ne timis sidi en la sport-aŭton, kiam Mary stiris ĝin.

            Marlow, la alia obstina amindumanto havis nek pli da ŝanco, ol Larry. Sed Marlow, konsciante pri sia senespera amo, ne provadis per tio, ke Mary vidu lin alimaniere, ol kia li estas efektive. Kaj efektive la povra John vere estis kompatinda viro. Li nek scipovis ludi tenison, ĝenerale li parolis tro mallaŭte, li ruĝiĝis facile, kaj iafoje li parolis kun peno kaj paŭzoj, oni diskonigis, ke li timas la maron, li ankoraŭ neniam sidis en boato. Li neniam kuraĝis veturi kun Mary per aŭtomoblilo, li okupiĝis pri literaturo kaj sociologio. Li violonludis tre bele, li havis valoregan kolektaĵon de antikvaĵoj, kaj doktoriĝinte pri filozofio, li okupiĝis pri fondo de etnografia muzeo ekde jaroj kun kelkaj scienculoj de la urbo. Li havis sufiĉe da tempo, ĉar la familio Marlow apartenis al la unuaj impostpagantoj de la lando laŭ la financaj statistikoj.

            John Marlow estis kuzo de Larry Burton. La pli aĝa Burton edziĝis la junan fratinon de la patrino de Marlow. Kiam la familio Burton ludis gravan rolon en la finanaca mondo, la membroj de la familio Marlow jam dum kvar-kvin generacioj dediĉis sian ĉiun tempon ekskluzive al la scienco kaj arto.

            Nur la patro de Larry vivis, kaj John Marlow estis orfo jam kiel kvarjarulo. Li ne memoras siajn gepatrojn, kaj li perdis ankaŭ sian duonpatron, havante 13 jarojn. Do la avino edukis lin. Lia oficiala tutelpatro ja estis lia onklo, nomata Fred Marlow, kiu havis altan pozicion en la ministrejo, kiel emerita admiralo, sed la edukon de John direktis la efektiva kapo de la familio, la avino. Tre fortamane. Tiu fragila, kolombogriza, sepdekjara, delikatvizaĝa virino ne konis baron, se temis efektivigi sian volon. John lernis muzikon kaj lingvojn. Li devis multe gimnastiki, sed li ne povis utiligi sian forton, ĉar oni gardis lin de ĉiu malbono, de la interbatiĝantaj kamaradoj kaj vulgaruloj tiel, kiel tronheredanton de iu malproksim-orienta lando, kiu samtempe fariĝos ankaŭ la dio de la popolo, kiam oni kronos lin. Tial John estis timema, malaplomba kaj humila. Li havis troan pedantecon, rilate sian eksteraĵon, li neniam trinkis alkoholaĵon, li ne vizitis publikajn amuzejojn kaj ne fumis. Sed li entuziasmis pri francaj poetoj, li fortepianis belege, kaj liaj artikoloj pri la anglosaksaj dialektoj vekis sensacion en tre seriozaj, sciencaj rondoj.

            La avino komprenis malfrue la malbonajn konsekvencojn de sia zorgema, pedagogia sistemo. Junulo kun tia naturo eĉ tiam estas malfeliĉa, se li fariĝis scienculo. Precipe en la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Li do ne provadis, rilate Mary-on, ja Larry, kiu stiras aŭton, drinkas kaj kuraĝas veturi sur la maron per velŝipo; nek Larry atingis sukceson ĉe Mary. Estas kompreneble, ke la knabino trovis pli simpatia la junan scienculon, kiu ne lasis libera sian amkonfeson el malantaŭ sia malgaja rigardo. El inter du diversaj amindumantoj tiu estas la pli simpatia por virino, kiu malpli ofte esprimas siajn sentojn.

            Tio estis la situacio komence de la romano. Jen estas Larry, viro, kiu amas knabinon. Ĝi ne estas la unua kazo, ke romano komenciĝas tiel, kaj nek tio estas eksterordinara daŭrigo, ke la knabino ne amis la menciitan sinjoron. Sed tiu cirkonstanco, ke la sinjoro ne rezignis tion, ĝi konsekvencas romanon da komplikaĵoj. Sen tiaj obstinaj homoj la verkistoj povus iri almozpeti.

 

 

***

 

 

            Dum la kvinahora te-kunveno Larry decidis sin al tute rezoluta paŝo.

            - Mary – li diris dum dancado –, ĝi ne estas daŭrigebla plu tiel. Mi amas vin.

            - Nu, mi ĝojas. Bona sento estas por virino, sciante, ke iu amas ŝin.

            - Tio ne estas respondo. Mary, edziniĝu al mi!

            - Nun ni dancas – diris Mary. Nur tial ŝi ne rifuzis Larry-on kategorie, ĉar la knabo esti iu el la karaj tenis-, velŝip- kaj dancpartneroj. Ŝi ne volonte estus malhavinta lin. – Mi opinias, Larry – ŝi diris –, mi neniam esperigis vin per tio, ke mi edziniĝos al vi.

            - En ordo. Kiam do vi respondos? Ĉu post duonhoro? Ĉu sufiĉas al vi tiom da tempo por pensado?

            - Mi vidos tion…

            Post la dancado Marlow venis al ilia tablo. John kaj Larry esence amis unu la alian, sed nun pro la knabino, precipe flanke de Larry, kvazaŭ la kontakto estus pli streĉa inter ili. Mary, por deturni la parolon de la ĝisnuna direkto, ŝi komencis interesiĝi rapide pri la onidira, ekskontinento, kiu iam kunligis Sud-Amerikon kaj Aŭstralion, kaj laŭ Marlow tion pruvas bone la pratempaj, indianaj iloj, trovitaj sur kelkaj insuloj de la Pacifika oceano. John informis ilin tre detale pri tiuj fosilioj, precipe eksplikante elfositajn ostojn de certa simio, estanta proksime al prahomo, vivinta sur la insulo Javo.

            “Ŝlemilo” – pensis Larry, poste li invitis Mary-on danci.

            Post kelkaj dancpaŝoj Larry daŭrigis la sieĝon:

            - Mary! Vi havis pli da tempo decidi vin, ol kiom ĝenerale estas bezonata en nia epoko por eldiri la feliĉigan vorton jes. En la nunaj militaj tempoj oni decidas pri multe pli gravaj aferoj inter tango kaj fokstroto.

            - Bonvolu ne paroli pri politiko. Se vi volas scii ĉiumaniere, vi ne kontentigas miajn pretendojn. Oni publikigis sincere en la suplemento de la dimanĉa ĵurnalo, ke ne anticipos miltdeklaro la sekvontan militon. Subite aperos super San-Francisko la bombaviadiloj de la malamiko, kaj en tiu kaoso mi volas senti apud mi ĝisostan, fortan viron. Kaj vi ne estas tia.

            - Ĉu vi pensas, ke mi ne povus defendi vin?! – li diris al Mary ege ofendite.

            - Laŭ mi la malamiko povus ĵeti tiom da bomboj sur min, kiom ili volas viaflanke. Vi ne ekmovus eĉ vian etfingron kontraŭ tiuj.

            - Tion vi ne diras serioze! – protestis Larry ekscitite. – Se ĝi okazos, vi vidos, kiel mi kondutos. Kvankam mi vere ne scias, en niaj sociaj rondoj, kial preferus eleganta virino tipon de interbatiĝema homo?

            - Mi preferas eĉ interbatiĝeman ulon, ol dancantajn dandojn. Sed mi ŝatus ne tian homon. Mia edzo estu forta, aplomba, kuraĝa kaj serioza.

            - Ĉu mi ne estas tia?

            - Ne. Mi ankoraŭ ne vidis vin aplomba. Sed mi promesas al vi, ke mi ne edziniĝos ankoraŭ longatempe, kaj se vi pruvos, ke mi eraris, tiam mi tuj diros al vi jes.

            Mary sentis tiel, ke ŝi aranĝis la aferon diplomate. Sed ŝi eraris. La unua grava sekvo de ŝia eraro okazis eĉ tiun vesperon. Larry estis sufiĉe stulta uzi la teneran, delikataniman John-on por pruvi sian virecan konduton. Ĉar kiam ili eksidis denove, kaj Marlow post la fosilio, trovita sur Javo, li transiris al la pli detala konigo de la pitekantropo, trovita en la groto Crô-magnon de Sud-Francio. Larry interrompis lin nervoze.

            - Ba, finu jam tiun konstantan babilaĉon

            - Pardonu min… – diris John tre mallaŭte –, sed mi opinias, ke mi ne babilaĉas. Tio estis iom drasta esprimo.

            - Jes, ĝi estis tio! – respondis Larry ĉiam pli incitite. – Mi ne metos ĉiujn miajn vortojn sur pesilon de apotekisto pro vi. Notu bone, ke mi enuas vian stultan babiladon!

            Leviĝinte de sur sia loko, John rigardis al Mary kun fajroruĝa vizaĝo, poste li respondis malcerte, timeme. – Tio… tio vere… estas impertinenteco…

            Ĝi okazis dum momento, ankaŭ Larry tuj pentis tion, sed li estis ankoraŭ sub la influo de la parolado, kaj koleriĝinte pro la ofendaj vortoj, li vangofrapis John-on.

            John sentis, ke li nun devus rebati. Ke trafis lin morta honto antaŭ Mary! Mary paraliziĝis pro timego. John sentis, ke li estas malkuraĝa, kaj ĉio estas finita…

            Li foriris hontante, kun klinita kapo.

            - Malkuraĝulo! – kriis Mary al Larry. – Ĉu vi pensas, ke tio estas kuraĝo, ekbati malfortan, silenteman scienculon? Notu bone, ke John estas miloble pli simpatia, ol vi, ĉar li estas pli delikata, ĉar li ne volas montri sin alia, ol kiu li estas efektive! Hontu, sinjoro Burton! – Ŝi turniĝis subite kaj lasis la morte palan Larry-on tie.

            Eble, se John estus aŭdinta tion, kion la knabino diris, multe da aferoj okazintus alimaniere. Sed John ne aŭdis ĝin. Li nur iris hejmen al sia avino, malfeliĉe, humiligite, amante. Kaj vangofrapite.

ip地址已设置保密
2008/6/10 9:13:30
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

La avino intervenas

 

 

 

            La sepdek ses jara sinjorino Marlow sidis kun sia plej aĝa filo. Fred Marlov, emerita admiralo, montris orumitan, antikvan medalionon al sia patrino. Du bildoj estis metitaj en la medalionon, portretoj de trijara infano kaj juna virino.

            - Jen rigardu tiun medalionon – diris la admiralo. – Mi deprenis ĝin hodiaŭ de sur la kadavro de iu servisto de la ministrejo… eble ankaŭ vi konis lin. Oni nomis lin Tomaso.

- Mi konis lin… Kio okazis al li?

- Li falis en la liftŝakton. Ĉiu ŝatis lin en la ministrejo, Tomaso estis milda, obeema junulo. Jam frumatene li zorgadis pri siaj floroj en la ĝardeno, li salutis la alvenantajn oficistojn ridetante, kaj li flegis la plantojn ĝis frua vespero. Ĉu vi scias, kiu estis la milda ĝardenisto? Se li ne estus mortinta, tio neniam evidentiĝus. La filo de la Nigra Kapitano.

            - Ĉu ankoraŭ vivas tiu monstro?

            - Jes. Laŭdire. Oni neniam povas scii tion pri piratoj. Kaj tiom multe da homoj misuzas lian nomon. En la proksimo de la ĉinaj marbordoj minimume kvar-kvin piratoj uzas tiun ĉi timatan nomon, kaj ili mortigas la kompatindajn kontrabandistojn kaj similajn viktimojn sub la standardo de la fifama Nigra Kapitano.

            - Kiel fariĝis tiu knabo ĝardenisto en la ministrejo?

            - Interese. Aŭskultu min! Antaŭ sia morto li havis sian konsciencon, kaj li venigis min al sia lito. Pro iu kaŭzo li ŝatis min ĉefe. Kompatinda Tomaso. Li donis tiun medalionon al mi. Li kaj lia patrino estis sur la du bildoj. Lia patrino estis tre riĉa virino el nobela familio. Antaŭ tridek du jaroj la Nigra Kapitano prirabis ekskursantan societon sur la maro, kaj li kunportis tiun belegan fraŭlinon. Tiu virino enamiĝis al la pirato. La pirato ĉesis korsari pro ŝi, ili gedeziĝis kaj ekloĝis sur insulo. La frato de la knabino estis maristo, li serĉis sian fratineton dum jaroj, kaj foje li trovis ŝin hazarde. Tomaso jam estis naskiĝinta. Eble li havis tri jarojn. Oni faris tiun ĉi bildon tiutempe. La Nigra Kapitano saviĝis iel, sed oni veturigis la virinon kun la infano en San-Franciskon. Ŝia frato kunportis ŝin perforte. Estis facile nuligi la geedzecon. Poste la virino ankoraŭ edziniĝis, sed ŝi mortis post nelonge. Laŭdire pro ĉagreniĝo. Ŝi amis sian unuan edzon. La piraton. Poste ŝia frato sukcesis dungi la orfiĝintan Tomason en la ministrejo. Tio estis la malgaja sekreto de nia milda ĝardenisto. Li petis min ne entombigi lin en la familian kripton de sia vicpatro, ĉar li estas la filo de la Nigra Kapitano. Li parolis sobre kaj kompreneble. Li diris, ke estas pli bone, se li nun mortos, ĉar li timis ĉiam, ke foje eksplodos el li subite la senbrida, sovaĝa naturo de sia patro. Li subpremis tiun fobion per sia mildeco. Li timis la maron, ĉar io altiris lin tien, kaj li sciis, ke li devenas el la pirat-dinastio de la Nigra Kapitano. Liaj patro, avo kaj ĉiuj ties generacioj vivis sur la maro, ili mortis tie, postlasinte sangan nomon kaj kruelan posteulon. Tiu ĝardenista Tomaso timis la sangon de sia patro, li timis ties mortigajn instinktojn. La kompatindulo. Li mortis antaŭ unu horo. Li donis tiun medalionon al mi, kiel memoraĵon.

            La maljuna virino rigardis la medalionon longe, la ĉarman, junan virinon kaj la etulon. Ŝi tute ne rimarkis, kiam la admiralo eliris el la ĉambro. Ŝi pensis pri John. Ankaŭ lia patrino edziniĝis denove, sed John ankoraŭ ne havis kvar jarojn, kiam la virino mortis. Kompatinda infano. Lia vicpatro mortis en la milito. Nek tiu Tomaso povis esti pli aĝa, kiel John. Sed John devenas el la nobela familio Marlow, kiu entuziasmas pri la sciencoj, sed tiu malfeliĉa ĝardenisto timegis la pezan sangon de pirat-generacio, dum li vivis. Ŝi metis la medalionon en la tirkeston de la tablo.

            Tiam enpaŝis John. Sinjorino Marlow konis sian nepon bone. Sed se ŝi ne estus koninta lin, eĉ tiam ŝi povis vidi sur tiu malesperiĝinta, malgaja vizaĝo, ke la junulo havas tre malbonan animstaton. Kisinte la manon de sia avino, li eksidis kaj fiksrigardis antaŭ sin longe.

            - Kio estas la problemo, John?

            - Avinjo… tre doloras min, ke mi estas malkuraĝa. Kaj malforta. Kial vi edukis min tiel, kiel ian forcejan floron?

            John ne diris novaĵon al sia avino. Sinjorino Marlow ofte malgajis, komprenante, ke ŝi edukis sian nevon malbone. Sed tiu sincera riproĉo doloris ŝin pli ol ĉio.

            - Vi troigas, John. Ne la pugno kaj la temerareco estas la plej belaj ecoj de la viro en la dudeka jarcento. Kio okazis al vi?

            - Iu vangofrapis min…

            Unue fariĝis granda silento. Poste John rakontis ĉion detale. Komence de sia amo, tra la pitekantropo, vivinta sur la insulo Javo, ĝis la vangofrapo. La maljunulino rigardis lin amare, ke ŝiaj bombastaj frazoj pri la kulturo kaj pri la triumfa intelektularo de la dudeka jarcento efikus tiun junulon nur tiel, kiel emfazi la ideon de UNO, rilate atakitan landon. Ŝia profunda malĝojo pro sia nepo, la animriproĉo, kaj ŝia aplomba, rapida pensmaniero nun ĵetis savzonon de stranga ideo al ŝi. Preskaŭ ne disvolviĝis ankoraŭ la penso en la cerbo de la avino, kiam ŝi jam ekparolis:

            - Kara John – ŝi diris serioze –, mi pensis, ke la sorto gardos vin de tiu dolora sciigo, sed kion vi rakontis al mi, tio instigas informi vin, kaj diri la kaŭzon, kial mi edukis vin tiel kvieta homo. Sciu, infano mia, ke via patro, kiun vi ne konis, pri kiu vi pensas, ke li mortis, kiel bienulo, tiu homo estis la Nigra Kapitano, la unua edzo de via patrino. La Nigra Kapitano, kies ĉiuj prauloj mortis, kiel timita piratoj.

            Ŝi eldiris. La kompatinda Tomaso mortis. Kaj eble li ne prenos, kiel ofendon, se sinjorino Marlow per motivoj, prenitaj el lia vivo, ŝatus kredigi al John, ke en lia sango cirkulas instinkto de senbridaj pirat-prauloj. Tiu avino vere neniam aŭdis pri komplekso subtaksi sin, pri la stimulo de la aplombo de malfortaj homoj, kaj tamen: nek faksperta neŭrologo povintus uzi pli genian artifikon, rilate sian psike malsanan pacienton. Estas demando, ĉu ĝi sukcesos? John rigardis konsternite:

            - Ĉu mia… patro…

            - Eble mi neniam estus dirinta tion, se vi ne riproĉus min pro via tro mola edukiteco. Via patro ne estis mia karmemora filo. Kiam li edziĝis al via patrino, vi havis nek tri jarojn. La Nigra Kapitano atakis ekskursŝipon antaŭ tridek jaroj, sur kiu estis ankaŭ via patrino…

            Kaj ŝi rakontis la tutan historion al John, kion ŝi aŭdis ĵus de la admiralo, kun iom da modifo, ekzemple ŝia filo, Fred Marlow ludis en tiu historio la rolon de la liberiga maroficiro. Tiu cirkonstanco, ke ankaŭ John perdis siajn gepatrojn tiel frue, ĝi faris la historion akceptabla.

            - Kaj nun jam vi povas kompreni – finis sinjorino Marlow la historion –, kial mi edukis vin malkuraĝa. Ĉar ne mia sango fluas en viaj vejnoj, tamen mi amas vin ĝuste tiel, kiel mian propran nepon, mi timis tion, ke subite eksplodos el vi la sango de la senbrida, sovaga, mar-rabisto.

            Ŝovinte sian manon en la tirkeston, ŝi elprenis la medalionon. Nun decidiĝos ĉio. Kiel memoras John pri la trajtoj de sia patrino, kiun li perdis kiel kvar-jarulo. – Nun mi transdonas tion al vi. Mi ofte rigardadis ĝin ĉi tie, kiam mi estis sola. Ĝi estas via heredaĵo de via patrino. Via patino aspektis tiel, kiam ŝi ankoraŭ estis la edzino de la Nigra Kapitano, kaj tiu infano estas vi. Formetu kaj gardu ĝin bone, kaj se iu insultos vin, anstataŭ levi vian manon kontraŭ tiu homo, ekprenu tiun medalionon, kaj pensu pri tio, se iam eksplodos via patro el vi, jam neniam plu vi povos silentigi ĝin.

            John rigardis la medalionon. Tiu malklara memoro, kiu restis en li pri la figuro kaj vizaĝo de sia patrino, sen nerevokeblaj trajtoj, ĝi ne estis kontraŭa kun tiu portreto, prezentanta delikatan, malgajan rigardon. Pro kortuŝiĝo li ne reagis la konsternan historion kun firmaj sentoj. Li rigardis la medalionon. Ĝi estis interesa, ĉizita oro. Li tute ne konjektis, ke antaŭ kelkaj horoj ĝi pendis sur maldika koliero ĉirkaŭ la kolo de la agonianta filo de la Nigra Kapitano.

            Terurigis lin tio, kion sia avino rakontis. Ekstarinte, li apogiĝis por momento.

            - Nun… nun mi iros en mian ĉambron… mi ne volas paroli – li diris kaj forlasis la salonon kun malcertaj paŝoj, kiel ia somnambulo. Sinjorino Marlow unue sentis tiel, ke ŝi sekvos lin kaj konfesos la trompon sincere. Sed ŝi pripensis sin. Fine ja ŝi havas tempon por fari tion, vidinte, ke ŝi kaŭzis problemon. Ŝi rigardis malgaje al la pordo, restinta malfermita, tra kiu foriris sia nepo, kiu kredis tion, ke li estas la filo de la Nigra Kapitano, sed li apartenis al la purrasaj, veraj Marlow-oj.

 

***

 

            Larry pensis tiel, ke en Usono oni povas ricevi ĉion por mono. Ĉi tie oni jam aĉetis imperiojn kun reĝo kaj sen tiu, oni povas aĉeti kavaleriajn fotikaĵojn, importitajn el Eŭropo, kial ne eblus aĉeti heroan nimbon, kuraĝajn, virajn virtojn, se Mary bezonas ĝin? Se ekzemple li publikigus anoncon, en kiu li promesus altan monsumon por tiaĵo, certe alvenus multe da proponoj.

            Li eksciis ties fonton de angla negocpartnero, kiu rakontis, ke li vizitis iun el la pirataj kaŝejoj, troviĝantaj proksime, kaj li havis vere hororan travivaĵon. Larry, kiu sciis tre bone, ke de memoreblaj tempoj en tiu ĉi region estas nek mar-rabistoj, sed nek mar-poŝostelistoj, nek marodistoj, li tuj konjektis, ke temas pri blufo, li do interesiĝis ekzakte ĉe sia amiko pri la cirkonstanco de lia vizito. Tiel li eksciis la nomon de la vojaĝoficejo, kie li elspuris post mallonga penado la reĝon de la piratoj, Havliĉek-on.

            Li diris al la reĝo de la piratoj, kiun li vizitis en ties hotelĉambro, pri kia komisio temus.

            Havliĉek, kiel zorgema kuracisto de internaj malsanoj, aŭskultis Larry-on atenteme kaj sorbetadis sian teon.

            - Vi povas helpi min – diris Larry –, mi ne lasas sekiĝi la suspekton sur mi, ke mi estas malkuraĝa. Vi povus aranĝi ian… situacion, aŭ tiaĵon, el kio Mary vidus, ke ŝi povas kalkuli min, ankaŭ en la plej granda danĝero.

            - Sinjoro, miaj piratoj laboras nur inter leĝaj limoj. Sed eble ni povus fari taĵon, ke ni skribus leteron al ŝia fraŭlina moŝto, kaj viaj neterureblaj respondleteroj dispelus la bandaĉon poŝtrevene. Ĝi estas sendanĝera kaj malmultekosta. Mi kalkulas kvarcent dolarojn por tio kun afrankoj.

            - Ĝi ne estas bona. La heroaĵoj, faritaj en registrita letero, ne estas sufiĉe konvinkaj. Imagu, ke Otelo skribas leteron, anstataŭ tio, ke li mortpikus sian kontraŭulon sur la scenejo.

            - Pardonon, sed la koncernulo mortpikis la virinon. Eblas, ke tiu aplombo estas vireca en Eŭropo, sed ĉe ni, sinjoro, la viro devas elteni naŭ rundojn, boksante per kvar uncaj gantoj. Sed kiel vi opinius pri bele efektivigita, lerta, nokta, rabista atako?

            - Ĝi ne estas bona. Ankaŭ la polico povus miksiĝi en tion. Kaj nun temas ne pri tio, ke mi boksu, sed, ke mi estu longatempe en la ĉeesto de mia fianĉino sobra, vireca kaj kuraĝa, spite al la danĝero, ĉirkaŭanta nin.

            - Kiel vi opinius ekzemple pri bone aranĝita, pitoreska atako de la piratoj sur la vasta maro, kun banditoj kaj standardo, sur kiu estas mortokranio.

            - Tio ne estas malbona. Kun iom da pafado…

            - Mi timas, ke ĝi multekostigas tion. Ĉar la plimulto de niaj fusiloj estas ne uzeblaj, kaj sendepende de tio, ni devas aĉeti blankajn kartoĉojn, speciale por tiu celo… – timzorgis la maljuna marlupo, dume li flegis siajn ungojn per malgranda raspilo.

            - La mono ne gravas! Sed, bedaŭrinde, ni ne povas trompi usonajn civitanojn per tio, ke en la proksimo de San-Francisko troviĝas insuloj de piratoj.

            - Sinjoro, mi sukcese vendis harkreskigilon en Bostono en la okdekaj jaroj, kies ingredienco kongruas kun la akvorezista ŝmiraĵo por la botoj de la fajrobrigado.

            - De tiam Ameriko progresis multe.

            - Hm… Mia vardeponejo eĉ nun laboras kun profito en Bostono – rimarkis Havliĉek. – Se vi pensas tiel, ni volonte kuntrenos vin kaj viajn estimatajn apartenulojn sur ŝipon de piratoj. Invitu la koncernan virinon kaj kelkajn ŝiajn konatojn por partoprenis jaĥt-ekskurson…

            - Jen la solvo! – interrompis Larry. – Mi aranĝos kelktagan jaĥt-ekskurson, vi atakos la velŝipon kaj kuntrenos nin sur insulon.

            - Bona ideo – kapjesis Havliĉek. – Kia insulo ĝi estu?

            - Laŭeble ĝi estu dezerta, sed ne sen ĉiu komforto. Do la kaptitoj dormu tie en tute simplaj, ferkadraj litoj, ili ricevu nur unu kapkusenon, la domo ekstere aspektu moroza, sed interne pura, la provizado estu simpla, sed nutriga, kaj hazarde troviĝu ankaŭ multe da magazinoj ie, kiujn la masakritaj pasaĝeroj postlasis.

            - Mi komprenas tion bonege. Mi povas lui tian insulon, kian mi volas. Vi jam povas ricevi insulon por pli ol cent kvindek dolaroj kun vulkano kaj akvofalo. Oni proponis insulon por ducent aŭ ducent dudek dolaroj kun vera eŭropa ermito, kiu vivas en groto sen vestaĵo jam dekdu jarojn, li manĝas vegetaĵojn, pentras bildojn kaj buŝharmonikas.

            - Mi lasas al vi la elekton de la insulo. Ĝi estu senhoma, sed laŭeble ombra kaj saniga. Fine ja piratoj povas kaŝiĝis ankaŭ en salubra loko.

            - Sinjoro, konsekvencu, se temos pri ĝia prezo.

            - Estu trankvila, mi ne marĉandos. Antaŭ ol mi ekveturos, mi priparolos ĉion kun vi. Mi avertas vin, ke la atako kaj la forrabo estu realeca. Kiel eble plej realeca. Mi kontraŭstaros dum la atako, kun vireca spitemo, sed fine venkos la superforto.

            - Se vi deziras, la piratoj forkuros…

            - Ne, tiel mi ne povas montri heroaĵon. Mi rezistos, elprenos mian revolveron, kiu estos ŝargita per blanka kartoĉo, mi pafos kelkfoje kaj knokaŭtos la unuan piraton, kurantan renkonte min, sed la plimulto preme devigos min sur la teron taktoplene. Mi avertas vin, sen mi vundiĝos, vi perdos la duonon de via honorario.

            - Kion vi imagas? Ŝajne okazos sovaĝa interbatado, sed efektive eĉ skrapvundo ne trafos vin.

            - Tamen ĝi estu realeca. Ŝnurligu min, kaj mi eĉ tiam superŝutos vin per blasfemoj. Mi nomos vin fiaj piratoj kaj makuraĝaj embuskatakantoj…

            - Nue trankvile. Ni ne estas sentemaj.

            - Poste vi kuntrenos nin sur la insulon kaj diru, ke vi lasos nin liberaj nur kontraŭ alta elaĉetmono.

            - Sinjoro! Vi naskiĝis filmdramaturgo – entuziasmis la pirat-entreprenisto. – Nun jam mi havas nur unu skurpulon: ni supozu la maleblaĵon, ke la polico trovos la farintojn. Kion mi faros tiam?

            - Jen, pri kio mi ne pensis.

            La pirato pensadis nur minuton: Ĝi estas neniaĵo. Skribu dokumenton, ke vi mem elpensis la ŝercon pri la rabado, kaj la transdonanto de tiu ĉi komisia letero liveris vin kaj viajn amikojn sur la neloĝatan insulon je via firma peto.

            - En ordo. Kaj ankoraŭfoje, gravas, ke ĉio estu vivnatura. Realeca, sinjoro, realeca!

            - Vi povas esti trankvila! Tio estos horore vivnatura!

            Kaj ĝi okazis tiel…

ip地址已设置保密
2008/6/10 9:13:56
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Havliĉek volas dungi piratojn,

kaj tio sukcesas al li

 

 

 

            Havliĉek decidis elimini la abomenindan oficiston de la vojaĝoficejo el la negoco. Jen estas la tempo pirati por sia propra respondeco. Larry Burton disponigis al li la bezonatan kapitalon, kaj se tiu negoco sukcesos, li luos ie insulon, li dungos piratojn por unu jaro, presigos prospektojn, kaj la ekskursantoj venos al li amase. Li do iris al Oakland por trovi konvenan velŝipon kun la bezonata ŝipestro kaj personaro. Kiu ajn balenĉasisto akceptos la proponon. Fine ja estas pli facila laboro teni kelkajn homojn en kaptiteco, ol veturi al la markolo Bering por kelkaj balenoj. Kiu ajn el ili negocos kun li feliĉe.

            Ke Havliĉek spekulis bone, tion pruvis la multe da balenŝipoj, ankrantaj en la supra doko de la haveno. Li observis tiujn ekzakte por elekti la plej taŭgan. Kelkajn malgrandajn vaporŝipojn li tuj neglektis. Poste li ekskludis la helkolorajn ŝipojn. Piratŝipo estu malhela. Fine liaj okuloj haltis sur grandega, trimasta ŝipo. Ĝi aspektis impona. Unuavice ĝi havis grandegan velaron, kiel la malnovaj, longdistancaj skunoj, ĝia nigra riparo estis impone alta, ties personaro konsistis el sovaĝaspektaj, altstaruraj homoj, kiuj sidis grupe sur la ferdeko, iu el ili ludis banĝon kaj la aliaj kantis. Malpli proksime kubutumis larĝŝultra, grandega, blankhara homo, apogiĝinte al la balustrado, kaj li rigardis la akvon enpensiĝinte. Tiu sunbrunigita homo kun falta vizaĝo estis preskaŭ du metrojn alta, lia longa, blanka hararo falis hirte ĉirkaŭ lia kapo. Li povis esti vera balenĉasisto. Sur la flanko de la ŝipo estis farbita jen tio: ”Frisko”.

            - Alo! – diris Havliĉek – mi suprenirus al vi por interparoli.

            - Se vi volas – respondis la kapitano kaj kraĉis en la akvon. Sed tio ne ĝenis Havliĉek-on. Laŭ la frizaĵo li aspektis tute bona pirato. Li rapidis sur la ferdekon, iris al la kapitano kaj prezentis sin:

            - Mi estas Havliĉek.

            - En ordo. Kion vi volas?

            - Mi kunportas bonan negocon. Ĉu vi estas balenĉasisto?

            - Vi vidas tion, se vi havas okulojn. Ĉu vi pensas, ke mi serĉas snejlojn kun tiel granda ŝipo?

            - Ĉu vi volas perlabori multe da mono?

            - Kompreneble jes. – La ŝipisto parolis trankvile, mallaŭte, monotone, indiferente. Li aŭskultis Havliĉek-on atenteme, kiu diris, ke ili devas trafarbi la nomon de la ŝipo, li akiros flagon kun mortokranio el la kostum-pruntejo, kaj en la difinita tempo kaj loko ili faros la menditan pirat-atakon. La kapitano ne respondis tuj. – Nu bone – li diris post iom da meditado –, cetere mia nomo estas Johnson. La ideo ne estas malbona. Sed kio okazos, se la polico respondigos nin pro la forrabo de la milionuloj?

            - Estu trankvila. Mi pensi pri tio. – Kaj li montris la dokumenton al li, kion Larry jam transdonis.

            - Tiel ĝi estas en ordo – diris la kapitano trankviliĝinte, kiam li legis tion. – Mi estas je via dispono.

            - Vi vidos, ke fariĝi pseŭdopirato estas honesta kaj enspeziga metio – instigis lin Havliĉekl. – Ni ankoraŭ priparolos la detalojn. Nature mi transprenos la komandon.

            - Tio estas komprenebla.

            Havliĉek adiaŭis ilin kaj iris hejmen bonhumore. Eble tio moderigus lian gemuton, se li konjektus, ke tiu sunbrunigita, blankhara homo, kiun li instruis pri la metio de la piratoj, estis identa kun la Nigra Kapitano.

 

 

 

La plano de Larry sukcesas pli ol atendite

 

 

 

            Dume John studis librojn. Li eksciis el la kronikoj de la nederlanda kaj angla admiralejo, ke la genealogia arbo de la Nigra Kapitano konsistis el la plej fortaj kaj rezolutaj piratoj ĝis la sepa generacio. Poste li vizitis iun sian scienculan amikon, parolante kun li pri la transherediĝo. Ĝi efikis lin iom konsole, ke laŭ Mendjelejev ofte unu-du generacioj evitas la sekvojn de la transherediĝo. John nun jam sentis tiel, ke li komprenas sian avinon. Li trovis komplikajn, psikajn klarigojn ankaŭ pri tio, kial li timas la maron. Estas kompreneble: subkonscie li timas sian propran sovaĝecon, ke tiu sovaĝeco eble liberiĝos pro la praa altirforto de la maro. Li legis libron pri la atavismo kaj kelkajn sciencajn studaĵojn pri la naturaj fortoj, latentantaj en niaj citoplasmoj.

            La medalionon kun la koliero, nek li mem sciis kial, eble por senti senpere la amon de sia mortinta partino, li portis ĝin sub sia ĉemizo. Subite Larry viziti lin. Li staris antaŭ lin honeste:

            - Pardonu min, John.

            - Mi tute ne koleris – li diris kun malgaja rideto. – Eĉ. Eble tiu vangofrapo estis bona por mi.

            Larry surpriziĝis. Li sentis, ke ia ŝanĝo okazis al lia kuzo. Li ne fiksrigardas la plankon kaj parolas aplombe.

            - Mi tre pentis, ke mi kondutis tiel malbele al vi. Mi ŝatus peti pardonon de vi antaŭ Mary. Mi planas jaĥt-ekskurson al Honolulu, kaj se vi vere pardonis min, tiam venu kun ni.

            - Ne… ne koleru – nun li ruĝiĝis, ĉar li pensis pri la maro. Interese, kiel altiras lin la maro. – Mi ne iros, Larry…

            - Bonvolu fari tion por mi… ĉar Mary diris tion, ke ŝi ne venos, nur tiam, se ankaŭ vi estos tie.

            John spiris profunde. Venis en lian kapon, ke malgraŭ tio, kio okazis, li amas Mary-on. Sed nun jam li edziĝus al ŝi nek tiam, se la knabino amus lin. Eble ĝuste ilia infano atestus la teorion de la transherediĝo de Mendjelejev.

            - Faru tion pro mi – petis lin Larry.

            - Bone, mi iros kun vi ŝipekskursi – li diris serioze. Poste li regalis Larry-on per viskio, kaj John subite verŝis ankaŭ al si el la drinkaĵo, kaj levinte la glason al siaj lipoj kun tremantaj manoj, li eltrinkis ĝin, je la plej granda miro de Burton. Vane! – pensis John amare en si mem: bona sango sin ne malkonfesas. Sed efektive okazis tio, ke la selakto, cirkulanta en liaj vejnoj iom post iom fariĝis sango.

 

***

 

 

            La antaŭan tagon de la ekveturo la Nigra Kpitano rakontis ĉion al siaj homoj. La negoco estis tre agrabla por ili. Ili ja konsentis pri tio, ke la sumo de la elaĉetmono multe pli superos tion, kion Havliĉek opinias reala, nur okazis diskuto pri tio, ĉu ili ĵetu Havliĉek-on tuj post la ekveturo en la maron, aŭ nur poste. Sed la reĝo de la piratoj diris tion tre ĝuste, ke ĝis ili ne forlasos la kurson kun la kaptitoj, dum tiu tempo Havliĉek estos la kapitano. Tiel ne povos okazi problemo, li havas la dokumenton, ke la tuta afero estas nur ŝerco. Kiam ili devojiĝos okcidenten de la trafika zono, tiam ili ĵetos en la akvon Havliĉek-on kaj ĉiun, kiu estas superflua sur la ŝipo. Poste ili vespermanĝis.

            Kiam do alvenis la tago, kaj Havliĉek promenis sur la komandponton, la personaro akceptis lin trankvile. En si mem li estis kontenta pri la sovaĝaspekto de la homoj, sed li ne diris tion al ili, ĉar li timis, ke sekvontfoje ili eble petos pli multe da mono, se li trodorlotas ilin. Tiel do li diris mallongan parolon al ili

            - Soldatoj! – li diris, kiel Napoleono iam –, de nun vi perlaboros pli multe da mono per malpli multe da laboro. Estas vere, ke iom da inteligenteco estas bezonata al via nova agadsfero, ĉar vi devas fariĝi piratoj sub mia komando.

            Kaj li instruis ilin. La homoj aŭskultis lin atente, kia estu vera, sovaĝa surmara pirato. Ankaŭ la plej juna homo estis inter ili tia, kies animon ŝarĝis pace pli ol dudek murdoj.

            Poste ili suprentiris ĉiun velon kaj ekveturis norden, sekvante la jaĥton Uncle Sam, sur kiu Larry kaj lia societo ĝuis la agrablan ekskurson.

 

***

 

            Uncle Sam estis kara, svelta velŝipo. Krom Larry kaj Marry liaj gepatroj: gesinjoroj Long, la pli aĝa Burton kaj John partoprenis la ekskurson. Harrington, la stiristo de la ŝipo prognozis agrablan veteron por du tagoj. La maljuna Burton kaj Larry klopodis fari perfekta tiun ekskurson por la gastoj en ĉio. Kompreneble la planon de Larry konis nek lia patro. Li miris iomete, ke sia filo kunportis grandegan valizon por la tri taga jaĥt-ekskurso, sed fine ja dorlotita knabo bezonas multe da aĵoj. Ĉar Larry opiniis, ke neniom malpligos la vivnaturon de la pirat-atako, se oni permesos al la viktimoj, ekzemple, uzi razosapon, parfumon, en la kaptiteco, aŭ kian intereson havus la piratoj, senigi la predon de la briĝ-kartaro? Li kunporti kelkajn paketojn da cigaredoj, du piĵamojn kaj ankaŭ lanugan peplomon.

            Estis agrabla, trankvila, tepida vespero. Jam la duan tagon ili veturis norden, en gaja humoro.

            - Kiel majesta estas – entuziasmis Long – la senfian, kvieta oceano kaj la multe da steloj. Rigardu, kiel grandega estas la ĉielo super ni.

            - Kiel belege! – kriis Mary. La naĝiloj de la ŝarkoj, sekvantaj la ŝipon, ekbrilis ŝtale en la lunlumo. Mary rigardis la maron, sed sekrete ŝi ĵetis kelkajn flankrigardojn al John, staranta iom pli malproksime.

            John estis silenta. Li apenaŭ parolis. Li observis sin mem kaj konstatis timiĝinte, ke la maro, la sala vento kaj la ŝipo efikas lin mirinde. Jes, jes! Kiel lia amiko klarigis, kiu komprenas la transherediĝon: la instinktoj eble dum jaroj latentas en ni subpremite, sed stranga okazaĵo estas sufiĉa kaŭzo al tio, ke ĝi eksplodu per elementa forto. Kaj John sentis sin tiel pro la sala odoro de la maro, kiel malsovaĝa leono, kiam oni metas viandon antaŭ ĝin subite. Almenaŭ li pensis tiel, kiam li rigardis la maltrankvile agitiĝantan, brilantan dezerton de la oceano. Mary alpaŝis lin.

            - Diru, John, kial vi estas tiel serioza ĉiam?

            - Mi pensadas, Mary – li diris kun vireca trankvilo. Kie estis jam la balbutado kaj la ruĝiĝo? Li sentis tiel, ke nun jam li devas bridi plie sian aplombon. Mary ĝis nun pensis tion, ke ŝi plej volonte edziniĝus al ia eksterordinara sportisto, sed la vero estis tio, ke ŝi respektis kaj amis tiun silenteman scienculon, malgraŭ tio, ke ŝi estis senbrida, petolema virino. Ŝi divenis tion dum la tago de la vangofrapo. Ŝi estus ŝatinta diri tion al John.

            - John, mi sentas tiel, ke mi devus lerni multe de vi. Esence mi estas nematura, ventkapa virino. – John ne respondis. Li rigardis la malproksiman, nigran horizonton. Antaŭ unu semajno eble la vortoj de Mary feliĉigus lin. Sed li jam estis klarvida pri tio, ke li ne rajtas kreskigi plu la genealogian arbon de la Nigra Kapitano.

            - Kredu min, Mary, ke Larry estas la viro, konvena al vi – li diris mallaŭte. – tiu sincera rifuzo iom malesperigis Mary-on, kaj ŝi tre malgajiĝis.

            Subite grandega velŝipo aperis en la malproksimo.

            Larry ŝajne estis trankvila, sed lia koro batis sovaĝe. Li sciis, ke tie venas la mendita piratŝipo. Ĝi veturis rekte al ili.

            - Kion do volas tiu ŝipo de ni? – demandis la maljuna Burton.

            - Ŝajnas, ke ili volas atentigi nin pro io – respondis Larry.

            La velŝipo ĉiam pli proksimiĝis al la jaĥto. Poste neniu sciis, kio okazis, dum momento skuiĝis la ŝipo Uncle Sam: du harpunoj hokiĝis al ties flanko, ĉiu salte leviĝis, tabloj, seĝoj renversiĝis, tintado de vazoj, frakasbruo de mastoj, kaj la jaĥto batiĝis al la flanko de la ŝipo Frisko. Proksimume ok homoj transsaltis tuj kun revolveroj:

            - Ĉiu kapitulacu! Kiu ekmoviĝos, tiu mortos!

            La personaro de la ŝipo konsistis el tri matrosoj, unu kuiristo kaj la stiristo. “Nun!”, pensis Larry. “Ili faru ĝin nur realece, por ke Mary ne rimarku tion.” Subite li saltis antaŭen.

            - Fiaj piratoj, banditoj!… – li kriis kaj elprenis sian revolveron, kiun oni uzis por alarmsignali. Bedaŭrinde, la piratoj ne konsideris tion, kaj la vivinaturo superis ĉiun atendon de Larry, kiel ili tuj reagis. Unue li ricevis tiel fortan vangofrapon, ke liaj kvar dentoj loziĝis, poste iu batis lin je la nuko per metala objekto, ke li falis kapantaŭen inter la porcelanan teo-servicon, fine oni plenŝtopis lian buŝon per viŝtuko.

            Poste oni transportis ĉiun perforte al la ŝipo Frisko kaj fermis ilin en deponejon sub la interferdeko. Oni likis la prirabitan ŝipon Uncle Sam, kaj la jaĥto dronis dum minutoj.

            …Larry vere devis esti tre kontenta, rilate la realecon de la atako.

ip地址已设置保密
2008/6/10 9:14:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

La “sango de lupo” eksplodas el scienculo

 

 

 

            Havliĉek furiozis. Li riproĉis la piratojn pro ties mallerteco, li minacis ilin per la tuja nuligo de la kontrakto, ke ĝi ne estas laboro, ĝi ne estis “pirat-atako”, sed brutala perforto, kaj tiel ili vere ne povos kalkuli faron de daŭraj negocoj kun turistoj.

            - Tiu junulo, kiun vi draste batis, ne pagos. Ni tuj surbordiĝos, kaj la tuto finiĝos. El vi neniam fariĝos vivspertaj piratoj.

La sovaĝaspektuloj silentis, kelkfoje ili rigardis sur la kapitanon, ĉu ili jam ĵetu Havliĉek-on en la maron? Sed malproksime ekbrili la riparo de kontraŭtorpeda ŝipo, kaj la malvarma rigardo de la kapitano ne ŝajnis instigi ilin ekagi sen ordono. La ŝipoj ankoraŭ svarmis ĉi tie.

            - Ne koleru, sinjoro – diris la blankhar grandegulo penteme –, sed ni vere ne havas ankoraŭ praktikon pri tiaĵo. Bonvolu transpreni la komandon eĉ plu, kaj ordonu pri ni.

            - Tio do estas laŭ mia plaĉo. Post unu horo alkonduku la kaptitojn antaŭ min. Mi insultos iun virinon iomete, kaj tiam la sinjoro, vangofrapita fare de vi, regalos nin ĉiujn per malbenoj, kaj li kondutos virece, kio okulvideble timigos min. Neniu intervenu, ĉiu staru en la fono silente. Per tio eble vi povos rebonigi la aferon, kaj ni ricevos la honorarion. Iu malligu la ŝnurojn de tiu homo, donu akvon kaj manĝaĵon al la kaptitoj, se vi havas tiaĵon, eventuale ankaŭ ĵurnalojn portu al ili. Oni devas esti sperta pri tiu metio.

            Ĉar la dokumentoj de Havlaĉek ankoraŭ estis bezonataj, kiujn li ricevis de Larry, ili plenumis liajn ordonojn, escepte la ĵurnalojn. Ĉar oni ne kutimas provizi la velŝipojn per tiaĵo en San-Francisko. Sed ili promesis al Havlaĉek, se necese, sekvontfoje ili abonos tiujn.

            La kaptitoj estis plenŝtopitaj en kajuto. Ŝtuparo kondukis tien el la pruo. Ankaŭ la tri matrosoj, la stiristo kaj la kuiristo estis tie. Larry ne tre vundiĝis, lia korpo kelkloke ŝveliĝis kaj bluiĝis iomete, la porcelano skrapvundis lian vizaĝon, sed li iris sur siaj piedoj.

            Kiam oni kondukis la kaptitojn – kun la virinoj – sur la ferdekon, la piratoj stari iom pli malproksime. Konfidinte ĉion al Havliĉek, ektuŝinte iun nek etfingre, ili nur staris moroze. Havliĉek, en sia pluvmantelo, kun kolerega vizaĝo iradis tien kaj reen, nur al Larry li ĵetis kelkfoje instigajn ekrigardojn. Sed Larry kuraĝis nek ekmoviĝi. Li dekutimiĝis de la vireca aplombo por iom da tempo.

            - Notu bone, gesinjoroj – komencis Havliĉek –, ke vi falis en la manojn de sangosoifaj piratoj, kiujn nek ilia edukiteco malhelpas en tio, ke ili murdu. Se la riĉa familio Burton pagos elaĉetmonon, tiam ni lasos vin liberaj. Sed dume detenu vin de ĉiuspeca ribelo! Ĝi koncernas unuavice la virinojn! – Por doni okazon al Larry konduti aplombe, li kaptis Mary-on ĉe la brako. La knabino ekŝrikis. Larry ne kuraĝis eligi eĉ mallaŭtan vorteton. Sed tiam eksterprograma surprizo trafis Havliĉek-on. John sentis tiel, ke la atavismo disŝiris la araneaĵon de lia mola edukiteco per elementa forto, sangoondo leviĝis en lian kapon, kaj li vangofrapis Havliĉek-on tiel, ke ties makzelo ekkrakis. La kolerega pirato ne sciis, kion fari, sed li ne havis multe da tempo mediti, ĉar la pugno de John trafis j nazon kaj buŝon samtempe. Havliĉek ne estis malforta homo. Surprizis lin, ke iu kondutas virece, kiu promesis nek unu groŝon, sed poste li kaptis la gorĝon de John. La kaptitoj staris paraliziĝinte. John ekridis timige, kiel ia hieno, kaj komenciĝis sovaĝa interbatado. La piratoj, ĉar Havliĉek apelaciante iliajn bonajn sentojn ne interveni kaj konduti dece, ili rigardis modeste la okazaĵojn de malproksime, eĉ mi devas diri: kun iom da ĝuo. Ili rigardis atenteme kaj ĝentile, kiam la vestaĵo de la kolerega ĉefo ŝiriĝis je ĉifaĵoj, kaj li ricevis tiom multe da piedbatoj kaj vangofrapoj, kaj kun tiel nekredeble rapide, kvazaŭ lia ĉeesto tute ne influus John-on. Poste ili ruliĝis sur la ferdeko brakumante unu la alian, fine John prenine la kapon de Havliĉek je la oreloj, batadis ĝin ofte al la planko, kaj eble li neniam estus enuinta fari ĝin, se tiu ne petus la junulon ĉesigi tion. La piratoj ne moviĝis. Havliĉek vere povis esti kontenta pri la takto de la piratoj. Ili eĉ ne moviĝis. La kaptitoj fortiregis Marlow-on, kiu eĉ tiam piedbatadis furioze la svenintan kapitanon. La blankhara, sunbrunigita homo venis malrapide al ili, li rigardis John-on poste la svenintan Havliĉek-on kaj diris kapjesante:

            - Ĝi estis bona laboro. Verŝu akvon sur tiun ulaĉon. – Poste li turnis sin al la kaptitoj. – Reiru en vian kajuton!

            - Kion vi volas fari al ni?! – demandis Marlow.

            - Vi vidos tion. Kaj parolu pli mallaŭte. Ĉu vi komprenas?

            - Ĉu vi pensas, ke mi timas vin?! – diris John sovaĝe. La blankhara homo kun subita movo, ŝajne malforte ekbatis lin je la mentono. Transkapiĝinte, li dorsenfalis tiel, kiel forĵetita promenbastono. Sed li ne konis timon! Li sentis, ke la lupo eksplodis el li. Li kuris al sia kontraŭulo kun mallevita kapo. Sed post la dua bato li restis kuŝanta sur la planko. La blankhara homo ne moviĝis de sur sia loko.

            - Kondutu trankvile – li diris apenaŭ aŭdeble.

            Tamen pro tiu mallaŭta voĉo frostotremo trakuris la dorson de la kaptitoj.

            Akompaninte ilin al la kajuto, troviĝanta sub la interferdeko, oni ŝlosis la pordon kaj starigis gardiston antaŭ ĝin. Burton kaj Larry flegis la svenintan John-on. Mary subite paŝis tien kaj viŝis la fluetantan sangon el lia buŝangulo. Eĉ ŝi karesis la frunton de la knabo. Larry mallevis siajn okulojn. Li admiris John-on. Estis nekomprenebla tiu subita batalemo. Tamen li estis iomete kolera pri li, ĉar nun jam li konjektis, ke la bato, kiun li ricevis, okazis pro miskompreno, sed por la vireca konduto, absolvita fare de John, li mem subaĉetis Havliĉek-on. Do, lia propra mono estis akvo por la muelilo de Marlow. Sed John nenion sciis pri ĉio ĉi, kaj ĝi tute ne klarigis tiun vere heroan, elstaran kuraĝon, kiel John batis la pseŭdopiraton duonmorta, defendante Mary-on, kaj li draŝigis sin duonmorta fare de tiu timiga, blankhara homo. Hm… tamen estas ia problemo ĉi tie. Ĉar Havliĉek dungis suspektindan kompanion…

            John baldaŭ rekonsciiĝis. La kaptitoj kaŭraĉis malgaje sur la planko, la personaro de la iama jaĥto, respektante la disciplinon, sidis iom pli malproksime de la sinjoroj. Sinjorino Long kaj Mary provis gardi sian trankvilon, sed tio sukcesis malfacile.

            - Kion ili volas de ni? – demandis la maljuna Burton.

            - Elaĉetmonon – respondis Long. – Kial ili batus nin? Dank’ al Dio ni ne estas malriĉaj, ni pagos, kaj la afero estos aranĝita tiel.

            - Pardonon, gesinjoroj – interrompis Harrington, la stiristo –, mi opinias, ke ni estas en vere malagrabla situacio. Mi vidis inter ili malaltan, dikan homon, kiu nomiĝas Higgins. Oni ĉie serĉas lin ĉe la ĉinaj marbordoj, ĉar li estas fifama – kanajlo.

            - Sed ili ja volas nenion alian, ol monon?  - diris Larry timiĝinte je tiu respondo, kiu ne estis tiel stulta, kiel Havliĉek, kaj li konjektis, ke estas problemo.

            - Nu… – respondis la striristo malcerte, interrigrdinte kun la matrisoj kaj la kuiristo – mi opinias… ke atinginte nordokcidenten… de la kurso… ili tenos en kaptiteco ĉi tie maksimume sinjoron Burton, la pli aĝan, aŭ sinjoron Long… Ĝi jam estas kutimo ĉe ili. La manskribo de unu homo sufiĉas por ĉantaĝi ankaŭ la apertenulojn de la aliaj.

            - Ni povas diri tion sincere! – interrompis la kuiristo. Ili lasos neniun vivanta, nek tiun, kies proksimulo pagos. Ili tuj mortigos precipe nin, kaj la junsinjorojn, se ni devojiĝos el tiu ĉi kurso, kie ilin minacas la danĝero, ke ŝipo veturos renkonte.

            Ili eksilentis timiĝinte. John, kiu sentis tiel, kredanta la sciencojn, ke la atavismo perfekte rompas vojon al si tra lia edukiteco, farita el papermaĉaĵo, li konstatis konsterniĝinte, ke li tute ne timas, plie li sentas triumfon kaj malestimas la morton. Li sentis, ke lia deveno predestinacias lin al rolo de gvidanto, kaj al urĝaj faroj.

            - Kiom loge daŭros, ĝis ni devojiĝos de la zono? – li demandis.

            - Se ne ŝanĝiĝos la direkto de la vento, dudek kvar horojn – diris la stiristo.

            - Ĉiuokaze ni provos batali kontraŭ ili. Ĉu vi volas obei min? – demandis John.

            - Sed kiel vi imagas tion?… – ĝemetis Larry.

            - Kiel ajn! Se ĝi ne sukcesos alimaniere, ni mortos kiel viroj, kaj ni ne lasos simple masakri nin – li respondis kategorie. – Kiu ne volas agi same, kiel mi, tiu restu.

            Mary rigardis lin kun mirantaj okuloj. John subite altkreskis antaŭ ŝi. Kiel unuaranga homo li estas! Se oni vangofrapas lin en klubo, li foriras senvorte, kaj ĉi tie, kie temas pri vivo aŭ morto, li estas ĝisosta viro. La okuloj de John kaj la knabino renkontiĝis por momento, sed li rigardis alidirekten timiĝinte. Nun, kiam li konscias pri tio, ke la vasta, sovaĝa maro estas lia elemento, ke la murdista sango de la Nigra Kapitano cirkulas en sia ĉiu fibro, nun jam li povas fari nur unu aferon: teni ĉiun malproksime de si, kiu estas kara por li.

            - Mi ĉirkaŭrigardis sur la ferdeko ekzakte – li diris al la kaptitoj, kiuj ĉirkaŭstaris lin, kiel sian gvidanton. – Nur la stiristo staras en la pruo de la ŝipo. Se ni likvidos la stiriston kaj okupos tiun parton, kiu estas super la interferdeko, ni direktos la ŝipon, tiel do ni renkontos akvoveturilon pli-malpli poste sur tiu ĉi itinero, kaj dum tiu tempo ni defendos nian pozicion. Kiu havas pafarmilon? – La piratoj timis la kaptitojn nek tiom, ke ili tute ne traserĉis tiujn. La stiristo, la du matrosoj, la pli aĝa Burton havis po unu revolveron Browning kaj kelkajn kartoĉojn, ĝi signifis proksimume sesdek pafojn. – Burton transdonu al mi vian revolveron! Nun mi provos elgrimpi tra la ventuma fenestro kaj proksimiĝi al nia kajuto el la direkto de la ŝtuparo. Mi esperas, ĉar estas mallumo, kaj la gardisto pensos ĉe la pordo, ke iu lia kunulo venos. Kiam mi sendanĝerigos lin, ni suprenkuros al la pruo, kaj se hazarde tamen estus tie iu krom la stiristo, ni mortpafos tiun senhezite. Ĉu vi komprenas? – li diris ĉion ĉi flustrante, sed tre kategorie. – Ni ne havas tempon por longe paroli. Se mi ne revenus post dudek minutoj, oni mortigis min!

            …Unue li elŝovis sian kapon tra la fenestro kaj rigardis supren. La balustrado de la interferdeko estis super li. Li ne vidis homon. Nun li staris sur la mallarĝan kornicon de la fenestro de la balanciĝanta ŝipo. Li ne vertiĝis. La vento preskaŭ detiris liajn ĉifoniĝintajn ĉemizon kaj jakon de sur li, kaj por momento ekbrilis la libere pendanta medaliono surloke de la ŝiriĝinta ĉemizo. Li sentis sin forta, kiel li staris tie, fronte al la sibleganta vento en la nokto. Eble, se li ne estus lerninta tiom pri la atavismo kaj pri la transherediĝo, tiam la sugestio ne estus farinta tiel grandan miraklon, kiel li identiĝis kun la posteulo de pirat-generacio.

            Li atingis facile super sia kapo la randon de la ferdeko kaj suprentiris sin senbrue, kun lerteco de kato… Tiu parto de la interferdeko estis tute senhoma. Li ŝteliris al la pruo, alteniĝinte al la muro de la kajutoj, kaj li havis nur tiom da tempo, ke li povis kaŝiĝi malantaŭ ĉambreto. Iu matroso venis tien kun fasko da ŝnurego. Tiu preteriris lin… John grimpis plu surventre. Li atingis la malsuprenirejon de la ŝtuparo. Li konstante observis sin kaj konstatis, ke li sentas nek la plej malgrandan ekscitiĝon. Ĝi ja estas la vera ĝojo por la surmaraj murdistoj: la danĝero kaj la batalo! La stiristo nun deturnis sin kaj rigardis etan lumon de kelkaj malproksimaj ŝipoj… Li utiligis tiun sekundon, ke rapide rektiĝinte, li iru malsupren sur la helica ŝtuparo. La returniĝinta stiristo ankoraŭ vidis malaperi la homfiguron, rapidantan malsupren, sed li tute ne pensis, ke tiu povas esti alia homo, ol iu lia kunulo. Li rapidis malsupren… Sur la malluma koridoro pirato gardis la kaptitojn, li kaŭris kun krucitaj kruroj kaj cigaredis. Ekvidinte la proksimiĝanton, li ekstaris kaj rapidis al la ŝtuparo…

            - Alo! Ĉu vi estas tiu, Bill? Diru al la kapitano…

            La trunko de la pirato, staranta ĉe la malsupra parto de la ŝtuparo nun estis proksimume en la alto de la piedoj de la malsuprenrapidanta John. Marlow rekonis la avantaĝon de sia pozicio kaj piedbatis la vizaĝon de la gardisto tutforte, kiu falis malproksimen, kiel ĉifono kaj sterniĝis senmove. La kaptitoj aŭdis tium pumbruon kaj interrigardis pale. Larry preĝis mallaŭte. La ŝlosilo turniĝis en la seruro, kaj John staris en la malfermita pordo. Sed kiu estus ekkoninta lin el la altrangaj rondoj de San-Francisko? Ia stranga, febra lumo brilis en liaj okuloj, kvazaŭ li estus unu kapon pli alta, kiel li staris ĉe la sojlo en ĉifona vestaĵo, malpure, en la mano kun revolvero. Li flustris raŭke:

            - Sekvu min silente, unu post la alia! La virinoj restu malantaŭe!

            Li atentis sin natkotite, kiel li ŝteliras supren kun senbruaj, rapidaj paŝoj sur la ŝtuparo. Kaj vere, kiel grandioza estis tiu fenomeno, ke ankaŭ fiksa ideo povas fari miraklon, se iu kredas ĝin kun fanatika konvinkiĝo. Li diris dorsen:

            - Nia stiristo venu malantaŭ mi! Se mi forigos la piraton, tuj staru al la direktilrado, kaj ŝanĝu la veturdirekton de la ŝipo! La aliaj defendu la stirejon, kaj tuj pafu, se kiu ajn aperus en ties proksimo!

            Li paŝis sur la ferdekon kaj rapidis al la stiristo. Tiu rekonis la fremdulon nur tiam, kiam li staris antaŭ li. Li apenaŭ povis malfermi sian buŝon, sed antaŭ ol li povintus ekparoli, la pugno de John trafis lin sub la mentono, poste kaptinte lian trunkon, la junulo kun tordo ĵetis lin en la maron tra la balustrado. La dika Higgins ekkregis ie en la proksimo:

            - Kio okazis, Joe? – Kaj li jam venis sur la ŝtuparo, kiu kondukis de la malsupra interferdeko al la stirejo. La kuiristo per pompa pafo trafis la maljunan murdiston ĝuste je la mezo de lia frunto, kiu refalis, ruliĝante sur la ŝtupoj. John iris al la disdivida balustrado kaj kriis malsupren:

            - Ni havas sesdek kuglojn! Kiu proksimiĝos, ni mortigos tiun! Kapitulacu, kaj ni indulgos vin ĉiujn! Se ne, tiam vi estos mortigitaj per elektroekzekuta seĝo!

            Li repaŝis denove. Li ordonis trankvile. Li sendis la virinojn malantaŭ la ŝirman muron de la stirejo kaj difinis la postenojn. Tre malproksime aperis denove la lampo de ŝipo.

            La piratoj staris silente en la interferdeko. Proksimume ili estis tridekope. La Nigra Kapitano estis tiel trankvila, kvazaŭ li ne konscius pri la ŝanĝo. La homo, sendita malsupren, kunportis Bill-on, eĉ nun senkonscian. Ankaŭ Higgins kuŝis tie, mortinta.

            - Kaj certe ankaŭ la stiriston mortigis la diablo – diris la kapitano. – Ŝajnas, li grimpis tra la aeruma fenestro, kaj reirinte sur la helica ŝtuparo, li surprizis Bill-on kaj liberigis siajn kunulojn. Li estas furioza homo, tio certas. Ili tenas la suprenirejon sub fajro, kaj se ni kuratakos ilin de antaŭe, apenaŭ restos iu vivanta el ni. – Li ĉirkaŭrigardis. – Nun mi foriros. Atendu ĉi tie! Okazu kio ajn, nur tiam formoviĝu, se mi pafos dufoje unu post la alia.

            En tiu mometno kuglo frapiĝis inter ilin, kaj iu pirato, preminte sian manon surventren, falis.

            - Dum vi decidos, iru malantaŭen, ĉar ni pafmortigos vin amase! – aŭdiĝis la voĉo de John. Post la sekva pafo, kiu maltrafis, la piratoj tiriĝis en la poŭpon. La kapitano diris al ili, ke ili atendu duonhoron. La hela punkto, proksimiĝanta el la lontano instigis ilin agi.

            La blankhara homo paŝis tra la balustrado, kaj preninte la randon de la ferdeko, li pendis sur la flanko de la ŝipo. Nun, kvazaŭ li grimpus sur ferkablo, li antaŭeniĝis sur la flanko de la ŝipo, tirante sin alterne per ambaŭ manoj. Terura forto estis bezonata al tio. Li grimpis tiel, ĝis li atingis la pruon. Li alvenis. Li suprentiris sin iomete. Li elprenis sian revolveron. Unu paŝon de li, disde la aliaj, staris John, apogiĝinte al la balustrado. La kapitano suprentiris sin centimetron post centimetro. Li staris ĉe la ekstera rando de la balustrado, poste li kaptis la gorĝon de Marlow per unu premo kaj direktis sian revolveron al ties flanko.

            - Se vi eligos eĉ unu vorteton, vi mortos! – li flustris.

            Ĉio ĉi okazis dum sekundoj, kaj la homoj rimarkis nenion, starantaj en la mallumo iom malproksime. John ne moviĝis.

            - Nun mi ĉesos premi vian kolon – flustris la pirato –, tuj ĵetu vian revolveron en la maron! Mi estas la Nigra Kapitano….

            John ekspiris. Sed li ne povis ekmoviĝi. Sia patro staris apud li… Sia patro mortigos li tuj!… La revolvero falis el lia mano inerte… Aŭdiĝis malproksima plaŭdo. Nun avertu viajn kunulojn, ke estas sensence lukti, ili kapitulacu! Starante malantaŭ vi, mi mortigos la tutan societon per kvin pafoj, unuavice vin, se vi ekpepos!

            La malvarma vento forblovis la senpovecon el la kapo de John. Li reflustris trankvile al sia atakanto: - Se vi estas vere la Nigra Kapitano, tiam vi mortigos neniun, precipe ne min! Mi estas via filo! Jen pendas ĉirkaŭ mia kolo la medaliono de mia kompatinda patrino kun ŝia foto!

            La medaliono estis klare videbla sur la nuda brusto de John. La premo de la revolvertubo ne mildiĝis sur lia flanko, kaj la neŝancelebla homo, kiu tenis ĝin, flustis trankvile en lian orelon:

            - Malfermu tiun medalionon! Sed atentu bone viajn manojn!

            La medaliono estis malfermita. La voĉo flustris denove: –  Se vi havas alumeton aŭ aŭtomatan fajrilon, ekfumu cigaredon, kaj dume prilumu la bildon! Tre atentu viajn manojn!

            La alumeto ekflagris, kaj la Nigra Kapitano ekvidis por sekundo la bildojn de la tri jara Tomaso kaj tiun de la kompatinda virino. La vizaĝon, kiun de tiam li vidis en ĉiu horo antaŭ si.

            - Nun fermu la medalionon, iru al la aliaj, kaj dirantu al ili, ke mi savos vin ĉiujn, ili ne pafu, se mi venos!

            Li postrigardis la forirantan John-on. Ĝentlemano fariĝis el sia filo. Sed bona sango sin ne malkonfesas. Li vidis tion hodiaŭ.

            Kiel konsternige efikis la Nigran Kapitanon la renkontiĝo kun sia filo, kiun li vidis lastfoje, kiam tiu estis tri jara. Tion ne eblis analizi. La trosentemo certe estis malproksime de tiu kruda rabisto, sed kiun krom lia timiga forto kaj kuraĝo, ankaŭ lia elstara inteligenteco faris la gvidanto de la piratoj. Li maljuniĝis sur la maro, li ne povis esprimi siajn emocierupciojn. Li nur rigardis en tiun direkton, kien John forŝtelumis. Eble ekregis lin iom da kontenta sento, ke tiu homo, kiun li kredis sia filo, restis kurĝa kaj forta inter tiaj kompatindaj homoj.

            - Aŭskultu min! – diris John al siaj kunuloj. – Mi parolis kun la kapitano. Li staras tie. Neniu elprenu sian armilon, ĝis mi ne ordonos tion! – li kriis kategorie, kiam la aliaj volis etendi sian manon al la revolveroj. – Mi ne havas tempon klarigi tion! Mi interkonsentis kun li, ke okazos nenia malbono al ni! Li venos ĉi tien, kaj ĉiu kondutu trankvile kun li, ni ne devas timi lin. Malgraŭ tio, ke li estas la Nigra Kapitano!…

            Por momento haltis ilia spiro, aŭdinte la teruran nomon. Ili estas sur la ŝipo de la Nigra Kapitano!

            - Tiam estas kapute al ni! – ĝemetis la kuiristo.

            - Ni saviĝos sendifekte! Mi scias! – Kial, tion li ne rakontis al ili. Li diris super la balustrado: - Se vi volas, bonvolu veni ĉi tien! Ni fidas vian vorton. Kaj ankaŭ vi povas fidi nin!…

            La grandega, nigra ombro proksimiĝis kun malrapidaj paŝoj, kaj kiu havis armilon, tiu devis kolekti ĉiun sian forton por ne ektiri la ĉanon kun pasme kurbiĝanta fingro pro teruro.

            - Ŝipo veturas al ni de fore! – diris la kapitano kun sia kutima, malrapida parolmaniero. – Ni signalos, por ke ili surŝipigu vin. Diru tion, ke vi transvivis ŝiprompon, kaj la personaro de ŝipoFrisko savis vin! Mi opinias, ke vi ne perfidos nin…

            - Mi donas mian honorvorton pri tio en ĉies nomo – respondis John.

            La Nigra Kapitano rigardis lin longe. Lia mieno eĉ nun estis tiel senmove, kiel ĉiam. Li iris al la pruo. Mallonge li manipulis la ŝnuregojn, poste li malsupreniris sur la helica ŝtuparo, kunportis grandegan lampon, ekbruligis ĝin, li revenis denove kaj tiris, tiris ĝin supren, poste la flagon, kiu flagris kurte sur la supro de la ĉefmasto, prilumite. Neniu ekparolis. Poste li iris antaŭen al la malsuprenirejo kaj kriis en la mallumon kun tondra voĉo:

            - Hogs, venu ĉi tien, la aliaj restu sur sia loko! – En la unua momento aŭdiĝis la jubileo de la suspektata triumfo el la fono. La kapitano turnis sin al la kaptitoj: – Mi opinias, ke ĝi ne iros galte. Se okazos interbatado, pafu viajn kartoĉojn unu post la alia, ne prodigu superflue vian municion! Iu konstante gardu ĉe la suprenirejo de la ŝtuparo! Turnu la direktilradon kvar gradojn orienten! – Dume aperis Hogs, kaj nun li parolis al tiu: - Atentu min! Mi signalis al tiu ŝipo, kiu proksimiĝas tie. Ĝi alvenos post kvaronhoro ĉi tien. Ni transdonos la kaptitojn, kiuj promesis, ke ili ne perfidos nin. Ĝis la ŝipo alvenos ĉi tien, ĉiu restu tie, kie li estas! Mi ordonas tion! Diru ĝin ankaŭ al la aliaj!

ip地址已设置保密
2008/6/10 9:15:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
- Tio ne estos bona, kapitano! – respondis Hogs. – Mi ne fidas tiujn homojn! Mi ne volas morti en elektroekzekuta seĝo!

            - Mi ne demandis vin! Diru al ili, kion mi ordonis! Al kiu ne plaĉas ĝi, tiu povas alfronti min! Iru!

            La grandega lampo gricadis supre, kiel la vento skuis ĝin, kaj la malproksima, brila punkto pligrandiĝis. La kapitano enpoŝigis siajn manojn kaj haltis antaŭ John: – Vi estas ĝisosta viro. Kio estas via profesio?

            Li demandis ĝin tiel, kiel la superulo la soldaton.

            - Mi estas doktoro. Filozofo.

            La blankhara homo metis sian manon sur lian ŝultron por momento kaj rigardis iom malgaje en la vizaĝon de la knabo.

            - Mi ĝojas, ke via patro povas esti fiera pri vi. Ne timu! Vi ĉiuj saviĝos de tie ĉi. Tiu proksimiĝanta lumpunkto estas krozŝipo. Ĝi alvenos ĉi tien multe pli rapide, ol kiu ajn alia ŝipo.

            Li enpoŝigis siaj manojn denove kaj rigardis al la mallumo de la interferdeko, poste li diris mallaŭte dorsen: – la virinoj reiru malantaŭ la stirejon, mi pafos la unuan fojon! Atentu!

            - Alo, kapitano! – aŭdiĝis el la murmuranta grupo de sur la interferdeko. – Ni ne volas, ke oni trovu tiujn homojn sur nia ŝipo! Finu vian stultan planon, ĉar ni mortigos ankaŭ vin!

            - Tuj forportu vin el la interfedeko! – Nun knalis pafo fare de la piratoj. La kapitano elpoŝigis siajn manojn, ekbrilis po unu pistolo colt, 45 kaliberaj. Li paŝis iom flanken, uzante la kajuton de la stiristo, kiel ŝirmejon.- Ankoraŭfoje mi avertas vin… – tri-kvar kugloj frapiĝis en lia proksimo. – Ankaŭ tiel estas bone – li murmuris kaj pafis dekfoje unu post la alia. La kaptitoj akceptis lian konsilon, ili pafis nur po unu kuglo al la aperantaj ombroj. Larry ekkriis. Kuglo trafis lian brakon. La proksimiĝanta krozŝipo nun jam estis klare videbla.

            Ĉirkaŭ dek homoj mortis el la piratoj, la aliaj komencis kuratakon. Estis mirinda vidaĵo la maljuna pirato, kiel li kun teruraj pugnofrapoj, simple kaptis kelkiujn kaj ĵetis tiujn inter la aliajn, kiel ia reviviĝinta, venĝema dio el la mitologio, tute ne formoviĝinte de sia loko, li rebatis la sturmon. John batalis apud li kun ferstango, kiu kuŝis sur la planko, kaj ankaŭ la du matrosoj rapidis helpi al ili. Sur la krozŝipo oni jam ekatentis pri la pafoj, la militŝipo venis per plena vaporo, kaj estis klare aŭdeble, ke oni blovsignalis alarmon. Tio signifis la finon de la batalo. La piratoj nun jam retiriĝis. Ili perdis la ludon. La ŝtuparo, la triono de la interferdeko estis plena de sangaj, senvivaj aŭ rulbaraktantaj homoj. Iu matroso kuŝis kun lezita kapo, kaj la kuiristo flegis lin. John estis plena de kontuzoj, sed mirinde li ne vundiĝis grave. La sango fluis sur la frunto de la Nigra Kapitano, kaj li eksidis sur faskon da ŝnurego, preminte sian manon surkoksen.

            - Kio okazis? – demandis John.

            - Nun jam… nenio… – li levis sian manon.

            Malbela piko trafis lian flankon. John rigardis lin konsternite. La bruna vizaĝo blankiĝis, kaj mano ekpremis lian manon, sur kiu jam estis sentebla la humida malvarmo de la morto. La batalŝipo post akra turniĝo alvenis apud ilia ŝipo, kaj armitaj matrosoj transsaltadis. Sed John ne okupiĝis pri tio. Li genuiĝis apud la maljunan matroson, ĉar li vidis, ke ties lipoj moviĝas, kaj li ŝatus diri ion. La malvarma mano kroĉiĝis al lia manplato tiel strikte, ke ĝi preskaŭ rompiĝis. Marlow kliniĝis tute proksimen al la vizaĝo de la Nigra Kapitano. Li aŭdis nur tion:

            - Adiaŭ… filo… mia…

            …La avino helpis ne nur sian nepon, sed ŝi plibeligis la malgajan finon de la kompatinda vivo de kulpa homo. Li mortis, kredante tion, ke sia filo prenas lian manon. Kaj kiel mi jam rimarkis en mia romano aliloke, se oni vere kredas ion, eble nek tio estas problemo, se ĝi ne estas vera. Ofte nur la kredo mem povas esti tre granda donaco.

 

 

 

John vertiĝas retrospektive

 

 

 

            Oni transportis la vunditojn kaj la arestitajn piratojn sur la krozŝipon, poste oni lokigis ankaŭ la ekskursantojn en la malsanulan ĉambron de la kirasŝipo. Ili preskaŭ lasis en la terpom-deponejo la kompatindan Havliĉek-on vindkatenitan, se ne venintus en la kapon de Larry, serĉigi lin. Larry tuj flankentiris lin kaj longe parolis kun li. Havliĉek okulvideble estis ekscitita kaj Larry insiste petis lin. Post la parolado Havliĉek povis efektivigi sian malnovan planon, ke fininte la aventurpelan vivon de la piratoj, li malfermos kafejon en San-Francisko, kio estas malpli romantika okupiĝo, sed kiel ni povis vidi, kelkfoje ĝi kaŭzas malpli multe da malkomforto.

            Por John estis malagrabla la multe da apreco, kiel la ĵurnaloj okupiĝis pri li laŭ la rakonto de siaj samkaptitoj, kaj li ne sciis, kion respondi al la ĵurnalistoj, kiuj atendis de li firman respondon je tiu demando, kiel li sukcesis mortigi ŝarkon sub la akvo per nura poŝotranĉilo?

            Marlow sentis tiel, ke pro la sekreto de sia terura deveno, li ne povas ligi al si knabinon, apartenantan al altranga familio. Malpli li povas fari tion, konsciante la malbonajn instinktojn, latentantajn en sia sango, kiuj foje povos liberiĝi kun elementa forto por puŝi lin en pereon kaj pekon. Li evitis Mary-on okulfrape. Ĝi estis des pli stranga, ĉar Mary kaptis ĉiun okazon por esti en lia proksimo. Tia okazo estis ankaŭ la vesperfesto de Fred Marlow, kiu revenis post du semajna ferio, nur tial, ke li kontrolu la fantastajn novaĵojn, disvastiĝintajn pri John. Ĉar la onklo estis konvinkiĝinta, ke oni intermiksis John-on kun iu. Ankaŭ li konstatis, ke la knabo tue ŝanĝiĝis. Li estis vireca, trankvila kaj aplomba. Sed iel enpensiĝema.

            - Admirinda bonŝanco – diris la maljuna Burton dum parolado, ĉirkaŭita de gastoj –, ke la Nigra Kapitano en la lasta momento venis helpi John-on.

            Poste li diris, ke la filo de la Nigra Kapitano estis ĝardenisto en la ministrejo, kaj li mortis antaŭ nelonge.

– Rakontinte la mirindan historion ankaŭ al mia patrino, mi transdonis la medalion al ŝi, sur kiu estas li kun sia tre junaĝe mortinta patrino. Ĉu ĝi estas ankoraŭ ĉe vi, patrino mia?

            John ekstaris. Li faris kelkajn demandojn al sia onklo, poste li iris sur la balkonon ŝanceliĝante. Li komprenis ĉion dum momento. Li rigardis longe la nokton. Li do tamen devenas el la mola, sciencula familio Marlow.

            Mano ektuŝis lian ŝultron:

            - Diru John, ĉu vi koleras min?

            Mary estis tiu.

            Li ekprenis la knabinon je ambaŭ ŝultroj kaj rigardis en ŝian vizaĝon. Subite li tre ĝojis, ke li tamen ne estas la filo de la Nigra Kapitano.

            - Mi ne koleras, Mary, sed mi amas vin.

            …La unua kiso ĝenerale kutimas esti tre longa ĉe junaj kaj amantaj homoj. Sed la averaĝa tempo de tiuj tri unuaj kisoj certe superis la landan rekordon.

            - Mi jam amas vin delonge – diris Mary. – Ĉu vi scias, kiam vi staris sur tiu mallarĝa kornico, mi ŝatintus ŝriki?

            John subite vidis sin stari sur la flanko de la balanciĝanta ŝipo, kaj li komencis vertiĝi, ankaŭ lia koro komenci bategi forte pro timo.

            Vane! Bona sango sin ne malkonfesas.

 

 

FINO

ip地址已设置保密
2008/6/10 9:15:40

 6   6   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.20313 秒, 4 次数据查询