dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La perdiĝinta krozŝipo

您是本帖的第 7276 个阅读者
树形 打印
标题:
La perdiĝinta krozŝipo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La perdiĝinta krozŝipo

Jenő Rejtő

 

 

La perdiĝinta krozŝipo

 

 

 

Tradukis: László Balázs

 

 

 

U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

Konflikto en drinkejo de Pireo.

La drinkejmastro savas la viskion,

sed li ne riparigas la fenestron.

 

 

 

1

 

 

 

Li estis la plej stranga junulo, kiun ili vidis. Kompare kun tio, ke la Krokodilo tenis lian kolon ĝuste en siaj manoj, li kondutis sufiĉe trankvile. Sed povas esti, ke li jam sufokiĝis, tial li toleris sian momentan malkomfortan staton tiel senmove kaj kun fermiѴaj okulojkolo, kiam lia kolo estis inter la grandegaj manoj de la Krokodilo. Vidalvide al la tablosociteto de la Ekzekutistoj (Krokodilo estis la kasisto de tiu sociteto) ŝajne indiferente, tamen kun iom da atendo staris la tri Konfesigantoj. Ili povas danki sian nomon al la malapero de du francaj militmaristoj. La du maristoj regule transportis la la objektojn, ŝtelitajn fare de tiu triopa kompanio sur la krozŝipo Marŝalo Joffre, mi devas nek mencii, ke sen la scio de iliaj superuloj, kaj foje ili simple fornavigis kun la kontraǔvaloro de la varoj. Ĉar ilia ŝipo ekveturis al la Hinda oceano por longa tempo. Post unu jaro ili revenis sensuspekte, fidante la homan forgesemon. Sed la tri kontrabandistoj ne pruviĝis distriĝemaj, tiel la facilaniman matrosoj malaperis senspure. Oni rakontis, ke la damaĝuloj anticipe persvadis la maristojn por diri la kaŝejon de la ŝtelita kontrabandaĵo. Ĉar la du matrosoj ne nur forportis, sed kunportis kontrabandaĵon. Oni asertas eĉ tion, ke iu matroso mortis dum la persvado. La alia fine konfesis, kaj la damaĝo de la tri kontrabandistoj kompensiĝis per multe da narkotaĵo, kaŝita en la fundo de boato. De tiam oni monas ilin „Konfesigantoj”.

            La tablosocieto, nomata „Ekzekutistoj” agis karitate rilate la senlaboraj maristoj, kiu estis nur tiom tute altruisma, ke la membroj de la societo formis la plimulton de la senlaboraj maristoj, bezonantaj monhelpon. La tablosocieto efektive estis mutuala asocio, en la strikta senco de la vorto, ke ili helpis al si mem, senkonsidere la celdirektajn rimedojn, tiuj estu ĉu handspiko ĉu tranĉilo.

            La situacio estis la jena: la tablosocieto de la Ekzekutistoj staris ĉe la enirejo de la drinkejo, ĉirkaǔ ilia kasisto, nomata Krokodilo, kie tenis en siaj manoj la kolon de homo, kun tiu intenco, ke la posedanton de la menciita kolo li mortigu per longdaǔra premo, kaǔzanta sufokiĝon. Vidalvide al ili, ŝajne indiferente, sed certagrade atendante staris la Konfesigantoj, gvidate de Rustulo, kiu cigaredis. La alia Konfesiganto nomiĝis „Sinjoro Ĉefkuracisto”, ĉar iun sian amikon, kiu ŝajnigis sin idioto dum disdivido de la rabaĵo, li batis tiel pacience dum horoj, ĝis la koncernulo post tri semajna hospitala felgado revenis sanmensa en la suburban societon, kaj por eviti la ripeton de la terapi, li plenumis la rajtajn pretendojn de Sinjoro Ĉefkuracisto. La tria Konfesiganto, kies honesta nomo estis Klabo, iom dekstre de la Ĉefkuracisto, gratis sian mentonon, sed nur tial, ke li palpserĉu sub sia mantelo la kvaroble volvitan dratŝnuron, sur kies fino estis granѤa ferpeco. Pri tiu speciala  batilo oni nomis lin Klabo.

            - He, Krokodilo! Kion vi volas de tiu knabo? Mi vidis tiel, ke li deziris sidi apud nian tablon – demandis Rustulo per dormema voĉo. La fingoroj de Krokodilo iom loziĝis ĉirkaǔ la kolo de la junulo, ĉar li ni ŝatis murdi dum konversacio.

            - Ni jam longe serĉas spionon, kiu denuncas ĉion. Kaj mi opinias, ke li estas tiu, kiun  mi ĵus strangolas.

- Vidu, Krokodilo, mi rekonas, ke ĝi estas ĉies estiminda privata afero, kiun strangoli kaj kiun ne. Sed tiu knabo volis sidi al nia tablo, kiam vi kaptis lian nukon. Unue li diru, kion oni eble mesaĝis al ni pere de li, kaj poste, se vi vere kredas tion, ke li estas spiono de la polico, mortigu lin en paco.

            - Ĉu vi scias, kion fari? Unu mi mortigos lin, poste parolu kun li.

            - Ĝi estas malbona ideo – intermetis Klabo. – Mi ne kredas, ke ni poovus akcepti tion.

            - Nek mi – diris la Ĉefkuracisto, kaj li elprenis proksimume kvardek centirmetran tranĉilon.

            - Ĉu vi volas kvereladi? – demandis iu Ekzekutisto ofendite.

            - Lasu la knabon trankvila – respondis Rustulo iom pli aplombe, sed pace, kaj li iris unu paŝon pli proksimen. La junulo timeme palpebrumis dekstren-maldekstren dum lia kolo estis inter la grandegaj manoj, sed li ne kuraĝis aǔ li ne povis ekparoli. Lia vizaĝo estis verda pro la teruro. Krokodilo, por fini la tutan aferon, subite altiregis sian viktimon kaj komencis skui lin. Dume li malproksimiĝis de siaj amikoj al la mezo de la drinkejo. En la mano de Rustulo, diablo scias de kie, aperis gumbastono, kaj tiu sama gumbastono en la sekva momento batis sur la nukon de Krokodilo, ke li, kiel batfaligita bruto falis kapantaǔe al la drinkejtablo, verŝajne kun rompiĝinta kolvertebro. La drinkejmastro tuj metis du boteloj da veraj skotaj viskioj sub siajn akselojn kaj forrapidis en la internan ĉambron. Tiu drinkaĵo estis tre multekosta. Sinjoro Ĉefkuracisto per unu tiro puŝegis malantaǔen la liberiĝintan knabon.

            Sekvis kelk-sekunda, peza paǔzo. Nur trankvilaj homoj ĉeestis la incidenton.

            Ili baris la vojon de la Konfesigatnoj. La Ekzekutistoj staris ĉe la enirejo. Tiuj estis kvinope, inter ili estis Harpunisto, kiu facile kurbigis la la duon-colan ferstangon. Krokodilo kuŝis senmova apud la drinkejtablo, oni ne sciis, ĉu li ankoraǔ vivas? La drinkejmastro denove aperis malantaǔ la verŝ-stablo, al kiu ekideis, ke estus domaĝe ankaǔ por la brando, ĉar nuntempe estas malfacile aĉeti ĝin, li do kunportis ankaǔ tiun en la ĉambron kaj ŝlosis la pordon.

            En la mano de Klabo aperis la dratŝnuro, sur kies fino estis la ferpeco. Rustulo sciis bone, ke ili alfrontas suprerforton, do, se eblas, ili devas fuĝi. La kvin membra grupo ekiris al ili minace, malrapide. Li haste flustris al la Ĉefkuracisto: „Vi, la lampon…” Kaj li ne atendis respondon, ĉar li sciis bone, ke ĉio estas komprenita, li kaptis tablon kaj ĵetis ĝin al la proksimiĝanta grupo. Tiuj dissaltis por momento, kaj la Ĉefkuracisto debatis la lampon per seĝo.

            Ankoraǔ ne mallumiĝis, kiam Rustulo maldekstramane kaptis seĝon kaj dekstramane la timiĝintan junulon. Unue li ĵetis la seĝon en la stratan montrofenestron, kiu disrompiĝis tintegante, tuj poste li ĵetis la knabon, kiu falis sur la straton sendifektre inter la diseriĝintaj vitropecoj, kaj ankaǔ li elsaltis sur la sama vojo. La mallarĝa ombro de la knabo serveme alpremiĝis al li.

            - Kuru, kiel vi povas! – kriis Rustulo kaj kuregis, dume li batfaligis iun per la gumbastono, ĝuste tiam, kiam tiu alpikis lin.

            Se ili estus fuĝintaj post siajn amikojn Klabo kaj Ĉefkuracisto, tiam certe estus kapute al ili, ĉar la tranĉiloj estus trafintaj ilian dorson. Ili laǔ la sola, ĝusta strategio ĵetis sin inter la Ekzekutistojn, kuregantajn renkonte al ili, kiuj subite dissaltadis pro la neatendita kunpuŝiĝo. Klabo tuj ĵetis sin tra la drinkejtablo, Sinjoro Ĉefkuracisto saltis sur ties supron kaj komencis sovaĝe bombadi la atakantojn per la boteloj. Iu kvin litra botelo rompiĝis kune kun la kapo de Harpunisto. Tiam la atakantoj iomete retiriĝis. La drinkejmastro – sub sia lito – nervoze ekfumis cigaredon, li provis taksi la domaĝon laǔ la tintado kaj decidis, ke li ne plu riparigos la fenestron al la strato.

            Utiligante la momentan paǔzon Klabo kaj la Ĉefkuracisto renversis la stablon, plenan de likvoroj por bari la vojon de la persekutantoj, poste ili per unu movo trarompis la pordon, kondukantan al la ĉambro de la drinkejmastro, de tie ili saltis sur la straton tra la fenestro. Ĉe la stratangulo ili ankoraǔ vidis Rustulon enturniĝi kun la knabo. Nigra objekto flugis post ilin, kelkajn milimetrojn preter ilia kapo, kaj ĝi falis sur la pavimon bruante. Poste ili kuregis. La irekton ili jam sciis, ĉar la tri homoj konsentis delonge, ke post serioza disopinio ili renkontiĝos en la kutima kafejo…

            La kafejo estis proksime al la seka doko, ĝia klientaro konsistis el la plej konataj individuoj de la ĉirkaǔaĵo, kaj bela ŝildo pendis sur la pordo kun neonaj literoj:

 

 

KAFEJO KAJ RESTORACIO

„Al la Kvar Mortintaj Ratoj”

LA SINJORA PUBLIKO DANCAS!

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:18:00
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

- Post la okazintaĵoj ni devas urĝe malaperi el Pireo – deklaris Rustulo, kiam ili ĉiuj sidis kune.

            La junulo timiĝinte rigardis la tri sovaĝaspektajn amikojn, en la kafejo kaj restoracio al la „Kvar Mortintaj Ratoj”, kie la sinjora publiko dancas. (Dining room, Man spricht deutsch.”)

            La plimulto de la dancanta, sinjora publiko konsistis el senlaboraj, cirkaj luktistoj kaj foiraj vendistoj, kiuj volis amuziĝi, krome el grupo da miksdevenaj virinoj (negreaj, malajaj, blankaj), apartenantaj al ilia societo. La virinoj havis tre dekoltitan kaj okulfrape mallongan kostumon, ili ĉiuj estis ebriegaj.

            - Ankaǔ mi samopinias, ke estus plej saĝe forvaporiĝi de ĉi tie – diris Sinjoro Ĉefkuracisto. – La Ekzekutistoj estas multaj. Mi tute ne scias, kial ni diskutas tiel arde pro tiu magrega knabo?

            - Mi sincere dankas… - balbutaĉis la junulo dankeme, eĉ nun per tremanta voĉo, sed Rustulo mansvingis bonvoleme:

            - Ba, lasu tion! Ni ne estas en danclernejo. Mi jam longe deziris bati forte tiun bruton. Cetere jam Pireo sufiĉis al mi. Ek do! Mi vojaĝu al la gaja Nord-Afrikol! Haliho! Ni vojaĝu al la pitroeska Port Said! Kaj vin ekde nun ni nomos Bubo, ĉar vi aspektas tiel, kvazaǔ vi ĵus estus fuĝinta el la kulto.

            Tiel la junulo difinitive nomiĝis „Bubo”. Jene okazis la baptado ĉi tie. Ne estas dece insulti la homon per tiu ĝena demando, ke li diru sian nomon. Prefere li ricevas novan nomon, kiun li povas simple forĵeti en alia haveno. Preskaǔ nenies veran nomon oni konas. Se iu bone pikadas, oni nomas lin „Tranĉilisto”, kiu havas malbelan haǔton, kompreneble li estos famekonata laǔ la nomo „Variolcikatrulo”. Larĝŝultran, diktrunkan apaĉon oni nomis Bubalo. Ĉar li mortis subite pro tranĉilpiko, oni neniel povis ekscii lian originalan nomon. Sur lia tombokruco estis skribite: nekonata. Post iom da tempo lia amatino tamen kolektis tiom da mono por aĉeti tomboŝtonon, kaj nun bela granit-plato troviĝas sur la tombo de la apaĉo kun la jena surskribo:

 

 

Ĉ I   T I E   R I P O Z A S

LA   B U B A L O

VIVIS ĉ. 40 JAROJN

 

 

            - Nun diru al ni, Bubo – demandis Klabo -, kial vi serĉis nin?

            - Ĉar oni diris… ke Rustulo… sinjoro Rustulo… deizertis el la legio.

            - Ĉu? – rimarkis Rustulo. Estas iom da vero en la afero. Sed Krokodilo kial riproĉetis vin?

            - Ĉar… mi serĉas mian fraton… kiu malaperis…

            - Ĝi, infano mia, kompreneble nervozigas la homojn ĉi tie – kapbalancis Rustulo. – Ĉar ĉi tie apenaǔ troveblas iu, kiu ne respondecus pri kelkaj malaperintaj sinjoroj. Tiaĵo okazas en la havenoj. Iu malaperas. Li estis ĉi tie, kaj fino. Maldecas interesiĝi, kien li malaperis? Kian profesion vi havas?

            - Mi estas seruristo…

            - Ne mensogu, infano mia – admonis lin Rustulo riproĉe. Li levis la malpurajn manetojn de la Bubo antaǔ siajn okulojn. – Ĉu vi volas diri tion al mi, ke vi faris iam fizikan laboron per tiuj manoj?

            La knabo silentis.

            - Nu vidu, fraĉjo – diris Rustulo -, ĉar vi mensogadas al ni, ni deturnas nian protektan manon de vi. Mi bedaǔras nur tion, ke ni deturnis ankaǔ tiun de Krokodilo. Dio benu vin…

            - Dankon… - diris la knabo, poste li ekstaris kaj forpromenaĉis. La tri amikoj sidis silente kelkajn sekundojn.

            - Hm… diris Klabo -, kompatinda figuro. Sed estas io en li, pro kio oni devas bedaǔri lin.

            - Laǔ mi – meditis Rustulo – oni mortigis iun proksimulon de la junulo ĉi-loke. Nun li iradas ĉi tie por trovi tiun homon. Eble li estas sinjorido. Iam ankaǔ mi estis tio. Kial vi ridaĉas?! Ĉu vi pensas, ke ĉiu homo venas en la mondon kun tranĉilo?

            - Kien ni iros de tie ĉi? – demandis Klabo.

            - Ĉu estus bone al Port Said?

            - Bonege – diris Rustulo indiferente kaj ekstaris. – Nu, ĝis revido. Aǔrore ni parolos kun la Granda Ĉefo, poste ni vojaĝos al Port Said. Haliho!

            Kaj li iris. Stranga figuro estis Rustulo. (Oni nomis lin Rustulo pro lia ruĝa hararo.) Ne tre kaj ne okulfrape, sed vere li estis ruĝharulo. Kaj iomete lentuga. Sed ĉio ĉi bone konvenis al li. Sur lia proporcia, svelta staturo ne estis vedebla, ke li estas la plej fifama batiĝanto en kelkaj tre gravaj havenoj. Li havis infanan vizaĝon kaj preskaǔ ĉiam rikanis.

            Li apenaǔ elpaŝis el la restoracio al la Kvar Mortintaj Ratoj (la sinjora publiko dancas), kiam vidalvide li ekvidis la maldikan knabon sub la gaslampo, flagretanta sub la enirejo de stratetaĉo. La Bubo faris malkuraĝab paŝon. Rustulo mansvingis grandanime:

            - Nu venu ĉi tien, stultulo.

            La knabo alrapidis kaj senvorte akompanis lin. Li ne sciis, kial, sed li sentis tre garandan trankvilon apud la lentuga, infanvizaĝa, gaja vagabondo.

            - Kion do vi volas, ĉu? – li demandis kuraĝige. – Mi volonte helpos al vi, se mi povas. Ĉu vi ne min atendis?

            - Jes vin… Sed mi ne volis paroli antaǔ la aliaj. Mi rakontos al vi ĉion sincere.

            - Nu do, komencu! Ĉu vi deziras cigaredi?

            - Dankon. – Li ekfumis. – Nun, se vi volas, mi rakontos ĉion al vi, sinjoro Rustulo. – Ili iris.

            - Ni lasu tiun delikatecon. Diru al mi tion: „Rustulo”.

            - Nu mi petas vin, Rustulo… li komencis malkuraĝe – mi sentas tiel, ke mi povas fidi vin. Mi devas fidi vin. Tiu homo, kiu malaperis kaj mi serĉas, li estas mia frato. Antaǔ du jaroj li estis kapitano de la ĉefstabo en la angal armeo. Dum jaroj li laboris pri inventaĵo, ĝi estis gravega teknika novigo. Mi opinias, ke ties esenco estis  elektra dissendilo, per kiu oni povas eksplidigi submarajn minojn el granda distanco. Mia frato parolis kun neniu pri tiu inventaĵo, nur lia asistanto sciis pri ĝi, kaj bedaǔrinde virino, kiun li amis, al kiu li blinde fidis. Ĝi kaǔzis lian pereon. Ĉar iun tagon, kiam mia frato finis sian laboron kaj volis raporti al la kompetentuloj, ke ili povas rigardi lian modelon, li informiĝis, ke similan inventaĵon prezentis iu lia oficir-kamarado. Mi ne scias la nomon de tiu oficiro. Ĉiu procedo estas tre sekreta rilate la militajn inventaĵojn. Mia frato kolektis siajn planojn por pruvi sian prioritaton. Sed mankis desegnoj el liaj planoj. Iu ŝtelis kelkajn gravajn dokumentojn. Certe tiu sama persono transdonis la kopiojn, faritajn de la ceteraj desegnoj al la alia oficiro. Tom, ĉar mia frato nomiĝas Tom Leven, nun jam scias, ke la farinto povas esti nur sia fianĉino, nur ŝi, Helena Aldington povis libere eniri en lian domon, ŝi restadis dum horoj en la loĝejo, kiam mia frato forestis. Li tuj rapidis al Helena. Okazis ekscitplena sceno inter ili. Tom verŝajne postulis du desegnojn de ŝi, kiuj malaperis antaǔ unu tago. La pordisto vidis, ke mia frato forrapidas nervoze, sen ĉapelo. Post duonhoro iu lakeo eniris al Helena Aldington. La virino jam estis mortinta, iu mortpikis ŝin per papertranĉilo. Oni trovis la ĉaplelon de Tom tie. La revolvero de mia frato kuŝis sur la skribotablo. Oni sciis, en kia animstato li alvenis al sia fianĉino, iu servisto aǔdis eĉ laǔtan kverelon, do estis sendube lia kulpeco. Oni estus tuj arestinta lin, se li estintus en sia loĝejo, sed li ne iris hejmen. Li sidis ĉe iu amiko malesperiĝinte, ĉe kapitano Finley. La vesperaj ĵurnaloj jam skribis pri la murdo, kaj tiu kapitano, kiu ne kredis la kulpecon de mia frato, helpis al li suriri militan aviadilon, ekflugontan al Grekio, sub pseǔdonomo. La milita tribunalo faris la procedon dum lia foresto, li estis degradita, forigita el la armeo, kaj mortkondamnita. Mia frato skibis leteron lastfoje el Pireo, pli ol unu kaj duon jarojn. En tiu letero li menciis, ke verŝajne li dungiĝos al la fremdula legio. Mia kompatinda patrino mortis pro la plago. Mi restis sola. Mi laboris ĉe ŝipad-entrepreno kiel oficisto.

            - Jen vidu, li ne estas seruristo - murmuris Rustulo.

            - Antaǔ du monatoj tre eleganta sinjoro venigis min al si. Li estas pensiita generalfeldmarŝalo, kaj mi scias tiel, ke li estas la direktoro de la plej granda fabriko de militmaterialoj. Li demandis, ĉu mia frato postlasis planojn hejme? Mi diris al li, ke ni ne trovis eĉ unu desegnon, li neniigis aǔ kunportis tiujn. La generalfeldmarŝalo diris tion, ke la inventaĵo, simila al tiu, kiun ankaǔ mia frato prezentis, ne sukcesis. La inventist-oficiro, kiu estas tre honesta homo, kiun mia frato akuzis maljuste, eraris en io. La demonstro do ne sukcesis, kaj oni vane provis perfektigi ĝin. La generalfeldmarŝalo diris tion, ke la inventaĵo estas tre grava. Kaj eblas, ke la teorio de mia frato estis bona. „Kvankam Tom Leven akuzis iun sian superulon maljuste, ĉar tiu hazarde faris similan inventaĵon, poste li mortigis sian amatinon, sed ĉio ĉi ne eksludas tion, ke vi helpu al ni efektivigi tiun tre gravan inventaĵon” – diris la generalfeldmarŝalo. – „Eblas, ke lia solvo estis la bona. Se Tomso Leven jam vendis ĝin al alia granda potenco, ankaǔ ni havas la intereson akiri la inventaĵon de li. Se li ne vendis ĝin, tiam estas eĉ pli grave, ke ni akiru ĝin la unua. Mi havas nenion komunan al lia krimafero. Sed por lia inventaĵo, se ĝi estas bona, mi proponas kvindek mil pudojn. Vi povas vidi el la grandeco de la sumo, ke ni atribuas tiel grandan signifon al tiu inventaĵo. Mi donas mian apartan honorvorton, kaj vi ricevos skriban promeson pri tio, ke kontraǔ Leven, dum li restados en Anglio pro la afero de la inventaĵo, oni suspendos la juĝproceduron. Se li prezentos la inventaĵon, kaj ĝi sukcesos, tiam ni aĉetos ĝin por kvindek mil pundoj, se ĝi ne sukceso, eĉ tiam li povos libere foriri eksterlanden. Mi ne faros demandojn al vi – diris la generalfeldmarŝalo -, sed mi pensas ebla, ke vi scias ion pri la restadejo de Tom Leven. Mi opinias, ke tiu fabela sumo estas instiga por serĉi vian faraton. Eble estus pli saĝe, se vi persone provus persvadi lin rekonstrui sian inventaĵon por ni, tiuokaze, se li jam neniigis siajn planojn. Mi scias, ke vi estas malriĉa, tial mi asignos kvincent pundojn al vi, se vi devos vojaĝi al Sud-Ameriko aǔ al Aǔstralio por trovi Tom Leven-on.”

            Rustulo silentis longe.

            - Ĝi neniel estas bone – li diris fine -, se iu mortigas sian amatinon. Li batu ŝin, kaj fino. Sed ĉiu inventisto estas tia. Ili tiuj pensas tion, ke la sama afero ne povas veni en alies kapon. Ĉu vi ricevis la dokumenton, kiu permesas al via frato liberan vojaĝon el kaj en Anglio, dum li agadas en la afero de la inventaĵo?

            - Jen ĝi estas – diris la Bubo kaj montris la oficialan paspermeson.

            - Hm… ĝi estas tute interesa…

            - Kara Rustulo… vi… ci estas mia lasta espero. Mi devas trovi mian fraton. Eble la kompatindulo suferas ie, kvankam li povus esti feliĉa kaj riĉa homo, se li transdonus sian inventaĵon al Anglio.

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:18:43
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
- Kiel vi pensis ĝuste pri mi?

            - Iu diris al mi, ke vi estis en la legio.

            - Jes, mi servis tie, infano mia. Mi apartenas al tiuj maloftaj homoj, kiu sukcesis dizerti de tie. Se via frato estas tie, vi povas trankvile revojaĝi al Londono. Ĉar nek mono, nek ruzaĵo, nek preĝo ne helpas forlasi la legion ĝis ne pasos la kvin jaroj. La homo ne konsistas el fero, kaj estas malfacile ĝisvivi la kvin jarojn.

            - Almenaǔ se mi povus ekscii certe… ĉu li efektive estas en la legio?…

            - Eble mi povas ekscii tion. Ni iru al la Faraono. Li scias tiaĵon.

            Ili ekiris al la Faraono. Oni ne scias, kial li nomiĝas Faraono. Li estis malpura, hoknaza, kalva homo. Li loĝis en lignobudo en la haveno, super kiu pendis franca blazono, kaj jen tio estis skribita sur tabulo:

 

 

OFFICE FRANÇAIS

RENSEIGNEMENTS

POUR VOYAGES.

 

 

            La surskribo proksimume signifis tion, ke la budo efektive estas franca vojaĝoficejo, kie oni servas per informoj. La meblaro de la „oficejo” konsistis el leda kanapo kaj el brand-botelo. En la ejo estis nur la Franono kaj kelk-miloj da muŝoj. La vizitantoj enpaŝis.

- Bonan tagon.

- La pordon! – kriegis la Franono.

-Silentu – respondis Rustulo riproĉe. – Temas pri tio, ke vi povas perlabori kvin drakmojn.

-Tio ne interesas min. Lastfoje mi diris al vi, ke mi ĉesis kontrabandi. Vi staras vidalvide kun franca ŝtatoficisto.

- Vi ne devas kontrabandi. Tiu junulo, kiun ne malrespektu pro lia magreco, li nun elvenis el la prizono, kie li pasigis du jarojn, ĉar li mortpikis fregatkapitanon, li ŝatus ekscii ion pri sia frato.

            La oficisto de la franca ŝtato rigardis la knabon kun iom pli multe da respekto, li eĉ leviĝis el sia kuŝanta pozicio:

- Ne prenu kiel ofendon – li tunis sin al la Bubo ĝentile -, mi ne havas kaǔzon dubi pri vi, sed du jara malliberigo ankoraǔ ne estas grantio, ke vi vere pagos la kvin drakmojn al mi.

- Mi antaǔe transdonos tiujn – diris la Bubo rapide kaj pagis.

- Pri kio temas? – demandis la Fraono kaj komencis piketis siajn denton per sia tranĉilpinto.

- Angla homo, nomata Tom Leven pasintjare dungiĝis al la franca legio. Mi ŝatus ekscii ion pri ĝi.

- Mi kontrolos tion en la arkivejo. – Li genuiĝis sur la plankon, poste liaj manoj kaj kapo malaperis sub la sofo. Tie estis la arkivejo. La Faraono iam servis kvin jarojn en la legio, kaj post la ekssoldatiĝo, oni proponis al li tiun postenon en la haveno Pireo. Se iu anonciĝis ĉe la franca ambasadejo, ke li deziras fariĝi legiano, oni diris al li, ke la francoj ne rajtas varbi sur la tereno de Grekio, sed se li volas, oni povas doni al li asignon, per kiu li povas vojaĝis en Ĝibuti-on al la legio, kaj franca ŝtatoficisto zorgos pri li ĝis la ekveturo de la vaporŝipo, kiu helpas la malriĉajn travojaĝantojn. Li estis la Fraono. Li foliumadis en sia libro.

- Tom Leven, Tom Leven… Trovite! – Kaj li montris. – Jen! „Tom Leven, tridek ses jara, ekveturis per la vaporŝipo Constanza al Ĝibutio, antaǔ du jaroj, la naǔan de februaro.”

 

 

 

3

 

 

 

La Bubo ne povis ekparoli. Rustulo reveme rigadis la plankon.

- Sed vidu, kian amikon vi havas, Rustulo, sen iu ajn krompago mi povas certe aserti ankoraǔ ion pri tiu Tom Leven por pli facile trovi lin, se li ŝtelis ion de vi. Li surŝipiĝis kun belgo, nomata Lacroix. Tiu Lacroix skribis al mi leteron post du monatoj, ke mi aranĝu ion ĉe lia amantino, ĉe kiu li lasis kelkajn siajn havaĵojn. Loacroix skribis en tiu letero, ke oni ekzercigis ilin ambaǔ dum tri semajnoj en Ĝibutio, kaj de tie li estis senditaj al Ranguno tiu homo do, kiu ŝtelis ion de vi, estas en Ranguno. Kaj nun lasu min dormi… Pordon! – li ankoraǔ postkriis la forirantojn.

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:19:04
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

Pluvas. Rustulo denove deturnas sian manon de la Bubo. Li vizitas la Grandan Ĉefon. Li batas lin. Poste ili fondas akcian societon, kaj Fred la Malpura estos la afergvida direktoro.

 

 

 

 

Jam krepuskiĝis. La pluvo faris kota la stratetaĉojn de la malbonodora haveno. Ili promenetis senvorte unu apud la alia.

-Vidu, Bubo – diris Rustulo fine -, estus plej saĝe, se vi irus hejmen. Se vi frato estas en Birmo, ĝi signifas tion, kvazaǔ li tute ne ekzistus en la mondo.

-Kiel… malproksime situas Birmo de ĉi tie?

-Ĉu vi pensas pri Birmo? Per rapida ŝipo la vojo daǔras kvar-kvin semajnojn. Envojaĝpermeso estas bezonata tien.

- Mi postiros mian fraton!

- Ĉu vi volas morti?

- Eble mi mortos pro tio. Mi nepre postiros lin.

- Mi ankoraǔ neniam vidis tian idioton! Mi difinitive deturnos mian manon de vi. Miaparte vi povas iri, kien vi volas! Vi trovos sufiĉe da ŝipoj en Pireo.

- Ĉu… vi pensas tion, ke oni ne permesos min surbordiĝi? – demandis Leven post paso de iom da tempo. – Ĉu sen envojaĝpermeso?…

            Rustulo unue ne respondis. Li riproĉegis la knabon en si. Fine li grumble diris al li:

- Ni vizitos la Grandan Ĉefon. Eble li povos helpi al vi en tiu ĉi afero. Vi ne interesas min. Vi povas veni kun mi, ĉar  ankaǔ mi iros ĝuste al li. Verŝajne ankaǔ la Ĉefkuracisto kaj Klabo turnos sin al li.

- Ĉu li estas hejme ĉi-tempe?

- La oficialaj horoj komenciĝas ĉe li je la tria nokte. Mi vidas tiel, ke li jam estas en sia ofico.

            Li montris al granda rubujo, en kiu sidis iu tiel, ke li apogis la duone malfermitan fermoplaton per sia kapo, tiel defendante sin kontraǔ la pluvo. Ĉe la dekstra flanko de la rubujo, ŝirmate de la fermoplato, en papersaketo brulis kandelo. La Granda Ĉefo havis nigran, larĝ-randan ĉapelon, longaj, grizaj bukloj pendis el sub ĝi, granda cikatro tiriĝis sur lia falta, sunbrunigita vizaĝo de lia tempio ĝis lia maldekstra buŝangulo. Li portis simplan dratkadran nazumon kaj rigardis dekstren-maldekstren kun dignoplena vizaĝo, kiel ia strigo. Lia oficejo estis tre praktika, ĉar kiam proksimiĝis nedezirata vizitanto, li simple klinis sian kapon, tiam la fermoplato de la lignokesto refalis, kaj ĝi tuj estingis la kandelon, kiel ia kadelestingilo. La maljuna sinjoro sidante sur ĝardena seĝo, li havis sufiĉe da loko en la lignokesto. Ŝajnis, ke li konis Rustulon longe, ĉar ekvidinte lin, li kapbalancis kaj kraĉis.

            La Granda Ĉefo estis tre grava persono en la haveno. Li komencis sian agadon kiel ricelisto, sed pere de genia ideo li sukcesis estigi bone prosperantan, modernan kaj enspezigan industribranĉon. La havenaj ŝtelistoj kaj rabmurdistoj, kiuj estis liaj konstantaj klientoj, laǔ malnovaj kutimoj, krom la kontanta mono, oro aǔ aliaj valoraĵoj neniigis ĉion post la krimfaro. Ili forĵetis la monujon, dokumentojn, fotojn, do la senvalorajn objektojn de la prirabita persono, kiuj povis malkaŝi la postsignojn antaǔ la polico. La Granda Ĉefo, tio jam okazis pli ol dudek jarojn, li diris al siaj klientoj, ke li aĉetos ĉiuspecajn dokumentojn, legitimilojn por konsiderinda sumo. Diversaj farintoj ĝojis pro tio. Sed la Granda ĉefo dum jaroj, kiu cetere nomiĝis Morbitzer kaj tiutempe naskiĝis en Ĉaslau, ekhavis nekredeble multe da dokumentoj. Se iu urĝe devis forlasi Pireon, kaj li bezonis pasporton,  vizon aǔ novan legitimilon, li povis viziti Morbitzer-on kun konfido. Okazis, ke iu aĉetis tian legitimilon por kvindek drakmoj, kiun li vendis al Morbitzer antaǔ du semajnoj por ok drakmoj.

- Bonan vesperon – salutis Rustulo lin.

- Ĝi ne gravas. Kion vi volas? – respondis al Granda Ĉefo.

- Tiu bubo ŝatus vojaĝi al Birmo. Ankaǔ mi forveturus ien.

- Tio jam urĝegas – jesis la maljunulo – ke ĉi tiu haveno liberiĝu de suspektinduloj. Al Birmo estas bezonata envojaĝpermeso. Ĝi plimultekostigos tion.

- Vidu, Ĉefo, ne fanfaronaĉu! Mi bezonas pasporton al Birmo kun vizo, se eblas kun ekloĝpermeso. Kiom ĝi kostas?

- Dependas de tio. Mi havas pasporton, envojaĝ- kaj ekloĝpermeson, freŝajn, unumonatajn dokumentojn, ties karmemora posedanto estis dana doktoro pri internaj malsanoj, universitata profesoro, kiu ricevis envojaĝpermeson kiel fama kuracisto de la dormomalsano. Mi havas dokumenton de angal petro-esploristo kun dumonata vizo, kun libera esplor-permeso, kun rekomenda letero de Deterding.

            Rustulo longe pensadis, poste nek li mem scii, kiel ĝi okazis, subite li demandis la Grandan Ĉefon:

- Kiom kostas la du legitimiloj? Ankaǔ mi vojaĝos! Diable! Iru for de ĉi tie… - li diris tion al la Bubo, kiu kaptis la brakon de Rustulo ambaǔmane pro ĝojo.

- La du legitimiloj kostas cent dudek drakmojn, sed ne volonte mi donas tiujn.

- Kvindek!

            Poste komenciĝis arda diskuto. Dume Rustulo kelkfoje batis la kapon de la Granda ĉefo al la fermoplato de la lignokesto. Fine ili interkonsentis pri okdek drakmoj, kiujn ricevos Morbitzer matene ĉe la enirejo de la vendohalo de la haveno kontraǔ la dokumentoj. Ankoraǔ dum la diskuto alvenis tri aliaj klientoj, Fred la Malpura en la societo de Sinjoro Ĉefkuracisto kaj Klabo. Fred la Malpura estis ĉirkaǔ sesdek jara, li havis longan barbon, kaj liaj nigra-randaj, aglokrifoj konstante fingrumadis tiun malpuran, kafokoloran, neprizorogitan barbon. Iam li estis fregatkapitano ĉe la angla militmaristaro, sed foje li faris kelkajn murdojn, kaj li devis eksiĝi. Nun jam multajn jarojn li kontrabandis municion al Ĉinio sur malnova vaporŝipeto kaj reveturante li liveris narkotaĵojn en Grekion.

- Jen vidu, la Rustulo!

- Alo, Fred la Malpura! Kion vi planas fari?

- Mi aǔdis, ke vi ekdisputis kun societo hodiaǔ vespere – diris Fred. – Mi interkonsentis kun la knaboj, ke ili veturos kun mi, liverante iom da kargo al Ŝanghajo. Nur unue ili devas ricevi maristan legitimilon ĉi tie de la Granda Ĉefo, ĉar mi ne faras malseriozan aferon. Ĉu ankaǔ vi venos?

- Mi havas alian aferon. Mi vojaĝos al Birmo por varti bebon.

- Kiu ne havas ion por fari, tiu ne baru la enirejon! – adminis ilin la Granda Ĉefo. Diru, Fred, se vi volas ion. Ĝi ne estas restoracio, sed oficejo.

- Ĉu vi vojaĝos al Birmo? – rimarkis Klabo mirante. – Vi tute ne diris tion al ni.

- Nek mi mem sciis tion. Atendu nur!… - kriis Rustulo subite. – Mi havas bonegan ideon! Aǔskultu min, Fred, kaj ankaǔ vi atentu min, ĉefo: ĉu vi volas ricevi kvin mil pundojn popersone?

- Dependas de tio, kiel? Aǔ, ĝi dependas nek de tio.

- Ni devas fondi akcian societon – daǔrigis la ruĝharulo.

- Tio eblas – diris Fred la Malpura aprobe kaj kapjesis kompreneme, kvazaǔ li ofte kutimus fondi akcian societon.

 

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:19:24
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

La fondantoj de la akcia societo iris al proksima drinkejon, kie Rustulo rakontis en kelkaj vortoj la historion de Tom Leven. Kvankam la Bubo protestis, sed lia protektanto decidis, ke li agados en la futuro laǔ sia prudento rilata la aferon de la juna Leven. Ili donis la paspermeson de Thomas Leven de mano al mano.

- Nun, sinjoroj – deklaris Rustulo antaǔ la ĝenerala kunveno -, se ni fodos akcian societon, kies celo estas liberigi Tom Leven-on el la garnizono de Birmo kaj veturigi lin en Londonon, ke li ricevos kvin mil pundojn por sia inventaĵo, el kiu kvindek procentoj koncernas la akcian societon pro ĝia bonega agado. Tiel ni havos kvin mil pundojn popoersone, se ni liberigos Leven-on.

- Kiel vi imagas tion? – demandis la Granda Ĉefo.

- Simple. Estas tri homoj. Fred la Malpura, la kapitano kaj la Granda Ĉefo. La kapitano havas ŝipon kaj saĝon. La tri homoj, la societo de la „Konfesigantoj” jam plurfoje pruvis, ke ili valoras iom. Krome la Bubo havas monon, kaj Morbitzer, la Granda Ĉefo, la prezidanto de la akcia societo, kiu estas la direktanto de ĉiu friponaĵo, li donus la pluan, bezonatan kapitalon. Fred la Malpura akiros la ŝipon kaj la personaron.

- Ĉu vi pensas tiel – meditis Fred la Malpura -, ke mi veturigu vin ĉiujn al Birmo, tie ni liberigos la legianon, kaj ni fuĝos en Anglion kun li? Sed, infano mia, mi estas kontrabandisto, kaj se mi ne liveros ŝakraĵon, kiel mi aĉetos oleon, karbon, brandon kaj ceteraĵojn?

- Prave! La Granda Ĉefo, kiu ne kunveturos, li ricevos la koncernatan kvin mil pudnojn tial, ĉar li donos monon financi nian entreprenon. Li devas doni ankoraǔ kvincent pundojn, tiam la akcia societo fondiĝos, kaj okaze de sukceso la dividendo estos kvin mil pundoj.

- Kio garantias min, ke tiu junulo diris la veron? – demandis la Granda ĉefo.

- La Bubo montris la skribaĵon de la generalo. Ĉiuj legis tion atenteme, ĝi estas sufiĉe da pruvaĵo – respondis Rustulo.

- Mi volonte konsentas – diris la Bubo -, ke vi ricevu dudek kvin mil pundojn el la mono de mia frato, se vi liberigos lin.

- Ĉu se via frato – interrompis Sinjoro Ĉefkuracisto – simple deklaros, kiam ni jam liberigis lin, ke li havas nenion komunan al tio, kion vi promesis?

- Mi ne timas tion – murmuris la kapitano -, liberigite li estos sur nia ŝipo, kaj tiel, mi opinias, ni povos facile persvadi lin pri ĉia konsento… Sed se la inventaĵo ne estas bona?

- Tiam – diris Rustulo sincere -, alte estimataj akciuloj, ni vane perdis tempon kaj monon. Fine ja, sen risko ne estas negoco.

- La afero plaĉas al mi – cerbumadis Fred la Malpura. – Estas inde riski ion por kvin mil pundoj. Sed mi devas liveri mian varon al Kolombo. Tie mi akiros ŝipon kaj personaron. Se estos mono.

- Mi konsentos, sed nur tiam, se mi rericevos la kvincent pundojn krom mia koncerna parto – diris la Granda Ĉefo. Ili komencis diskuti denove. Rustulo refoje batis la Grandan ĉefon, fine la akcia societo fondiĝis. Ili surpaperigis la kontrakton. La Granda ĉefo donis monon al Fred la Malpura por lui ŝiopon en Kolombo, sed por havi garantion, li ricevis la leteron de la generalo, sen kiu Leven ne rajtis paŝi sur anglan terenon. Ankaǔ la Bubo subskribis la dokumenton. Morbitzer kovris la vojaĝkostojn de la Ĉefkuracisto, Rustulo, la Bubo kaj Klabo ĝis Kolombo. Prezidanto: Morbitzer, afergvida direktoro: Fred la Malpura.

 

 

 

T R I A   Ĉ A P I T R O

 

La membroj de la akcia societo evitas la sensacion. Rustulo divenas sekreton. Fred la Malpura vizitas iun sian amikon, ĝi kaǔzas komplikaĵojn, sed oni ne mortbatas ilin.

Poste ili ŝtelas malpli grandan militŝipon.

 

 

1

 

 

 

Antaǔtagmeze pluvegis. La membroj de la akcia societo kunvenis por fari lastan priparolon. La Granda ĉefo transdonis al la Bubo permesilon pri petroesplorado, valida je la nomo Harry Leven, kaj li deziris bonan vojaĝon. Bedaǔrinde la legitimilo de Rustulo estis osoplato, kovrita per celofano, valida nekorekteble je la nomo de d-ro Verhagen, kaj ĝi rajtigis lin ekloĝi en Birmo, kiel la specialisto de dormomalsano. La Ĉefkuracisto kaj Klabo ricevis ordinaran maristan legitimilon, alinoman, ĉar ili estis forstrekitaj el ĉiu loglibro de la mondo pro malnovaj krimfaroj. La Ĉefkuracisto iam soldatservis, kiel ŝipmekanikisto, Klabo, kiel telegrafisto. Sed ĝi jam okazis tre longe.

- Nun aǔskultu min! – diris la Granda Ĉefo. – Ĉar mi financas la kompanion, mi rajtas kontribui al la elspezoj per naturaĵoj. Mi povas kalkuli la vojaĝkoston ĝis Kolombo pro kvar personoj, cent kvindek pundoj… tial nun mi donos al vi cent kvindek pundojn malpli, kaj vi ĉiuj kvar ricevos po unu ŝipbileton kun provizo ĝis Kolombo. Ĉar nokte malsaniĝis societo, konsistanta el kvar personoj, ĉe iu mia konato, kaj hazarde ili havis kvar ŝipbiletojn. Tiuj kompatindaj, malsanaj homoj jam ne ĝenos vin, almenaǔ mia konato diris tiel, kiu estas tre fidinda homo. Li vendis al mi kvar biletojn, validajn ĝuste al Kolombo, por la ŝipo Vulkania, kiu ekveturos tagmeze. Du biletoj estas unuaklasaj, kaj du triaklasaj por servistoj. Rustulo kaj la Bubo vojaĝos per la du unuaklasaj biletoj, Klabo kaj la Ĉefkuracisto per la triaklasaj.

- Ni akceptos vian proponon en valoro kvidek pundoj – diris Rustulo.

- Cent dudek – lamentis la Granda Ĉefo.

            Post mallonga piedbatado ili interkonsentis en naǔdek pundoj. Morbitzer transdonis la biletojn, la legitimilojn kaj kvarcent dek pundojn al Fred la Malpura, ke en Kolombo, kie li atendos ilin, li povu lui ŝipon.

- Alo! Sed ankaǔ vestaĵoj estas bezonataj al tio – diris Rustulo. – La Ĉefkuracisto kaj Klabo povas vojaĝi, kiel ili volas. Sed la Bubo kaj mi estos iom suspektindaj, se ni eksidos tiel tagmanĝi en la unuaklasa restoracio.

            Tre malfacile ili akiris du grandegajn valizojn, kaj la konatoj de la Granda Ĉefo provizis ilin per la necesaj vestaĵoj. Troviĝis inter tiuj smokingo kaj tola vestaĵo, eĉ stria, verda golf-kostumo en la vestaĵaro de Rustulo. Poste Fred la Malpura priparolis kun ili, ke li atendos la kvar homojn en Kolombo, ĉar li ekveruros pli frue kun la kontrabandistoj.

- En Kolombo estos ŝipo kaj personaro, poste ni ekveturos al Ranguno per plena vaporo. Adiaǔ…

 

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:19:44
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

La Vulkanio estis vera luksa vaporŝipo. La ventoliloj, zumis konstante, la grumo kredencis la glaciajn trinkaĵojn, iliaj nigraj kruroj fervore kuradis supren kaj malsupren sur la ŝtuparo, glasoj tintadis, kaj la koro de la ŝipo, la moderna motoro preskaǔ senbrue funkciis en gumsidejo. Inĝeniero Leven iom malfrue alvenis por vespermanĝi, ĉar longe daǔris, dum li surprenis sian smokingon. En la grandega manĝo-salono kun brilanta pargedo ĉiu estis kune, la virinoj en silka kostumo, kaj la sinjoroj en smokingo. D-ro Verhagen vekis iom da sensacio, ankaǔ kiu bezonis multe da tempo por alivesti sin, fine li apeis en stria, verda golf-kostumo. La ĝeneralan konsterniĝon li prenis kiel rekonon. Leven (petrolesploristo) pro surprizo faligis kafkuleteron sur sian pantalonon, kun ia blanka saǔco.

            Tiam enpaŝis en la ĉambron Earl of Sudessex, akompanate de angla kapitano. La princo, kiu flankbranĉe estis parenco de la angla dinastio, aspektis ne pli ol deknaǔ jarulo, kvankam efektive li jam havis pli ol dudek du jarojn. Li estis maldika, delikatvizaĝa junulo, kaj malgraǔ lia junaĝo li jam estas kolonelo en la kortega gvardio de lia reĝa moŝto. Al lia akompanantaro apartenis stab-kapitano Bradford. La kapitano aspektis ĉirkaǔ kvardek jarulo. Li estis malaltstatura, sed fortika viro kun saĝa vizaĝo. Li kondutis tiel al Earl of Sudessex, kvazaǔ li estus lia adjutanto. Lia ekscelenco persistis partopreni la komunajn manĝadojn. Neniu estus kredinta pri tiu delikata, knabineska sinjoro, ke li estas eminenta, ĝisosta soldato,  kiu lastfoje pace aranĝis certe okazontan militon sude en Kenjo, kiel la komisiito de la koloniafera ministro. Oni mensiis lin, kiel estontan koloniaferan ŝtatsekretarion, kaj spite al lia junaĝo li estis sufiĉe sperta, ĉar li pasigis siajn kvin soldatjarojn parte en afrikaj, parte en hindaj kolonioj. Earl of Sudessex kapbalancinte prezentis sin al la gastoj, kiuj ekstaris kvazaǔ je komandvorto.

- Li estas interesa homo – flustris doktoro Verhagen al sia amiko, al la inĝeniero de tergasoj. Poste li aldonis: - Ankaǔ la uniformo estas tiel okulfrapa, kiel la golfkostumo.

            La princo klopodis konversaĉii familiare kun la najbaroj, sed la etoso estis sufiĉe ĝenata. Bedaǔrinde ankaǔ doktoro Verhagen sidis en lia proksimo, kaj la princo, ĉar eble okulfrapis lin la golfkostumo, li alparolis ankaǔ Rustulon.

- Ĉu la unuan fojon vi vojaĝos al la tropiko, sinjoro?

- Ne, sinjoro – li respondis iom komfuzite. – Mi estas doktoro Verhagen, kaj la dormomalsano… la esplorado…

- Atendu nur! Doktoro Varhagen! Nu jes! Antaǔ du jaroj vi skribis interesan artikolon pri la dormomalsano de apud la rivero Kongo, al iu angala, kuracista fakrevuo.

- Ĉu tio okulfrapis al vi, sinjoro? – li balbutaĉis.

- Kompreneble. La dormomalsano estas serioza problemo por la kolonia armeo. Mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi. Tre interese vi mencias en iu via artikolo la socian kaj moralan kunligon de la latenta tempo rilate la krimfaron de la indiĝenoj.

- Jes… Ĝi do okazis tiel… Mi opinias, ke estus pli bone paroli pri ĝi alifoje kun via ekscelenco. Eble troviĝas tiuloj inter la gastoj, kiuj ne simpatias kun la dormomalsano.

            Li sukcesis elturniĝi. Lia konfuza konduto ne estis okulfrapa al la princo. Li alkutimiĝis, ke homoj, estimantaj reputacion, ne povas paroli kun li objektive.

            La trankvila rigardo de la kapitano rigide direktiĝis al Rustulo. Li estis pli suspektema. „Diablo forportu Morbitzer-on” – pensis Rustulo pro ĝenateco, kaj li estis feliĉa, kiam la vespermanĝo finiĝis.

            …Ili staris unu apud la alia ĉe la balustrado de la ferdeko. La Bubo estis tiel beleta en smokingo, kiel profesia dancisto. Li nur ne estus ĉiam malgaja. Rustulo estis klarvida pri tio, se li ne ŝatus tiun knabon, li eĉ ne pensis fondi la strangan akcian societon. Li neniam volis havi multe da mono. Li pensis pri tio, kiam li iris al sia kajuto. En la mezo de la ŝipo, senpere sub la komandponto, du kajutoj estus unu apud la alia: tiuj de la princo kaj la kapitano. La ondofrapado estis malpli sentebla sur tiu ĉi parto de la ferdeko, tiuj do estis la du plej bonaj apartamentoj. Lumo filtriĝis tra la fenestroj, kaj estis aǔdebla mallaǔta parolado.

            Rustulo ekhaltis subite kaj restis staranta paraliziĝinte.

            La voĉo de la princo estis bone kaj klare aǔdebla tra la fenestro:

- Ĉu vi estas certa pri tio, ke Tom Leven restadas en Birmo?

- Jes, mi estas certa, ekscelenco.

 

 

 

3

 

 

 

Tom Leven!

Duon nokton li ruliĝadis en la lito sendorme. Kia nekredebla ludo de la sorto? Kion volas tiuj du altrangaj soldatoj de Tom Leven? Li diris nenion al la Bubo. Kial maltrankviligi lin? Ĉiuokaze estus bone ekscii, kien ili vojaĝas, kaj kian rilaton ili havas al Tom Leven? La ŝipo ne veturos plu ol Kolombo. Kiel li povus subaǔskulti ilin? La du kajutoj staris meze de la ŝipo, tiuj ne kuntuŝiĝis kun aliaj kajutoj, kaj elektraj lampoj lumas ĉirkaǔe. La kapitano plej ofte estas sur la komandponto, kaj matroso konstante gardostaras antaǔ la kajuto de la granda sinjoro.

            Hm… Estas evidente, ke li tamen devas subaǔskulti ilin morgaǔ. Jes, ĝuste morgaǔ.

            Antaǔtagmeze, kvazaǔ li nur ĉirkaǔpromenus sur la ŝipo, li enrigardis la interferdekon laǔ sinjora kutimo. Ĉar li vidis, ke en iu angulo oni kartludas, li rapidis tien, kaj Sinjoro Ĉefkuracisto kaj Klabo vere sidis meze de homgrupo.

- Sinjoroj – ekparolis Rustulo -, ĉu hazarde troviĝas inter vi tajloro? Hieraǔ mia smokingo ŝiriĝis, mi volonte pagus la klopodon, se iu kudrus ĝin.

            Sinjoro Ĉefkuracisto leviĝis:

- Mi estas tajloro, mi volonte riparos vian smokingon, sed mi ne akceptos monon pro ĝi.

- Eble bonan cigaron. Venu en la kajuton n-ro kvin, amiko mia, se vi enuos la kartludadon.

- Mi povas veni ankaǔ nun.

- Ĉu okazis io? – li demandis Rustulon, kiam ili iris duope al la unuaklasaj kajutoj.

- Ankoraǔ, sed okazos io. Ĉu vi vidas tiun kajuton? Vespere matroso kutimas staradi antaǔ ĝi. Ankaǔ nun li estas tie. Vi forportos la smokingon, kaj vi suprenvenos dum la vespermanĝo. Hodiaǔ mi ne malsupreniros vespermanĝi. Mi staros ĉi tie sub la komandponto… Sed malantaǔ la ventumtubo tiel, ke oni ne vidu min. Vi iros al tiu matroso kun mia smokingo kaj demandos, kien vi portu ĝin, ĉar vi ne trovas la kajuton n-ro kvin. Se la matroso akompanos vin ĝis la turniĝejo, metu la somkingon en mian kajuton.

- Mi komprenas. Dume vi enŝteliĝos en la negarditan kajuton, kaj vi ŝtelos ĉiuspecajn objektojn.

- Mi eniros tien por subaǔskulti, vi, bruto.

- Bone, bone… Tamen, se vi kunportus ion, mi esperas, ke vi ne tromos min…

- Nun estas la plej grava afero: noktomeze tranĉu la elektran konduktilon.

            …Je la oka horo vespere, kiam ĉiu sidis ĉe la tabloj por vespermanĝi, escepte dorktoron Varhagen, la matroson, starigitan antaǔ la pordon de la kajuto de Earl, preskaǔ kaptis paroksismo de furiozo pro tiu ebria tajloro, kiu petis lin plorante kunkanti la ŝlagron „God Save the King” kaj montri la kajuton n-ro kvin. Dume li konstante falis al la kolo de la matroso kun la somokingo, fine li enuis tion, kaj kaptinte la kolumon de la Ĉefkuracisto, li trenis lin al la kajuto de doktoro Verhangen, poste li reiris al sia posteno spiregante. La ekscelenco kaj la kapitano ĵus suprenvenis el la restoracio…

            Rustulo ŝteliris en la banĉambron de la kapitano. Li kalkulis tiel, ke same, kiel la antaǔan tagon, ili trinkos nigran kafon aǔ likvoron ĉe Earl. Se li ne invitos la kapitanon, tiam okazos granda problemo. Li estis bonŝanca. La kapitano trinkis nigran kafon kun sia superulo. Rustulo elŝteliĝis el la banĉambro kaj premis sian orelon sur la maldikan vandon de la kajuto. Li bone aǔdis la plej mallaǔtan vorton. Ili ne paroladis pri Tom Leven.

            Tamen Rustulo ne bedaǔris, ke li subaǔskultis.

- Ĉu laǔ via opinio, tiu Kvang devenas el Ĉinio?

- Laǔ mi – respondis la kapitano – Kvang en neniu armeo soldatservis. Eble li estas ia ĉina bandaĉestro, kaj li nomumis sin mem generalo.

- Sed mi ne konsideras lin bandaĉestro. Unuavice ni intertraktos kun li. Se Kvang akceptos min reĝo, ankaǔ mi akceptos lin mia generalo. Tio certas, ke militiro ĉe la norda limo de Birmo kostus tre multe da mono kaj la vivon de multj homoj.

- Nek la francoj volas la militiron, sed eĉ koste de oferoj ĝi estus grava el tiu vidpunkto, ĉar oni kontrabandas la armilojn tra tiu tereno al Malantaǔa Hindio kaj al Birmo.

- Jes, jes… Estas esperige, se la anglaj kaj la francaj interesoj koincidas.

- Se ne sukcesus interkonsenti kun tiu Kvang, tiam la anglaj kaj la francaj taĉmentoj, koncentritaj el Malantaǔa Hindio kaj el Birmo, venkus la hordoj de la generalo.

- Mi nur en ekstrema okazo decidiĝus por tio. Unue okazu la „diplomatia tablo”. Per mono, per bela vorto, per rango eble ni povos influi tiun Kvang-on. Nur tiam mi dicidiĝus persvadi la francoj kaj kompreneble la anglojn por fari trupmovojn, se Kvang pruviĝus obstina – diris Earl.

- Ne forgesu via ekscelenco, ke oni intertraktadas kun generalo Kvang el aliaj landoj.

- Ĉu vi konas iun, kiu jam parolis kun tiu Kvang?

- Li estas saĝa homo. Li faras misteron el sia persono. Li bivakas en la ĝangalo kun ĉiuspecaj indiĝenoj. Kaj ĝis nun li parolis kun neniu. Tio certas, ke li estas plenpotenca sinjoro ĉe la limo,  kaj se li volas, li permesos la liveron de tiu grandega armil-transportaĵo, kiu alvenos tra Ĉinio.

- Antaǔ ol tiu transportaĵo alvenus, aǔ ni interkonsentos kun li, aǔ ni ekmilitos kun la francoj kontraǔ li. Sed mi persite fidas la diplomatian tablon. Tial mi ŝatus ekveturi el Kolombo kiel eble plej baldaǔ.

- La krozŝipo „Radzeer” venos por ni la dek kvaran de la monato, kiam ni alvenos al Kolombo, ĝi jam atendos nin.

            „Li babilaĉas pri enuaj aferoj” – pensis Rustulo. Kvankam eblas, ke li povos utiligi ĝin. Sed nun jam estus bone eliri el la kajuto de la kapitano. Estisi ĉirkaǔ noktomezo. Subite la lampoj mallumiĝis. Iu tranĉis la elektran konduktilon. Rustulo vidis la estingiĝantan lumon tra la fenestro. Li tuj elŝteliĝis el la kajuto.

 

 

 

4

 

 

 

Sekvan tagon antaǔtagmeze Rustulo rakontis ĉion al la Bubo. La juna Leven estis multe pli bone informita pri la altrangaj personoj.

- Mi memoras – li diris -, ke antaǔ nelonge la ĵurnaloj skribis pri la misio de Earl of Sudessex. Ekzistas disputata regiono en la norda parto de Birmo, kiu estos komuna angla-franca koncesia tereno sub la kontrolado de Earl of Sudessex.

- Kial ili menciis la nomon de Tom Leven?

- Nek mi scias tion – respondis la Bubo mediteme. – Multe da konfozaj aferoj povas esti ĉirkaǔ mia frato, kiujn mi ne konas. Mi sentas tiel, ke granda maljustaĵo okazis al li.

- Vidu… efektive li tamen murdis. Ankaǔ mi jam murdis homon, sed nur vidalvide, pro memdefendo. Ne koleru, sed kiu mortigis virinon…

- Rustulo… vi nun eble priridos min… sed mi… pensas, ke io enigma estas en tiu murdo, kiun mi ŝatus kompreni, antaǔ ol mi prijuĝus mian fraton. Kial li iris viziti sian amikon, post kiam li murdis. Kial li fuĝis nur tiam, kiam la ĵurnaloj jam publikis, ke li estas suspektata. Kial li lasis sian ĉapelon sur la okazejo de la murdo? Kial li eliris tra la ĉefeneirejo, kaj laǔ la aserto de la ĵurnaloj, li eĉ atendis iomete taksion kaj ekfumis cigaredon? Ĉio ĉi ŝajnas ridinda… Sed mia frato estas tre saĝa homo, kaj se li jam murdis, li ne faras tiom da misagoj.

- Hm… Jes, tiel ĝi ŝajnas iom stranga. Mi jam aǔdis tion, ke murdisto false donis sian honorvorton. Sed atendi taksion antaǔ la okazejo de la krimfaro kaj cigaredi… Sed kial li fuĝis, se li estas senkulpa?

- Ankaǔ vi estus fuĝinta en la sama situacio. Tiom da pruvaĵoj estis kontraǔ li, ke li estis nesavebla, malgraǔ tio, se li estas senkulpa.

- Nu, sed iu tamen mortigis la virinon?

- Ĉu vi volas aǔskulti analizon?

- Kion?… Ĉu ĝi estas tia, kiel la dormomalsano?

- La analizo estas diseriga esplorado de la konsisto de io, kion ne povas kompreni nur laǔ la detaloj. Iu tuj post la foririo de mia frato eniris al Helena Aldington. Li vidi la ĉapelon de Tom Leven tie, kaj li mortpikis la virinon, sciante, ke ĉiu supektos Tom-on. Kiel vi opinias pri tio?

- Laǔ mi, la analizo estas tia afero, kiun oni povas kapti anstataǔ la murdisto, sed ne eblas pendumi. Ankaǔ mi diras analizon: kiu havis la intereson suspektigi vian fraton, kaj mortigis la virinon? Eble tiu homo, kiu ŝtelis la inventaĵon de via frato pere de la virino.

- Brave! Ĝi estas tre bona analizo. Ĉiuokaze, se ni scius, kiu prezentis la saman inventaĵon, eble ni povus solvi la aferon pli facile. Se ne li mortigis Helena Aldington-on, eble iu, kiu havas ian rilaton kun li. Kiel vi opinias?

- Sufiĉe jam cerbumadi pri la analizo, prefere ni iru en la bufedon!

            …Estis vespero. Kelkaj blanke saltetantaj flugfiŝoj ĵetis sin supren el la olekoloraj ondoj de la Hinda oceano. La Suda Kruco klare brilegis inter la miriado da fajrerantaj steloj, kiel ia grandega Signo Laǔda sur la mantelo de la senfina ĉielo. Lontane multaj lampoj aperis ĉiam pli akre, fine grandega slogantabulo lumis klare en la malproksimo, superante la brilegon de la haveno.

 

TEO LIPTON’S

 

Ili alvenis en Kolombon.

 

 

 

5

 

 

 

Rustulo diris al la du aliaj Konfesigantoj, ke ili serĉu Fred la Malpuran. Li kaj la Bubo tuj luis rikison kaj veturigis sin al la Fort. Fort estas belega, grandega urboparto, kie vivas riĉaj turistoj kaj elegantaj sinjoroj. Kompreneble ili loĝis en la hotelo Grand Oriental. Vespera alvenis la du aliaj membroj de la akcia societo el sia esplorvojo. Ili estis tre deprimitaj.

- Kio estas al Fred la Malpura? – demandis Rustulo nervoze.

- Li vizitis iun sian amikon – respondis Kablo malgaje.

- Nu kaj?

- Kial nu kaj? Lia amiko havas drinkejon en la suburbo, kie cetere oni ludas ruleton kaj fumas opion. Fred alvenis jam matene, de tiam li ludas kaj drinkas. Mi pensas, ke li jam ne havas pli multe el nia mono, ol kvindek pundojn.

            La Bubo paliĝis.

- Ni provis venigi lin – daǔrigis Klabo.

- Kion li diris?

- Ke ni iru en la inferon.

- Konduku min tien – kriis Rustulo.

            Ili ekiris al la suburbo de Kolombo en la sufoke varma vespero. Baldaǔ ili preterpasis la argilbrikajn domojn de la indiĝenoj, nigraj virinaj kapoj rikanis al ili el la lumigitaj fenestroj, kaj sonis fajfanta muzikaĉo.

            Post unu horo ili povis ekvidis „sian kapitanon” en iu ludkazinaĉo de la kvartalo de la indiĝenoj. Li salutis siajn kamaradojn per kapmoveto kaj fiksirgardis la tablon kun intereso. La malaja krupiero turnis la ruleton, kaj kuris la ostoglobeto. Plata-fruntaj, koloraj vizaĝoj fiksrigardis antaǔen, brilantaj pro ŝvito. Gajnis la numero 34. Fred la Malpura denove enŝovis mezen multe da papermono. La tri Konfesigantoj kaj la Bubo konjektis, ke la kapitano ĝuste nun defraǔdas la monon por la elspezoj de la ekspedicio kaj de ilia provianto, sed kion fari? Fingrumante sian barbon, Fred rulumis tri samformajn, ĉinajn halplektaĵojn el sia kafbrunaj, grizaj haroj, poste li turniĝis ridetante:

- Kiel vi fartas?

            Sed iliaj amikoj atentis la ostoglobeton, kiu devintus halti ĉe la numero dudek,  por ke la sorto de la ekspedicio ne estu duba. En la matplanka ĉambreto ŝvebis sufoka, varmega malbonodoro, trampaj tamiloj, negroj kaj ĉinoj staris ĉirkaǔ la tablo premiĝinte unu al la aliaj, kaj la malaja krupiero kun nazumo rikanis konstante. El iom pli malproksima ejo sonis citro. La globeto haltis ĉe la numero dek. Fred la Malprua leviĝis de sur sia loko kun serena rideto, kaj li suprenigis sian pantalonon prenite ĝin je la rimenzono per unu tiro, poste li ekparolis jene:

- Pardono, sinjoro, sed mi opinias, ke ĉi tie oni trompas.

            En la sekva momento tranĉilklingo ekbirlis en lia mano, ĝi kuris sur la drapo de la tablo, kaj tuj videbliĝis gumtubeto, kiu komenciĝis sub la aparato, kaj ĝi finiĝis en la mano de la krupiero, tiel ebligante, ke li eligu la kurantan globeton el tiu truo per la pumpita aero, kiu signifis la plej grandan gajnon.

            La krupiero leviĝis rikanante, poste li eltiris sian revolveron, sed ĝi ankoraǔ ne estis duonvoje el lia poŝo, kiam Fred la Malpura ĵetis al lia kapo la argilpoton, metitan sub la lampon por kolekti la defalintajn moskitojn. La malajo falis surdorsen sangokovrite, dume li haste kolektis per sia alia mano la papermonojn, kiujn li ŝovis en sian ĉemizbrustumon. Ĉio ĉi okazis fulmrapide, kaj tuj poste eksplodis nepriskribebla perplekso. Iu saltis al la kapitano el dorsdirekto en la mano kun tranĉilo, tiun Sinjoro Ĉefkuracisto ĵetis trans la rulettablo per unu movo. Pafo knalis, en la mano de la ĉeestantoj aperis tranĉiloj, revolveroj. Fred la Malprua certe estus ŝirita je pecoj, se subite Rustulo ne estus tutkorpe streĉinta sin al la rulettablo, kiu renversiĝis kaj disigis la ĉirkaǔstarantojn. La danĝera dratŝnurego de Klabo frakasis la kapon de kolosa ĉino, kaj Sinoro Ĉefluracisto inspirita de ekideo, komencis pafadi blinde. Kelkaj homoj ŝrikadis.

            La Bubo paraliziĝinte kaǔriĝis ĉe la muro. Oni mortigos ilin! Poste lia rigardo falis sur Rustulon. Li rigardis lin kun timiĝinta miro.

            La ruĝhara junu staris kun disigitaj gamboj, lia gumbastono frapis dekstren-maldekstren, kaj kien li batis, karno ŝiriĝis, piedbatonta kruro rompiĝis je patelo, kvar fingroj de pikonta mano mueliĝis, paraliziĝintaj poreterne, se iu proksimiĝis al li, li denove ĵetis tiun al la aliaj, kaj fine, kiel ia furioza demono deŝiris la olelampon de sur la plafono, kaj li ĵetis ĝin komplete al la momente retiriĝintaj atakantoj. La vestaĵo de kelkaj homoj ekbrulis, kaj estingruliĝantaj ili hurlis. Ankaǔ la mato, la renversiĝinta tablo ekflamis, kaj fantomeske dancanta, flava lumo prilumis la interbatiĝantojn desube, deturniĝintajn de sia homa naturo. Sed konstante alvenis aliaj helpantoj tra la enirejo. Sinjoro Ĉefkuracisto en la mano kun disrompiĝinta seĝo terure bategis ĉirkaǔ si. Fred la Malpura kolektis monbiletojn el sub la plando de la luktantoj, ĝis iu batis lin je la nuko, tiam li salte leviĝis kaj ekiris al la elirejo. Kvazaǔ li estus disklinanta kanojn, tiel oni lasis vojon al li. Ĉar en trunk-alto li tenis du tranĉilojn en siaj manoj, kaj per trankvilaj, malrapidaj movoj li pikadis dekstren-maldekstren. Atinginte la malantaǔan pordon, li eklevis sian ĉapon kaj foriris. La ĉambro pleniĝis de fumo, la homoj iris ŝanceliĝante al la vitropordo de la drinkejo, kie neatendite Klabo malfermis la vojon, dank’ al okdek kilograma, negra, profesia batiĝanto, kiun li ĵetis tutkorpe al la pordo, ke li disrompis la vitron, kadron, kiel li falis en la drinkejon sangokovrita, kaj li restis kuŝanta. La Konfesigantoj retiriĝis ĝis la malantaǔa enirejo, ĵetante ĉiujn rubaĵojn ĉemanajn al la kontraǔuloj, kaj post nelonge ili estis ekstere en la nokto. La flamoj jam ekflagris el la argilbrika drinkejo, fajfado, kriegado, amaso de kuregantaj homoj estis videblaj ĉe la ĉefenirejo, kaj la kvar blankuloj komencis kuri.

- Haltu! – kriadis Rustulo. – Sankta Dio, la Bubo! Ni forgesis lin tie!

            Ili kuregis reen. Sed Rustulo antaǔis ĉiun. Li neniam en la vivo sentis tian timzorgon. Kompatinda, malforta knabo! Li sentis nur nun, kiom li ŝatis lin. Li kuregis tra la malantaǔa enirejo. Sufoka fumkolono frapis en lian vizaĝon. Li ligis naztukon antaǔ sian buŝon kaj penetris la fumon. Fajro ekflamis el la ruletejo. Kiel trovi la knabon? Li ne vidis pro la densa fumo, kaj ĉiupaŝe li stumblis pro senmovaj korpoj. Ili faris vere bonan laboron ĉi tie.

            Li sufokiĝadis kaj veriĝis. Fine li ekvidis Leven-on ĉe la brilo de ekflagranta flamo apud la muro. Li estis en sida pozicio, kiel li svene falis sur la plankon. Li ĵetis la knabon sur sian ŝultron, kiel ian sakon. Dume li sentis, ke li jam brulas, kaj lia haǔto krevadas pro la varmego. Li blinde palpadis ĉe la muro, flamanta trabo falis apud li, kaj la fajreroj bruletigis lin. Li sentis, ke li senkonsciigos… Poste li elvenis stumbletante tra iu aperturo kaj pene trenis sin plu…

            Li estis malantaǔ la domo, denove sub la stelplena ĉielo, je kelkpaŝa distanco de la landvojo, sur kiu ili kuregis antaǔ nelonge. Li enspiris profunde kaj metis la knabon sur la teron. Li ekvidis siajn tri amikojn sur la vojo, prilumita de la flamoj. Ili luktegis ĉe la muro de la vidalvida domo proksimume kun kvindek indiĝenoj. Dorsapogiĝinte al la muro, ili ankoraǔ sukcesis teni sin malproksime de la malamikoj, sed ŝajnis, ke dum momentoj la furioza popolo venkos ilin. Rustulo elprenis sian gumbastonon, li denove enspiris profunde, poste li ekiris al la interbatiĝantoj singarde por malfermi vojon, atakante ilin el dorsdirekto. Tiam alvenis la polica aǔtomobilo kun granda sierenado el la direkto de la urboparto Fort.

            Kaj la teatra ludo finiĝis.

            Ĉiu kuregis.

            Ĉar ĉi-regione vivis nek plendanto, nek procesanto, ĉiuj partoprenantoj de la okazaĵo, blankuloj kaj kolorhaǔtuloj, batfaligitoj kaj trompitoj, atakantoj kaj defendantoj apartenis al la vasta familio de la akuzitoj, bone kontataj laǔ kriminala kodo.

            Ankaǔ Rustulo rapide kaŝiĝis en la fosaĵo apud la landvojo kaj kurbdorse kuris, dume sufiĉe maltakte, kiel ian ĉareton li trenis la Bubon malantaǔ si, preninte lin ĉe la pojnoj.

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:20:18
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

6

 

 

 

…Post duonhoro li haltis sur bruligita kotonkampo. Li ĝemis laǔte kaj demetis sian ŝarĝon. Ĉar li trenis la Bubon sur la tero nur ĝis li malproksimiĝis de la polico, poste li jam kunportis lin.

            La knabo kuŝis senmove.

- Nu! – diris Rustulo kaj skuis lin. – Kial vi malsanetas, idioteto?

            Li kaǔriĝis apud lin sur la teron, kaj kelkfoje li frapetis lian vizaĝon, poste li malbutonumis la mantelon de la knabo por froti lian bruston ĉe la koro. Poste li tuj butonumis ĝin.

            La Bubo estis virino.

Cikadoj ĉirpis ĥore, kaj la langvoraj floroj de la bruliĝintaj kotonkampo iomete balancis sian kalikon en la delikata, vespera venteto, kiun la fluso kunportis. De sur la senmove brilanta firmamento malrapide ekmoviĝis stelo kaj tiris longan, blankan strion post sin subite sur la nigra fono de la ĉielo.

            Rustulo ekfajfis, poste li gratis sian kapon. Nu, ĝi estas bela idiotaĵo. Mi tre dankas. Tamens se li pensis pri tio, kion entreprenis tiu knabino, kaj kion ŝi plenumis, nur de tiam, kiam li prenis ŝin el la manoj de Krokodilo, li rigardis sur la Bubon kun sincera estimo. Kiom da virinoj ekzistas en la mondo, kiu farus la samon por sia frato.

            Li tuj decidis, ke li ne informos la knabinon pri tio, kion li eksciis. Ne estus oportune inicii siajn amikojn. La Bubo malfermis siajn okulojn. Ŝi laǔte ĝemis, poste side leviĝis.

- Ĉu vi fartas pli bone? – ekgrumblis Rustulo.

- Jes… Mi sentas tiel…

- Nu ek, ni iru!

            Ili ekiris silente unu apud la alia al la urbo.

 

 

 

7

 

 

 

- Vi estis fripono, vi restas tio, kaj vi ĉiam estos tio.

- Ni lasu tiu eternan personan atakon – respondis Fred la Malpura. – La mono perdiĝis kaj fino.

            Sinjoro Ĉefkuracisto surkraĉis lin.

- Estas neeble trakti kun nervozaj homoj – diris Fred kaj viŝis sian vizaĝon. – Kion vi volas? Mi ŝuldas al vi ekveturigi vin hodiaǔ vespere per bona ŝipo al Birmo, kaj reveturigi vin. Nun estas la kvina horo aǔrore, kaj vi rajtas diri malĝentilaĵojn, se la ŝipo ne estos je via dispono hodiaǔ vespere je la deka kaj duono.

- Kiel vi volas akiri monon sen mono?

- Mi ne ŝuldas vin, per klarigo nur per ŝipo, personaro kaj provizo. Estu de je la deka kaj duono vespere ĉe la suda parto de la insulo. Ĉe la digo Poin de Galle, ĉe la haveno de la fiŝistoj. Ĝi estas unu kaj duono da distanco de ĉi tie. Mi avertas vin, ke vi estu ĝustatempe tie, ĉar la ŝipo ekveturos akurate, kvazaǔ laǔhorare.

- Kia ŝipo ĝi estos? – demandis Rustulo.

- Nek mi scias tion – respondis Fred la Malpura -, ie mi akiros unu. Ĝis revido. – Kaj li iris. La aliaj postrigardis lin kun sincera estimo. Kiam li trankvile paŝadis, enpoŝiginte siajn manoj, kun balanciĝinta korpo super sia kurb-krura irmaniero, li mem estis la enkorpiĝinta memfido. Poste la societo disiĝis, kiam ili priparolis, kie ili renkontiĝos vespere. Klabo kaj Sinjoro Ĉefkuracisto vizitis malnovan amikon en la prizono, la Bubo reiris en la hotelon por ripozi ĝis vespero.

- Ĝis revido – li etendis sian manon al Rustulo. – Nun jam la duna fojon vi savis mian vivon, kaj mi tute ne scias…

- Ni lasu tiujn idiotaĵojn. Ne plu diru tiaĵojn, se vi volas, ke ni restu bonaj amikoj.

- Mi volas tion – respondis la Bubo fervore, kun sinceraj, grandaj, brilantaj okuloj, kaj Rustulo iom deturnis sian kapon, ĉar li embarasiĝis pro la rigardo de la knabino.

- Nun iru en la hotelon, vespere mi venos por vi. Ĝis revido. – Lasante la Bubon tie, li rapide foriris sen tio, ke li estus returninta sin. Kvankam returniĝinte li estus vidintea, ke sia amiko longe postrigardas lin.

 

 

 

8

 

 

 

Poste okazis tiaĵo al Rustulo, kio ne estis en lia familio cent jarojn retrospektive laǔ ascenda linio de antaǔuloj. Li vizitis bibliotekon. La urban bibliotekon de Kolombo!

            Li enprofundiĝis en legado de volumo da jarkolektoj de malnovaj londonaj ĵurnaloj. Li legis longe, dume liaj vestaĵo, ŝuoj, la ĵurnalo, la tablo, la planko eĉ lia maldekstra orelo estis cindrokovrita pro la multe da fumo de cigaredoj.

            Li legis la krimaferon de kapitano Tom Leven el ĉiu ĵurnalo. Iu ĵurnalo ekzemple priskribis la domon kun ĉiu flankenirejo. La alia menciis, ke Tom Leven suspektas Helena Aldington-on pri la ŝtelo de sia milita inventaĵo. Oni publikigis nur kelkajn liniojn pri tio, ĉar ĝi rilatis militistan aferon. Sed oni skribis pri la ĉapelo, kiun la kapitanon lasis tie, pri la nekropsia protokolo, en kiu oni konstatis, ke iu mortpikis ŝin brusten per pinta papertranĉilo, kuŝanta sur la skribotablo, kiu penetris en ŝian koron, kaǔzante tujan morton. Ankaǔ la revolvero de Tom Leven kuŝis sur la skribotablo. Poste sekvis la glorigo de la polico, kiel rapide, kiom da fotoj ili faris, kiel ili pridemandis la personaron. Ili trovis fingropremaĵojn sur la prenilo de la ponardo kaj serĉis ankaǔ la ŝoforon, kiun veturigis kapitanon Leven. La viktimo kuŝis apud la pordo vizaĝaltere, la farinto eltiris la kestojn de la skribotablo, evidente li serĉis ion. Rustulo memorigis ĉion bone.

            Poste li iris en la internacian drinkejon, mendis brandon kaj pensadis tri horojn.

            Baldaǔ la pordisto de la hotelo Grand Oriental raportis al stab-kaptano Bradford, ke sinjoro deziras paroli persone kun lia ekscelenco Earl of  Sudessex. Oni povis atingi Earl of Sudessex-on nur pere de la kapitano.

- Kiu estas tiu sinjoro?

- Doktoro Verhagen.

- Diru al li, ke lia ekscelenco ne povas akcepti lin, nur tiam, se li skribe petas aǔdiencon, indikante la motivon.

            Post duonhoro alvenis negra grumo kun kuverto, kiu estis adresita al la kapitano. Jen tio estis skribita en la letero:

            „D-ro Verhagen respektoplene petas aǔdiencon de lia ekscelenco, rilate la aferon de Tom Leven, per tio mi finas mian leteron kun alta estimato.

Datiĝis, hodiaǔ.”

- Akompanu tiun homon al mi – diris la kapitano.

            Baldaǔ alvenis Rustulo en sia verda golfkostumo, rezervita por solenaj okazaĵoj. La kapitano ne diris al li, ke li sidiĝu. Li senmove fiksrigardis sian vizitanton kun saĝaj, esploraj okuloj.

- Kion vi volas? – li ekparolis fine.

- Mi deziras paroli kun lia ekscelenco en la afero de Tom Leven.

- Ĉu vi pensas pri la soldato, mortkondamnita antaǔ du jaroj?

- Jes. Mi ekhavis surprizan ideon rilate tiun aferon.

- Mi ne komprenas, kian rilaton havus via ideo kaj lia ekscelenco al la afero?

- Mi scias tiel, ke la vojaĝo de lia ekscelenco certagrade kunligas kun tiu afero – li diris aplombe.

- De kie vi scias tion? – demandis tre severe.

- Mi petis la aǔdiencon ne laǔ la polica senco. De kie mi scias tion, ĝi estas mia privata afero.

- Atentu, sinjoro! Militaj aferoj tamen ne estas viaj privataj aferoj! Rakontu al mi, kion vi volas, kaj se mi trovos ĝin taǔga, mi interpretos tion al lia ekscelenco.

            La sango iom post iom leviĝis en la kapo de Rustulo.

- Se mia direndo ne interesas lian ekscelencon, mi rakontos tiujn al alia, supera instanco, menciante vian rifuzan konduton.

- Ĉu vi minacas min per reprezalio?! Ĉu vi kuraĝas agresema konduti ĉi tie?

- Bone. Mi tuj foriras.

- Vi volas blufi ĉi tie – diris Bradford – laǔ aǔdacaj informoj. Mi ne scias kial, sed tiu cirkonstanco sufiĉas rifuzi vin, kaj mi atentigas vin, ke vi povos facile bruligi viajn fingrojn, sinjoro, se vi okupiĝos pri tiu afero.

- Mi opinias, se mi pruvus, ke Tom Leven estis senkulpa, kaj samtempe mi malkovrus la veran krimulon, mi povus venigi Anglion pli proksimen por akiri la inventaĵon.

            La kapitano rigardis lin mallonge, kvazaǔ li hezitus, ĉu komenci interparolon pri la temo kun tiu fremdulo? Fine li diris:

- Anticipe vi plie okupiĝis pri la dormomalsano. Eble ni transiru al tiu temo. Dum la pasintaj tagoj mi ricevis kelkajn tripanosomozojn inter du kunpremitaj vitroj, ĉar mia pasio en mia privata vivo estas la mikroskopo. El ĉiu parto de l mondo mi petas sendi al mi infektajn sangogutojn inter vitirotabuletoj. Nu, mi vidis blankajn makuletojn ĉirkaǔ la tipanosomozoj. Ĉu vi povus klarigi al mi, kio ĝi estas?

- Mi venis en la afero de Tom Leven…

- Mi promesas al vi, ke mi plenumos ĉiun vian deziron, se vi diros al mi, kio estas la tripanosomozo – diris Bradford aplombe.

            Sekvis granda silento.

- La tripanosomozo, amiko mia, pri kiu vi aǔdis neniam – diris la kapitano -, estas la bacilo de la dormomalsono. Kies fama esploristo vi estas. Mi jam suspektis vin sur la ŝipo, sed mi volis eviti la abomenindan senmaskigon. Mi ne scias, al kies ŝtato aǔ agentejo vi apartenas, mi scias nur tion, ke vi ne estas kuracisto kaj Verhagen. Sed vi estas spiono. Eblas, ke vi volas monon de la princo, eblas, ke vi estas komisiita per la efektivigo de ia intrigo. Mia lasta vorto estas al vi: forportu vin, antaǔ ol zorgos pri via elpelo el la angla imperio poreterne.

- Sinjoro Kapitano – respondis Rustulo regante sin -, venos tia tempo, kiam vi pentos vian nunan konduton.

- Ĉu vi foriros, aǔ vi deziras alian trakt-manieron?

- Mi volas nur unu aferon – diris Rustulo starante ĉe la pordo -, renkonti vin iam en tiu loko, kiu ne estas sub angla direktado.

            Estas vere, ke poste li tre rapidis. Ankaǔ sur la strato li murmuris en si. Kiel orgojla homo estas tiu angla oficiro. Kiam ekregis lin la infana scivolemo, kaj li pensadis pri tio, kiel interesa afero estas tiu kun la vitrotabuletoj. Oni simple kunpremas tiujn forte, kaj ili konservas la sangoguteton aǔ la spiron pli bone, kio estas inter la du vitroj, ol la stan-skatolo la sardiniojn. Kaj oni metas ĝin sub la mikroskopon. Tiel oni transportas guton da sango tra kontinentoj, kaj ankaǔ la blankaj makuletoj restos sendifektaj. Bonege.

            En alia drinkejo li mendis viskion kaj skribis lingan, amikeman leteron al la angla ministero pri militaj aferoj.

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:20:44
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

9

 

 

 

En la fru-posttagmezaj horoj Earl of Sudessex kaj la kapitano, post impona militista parado ekveturis sur la krozŝipo „Radzeer”.

            Je la deka horo vepere la kvar samvojaĝanoj, Rustulo, Klabo, la Bubo kaj la Ĉefkuracisto malsupreniris sur la vojo, borderita per palmo-aleoj al Point de Galle. Gizaj nuboj kolektiĝis sur la ĉielo, estis malamika, netrapenetrebla, nigra nokto. Vera, antaǔtempesta, hinda depresio estis sentebla en la aero. En tiu haveno vivis nur kelkaj fiŝistoj, iliaj retoj sekiĝis tie, kaj ili eltiris siajn malplenajn boatojn sur la bordon. Malpli proksime videbliĝis vico de sporadaj lampoj, tie estis la kvaranteno de Kolombo. Ampleksa, izolita tereno, en kies haveno, etendiĝanta en la profundan maron stagnis kelkaj ŝipoj kun flava falago, ĉar dumvoje iu malsaniĝis je ĥolero aǔ psitakozo. Ĉiu devis pasigi ses semajnojn en la kvarantenaj domoj, konstruitaj en la suda parto de la insulo, kiuj veturis kun la malsanulo aǔ kun la malsanuloj. La sveltaj palmoj kliniĝadis susurante ĉirkaǔ la malamikaj, forlasitaj hospitalaj domoj pro la subite alvenanta, strida musono. Se Fred la Malpura kunlaboras kun iu sia kontrabandista kunulo, li trovis bonegan lokon por surŝipigi siajn amikojn. Post nelonge malgranda vaporŝipo proksimiĝis. Sed ili trompiĝis. Ĝi rapide fornavigis al Kolombo. Pasis la deka kaj duono, kie malfruas Fred? Sur la lontana horizonto ne videbliĝis lampo, nur proksimiĝanta, bela militŝipo. Nu, diablo forportu ĝin! Fred kaj liaj negocpartneroj ne ŝatis esti en la proksimo de militŝipoj. Kaj tiu bela kirasŝipo komencas manovradi ĝuste ĉi tie. Se Fred ekvidos ĝin demalproksime, li certe ne kuraĝos veni ĉi tien per sia vaporŝipo.

-Mi opinias, ke hodiaǔ ni ne ekveturos de tie ĉi – diris Klabo. – Se Fred ekvidos tiun kirasŝipon, li ne kuraĝos albordiĝi eĉ morgaǔ.

            Subite ili aǔdis plaǔojn en la mallumo, granda boato haltis ĉe la bordo, kaj Fred la Malpura saltis el ĝi.

- Nu, ek, ni iru – li diris rapide, flustrante -, enboatiĝu!

- Kie estas la ŝipo?- demandis la Ĉefkuracisto mirante.

- Ĉu eble vi ne vidas? Jen ĝi staras. Ĉu ĝi konvenos? Ĝi veturas per cent mejla rapideco po horoj. Ĝi havas karbon, oleon kaj poker-ludkartojn por unu jaro. Nur iru rapide, ĉar ne estas bone restadi ĉi tie kun ŝtelita militŝipo.

            Ili staris paraliziĝinte. En la mond-historio senekzempla okazaĵo konsternis ilin. Oni tamen ne rajtas simple ŝteli grandegan, belegan, modernan kirasŝipon. Tiu memkomprenebla , senpera simpleco faris la eventon eĉ pli timiga, kiel Fred la Malpura diris la aferon al ili, ne komprenante, kiel eblas miri pri tio, kvazaǔ li jam estintus multfoje punita pro ŝtelo de senmastraj ŝipoj.

- Homo! – kriis Rustulo. – Oni pendumos nin ĉiujn pro tio.

- Kiel bagatelema vi estas hodiaǔ! Kompreneble oni pendumos nin. Ĉu tamen oni ne donos Laǔd-Signon pro ŝtelo de militŝipo? Ĉu vi venos, aǔ vi restos, aǔ kion vi volas fari? Pasis jam la dekunu horo, kaj mi ne ŝatus ekveturi malfruiĝinte.

            Klabo rigardis la belegan krozŝipon emociiĝinte, poste li diris per tremanta voĉo pro miro kaj estimo: 

- Fred, vi estas grandioza…

            Post dudek minutoj la linia militŝipo „Balmoral”, iu el la plej modernaj ŝipoj de la orienta floto de lia reĝa moŝto, ekveturis per plena vaporo al Kalikato kun la membroj de la akcia societo.

 

 

 

K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

Kunligo inter malsana matroso kaj sana ideo. Ili provizas sin per cigaro kaj transvivas la katastrofon. Rustulo faras karieron.

 

 

 

1

 

 

 

Jes. Ĝi okazis. La evento ne estis publikita en la tuta mondo, ĉar la angla admiralitato kompreneble hontis tion. Vere ĝi okazis en nia epoko, eĉ nuntempe, ke kelkaj rezolutaj homoj, ĉar ili ne havis monon por vojaĵkosto, suriris krozŝipon, kiel frivola helpisto de la panisto, kiam li ŝtelas biciklon, kaj ili forveturis per ĝi. En la aǔroraj horoj amaso de telefrafoj kaj radiostacioj hurlis, ordonis, disponis, respodnis kaj demandis. De Londoni ĝis Singapuro kraketis la signoj, kaj destrojeroj kaj militŝipoj veturis kun fuzioza rapideco de sur ĉiu parto de la Hinda oceano por serĉi sian ŝtelitan ŝip-kamaradon.

            La unua esploro konstatis nur tion, ke survoje, inter suspektaj cirkonstancoj malsaniĝis iu matroso de la kirasŝipo „Balmoral”, veturanta de la indularo Suda Timoro al Kolombo, kaj la batalŝipo albordiĝis ĉe Point de Galle kun hisita flava flago, proksime al la kvaranteno, sed inter la buoj, troviĝantaj malproksime de la bordo. La kuracisto suriris la krozŝipon, ĉar laǔ li la morob-okazo estis supozeble ĥolero, li sendis la tutan personan personaron kun la kapitano en militistan observejon, kostruita sur altaĵo apud la kvaranteno. En la tropiko ne estas pli potenca sinjoro ol la epidemio. La plej malgranda ĉina ĵonko aǔ la plej granda, angla militŝipo same estas observata kaj kvarantenigita, nur la lasta (la ŝipo kaj ties personaro) estos speciale traktata. Malgranda patrolŝipo gardis la veturilojn, ankritajn sur la tereno de la kvaranteno, kiu krozis en ĉiu tia horo sur la maro, kontrolante la ŝipojn unu post la alia. La gardistoj pafas sen demando ĉi tie, se iu proksimiĝas ĉu de la bordo, ĉu el la direkto de la maro.

Nur tiu povas apreci la eksterordinaran severon de la kvaranteno, kiu jam estis en la tropiko, tiu scias, ke unu haǔsero aǔ lignokesto de sur suspektata la ŝipo, sur kiu estas unusola malsanulo, ĝi povas enporti la kontaĝon, kiun trans la ekvatoro nek la plej granda kolpodo de la moderna medicino povas malhelpi, ke ĝi disvastiĝu dum tagoj kaj mortigu dekmilojn da homoj dum semajnoj (sed jam okazis, ke ĝi mortigis centmilojn da homoj). La kvaranteno estas militista institucio, kaj ties milito kontraǔ la cent-specaj malsanoj de la tropiko estas senindulgaj, severaj, rigoraj, ne malobserveblaj.

            La grizaj nuboj kumulruliĝantaj sur la firmamento, la vento kaj la fulgonigra, hinda nokto ebligis, ke Fred la Malpura sukcesis ŝteli la korzŝipon, kiu staris sufiĉe malproksime sur la maro.

            Kiam posttagmeze la belega ŝipo ekplaĉis al li, kaj komencis inciti lin tiu penso, simila al fiksa ideo, li reiris en Kolombon, kie liaj kelkaj amikoj loĝis en neuzita poluakvo-kanalo de malnova ledfabriko. Inter ili estis tre dika, unuokula homo, kiu nomiĝis Petterson, iam li estis rodkapitano en iu haveno de Nederlando, sed oni maldungis lin pro lia drinkemo, de tiam li laboras, kiel sklavkomercisto en Kolombo, kun siaj du amikoj, kun „Bruliganto”, kiu en pli bonaj tempoj estis ŝipmekanikisto, kaj kun „Lammel la Ĝibulo”, kies vertebra kolumno rompiĝis dum interbatado, de tiam li havas ĝibon. Ili triope kargis sur narkotitajn indiĝenojn el la interno de la insulo kiel ŝarĝvaron sur certajn ŝipojn, kun kiuj ili kunlaboris negoce. La narkotigo okazis per guma bastono, kaj la indiĝeno, kiam li rekonsciiĝis, jam kuŝis ligite kun siaj kunuloj en amaso, kiel kokinoj sur la vendoplaco, sur iu „sklavoŝipo”. Ili estis transportitaj al iu insularo Markizioj aǔ Respubliko, situantaj sur eksterzonaj akvoj, kie kelkaj senkonsciencaj, privataj entreprenistoj ekspluatis guanon, aǔ elhakadis arbaron.

            Patterson, kiam li fordrinkis la kargon, li denove revenis loĝi kun siaj amikoj en la neuzitan kanalon de la ledfabriko. Fred la Malpura vizitis lin tie por gajni lin al sia plano, kaj peti lian urĝan helpon por varbi konvenajn matrosojn.

- He, Pat! – Fred salutis lin. – Mi bezonus dudek tute bonegajn maristojn, krome ankaǔ vi triope kunvojaĝu. Ĝi estas granda negoco.

-Akceptite! – diris Patterson per apenaǔ aǔdebla, raǔka voĉo pro brando. Ili longe interkonsiliĝis kun Fred la Malpura. Fred rakontis ĉion al Ratterson kaj al la du aliaj homoj. Li proponis al ili dumil kvincent pundojn al ili kaj al tiuj dudek homoj, kiujn li ankoraǔ bezonis. Tiujn dumil kvincent pundojn li translasis el sia tantiemo kaj promesis, ke ili ricevos ion ankaǔ el la koncerna parto de la aliaj, se la ekspedicio sukcesos. Patterson kaj liaj amikoj akceptis la proponon. Troviĝas ĉi tie sufiĉe da elprovitaj, malnovaj matrosoj inter la kontrabandistoj. Ili ĉiuj ĝoje entreprenas la „mokinciton”.

            Vespere la dudek homoj estis kune. De mekanikisto ĝis kuiristo estis reprezentita inter ili la kompleta personaro.

            La vento stridis, la nokto fariĝis ĉiam pli malluma, kaj dudek kvar tranvilaj, rezolutaj homoj ekveturis per velŝipo (eble mi ne devas diri, ke sen lampoj) sur la maro. Ili brajlis proksime al la karanteno kaj remis silente. Oni ne povis rimarki ilin eĉ per bona binoklo pro la forta ondofrapado, en la nokto, kovrita per la sufoka nebulo de malalte flugantaj vaporoj. Singarde remante, ili alvenis al la flanko de la kirasŝipo. Iu matroso suprengrimpis, kaj post dudek minutoj ili ĉiuj estis sur la ŝipo. La lasta homo anticipe likis la velboaton. La barko dronis dum minutoj.

            La „Bruliganto”tuj rapidis al la kaldronego en la mano kun manlampo. Estis inter ili mekanikisto, stiristo, alteriano, ĉiuspecaj faklaboristoj kun scio, konvena al la personaro de militŝipo. Post duonhoro, kiam la tempesto intensiĝis, minca fumkolono leviĝis el la kamentubo de ilia ŝipo.

            …Post la deka horo la ŝipo, kiel hiuzo, ŝteliranta el malantaǔ arbusto, komencis turni sian pruon al la ondofrapado. Ĝi estis la bona okazo. En la vaporsimile ondruliĝanta, densa, tepida nebulo, oni vidis nek propran manon, metitan antaǔ sian nazon.

            Tiel li navigis majstre, preskaǔ nerimarkite ĉiam pli malproksimen. La fumo fariĝis pli densa en la kamentubo, kaj fine ili turniĝis de la ekstremaĵo de la insulo per duonvaporo, ke oni jam ne povis vidi ilin el la karanteno, kaj ili veturis norden, al la fiŝista vilaĝeto de Point de Galle. Dume fervoraj homoj kuradis sur la ferdeko supren kaj malsupren por elprovi la sistemon, la maŝinojn kaj kupladon de la ŝipo. Kiam Fred la Malpura ordonis: „Ŝaltu la lampojn”, la krozŝipo estis lumigita dum du minutoj. Proksime al Kolombo lumigita krozŝipo ne estas malpli suspekta. Dume la vento stridis plu, kaj nuboj kolektiĝis, pro kiuj Fred la Malpura kaj liaj kunuloj tre ĝojis.

            Poste la membroj de la akcia societo surŝipiĝis, kaj „Balmoral” ekveturis per plena vaporo al nordo…

            La esploro konstatis, ke „Balmoral” noktomeze ankris antaǔ la haveno de la insulo Sabang, ili ordonis al la rodpiloto, ke en tiu nekutima tempo, oni tuj surŝipigu akvon, konservaĵojn en tre granda kvanto kaj tri lignokestojn da cigaro. Ĉar li ne volis plenumi la peton post noktomezo, „Balmoral” dirketis siajn kanonojn al la bordo (estis klare videbla, ke ili levas la ŝirmkirason), kaj la kapitano deklaris, se oni ne komencos surŝipigi la deziratajn aferojn malpli ol kvin minutoj, la angla korzŝipo ekpafados al Sabang.

            Poste la kargado okazis rapide.

            Ekveturinte el Saban, la ŝipo malaperis. Precize je la unua horo eksplodanta ciklono, kiu de la memoreblaj tempoj ne furiozis per tia elementa forto super la oceano, malebligis la persekuton. La tempesto ruinigis urbojn, la superakvego forglutis insulojn, kaj tre multaj ŝipoj sur la vasta maro, se tiuj ne povis ĝustatempe enhaveniĝi.

            Matene „Balmoral” malaperis. Eĉ velŝipo ne povis tragliti nerimarkite tra la reto de kroz- kaj militŝipoj, persekutantaj el ĉiu direkto, kiuj havis konstantan radiokontakton unu kun la alia. Restis eterna enigmo: kio okazis al „Balmoral”? Se ĝi ne forflugis, ĝi devas esti en iu haveno aǔ sur la maro. Kaj „Balmoral” troviĝis nenie. Admiraloj kaj rodkapitanoj, senrangaj soldatoj kaj generaloj staris antaǔ la miraklo nekompreneme. Aviadilsvarmoj dum tagoj observis ĉiun etan makulon de la oceano, ili precizigis la nomon, identecon de ĉiu militŝipo, ĉu tiuj estas sur la difinita loko. Fine oni konstatis tutcerte, ke „Balmoral” malaperis sur la oceano dum la pasintaj ses horoj. Kvankam nur aviadiloj povas fari tion dum ses horoj.

            La admiralitato devis akcepti tion, ke okazis la plej granda krimo kaj miraklo de la jarcento. Oni ŝtelis militŝipon, kaj ĝi neniam plu retroviĝis. Ne poŝhorloĝon, ne indiĝenan kanuon, ne surtuton el la vestaĵgardejo de kafejo, sed eksplicite komplete kirasitan krozŝipon kun kanonoj, municio, reflektoroj, kiraso kaj kuirejaj potoj, oni deankris, forportis kaj alproprigis ĝin. Maljunaj admiraloj eĉ post jaroj ruĝiĝis, kiam ili rememoris la historion de „Balmoral”.

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:21:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

La vento ĉesis, kaj kirliĝantaj, nigraj nuboj ŝajnis malaltaj, kvazaǔ la ĉielo estus la tegmento de teretaĝa domo. La varmego de la antaǔtempesta kalmo estis senmova kaj sufoka.

- Kio okazos nun? – demandis Rustulo. – Ĉar aǔrore oni mobilizos tutan kontinenton pro ni.

            Tio okazis jam post la venko de Sabang, survoje al Kalikato, ili do ĉiuj cigaris.

- Laǔ mi – respondis Fred la Malpura – ne pli ol unu horo komenciĝos bela spektakla revuo sur nia ŝatata maro kun pluvtorento kaj kun nordorienta vento. Ĝis tiam ni esperu, ke oni ne malkovros la malaperon de la ŝipo. Poste dum kelkaj horoj la persekutado ne estos ebla, kaj ni atingos Kalikaton. Tie ni kunportos de sur la ŝipo ĉion, kion eblas, poste ni jam devas nur ŝipveturi al Ranguno. Oni rehejmenigu la senmastran militŝipon, se ili tiom bezonas ĝin.

- Kiel ni atingos Rangunon? – demandis la Ĉefkuracisto.

- Kial?- demandis Patterson per raǔka voĉo pro la alkoholaĵo, el kies gorĝo kelkfoje eksplodis fajfa, astma flustrado. Ĵus li okupiĝis pri botelo da franca konjako, kiun li elportis el la kajuto de la kapitano. – Kial vi demandas tiajn idiotaĵojn? Ĉu en Kalikato ne troviĝas ŝipo? Tiu kirasŝipo facile faros la plej grandan parton de la vojo ĝis mateno. Precipe, se mi iros al la kaldronego, kaj piedbatante mi instigos la kompanion. Poste ni trovos ian velŝipon aǔ militŝipon, aǔ tiaĵon… Bruo de kurpaŝoj aǔdiĝis, kaj ĉiu homo laboris en la ĉiam pli forta ondofrapado. Ili estis same unuarangaj maristoj, kiel la malnova personaro de „Balmoral”.

            La Bubo kuŝis sur la lito en la kajuto de la kapitano. Li malbonfartis pro la tempestas maro. Fred la Malpura sur la komandponto direktis ĉion kun precizeco, konvena al iama fregatkapitano. La ŝipo tranĉis la maron per mirinda rapideco. Malproksime, tre malklare, inter la kriliĝantaj vaporoj aperis la dentumborderitaj bordoj de la Bengala Golfo. Nun la ĉielo kvazaǔ estus iom pli klara.

- He, Fred! Rerigardu, pro Dio!

            Fred turniԝis trankvile, ĉar li pensis tion, ke li ekvidos nur militŝipon, kiu sekvas ilin. Kion ĝi povus fari al ili. Se ĝi estas malgranda destrojero, tiam ili agos tiel, kvazaǔ ili kapitulacius, kaj se ĝi venos pli proksimen, ili ekpafos kaj dronigos ĝin, kaj fino. Kial oni faras tiel multe da buo por nenio?

            Sed kiam li returniĝis, ankaǔ li eksentis varmon.

            Sur la malproksima horizonto videbliĝis bela, hela breĉo, kie aperis ankaǔ kelkaj steloj, kaj tiu stranga, malregula fenestro prilumis per timiga, verda brilo la nigre kirliĝantan ĉielon. Ĉe la rando de la nuboj, direkte al la lumo, nigra, longa, balonforma, malhela  elstaraĵo pendis profunden de sur la ĉielo, ĝi proksimiĝis rapide, kaj ĝia vosteto da ekstremaĵo turniĝis spirale en tiu kurego…

            Rapida ektiro sur la levumilo: „Malakcelu! Duono da vaporo! Maldekstren!”

            Venas la ciklono!

            Flavaj, konsternitaj vizaĝoj kunrigardis en la enorma, senaera, streĉa, arda nokto. Tiuj malmolaj profiloj rerigardis kun stranga, perpleksa esprimo. Sed vane. La bulboforma nubo kun minca vosteto nun jam pendis ĝis la surfaco de la maro, kaj ĝi kuregis al ili, kuregis…

            Ili devas haltigi la krozŝipon, veturantan per plena rapideco. La fajron ili devas estingi kiel eble plej baldaǔ. Ili laboris pri tio. Se ĝi ne sukcesos, la ciklono kaptos la kuregantan ŝipon, la kaldronego eksplodigos ilin en la aeron, kiel ŝrapnelo. Ili jam ne povas atingi havenon… La bulboforma, kureganta nubo venis pli proksimen kaj pli malsupren, ĝi fariĝis longa turbo.

            Ili laboris kvazaǔ frenezuloj por malakceli la monstron, kiun ili vorigis per vapro. Koŝoj grincadis, ŝnuregoj streĉiĝis, duonnudaj homoj enpuŝis kaj eltiris metalĉarojn, plenajn de ardaĵo, ili malfermis valvojn, turnis levumilojn, kaj Rustulo, ĝismaleole en ole, batvundita de la tien-reen ĵetiĝanta ŝipo, provis forfluiigi la akvon… Kiom eblis, ili malpliigis la rapidecon.

            Poste sekvis tia ektondro, kiu tremigis la cerbon, la sufoke varma nebuo disiĝis la sen ĉiu transiro, kaj kvazaǔ unusola amaso de akvo, falegis el la ĉielo la nubaro, kun la netrapenetrebla kurteno de la pluvego. Tondro sekvis tondron. La turbo, pendanta ĝis la maro, atingis ilin, la giganta akvofunelo transiĝis sur „Balmoral”, levante la ŝipon alten, ke la buŝo de terura ondovalo malfermiĝis sub ili el flugperspektivo, en kiun ili falis, kiel malsupreniĝanta ŝtono, por ke la alia turniĝanta trombo denove levu ilin super la nubojn.

            Ĉirkaǔ la kaldronego okazis katastrofoj. La „Bruliganto” falis sur la hejtilon, lia kapo fraksiĝis, li grave brulvundiĝis kaj mortis. Ili tamen devis malpliigi la vaporpremon. Iu maristo rompis sian brakon, multaj homoj  brulvundiĝis, la ŝipo ĵetiĝadis tien-reen, kiel glaciero en la miks-botelo de la koktelisto, kaj ili tamen devis labori. Kiam la tempesto atingis sian kulminon, ili sukcesis minimumigi la plenan vaporon de „Balmoral”.

            La pordon, kondukantan al la ferdeko, ili ne povis malfermi pro la ventopremo. La akvo falis tiel torente, parte en formo de pluvego, parte kiel transiĝantaj ondegoj, ke ĉiu manovrado estis malebla. La frapiĝantaj, stidantaj akvomasoj, kirlitaj de la vento preskaǔ ĉiam kovris la ferdekon. La fulmoj senĉese zigzagis kun terura tondrado, kaj la strido de la uragono estis tia, kvazaǔ kvindek mil savaǔtoj kuregus kun sirenado preter la ŝipo.

            …Dum horoj ili ĵetiĝadis inter la fulmoj, frapantaj sur la ondomontojn, en la plej granda mallumo de la karbonigraj ciklon-nuboj. La kalkulo de Fred la Malpura, ke tiu bonefika tempesto retenos la persekutantojn, tro bone sukcesis.

            Je la tria horo aǔrore la lasta ciklo de la tempesto diboĉis super ili. „Balmoral” pruviĝis ne nur bonega, sed eĉ bonŝanca ŝipo. Ĉar ne ekzistas bona ŝipo kontraǔ ciklono, nur bonŝanca. Kvankam „Balmoral” estis akvokovrita kaj kelkloke iom difektita, sed ĝi saviĝis el la katastrofo sen granda problemo.

            …La steloj aperis sur la ĉielo, kaj malproksime laktokolora krepusko antaǔsignis la leviĝontan sunon de sur la alia hemisfero de la terglobo. Ili kolektis la vunditojn en la kajuto de la unua kaj la dua oficiro. Kelkaj homoj komencis ripari la ne tro gravajn difektojn de la ŝipo. Fred la Malpura aperis sur al komandponto kun grandega cigaro, unue li gratadis sian barbon, poste li enkriis la paroltubon: „Freŝan vaporon! Antaǔen! Idiotoj!” Rustulo rapidis al la Bubo, kiu pene leviĝis de sur la planko. Dum li dormis ŝvene, lia frunto batiĝis al io kaj vundiĝis.

- Kio okazis? – li demandis, dume Rustulo komencis bandaĝi lian frunton.

- La vetero iomete fariĝis aǔtuna – li respondis. – Laǔdire okazis tempesto. Ĉu vi ne estas malsata?

            La antaǔbrako de Rustulo forte sangis. Nun la Bubo komencis rapide, lerte bandaĝi lin. La vestaĵo de sia amiko estis denove ĉifona, lia korpo estis kovrita de batvundoj, fulgo kaj oleo.

- De kiam mi konatiĝis kun vi – diris la Bubo malgaje -, jam la trian fojon mi vidas vin en tiel terura stato. Estintus pli bone ne renkonti min.

- Oni neniam povas scii tion. Cetere, rigardu min post unu horo, kiam mi ordigos min. Ĉu vi volas, ke mi surprenu mian verdan golfkostumon?

            Sed antaǔ ol la Bubo povintus malkonsili lin pri tio, Klabo enŝovis sian kapon tra la pordo.

- Fine mi sukcesis trovi vin! Aǔskultu min, Rustulo: proksime al la insularo Andaman, sudoriente ŝipo petas helpon. Ĝi rapide dronas.

- Ni devas veturi tien rapide!

- Fred la Malpura diras tion, ke ni ne ĝenu ilin.

- Kiel?! – kriegis Rustulo. – Mi batos la vizaĝon de Fred la Malpuran per karboŝovelilo!

- Tio jam urĝegas – konsentis Klabo kaj sekvis sian amikon, kiu elkuris el la kajuto indigne:

- He, Fred! – li kriegis al la kapitano, kiu, ĉar estingiĝis lia cigaro, kaj li ne volis denove ekbruligi ĝin, li enŝovis la tuton en iun flankon de sia buŝo. – Kian insolentaĵon mi aǔdas? Ie dronas ŝipo, kaj vi trankvile maĉas cigaron.

- Se mi maĉas cigaron, la ŝipo ankoraǔ ne restos surface.

- Atentu min, Fred! Mi ja estas membro de neniu sinjora kazino, kaj mi jam laboris ĉie, kiel kontrabandisto! Sed kiam dronas ŝipo, kaj ĝi petas helpon, mi veturos tien, eĉ se mi damniĝos, kaj oni tuj enkarcerigos min katenite. Se vi ne direktos la ŝipon al sudoriento, mi kaptos vin je la kolo kaj batados vian kapon al la balustrado, ĝis estos bezonate kvin tagoj por forigi vian cerbon de tie.

- Ni lasu tiun konstantan personan atakon – respondis Fred nervoze, poste li kriis en la paroltubon. – Kvar gradojn dekstren, per plena vaporo antaǔen!

- Rustulo pravas – diris la putra-gorĝa, dika Patters duone flustrante, duone fajfante. Vi estas senkora hundo, Fred. Tia homo ne konvenas al la societo de sinjoroj.

- Mi fajfas pri vi! Vi nur atendu ĝis mi ŝtelos denove kroŝipon al vi. Vi meritas nek torpedon.

            Dume aperis Klabo, kiu ĵus rerapidis al la telegrafo.

- La ŝipo, petinta helpon ne respondas. Sed la alarmoj flugadas tien-reen en la aero, ke oni haltigu „Balmor”-on, se la personaro ne kapitulos je la unua averto, oni devas tuj ekpafi ĝin.

- Nu?! – diris Fred triumfe kaj kraĉis la maĉitan cigaron sur la jakon de Patterson. –Kion vi volas? Ĉu elsaltadi tuj el la ŝipo kaj fuĝi, aǔ helpi al ŝipo, kiu jam dronis?

            Rustulo elprenis sian revolveron.

- Se vi ankoraǔ diros eĉ unu vorton, Fred, mi sendos dek kuglojn en vian ventron.

- Nu bone… - murmuris Fred -, vi ne devas tuj nerovziĝi. Tial vi neniam povas atingi sukceson, ĉar vi ne estas sufiĉe objektivaj. Laǔ mia opinio, ni ne risku nian vivon.

- Kaj ni opinias, ke ne decas translasi tridek aǔ tridek kvin homojn al ilia sorto sur dronanta ŝipo!

- Eblas. Ĉiuokaze ni ankoraǔ devas priparoli tiaĵon… - respondis Fred. – Nu! Rigardu! Tie estas la okcidenta bordo de la insulo, kaj ŝipo troviĝas nenie. Ŝajnas, ke ĝi dronis.

Ili ne respondis. La glata oceano, kie antaǔ nelonge la personaro kaj pasaĝeroj de ŝipo, difektita de la ciklono, ludis la lastan akton de mara tragedio, ŝrikante, preĝante, kroĉiĝante al krakantaj lignotabloj; la oceano, kiel satmanĝinta bestego, ripozis senmove super la englutita marŝipo. La plimulto el ili sur la ŝipo jam travivis similan teruran tragedion, kaj ili ĉiuj pensis pri tia neforgeseble horora evento. En la senmova aero kvazaǔ vibrus la antaǔ nelonge mutiĝintaj mortoŝrikoj. La sangorouĝa rando de la suno nun leviĝis en la orgio de la violkolora kaj rufa refleksoj sur la horizonto. Barelo elmergiĝis el la profundo kaj gaje balanciĝis sur la tremanta akvosurfaco. La vortico do ne pli ol kvaronhoron fermiĝis super la viktimoj, kaj el la funelforma turbo de la ŝipo, dronanta turniĝante nur nun liberiĝis la unuaj objektoj, plenaj de aero aǔ pro la specifa pezo. Iuloke la akvo komencis boli kun blanka ŝaǔmado, susurante, ĵetante lignotabulojn, malgrandaj objektojn surfacen. En la mezo de la ĉiam pli larĝiĝanta ruboamaso, aperis neĝeblanka ĉapo de matroso kun blua rubando, verŝajne kroĉiĝinta al la tableto, balanciĝanta apude.

 La suno, kiel grandega franca rozo kun dehiskantaj, ruĝaj petaloj, leviĝas super la apudbordajn, paŝtelkolorajn montojn, kaj kvazaǔ klinante sian flagon, ĝiaj friskaj lumradioj falas sur la simplan tol-ĉapon kun ruĝa aǔreolo.

            La kontrabandistoj, ŝtorm-taǔzitaj, timigaj havenuloj, staris senmove kaj konsternite sur la ferdeko. Sinjoro Ĉefkuracisto faras krucosignon kaj ekmurmuras mallaǔte.

            Ili ĉiuj deprenis sian ĉapon.

 

 

 

3

 

 

 

Poste ili elakvigis renversitan savboaton. Jen tio estis skribita sur la flanko de la savboato:

 

„RADZEER”

 

- Ĝi estis militŝipo! – diris Rustulo.

- Jen vidu – diris, Fred, kiu povis vivi animan vivon nur mallongatempe, kvankam en la unuaj momentoj, ekvidinte la maristan ĉapon, li tre ofte palpebrumis kaj rulumis tre mincan, longan ion el sia barbo, dume li murmuris: „Ĝene… je mia vorto, estas ĝene… Ej nu, ĉapo… Ĝi estas vere plorinda spektaklo… Kaj ĝene… Precipe tre ĝene… Sed nun jam li rigardis la aferon el alia vidpunkto. – Ĉio ĉi estas tial, ĉar vi ne kredas, ke vi estas idiotoj. Ĉu „Radzeer” estas militŝipo? Ni do tute ne sciis, ke ĝi estas nia kolego. Sekve de tio povintus okazi al ni same, kiel al certa duonidiota sinjoro, kiu trovis vipuron en la neĝo, ĉar li neniam okupiĝis pri zoologio, li dorlotis la grimpulon sur sia brusto. Se ni estus savintaj la personaron de lia reĝa moŝto, kompreneble ili tuj estus arestintaj, masakrintaj aǔ ĵetintaj nin simple en la akvon, kiel kargon, ne indan veturigi sur la ŝipo.

            Ne estas sciate, per kia malĝentilaĵo reagus la societo al la nekontesteble logika meditado de Fred la Malpura, ĉar la gardisto, sidanta en kirasita budo, kriis malsupren devkonscie:

- Silentu!  Boato! Rigardu tien!

            Boato proksimiĝis el la direkto de la bordo. Ŝajnas, ke ĝi estas iu nedifektita savboato de „Radzeer”. Ties pasaĝeroj unue volis albordiĝis sur iu insulo de Andaman pro prema situacio, sed ekvidinte la proksimiĝantan militŝipon, ili remis fervore por atingi ĝin. Ili jam eĉ mansvingis.

- Bone, bone, nur venu – murmuris Patterson.

- Hm, strange – rimrkis Fred la Malpura -, ili remas en la boato de „Radzeer” kaj portas uniformon, sed ili ne estas maristoj.

            Rustulo kuris kun ventega rapideco sur la komandponton kaj kaptis sian binoklon. Poste li ekfajfis.

- Ĉu vi scias, kiuj estas en la boato? Earl of Sudessex kaj stab-kapitano Bradford. – Ĉar li vidis, ke ili rigardas la proksimiĝantajn saviĝontojn senkonsile kaj iom timeme, li ekkriis subite: - Venu! Mi havas bonegan planon. Ni arestos ilin.

- Ĉu vi freneziĝis?! – kriis la Ĝibulo. – Oni certe pendumos nin pro tio.

- Oni ne povas pendumi nin dufoje – respondis Rustulo -, foje ni estos pendumitaj pro la ŝtelo de la krozŝipo, se oni kaptos nin. Knaboj! Ni komencos riskan ludon, mia plano estas unuarangan, sed nun jam mi ne havas tempon rakonti tion. Fidu min. Eblas, ke fine oni pendumos nin ĉiujn, sed se ne, tiam ni rikoltos sukceson.

- Miaflanke – fajfis Patterson astme – mi fidas Rustulon. Kiu ne fidas lin, tiu ne devas partopreni la aferon.

            Ili ĉiuj konsentis, ke Rustulo disponu laǔ sia bontrovo.

- En orod, Ĝibulo – komencis Rustulo -, iru al Klabo en la radio-ĉambron. Se aviadilo, ŝipo aǔ haveno demandas la monon de la krozŝipo, li raportu, ke la krozŝipo „Radzeer” estas survoje al Kalikato kun Earl of Sudessex kaj stab-kapitano Baradford.

- Mi komprenas – murmuris Fred la Malpura aprobe, dume li faris du samformajn kaprobarbojn el siaj vizaĝharoj.

            Kiam la Ĝibulo forkuregis, Rustulo turnis sin al la personaro:

- Tri homoj reordigu la salonon kaj enmetu tien du litojn!  Tiuj kvar homoj ĵetu ŝnuregon malsupren por helpi la pasaĝerojn surŝipiĝi el la boato.

            Iu ektuŝis lian brakon. La Bubo staris malantaǔ li:

- Ne estas permesate fari tion…

- Ĉu eble vi timas?

- Nur pro vi… - li diris malgaje, poste li aldonis embarasite -, ĉar vi estas tiel bona amiko mia.

- Ĉu ni lasu perei vian fraton? Sciu, li estis senkulpa. Mi pruvos lian senkulpecon.

- Ho… - li diris nur tion, sed kun tiom da reviĝo, ke Rustulo ruĝiĝis ĝis la rando de sia frunto. Poste li rapide malsupreniris de sur la komandponto. Fortamanaj homoj ĵus levis sur la ferdekon la kvar saviĝintojn. Du matrosojn kaj du oficirojn. Ili jam en la unua momento rigardis kosternite la trampan personaron de la brilanta militŝipo.

- Kia korzŝipo ĝi estas? – demandis Bradford mirante.

- Ni dankas vian demandon – respondis Fred -, tre bona. Mi vidas tiel, ke via ŝipo iom loziĝis pro la tro malseka vetero. – Nun aperis Rustulo el la grupo, kaj li alrikanis la kapitanon kun sia lentuga, infaneca vizaĝo.

- Mi pensadis pri la afero – li diris. – Tiuj blankaj korpuslkoj tial estis inter la tripano… la tripolozo, ĉar iu prenis la vitron per faruna mano.

            La kapitano ĉirkaǔrigardis mirante.

- Sed ja  – diris Sudessex -, tiu korzŝipo…

- Ne cerbumadu via ekscelenco – respondis Rustulo -, ni aĉetis la korzŝipon okaze de fina disvendado, la kapitano estis pasia kartludisto, kaj li vendis ĝin al ni.

- Ĉu vi do forrabis iun ŝipon de lia reĝa moŝto? – demandis la kapitano severe. – Mi ne komprenas, kiel ĝi okazis, sed mi avertas vin, ke oni pendumos vin ĉiujn pro tio. Kaj se vi pensas tion, ke tia kanajlaro iaajna…

- Vidu, sinjoro kapitano – proponis Rustulo -, se la societo ne konvenas al viaj pretendoj, ni volonte reĵetos vin en la maron. Ĝi kostas nur vian unu vorton.

- En via intereso – diris Earl trankvile – mi alvokas vin kapituli al mi. Ĝi malpligravigos vian punon.

- Nu?! – diris Fred la Malpura triumfe. – Ĉar ili estas la saĝuloj. Nu, jen estas la vipuro.

- Ĉu vere milda puno estas atendebla, kiam oni savas anglan princon kaj stab-kapitanon? – demandis Rustulo. Jes, ili devus esti pli severe punitaj. Mi diras al sinjoro kapitano, se tiu iaajna kanajlaro ne estus, tiam dum horoj vi povus morti facile pro soifo sur iu insulo de la Suda maro en tiu varmego, sesdek celsiusgrada. Por ni estus plej prudente mortpafi kaj ĵeti vin en la maron.

- Vi pravas – kapjesis Earl. – Vi ankoraǔ povas fari tion.

- Vi plaĉas al mi, via ekscelenco – diris Rustulo kaj klinis sin -, la kapitano des malpli. Se li estus permesinta al mi paroli kun via ekscelenco, tiam eble ni ne estus nun sur la krozŝipo, kaj ni ne ĝenus vin en la respektinda akto de via formorto.

- Mi ne sciis pri tio, ke vi volis paroli kun mi – diris Sudessex kaj rigardis demande al Bradford.

- Tiu homo estas internacia esploristo. Li provadis per ia ĉantaĝa manovro…

- Vidu, vi scias bone tion, ke la krozŝipo ĝuas eksterteritoritecon. Se vi do ankoraǔfoje diros tiaĵon, mi batos vin je la kapo tiel, ke vi vidos ĉiujn blankaj korpuklojn sur la vitro verdaj, brunaj kaj salmokoloraj.

            La kapitano etendis sian manon al la malantaǔa poŝo kaj eltiris sian revolreon, kiun oni tuj elbatis el lia mano, kaj se Rustulo ne estus interveninta, ili certe estus elbatintaj ion ankaǔ el lia kapo.

- Mi ordonas! – li alkriis la matrosojn. – Knaboj! Vi devas alkutimiĝi, ke ekde nun vi estas militmaristoj, kaj se vi ne povos konduti tiel, oni pendumos nin ĉiujn.

- En ordo – grakis kaj sputis Patterson – Rustulo komandos, kaj ĉiu obeos.

- Rektiĝu! – la provo sukcesis. Ili ĉiuj laǔ ia malnova, agrabla memoro staris pli-malpli regule en atentopozo. Earl, kiu serĉis la esencon de problemo, la animajn risortojn de la homa ago en la profundo de ĉio, li preskaǔ forgesis la absurdan situacion kaj rigardis kun intereso al strangan kompanion. Ekzemple kaptis lian atenton, ke sur la ferdeko eksterordinare malpura, ĉifona, maljuna sinjoro diras regulajn komandvortojn en la paroltubon, kaj li manĝas longan cigaron popece, kvazaǔ ĝi estus ĉokolado. Li vidis, ke la stiristo manovras la ŝipon bonege, kiu sub forta vaporo, turniĝante duoncirkle, kvazaǔ ĝi estus en milita ekzerco, ekveturis nordokcidenten. Se ili ne estus tiel groteskaj, divers-aĝaj, trampaj, sovaĝaspektaj homoj, ili vere konvenus al la personaro de korzŝipo. Kion ili esperas? Ĉu ili povas navigi trankvile nur almenaǔ duontagon per la ŝtelita krozŝipo sur la Hinda oceano, ki svarmas anglaj batalŝipoj? Ili tute ne aspektas stultuloj.

- Ĝibulo! – kriis Rustulo. – Vi estas la maato. Via rango estas kaporalo. Forkonduku niajn arestitojn kun kvar homoj! La sinjorojn al la salono, la du maristojn al la dormejo de la personaro. Kiu ektuŝos la kaptitojn, ties okulon elpremu laǔregule! Se iu arestito provos forlasi la ejon, katenu lin. Ĉu komprenite?

- Mi raportas obeeme, mi komprenas – respondis la Ĝibulo en streĉa atentopozo. Poste li turniĝis: Murdock, Haynes, Toby, Variolcikatrulo. Rektiĝu! Al la arestitoj! Sekvu min, ekiru!

            Ili ekiris. Earl prenis la brakon de la kapitano, kvazaǔ devigante lin, ke ankaǔ li venu. Li ne ŝatis la senmnotivan soldatan konduton, kaj li vidis, ke ĝi estus sencela. Ĉiuokaze li atingis tion, ke li ankoraǔ havis sian revolveron. Neniu scias, por kio ĝi utilos.

- Korko! Martin! Babilulo! – ordonis Rustulo. – Serĉu en la deponejo konvenajn vestojn kaj ekipaĵojn por ĉiu homo. Pallock, Strangolulo kaj Fadeno, ŝnurligu skafaldon al la balustrado por purigi la riparon de la ŝipo! Portu nigran kaj blankan farbon el la deponejo! Sidu sur la skafaldon! Ŝmiru per blanka emajlofarbo la ŝipon „Balmoral”, kaj skribu sur la blankan fonon per nigraj literoj „Radzeer”!

            Fariĝis silento por momento, poste ili fine komprenis Rustulon, laǔte ovaciante ili ĉirkaǔdancis lin.

- Knaboj! Ĉio dependas de tio, ĉu vi aspektos obeemaj militistoj. Ne forgesu, ke ni devas navigi tra Kalikato kaj ankoraǔ tra kelkaj lokoj, kie okaze de la plej malgranda eraro oni rimarkos, ke vi ne estas militmaristoj.

- Mi raportas obeeme, sinjoro kapitano – diris Strangolisto, kiu estis danĝera manipulisto de tranĉilo en la havenoj -, ni ĉiuj estos obeemaj, bonegaj matrosoj.

- Silentu – interrompis Rustulo. – Vi intermiksas min kun iu. Mi ne estas la kapitano de „Radzeer”.

- Diru al li, ke lia reĝa moŝto – proponis Patterson spiregante.

- Nek tio estas bona – respondis Rustulo. – Notu bone, ke mi estas kapitano Bradford – poste li montris sur la Bubon kun larĝa gesto – li estas kolnelo Earl of Sudessex.

- Li estas granda homo – diris Fred la Malpura kun mallaǔta rekono.

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:21:31
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

Baptado de ŝipo. Oni delavas la postnomon de Fred la Malpura. Rustulo antǔhelpas la aferon de Tom Leven, li diras belan pledon kaj tranĉas fenestrovitron. La krozŝipo malaperis, sed ĝi fartas bone. Ili albordiĝas en Kalikato.

 

 

 

1

 

 

 

Fred la Malpura fariĝis la kapitano. Unue li ĝojis, li ja iam estis oficiro sur krozŝipo, sed poste li fariĝis malfeliĉa, ĉar oni devigis lin per vivdanĝeraj minacoj, ke li banu sin. La baniĝo kaj la sinlavado ankoraǔ kaǔzis kelkajn malpligrandajn komplikaĵojn, sed fine parte la kruda perforto, parte la persvado efikis. Ili banis sin kaj iele-iome reguligis la grasajn harbuklojn, pendantajn sur la orelojn kaj nukon, krome aliajn postulojn de la higieno, kiu estas postulata en la Angla mararmeo. Poste ĉiu serĉis en la deponejo konvenajn tolaĵojn, vestaĵon, ŝuojn, nek tio okazis sen malpli grandaj problemoj. La uniformon de la kapitano oni devis iomete aliformi por Fred la Malpura, sed la uniformo de la unua oficiro sidis sur la Ĉefkuracisto tiel, kvazaǔ ĝi estus almezurita lin. Nenio estis forportita de sur la ŝipo. La vestaĵoj, armiloj, ŝuoj, flamĵetiloj, medikamentoj estis en sufiĉe granda kvanto.

Fine sekvis iom da ekzercado, uzpreno de la armiloj, alviciĝo. Ĉio sukcesis bonege. Fine ja nur veraj matrisoj estis kune ĉi tie, kaj ilia senespera revo efektiviĝis, kiel en la fabelo. Ili havis sur si ĝenerale respektatan uniformon, kaj kiel la infanoj ŝatas ludi soldatludon fantazioriĉe, rilate la futuron, tiel ni povas imagi, ke tiuj homoj, kiuj ĉiuj soldatservis dum sia junaĝo, kaj ĝenerale ĉe la militmaristaro, kun kia ambicio, kun kia plenumiĝo de neatingebla revo ili efektivigos tiun seriozan soldatludon, sur serioza militŝipo?

            Tamen la ordo rompiĝis por kelkaj sekundoj, kiam Fred la Malpura aperis sur la komandponto, salutante dekstren-maldekstren kun afabla rideto, li portis sur sia kapo ĉapelon kun ora rozeto, li havis nerekoneble puran vizaĝon, kaj longan, blankan barbon, similan al anĝelharo, li estis dekorita per ĉiuj ordenoj de la kapitano, kaj de tiuj de la unua kaj dua oficiroj.

            Estas mirinde, ke ne trafis lin pafaro. La personaro, rekoninte lin, eksplodis per tondra vuvukrio. Fred kapbalancis afable ridetante, poste li diris la sekvan mallongan oratoraĵon al siaj amikoj:

- Soldatoj! – li komencis, kiel Napoleono. – Kiam mi staras sur la komandponto, kaj mi rigardas fiere vian miksan societon, mi deziras multe da feliĉo al ni ĉiuj al tiu ĉi idiotaĵo, pri kiuj ni povas esti fieraj, ĉar ĝi certe estas senekezempla en la mondhistorio. Bedaǔrinde mi ne povas diri al vi, ke vi estu ankaǔ en la futuro samtiel bravaj, honestaj homoj, kiaj vi estis ĝis nun, sed mi atentigas la subskribintojn pri tio, kiam mi demetis tiun uniformon, mi fariĝis fripono, kiam mi refoje demetos ĝin, mi fariĝos fripono denove, sed dum mi portas ĝin, kaj tio koncernas ankaǔ vin, dum tiu tempo mi estas oficiro denove, kaj vi ĉiuj soldatoj. Mi ĵuras al vi je le vera Dio, kiu faros ian malhonestan agon en tiu uniformo, mi tranĉos lian ventron ĝis lia gorĝo. Vi konas min bone, vi do povas kredi, ke mi faros tion. Ni entreprenis por mono, ke ni liberigos homon de ie. Sed tio ankoraǔ ne estas malhonesta ago. Kiu provos fari pli multe dum la ekspedicio, tiu estos mortinta homo.

            La personaro vivuis lin, poste Sinjoro Ĉefkuracisto staris antaǔ lin, kiu salutis lin en streĉa pozo kaj diris:

- Mi raportas obeeme: la nombro de la personaro estas dek ok homoj.

- Vi povas foriri.

            Fred la Malpura elprenis kontente cigaron el la supra poŝo de sia kamizolo, poste li remetis ĝin malrapide. Venis en lian kapon, ke neniu rajtas fumi sur la komandponto.

            „… La nomon… de la krozŝipo… destinon… Jen estas… la militaviadilo… n-ro 146…”

            Klabo jam sidis en la uniformo de la radiisto kaj tuj respondis:

            „Krozŝipo Radzeer… survoje al Kalikato… kun lia ekscelenco Earl of Sudessex…”

            „…Dankon… Oni ŝtelis… la krozŝipon Balmoral…”

            „… Ni aǔdis tion… Ni atentis… Ni scias nenion pri ĝi…”

            La aviadilo flugis sufiĉe malalte, kaj la piloto vidis klare tra sia binoklo la belegan kirasŝipon, brilantan en la sunradioj, kiel ĝi veturas plenvapore al Kalikato, ŝaǔm-plugante la glatan marsurfacon, kaj estis bone videbla sur la ferdeko la blankajn uniformojn, krome sur ĝia flanko la nomo de la krozŝipo:

 

„R A D Z E E R”

 

 

 

2

 

 

 

- Mi ne komprenas – diris Bradford. – Mi aǔdas aviadilojn flugi super ni, mi vidas militŝipojn tra la fenestro, kaj oni lasas preterveturi „Balmoral”-on antaǔ la buŝo. Ĝi ja estas mond-skandalo.

- Jes – konsentis Earl. – Sed mi pensas, ke mi scias la solvon. „Radzeer” dronis, kaj se mi ne eraras, ili farbis sur la flankon de la ŝipo la nomon „Radzeer”. Ili respondas al ĉiu radioalvoko, ke ili estas survoje kun ni al Ranguno, kaj ĝi koincidas kun la pozicio de la ŝipo, kion cetere sendubigas ankaǔ la nomo. Ili ne estas sultaj homoj, amiko mia. Mi ŝatus scii nur tion, kion ili volas de ni…

- De kie ili scias la celon de nia vojo?

- Ĉu vi vere ne konjektas tion? Ĉu vi memoras iun nokton, kiam ni paroladis pri generalo Kvang, survoje al Kolombo sur la ŝipo? Ni priparolis nian mision, kiel ni faros packontrakton anstataǔ la angla-franca komunaj operacioj. Ĉu vi memoras, ke subite okazis kurtcirkvito?

- Jes…

- Notu bone, ke iu subaǔskultis nin tra via kajuto, kaj dum la kurtcirkvito, kiun faris iu lia komplico, la subaǔskultinto elŝteliĝis el la kajuto.

- Brave!… - diris tion Rustulo, kiu subaǔskultis ĝis nun, kaj nun li enpaŝis. Se iam ĉe la armeo en la plej ekstrema okazo, via ekscelenco povus dungiĝi, kiel detektivo-inspektoro.

- Ĉu ni devas toleri vian societon? – demandis Bradford akravoĉe.

- Vi ne, oldulo mia. Vi perdi vian honoron antaǔ mi. Vi ne permesis al mi eniri al Earl, kaj vi ne rajtis fari tion… Silentu!

- Atentu bone, ke mi ne liberuĝu de tie ĉi, ĉar mi pendumigos vin.

- Via ekscelenco – diris Rustulo kaj kliniĝis -, mi petis aǔdiencon en Kolombo, kaj mi ricevis groban rifuzon. Sed mi scias tiel, ke vera angla Earl parolas kun ĉiu, kiu proksimiĝas al li, kiel ĝentilulo. Ni ne konsideru tion, ke vi estas arestito. Mi ŝatus, se vi aǔskultus min en la afero de mortkondamnita soldato. Se sinjoro kapitano rajte agis, kaj mia peto ne estas plenumebla, mi tuj foriros, kaj mi ne plu ĝenos vin.

            Earl ekmeditis por momento.

- Sinjoro kapitano ĉiuokaze rajtas disponi en tiaj aferoj, kiuj koncernas mian personon. Sed eble li havis tre rigoran starpunkton, rilate vin. Se vi volas nenion alian ol paroli kun mi, nun parolu. Jen bonvolu, sinjoro doktoro… Verhagen…

- Via ekscelenco honorus min, se vi nomus vin Rustulo – li rimarkis rikanante -, ĉar sinjoro kapitano konstatis, ke mi, kiel kuracisto ne povus blankmakuligi sangoguton inter du vitroj.

- Parolu – diris Earl kaj eksidis. Kapitano Bradford deturnis sin kaj nervoze tamburis sur iu bovokulo de la kajuto per siaj fingroj. Tiu tamburado kelkfoje altiris la atenton de Rustulo, tiel li komencis sian direndon balbutante.

- Antaǔ du jaroj… se mi memoras bone… aǔ mi ne povas rememori, ĉar antaǔ du jaroj… mi liveris varojn, kaj iel mi forgesis doganigi ĝin… mi estas distrita pri tiaĵo… kaj tiam mi havis bagatelan malagrablaĵon, tiel oni malliberigis min por duon jaro en Port Said… Mi do ne povas rememori, nur ĉi-jare, kiam mi fariĝis greka dogan-evitulo, mi renkontiĝis kun la Bubo… aǔ… - Subite li eksplodis: - Ekscelenco! Tom Leven estas senkulpa!

- Nur simple, amiko mia, nun mi ne estas arestito, vi ne estas pirato, ĝi estas aǔdienco, prezentu vian direndon! Kian rilaton vi havas al Tom Leven?

- Kiun vi bonvolis mencii, tiu knabin-vizaĝa sinjoro, aǔ tiu sinjor-aspekta knabino, li aǔ ŝi estas la frateto… fratineto de Tom Leven.

            Bradford ĉesis tamburi por memoneto, kaj Rustulo estis dankema pro tio. Sed poste li komencis tamburi denove sur la vitro.

- Nu. Tiu junulo do estas virino. Se mi bone scias – la princo ekmeditis -, ŝi estas Edit Leven. La fratineto de tiu kompatinda kaptiano nomiĝis tiel. Kiel li venis inter rab… aǔ militmaristojn?

- Hm… Mi do rakontos tion dekomence. – Li rakontis la historion de la akcia societo. Bedaǔrinde ĉiu klopodo de Earl, por gardi sian seriozecon, pruviĝis vana. Kiam tiuj figuroj estis menciitaj unu post la alia, la Granda Ĉefo, la Faraono, fine Fred la Malpura, kiu malgajnis per hazardludo la bazan kapitalon kaj ŝtelis iun krozŝipon de la admiralitato pro sinjora devo, la princo ridis tiel, ke la seĝo tremis sub li.

            Bradford rigardis lin kun severa, riproĉa mieno. Eh! Kion ajn skribas la ĵurnaloj pri li, li estas nematura infano. Lernato, havanta militistan uniformon! Ĝi estas abomendinda, stulta, malmorala historio, super kio ĉiu disĉiplinita soldato devas rompi bastonon… Li deturnis sin kun malestimo kaj tamburis plu sur la fenestro, ĉiam pli rapide kaj nervoze.

- Mi legis la anglajn ĵurnalojn en Kolombo – diris Rustulo -, kaj kiel la policistoj faras al kelkaj krimuloj… kiel diri… kiam oni ripetigas kun la deliktulo, kiel li transportas tra la pado la sakarinon, kaj nun li elprenu la tranĉilon por montri, kiel li piedbatis iun homon, kiel li pikis la alian… do, por diri tion…

- Rekonstrui, vi pensas pri tio, ĉu ne?

- Je mia vorto, policista konceptisto perdiĝis en via ekscelenco. Jes, mi pensis pri tio. Mi rekonstruas la okazaĵon. Kiam temas pri militista afero, bonvolu ne atenti tion, kion mi diras. Do oficiro, nun mi supozas, ke Tom Leven pravis, li kopiigis la desegnojn unu post la alia helpe de Helena Aldington. Por ke la inventaĵo de Tom Leven ne estu bona, ŝi devis ŝteli du gravajn desegnojn entute. Ni povas diri tiel, li transdonis la inventaĵon al tiu oficiro, kiu same prezentis ĝin, kiel sian propran. Via ekscelenco ankoraǔ estas tre juna, vi ne konas la virinojn. Ili ĉiam volas garantiaĵon. Ili ĉiam timas, ke oni trompas ilin. Mi rimarkas, ke iom da vero estas en tio… Do tiu virino, kiam la inventaĵo jam estis prezentita, antaǔ ol ŝi estus transdoninta la du lastajn desegnojn de Tom Leven al tiu alia oficiro, ŝi postulis de la koncernulo altan sumon aǔ geedziĝon, aǔ mi ne scias kion, pro kiu ŝi priŝtelis Leven-on. Tiel ŝi ne transdonis tiujn du gravajn desegnojn. Pro tio ne sukcesis la demonstro de la inventaĵo. Dume Tom Leven eksciis, ke iu same anonciĝis, kiel inventisto, rilate la aǔtomatajn marminojn, kaj li tuj kuregis al la virino. Tom Leven certe estis terure kolera. Li metis sian revolveron sur la tablon kaj diris, se li ne rericevos siajn desegnoj ne pli ol kvin minutoj, li mortpafos ŝian sinjorinan moŝton, kiel gaja familiestor la ovoŝelon en la celfapejo. Verŝajne videbliĝis sur li, ke li estas sufiĉe rezoluta, rilte sian intencon, tial la virino rapide transdonis la du desegnojn. Tom Leven eble malbenis ŝin, ĉiuokaze li kuregis al sia amiko por priparoli la aferon. La virino verŝajne diris al li ankaǔ la nomon de la oficiro. La plano, publikita en la ĵurnalo menciis malantaǔan, ĝardenan pordon. Nu do. Laǔ mi, se Tom Leven estas la murdisto, tiam, kiel li venis, kunportinte siajn ĉapelon kaj revolveron, foirintus tra la ĝardena elirejo. Sed li jam havis nenion sekreti ĉe la virino. Li forkuregis tra la ĉefenirejo. Li venigis taksion. Ne estas verŝajne, ke li murdis. Post nelonge alvenis la alia oficiro tra la ĝardena enirejo. Aǔ lia konfidenculo. Kvankam mi opinias, ke la oficiro mem estis tiu, kiu ŝtelis la inventaĵon. Se vi kontrolos, evidentiĝos, ke li havas multe da ŝuldoj. Venis do la oficiro. Li paŝis en la ĉambron de Helena Aldington. Ŝi akceptis lin plorante, verŝajne kun riproĉoj. La oficiro eksciis, ke Tom Leven kunpotris la du plej gravajn desegnojn. Subite li ekvidis liajn ĉapelon kaj revolveron. Ekideis al li, ke neniu vidis enveni lin, kaj Tom Leven foriris tra la ĉefenirejo. Kaj li ekvidis la papertranĉilon… Unu piko, kaj la sola ĉefatestanto, kiu sciis (ĉar ŝi ĵa ŝtelis tion), ke la posedanto de la inventaĵo estas Tom Leven, kaj ŝi sciis eble eĉ pli interesajn aferoj pri tiu oficiro, poste ŝi mortis…

- Sufiĉe! – diris Earl kategorie. Lia vizaĝo estis iomete pala kaj tre serioza. – Vi asertas stultaĵojn, sinjoro.

- Sed! Sed! – turniĝis Bradford subite. – Parolu tranvile! Tiu oficiro do, kiu prezentis similan inventaĵon, kiel tiu de Tom Leven, li estas la murdisto laǔ vi!

- Jes! Mi pruvos tion…

- Ĉu vi scias, kiu estas tiu oficiro?

- Ne! Sed mia sola deziro estas trovi lin.

- Ĝi plenumiĝis – diris Bradford trankvile -, mi estas tiu oficiro!

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:21:56

 22   10   1/3页      1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询