3
- Estis tre malagrable por mi ĝisaǔskulti tion, kaj mi opinias la tuton stultaĵo. Ne prenu la aferon grave al via koro, Bradford. Tiu homo havas tre viglan fantazion.
- Mi pensas, ke li estas provokisto de iu malamika ŝtato – respondis Bradford. – Oni volonte kompromitus per ia malbela historio la anglan oficiraron.
La Ĝibulo enpaŝis, li regule mansalutis, kvar armitaj homoj estis malantaǔ li.
- Mi petas obeeme, bonvolu veni sur la ferdekon por promeni, ĉar se ni alvenos en Kalikaton, vi ne povos forlasi la kajuton.
Ili obeis senvorte. Ili promenis sur la ferdeko. Earl of Sudessex kaŝe observis tiujn homojn. Ili estis dece vestitaj, puraj militmaristoj. Kaj ŝajnis, ke ili plenumas ĉiun servon laǔregule. La ŝipo mem brilis, la kapitano sur la komandponto kun aro da ordenoj sur sia kamizolo, kun la neĝeblanka barbo konvenus eĉ al admiralo de flagŝipo. La unua oficiro faris regulan inspekton antaǔ la alviciĝinta personaro, kiel veraj militmaristoj antaǔ ol albordiĝo. Li ekvidis Rustulon kaj tiun knabon. Li invitis ilin mangeste. Dume ili atingis la lokon de la inspektado, kiam la Ĉefkuracisto ekvidis Earl-on, li akravoĉe kriis „rektiĝu”, poste „mansalutu!”. Bradford certe estus tre prijuĝinta la kolonelon, se li konjektus, kiom plaĉis al li la konduto de la rabistoj, fondintaj akcian societon.
- Diru – li alparolis Rustulon kaj la Bubon, rapidantajn al li -, efektive kiel vi imagas tiun tutan idiotaĵon? Ĉu vi volas sieĝi Rangunn?
- Eble ni okupos ĝin iomete – respondis Rutulo. – Ni havas unuarangan planon.
- Nu, rakontu ĝin – diris Earl, kaj li jam ridis antaǔe pri tio, kion li aǔdos.
- Bonega ĝi estas – komencis Rustulo rikanante. – La ŝipo alvenos al Ranguno, kie ĉiu atendos la junan, duone infanan kolonelon kaj la kapitanon.
- Kaj ili ne alvenos – diris Earl kaj li senintence fariĝis same bonhumora, kiel Rustulo.
- Male! Ĝuste tio estas la genia ideo! La Bubo, tiu knabin-aspekta sinjoro estos via ekscelenco, kaj mi anstataǔigos la malagrablan personon de kapitano Bradford. Ĝi estas bonega! Ĉu ne?
La rideto subite velkis de sur la lipoj de Earl. Li ne povis rigardi tiun historion el la humura vidpunko.
Malproksime la riparo de krozŝipo ekbrilis en la sunradioj, kaj la gardistoj reakompanis la du arestitojn en la salonon.
- Fermu, infano mia, tiun aerum-fenestreton – diris la princo al la armita maristo, sendita por priservi kaj gardi ilin.
- Mi raportas obeeme, ĝi ne estas malfermita.
- Damne, tamen estas trablovo ĉi tie! - diris Earl kolere. – Eble ĝi ne estas bone fermita.
- Ĝi estas fermita, nur Rustulo antaǔ nelonge eltranĉis ties vitron, Posttagmeze ni riparos tion.
La kapitano rigardis sur la fenestron, poste li fariĝis mortepala kaj rapide eksidis, ĉar liaj genuoj fleksiĝis.
4
Ili ankris antaǔ Kalikato. La personaro sidis sur la ferkonstruo ĉirkaǔ la tureto kaj kantis.
La haveno estis videbla en la malproksimo.
En la kuprokolora, malseka vespera krepusko pasaĝeroj de motorboatoj kaj velŝipoj preterveturis ilin, kiuj rigardis la grupon de kantantaj, gajaj „militmaristoj” kun rideto. La Ĝibulo eĉ ludis sur banĝo por ili. Kelkaj sveltaj ŝalupoj glitis al la ŝipo, indiĝenaj legomvendistinoj proponis pompajn natur-pentraĵ-similajn korbon da fruktoj, metitajn sur verdajn pizang-foliojn. La matrosoj aĉetis ses korbojn da fruktoj, ili ĵetadis kupromonerojn en la akvon, kaj malajaj infanoj suabakviĝis ŝrikante por kolekti tiujn. Ankaǔ la ĵonkoj de galanteriistoj ĉirkaǔis ilin. Militmaristoj ofte aĉetas ornam-objektojn por siaj amantinoj. Klabo jam cent kvindek foje donas la pozicion de la ŝipo respondante al radioalvoko, ĉiam menciinte, ke ili veturigas Earl of Sudessex-on al Rangunon…Рeskortate… Lia ekscelenco… el Kalikato… petas… neglekton…. de oficiala… kaj honor-vizito… pro nokta… tempesto… li malsanetas… Radzeer… Radzeer…
„Balmoral-on… oni vidis ĉe Sabang… ĝi navigis sudorienten… raportu… kion vi scias?… Admiralitato… Kalikato…”
„Proksime… al Borneo… ni renkontis kirasŝipon… Ni volis… haltigi ĝin… Ĝi malaperis… plenvapore… nordorienten… kun granda avantaĝo… Ni havas ordonon… veturi al Ranguno… kiel eble plej rapide… Tial ni ne povis persekuti ĝin… Ni ne scias pli multe… Radzeer… Radzeer… Radzeer…”
Poste ili povis navigi pace. „Radzeer” pro ĝia misio kaj pro la nimbo de la altranguloj, veturantaj sur la ferdeko, ankaǔ en tiu panika persekuto, ĝi povis daǔrigi sian vojon kun sia eleganta indiferenteco, kiu superis ĉiun skandalon, kaj ĝi estis grava pro altaj militistaj vidpunktoj.
Anticipe ĉe Kalikato la ŝipestro kaj lia herostatura unua oficiro surbordiĝis kun Rustulo kaj la Bubo. Ili vizitis iun amikon de Fred la Malpura, kiu havis malnovan, konservativan, ricelisten instituton sen la suburbo. Ili provizis sin per diversaj vestaĵoj tie laǔ manlibro, kiujn rajtis porti nur kapitanoj kaj koloneloj, apartenantaj al la angla ĉefstabo. Rustulo persistis ĉe tio, ke ili aĉetu ankaǔ blankajn gantojn, ĉar la reglamento preskribis, ke la membroj de la oficiraro havu gantojn dum solenaj okazaĵoj.
Vespere la sinjora publiko de motor- kaj velŝipoj ĝue rigardis, kiel oni trumpetas alarmon sur la krozŝipo „Radzeer”, la personaro viciĝas, grupiĝante laǔ postenoj, la kapitano diras kelkajn ordonoj en la paroltubon sur la komandponto, dume pro nekomprenebla kaǔzo li elprenas cigaron el sia supra poŝo, sed li denove remetas ĝin, fervoraj junuloj kuras kun longaj kabloj, grincas la ankro, kiel oni levas ĝin, kaj la unuaj radioj de la aperanta luno blindige respeguliĝas de sur la kirasŝipo, kiu ekveturas al Birmo per plena vaporo.
S E S A Ĉ A P I T R O
Rustulo estas kontenta pri la akcepto. Sed li ne povas defendi sin kontraǔ la angla plano de manovro. Matroso kaǔzas grandan problemon. Ronda tablo anstataǔ pendingo. Vero eĉ tiam gravas, se ĝi havas nenian sencon. Oni registras tion en protokolo.
1
La haveno de Ranguno situas ĉe la pordego de Birmo, en la golfo de la disvastiĝanta enfluejo de la rivero Irrawaddy. La sola eǔrop-karaktera parto de la duon-sovaĝa loko estas la promenejo sur la bordo, konstruita el flava sablo kaj prem-kompaktigitaj gruzelpecoj, borderita per palmoj kaj agaveoj. La garnizono de la fortikaĵo de Ranguno alviciĝis sur tiu promenejo. Oni metis apartajn, grandlumintensajn lampojn super la vojon pro tiu okazo. Antaǔ la alviciĝintaj legianoj staris kvar oficiroj, samtiel senmove, kaj iomete antaǔ ili senceremonie kolonelo Lorien, la komandanto de la fortikaĵo. Dekstre de ili estis la orkestro, la kliko de la legiana regimento, kaj malantaǔ la kordono staris amaso da gapantaj, duonnudaj indiĝenoj. Ĉe la turniĝejo de la golfo subite aperis „Radzeer”, lukse prilumigite, kun la alviciĝinta personaro. La kaporalo kaj la unua oficiro staris antaǔ ili. Sur la komandponto estis videbla la kapitano kun siaj ĉiuj ordenoj, apud li en parad-uniformo Earl, populara pro sia ankoraǔ infaneska eksteraĵo, kaj belstatura, ruĝhara stab-kapitano.
Unu bruo, kaj la legianoj mansalutas rektiĝinte. La du oficiroj eltiras sian glavon kaj rigardas dekstren, la kapitano levas sian manon al la ĉapo, kaj la tabulo kun portetoj restas tiel. La militorkestro komencas ludi la anglan himnon. La brila krozŝipo proksimiĝas malrapide kun la neĝeblanka, personara spaliro, la kapitano kaj la du anglaj stab-oficiroj staras senmove, mansalutante. La larĝaj akordoj de la himno forsonas…
Bum!… Bum!… Du honoraj kanonpafoj de la krozŝipo „Radzeer” tremigas la aeron. Kvar francaj militavidiloj, senditaj por akcepti ilin, malalte rondflugante bruas super ili. Rustulo flustris emociiĝinte:
- Nenie oni ankoraǔ akceptis min tiel…
La Bubo ne povis diri eĉ unu vorton pro timo, kaj Fred la Malpura nun ĉi-foje sentopleniĝis sub la efiko de malnovaj, agrablaj memoroj. Poste li kriis en la paroltubon, la motoro de la krozŝipo, veturanta per duon-vaporo, komencas blovzumi, haltadi, anheli, la unua oficiro krias mallongajn komandvortojn, ĉen-grincado, la ankro plaǔdegas, oni ĵetas ŝnuregon sur la bordon, la ŝipo retroiĝas malrapide, fine la ponteto glitas ruliĝante.
La orkestro komencas ludi Marseillaise-on. Aǔdiĝas akresona komandvorto, kaj ili ĉiuj denove rektiĝas.
…Earl kaj la kapitano, kiujn oni translokigis provizore en la hermetike fermeblan municiejon, serioze aǔskultis la piedtamburadon super ilia kapo, la muzikon kaj la kanonpafojn. El tio estos tre ĝena skandalo.