dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La retroviĝinta krozŝipo

您是本帖的第 4282 个阅读者
树形 打印
标题:
La retroviĝinta krozŝipo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La retroviĝinta krozŝipo

Jenő Rejtő

 

La retroviĝinta krozŝipo

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

Unua ĉapitro

 

 

 

- Monon aǔ vivon!

- Vivon!

La atencanto kun revolvero timiĝis tiel de tiu respondo, ke li retropuŝiĝis. La jam multfoje dirita, agresema alvoko, de kiam la mondo ekzistas, la unuan fojon estis aǔdebla la supre menciita respondo. La pafpreta pistolo de la rabisto ektremis en lia mano, kaj li simple ne sciis, kion fari. La atakita homo levis alten siajn brakojn trankvile, kvazaǔ ne interesus lin, kio okazos.

            Ĝi estis la plej stranga kaj la plej malgaja kriminala komedio de la memopreblaj tempoj, rilate ties okazon kaj finiĝon.  Sceno: San Francisko, Oakland. Verkis: la vivo.

            Personoj:

            Nervoza bandito.

            Rezigna viktimo.

            (Militistaro, senhomeco.)

            Tempo: mono.

            - Bruto! – ripetas la rabisto. – Monon aǔ vivon! Ĉu vi ne aǔsdis tion?

            - Kial vi kriegas! Ĉu vi pensas, ke mi estas surda? Ĉar estas permesite al mi elekti libere, ĉu mi donu mian monon aǔ mian vivion, mi proponas mian vivon.

            La situtacio de la bandito estis malesperiga.

            - Se vi komedias, vi pentos tion. Mi kalkulos ĝis tri!…

            - Vi estas instruisto pri matematiko, je mia honorvorto!… Mi diris, ke vi povas ricevi mian vivon. Mi estas parazito, mi do ne havas monon por mia vivteno. Sed de kie mi prenu alian kvindek cendojn, se mi donos tion al vi?

            Nun ni imagu rabiston. Ĉu li mortpafu iun, riskante elektroekzekutan seĝon por kvindek cedoj, aǔ li foriru senhonorigite post tiu mallonga interparolado.

            - Mi atentigas vin lastfoje, kaj poste… - li denove komencis serioze.

            - Ne donu al mi alternativojn! Vi konfidu la elekton al mi, nun bonvolu motrpafi min!… - ĉar li ekkompatis la atakanton, senespere gestantan per sia pistolo, li daǔrigis milde: - Eligu el via kapo, estimata sinjoro vojrabisto, ke mi donu al vi eĉ unu cendon. Ne estas precedento pri tio, kredu min, karulo…

            - Mi atentigas vin la lastan fojon: se vi frenezetas, mi mortpafos vin senhezite!

            - All right! Sed rapidu, ĉar mi ne havas tempon staradi ĉi tie!… - kaj li kapblancis, poste kun neartigita kriĉado li ridegis. – Vi estas granda viktimo ĉe mi, sinjoro rabisto! Apenaǔ demoraliĝinta bandito! Tiulo ne mortigas homon por kvindek cendoj!… Li ne faras tion malpli ol du dolaroj. La maljuna Wagner estis bona konanto de la homoj, well, my best gangster!…

            En tiu momento, subite, kelkajn paŝojn malproksime de ili, aperis du promenantaj soldatoj.

            Ili kaptos lin!

            La vojrabisto enpoŝigis sian pistolon timiĝinte. La viktimo aǔtomate mallevis siajn altenlevitajn brakojn, turnis sin al la soldatoj kaj…

            Kaj li diris nenion!

            Krome nun brueto aǔdiĝis super ili! Du biciklantaj patrolantoj proksimiĝis parolante sur la kajo kaj la viktimo ne moviĝis. La soldatoj kaj la patrolantoj foriris. La rabisto denove elprenis sian revolveron fulmrapide kaj alkriis la viktimon:

            - Eĉ ekmoviĝon ne, ĉar…

            La alia ĉirkaǔrigardis timiĝinte, kaj preskaǔ plorante, tamen tre energie admonis lin:

            - Ne kriegu, vi, ĉevalo! Vi venigos la policistojn ĉi tien!… Mi ankoraǔ ne vidis tiel nervozan rabiston en mia vivo! Vi kapablas fari al mi la pelj grandajn malagrablaĵojn!

            La bandito timiĝis.

            Sankta Dio! Kio ĝi estas?!

            La viktimo multe pli timas la ĝerdamojn, ol la bandito kun revolvero. Kiu estas tiu homo? Kia terura, delonge serĉata krimulo li estas?

            - Levu la manojn!

            La viktimo altenlevis siajn brakojn kolere.

            - Diru, ĉu vi aranĝas gimnasitkan lernohoron ĉi tie?!… Je mia honorvorto, mi ankoraǔ ne vidis tiaĵon! Ĝi estas via mano pri la manoj. Kaj trie: ne gestadu kostante per la pistolo, ĉar ĝi malŝargiĝos, kaj la policistoj revenos… Mi ni vidis ankorǔ tiel nervozan rabiston en mia vivo! – li lamentis malpacience kaj dume li singultis tiel laǔte, ke lia ŝiriĝinta cilindra ĉapelo sinkiĝis ĝis lia nazo.

            - Diru, ĉu vi estas freneza?

            - Eblas, sed ĝi nun ne gravas… Aǔskultu min, sinjoro rabisto – komencis la atakito paceme – donu al mi unu dolaron, kaj mi lasos vin forkuri. Nu?… kial diskuti longe. Ĉu mi ne pravas?

            - Ĉu lasi min forkuri? – miregis la bandito. – Ĝoju, ke mi ne batas vin kaj mi foriros.

            - Ankaǔ tio estas starpunkto, sed ne la mia. Hop!… Ne tremu, amiko mia, mi nur singultis! Mia starpunkto estas alia. Se vi foriros, mi elprenos mia tranĉilon, kaj mi ĵetos ĝin al via nuko el dorsdirekto. - Kaj li ekkriĉis per raǔka, joviala rido: Well, my dear murdisto! La maljuna Wagner povus esti olimpia ĉampiono en la tranĉilĵeto… Kaj mi tranĉilo staros dum rekordtempo tiel, kiel mi ricevos unu dolraron de vi! Ĉu vi vidas, ĝi estas bona starpunkto. Nu?… vi povas elekti: ĉu monon aǔ vivon?!

            La bandito tute malcetiĝis. Ĉu li mortpafu tiun terurulon por kvindek cendoj? Aǔ li risku, ke tiu homo ĵetu tranĉilon en lin dum foriro? Ĉar li, en la mano kun revolvero pagu al la viktimo unu dolaron, la tuta mondo ridaĉus pri li.

La viktimo staris iom ŝanceliĝante, sed trankvile. Li estis eksterordinare trampa. Eĉ birdotimigilo ne estus surpreninta ĝin. Li tute ne havis ĉemizon, sed li ligis ĉiuspecajn ĉifonojn ĉirkaǔ sia kolo, kvazaǔ simbolante la mankon de la necesa tolaĵo. Sur iu polica cirkulero estintus rimarkebla rekonilo, ke apenaǔ velkinta gardenio estis videbla en lia butontruo, kiel ornamo.

            La velkinta floro estis simbolo de lia nevelkebla, infana optimisto. Simbolo de tiu leĝera, fervora gemuto, naiva vivfilozofio kaj senĉese ebria sereno, kiel sinjoro Wagner en ĉiu minuto de la tago disetendis sian animon antaǔ la plej malgrandaj kaj la plej simplaj ĝojoj.

            Sur lia falta, veruka, sendenta kaj larĝ-buŝa vizaĝo maldensa, sed longhara matrosbarbo estis duoncirkle, kovrante lian mandiblon. Je la unu vido oni plie povintus kredi tiujn artefaritaj haroj, fiksitaj per ŝnuro.

            Kaj kiam la luno prilumis lin, tiu barbo difinitive efikis la cetere konstrnitan rabiston fortimige.

            Li ekkriis timiĝinte!

            Ĉar la eksterordinaraj haroj havis brilantan cejankoloron!

            Kiu ne sciis, ke sinjoro Wagner, ricevinte admirinde grandan vangofrapon, falis en la emajlofarbon por la ŝipoj, antaǔpreparitan sur la kajo, kaj tiel en la lunlumo, oni povis pensi lin fantomo.

            - Nu kio estos? – urĝis la viktimi la rabiston. – Ĉu vi volas maljuniĝi ĝi tie? Donu al mi unu dolaron, kaj iru en la inferon!… Tia estas idiota strovaĉek.

            Kion signifis la esprimo strovaĉek ĉe sinjoro Wagner, neniu sciis tion. Lia konstanta, ĝisosta ebrieco lin mem malhelpis en tio, ke li povu bone interpreti eĉ siajn proprajn vortojn.

            - Nu sed komprenu – kriis la bandito kun kolera malesperiĝo -, mi ne havas monon, kaj mi ne volas mortpafi vin.. Mi bedaǔras vin!

            - Kion komunan mi havas al tio?!… Vi ne estu bona por mia unu dolaro! Bonvolu pafi!

            - Mi ne faros tion! Kaj mi atentigis vin, se mi iros tien…

            - Tiam mi pidbatos vin kaj elprenos mian tranĉilon. Mian grandegan tranĉilon, simila al kuireja tranĉilo. Sed se vi restos sur via loko, denove mi petas vin, mortpafu min!… Bela mokincito ĝi estas! Nu, ĉu vi scias, kion fari: Aǔkultu min! Se vi ne havas monon, pagu per naturaĵo. Mi akceptas vian revolveron. Oni certe donos iom da brando por ĝi en la restoracio al la Tri Korkotiriloj, aǔ rumon dajning! Nu, ĉu vi konsentas?

            …Kial daǔrigi? Post mallonga, impeta diskuto sinjoro Wagner ricevis la revolveron. Oni povas riski nek la tranĉilpikon el dorsdirekto, nek la elektroekzekutan seĝon por kvindek cendoj. La rabisto estis en la komenco de sia kariero, li havis mur dek naǔ jarojn, kaj akcesore ankaǔ tio senkulpigu lian sentalentecon.

            - Nu venu, eta strovaĉek! – konsolis la humana viktimo la rabiston. – Ankaǔ vi povos ricevi gluton da brando… Hop! Vi povas trinki almenaǔ por la municio de la revolvero… Jen vidu, kiel bela pantalon-fiksigilo! – li kriis, kiam ili ekiris, kaj li ekvidis ŝnuron pendi super sia kapo de sur fertrabo: - Mi deprenos ĝin de tie, sed damne… oni nodligis ĝin… - kaj li turnis sin al la junulo afable: - Ĉu vi ne havas hazade tranĉilon ĉe vi?

            - Kion? – demandis la rabisto kaj fariĝis morte pala. – Sed… Vi ja minacis min… Ke vi havas tranĉilon!

            - Ne estus infano! Neniam mi havis tranĉilon en mia vivo… Hop… nu, atendu! Sed nun jam mi havas revolveron, dank’ al Dio, nur trankviliĝu, kara strovaĉek…

            Kaj li ŝovis antaǔ la nazon de la kolera bandito lian propran revolveron.

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:55:12
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Dua ĉapitro

 

 

 

Per tiu stranga rabatako cetere komenciĝis la malbonfama vojo de la Retroviĝinta krozŝipo, plena de mondinteresataj aventuroj. Ĉar la viktimo kaj la bandito promenis plu difinitive en paco, aǔ la maljunulo ŝanceliĝante. Tiel komenciĝis inter ili la parolado, kaǔzanta la fatalajn eventojn:

            - Vi estas certe eksterlandano, ĉar vi ne konas min… Ĉiu rabisto konas min tiel bone, ke neniu salutas min jam el kvin paŝa distanco. De kie vi venis?… Li volis oscedi, sed li nur singultis. – Vi povus rakonti ion pri la grandmondo. My parole d’honneur, tiaĵo interesas min!

            - Mi alvenis el Aleksandrio sur la ŝipo Nil Marsall. Ankaǔ tie oni parolas nur pri tio, pri kio en Oakland – respondis la juna rabisto. Oni estas scivolaj, kio okazis al la fama André de Rémieux?

            - Mi povintus diri tion! Ni estis enkarcerigitaj kune en Surabaya… Li estis bona tipo! Pasintjare iu mortpikis lin dum drinkeja interbatado en la grand-café Bubalkapo en Madrido.

            - Hm… Mi apenaǔ kredas tion. Ĉar temas pri malaѰerinta marŝipo, kies nomo estas André de Rémieux. Ĝi liveris turistan societon, kiu konsistis el elegantaj sinjoroj…

            - Ĉu iu fripono ŝtelis ĝin? – interrompis sinjoro Wagner kun mansvingo. – Oni devas atenti sur la maro… Mi konas tion bone…

            Pri tio venis en lian kapon ia kartlud-marŝo el iu opero, kaj li kantis stentore. Li vivis en la konstanta kaoso de la operoj kaj hazardludoj, kun la stranga ekstazo de la opitimistaj ebriuloj. La juna rabisto rimarkis nur nun, ke lia patronanto, havanta strangan barbon, estas ĝisekstreme ebria. Dume li parolis maŝine por kaŝi tion, sed en la mallarĝaj stratetaĉoj kelkfoje li ŝanceliĝis de iu vojflanko al la alia, sed li forte tenis la revolvero en sia dekstra poŝo, tiel la juna bandito tamen ne kuraĝis ataki la rabiston, kiu havis kolombgrizan aǔ ĉielbluan barbon.

            Kie estas tiu drinekjo, kiun la maljunulo menciis? La celo de ilia vojo estis neimagebla por la junulo. Ĉar post nelonge inter la montetoj de la ĉirkaǔaĵo de la haveno, trans la argilbrikaj kabanaĉoj de ĉinoj kaj aliaj indiĝenaj nacioj de Frisco, stumbladis antaǔ li la gargarante kantanta, stranga maljunulo. Ĉu eblas, ke li jam ne scias, kien li volis iri?

            Tiu homo ne konis sinjoron Wagner, kiam li pensis tion, ke la Blublankulo (en kia ajn stato) ne trovos la drinkejon, kien li volas iri.

            - Ĉu vi ne vojeraris? – demandis la juna rabisto.

            - Ba! – ridaĉis sinjoro Wagner. – Vi, bebo! Mi trovus la restoracion al la Tri Ruĝaj Korkotiriloj eĉ ebrie, sed mi konfesas, ke mi apenaǔ trinkis ion dum la lastaj du horoj… Ĉu vi vidas tiujn ses lumpunkojn tie? Ne… Tiujn kvin lumpunktojn?

            - Ĉu en la malproksimo?… Mi vidas nur etan lumon tie!…

            - Ankaǔ mi vidis tiom en via aĝo. Ĝi ne estas granda artaĵo… Tie do troviĝas nia drinkejo… Ĉiu honesta hotvolé vizitas tien.

            - Diru… - demandis nun la juna rabisto, kaj komenciĝis tiel la tute freneza komplikaĵo. – Ĉu vi konas ian famulon en la haveno, nome Fred la Malpura?… La Kapitanon?

            - Kio?!… - ekkriis mire la maljunulo. – Kaj ĉu vi kuraĝas ŝteli inter honestaj banditoj en la haveno?!

            - Ankaǔ mi jam aǔdis mencii lian nomon. Sed mi pensis, ke vi scias pli multe. Oni serĉas tiun Kapitanon urĝe pro io.

            - Oni ĉiam serĉas lin! – mansvingis sinjoro Wagner. – Sed oni neniam kaptos lin! Li estas mia amiko!… My old Fred la Malpura, maljuna strovaĉek estas la Kapitano! – Pro ekzaltita braksvingo li sutumble falis tra iu malgranda monteto kaj restis sidanta por ekripozi. Tiel li daǔrigis spiregante: - Por li ne gravas la policoj de la tuta mondo…

            - Mi ne pensas, ke temas pri krimafero. Oni ne menciis, ke li estus enrompinta ien, aǔ li ŝtelintus monon.        

            - Mi ne kredas, ke la maljunulo rompŝtelis ien kaj kompletige almetis al la mono. Tio ne karakterizas lian naturon.

            Li pene ekstaris ŝanceliĝante, kaj ili iris plu.

            - Certe ne estas krimo en la afero. Ankaǔ la radiostacioj dissendis, ke li anonciĝu ĉe kiu ajn eksterlanda, angla konsulo. Oni certigas lin foriri libere.

            - Ĉu la ambasadoro?

            - Kial la ambasadoro?

            - Nu kredu min! La maljuna Fred ĉiumaniere foriras, se li volas, li ne bezonas garantiaĵon.

            - Mi demandis ĝin nur tial, ĉar kiu scias, kie estas la Kapitano, kaj informinte la instacon, tiu homo ricevos cent pundojn da premio.

            - Kio… - Li haltis sekundon, sed ĝi sukcesis nur tiel, ke li per rapidaj brakmovoj pene ekvilibrigis sian korpon, ŝanceliĝintan sur sian kalkanon. – Kion vi rakontas? Ŝajnas, ke vi estas ebria! Hop! Ne zorgu pri tio, se mi singultas!… Ĉu vi asertas, ke oni donas ie dek pundojn por tiu infanaĵo?! En unu sumo?!

            Kaj li fariĝis tre ekscitita, ĉar li ankoraǔ neniam havis tiom da mono.

            - Mi diris cent pundojn! Oni anoncis tion en la radio ankaǔ en San Francisko

            - Ne diru tiom da mono, kara bandito! – petegis lin tremante, kaj li singulti trifoje en rapida sinsekvo pro ekscitiĝo, tial defalis lia ĉapelo, sed, kiam li etendis sian brakon por levi ĝin, li stumble falis tra ĝi, kaj leviĝante li kuntrenis ankaǔ la junulon sur la teron. Li nur longe kaj malfacile komprenis klare la diritajn, kiam li ekkriegis, plenblovitginte sian pulomon: - Hura! Do la koncernulo ricevos dudek pundojn!… Ne diru, ke cent pundojn! Vi aǔdis tion malbone! Tiom da pundoj ekzistas nur en matamatika ekzerco! Sed dudek ekzistas, aǔ eble dudek kvar. Tiom da mono mi jam vidis!… Dio mia! Fine ja mi povos ebriiĝi! Hura! – kaj li ĵetis sian ĉapelon alten, poste li mirante, nervoze ŝanceliĝis ĉien, sed li vidis nenie sian malnovan havaĵon. – Nu Bele mi sidas en la kaĉo! Mia ĉapelo restis supre! Negravas!… Jen prenu… vian revolveron!… Mi jam ne bezonas ĝin! Mi havas krediton tiom, kiom da birdoj estas en la ĉielo. Kaj tiu kredito longe ne forflugos…

            Li donis, en la senhoma nokto, la ŝargitan pistolon al la ĵus prirabita bandito kaj frapetis lian ŝultron.

            - Ĉu vi aǔdis ion pri la Kapitano? – demandis la bubo, kiam post mallonga hezitado li tamen ne mortpafis la sinjoron Wagner per sia rericevita revolvero.

            - Jes, kompreneble! Mi parolis kun li tagmeze!

            - Kie li estas?

            - Mi ne scias tion.

            - Kie do vi parolis kun li?

            - En mia loĝejo.

            - Tiam do vi devas scii, kie li estasí,

            - Ĉu tiel malfru-vespere? Ekskludite. Estas sufiĉe bona afero fare de mi, ke mi trovos ĝin… Kaj mi raportas. Nu, jen estas la drinkejo! Ni eniru tien!

            Kaj li piedpuŝe malfermis la pordon de la kabanaĉo. Densa fumo, rumoro kaj buŝharmonikado, sufoka, orel- kaj okultranĉa son- kaj odormiksaĵo ondruliĝis al ili. Sed antaǔ ol ili povintus enpaŝi, eĉ sur la sojlo, sinjoro Wagner subite retroŝanceliĝis, frapferminte la pordon, li kaptis la brakon de la knabo timiĝinte:

            - Venu! Ni kuru!

            Kaj li falis surventren.

            La knabo ne komprenis, pri kio temas. Se li komprenus tion, li certe komencus kuri, ĉar li fariĝis partoprenanto de la tikla afero.

            Ĉar Jimmy la Ĝisorela staris en la pordo, kiam sinjoro Wagner malfermis ĝin! La retiriĝo do estis malfrua reago, ĉar la pordu tuj ŝir-malfermiĝis denove, kaj Jimmy la Ĝisorela elsaltis tra ĝi…

            La rabisto, se li tute ne sciis, pri kio temas, instinkte volis elpreni sian revolveron. Samtempe kun sia movo li ricevis vangofrapon, kaj flugante li sentis nur tion, ke oni ŝiras la pistolon el sia mano. Poste li falis kaj svenis. Ĉar jam la musona siblo de la ricevita vagofrap, ties klako, simila al fulmotondro, kaj ĝia ĉion forbalanta efiko estis iu el tiuj vangofrapoj, kiuj faris Jimmy la Ĝisorelan publike timata stelulo en la plej gravaj rondoj de la krimula mondo sur nia terglobo.

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:55:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Tria ĉapitro

 

 

 

Kial timiĝis sinjoro Wagner de Jimmy la Ĝisorela? Ĉar la iniciatoj de la krimula mondo, al kiu apartenis ankaǔ la stelulo de la vangofrapado, ili sciis bone, ke Fred la Malpura, kiam li restadas en Frisko, loĝas ĉe Wagner.

            Kian problemon havis la nekornita suvereno de la vangofrapoj, rilate la Kapitanon?

            Tiu akra kontraǔeco estis objekto de publika parolado en la haveno. Dum kelkaj, famaj, krimulmondaj entreprenoj okazis tiel, ke Jimmy la Ĝisorela jam elskrapis la maronon el la fajro, kiam subite aperis la Kapitano, kaj sen tio, ke li tuŝintus la ardaĵon per siaj ungoj, li akaparis la duban, sed bone merititan frukton de la laciga laboro de Jimmy la Ĝisorela. Ĝenerale tiel, ke Jimmy la Ĝisorela fine ĉiam implikiĝis en ian embarason. Oni diris, ili havas obskuran, jam delonge okazintan kavalirecan aferon. Jimmy la Ĝisorela laǔdire tenis la Kapitanon en kaptiteco dum dudek kvar horoj en lignokesto, alifoje la Kapitano enkvarantenigis Jimmy la Ĝisorelan, anstataǔ grava rolo de sia vivo. La afero akriĝis iom post iom tiel, ke nun jam Jimmy la Ĝisorela, kien li alvenis, interesiĝis pri la Kapitano, ĉar laǔ li, ili havas urĝe aranĝendan aferon inter si. Unuavice li serĉis sinjoron Wagner en Oakland por trovi sian kontraǔulon helpe de la Blubarbulo.

            Ĉar Ĵimmy la Ĝisorela jam sciis du tagojn de sia kontrabandista konato, ke Fred la Malpura estas en Frisko. Sed li sciis eĉ tion, kiu informos la anglan ambasadejon pri la restadejo de la Kapitano, tiu ricevos cent pundojn.

            Vole ne vole prezentiĝas la demando en la leganto, kial ne anonciĝis Jimmy la Ĝisorela por la cent pundojn da premio ĉe la angla ambasadejo, li sciis certe la spuron, kondukantan al la loĝejo de sinjoro Wagner. Li ja ne konis la proksiman adreson de la konstanta loĝejo de la Blubarbulo, sed li povintus esti la malkaŝanto de lia spuro sen la scio de la grava adreso. Ĝi ne estas denunco, ĉar la polico serĉas la Kapitanon „negoce”, garantiante lian liberan foriron. Sed fine certe ne estintus malkaŝanto de la spuro, ĉar per tiu spuro la ambasadejo povintus atingi nenion. Ĉar la loĝejon de sinjoro Wagner en Frisko konas maksimume nur kvar homoj el la mondo, kaj Jimmy la Ĝisorela, mi tute ne devas diri, ne apatenis al tiuj kvar homoj.

            Krome la privilelgiaj membroj de la krimula mondo por nenia premio ŝatas iri en oficialan lokon. Superstiĉo de spertaj homoj, ke la vizitado de oficejoj malofte alportas bonon.

            Jimmy la Ĝisorela havis multajn, malgajan spertojn en rod- kaj aliaj policoj. La mono gravas, kaj ne estas saĝa afero scivoleme demandadi pri ties deveno, sed ankaǔ tio havas limon. La fregat-ĉefleǔtenanto, kiel fifama kontrabandisto, ne tro timis la tanspason de la limoj, sed la sojlo de oficialaj lokoj, tamen estis limo por li, kiun li malofte trapasis propravole. Tial li ne anonciĝis kun sia malnova informo, kiel malkaŝanto de spuro ĉe la angla ambasadejo, kaj tial kriis sinjoro Wagner, ke „ni kuru!”, antaǔ ol li falis surventren. Kaj samtiel li ne miris, kiam mano, simila al ŝraǔba kunpremilo kaptis lian kolon kaj strigis lin tiel, ke li ne povis eĉ ekmoviĝi.

            - Jen vidu! – li balbutaĉis kun deformiĝinta, sed kun ĝentila mieno. – Mia kara amiko strovaĉek!… Mi dankas, ke vi helpis mi ekstari, kaj nun senpolvigu min. – Ĉar li ne ricevis respondon, kaj la ŝraǔba kunpremilo ne loziĝis, li kiaĉis eĉ kun pli afabla rideto: - Ĉu vi ne havas hazarde cigaron? Nek mi scias, de kiam mi ne fumis!…

            Jimmy la Ĝisorela havis esterordinare pitoreskan, ĝenerale konatan uniformon de Fragat-ĉefleǔtenanto. (Li mem kreis la rangon kaj la uniformon.)

            La uniformo aspektis jene: unuavice du pompaj kaj brilaj, ledaj gamaŝoj, surkape la viziera, blanka ĉapo de la usona, volontula ambulanco, kaj flaneljako kun oraj butonoj! (Kiu ne sciis, ke lia vestaĵo estas uniformo de fregat-ĉefleǔtenanto, tiu ĵurintus, ke li vidas hejman jakon.) Nu kaj la aristokrata, unuarange dekorativa, monoklo kun tenilo. Li portis sub tiu nomo la kuracistan lupeon, pendanta sur transmisio de biciklo, kiun oni uzas precipe por ekzameni la irison. Jimmy la Ĝisorela iafoje levis la instrumenton al sia iu okulo, kiam li pensis, ke li devas reprezenti.

            - Fia poŝoŝtelisto! – li kriis al sia kaptito anstaǔ saluto. – Ne provi min trompi, ĉar mi vangofrapos vin je splitoj.

            - Vi minacas min ĉiam per tiuj splitoj – nerviziĝis sinjoro Wagner. – Kial vi demandas la kvinan fojon, kie estas Fred la Malpura? Ĉu mi estas la gardanto de tiu strovaĉek?!

            - Vi certe scias, pri kio temas?! Ĉar mi tute ne demandis vin! Ne timu, mi ne mortigos tiun porkon! Mi nur pagos al li pro la kvaranteno kaj pro ĉio, kion li faris kontraǔ mi!

            - Nu bone! Atendu ĉi tie, mi tuj sendos lin! – kaj li jam estus ekironta, se la fera mano ne estus retirinta lin. – Nu!… Vi ĉiam tiradas min!

            - Nun atentu min! Mi kontentigos mian koleron kontaǔ vi, se vi ne gvidos min al via kaŝejo! Mi scias, ke ĝi estas proksime al la ferponto de Frisko.

            - Dankon, strovaĉek! De tie mi trovos mian hejmon!… Mi cerbumadas jam unu horon… Vi, ne tiradu min!

            Lia voĉo transiris al gurgulado, ĉar Jimmy la Ĝisorela skuis lin terure. Dume la juna rabisto rekonsciiĝis, sed li ne moviĝis pensante, ke Jimmy la Ĝiorela havas grandegan ferstangon, per kiu li batis lian vizaĝon. (La junulo sekvan tagon forveturis per ŝipo al Hindoĉinio, li komencis novan vivon kaj paŝis sur la vojon de honesteco. Estas multe por homo renkontiĝi kun sinjoro Wagner kaj Jimmy la Ĝisorala en tiu sama nokto.)

            La fregat-ĉefleǔtenanto dentogrince pensadis, kion komenci kun sinjoro Wagner. Li dume ekdormis tutkorpe apogiĝinte al la premegantaj manoj. Kiam li estis denove forte skuita, li laǔte ekronkis kaj vekiĝis:

            - Sankta Dio! Kioma horo estas?! – li kriis, kvazaǔ iam li havintus multe da laboro en sia vivo, kvazaǔ iam li estus malfruiĝinta de ie.

            - Atentu min! Mi havigos al vi cent pundojn, se vi gvidos min al la Kapitano.

            - Mi petegas, kredu min… Ne ekzistas tiom da mono, infano mia, kiom vi diras… Ĝi estas nur dek pundoj! Sed cetere my great man of the Malpura ne estas ĉe mi! Kredu min, strovaĉek! Ĉu mi kutimas mensogi?

            - Jes!

            - Certe ĝi estas tiel, kiel vi diras… Sed kial mi mensogus nun, se vi premegas mian kolon tiel kare… Unu amiko? Kun kiu mi jam estis ankaǔ en prizono! Du enloĝantoj!

            Jimmy la Ĝisorela subite pensis ion. Estis idiotaĵo ektimigi la maljunan rabiston. Li nenion ekscios de li. Sed li sekvos lin sekrete, li sekvos lin de malproksime. Li deprenis siajn manojn de sur lia kolo kaj forte ekpuŝis lin de si.

            - Se nun li ne estas ĉi tie, mi kaptos lin alian fojon! Sed tiam ne estos pardono!

            Sinjoro Wagner iomete klinis sin galante, li ĝustigis siajn florojn kaj ekiris ŝanceliĝante en la mallumo. Subite li ekkris ĝoje, ĉar li surpaŝis sian ĉapelon kaj surmetis sian malnovan havaĵon. Poste zumkantante, post dek paŝoj ĝenerale tri-kvr metrojn glitante, tra montetoj kaj inter strateaĉoj ŝanceliĝis hejmen, kaj ŝajnis, ke li tute ne konjektas, ke Jimmy la Ĝisorela sekvas lin, kiel la ombro.

            Tiel li atingis la vojon, kondukantan el Oakland al San Francisko, estanta sur la kontraǔa flanko de la haveno, trans la seka doko. De tie sur malplenaj areoj, stublante atingis la taluson. Irante preter ĝi, li deflankiĝis singarde, en la nokta mallumo, sur pli sekuran kampon.

            Nu nun!

            La stumblanta homo poste tra la kampo denove revenis ŝanceliĝante al la taluso ĉe turniĝejo. Li iris preter enstaciaj preterpasaj trakoj. Nur akvokrano kaj kelkaj budoj estis videblaj, krome multaj malplenaj ŝarĝvagonoj staris en la ĉirkaǔaĵo.

            Kia diablaĵo!

            La maljunulo grimpis sur la taluson. Li levis la riglilon de vagono, staranta sur malpli proksima saktrako, li flankentiris la ŝovpordon kaj enŝteliĝis…

            Trovite!

            Jimmy la Ĝisorela kuris! Sekvinte la spurojn de sinjoro Wagner, li atingis la ŝarĝvagonon kaj proksimiĝis singarde… Estus bone atenti… Li elprenis sian poŝlampon kaj ĉirkaǔrigardis…

            Li do loĝas kun la Kapitano en tiu rusta, eltrafikigita vagono. Nu, ek! Nun li aranĝos la konton… Li rapide flankenŝovis la pordon kaj ensaltis… Li tuj prilumis ĝian internon per la manlampo, ĉar la tranĉilo de Fred la Malpura estas rapid…

            Kio ĝi estas?!

            La interno de la vagono vakis!

            Li saltis al la kontraǔa ŝovpordo… Damne! Wagner simple elŝaltis tra la transa flanko de la vagono, kaj oni riglis ĝin el ekstere!

            Hop! Li returniĝis fulmrapide…

            Malfrue! Akra grincado aǔdiĝis malantaǔ li, de kie li venis…

            Kaj la pordo de la vagono frapfermiĝis! Estis bone aǔdebla, ke la riglilo falas.

            Li estas kaptito!

            - Alo, amiko strovaĉek!… Ĉiu vagono havas du pordojn – kriĉis sinjoro Wagner el ekstere. – Vi devas brue frapadi longe, se vi enuos vin, ĉar tiu vagono nun havas malfruiĝon: ĝi ne ekveturis de kvin jaroj…

            Kaj aǔdiĝis malproksimiĝanta, entuziasma kantado pri ĥoristino Aida, kiu unue trompis la verdan fanton, poste la ruĝan damon…

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:55:56
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Kvara ĉapitro

 

 

 

Jimmy la Ĝisorela estis en la plej granda embaraso.

Li malsatmortos bele, se li ne faros bruon frapante. Sed en San Francisko nun la situacio estas tio, ke ne estas proponinde al li altiri la atenton de la homoj per laǔte frapad-bruo. Bedaǔrinde lastfoje li fornavigis de ĉi tie kun Ĉharley la Lunmiena per dumasta skuno, kaj ili forgesis redoni ĝin al la postedanto, kiu certe serĉigis tion fare de la polico.

            Kion valoras la ŝraǔbo kunpremilo en sia interna poŝo, la boneg, malgranda, sed pompa ŝtalborilo en sia supra poŝo, la pinĉprenilo kaj la fajlilo en sia malantaǔa poŝo? Li sciis bone, ke nun li ne povas trabati sin eksteren per simpla lamentranĉado. Li estis malnova konanto de la vagonoj.

            Eble li povus fajli la krucferon laǔ la breĉo de la pordo, sed ĝi kaǔzus pli granda bruon ol la frapado sur la muro. Li sidadis tiel dum unu horo kolere, cerbumante, senkonsile. Li vidis ĉapud la riglilo, ke jam aǔroras…

            Nun aǔdiĝis plandŝovo de egalritmaj paŝoj ĉirkaǔ la vagono.

            Li subaǔskultis. Ĉu eble ia soleca persono venas ĉi tien, kaj li estas sufiĉe malsperta, ke li povu malfermis la pordon sola?

            Li provos la aferon! Fine ja li ne malsatmortos ĉi tie! Li frapetis…

            - Elvenu! – diris la koncernulo ekstere.

            Diablo forportu lian ŝerceman humoron!

            - Malfermu ĝin! – kriis Jimmy la Ĝisorela -, mi malfruiĝis al la trajno, ekveturinta al Frisko, mi dormis ĉi tie, kaj iu riglis la pordon, mi estas doklaboristo!

            La koncernulo malfermis la pordon senplue.

            Ankaǔ Jimmy la Ĝisorela repaŝis senplue kaj fale eksidis sur malplenan lignokeston kun malfermita buŝo. Sankta Dio!…

            En la malfermita pordo staris homo kun longa, pinta kaprobarbo, kaj li rulumis sian cetere respektindan barbon eĉ pli pinta per siaj neimageble gradegaj ungoj, similaj al tiu de nizo. Ĉiu dubo estas ekskludita!

            La Kapitano staris tie! Fred la Malpura estis la savinto!

            Kaj Jimmy la Ĝisorela vidis sian sorton decidita. Se tiu homo savis lin, tiel li estas perdiĝinta homo! Tio sendubas…

            - Mi aǔdis, ke vi serĉis min, infano mia… Certe vi havas ian aferon kun mi – li diris afable.

            Diable!… Kiel simple estis serĉi lin por puŝi la tranĉilon en lin. Kaj kiel povas okazi, ke nun li sidas tiel malcerte vid-al-vide al la mil-falta maljunulo, havanta ventotanitan haǔton. La etaj okuloj kun ruza brilo kian sorĉan forton aǔ prefere magian aǔtoritaton havas, ke la unuranga manipulanto de la tranĉilo, la fama interbatiĝanto, forta kiel Herkulo nun estas tiel malcerta? Li ekridetas iomete, poste li balbutas, fine li forigas ion embarasite per siaj du fingroj pedante de sur sia jako. Baldaǔ li tamen kolektas sian kuraĝon, se li jam ĵuris je l’ tero kaj ĉielo en ĉiu drinkejo, ke li ne vidu Ofelian Pepita, (onidire) sian fidelan edzinon, se li ne mortigos al Kapitanon.

            - Nun temas pri tio – li pelis sin ĝisekscite per sia groba voĉo -, ke mi havas aranĝendan aferon kun vi!

            - Ĉu?!… Pri kio temus? – li demandis kaj paŝis al li subite.

            Ia skrapeto, kvazaǔ dorno ektuŝus lin tra la ĉemizo, tiklis la ventron de la fregat-ĉefleǔtenanto.

            - Atentu, Jimmy!… - admonis lin la Kapitano kun milda flustro. – Estas mallume, kaj hazarde vi puŝiĝos al mia tranĉilo.

            …Kiel li elprenis la tranĉilon, kiam li malfermis ĝin kaj kiel li premis tion al lia ventro kun tiel granda faksperto, ke ĝi ektuŝi, tamen ĝi ne penetris lin? Tio estis lia malnova kaj nesolvebla magiaĵo. Ĝi certas: centfoje povas esti iu Jimmy la Ĝisorela, se foje tranĉilpinto de Fred la Malpura ektuŝas lian ventron, tiam estus pli bone peti la lastan sanktoleadon, antaǔ ol ekmovi sian etfingron.

            - Kial vi minacas min per tranĉilo?… Ĉu iu batis vin? – li demandis multe pli grobe, sed sen eĉ unu moviĝo Jimmy la Ĝisorela.

            - Ĉar mi aǔdis, ke vi serĉis min pro io, kaj interesus min la esenco de la afero.

            - Kio?… Nu kaj, se mi serĉis vin? Mesaĝis al vi el Havajo la proprietulo de la restoracio al la Gaja Elverŝiĝanto, ke pasintjare vi forgesis vian tabaksaketon tie…

            - Mi scias pri tio. Nu estas afable, ke vi serĉas min jam de unu jaro, foje en la kazino Katakombo de Singapuro, kiel oni rakontis, foje en la restoracio al la Fromaĝkapa Kalandrilo de Roterdamo, ĉar mi informiĝis ankaǔ pri tio… Ĉu estas inde fari tion pro tabaksaketo?

            Jimmy la Ĝisorela preskaǔ eksplodis pro kolero, sed kion fari, kiam li staras ĉi tie, fiksite de la tranĉilpinto de la maljunulo, kaj li scias, ke la tranĉilo kiel firme sidas en la mano de la Kapitano, tute loze, kvere en lia mano, kaj la ekpuŝota klingo kuŝas senpere apud lia etendita dikfingro. Kaj kiel simple, facile, dum momento ĝi povas penetri iun, por ke Fred la Malpura poste viŝpurigu ĝin sur arbotrunko, kaj enpoŝigintge tion li forpromenu de sur la okazejo per sia indiferanta, kurbakrura irmaniero.

            La fregat-ĉefleǔtenanto do estis krevonta, sed dume li staris tiel leĝere, tiel senmove, preskaǔ pie, kvazaǔ li vere nur pro la tabaksaketo serĉis tra la tuta mondo tiun malpli estimatan, sed tre respetindan, blankbarban homon.

            - Krome vi diris tion, ke vi havas ion aranĝendan kun mi – interesiĝis la Kapitano milde. Mi ne scias, ĉu tio estas vera? Nu, vi povas doni al mi tion, kaj mi akceptos ĝin.

            - Nun tio ne estas ĉe mi… mi kunhavis ĝin, kiam mi serĉis vin kaj…

            La maljunulo lasis lin tie, li eksidis iom malproksime sur lignoblokon kaj enpoŝigis la tranĉilon.

            - Jen vidu, Jimmi la Ĝisorela! – li diris enpensiĝinte, sed tre aplombe, post mallonga paǔzo. – Ĉio ĉi estas bela, kion vi rakontis, sed notu ĝin bone, kiu tre serĉas min, al tiu povas okazi, ke li hazarde trovos min. – Li parolis trankvile, ĉar Jimmy la Ĝisorela sciis, per kia nekontroleble rapida movo malaperis la tranĉilo, kaj samtiel rapide ĝi povas estis eltirita. – Vi scias bone, ke vi ĉiam estis mia malforta flanko… Promenadu trankvile, infano mia, tien-reen kun enpopŝigitaj manoj, vi havis ĉe vi revolveron kaj tranĉilon, tiujn mi ĵus ŝtelis de vi. Ne grindacu per viaj dentoj, ĉar tiuj elfalos, kiam vi estos samaĝa kiel mi, kvankam nek en tia aĝo estas malavantaĝe, se oni havas dentojn.

            - Iam pro tio…

            - Nur ne minacu min, ĉar mi jam multfoje ektimi, kiam vi estis kolera, kaj mi dormis maltrankvile.

            Li pensadis pri io kaj pik-purigis siajn du-tri brunajn dentojn, elstarantajn el sia reteca gingivo per la longa ungo de sia dikfingro, poste li komencis plenŝtopi sian pipon malrapide kaj ekfumis.

            „Li jam elkovas ion denove!” – pensis dume Jimmy la Ĝiorela. – Ne tial li venis ĉi tien por liberigi lin, ĉar li timzorogis pro li. Eĉ lia propra frato povus morti trankvile, tia fiulo li estas. Kaj nun li fumas tiel, kvazaǔ li cerbumus pri tio, kiel impliki ion, kion neniu homido povas travidi krom li.

            „Ĉar li ĉiam implikas!” – pensis la fregat-ĉefleǔtenanto. Sed la buĉistoj heredu lian tranĉilon post lia morto, se foje ĝi ne penetros tiun satanon.

            - Ĉu vi volas ankoraǔ ion de mi? – li demandis kolere.

            - Mi ŝatus reguligi la konton kun vi tiel, ke poste vi lasu min paca.

            - Ĉu vi mokas?! Nun vi povas fari tion, sed notu bone, sed ankaǔ la plej ruza volpo estos iam kaptita.

            - Nu, mi volonte evitus tion – kapbalancis la Kapitano serioze. – Mi ŝatus fari negocon kun vi tiel, ke ankaǔ vi kaj ankaǔ mi havu po kvindek pundojn.

            - Kio ĝi estas denove?

            - Mi rakontas tion. Oni serĉas min pro ia afero fare de la angala ambasadejo. Tiu serĉo ne signifas konsekvencojn. Eble oni interesiĝas pri la droninta vaporŝipo Winnifred, ĉar mi navigis ĝuste tie per trimastaulo, kaj mi savis multe da homoj.

            - Mi memoras. Ĝi estis brava faro. Nur poste ĉiu miris, ke perdiĝis la ringoj kaj la poŝhorloĝo de la pasaĝeroj, savintaj el la tempesto.

            - Jes! – kapjesis la Kapitano kun serioza rememoro. – Estis granda tempesto… Sed nun unuavice temas pri tio, ke verŝajne mi ricevos ian premion, se mi anonciĝos ĉe la ambasadejo, kaj ankaǔ la denuncanto, kiu trovis min, ricevos cent pundojn aparte. Nun mi krom mia premio ŝatus ricevi kvindek pundojn el tiu cent. Vi do akompanu min al la ambasadejo, tiel vi ricevos kvindek pundojn, krome ankaǔ mi faris bonan negocon, ĉar mi ne devas timi, ke vi mortigos min iam. Ĉar mi esperas, ke tiel sankta paco regos inter ni.

            „Ĉu li kirlas aǔ ne kirlas tion?” Sonas tre verŝajne, kion li diras, certas do, ke li mensogas. Sed kion li volas nun de li ĉi tie? Ĉu eblas, ke la maljunulo vere volas trankvilon kaj ricevi kvindek punojn? Nenio malbona povas okazi al li, se li akceptos tion. Oni ne tre scivoladas pri lia nomo tie, kaj li havas en sia interna poŝo preskaǔ korekta dokumento laǔ la nomo de sveda matroso Jeff Olsen. Li iros tien, kiel Jeff Olsen kun la maljunulo, kaj li tenos siajn okulojn en streĉo.

            - Laǔ mi – tamen li diris singarde, post mallonga pensado – malantǔ ĝi latentas denove io kontraǔ mi.

            - Se vi estas tiel malkonfida, mi do faros ĝin kun aliulo. Mi vidas, ke vi timas.

            Jimmy la Ĝisorela havis plurajn virtojn, sed lia vanteco kelkfoje facile subpremis liajn aliajn ecojn. Ankaǔ nun li tute ruĝiĝis pro la akuzo de malkuraĝo.

            - Ĉu vi aǔdis iam, ke mi timas iun?! Vi nun parolas kun Jimmy la Ĝisorela, he!

            - Ankaǔ mi mem bazigis ĉion sur ĝin – diris la maljunolo sincere, kaj vere estis tiel. Li ofte bazigis siajn kalkulojn sur la vantecon kaj naivecon de Jimmy la Ĝisorela. – Se vi do volas, nun vi povas veni kun mi al mia kaŝejo. Malmulte da homoj scias pri ĝi en tiu ĉi mondo, vi estu iu el tiuj. Kaj antaǔtagmeze ni vizitos la anglan ambasadoron. Se vi ricevos la kvindek pundojn, tiel sankta paco regos inter ni. Jen mia mano!

            Li etendis sian mumie faltan, malpuran, brunan, nizosimilan manon por manpremo.

            Jimmy la Ĝisorela pensis: „Ĉu li estas nizo, aǔ li ne estas nizo?” – dume li heziteme akceptis la manpremon. La malvarman, faltan, relative malgrandan manon prenis tiel nervoze la timita apaĉo de la haveno, kun sia eksterordinare larĝa torako, kun sia mirinda lerteco kaj kun sia legenda forto, kiel la lernejaj buboj tiun de la rigora instruisto.

            - Ĉu vi havas ian dokumenton? – demandis la Kapitano.

            - Jes mi havas bonan dokumenton laǔ la nomo de Olsen Jeff.

            - Nu, en ordo, kvankam mi ne pensas, ke ĝi estos bezonata.

            La maljunulo ekiris antaǔ li, pipfumante, ŝanceliĝante, ĵetinte sian jakon surbraken, kaj li ekpuŝetis sian vizieron, ke lia antikva ĉapelo glitis sur lian nukon.

            Ne malproksime de la ponto ili atingis la suburbon de Frisko, kaj Jimmy la Ĝisorela kun sinistra antaǔsento ekvidis la kazernon de la ĝendarmoj, konstruitan el grizaj, krudaj ŝtonoj. Nu, li kaŝiĝadus ĉi tie. Li provis eĉ pli bone malaperi en la krespusko, preterirante la taluson, ĉar jam mateniĝis. Tiutempe estis malvarme ĉi tie, precipe aǔrore. Jam fine de la somero la arkta vento forpelas la vagabondojn de la haveno de ĉi tie.

            Frosta, sala, humida aero frapiĝis en lian vizaĝon.  „Tiu ventotanita, maljuna rabisto certe ne sentas ĝin” – pensis Jimmy la Ĝisorela. Ĉe iu vojkurbiĝo, apud al ŝoseo, Fred la Malpura levis la kradon de kanalo kaj ekiris malsupren sur la ferŝtupetaro.

            - Venu! – li diris.

            Jimmy la Ĝisorela sekvis lin kaj reĝustigis la kradon super si. Ĉu eble ili ne loĝas en la kanalo? Ĝi atendeblas de Wagner, sed la Kapitano (ni devas rekoni) sciis per kio ŝuldi al sia famo kaj al sia malpura, sed viziera ĉapelo. Li ne volonte disfamigus, ke li loĝas en kanalo. Ili iris longe sur la cementita bordo preter la torentanta kloakakvo. Ili devis konstante piedbatadi la ratojn, svarmantajn antaǔ iliaj piedoj. Katogranda bestaĉo saltis antaǔ la vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela, laǔte plaǔdante en la drivo de la kanalo.

            Baldaǔ ili atingis kanal-kruciĝon, kaj la Kapitano ekiris supren. Ili denove elgrimpis tra krado, kaj ili estis en la kaŝejo de Fred la Malpura.

            Ej!

            Ĝi estis vasta kelo. Ĉirkaǔe kuŝis ĉiuspecaj ĉifonamasoj, certigante komfortan kuŝejon por la kaŝiĝantoj.

            - Kia kelo ĝi estas? – demandis Jimmy la Ĝisorela, kaj…

            Kaj haltis lia voĉo. En la alia flanko de la kelo, alte estis kelkaj fenestroj tra kiu penetris griza, aǔrora lumo. Kaj subite aperis antaǔ la fenestroj du suspektinde firmpaŝaj botoj… Kelkaj paŝoj, poste ili klakas… turniĝas… klakas… Kaj tiuj malproksimiĝas denove per samforma, ritma marŝado…

            Li estas gardostaranto! La Kapitano insidis lin!

            Tio estis lia unu penso, kaj li jam saltis al la kanalo.

            Tie li kaǔris spiregante… Ne! Fred la Malpura tamen ne povis indisi lin. La maljuna satano havas minimume tiel multe da kalkulo kun la instanco, kiel li. Jen!… Nun li eksidas, elmetas el sia poŝo antaǔ sin pecon da fromaĝo kaj manĝas bonapetite…

            - Onklo Freddy… - li balbutaĉis. – Kie ni estas nun?

            La maljunulo longe trinkis el la brandobotelo.

            - Infano mia, ĝi estas la kelo de la kazaerno de la ĝendarmoj. La fatrasejo, neniu venas ĉi tien, oni nur ĵetas la disfibriĝintajn, neuzeblajn vestojn tra la fenestro, kaj fojo en ĉiu jaro ia ŝtata ĉifonkolektisto venas ĉi tien per ĉaro. Ĝi estas trankvila loko. Mi neniam aǔdis, ke okazintus razio ĉi tie.

            Li kuŝiĝis sur amaso da ŝtata ĉifono, poste li tuj kaj dolĉe ekdormis.

 

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:56:18
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Kvina ĉapitro

 

 

 

Frumatene ili forlasis la kelon por iri en Friskon.

            - Kien vi dungiĝis nuntempe? – demadis la Kapitano survoje, kaj li ne surprenis sian jakon malgraǔ la glacimalvarme siblanta, aǔgusta, la plej vera vento, blovanta en Frisko. Lia nigra, kotona svetero kun ĝia disfibriĝinta, alta kolumo malmoliĝis kiraso dum ĝia ŝtorm-taǔzita vivovojo, kaj ŝajnas, ke tiu solido sufiĉe bone defendis sian mastron kontraǔ la peripetioj de la vetero. Ne parolante pri lia publike konate garandega, lignotabulsimila pantalono suprentirita ĝis lia torako, kies du tubojn ĉe la ekstremaĵo premis apud siajn ŝuojn…

            - Nu mi estis ĉe kapitano Briĉes – respondis Jimmy la Ĝisorela. Ni kontrabandis elmigrantojn sur Javon per la skuno Ekiro

            - Tio jam okazis unu jaron – diris la maljunulo.

            - Nu do – li respondis nervoze -, mi malsanetis! Kiam oni malpermesis labori per la skuno Ekiro, mi do ricevis kuglon en mian kokson, kaj mi naĝis tiel de iu insulo Sunda-o al la alia. La homo estas tia estaĵo, ke li malsaniĝas laǔnature pro unu pafo, se li sportas poste. Ĉu nun jam vi scias ĉion?!

            - Nu, kiel oni ĝin prenas. Ĉar ĝi okazis pli ol duonjaron, ke vi adiaǔis Ofelian Pepita, kaj vi alvenis en Friskon sur la kargoŝipo de Harry la Kukurbo.

            Tiu maljuna satano kamaradas kun la diabloj! Cetere li ne povus scii ĉion.

            - Do, nu? Mi venis en Friskon? Kaj?!… Ĉu intertempe vi fariĝis polica konsilisto, kaj nun vi konfesigas min?! Ĉu vi eble publikigas ĉiun vian paŝon en la ĵurnaloj?! Ridinde… Mi devas vivi el io, mi do veturas…

            Fred la Malpura diris nenion, eklevis sian ŝultron, ekpuŝetis sian ĉapon, koksbalancante li suprentiris ĝisaksele sian pantalonon ĉirkaǔ si, preninte ĝin ĉe la poŝoj kaj fiksrigardis ien en la aeron, preskaǔ enue. Kelkfoje Jimmy la Ĝisorela nervoze ĵetis al li flankajn rigardojn. Nun li vere povas ŝcii nenion. Nur hazarde li demandadis pri diversaj aferoj, ĉar li anasiras indiferente kaj moroze, kiel ĉiam. Ili jam estis ĉe la vere grandurba ĉirkaǔaĵo de la parko Golden Gate, kiam kiel, kiel ne, Fred la Malpura subite ekparolis kun kortuŝita mieno:

            - Kie estas la malnovaj amikoj? Ĉu vi ne aǔdis pri la krozŝipo Radzee?… Ĉu vi singultis?

            - Jes. La cigaredo estas forta. Kion vi demandis?

            - Venis en mian kapon la bona, malnova krozŝipo Radzeer, kiun mi ŝtelis dum nigra-memora nokto, proksime al la Point de Galle, el la karanteno de Cejlono. – Kaj li ĝemis profunde. – Tiuj malnovaj, belaj tagoj!

            Li estas la plej granda aktoro en la mondo, sed tamen li ne komedias tiel. Ĝi povas esti nura hazardo, ke li menciis Radzeer-on.

            - Delonge mi ne vidis tiun ŝipon – respondis la fregat-ĉefleǔtenanto malvarmkondute.

            - Hm… Nu ja, vi havas akrajn okulojn. Antaǔ duonjaro ĝi ankoraǔ restadis en Oakland. Ĉu tio ne estis okulfrapa al vi?

            Ĵimmy la Ĝisorela haltis. Li plenblovis sian grandegan torakon per aero. Malmulte da homoj restas en lia proksimo tiam, kiu iomete konis lin.

            - Nun kion vi elkovas denove?!

            - Vi estas stranga… - respondis la Kapitano eklevinte sian ŝultron kaj plenŝtopadis sian pipon. – Vi plie miksiĝas kun la homoj, ol mi, tiel do mi pensis, ke vi kaj la Ĉefkuracisto, Charley la Lunmiena, Vanek la Dornharulo kaj la ceteruloj tamen ne evitis unu la alian, se ili jam restadis ĉi tie sur la malnova krozŝipo, kaj ankaǔ vi provis prosperi ĝuste tiam en Oakland. Kial vi blovŝveligas vin tiel pro ĝi?

            Jimmy la Ĝisorela elspiris al aeron el sia pulmo. Li nun konstante timas tiun senkoran vulpon, kaj li pensas ĉiam, ĉu Fred volas aludi ion? Tamen kio estas en tio, se li interesiĝas pri siaj amikoj? Li ja elkrais antaǔ ili lastfoje kaj diris tion, ke ili povas morti, tio ne interesas lin, kaj kiel jam tiom foje li lasis ilin tie, kaj li vagadas plu sola, sed tiam temis pri tio, ke li laǔkutime manipulaĉis per la oleo kaj per aliaj aferoj, li falsis la loglibron kaj trompis ilin. Tiuj diris eĉ tion al li, ke la diblo venigas lin ĉiam al ilia vojo, kaj tiam Petters la Raǔk-laringa nomis la Kapitanon patromurda, maljuna hieno, tamen amiko estas amiko. Eĉ tiam, se ne ĉiu estis reganto, kiel li, Jimmy la Ĝisorela, kaj ili ne konas la oficialajn esprimojn de la etiketo de la hispana kortego.

            Kaj tio estis okulfrapa al li, ke foje li estas en Frisko, ke Radzeer ankras ĉi tie, kaj estas stultaĵo diris tion, ke li ne vidis ĝin. Ĉu ekzistas en Oakland tiel malgranda sampano, kiun Jimmy la Ĝisorela ne vidas, kiam li iras en la havenon? Li do respondis stulte. Tio estas ĉio.

            - Nu – li diris kun trudita indiferenteco -, mi parolis kun Vanek la Dornharulo kaj kun kelkaj homoj el ili. Sed tio ne gravas. Riproĉon mi kroĉos al nenies nazo, kion fari, ĉar la vivteno…

            - Sciu, infano mia – li kapbalancis kompreneme. – Kvazaǔ vi jam estus menciinta tion. Mi volis scii nenion alian, nur tion, kien ekveturis la privata krozŝipo de tie ĉi? Duonjaron mi ne aǔdis, ke Radzeer estus albordiĝinta ie, kaj mi maltrankvilas…

            - Kio?… Ĉu via manĝilaro aǔ paketo da tabako resti sur ĝi?

            - Mi maltrankvilas pro miaj amikoj.

            - Vidu, Kapitano, lasu min paca! Tio estas en ordo, ke vi ĉiam estas ebria, sed ŝajnas, ke lastatempe ĝi elaǔdiĝas el via parolo. Kiajn amikojn vi havas sur tiu ĉi mondo, kiam via koro kvazaǔ estus el ŝtono?

            - Jimmy, Jimmy! Kiu havigis al vi kvindek pundojn pro bonintenca paciĝemo?

            Fine ja ĝi estas vera. Li nur ne damandadus nun tiel multe da aferoj. Ĉar nek la Disinjoro scias ĉe li, kion li pensas, kiam li demandas.

            - Se vi ege brulas de scivolemo, mi do povas diri, kion Tendenulo la Fervora rakontis antaǔ la ekveturo. Denove ia asekura societo pagas al ili por gardi valoran ŝipon.

            - Strange! – murmuretis la Kapitano denove post paso de iom da tempo. – Nu, egalas… Hm… ĝi estas ege stranga…

            - Kio estas stranga por vi denove?

            - Jen estas Jimmy la Ĝisorela, iu el la plej bonaj maristoj en la mondo. Mi estas sperta pri tio iomete, vi do povas kredi min. Kaj nun, kiam valoras oron ĉiu mezkvalita maristo en Frisko, ili tute neglektas vin kaj ekveturas sen vi per Radzeer. Diablo komprenas tion. Ĉu jam disvastiĝis, ke vi jam ne estas la iama. Eblas… Iu menciis tion ankaǔ al mi antaǔ nelonge.

            - Tio estas granda mensogo! Subite li ekkonsciiĝis. La maljuna mar-bestaĉo jam denove ventolas lian vantecon. – Nu ili invitis min, sed mi ne iris, ĉar mi estas en malamika rilato kun Peters la Dikulo. Ĉu vi scias nun jam?!

            La Kapitano eklevis sian ŝultron kaj kraĉis apud sia pipo:

            - Kial vi estas tiel nervoza? Se vi ne iris, vi do ne iris…

            Kaj li gratis sian nukon per sia senintenca, flegma movo, pro kio la ĉapelo antaǔenŝoviĝis sur lian frunton. Ili promenis silente. En la malproksimo jam aperis la angla konsulejo. Tiam subite ĝojkriegis iu apud ili:

            - Jen estas mia kara, olda amiko!… By Good! Mi petas la dude du pundojn!

            Sinjoro Wanger estis tiu! Kun oficisto de la konsulejo!

            Jimmy la Ĝisorela ekblasfemis. Tiu mizeraĉa Wagner antaǔis ilin. Kaj nun se ili volas, aǔ ne, la mono estos lia. La blubarba, maljuna ĉarlatano apogiĝis al la muro per sia dekstra mano, sed en la entuziasmo de la ebrieco li devis maldekstramane kroĉiĝis al la ĉapelo de la konsuleja oficisto tiel, ke li deŝiris ties duonon da rando. Li jam evidente ricevis botelon da antaǔpago je la ricevota mono.

            - Ĉu vi estas la publike konata homo, nomata „Kapitano”? – demandis la oficisto de la konsulejo.

            - Kiel? – demandis la Kapitano mirante. - Mi ne komprenas vin. Mi estas simpla matroso.

            - Sed kara mia amiko! – ŝrikis sinjoro Wagner kaj kunfrapis siajn manojn malesperiĝinte, poste li volis ĉirkaǔbrakumi iun Fred la Malpuran el la ses, sed li falis tutkorpe sur la troruaro, kio apenaǔ ĝenis lin, kaj tiel en pli stabila pozicio, li povis prezenti sian plendon trankvile: Kiel vi povas diri tiaĵon?… Mi ĵuras, ke li estas tiu, katenu lin!

            - Kiu estas tiu ebria bestaĉo? – demandis la Kapitano trankvile, kaj la fregat-ĉefleǔtenanto parte miris pro la impertinenteco, parte omaĝis kun rekono, ĉar li jam travidis la genian planon de Fred la Malpura.

            - Li aperis ĉe mi dirante tion, ke li loĝas kun vi en kelo.

            - Mi neniam vidis tiun ulon. Jen estas mia legitimilo. Mi alvenis el Aden antaǔ unu semajno sur la ŝipo Göteborg, mi estas Olsen Jeff.

            Kio ĝi estas?!

            La Kapitano trankvile elprenas el sia interna poŝo la kvazaǔ veran dokumenton de Jimmy la Ĝisorela, kaj li transdonas ĝin al la interesiĝanto… Post du minutoj ili foriras rapide, kaj klopodas forlasi la ĉirkaǔaĵon, ĉar sinjoro Wagner premante sur sian koron la duon-randon de la ĉapelo de la oficiro de la konsulejo kaj persekutis ilin plorante, ĝis li ie falis tel bonŝance sur la teron, ke li ekdormis.

 

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:56:37
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Sesa ĉapitro

 

 

 

- Se nun ni iros al la konsulejo, tiu oficisto diros tion, ke Wagner juste meritas la monon.

            - Ni do ne iros tien. Vi sendos leteron al la konsulo, en kiu vi petas lin akcepti nin.

            - Laǔ la kutimo de la kortego – klarigis Jimmy la Ĝisorela, memorante pri lia mallonga regado sur la insulo Feliĉo – la protokolo preskribas, ke oni devas peticii aǔdiencon en la kabineto de la reĝo.

            - Vi nur faru tion, kion mi diras.

            Vespere… Fred la Malpura kaj Jimmy la Ĝisorela aperis en la loĝejo de la angla konsulo en Frisko, kie oni tuj kondukis ilin en malgrandan ĉambron, similan al salono. Du sinjoroj atendis ilin tie. Jimmy la Ĝisorela dum sia junaĝo pasigis du jarojn ankaǔ ĉe la mararmeo, kaj nur poste okazis tiel, ke li ne povu vivi plu sen la odoro de la oceano. Tial li tuj rekonis en iu ĉeestanto kontradmiralon Anderson. La alia estis konsulo Haynes. La konsulo ne demandis, kiu estas Fred la Malpura el ili. Kiu ne estas blindulo, tiu povis vidi ĝin.

            - Kiel bone, ke vi retroviĝis, sinjoro Kapitano! – li diris kun sincera ĝojo.

            La kontradmiralo, eble nur ili ambaǔ sciis en la mondo, ke iam li estis kadeto kun Fred la Malpura sur la batalŝipo Prince of Buckingham de lia reĝa moŝto. Onidire la Kapitano forvagis tiutempe pro ia obskura, entute neniam malkovrita, familia tragedio, demetinte sian korvetkapitanan uniformon kaj sian sinjoran vivon. De tiam foj-foje, en okazoj, oficiale ne efektivigeblaj, kiam ankaǔ la Sekreta Servo estis senkonsila, ili serĉe venigis Fred la Malpuran el iu malproksima angulo de la mondo por utiligi liajn specialajn spetrtoj, ĉar li havas eksterordinare spirte ruzan menson kiel korktirilo.

            Tio ĝenerale ne okazis glate.

            La mizantropa, soleca marlupo neniel estus lasinta sin persvadi, se Anderson en estus veniginta lin. Ĉu la maljunulo havis koron? Eblas…

            Strange, ke la ĝisekstreme avara, monavida homo tute malaperis post la plenumo de iu aǔ alia komisio kaj oni neniel povis trovi lin, ke li transprenu sian premion.

            - Bonvenon, Fred! – salutis lin la admiralo kaj metis sian manon sur lian ŝultron. La maljunulo murmuris ion kaj enpoŝigis sian ĉapon. Jimmy la Ĝisorela, kiun la kortega ĉirkaǔaĵo (kiel li asertis) faris lin sufiĉe senĝena en la societo de pli bonaj homoj, li levis sian monoklon kun tenilo al sia maldekstra okulo kaj kliniĝis profunde.

            - Jen li estas – prezentis la Kapitano lin – Jimmy la Ĝisorela, la plej bona matroso en la mondo.

            La fregat-ĉefleǔtenanto ruĝiĝis laǔdite. Ŝajnas, ke tiu hundo havas iom da humaneco, kaj li simpatias kun li. La kvindek pundoj nun jam estas certa.

            - Sinceredire ne informojn ni volas de vi – diris konsulo Haynes al la Kapitano -, sed ni ŝatus peti viajn servojn.

            - Tiu junulo informis nin, ke vi serĉas min, li do meritas la permion – diris la Kapitano -, mi mem ŝatus transdoni al li la cent pundojn por lia fervoro.

            - Jen prenu, mi jam antaǔpreparis ĝin – ridetis Haynes, kaj denombris la monon en dolaroj, Jimmy la Ĝisorela surpriziĝis iom, kiam la maljunulo kapbalancis kun instiga rideto kaj enpoŝigis la monon.

            - Ĝi estas la via, Jimmy, ĉar vi estis lerta – kaj li eksidis, ĉar la kontradmiralo mangeste proponis al ili lokon. – Mi estas scivola, kial vi serĉis?

            - Ĉu vi jam aǔdis pri la ŝipo André de Rémieux?

            - Ĝi estas du tuba, dek kvin mil tunara vaporŝipo, kiu estis solene surakvigita antaǔ dek sep jaroj en Cherbourg. De tiam oni riparis ĝin nur unufoje post la ciklono Mael en Penang. Oni seke endokigis ĝin en Batavio. Lastfoje ĝi ekveturis kun ekskursantoj al insulo Incognita Archipel kaj malaperis. Ĝia lasta radiosigno alvenis el la proksimo de la kabo Blount.

            - Vi scias ĉion, Fred – diris la kontadmiralo kontente -, ĉe eble vi konjektas ankaǔ tion, kio okazis al la vaporŝipo?

            Jimmy la Ĝisorela rigardis al la maljunulo nervoze, sed tiu eklevis sian ŝultron mirante:

            - Ĉu oni povas scii en tiu ĉi mondo, kiaj aferoj povas okazi al ŝipo, preterlasinta la kabon Blount? Absolute kial veturas saĝa homo per vaporŝipo tien? Post la insularo Marques troviĝas nur atoloj kaj koralrifoj kaj denove koralrifoj kaj atoloj ĝis al Arktro.

            - Ni scias, ni scias! – kapjesis Anderson. – Bedaǔrinde kelkaj riĉaj kaj aristokrataj homoj veturis tien pro veto. Ili volis fariĝi Robinson-oj. Ili decidis pasigi unu jaron sur la insulo Incignita Archipel. Ia fola pentristo alvenis de tie kaj rakontis, ke la insulo estas vera papadizo.

            - Ĉu vi ne ricevis S.O.S. signalojn?

            - Ne. La lasta signalo elvenis el la proksimo de la kabo Blount, kie ili havas nenian problemlon. La frenezaj Robinson Cruso-j proksimiĝis al la celo en serena vetero. Alia informo ne alvenis pri ili. Evidentiĝis nur poste, ke Radzeer sekvis ilin, komisiite de la asekura societo. Tio estas la plej stranga, ke ankaǔ Redzeer kelkajn gradojn post Cape Bloun dissendis sian lastan vivsignalon, baldaǔ ĝia radio mutiĝis. Ambaǔ ŝipoj malaperis. Via tasko estos, Fred… porti al ni sciigon pri ili.

            - Mi badaǔras, sinjoro – diris la Kapitano malvarmkondute kaj ekstaris. Mi interkonsentis kun ĉasisto balenoj. Sekvontsemajne ni ekveturos al la insularo Portola. Onidire en granda amaso svarmas tie la balenoj ĉi-jare.

            - Kial vi ne entreprenas serĉi Radzeer-on kaj la Robinson-ojn?

            - Ĉar ne estas ekskludite, ke mi trovus ilin, kaj mi ŝatus eviti tion – li respondis moroze. Jimmy la Ĝisorela hontis antaǔ la sinjoroj, ke tiu avar-kora, maljuna satano parolas tiel. La admiralo rimarkis malbonhumore:

            - Mi pensis, ke viaj malnovaj amikoj direktis la ŝipon.

            - Ĝi estas eraro, sinjoro! Mi ĉiam havis nur problemon pri ili, kaj ili suspektis min. Ili estas antipatiaj ulaĉoj. Ili ne indas traserĉi eĉ konton da sala akvo por trovi ili…

            Kaj balancante sian kokson, li suprentiris sian pantalonon ĝisaksele.

            - Mi do bedaǔras… - diris la konsulo. Ĉu vi almenaǔ havas ian opinion pri la afero?

            - Kian opinion mi povus havi?… Oni devas navigi naǔ kaj duon gradojn orienten de Cape Bloun, kaj tie ĉirkaǔrigardi bone el la topo. Se neniu vaporŝipo estas sur la horizonto, eĉ post paso de mil jaroj vi ne ekscios, kio okazis al la ŝipoj. La Verda Vizaĝulo ĝis nun ankoraǔ ne diris, kiel profunden tiras la sudmarajn oceanŝipojn, se tiuj nervizigas lin.

            „Li estas granda hundo – pensis Jimmy la Ĝisorela -, sed li parolas tiel, kvazaǔ lia ĉiu vorto estus el la sankta biblo!” La admiralo esplore rigardis la flegman, indiferentan vizaĝon de Fred la Malpura. Ĉu la du malgrandaj okuloj tremvibris al li, aǔ ĝi ŝajnis tiel en la lumo de la lustro?

            - Mi do… ne volas trudi la aferon, Fred…

            - Se vi akceptas mian opinion, sinjoro, komisiu tiun mariston per ĝi, kiu venigis min ĉi tien. Mi scias, kiun mi rekomendas. Li estas tia homo, kiu iras tien kaj reen per unu boato kaj per ununura topvelo al la polusa regiono.

            Jimmy la Ĝisorala fariĝis fajroruĝa. Li tamen ne estas tiel granda hundo, kiel li pensis!

            La admiralo ŝatintus rigardi malantaǔ la vizaĝon de la Kapitano per siaj okuloj. Sed tiu fiksrigardis lin trankvile. Anderson turnis sin al la konsulo.

            - Se ni devas malhavi la servojn de la Kapitano, ni akceptas liajn konsilojn. – Kaj li paŝis al Jimmy la Ĝisorela. – Vizitu min morgaǔ antaǔtagmeze en la hotelo Waldorf Astoria. Mi havas ĉiujn rimedojn por organizi la ekspedicion. La asekura societo anoncis kvin mil dolaran premion por tiu, kiu donos certajn informojn pri la malaperintoj. Krome li povas kalkuli apartan premion de alta loko…

            Jimmy la Ĝisorela preskaǔ gloriĝis en sia troventumita vanteco. Li do levis sian monoklon kun tenilo denove al sia okulo kaj kliniĝis profunde. Dume venis en lian kapon el sia reĝa periodo notita diro de sia iama kolego, publike konata laǔ la nomo Napoleono, kaj li ekparolis jene:

            - Mi petas… kun fero kaj pano mi iros eĉ ĝis Ĉinio.

            - Ne fanfaronu, Jimmy – mansigne silentigis lin la Kapitano -, ĉar vi kelkfoje iris ĝis Ĉinio kun peco da pano kaj eĉ sen fer(moner)o.

            Per tio finiĝis la aǔdienco, la admiralo kaj la Kapitano manpremis.

            - Se vi tamen pripensus, Fred…

            La Kapitano diris malestime:

            - Mi ekveturas jam nur ĉasi balenojn. Tiuj bestoj pli bonaj bestoj ol iuj homoj. Kaj precipe la pli utilaj. Mi havas nenian komunan, rilate ĉiuspecajn ulojn, kiuj nur suspektis min kaj estis sendankaj…

            Kiam ili estis sur la strato, Jimmy la Ĝisorela diris kun sincera danko:

            - Dankon, frato Fred… kaj nun transdonu al mi la kvindek pundojn.

            - Vi, almozulo! Kiam vi meritis ricevi kvindek pundojn?… Ĉu eble vi volas riĉiĝi ekspluatante min? Ĉu ne sufiĉas al vi, ke mi havigis al vi kvindek mil dolarojn? Oni vere facile povas akiri ĝin.

            - Vi promesis – li diris kolere -, ke la duonon de la mono…

            - En orodo. Se vi revenos kaj donos al mi la duonon de la kvindek mil dolaroj, tiam vi ricevos de mi la duonon de la kvindek pundoj. Kaj nun sufiĉe, iru en la inferon, dum mi havas bonan humoron.

            Li diris, enpoŝigis siajn manojn, turniĝis kaj eĉ ne rerigardante sur la fregat-ĉefleǔtenanton, li ekiris ŝanceliĝante al la haveno…

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:57:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Sepa ĉapitro

 

 

 

Jimmy la Ĝisorela promenis tra la haveno. Li rigardis nur preteratente la aron da ŝipoj. Eĉ en la plej granda haveno ne troviĝas pli ol tri ŝipoj, per kiu estus inde entrepreni ion.

            La aliaj meritas senvaloraĵejon.

            Tiuj belaj, du- kaj tri fumtubaj vaporŝipoj, en la basenoj de la grandaj navigaj asocioj, ne meritas atenton. Unuavice la ŝipo valoras nek la duonon, se oni ne konas ĝin „persone” de la kaldroneg-pordo ĝis la stajoj. Duavice tiuj novaj konstruaĵoj estas nur dandoj. Bele emajlite, kun brilantaj balustradoj kaj kun fort-lumaj, elektraj lampoj, sed kiam okazas pli granda tempesto sur la maro, dronas la tuta ŝipo, ke post horo eĉ rompitaĵo ne naĝas sur la akvosurfaco.

            Li preteriras kun ĝuo kelkajn skunojn aǔ kuterojn, ornamitajn per buntaj veltoloj, havantaj flavan, ruĝan kaj nigran koloron.

            Tio estas jam io!

            Ekzemple videbliĝas tie la ŝipo Yankee-Doodle! Kaj apud ĝi Seehund. Per tiuj ŝipoj estas facile venki la maron eĉ tie, kie ĝi estas la plej danĝera. La pli junaj, kolorperdemaj, grandegaj velŝipoj havas minimume kvindek jarojn, kaj sur ilia riparo estas videbla iom da algluiĝintaj muskoj, reprezentante ĉiun maron de la mondo, aǔ kelkloke helaj makulegoj: la postsignoj de la riparoj post grandaj tempestoj. Plej ofte oni mem faras tion urĝe, ĉar ne ekzistas tia hurikano aǔ ciklono, pro kiuj ĝi endokiĝus post la difektiĝoj. Estas vere, ke tiuj ŝipoj estas konstruitaj el ligno yarrah de la bilĝo kaj supren. La maro ne agacas tian barkegon eĉ dum cent jaroj.

            Jen vidu! Tie estas La Bahia! Kiel volonte li luus ĝin! Kompreneble la hispana Jose nur ridaĉus, se ia frenezulo pruntepetus lian ŝipon. Tiu hispano estas hirta, nigrabarba homo, havanta ŝiriĝintan trikotaĵon. Li nun kubutumas sur la balustrado, portas ĝisgenue refalditan, ĉifonan pantalonon kaj kraĉadas la fiŝojn.

            Tie estas la ŝipo Drummer Dogg, ankaǔ ĝi ne estas neatingebla. La maljuna Ruff okupiĝas pri nenio alia, ol la kolektado de kopro. Li vagadas inter la insularoj, kiel olda kolportisto por kargi sian ŝipon per sekigitaj kokosoj, kaj dume li priploras la malnovajn, belajn tempojn, kiam sur la insulo okazis eĉ vigla pafado kaj batalo per adzo.

            Ĉe la libertrafika haveno, inter malp-malpli grandaj ŝipoj, lia rigardo fine haltas sur sensignifa, peĉonigra, vaporŝipo kun kaduka riparo. Ĝi estis malproksime ĉe la fino de la ŝtona moleo, kie la lurblaj ŝipoj ankras.

            Tio ja estas la ŝipo Huntler!

            Per ĝi taǔga maristo povas traveturi eĉ dekfoje ĉiun oceanon senhalte. Nur tia homo ne esperas multon bonan el ĝi, kiu ankoraǔ ne dungiĝis al tiu vaporŝipo. Li rapidis al la Hountler, ĉu eble li trovos iun sur ĝi, kiu povos informi lin?

            Jes li trovis.

            Pli da personoj, ol tiuj povintus esti agrablaj. Du maristoj, kiuj havis la moknomojn, la barba Eǔgeno la Buŝaĉulo, Roĉild la Malavara kaj ankoraǔ kelkaj aliaj homoj. Ili marteladas, ligas nodojn, tutcertas, ke iu luis la ŝipon. Ili nun elpakas la pneǔmatikajn harpun-ĵetilojn. Estas sendube, ke la maljulo ekveturos per Hountler por ĉasi balenojn.

            Du matrosoj malsuprenportas lignokeston, markitan per mortokranioj. En ĝi estas la pintaj grenadoj, ŝraǔbeblaj sur la ekstrema parto de la harpuno, ĉar lastatempe oni ĉasas la balenojn tiel.

            La Kapitano akiris la prioritaton lui Hounler-on. Kaj Jimmy la Ĝisorela jam sciis tion bone, ke taǔga ŝipo krom ĝi, per kiu oni kuraĝus navigi trans Cape Blount-on, ne estas en Frisko… La fregat-ĉefleǔtenanto ĝemis. La satano dungis ankaǔ la plimulton de la bonaj maristoj antaǔ lia buŝo.

            - He, Chang! – li kriis supren al iu barba martoso.

            - Kion vi volas?

            - Kiu uzebla ŝipo ankoraǔ troviĝas ĉi tie?

            - La Kapitano mesaĝis al vi – rekriis la matroso -, ĉar li sciis, ke vi venos ĉi tien por gapaĉi. Li diris: Iru al la restoracio al la Trimasta Sodakvo. Hodiaǔ vespere la ŝipo Blinda Patro Via alvenos el la kvaranteno, ĉar la lazareto finiĝis. Manfred la Impertinenta ludonos ĝin!

            Jimmy la Ĝisorela kuregis. La Kapitano tamen ne estas tiel fia diablo. La ŝipo de Manfred la Impertinenta minimume estas tiel bona, kiel Hountler. La ŝipo Blinda Patro Via ŝajnas ne pli granda ol helico, kaj ia supraĵulo kredus tion, ke ĝi devus esti plie en ia fatrasejo, ol navigi sur la maro, sed kiu persekutis du batalŝipojn sur la malnovega „pantoflo”, tiu scias, kiel opinii pri ĝi. Unuvorte oni menciis kun estimo en ĉiu haveno la dekmil tunaran vaporŝipon Blinda Patro Via, kiun posedis Manfred la Impertinenta.

            Li jam ne trovis la barban, dikan, unuokulan kapitanon en la restoracio Trimasta Sodakvo. Kie li estas?  La kelnero diris, ke infano venis por li, kaj oni urĝe invitis lin ien.

            Damne!

            Iu ankoraǔ anticioos lin! Li eliris kaj ĉirkaǔrigardis, kie serĉi Manfed-on.

            Hop!…

            Ĉirkaǔ dudek paŝojn malproksime, li staras antaǔ stango kaj rigardas ion sur la tero. Kiam li iris tien, evidentiĝis, ke sinjoro Wagner estas tiu. La Blubarbulo, pro sia sanstato, jam ne povis iri plu ol la stango, tial li venigis la Kapitanon. Jimmy la Ĝisorela kuregis kaj diris spiregante:

            - Alo, Manfred! Kiom kostas la ŝipo Blinda Patro Via? Mi bezonus ĝin por fari ekspedicion.

            - …Kara mia amiko strovaĉek. Mi bedaǔras, sed vi malfruis!… Kia ĝojo! – ekzaltiĝis sinjoro Wagner, kaj li per kelkaj grimpaj man-movoj ekstaris ŝanceliĝante apud la stango. – Kiel vi opinias, ke mi luis la ŝipon de li?… La surdan… la lamantan, jes la ŝipon Lamanta Patro…

            - Vi malfruis, Jimmy! – kapjesis ankaǔ Manfred. -  Tiu  idioto vere luis la ŝipon por du monatoj.

            La kapitano foriris, kaj Jimmy la Ĝisorela kolere elspiregis kaj rigardis sur sinjoron Wagner, kiu el sia sida pozicio leviĝis apud la stango, kvazaǔ grimpekzercante.

            - Kial vi bezonas la ŝipon Blinda Patro Via?

            - Ĉu vi demandas tion, friponeto? – kaj li kisis Jimmy la Ĝisorelan, poste kelkajn paŝojn malproksime li denove komencis pene leviĝi. Li tiris sian ĉapleon pli bone sur sian kapon tiel, ke ĝia randoŝiriĝis ĝis lia kolo, kaj nun ĝi pendis aparte, kiel ovala kadro de cejan-okula barbo-pentraĵo. – Mi ekveturos por serĉi miajn karajn amikojn. Mi sekvos Radzeer-on al la kabo Blount per la ŝipo Blinda Patrino Via!

            Kaj li turniĝis tuj, sed post la unua paŝo li alkroĉiĝis al durada ĉaro, tirata de mulo, kiu preterveturante ekpuŝis lin, kaj li falis laǔ sia tuta longo sur la teron, kiel ia malnova lansako, sed li ridaĉis.

            - Jen rigardu, tiu freneza mulo kiel rapidas… Vi, strovaĉek! Jen vidu, kia amiko via mi estas, mi akceptas vin, kiel partneron!… Nu?! Ankaǔ vi povas kunperturi per tiu… ŝipo… kiu estas via iu malsana parenco…

            Kolero de meleagro ekregis Jimmy la Ĝisorelan. Fred la Malpura, tiu inferido elpensis tion! Lisciis, ke taǔga ŝipo en Frisko ne estas krom la Blinda Patro Via, li do luis ĝin por senhaǔtigi lin, ĉar estis antaǔvideble, ke ĝi estas bezonata al la ekspedicio. Sinjoro Wagner estas nur rimedo en la afero.

            - Kial vi enmiksiĝas en tion? Kiu komisiis vin per la esploro?!

            - Kara amiko mia… - kaj li ŝanceliĝadis kun disetenditaj brakoj, plorante – mia freneza, granda koro kaj homamo deziras tiel!… kaj malpermesi tion al mi ne eblas !… Miaj karaj amikoj malaperis per la Blinda Patro Via, nun ili atendas, ke sinjoro Wagner iru por reveturigi ilin… Tial mi luis la surdan gepatron…

            - Diru simple al mi, vi, ĉarlatano, ke la Kapitano volas senhaǔtigi min, ĉar li scias, ke mi bezonas la ŝipon kaj ne estas alia. Kiom mi pagu, ke vi trasdonu ĝin?

            - Ne diru tiel malbelan aferon! Ne ekzistas tiom da mono!… Sed la Kapitano permesis tion, se vi pagos la tutan sumon de la luado, tiam vi povas kunveturi kun mi, kaj vi ricevos la duono de la kvindek-cen dolaroj… Mi petegas, ne diru, ke mil! – li diris kunmetinte siajn manojn. – Vi ĉiuj estas frenezaj, kun la Kapitano… Tiu konsulo anticipe trinkis ion, kaj lia lango stumblis… Kvindek mil dolaroj ne ekzistas, nek kvardek mil…

            Kial detali? Jimmy la Ĝisorala, malgraǔ la solene ebriaj vortoj de sinjoro Wagner, komprenis tion, kion li diris. Tiu Kapitano estas eĉ pli artifika, ol li pensis tion, ĉar li volas akiri ankaǔ la duonon de la premio. (Li estas la sola homo, kies monon sinjoro Wagner ne kuraĝas elspezi.) Kaj Fred volas, ke li pagu ankaǔ la luprezon. Ĉar li scias bone, ke admiralo Andersen provizas lin abundo per la necesaj rimedoj. La maljuna pritao almenaǔ kunveturus kun ili, havanta tiel multe da saĝo. Sed la satano ekvojos per la ŝipo Hountler por ĉasi balenojn.

            Kial ne pereigas iu tempesto tiun frotitan kaj poluritan, ŝtonkoran kanajlon?

            Ili reiris en duopo al la Trimasta Sodakvo, kie Jimmy la Ĝisorela unua vice mendis sitelon da akvo kaj kelkfoje premis al kapon de sinjoro Wagner en ĝin.

            Poste ili interkonsentis mallonge.

            Kion li povintus fari? Eĉ se estus taǔga ŝipo en la haveno, li ne tolerus, ke ankaǔ alia ekspedicio serĉu la malaperintojn. Ne malgrava ludo okazas en la fono. Pri kiu Jimmy la Ĝisorela sciis. Li devas estis tre singardema! Kiam Jimmy la Ĝisorela fine volis ekiri, Wagner postkantis lin:

            - Haltu, strovaĉek kolombo mia… Vi estas granda friponeto, kiun estimas ĉiu… Tial mi diras al vi, rapidu al la restoracio Tri Ruĝaj Korktiriloj.

            - Kial mi iru en la Korkotirilon?

            Sinjoro Wagner forte alkroĉiĝis al tablotuko kaj kuntrenis per ĝi kelkajn botelojn kaj glasojn. Jimmy la Ĝisorela pene elvolvis lin el la tablotuko, starigis lin sur la piedojn kaj ripetis la demandon:

            - Kial mi iru en la Korkotirilon?

            - Ve, kara strovaĉek!… Mi tute forgesis diri al vi, ke rilate la personon de la ŝipestro estas granda problemo kaj ĉio…

            Jimmy la Ĝisorela sentis tiel, kvazaǔ iu estus batinta lin je la kapo. Ke li estu la kapitano, ĝi estis pli grava por li, ol ĉio.

            - Kion vi diras?!

            - Mi dankas, ke vi skuras min, ĉar mi estas tute polvokovrita… Nun temas pri tio, ke la posedanto de la ŝipo Blindaj Gepatroj Viaj, pruntedonis ĝin nur kun kondiĉo… Alo, strovaĉek, portu al mi brandon!

            - Parolu klare, ĉar mi frakasos vian kapon!

            - Ĉu mi ne parolas klare?!… Mi parolas… tiel klare, ke vi povas estingi la lampojn, se mi ekparolas nokte! La posedanto de la ŝipo… pruntedonis la barkegon nur tiel, se ni transprenos la kap… Mi sufokiĝos tiel…

            - La posedanto de la ŝipo estas Manfred la Unuokula! Mi parolis kun li!

            - Sed li jam luigis la ŝipon al alia posedanto, kaj li konsentis uzi ĝin komune, ĉar li tre ŝatas min. – Kaj li ekploris. – Kaj li scias pri mi… ke mi volas ekveturi por trovi miajn amikojn! Miaj karaj amikoj malaperis sur Radzeer… Vanek la Dornhara, Petters kaj Jimmy la Ĝisorela… Mi absolute ne bedaǔras lin…

            Kaj plorsingultante li trinkis ies brandon, pro kio okazis granda kverelo. Iom post iom Jimmy la Ĝisorela komencis kompreni ĉion. La ŝipo jam havis luanton, kaj Manfred al Unuokula persvadis tiun luanton partneriĝi kun la duonfreneza Wagner.

            Kaj nun tiu persono estas la ŝipestro.

            Do lia kapitana pozicio estas en danĝero. Kiun li alproprigis post sia lasta marveturo, kiam li estis la unua oficiro. Li jam havis eĉ vizitkarton:

 

DON JAMES DI ST. ĜISORELA

ŝipkapitano

 

 

            Kion signifis por ambicia homo esti mondfama maato? Precipe, se li jam estis kapitano! Ĉiuokaze li devas iri al la Korkotirilo por aranĝi tiun aferon. Kiu ajn estu la kapitano, li draste traktos lin, se tiu baros lian vojon. Sed en la restoracio okazis granda surprizo:

            - Mi serĉas la kapitanon de la ŝipo Blinda Patro Via – li diris al la drinkejmastro.

            - Li atendis vin dum iom da tempo kaj mesaĝas, ke li revenos post nelonge. Je la sepa kaj duono. Mi profonas al vi trakti lin delikatmaniere, ĉar li ne preferas la ŝercon.

            - Ĉu vi pensas, ke ekzistas tiu junulo, kiun mi timas?

            - Li tute ne estas junulo, sed kanbino, kaj ŝi nomiĝas Pepi la Pirato.

            Jimmy la Ĝisorela preskaǔ falis surdorsen.

            Tel do la kapitano de la ŝipo Blinda Patro Via estas virino!

 

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:57:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Oka ĉapitro

 

 

 

Al lia Ekscelenco

Lia Reĝa moŝto Reganta princo San Antonio

Insulo Feliĉo

Duonetaĝo, Reĝa Fortikaĵo, maldekstre

 

Altestimata Reĝa moŝto!

Mi prenis mian plumon iun tagon de la kuranta monato, kaj unuavice konsidarente la ĝentilecon inter la samkoleganoj mi korespondas, nome:  mi skribas al via Reĝa moŝto, al via tronheredonta Reĝedzina moŝto kaj al via afabla imperiestra patrino. Ĉar via Reĝa moŝto menciis sur via altestimata poŝtkarto, ke vi ĉiam volonte akceptas miajn k. leterojn. Ĝi estas granda devontigo por mi ĉar Vi, Reĝa Moŝto tamen estas reĝo, kio signifas tion, ke vi havas tre altrangan pozicion.

            Nu kaj mi povas servi per novaĵoj.

            Ĉar nun denove oni povas aǔdi pri mi en la radiprogramoj en la tuta mondo. Via Reĝa moŝto jam delonge diris al mi, kio estas la sinjora devo, kaj vi ankoraǔ elbabilis nenion, tial mi skribos al vi eĉ tiun fiaferon. Ĝi okazis tiel, ke mi devis pasigi mallongan tempon naĝante inter kelkaj pitoreskaj insuloj, apartenantaj al la insularo Sunda pro mia kokso-vundiĝo. (Ĝi estas tre danĝera ŝipvojo, plena de rifoj, krome la doganistoj alpafas ĉiun.)

            Resaniĝinte, mi vojaĝis al Frisko. Tie mi renkontiĝis kun mia amiko Vanek la Dornhara. Kaj ankaǔ Tendenulo la Fervora estis kun li, kiu estas nia malnova, komuna kunkulpulo. Ili ĝojis pro mi, ĉar ili ne dungas kiun ajn sur la ŝipo Radzeer. Ne nur matroso estas bezonata tie, sed li devas estis ankaǔ negoce elprovita komplico. Tiel do ankaǔ mi dungiĝis al tiu sama ŝipo. Ili havis kontrakton ŝipveturi al la insulo Incognita Archipel.

            Mi informas vin pri tio, sed Dio gardu, ke vi sciigu tiun fakton al viaj konatoj, kiuj estas policaj ĉefinspektoroj kaj konceptistoj. Ĉar Radzeer de tiam perdiĝis komplete, kaj laǔ la proverbo: Ĝi malaperis senspure! Kaj ankaǔ la alia ŝipo, kies nomo estas André de Rémieux. Kaj neniu scias, kiel, nur ni. Via reĝa moŝto estos la sola vivanta orelatestanto de la sekreto, el mia letero. Ĉar nun tia miraklo kaj samtempe tia ĉarlatanismo rekontiĝis hazarde, kia ankoraǔ neniam okazis de kiam la tero ekzistas. Kvankam ĝi delonge turniĝas en la spaco.

            Ĝi komenciĝis tiel, ke la pasaĝeroj de la turista ŝipo ne deziris fari akcident-asekur-kontrakton, ĉar ili volis forsekretis la vojaĝon. Sed la posedanto de la ŝipo, tiu avarulo, tamen asekuris ilin sekrete, tiel la asekura societo kontratis kun la posedanto de Radzeer por sekvi ilin. La kondiĉo estis tio, ke ni devis sekvi sekrete kaj mallaǔte la ŝipon André de Rémieux kaj la turistojn, kiuj veturis sur ĝi. La plimulto de la turistoj konsistis el lordoj, markizoj, akciuloj, fabrik-direktoroj kaj magnatoj. Ili decidis imiti homon, nomatan Crusoe, kiu vivis sola en romano. Sur insulo, tute senhoma kaj sen ĉio, li havis nur serviston kaj kompletan ekipaĵon. Onidire li nomiĝis Robinson Crusoe, kaj lia servisto „Sabato”, kiu estis indiĝeno. Eble ili estis malsanaj homoj, ĉar se iu havas tiom da mono, ke li povas instali tutan, senhoman insulon, kaj la koncernulo ne strandbaniĝas en Miami, aǔ li ne vojaĝas al Los Angeles por filtradi kun filmstelulinoj, tiam li estas granda ĉevalo, tiel do estus bone, se li vizitus kuraciston por ekzemenigi sin.

            Sed la turistaro estas tia.

            Foje ili grimpas sur la neĝkovritan monton, inter la glaciriverojn, poste ili sidas sur kamelon kaj malsaniĝos je malario, ĉar ili devas vidi kiel kuŝas la veraj egiptanoj mumie enĉerkigitaj, entombigitaj en la piramidoj. Tiuj niaj reĝaj kolegoj regis, kiel faraonoj. (La pintaj, piramidaj konstruaĵoj, uzataj kiel tombo, troveblas en la dezerto dum arkeologiaj prifosadoj.) Ankaǔ ĝi do okazis tiel, la multe da turistoj veturis per la ŝipo André de Rémieux por fariĝi Robinson, sed ne kun unu servisto, nomata „Sabato”, sed kun tiom da lakeoj, ke oni povis nomi ilin laǔ la tuta kalendaro. De lundo ĝis Feliĉa Novjaro. Kaj ili kunportis ĉion necesan por pasigi unu jaron sur la senhoma insulo. Tie estas tre danĝere, ĉar tie troviĝas la regno de koralrifoj kaj atoloj. Laǔ superstiĉaj matrosoj, la koralrifo kaj la atolo konstante pligrandiĝas kaj disbranĉiĝas ŝtoniĝinte sub la akvo. Onidire ofte okazas, ke la maristoj ne trovas insulon, ĉar tiu dume mergiĝas en la akvon. Kaj ili trovas novan, ĉar ĝi elmergiĝas subite.

            Ankaǔ Incognita Archipel estas tia insulo kun atolo.

            Por reveni al la temo, kiel la asekura societo kotraktis pri la sekvo de la ŝipo, Radzeer ŝtele postveturis André de Rémieus-on en unutaga distanco, por ke ties pasaĝeroj ne konjektu ilian celon. Kiaj maristoj ni estis, tia estis la ŝtelveturo, ke nek la aserkura societo konjektis niajn intencojn. Ĝi estas la vere bona priservo. Ĉar ni ne pensadis pri tio, ĉu ni ne povus fari ankaǔ alian negocon?

            Kiam la turista ŝipo preternavigis la kabon Blumt kelkajn gradojn, tiam okazis la mondfama miraklo! La ĉefkuracisto rakontis, kion li vidis sur la horizonto per la binoklo. Poste li faligis ĝin. Kvazaǔ li estus freneziĝinta… Fine li kriis en la paroltubon sur la komandponto: „Stop! Duone dekstren!… Tiaĵon nek mia praavo vidis! Per plena vaporo!”

            Kaj li pravis per la komandado! Ĉar povis esti lia estima, rabista praavo laǔ ascenda barnĉo, multe vidinta en la mondo, kiel Robinso Cruose, sed nek li spertis tiaĵon! Ankaǔ via Reĝa moŝto estus farinta grandajn okuloj, kiel plej eminenta, rostita fiŝo.

            Ĉar kion li vidis? Ĝi estis songa malbona!

            Tiu idiota Robinson-ŝipo staris malproksime en la mezo de mult-mejla insulo. Sed en ties meza mezo!

            Ĉiu pensis tion, ke li freneziĝis kaj li havas vidvibron.

            Vi Reĝa moŝto scias, ke mi ne estas superstiĉa, kaj mi fajfas pri la sorĉo, ĉar en Limo la ĉefpastro de la inkaoj donis al mi amuleton kontraǔ tiaĵo. Sed ankaǔ mi faris krucsignon.

            Ni malnovaj maristoj rigardis tion senkonsile el la malproksimo. Fumon eliganta ŝipo en la mezo de granda seka tero. Nokte, por ke oni ne ekvidu nian vaporŝipon, ni mallumigis ĝin kaj ni proksimiĝis al la insulo tiel. Ĝi estis Incognita Archipel, kien deziris vojaĝi la abomenindaj turistoj. La ŝipo restadis en la mezo de terlango, kiu etendiĝis el la insulo, oblikviĝinte maldekstren iomete, duone en la koto.

            Kaj tiam la sekreto soviĝis!

            Absurda situacio, kiu povas okazi foje dum kvindek mil jaroj. Estis videble, ke la terlango estas plena de tiel grandegaj akvoplantoj, kiujn oni nomas muskoj kaj algoj, ankoraǔ svarmis sur ĝi ĉiuspecaj estaĵoj, kolubroj, polipoj eĉ sepioj. Antaǔ nelonge tiu do estis marfundo! Kaj la tuto konsistis el strangaj, mallarĝaj, rozkoloraj kunplektitaj rokoj. Ĝi estas la vivante formiĝanta atolo, kiu kreskas sub la akvo. Kion vi bonvolas pensi via Reĝa moŝto, kio okazis?           

André de Rémieux jam malakcelis proksimiĝante al la insulo. Sed subite tiu koralrifo, ĝuste tiam, kiam la ŝipo estis super ĝi, elmergiĝis.

            Tiu atolo estis la daǔrigo de la bordo sub la akvo! La ŝipo subite transformiĝis al trajno, ĉar ĝi veturis en la mezo de freŝa duoninsulo! Tiam ĝi oblikviĝis kaj ties pruo plugis la ŝlimon. Ĉar la rapideco de la ŝipo estis malgranda, ĝi ne renversiĝis.

            Ĉu ne estas mirinde, ke ŝipo havu tiel stultan bonŝancon, rilate la koralrifon, ke ĝi ĝuste tiam navigu super tio, kiam ĝi elmergiĝas.

            Estis vespero kaj ili videbliĝis bone en la malproksima lunlumo, sed ni ne.

            Ili ne bezonis urĝan helpon, ĉar la ŝipo ne dronas sur seka tero. Ni do komencis konsideradi la mondfaman miraklon el negoca vidpunkot.

            - Ili estas senescepte grandsinjoroj – diris la Ĉefkuracisto – kaj estos belega la elaĉetpago, se iu forrabos ilin.

            - Ni ne povas forrabi ilin – spiregis la Dika Paters – ĉar oni ĉe ni aserkuris ilin kontraǔ ni. Ĉu rabisto aǔ ne rabisto, ĉu estas honoro aǔ ne!

            Ni pensadis longe. Tendenulo al Fervora palpebrumis tiel, portanta nazumon (sed li rigardis super ĝi), kvazaǔ li estus elcerbumanta ion. Kaj en tiu kranio, sur kiu estas larĝranda, nigra feltoĉapelo, el sub kiu elpendas liaj longaj haroj, la veruka, malbela vizaĝo, kovras multe da cerbo.

            Ni atendis, kion li elpensas.

            - Nu – li diras poste kaj la terure granda nazo moviĝas, kvazaǔ li estus flaranta negocon, kio okazus, se ankaǔ ni surrifiĝus. Ĝi vere eblas ĉe tiu malfeliĉa rifo! Kaj oni ne trovos ĝin malhonesta. Jes la maro estas danĝera, kaj la vojo de ĉiu ŝipo estas malfacila sur ĝi.

            - Ne distordu la vorojn! – diras Charley la Lunmiena. – Eldiru, kion vi pensas!

            - Estas simple – diras Tendenulo. – Oni anoncos altan premion por la du ŝipoj. Kaj ni torvos tiujn. Iu el ni reiros, ke li estu la serĉanto.

            - Sed ni ne surrifiĝis – diris Vanek la Dornhara malgaje, kun kiu tiutempe via Reĝa moŝto havis amikan rilaton.

            - Se vi lasos min iri al la direktilrado – diris Tendenulo la Fervora – mi tutcerte surrifiĝos, hazarde, kaj ni ne staros tiel idiote per la ŝipo, kiel ili. Sed anticipe ni parolu pri Jimmy la Ĝisorela (mi estas tiu), ni dungis lin dum la lasta tago, tiel do neniu scias, ke li estas sur la ŝipo. Nun ni returniĝos per la ŝipo, li descendos ĉe la insulo Marques kaj ni revenos ĉi tien. Se nun ni ne atentons bone, ni do surrifiĝos. Kaj kial atenti ĉiam? Kiam oni anoncos tre altan premion, Jimmy la Ĝisorela venos por trovi nin.

            Ili akceptis tiun planon kun ĝenerla aprobo.

            Jen estis la rezulto de la priparolo. Radzeer liveros min proksime al la insulo Marques. Per boato mi atingos la bordon, de tie mi veturos per vaporŝipo al Tahitio, poste en Friskon. Dume Radzeer kaŝe reveturos, kaj nokte ĝi surrifiĝos lerte, sur la terlangon, kiu subite elmergiĝis senpere apud la insulo.

            La radioaparato de la vaporŝipo André de Rémieux difektiĝis dum la kunpuŝiĝo, kaj nek Radzeer elsendis vivsignalojn. Ili decidis, se nia ŝipo surrifiĝos laǔhorare, ankaǔ ili difektos la radioaparaton de la krozŝipo. Post ili apogos arbotrunko al la fumtubo, kvazaǔ ankaǔ ĝi estus konsekvenco de la katastrofo.

            Ĉio sukcesis tiel, kiel ni panis. Sed en Oakland pro la stranga krueleco de la sorto, mi renkontiĝis kun certa kapitano, nomata Manfred la Malpura, kiun mi jam menciis – en iu mia antaǔa letero.

            Ĉar li ĉiam implikas!

            Unue mi decidis aranĝi nian kavaliran aferon per tranĉilo, sed fine mi ne faris tion. Li estas maljunulo, li do vivu. Via Reĝa moŝto scias, ke mi havas molan koron. Sed kion faras la hazardo! La direktoro de la angla konsulejo ĝuste tiam komisiis la Kapitanon gvidi ekspedicion por trovi la perdiĝintojn. Sed li diris tion, se la diablo forportis liajn amikojn sur Radzeer, estus domaĝe trovi ilin. (Ĝi absolute ne estas homfrata diro, sed li vere ne estas kunfrato, sed tute malamikema homo.)

            Poste mi estis dungita. Sed Alfredo la Malpura implikis tiel, ke mi devis partneriĝis kun blubarbulo. Nur tiel mi povis akiri la ŝipon Blinda Patro Via. (Reĝa moŝto, ĝi estas tia titolo, ke vi ne devas preni ĝin kiel ofendon, kiu cetere signifas ne blindan patron, sed nomon de ŝipo.)

            Sed kiel bonan!

            Kaj evidentiĝis, ke ne nur la blubarbulo estos mia partnero en la ekspedicio, sed ankoraǔ iu.

            Mi ne ŝatas partneriĝi kun nefidindaj homoj pri honesta trompo, sed mi devis fari tion, ĉar mi bezonis la ŝipon Blinda Patro Via.

            Ankaǔ la sekvajn okazaĵojn de la afero mi skribos per mia nova fontoplumo de sur la insulo Marques, kaj akceptu ankaǔ via Reĝa moŝto reciproke mian altestimatan rememoron pro via ficeleco. Sicere via ankaǔ propramane, datite nun sube,

 

ĝis reskribo

Don Ĝisorela di St. James p.m.

 

P.S. Mi ne scias ĉu via Reĝa moŝto aǔdis pro la Blubarbulo? Li estas tre konata homo, kaj se tio interesas vin, mi skribos aparte pri li. Mi petas vian Reĝan moŝton denove, bonvolu silenti pri la afero kun sinjora diskreteco.

 

Ĝisorela, la supre skribita.

 

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:58:02
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Naǔa ĉapitro

 

 

 

Kiam Jimmy la Ĝisorela fine trovis Pepi la Piraton en la retoracio Tri Ruĝaj Korkotiriloj, komenciĝis grava periodo de lia vivo. Tiu pirato estis surprizige bela virino! Ŝi havis tiel glatajn, nigrajn harojn, ke ŝi aspektis kvazaǔ ceramika figuro, kion kaǔzis tio, ke ŝi per oleo ŝmiris sian hirtan haron. Ŝi portis kostumon blanke-nigre etkvadratitan, sed ŝajnas, ke la tajlorino iomete miskalkulis la mezuron, ĉar la vesto streĉiĝis sur ŝia korpo tiel, ke ĝi preskaǔ kraketis, kiam ŝi iris. Oni atendis en ĉiu momento, ke la vesto suprenglitas laǔ ĝia tuta longo. Sed Pepi la Pirato ne timis tion.

            Ĝenerale ŝi timis nenion.

            Ĉirkaǔ ŝia kolo estis ia malbonkvalita, mallarĝa peltaĵo, kaj ŝi kunportis grandegan, ledan retikulon, kiun ŝi metis sur sian antaǔbrakon. La malmultekosta pudro kaj la tro vigle ruĵitaj lipoj iom krudigis ŝiajn belajn trajtojn. Tamen ŝi estis eĉ pli bela pro tiuj. Ŝi portis ŝikan ĉapeleton, konvenan al harnodo, iomete flankenŝovinte, kaj kiel ŝi enegie trairis drinkejon, la viroj senintence lasis vojon al ŝiaj soldatece svingiĝantaj brakoj. Multspecaj juveloj tintis sur ŝiaj pojnoj: perloj, braceletoj, eĉ ŝi havis broĉon kun nekredeble granda juvelŝtono. Sur ŝiaj fingroj brilegis la koloraj kaj blankaj vitroj, ĉar mi tute ne devas mencii, ke la juveloj de Pepi la Pirato ne valoris eĉ unu karaton, el la vidpunkto de oraĵisto.

            Kondiĉe se oraĵisto rigardas tiujn.

            - Ĉu vi estas Jimmy la Ĝisorela, kiu volas paroli kun mi, ke ni partneriĝu? – ŝi diris kaj eksidis energie, glitordigatne siajn braceletojn per unu manmovo. – Mi permesas al vi veni sur la ŝipon, sed mi avertas vin, ke vi devas konduti bone. He!… Jack! Mi petas duon glason da viskio, el la unu-dolara!

            Ŝi metis langvore kurbiĝantan cigaredon en sian buŝon, kiun ŝi elprenis el la supra poŝo de sia kostumo kaj ekfunciigis sian aǔtomatan fajrilon.

            Hu, diable! Ŝi ja estas virino!

            - Vidu, via sinjorina moŝto…

            - Mi estas Pepi la Pirato.

            - Aǔskultu min, fraǔlino Pirato. Nun temas pri tio, ke oni komisiis min pri tiu afero, por kvindek mil dolaroj. Mi estas kapitano Jimmy la Ĝisorela, vi jam certe aǔdis tiun nomon.

            - Ankoraǔ ne – respondis la virino kaj eltrinkis la duonglason da viskio je unu tiro. – Sed iun vian parencon oni jam menciis al mi. Kiu estas maato, kaj li havas la saman nomon. Ĉu vi estas fratoj?

            - Hm… Mi estis ankaǔ maato. Sed ne tio gravas. Mi pensas, ke ni bone komprenos unu la alian.

            - Se ne, do ankaǔ tio estas egale al mi. Ĉu vi do pagos ĉiun koston, kaj vi ricevos la trionon de la permio?

            - Kiel?! – li stertore ekriis pro kolero. – Ĉu Wagner kaj vi ricevos ties duonon, kaj mi la alian duonon?!

            - Mi ne havas multe da tempo. Kaj stultaĵoj ne intersas min. Ni dividos la premion je tri egalaj partoj, se tio ne plaĉas al vi, serĉu alian ŝipon…

            La tero englutu tiun Kapitanon! Sed kion fari? Li devis akcepti ĉion. Kiam li interkonsentis principe, Pepi la Pirato malfermis sian grandegan retikulon, kiu estis plena de ĉiuspecaj objektoj. Inter aliaj troviĝis en ĝi pinĉtenilo kaj seskugla revolvero apud ŝia kolora naztuko kaj pudrujo. Post longa serĉado ŝi elprenis ĉifonan paperon kaj glatigis tion. Ĝi estis preta kontrakto. Jimmy la Ĝisorela subskribis ĝin laǔte ĝemante.

            - Nun iru por varbi matrosojn, kaj ankaǔ mi agos same – diris Pepi la Pirato. – Ni atendos unu la alian ĉe la malnova haveno.

            - Sed vi devas estis singarda…

            - Ne instruu min! Mi ne dungos malpli valorajn maristojn, ol vi.

            Jimmy la Ĝisorela postrigardis ŝin, kiel ŝi forrapidas kun moviĝantaj muskoloj sub ŝia streĉa kostumo. Sinceredire „ŝi estas vere virino!”, sed iafoje estus agrable frapi sur ŝian postaĵon, kiam ŝi parolas tiel arogante.

            Li reiris al la restoracio Trimasta Sodakvo. Ne estas infanludo trovi bonajn matrosojn en tiuĉefsezono, kaj precipe por tia vojaĝo.

            Neniu dungiĝas volonte al tiu ŝipo, kiu ekveturos trans la Cape Blount-on por serĉi enigme malaperintajn vaporŝipojn en la proksimo de la insulo Incognita.

            - He, Jimmy! – kriis iun raǔke, kaj turniĝinte li vidis la Rugharan Vasiĉ, kiu estis tute ebria laǔkutime. Li volis fali al la kolo de sia malnova amiko kun disetenditaj brakoj, sed li maltrafis la celon kaj sterniĝis sur la tero.

            Jimmy starigis lin feliĉe. Li estas bonega maŝinisto. Li povas eĉ stiri, nur ne en la regiono de la atoloj kaj koralrifoj.

            - Vasiĉ! Ĉu vi dungiĝos al mi?

            - Jes, kompreneble!

            - Ni navigos al Cape Blount por serĉi Radzeer-on.

            La Ruĝharulo, kvankam ŝanceliĝante kaj kun perlosimilaj okulgloboj, ŝajnis tiel, ke li pripensos sin post mallonga meditado.

            - Sciu do, ke ĝi estas tiaĵo…

            - Bone, bone – mansvigis Jimmy la Ĝisorela, kiu estis klarvida pri la malfacila maniero de la varbado. – Mi tute ne kalkulis vin, ĉar nur plenkreskaj, fifamaj hevenuloj estas bezonataj al tiu ŝipo…

            Laǔ spertaj policaj ĉefinspektoroj apenaǔ troviĝis pli fifama homo ol la Ruĝhara Vasiĉ en la dosiero pri tiuj homoj, kiuj ne havis dokumentojn, sed ili vivis konstante sur la maro. Krome Vasiĉ estis tre malalta, tial la epiteto „neplenkreska” unuavice trafis lin ĝuste en la koron.

            Diru tion ankoraǔfoje, kaj mi batos vian vizaĝon! – li respondis ektirinte sian rimenzonon, sed ĝi elglitis el lia mano, kaj kubute li ekbatis je la ventro preteriranton.

            - Nun ne gravas interbatadi – diris Jimmy la Ĝisorela -, ĉar nun mi devas iri plu por serĉi taǔgajn matrosojn.

            - Nu, jen mi estas! Neniu diru pri mi, ke mi partoprenis ion, al kio estas bezonata viro.

            Li estis unuaraga akiraĵo. Pro ia kaǔzo tie kaj ĉi tie pendis po unu longaj haroj sur lia ruĝa, ronda vizaĝo, pufiĝinta pro la alkoholismo. La barbiro devis eviti tiun harojn dum razado, por ke tiuj ne kresku tro rapide. Antaǔ jaroj li ŝtelis grandegan pajloĉapelon en iu banloko, kiun la virinoj uzis, kiel sunombrelon, kaj li portis ĝin. Li estis mezalta, dikventra senhejmulo kun ŝvelintaj lipoj, kaj li konstante gratis sin ĉu kun aǔ sen kaǔzo. Kiu ne konas lin, tiu ne permesus al li suriri la ŝipon, eĉ se li pagus.

            Kiu ne sciis lian veran maristan valoron, tiu komprenis la fieregan, ĝis hom-malamo arogantan sintenon de Bill la Nodulo en ĉiuspeca ĉirkaǔaĵo. Tiu sinteno eĉ tiam ne ŝanĝiĝis, kiam dronis al ŝipo, aǔ se li deĵoris en ciklono.

            - Alo, Bill! – salutis lin Jimmy.

            - Saluton! – li respondis. – Mi devus urĝe foriri de tie ĉi, ĉar iu denuncis min pro io. Ĉu vi ne povus proponi al mi bonan ŝipon?

            - Unuarangan! La ŝipon Blinda Patro Via! Ni tuj ekveturos!

            - Tuj bedaǔrinde ne eblas. Hodiaǔ vespere mi devas aranĝi mallonge aferon ĉe la Faraono!

            La Farono estis la drinkejo de egipta proprietulo, inter la plej mallumaj stratetaĉoj de la malnova urbo, kaj ĝi estis la renkontejo de la plej fifamaj gastoj.

            - Ni akompanos kaj atendos vin – diris Jimmy la Ĝisorela.

            - Se temas pri vagnofrapoj… ni eĉ helpos al vi – diris la Ruĝhara Vasiĉ inter du singultoj. Li divenis tion, ĉar temis ĝuste pri vagofrapoj.

            - Gravas – klarigis Bill la Nodulo survoje -, ke mi displitigu tiun aĉan ĉardon. Mi nepre devas fari tion. Mi devas dekutimigi la homojn, ke ili denuncu min – li klarigis per sia basa, trenata voĉo.

            - Ni reordigos la aferon! – kapjesis Jimmy la Ĝisorela. – Gravas, ke ĝi rapide aranĝiĝu, ĉar post nelonge mi devas rekontiĝi kun Pepi la Pirato.

            Li vidis iom trenkviliĝinte, ke nur dek aǔ dek du homoj estas en la ejo, kaj la turbana, dika egipta porprietulo malantaǔ la drinkejtablo. Kiam Bill la Nodulo enpaŝis, iu senplue ĵetis botelon al li kapo, kiu nur hardistancon preteris la celon.

            Responde tutan tablon kaj tuj poste ŝrankon jam Vasiĉ ĵetis al la grupo, kaj la dika egiptano, kiu en la mano kun tranĉilo saltis tra la breto, Jimmy la Ĝisorela flugigis lin tra la fenestro sur la straton, kaj estis neverŝajne, ke li revenos.

            Bill la Nodulo agadis timige. Per iu homo li frakasis la likvoran stablon, poste li alfrontis al la kuratakantoj, ke tiuj disflugis, kaj kiam ili returniĝis, duonmetron alta spegulo falis sur lin. Dume Jimmy la Ĝisorela kaj Vasiĉ tute ruinigis la aliajn meblon interbatadante.

            - Atendu! – spiregis Bill la Nodulo.

            Helpe de antaǔpreparita, ruĝa marno-peco li skribis sur la muron per grandegaj litero la jenan tekston:

 

IU DENUNCIS BILL LA NODULON ĈI TIE

ANKAǓ LA PROPRIETULO PARTOPRENIS TION.

MI HAVIS LA HONORON!

 

            La homoj sur la strato gapaĉis, sed laǔ la regulo de la suburbo, se ili havis nenian komunan al la afero, ili ne intervenis. Se iu havintus emon interveni, ĝi forpasintus, vidinte tiujn tri fifamajn homojn, kiuj nun forrapidis al la malnova haveno.

            Laǔ la informon de Bill la Nodulo ili trovas Hugon la Nenifaranton. Nu li estas bona. Sed ili ankoraǔ ne havas stiriston. Kiu estus, tiun neniu bezonas. Sed bonŝance ili trovis ferdekestron. Li estas konata en la haveno laǔ la nomo Muki la Ostoza pro liaj skelete elstarantaj ripoj, okulfrape salujsimile kaviĝintaj ŝultroj, pintaj kubutoj kaj pro lia ĝenerala maldikeco. Sed ili ankoraǔ ne havas stiriston. Ĉirkaǔ noktomeze alvenis Pepi la Pirato kun kelkaj unuarangaj homoj. Ŝi bone elektis ilin, ĉar inter ili estis la eminenta Sveda Okso kaj ankaǔ Harry la Striovizaĝa, kiu estis bonega radiisto. Li ricevis la epiteton „Striovizaĝa” pro sia tranĉvundita vizaĝo. Ankaǔ la aliaj estis samtipaj homoj.

            - Sed ni ne havas stiriston – kriis Pepi la Pirato, kaj ŝi frapis sur sian femuron tiel forte, ke eĥis la ĉirkaǔaĵo.

            - El la labor-perista agentejo ni ne bozonas homon… - murmuris Jimmy.

            - Mi direktos tiun kariolon…

            Ili ĉiuj turniĝis. Stranga, okulfrape belvizaĝa homo staris proksime, apogiĝante al kolono de lanterno. Li ĵus finis al rulumon de cigaredo, salivumis la paperon kaj tir-bruligante la alumeton sur sia pantalono, ekfumis.

            - De kie la infero li venis ĉi tien? – miregis Pepi la Pirato.

            - Kupro-grafo! – diris Jimmy la Ĝisorela kun modera entuziasmo. Vane, li ne ĝojis, ke tia belvizaĝa dando krucas la vojon de lia kariero. Ĉar Kupro-grafo estis fama belulo en la havenoj. Kaj kiel hispano (ĉar li asertis, ke li estas hispano), komprenis la pitoreskan elegantecon. Liaj hirtaj, buklaj, ruĝaj haroj, la bronzkolora, interesa vizaĝo, belege akrakoloraj, bluaj aǔ ruĝaj, silkaj kolŝirmiloj, la bunte kvadratitaj aǔ flavaj silkoĉemizoj, la streĉaj, larĝaj ŝuoj, la bonkvalita ŝam-pantalono, la larĝa rimenzono kun granda buko, kaj ne lastvice lia muskola, svelta staturo, ĉio ĉi estis po unu splito en la okuloj de Jimmy la Ĝisorela. Korme li ankoraǔ kantas, gitaras eminente, dum lia akresona ridado tiel pompaj perlosimilaj dentaroj konkurse briladis kun lia fajra rigardo, ke la koro de tiu virino estu el ŝtono, kiu ne ĵetus sia al lia kolo je la unua vido. Ne parolante pri tio, ke li jam estis kapitano, stiristo, maŝinisto, velestro, kaj en ĉio li estis unuaranga.

            - Ĉu vi venus kun ni?… - demandis Jimmy la Ĝisorela malbonhumore.

            - Se mi diris tion.

            Kaj li jam alridetis al Pepi la Pirato, ke sur lia vizaĝo aperis afablaj, impertinentaj sulketoj. Nu sed li ne estas el butero.

            - Ĉu vi estas bona stiristo?

            - Ne kompromitu vin, Pepi – rimarkis Hugo la Nenifarulo. – Li reveturigis la ŝipon Hurikano kun rompiĝinta kompaso el la polusa regiono.

            - Do venu kun ni. Mi estas Pepi la Pirato… Nu! Ĉu vi volas mordi mian manon?

            La „kapitanino” subite fortiris sian, sed dume ŝi ruĝiĝis.

            …Sekvan tagon antaǔtagmeze, post la kargado, la ŝipo Blinda Patro Via malankris kaj ekveturis plenvapore al sudoriento.

            Ties vojon, eble la maristoj tute ne konjektis tion, ke tre altrangaj personoj atentis maltrankvile kaj kun atendo.

            Ĝi elsendis radioinformojn de la insuloj Samoa kaj Fiĝioj al la admiralejo, poste ili raportis triumfoplene, ke ili preterveturis kvar gradojn la kabon Blount.

            Pasis kelkaj tagoj… Cent kaj cent radiostacioj serĉis la elsendojn de la ŝipo Blinda Patro Via… Vane!

            La vaporŝipo ne plu dissendis vivsignalojn el trans la kabo Blount. Ankaǔ la tria ŝipo malaperis sur tiu ĉi mistika parto de la oceano…

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:58:39
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Deka ĉapitro

 

 

 

Ekveturinte, iom da koliziado pri la pestiĝo rompis la pacon inter ili. Sinjoro Wagner ekrulis la lavangon. Ĉu estis malmulta la brando, kion li trinkis, aǔ ties alkohol-grado ne estis sufiĉe alta; tio certasm, ke dum ekveturo li aperis sur la komandponto, relative malpli ŝanceliĝante. Li subite eltiris ion el sia interna poŝo, tiel pluraj ŝtelistŝlosiloj, velkintaj floroj kaj peco da bakita kukurbo falis sur la ferdekon. Poste li metis sur sian kapon ion, kaj tiam evidentiĝis, ke li uzas la ĉapon de la volontulaj ĝendarmon de Frisko, kiel kapitana ornamaĵo. Poste li kriis en la paroltubon rezolute, soldate:

            - Nu, kio estos, kompanoj? Ĉu ne estas vaporo en la strovaĉek?! Aǔ vi maldilegentas?

            Kiam aperis Jimmy la Ĝisorela sur la ŝipo kaj diris al la Blubarbulo, se li ne iros en la inferon, li ĵetos lin en la maron.

            - Sed kara strovaĉek!… Mi estas la adjutatno de Fred la Malpura… Vi nur devas rigardi sur min!… Tiuj friponetoj ĉi tie konas min bone…

            Jimmy la Ĝisorela taktoplene ĵetis sinjoron Wagner en la kajuton de la dua stiristo, ke la pordo rompiĝis kune kun li. Nun Kupro-grafo haltis sub la ponto kaj diris supren:

            - He, vi! Wagner estas mia kapitano. Li pli bone imponas al mi, ol vi.

            Jimmy la Ĝisorela malsuprenrapidis al li.

            - De kiam vi nomumas kapitanojn?!

            - Vidu, Jimmy la Ĝisorela – li diris kaj ĝustigis sian bonegan rimenzonon kun buko. – Inter ni jam estas deloge aktuala interŝanĝi kelkajn sincerajn vangofrapojn.

            - Ankaǔ mi mem samopinias. Ĉar vi estas fanfaronulo laǔ mi.

            - Almenaǔ tiom, ke mi elektas, kiun mi nomu kapitano. Tiaĵo ne estas problemo pri leda gamaŝo.

            Ĝi trafis lin ĝuste en la koron!

            Jimmy la Ĝisorela estismis sian ledan gamaŝon tiel, kiel ian hejman idolon. Tio jam apartenis al lia karaktero, se iu trafis ĝuste en lian koron, li malofte maltrafis responde ties mentonpinton.

            Li batis en la vizaĝonb de Kupro-grafo.

            Puf!

            Pif-paf!

            Okazis granda lukto… La stiristo falis en la kuirejon, kaj la kuiristo inter la manĝaĵojn. Sed li salte leviĝis… Li denove refalis por piedbato je la stomako, sed li tuj stariĝis por prezenti sian faman maldekstramanan, rektan baton, pro kio Jimmy la Ĝisorela simple forflugis, kvazaǔ li ekzercus senflugilan glisadon. Li implikiĝis kun Hugo la Nenifarulo kaj kun ties ŝnuramaso, kaj li ricevis minimume dek ses vangofrapojn de Kupro-grafo (ĉiuj estis eminentaj!), ĝis li pene elbaraktis de tie.

            Elbaraktinte, hokbato surplankigis lin denove, sed falante li krufalĉis la gambojn de Kupro-grafo, kiu estis lia diabla specialaĵo, kaj ili falis unu sur la alian. Poste ili salte leviĝis samtampe, kaj kvar pugnoj denove batis, kiel pezaj draŝiloj.

            Pif-paf!

            Puf-pif-paf!

            La knaboj ĉirkaǔstaris ilin gaprigardante.

            Ĝi estas malofte bela interbatado! Tian ne vidas ĉiutage la popolo de la haveno, kiel la du homoj ricevas kaj donas la vangofrapegojn. Tiel fortajn, ke la kranio de malpli fortika homo displitiĝus de la duono de la batoj. La dekstra mano de Kupro-grafo nun premas Jimmy la Ĝisorelan al la ventumtubo, kaptinte lin je la gorĝo, nu sed estas bagatelo terura vangofrapo, kiun li ricevas dume per mansorso, ke sango disŝpruciĝas ĉien. Responde li frapas la kapon de la fregat-ĉefleǔtenanto al la ventumtubo, ke ĝi laǔte bruegas kaj enkaviĝas (ne lia kapo, sed la tubo), sed dume li ankoraǔ ricevas du el la ĉion forbalantaj, vagofrapoj, respektataj kiel musono, poste pidebato trafas lin je la genuo… Ili falas unu sur la alian! Kaj kiu estas supre, tiu draŝas la alian ruliĝante sur la planko. Ili interŝanĝas terurajn pugnobatojn, mane kaptinte la harojn de unu la alia, ke laǔte bruegas la kranioj, frapitaj al la ferdeko…

            Bum!

            Pafo tondras, poste akra krio tranĉas la aeron:

            - Hands up!

            La krio ne estintus sufiĉa, sed ili salte leviĝas instinkte, aǔdinte la alarmpafon. Pepi la Pirato staras tie, sur ŝia brako kun malfermita retikulo, en ŝia mano la seskugla revolvero ankoraǔ fumas.

            - Kio ĝi estas? – ŝi krisas per sia enegria, alda voĉo, kaj ankaǔ ŝia kostumo nekutime streĉiĝas pro la atakema korpopozicio. – Kio ĝi estas? Ĉu malobeado sur la vasta maro? Atentu bone! Mi konas la reglamenton! Kiu rompas la ordon sur la ŝipo, mi mortpafos tiun senhezite, kiel hundon!

            La du homoj estis iel rekonebla nur laǔ ilia vestaĵo. Sed neniu el ili spiregis. Ili palpadis sian ekimozan, vunditan, ŝveliĝintan vizaĝon kaj murmuris.

            - Vi ne diris al mi – kriis Kupro-grafo al Pepi la Pirato -, ke li estos la kapitano ĉi tie.

            - Mi rajte estus mortpafinta lin! – replikis Jimmy la Ĝisorela. – La stiristo ribelis kontraǔ mi, kaj…

            - Silentu!

            Diris tion Pepi la Pirato lakone kaj mallaǔte, poste ŝi ekfumis cigaredon kaj iris sur la komandponton. Tie estis la tria disidento, sinjoro Wagner, kiu ekdormetis dume. En ĉapelo de ĝendarmo!

            - Pardonon… - diris sinjoro Wagner al la virino, sub lia akselo kun la rompiĝinta pordo. – Ĉu via sinjorina moŝto ne scias hazarde, kien veturas tiu ĉi ŝipo?

            Pro subita, rifuza mangesto li falis surdorsen kun la pordo, preskaǔ deglitante de sur la komandponto. Poste Pepi la Pirato denove frapis sur sian bruston, kaj ŝi diris la jenan, mallongan oratoraĵon:

            - Mi estas la kapitano! Jimmy la Ĝisorela estas la unua oficiro, kaj Kupro-grafo la stiristo! Se tio ne plaĉas al iu, tiu anonciĝu! – Nun vi ĉiuj iru labori, kaj kiu komencos interbatadon, mi mortpafos lin tiel…

            - …kiel hundon! Ni jam aǔdis tion… - murmuris Jimmy la Ĝisorela kaj forrapidis.

            - Ni aranĝos la konton aliloke! – flustris Kupro-grafo apud li.

            - Mi esperas, ke mi ne devas atendi unu jaron – respondis Jimmy la Ĝisorela kun sovaĝa rigardo. – Kaj estus pli bone, se vi lasus Pepi la Piraton trankvile. Ŝi ne preferas tiajn dandojn en kolora vestaĵo, kiel vi.

            - Kial vi zorgas pri tio, ĉu mi lasos ŝin trankvila aǔ ne?

            Ili rigardis unu la alian dum kelkaj sekundoj, sed komandvortoj estis aǔeblaj de sur la komandponto, kaj la du koleraj viroj iris por fari sian propran aferon.

            - Ŝi tute bone faras sian taskon – flustis Muki la Ostoza, la ferdekestro, al Hugo la Nenifarulo, kapbalancante al la kapitanino. La afero de la stiristo kaj la unua oficiro ne interesis ilin. Ĝi estas finita. Pli malpli poste iu mortogos la alian. Sed granda surprizo estas la kapitano Pepi la Pirato. Ŝi bone faris sian laboron. Ŝi komandis la ŝipon Blinda Patro Via tiel, ke nek maljunaj maristoj povintus fari tion pli bone. Antaǔ ili estus atingintaj havenon, la Sveda Okso volis rapidis sur la ponton por helpi komandi la manovradon, ĉar li timis, ke la nova kapitano eble surveturos kelkajn barĝojn, aǔ la ŝipo puŝiĝos al la bordo.

            - Kion vi volas ĉi tie? Iru fari vian laboron! – kriis Pepi la Pirato, poste ŝi diris kurtajn ordonojn, kaj la manovro okazis tiel bone, ke ĉiu nur gapis…

            Ŝi faris siajn kontrolturnirojn pecize kaj sisteme antaǔ notomezo. Ŝi rimarkis ankaǔ la plej malgrandan mankon, kaj ŝi ofte haltis por paroladi dum fumado kun la homoj.

            - Kie vi lernis la navigadon tiel bone? – demandis Hugo la Nenifarulo, kiam ŝi haltis ĉe ili dum sia kortrolturniro antaǔ la malsuprenirejo de la interferdeko.

            - Mia patro servis kvardek jarojn sur la ŝipo Baltimore – ŝi respondis kaj sidis inter ilin sur la ŝtuparon por elpreni lanvoran cigaredon kaj ŝovi ĝin en sian buŝangulon. – Tie li estis lernanto sur la ŝipo, tie li fariĝis matroso, kaj kiel kapitano direktis ĝin dum dudek jaroj. Kiam mortis mia patrino, li devis kunveturigi min, kaj mi plenkreskis tie, sur la ŝipo Baltimore.

            Aǔdiĝis grincado, kiel la ŝipo iom oblikviĝis, Pepi la Pirato turniĝis, ĉar ŝi sciis, ke Jimmy la Ĝisorela atentas ŝin ie el la ombro.

            - Ĝi estas bonega historio – diris la fregat-ĉefleǔtenanto.

            - Vere – diris Pepi la Pirato kaj salte leviĝis -, sed tio estus multe pli bone, se iu oleus la koŝojn, por ke tiuj ne ŝrikadu.

            Jimmy la Ĝisorela volis akompani ŝin dum ŝia kontrotruniro, sed Pepi la Pirato diris al li, ke ĝi tute ne estas bezonata. Estus ve al kiu ajn havena apaĉo, kiu maldece provus proksimiĝi al virino, kiu „laboras” kun ili. Oni ne prenas tion, kiel ŝercon.

            Kiam Pepi la Pirato rigardis ĉiun angulon de la ŝipo Blinda Patro Via, nur tiam ŝi revenis en sian kajuton.

            Dumvoje ŝi zorgeme kontrolis ĉion. Eĉ.

            Eble pli multe, ol tion ŝi devintus fari, ĉar ŝi rigardis en la stirejon eĉ dufoje. Unue Kupro-grafo diris al ŝi, ke ĉio estas en ordo, lastfoje li jam alridetis ŝin impertinente kaj diris:

            - Ankoraǔ nun estas ĉio en ordo.

            - Mi ne demandis, kio estas! – rediris Pepi la Pirato nervoze. – Sed vi do ne povas stiri tage-nokte.

            - Jimmy la Ĝisorela ankoraǔ ĉi tie povas deŝanĝi min, sed atinginte la kabon Blount, mi devas dormi en la stirejo, kaj laǔeble konstante stiri, ĉar tie neniu povas direkti la ŝipon krom mi… Se nur… - li rikanis – la kapitanino ne konas trae-retrae la Sudan maron.

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:59:20

 19   10   1/2页      1   2   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.30005 秒, 4 次数据查询