
- Kial vi insolentas konstante kun mi?
Ŝi rigardis lin plie scivoleme ol nervoze.
- Bedaǔrinde mi havas tian naturon. – li respondis kun farisea vizaĝo kaj laǔte ĝemis.
La kapitanino okulmezuris lin kun nekaŝita malestimo.
- Se iam ni interkverelos pro io, tiam vi ne parolos kun mi tiel, kiel kun iu via konatulino en la dancsalono.
- Tio facile eblas – li respondis kapjesante, sed kun tiu senŝanĝa, dentobriliga, impertinenta rideto.
La kapitanino nervoze forrapidis, kaj noktomeze ŝi transdonis la deĵoron al Jimmy la Ĝisorela. La veturo ŝajnis relative trankvila, kaj tamen…
Proksimiĝante al Cape Blount, ia ekscitiĝo ekregis la personaron. Tamen ili navigis sur tiu maro, sur kiu du ŝipoj veturis antaǔ ili, kaj tiuj malaperis sen elsendo de unu radiosignalo. La krozŝipoj, ekzeciĝantaj ĉirkaǔ la insulo Marquesas, la ŝipo Swallow, veturanta al Tasmanio tiutempe kategorie asertis tion, ke ili devintus ricevi ties radioelsendojn, se kiu ajn el la du ŝipoj dissendis S.O.S. signalojn. Kiel povas droni aǔ kia katastrofo povas okazi al du ŝipoj, se tiuj ne povas dissendi radiosignalojn?
Envidente, nur laǔ unu maniero. Se ili navigas en granda tempesto, ili en povas estingi la fajron rapide, kaj iel la akvo inundas la kaldronegojn, kaj la ŝipo fariĝas preskaǔ unu grandega mangrenado, kiu eble eksplodas je splitoj, antaǔ ol la radiisto nur povus konjekti, pri kio temas. Sed tiutempe oni ne prognozis tempeston de la Suda poluso ĝis la insularo, kvankam tiuj meteorologoj scias ĉion precize.
Neniu eldiris, kvankam ili samopiniis, ke nur du aferoj povis okazi: aǔ la indiĝenoj aktakis la ŝipojn nokte ĉe iu insulo, kie ili albordiĝis, aǔ, ĝi estas pli verŝajna supozo, la osta mano de la Verda Vizaĝulo estas en la afero. Ĉar trans la Capo Blount, ĝis la Suda poluso, sekvas la senlima regno de la Verda Vizaĝulo. Kaj kiel ankaǔ nun ili sidadas sur la ŝtuparo, Bill la Nodulo parolas. Bill la Nodulo estas interesa homo, kiel ankaǔ lia nomo montras tion.
Li maĉas konstante cigarstumpon, sed ĝi preskaǔ neniam brulas, kaj li portas botelon da brando en sia malantaǔa poŝo. Estas karakterize ĉe li, ke la brando, kion li ŝatas, estas dolĉa. Li estas malofta homo, ĉar en la havenoj la gastoj mendas dolĉan brandon nur por la konatulinoj.
Bill la Nodulo esceptmaniere preferis la dolĉan brandon, kaj dum deĵoro aǔ post tio, en kalmo aǔ en pereiga uragano, li ĉiam elprenis de tempo al tempo el sia malantaǔa poŝo la botelon, plenan per dolĉa brando.
Lia iu kapitano rimarkis, ke li kun precizeco de horloĝo, post ĉiu nodo da marvojo trinkas el la botelo. De tiam oni nomis lin Bill la Nodulo.
- Do laǔ mi – li diris al la ĉirkaǔsidantoj pripensite, ĉar li sciis bone, ke oni alte taksas lian informitecon – certaj konfliktoj povas estis inter la Verda Vizaĝulo kaj Radzeer jam delonge. Io okazis jam tiam, kiam onidire Fred la Malpura kaj tiu idiota Blubarbulo manipulis samtempe la pestoŝipon Brigitta kaj Radzeer-on, kaj rondiras tiu famo, ke la Kapitano, kia hundo li estas, se temas pri mono, tiutempe trompis iel la Verdan Vizaĝulon.
Estis granda silento. La ŝipo naĝis en peza kalmo, kaj komencis aperadi izolitaj nebuloamasetoj. De ie alvenis ondofrapiĝo, kaj ĝi iomete ekbalancis la ŝipon Blinda Patro Via.
Bill la Nodulo elprenis sian botelon plenan de doĉa barndo kaj trinkis. Ili ĉiuj memoris la malklaran aferon de Brigitta, kaj ili povis supozi pri la Kapitano, ke li trompas ankaǔ la Verdan Vizaĝulon, ĉar li havas tiel multe da saĝo. Por iom da tempo, kiam ili revenis en Friskon, la Ĉefkuracisto, la Dika Petters kaj la aliaj matrosoj de Radzeer disipis la monon. Do se temas pri mono, Fred la Malpura, havanta avaran koron trompus eĉ la diablon mem.
- Sed tiam ankaǔ Jimmy la Ĝisorela kaj Kupro-grafo estis sur Radzeer! – diris Muku la Ostulo.
- Prave. Sed mi ne proponas al vi interesiĝi sen malfermita tranĉilo. Ĉar Radzeer ĝenerale faras tiajn veturojn, ke poste estas granda silento. Nu kaj la personaro havas monon abunde, kaj kiu tre interesiĝas, tiun oni kaptas en iu malluma angulo de la haveno, kaj fino! Li ne plu sivoladas.
- Nu sed fine ja – murmuris la Sevda Okso – ni havis nenian aferon sur la maro de la Verda Vizaĝulo. Ĉu tial…
- Kial tial? – respondis Bill la Nodulo.- Jen estas Jimmy la Ĝisorela kaj Kupro-grafo. Mi diras tion, se dronas ŝipo sur la maro de la Verda Vizaĝulo, aǔ oni ne scias, kio okazis al ĝi, kaj nek radiosignaloj alvenas, tiam estas plej saĝe reveni kun malplenaj manoj. Vi povas kredi tion al mi.
- Kial vi ne diris tion pli frue?!
- Tial – respondis Bill la Nodulo -, ĉar mi devis veni el Frisko tiel urĝe, ke mi zorgis pri nenio. Sed se vi volas scii, ankaǔ Vasiĉ la Ruĝhara estis en la afero de Radzeer, kiam okazis tiu kavalira afero al la Verdan Vizaĝulon…
- Tiu estis la tuta afero – diris nun iu subite super ili -, ke mia maljuna amiko, the old great Man of the Malpura kaj mi ricevis negocan komision de sur ŝipo, kiu havis virinan nomon!… Jes, jes, amikoj miaj, tiu ŝipo kun virina nomo, se mi memoras bone, Belladonna, kargis peston ie, kaj oni serĉis negoculojn, kiuj suriras por forbruligi ĝin! Sur la vasta maro! Haho! La vasta maro estas la plej bela en la mondo.
Post tiu krio sinjoro Wagner kun la pordo, kiun li kunportis, deglitis ruliĝante ĉirkaǔ ses ŝtupojn en la interferdekon.
- Estas unu demando – diris Bill la Nodulo -, la pesta Brigitta kiel miksiĝis en la aferon?
- Mi povas diri tion, kara amiko mia! Mi pensas, ke ĝi kostis dudek dolarojn! Sed ne! Dudek tiajn monojn, per kiu oni pagas en Egipto,t tamen ĝi estas angla… Mi kaj la Kapitano dronigis tiun ŝipon, poste ĝi reviviĝis, kaj ĝi denove dronis, kaj fine ĉiu saviĝis. Estus plej saĝe, se nun ni ĉiuj kantus la enven-arion de la tref-fanto el la opero Lohengrin…
Sed antaǔ ol li povintus komenci la arion, laǔkutime, li subite ekdormis. Sub lia kapo estis la pordo de kajuto. Bill la Nodulo elprenis sian botelon da brando kaj trinkis, el kio ĉiu sciis, ke ili ankoraǔ ne atingis la sudan marfluon, ĉar dum tiu tempo ili ne povis ŝipveturi tiel mult-nodan vojon.
Ili sidadis serioze kaj silente.
Jimmy la Ĝisorela, kiu jam pli frue transprenis la deĵoron, dum sia kontrolturniro ĉiam revenis al la kajuto de la kapitano kaj staradis mediteme. Li estus tre surpriziĝinta, se li vidus, ke la severa, malestima vizaĝo de Pepi la Pirato kiel strange glatiĝas, kiam ŝi estas sola, kaj ŝi ne trovas bezonata imponi al tiuj krudaj homoj.
Ŝi notadis ion en malgrandan kajeron, kaj dume ŝi kuiris teon. Jimmy la Ĝisorela ne vidis tion, ĉar la fenestro de la kapitana kajuto estis pli ol duon metron alte. Sed lumo filtriĝis ĉe la angulo de la pordo. Jimmy la Ĝisorela jam la trian fojon ĉirkaǔiris la kajuton, fine li frapetis.
- Jes! – kriis trankvila, sonoranta voĉo el interne. La fregatĉefleǔtenanto tiradis sian kamizolon, ĝustigis sian kolumon kaj enpaŝis.
- Bonan vesperon! – li diris kaj klopodis saluti la kapitaninon kun sia plej larĝa kaj plej afabla rideto.
- Bonan vesperon! – ŝi respondis trankvile. – Ĉu okazis ia problemo?
- Ne tute. Eble ni devus priparoli… la aferojn de la ŝipo el tiu vidpunkto…
- Nokte mi ne ŝatas traktadi. Precipe el kiu vidpunkto mi devus priparoli ion ajn kun vi?
La voĉo de la kapitanino ne estis rigora, kaj tamen… Jimmy la Ĝisorela sentis tiel, kvazaǔ li estus surverŝita per malvarma akvo. Tia estas orgojla virino!
- Nur eble el tio ĝi estus vidpunkto… aǔ priparolo, ke sur la ŝipo, kiel mi ĵus aǔdis hazarde… la personaro parolas ĉiuspecajn idiotaĵojn, el kio povas esti problemo. Ili menciadas la Verdan Vizaĝulon, kaj tiu ebria Wagner eĉ pli mistifikas ilin…
- Ĝi estas grava afero. Morgaǔ ni priparolos tion. Bonan nokton!
Kiam Jimmy la Ĝisorela foriris iomete ruĝhonte, senpere apud li, sur la malluma interferdeko, malantaǔ la ardaĵo de cigaredo iu ekridis mallaǔte. Kupro-grafo staris tie.
- Mi vidis, ke vi hazarde eniris por kontroli la kajuton de la kapitano…
- Nu kaj! Kial vi ridas pri tio? – li demandis laǔkutime kun plenblovita torako.
- Ne tiel haste, Jimmy! Ŝajnas, ke vi denove ebriiĝis pro la kapitana gloro.
La fregat-ĉefleǔtenanto glutis amare… Fulmotondro frapu tiujn malbenitajn vagabondojn. Konstante doloras ĉiun, ke li estas kapitano. Kial ne doloras ilin Morton la Variolcikatra aǔ Kuloto? Ili estas tiel samaj havenuloj, kiel li. Tamen, se ili aǔdas, ke Jimmy la Ĝisorela estas la unua oficiro aǔ kapitano, tiam la multe da feĉuloj tuj buŝaĉas. Ĝi ne estas la unua okazo. Sed tute ne la unuaj dek vangofrapoj estas en simila afero, kiujn li donis al Kupro-grafo. Kvankam nek tiu ŝparas… Sed nun precipe boligas ĉies sangon tiu rezoluta virino. Ili staris senpere vid-al-vide, ke ilia jako kuntuŝiĝis. La cigaredo de Kupro-grafo moke ekardis antaǔ lia vizaĝo.
- Vi havas nenion komunan al mia kapitaneco.
- Lasu tiun virinon, Jimmy – diris la stiristo trankvile. – Ŝi ne konvenas al vi.
- Ĉu eble ŝi elektas vin?
- Mi ne diris tion – respondis la alia indiferente. Baldaǔ li aldonis post mallonga pensado: - Sed eblas…
- Ĉu ŝi? – ridis Jimmy la Ĝisorela nervoze kaj moke. – Ŝi fajfas pri tiaj homoj, kiel vi. Ŝi ne estas tia, ke silakj ĉifonoj kaj pompaĵaĉoj imponu al ŝi ĉe viro.
La alia kapbalancis malrapide:
- Mi komprenas. Ŝi do preferas la ledajn gamaŝojn… Nu!
Subite li kaptis la pojnon de la atakonta Jimmy la Ĝisorela. Sed ne la ŝtala premo retenis la grandegan manon, sed la tranvila voĉo:
- Ne estas bone tiel, Jimmy. Nun ni jam estas sur la Suda maro, kaj se ni mortigos unu la alian, tiam la tuta societo piknikos sub la akvo postmorgaǔ. Ĉar estas neniu, kiu povus transpreni nian postenon.
Tio estis vera. Diablo forportu la ŝparemon. Ne estas skipo da homoj en kiu ajn posteno. La Sveda Okso aǔ Hugo la Nenifarulo kaj Vasiĉ estas forte eltenas en siaj lokoj, ili povas ankaǔ stri, sed ne en la proksimo de Cape Blount.
- Kio vere, tio vera! – kapjesis do Jimmy la Ĝisorla ĝemante. – Sed poste ne forgesu nian rendevuon en Frisko.
- Ĉu eble iu klaĉadis tion pri mi, ke mi estas distrita? – respondis la alia kun rigida rideto.
Ili silentis… Sub ili murmuregis, pulsadis, grincadis la maljuna motor-koro de la ŝipo. Jimmy la Ĝisorela malrapidiris por daǔrigi sian kotrolturniron sur la mallarĝa ŝtupro, kundukanta spirale ĝis la motorejo. Kupro-grafo ĉirkaǔrigardis, poste li ŝteliris al la kajuto de la kapitanino en la mallumo per kataj paŝoj.
La ferdeko estis tute senhoma. Aǔdiĝis, kiel la akvo plaǔdante fluas preter la ŝipo. Li ligis ŝnuron ĉirkaǔ sia trunko, ke restu longa parto, sur tiun li nodis ferhokon, kaj li suprenrapidis sur la ferŝtupetaro de la fumtubo. La kajutfenestro, tra kiu li volis kaŝrigadi, estis pli alte, ol hom-alto. Sed, se li pasas sur la tegmenton de la kajuto por enrigardi, tiel Pepi la Pirato aǔdas la bruon de lia piedpaŝo. Tial li elpensis kol-rompan manieron por kaŝrigardi. Li kroĉis la ferhokon al iu ŝtupo de la eskalo, li eksvingiĝis, kaj pendante tiel, per puŝetoj li movis sin, kiel pendolo, kaj en ĉiu dua sekundo lia vizaĝo estis antaǔ la ronda fenestro. Kupro-grafo kaŝrigardis ne nur por scivolemo. Li apartenis al tiuj elektitaj militistaj eminentuloj, kiuj laboras en la Sekreta Servo: li estis konata laǔ la nomo Milton Winter, kaj li estis korvet-kapitano.
Li vidis mirante, ke la kajuto de Pepi la Pirato estas malplena. Kie estas la virino?
- Jen mi estas! – respondis energia, sonoranta voĉo malantaǔ kaj sub li.
La stiristo timiĝinte turniĝis pendolante, kaj li vidis Pepi la Piraton tie, kompreneble en la mano kun la grandega, seskugla revolvero.
Bizara situacio! Kupro-grafo pendis en modesta, ĝentila korpopozicio, kaj li provis dume rideti afable.
- Bonan vesperon, fraǔlino Pepi! – li ekparolis en sia ĝena pozicio kun afabla rideto kaj kun deformiĝinta vizaĝo. – Kie vi estis, ke mi ne vidis vin en via kajuto?
- Kion vi faras supre?
- Post laboro estas utile gimnastiki – li pendolis ĝentile. – Cetere mi volis viziti vin en via kajuto… Fraǔlino Pepi! – kaj li metis sian manon sur sian koron, tiel li preskaǔ kuntrenis sin en la labila pozicio – mi amas vin!
- Ĉu vere? – respondis la virino malvarmkondute. – Tio estas kara de vi. Laǔ la supertiĉo de mia naskiĝdomo, la amkonfeso de pendumita homo signifas feliĉon.
- Mi ĝojas, ke…
- Sufiĉe!… - Ŝi energie stamfis kaj levis sian revolveron, kuntirinte iomete sian dekstran okulon: - Nu, kio estos?!… Come on!
La stiristo obeis. Li ekpendolis al la eskalo, li dekroĉis la hokon, poste li rapidis sur la ferdekon al Pepi la Pirato, kaj kun vera hispana riverenco li unugenuiĝis:
- Mia bella señorita! Mi amas vin!
Pepi la Pirato iomete retropaŝis. Ŝajnis, ke la amkonfeso multe impresis ŝin. Sed la ŝajno pruviĝis trompema, ĉar en la sekva momento Kupro-grafo ricevis tiel grandan vangofrapon de sia kor-amantino, ke Hugo la Nenifarulo kuregis al la poǔpo, ĉar li kredis tion, ke ŝiriĝis la sonda ŝnuro, kaj ĝi plaǔdegis tiel laǔte en la nokto.
- Mortbatu min, señorita! – daǔrigis la stiristo rezolute. Morti pro via amo, carramba!… Ĝi estas la vera sorto de viro, kaj mia patro estis Malno-Kastilia, hispana hidalgo!
- Strenge – miris Pepi la Pirato. Mi scias tiel, ke en Anglio eksterlanda civitano ne povas esti oficiro ĉe la mararmeo. Kiel fariĝis la posteulo de hidalgo Winter korvert-kapitano, kiu nomiĝas Milton?
La vizaĝmuskoloj de Kupro-grafo ekkonvulsiis! Pepi la Pirato scias lian sekreton! Tiu virino do estas spiono aǔ la membro de ia intenacia esplorista agentejo!… La amkonfeso de la stiristo ne estis tute komedio, sed la devofaro kaj la intereso de Anglio estas antaǔ ĉio. Tiu virino devas morti!
- Mi vidas – li respondis kun senŝanĝa gajeco -, ke hodiaǔ vespere farǔlino Pepi trinkis multe, kaj vi miksas min kun iu, kvankam vi vidis miajn dokumentojn…
- Jes! – ridis la virino nervoze. – Dum vi dormis, mi rigardis viajn paperojn! – Kaj ŝi rapide elprenis la legitimilon de la korvet-kapitano, kiun li havis ĉe la Sekreta Servo. – Jen estas via dokumento kaj…
En tiu momento el planko elglitis el sub ŝiaj piedoj, kaj ŝi falis laǔ sia tuta longo sur la ferdeko, kaj dume ŝi sentis, ke li ŝiras la revolveron el ŝia mano.
Ŝi ne rimarkis en la mallumo, kiel la mano de la genuiĝanta Kupro-grafo malrapide etendiĝas, li ektiras ŝian maleolon, kaj pum… li tuj ĵetas sin sur ŝin! Poste Pepi la Pirato sentis nur tion, ke dura mano de viro, algluiĝinta al ŝia buŝu subpremas ŝian eksplodontan ŝrikon, ŝi leviĝas en la aeron, kaj ŝiaj timiĝintaj okuloj ekvidas la profunde kunfrapiĝantajn ondojn super la balustrado.
Pepi la Pirato scias bone, ke ne estas indulgo, kaj en la sekva sekundo ŝi jam flugos…
Tamen kial hezitas la oficiro? Kia pasio kontraǔstaras lian devoscion, ke ĝi venku lin? La pasio ĝenerale trovas la bonan pretekston kontraǔ la devoscio: li devas trasrĉi la poŝojn de la virino. Gravas, ke li eksciu, kiu estas tiu enigma virino. Li diras tiaĵojn en si mem kaj starigas la virinon sur la plandojn.
- Pst… Se vi eligos eĉ unu voĉon, mi ĵetos vin tra la balustrado…
Pepi la Pirato toleris tion sen moviĝo, ĉar iu mano de la stiristo ne tro forte, sed konstante prenis ŝian kolon. Ŝi sciis, ke nur ia miraklo povas helpi ŝin.
Nun por momento aperis la luno el malantaǔ zigzag-randa nubo, kaj haste ĝi prilumis la morozan marsurfacon… Pigraj, grandaj ondoj ruliĝis al la ŝipo. Neoleumita koŝo ekgrincis en ilia proksimo…