
Jenő Rejtő
Sinjoro eĉ en la infero restas sinjoro
Unua ĉapitro,
kies instruo estas tio,
ke sinjoro ankaŭ en la infero restas sinjoro
Simila skandalo ankoraŭ neniam okazis en Afriko, kvankam tiu ĉi mondparto estas fama pri tio, ke ekde la memoreblaj tempoj ĝi estas la scenejo de la plej eksterordinaraj okazaĵoj. Preskaŭ nenio diskoniĝis el la afero. La vasta publiko neniam eksciis tion, la gazetaro, eĉ elflarinte ion, ĝi sin detenis skribi pri tio, kaj la plej superaj rondoj de Afriko treege hontante gardis la sekreton, la neimageblan, fantastan, teruran okazaĵon, kiun ankaŭ mi publikigas nur rezerve kaj petante la plej profundan diskretecon de la leganto.
La 7-an de marto 1937 inter la 4-a kaj la 6-a horo dum la akcept-posttagmezo de generalo De la Motte, en la palaco de la gubernio, en la societo de la plej eminentaj militistaj kaj civilaj personoj aperis kaj pasigis tutan unu horon kaj dudek naŭ (laŭ aliaj homoj tridek du) minutojn la senranga soldato n-ro 143, apartenanta al la unua regimento de la garnizono de Maroko.
Ĉar oficiala komunikaĵo ne okazis, rilate la okazaĵon, ĉiu rakontis tion aliamaniere, kaj neniu vidis la aferon klare. La realo similas al la juvelo, kiun oni ŝlifas tiom, ĝis ĝi estos vendota, ĝi fariĝos tute alia, ol kia ĝi estis originale.
Tio certas, ke la origino de la afero estas atribuebla al la soldatŝuoj de sapeisto. La kompanio alvenis el la malproksimaj vojon de Atlaso post mult-semajna marŝado, kaj la kulpaj soldatŝuoj, kiam ili atingis la suburbon de Maroko, tiuj estis en tre malbona stato. Kiel komencas fali la dentoj de maljuna, laca homo, tiel faligas ankaŭ la maljunaj, lacaj soldatŝuoj la loziĝintajn najlojn. Tio ne estas granda problemo, troviĝas sufiĉe da soldatŝuoj kaj ankaŭ tre multe da najloj en la deponejo de Maroko. Sed ekde la pratempoj la pneŭmatiko kaj la falintaj najloj de la soldatŝuoj estas sovaĝaj malamikoj. Tiuj tretas, mordas unu la alian, kie ili povas, ili estas tiaj malamikoj, kiel la hundo kaj la kato. Ĝenerale la najletoj de la soldatŝuoj venkas en tiuj bataloj.
La filino de la generalkolonelo De la Motte, Yvonne, tute ne konjektante la malnovan konflikton de la najloj kaj pneŭmatikoj, laŭkutime ŝi veturegis sur la bela ŝoseo de Maroko per cent kilometra rapideco. La pneŭmetiko ĵetis sin sur la najlon, ĝi sovaĝe mordis sian senindulgan malamikon, la lukto daŭris dekonon da sekundo, poste la pneŭmatiko eligis sian animon kun bruo, simila al fusilknalo. Yvonne klopodis regi la aŭton kun sia ĉiu lerteco, sed ne obeante la stiradon, ĝi deglitis de sur la vojo al la direkto de la difektita, dekstra antaŭrado. La knabino eĉ nun manipulis la stirilon, kaj evitis arbon kun granda fortostreĉo, sed fine, bonŝance jam kun reduktita rapideco, tamen ŝi puŝiĝis al ŝtipo, kaj la aŭto haltis kun granda tintado, frakasbruo. Yvonne kape batiĝis al la ventŝirmilo, sed ĝi estis farita el nerompebla glaco, tiel ŝi nur svenetis iomete, dume ŝi sentis akran doloron en sia genuo. Fine ŝi pene elaŭtomobiliĝis kun vertiĝanta kapo…
Tiam aperis la ĝentlemano en la proksimo. La ĝentlemano ĵus pentris. Ne pejzaĝbildon, ne natru-pentraĵon kaj ne portreton. Li pentris kilometroŝtonojn. Pro la vetero bruniĝintajn mejloŝtonojn li farbis blankaj, meze li restaŭris nigraj la kolorpendemajn numerojn. Kelkfoje, kiel ĝenerale la pentroartistoj, li iomete reklinis sian kapon, kaj ferminte iun sian okulon, metinte sian manrandon al sia nazo, li kontente rigardis sian laboron, kiu tute ne povis pretendi, ke iam ĝi pendu en Uffizi, en Prado de Madrido aŭ en alia loko, rezervita por bonfamaj pentraĵoj, sed kiel farbaĵo, ĝi devis havi valoron, konsiderante la artkritikon de kaporalo Larnac, kies severa kritiko facile konsekvencas punon en privata ĉelo. La ĝentlemano, kiu cetere estis legiano, levis sian rigardon, aŭdinte la grandegan bruon kaj ekparolis jene: “Nu-nu.” Poste li prenis sian sitelon kaj penikon (ĉar perdi la armeajn havaĵojn signifas veni antaŭ la militan tribunalon), kaj ekiris por rigardi la akcidentitan aŭton.
Tiam elvenis Yvonne ŝanceliĝante. Sango fluis sur ŝia ŝtrumpo, ĉar ŝia genuo forte batiĝis ien.
- Pardonon – ekparolis la ĝentlemano –, mi vidis tiel de malproksime, kvazaŭ via pneŭmatiko estus difektiĝinta. Mi nomiĝas vicfrafo D’Alarcone. – Li kliniĝis iomete, sed li demetis nek la sitelon, nek la penikon, tiel do la knabino devis ridetie en tiu elĉerpita stato.
- Unuavice mi bandaĝos vian genuon. Tiu estas iom frivola situacio en kazo de fremda viro, sed se ni konsideras, ke sekve de etiketa procedo vi suferos pro sangoperdo, sepso…
- Ba, kial vi babilaĉas tiel multe! Helpu min, kiel vi povas.
- Ĝi okazos. – La magra junulo kun iom infaneca vizaĝo levis la knabinon facile, antaŭ ol ŝi povintus ekparoli, kaj li sidigis ŝin sur proksiman ŝtipon. Poste li klini sin antaŭ ŝi, kvazaŭ li dirus dankon post la danco, kaj kiel magiisto, li eltiris subite belan, blankan, silkan tukon el la maniko de sia kamizolo. Estis sentebla milda odoro de parfumo. Legiano kun parfumita naztuko! Tio estas tre malofta. Genuiĝinte antaŭ la knabinon, li verŝis akvon el sia ladbotelo sur la tukon, poste li dum mallonga tempo purigis kaj bandaĝis strikte ŝian genuon.
- Ĉe la vojkurbiĝo estas drinkejo, bonvolu lametante iri tien kun mi.Vi portus vin volonte, sed mia sitelo estas armea havaĵo , kaj se mi lasos ĝin ĉi tie, eble oni mortpafos min pro tio. En Hinterlando sitelo, laŭ la reglamento, morale valoras tiom, kiel la armilo en batalo. Io povas esti en la afero, ĉar hieraŭ mi ĵetis la sitelon al la kapo de impertinentulo, kaj okulvideble ĝi efikis al li eksterordinare. Ĝi ne estas malpli bona, ol kolbo. Sed oni subtrahas la prezon de la elverŝiĝinta farbo el mia soldo. Ĉu vi ne pensas, ke tio estas maljustaĵo? – Dume la knabino lametadis apud li kaj apogiĝis al lia brako. Yvonne ricevis konjakon en la gastejo, dume la soldato telefonis al Maroko sendi lu-aŭton por la fraŭlino kaj kuntreni la difektitan veturilon.
Yvonne poste paroladis kun la legiano. Ŝi eksciis de li, kie li vere estas vicgrafo. Tial li dungiĝis al la legio, ĉar lia patro ne volis altigi lian apanaĝon.
- La oldulo estas benita bonulo, sed li havas iometa strangajn principojn. Li volis devigi min, ke mi ne havu kvindek membran personaron, kvar aŭtojn, mi do reduktu mian kortegan mastrumadon. Mi ne povis toleri tion. Mi diris al la oldulo, ke mi ne akceptos de li eĉ unu centimon. Okazis tiel. Mi do devis dungiĝi al la legio. Kion fari? Mi ne deziris labori. D’Alarcone povas nur elspezi la monon, sed perlabori ne. Mia familio pli ol okcent jarojn okupiĝas nur pri du aferoj: prodigi aŭ servi en la armeo. Ĉar mi devis fini la prodigon, mi ne havis alian elekton, ol la armeon. Reveni al la maljunulo humiliĝinte, estintus malinda afero. Tiel do dungiĝis al la legio, kie pasas la tempo sufiĉe agrable. Precipe hodiaŭ posttagmeze. Je via sano. Ĝisfunde!
Li eltrinkis la konjakon per unu gluto kaj alridetis la knabinon. Yvonne ridis denove. Estis en tiu homo io tre amuza. Kion li diris kaj faris, tio estis tiel malverŝajna, kaj li prezentis ĝin kun tiel natura lerĝereco, kvazaŭ ĉio ĉi okazus sur la teraso de kafejo en Parizo, kaj tio estus la plej komprenebla afero en la mondo.
- Pardonon, fraŭlino, sed mi pensas, ke vi forgesis tion, ke la formalaĵo de la prezentiĝo estas reciproke deviga.
- Vi pravas. – Ŝi jam antaŭe ĝojis, ke nun fine ŝi iomete elĉerpos la paciencon de tiu malvarmkonduta homo. – Mi estas la filino de generalo De la Motte.
- Tio estas kara – diris la soldato indiferente. – Se mi scias bone, la generalo rajdas bonege. Bedaŭrinde nun min urĝas la pentrado, miaj karaj kilometroŝtonoj atendas min. Mi ŝatus revidi vin fraŭlino De la Motte.
- Kiel vi imagas tion? – demandis la knabino konsternite.
- Ĉiu posttagmeze mi havas tempon ĝis la vespersignalo. Mi ne ŝatus, se nia agrabla konateco finiĝus. Mi esperas, ke bagatelaj antaŭjuĝoj, do tiaĵo, ke vi estas la filino de generalo, kaj mi estas simpla soldato, ne influas vin?
- Kredu min, ke mi ne havas antaŭjuĝojn – diris la knabino ridante. – Morgaŭ posttagmeze mi aranĝos interkonan te-kunvenon en la gubernio, mi havu la feliĉon revidi vin. Jen vidu, mi ne havas antaŭjuĝon, sed mi vane invitas vin al tiu loko, kie nek ĉefleŭtenanto aŭ kapitano povas aperi, kaj nek senrangulo gardostaras.
- Por mi gravas nur tio, ke vi pensas min bona societo. Tiuokaze mi akceptas la inviton ĝoje.
- Mi diras sincere: mi taksas vin pli konvena, ol kiun ajn membron de la nuna societo. Kaj mi tre volonte revidus vin eĉ dum la te-kunveno de la gubernio, se la antaŭjuĝo de la socio ne malebligus al vi aperi tie.
- Se vi gastigos min volonte, mi ne zorgos pri la ceteraĵo. Mi tre dankas la inviton. Mi estos tie. – Li kunbatis siajn maleolojn, dume li levis la sitelon kaj per sia mano, en kiu li tenis la penikon, li salutis soldate, poste li foriris. Yvonne ridis bone pri la ŝerco de la invito. Ŝi pensis ŝerco ankaŭ tion, kion D’Alarcone respondis. Kiam la aŭto veturigis ŝin hejmen, ŝi konstatis kun iom da melankolio, ke tiu soldato estas la unua viro en sia vivo, kiu vekis ŝian intereson.
*
La interkonan te-kunvenon, kiun aranĝis la generalo kaj Yvonne en la gubernio, partoprenis diplomatoj, altrangaj soldatoj kaj kelkaj eminentaj civiluloj. La generalo akceptis la alvenintojn. Li ne konis la plimulton de la gastoj. Nun, komence de la sezono la freŝe transpostenigitaj kaj nomumitaj ataŝeoj, stab-oficiroj kaj ĉef-funkciuloj konatiĝis unu kun la alia. Ĉirkaŭ je la kvara horo alvenis grandega, ruĝa sport-aŭto kun aperta fumgaseligilo kaj terura bruego. Bela, plaĉaspekta, elegante vestita junulo elsaltis de apud la direktilrado. La generalo konjektante absolute nenion premis lia manon, kaj ekaŭdinte lian nomon: “vicgrafo D’Alarcone”, li tute ne pensis interesiĝi, kial li venis ĉi tien? Li certe estas ia protektata aviada aŭ kontraŭinunda registara komisaro. Brakopreninte lin, post kelkaj afablaj vortoj li prezentis junulon al la societo. Fine li diris al Yonne, kiu staris dorse en alia grupo:
- Mi prezentas al vi, filino mia, mian amikon, vicgrafon D’Alarcone.
La knabino turnis sin, kaj en la momenta vertiĝo de la timiĝo ŝi sentis tiel, ke la gubernio fariĝis fantazia kastelo. La generalo tuj rapidis plu, kaj Yvonne rigardis la ridetantan vizaĝon de la junulo konsterniĝinte.
- Ĉu vi freneziĝis? – ŝi flustris.
- Tio ne estas ekskludita. Kiel vi fartas?
- Bonvolu tuj foriri…
- Ĉu vi elĵetas min? Ŝajnas, vi tamen havas antajuĝon…
- Ne, ne! Eĉ! Mi timas pri vi! Vi ja devos stari antaŭ la militan tribunalon pro tio!
- Ankaŭ mi opinias same. Sed fine ja gravas, ke mi estas ĉi tie. Ĉu vi ne prezentus min al tiu sinjoro, kiu similas al la urbestro? – kaj li turnis sin al malalta, dika homo, kiu vere estis la urbestro.
Antaŭ ol Yvonne povintus diri kion ajn, la junulo miksiĝis en la societo. La knabino postrigardis lin konsternite. Senintence ŝi plurfoje pensis pri la junulo depost ilia hieraŭa renkontiĝo, kaj tiam ŝi malgajiĝis pro tio, ke verŝajne ŝi ne plu vidos lin. Nun, revidinte lin, ŝi preskaŭ timiĝis.
Intertempe D’Alarcone fariĝis la centro de la societo dum momentoj. Li rakontis klaĉojn el Parizo kun nekontraŭstarebla humuro, poste li primokis la francajn akademianojn okaze de la aljuĝo de la Goncourt-premio, kiel ili sulkigas siajn brovojn, iras fierege, kaj fine ili trovas du voluman libron la plej bona, kiam ili fine pruvis, ke tiuj ne enhavas eĉ unu linion, pri kiuj ne estus konstatebla, ke la verkisto de kiu faranca klasikulo pagiatis. Larmoj fluis el la okuloj de la gubernatoro pro la rido, du maljunaj diplomatoj kaj generalkolonelo, lamanta unugambe cidiris kun la junulo. Baldaŭ D’Alarcone sidis al la fortepiano kaj prezentis petoleman kanzoneton el la programo de Mistinguette, laŭ la maniero de malnovaj, famaj komponistoj, per kio li atingis kolosan sukceson. Poste la generalo alvokis lin malfermi la dancadon kun la edzino de la gubernatoro.
Li invitis Yvonne-on danci la duan dancon.
- Foriru – diris la knabino tremante.
- Mi havas tempon ĝis la verspersignalo.
- Kial vi faris tiun frenezaĵon?
- Ĉu vi ne koleros, se mi diros la veron? Mi enamiĝis al vi. Se virino invitas min ien, kiun mi amas, mi devas aperi tie. Ĉu ni trinkos teon morgaŭ?
- Bonvolu foriri. Treege dolorus min, se vi havus problemon pro mi.
- Tre agrablas al mi, ke vi maltrankvilas tiom pri mi, sed hodiaŭ mi havas tempon, ĉar kaporalo Larnac rigardos nur morgaŭ miajn farbitajn ŝtonojn. Kiam mi vidos vin denove?
- Se vi foriros tuj, mi promesas, ke vi baldaŭ revidos min.
- La sola kazo, ke mi foriros feliĉe. La societo estas tre agrabla. Mi malkontentas nur pri la edzino de la gubernatoro. La parfumo Atkinson, kiun ŝi uzas, ne estas originala. Kia bagatelemo fare de la edzino de la gubernatoro? Eĉ hodiaŭ mi skribos al mia onklino en Londonon, kaj mi petos ŝin sendi boteleton da parfumo Atkinson. Adiaŭ, fraŭlino, nun jam ne estu nervoza, mi iros al miaj mejloŝtonoj.
Sed D’Alarcone ne foriris “adiaŭŝpare”. Li pensis tiun procedon malĝentila. Li adiaŭis ĉiun. La gubernatoro premadis ambaŭmane liajn manojn kaj invitis lin sekvan tagon por inaŭguri naĝejon, la edzino de la gubernatoro petis lin partopreni ŝiajn promenrajdojn, kiel partnero. Fine je la plej granda malpeziĝo generalo De la Motte ekiris kun li al la pordo.
La katastrofo okazis tiam. La gubernatoro kaŭzis la katastrofon senpere, ĉar li forgesis hejme siajn okulvitrojn, kaj li sendis la kaporalon por ĝi. Kaporalo Larnac en tiu momento stamfis en atentopozo apud la dekstra fosto de la pordo, kiam la generalo kaj la junulo alvenis tien. La kapolaro, kiel li rekonis D’Alarcone-on, rigidiĝis por momento, kvazaŭ apopleksio estus trafinta lin. La junulo tuj sintenis rekte kaj diris stertore:
- Mi raportas obeeme al sinjoro kaporalo, ke mi trafarbis la ŝtonojn de la sesdeka kilometro ĝis la naŭdek du.
Se mi asertas, ke paniko eksplodis en la halo, tiam mi priskribas la atmosferon mile. Ĉiu rigardis D’Alarcone-on paraliziĝinte. En la kastelo Radványi iam tiel gapis la sinjoroj al Abigelo Kund, kiu estis bela amantino kaj sekreta edzino de Benjameno Bárczi, kiam li eltiris feroce la ponardon el la vundo kaj li nek hontis danci, kanti sur la aperta strato. Generalo De la Motte ekparolis la unua:
- Kion signifas tio?
- Sinjoro generalo – diris D’Alarcone en atentopozo, sed trankvile –, la senranga soldato n-ro 143 de la garnizono de Maroko anonciĝas obeeme.
- Kaporalo! Katenu tiun homon…
- Mi petas vin – ekparolis Yvonne subite kun granda trankvilo –, tiu senrangulo helpis min hieraŭa dum mia aŭtokarambolo, kaj mi havis la kuraĝon inviti lin ĉi tien ankaŭ en la nomo de mia patro, do la repondeco ŝarĝas min.
Regis grandega silento. Tiel terure granda silento, kvazaŭ elektro streĉus la aeron kaj tuj eksplodus io. La saĝa generalo sentis, ke li devas fini la scenon. Li ekparolis raŭke:
- Kaporalo! Senrangulo! Foriru… En avant…
La kaporalo jam estus irinta, sed la junulo denove rektiĝis en atentopozon:
- Mi raportas obeeme, ke ne estus dece kunporti la okulvitrojn de via ekscelenco. Dum la proksimiĝantaj, vesperaj horoj la sinjoro gubernatoro bezonus ĝin. – Kelkaj homoj ridis. La kaporalo nek li mem sciis, kiel li elvenis el la halo, li tute ne sciis, kion fari, li ricevis nenian ordonon, rilate la junulon. Li konjektis tiom, ke li ne devas aresti lin. Fine li ekparolis jene en la pordo:
- Senrangulo! Tuj anonciĝu ĉe la pikedo!
- En ordo, oldulo mia. Ne ekscitiĝu – li diris, poste li sidis en la aŭton al la direktilrado kaj forveturis kun tiel terura bruego pro la aperta fumgasellasilo, ke la loĝantoj, vivantaj en la proksimo elŝovis sian kapon timiĝinte tra la fenestroj.