
Jenő Rejtő
Sinjoro Vanek en Parizo
tradukis: László Balázs
Unua parto
I-a ĈAPITRO
Prologo en Saharo
1.
Reĝino de Ŝebao sidis apud la tablo kaj razis sin. Sed ŝi kutimas blasfemi kaj pipfumi, kio estas tre malofta ĉe reĝinoj.
La razklingo estis la kaŭzo de ŝia blasfemado. Ĉar ĝi estas la sola armilo en la mondo, kiu estas vere danĝera tiam, kiam ties akraĵo triviĝis. Tiam skrapdifektas, vundas la haŭton, ĝi estas indulga nur kontraŭ la vizaĝharoj.
Post la supre skribitaj por ĉiu leganto estas evidenta, ke la Reĝino de Ŝebao estas viro.
Kiel eblas, ke reĝino estas viro?
Ekzemple tiel, ke li nomiĝas Stefano Ŝebao kaj la nomo Ŝebao memorigas la mokantajn konatojn pri la samnoma reĝino.
Pri tiu reĝino el la antikva epoko oni aŭdis ankaŭ en la fortikaĵo de La Grenelle.
Ŝebao ne devintus toleri la mokadon, ĉar ĉiu sciis, ke pasintjare li batis en Maroko la kantinestro, kiun antaŭe ankoraŭ neniu povis bati, nur la Disinjoro, ĉar li malsanigis iun lian okulon je katarakto.
Ŝebao tre refutis sian moknomon. Sed li evitis la kverelon, kaj pro moknomo li ne vangofrapis siajn kamaradojn. Iam Stefano Ŝebao al venis rekte en Brest-on el la teatra ensemblo de urbo Kecskemét, sen tio, ke li estus rifuzinta sian ludon en la teatraĵo “Epifanio”.
Li estis aktoro.
Fortik-osta, basvoĉa, belaspekta junulo.
Iam oni antaŭdiris al li prosperan karieron en lia kariero. Kaj nun li sidas ĉi tie en iu garnizono de la fremdula legio, apud la longa tablo de la dormoĉambrego de la personaro, kie kelkaj homoj razas sin.
Matene alvenis komitato el Maroko, gvidate de kapitano Collidon por fari esploradon en la afero de tragike mortinta senranga soldato, nomita Bradieux. Tial razis sin Ŝebao. Ankaŭ li estas atestanto kaj ankoraŭ tri homoj.
Ĝi ne estas granda ĝojo.
- Kiel novmodaj aferoj estas tiuj – diras iu subkaporalo al la alia. – Ke tia bubo, nomita Bradieux mortas en tiu ĉi malbenita garnizono.
- Ĉiu havos tiom da prudento – respondis la alia suboficiro sufiĉe laŭte –, ke ili ne denuncos sian serĝenton. Senrangulo neniam babilaĉu kontraŭ sia suerulo. Kiu denuncos en malagrablaĵon la suboficiron, tiu ne devas atendi unu jaron en la legio, ke oni sendu lin en ian teruran postenon.
Ili diris tion sufiĉe aŭdeble, por ke ĝi ne evitu la atenton de la sin razantaj atestantoj.
…Ŝebao nur tiradis la malnovan klingon, kaj li provis streĉi sian vizaĝhaŭton per grimacoj.
Ankaŭ Manuelo sidis en la proksimo. Li ne estas atestanto. Plie viktimo. Li estas maljuna hispano, lia vizaĝo estas tre delikata. Li aspektas preskaŭ malnova pentraĵo kun sia eleganta, longa, mallarĝa kaprobarbo, kun la kuspitaj lipharoj. La sufero en Saharo, la malfacila soldatservo de la legio, kvazaŭ estus plie emfazantaj la aristokratan delikatecon de lia eksteraĵo. Lia ebura, alta frunto, liaj enkaviĝintaj tempioj, sed eĉ tio, kiam ŝvito perlis sur lia vizaĝo, kiam li malfermas siajn okulojn lace – ĝi memorigis lin pri maljunaj kastelestroj, mortitintaj dum la epoko de kavaliroj.
Li tre ŝatis tiun bubo-junan Bradieux-on, kiu mortis.
Nun saltantaj paŝoj klakas sur la ŝtona pavimo de la koridoro!
La Pajac’!
Kaj la koncernulo jam enpaŝis, starante sur siaj piedfingroj, kiel ia fama baletistino, fininte sian solodancon.
Kaj li diras: “Hop!”
En la sekva momento, fajfante kaj ĵigante deĵetas siajn rimenzonon, ĉapon, kaj saltante li sekvas siajn havaĵojn!… Li jam estas sur la lito kaj malbutonumas sian kamizolon.
Dume lia fajfado sonas akre!
Li ĉiam estas gaja, li dancas kaj saltadas.
Li estas Pajac’!
Ankaŭ li suprenas parandan uniformon, ĉar ankaŭ li partoprenos la priaŭskulton de la atestantoj.
Li reanimas la homojn ĉi tie kun neinterrompebla bonhumoro, ĉar iafoje li ridas tiel laŭte, ke ektremas ĉiu fenestro.
Pluraj homoj ridis kun li. Kvazaŭ malforta venteto blovus el la direkto de la dezerto, vigleco flugas kun Pajac’ en la sufoke varman ejon.
Li vestas sin dum sekundoj! Li ĵetas sian ĉapon supren kaj kaptas ĝin kape, suprenas la paradan uniformon, kaj fulmorapide, per grandegaj saltoj li jam sidas apud Ŝebao. Li ne ŝercas pri li. Efektive Emanuelo kompletigis triopa ilian amikecon kun Ŝebao kaj Pajac’. Homoj de diversa nacieco, neturo, kaj aĝo amikiĝas ĉi tie en la malproksima garnizono El Grenelle, en la infera mezo de Saharo. Pajac’ estis ruso, kaj li nomiĝis Ivan Gorĉev. Manuelo estas hispano, kaj Ŝebao, la Reĝino hungaro.
- Aŭskultu min – flustris Pajac’ al Manuelo –, kolektu vian forton iomete. Eblas, ke post neloge vi bezonos ĝin, olda Manuelo. Kaj tia maljuna kavaliro montru al la legio, ke oni ne povas superruzi lin facile…
- Tio ne interesas min… Kian komunan mi havas al la legio? Neniu redonos Bradieux-on!
Ŝebao okulsignalis al la pordo.
Ĝi komenciĝas! Subkaporalo haltas en la pordo kaj akre krias laŭte:
- Atenton! Al priaŭskultado! Ŝebao! Previente! Maturek! Gorĉev! Sekvu min!
La kvar atestantoj ekiris malantaŭ la subkaporalo.
La du aliaj suboficiroj staras indiferente en la pordo.
- Fine ja – diris iu kaporalo al la alia – nenio okazis. Ĝi ne estas la unua kazo, kiam iu mortas en Afriko de apopleksio pro la varmego
- Mi diras nur tion – respondis la alia –, kiu denuncas sian serĝenton en Afriko, tiu facile bruligos siajn fingrojn.
Nur nun alvenis la ĉefrolulo de la esplorado en parada uniformo. Serĝento Borodin! La du suboficiro mansalutis senvorte, la serĝento resalutis kaj iris plu.
La longa koridoro sorbis la klakadon de liaj malrapidaj, eĥaj paŝoj.
2
…Komitato!
La kapitano, kiu de tempo al tempo ludas per ora krajono, pendanta sur ĉeno, kaj po du malpli altrangaj oficiroj sidis apud li. Verda tablo estas antaŭ ili.
Gardisto staras kun bajoneto en la fono.
Antaŭ la tablo viciĝas streĉe rektiĝinte: Previente, Maturek, Ŝebao kaj Gorĉev.
Dekstre estas serĝento Borodin aparte, ĉe la flanko de la verda tablo, en parada uniformo, rigide, pale.
La akuzito!
Estas terura varmego! Ĉiu rapidas. La kapitano ĵetas kelkajn dokumentojn unu sur la alian, li legadas el iu, fine li diras al la alviciĝintaj soldatoj sek-voĉe.
- Vi estis kun Bradieux en la karcero, kiam li mortis! Mi priaŭskutas vin ĉiujn, ĉar mi suspektas, ke tiu senranga soldato fariĝis viktimo de malregulaĵo. Previente!
- Ordonu pri mi!
- Elpaŝu!
Tramplo.
- Ĉu Bradieux diris al vi ion antaŭ sia morto, kio povas esti grava el la vidpunkto de la esplorado de la afero?
- Li ne tre… konversaciis… dum agonio… – respondis Previente heziteme.
- Ĉu li mortis subite?
- Nu… – li eklevis sian ŝultron. – Li plendis, ke li havas spasmon, poste lia kapo kliniĝis malantaŭen, li stertoris kaj… ĝi okazis tiel…
La kapitano pugne batis sur la tablon:
- Parolu klare! Ĉu vi scias, kial li fartis malbone? Ĉu jes aŭ ne?
- Kiel mi povus scii tion?… Oni enportis lin posttagmeze… kaj vespere… li jam mortis.
- Nu… bone. Ni daŭrigu tion. Maturek. Venu antaŭ min ĉi tien! Ĉu vi aŭdis, kion diris via kamarado?
- Jes.
- Ĉu ankaŭ vi spertis tion?… Ne pensadu, fripono, ĉar mi ŝnurligigos vin!…
- Do… okazis ankaŭ tio, ke la Reĝ… Ŝebao frapetis, kaj envenis Gorĉev el la gardostaro… kaj…
- Ŝebao! Ĉu vi aŭdis la ĵusajn konfesoj kaj komprenis tiujn?
- Jes.
- Ĉu la parolintoj diris la veron ĝis nun?
- Ne, sinjoro kapitano. Kion ili konfesis, ĝi estas mensogo de la unua ĝis la lasta vorto.
- Kio okazis al Bradieux laŭ vi?
- La agadmetodo de serĝento Borodin kaŭzis la morton de Bradieux.
La okuloj de la kapitano kuntiriĝis malrapide, kaj lia voĉo frapis kun akra flustrado.
- La senrangajn soldatojn Previente kaj Maturek estu punitaj severe. Mi petos raporton pri tio. Ŝebao! Laŭ vi, kial malbonfartis Bradieux?
- Pro la puno. Lau la ordono de serĝento Borodin li devis ĉirkaŭkuri la korton kvardek kvin foje, en tuta marŝekipaĵo, uzata dum la pluva sezono!
Murmurado!
La kapitano denove kuntiras iun sian okulon. Ankaŭ la aliaj oficiroj rigardas konsternite la morte palan Borodin-on, kiu portas pitoreske parandan uniformon,
- Daŭrigu!
- Post la kuro Bradieux estis kun ni en la karcero, kaj tuj videbliĝis, ke li suferas pro sunfrapo. Komence ni lavis lin per nia akvoporcio, Maturek, Previente kaj mi. Poste mi frapetis por venigi la gardistojn, ĉar Bradieux kantis en sia senkoscia stato, li estis ruĝa por la febro… Gorĉev enrigardis, post foriro li revenis kun tio, ke sinjoro serĝento Borodin ne ordonis pri la malsana Bradieux.
- Ĉu vi asertas tion – demandis la kapitano mallaŭte –, ke la agadmetodo de la serĝento kaŭzis la morton de la senranga soldato Bradieux?
- Jes, ĉar la vero estas tio!
- Bone, filo mia… Gorĉev!
Pajac’ elpaŝis.
- Ordonu pri mi.
- Ĉu ankaŭ laŭ vi serĝento Borodin kaŭzis la morton de Bradieux?
- Do, nu…!- Li ĉirkaŭrigardis mirante. – Absolute ne! Tute ne temas pri tio!
- Ĉu vi ne sicas pri tio, ke Bradieux ĉirkaŭkurigis lin sur la korto?
- Kompreneble jes. Sed ĝuste serĝento Borodin estis tiu, kiu grde averti lin sin deteni de tia infaneca kurado en la sufoka varmego.
- Atentu tion, kion vi diras!
- Mi petas vin, sinjoro kapitano – li ekparolis kun sinkulpiga rideto –, mi vidis tiel. Ankaŭ tio veras, kiam oni frapetis por venigi min, mi vidis, ke la okuloj de Bradieux brilas, sed mi pensis ĝin, tial, ĉar li konstante entuziasmiĝas, kiam li pensas pri nia ŝataa serĝento. Ankaŭ ĉe mi estas tiel.
- Atentu! Se vi elturnos eĉ unu vorton, vi do buligos viajn fingrojn!
- La kaporalo diras ĉiam la samon, rilate miajn maleolojn, se mi ne kunbatas tiujn… Tiel oni ne scias, kio estas la bona kondutmaniero, kiam oni timas pri siaj fingrojn.
La kapitano komprenis lin. Li salte leviĝis, kaj batadis la tablon:
- Leŭtenanto Gerol! Komandu tiun kaporalon ne pli ol unu horo al dezerta punkompanio!… Silentu! – li kolere alkiraĉis nun al serĝento Borodin, kiu anonciĝis por paroli elpaŝinte. – Baldŭ vi havos eblon defendi vin! Orĉev! Parolu serioze, ĉar vi amare pentos tion! Ĉu la konfeso de Ŝebao estas vera?
- Li konfesis false. Poste mi rakontis al li, kio okazis. Borodin, nia ŝatata superulo, malpermesis eĉ tion, ke mi portu akvon al Bradieux, kiam li ekvidis min kun la ladbotelo.
La kapitano ekstaris.
- Serĝento! Vi povos prezenti vian defendon antaŭ la milita tribunalo en Oran. Nun respondu al mi nur tion: ĉu iu atestanto malamas vin?
- Jes! – diris Borodin. – Mi punis Ŝebaon liginte lin al mallonga ĉeno, ĉar li elpaŝis el la vico kaj replikis!
La kapitano surmetis sian ĉapon, ŝovinte la dokumentojn sub sian akselon, li staris antaŭ Ŝebaon. Li fikse rigardis lin.
- Kial vi estis punita?
- Serĝento Borodin diris tion al la plotono dum ekzercado, ke ni estas stultaj, kaj nek inter nia patro estis tia soldato, kia li estas. Tiam mi raportis al la sinjoro serĝento, ke neniu povis esti pli eminenta soldato, ol mia patro.
La kapitano eklevis sian kapon.
- Ĉu… Kion faris via patro, kio laŭ vi estas nesuperebla militista plenumaĵo?
- Li mortis en batalo!
Fariĝis konsternita, iom solena silento.
- Ça va – kapjeis la kapitano mediteme. – Tiu plenumaĵo ne estas malofta, sed ĝi vere estas nesuperebla.
Kaj li etedis sian manon al Ŝebao.
Per tio la esplorado finiĝis.
Baldaŭ la milita tribunalo reprenis du rangojn de Borodin. Oni sendis la kaporalon en puntendaron, kaj la komitato senlace daŭrigis sian vojon kaj…
Kien kondukis la vojo de la komitato, tre mutaj homoj fuĝis ĉien.