dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Sinjoro Vanek en Parizo

您是本帖的第 4925 个阅读者
树形 打印
标题:
Sinjoro Vanek en Parizo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

Tiam ili fine estis kaptotaj. Aŭ falontaj en kaptilon, kion oni devis nur kuntiri. La solvo estas nekredeble simpla.

            Tiu tute kanajla, malesperige demoraliĝinta kaj terure insolenta, elektita bandita societo ŝtelis ne nur kriasaŭton, kio jam en si mem estas sufiĉe garava krimo, kaj ne senkulpigas tion distreco aŭ kleptomanio, kiel mi jam menciis, evidentiĝis, ke tiuj ĉiuriskaj ĉarlatanoj havas ankaŭ armeajn kvitancojn dank’ al ŝtelita kamizolo. Subite la tribestroj alvenis unu post la alia el la regiono de Atlaso por ricevi monon kontraŭ la kvitancoj, ĉar ili donis avelon, brandon, tranoktejon, nutraĵon, kiel tio estas legebla malsupre sur la kupono en la rubriko de la nomo de la formacio, ĉiujn ĉi servojn uzis “La Unua Plej Danĝera Brigado”. La celo kaj direkto de la vojo, laŭ la difino estas patrolado, sed certe la eŭropa soldato misskribis tion hastante, kaj tiel “nepagado” estis el la vorto. Oni certigis la ŝejkon en la urba komendejo tre kolere, ke ĝi estas la sola vorto, konvena al la vero, el la teksto sur la kvitanco.

            Oni konstatis ankaŭ tion, ke la subskribo, videbla sur la kupono, estas la signaturo de la legiano, havanta la moknomon Pajaco, kiu dizertis el la fortikaĵo La Grenelle. Oni pagis kolere, nu, sed estas trovita la senmolraliĝinta bando.Tuj ekiru de okcidento kaj oriento leĝeraj motociklaj kaj kamelaj taĉmentoj, krome kompanio da ĝendarmoj fortostreĉe kun ĉirkaŭiga manovro, sekvante la kvitancojn, rekte al la dekstra kaj maldekstra neeviteblaj vojoj de Atlaso, kaj ili estos kaptitaj post horoj!

            Oni devas estigi kontakton kun la esplora ĉasaviadila svarmo, kiu tuj ricevos ordonon. Se la pilotoj ekvidos la dizertintojn, kaj tiuj ne kapitulacos, ili ekpafu per maŝinpafiloj kaj falĉmortigu ĉiun!

            Post kelkaj horoj ili estos trovitaj.

            Oni sekvis iliajn spurojn tra la mallarĝa montpasejo de Atlaso. Ne estos saviĝo! Kaj la berbera loĝantaro jam ne vidis ilin en la vilaĝo Malbur, kelkajn cent metrojn antaŭ la montopinto.

            Stultaĵo! La komandanto de la soldatoj pridemandis la loĝantojn unu post la alia, li minacis ilin, vane… Ili ĵuras, ke du monatojn ne estis soldatoj ĉi tie. La trupo malaperis inter Debun kaj Malbur! Dekstre kaj maldekstre estas plataj, neireblaj vulkanaj rokoj. Homo ne komprenas tion! Oni devis konfesi la neeblaĵon: senspure malaperis pli ol cent homoj. La persekutantoj nun jam laŭiris la montpasejon, supren ĝis la pinto, kaj sur la alia montflanko ili iris plu al Maroko. Sed en la sekva vilaĝo ili ne sciis ĉu ili iru antaŭen aŭ malantaŭen, ĉu ili ridu, ploru aŭ preĝu. Ĉar la blinda ĉefo de la vilaĝo petis ilin, se eblas, ŝanĝu la kuponojn de kompanio, kiu trapasis hieraŭ ĉi tie. Kaj evidentiĝis, ke la skribo estas la sama. La Unua Plej Danĝera Brigado senpagumis ankaŭ ĉi-loke!

            Oni priskribis precize la kirasitan aŭton, la subkolonelon, la adjutanton kun skioj, kaj specialan formacion, kiu kunportis ankaŭ blovŝveligeblan gumboaton ĉi tien, sur la monton, kalkulante je ĉiu eventualeco. Eble suprenvenos rivero! La soldatoj laŭordone havis konstantan kontakton kun la plilotoj, la pilotoj kun ili, kiuj regule informis unu la alian pere de radio – nun haltas la radoj de la menso! La pilotoj ne vidis eĉ unu vivantan animon.

            La kaoso atingis sian kulminon, kiam dizertinto anonciĝis en la alia limo de Saharo ĉe ĝendarmo – iam li estis serĝento kaj soldatservis laŭ la nomo Borodin –, li volas reiri haki ŝtonon, ĉar li ne sciis, kion li faris, kiam li forlasis tiun komfortan, sinjoran vivon. La du metrojn alta serĝento nekompreneble estis precize kvardek du kilogarma kaj tridek du dekagrama, li apenaŭ havis pezon de vivulo. Eĉ postesigno de torturado, skrapvundeto aŭ bato ne estis videbla sur li. Oni apenaŭ povas elaŭdis el liaj vortoj, kio okazis, ĉar prio io li balbutis, tremis lia kapo, palpebrumadis kaj iom freneziĝis. Sed li montris multe da neplenigitajn, armeajn kvitancojn el la ŝtelitaj, kaj li rekonis ĉe la kompanio, kiu venis renkonte al li, la du ĉefkanajlojn, kun la moknomoj Pajaco kaj Reĝino, kiuj servis en la fortikaĵo La Grenelle kaj estas la gvidantoj de la “formalaperinta” brigado.

            Nun ek! Oni devas eksciis, kio estas ĉi tie! Ekveturu la ĉasaviadila svarmo, sur la motorojn, la kamelojn, ĉevalojn kaj aŭtojn, ĉie en la ĉirkaŭaĵo, kiuj vivas kaj moviĝas en la kolonia armeo. Dudek mil soldlatoj persekutis tiujn hontulojn de la mondo je vivo aŭ morto, kaj divizia generalo ripozanta pro plena kadukiĝo denove menciis al sia kuracisto, ke li ŝatus ĝisvivi, kiam oni arestos tiujn.

            La kuracisto jam ne devintus eniri al li kun la injekto, ĉar posttagmeze oni diskonigis la novaĵon: ke la kanajloj estas trovitaj! Kun du kirasitaj aŭtoj kaj kun ĉio, oni arestis kaj kunportas ilin!

            Nu, atendu! Nun jam ne estas tia miraklo, ke ili saviĝu. Ĉu ne estas? Sed la esenco de la miraklo estas tio, ke ties perceptebla realaĵo estas la nenio!

            La divizia generalo vespere ankoraŭ trinkis buljonon kaj diris al sia filino, ke li ne aprobas ŝian edziniĝon. Ĉirkaŭ noktomeze li endormiĝis silente, havante okdek du jarojn, post kvardek kvin jara soldataservo, pasigita ĉe la armea provizada servo, pro plena kadukiĝo, kaj nun evidentiĝis, ke la kara maljunulo transloĝiĝis frue.

            La radistacioj sekvan tagon ŝrikis, ploris, blasfemis tiel, kiel multaj sendefandaj, insultitaj virinoj en la mallumo. Evidentiĝis pri la kaptitaj du kompanioj da soldatoj, kiujn oni eskortis triumfe al urbo Ain-Sefra, ke tiuj estas regulaj, ordinaraj rotoj. Ili ne estas dizertintoj! Sed kiuj estas tiuj du kirasitaj aŭtoj? Nu do! Ili laŭordone marŝis al la lago Ĉado, gvidate de sia leŭtenanto, ĉar ili aŭdis, ke ribeluloj atakis la industriejon, kaj ili devas savi eŭropanojn, ĝisekstreme premegatajn. Survoje venis renkonte al ili la serĉata kompanio, gvidate de subkolonelo, veturanta per aŭto, al kiu ili raportis – laŭregule – sian etaton, destinon kaj marŝdirekton. La blankhara oficiro orodonis pro timzorgo rilate siajn endanĝerigitajn sampatrujanojn, ke ili transprenu la du kirasitajn aŭtojn, kaj atinginte pli bonan terenon survoje al Bar el Gazar, du taĉmentoj rapidu antaŭen!

            Ili transprenis la kirasitajn aŭtojn, sed ili marŝis ne pli ol duontagon, kiam la kolonia armeo alvenis el ĉiu direkto de la ventorozo. Oni ĉirkaŭis ilin per maŝinpafiloj, fusiloj, flamĵetiloj, dirante, ke ili ne rajtas paroli eĉ unu vorton, demetu la armilojn kaj sekvu la trupojn! Ili ne komprenis la aferon, eĉ nun ili ne komprenas, sed obeis.

            La vizaĝo de la severaj militaj prokuroroj kaj detektivoj fariĝis flava, helverda, hepatkolora kaj tute purpura. Do ne eblas… Tiujn ne eblas nur simple mortpafigi, se ili estos kaptitaj! Ĝi ne estos puno pro la okazintaĵoj. Iu oficiro frapis sur sian frunton

            - Sankta Dio! Kio estas al la petrolesploristoj apud la lago Ĉado?!

            Oni kuregis.

            Oni vokis kurtonde la radiostacion de la industriejo, dissendinta danĝersignalojn la antaŭan tagon. La insudtriejo anonciĝis. Ili do vivas! Jes ili fartas bone! Ili dankas la helpon. La soldatoj aperis tie en la lasta momento kun subkolonelo kaj sapahia ĉefleŭtenanto. La malgranda trupo alvenis rezolute, pretaj, se necese, persekuti la ribelulojn ĝis la montopinto Ruvenzor, certe tial ili kunportis la ski-patrolon. Post mallonga pafbatalo kaj sturmo per bajoneto, ili mortigis la plimulton de la rabistoj. La aliaj forkuris. Vi estas admirindaj soldatoj!

            La oficiro ŝatintus respondi al tio, se ne estas bezonate, li ne ĝeneraligu nun, li ne verŝu ĉion en la saman barelon. Sed poste li tamen ne diris tion.

            La radiostacio apud la lago Ĉado mencias, kompreneble ili estis je la dispono de la savarmeo en ĉiuspeca rekompletigo. Tiuj aĉetis precipe multe da cigaroj kaj tute bongustajn likvorojn. Nun li petas la interesiĝantan oficiron, ke li konsilu, kion fari kun la kuponoj? Ĉi-regione en granda distanco ne estas ganiozono. La oficiro respondis tion, ke li fartas bone, kaj li vere ne povas diri, kion fari kun tiujn armeaj kvitancoj.

            Tiam anonciĝis jam foje traserĉita – de sur la montdeklivp, situanta proksime al Maroko – la tribestro de la vilaĝo Insallah,  ke antaŭ kvin tagoj spahia oficiro, subkolonelo per buterkolora aŭto, apud kiu sidis ski-adjutanto, kantonmentis kapitanon ĉe ili, donante tiun ĉi armean kvitancon. La loĝantoj de la vilaĝo priskribis detale la soldatojn, kaj ili ĵuris, ke tiuj dormis kaj ripozis unu tagon ĉi tie.

            Num jam nur langvore sidis la interkonsiliĝantoj. Ili flustradis sen konvinkiĝo pri metodoj kaj farendaĵoj, lace kaj malgrasiĝinte, maljunaj soldatoj, travivintaj multe da periperioj, kuraĝe persistantaj en multe da inferaj bataloj, genraloj kaj general-koloneloj, eĉ inter ili estis marŝalo, kiu antaŭ unu jaro en griza mantelo, nokte li mem kontrolis la postenantojn antaŭ decida batalo kontraŭ ribelantoj, kaj dum li ekbrulis cigaredon, kuglo debatis lian ĉapon, sed li mem ankoraŭ longe fumis, dirante, ke la tabko estas malseka. Tiu marŝalo dum interkonsiliĝo trempis sian poŝtukon en glaso da akvo, li metis ĝin sur sian frunton kaj prenis ian sedativan pulvoron el blanka fiolo.

            Kvazaŭ implicite ili interkonsentis pri tio, ke ili ne okupiĝas pri la afero. Sed kion fari, se la afero okupiĝas pri ili.

            Post unu semajno la reĝo de la libera, neŭtrala, bantua tero Luango, estanta sub internacia garantio pere de sia sendito mesaĝis al la ĉefkomandejo, ke li ne faris reziston per amiloj, sed li opinias la aperon de la francaj militfortoj senrajta, li protektas kontrŭ tio. Ili ne povas apelacii provokadon, rilate lian pacan popolon, kondutanta amikeme al la francoj. Li donis la petitan monon por la nurtado de la okupanta trupo, eĉ laŭ ilia deziro li zorgis pri ilia nutrado, li konsciiĝis, ke ili konfiskis ĝuste la ricevotan monon por la mahagonoj, gumo kaj kopro, liverotan al la franca armeo. Li protestis, sed li povis fari nenion kontraŭ tio, ke lian unuan konsiliston kaj ministro – ĉar tiu ne volis prezenti nacian dancon – ili senoficigis lin, eĉ elbatis liajn du dentojn, kaj ili deklaris, ke enigma homo, nomata Abu ben Pulovero estas la franca gubernatoro de sia lando, kiu dum malluma, tempesta nokto rostas malaperintajn kortbirdojn en la arbaro. Li unuavice pagis (kaj pri tio li havas armean kvitancon) la tutan imposton de la okupantaj trupoj, ke ĝi ne servu kiel preteksto al provokado. La tuta loĝantaro laboras al ili, ĉar ili teruras lian fidelan kaj honestan popolon per vakcinado kontraŭ varilo, deviga poplinsturado, vermoekstermado kaj per aliaj vivdanĝeraj minacoj. Tiu procedo estas terure indigniga! Prcipe la vankcinado kontraŭ variolo estas malinda, morala premo. Ili sendis sian proteston en Rangezi-on, al sinjoro Morton, kiu estas ia komerca konsulo, itala aŭ usona aŭ turka, li ne scias tion certe, sed lastfoje vizitante lin, li diris, ke en la multe diskutataj, internaciaj demandoj lia decido estas kompetenta plej ofte, kaj tial li jam tiutempe donis ses belegajn elefant-kojnegojn al tiu sinjoro. Prezentinte sian starpunkton kaj proteston al la franca registaro, li trankvile atendas la decidon de sinjoro Morton, kio laŭ lia opinio, nur al la estimata respubliko estos ĝena, malagrabla kaj multrilate domaĝa, se ni konsideras, ke la unuiĝintaj usonaj, italaj kaj portugalaj militfortoj venos por helpi Luango-n, kion cetere sinjoro Morton firme promesis en okazo de bezono.

            Kiam la unuaj ĉasaviadiloj aperis super Luango-lando, ili jam formalaperis. Poste evidentiĝis, ke ili vivis du semajnojn en la fortikaĵo apud Argenton Kongo laŭ ia malklara historio, ke la minaca sinteno de Luango venigis la militistan komandejon al tiu decido, ke ili fortigos la ĉi tiean garnizonon kun ili. Ĉar la milita provizada servo ne havis eĉ konjekton pri la duobla etato, kaj tiel ne okazis zorgo pri konvena rekompletigo, la sepciala help-trupo manĝis kaj trinkis ĉion en la fortikĵo, poste kantante formarŝis, kaj al la fortikaĵo, dissendanta danĝersignalojn, ĉar ilin minacis malsatmorto, de sur trimotoraj bombaviadiloj, plonĝbombantoj en kvar sinsekvaj ondoj, ekflugintaj de sur ĉiu bazo, faligis panon kaj sekigitan viandon.

            Tiam jam la tria militafera ĉefkomandanto de la kolonia armeo emeritiĝis pro la okazintaĵoj. La kvara apelaciante lumbalgion, li petis emeritigi sin senpere antaŭ sia nomumo.

            Poste ili informis la francan respublikestron telegrame, ke ili gratulas lin, ĉar vivuante lin, ili fondis ĉi tie la aŭtonoman, sendependan, sed franc-amikan fortikaĵon de la francaj legianoj, dum la milita provizada servo regalas ilin per sufiĉe da nutraĵo, cigaro, brando kaj ĵurnaloj, ili certigas Francion pri ilia protekto.

 

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:58:05
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

V-a ĈAPITRO

 

 

Radioprogramo en Saharo

 

 

 

1

 

 

Ili sidis sur la montdeklivo de Atlaso, kaj ilia situacio nun jam estis vere senperspektiva. El Saharo trupo da militvagantoj sekvas iliajn spurojn. Ili preterlasis ilin, sed ĝi signifas nur duontagon da prokrasto. Ili falis en muskaptilon. La sola trairejo de la grandega montoĉeno kondukas preter Casba, kien ili volis penetri. Ho jes, sed francaj militistoj tendumas ĉirkaŭ Casba, ili fajro vidiĝas ĉi tien.

            Ili belege ĉirkaŭigis sin!

            Se la militvagantoj alvenos, fino. Dorse estas taĉmento da soldatoj. La situacio estas senespera.

            - Se doniĝos tiel – diris Ŝebao –, ni kapitulacos.

            Ankaŭ la cetere eltrovema Gorĉev rigardadis dekstren-maldekstren senkonsile.

            - Eble troviĝos ia trairejo ĉi tie por eviti ilin – diris Ditrich moroze.

            - Tute ne.

            - Tamen ni povas sendi kelkajn homojn patroli.

            Ili ekiris okope, gvidate de Gorĉev, inter ili Svetozar, kiu kredis tion pro ia enigma kaŭzo, ke sekvos vespermanĝo, nur mankas la ligno por fari fajron, tial ili iras.

            - Vi ĉiam balancas viajn piedojn, anstataŭlabori – li diris al Krajovacz kolere, kiu tiam movis sian manon antaŭ sia frunto, esprimante sian opinion pri la mensa stato de Svetozar kaj rekriegis:

            - Tio estas via manio, ke oni ŝtelas viajn cigaredojn! Vi freneziĝos pro tio.

            Ĉar ili ekmarŝis, ankaŭ li kuniris, kaj estis du teknikaj soldatoj inter ili, eĉ du poŝtistoj.

            …Nun de fore sur tereno, prilumita de la lunlumo, estis videblaj la trupo de partizanoj, proksimiĝantan en burnuso. La militistaro ekiris malrapide de sur la montdeklivo. Ili estas inter du fajroj.

            - Ni kapitulacos, knaboj, al la soldatoj – diris Ŝebao.

            - Diablo forportu la tuton – murmuris Abu Ben Pulovero. – Mi povos sidi kvar jarojn en la prizono.

            - Oni ne kondamnas dizertintojn al kvar jara malliberigo.

            - Prave. Sed oni konsideras la aferon alimaniere, se iu fuĝis el la prizono de Timbuktu, ĉar pro momenta neŭrastenio li mortbatis sian bofraton per bierkruĉo. Oni kondamnas tiun al du jaroj pro bofrataĉo. Krome mia bofrato estis tuberkulozulo, li sciis nek legi, nek skribi, ĉion ĉi oni devus kalkuli, kiel moderigajn cirkonstancojn. Sed anstataŭe estos kvar jaroj.

            Tiel ili eksciis la paseon de profeto Pulovero, kiu poste sidadis silente, malgaje sur ŝtono.

            - Rigardu tien! – kriis Klausner kaj montris al la valo.

            Mirinda, konsterna vidaĵo!

            La militistaro malaperis en la kurboj de la malluma senpentuma vojo, tute ne rimarkinte ilin.

            Anstataŭe ili alvenis en la valon kurpaŝante, ili viciĝis kontraŭ la sensuspekte galopanta militvagantoj, kiam tiuj venis proksime je pafdistanco, ili ekpafis tiel intense, ke la burnusaj araboj falis de sur siaj kameloj dekstren- maldekstren transkapiĝe. Ili rajdis rekte al la regule  knalanta infero de pafaroj de maŝipafiloj, mitralfusiloj, kaj dum ili retiradis siajn kamelojn por fuĝi de antaŭ la mistere surfalanta morto, la duon de iliaj homoj jam kuŝis en la dezerto, kaj la senmastraj, sovaĝiĝintaj kameloj kuradis tien-reen inter ili.

            Denove kurpaŝo.

            La militvagantoj fuĝis panike, kaj la militistaro sekvis ilin en ordo, ĝis ili malaperis en la dezerto, per la bone konata marŝritmo, malsupren, al la valo.

            - Ni aranĝis la aferon bone, ĉu ne? – diris Ditrich triumfe, kiu nun revenis el sia patrolado. – La kanajloj meritis, ke fine oni aranĝu la konton kun ili. Ĝi estis bona dekutimiga terapio por dekutimiĝi ilin de sia pasio, ŝovi la nazon en la aferon de honestaj legianoj.

            Evidentiĝis la sekvaj: Ili vidis telefokablojn al la direkto de Casba, kaj tendo staris sur rokplataĵo, pri kiu jam videbliĝis de malproksime, ke telefono kaj radio estas en ĝi.

            - Oni ne starigis gardiston aŭ io similan – li daŭrigis –, kaj ni vidis tuj, ke ĝi estas teknika trupo, kiu zorgas pri la telekomunikado. Enirinte ni petis, ke ili lasu sin deŝanĝi. Fine ili konsentis. Ni devos malsuprenporti ilin, ĉar ili kuŝas ŝnurligite ĉi tie sur la bazalt-elstaraĵo.

            - Ni diris pertelefone – rakontis Ditrich – al la soldatoj de la bataliono n-ro 63, tendumantaj ĉi tie, ke ribelanta tribo neniigis la oazon Grabu. Tiuj iras al Atlaso, kaj ili likvidu la arabojn per pafaro! La kompanio senprokraste okupu la fotoregionon Goha kaj atendu la pluajn ordonojn. Mi opinias, ke tiuj longe tendumos tie, ĝis ili ricevos ordonon.

            Dume ni eksciis eĉ tion de Ditrich, ke subkolonelo kaj kelkaj oficiroj vizitis Caid-on pro io. Ili ne interkonsiliĝis longe. Ni devis ekagi tuj, ĉar Saharo jam svarmis de la persekutantaj trupoj.

            Post noktomezo ili preparis sin por ekiri, kaj komenciĝis la plej riska, la plej ruza legiana friponetaĵo, pri simila oni aŭdis ĝis nun neniam.

            Ili ekmarŝis silente, kaj okazis la sekvaj eventoj en rapida sinsekvo. Unue ili restadis ĉe la tendo de la teknikaj soldatoj. Ŝebao telefonis.

            Poste ili disiĝis je du grupoj. Iun gvidis la dika Tovaĉek, kaj ĝi havis ĉirkaŭ kvindek membrojn, la alia grimpis surpren al Casba, kiun direktis Ŝebao en uniformo de ĉefleŭtenanto.

 

 

2

 

 

Dume en Casba maljuna subkolonelo, dekorita per ordenoj, kaj liaj tri oficiroj traktis kun Caid.

            - Kredu min, ĝi ne estas malkonfido, sed mi ŝatus, se vi transdonus Casba-on al niaj soldatoj dum de la grandaj militaj ekzercadoj.

            - Mi vivis en paco kun la francoj, kaj mi vivos en paco, ĝis oni ne forpelos min el mia loĝloko – diris Caid.

            La oficiroj postrigardis la forirantan Caid-on malbonhumore. Fripono, kiu gardas tiun pozicion kun nekredebla ruzeco, kaj kaŝrigardinte de sur la teraso de Casba, li vidas ĉion, li informiĝas pri ĉio, kaj neniu scias, ĉu li havas ie dissendan aparaton aŭ tiaĵon, per kio li povas direkti la tuaregojn. Ĉar tiuj kanajloj havas tiel nekredeble bonajn informojn.

            - Diablo forportu la diplomacion – diras iu oficiro. – Mi jam delonge estus aranĝinta la aferon, kie devas fari tion, sen ĉiu ĝentilado!

            Ili sidis malbonhumore.

            Diablo forportu la multe da pragmatismo kaj pruvadon, ĉar dum en la militafera ministrejo nasiĝas la decido, ĝis tiam tiu rabisto vendos ilin.

            Kaj ili devas danci kvadrilon ĉirkaŭ la ŝejko kun tiaj instrukcioj, ke oni devas rideti, kiam jukas lia manplato.

            Ili cigaredis malgaje, frapetadis siajn botojn, kaj subite venas servosoldato:

            - Sinjoron subkolonelon serĉas la komandejo.

            - Oni certe interesiĝas – diris iu oficiro, kiam la kolonelo eliris –, ĉu oni sendos al la rabistoj freŝajn florojn ĉiutage.

            Nun ĉi-foje ili eraris. Ĉefleŭtenanto Speier, la kuriero de la gubernio de Maroko anonciĝis ĉe la telefono: “Laŭ la ordono de sinjoro kapitano mi transigas telegramon kun la hodiaŭa dato el Maroko: la kulpeco de Caid pruviĝis, mi ordonas al la  bataliono n-ro 63, ke ili senprokraste okupu Casba-on! Alvoku Caid-on kapitulaci! Marŝalo Ruff p.m.”

            - Konfirmu, ke mi komprenis.

            Kiam Caid denove iris en sian ĉambro, vokita de la oficiroj, iu fermis la pordon

            - Laŭ la ordoni de la ĉefstabo – diris la subkolonelo – mi aratas vin, kaj se viaj homoj kontrŭstaros, la formacioj, senditaj por kapti ilin, mortigos ĉiun. Pruviĝis, ke vi estas perfidulo.

            - Mi petas, pro tio…

            - Neniu demandis vin! Vi estas arestito, kaj vi staros antaŭ la milita tribunalo.

            Caid elprenis ponardon subite, sed oni kaptis kaj ŝnurligis lin.

            Post ne pli ol duonhoro la trumpeto eksonis antaŭ la plej malalta teraso. Tiun ekipaĵon blovis nun iom false profeto Trovaĉek (eĉ se li ne estis soldato, sed li longe muzikis ĉe amatora orkestro en Timbuktu).

            Ĝi ne povis doni kaŭzon miskompreni la aferon, ĉar la soldatoj, la batoj je la kapo kaj la trafoj estis tiel veraj, ke oni eĉ ne povis sonĝi pli bonan.

            Samtempe sub la ŝirmo de maŝinpafiloj, lerte lokitaj en la montdeklivo, oni sturmis la forkikaĵsimilan konstruaĵon, okupante tri parapetojn dum minutoj, kaj post kelkaj minutoj la maŝinpafiloj, estintaj sur la montdeklivo, jam direktiĝis al la korto de sur la parapeto. Ĝi estis bonega plenumaĵo. La oficiroj signifoplene kapjesadis, gvatantaj tra binoklo, starante en la fenestro de la sesa teraso. Tio estas jam io. Ili nomas ĝin diplomacio. Tio estas efika, rapida kaj bezonas relative malpli multe da viktimoj, ol multe da klaĉadoj.

            La ribeluloj, retiriĝintaj sur la duan terason, iom rekonsciiĝis post la surpriziĝo kaj defendis la korton kun forta rezisto.

            Tiam en la alto de la kvara teraso desaltadis la soldatoj, alvenintaj de sur la montdeklivo, gvidate de Trovaĉek, kaj en tiu momento, kiam iliaj plandumoj tuŝis la grundon, ili elprenis la mangrenadojn. Kaj preskaŭ ankoraŭ en la elano de la salto ili ĵetis tiujn unu post la alia en la profundon, sur la duan terason.

            Ĝi tre dankas kaj ruiniĝas… Granda polvo- kaj fumnubo. Parton de la societo enterigis la ruinoj de la konstruaĵo, la aliaj beduenoj grimpis sur la sekvan terason. Dum tiu mallonga tempo oni portis la maŝinpafilojn jam en la korton de sur la parapeto, tie ili krakadis furioze, dume la soldatoj kuradis trae-retrae, surventriĝante inter la polvaj enfrapiĝantaj kugloj, antaŭen  el malantaŭ budoj, ŝtonoj kaj fosaĵoj! La soldatoj, alvenintaj kun la dika Trovaĉek okupas la terasojn unu post la alia desupre per mantabalo. La Ĉasba brulas triloke, fumo, flamo, kriego, pafado, kaj post du minutoj svingiĝas burnuso…

            La tribo kapitulacis.

            Oni ĉesigas la pafadon, de tie kaj de ĉi tie leviĝas homoj, ne kalkulante tiujn, kiuj eterne aŭ por longa tempo restis tiel. Kaj komenciĝas la senarmigo de la indiĝenoj.

            Ankaŭ la oficiroj mem partoprenis la batalon kaj defendis la poziciojn dum duonhoro kontraŭ kelkaj beduenoj, provantaj penetri.

            Spahia ĉefleŭtenanto gvidis la sturmon, li estis Stefano Ŝebao, altkreska, kolosa knabo. Li paŝas antaŭ la subkolonelon aplombe:

            - Ĉefleŭtenanto Bramant anonciĝas. Etato: tri…

            - Bone, bone… de nun miaj okuloj estos sur vi! – diras la subkolonelo. – Mi ordonos, ke fine vi estus sendita al tiu loko, kion vi meritas.

            Ankaŭ Ŝebao timis tion, ke tia ordono fare de la subkolonelo eventuale tamen eblas.

            La soldatoj ekbivakis, kaj la subkolonelo tuj telefonis. Ŝebao tiam jam denove sidis en la teknika tendo, ĉar tie estas bezonata iu, kiu parolas diversvoĉe. Li havis varian kaj multspecan laboron, tio certas. Li spiregis kaj levis la aŭdilon.

            - Konektu la ĉefkomendejon.

            - Jes, sinjoro subkolonelo – li tondris per basa voĉo, kaj ĉirkaŭ post dudek minutoj li anonciĝis grakante kaj miaŭante.

            - Ĉi tie parolas de Hivers… – li konis tian kolonelon el la ĉefstabo kun tiu nomo – kio okazis?… Ŝajnas, ke la divizio n-ro 63 drinkadas en la dezerto… Ni jam atendas vian raporton unu horon pri la okupo de Casba.

            - La soldatoj de la divizio n-ro 63 bonege faris tion – respondas la subkolonelo. – Ĝi estas unu el la plej bona formacio de la kolonia armeo. Mi aparte mencios en mia raporto la nomon de ĉefleŭtenanto Bramand. Li estas unuaranga oficiro! Lia persona kuraĝo, sagaco…

            - Jes, jes… li estas talenta knabo – respondas Ŝebao grakante kun iom da sincera melankolio. – Nu do en ordo. Transprenu la komandon kun viaj oficiroj… Mi atendas trankvilan esploradon… Kia estas la vetero tie?

            - Seka, tolerebla.

            - Ĉe ni jam du tagojn furiozas la sablotempesto… khm… hm… Do ĝis revido, mon vicux… – kaj li demetis la aŭdilon, aŭ Ŝebao bruis nelonge, poste li parolis alivoĉe:

            - Maroko ĉeflineo, mi malkontaktas la ĉefkomandejon…  – Krepitado, poste baza sono. – Teknika oficiro de la divizio n-ro 63. Ĉu vi deziras ion sinjoro subkolonelo?

            - Konektu Colomb-Béchar-on. Telefona subnumero 79.

            - Kiel? Tio estas kara. Nu egalas…

            - Ĝi ne anonciĝas, sinjoro subkolonelo.

            - Tute neeble. Fervoja stacio. Provu tion denove!

            Ne gravas, kio okazos!

            - Colomb-Béchar! – li kriis, kovrante la telefonon per naztuko. – Mi petas mallonge paroli! Sablotempesto! La ejo estas plen-plena!

            Je lia mansvingo oni komencis bruadi kaj tintadi ĉirkaŭ li. La surda Svetozar rigardis ilin, rompante siajn manojn.

            - Freneza kompanio! Ili ebriiĝis ĉe la telefono!

            Krajovacz eklevis siajn ŝultrojn gaje.

            - Se ni jam venkis, kial ne kanti?! – Kaj li ekkantis kaj Ŝebao raportis panike, ke ŝajnas, iu freneziĝis en la sablotempesto. La subkolonelo demandis, ĉu sinjoro Tribon estas tie… Bedaŭrinde li foriris antaŭ minuto, hodiaŭ li jam ne revenos… Ba! Kaj kion vi faras tie sen la staciestro?… Jen estas lia anstataŭiganto… – ŝvita Ŝebao kaj li preskaŭ freneziĝas pro la bruego, precipe pro Krajovacz, kiu dancis tiun figuron de ia nacia danco, kiam li frapis foje sur la tablon, foje sur sian ŝuon, foje sur la dorson de Ŝebao, ke liu konstante faligis la telfonon el sia mano.

            Baumgarten pakis. Li fuĝos, ĉar oni certe divenos tiun trompon.

            - Sendu vian anstataŭiganton, sinjoron Mauriel – kriis la kolonelo.

            - Li ĵus elkuregis, ĉar alvenis la persontrajno el Insallah…

            Klausner, por helpi lin, fajfis trenate.

            - Nu, dank’ al Dio, ĝi jam ekveturas – diris la subkolonelo kaj la transformatoro, ekfluginta el la mano de Ŝebao nur harfendeton maltrafis Klausner-on. Li flustris en la telefonon, imitante tute raŭkan voĉon. Ĉi tie parolas Mauriel, mia gorĝo kapute… ĝi estas plena de polvo…

            - Vi devas gargari.

            - Mi scias… mi tuj gargaros.

            Tiam tiu idiota Abu ben Pulovero komencas gargari stertore, kaj la surda Svetozar, kiun oni ne lasis fuĝi, komencis preĝi en la angulo. Se li ne povos kredigi al la subkolonelo, ke pro miskontakto anonciĝis iu sekcio de la frenezulejo, tiam estos kapute al ili.…

            - Mi do telefonvokis vin tial, ke mi eksciu, kio estas al la okdek frankoj.

            - Ĝi estos en ordo… – spiregis astme Ŝebao, kaj iomete jam vere doloris lia gorĝo. Li singalas per sia enbuŝigita fingro, ke iu fajfu, kvkazaŭ alvenus trajno. Abu ben Polovro komplezeme verŝas iom da rumo en la buŝon de Ŝebao el sia ladbotelo, kaj li ne komprenas, kiel sufokiĝadas la Reĝino.

            - En ordo… – flustras Ŝebao anhelante – ĉio okazis laŭ via deziro.

            - Ĉu vere? – krias la subkolonelo. – Sed tiel ni ja havas dekmil frankojn!

            Nu bone, ĝi ne sukcesas tiel! Okupi la fortikaĵon estas kara, printempa majfesto rilate tion. Kiel fariĝis dekmil trankoj? El okdek?!

            - Nur tion diru al mi – kriegas la subkolonelo –, ĉu la ĉevalo enkuris en ordo? Aŭ dume Tartaro antaŭis ĝin…

            - Tiu antaŭis… sed en la lasta fazo ĝi saltis tra la balustrado.

            - Kiel?! Ĉu kun la ĉaro?

            - Ne, la ĉaro deiĝis!

            Li viŝis sian frunton elĉerpiĝinte. Poste li forigis Krajovacz-on el sia sino per unu mano, la alian li ŝovis en la buŝon de Pulovro, por ĉesigi la gargaradon.

            - Ve!

            - Kio okazis?! – demandis la subkolonelo aŭdinte la teruran kriegon.

            - Nenio, nenio. Mia fingro pinĉiĝis al la tablo… – Pulovro pro timiĝo preskaŭ formordis liajn tri fingron ĉe la radiko.

            Klausner frapis lin je la dorso rikanante.

            - Kia friponeto li estas! Li trompas ĉiun ĉi tie, li ŝajnigas, kvazaŭ li parolus kun iu, kaj nun evidentiĝas, ke li diras nur ĉiuspecajn idiotaĵojn. Alo! Olda subkolonelo! Saluton!

            La sango glaciiĝis en la vejnoj de Ŝebao. Ankaŭ en tiuj de la subkolonelo.

            - Ebria soldato eksecadas ĉi tie… - balbutaĉas la Reĝino rapide –, kaj li pensas tion, ke mi provokas lin.

            - Mi sendos iun por la mono. Mi sendas mian saluton al Gramar.

            - Mi transdonis ĝin.

            - Ĉu Agnesa nun estas kun li?

             Ne… ŝi malsanas.

            - Ne diru. Kio okazis al tiu ĉevalino?

            - Ŝi lamas! Alo… Alvenis trajno… – li diris feliĉe, ĉar Krajovacz dume piedfrapis barelon, kaj ĝi ruliĝis de sur la monteto kun terura burego.

            …Fininte la paroladon, li sidis spiregante kaj morte lace. Ditrich venis desupre kaj informis ili ĝoje, kiel bonege iras ĉio.

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:58:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

            - Lerta knabo estas la Reĝino – diris Klausner –, sed li ne atingos multe, se ni ne staros apud li kore-anime!

            Kion la cetere ne drasta Ŝebao respondis, longe, dolore kriante, kun iomete tuberiĝintaj okuloj, tion mi ne mencias nun, ĉar Ŝebao ankaŭ poste restis tiu sama homo, kiu li estis: bonvolema kaj milda.

            - Se vi kverelas kun ni tiel – diras Abu ben Polovro –, tiam ni ne helpos vin en la teknikaj aferoj.

            - Mi esperas – diras Ŝebao tute elĉerpiĝinte –, por ke la supre menciitaj nun lasu lin pace. – Li skuis la radion por kolero. – Mi ankoraŭ neniam aŭdis, ke la radio estas tiel granda pasio de la francaj oficiroj!

            Ŝajnas, ke la radio tamen ne estis tiel granda pasio de la oficiraro, ĉar fariĝis silento. Ŝebao sidigis Ditrich-on sur sian lokon, por ke li akceptu la dezirojn de la oficiroj, kaj tiu venigu lin, se bezonate.

            Sur la senarbejo Krajovacz kaj Benguz, la turko – kiun lastatempe ili preskaŭ trinkis – babiladis.

            Ŝebao iomete kaŝiĝis malantaŭ la tendotolo.

            - Mi ne komprenas tion – diras Benguz –, kial vi blindiĝus malkovrinte vin, kiam la suno ne brilas en viajn okulojn.

            - Ankaŭ mi pensis, ke vi povus rosti ion apud ĝin. Ĉar, se ni konsideras, la terpomo en si mem ankoraŭ ne estas manĝaĵo.

            - Ĉu vi estas surda?! – li demandis pli laŭte.

            - Jes! Garnaĵo! Tiu vorto neniam venas en mian kapon.

            Nun jam Benguz estis klarvida pri la afero, kaj ĉar Haagebeck ĝuste nun venis tien kun brilaj okuloj, tro feliĉe, li alparolis lin:

            - Atendu… mi ŝatus klarmeti demandon.

            - Bonvolu diri…

            - Ankaŭ vi estas kuracisto. Interesas min ordono de Gorĉev. Li diras, ke estas malpermesite malkovri la oldan malsanulon, ĉar li tuj blindiĝos pri la lumo.

            Haagebeck tute ne respondis, li rapidis plu, ĉar li estis okupita pri la vunditoj.

            Sed Ŝebao ne lasis la aferon tiastate. Li iris al la turko.

            - Ne estas bone – li diris sian opinion al Benguz –, se akceptita homo ekzeple interesiĝas pri io, kio laŭ mi, ne koncernas lin. Kiel ĝi ne koncernas al aliulo, kiel vi venis ĉi tien el Asur Marut. Tion estus malfacile respondi, ĉar nek per aŭto oni povas atingi ĉi tiun lokon dum kelkaj semajnoj, kun tre multaj, bonaj ekipaĵoj. Ĝi ne interesas min. Sed se vi demandus iun, kion mi skribas ĉiuvespere en la ruĝan sold-libron – kio estas nur mia privata afero –, tiam mi kaptus vin kaj tordus vian kolon.

            Li ekfumis cigaredon, kaj la turko leviĝis malrapide. Tankvile ili staris vid-al-vide. La plumbokolora rigardo, dikhaŭta vizaĝo de la turko tiel malpli ŝanĝiĝis, kiel tiu de Ŝebao. Ankaŭ li elprenis cigardeon, li paŭtis mediteme, ĉar la aŭtomata fajrilo de la alia homo ne ekfunciis, li etendis la brulantan alumeton al li.

            - Kiu volas tordi mian kolon, tiu povas provi tion. Ĝi ne interesas min.

            Sur la ĉielo kun larĝaj lumfaskoj, oranĝkolore kaj purupre, grize kaj tute violkolore etendiĝis la sunradioj, solene per sia lasta flagro supre la dezerto. Ĝi estis bela vidaĵo de tie ĉi sur la roko, inter la arboj de la senarbejo.

            Ŝebao fingre forigis la cindron de sur sia cigaredo.

            - Ni provu tion! – diris Ŝebao, kvankam li rekonis en Benguz la profesian interbatiĝanton, kiu havis eksterordinaran forton.

            - Kaj mi sidas ĉi tie kun revolvero, kiu venkos, tiun mi mortpafos…

            …De kie el la profunda mallumo aperis kaj sidis malantaŭ ilin Gorĉev? Tiaĵon oni ne povas scii. Ke li transsaltis la ĉaron foje, ĉar kelkaj araboj persekutis lin pro la seninfektigo, kaj li sciis, ke estos murdado, se li ekbatos iun, tio certas.

            - Benguz, nun iru for de tie ĉi proksimume dudek metrojn de la tendo, cetere mi mortpafos vin, oldulo mia, kiel ajn mi evitas la kvereladon.

            - Kun armilo estas facile… Do, Reĝino, kie ajn kaj kiam ajn mi povas provi tion.

            - Mi sentas tiel – diris Ŝebao –, ke ĝi okazos post neloge .

            Estis blinda mallumo. En Afriko super la dezerto la vespero venas tiel, kvazaŭ ĝi falus…

            - Ĉu vi estas iditoto? – demandis Gorĉev, kiam ili restis en duopo. – Ĉu vi estas la fama forĝisto, kiu operacias katarakton? Mi diris tion, ke vi kaŝrigadu lin! Anstataŭe vi iras al li kaj petas lin ĝentile, kiel vi povus mortigi lin?

            Ŝebao balanciĝadis dekstren-maldekstren pro honto. Li sciis bone, ke Gorev pravas.

            - Li demandis de Haagebeck – li murmuris –, kial oni devas kovri la maljunan Manuelon? Nek mi scias tion. Ĝi estas via afero…

            - Ĉu li demandis tion? – li ekfajtis. Poste li denove diris riproĉe. – Aŭskultu min! Vi estas mia plej bona amiko! Se vi estus mortiginta Benguz-on, ĉiu amikeco estus finiĝinta inter ni. Por ke vi sciiu ion, kial mi kovras lin per arbofolioj, per palmo… – Li ĉirkaŭrigardis. Kaj kun ia plorema, tamen sangavida voĉo li flustris al Ŝebao.

            - Komprenu tiel, ke la honoron de mia patro ni kunportas kun Manuelo tra la dezerto. De kiam mi ekvidis Benguz-on, kaj mi eksciis kelkajn indikojn, de tiam mi kovras la ĉaron. Se li iros tien, kaj li ne foriros post averto, mortpafu lin, kiel hundon. Sed ĝis tiam krom la vangofrapado, laŭ la sanktaj rajtoj de la formacio, laŭ ties tradicioj, ni ne povas interveni, nek ekbatu lin danĝere, ĉar gravas, ke li vivu.

            La radio fajfas. Kvar homoj kuregas.

            - Oni petas Marokon! Alvenas novaĵoj! La kapitano ĉiam aŭskultas tiujn.

            Dume venas en la kapon de Gorĉev, kiel bele ili kutimas kanti kune la popularan kanton Carmagnole. La homoj, kiuj havas belan kantvoĉon kolektiĝas rapide. Klausner, Ditrich, tri poŝtistoj, Trovaĉek kaj ankaŭ Gorĉev mem venis en la tendon, kie ili atendas silente je la alvoko de Ŝebao, ĝis li levos sian dekstran manon.

            Ŝebao krepitigas, sigligas la veran radiokaptilon, poste li turnas sin al sia megafono, kovrita per naztuko.

            - Kaj tial ni ne daŭrigos la hodiaŭan kronikon, sed kiel pian rememoron, la ĥoro de la Operdomo kantos la ŝatatan kanton de tiu fama homo kaj granda patrioto, la…

            Admirinda! Eksterordinara kaj terura! Kaj ni scias bone, ke dum tiel eksterordinare kaj genie solvitaj eventoj en la lasta momento okazas langostumblo. Ŝebao diras:

            - …La ĥoro de la Operdomo kantos la Marseljezon.

            Gorĉev fariĝas morte pala, kaj Klausner gestadis per siaj manoj, buŝo, kvazaŭ nervoŝoko ĉirkaŭus lin. Nur Krajovacz levis sin super la situacion kaj komencis kanti la kanton “Paris, mon Paris…”, kaj kion li povintus kanti pri Parizo, tion pro la piedbato de Trovaĉe li jam ekstere sur la mola sino de la naturo kantis: “Paris est mon amour…”

            Ŝebao mansigne silentigis ilin.

            - Mi korektas…

            - La dirigento de la ĥoro de la Operdomo ankoraŭ ne sciis, ke ni dissendas. Nun li diras, ke ili kantos Carmagnole-on, ĉar la mortinto preferis tion pleje…

            Kaj nun jam ili komencis kanti Carmagnole-on, feliĉe kaj belege, kelkiuj pli bone, ol la ĥoranoj de la Operdomo…

            Supre la subkolonelo cigaras ridetante…

            - Nu, kion vi pensas, kiu mortis en Maroko? Mi scias. – Kaj li ĝemas. Milfoje mi diris al li, ke li transloĝiĝu al la Riviero.

            - Atendu! – interrompis la kapitano. – Mi opinias, ke vi eraras, sinjoro subkolonelo, ĉar la mortinto estas mia parenco…

            - Ni vetu!

            - Hoho! – diris la joviala regimentkuracisto, ĉar dume la kolonelo metis cent frankojn sur la tablon. – Ankaŭ mi vetas! – Samtiel li elmetis la monon, kaj ankaŭ la kapitano kontribuis.

            Estis tute bonŝance, ke li vetis, ĉar dume Klausner levis forĵetitan cigaredsutmpon, kiun aliulo forprenis de li, tiel do li vangofrapis la “aliulon” kantante, ke tiu falis sur la brulantan pipon de Donald, kantanta en sido kun krucitaj kruroj, kaj li serĉis kun ŝrikanta kanto, kiu vangrofrapis lin? Kaj tiu iu, en unu mano kun sia cigaredo, en la alia kun bajoneto, ĉe la lumo de la enirejo kantis jene la Carmagnole-on:

            - “Ĉar Trovaĉek-on…

            Kiu ekbatos! Tiu mortos lala.”

            Tial estis bonŝance, ke la veto okupis la atenton de la oficiroj, sed Ditrich, kiu supre plenumis la taskon de la servosoldato, aŭdis ĉion de la falo, kaj ĉe la Trovaĉek-teksto li fermis siajn okulojn morte pale.

            Sed fortuno esti kun ili! La oficiroj kriadas nomojn.

            - Tiu estas Moncroft, la maljuna urbestro… Kiam ni ekiris, li estis malsana.

            - Estas tiel certe, ke li estas la direktoro de la operdomo, Penier, kiel mi staras ĉi tie.

            - Tiu estas Barré… Ba! Li vivas en Parizo… Nur Moncroft povas esti tiu! Mi diras tion al vi denove, ke li estas Moncroft, la maljuna urbestro… Tio certas!

            Tiel ili povis fini sukcese la kanton Carmagnole-on.

            Ŝebao, kiel la kaponvoĉa parolisto anoncis, ke oni finis la kanton Carmagnole-on, kaj baldaŭ duonhora paŭzo sekvos meteorologia raporto, poste duonhora programo por infanoj.

            Prekaŭ okazis fiasko!  

            Ili havis ĉefleŭtenanton, kiu estis ŝatata fabelverkisto, kiel civilulo. Kaj Ŝebao, en la nomo de la basvoĉa parolisto devis anonci la fabelontan, bonfaman verkiston de la junularo. Poste li rakontis per sia muĝa tenorvoĉo la romanon, kies titolo estas Islandaj ŝipistoj, simpligite por la infanoj.

            Nun li anoncis unuhoran paŭzon, kontraŭ kio oni jam indigis supre, ke ĝi okazas ĉiam same, kaj ili skribos leteron kune al iu pli grava ĵurnalo.

            Post tiu evento la vespero estis silenta kaj trankvila. La malgranda tendaro, kiel ili nomis sin: ankaŭ “La Unua Plej Danĝera Brigado” ekripozis. Kune kun la radio!

            Trovaĉek fine tamen sukcesis sonigi la dormsignalon, aŭdinte tion, multaj homoj vekiĝis, ĉar la plimulto de la societo jam kuŝiĝis pli frue dormi.

            La lasta, foren sonoranta voĉo, post kiu la silento sursidis la rokon kaj la dezerto jen tio estis:

            “Oni kuraĝis fari tiaĵon! Al Trovaĉek!”

            Sed tiam la trumpeto jam estis ĉe Klausner.

            Gorĉev iris viziti Manuelon. Ĉiu sciis tion. Li flegis la hispanon kun senlima tenero, kaj la danĝera stato de ilia dizerto eĉ pliigis tiun sinoferan amon, kiu tiam estas bezonata al la flegado de maljunulo.

            Benguz venis al Ŝebao.

            - Mi opinias, ke nun ni povus iri ien malantaŭ la veprojn aŭ en la dezerton, ĝi estas nur kelkpaŝa distanco…

            - Vidu, Benguz, tio certas, ke foje, iam, vi ne devas atendi unu jaron, mi rompos vian trunkon. Ĉar ĝi certas, ankaŭ vi scias tion bone, ni konfidu ĝin al la sorto. Neniu el ni estas embuskmurdisto. Ĝi baldaŭ okazos. Nun mi ne faras tion.

            - Ĉar mi ne apartenas al la adeptoj de la Kismet-kredantoj, anstataŭ la sorto mi prefere konfidas min al la antaŭe difineblaj aferoj.

            - Bedaŭrinde – Ŝebao eklevis siajn ŝultrojn –, mi ne mortigos vin. Mi interbatadas volonte, se vi volas, sed nun mi estas bezonate ĉe la radio kaj mi ne lasos miajn kamaradojn en peĉo.

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:59:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

La nokto pasis trankvile. Matene la oficiroj ekfunkciigis la radion. Laŭporgrame eksterlanda sinjoro, sed vivanta en Maroko laŭtlegos sian verkon. La dika kapitano ŝatas aŭskulti tiaĵojn. Ili tuj signalis ĝin al Ŝebao de supre.

            - Estu laŭ la danco de l’ ŝanco – diris Ŝebao. – Benguz, ĉu vi scias deklami ian turkan poemon, aŭ paroli pri pejzaĝoj, aŭ kion ajn turke? Longe kaj kontinue?

            La turko mansvinginte staris al la miklorofono kaj ekfumis cigaredon.

            Ŝebao jam bonege povis reguligi la naztukon, kion signifas Marokon kaj kio la najbaran stacion, aŭ Colomb-Bechar-on. Li ŝovis la naztukon ĝis profundo de Maroko kaj ekparolis jene:

            - Alo, alo, atenton! La anoncita sinjoro komencas sian tridek minutan laŭtlegon – kaj ĝi estis kruela venĝo.

            Benguz staris antaŭ la mikrofonon, kaj li komencis tion kun leĝera neglektemo, kelkfoje li ankaŭ ridis, fine li eĉ kantis du strofojn, sed li parolis kontinue, precize tridek minutojn. Kaj li finis jen tiel:

            “Alie! Alie! Maroko, alie!

            Post mallonga paŭzo ni komunikos la rezulton de la popolnombrado kun la aldonaj statistikaj indikoj.”

            Tiam ili malŝaltis la radion.

            - Vi kial preĝis nun arabe? – demandis Jörgens, la sola, kiu finaŭskultis la prezentadon kun interesiĝo.

            - Mi rakontis en antikva turka lingvo la hisorion de la ŝtalproduktado.

            - Kaj kion vi kantis?

            - Dume venis en mian kapon malnova kanto.

            - Kaj kion signifas la vorto alie?

            - Ankaŭ mi mem miris. Eblas, ke ĝi ekzistas en iu lingvo.

            - Kaj pri kio vi ridis dum minuto?

            - Pri tio, ke vi staras ĉi tie aŭskultante, kion mi diras.

            Ŝebao tamen aŭdis bone, ĉar li atentis ankaŭ tion, ke ĉiu radistacio de Saharo kriegas serĉate ilin, kiel multaj virinoj, insultataj en mallumo. Ilia situacio estis plie impertinenta, ol certa.

            Sed li ne nervozigis siajn kamaradojn, ĉar ili jam ne povis foriri de tie ĉi.

            Poste restariĝis la ordo, la radio silentiĝis, nome tiu radio, kiun Ŝebao devis anstataŭigi. La unumembra tuta programo en la stato de finlaciĝo diris al Klauser.

            - Atentu min, nun supreniru, kaj debatu la radion! Debatu tion, eĉ se ĝi kostos vian vivon, aŭ faru kion ajn, pro kio estos granda paneo ĉi tie, tamen ĝi ne estos suspektinda, ĉar tio okazis ĉe la oficiroj.

            Klausner obeis senvorte. La unua homo, kun kiu li renkontiĝis, estis la feliĉa Svetozar. La dika regimentkuracisto, kiu havis tiel multe da instrumentoj kaj nenian okupitecon, li trovis ie amplifilon por surduloj. Li ĝoje kaptis la okazon, ke post tri monatoj, li denove disponigu ĝin al tiu, kiu bezonos ĝin.

            Klausner alvenas kuregante, kiel buĉisto, kaj li ekhaltas rektiĝinte, kiel buĉisto, se tiu kuegas.

            - Kiuj servas ĉi tie supre, tiuj ne konsideru malpli gravajn formalaĵon – diris la regimentkuracisto. – Nur staru trankvile kaj faru vian laboron.

            “La profeto parolus el li!” – pensis Klausner kaj ekiris al la radioaparato, rekte al la mikrofono per sia taŭroforta ŝultro…

            Svetozar suprenlevinte la funelon, li repuŝas Klausner-on kaj rikanas al la ĉefleŭtenanto:

            - Se nun mi ne sidus ĉi tie, tiam ne estus radio unu tagon. Ĉar la duono de la muro estus trarompiĝinta.

            - Ĝi estas tre brava afero – laŭdas lin la ĉefleŭtenanto.

            - Tre brava – diras Klausner kaj blovspirante rigardas la trunkon de Svetozar. – Vere tre brava…

            - Mi opinias – diris Svetozar rikanante –, ke ni devus ekfunkciigi la radion, eble ĝi dissendas muzikon.

            - Li pravas! Ŝaltu ĝin!

            Klaŭstner staris en la pordo kun fermitaj okuloj. Kial li ne povas mortigi ĉi tiun homon nun, ĝi jam vekas en li preskaŭ melankolian doloron.

            Jen tio estis aŭskultebla el la megafono:

            - …Ni finis la elsendon de la muzikoj per la survaksigita kanto de Jeanette MacDonald. Ni daŭrigos nian programon post kvin minutoj. Sekvos duonhoro pri higienaj temoj.

            Ŝebao devis denove teni la radiosignalon de Maroko kvin minutojn, dume li ĉirkaŭrigardis kolere en la tendo kaj malbenis Klausner-on.

            La oficiroj supre ne multe okupiĝis pri la afero, cetere ili estus rimarkintaj el iu bagatelo, ke ĝi estas lerta trompo, sed ili lasis tute al Svetozar, ke li parolu tra la megafono. Ĝi okazas kelkfoje. Iu skribas poŝtkarton, la alia kunaranĝas la disruliĝintajn objektoj en sia necesujo, la tria oscedas, kaj li jam ŝatus esti post tiu idiotaĵo. Se ili okupis ĝin, kial sidi ĉi tie?

            Malsupre ĉiu kuregas por serĉi la kajeron de Haagebeck, se eble Svetozar tute mortigus ilin per la radioaŭskultado, estu kion legi dum la duonhoro de higienaj temoj. Grandnaza sanitaristo alvenas spiregante. Dume oni flegas Haagebeck-on, ĉar li nur post kvar-kvin batoj je lia makzelo transdonis sian verkon, kiu laŭ lia opinio estos perfekta eble nur post du jaroj. Kaj fine eksonis la radio, kun la sincera espero de Ŝebao, ke oni nun malŝaltos ĝin.

            “Doktoro Haagebeck, seveda, militista, medicina ekspertizisto prelegos dum la higiena duonhoro. En militistaj rondoj oni montris eksterordinaran interesiĝon, rilate lian verkon, kie titolo estas: La sanitara soldato, kiel kuracisto! Subtitolo: Operacia profilaktiko dum la ekzercterena servo de sanitara soldato.”

            Supre la situacio statis jene. Jam ankaŭ Ditrich supreniris, kaj Krajovacz-on, kiu subite aperis sur la koridoro fajfante, oni flankentiris lin amikeme kaj fermis lin en municiejon provizore.

            Samtempe la kapitano ekkiis laŭte.

            - Malŝaltu tiun radion, ĉar mi aŭdan nek mian propran vorton.

            Svetozar ekstaris rektiĝinte.

            - Se vi bonvolas permesi, mi mallaŭtigos ĝin.

            Kompreneble oni permesis ĉion al tiujn junuloj, ĉar ili ja brave batalis.

            - Mi raportas obeeme – diris la simpatia, rikananta servosoldato –, la mallaŭtigilo difektiĝis.

            Oni retenis Klaŭsner-on ekstere, ĉar li decidis mortigi Svetozar-on, poste sin mem. Ditrich estis multe pli praktika, li malsupreniris, kaj Ŝebao faris iom da atmosfera perturbo, dume li diris, ke la Reĝino devas mallaŭtigi la radion.

            Ĝi ne estas komplika afero, li ŝovis sian naztukon iom pli profunden, kaj supre oni konstatis ĝoje, ke ĝi estas tute bona mallaŭtigite. La regimentkuracisto diris, menciante eĉ tion, ke li konas la svedan, militistan fakverkiston okaze de kongreso, li estas eminenta geniulo.

            Ŝebao devis laŭtlegi dum tridek minutoj, sed la konsiderinda parto de la multe da manuskripto estis plena de grandegaj anatomiaj skizoj, kaj ŝajnis tiel, ke dum la sekvaj kvin minutoj li finos la laŭtlegon de la teksto. Kaj li legis raŭke, taŭzite, lace:

            - En tiuj kazoj ofte okazas, ke tiuj reziduas.

            Granda interbatado estas antaŭ la tendo! Iu kriegas plengorĝe: recidivas. Ŝebao korektu! Recidivas!

            Oni fortrenas lin.

            Ĉio estas vana. En la deksepa minuto de la laŭtlego elĉepiĝis la militista, medicina fakverko de Haagebeck. Kaj li, facilanima frenezulo parolis ankoraŭ dektri minutojn. Li do parolis. Parolis.

            - Sed nun mi transiras al la problemo de la marŝekipaĵo, kiu en certaj kazoj povas esti decida en la batalo: ni motorizu la Ruĝan Krucon!

            Tiam oni jam ne devis eĉ ektuŝi la aŭtoron de la verko. Aŭdinte la vorton motoro, li fartis iomete pli bone nur post noktomezo.

            - Ĝi estas bona! – diris la regimentkuracisto supre, kiu aŭskultis la prelegon kun ĉiam pli granda atento. – Mi atendis tion de Haagenbeck! Fine iu, kiu mencias, ke oni motorizu ankaŭ nin. Anstataŭe nur ilin…

            Sed bedaŭrinde li eksilentis, ĉar interesis lin la prelego.

            Ŝebao dum tuta dektri minutoj klarigis la sekvajn: por zorgi pri diversaj lezoj, estus bezonataj specialaj sanitaraj soldatoj kaj rapide moviĝantaj, malgrandaj trupoj ĉe la Ruĝa Kruco. (Li ŝanĝas la naztukon.) Estimataj aŭskultantoj… Konekto, ĝemo, stertoro… Akvon!

            Li elpaŝis el la tendo…

            Homoj, multe vagintaj en Afriko rakontas, ke estas tiaĵoj. Oni eksentas: tiu ĉi nokto ne estas tia, kiel la aliaj. La ĉasisto de leonoj tiam rigardas, ĉu liaj fusiloj estas en ordo, aŭ li returniĝas.

            La karavanoj haltas ĉe la unua bivakejo.

            Scienculoj asertas, ke certraj elektraj tempestoj eblas en plena kalmo.

            La esenco: Ŝebao haltis antaŭ la tendo, kaj io gluiĝis al lia glutilo, ial nun li ŝatintus esti “sigelita homo” en la fortikaĵo La Grenelle…

            Nur du momentojn li povis dubi, poste li jam vidis kelkajn flustrantajn ombrojn en la proksimo kaj la Profeto venis tien.

            - Okazis io… Problemo… Oni mortigis.

            - Kiun?! – kriegis Ŝebao pensante pri Gorĉev.

            La plej neatendita kaj la plej konsterniga estis la respondo:

            - Donald-on!… La kompatinda oldulo…

            Ŝebao kuregis. Se nun Svetozar hazarde estintus sufiĉe trudiĝema al tio, ke li petu la oficirojn aŭskulti radiprogramon, tiel li devintus raporti: la mondo ne respondas. Ĉar en la tendo ne estis eĉ unusola animo.

            Ili ĉirkaŭstaris la malgrandan ĉaron de la maljuna Manuelo, kaj en ĝi kuŝis la blankhar, kolosa soldato, suprenmetinte siajn krurojn, la pipo esti apud li, iel-tiel serene, kaj li vivis ĉiam inklina al tiaj stultaĵoj, nur li estis tre pala, kaj lia ŝiriĝinta kamizolo kaŝis postsignon de bajoneto. La multe da palmofolioj kovris lin ĝiskole. Ili staris konsternitaj. Homoj, ĉe kiuj la morto estas nur ŝerco, kaj iafoje ili kuregas en sian pereon pro gaskonado, ili temane staris konsternite apud la maljuna, kantema kamarado, ĉar ĝi estis ia senekzempla kaj diversajn komplikaĵojn signifanta okazaĵo.

            Se iu mortas dum interbatado, ili malĝojas ankaŭ pro li. Sed nun okazis tiel evidenta murdo, ke ili devis pluiri unu paŝon enpense. Tiu ĉi societo estas barelo, plena de benzino, al kiu ŝpruciĝas milionoj da fajreroj. Se ununura perfidulo direktas unusolan fajreron ĝustaloken, tiu barelo kun tute malgranda eksplodo malaperas de sur la tersurfaco, ĉar jam tri trupoj estas sur ilia spuro, abunde provizitaj per maŝinpafiloj kaj mangrenadoj. Ilia plej granda intereso estas, ke oni ne sciiĝu de neniu dizertintoj pri tio, ke ili trompis la persekutantojn. Sed povas estas ankaŭ perfidulo, kiu eventuale jam forfuĝis. Supre oni eble jam scias pri tio. Ili telefonos… Hoho! Ili ne telefonos! Ili tuj resendas iun en la tendon.

            Ili suspekteme rigardadas unu la alian. Nun verŝajne estas homo inter ili, kiu mortpikis Donald-on.

            Benguz rigardas la kadavron kun krucitaj brakoj. La vizaĝo de Gorĉev kvazaŭ estus el griza ŝtono. Li rigardas nek Donald-on, nek aliloken, aŭ ne eblas scii tion, kien direktiĝas liaj okuloj. Sed Ŝebao rigardas rekte al la turko.

            - Iu kredis tion, ke Manuelo estas sur la ĉaro, kaj li ne kalkulis tion, ke la maljuna Donald kuŝiĝis tie laŭ lia kutimo, ĉar mi scias, ke Manuelo nokte kutimas pormeni.

            Interese, ke ili ne vidis Manuelon. Sed neniu kredis, ke la maljuna hispano estas la murdisto.

            - Mi promenis kun Benguz ĉi tie ne pli ol dek minutojn – diris la Profeto –, kaj mi memoras ke liaj kruroj ankoraŭ ne elstaris tiel, sur la rando de la ĉaro.

            Gorĉev nur rigardis al Ŝebao, ordone, senmove, longe. Ŝebao ekspiris profunde kaj deturnis sian kapon, ĉar nun lia ĉiu deziro estis tio: arenĝi la konton kun tiu turka fripono!

            - Jes – diris la turko ĝemante, sed kun malvarma voĉo –, vere ni estis ĉi tie, mi haltis por kelkaj minutoj kaj cigaredis.

            …En tiu granda silento Trovaĉek venis kuregante el la tendo.

            - Tuj venu! De supre oni dezitas tion, ke post dek minutoj ni konektu el Maroko la prezentadon de la teatraĵo de Sekspiro, kies titolo estas: La poŝoŝtelistoj.

            Kio okazis? Iu oficiro legis la radioprogramon, kaj li deziris tion, ke vespere ili ne forgesu konekti el Maroko la radioprogramon, kies titolo estas la Rabistoj de Schiller. Kion povintus fari la oficiroj en tiu enua, malbenita loko, inter abodaj muroj, ol finaŭskulti eĉ la plej malbonan prezentadon?

            Malsupre okazis interkonsiliĝo, proksimume jen tiel.

            - Diru, kion oni mesaĝis?

            - Se Tovaĉek diras, vi povas kredi tion, ke ili menciis poŝoŝtelistojn. Mi ne estas certa pri Dostojevskij.

            - Ĵus vi diris la nomon de Ŝekspiro.

            - Tial mi ne estas certa. Mi nur unu aferon scias certe…

- La rabistojn – ekparolis la Profeto nervoze –, tion vi jam menciis.     

- Jen vidu! – diris Trovaĉek triumfe. – La Profeto konas la dramojn, ankaŭ li scias, ke ekzistas fama teatraĵo, kies titolo estas Rabistoj.

            Ŝebao staris kaj kaptis sian kapon ambaŭmane.

            Fine tamen evidentiĝis, ke vespere oni prezentos la teatraĵon de Schiller kun la titolo Rabistoj. Kaj ĝi estas katastrofo! Totala katastrofo! Ĉar se Ŝebao scius parkere la teatraĵon Rabistoj, france, li ne povus ludi tion sola. Sed venis en lian kapon malklara, tre danĝera solvo.

 

 

5

 

 

            - Nu, vi, radio-amiko – diris la kapitano je la sepa horo –, konektu la teatraĵon Rabistoj!

            Svetozar ekstaris feliĉe, rikanante de sur la seĝo apud la sojlo, kaj li apenaŭ povis kapti la brakon de Schmidt.

            - Interese – li diris mirante –, se mi ne estus ĉi tie, ili jam delonge estus depuŝintaj tiun radion.

            Schmidt iris plu kaj hazarde paŝis sur la piedon de la surdulo, sed kun sia tuta pezo. Eĉ post tri tagoj ĝi doloris.

            Fine eksonis la programo de Maroko.

            Ŝebao sidis antaŭ la radio, malantaŭ li Troveĉek, Abu ben Pulovro, Jörgens kaj Gorĉev  kun tiu unusola instrukcio, se li levos sian manon, ili devas klami, se li mallevas ĝin, ili lasu lin paroli.

            “Alo, alo! Atenton! Ni prokrastos la prezento de la teatraĵo, kies titolo estas Rabistoj pro la malsaniĝo de la gast-artistino. Anstataŭe: ni dissendas la dramon Cyrano de Bergerac de Edmundo Rostand, en la sekva distribuo de roloj…”

            Mi ne devas mencii, ke tute senmerite, Ŝebao laŭ la distribuo de la roloj, dirita fare de li, li absolute neglektis la nomon de Trovaĉek, Jörgens kaj la aliaj. Ties senkulpigo estas, ke li anstataŭigis ankaŭ sian nomon per tiu de alia, kvankam li ludis minimume kvin rolojn en la teatraĵo. Ludante en tiu dramo li faris ekzemenon pri franca lingvo en la Akademio por aktoroj

            La grandnaza sanitaristo venis en la tendon, sed ne tial, ĉar la sopiro al rolo pelis lin. Li flustris al Trovaĉek:

            - La turko estas nenie.

            Du homoj aŭdis tion, pli bone ol Trovaĉek. Iu estis Sebao, la alia Gorĉev

            La teatraĵo – ĝi estas komprenebla en tiaj situacioj – per grandaj saltoj, precipe okaze de la virinaj roloj atingis tiun gradon, ke oni volas elĵeti Cyrano-n el la teatro. Ŝebao parolis kaj levis sian dekstran brakon. Komenciĝis vigla bruado kaj blasfemado, poste li mansvingis, kaj nur tio estis ankoraŭ aŭdebla: “Je mia honorvorto, vi estas idioto!”

            Gorĉev elŝtelumis.

            Post la sekva braklevo ĉio iris glate, sed la oficirojn tre surprizis la ekmuĝanta sakrado el la dramo Cyrano. Kiam oni silentiĝis fortimiĝintaj de Cyrano, nur tio estis aŭdebla en la granda bruo:

            - “Se mi kaptos tiun friponon, mi draste draŝos lin…!”

            En tiu momento iu ekparolis.

            - Fuĝu!

            Ke tiu fama verkisto ne povis ĝisvivi tion!

            - Estimata aŭskultantoj – diris Ŝebao, kaj du-tri pafoj knalis de malproksime –, ni finas nian hodiaŭan prezentadon pro la subita malsaniĝo de la ĉefrolulo, kaj la malgaja cirkonstanco malhelpas nin en tio, ke ni daŭrigu la programon…

            Kaj li kuregis!

            Kiam li atingis la aliajn, jam preskaŭ vere duelo estis inter Gorĉev kaj la taŭroforta Benguz. Kiel baldaŭ evidentiĝis, kiam Gorĉev iris por serĉi la promenantan Manuelon, li alvenis en la lasta momento. Manuelo senpripense, kun deformiĝinta vizaĝo pro kolero, blasfemante kaj akuzante ĵetis sin al Benguz, kaj la turko vundis grave la maljunulon per sia bajoneto.

            Sed la turka giganto trovis sian adversulon en la persono de Gorĉev. Li fuĝis al la rokoj, kaj Gorĉev sekvis lin.

            Li atingis la turkon. Ili kaptis unu la alian kaj falis sur la teron. Ili ruliĝadis sur la mallarĝa, kruta montdeklivo. La turko salte leviĝis la unua, kaj en lia mano estis la bajoneto, preta por piki. Ĝorĉev vundiĝis, sed lia voloforto ne forlasis lin, kuŝante li ĵetis sia antaŭen kaj subite tir-falĉis ambaŭ krurojn de la turko. Neniu forgesos tiun nervoŝiran ŝrikon, kiel la turko falis en la profundan abismon.

 

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:59:35
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

6

 

 

Dume la esplorado farita en Casba malkovris, ke estis nekredeble grava likvidi Caid-on kaj liajn homojn ĝuste en la dekdua horo. La baldaŭ ribelantaj aloj de la atakontaj, proksimaj oazoj kaj montaranoj kalkulis la helpon de Casba. Modernaj armiloj, lignokestojn de municio, telefono, telegramo, radioelsendilo, kontakto kun ĉiu ribelantaj ĉefoj, kaj unuarangaj informoj pri la proksima, militista granda ekzercado, precizaj desegnaĵoj, indikoj, pretaj planoj. Kaj en la unuarange meblitaj, sekretaj, apartigitaj partoj de Casba, kiu longe etendiĝis en la internon de la monto, oni trovis ok rebelantajn tribestrojn el tiuj, kiujn oni jam serĉis delonge. Ili povis trafiki libere, inter la montoj kaj la loĝantoj de la oazoj, ĝuante la ŝirmon de Casba.

            - Se oni hezitus ankoraŭ unu minuton, komenciĝus duonjara militiro kun masakrado, sangoperdo kaj kun nekredebla materiala perdo – diris la subkolonelo fine de la esplorado. – Nun nur surprizataku la oazon Zerzenb, ĉar tie jam daŭras la unuigo de la trupoj.

            Li tuj ekkontaktis kun la ĉefkomandejo kaj priparolis kun Ŝebao, ke ili tuj sendos iun parton de la garnizono de Casba al Zerzen, la alian parton kun la kaptitoj al Colomb-Béchar. La kolonelo kun la oficiroj, Ŝebao ordonis tiel, li tenu ĉion en la plej granda sekreto, li malplenigu Casba-on, kaj sen tio, ke li raportus kie ajn survoje, li anonciĝu kun siaj oficiroj en la militafera ministrejo de Parizo, de kiu nun alvenis informo, ke la ĉeestintaj oficiroj kaj la subkolonelo urĝe raportu ĉion persone.

            Gorĉev kuŝis senkonscie pro la vundofebro. Sed nek Manelo eltenis plu. La ĉaro de la Ruĝa Kruco liverid du malsanulojn. La maljuna hispano konsistis jam nur el osto kaj haŭto, liaj palpebroj malfermiĝis lace, iafoje li rigardis sur Gorĉev-on, kiu ĝis nun flegis lin tenere kaj nun li deliras.

            Ili marŝis norden. Kvindek soldatoj eskortis la beduenojn. Proksimume cent homoj en plena ordo portis la municion de Caid per pompaj ekipaĵoj, per ĉaroj, kameloj, kun reflektoroj, nutraĵo, akvo, rekompletigo, do refreŝigante la provizaĵon de la formacio el la deponejoj de Caid, ili formis vere enviindan malgrandan armeon. Nun jam ili helpe de sistemaj patroloj kolektis la dizertintojn, tuj provizinte tiujn per laŭregulaj ekipaĵoj. La plano estis: tendumi proksime la Zerzen trans la granda, sala marĉo. Ili povis fari tion trankvile, ĉar la bataliono n-ro 63 eĉ nun atendis ilian ordonon en fora oazo, kaj ili en la nomo de la moviĝanta formacio povis fitrukadi, dum la subkolonelo alvenos en Parizon kaj eksplodos la granda skandalo. Kredeble la maljuna sinjoro ĝojos, ke li povos pasigi kelkajn tagojn en la ĉefurbo ĉe siaj parencoj kaj amikoj. Vane, Ŝebao havas bonan koron. Tio sendubas. Ankaŭ tio estis verŝajna, ke la pli junaj leŭtenanto kaj subleŭtenanto kun la brava regimentkuracisto iel vegetos en la trankvila, senhoma Parizo, anstataŭ la kutima, brua vivo de Seharo.

            Dume ili transdonos tiujn kanajlojn al la armeo. Ŝebao akiros veturilon kaj provos sendi Gorĉevon kaj Manuelon al sekura loko. Espereble kiam eksplodos la ĝenerala ribelo kaj furiozaj taĉmentoj kurados tien-reen tra la dezerto por kapti vive aŭ morte, kun haŭto kaj haroj, voru, mortpafu tiun ĉiuriskan, ĉarlatanan formacion, transdoninte la kaptitojn ili daŭrigos sian vojon kun sia patentebla maniero, laŭ kiu ili povas ŝtali tutajn fortikaĵojn, artileriajn bateriojn kaj trajn-taĉmentojn, ĝi kaŭzas malpli grandan sensacion, ol se iu ŝteletas sola 25 dekagramojn da ŝafkazeon en oazo, tiuokaze oni senindulge kaptos lin, se li ne povas fari tion, ĉar se iu aperas legiano en solo, tuj kontrolas lin la ĝendarmo kaj ĉiu arabo.

            Sed en kies kapon venus la ideo haltigi marŝkolono, ke tiu bonvolu legitimi sin. Nu kaj se venus tiu ideo al ies kapo por elpensi tian frenezaĵon. Oni petus lin elĵeti tion el la kapo. Kaj se li ne deziras fari tion, oni elĵetos ĝin el lia kapo.

            Tio do ne estas problemo, post certa tempo oni alkutimiĝas al tio. Kelkfoje ili subite ekmarŝas al sudoriento aŭ al sudokcidento, kompreneble persekutas ilin tuta kolonia armeo, sed post certe tempo ie-tiel oni alkutimiĝas al tio. Poste ili okupos ŝipon ie sur hispana aŭ angla tereno kaj fino. Schmidt havis ian stultan planon, penetri tra la regiono de Kongo, forpeli la portugalojn de tie, kaj Sebao estos la prezinanto de la akcia societo de la kolonia imperio de la aŭtonomaj dizertintoj. La plano estas ankoraŭ elkoviĝonta, oni lasu lin pace, ĝi baldaŭ maturiĝos. Gravas, ke ili trapenetros ĉe la lago Ĉadp al Franca Kongo, de tie ili aŭ trairos tra la angloj, aŭ ili forpelos ankaŭ la anglojn, sed tiuokaze ili ne devas iri tiel malproksimen, ĉar jen estas Belga Kongo, de kie li forpelos la belgojn, kaj eble tiuj retiriĝos en Egiptujo provizore. Do la plano ankoraŭ ne estas elformiĝinta, sed ĝi jam maturiĝas. Sufiĉus, ke iu diru unu solan vorton, kaj ili provus okupiĝi pri ia plano por okupi Brazilion, kiujn eble ili forpelus el la pozicioj.

            Nun gravas, ke ili ataku tiujn kelkcent friponojn ĉe Zerzen, ĉar araboj ne komencu provokadon ĉi tie, ke estas multe da legianoj! Ili ja estas nur honestaj knaboj, kaj ili ne povu dormi bone post la tagmanĝo, kiam ili rajtas fari tion dum la varma sezono, sed oni masakru ilin?

            Ĝi estas bagatelo. Kiu ŝatas batali kun tiom da tintegantaj, aĉaj reflektoroj, haŭbizoj kaj akvumaj kamionoj, kiel ili nomis la tankojn. Ĝi estos bela, ĝis ili promenos tien-reen ludante, kaj avene rajdas Schmidt sur ĉevalo, en ĉeflaŭtenanta uniformo, de portante la oragrafan, plumdekoritan turbanon de Caid, kin li demetas nek pro Dio, tiel ĝi plaĉas al li. Kaj kiu vidas tiel?

            Hazarde okazis ĝena evento. Dezerta ĉasaviadilo flugis super ili tute malalte, tiel, ke ili vidis la piloton aŭ la mekanikiston rigardi tra la binoklo. La aeroplano preskaŭ falis, kiam la piloto ekvidis la oficiron sur ĉevalo kun araba turbano.

            Tiuj multe da tintegantaj aĵoj estas bonaj, kiam ili promenadas en la oazoj kaj oni miras ilin. Sed ili lasis la tutan fatrason antaŭ Zerzen. Jam ĉiu enuis tiujn, ili ne purigis, ne kunportis la tri piedajn stativojn de la lorno, la reflektorojn, gasigilojn kaj la rapidpafajn kanonojn, ekipitajn per bazuko. Dum atako oni ektiras sian rimenzonon kaj ne kunportas pene tutajn ekipaĵojn. Ĉiuj ĉi estas novaj aferoj. Kaj onidire la legianoj nehavante tiujn batalis tute bone ĉi tie, sen tio, ke ili estus kunportintaj kurante murojn, kirason, nazo- kaj orelŝirmilojn, periskopon kaj raked-ĵetilon. Ili aŭ sturmas aŭ pena portas objektojn! Por tiu mono ili ja povus kunporti ankaŭ librobretaron aŭ skribotablon.

            Mariono tamen volis disdoni ŝtalkaskojn kaj sunokulvitrojn al la mitralistoj, sed oni preskaŭ draste batis lin.

            Ĉiu serĉis rum-aŭtomaton, el kiu oni povus trinki sufiĉe antaŭ la atako. Nu, poste evidentiĝis, ke bonŝance la grandnazulo havis tiom da prudento anstataŭ la grendaĵetisto, ke li portis barelon da rumo sub la tendotolon. Nu jes! Tion ili nomas milit-taktiko! Trinkinte sufiĉe el tio, ili prenis multe da cigaredoj kaj kelke da grenadoj, ili fiksis la stiletojn. Per la sep sakramentoj, ek al atako!

            Iu parto de ilia formacio evitis la oazon laŭ granda arko. Ili malmuntis tiujn bruantajn aĵaĉoj de sur la rapidpafaj kanonoj. Neniu komandis, ĉiu kantis, kaj la maŝinpafiloj sputis la kuglojn al la oazo regule el kvar pozicioj. Post kriego ek, al la malgranda loko! Flugadis la mangrenadoj! Malleviĝante, leviĝante ili kuras pafante al la repafantaj hordoj. Ili jam penetris deflanke. Oni ne diru, ke ni sumerumas ĉi tie – rimarkas Schmidt kaj leviĝas. Ili kuras. Kaj la Profeto ne evitas sian punon pro la turbano, ĉar la arboj rekonas ĝin, kaj subite multe da kugloj trafas la turbanon de la kompatinda Schmidt. La oazo brluas tri-kvar loke! Oni jam apenaŭ kontraŭstaras.

            Ili sufokis la okazontan ribelon en ties ĝermo.

            Nun jam neniu kantas, oni ne ŝatas tion.

            La kvindek soldatoj kun Ŝebao kaj kun la ĉaro alvenas en Bumalem-on. Ŝebao transdonas la kaptitojn kaj raportas, ke la subkolonelo ordonos pri ties transporto. La kuracisto ekzamenas Gorĉev-on kaj Manuelon. Manuelo estas nesavebla. Gorĉev havas tre gravan vundiĝon. Oni devas urĝe liveri ilin al Colomb-Béchar! Ĉi tie ne estas instrumentoj kaj operaciejo… La kuracisto bandaĝas kaj vakcinas ilin.

            Nokte ili tendumas ĉirkaŭ la garnizono. Ŝebao longe sidas ĉe la rando de Manuelo kaj rigardas Gorĉev-on sur la alia lito, kiu deliras. Li parolas pir kartludo.

            - Ĉiam pri kartludo – flustras Manuelo, kaj li mencias nomon… – Mia sorto estas malfacila… Kompatinda Bradieux… kaj kompatinda… Pajaco… Vi!…

            - Ne klopodu paroli…

            - Mi devas… Kun vi… nun mi devas paroli… La sorto sendis vin. Notu tion, kion mi diros. Ĝi povas esti grava por multaj homoj.

            Gorĉev flustris duonlaŭte, rulĵetante sian kapon dekstren-maldekstren, li spiregis, kaj Ŝebao sidis inter ili, en tiu ĉi fortikaĵo de Afriko, malgaje. Ankaŭ li konstante mortadis pro la sopiro al Ana Balázs, sed li ne havis multe da ŝanco por vere morti.

            - Notu tion…. kion mi diros…

            Nun ekparolis Gorĉev, preskaŭ kompreneble, klare kaj kun malfermitaj okuloj, nur lia vitreca rigardo, kiel li gapis al la plafono, signis, ke li estas en senkonscia stato:

            - Ankaŭ mian patron mortigis la kvina flösch!

            Manuel side leviĝis.

            - Do tamen la patro… Ho, Dio mia… Mia Disijnoro…

            Ŝebao sidis konsternite kaj senpove en la mezo de enigma, fremda, malproksima tragedio. Sed denove la kvina flösch… Ankaŭ Benguz paliĝis aŭdinte tion… kaj okazis morto de homo. Kio ĝi estas?

            - Jes… Lia patro… nun skribu… Rapide skribu, Ŝebao!

            Li havis ruĝan kajeron, kiu servis por noti inventaron, kiun li enpoŝigis ĉe la teknikistoj kaj notis ĉion, kio okazis ĝis nun. Baldaŭ Almási skribos tion. Li renversis la kajeron kaj komencis noti la konfeson de Manuelo sur la lasta paĝo…

            Aŭrore la hispano ekpremis lian manon forte, kaj tiu mano malrapide, senteble malvarmiĝis… 

            Post unu horo ili estis survoje, marŝante al la ŝoseo, ili liveris Gorĉev-on sur ĉaro. Jam aperis la longa, blanka serpento, kiam Ŝebao haltigis ilin.

            - Aŭskultu min, knaboj – li diris. – Norde ni ne povos trairi la rondon. Mi do proponas, ke vi devojiĝu malantaŭ la sala marĉo, atendu nin en la valo! Mi provos venigi Pajacon en la hospitalon.

            - Ni helpos al vi! – diris la dika Trovaĉek. – Ridinde! Kial vi irus sola tra la tereno, plena de svarmantaj soldatoj?

            - Ĉar tiam estas espero, ke mi povos atingi iel Colomb-Béchar-on, kaj eble mi akiros ankaŭ aŭton, ĉar tiu skuiĝo sur la ĉaro mortigos lin. Sed ni estas tro multaj al tio. Eble unu homo povos traiĝi per ia artifiko inter la ekzercantaj soldatoj, sed kompanio da dizertintoj ne povos marŝi en urbon Colomb-Béchar.

            Ili ekiris kun peza koro. La tuta mokincito valoras nenion, se tiuj du homoj ne estas ĉi tie. Gorĉev kaj Ŝebao. Ili estas tre bonaj figuroj. Kion oni elpensas! Kaj tiu ĉi homo sentas tiel, li povus iri eĉ en la inferon kun ili.

            Nu, tien ni povas atingi pli-malpli frue ĉiel.

ip地址已设置保密
2008/6/13 9:00:16
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

VI-a ĈAPITRO

 

 

Granda milita ekzercado en Saharo

 

 

1

 

 

Kiam la Unua Plej Danĝera Brigado atingis la salan marĉon, ĝi konsistis proksimume el cent kvindek homoj, inter ili estis ankaŭ speciale ekzercita ski-patrolo.

            Ili havis mitralfusilon, maŝinpafilon, eĉ tri piedan lornon al la triangulado. Kaj la ĉaron, tiratan de mulo! Tiu fia besto hufbatis la nervozan inventiston, fervorantan ĉirkaŭ ĝia ventrozono (kvazaŭ ĝi estus komprenitan liajn iamajn aludojn kaj estus konservinta sian venĝon ĝis nun).

            Poste komenciĝis la milita interkonsiliĝo, kiu fine decisdis tiel, ke iam degradita serĝento, nomata Gubov, Klasusner kaj Mariono transprenu la komandadon. Estis evidente, ke ili devas trapenetri, kiel aj tra la sala marĉo. Ĝi estos malbela amuziĝo… Ili atingos la ŝoseon trans la sala marĉo, kaj tie ili elpensos ion. Ne gravas, kio okazos.

            Ili ekmarĉandis kun la araba gvidanto, kiu garde avertis ilin, rilate la vojon. Tie ne estas fidinda trairejo, nur verŝajnaj padoj. Ditrich en la uniformo de la leŭtenanto de la senegalaj ĉasistoj, kaj svingante la skurĝon de la ĝendarm-patrolo diris al la arabo, ke la menciita cirkonstanco estas indiferenta por li.

            Antaŭen!

            Ĝi estis kruela vojo. Ĉevalo kaj la ĉaro de la sapeistoj, plena de pikildratoj, kiujn ili kunportis por redukti sian punon, mergiĝis. Profeto Pulovro diskutis kun la gvidanto, ke dekstre, alia vojo estas pli taŭga, li surpaŝis ĝin kaj montris, kiel dura estas la salotavolo, poste li mergiĝis ĝiskole. Per ŝnuroj kaj improvizita trabaĵo oni sukcesis savi lin de la asfiksio.

            La polvofunelo estiĝanta pro la vento terure iritis ilin tusi. Blasfemante, veante, stumblante kaj grincante, sed ili iris, kaj aŭrore ili atingis la dezerton. Neniam ili estus kredintaj, ke iam ankoraŭ ili ĉiuj krios: “Fine ni denove estas en la dezerto!”

            - Tra sablobaraĵo vi atingos okcidenten kaj estos nenia problemo – klarigis la araba gvidanto, kaj li ekiris reen sur la terura vojo.

            Ditrich kaj Gubov ekmarŝis la unuaj al la alta monteto, krutanta antaŭ ili

            Anticipe jam iu ensvingis desupre. Ili ridis bone pri tio, ĉar tiu homo maldekstramane premis telefonaŭdilon al sia orelo, li levis sian dekstran manon alten, kvazaŭ li mansignalus malantaŭen…

            Bone olulo mi! Ni kredas tion! Vi estis regimentskribisto, kaj vi kunportis la telefonaŭdilon, por ke oni ne punu vin severe. Li miros, se anstataŭ enkatenigo, oni priridos lin. Ili povas esti minimume kvarope, ĉar ankaŭ sur la tria monteto aperas homo kun ia stango. Tiam ili direktas mitralfusilon al li pro ŝerco.

            Ditrich kaj Gubov atingas la supron de la monteto.

            Poste ili preskaŭ falas de sur ĝi.

            Malproksime, ĝis la vidlimo, longe-longege en tiu profunda, valosimila deflacio de Saharo tuta armeo, mil kaj mil soldatoj tendumas. Kameloj, tendoj, ĉaroj, svarmado, kaj ili jam ne povas eviti tiujn::; kelkajn paŝoj antaŭ ili proksimiĝas oficiro kaj kelkaj suboficiroj.

            Oni trumpetas ĉie. La grandega tendaro vigliĝas. Ĉiu staras, nenie estas stileto kaj nun la oficiro eksvingas sian blankan naztukon ĉe la piedo de la monteto. Poste li ekkrias.

            - Ni kapitulacas!

            Ili staras. Gubov diras al Ditrich.

            - Mia iu orelo ŝtopiĝis en la sablotempesto – kaj li rikanas plumpe –, mi aŭdis tiel, kvazaŭ li estus kriinta tion, ke ili kapitulacos.

            - Li diris tion… – balbutadis Ditrich konsternite.

            Nun alvenas tien profeto Pulovro kaj Delvette kun siaj skioj.

            - Kio okazis? – demandas Delvette.

            - Li diras tion – li respondas iom palpebrumante –, ke ili kapitulacos.

            Pulovro rigardas al la valo rekone kaj kun miro, poste li flustras al si mem kapbalancante:

            - Ho, jes… Tiom da dizertintoj!

            Dume la oficiro reiris, oni trumpetas el ĉiu direkto, la soldatoj hisas blankajn flagojn kaj levas siajn manojn alten, unu-, du-, trifoje. Trovaĉek pinĉis sian brakon, koŝmara sento premas lian bruston.

            - Mi ne komprenas – li demandas nervoze –, ĉu ili volas tion, ke ni eskortu ilin ien?

            Dume multaj homoj venas tien, kaj fine iu diras al ili

            - Idiotoj! Granda milita ekzercado okazas ĉi tie!

            Poste jam neniu okupiĝas pri ili. Intertempe la marŝalo ĉesigis la manovron, oni malkonstruis la tendaron kaj formarŝis.

 

 

2

 

 

Majoro Percival sidis en sia tendo kaj paroladis kun sia adjutanto. Li estis malbonhumora. La manovro ne signifis pli multe da ŝanco al li, ol tio malhelpis lian karieron ĝis nun. Li neniam povis distingi sin tiel, kiel malpli talentaj, sed malnovaj rutinuloj. Li estus bezoninta veran batalon, kie li povus pruvi sian taŭgecon per fajro, flamo, kun bone elektita, temerara, malgranda trupo, kun kuraĝaj, modernaj ideoj. Li petis, ke oni disponigu al li divizion kaj konfidu lin pri la gvido de la militiro kontraŭ la senegalaj ribeluloj. Se li fariĝos kolonelo, unuavice li devas labori ĉe la ĉefstabo. Sed lia neniu familia grego povas ludi tenison kun la filinoj de la generalkolonelo, kaj li ne povas distingiĝi rakontante iajn gajajn klaĉojn dum la te-kunvenoj de la gubernatoro. Estas vere, ke li verkis du librojn pri la moderna milit-taktiko, kiun eŭropaj, eĉ sud-afrikaj militistaj rondoj trovis boega kaj transprenis liajn metodojn, sed oni nur mansvingis en Francio.

            - Kion skribaĉas tiu majoro? Vi scias, kiu? Tiu alta, maldika, kiu ĉiam iradas tiel solene kaj dramece. Li kutimis verki. Ĉu vi estus kredinta tion?

            Kiu estis jam profeto en sia patrujo?!

            Mahometo. Sed tio estas Turkio.

            Eŭropo kaj Sud-Afriko enkondukis la metodojn de Percival, Francio ne.

            La profeto povas havi ĉiuspecajn patrujojn. Sed li volis esti tiu, en sia propra patrujo. La profeto jam estas tia!

            Li povas iri en Brazikion aŭ en Hispanion, se li serĉas komprenemajn kamaradojn al sia tragedio. Diablo scias, kiel oni opinias pri ĝi. Tamen li atakas ĉi tie la ercan muron de la antaŭjuĝo per sia nura kranio, ĉar lin ne interesas, nur tiu obstina kaj mokanta popolo.

            La malbonhumora majoro sidis malgaje. Nek li mem sciis, kie li faris la eraron. Li havis korektan rilaton kun siaj superuloj, klubanoj, kaj tamen…

            Kia nevidebla baro staris antaŭ li? Kial silentiĝas la ridante parolantoj, kiam li proksimiĝas, kial oni akceptas lin malbonhumore, kaj jam dekomence kun malmulte da bonvolemo liajn ideojn?

            Alvenis spahia oficiro kaj raportis:

            - Subkolonelo Gerson subite malbonfartis, oni liveris lin ĝis ĉi tie per ĉaro, kaj ni ŝatus peti aŭtomobilon por transporti lin al Colomb-Béchar.

            La majoro tuj elrapidis. La gaja, beleta sapahia kapitano ridetis.

            - Ekstere mi finaŭskultis la lamentadon de la kompatinda Percival. Mi ne volis ĝeni lin dume.

            - Ĉu vi volas trinki konjakon?

            - Tre.

            La unuan fojon en la vivo ili vidis unu la alian kaj tuj interamikiĝis. La nura ĉeesto de Percival malebligus tion.

            - Ankaŭ mia cigaredo elĉerpiĝis, damne… – diris la spahia oficiro, kaj la alia komplezeme iris en la fonon de la tendo por porti peketon el ĝi.

            - Pardonu min, sed mi lasis la vunditon sola – diris Ŝebao. Kaj li rerapidis al Gorĉev. Li demetis sian kamizolon kaj donis ĝin al soldato. Tiu pendigis la belan, sangomakulitan, subkolonelan kamizonon por purigi ĝin.

            Nun Ŝebao transprenas de Pajaco koverton, fermitan per kvin sigeloj, sur kiu estas skribita per krajono jen tio: “Ŝebao! Malfermu ĝin post mia morto!”

            Sed li jam ne havas tempon por fari tion. Envenas la majoro.

            - Kiucele vi estis ĉi tie kun la subkolonelo, antaŭ ol li vundiĝis?

            - Pro tre grava… – Ŝebao tre ruĝiĝis. Li ne povas mensogi rekte-al-vizaĝe. Venis en lian kapon, ke li gardas la verkojn de Ervino Haagebeck en la aktujo. – Temas pri enkonduko de grava sanitara reformo… ni studis tion… sur la tereno de la milita profilaktiko… la Ruĝa Kruco…

            - Mi arestas vin – diris la majoro. – Transdonu vian glavon!

            Ŝebao staris konsternite dum momento.

            - Ĉu vi ne aŭdis tion?! Mi diris, ke vi transdonu vian glavon.

            Li senvorte transdonis ĝin. La majoro elrigardas. Ĉar Ŝebao portis uniformon de ĉefleŭtenanto, li ordonis, ke envenu la kapitano de la ĝendarm-milicio kun oficira patrolo.

            - Kio estas en la aktujo?!

            - La militista verko de doktoro Ervino Haagebeck, kies studadon mi menciis…

            - Mi konfiskas ĝin… – La majoro forprenkis la aktujon. – Kiu estas la vundito, kaj kiu vi ests?

            - Ni estas dizertintaj legianoj. Ni deiĝis de tiu granda trupo, kiun oni jam longe serĉas.

            - Kial vi venis en duopo ĉi tien?

            - Malgraŭ tio, ke ni estas dizertintoj, ni sendanĝerigis ribelantajn arabojn, transdoninte ilin en Bumalem. Tie la kuracisto diris, ke mia amiko mortos, se li ne estos konvene prizorgata en hospitalo, tial ni disiĝis, kaj la aliaj elektis alian marŝdirketon

            La majoro rigardis lin.

            - Ĉu vi venis ĉi tien nu tial, ke vi falu en la densan reton de la instancoj, ĉar via amiko vundiĝis kaj li bezonas flegadon?

            - Tial mi venis, sed ĝi estas natura, sinjoro majoro.

            - Jes… – li kapjesis kaj elprenis sian cigaredujon. Kial dizertas tiuj ŝajne honestaj kaj kuraĝaj homoj, kiel vi?

            - Ĉar post la foriro de la oficira komitato tiuj ne havas alian eblecon, kiuj konfesis la veron, ol dizerti de antaŭ la severo de la suboficiroj, aŭ morti pro la dudek kvar hora deĵoro, dezerta skoltado, stalo- kaj prizon-purigado…

            - Do… Jes, mi aŭdis pri tio… Vi do…

            Li ne finis tion, li pensadis. Poste li malfermis sian cigaredujon kaj donis al Ŝebao manplenon da ĝi.

            - Mi dankas, sinjoro majoro.

- Mi ŝatus, se la milita tribunalo imputus tiun nepre konsiderindan moderigan cirkonstancon en sia verdikto, kiu plie decas al ĝisosta soldato, ol al dizertinto. Mi zorgos pri tio, ke tiu ĉi via faro ne restu sekreta antaŭ la kompetentuloj.

            - Dankon, sinjoro majoro.

            - Kion vi faris al sinjoro kolonelo Larmantier?

            - Se ni faris ion al li, tio povis esti nur mansaluto, sinjoro majoro. Nun la unuan fojon mi aŭdis lian nomon.

            - Tio karakterizas viajn instruistojn. Kolonelo Larmantier estas la sola soldato, kiu dum la mondmilito ĉe Galipoli, kiu malgraŭ tio, ke li estis franca oficiro, ricevis turkan ordenon de unuaranga soldato pro sia milita agado. Ĝi estas sur lia kamizolo ĉi tie antaŭ la tendo. Tiu kamizolo do apartenas al kolonelo Larmantier.

            - Ankaŭ li meritus ian similan distingon. La kompatindulo estas tiel malsana, ke laŭ mi oni trankvile povus fiksi sur lian bruston la ordenon de la Unuaklasa Duonmortulo.

            La majoro rigardis antaŭ la tendon, ĉu venas jam la ĝendarm-kapitano.

            Anstataŭ li alvenis kurante la telefon-oficiro.

            - Sinjoro majoro! Mi gratulas!… Oni finis la grandan militan ekzercon… Marŝalo Ruff alvenos persone por premi vian manon! Mi estas felia, ke mi povas gratuli al vi, kiel la unua.

            - Kio okazis?

            - La majoro vertiĝis, sed tuj venis duone razita kolonelo spiregante.

            - Homo! Kiel ĝi okazis? Mi gratulas!… Estas sendibe, ke vi faros karieron! Sinjoro majoro, oni sendos nin kontraŭ la senegaloj sub via komando…

            Ekstere aŭdiĝis bruo, trumpetado, grincado… La majoro staras, ne komprenas, vertiĝas, kaj subite strange krakanta, time eksonanta trumpeto alarmas ĉiun. Aŭdiĝas tri glacimalvarmaj komandvoĉoj, kaj sekvas ĝin paraliziĝinta silento… La blankhara marŝalo aperas persone kun sia stabo.

            - Mi gratulas! Ĝis nun vi estis neglektita nekompreneble. Mi eĉ hodiaŭ legos viajn libron. Estas nekompreneble, ke mi ne legis tiujn ĝis nun. – Kaj li daŭrigis solene, bone akcentite tiun vorton. – Sinjoro subkolonelo, via transpostenigo al la ĉefstabo estas tutcerta fakto, kaj nek via komisio gvidi la senegalan militiron estas senduba!

            - Ĝi estas admirinda ideo kaj senekzempla plenumaĵo – aldonis iu generalo –, ke vi sendis trupon tra la sala marĉo dum la ŝajna sturmo de la dekstra alo, kaj tiel vi sukcesis ataki tri diviziojn el dorsdirekto. Ni finis la manovron. Okaze de milito estas sendube, kion vi cetere skribis en via bonega verko, ke oni povas paralizi la rekompletigon de tuta armeo pere de relative malgrandaj trupoj, se tiuj atakas el dorsdirekto! Se nun estus milito, vi estus neniginta tri diviziojn, kaj deviginta retiriĝi la stumpan alon de la malamiko. Tio estas nia konstato pri la operacio. Ankaŭ mi gratulas!

            Ili foriris. La majoro kaj Ŝaba restis en duopo.

            - Nekompreneble… nekompreneble…– li balbutaĉis.

            - Sinjoro majoro, se estas permesate diri, vi memoras malbone, se vi ne scias pri kio temas. Kamuflita taĉmento penetris tra la sala marĉo por defendi sian pozicion sur la transa flanko de la marĉo, ĝis alvenos pli grandaj formacioj. Ĝi troviĝas en la libro de sinjoro majoro.

            - Mi ne skribis tion… – balbutaĉis la majoro.

            - Gravas, ke mi legis ĝin – respondis Ŝebao. – Ĉiuokaze estus bone skribi tion rapide. Ĉar intertempe miaj dent kvindek homoj liberiĝis mi esperas, kaj mia situacio estas senespera, bonvolu ordoni pri mia foreskorto!

            La majoro pensadis.

            Ĝi ja estas malklara, rilate la trupon, penetranta la salan marĉon sen la ŝirmo de artilerio, aerdefendo kaj sen ĉio alia, elmeti sin al la neniiga superforto de la malamiko, sed telenta homo nun havos okazon ekparoli, kaj ne verŝiĝos tiom da sango en Senegalio, se oni konfidos tion al li…

            - Parolu klare! – li alkriis Ŝebaon.

            - Ni estas dizertintoj proksimume ducent homoj. Mi volis porti mian vunditan kamaradon en hospitalon, kaj la aliaj penetris tra la sala marĉo. La sinjoro marŝalo opiniis tiujn regulaj trupoj kaj finis la manovron. Se sinjoro majoro ordonus, tiun punon vi povus depreni de sur mia kolo, kaj oni povus daŭrigi la manovro.

            Ili staris. La majoro rigardis la aktujon, la vundito ĝemis mallaŭte, kaj la ĝendarm-kapitano enpaŝis.

            - Ĉu vi deziras ion?

            La majoro rigardis de iu al la alia kaj diris mallaŭte.

            - Mi ŝatus, se vi ordonus, ke sinjoro ĉefleŭtenanto kun la vundito tuj ekiru per hospitala aŭto al Colomb-Béchar.

            Kaj li forrapidis.

 

 

3

 

 

Posttagmeze Ŝebao legis la instruciojn, skribojn de Pajaco por plenumi tion, kion eblas. Li tuj akiris kamelon kaj ekiris per furioza galopado akiri siajn kamaradojn.

            Li alvenis vespere.

            - Knaboj – li komencis –, nun vi ĉiuj kapitulacu!

            Okazis granda murmurado. “Ĉu vi reneziĝis? Tial ni venis ĝis ĉi tien?

            - Jes! Aŭskultu min! Pajaco ne estis senranga soldato. Li estas la membro de la sekreta servo. Mi eksciis tion nur en la hospitalo, ke li estas ĉefleŭtenanto… Mi petas silenton! Li havis la taskon kolekti la dizertintojn en unu trupo, kaj pruvi, ke ni estas bonaj soldatoj, krome estu kune tiuj, kies komuna konfeso povos rompi la aŭtokratecon de la suboficiroj. Nun ni kapitulacos, oni starigos nin antaŭ la milita tribunalo, kaj mi scias tiel, ke pro dizerto, ĉar niaj superuloj antaŭvidis tion, ni ne povos ricevi severan punon. Sed la konfeso de tiu ĉi trupo ĵetos plenan lumon sur la aferon, ke la suboficiroj misuzas sian potencon kontraŭ la soldatoj, sincere konfesantaj antaŭ la komitato de la oficiroj.

            …Kaj vespre la venkinta trupo, kiu kaptis la kolonian armeon, tamen kapitulacis.

            Ili puno estis malsevera, kaj eĉ tio estis suspendita. Oni diras, ke ankaŭ la agado de Gorĉev kontraŭ Casba ne estis indivudua… Kaj “okazis tiel”, ke la legio eksigis Ŝebaon.

            La majoro – kiu dumtempe tralegis la protokolojn – gvidanta sian ĉefstabon, observis kun granda intereso la Unuan Plej Miksan Brigadon, kiu laŭ regula militordo – antaŭe la fervojistoj kaj leterportistoj, poste la Ruĝa Kruc-anoj, vunditoj, fajroestingistoj, krome la teknikaj soldatoj kun la ski-patrolo – alviciĝis.

            La majoro paŝis antaŭ la formacion.

            - Mi konvinkiĝis, ke vi ĉiuj estas bravaj soldatoj, kaj via sinteno malhelpos, ke ĝuste tiaj soldatoj, kiel vi en la futuro fariĝu dizertintoj. La kontraŭreglamenta konduto de kelkaj friponoj estis malkaŝebla nur post via dizerto kaj kapto.

            Oni ne povas scii, kio nun okazintus ankoraŭ, ĉar aperis la regimentkuracisto, esplorinta en Casba, li ĝustigis sian nazumon per siaj du fingroj kaj ekparolis jene:

            - Ervino Haagebeck! Elpaŝu el la vico! – La regimentkuracisto preskaŭ falis surdorsen, kiam elpaŝis poŝtisto rektiĝinte kaj laŭregule.

            - Vi… – li diris fine kaj rigardis lin tute proksime, kiel ian strangulon. – Ĉu vi estas leterportisto?

            - Mi ne estas leterportisto. Ni devis dizerti en tiu maskovestaĵo, kaj bedaŭrinde ni ŝtelis tiun de poŝtisto, sed nenia enmanigo okazis niaflanke!

            - Ĉu vi estas kuracisto?

            - Jes…

             Nu do… la ministerio de la militaj aferoj akceptis vian verkon pri la profilaksio de la Ruĝa Kruco en la milita kirurgio laŭ mia propono, kaj ni pretendos vian helpon en ties organizo… Ĝi signifas tion, ke vi povas ekssoldatiĝi, kaj vi ricevos tre altan monsumon. Ĉar mi aŭdis tiun verkon prelegi…

            Profeto Pulovro ankoraŭ ĉe la salaj marĉoj fuĝis kaj ŝipveturis en Eŭropon.

            Pajaco ankoraŭ longe kuŝis inter vivo kaj morto, rekonsciiĝinte, li trovis la leteron de Ŝebao:

            “Ivan! Mi vojaĝos en Parizon! La konfeson de Manuelo mi skribis inter la notojn fine de mia kajero, mi gardos ĝin por vi. Ŝebao.”

            Oni rangaltigis kaj distingis Gorĉev-on. Post lia resaniĝo – je lia peto – oni sendis lin ferii, kaj li rapidis en Parizon sur kiel eble plej mallonga vojo.

30. 06. 2002.

ip地址已设置保密
2008/6/13 9:00:43

 16   6   2/2页   首页   1   2    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询