
XIX
Kiam sinjorino Relli rekonsciißis, Ùi diris nenion pri la kaªzo de sia sveno.
- Ïi ofte okazas al mi dum la pluva sezono. Jam antaª du tagoj mi deziris vojaßi al la montoj.
- Tamen pro la ponardo… - rimarkis la kapitano.
- Eh, tute ne. Kia suspekto ßi estas,…
- Tute ne temas pri tio… Mi pensis, ke ßi memorigas vin pri io…
- Ïi estis terura spektaklo, kaj terura estas tiu ¤i sezono… Eble la kvaranteno kostos mian vivon, se ni povas forvojaßi ßustatempe inter la montojn…
La kapitano senkonsile rigardis al Elder. La ¤efinspektoro levis la ponardon.
- Vere ßi ne gravas kiel vida¢o. Ãu vi povus diri, sinjorino, kial estas tiu objekto tiel malpeza?
- De kie mi sciu tion? Eble ßi estas ludilo…
- Kion signifas sur ßi la romia cifero du?…
- Eble ties prezon…
Elder kapjesis.
- Povas esti… Kvankam la komercistoj skribas la prezon per arabaj ciferoj. Plie mi opinias tion ia signo.
- La vidvino nervoze ludis per siaj perloj…
- Mi ne scias – Ùi respondis rapide. – Mi pensas, ke mi povas foriri… Ãu ne?
- Eble, se mi povus peti vin resti por momento… - diris Elder ridetante.
- Ãu vi rajtas efektivigi pridemandoj? Mi scias tiel, ke tio apartenas al la sinjoro kapitano.
Elder kapjesis rekone.
- Vi diris ßuste, sinjorino. Mi esperas, la sinjoro kapitano demandos, ke de kie vi konas la enhavon de la policaj formularoj, plenigitaj en la ¤efkomandejo…
La virino ekstaris pale.
- Arestu min, se vi kuraßas, sed mi ne toleras tiun hontigan demandadon!…
- Ni interesißas ßentile, kaj estas nekomprenebla tiu eksciteco.
Sinjorino Relli residißis.
- Jes! Bonvolu demandi, sed tiu sinjoro portas civilan vesta¢on…
- Ãefinspektoro Elder estas fama policano, kaj mi petis lin direkti la esploron… - respondis la kapitano rußißinte, ¤ar li sentis, ke tio estis kaptulaco.
- Mi ne komprenas, kial vi koleras min, sinjorino – turnißis Elder al Ùi. – Mi estas via altestimanto, kaj mi neniel miksus vin en la aferon, mi nur Ùatus fari kelkajn demandojn.
- Nu bone… bonvolu… Mi scias nenion pri la ponado kaj…
- Mi petas vin – ridetis Elder -, kiu parolas pri la ponardo?… Prefere mi Ùatus ekscii, kiam mortis sinjoro Relli?…
- Kial ßi gravas?
- Nia malnova kutimo estas registri la pesonajn indikojn.
- Mia edzo mortis antaª ok jaroj.
- Pro kiu malsano?
- Ãu ankaª tio apartenas la miaj personaj indikoj?
- Tute ne temas pri tio. Ïi nur interesas min.
- Ãu vere? Arnoldo mortis antaª ok jaroj.
- Kie li estas enterigita?
- En Vicenza… Ãu vi dirus, kion kumunan vi havas al tio?
La kapitano strange rigardis sur la detektivon.
- Ãu tio vere gravas, Elder?
- Se ßi ne gravas, kial vi nervozigas sinjorinon Relli?
- Ãar ßenas min, kiam oni trudißas en mian privatan vivon. Mi ne toleras tion.
- Tiam do mi ne faros tion – respondis la ¤efinspektoro afable. – Bonvolu diri nur tion, kial trovißas sur la ponardo la romia cifero du?
£i salte levißis kun tremantaj lipoj.
- Mi jam diris, ke mi ne scias… Ïi… estas ia ludponardo… Infanludilo.
Elder staris tute proksime al Ùi kaj rigardis en Ùiajn okulojn.
- Vi eraras, sinjorino Manzini! Ïi estas ludilo de plenkreskuloj.
La virino unue konsternißis. Poste Ùi levis sian Ùultron kaj malesperißinte flustris.
- Jes! Vi scias ¤ion… Mi konfrsas, ke mi estas Nedda Manzini….
£ia konfeso vekis ßeneralan surprizon. La kapitano viÙis sian frunton.
- Mi aªdis ie… Tiun nomon…
- Vi aªdis. Oni konis ßin en la tuta mondo. Mi estis operkantistino. Tio okazis antaª dekok jaroj. Poste mi forlasis la scenejon, kaj mi iris por ser¤i misiiston en Borneo… Kaj kiam li mortis… - Nun Ùiaj oluloj plenißis per larmoj – mi decidis reveni… Sed mi ne volis esti maljuna artistino… Prefere mi farißis juna vidvino kaj mi Ùanßis mian nomon Relli… Estas abomeninde, kiam oni kompatas min, kiel fama artistino mi estis iam… Tiel mi farißis sinjorino Relli. Sufi¤e!… Mi esperas, ke vi kontentigis vian scivolemon…
- Tute ne temas pri tia¢o. Mi nur volis scii, kiom da artistoj estas en la domo?
Markheit kapbalancis. Jam denove kion volas aludi tiu homo per tio?
- Kial interesas vin tio – turnißis la virino al li nervoze.
- Tial – diris Elder -, ¤ar tiu ¤i ponardo estas rekvizito…
Silento…
- Kaj… kion vi volas diri per tio?
- Ke vi devas koni ¤iun artiston en la domo, pri kiu estas supozeble, ke li formetis ie rekviziton kiel memora¢on – li rigardis la ponardon -, kiu estis uzata en la dua sceno de opero.
- Ãu vi… suspektas min… pri tio?…
- Ne. Sed se mi trovas rekvizitan ponardon, tiam mi devas scii, ¤u trovißas alia artisto en la domo krom sinjoro Lindner…
- Lindner estas pacema, honesta ßentilulo.
- Neniu suspektas lin. Ni nur pridemandos lin rilate la aferon de la ponardo. Sinjoro konceptisto Sedlintz venigos lin ¤i tien… - ordonis Elder.
- Mi petas vin… mi petegas… estas tute certe, ke li havas nenian rilaton al la ponardo…
- Sed trankvilißu, sinjorino…
- Ne! Lindner estas kor- kaj nervomalsanulo, kaj tiel malkuraßa… Vi mortigos lin.
£i rompis siajn manojn. La policaj oficiroj falis el iu surprizo en la alian. Ãu tiu Elder estas sor¤isto? De kie li akiras siajn konsternajn indikojn?
- Fidu nian takton, sinjorino. Nun ni petas vin, dum ni pridemandos sinjoron Lindner, bonvolu iri en la kontoron, akompanate de sinjoro konceptisto Borgen.
- Bone. Mi bedaªras kaj amas tiun bravan, maljunan infanon. Kredu min? ke li havas nenion kumunan al la afero, kaj… kaj… ne suspektu lin… Bonvolu… atenti… Ùi petegis preskaª plorante. – Vi devas tre atenteme trakti lin.
Sinjorino Relli iris en la trian ¤ambron kun Borgen.
- Diru, de kie vi scias ¤ion ¤i? – demandis la kapitano.
- Ne forgesu, ke mi komencis la esploron antaª duon tago. La itala virino estis konata al mi. Mi depeÙis al la konsulejo, kaj tie oni ne faris sekreton el la afero. Ãar la instanco sciis la sekreton de la artistino… Ãu vi vere komisios nin per la gvido de la esploro, sinjoro kapitano?
- Hm… jes. Mi konfesa ke, mia opinio Ùanßißis… Mi pensis, ke vi havas pli da bonÙanco ol scio.
- Ili nur kune valoras ion.
Venis Sedlintz, kun la dika, infanvizaßa kantisto. Malstre¤aj saketoj formißis sub liaj okuloj dum ladaªro de la pasintaj jaroj, kaj la tempo elkavigis la grason ¤irkaª lia makzelosto simile al vangobarbo… Li malfacile spiris, kaj liaj flave vejnitaj okuloj lace palpebrumis.
- Bonvolu sidißi, sinjoro Lindner…
- Dankon… - li eksidis suspirante. La kapitano volis montri la ponardon al li, sed tio ne estis sur la tablo… Kien ßi malaperis?
- Tio estas sensignifa formala¢o – diris Elder ridetante. – Ni konstatas la alibion de la gastoj unu post la alia. Vi ekzemple, mi memoras, staris en la halo, dum la sinjoro kapitano laªtlegis.
- Jes.
- Sed vi foriris dum la laªtlego de la ordono
- Okazis tiel. Mi supreniris en mian ¤ambron, ¤ar mi lacißis… kaj tio ne interesis min…
- Sinceredire ßi vere estas teda. Ãu vi renkontis iun sur la koridoro?
- Jes… Duko Sergius venis el la direkto de mia ¤ambro.
- Ãu vi renkontis aliulon?
- Junan virinon ¤e la Ùtuparo, kiu loßas sur la sama koridoro. £ajnis, ke Ùi atendis la dukon.
- £i estis fraªlino Maud Borckman… Ãu vi iris en vian ¤ambron?
- Ne. Sinjorino Relli postkriis min subite…
- La sinjorino ja estis malsupre en la halo!
- Jes, sed intertempe Ùi estis ankaª sur la etaßo. £i venis per lifto, kaj Ùi jam estis supre, kiam mi alvenis. £i petis min suprenporti Ùian retikulon, ¤ar Ùi lasis ßin en la halo kun multe da mono.
- Ãu vi suprenportis ßin?
- Mi ne torvis ßin en la halo. Nekompreneble…
- Dankon – diris Elder. – Ni aranßis la formala¢ojn per tio.
- Nu… mi ¤iam volonte estos je via dispono… - li pezmove levißis.
- Akcesore ni ankoraª povas aranßi la peton de sinjoro Wolfgang – subite alparolis lin Elder ridetente. – Oni torvis ornama¢eton en la rubujo, kaj ni ne scias, al kiu ßi apartenas?
Li elprenis la ponardon. El sia poÙo. La sulteta vizaßo de Lindner serenißis.
- Ïi estas la mia… Kara memora¢o. El la dua sceno de la Enigma Ãasisto.
- Kiel oni trovis ßin en la rubujo?
- Eble ßi falis de sur la skribotablo. Ãar ßi ¤iam estis tie…
- Bonvolu peti ßin de la direkcio… Ankaª tio estas nur formala¢o. Ni ne rajtas transdoni trovitajn objektojn… Nur ankoraª ion… Ãu vi ne rimarkis brunan makulon sur la tapiÙo?
La pordo de la alia ¤ambro malfermißis, kaj sinjorino Relli elvenis ekscitite-
- Sufi¤e!
Lindner staris mirante.
- Mi volas konfesi.
- Sed… sinjorino…
- Sinjoro Lindner eliru el la ¤ambro. Ne timu, okazis nenio malbona. Ni devas klarigi miskomprenon…
- Mi ne eliros! Mi volas scii, kio estas tiu ludo… Kion signifis…
Elder ekfumis cigaredon.
- Bonvolu sidißi, sinjoro Lindner, ankaª vi sinjorino. Saccomodi…
La virino aªdinte la italan vorton eksidis iom surprizite.
- Mi opinias, ke estus la plej bone klarigi ¤ion. Ni suspektas neniun, kaj domaßos nek al sinjoro Lindner ekscii la veron. Bonvolu sinjorino. Parolu!
La virino jun jam estis multe pli trankvila.
- Kiam la sinjoro kaéitano komencis laªtlegi la ordonon pri la kvaranteno, mi vidis, ke Lindner ekiras sur la Ùtuparo. Li iris per iom malcertaj paÙoj. Mi volis, ke li ne drinku pli multe, ¤ar ni havis konfuzan tagon. Mi enliftißis kaj suprenportigis min por pli frue esti ¤e lia ¤ambro. Alveninte tien, mi vidis, ke la pordo estas malfermita. Mortinto kuÙis interne, en granda sangoflako…
Lindner aªskultis Ùin kun konsternita vizaßo.
- Li estis doktoro Ranke – diris Elder.
- Jes! Li estis tiu. Mi sciis, ke ¤iu gasto estas malsupre en la halo…
- Vi eraris pri tio.
- Mi pensis tiam, ke nur Lindner venis supren. Li nun ne havas alibion, ¤ar li suprenvenis. Kaj la murdito kuÙas en lia ¤ambro. Mi estas malvarmsantga, forta virino. Mi vivis en Borneo apud misiisto. Kontraªe mi vidis duone malfermitan pordon de ¤ambro, kaj balailo estis apogita tien. Oni ¢us purigis tion. Ïi estis la ¤ambro de Vangold, kiu havas alibion. Kaptinte la mortinton, ¤ar mi estas tre muskula, mi rapide portis lin en la alian ¤ambron. Aªdinte vo¤ojn, mi paÙis al la pordo. Iu malfermis ßin. La alo de la pordo kaÙis min. Ekvidinte la kadavron, li frapfermis ßin kaj foriris. Mi jam ne kuraßis eltiri la ponardon el Ranke. Tiam mi renkontißis kun Lindner sur la koridoro. Mi sendis lin en la halon… Eble oni ne vidis, ke li suprenvenis… Kaj mi rapidis en mian ¤ambron.
- Ãu dume vi renkontis neniun?
- Nu… Maud Borckman adiaªis dukon Sergius… ¤e la Ùtuparo…
- Mi estis certa pri tio – diris Elder -, ke Ranke ne tie estis murdita, kie oni trovis lin… Apenaª estis ango sur la planko, kaj sangoperdo estis la kaªzo de lia morto laª la protokolo de la sekcado. Mi ser¤as, kie estas la sango?
Lindner ekstaris.
- Sinjoroj, mi deziras konfesi. Mi mortigis doktoron Ranke!
La vidvino salte levißis, sed la kapitano nun jam kategorie diris al Ùi.
- Mi petas vin, sinjorino, vi partoprenas pridemandon! Nur tiu rajtas paroli, al kiun mi demandas.
Kaj per tio li jam neglektis Elder-on. Rapide. Senpere antaª la fino. La ¤efinspektoro danßere eliminis ¤iun rilate la aferon dum duon horo. Hoho! Tamen ne eblas lasi tion.
- Kio estas via nomo? – demandis la kapitano.
- Enrico Lindner.
La protokoloj amasißis antaª Sedlintz.
- Lindner ne estas itala nomo.
- Mia patro estis aªstriano. Mi jam naskißis kiel italo. En jaro 1886, en urbo Torino…
La laca, maltrankvila homo nun estis kvieta, malvamkonduta kaj sobra.
- Ãu vi deziras sincere konfesi? – demandis la kapitano.
- Jes. Mi konfesas, ke mi mortigis doktoron Ranke, en mia ¤ambro.
- Kiel ßi okazis?
- Doktoro Ranke frapetis sur mia pordo, ke alvenis la polico, kaj mi venu en la halon. Mi malfermis la pordon, la doktoro enpaÙis, kaj li miris pri tio, ke mi loßas ¤i tie. Li pensis, ke la ¤ambro apartenas ankoraª nun al tiu virino, kun kiu mi Ùanßis tion.
Elder salte levißis.
- Kiel?… Ãu ne vi loßis… en tiu ¤ambro?…
- Ne. Mi loßis en la ¤ambro n-ro 72, kaj la pordisto petis min transdoni ßin al virino…
- Ãu vi scias, kiu estis tiu virino?
- Maud Borckman – diris Elder.
- Daªrigu!
- La doktoro demandis, en kiun ¤ambron transloßißis la virino, kun kiu mi Ùanßis la ¤ambron? Ãagrenis min, ke li rapide, malpacience demandas, mi donis rifuzan respondon al li. Tiam li kaptis mian brakon kaj komencis kriadi incitite. Mi forpuÙis lin, li ekbatis min, tiam mi mortpikis lin per la teatra ponardo, trovißanta ¤emane…
- Kial vi iris poste en la halon?
- Denove frapetis iu. Nun jam la detektivo. Li diris, ke mi iru en la halon, ¤ar alvenis la polico. Mi rimis, ke li malfermos la pordon. Mi malsupreniris kun li, sed mi tuj revenis por forigi la kadavron. Sed sinjorino Relli sendis min por suprenporti Ùian retikulon. Reveninte en mian ¤ambron, la kadavro jam ne estis tie.
- Ãu la tapiÙo? – demandis Elder.
- Kiel? – demandis Lindner stultmiene.
- Kien malaperis la tapiÙo, sur kiun la sango fluis? Hieraª mi eniris en vian ¤ambron kun via posta konsento, kaj ßi estis la sola apartemento sur la etaßo, kie mankis la tapiÙo.
- Vere… nun, kiel vi diras, estas strange ankaª al mi. La tapiÙo malaperis.
- Mi ne komprenas, kian gravecon ßi havas – interrompis la kapitano malpacience.
- Mi opinias, ke grandan – respondis Elder. – Ni ankoraª ne trovis la sangon de la viktimo. Laª mi, ßi fluis sur tiun tapiÙon.
- Kiel ßi povis malaperi, se nek la murdisto scias pri tio? Aliulo ne havis intereson malaperigi tion! – malpaciencis la kapitano.
Elder dorsapogißis en la brakseßo kaj neaªdeble fajfetadis…
- Nu? – iu oficiro urßis lin nervoze.
- La tapiÙo estas la plej grava en la tuta afero. – Li subite turnis sin al Lindner. En kia korpopoozicio vi staris, kiam vi pikis la ponardon en la ventron de la doktoro?
- Ni staris vidalvide, kaj mi pikis rekte en lian ventron… - li mire eksilentis. Li vidis sur la konsternitaj vizaßoj, ke okazis io eksterordinara.
- Nu bone! – diris Elder kaj ekstaris. – Nun jam la afero klarißas. Vi perfidis vin, sinjoro Lindner! Doktoro Ranke ne estis mortpikita je la ventro, sed je la gorßo.
Lindner nervoze glatigis sian maldensan hararon per siaj fingroj.
- Mi ne bone aªdis la demandon… Kompreneble mi pikis en la gorßon de Ranke. Li staris vidalvide, kaj mi volis trafi molan punkton per tiu malforta instrumento, tial en la gorßon…
Li time eksilentis, ¤ar sinjorino Relli komencis ridi, kaj Ùi ridis, ridis plengorße, malpezißinte, elkore, bonhumore…