dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → 1896

您是本帖的第 2843 个阅读者
树形 打印
标题:
1896
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
1896

1896

Maria Roŭda

El la bjelarusa tradukis: Zmitro Lapcionak

La originalo estas publikigita en ARCHE № 1-2002. Марыя Роўда. «1896»
Fotaĵoj estas prenitaj de paĝo Минск летом 2000. Лошица.

Palvizaĝa kaj ruĝhara — al kiu vi tia ĉi estas bezonata? Nur unu afero restas al vi nun — sidi en tiu maljuna parko, kiu estas eĉ ne parko jam de longe, sed forputrinta botanika frenezaĵo, kiun malgranda nevino nomis marĉo. Decaj homoj en tiun parkon venas eĉ ne per unu piedo: mistera antikveco, krimaj junuloj, memorilo pri virino kiun mortigis maniulo. Tien ĉi se iam eniras iuj, tiuj estas aŭ senhejmaj geamantoj aŭ pentristoj kaj flankaj poetoj. Unuj — por memofere kuniĝi sur deklivoj de kruta bordo kovrita per arbustoj kaj arboj, kaj duaj — por inspiriĝi per pitoreskaj ruinoj. Mirige, kiel tiuj ruinoj ĝis nun konserviĝis ĉi tie — en la epicentro de eferveska urborando, en ĉirkaŭo de laŭmodaj multetaĝaj konstruaĵoj, diversaj pro sia aspekto kaj pro homenhavo, tamen senpersonaj kaj fremdaj. Sed kial mi tiel maltrankviliĝis? Mi mem tie ĉi ankaŭ estas fremda, kvankam mi aĉetas humidiĝintan panon en loka vendejo, acidkremon en pakaĵoj, bieron, buteron, fromaĝon kaj grason. Tiuj estas nemultnombraj resonoj de normala vivo en distriktaj civilizoj — ja bombonojn mi ne konsumas, kaj ceteraj varoj estas destinitaj, ŝajne, por turistoj kaj montgrimpistoj. Stufaĵoj, konservaĵoj, kondensita lakto — estas sortimento de nigra merkato dum milita tempo. Turistoj kaj montgrimpistoj inter la lokanoj ne troviĝas: mi ilin tuj divenus. Do, eble en tiu loko nun estas milito. Kaj oni divenas min — tio estas certa.

图片点击可在新窗口打开查看

Mi vidas, kiel al mi strabrigardas virinoj, kiel ofendite-agreseme rigardaĉas viroj. Nek kun unuaj nek kun duaj mi iras al kontaktoj, tial la unuaj suspektas min pri sekretaj rilatoj kun la duaj, kaj tiuj lastaj ne povas kompreni, kial min ne allogas ilia heroece fordrinkita vireco. Mallonge dirante, mi estas tiu sama «fremdulino», kiu «vivas apude». Evidente, mia persono estas diligente priparolata en ĥatoj, ĉar la infanoj ankaŭ distanciĝas for de mi. Aldone mi ja plukas iliajn mirabelojn kaj aliajn iajn mirindajn, ŝajne eksperimentajn fruktojn-berojn, kiuj kreskas tie ĉi je ĉiu paŝo — apud la ĥatoj kaj en la parko. Mi ne scias, kio tie ĉi apartenas al kiu kaj ĉu apartenas entute. Kaj ĉar la ĉefa mastro, sinjoro Lubanski, jam de longe ne vivas en ĉi mondo, mi senhonte arogantete formanĝas lokajn bongustaĵojn.

Je malfido de la homoj mi ne ofendiĝas, ĉar (mi konsolas min per humanista espero) mi komprenas. Ili loĝas tie ĉi ne multaj — ĉiuj jam de tre antaŭlonga tempo, kaj la avinoj kaj avoj de multaj el ili, se kredi al revuaj artikoloj, servis al la sinjoro. Iujn homojn mi rekonas ĝuste per la fotaĵoj en revuoj. Eĉ per fotaĵoj de iliaj prauloj. Al mi plaĉas provi diveni, kies avinjo servis kiel ĉambristino al sinjorino Lubanskaja, kaj kies avo estante nudpieda bubo portadis leteretojn al la parkrando, kie lin atendis belaspekta rajdanto kun reĝa staturo kaj tristaj okuloj. Mi opinias ke, tre verŝajne, mi eĉ ĝuste divenas. Sed jam nenio en tiuj malzorgitaj homoj ne memorigas pri malnova mirakla epoko. Kaj ne vane, evidente, civilizitaj loĝantoj de distriktoj nomas lokulojn — aborigenoj.

Aborigenoj ja ankaŭ vidas sin en revoj esti civilizitaj kaj juste konsideras, ke havas certan rajton uzi atingojn de progreso. Tial ili preskaŭ ĉiuj partoprenas en komuna konstruado de domo en eksa kampo. Sur tiu kampo mi iam estante sesklasanino sarkis betojn dum praktiko en lernejo, kaj instruistino-gvidantino diris, ke mi laboras kiel por mi. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, kiel eblas labori alimaniere, kaj tial per diligenteco kaj honesteco mia, ŝajne, naskigis al mi nekredeblan bonŝancon. Nun sur la kampo estas konstruata domo, kie, verŝajne, sur la samaj bedoj estos mia triĉambra loĝejo.

Ajna aborigeno, se iu eksentus necesa demandi lin, respondus, ke li kiel feliĉon konsideras forveturon for de tiuj ruinoj de 19a jc kaj transloĝiĝon en modernan domon. Kiom koncernas ilin, ke tiuj ĉi historiaj konstruaĵoj povas esti detruitaj, por bonordigi la parkon, por lanĉi en la bieno restoracion, por konstrui sablajn vojetojn, por ke jam civilizitaj aborigenoj povu fiere promenadi en purigita parko, kaj en vesperoj vizitadi drinkejon kun amikoj, kiel laŭmodaj homoj. Kiom koncernas ilin, ke iajn romantikulojn el prosperantaj distriktoj trafis angoro pri tio, ke perdos la malnova parko sian «mono-no avare» [1], kaj ne estos loko kie la romantikuloj kreus siajn verajn artajn ĉefverkojn kaj fascinus miopajn virinojn.

Mi komprenas. Kaj la romantikulojn, kaj la aborigenojn. Sed mi domaĝas. Eĉ ne tiom la parkon, kiom unu brikan trietaĝan kontstruaĵon — brandfarejon, faritan en 1896 jaro. Ĝuste tiam, kiam ekkriis unuafoje malgranda bluokula kreaĵo, al kiu jam ne estas sciate kiel — ĉu ĝoje ĉu triste — rigardis malproksima Hanna Hriŝkeviĉ. Ĝuste en tiu jaro naskiĝis mia praavino, por travivi 86 jarojn, transvivi mortojn de ses el siaj sep infanoj kaj kelkfoje ŝanĝi la nomon: Maria, Marila, Marusja, Maria Ivanovna Ĥiĥiĉ. Dum diversaj mastroj, armeoj kaj elmigradoj. Por diversaj lipoj, dentoj, langoj, oreloj kaj okuloj. Por ke varti min kaj transdoni al mi sian nomon. Kun pli bona sorto. Kaj nun mi, palvizaĝa kaj ruĝhara, vivas tiun pli bonan sorton kaj ŝanĝas la nomon depende de mondparto kaj labordonanto: Maŝa, Maria, Marusja, Meri, Manja, Maria Ivanovna Ĥiĥiĉ. Estante al si mem kaj mastrino kaj batalantino kaj, kiel dirus Aleksandro Sokolov, «interna elmigrantino».

图片点击可在新窗口打开查看

Jen tial mi ja loĝas nun en tiu brika trietaĝa dometo, samaĝulo de la Lvova operteatro. Mi loĝas, tial ke esperas, ke se mi loĝos en ĝi, tiam al ĝi nenio okazos. Ĝi ne estos detruita, ne estos damaĝita, ne estos forbruligita. Mi loĝas ĝian vivon, por esti ĝia anĝelo-savanto, por savi ĝin, kaj ankaŭ mian pli bonan sorton. Kompreneble, homo saĝa, tiu sama homo sapiens, dirus, ke por savi konstruaĵon, necesas vizitadi instancojn, verki esplorajn kaj publicistajn artikolojn, kolekti subskribojn kaj organizi manifestaciojn. Sed estas konate, ke virinoj evoluis alimaniere kaj tial savas ĉion en tiu ĉi vivo per amo, precipe se je homa sobra cerbo oni ne sukcesas esperi. Amo — tio estas, do, ekstrema rimedo. Kaj mia ĉeesto tie ĉi, en tria etaĝo de la brandfarejo, — estas ankaŭ la plej ekstrema rimedo de la ekstrema rimedo. Mallongdirante, de ne tute reciproka amo.

Kaj enŝoviĝis mi tien ĉi, en tiun fiodoriĝintan ĉambreton kun eluzitaj bluaj tapetoj, tablo kun tranĉita vakstolo kaj komputilo sur ĝi, kun kvar skabeloj kaj lito kies matraco pendas ĝis planko, nur por ke mi ne estu suspektata en inklino al formalaĵoj kaj al ritma distrikta ĉiutageco. Kiel alternativoj rolis ankaŭ forlasita akvoproviza turo vilaĝrande trans la vojo kaj universala vendejo «Bjelarusujo». En la turo estis alta fenestro kaj rusta fera pordo, kaj ĝi perfekte taŭgis por loĝejo de sola juna virino kun kreemaj inklinoj kaj longa harplektaĵo. Kaj en la supervendejo «Bjelarusujo» mi povus anonci al vizitantoj per laŭtparolilo, ke en la dua etaĝo ili trovos oportunan trinkmanĝejon, kaj ankaŭ mi povus veturi kafon en liton per lifto. Sed nek en la unua loko, nek en la alia nenio sukcesis. En la turo mi ne trovis certajn mastrojn, kaj la supervendejon mia humanista «sapiens» konsideris pli bone lasi al homoj. Do, pureco, vereco, vivkapableco, eksperimenta selektebleco de kreema kerno, ĉeestantaj en mi, alportis min sur historiajn terenojn de mjenska parko Loŝico. Kaj nun ĉiunokte mi saviĝas de timo kaj soleco per sonoj de akvofalo de malpura akvo, kiu pro malnova genetika memoro (ĉar nun tio apenaŭ povus esti nomita akvo) transfluas kluzon. Matene, kvazaŭ de ŝipvermo, ronĝita de ploro, de timo kaj sensonĝeco, mi dankante al Dio pro kelkaj horoj de dormo kaj viva-sana vekiĝo, staras ĉe la fenestro, rigardas al arbopintoj, kontrolas akrevidecon de la okuloj per duondetruita laŭbo, taverno kaj bieno, trinkas kafon kaj observas, kiel iu loka entuziasmulo kun korpo de eksmilitisto el specialcela taĉmento malleviĝas laŭ ŝtuparo de ponto al la akvo, plaŭdas en ĝi kaj eĉ ne kovriĝas per ia ruĝa ekzantemo. (Mi suspektas, ke ne ĉiuj tie ĉi havas akvodukton hejme.)

Sed apud la bieno kelkajn monatojn antaŭ nun kuŝis en tero trezoro de iu juna kaj tre frua jarcento kaj brulvundita ŝtipo, kiu forputriĝis en polvon, tuj kiam oni ĝin elterigis — kiam faris varmodukton. (Jen plua malrekta indiko pri restaŭrado: por aborigenoj oni tiel ne penus.) Dum tiu ĉi histori-konstrua elfosado ni ankoraŭ estis kune. Kune transsaltis tranĉeojn, fuĝis kun etudujoj laŭ neĝmontetoj for de elĉenigitaj hundoj, kune trafis partizanojn, kiuj kondukis faŝiston al pridemandado. Tiam oni filmis ĉi tie, kaj ni fru-frue, laŭ kutimaj al la ŝatantoj de la parko vojetoj, neatendite por ni mem elrampis ĝuste renkonte al tiuj armitaj homoj. Kaj ĉar la parko estis ĉiam fabelo, legendo, sorĉita lando de amo — tiom nereale vera amo, kiu spiris per antikveco, — mi eĉ neniomete miriĝis, kiam ekvidis tie la partizanojn. Sed miriĝis mi, kiam 8 de marto en la romantika parko de 16a jarcento ektintis orkestro kaj apud nia plej ŝatata benko ni trovis ŝnurojn, kablojn, paroladojn, grizharajn avinojn kun medaloj, kiuj sidis en alportitaj por ili seĝoj, kapklinadis, manpremis siajn korojn kaj forveturis de la festo per ambulanco. Kaj tio estis tago de adiaŭo kun pasinto — kaj por ili, kaj por ni. Malfacila kaj obstina tago, kiu persiste tiris al si, for de ni, for de mi nian enamiĝintan realecon, nian enton, nian konfidon.

图片点击可在新窗口打开查看

En tiu tago ni ankoraŭ kapablis resti kune, kredi je realeco, malstreĉiteco de nia kunekzisto. Sed poste vento alblovis aliajn tagojn, kaj ili kiel malaltaj indifirentaj nuboj forportis vin en nekonata direkto. Kaj malgraŭ ke mi ĉiam povus vin serĉi en tiu ĉi urbo, eĉ spioni vin, mi tutegale ne sukcesus vin trovi. Ĉar vi malaperis en profundaĵo de nesciata al mi neeldirita ofendo, malica dubo, suspekto pri tio, kio tute ne estis. Kaj ĉar mi ne sciis, kio nin malkunigis, mi decidis serĉi respondon en sonĝoj. Mi frue enlitiĝis kaj malfrue ellitiĝis. Mi rigardis miajn sonĝojn tiel, kiel homoj rigardas tabulon dum prelegoj de genia profesoro, por ekvidi tion, kio mankas en lernolibro, sed kio trafe kaj brile elmontras la misteron de saĝega scienco.

Komence dum kelkaj semajnoj mi sonĝis, ke vi paŝadas apud mi. Sed mi vidis nur viajn ŝuojn — kaj nenion plu. Finfine, post unu hazarda renkontiĝo en kinejo dum «Ĉielo super Berlino» kaj rita interpaciĝo en kafejo mi sonĝis vian vizaĝon. Vi rigardis al mi kaj silentis. Sed vi ne amis min. Vi atendis. Vi atendis mian komprenon, mian konjekton. Sed mi ne konjektis, neniel konjektis kion vi volas, malgraŭ ke esperis, ke povos kompreni vin, se vi mem provos al mi klarigi. Post tio vi venis al mi ĉiunokte, sed tutegale silente. Tamen vi estis apude, kaj kiam mi volis ekvidi vin dum iu sonĝo, mi turniĝis kaj vidis vin. Kaj vi amis min. Tiam vi min amis. Kaj ankoraŭ en du sonĝoj. En tiu, kie ni sidis en Loŝico sur benko, vi tenis mian manon ĉe via koro kaj karesis mian vizaĝon per la manplato. Kaj ridetis. Kaj tio estis pli ol amo — tio estis ni. Finfine ni estis kune, finfine sen timo, finfine ni estis ni mem. Kaj en la lasta sonĝo, kie vi ree silentis. Kie paroladis nur mia praavino Marila kaj rakontis al mi mian sorton. Sed mi ne aŭdis la vortojn, sed nur vidis bildojn, el kiuj mi memoras nur lumon kaj senton de feliĉo. Kaj kiam la sorto finiĝis, ni iris kun vi, kunpreninte la manojn: vi silente, kaj mi kun rideto de konsolo kaj kun bovino ŝnurtirata malantaŭ la dorso.

Kaj kiam la sonĝoj pri vi ĉesis venadi, kiam mi telefonparolis kun ĉiuj viaj parencoj, ĉar vi konstante ne estis hejme, kiam mi traspektis en kinejo ses filmojn kaj ne renkontis vin, mi komprenis, ke ekde tiu ĉi momento komenciĝis blanka folio de tempo kaj vivo. Spaco, malplenaj milimetroj en teksto de nia sorto. La milimetroj senfinaj kaj malkonvinkeblaj, ĉar ili ne volis pleniĝi. Kaj mi komencis serĉi respondon en pasinteco. En tiuj longepasintaj vortoj, kondutoj, revoj. Mi kolektis en amason ĉion tion, ke ŝajnis al mi deliraĵo, kiam ni estis kune: ke mi proponas al vi formalaĵojn, ke mi nenion verkis, ke iu Nadzja estas al vi pli kara ol mi, kaj ke vivo montros. Jen tio estis surprizo! Kaj mi komencis reskribi tiujn stultaĵojn denove, por korekti mian puran kaj helan «Gestalt»[2], maljuste makulitan en via konscienco.

图片点击可在新窗口打开查看

Mi luis loĝejon en trietaĝa domo kun farita per brikoj skribo «1896» sub la tegmento. Inter hundoj, katoj, aborigenoj, legendoj kaj akcidenteblaj statoj. Mi verkis arogante kaj sincere — tiel, kiel farus por mi, anticipe sciante, ke post kelkaj jaroj tion ne komprenos eĉ mi mem. Mi volis elgrati la okulojn de Nadzja, eltiri al ŝi, kiel al pupo, brakojn kaj gambojn, elŝiri harojn — nepre kun harbulboj, sendi al ŝi fisorĉon, envulti por tri generacioj antaŭen. Sed mi, malfortanima, kontraŭdira kreaĵo, pardonis al ŝi kaj punis per tio, ke ĉesis pri ŝi pensi. Ni ekvidu, kion al ŝi montros la vivo!

Sed ĝis nun la vivo montradis al mi. Kaj kiel povus esti alimaniere, se sola akceptebla pruvo de amo, akceptebla por vi, povus esti, laŭ mia rezono, nur ekstremismo. Ja kiel oni nomu tiaĵon, kiam mi devis apliki al uzado ĉiujn miajn abstraktajn opiniojn kaj konvinkojn, akiritajn dum horoj de legado kaj meditado, dum jaroj de vojaĝado en politike korektaj landoj? Eltiri ilin ĉi tie, en gepatra lando Bjelarusujo, simple meze de Loŝico — estas tute ne tiel, kiel en kontraŭa flanko de civilizeco, kaj eĉ entute ekster ĝiaj kadroj. Igi ilin realiĝi, labori, fariĝi kondiĉitaj refleksoj — tiel, ke eĉ malnovaj amikoj ekkredu je solideco de miaj reakcioj, kaj vi ne dubu pri mia ne-ordinareco kaj ne-formalaĵeco. Pligrandigi ilin tiom, ke ili iĝu signo, senkondiĉa por batalantoj kontraŭ formalaĵoj. Vivi per arto, sed nepre en ekstremaj vivkondiĉoj, inter malfeliĉuloj kaj mizeruloj. Ami, sed pro la principoj resti sola, por ne esti simila al ĉiuj aliaj kaj ne paraziti je edzo. Perlabori per altintelektula okupo — ne gravas, ke nur almozulan monon. Batali pri pozicio en socio, sed ne vendi sin al burokratoj kaj ne havi aferojn kun karieristoj. Veturi per biciklo kaj ĉiutage riski tiun ĉi mian kreeman, honestan, altintelektan vivon, ĉar aŭtostiristoj pretas mortigi vin. Ne mirinde: ili per lastaj fortoj streĉiĝas, por «konformi», elspezas intelektajn kaj fizikajn fortojn, sanon, monon al jes surfacaj, sed atributoj de deca vivo. Kaj jen iu junulino obstine enŝoviĝas sub radojn sur sia biciklo. Se vi ne kapablas edziniĝi kun viro aŭtohava — sidiĝu hejme aŭ veturu per aŭtobuso № 3, sed ne ŝoviĝu sur produktaĵo de Mjenska motocikla kaj bicikla uzino, eĉ se kun plena kompleto de reflektiloj! Jen vidu, aperis ekologiistino, feministino — bone, ke oni al vi post altaron veni ne permesas! Jes, mi estas — por ekologio, mi estas — por ekologio, mi estas — por ekologio! Tio estas vero, kaj tio ne estas plej malbona bildo de mi. Feliĉe, ke ili ne konjektas, ke mi ne sukcesis edziniĝi ne nur kun viro aŭtohava, sed eĉ kun neriĉa pentristo, kaj ke unuavice mi estas — por amo.

Amo ĉiam ŝajnis al mi nekontraŭdirebla veraĵo, fundamento, esenco de homa ekzistado. Amo estis celo kaj rimedo de vivo, ĉefa senformalaĵo de la mondo. Kaj ĉio en mia vivo estis subigita al serĉado, atendado, antaŭsento de vera amo. Ne povis esti duboj. Frue aŭ malfrue la esenco devis ricevi sian eksteran rivelon. Kaj por frue aŭ malfrue renkonti tion plenarmite, necesis ordigi sian vivon tiel, ke neniaj formalaĵoj ne povu fariĝi obstakloj al mia amo. Nek mono, nek loĝejgrandeco, nek malsanoj, nek memnerealiĝo, nek problemoj pri interrilatoj, eĉ nek morto. Ĝuste tial jam en malproksimaj 16 jaroj mi decidis ricevi profitdonan kleron, ekhavi propran loĝspacon, regule okupiĝi pri sportekzercoj, realigi talentojn, ellerni psikologion kaj vivi longe. En tiu momento plej aktuala estis elekto de profesio, kaj, enirinte tre humanisman altlernejon sen ekzamenoj, mi tamen elektis pli pragmatisman profesion, por vojaĝi tra la mondo kaj, plej ĉefe, por havi elekton en amo. Pli ĝuste, por havi eblecon inter profito kaj amo elekti la lastan. Dum studadtempo mi difektis al mi la sanon tiel, ke poste mi devis ĝin revivigi per regulaj sportekzercoj kaj racia manĝado. Mi ĥaose realigis miajn talentojn, tiel ke de tempo al tempo mi devis demandi min, ĉu mi entute ne perdis ilin. Dum sekvanta post la 16 jardeko mi tiel implikiĝis en rilatoj kun homoj, ke devis lerni psikologion, kaj ankaŭ ĉiujn efektivigeblajn kaj neefektivigeblajn metodojn de psikoterapio. Mi preskaŭ mortis pro terura elreviĝo pro eblaj subjektoj de amo, kiujn — danke al influoj de psikologia pozitivismo, kaj ankaŭ al pacemo de mia karaktero — mi sukcesis pardoni kaj ekami. Kaj plej grava: mi tamen ekhavis profitdonan kleron, kiun mi simple ne volis uzi. Mia profesio estis tre humanisma, altruisma kaj nekontraŭstareble tiris min en profundaĵojn de scienco kaj virto — en karieron de instruisto. Sed la klero tamen donis al mi eblecon vojaĝi kaj fari elekton por la amo.

Por unuigi tiujn celojn en unu, mi, vojaĝinte tra la mondo, instruinte en universitato kaj partopreninte en verkado de lernolibro, decidis lasi tiujn infanludojn kaj perlabori grandan monon. La perlaborado estis facila, labordonantoj-mastroj eĉ petegis min por trafi en lernolibron pri kulturologiaj specialecoj de agrokultura tavolo de frata germana popolo, nutris ili bone kaj eĉ invitis en teatron. La vivo en ekologipura germana naturo, laboro kiel vendistino en somera budeto-kafejo subĉiela, ekzemplo de memstaraj flegitaj germaninoj, germana filozofio kaj literaturo, lernata dum foresto de vizitantoj, venigis min al la konkludo, ke ĉio rezultiĝos kiel ja estis planita. Kaj kiam mi, flegita kaj memstara, revenis per uzita aŭtomobilo al patrujo Bjelarusujo, enŝoviĝis en loĝejkonstrua kooperativo, pagis necesajn kotizojn kaj komencis trankvile-facile okupiĝi pri scienco, en aero, kiel oni jam povus konjekti, ekodoris pri amo. Certe ja, pri malriĉa pentristo. Saĝa, talenta, malavara kaj kuraĝa je bonkoreco. Majstro en historio, literaturo kaj arto. Homeca kaj pasia. Homo ĝuste por mi.

...Foje en vintra vespero, kiam Rozenkranc kaj Gildenstern jam mortis, kaj Arlanda ankoraŭ ne sukcesis fascini spektantojn per travidebleco de sia haŭto, mi eniris trolebuson kaj al mi ŝajnis, ke io vokis min. Mi turniĝis al la voĉo, rimarkis neniun konatulon, sed subite ekvidis Lin. «LI!». «LI!». «LI!» — ekpulsis en la kapo ruĝa lampo kun surskribo «Arĥetipo de amato», kaj simple dirante, «Fabela princo». Mi aliris kaj ŝajnige trankvila haltis apude, kaj poste komencis kaŝite rigardi al lia speguliĝo en fenestro. Same, kiel li al mia. Kaj pli ol io tiam mi deziris, ke ni veturu kune dum tuta vivo, ke ni restu apude poreterne, ke ni povu simple nomi unu la alian per personnomo kaj ridi de nur al ni konataj aferoj. Kaj poste ni eliris el la trolebuso tra diversaj pordoj, sed en la sama haltejo kaj ambaŭ orientiĝis samdirekten. La vetero estis neĝa, glita, kaj sur la vojeto ne eblis preteriri, kaj ni iris preskaŭ samrapide. Tiam li, irinte iom antaŭen, diris, ke por ni restas nenio alia krom konatiĝi kaj pluiri kune. Ni konatiĝis, kaj evidentiĝis, ke ni ambaŭ ŝatas la saman muzikon, la samajn librojn, ke ni revenas de la sama filmospektado kaj, aldone, ke ni vivas unu transstrate de la alia. Kompreneble, tio okazi ne povis, sed tio okazis. Ĉar tio devis okazi. Nature, ŝajne tre nature el vidpunkto de vivo, se rigardi al ĝi desupre, ke du homoj, kiuj tiom konvenas unu al la alia, devas renkontiĝi kaj esti kune. Nature estas, sed estas vera miraklo. Kaj nun mi komprenas, ke tio ja estis miraklo. Aldone, iam mi konjektis, ke jam delonge mi konas lin.

Iam dum Novjarfesto, kiam mi aĝis kvin aŭ ses jarojn, miaj gepatroj kaj la fratino spektis koncertprogramon «Blua laterneto», kaj mi, lacigita, sed kontenta pro sana kompleteco de mia vivo, enrampis en ŝrankon. Mi kuŝis en fermita niĉo kun kusenoj, aŭskultis muzikon kaj subite eksentis iun neordinaran angoron. Kvazaŭ al mi mankus iu, kvazaŭ estus ankoraŭ iu alia, kiu povus esti apud mi, sed kiu apude ne estis. Kaj tiam mi revsonĝis vizaĝon. Vizaĝon de nigrahara knabo kun verdaj okuloj. Knabon, kiu atendis kaj kiu sentis en tiu ĉi momento saman neklarigeblan malgajon, kiel mi. Kaj kiam vi montris al mi viajn infanfotojn, mi rekonis tiun knabon — rekonis tiun vizaĝesprimon kaj tiun animstaton — kaj rememoris la Novjarfeston okazintan preskaŭ dudek jaroj antaŭ. Aldone mi eksciis, ke mi kun vi dum ĉirkaŭ unu jaro vizitis la saman infanĝardenon, tamen en diversaj grupoj, ja vi estas pli aĝa ol mi.

Sed nun inter mi kaj vi — estas smirgo de nigra ĉielo sen steloj. Muta, raŭkiĝinta pro doloro de nerealigita amo loŝica parko. Mi sidas ĉe tablo, rigardas super monitoron en malplenan mallumon post fenestro, aŭskultas zumadon de la komputilo, maltrankvilan ŝanceladon de arboj kaj pensas, ĉu povis mi ion savi, ĉu povas mi ion klarigi al vi? Sed kion klarigi? Ĉiu homo aŭdas nur tion, kion volas ekaŭdi. Kaj eĉ mia verkista talento ne helpis min sciigi al vi, ke mi amas nure vin kaj nur tial mi volas esti kun vi. Ke mi atencas nek viajn talentojn, nek vian tempon, kiun vi devas dediĉi al la arto, nek vian liberecon. Kaj ĉu ekzistas ia alia libereco, krom la interna? Kaj ĉu ekzistas libereco, pli granda ol bonfarado, kiu estas sola kio ne pezigas animon? Kaj ĉu povas iu homo forpreni tion de vi? Sed, evidente, ankoraŭ ne venis por vi tempo ke vi eksentu kaj komprenu min. Ke vi kredu al mi, kredu al vi, ekfidu al la vivo. Tial mi sidadas-perversas en tiu ĉi fiodoranta brandfarejo, kiu skuiĝas pro sakraĵoj de miaj najbaroj, kaj vi ie obstine certigas al vi, ke nur sen mi, nur en gaja kompanio de «al vi similaj» liberaj artistoj vi povas krei arton.

ip地址已设置保密
2008/6/18 7:30:21
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Sed tio estas malvero. Antaŭhieraŭ mi vidis vin kun iu ino, tute al vi ne simila. Mi vidis, kiel vi treniĝis al mia domo, staris kun etudujoj sub miaj fenestroj, prenis per duonlitraj bokaloj akvon el la rivero, solvis farbojn, pentris pejzaĝon kiu estas kontraŭe de la domo — miajn ŝatatajn arbojn kaj nian laŭbon. Mi vidis, kion ŝi pentraĉis — eĉ de malproksime videblis, ke ŝi estas imitanta kaj mezkvalita. Kaj se iam oni devus krei ŝian portreton, tion necesus fari nur en ia avangarda stilo, por ke almenaŭ iel maski ŝian «nemorteblan belecon» kaj doni al ŝi almenaŭ iom da karaktero. Mi diru sincere: tio estas ne plej bona elekto, des pli post mi. Mi, eble ne estas belulino de revukovrilo, sed mian vizaĝon ne eblas forgesi. Mi estas denaska muzo, inspiranto, el mi la energio eĉ ŝprucas. Kaj kio estas ŝi? Frakasita mirabelo, putriĝinta sub aŭgusta suno. Mi imagas, kiel ĉiuj ridas pri vi. Tamen kion oni jam diru — kio estas farita, tio estas farita. Sed... Vi estas alia. Talenta. Mi ja vidis, kion vi pentris: ne la kontraŭan bordon, sed knabinon Nascjan el la brandfarejo. Nascja estas kvarjara. Ŝi staris flanke kaj gvatis, kiel vi pentras, — ne konjektante, ke ankaŭ vi gvatis ŝin. Ŝi premtenis pupon inter la gamboj, tiel ke ĝi levis al ŝi juprandon. Per unu mano ŝi striktigis striĉemizon, kaj per la dua metis en la buŝon pufeton de malhelaj humidaj haroj. Kaj vi tiel tenere ridetis, rigardante al ŝi. Mi jam eĉ ne sciis, kontraŭ kiu mi ĵaluzu: aŭ kontraŭ tiu sentalenta pentraĉistino aŭ kontraŭ la knabino Nascja. Nu, diru, ĉu vere tiu ĉi seneca farbistino estas ĝuste la plej «karega» Nadzja? Kaj kiel mi nun komprenu virojn?

Komprenante aŭ ne komprenante, sed vivos vi, ajnokaze, nur kun vi sola. En via interna mondo. Kaj ĝuste el-inter tiu ĉi mondo vi enrigardos al la vivo. Kaj eĉ se vi akceptus mondkoncepton de amata viro, ne estos vi pro tio feliĉa, ĉar vi restos esti nur vi mem. Kaj se vi strebos «konveni» aŭ «ne konveni» — vi nur rompos vian personecon. Kaj via viro forlasos vin. Ĉar eĉ «seneca farbistino» Nadzja — estas pli varma ol lia reflekto en spegulo, kaj en tiu senco ŝi estas al li nun vere pli parenca ol mi. Kaj jen tio estis mia ĉefa eraro, pro tio mi sidas sola. Tamen ĝenerale, kio malbona estas en soleco? Egale ĉu vi estas sola aŭ kun iu, vi perceptas la mondon nur tra vi.

Kio pri la eraro... Li babilaĉis, ke mi amis tro. Sed kion fari? Mi ja estis serĉanta. Kaj aldone lin mi renkontis malfrue — kiom mi jam aĝis! Kaj mi ja estas hastema: mi estas kolerikulo, mi timis ne travivi mian vivon. Kaj li estas tipa flegmulo. Jen li ne rapidis al renkontiĝo kun mi, sed kulpa estis kompreneble mi. Kaj aldone, kial li konsideras, ke pli bone ol mi scias, ĉu mi amis iun aŭ ne? Pensu li kun sia Nadzja, ke mi ne havas dignon, sed amis mi efektive nur lin. Kaj des pli valora por mi estis tiu ĉi amo, ke mi sciis jam, kio ne estas amo. Tamen... Ĉio tio estis sincera. Sincera raviĝo pri homoj kaj vivo. Tio ĉi estis ŝato, sed ne amo, estis volo al vivo kaj (kial mi mensogu) serĉado de «virmuzo». Tamen pli bonus se mi simple amu tiujn homojn, sed ne elpensadus, ne dramigus vivon kaj ne lamentus poste, ke mi disreviĝis pri viroj. Ĉar rezulte en okuloj de homoj mi akiris al mi dramecan vivsperton, kaj la viro, kiun mi vere ekamis, ĵetis mian vivsperton al mi en vizaĝon. (Ne decas tiel fari kun la vivsperto — tio estas konsilo al la ambaŭ flankoj.) Aldone, se homo diras, ekzemple, ke li ŝatas sunsubiron kaj mateniĝon, vintron kaj aŭtunon, pluvon kaj neĝon fruvespere, neniu suspektos tiun homon pri malĉasto kaj malsincereco, ni diru, al vintro, kiu venas post aŭtuno. Sed se tio koncernas homojn, tiam okazas, ke tio estas malpura afero — ŝati ilin? Sed ĉiu homo — estas evento. Eĉ la «seneca Nadzja». Kaj se homo pro juneco nomas ŝaton amo, ĉu necesas pro tio elpiki al li okulojn? Precipe se ĉio tiel sukcese rezultis: anima kunagordo, varmega amo, «profitdona» klero, loĝloko... Sed nur virinoj ne ĵaluzas virojn kontraŭ pasinto, ĉar ili estas, ĉiuj scias, pli belaj, pli saĝaj, pli sentemaj kaj preparas manĝon pli lerte ol antaŭulinoj. Sed ja viroj... Ili ĵaluzas kontraŭ ĉiu fosto, eĉ se tio estis fosto, kiun vi ne sukcesis preterpasi skiante kiam vi estis kvinaĝa. Bone. Estu tiel. Tamen mi, almenaŭ, ne intencis edziniĝi kun tiu fosto, ĉu?! Kaj kiel plu mi povas klarigi min kaj mian vivon? Kion plu mi povas rakonti, por ke vi min komprenu? Kion plu mi povas diri, krom tio, ke...

...Estis sesa horo matene. Ni kolektis en la vilaĝo bovinojn kaj orientigis ilin al plugkampo. Sur paŝtejo, apud lageto, mi ekkaŭris kaj ekvidis en herbo rosan araneaĵon. En la rosgutoj diseriĝis je koloroj malvarmeta matena suno... Ĉio. Jen estas ĉio, kion mi povas klarigi al vi pri mia vivo. Mi havis tiam naŭ jarojn, kaj tiu rosa araneaĵo iĝis por mi tio, kio estas mia al vi amo.

Sed ĝuste tion mi jam ne povas diri al vi. Tial, ke mi eĉ ne scias, kie vi ennestiĝis, tamen mi ja suspektas kun kiu. Tial ke mi ne kuraĝas aliri vin, kiam vi pentras en la parko kun la pentraĉistino Nadzja. Tial ke mi timas esti forpuŝita kaj primokita. Tial, ke mi amas vin, kiom mirige tio ne sonus, nun jam per nedividita amo. Sed kial? Kial homoj, tiom proksimaj unu al la alia, kiel estis mi kun vi, devas disiĝi pro iaj abstraktaj aĵoj, kiel «formalaĵoj-malformalaĵoj»? Jes, ĝuste abstraktaj, necertaj aĵoj. Certe, via Nadzja eble ja havas tre bonfoteblan vizaĝon, kaj ŝi estas pli juna ol mi, kaj post kelkaj jaroj ŝi ricevos en la Akademio de artoj diplomon kaj iĝos diplomita pentristino. Sed ĉu vi scias? Mi pensas, ke vi tamen amas min. Kaj ke ĝuste tiu suferiga, nerealigita amo pelas vin en la parkon kaj devigas pentri knabinon Nascjan. Kaj ĝuste pro tiu amo, doloranta per tiu sama kiel al mi doloro, viaj okuloj plorbojas per muĝo de malsata furioza lupo, kiam vi venas ĉi tien sola kaj fiksrigardas al domo kun skribo «1896» — de tiu loko kie ni ĉiam pentris kune. Sed vi ja... Vi ja ne scias, ke mi loĝas ĉi tie!!!

Kial ja mi ne tuj konjektis? Se ja mi estis tia neĝusta virino, ke decidis garantii al mi materian flankon de la vivo, konstrui loĝejon, kaj poste alkroĉiĝi al vi «laŭ rezono», ne klariginte al vi, ke tiu rezono celis krei atolon de amo, sur kiu nenio malhelpus spiri, malgraŭ damnita vivo kun ĝiaj objektivaj regulecoj, do nun mi devis interŝanĝi la rolojn. Ĉar vi — estas vera viro, kaj mi — estas vera virino kaj inter ni — estas vera amo, mi faris tre ĝuste, ke «malliberigis min en turo». Nun mi devas doni al vi signon, ke vi povu virece min militakiri. Kaj por tio mi skribis sur kurtenoj en mia ĉambro mesaĝon por vi. Ĝuste tion ĉi: «Estis sesa horo matene. Ni kolektis en la vilaĝo bovinojn kaj orientigis ilin al plugkampo. Sur paŝtejo, apud lageto, mi ekkaŭris kaj ekvidis en herbo rosan araneaĵon. En la rosgutoj diseriĝis je koloroj malvarmeta matena suno». Tio ĉi ja estis mia signo por vi, ke vi povu ekvidi, ke mi atendas vin, ke mi amas vin, ke mi seniĝis de formalaĵoj per tio, ke translokiĝis ĉi tien. Kaj... ke mi estas pli talenta ol via Nadzja.

Sed ial li ne ekvidis mian mesaĝon — nek kiam venis sub la fenestrojn de la brandfarejo, por observi infanojn aŭ pentri palton, kiu sekiĝis sur dua etaĝo en malfermita fenestro, nek kiam li staris en la loko de niaj renkontiĝoj sur la kontraŭa bordo. Pluse mi ne povis plu sidi tuttage kun la kurtenoj fermitaj, ĉar eĉ sen tio estis tre mallume en la animo. Tamen, por savi mian psikon kaj por ke li havu pli da ŝancoj rimarki mian signon, mi decidis pli ofte promeni tage. Mi vagadis en la parko, nutris ĉevalojn per falintaj pomoj, mankaresis arbojn, sub kiuj ni iam interkaresis, legis sur benko apud la bieno.

Iufoje, kiam mi tiel promenis, komenciĝis tre forta pluvego, sed mi estis for de la domo kaj ne sciis, kien kuri por kaŝiĝi. Mi premiĝis al granda arbo kaj rememoris, ke iam somere jen tiel same ekpluvis kaj ni kaŝiĝis sub arbo, sed kun ni tien amasiĝis multego da kuloj. Kaj tiam vi diris: «Nun mi scias, kio estas paradizo laŭ bjelaruse: Li, Ŝi, la loŝica parko, pluvego kaj plenpleno da kularo». Kaj ĉar nun mi ne havis iun kun kiu ĉirkaŭbrakumi, kaj la loŝica parko plu ne estis paradizo, ĉar estis nek Li, nek la kularo, mi ekfartis tiel amare kaj domaĝe, ke mi decidis: mi do malsekiĝu. Eĉ malsaniĝu kaj mortu, ĉar kiel, kiel do mi nun vivu sen li? Kaj mi treniĝis laŭ vojeto hejmen kun gvidanto-pluvo.

Kiam mi alproksimiĝis al la bieno, mi rimarkis, ke de la teraso iu virino en blanka robo mansvingas al mi kaj invitas eniri. Mi pensis, ke tiu estas iu restaŭrantino, ŝi ekvidis min kaj tuj elvenis vestita per nura robo por savi min de la pluvego. Mi volis tiam paroli kun neniu, sed se ŝi jen tiel maltrankviliĝas pri mi, ke eĉ ne timas malsekiĝi, mi decidis aliri al ŝi. La virino ankoraŭ iom staris sur la teraso, sed nun jam simple rigardis supren al la nuboj. (Jen vidu kia romantika persono: tiun malbonegan veteron ŝi ne timas.) Poste ŝi, certiĝinte ke mi moviĝas al ŝi, malaperis for de vido. Mi ĉirkaŭiris la bienon, aliris peronon kaj ekvidis sur benko junan viron en griza ĵako kaj trograndaj okulvitroj, kiu observis malvarmajn kotstriojn de akvo kaj frotkaresis malsekan nigran hundon. Mi tuj pensis, ke li estas la loŝica maniulo, ĉar en lia vizaĝo estis io ne el tiu ĉi mondo, io nekrofila. Tiam la maniulo rimarkis min, ekridetis kaj neatendite en la bjelarusa lingvo proponis atendi pluvfinon apude kun li: «Eniru, sinjorineto. Ni atendu kune. Vi ja, evidente, neniam estis tie ĉi interne». Mi iom ofendiĝis pro «evidente neniam» (nu ĉio estas al ili evidenta — jen klarvideguloj ja), sed supreniris sur la perono, ja malgraŭ ke li estas maniulo, sed bjelaruso. Aldone, mi konsideris, ke en la bieno min atendas solidara virino blankvestita. La junulo ridetis eĉ pli arogante (jen homo malfeliĉas, sed li ridas) kaj prezentis sin per nekomprenebla nomo Habrusjo.

图片点击可在新窗口打开查看

— Ĉu pseŭdonimo?

La junulo ekridegis (dececo — ne estas lia plej forta trajto) kaj diris:

— En certa grado, jes.

— Kaj pri kio vi okupiĝas?

— Mi estas historiisto.

— Ĉu enciklopediisto?

— Ĥa-ĥa. Nepre.

(Ankaŭ li same.)

— Ĉu vi gvidas ekskursojn en la bieno?

— Ne. Kutime ne, sed por vi mi povas fari.

— Ĉu tio estas permesita?

— Jes, mi amikas kun la restaŭrantoj.

Mi makabre:

— Kun pentristoj, kompreneble.

— Ha, ĉu vi ne ŝatas pentristojn?

— Kial ne? Tute male.

— Vi ja ne timu, ili nun laboras sube. Mi kondukos vin laŭ unua etaĝo. Sur la duan ne eblas: ĝi povas rompiĝi.

— Kia vi estas zorgema.

— A-ha. Galanta.

— Al mi bonŝancis.

— Ni iru.

Ni eniris kun Habrusjo en la bienon, kaj li rakontis al mi pri fojnoj, pri pargeto, pri jarcentoj kaj konstruaĵoj, montris faman kamenon kaj pentraĵojn de la restaŭrantoj.

— Jen tie ĉi estas teraso.

— Kaj al mi iu virino de tie ĉi mansvingis — ŝi invitis kaŝiĝi de la pluvo. Ŝi estis blankvestita.

— Kiu tie ĉi estas hodiaŭ en blanko? Ŝajne, mi neniun vidis.

— Eble, vi ŝin ne konas. Vi en ŝin tuj enamiĝus. Ŝi estas tre romantika persono.

— Kial?

— Ŝi staris sub la pluvo en nura robo — longa, kiajn en antaŭa tempo oni vestis, kaj rigardis en la ĉielon.

— Pli verŝajne ŝi estas freneza, ol romantika.

— Kial?

— Nu aŭtuno ja estas. En blanka longa robo, sub pluvo.

— Sed mi volus kun ŝi konatiĝi. Ekscii kiu ŝi estas, saluton transdonu al ŝi.

— Nepre. Kaj ĉu vi scias, kun kiu mi volas konatiĝi?

— Kun kiu?

— Kun la homo, kiu vivas en la brandfarejo.

— Tie multaj homoj vivas.

— Ne, sur la tria etaĝo, kie estas la skribo.

— Kiu skribo?

— Nu... «Estis sesa horo matene»... Pri bovinoj, pri araneaĵo kaj ĉio tia.

— Por kio?

— Kiel laŭ vi, ĉu tio estas tute nature, ke inter aborigenoj aperas tia skribo?

— Kial ne?

— Tiu homo havas tre subtilan animon. Estas aŭ netajlita natura talento, aŭ... Aŭ enloĝiĝis iu. Ia malriĉa pentristo.

— Tamen se tiu estas pentristino?

— Des pli bone.

— Kial?

— Mi edziĝus kun ŝi.

— Sed se ŝi jam estas edziniĝinta?

— Mi batalus.

— Sed se ŝi amas la edzon?

— Mi estus baptopatro por iliaj infanoj.

— Sed se tiu estas tamen viro?

— Mi invitus lin por biertrinkado. Aŭ trudiĝus por veni gaste al li, ja tre jukas min ekvidi, kio estas tie interne.

— Sed se tiu estas mi?

— Vi?

— Kial ne?

— Kio do, ĉu vi tiom volas edziniĝi kun mi?

— Nu ne, dankon. Simple mi tie loĝas. Do vi ŝuldas la bieron.

— Hm. Bone. Mi nur prenu mian biciklon.

Tiel en mia vivo aperis Habrusjo. Habrusjo okupiĝis pri historiaj esploroj, verkis artikolojn, kompostis iajn manlibrojn kaj simple ŝatis la parkon. Habrusjo kapablis respondi ajnan historian demandon, rakonti kial degeneris indianoj kaj je kio kredis sumeroj. Habrusjo venigadis min en kinejojn, bicikladis kun mi, donis legi librojn kaj instalis novan seruron en la pordo, por ke mi plu ne timu aborigenojn. En la animo mia pliheliĝis, al mi revenis miaj geamikoj kaj kortuŝe rigardis al ni kun Habrusjo, ĉar evidente ili esperis, ke vivo mia finfine «agordiĝos». Mi konatiĝis kun la knabino Nascja, kaj ŝi ekvizitadis min, por aŭskulti ian fabelon aŭ elpeti bombonon, per kiuj min malavare regalis Habrusjo. Krome li portadis min surmane laŭ deklivo apud la taverno, kie antaŭe estis ŝtupoj, laŭtlegis al mi versojn, invitis en vojaĝojn, konatigis min kun siaj amikoj kaj, ŝajne... Ŝajne, li min amis.

Kaj iam-tiam mi eĉ komencis enpensiĝi pri tio, ke al ni kun Habrusjo ja vere ĉio iras tre glate kaj ke li intencas edziĝi kun tiu «malriĉa pentristino», kiu kaŝiĝas malantaŭ la kurtenoj sur la tria etaĝo, kaj tie ja loĝas mi, kaj Habrusjo al mi pli kaj pli plaĉas... Eble, indus proksimigi lin al mi, forgesi pri miaj emocioj, provi ree eksenti amon, tamen kun alia homo? Permesi ke lia tenereco penetru en min. Redoni la mian. Tio povus bonrezulti. Ĉiuj homoj tutegale estas bestoj, tial ĉu ne estas tutegale, kiu viro estas kun vi? Kaj ĉi okaze ĉeestas ankaŭ bona amikiĝo... Mi povus konvinki min, admoni, ke mi neniom bezonas vin, ke ne vin solan mi amas, ĉar jen vi ankaŭ, evidente, sukcesis, ekkapablis (sed diris: «monogamia») konkeri Nadzjan. (Vane ŝi vagabondas en la parko. Dufoje mi vidis ŝin sen vi. Vane. Ne volas mi spiri saman aeron kun ŝi. Ne bonan ŝi elektis sorton al si.) Fine! Decidite! Estu do Habrusjo! Li ankaŭ estas homo kaj des pli estas viro. Eble, tio estos eĉ interese. Kiom oni vivas — tiom oni lernu. Eblas ja gustumi. Virino neniam restos sola! Ĉiu sekvanta viro konvenas pli bone, ol antaŭa! Jen tamen amo...

Pluse, Habrusjo kiu nun jam havis permeson sidi ĝis malfrua tempo, tamen en iu momento ĉiam eksaltis kaj ien forkuris. Kaj nepre en direkto de distrikto Sjerabranka — li ĵetiĝis sur sian biciklon kaj flugis en misteran mallumon de la parko. Eĉ noktajn aborigenojn li ne timis — jen kia kuraĝega. Tute evidente: estas amara mia sorto — vivos mi kun Habrusjo, se li ja estas tiom pozitiva, vireca, bonfaranta kaj nobla. Ne volas la homo fiuzi el mia perturbita humoro, el komplikeco de mia vivstato. Sed kial li forveturas tiom malfrue? Kaj ĉiam en la direkto de la parko... Nokte rekte en Sjerabrankon... Sed se li tamen estas?.. Al mi ja tio tuj ŝajnis... la loŝica maniulo!!! Jes. Ĝuste tia li ja devas esti: ekstere deca, bonkora, ŝatanto de antikveco kaj de romantikaj perturbantaj virinoj. Jen kial li al mi alkroĉiĝis: li eksentis, ke li povos pri mi tre specife satmoki — iel historie. Kia mondo ja estas! Kia vivo! Oni ricevas nek amon reciprokan, nek amikecon sinceran! Nuraj diplomitaj pentristinoj kaj historiaj maniuloj! Kion do mi nun faru?

ip地址已设置保密
2008/6/18 7:31:02
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Tre forte mi timiĝis. Certe, Habrusjo ne povis scii, ke ĝuste hodiaŭ nokte mi konjektos pri tio ke li estas maniulo. Kaj se li volus, li jam antaŭ longe plenumis sian fian murdaĉon, ĉar eĉ la novan seruron en la pordon instalis ĝuste li. Defendon kontraŭ Habrusjo mi ne havis. Nek nun, nek antaŭe. Kion do li atendas? Eble, li domaĝas? Ĉu eble li vere estis trafita kaj li enamiĝis? Kaj mi lin tre atente traktis, respektis, liajn artikolojn legis. Imagu nur: historiisto-maniulo! Sed kial? Eble, ankoraŭ ne estas tro malfrue por korekti? Se konversacii sinceranime, persvadi, kuraci. Timigas jen kio: li estas maniulo, sed ĉio atestas, ke li estas viro, kiu konvenas al mi. Jen kie estas la problemo: al mi konvenas historiisto-maniulo. Kaj mi estas ĝuste lia tipo: palvizaĝa kaj ruĝhara. Ruĝo kun oro, sed tio nun nenion ŝanĝas, simple mi laŭ malnova kutimo provas aludi al vi, ke mia aspekto estas elprovita kaj multlaŭdita de pentristoj tipo. Do, kion ni havas: palvizaĝa kaj ruĝhara (kun oro) virino sidas en konstruaĵo superpisita de multnombraj generacioj de katoj kaj aborigenoj, tremas pro timo, ĉar jam antaŭ kelkaj tagoj decidis akcepti kiel elektito murdiston-psikopaton, kun kiu ŝin ligas delikataj rilatoj, kaj plej malbonas en la afero, ke tiu virino — estas mi. Kaj ĉio, kio nun okazas, estas do — mia elekto. Kaj tiu ĉi elekto neniel influas tiun, pro kiu ĝi estis farita, sed nur malutilas al mi. Jes, malutilas, ĉar jen ja kaj Habrusjo — estas maniulo, kaj mi mem en tiu malsaĝa, trudita al mi batalo kontraŭ formalaĵoj iĝis nur ilia ostaĝo. Kaj ĉu vere tiu virino — estas mi? Tiu estas ne mi, sed mi tion ĉi pro li... tamen li ja jen...

Sed kion li? Eble, li nun ion alian bezonas. Lia animo, verŝajne, kraĉas sur la formalaĵoj-malformalaĵoj kaj simple deziregas novan sperton, sed vortoj ne sukcesis bone klarigi. Eble, li bezonas nun vivi iel alimaniere, trairi certan etapon. Okupiĝi pri kreado, amikiĝi kun aliaj homoj, amiĝi kun aliaj virinoj, eĉ ekhavi infanon. Ĉirkaŭiĝi de infanoj. Kreskigi ilin. Aŭ forlasi. Fari sian elekton kaj alfronti ĝiajn konsekvencojn. Ricevi viv-rekompencon aŭ pezan kvitiĝon. Kompreni aŭ ne kompreni. Esti saĝa aŭ stulta. Malsaniĝi iel aĉe. Resaniĝi. Aŭ morti. Havi asketan vivmanieron. Vizitadi balojn. Drink-degeneri. Atingi sereniĝon. Foriri en monaĥejon. Iĝi fajrestingisto. Foriri de mi por ĉiam aŭ reveni. Ne, ne reveni — revenadi. Simple alveni. Simple veni en iu nova tago. Renkontiĝi sur nova viva transirejo aŭ sur firma periodo de realigita ekzistado. Esti. Esti. Kun mi aŭ sen mi, sed esti memstare. Esti li mem. Sen timo. Kun sia decido. Kaj kun mia amo, kiun mi ne povas elsarki el mi. Kio pri amo? Amegante-ametante, paradizon mistrafante. Antaŭ Dion ni ĉiuj venos aparte. Do kial mi turmentiĝas? Pli bone mi pensu, kion mi persone diros al Dio kaj ĉu estas mi — mi mem, mia animo. Sed se ĉio tio ĉi — estas miaj decidoj, tiam eble, vere estas mi?

En sekvanta tago en la ĉambro la odoro estis ne mia. Tio estas nek mielo de mia korpo kaj eĉ nek urino de ŝtuparejo, kiel kutime, sed varma sango. Sango, ankoraŭ ne malpurigita per tabako kaj alkoholo. Sango ne sala. Sango juna, dolĉa. Junulina sango. Mi ne povis kompreni, de kie venas la odoro. Ĝi ne estis malagrabla — ĝi estis fremda kaj pro ĝi mi ial sentis tristecon. Kaj aldone — bedaŭron pri iu. Iu senkulpa, juna, iu kiu en aliaj cirkonstancoj povus iĝi plej bona via amiko, sed anstataŭe dronigis vian ĉambron per sia sango. Kaj eble, pro tiu junulino vi traserĉus en transporto ĉiujn poŝojn, por trovi bileton, ĉar ŝi esperas je vi, veturante nepaginte, kaj jen eniras kontrolistino. Kaj vi helpos al ŝi, kaj poste rekonos, rememoros, kie kaj kun kiu vi ŝin vidis, kaj pro tiu okazo, pro tiu momento de ekscitiĝo, kiam necesis helpi al juna ruza simplulino, vi sentos solidarecon, kompaton kaj neniun malamon. Sed nun ŝi arogante veturas «nepaginte» laŭ via vivo, impertinenta rajdantino sur via viro, kaj ĉio, kion vi volas, — estas mortigi ŝin. Por vi plu ne ekzistas apartaj junulinoj: por vi ili ĉiuj — estas ŝi unu, rivalino. Kaj kiam vi eliras el metrovagono kaj estas preta alkroĉiĝi en hararo de ĉarma junulino, kiu staras al vi dorsturnite ĉe kontraŭa platformo, vi komprenas, ke tio estas limo kaj ke plue vin savos de mortigo nur Dio. Kaj tiam vi preĝadas, ke Dio senigu vin de tiu terura deziro, de malamo, de ĵaluzo, kaj en hela festo de Kristnasko ĝi lasas vin. Lasas definitive, liberigante, facile. Junulinoj de urbo Mjensko estas savitaj, vi rememoras, ke konas sian rivalinon vizaĝe, kaj ĉio, kion vi poste diras pri ŝi, — estas ne kolero, sed memironio. Vi saviĝas, ĉar kapablas ŝerci. Vi iĝas pli kaj pli bela kaj gaja. Nun vi estas — alloga, digna virino, vi ree amas vin kaj homojn, kaj homoj amas vin. Kaj ne gravas ke iuj el tiuj homoj estas historiaj maniuloj, sed via vivo ŝanĝiĝas al pli bona. Vi travivis tutan aŭtunon kaj vintron sen li, jen jam iras dua printempa monato, kaj ĉio estas ne tre malbone, sed eĉ feliĉe. Krome, hodiaŭ sunas, varmas kaj agrable malplenas interne. Ie dormsatiĝas post siaj malhelaj aferoj Habrusjo, fiksrigardas al intenseco de lumo via amato, vi venas al nova kaj tre grava decido — mallongdirante, la vivo havas leĝpruvitan, neeviteblan harmonion. Sed jen tiu odoro — varma, dolĉa odoro de fremda junulina sango.

Subite mi ekvolas ion acidan aŭ salan — por forigi tiun dolĉan sangan odoron el la buŝo. Ne mirige ja: kial mi elpensis hieraŭ tiom da teruraĵoj — jen tial mi haluciniĝas nun. Mi iras en lokan vendejon kaj aĉetas bieron. La biero staris en ombro — ĝi estas malvarmeta, malhela, kia estas la rivero kontraŭ la brandfarejo. Mi gajas, ke povos per ĝi regali Habrusjon. Mi demandos lin rekte, ĉu estas li maniulo kaj kiel ni vivu plu. Aŭ nur unu demandon... Ne. Nur unu sonos tro tranĉite — necesas jam klarigi ĉion. Des pli, kiu scias, kio estas encerbe de Habrusjo kaj kio timigos lin pli forte. Eble, li estas enamiĝinta en ĉefo de la restaŭrantistoj aŭ en la aborigeno kun korpo de eksmilitisto el specialcela taĉmento, sed jen estas mi kun la oro kaj la sesa horo matene. Kaj la kurtenojn tempas formeti: se li min ĝis nun ne trovis, do li jam, evidente, ne venos. Kaj entute, eble, estus pli bone se mi forvetur...

Tiu odoro estis por mi kiel vangofrapo — neniam oni min vangobatis, sed mi forĵetis la kapon flanken kaj malantaŭen same, kiel oni faras tion en filmoj. Kaj poste tio ĉi min returnigis kaj skuis, kvazaŭ duŝus per bolaĵo. La cerbo mia tuj blindiĝis pro malamo. Nadzja, evidente, venis al mi, min ne trovis hejme kaj direktiĝis jam en la parkon. Sed returnigita ŝi estis tiel same kiel mi, kiam mi skuiĝis, ĉar mi eksentis tiun dolĉan sangan odoron de neretenebla, profitema korpo kaj de mallerta parfumo. Tamen mi pensas, ke mi skuiĝis eĉ ne pro la odoro, sed tial ke kaŝitaj niaj ondoj de ĵaluzo rekonis unu la alian pli rapide ol ni mem. La konversacio, verdire, komenciĝis dece. Nadzja demandis, ĉu ne estas mia nomo Maria, kaj poste sciigis, ke ŝi estas la koramikino de Zmitro. Tio ĉi min ial gajigis, eble pro tio, ke mi jam delonge ne aŭdis lian nomon. La sekvanta frazo, kiu povus min gajigi pli ol la antaŭa, venigis min en staton de glacia, malica furiozeco. Post tio, kion mi devis trasuferi, ŝi petis min...

— Fordonu lin al mi! Rezignu!

Jen nun min atingis la senco de la antaŭa frazo. (La koramikino de Zmitro — ŝi! Diru plu — de caro Solomono mem! Eĉ se mi volus rezigni, ekde nun mi jam ne rezignos!) Kaj mi, kunmetinte la manojn sur la brusto, grimacis mok-atentan, sed fieran mienon (mi esperas, ke tamen ne streĉitan kaj ne malfeliĉan).

— Fordonu! Vi ja facile trovos al vi alian! Vi ja estes reala, sed mi plu ne povas! Mi ne povas kolorigi la hararon, fari frizaĵon, imiti vizaĝmienon, kiel de Mona Liza. Mi tutegale ne estos vi. Sed vi nenion bezonas elpensi — simple estu vi mem, kaj viroj vin amos. Sed mi ne povas. Mi apenaŭ tenas lin apud mi. Mi jam tedis al li. Mi ŝanĝiĝas, sed tutegale ne trafas ĝustatempe. Mi vestiĝas per nigra, venas en la parkon, kaj vi jam estas en griza. Mi vestiĝas per griza, sed vi jam estas en ruĝa. Mi ne scipovas esti tia, kia estas vi. Nu rezignu! Faru tiel, ke li forgesu pri vi, ke malaperu ajna lia espero. Eble, tiam li sin apogos al mi per la animo. Li ja estas fiera. Li ne batalos por vi. Li eĉ nun silente restas en malproksimeco, malgraŭ ke lia koro estas kun vi — ĝi brulvundiĝas, ŝpruciĝas pro via fajro. Kaj per la korpo li ne estas kun mi. Li ne trafas en miajn movojn. Li ne trovas mian bruston. Li estas kun vi. Ree kaj ree li faras tion kun vi, sed ne kun mi. Malvarmigu lin. Ofendigu lin. Faru al lia fiero tiel dolore, ke li plu neniam ekvolu al vi! Vi ja estas malvarma! Kolera! Nu do estu vi mem! Vi ja ne komprenas lin! Sed mi komprenas! Mi sola valoras lian amon!

— Nu amu li vin plu! Kial vi tie ĉi prelegojn antaŭ mi faradas! Vi trolegis librojn! Ajnan vian vorton oni prenu, en ĉiu estas iu pruntita patoso. Ĉu vi hommaniere paroli ne kapablas? Oni ja povas al vi tuj diagnozon fari. Ĉu vi ne pensas, ke tio kion kaj kiel homo diras, tio influas lian vivon? Vere, se vi plue pensos kaj diros tiel, ĉio finiĝos kronike. Vin eĉ envulti ne necesas... Vi mem vin envultis.

— Ha! Jen kiel! Sorĉistino vi estas damnita! Vi sidas ĉi tie, malutilon al homoj sendas! Neniun vi domaĝas, krom vin mem!

— Oj, nu ne bolu vi. Ĉirkaŭe estas multe da homoj. Se vi ne povas kun via viro rilati — ne endas al mi kroĉiĝi. «Bruston li mian ne trovas!» Do certe, necesas longe serĉi.

— Vin mem rigardu, ŝmaculino! Sekiĝinta lupino post travintrado!

— Sed mi ne estas ĉirkaŭkovrita de porkaĵo, kiel vi.

— Kie ja vi ilin vidas, bovino maldikaĉa?

— Sur tiu ĉi stultega haroza porkino, kiu tie ĉi gruntas antaŭ mi. Kiu havas aldone ĉevalvoston. Sur la kapo.

Poste ni sate interkraĉis, elŝiris unu de la alia po tufo de ruĝaj haroj (kiuj difirencis en tio ke unuj estis naturaj, kaj aliaj — kolorigitaj) — mi ne scias, verdire, ĉu sukcesis elŝiri kun la harbulboj, — avertis unu la alian, ke «poreterne vi ne havos feliĉon, precipe kun li», reciproke deziris diversajn malgrandajn malagrablaĵojn kaj digne disiris. Ve, ni malmulte interbatiĝis, malmulte parolis. Nun mi antaŭ la infanoj hontas. Ili min nun terure timas: sorĉistino, lupino post travintrado (sekiĝinta!) kaj plue maldikaĉa bovino. Eĉ por menso de infano tio estas troa, malgraŭ ke sufiĉe reala. Tial la infanoj denove malproksimiĝis de mi, kaj, kiam mi eliras en korton, ili, kompatinduletoj, ŝrikas kaj ne scias kien fuĝi kaj kie kaŝiĝi. Eĉ Nascja jam dum tuta semajno al mi ne venas, kaj ŝia plej ŝatata ruĝhara pupo daŭre kuŝas malseka kaj malpura ĉe la perono, kaj kun ĝiaj frizoj ludas vigla lacigita kato.

Malaperis ĉiuj, eĉ Habrusjo, — sed mi decidis, ke ne kapitulacios kaj ke neniu Nadzja vestita en sia malmultekosta rozkolora trikoto kun kelkaj eltiritaj trikmaŝoj ne difektos mian feliĉan vivon. Al ŝi nenio damaĝis — ŝi nur iom ĉifiĝis pro siaj falsaĵoj kaj juna, ne tre sana kolero. Ekstere ŝi estas senkaraktera pseŭdoromantika tipo, sed tiaj efektive estas tre pragmataj. Dum tuta vivo ili ĉasas, kalkulas kaj perfekte sentas konjunkturon. Studadon, laboron, agsferon, interesojn ili elektas tiajn, ke estu pli facile trovi edzon. Etosumas tie, kie estas pli multaj viroj. Elflaras, elserĉas, elektas plej perspektivajn aŭ jam realiĝintajn. Neniam ili prenas tiujn, kiujn necesas ankoraŭ eduki, kreskigi, sed eltiras pretajn, kreskigitajn fare de aliaj virinoj, eĉ se de patrinoj, amikinoj aŭ edzinoj. Poste — estas mono, elmontrado, etosumo, influado, plezurado. Aŭ: mono, familio, domo, citadelo, elmontrado. Infanoj — estas aŭ hazardaĵo, aŭ simbolo, aŭ rimedo. La viro se li sukcesas, estas anstataŭebla. Ĉiam troviĝos iu kiu diros «mi sola valoras lian amon». Ĝenerale, la vortojn «amo», «animo», «konkordo», «estimo» tiaj junulinaĉoj ofte ŝatas prononci, tamen atendas ĉion tion ĉi de ceteraj: alian direkton la vektoro de ilia animagado simple ne havas. Laŭ vivo ili paŝas kiel hibrido de tanko kaj hundino dum pariĝperiodo. Tiaj estas perfekta paro por viro ambicia, orgojla, por viro fiereca, por viro kiu ne emas postkuradi ian tian tro mempensantinon. Sed jen kio difirencigas vin de la tipo por Nadzja, ke vi estas viro dignoplena, aldone tre saĝa kaj vere talenta. Vi ja ne povas ne rimarki ŝian konjunkturecon kaj malplenecon dum longa tempo. Kaj se bone pripensi, vi ja estas tute ne ŝia tipo, kaj ŝi mem neniel trafas en la medion ĉirkaŭ vi. Kaj malgraŭ ke mia vizaĝo estas komedio de lirikaj statoj, sed tutegale mi estas pli bela ol ŝi kaj pli konvenas al vi. Vi certe mem decidu, sed faktoj estas aferoj obstinaj. Kaj tion ĉiuj diras.

Kaj al mi neatendite venis nekonata aborigenino kaj diras: «Oni vin nomas sorĉistino. Oni diras, vi envulton alsendi kapablas. Ĉu eble, ankaŭ sorĉlogi?» Mi ĝis nun ne estas certa, ĉu ŝi diris serioze, aludis, ke ŝi bezonas mian helpon, aŭ proponis sian aŭ ridis pri homaj superstiĉoj. Ŝi entute estis ia neordinara: nur je ĉirkaŭ sep jaroj pli aĝa ol mi, sed ia arĥaika. Hararon ŝi havis altan, aristokratan — tiajn havis nobelinoj antaŭ cent jaroj. Ankaŭ la robo sur ŝi estis ia antikvaĵa, sed pura, blanka, riĉa. Efektive, ŝajnis al mi, ke la rando de ŝia longa robo estis sorbiĝita de malvarma peza akvo. Ŝajne, mi eĉ aŭdis, kiel akvoguto frapiĝis kontraŭ la planko. Kaj tiam la virino suspiris kaj eldiris: «Vi ankoraŭ povas esperi, sed por mi jam estas tro malfrue. Ĉion ankoraŭ eblas ŝanĝi, ĝis vi estas ĉi-flanke. Kaj mi jam havas malgrandan esperon, pli ĝuste nenian. Mian aferon povas solvi nur Dio».

— Ĉu vi disiĝis de iu?

— Disiĝis, kaj eĉ laŭ propra deziro. Se mi iel traatendus, trapaciencus, trasuferus, travivus. Sed mi ne sukcesis... Elturmentiĝis mi tro. Mi edziniĝis en deknaŭ jaroj — al bona, riĉa homo. Mi pensis, ke nun estos feliĉa, ekvivos plenan, gajan vivon. Gajoj estis, kaj la edzo estis tre bonkora — li ja ne multe ofendadis min, sed ne sukcesis mi krei feliĉon al mi. Soleca mi estis, al neniu bezonata — konstante sola hejme sidis. Sed la edzo mia, kiel obsedita, okupiĝis pri aferoj: impetadis laŭ urbo, al barkoj kaj boatoj, perlaboris monon, batalis por ideoj. Tamen mi ankaŭ tempon vane ne malŝparis: pri la mastrumo zorgis-fervoris, poste al malriĉuloj, senhejmuloj ekhelpis, azilon por maljunuloj tenis. Mi amis homojn — ne pro rekompenco, mi sincere la koron al ili fordonis. Sed jen sub mia koro vivaĵo tamen ne ekpulsis. Eble, tial nenio tenis la edzon hejme. Mi min ege kulpigis, sed ne malesperis kaj batalis por tiu infano, kiel povis: herbojn-drogojn provadis, al kuracistoj veturadis, al avinoj-sorĉistinoj venadis. Tamen ne deziris Dio doni infanon al mi. Kvazaŭ en sonĝon mi faliĝis — nur per bonaferoj mi saviĝis; sed poste per nova amo reviviĝis. Mi pensas, sidis ĝi ie profunde en mi, tiu espero — naski infanon, eĉ se ne de mia edzo. Sed amo — tio ne estas ŝerco, kaj gravas jam neniu rezonado: oni enamiĝas kaj poste brulas en tiu fajro. Kaj estas ja edzo kaj devosento. Vere oni diras: «Ne eblas servi al du mastroj». Jen mi ja rompiĝis: mi ne povis plu mensogi, perfidi al unu kaj al dua, suferi, atendi kaj esperi je io ne sciate kio. Kaj tiom malbonfartis mi, tiom amaris, ke mi ne povas al alia homo vivon doni, ke tiom sentaŭga mi estas. Mi pensis: «Por kio ja mi al tiu mondo venis, se ne povas mian vivon plu transdoni?» Sed ial Dio kreis min... Kaj en kio estis mia kulpo? Tio ne kulpo mia estis, sed plago. Ne sukcesis mi, ne sufiĉis fortoj al mi por akcepti la Dian volon. Mi pensis, ke mem povos ĉion per unu movo solvi, ĉion fini, mortigi mian teruran malfeliĉon. Sed endis travivi, endus ke mi kredu, ke ne ni decidas, kiu kaj kiam eniras ĉi mondon kaj ĝin eliras...

La virino silentiĝis, fiksiĝis per suferanta rigardo en fenestron, kaj de ŝia robo ree blovetis per peza humida malvarmo. Mi skuiĝis kaj atendis iom, ĉar ne sciis, kiel plu daŭrigi la konversacion: demandi pri la detaloj mi opinias netakta, kaj pri senfileco ŝia paroli estis malagrable. Post momenteto mi kuraĝis direkti la konversacion al amo, ĉar konsideris la temon plej neŭtra kaj sekura:

— Mi vin tre bone komprenas. Mi havas saman demandon: ami unu homon kaj esperi je ne sciate kio aŭ elekti alian, atingeblan kaj vivi poste ĝustan kaj ordigitan vivon.

La virino kapklinis, kvazaŭ konsentante, sed daŭre fiksrigardis — aŭ en malproksimon, aŭ internen de si:

— Necesas aŭskulti sin. Sian koron kaj sian konsciencon.

Mi ekĝojis, ke malgraŭ la virino respondis distre, kvazaŭ de ie malproksime, la konsilo estis sufiĉe nekonkreta kaj serena:

— Mi same pensas. Ŝajnas al mi, ke la plej profundon de sia konscienco ne eblas trompi. Via konscienco ĉiam estas kun vi, eĉ se vi implikas la kapon al si kaj al homoj.

La gastino finfine ekrigardis al mi, ridetis per rideto de virino kun centjara sperto kaj rimarkis:

— Aldone necesas kompreni sian veran deziron kaj bone pripensi, en kio ĝi reale estas. Ĉar revoj povas realiĝi, kaj bonos, se tio reale estos tio, kion vi volis.

Tiam mi eknerviĝis, ĉar redirektis pensojn al mi kaj rememoris, ke mi volas esti kun Zmitro:

— Sed kiel ja mi povas tion scii? Kiel mi faru ĝustan elekton, kiu estos poste pravigita de vivo?

La aborigenino serioziĝis, eĉ ruĝetiĝis, kaj kun impeto eldiris:

— La eblecon elekti al ni donas Dio kaj gvidas nin, kiam ni atente aŭskultas lin. Sed decidas ne ni mem. Ago aŭ ĝia foresto — ĉio estas decidoj. Oni devas pensi kaj decidi konkorde kun Dio kaj kun sia konscienco. Kaj tio ja estos volo de Dio, ĉu permesi ke nia decido realiĝu aŭ ĉesigi ĝin. Rekompenci aŭ puni.

— Eble, tial ne indas eĉ moviĝi? Tamen... Tutegale mi devos ion elpensi, iel vivi. Mi sentas, ke, ĝis mi ne decidiĝos, min persekutados la samaj malfeliĉoj.

— Neceso fari elekton tutegale estas nia devo. Tio, kian elekton ni faras, ankaŭ gravas: elekto inter amo kaj orgojlo, inter bono kaj malbono.

— Sed ne mi sola ja faras elekton. Ceteraj — ankaŭ faras, kaj eble, malan.

— Esperu. Esperu je Dio kaj je feliĉa finiĝo. Dio determinas niajn vojojn — ni elektas, kiel iri laŭ ili.

— O-oĥ. Interese, ĉu havas Dio zorgon pri ĉiuj tiuj ĉi virin-viraj pasiegoj? Kaj entute ĉu ili rilatas al nia vivo? La virino, certe, vivas por viro kaj poste por infanoj (nun la gastino klinigis la kapon flanken kaj tiel amare ekrigardis al mi en okulojn, ke mi pro ŝia rigardo eĉ mordetis la langopinton), sed mi ja antaŭ nelonge imagis, ke estos mi sepdekjara, staros mi antaŭ spegulo kaj diros: «Nu jen kaj trapasis via vivo, sed ĉu efektiviĝis ĝi?» — kaj mi ekvidos antaŭ mi nur vizaĝojn de tiuj sentaŭguloj, kiujn mi havis honoron «ami». Nu kaj kio, ĉu tio estas senso de vivo? Mi povas imagi, kiom Dio jam laciĝis de niaj stultaĵoj. Ni konstante ion petas de li, kaj ĉion volas tuj, sed ni mem timas nin, ni timas dian en ni, niajn plej helajn kaj belajn kapablojn — ami kaj fari bonon.

ip地址已设置保密
2008/6/18 7:31:29
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

— Aldone ni ne ĉiam scias, kio estas bono. Ĉu?

— Sed kiel ni do elektu?! Kio estas bono, kio estas malbono, mi povas scii aŭ abstrakte, aŭ laŭ pasinta sperto, sed kiel la vivo turniĝos, mi ne povas antaŭvidi. Kiel do mi ĝuste elektu?

— Mi ne povas decidi anstataŭ vi aŭ aŭguri vian sorton. Sed mi opinias, vi devas fidi al Dio kaj aŭskulti vin.

— Aŭskulti min... Mi ja neniel povas analizi, kie en mi parolas mia «mi», kaj kie — io alia. Por tio, plej verŝajne mi devas malproksimiĝi de mi, por kompreni, kiu estas mi, kio estas mi kaj kien mi iru.

— Eble, por vi ne eblos alia vojo, krom treti vian propran vojeton.

— O-oj, ne timigu min, sen tio malfacilas. Tamen... Nu bone, estu mia propra, sed kial ja mi ne povas esti kun la viro kiun mi amas? Ĉu vere mia vojeto devas nepre esti soleca ?

— Ĉu vi ĝin tiel vidas?

— Nenion mi vidas — simple mi volas vivi kun li amante kaj konsente. Kaj kreante. Kaj kiel mi povas vidi tion, kio evidente ne ekzistas?

— Tamen vi provu. Estas unu flanko ekvoli, kaj alia — ekvidi kaj ekfari necesajn paŝojn. Kaj poste kiu scias: mi ja diris al vi — ĝis ni vivas, ni povas esperi.

— Kiom mi jam esperadis! Tiom mi jam faris, tiel mi ŝanĝiĝis... al pli bona, mi signon montris! Kaj kie estas li? Kial li ne venas?

— Ne indas esti tia kaprica infano. Vi ja havas sufiĉe da saĝeco kaj sperteco, por respondi al viaj demandoj kaj bonaranĝi la vivon. Ne metu ĉiujn decidojn sur Dion kaj hazardon. Necesas mem preni respondecon pri sia sorto, sed ne jelpi kaj plendi al tuta mondo, ke princo neniel volas veni kaj konkeri vin.

— A-ha. Nur tiel la amaferoj estas farataj: oni sidas, revas, brodas ĉe fenestro, kaj jen preteriras princo, kaj ne via, kaj pro ia eraro aŭ miskompreno vin elektas. Kaj la plej mirige, ke al vi perfekte ĉio aranĝiĝas — eĉ morgaŭ eblas iri geedziĝi. Sed se vi provos moviĝi kaj direti, ke sinceran, reciprokan amon kun via elektito deziras, — tuj ĉio estos for kaj vi sola en brandfarejo la vivon ĝisvivados.

— Vivon ĝisvivi. Se vi nur scius, kia feliĉo estas — ĝisvivi sian vivon! Tio ĉiam estas ŝanco por ĝisatendi miraklon!

— Miraklon. Mia tuta vivo — estas mirakloj. Ĉu vi scias, mi opinias, ke se mia sorto neniam perfidis min kaj ĝi aranĝis miajn aferojn en plej bona maniero, do, eble ankaŭ nun endas ke mi fidu al fluo de cirkonstancoj? Ĉu mi forgesu Zmitron, se ni jam disiĝis, restu kun Habrusjo — eble, ĝuste tio ja estas vivsaĝeco?

— Ĉu vi povos tiel vivi?

— Multaj tiel vivas.

— Sed ili ja ne estas feliĉaj.

— Ĉu mi estas feliĉa?! Tamen... Ne sen tio. Mi vere estas feliĉa — esti malfeliĉa por mi estas simple netolerebla, abomena.

— Nu jen vidu, vi amas feliĉon, kaj feliĉo amas vin. Sed plej gravas, ke vi amas vivon. Provu ekami vian viron same, kiel vi amas vivon. Provu ekvidi vian viron, sed ne viajn esperojn pri li, kaj ekamu lian vivon kaj lin en tiu vivo. Ĝuste ekamu, ĉar amo estas afero tute ne senprofitema.

— Mi tre ĝojus, tamen de kie mi nun eksciu, kiu estas mia viro? Zmitro ja estas kvazaŭ fortranĉita de mi.

— Al mi ial ŝajnas, ke via viro — estas en viaj sonĝoj. Kaj pri la fortranĉo... Tio estis donaco de la sorto: alimaniere simple ne povis esti, se vi deziregis puran sinceran amon — nur per libera animo oni povas vere ekami. Alia afero ja, por homoj sincere amu, ili ne nepre estu disigitaj...

Subite sube en korto ekbojis hundo, kaj la gastino mia ekvigliĝis kaj komencis adiaŭi: «Jen babiladigis mi vin. Iru mi jam. Ankaŭ hundo mia sen mi ekenuis. Kaj vi ne plendu pri via amanto: ne eblas ien-iam veni, ne trairinte la vojon». Kaj mi tiel ekpensiĝis pri ŝiaj vortoj, ke eĉ ne rimarkis, ke la neordinara gastino foriris. Kaj kiam mi rekonsciiĝis kaj saltis al la fenestro, mi ekvidis tre malproksime dekstre nur nigran malsekan hundon — mi eĉ ne rimarkis, ke estis tiom forta pluvo.

Venis vespero, karesita per freŝa odoro de rivero kaj juna foliaro. Mi ne povis plu resti hejme kaj pripensi ĵusan viziton kaj miajn perspektivojn sidande. Aldone, mi pensis, ke bone estus trovi tiun ĉi enigman aborigeninon (almenaŭ per la hundo, se ŝi estos hejme) kaj demandi ŝian nomon. Tial mi eliris eksteren, ĉirkaŭiris la brandfarejon, direktiĝis al la vendejo, sed neniun renkontis. Kaj subite mi tre klare eksentis, ke havas tie ĉi neniun, eĉ nek unu karegan animon, ke la aborigenojn mi ŝatas nur kiel tipojn kaj bildojn, sed ne kiel konkretajn vivajn homojn, kaj ke mi ĉi tie estas same fremda, kiel en iu alia loko. Mi rememoris, ke origine mi volis ekloĝi tie ĉi eĉ ne pro tio, ke per tiu perversa maniero allogi Zmitron, sed por savi la konstruaĵon. Anstataŭ tio mi nur plenigis ĝin per unu aldona vivhistorio kaj ĝis nun ne eksciis kiu sorto estas preparita por la brandfarejo kun la skribo «1896». Tute verŝajne, ke oni baldaŭ mallonĝigos la homojn, ĉar jam vagadis onidiroj, ke baldaŭ finprepariĝos novaj domoj. Do, estos forĵetita ankaŭ mi, ĉar mi povas kontraŭdiri nenion, mi ne kapablos manifestacii eĉ nur pro plezuriĝo, ĉar mi jam ne kredas je rezulteco de mitingoj. Des pli ke vivi ĉi tie vere estas tre nekomforte, malgraŭ ke mi jam travivis en la brandfarejo la plej malkomfortajn sezonojn. Restas sola espero, ke Habrusjo, la historiistoj kaj restaŭrantistoj ne fordonos la konstruaĵon je detruado. Vere, ĉiuj ili spertoplene diradas pri granda mono, certa limtempo de ekspluatado, sed ili mem simple havas inter si nenian unuecon kaj ne volas ververe okupiĝi pri iaj neprofitdonaj aferoj. Ili tiom malmulte similas al bravaj batalantoj — plejparte ili estas taŭzitaj de ĉiutageco, perpleksitaj, malgraŭ ke estas fieraj viroj. Kaj Habrusjo aldone estas maniulo. Kaj ĉio finiĝos per tio,ke mi ploros-ploretos pri la brandfarejo (se mia amiko Habrusjo donos al mi ŝancon ĝisvivi ĝis tiu tago), kaj poste transiros en novan loĝejon sur eksa kampo, trovos al mi lacigitan de ĉiutageco viron kaj saĝe ridetos pri enamiĝintaj idealistaj stultulinoj.

Tiel mi pensis laŭvoje en parkon, sola, kolera, ranca pro disreviĝo virino, kaj subite ekvidis sur arbo post ponto aspekton de sanktulo. Komence mi decidis, ke tio al mi ŝajnas kaj mia konscienco avertas min, ke ne indas malbone diri pri homoj, des pli pri viroj. Sed kiam mi rigardis al la arbo ankoraŭfoje kaj ree, mi certiĝis ke la aspekto restas tie, kaj estas tre klara. La sanktulo kun barbo, longa disvolvanta hararo kaj granda nazo de saĝulo rigardis al mi per siaj atentaj okuloj. Kaj samtempe li rigardis kaj dekstren kaj maldekstren kaj supren kaj suben kaj en eternecon kaj en sin. Li pensis, li sciis kaj, ŝajne, li volis ion diri, aŭ eble li simple ekzistis. Kaj tiu nura «ekzistis» jam estis sufiĉa, por eksenti, ekkapti iun penson, ideon kaj tuj ĝin forgesi, sed trankviliĝi kaj ekkredi. Mi kvazaŭ ekvidis, komprenis min, mian vojon, miajn amon kaj ŝaton, mian batalon kaj mian pacon. Mi ekvidis heligitan rigardon de Zmitro, lian pardonon kaj akcepton, vizaĝojn de liaj infanoj kun mia rideto, ekaŭdis ridon de niaj gepatroj kaj elspiron de mia praavino. Mi eksentis guston de larmoj en la gorĝo de mia antaŭnelonga gastino kaj karesis sulkojn, aperintajn pro ebria pensado sur la frunto de la eksmilitisto el specialcela taĉmento. Kaj mi ĵetkuris al la arbo, por konservacii plu, por demandi, sed de proksime la aspekto okazis esti nur dika branĉo. Tiam mi tuŝetis per fingroj helajn sulketojn de la arbŝelo kaj palptrovis varman maljunan vizaĝon, kaj, kiam mi deiris malantaŭen, la sanktulo same rigardis al mi, al la rivero, al la brandfarejo, al la bieno kaj al la ĉielo.

图片点击可在新窗口打开查看

Kaj mi komprenis, ke tio estis adiaŭo: Loŝico akceptis min, malkaŝis al mi siajn enigmojn kaj per tio lasas min. Kaj la parko, kaj la bieno, kaj la brandfarejo restos kaj vivos sian vivon, tamen ili neeviteble ŝanĝos. Same ankaŭ mi devas eniri en vivon kaj lasi pasintecon post la dorso, por ke ĝi povu el homa dramo iĝi vivsigno. Mi devas lasi tiun Loŝicon, kiun mi amis, ĉar ŝi personigis por mi amon al Zmitro, kaj akcepti Loŝicon kun ĝia aparta speciala sorto. Kaj ankaŭ Zmitron mi devas ekvidi ne kiel personigon de mia revo, sed kiel apartan homon, kiu povas ŝanĝiĝi kaj elekti novajn direktojn por sia interna kaj ekstera vivo. Mi ne devas atendi de li «idealecon» kaj obeadon al miaj imagoj — mi devas ĝoji al li, al la fakto ke li ekzistas. Kaj se mi volas ami Zmitron, al mi nenio malhelpas: estas stultaĵo — postuli garantiojn de reciprokeco. Tamen mi, ŝajne, neniam petis iajn ajn garantiojn — mi simple volis esti kune. Nun mi rememoris la skandalon kun Nadzja, kaj mi konjektis, ke nenio malhelpas al ni esti kune, ke inter ni, verdire, estas neniu tria persono kaj neniaj obstakloj, ke ni ne estas kune nur pro propraj timoj, fieraĉoj kaj ofendoj. Do, nun, kiam tiuj malutilaj sentaj estas forsarkitaj almenaŭ el mia koro, ja pri vi mi scias nenion, krom tio, ke vi estas fiera kaj suferas en distanco, nun ni povas unuiĝi kaj esti kune? Tio ja estas tre ebla, ĉar ni eĉ ne interkverelis, ne disiĝis la animoj, ne forgesis unu la alian, sed simple distanciĝis la korpoj en tempo, por unuavice trovi sin mem. Kaj ni trovis... Mi trovis Habrusjon, aborigeninon en blanka robo, knabinon Nascjan, la aspekton de sanktulo, kreemon kaj internan trankvilecon. Kaj plu, mi finfine travis mian veran amon — vin en via vivo, sen miaj timoj kaj duboj...

Dum mi faris por mi tiujn ĉi konkludojn, la parko subite komencis perdi koloron. Li iĝis griza — tie iom pli hela, ie pli malhela, kaj nur la hararo mia brulis ĉe la vizaĝo kiel ruĝa flamo. Ili estis superfluaj — ili revenigis min en pasintecon, kie mi amis vin intuicie, blinde, palpe, kaj kie vi amis tuŝi miajn harojn. Sed nun mi amas vin konscie, amas ĝuste vin, sed kun la sama probableco mi povas aŭ ekvidi vin morgaŭ, aŭ ekvidi vin jam neniam. Tial mi plu ne volis havi mian hararon. Mi ne volis portadi vian amon post la dorso — mi strebis renkontiĝi vid-al-vide, enrigardi viajn okulojn per pura gaja rigardo de homo libera de ofendoj kaj atendadoj. Mi tiel plu ne povis: mi ne bezonas tiun ĉi ruĝan malesperon, kiun antaŭe mi mem prizorgegis kaj ŝategis. Kaj tial, kiam mi en griziĝinta krepusko venis hejmen, mi kunigis la harojn en plektaĵon, prenis de najbaroj grandan avin-aĝan tondilon por tondi ŝafojn (mi mem havis nur manikuran), staris antaŭ spegulo kaj fortondis mian rigidan, malobeeman ruĝan malesperon.

Verdire, la malespero lasis min ne tuj, sed devigis fine fari unu malracian agon. Mi tiom maltrankviliĝis, kiam ekvidis miajn mallongajn tranĉkripligitajn harojn, ke interne vekriegis, ĉar devis fari pro Zmitro tian sovaĝan, nehoman oferon. Kaj mi ekvolis ĵeti mian harplektaĵon al li en vizaĝon, ke li finfine komprenu, kiel mi suferis, kiel maljuste li traktis min. Kaj krome mi volis, ke li sciu, ke mi ne intencas suferi plu kaj volas batali kontraŭ neniu, sed mi simple vivos. Kaj se li estas tiom blinda kaj ne rimarkas subtilajn modestajn signojn, kiel «la sesa horo matene», do mi sendos al li tian signon, ke li bedaŭros.

Nun eblas nur miri, ke decidinte repaciĝi, mi ĵetis al li la nigran signon de piratoj. Sed sekvamatene mi direktiĝis al poŝtoficejo, volvis la harplektaĵon kaj sendis ĝin al Zmitro hejmen. Mi komprenis, ke fortranĉita harplektaĵo malverŝajne venigos al mi la amatan homon — male, ĝi elvokos teruron aŭ abomenon, aŭ eĉ pli malbone, ridegon de mia ne tro saĝega rivalino, sed mi simple ne sukcesis regi min. Do li rigardu, ekmemoru, eĉ timiĝu, kaj la amikinaĉo lia eĉ jelpu pro paroksismo de ĵaluzo kaj kolero. Kaj eĉ se mia harplektaĵo flugos en fiodorantan rubujon, mi almenaŭ certiĝos, ke li min ne amas, kaj mi sukcesos superi en mi la deziron esti kune.

Mi povus fari pli simple: skribi al li leteron, poŝtkarton, telefoni, sed al mi ŝajnis, ke Zmitro sentos sin kiel persekutata besto, kiun oni ĉasas kaj al kiu oni ne donas ŝancon memstare disponi sian vivon. Mi antaŭsentis, ke li mem devas fari unuan paŝon al repaciĝo, kaj esperis, verŝajne, tiamaniere rememorigi pri mi, pensigi. Kaj aldone mi volis, ke li tuŝetu min, almenaŭ de distanco, karesu miajn harojn, eĉ se ili jam ne kuŝas sur mia dorso. Interese, ĉu vere mi intencis eksenti fantomajn dolorojn?

Sed al Zmitro eĉ ekmalsanis la ventro, kiam li ekvidis tiun torditan, kiel serpentaĉo, harplektaĵon. «Kiel eblas tiaĵon elpensi! Kaj kiacele? Kion mi nun kun tiu harplektaĵo faru? Ĉu mi pendumiĝu per ĝi, aŭ kion?» Malvarma, malviva, ruĝa, ĝi bruligis al li la manojn, kaj li, metinte la harplektaĵon en etudujon, direktiĝis en Loŝicon. Unue, tiun nekompreneblan aĵon neeblas teni en hejmo, due, necesis tion ĉion tre diligente pripensi, fore de vantaĵoj kaj homoj.

...Maria disiĝis de li iel stulte, ofende, dirinte ion nekompreneblan pri homaj rilatoj, kreado, memrealiĝo, formalaĵoj, riĉeco, malriĉeco. Jen kio turmentis lin. Ŝi daŭre skandalis kaj skandalis, kaj ĉiam kontraŭ si mem, kaj li neniel povis kompreni, kion ŝi de li volas. Neniu el ŝiaj vortoj, decidoj iel ajn koncernis lian personan vivon, realan staton de aferoj. Krome, estis tre neklara, kia rolo en ĉiuj ŝiaj decidoj estis donata al li. De li ŝi nenion serioze demandis — ŝi nur persvadis lin ial, ke li perfidas ŝin, ke li, evidente, ne sincere ŝin amas kaj esperas trovi al si iun alian, pli junan amikinon. Ŝi eĉ trovis iun tre detalan germanan horoskopon por la pasinta jaro, kie estis detale priskribita, kiel li transiros al la alia kaj elprovados amon de sia partnerino, sed poste certiĝos pri firmeco de ŝia sento kaj elektos ŝin. Kiam Maria kun freneziĝintaj okuloj kaj esprimo de ofendita digno en la vizaĝo citis al li tiun ĉi horoskopon, Zmitro tre forte ekdubis, ĉu ĉio estas bone en ŝia kapo, kaj pensis, vere, ĉu ne serĉu li alian — eĉ pli simplan, sed ne tiom saĝegan aŭguristinon, kiu tiel troemociĝas.

Poste li laciĝis eltenadi ŝiajn paroksismojn, provokitajn per tio, ke li pentradas ne kun ŝi, sed kun amikoj-pentristoj, kaj poste trinkas kun ili en la parko bieron, kaj eble, iufoje vodkon. Por Maria tio iĝis ial plej grava pruvo de tio, ke li indiferentas pri ŝi, kaj ŝi ekuzis pezan artilerion de kulpigoj pri tio, ke li estas mizera drinkemulo. Tio jam estis troa, des pli ke ŝi, evidente, ne konsciis, ke ŝi diris ne pri li, sed pri malsubtila rezulto de sia imago. Aldone, senbaza akuzo pri drinkemo estas same domaĝa por viro, kiel nomado ĉiesulino — por virino. Tiam li komencis kolerigite silentadi — ŝi histeriis, kaj poste iel konfuziĝis kaj... ie malaperis. Verdire, por nelonge. Li eĉ ne havis tempon iom ekenuiĝi pri ŝi, kaj ŝi jam kun rigardo de sindona hundino ĵetis sin al li antaŭ la piedojn en kinejo. Zmitro tiam tre ĝojiĝis, ja repaciĝon ian ili bezonis, kaj jen ŝanco donis tiom bonan okazon, kiu tuŝus nenies honoron. Sed en kafejo Maria ree parolis ĉefe pri si, pri nenio lin demandis. Li vidis, ke ŝi volas paroli pri ili, sed ŝi anticipe timas, ke li ne iros al la parolo. Jen tiu ĉi ŝia malfido je tio, ke li estas kapabla al saĝaj agoj, al bonaj homaj rilatoj, ekkolerigis lin pli ol io. Kaj poste, kiam Maria malaperis en nekonata direkto — ree ne pro li, ne pro kverelo, sed pro idiota timo antaŭ vivo, problemoj, homoj, Zmitro elspiris kun plifaciliĝo. Finfine li estis libera — kaj por arto, kaj por persona vivo.

Tiam tre ĝustatempe li oportunis trovi Nadzjan. Ŝi, vere, estis pli juna ol Maria kaj ne havis ŝian vivsperton, pri kiu ŝi samtempe kaj fieris kaj kiun ŝi al si mem ne povis pardoni. Nadzja estis aranĝita en la vivo knabino, ŝi havis hereditan loĝejon preskaŭ urbocentre, riĉan patron, gajan, arogantan karakteron kaj bonajn vivperspektivojn. Ŝi ne bezonis batali pro io, ŝi ne devis pensi, kiel perlabori vivpanon, farbojn, vojaĝojn. En ŝia aĝo junulinoj eĉ pri edziniĝo mencias kun ridetoj kaj hundida ĝojo, ĉar tio estos — estonte, baldaŭ kaj tre sukcese. Precipe por ŝi, por Nadzja, ĉar iu ajn estos kontenta kaj ili bezonos zorgi pri nenio. Verdire, al Zmitro poste ŝajnis, ke ankaŭ Nadzja mem estis kontenta pri iu ajn. Kaj, malgraŭ tio, ke ŝi diligente okulumis al Zmitro, diligente tentis lin, malgraŭ ili jam sufiĉe longe vivis kune, kaj ke ŝi malavare permesis loĝi ĉe ŝi, Zmitro pli kaj pli certiĝis, ke al Nadzja estis tre indifirente, kiu povis aperi sur lia loko — «nur ke li ne tre multe drinku kaj ne fiodoru».

Iom post iom Zmitro venĝis per Nadzja pro malakordoj kun Maria kaj komencis rimarki, ke Maria mankas al li. Maria ja ne ĉiam estis tia idiotino, kiel en la lastaj monatoj de ilia amikeco. Ĝis tiam al ili estis tre bone, kaj ili povis kune iri en amo kaj vivo trans, ŝajne, nesupereblajn elprovadojn. Kaj unuavice — tutan tiun ĉi longan vojon de unu al la alia, al ilia renkontiĝo. Mirige, kiel ili trovis unu la alian kaj ke tiom longe serĉis, ĉar, malgraŭ ke ili estas tre diversaj laŭ temperamentoj kaj karakteroj, ili estis ĝuste tiaj maloj, kiuj altiriĝas kaj kreas unu tutaĵon. Pri tio Zmitro ne dubis, eĉ kiam ili difinitive disiĝis. Li sentis Marian, ŝian animan staton kaj humoron en distanco kaj estis certa: la samo okazas al Maria. Li povis percepti, kio eventas en ŝia vivo kaj kion ŝi sentas. Foje li iris el kuirejo kaj neatendite frapegis per pugno kontraŭ pordo de banejo. Li eksentis: Maria en tiu momento trovis iun alian — eble amikon, sed eble novan amon. Post tio liaj rilatoj kun Nadzja jam tute malagordiĝis, sed li ne povis decidi, kion li nun faru. Li kondutis en tia vivmaniero, kiun li tiel evitis, estante kun Maria. Sed nun rezultis multe pli malbone: li estis kun neamata virino kaj al li jam delonge enuis konversaciadi kun ŝi pri pentrado kaj amori «venĝante» kontraŭ iu.

Kaj nun jen tiu ĉi harplektaĵo. Kial ŝi fortranĉis la harojn? Ŝi vagadas ie, ekscitas virojn per ia provoka hararo. Neniam mi pardonos al ŝi tion ĉi! Mi tre klare ja imagas, kiel ŝi staras ie en galereo apud necesejo, fumas kaj klinas tonditaĉan kapeton al fumkovrita ŝultreto. Ŝi «degelas» pro balbutado de iu ĵaz-stila pseŭdo-intelektulo kun novjorka barbeto, kaj mem kaŝite rigardas al si en spegulo — ĉu bele ŝi aspektas. Ŝajnigas esti juna. Sed ŝi mem imitas Nadzjan kaj tutan tiun ĉi infan-grupeton. Tute nebuligis la kapon al si. Cent-procente, ke ŝi komencis fumi. Elpensis! La harplektaĵon sendis! Nu ŝi povus unu hartufon meti, se ja estis por tio ia romantika bezono. Bone ja, ke mi tutan kapon ne ricevis perpoŝte. Nu kia ja ŝi estas virino? Kaj ĉu estas vivanta ŝi? Jen la harplektaĵo kiom malvarma estas, sed antaŭe — se oni prenas mane, ĝi estas eĉ varmega ĉe la kolo. Maria, Maria, nu kia fiulino vi ja estas. Kaj vi, stultulo senkaraktera, ŝin amas...

Tiel diris kaj meditis Zmitro apud la rivero, sur la kontraŭa bordo de la brandfarejo. En la brandfarejo sur la tria etaĝo oni balis: ridis, kantis, kriis, sed sakraĵoj ne aŭdeblis. Bone ja iuj vivas — sidas jen en paradizo, plezuriĝas, kantojn kantas, sed en via etudujo kuŝas ruĝa harplektaĵo, kaj neniu scias, kion oni faru pri ĝi. Zmitro malfermis la etudujon, elprenis la harplektaĵon, karesis, akurate ruligis, celis kaj ĵetis ĝin en la riveron. La ruĝa serpento iom navis supre, ĝis ĝi malsekiĝis kaj dronis.

Kaj sur la kontraŭa bordo aperis de ie virino en blanka vesto — alloge vagadis apud la akvo kaj gapaĉis al Zmitro. Erari ne eblis: la nekonatulino rigardis ĝuste al li, ridetis agrable kaj per tuta sia aspekto invitis al si. La virino evidente estis loka, ĉar tre stranga, sed ion malagrablan li en ŝi ne trovis kaj ekpensis, ke se ŝi mem tiom instigas, kial do li neu. Finfine, li ja bezonas iel forgesiĝi, distriĝi, aldone, tian sovaĝintan virinon, kiel la aborigenino en blanko, li ĝis nun ne havis. De Nadzja li tutegale foriros, Maria malaperis kvazaŭ subakven dronis, sed tiu ĉi jen — estas viva, bela, svelta. Estu al mi pli malbone — mi tamen iru. Ja interese estas, kiu ŝi estas. En longa blanka robo. Evidente ŝi venis por dancoj en la tria etaĝo. Eble, ĝuste ŝi mem vivas en tiu ĉambro kun la skribo sur kurteno. Kun tiu estos ne malbone, ĉar tre kortuŝe skribite. Ne estas hajko, certe, sed oni ne esperu tro multe de aborigenino.

Sed mi tamen decidis transloĝiĝi. Domo mia ĝuste tiam estis finkonstruita, kaj, malgraŭ la loĝejo estis ankoraŭ ne ordigita, tamen vivi tie eblis, precipe post vivo en la Loŝico. Kompreneble, mi tre bedaŭris lasi la brandfarejon, riveron, ponton, laŭbon kaj parkon, sed mi mortadis pro soleco kaj sensenceco de mia persona vivo. Mi volis al la nova loko, por pri ĉio forgesi kaj komenci denove. Min pelis dezirego je ŝanĝoj, ĉar mi plu ne povis elteni aŭskultadon de mia interna voĉo kaj vivon sen Zmitro tie, kie ĉio estis saturita de amo al li kaj kie arboj ĝis nun povis atesti, ke li ankaŭ amis min. Vere, Zmitro postulis de mi ian malsinceran, elmontran aliecon, sed mi ja vere estas alia, kiel ĉiu homo. Aldone, mi ne povas esti pli alia, ol mi jam estas, kaj, mi opinias, mi ne devas refari por mia alieco la socion, ĉar tiel mi ĝin simple perdos. Kaj kiel eblis atribui min al formalaĵoj? — Mi ja estas homo! Mi estas homo! Mi estas ordinara homo, kaj des pli virino. Mi kaj sen tio faris multe, por digne ekregi mian situacion: mi antaŭigis sciencon, verkis pri la urbo, en kiu ne sukcesis kreskigi radikojn, trovis novajn amikojn...

图片点击可在新窗口打开查看

Aldone, mi eksciis, ke Habrusjo tute ne estas maniulo — simple li ŝategas ludi preferancon. Tio estas la afero, kiu donas al li senton de stabileco de la vivo, precipe nun, kiam li disiĝis de sia edzino. Kaj ĉar tage ĉiuj estas okupitaj, ludadas li kun amikoj malfrue vespere kaj nokte, tial li devis veturi bicikle trans nokta parko, ja li volis ankaŭ kun mi tempopasi, kaj kartludi. Kaj plu, Habrusjo klarigis, ke li ne venis dum tiom longa tempo, ĉar legis en revuo «Spadĉina» novajn informojn pri Loŝico, kaj tre jukis al li ion serĉi en arkivoj. Speciale li esperis trovi ion pri sinjorino Lubanskaja, filino de marŝalo de nobelaro el urbo Maziro, kiu deknaŭjara edziniĝis kun loka bienulo, estis tre bela kaj, onidire, amindumis kun plej elstaraj viroj de sia tempo, sed estis tre bonkora, helpis al malriĉuloj, azilon por maljunuloj tenis — sed infanojn ne havis kaj droniĝis en sia naskiĝtago. Ŝin eltiris ŝia hundo. Kaj la sinjoro morniĝis kaj ien forveturis. Nun la sinjorino nomiĝas la Blanka Damo, ŝi aperas de tempo al tempo en blanka robo en la parko kaj helpas al enamiĝintoj kaj seninfanaj virinoj.

Kiam mi tion ekaŭdis, mi eĉ skuiĝis kvazaŭ pro frosto, kaj al mi ŝajnis, ke ekbojis hundo kaj akvoguto frapiĝis kontraŭ planko. Antaŭ la vesperfesto mi ree provis trovi la gastinon en blanka robo, sed nenie ŝin renkontis, kaj nek la najbaroj nek Nascja ŝin konis. Tial mi invitis nur malnovajn amikojn, Habrusjon kaj preparis regalon. La gastoj alportis vinon kaj ĉokoladon, kaj unu mia delonga amikino donacis al mi bombonon «Ĉupa-Ĉups». Tiel ni sidis, konversaciis, ŝercis kaj ridis. Kaj mi vidis, ke la amikoj ĝojas pri mi, tial ke mi finfine kondutas, kiel homoj. Kaj ili palpebrumis al mi, okulumis inter si kaj konstante aludis, ke kun Habrusjo mi ne malbonfartos. Sed mi sentis min malagrablete. Alvenis mia lasta vespero en Loŝico, kie mi estis tiom malfeliĉa kaj tiom feliĉa. La lasta vespero, post kiu vi plu ne devas esti, post kiu vi jam plu neniam min trovos. La lasta vespero, kiu transiros en nokton. Kie mi plu ne povos kontraŭstari al cirkonstancoj kaj elektos Habrusjon. Kaj Habrusjo kondukos min en tiun vivon, kie mi plu ne rememoros pri vi.

Kaj kiam mi sidis kun tiaj tristaĉaj pensoj inter komuna gajeco, mi eksentis, ke iu karesis mian kolon, kaj poste sur mia dorso kvazaŭ trafluis strueto de glacia akvo — ĝuste tie, kie antaŭe estis la harplektaĵo. Kaj post iom da tempo la pordo mem malfermiĝis, kaj mi, ŝajne, ekaŭdis susuron de humida longa jupo. Sed eniris vi, haltis ĉe la sojlo, ĉirkaŭrigardis la gastojn kaj miriĝis, kvazaŭ vi ne trovus iun, kiun certe esperis ekvidi. Kaj poste vi rimarkis min. Mi mankaptis la gorĝon pro maltrankviliĝo, sed tutegale ekploris, kaj vi venis al mi, mallevis la okulojn, prenis mian manon kaj alpremis ĝin al via koro...

Kaj Habrusjon ni vidis en kinejo post unu jaro kun Nadzja. Oni diras, ke li portadas ŝin sur manoj, laŭtlegas al ŝi versojn, bicikladas. Li eĉ venigis Nadzjan al baptado de nia filo Andreo, kie li mem, kompreneble, estis la baptopatro. Andreo naskiĝis tre simila al la patro, sed kun mia rideto kaj iom pli malgranda ol ceteraj infanoj, ĉar iom pli frue ol la gravedperiodo. Kaj tio estis pro tio, ke kiam ni ornamis per kahelo nian balkonon en la unua etaĝo, al ni alkuris hundo — nigra, malseka, kvazaŭ ĵus eliĝis el akvo. Sed varmego estis — julio! Mi tiom timiĝis, ke la bebo, evidente, decidis elrampi el sia neŭrastenia patrino al libereco. Kaj dum ni atendis taksion sur benko apud la domo, la hundo kuŝis ĉe miaj piedoj — feliĉa, kontentigita hundego. Dum tiuj kelkaj minutoj la hundo tute sekiĝis kaj lia korpo ĉesis tremi.

Post la naskiĝdomo ni veturigis Andreon en la parkon, tial li rapide kreskis, plifortiĝis kaj atingis siajn samaĝulojn. Aborigenoj min nun tre estimas, des pli ke post nasko mi rondiĝis kaj eknomiĝis «novedzino». Kiam ni kun Zmitro kaj Andreo promenas en la parko, la aborigenoj riverencas al ni, ridetas kaj diras: «Saljutn!». Sed ili ankaŭ iom post iom transloĝiĝas en novajn multetaĝajn domojn, iĝas tre seriozaj, gravaj homoj kaj mendas al Zmitro verajn artajn verkojn. Kaj mi...

Kaj mi jen iam-tiam pensadas: «Kial, diable, mi tiam, je mia plago, sarkis tiujn betojn?»

Novebro de 2001 j. — aprilo de 2002 j.


[1] mono-no avare (japane) — ĉarmeco de aĵoj.

[2] Gestalt (germane) — tuteco de formo, strukturo, imago.

ip地址已设置保密
2008/6/18 7:31:58

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.12500 秒, 4 次数据查询