dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA SVATIĜO DE PEIG

您是本帖的第 1601 个阅读者
树形 打印
标题:
LA SVATIĜO DE PEIG
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA SVATIĜO DE PEIG

LA SVATIĜO DE PEIG

tradukis Liam Ó Cuirc

(Peig Sayers naskiĝis en Graflando Kerry, en la sudo de Irlando, sur la ĉeftero.  Post edziniĝo ŝi loĝis sur la insulo Granda Blasket, en la Atlanta Oceano, la plej okcidenta insulo de Eŭropo)

Sabaton en la komenco de la Granda Fastatempo Séan estis en Daingean kaj reveninte hejmen li diris al mi ke li havas novaĵon.

"Kio estas la novaĵo?" mi diris.

"Svatrakonto, fraŭlino!" diris li.

"Ho, Ĉiopova Dio!  Kiu estas la viro?" mi diris.

"Insulano," diris li, "Junulo ĝentila, honesta, kaj ankaŭ bona viro.   Mi esperas, ke vi faros kiel mi konsilos.  Li venos al ni iun nokton."

Je tiu tempo tiel staris mia rilato kun mia frato Séan, ke se li dirus al mi ke mi iru dreni la maron, mi farus laŭ lia konsilo.  Ne estis iu alia vivanta tiutempe kiun mi pli ŝatis al Séan.

Post tri noktoj envenis tri viroj tra la pordo.  Oni varme bonvenigis ilin.  Mia patro ne sciis, ke ili estas venontaj, sed li bone sciis kial ili venis.  Post nelonge iu el ili eltiris el sia poŝo maldikkolan botelon.  Sekvis botelo kaj alia botelo ĝis ili estis drinkintaj sufiĉon, kaj intertempe ne mankis al ili la babilado.  Mi mem ne diris vorton sed kaŝe rigardis al la junuloj de sub miaj okulharoj.  Mi ne povis eltrovi kiu el la tri serĉadis min, ĉar mi ne konis iun el ili.  Mi ne povis elekti inter ili.  Ĉiu el ili estus tro bona por mi eĉ se mi estus sepfoje pli bona ol mi troviĝas.

Ne sekvis granda prokrasto ĝis finiĝis la svatado.  Audiĝis nur "Ni progresu" kaj "Mi estas kontenta".  Mia patro transvenis al mi.

"Levu la kapon", li diris. "Ĉu vi iros al la Insulo?"

"Mi tute ne konas la Insulanojn," mi diris, "sed vi bone konas ilin, kaj tio kio plaĉas al vi, plaĉas al mi.  Mi iros tien, kien vi diros al mi."'

"Dio estu kun vi!" li diris.

La interkonsento estis farita kaj Padraig Ó Guithín kaj mi estis geedziĝontaj post kelkaj tagoj.

ip地址已设置保密
2008/6/18 7:38:18

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05029 秒, 3 次数据查询