La varma kaj tenera fabelo
pri la varmaj tenerdol©aÏoj
Claude M. Steiner
traduko : Evelyne Chibleur kaj Kvinpetalo (Aºgusto 2006)
Iam, en la iamaj tempoj, Timoteo kaj
Margareta feliĉege vivis kun siaj
gefiloj, Karlota kaj Valenteno. Por
kompreni kiel feliĉaj ili estis, necesas
kompreni la tiaman vivon.
Ĉiu naskiĝanto ricevis sakon plena da varmaj tenerdolĉaĵoj. Ne eblas diri la nombron ĉar ne eblas kalkuli ilin. Neelĉerpeblaj ili estis. Kiam iu metis la manon en sian sakon, li aŭ ŝi ĉiam trovis varmajn tenerdolĉaĵojn. Tre ŝatataj estis la varmaj tenerdolĉaĵoj. Kiam iu ricevis ilin, li aŭ ŝi sentis sin varma kaj dolĉa en la tuta korpo. Kiuj ne regule ricevis ilin havis dorsdoloron, ŝrumpiĝis, kaj foje eĉ mortis.
En tiu tempo estis facile akiri varmajn tenerdolĉaĵojn. Kiam iu bezonis unu, li aŭ ŝi alproksimiĝis al vi kaj petis : « Mi ŝatus unu varman tenerdolĉaĵon »
Tiam li elprenis el la sako iun varman tenerdolĉaĵon ne pli granda ol infanpugno. Tuj kiam la varma tenerdolĉaĵo estis ekstere ĝi ekridetis kaj ekfloris en granda lanuga varma tenerdolĉaĵo. Tiam, vi metis ĝin sur la ŝultron, la kapon aŭ la genuojn kaj ĝi kareseme buliĝis ĉe la haŭto disradiante varmon kaj agrablajn sensacojn tutkorpe. Homoj senĉese interŝanĝis varmajn tenerdolĉaĵojn. Oni povis akiri tiom, kiom da oni bezonis ĉar ili estis senpagaj. Pro tio, preskaŭ ĉiuj vivis feliĉaj kaj sentis sin varmaj kaj dolĉaj.
Mi diras « preskaŭ » ĉar iu estis ege malkontenta vidante homojn interŝanĝi varmajn tenerdolĉaĵojn : la malbona sorĉistino Belzefa.
estis ege kolera. Homoj estis tiel feliĉaj, ke ili ne plu aĉetis al ŝi magiajn trinkaĵojn, nek pociojn. Ŝi decidis, ke tio nepre devis ĉesi kaj imagis ege malican planon.
Iumatene Belzefa alproksimiĝis al Timoteo kaj murmuris ĉe lia orelo dum li rigardis Margaretan kaj Karlotan ĝoje ludantajn.
Ŝi susuris : « Ĉu vi ne vidas kiom da varmaj tenerdolĉaĵoj Margareta donacas al Karlota ?
« Se tio daŭros ne plu restos io por vi ».
Timoteo ekkriis : « Ĉu tio signifas, ke ne plu estos varmaj tenerdolĉaĵoj en la sako kiam oni deziros unu ? »
« Nepre » respondis Belzefa. « Post disdonaco ili malmultiĝas kaj finfine ne plu restos varmaj tenerdolĉaĵoj ! »
Kaj ridaĉante ŝi forflugis balaile. Timoteo serioze kredis ŝin, kaj de tiam, kiam Margareta disdonacis varmajn tenerdolĉaĵojn al iu, li timis ke ne plu restos io ajn por li. Kaj se la sorĉistino pravis ? Li ege ŝatis la varmajn tenerdolĉaĵojn de Margareta. Pripensante la mankon, li ege maltrankviliĝis, li eĉ koleriĝis .
Timoteo tre prigardis ŝin por ke ŝi ne malŝparu la varmajn tenerdolĉaĵojn al Karlota kaj Valenteno aŭ al iu ajn. Poste li iĝis plendema, kiam Margareta disdonacis varmajn tenerdolĉaĵojn al iu ajn krom al li.
Margareta tiel amis lin, ke ŝi ĉesis disdonaci varmajn tenerdolĉaĵojn al aliuloj. Ŝi konservis ilin nur por Timoteo.
Karlota kaj Valenteno konstatis ĉion, tamen opiniis tion estis tre maljusta. Tre maljusta rifuzi varmajn tenerdolĉaĵojn al la petantoj kaj
dezirantoj. Tamen ili ambaŭ komencis atenti pri la propraj varmaj tenerdolĉaĵoj. Ili pririgardis la gepatrojn atenteme kaj kiam la gepatroj multe donacis al aliuloj, ili plendis. Ili estis maltrankvilaj nur pensante pri la malŝparemo de varmaj tenerdolĉaĵoj.
La vivo multe ŝanĝiĝis ! La malicega plano de la sorĉistino bone funkciis ! Kvankam ili abunde ĉiam trovis varmajn tenerdolĉaĵojn en la sako, ili iom post iom donacis malpli kaj malpli da ili kaj iĝis ĉiutage pli ŝparemaj.
Baldaŭ ĉiuj rimarkis pri la manko de varmaj tenerdolĉaĵoj kaj ĉiuj sentis sin malpli varmaj kaj malpli dolĉaj. Homoj ĉesis rideti, ĉesis esti afablaj. Kelkaj komencis ŝrumpiĝi, eĉ kelkfoje ili mortis pro la manko de varmaj tenerdolĉaĵoj. Pli kaj pli da homoj aĉetis ĉe la sorĉistino magiajn trinkaĵojn kaj pociojn. Ili tute sciis ke tio estis ne utila sed ili ne trovis ion alian !
La situacio malpliboniĝis. Tamen la aĉa Belzefa ne deziris la morton de homoj. Mortintoj ne plu povas aĉeti ion ajn ! Tiam ŝi perfektigis alian planon. Ŝi donis al ĉiuj sakon multe similantan al sako de varmaj tenerdolĉaĵoj, sed la sako estis malvarma anstataŭ varma. En ilin Belzefa metis frostajn-pikilojn. Tiuj frostaj-pikiloj ne igis la ricevantojn varmaj kaj dolĉaj sed igis ilin malvarmaj kaj agresemaj . Tamen pli bone ol nenio. Ili malhelpis la ŝrumpiĝon de la homoj. Ekde tiam, kiam iu diris « Mi ŝatus unu varman tenerdolĉaĵon », kiuj timis elĉerpiĝon respondis : « Ne eblas doni tion al vi », sed « ĉu vi deziras unu frostan-pikilon ? »
Kelkfoje du homoj renkontiĝis pensante interŝanĝi varmajn tenerdolĉaĵojn, sed unu el ili lastmomente subite ŝanĝis la opinion kaj ili fine donacis al si reciproke frostajn-pikilojn. De tiam homoj preskaŭ ne plu mortis sed plejparte ili estis malfeliĉaj, malvarmaj kaj malafablaj.
La vivo iĝis ankoraŭ pli malfacila ! La varmaj tenerdolĉaĵoj kiuj abundis en la komenco tiel kiel la aero, iĝis pli kaj pli maloftaj. Homoj estis pretaj fari ion ajn por akiri ilin.
Antaŭ la alveno de la sorĉistino ili ofte kunvenis en etaj grupetoj por interŝanĝi varmajn tenerdolĉaĵojn, por multe plezurigi unu la alian senfine, ne zorgante pri kiu donacis aŭ ricevis plej multe da tenerdolĉaĵojn. Ekde la plano de Belzefa, ili restis duope, kaj gardis la varmajn tenerdolĉaĵojn unu por la alia. Kiam ili erare donacis varmajn tenerdolĉaĵojn al aliuloj, ili sentis sin kulpaj sciante, ke la partnero suferos pri la manko. Kiuj ne sukcesis trovi donacantojn devis multe labori por aĉeti ilin. La varmaj tenerdolĉaĵoj iĝis tiel maloftaj, ke kelkaj prenis frostajn-pikilojn kiuj estis nuntempe multnombraj kaj senpagaj. Por kaŝi la pikilojn, ili kovris ilin per plumoj por ŝajnigi varmajn tenerdolĉaĵojn. Sed la falsaj varmaj tenerdolĉaĵoj komplikis la situacion. Ekzemple, kiam du homoj renkontiĝis kaj interŝanĝis falsajn varmajn tenerdolĉaĵojn jam ili antaŭvidis varman dolĉecon, sed anstataŭ tio ili ricevis nur malbonfarton. Neniu plu komprenis ion ĉar ili vere pensis, ke ili donacis verajn varmajn tenerdolĉaĵojn.
Ja, kiel diveni ke tiuj malagrablaj sensacoj estis kaŭzitaj de frostaj-pikiloj sajnigitaj en varmaj tenerdolĉaĵoj ? La vivo estis malĝoja. Timoteo bone memoris, ke ĉio komenciĝis kiam Belzefa kredigis al ili ke iutage ili trovos la sakojn da varmaj tenerdolĉaĵoj tute malplenaj.
Jen, kio okazis. Juna kaj floranta virino belrondforme alvenis en tiu malĝoja lando. abunde disdonacis varmajn tenerdolĉaĵojn ne zorgante pri la manko. Ŝajnis ke neniam ŝi aŭdis pri la malbona sorĉistino kaj senpage donacis ilin eĉ se oni ne petis ilin de ŝi.
Homoj nomis ŝin Julia Tutedolĉa sed kelkaj malaprobis ĉar ŝi instruis geknabojn al la donaco de varmaj tenerdolĉaĵoj ne timante pri la manko. La geknaboj multe amis ŝin ĉar ili sentis sin komforte apud ŝi. Denove ili rekomencis abunde disdonaci varmajn tenerdolĉaĵojn laŭ bezonoj.
La plenkreskuloj maltrankviliĝis kaj decidis promulgi leĝon por protekti la geknabojn kaj ĉesigi la malŝparemon de varmaj tenerdolĉaĵoj. Laŭ tiu leĝo estis malpermesite abunde disdonaci varmajn tenerdolĉaĵojn, kaj de nun permeso estis necesa por la disdonaco.
Malgraŭ tiu leĝo, multe da geknaboj daŭrigis la interŝanĝon de varmaj tenerdolĉaĵoj. Ili disdonacis ilin laŭ la bezono kaj la peto. La geknaboj estis multnombraj, tiel multe kiel plenkreskuloj ; ŝajnis, ke baldaŭ ili venkos.
Nun oni ne scias kiel ĉio finiĝos. Ĉu la plenkreskuloj laŭleĝe ĉesigos la senzorgecon de la geknaboj ? Ĉu la plenkreskuloj sekvos la ekzemplon de la junulino kaj de la geknaboj ekkonsciante ke varmaj tenerdolĉaĵoj neniam mankos ? Ĉu ili memoros pri la neforgeseblaj feliĉaj tagoj kiam la varmaj tenerdolĉaĵoj abundis ĉar oni donacis ilin tutkore ?
Iam, en la iamaj tempoj, Timoteo kaj Margareta feliĉege vivis kun siaj