dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → TRIGAMBA JOĈJO

您是本帖的第 2016 个阅读者
树形 打印
标题:
TRIGAMBA JOĈJO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
TRIGAMBA JOĈJO

TRIGAMBA JOĈJO

verkita de Ĝak VANS (1916 —    )

 Aŭdu per *.OGG 

Eble estus bone aludi, ĉi teme, pri la pasinttempaj prospektoroj kiuj gajnis sian sperton kontraŭ grandaj malfacileco kaj danĝero. Ne estas kaŭzo por miri, ke kiel grupo, ili estas sekretemaj kaj solemaj. Ilian amikecon oni malfacile gajnas; kaj ili kompreneble malestimas ĉelernejan studadon. Multo de ilia speciala lerteco eble baldaŭ perdiĝos je ilia morto, kaj tio ĉi estas bedaŭrinda, ĉar ŝlositaj en iliaj cerboj estas scioj kiuj eble savus mil vivojn.

Eltondaĵo de Apendico 2a,
Manlibro de Praktika Kosma
Esplorado kaj Minerala Serĉado,

verkita de profesoro Hejd.

Ĝan Milk kaj Oliver Paskel marŝis sencele kaj malrapide laŭ Elfrapa Vico en Merlinurbo. Estante novaj diplomitoj de Altlanda Teĥnika Instituto, ili marŝis per memfida kaj senzorga paŝmaniero, por ke ili ŝajnu esti plene kompetentaj. Flanke de la vojo, maljunuloj rigardadis ilin de sur peronoj kaj neaŭskulteble interparolis.

Ĝan Milk estis ruĝethaŭta, energia, pozitiva; kiam li marŝis, liaj vangoj kaj iomete ŝvela ventro tremetadis. Oliver Paskel, kiu estis malhela, malpeza kaj maldika, afektis per malnovmodaj okulvitroj kaj pendanta pipo. Paskel estis rimarkeble malpli rapidema ol Milk. Dum Milk marŝis parade, Paskel paŝadis malrigide; dum Milk atente rigardadis la murmurantajn grizharajn virojn sur la peronoj per moŝta mieno, Paskel rigardis kaŝe flanken, turnante nur la okulojn.

Milk montris fingre. “Jen numero 432, tie ĉi.” Li malfermis la barilopordon kaj alproksimiĝis la peronon kun Paskel du paŝojn malantaŭ li.

Alta osteca viro sidis rigardante ilin per okuloj palaj kaj malmol-aspektaj, kvazaŭ vitraj globetoj.

Milk demandis, “Ĉu vi estas Ejbel Kuli?”

“Mi estas tiu.”

Laŭdire vi estas unu el la plej bonaj eksteristoj sur la planedo. Ni iros eksteren por serĉi mineralojn; ni bezonas bonan ĉiokapablan helpiston, kaj ni volas dungi vin. Vi devus prepari manĝojn, ripari vakuo-mediajn ŝirmvestojn, ŝarĝi ekzemplerojn de mineraloj, kaj tiel plu.”

Ejbel Kuli rigardis atente al Milk momenton, poste turnis siajn palajn okulojn al Paskel. Paskel ekrigardis aliloken, eksteren al la ondoj de nuda granito kiuj etendiĝis naŭcent kilometrojn okcidente kaj sude de Merlinurbo.

Kuli diris per milda voĉo, “Kien vi du knaboj intencas prospektori?”

Milk palpebrumis kaj grimacis. Laŭ lia kredo, tiaj demandoj estis pli-malpli tabuaj, kvankam oni kompreneble rajtas scii tion, kien la laboro kondukos. “En strikta konfidenco,” diris Milk, “ni eliros al Odfarso.”

“Nu, al Odfarso?” La esprimo de Kuli neniel ŝanĝiĝis. “Kion vi atendas trovi tie?”

“Nu—La Almanako de Pilsen indikas tre altan densecon. Kaj tio, kiel vi scias, signifas pezajn metalojn. Kaj la Ofico de Ekposeda Registrado indikas nek apartenadon nek prilaboradon rilate al Odfarso, do ni decidis, ke ni esploru tiun lokon antaŭ ol iu alia plifruos.

Kuli kapjesis malrapide. “Do vi iros al Odfarso...nu, mi instruos al vi kion fari. Instigu, ke Trigamba Joĉjo laboru por vi. Li estos bona helpisto.”

“Trigamba Joĉjo?” demandis Milk konfuzite. “Kie ni trovu lin?”

“Li estas ĉe Odfarso nun.”

Paskel paŝis pli proksimen. “Kiel ni trovu lin sur Odfarso?”

Kuli ridetis malrekte. “Ne zorgu pri tio. Lasu tion al Joĉjo. Li trovos vin.”

El la domo venis brunhaŭta viro alta je 150 centimetroj kaj larĝa je 120. Kuli diris, “Ĝejmz, tiuj ĉi knaboj iros prospektori ĉe Odfarso: ili nun serĉas serviliston. Ĉu eble vi interesiĝas?”

“Ne ĝuste nun, Ejbel.”

“Eble decas, ke ili petu Trigamban Joĉjon.”

“Oni ne povas superi Trigamban Joĉjon.”

Paskel venigis Milkon foren al la strato. “Ili ŝercas.”

Milk diris malamuzite, “Estus senutile provi laborigi tiujn maljunajn pigrulojn. Ili vivtenas sin per la pensioj; ili ne deziras honestan laboron.”

Paskel diris penseme, “Eble estus malpli komplike, ĉion konsiderante, se nur ni du irus. Tiuj ĉi estintuloj ne komprenas modernajn metodojn. Eĉ se ni trovus viron kiu plaĉus al ni, ni devus instrui lin kaj pri la generatoro de Pinsli kaj pri la Hurd­a aparato.”

Milk kapjesis. “Estus pli multe da laboro por ni mem, tamen mi kredas vin prava.”

Paskel montris fingre. “Jen la alia loko...la Provizejo de Tom Hand.”

Milk rigardis liston. “Mi esperas, ke tiu ĉi provo ne estu plua vana serĉo; ni ja bezonas tiujn ekstrajn filtrilojn.

La Provizejo de Tom Hand okupis grandan malpuran konstruaĵon kiu situis super la grundo sur aro de metron longaj stangoj. Milk kaj Paskel supreniris la ŝarĝan platformon. Oste maldika preskaŭ tute kalva viro alproksimiĝis el la ombroj. “Ĉu estas problemo, knaboj?”

Milk malridetis al sia listo dum Paskel staris flanke, suĉante solene je sia pipo. “Se vi kondukus nin al via subestro pri teĥnikaj aferoj,” diris Milk, “mi kredas, ke mi povus ekspliki niajn bezonojn.”

La maljunulo etendis du malpurajn fingrojn. “Lasu min vidi viajn dezirojn.”

Eviteme je l’ malpureco, Milk retiris la liston for de lia etendo. “Mi kredas, ke mi devas renkonti iun de via departemento pri teĥnikaj aferoj.”

La maljuna viro respondis senpacience, “Knabo, tie ĉi ni ne havas departementojn, nek teĥnikajn nek aliajn. Lasu min vidi viajn bezonojn. Se ni havas, mi scios; se ni ne havas, mi scios.”

Milk transdonis la liston. La maljunulo siblis tra la dentoj. “Vi bezonas terure multan kvanton da tiuj filtriloj.”

“Ili ĉiam elbrulas,” diris Milk. “Mi diagnozis la problemon...la ŝarĝo troas por la cirkvito.

“Hm, tiuj neniam elbrulas. Vi probable instalis ilin renverse. Tiu ĉi flanko situas kontraŭ la nigra umo; tiu ĉi flanko konektiĝas al la cirkvitoj. Ĉu vi metis ilin tiel ĉi?”

Milk eligis gorĝan sonon. “Nu...” Paskel prenis sian pipon el la buŝo. “Ne, fakte, ni metis ilin laŭ la inversa maniero.”

La maljunulo kapjesis. “Mi donos tri al vi. Tio estas ĉiom, kiom vi bezonos dumvive. Nu, por la aliaj aĵoj, ni devas ĉirkaŭiri al la antaŭo.”

Li kondukis ilin laŭ malluma trairejo, preter rakoj plenplenaj de nekonataj diversaĵoj, en ĉambron duonigitan per multe skrapita vendotablo.

Ĉe tablo apud la pordo sidis tri viroj ludantaj kartetojn; proksime staris la malhela dika viro nomata Ĝejmz.

Ĝejmz eldiris per ŝerca baritono, “Donu al ili botelegon de acido por Trigamba Joĉjo, Tom. Tiuj ĉi knaboj vojaĝos prospektori ĉe Odfarso.”

“Odfarso, ĉu?”

Tom studis al Milk kaj Paskel kun sentrudema interesiĝo. “Mi dubas, ke mi mem volus provi tion, knaboj. Trigamba Joĉjo...”

Milk demandis abrupte, “Kiom ni ŝuldas al vi?”

Tom Hand skribis kvitancon, prenis monon de Milk.

Paskel demandis hezite, “Kiu estas tiu ĉi Trigamba Joĉjo? Ĉu ŝerco? Aŭ ĉu iu vere estas tie?”

Tom Hand ekklinis sin super la monkesto. La viroj ĉirkaŭ la tablo frape metis siajn kartetojn sur la verdan felton. Ĝejmz eksidis kun la dorso montrata.

Paskel remetis sian pipon en la buŝon, eksuĉis brue. Dum la revena paŝado, Milk diris malbonhumore, “Ĉiam estas same; kiam tiaj ĉi maljunulaĉoj faras ŝercon al nekonatuloj, ili ludas ĝin ĝis la maksimumo...”

“Sed kiu aŭ kio estas Trigamba Joĉjo?”

“Nu, do,” diris Milk. “Aŭ baldaŭ aŭ malbaldaŭ, mi supozas, ke ni eltrovos.”


Odfarso estis la dek kvara el disa aro de mortintaj planedoj irantaj ĉirkaŭ Sigmo Skulptoro, drivante laŭ orbito tiom larĝa, ke ĝia suno briletadis nur tiel, kiel meze malproksima stratlampo.

Paskel delikate manipulis la direktilojn, dum Milk serĉis la surfacon de la planedo per radaro maksimumigita je ĝia plej alta sensiveco. Milk atentigis pri spegule glata surfaco kiu serpentis fjorde inter hakiloformaj multpintaj montoj. “Rigardu tien, jen ideala surteriĝejo—perfekta!”

Paskel diris dube, “Aspektas tiel, kiel ĉeno de lagoj.”

“Tio ĝi estas—lagoj de hidrargo.” Milk turniĝis por montri al Paskel malvarman esprimon. “La temperaturo tie estas nulo absoluta; ĝi ne povas esti en stato alia ol solida, se tion vi pripensas.”

“Prave,” diris Paskel. “Sed ĝi havas rimarkinde molan aspekton.”

“Se ĝi estas likva,” mokis Milk, “mi manĝos mian ĉapelon.”

“Se ĝi estas likva,” respondis Paskel, “nek vi nek mi manĝos—neniam plu. Tamen—ni komencu.”

La alfrapo de surteriĝo pravigis la argumenton de Milk. Li kuris al la luko, elrigardis. “Ve, mi ne povas vidi ion ajn en tiu mallumo sen uzi la lumintensigan vidilon. Almenaŭ ni havos bonan plankon por nia tendo.”

Paskel imagbilde revidis paĝon el la Hejd­a Manlibro: “La analiza tendo kutime estas balono el plasta plato ŝveligebla pro interna aerpremo. Ĝia uzado izoligas ĝenajn, akrajn aŭ toksajn gasojn, ke ili restu ekster la ŝipo, kio antaŭe estis kaŬzo de granda malkomforto. Iuj aŭtoritatoj rekomendas, ke oni esploru antaŭ ol elpreni la tendon; aliaj insistas, ke antaŭa konstruo de la tendo faciligos ekzamenadon de la ekzempleroj kiujn oni trovos dum sia esploro, kaj mi ĝenerale preferas la lastan kutimon.”

Milk ekdiris, “Kelkaj ŝatas atendi antaŭ ol aranĝi sian vezikon; aliaj tuj konstruas ĝin por ke ili havu lokon por lasi siajn trovaĵojn. Mi ĝenerale preferas tuj konstrui ĝin por ke tiu laboro ne atendu min.”

“Jes, jes,” diris Paskel. “Ni konstruu ĝin.”

En vakuomediaj vestoj, kun lumintensigaj vidiloj sur la kaskoj, ili eliris la ŝipon. Paskel rigardis trans la hidrargan lagon, supren al la elstaraj montpintoj—glacie brilaj kaj nigraj vidate tra la vidilo. La lago tiel rebrilis, kiel polurita monero, finiĝante malproksime en formo de longa fingro kiu montris supren en la intermonton. En la mala direkto ĝi kurbiĝis suben ĝis la horizonta rando.

Paskel diris kun tono de dubema amuzo, “Mi nenie ajn vidas Trigamban Joĉjon.”

La responda ronko de Milk sonis laŭte el la apud-orelaj paroliloj.

“Li supozeble scias, ke ni estas tie ĉi.”

Milk diris abrupte, “Ni komencu labori.”

图片点击可在新窗口打开查看 El ekstera ŝranko ili prenis la tendon, portis ĝin dek kvin metrojn sur la hidrargo ĝis la longo de ĝia aertubo. Milk ĝustigis valvon; la tendo ŝvelis formante duonsferon larĝa je kvin metroj laŭ diametro.

Milk provis la aerokluzon kun sperta facileco jam gajnita dum lernovojaĝoj sur la luno de l’ ter’. Li premis la vezikan kluz-ĉambreton kontraŭ la tendon, eligante la aeron en la tendon tra klapa valvo; poste, enirante la kluzon, fermis la eksteran kluzpordon, malfermis la internan valvon, lasis aeron plenigi la ĉambron kaj eniris la tendon.

“Funkcias bone,” li diris al Paskel memfide. “Ni alportu la ekipaĵ”

El ŝranko ili prenis faldeblan labortablon, portis ĝin internen tra la aerokluzo. Milk elportis rakon de analizaj ĥemiaĵoj kaj la pulvorigilon. Paskel elportis la fornon, poste eniris la ŝipon por preni la spektrometron.

“Tiuj ŝajnas sufiĉaj por ioma tempo,” diris Milk. Li rigardis al Sigmo Skulptoro. “La tago estas ses-hora ĉi tie—ĉirkaŭ du horoj da lumo restas. Ĉu vi volas ĉirkaŭe esplori?”

“Tio eble estas bona ideo.” Paskel fingrumis la malplenan ingon ĉe sia zono. “Mi pensas, ke mi iru preni la pafilon.”

Milk duone ridis. “Ekzistas nenio vivanta tie ĉi; estas vakue, malvarmas je nulo absoluta. Vi permesis, ke tiu parolado pri Trigamba Joĉjo malamuzu vin.”

“Ĝuste tiel,” diris Paskel. “Malgraŭ tio, mi sentus pli sekure se mi havus armilon.”

Milk postsekvis lin en la ŝipon. “Eble decas, ke ankaŭ mi alkutimiĝu portadi la ilaĉon.” Li fiksis la propran armilon.

Ili komencis transiri la lagon, preter la tendon, supren la la mallarĝa fingro de hidrargo, en la intermonton. “Stranga substanco,” diris Paskel, fendante fragmenton de la klifo.

“Ne povas esti kalko,” diris Milk. “Kalko estas sedimenta.

“Kio ajn ĝi estas,” diris Paskel, “ĝi tamen estas stranga substanco, kaj ĝi tamen aspektas kalke.”

La intermonta fendego plilarĝiĝis, la klifoj apartiĝis subite; plua hidrarga lago etendiĝis antaŭ ili. “Tiu ĉi surfaco faciligas la paŝadon,” diris Milk. “Estas pli bone ol grimpadi trans rokegojn.”

Paskel inspektis la spegulecan surfacon, kiu kuŝis tiel serpente, kvazaŭ glacirivero glitanta preter la alternajn klifetojn, kaj kiu montris videblan kurbiĝon ĉe la horizonto. “Facile eblas, ke ĝi interkonektiĝas senrompiĝe ĉirkaŭ la tuta planedo.”

Milk gestis al li. “Ĉu vi vidas tiun rozkoloran rokon? Tio estas mangana karbonato. Kaj vidu tie, ĉe la fino—ĝi iel fuziiĝis kaj reduktiĝis, lasante la puran metalon.”

“Tre kuraĝige,” diris Paskel.

“Kuraige?” respondis Milk laŭtvoĉe. “Ja estas neniom malpli ol mirindege! Eĉ se ni estus trovontaj nenion krom tiu ĉi vejno, ni jam fariĝus riĉegaj...eĉ povus esti ekonomie eble, ke ni elminigu la hidrargon...”

Paskel ekrigardis la sunon, “Ne plu restas multe da sunlumo; eble decas—”

“Ne, ni iru iom plu. Nur iomete preter la sekva kurbiĝo,” diris Milk. “La paŝado facilas.” Li gestis antaŭen al masiva rondaĵo de reflekta nigra substanco elstaranta el la klifo. “Vidu tiun rondaĵon de galeno—interese.”

Paskel sentis pulsadon kaj zumon de la instrumento ĉe sia zono. Li subenrigardis al ĝia indikilo, ekhaltis, paŝadis maldekstren, turniĝis, repaŝadis dekstren. Li suprenrigardis al la rondaĵo de reflekta nigra ŝtono. “Tio ne estas galeno, ĝi estas peĉblendo.

“Ho, ja,” murmuris Milk miroplene, “vi pravas! Jen tiel ege granda, kiel la trovego de Margan kaj Anis. Oliver, amiko mia, ni ege sukcesis.”

Paskel diris kun faldita interbrovo, “Mi ne povas kompreni tion, ke iu alia ne jam ekspluatis tiun ĉi planedon...” Li ekrigardis nervoze en la profundajn ombrojn, videble plilongiĝantajn. “Mi scivolas—”

“Trigamba Joĉjo?” Milk ridis.

Fantastaĵo.” Li rigardis al Paskel. “Kio maltrankviligas?”

Paskel diris per malalttona flustro, “Palpu la grundon.”

图片点击可在新窗口打开查看 Milk staris statue senmove.

Frap­bat’. Frap­bat’. Frap­bat’.

La suno iris suben malantaŭ la montpinto; eĉ la intensigiloj trovis neniom da lumo en la subita ombro. “Venu,” diris Paskel. Li sin turnis, marŝis malpacience reen sur la lago.

“Atendu min,” diris Milk timigite.

Ĉe la longa supraĵo de kalkeca roko, kiu dividis la du lagojn, ili paŭzis, rigardis malantaŭen. La grundo sentiĝis solide, senmoviĝe sub iliaj piedoj.

“Strange,” diris Milk.

“Tre strange,” diris Paskel.

Ili transiris la supraĵon; la formego de ilia ŝipo kaptis la lastajn malkrutajn radiojn de Sigmo Skulptoro.

Paskel subite haltis. Milk rigardis lin kun intenso, poste sekvis lian rigardodirekton. “Nia analiza tendo!”

Ili kuris antaŭen ĝis la loko kie ĝia ŝtofo kuŝis en malorda enfalaĵo. “Truo tranĉiĝis en ĝi,” diris Paskel plende.

“Trigamba Joĉjo?” demandis Milk sarkasme. “Pli probablas, ke ĝi likis.”

Paskel piedbatis la ŝtofon, nun tiel rigida, kiel metala plato pro la malvarmeco. “Estos ege malfacile trovi ĝin.”

“Nu, ne tiom malbonas. Ni enpumpos varmetan aeron—”

“Kaj poste?”

“Nu, ekzistas truo. Tuj tiam, kiam la aero ellikos en la vakuon, la gasa akvo likviĝos. Do ni serĉu etan ŝprucaĵon de vaporo.”

Paskel diris per emfaza voĉo, “Ne estas truo.”

“Ne? Nu, kial—”

“Ni forgesis ŝalti la fornon. La aero interna likviĝis.”

Milk turnis sin for por rigardi trans la lagon. Paskel kviete konektis la kablon; kurento trairis la varmigajn cirkvitojn de la tenda ŝtofo.

Milk turnis sin reen, kunfrapis la gantojn. “Nenio plu fareblas ĝis post la aero regasiĝos...” Li rigardis al Paskel, kiu refoje staris en aŭskulta pozo. Li demandis agacite, “Kio estas la problemo nun?”

Paskel faris hezitecan geston al la grundo. Milk rigardis malsupren.

Frap­bat’. Frap­bat’. Frap­bat’.

“Trigamba Joĉjo,” flustris Paskel.

Milk eke rigardis al ĉiuj direktoj. “Nenio ajn povas esti tie.” Li turniĝis. Paskel jam estis for.

“Oliver! Kie vi estas?”

“Mi estas en la ŝipo,” respondis trankvila voĉo.

Milk retropaŝadis malrapide al la ŝipa kluzo. Jam noktiĝis ĉe Odfarso; stelbrilo lumetigis la hidrargan lagon, intensigita per liaj lensoj ĝis preskaŭ la forteco de luna lumo. Ĉu staranta en la intermonto estis nigra ombraĵo? Milk malpacience retropaŝis kontraŭ la kluzon.

Ŝlosita. Li pugne marteladis la metalon. “Nu, Oliver, malfermu!”

Li rigardis malantaŭen super la ŝultro. Ŝajnis, ke la nigra formo moviĝis antaŭen.


Paskel venis al la kluzo, elrigardis serĉe preter Milk, turnis malŝlose la fermilojn. Milk eksplode trairis la kluzon, eniris la ŝipon. “Kio estis je vi, ke vi ŝlosis la ŝipon kun mi kaptita ekstere? Kio okazus, se tiu malbenita umo estus volinta ĉasi min?”

Paskel respondis per milda voĉo, “Nu, ni certe ne deziras, ke ĝi eniru la ŝipon, ĉu?”

Milk tondris, “Se ĝi estus kaptinta min unue, tute ne gravus al mi ĉu ĝi enirus la ŝipon aŭ ne.” Li suprensaltis en la centran duonsferon, manipulis la serĉlampan lumradion ĉirkaŭen sur la lago. Paskel rigardis el flanka luko. “Ĉu vi vidas ion?”

“Ne,” grumblis Milk. “Mi ankoraŭ ne kredas, ke io vivas tie. Ni vespermanĝu kaj dormu.”

“Eble decas, ke ni gardostaru.”

“Kontra kio ni gardostaru? Kiel efikus eĉ se ni vidus ion?”

Paskel gestis ŝultroleve. “Ni eble povus efike trakti ĝin, se ni scius tion, kio ĝi estas.”

Milk diris, “Se io ja estas tie—” li frapetis la pafilingon ĉe sia zono, “mi scios kiel trakti ĝin... Kelkajn pafojn en ĝian haŭton kaj ni poste devus kribri por trovi ĝiajn pecetojn.”

La ŝipo ekvibris; de ĝia pobo venis grata sono. La planko saltis sube de iliaj piedoj. Milk rigardis flanken al Paskel, kiu suĉetadis iom senespere sian pipon. Milk kuris refoje al la serĉolampo. Sed la centra duonsfero obstaklis la malantaŭan vojon de la lumradio kaj la pobo restis en mallumo.

“Mi ne povas vidi ion ajn,” diris Milk time. Li saltis malsupren al la planko, rigardis sendecide al la kluzpordo.

La vibradoj ĉesis. Milk rektigis la ŝultrojn, tiris surkape la kaskon. Malrapide Paskel faris same.

“Vi portu manlampon,” diris Milk. “Mi havos la pafilon jam preta...”

Ili paŝis en la kluzon. Paskel malrapide etendis la brakon eksteren, celigis la lumon al la tendo. “Nenio tie,” grumblis Milk. Li puŝe pasis preter Paskel, paŝis malsupren ĝis la grundo. Paskel sekvis, movis la lumradion ĉirkaŭe laŭ cirklo.

“Kio ajn ĝi estis, ĝi nun estas for,” bleke diris Milk. “Ĝi aŭdis nin veni—”

“Vidu,” flustris Paskel.

Tie videblis nenio pli klara ol zigzage iranta ombro, movanta masivaĵo.

Milk etendis la brakon; lia pafilo kraĉis palajn bluajn fulmetojn. Eksplodo—granda ŝprucaĵo de oranĝa lumo. “Trafis lin!” kriis Milk venkoplene. “Ĝuste en la mezo!”

Iliaj okuloj alkutimiĝis ree al la pala lumo de la manlampo. Nenio videblis krom la reflekta metalaspekto de la hidrargo kaj—kaduka, kirlita malordo tie, kie la analiza tendo antaŭe staris.

Milk diris kun kolerego tro profunda por kriado, “Li ruinigis niajn ekipaĵojn—nian tendon!”

“Ŝirmu vin!” kriis Paskel. La manlampa lumcirklo faris frenezajn zigzagojn sur la lago. Milk sendis pafon post pafo al alta formo; la eksplodoj kaŭzis, ke pluvaĵo de eroj frapetadi iliajn ŝirmvestojn; la oranĝaj ekbriloj momente blindigis al ili la okulojn.

Frap­bat’... Frap­bat’... “Ni iru internen!” diris Milk spasme. “Internen, tuj! Ne eblas defendi kontraŭ li...”

La ekstera kluzpordo frapege fermiĝis. Unu senspiran momenton poste la ŝipo eksaltis kaj gratis malglate sur la frida hidrargo. Milk kaj Paskel staris timaj kaj palaj en la mezo de la planko.

Metalo grincis ĉe la pobo pro premo kaj tordiĝo. La voĉo de Milk sonis altatone. “La ŝipo ne desegniĝis por toleri tian ĉi mistrakton—”

La ŝipo ekkliniĝis flanken. Paskel estingis sian pipon en poŝo, ektenis stangon por sekurigi sin. Milk saltis supren por iri al la direktiloj. “Ni devas eskapi.”

ip地址已设置保密
2008/6/21 8:17:40
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Paskel eligis gorĝan sonon. “Atendu. Mi kredas, ke ĉesis.”

La ŝipo estis kvieta. Milk ekpensis pri la serĉolampo, ŝaltis ĝin. “Jen!”

“Kio estas?”

Milk rigardadis atentege el la luko. Li diris malrapide, “Mi ne tute certas. Io tia, kia unugamba viro paŝanta helpe de lambastonoj...ĝi paŝadas tiel.”

“Ĉu li estas granda?”

“Jes,” diris Milk. “Sufiĉe granda... Mi kredas, ke li foriris, tra tiu intermonto.” Li revenis al la planko, malfermis sian ŝirmveston, grimpis en ĝin nervoze. “Tio estis Trigamba Joĉjo.”

Paskel subite sidigis sin sur dormbenko, ektenis sian pipon. “Tre impona ulo.”

Post nelonge Milk ridis. “Mi certe povas kompreni pri tio, kiel li tiom ege timigis tiujn maljunajn vagabondojn.

“Jes,” Paskel kapjesis plenkonsente. “Ankaŭ mi povas.” Li ekbruligis sian pipon, suĉetis pensante. “Li ne povas esti malvenkebla...”

Milk lasis sin fali peze sur la propran dormbenkon. “Ni venkos lin—iel.”

Paskel turnis torde la kapon al la luko. “Eklumiĝos post kelkaj horoj. Estas dece, mi supozas, ke ni dormu.”

“Jes,” diris Milk. “Se Trigamba Joĉjo revenos, mi kredas, ke li mem informos nin pri tio.”


Sigmo Skulptoro heletigis la hidrargan lagon per plej pala lumo. Milk kaj Paskel malĝoje ekzamenis la disrompaĵon de la tendo.

La indigno de Milk superfluis tiun mezuron je kiu li kutime limigis sin. Li striktigis pugne la manojn ene de l’ gantoj, fiksis malamikan rigardon al la intermonto. “Mi volas kapti tiun trigamban diablon per la propraj manoj...”

Paskel okupis sin inter la disŝiraĵoj de la tendo. “Nenio restas krom disaj rubanderoj.”

Milk diris malĝoje, “Ne estus utile pripensi riparon...” Li rigardis al Paskel scivoleme. “Kion vi serĉas?”

“Mi scivolas pri tio, kion li deziris, kio instigis, ke li enrompu la tendon.”

“Nura detruemo.”

Paskel diris pensoplene, “Mi eltrovis iun fakton—” li paŭzis.

“Kion?”

“Ĉiuj el la analizaj ĥemiaĵoj forestas.”

Milk klinis sin antaŭen super la detruitaĵoj. “Ĉiuj?”

“Ĉiuj el la acidoj. Ĉiuj el la hidroksidoj. Li lasis la distilitan akvon, la salojn...”

“Hm,” diris Milk. “Kion vi pensas pri tio?”

Paskel gestis ŝultroleve en la ŝirmvesto. “Estas sugeste.”

“Pri kio, se mi rajtas demandi?”

“Mi ne estas certa.” Paskel paŝadis for sur la hidrargo observe serĉante la surfacon. “Li tiam estis proksime tie ĉi, kiam vi pafis al li, ĉu?”

“Proksime.”

Paskel kliniĝis. “Vidu, jen.” Li levis brunegrizan objekton tiom grandan, kiom dikfingro. “Jen peco de Trigamba Joĉjo.”

Milk ekzamenis la fragmenton. “Se tio ĉi reprezentas ĉiom, kiom niaj armiloj povas fari kontraŭ li—li ja fortikas. Tiu ĉi substanco flekseblas!”

Paskel reprenis la fragmenton. “Ni portu ĝin en la ŝipon, pasigu ĝin tra la analizilo.”

Ili reiris al la ŝipo. Paskel fiksis la ekzempleron en vajco, kaj post koleriga malfacilo, finfine sukcesis detranĉi disfaleman fendaĵon. Li premis ĝin plata inter vitra lameno kaj travidebla kovra lameneto, kaj ekzamenis ĝin per mikroskopo.“Mirinde.”

“Lasu min vidi.” Milk poziciigis okulon. “Nu...aspektas tapŝie—plektite laŭ tri dimensioj.”

“Prave. Sendepende de la direkto laŭ kiu oni provas tranĉi aŭ ŝiri, kontraŭaj fibroj obstaklas...nun ni eltrovu ĝian enhavon.”

“Vi estas la teĥnikisto, do faru mem,” diris Milk.


Horon poste, Paskel ekrigardis supren de la labortablo. “Ĝi estas tre kompleksa silicia kombinaĵo. La spektrometro indikas silicion, lition, fluoron, oksigenon, feron, sulfuron, selenon, sed mi ne povas rekoni ĝin por memori nomon.”

“Nomu ĝin ‘Joĉjohato’,” Milk sugestis.

Paskel blovis en sian pipon, rigardis gravmiene malsupren al la labortablo. “Mi havas eblan teorion pri la internaj organoj de Joĉjo...”

“Do?”

“Evidente li bezonas energion por vivi. Lia haŭto montras neniom da radioaktiveco, do devas esti, ke li uzas ĥemian energion. Almenaŭ mi ne povas elpensi alian formon de energio, kiun li povas uzi.”

Milk grimacis. “Ĥemian energion? En temperaturo de absoluta nulo?”

“Li havas izolaĵon. Ni ne povas eĉ konjekti la gradon de lia interna temperaturo.”

“Kia speco de ĥemia energio? Ne ekzistas libera oksigeno, nek fluoro, nenio...”

“Konjekteble li uzas tion, kion ajn li sukcesas trovi—tiojn, kiuj interagas—por produkti energion.”

Milk frapis la tablon per pugno. “Ni povos logi lin en kaptilon, per, eble, bulo de solida oksigeno!”

“Mi certe kredas tion ebla. Sed en kian kaptilon?”

Milk grimacegis. “Pezaĵ-faligilon.”

“Tie ĉi sur Odfarso la gravito ne fortas...ni devus amasigi dek mil kubajn kilometrojn da roko. Kaj eĉ tio apenaŭ kaptus lian atenton.”

Milk paŝadis tien kaj reen en la ĉambro. “Jen!”

“Nu, kio?” diris Paskel milde.

“Eble vi povos konstrui eksplodigilon kiun ni povos ŝalti de la ŝipo.”

“Jes, tio eblas.”

“Jen tio, kion ni faros. Ni elmetos ekstere ĉirkaŭ dek kilogramojn da miroplasto, kun eksplodigilo en la mezo. Joĉjo preterpasos, metos la amason en tion, kion ajn li uzas por stomako. Ni atendos ĝis kiam li foriros kelkcent metrojn for de la ŝipo, kaj tiam eksplodigos ĝin.”

Paskel kunpremis la lipojn. “Se eventoj okazos ĝuste laŭ via plano, estos bone.”

“Nu, kial ne? Vi jam diris, ke Joĉjo manĝas—”

“Ne ‘diris ’—‘hipotezis.’

“—tion, kio ajn produktas energion. Do, la miroplasto probable aspektos la li, kvazaŭ ĝi estus glacikremo kaj sukeraĵo kaj kuko intermiksitaj. Ĝi estas nenio alia, krom energio.”

“Tio estas malsama speco de energio—la energio de malstabileco. Estas eble, ke li nur konsumas energion de kombinado.”

“Vi harfendas,” plendis Milk iom agacite. “Mi insistas, ke la ideo meritas provon.”

Paskel gestis ŝultroleve. “Elprenu la miroplaston.”

“Kiom da tempo vi bezonas por konstrui eksplodigilon?”

“Dudek minutojn. Mi interkonektos pilaron kaj ekstran radioaŭdilon por fari ĝin.”


Dum Milk zorge portis la eksplodontan pakaĵon trans la lagon, Paskel staris apud la kluzo rigardante. Milk okule serĉis la kampon kun detala pripensado, metante la pakaĵon, movante ĝin je kelke da metroj dekstren, plue kelkajn metrojn pliproksime al la intermonto. Fine kontenta, li rigardis malantaŭen al Paskel por serĉi lian aprobon. Paskel gestis senzorge, kaj lia mano falis kontraŭ la eksplodigan ŝaltilon. Li elrigardis al Milk, haste saltis en sian ŝirmveston, trairis la kluzon, kuris trans la lagon.

Milk demandis, “Kio estas la problemo?”

Paskel diris, “La radioaparata eksplodigilo ne funkcias. Estas necese, ke mi alrigardu ĝin.”

Milk rigardadis lin kolereme. “Kiel vi eksciis, ke ĝi ne funkcias?”

Paskel faris geston de malcerteco, kaŭris apud la pakaĵo, disfaldis la koverton.

“Ne eblas, ke vi nur sente prognozis tion,” Milk insistis.

“Nu, fakte, mia mano hazarde premis la ŝaltilon, kaj ĝi ne eksplodis—do mi pensis, ke indas, ke mi elkuru esplori la problemon.”

Milk ŝajne ŝrumpis ene de sia ŝirmvesto. Dum momento, estis nur silento. “Ho,” diris Paskel. “Nenio grava; mi forgesis fiksi la dratojn de la pilaro... Nun ĝi pretas eksplodi—”

“Mi reiros al la ŝipo,” diris Milk emocie.

Paskel ekrigardis supren al Sigmo Skulptoro. “Jes, restas nur kelkaj momentoj da taglumo...”


Ene de la ŝipo estis mallume; evidente jam noktiĝis ĉe la hidrarga lago.

Milk levis sin de sia dormobenko, kie li estis kviete sidanta, iris supren al la kondukeja veziko. “Nenio videblas.”

Paskel diris milde. “Eble Joĉjo ne revenos.”

Milk, kun la dorso montrata al Paskel, diris nenion.

“Eble li rigardadis nin dum la tago,” Paskel sugestis.

Milk klinis sin antaŭen. “Io moviĝas en la intermonto...la taglumo ĵus foriris. Ve! Nun mi nenion ajn povas vidi...kaj la duonsfero ankoraŭ obstaklas lumvojon al la serĉolampo.”

Kun subita inspiro Paskel diris, “Uzu la radaron!”

Milk kuris al la ekrano ĝustigis ĝin por distancoj proksimaj. Paskel turnis la radaran antenon. “Haltu!” diris Milk. “Ĝuste tie!”

Paskel kaj Milk kliniĝis pli proksimen al la ekrano. La plateco de la lago, la grandeco de l’ montoj, la intermonto, ĉiuj estis en klara fokuso. Trigamba Joĉjo, multe pli proksima, estis malfokusaĵo. “Ĉu vi ne povas ĝustigi ĝin pli fajne?” demandis Paskel.

Milk kuris al ŝranko, revenis portante motoran ŝrabturnilon, maksimumigis la aparaton je ĝia limo. “Ĉu sufiĉe?”

“Malŝaltu la lampojn. Mi sentas kvazaŭ mi estus en fiteatro.”

Milk revenis al la ekrano. Trigamba Joĉjo havis formon de barelo kun surmuntita bareleto. La gamboj estis malfokusaĵoj; flagraj malklaraĵoj de lumo. Ambaŭflanke de la trunko ŝajnis esti brakaj membroj.

“Vidu,” flustris Milk. “Li haltas ĉe la pakaĵo.”

La granda trunko ŝajnis ŝanceliĝi, duone faldiĝi.

“Li etendas la brakojn por ekteni ĝin.”

La formo regajnis sian tutan altecon.

“Li haltas,” diris Paskel.

“Li manĝas la miroplaston...”

Trigamba Joĉjo alproksimiĝis, kaj post nur iometa tempo malklariĝis preterpasinte la proksiman fokusolimon de la aparato.

La ŝipo eksaltetis. Milk kaj Paskel prenis stabiligajn pozojn. Nenio plu. Silento. La radara ekrano estis malplena. Paskel turnadis la antenon. Nenio.

“Li estas for,” diris Milk. “Kie estas la eksplodiga ŝaltilo?”

“Atendu!” flustris Paskel. Li ŝaltis la lampojn. “Vidu!”

Milk eksaltis malantaŭen. Premita tuj kontraŭ la luko apud lia vizaĝo estis malglata arĝentebruna substanco.

La luko montris subitan nigrecon. Io subite moviĝis, preterpasis la poban lukon.

“Malŝaltu la lampojn,” ekflustris Milk. “Refoje per radaro.”

Malfokusaĵo de ora lumo klariĝis en lambastone marŝanta bareloparo.

“Nun,” diris Milk, “premu la klavon! Rapide! Antaŭ ol li eliros la antenokampon.”

“Atendu momenton,” diris Paskel. “Supozu. Kio okazus, se li estus pli inteligenta ol ni kredas?”

“Tempo ne sufiĉas nun por hipotezado,” kriis Milk. “Kie estas la klavo?”

Paskel forpuŝis lin obstine. “Unue decas, ke ni ĉirkaŭe esploru.” Li grimpis en sian ŝirmveston dum Milk koleris kaj laŭtvoĉe plendegis.

Preteratentante lin, Paskel eliris la ŝipon. Tra la luko, Milk vidis la brileton de lia ŝirmvesta lampo.

La ekstera kluzpordo facile malfermiĝis, frape fermiĝis. Paskel revenis al la ŝipo. Milk staris kun fingro sur la ŝaltilo. Paskel, sen povo paroli tra la kasko tie, frapigis sian ganton kontraŭ la muron. Per la alia mano li levis brunan pakaĵon.

La fingroj de Milk ekfalis nervoze for de l’ ŝaltilo.

Paskel eliris sian ŝirmveston. “Mi malkredis, ke li ŝatus miroplaston,” li diris iom triumfe. “Ĝi estas la malĝusta speco de ĥemia energio. Li lasis ĝin apud la ŝipo.”

“Diable!” diris Milk haste. “Jam dufoje en sama tago mi preskaŭ eksplode disiĝis en splitojn...”

Paskel delikate elprenis la eksplodigilon. “Ĉiutage ni eltrovas iom pli pri Trigamba Joĉjo.”

La voĉo de Milk sonis varmete pro emocio. “Ĉiutage ni faras pli preskaŭan memmortigon.”

“Morgaŭ,” diris Paskel, “ni provos refoje.”


Super taso da varma kafo Milk demandis, “Kio do! Provu refoje? Laŭ ĉio, kion mi povas elpensi, ni jam venkiĝis. Niaj pafiloj ne efikas, li rifuzas manĝi nian eksplodaĵon. Certe nenio en la mondo povas lin veneni.

“Prave.” Paskel enfrapetis nigran fumaĵon en la pipon. “La metodoj por mortigi homojn ne estas aplikeblaj al Trigamba Joĉjo.”

“Ne estis sen kialo, ke tiuj maljunaj aĉuloj ridegis al ni.”

Paskel suĉadis pensoplene. “Se ni povus koncentri sufiĉe da varmeco al Joĉjo, por sufiĉe longa tempo—”

“Ve!” diris Milk. “Se ni havus maron ni ne eĉ povus dronigi lin.”

Paskel diris tra nubeto de fumo. “Se ni ekfandus la hidrargon por krei lageton, kaj se li enfalus, kaj la hidrargo resolidiĝus ĉirkaŭ li—”

“Neeble. Hidrargo havanta temperaturon de nulo absoluta estas superkonduka. Ni devus varmigi almenaŭ duonon de la planedo.”

“Superkonduka... Nu. Jes, tiel ĝi estas.” Paskel rigardadis reve en la fumon. “Mi scivolas pri tio, kiom longe la hidrargo etendiĝas ĉirkaŭ la planedo?”

“Kiel tio povas helpi?”

“Eble ni elektromortigu Joĉjon.”

“Ha!” kraĉis Milk. “Per kio? Ĉu per nia du-kiloŭata generatoro?”

Paskel diris, “Unue ni devas esplori pri la hidrargo.”

“Piede? Kun Joĉjo tondre postsekvanta nin tiom proksime, ke ni povas senti lian spiron kontraŭ la nuko?

Paskel diris senzorge, “Mi supozas, ke ni povas kuri tiom rapide, kiom Joĉjo.”

“Mi ne certas. Eble li tiel rapidas kiel grejhundo.

“Ni havas la pafilojn.”

“Ja multe da helpo ili estus.”

“Nu—Mi supozas, ke ni povus levi la ŝipon kaj tiel veturi ĉirkaŭ la planedo. Fakte, tio eble estus pli bona...”


图片点击可在新窗口打开查看 La ŝipo komencis malsupreniri de malalta orbito. Antaŭe plenokupita en hipotezado, Milk ekkriis alarme, “Vi preskaŭ surteriĝos en tiu intermonto!”

“Bone,” diris Paskel. “Ni volas fari, ke la ŝipo estu kiel eble plej proksima al tiu interrompo.”

“Mi ne scias la kialon,” Milk plendis. “Fakte, mi ne komprenas tion, kion vi planas.”

“Ni planas elektromortigi Trigamban Joĉjon,” diris Paskel pacience. “Ni ĉirkaŭveturis la planedon; ni eltrovis, ke la hidrargo interkonektiĝas ĉie krom ĉe tiu ĉi dudekmetra formaĵo el griza kalkeca roko. Ni havas sufiĉe da plumbo kaj kupro surŝipe por ponti la interrompon per iom dika kablo—kion ni ja faros. Per termito ni povas fandi sufiĉe da hidrargo por ekhavi bonan konekton.”

“Kaj, kio poste?”

“Dum vi instalas la kablon, mi konstruos ian elektran indukto-helicon por preni energion el nia generatoro kaj stoki ŭatojn en ĉirkaŭplaneda cirkvito.”

Milk gapis senkrede al Paskel. “Kiel tio efikos?”

“Vi aranĝu la kablon tiel, ke kiam Joĉjo alvenos laŭ la intermonto, li tiam devos preni la kablon kaj rompi ĝin. Kaj tuj tiam, kiam li tion faras, li ricevos ĉiom de la energio, kiom ni jam stokis en la cirkvito.”

Milk kapneis. “Tio ne efikos.”

Paskel suĉetis je sia pipo. “Nu! Ĉu mi rajtas demandi, kial ne?”

“Pensu pri la histerezo kio devas esti en tiu multkilometrojn longa hidrargo—la havenoj, kavetoj, kaj riveretoj. Devas ekzisti miliardo da helicoj kaj rondiroj...”

“Neniom da energio perdiĝos,” diris Paskel. “Ne estas rezistanco, do varmeco ne povas produktiĝi.”

“Estos magneto-kampaj kontraŭstaroj,” insistis Milk.

“Nur dum kelkaj centonoj da sekundo. Post tio la magnetokampoj nature subtenos tiun kurentovojon kiu minimumigos la impedancon.

Milk dube skuis la kapon. “Mi esperas, ke vi ja scias tion, pri kio vi parolas... Sed—,” li levis fingron, “—ni havas pluan problemon.”

“Kio ĝi estas?”

“La natura magnetokampo de la planedo mem. Se ni estigus, ke elektra kurento fluu ĉirkaŭe laŭ la planedo, ni samtempe estigus nenaturajn polusojn nordan kaj sudan. Ni estus luktantaj kontraŭ la natura magnetokampo.”

Paskel palpebrumis strige. “Natura magnetokampo mankas al tiu ĉi planedo. Mi jam esploris pri tio.”

Milk levis la manojn. “Do, provu fari, Oliver. Tio ĉi estas via ludo.”


图片点击可在新窗口打开查看 Milk kaj Paskel staris pripensante la intermonton, trans kiu, je la alteco de iliaj okuloj, pendis kruda kablo. Proksime al la lago, la kablo trapasis longan skatolon, de kiu venis dratoj kondukantaj al la ŝipo.

Paskel diris gravmiene, “Duiliono da amperoj trafluas tiun kablon.”

“Se vi trafluigus kelkajn pli,” diris Milk, “Ĝi tiel ekŝvelus, kiel venenita hundido.”

“Ekzistas efektiva limo,” konsentis Paskel. “Je absolute nula temperaturo la rezistanco de superkonduka metalo estas ege malmulta, sed tamen iomete pli ol nulo. Se la kablo tralasus kurenton kiu produktus varmecon pli rapide ol tiu varmeco povus elradiĝiĝi, la temperaturo de la kablo pli kaj pli altiĝus ĝis tiam, kiam ĝi eventuale preterpasus la limon de superkondukeco.”

“Kaj poste?”

Paskel eklevis la brakojn. “Ne plu ekzistos la kablo.”

Milk rigardis anksie sian konstruiton. “Eble decas, ke ni kontrolu.”

“Kiel? Nia ŝipo ne disponas pri termoelemento tiom sensiva.”

Milk gestis ŝultroleve. “Do ni povas fari nenion krom esperi.”

“Prave. Esperi, ke Joĉjo alvenu laŭ tiu intermonto antaŭ ol la kablo detruiĝos.” Li suprenrigardis al la suno. “Restas unu aŭ du horoj da lumo.”

Milk diris dube, “La aranĝaĵo ne aspektas tre mortige. Supozu, ke Joĉjo prenus la kablon kaj rompus ĝin, kaj nenio okazus—kion do ni faru?”

“Io certe devos okazi. Ni enigas konstantan dumilon da ŭatoj en tiun cirkviton. Kiam Joĉjo rompas la kablon, tiuj ŭatoj devos iri ien—ili ne malaperos. Ili daŭrigos la elektrofluon—tra Joĉjo. Kaj se li ne sentos ĝin, mi mem lin atakos per poŝtranĉilo.”

Milk faris esprimon de surprizio al Paskel: ja kuraĝa parolo el modesta Oliver Paskel.

Paskel kunfrapis la manojn senpacience. “Ni forgesis ion.”

Milk turnis, rigardis al la ŝipo.

“Nu, jes,” diris Paskel.

Milk eligis strangan sonon. Lia brako moviĝis eke supren.

“La logaĵon,” diris Paskel. “Ni bezonas aldoni iom da acido.”

“Ne zorgu pri la logaĵo,” grate diris Milk. “Ni mem estas la logaĵo...Joĉjo ŝteliris malantaŭ ni.”

图片点击可在新窗口打开查看 Paskel turniĝis eksalte. Trigamba Joĉjo staris inter ili kaj la ŝipo, rigardanta ilin.

“Kuru,” diris Milk. “Supren sub la kablon...kaj se tio ne efikos—Dio helpu nin...”

Trigamba Joĉjo klinis sin marŝi ŝancele antaŭen.

Paskel staris kvazaŭ glaciiĝinte. “Kuru!” kriis Milk. Li kuris reen, prenis tire la brakon de Paskel.

Paskel ekkuris, trenite post li.

“Pli rapide,” diris Milk profunde spiranta. “Li malpliigas la sekvo-distancon.”

Paskel kuris al la monto, provis grimpi ĝian vertikalan facon.

“Ne, ne!” kriis Milk. “Tra la intermonto!”

Paskel turniĝis, ekkaŭris tuj sub unu el la enormaj brakoj de Joĉjo, flanken saltetadis al la intermonto.

Milk falige sursaltis lin. “Sub la kablo—ne tra! Sub!”

Li prenis la gambojn de Paskel, trenis lin sub la kablon. Trigamba Joĉjo trankvilpaŝe postsekvis ilin.

Paskel levis sin por ekstari, freneze ĉirkaŭrigardis. “Trankvile,” diris Milk. “Trankviliĝu...”

Singarde ili retropaŝis supren laŭ la intermonto. Milk ekspire diris, “Provi forkuri, nun ne helpus. Se via aparataĵo ne funkcios, ni povos nur akceptigi nin mem pri morto.”

Paskel subite demandis, “Ĉu vi ŝaltis la generatoron?”

Milk ekhaltis kvazaŭ glaciiĝinte. “La generatoron? Ene de la ŝipo? La energi-cirkvito kondukanta eksteren al la kablo? Mi ne memoras!”

Paskel diris senespere, “Vi ekscios post momento. Jen venas Joĉjo—”

Trigamba Joĉjo haltis momenton antaŭ la kablo, poste paŝis antaŭen. La kablo tuŝis lian bruston. Li levis la brakojn. “Fermu la okulojn!” kriis Paskel.

图片点击可在新窗口打开查看 Subita brilego disŝutis sagetojn el lumo tra iliajn palpebrojn.

“La generatoro!” diris Milk.

Trigamba Joĉjo kuŝis dekdu metrojn malproksime, malforte tremetanta.

“Li ne mortis,” diris Paskel preskaŭ flustre.

Milk staris rigardante suben al la arĝentegriza masivulo. “Ni ne kapablas distranĉi lin. Ni ne kapablas ligi lin. Ni ne kapablas...”

Paskel kuris al la ŝipo. “Elprenu la graplojn.


Reveninte de la Merlinurba Oficejo de Ekposeda Registrado, Milk kaj Paskel enpaŝis la Provizejon de Tom Hand por akiri novan tendon kaj reprovizan aron da analizaj ĥemiaĵoj.

Sidantaj apoge ĉirkaŭ la tablo estis Ejbel Kuli kaj lia amiko Ĝejmz. “Ho, jen la prospektoroj ĵus revenintaj de Odfarso,” diris Kuli.

Tom Hand lamis antaŭen. Liaj okuloj ruĝis kaj lia spirado fiodoris pro alkoholo, kaj aro da nigre bluaj kontuzoj videblis sur unu flanko de lia vizaĝo. “Nu, juna viro,” li diris al Milk per strikta voĉo, “kio estas via deziro?”

“Unue, ni bezonas novan analizan tendon.”

De la tablo apud la fenestro aŭdiĝis mallaŭta rido. Ĝejmz eldiris per sia ŝercema baritono, “Ĉu Trigamba Joĉjo eble provis kundormi kun vi?”

Milk faris neinforman geston; Paskel suĉis sian pipon.

Tom Hand diris, “Iru preni vian tendon ekstere ĉe la ŝarĝa platformo. Kio plu?”

“Aron da analizaj ĥemiaĵoj.” Milk transdonis liston.

Tom Hand rigardis ilin de sub la brovoj. “Vi knaboj ankoraŭ eliros prospektori plu?”

“Certe. Kial ne?”

“Mi kredus, ke vi jam sufiĉe suferis pro tio.”

Milk gestis ŝultroleve. “Odfarso ne estis tiom malbona. Ni neniam atendis, ke mineral-serĉado donu al ni facilan vivon. Joĉjo kreis por ni malfacilan tempon, sed ni sukcese lin traktis.”

Hand kliniĝis antaŭen, ruĝaj okuloj palpebrumantaj. “Kion, do?”

“Ni ne malvolas sciigi tion. Ni jam faris, ke tute ĉio alpropriĝis kaj oficale registriĝis.”

Ejbel Kuli diris, “Vi sukcese traktis Joĉjon, ĉu? Eble vi ĝismorte alparolis lin?”

“Ne. Li ankoraŭ vivas. Ni metis lin ie, de kie li ne povas eskapi. Esplora teamo de la instituto venos por alrigardi lin.”

Ĝejmz paŝis antaŭen. “Vi metis lin ie, de kie li ne povas eskapi? Ĉu vere? Mi vidis Joĉjon rompe eskapi el reto de kvin centimetrojn dikaj kabloj kvazaŭ ĝi estus farita el nuraj fadenetoj. Ni eksplodigis monton tiel, ke ĝi falis kovri lian kavernon. Dudek minutojn poste, li elbaraktis eskapan vojon... Nun, vi diras, ke vi metis lin ie, de kie li ne povas eskapi.”

“Prave,” diris Paskel milde. “Ĝuste prave.”

Milk turnis sin al Tom Hand. “Vendu al ni ĉirkaŭ ducent litrojn da hidrogena peroksido, kvarcent litrojn da alkoholo.”

“Ni devas zorgi, ke Joĉjo pluvivu,” klarigis Paskel faciltone.

Ejbel Kuli ronkis. “Fantaziaĵo.”

Tom Hand ŝultrolevis, turnis sin por iri en la internon de la stokejo.

Ĝejmz diris, per sia olee glata voĉo, “Do. Eble vi rezignu pri via kaŝema parolmaniero kaj diru al ni ĝuste tion, kion vi faris al kompatinda, maljuna Trigamba Joĉjo.”

“Kial ne?” diris Paskel. “Sed mi avertas vin—restu for de li.”

“Ne plu ŝercu...mi ankoraŭ aŭskultas.”

“Nu, unue ni elektroŝokis Joĉjon. Tio momente paralizis lin.”

“Jes. Kaj?”

“Ni ne kapablis mortigi lin aŭ ligi lin—do dum li ankoraŭ tremetadis, ni ĵetis graplojn ĉirkaŭ lian gambon, suprentiris lin kvindek kilometrojn en la kosmon kaj metis lin en orbiton ĉirkaŭ Odfarso. Li tie nun ankoraŭ estas—vivanta kaj sana, kaj sentante sin iom stulta, mi imagas.”

Ĝejmz frotis la mentonon. Li rigardis al Ejbel Kuli. “Kion vi pensas, Ejbel?” li demandis.

Ejbel Kuli ronkis, elrigardis la fenestron.

Ĝejmz eksidis apud la tablo. “Jes,” li diris peze, “mi konjektas, ke li ja sentas sin iom stulta.”

“Preskaŭ same, kiel vi maljunuloj,” aŭdiĝis la voĉo de Tom Hand de malantaŭ la bretoj.

~ fino ~

ip地址已设置保密
2008/6/21 8:18:16

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.17188 秒, 4 次数据查询