TRIGAMBA JOĈJO
verkita de Ĝak VANS (1916 — )
Aŭdu per *.OGG
Eble estus bone aludi, ĉi teme, pri la pasinttempaj prospektoroj kiuj gajnis sian sperton kontraŭ grandaj malfacileco kaj danĝero. Ne estas kaŭzo por miri, ke kiel grupo, ili estas sekretemaj kaj solemaj. Ilian amikecon oni malfacile gajnas; kaj ili kompreneble malestimas ĉelernejan studadon. Multo de ilia speciala lerteco eble baldaŭ perdiĝos je ilia morto, kaj tio ĉi estas bedaŭrinda, ĉar ŝlositaj en iliaj cerboj estas scioj kiuj eble savus mil vivojn.
Eltondaĵo de Apendico 2a,
Manlibro de Praktika Kosma
Esplorado kaj Minerala Serĉado,
verkita de profesoro Hejd.
Ĝan Milk kaj Oliver Paskel marŝis sencele kaj malrapide laŭ Elfrapa Vico en Merlinurbo. Estante novaj diplomitoj de Altlanda Teĥnika Instituto, ili marŝis per memfida kaj senzorga paŝmaniero, por ke ili ŝajnu esti plene kompetentaj. Flanke de la vojo, maljunuloj rigardadis ilin de sur peronoj kaj neaŭskulteble interparolis.
Ĝan Milk estis ruĝethaŭta, energia, pozitiva; kiam li marŝis, liaj vangoj kaj iomete ŝvela ventro tremetadis. Oliver Paskel, kiu estis malhela, malpeza kaj maldika, afektis per malnovmodaj okulvitroj kaj pendanta pipo. Paskel estis rimarkeble malpli rapidema ol Milk. Dum Milk marŝis parade, Paskel paŝadis malrigide; dum Milk atente rigardadis la murmurantajn grizharajn virojn sur la peronoj per moŝta mieno, Paskel rigardis kaŝe flanken, turnante nur la okulojn.
Milk montris fingre. “Jen numero 432, tie ĉi.” Li malfermis la barilopordon kaj alproksimiĝis la peronon kun Paskel du paŝojn malantaŭ li.
Alta osteca viro sidis rigardante ilin per okuloj palaj kaj malmol-aspektaj, kvazaŭ vitraj globetoj.
Milk demandis, “Ĉu vi estas Ejbel Kuli?”
“Mi estas tiu.”
“Laŭdire vi estas unu el la plej bonaj eksteristoj sur la planedo. Ni iros eksteren por serĉi mineralojn; ni bezonas bonan ĉiokapablan helpiston, kaj ni volas dungi vin. Vi devus prepari manĝojn, ripari vakuo-mediajn ŝirmvestojn, ŝarĝi ekzemplerojn de mineraloj, kaj tiel plu.”
Ejbel Kuli rigardis atente al Milk momenton, poste turnis siajn palajn okulojn al Paskel. Paskel ekrigardis aliloken, eksteren al la ondoj de nuda granito kiuj etendiĝis naŭcent kilometrojn okcidente kaj sude de Merlinurbo.
Kuli diris per milda voĉo, “Kien vi du knaboj intencas prospektori?”
Milk palpebrumis kaj grimacis. Laŭ lia kredo, tiaj demandoj estis pli-malpli tabuaj, kvankam oni kompreneble rajtas scii tion, kien la laboro kondukos. “En strikta konfidenco,” diris Milk, “ni eliros al Odfarso.”
“Nu, al Odfarso?” La esprimo de Kuli neniel ŝanĝiĝis. “Kion vi atendas trovi tie?”
“Nu—La Almanako de Pilsen indikas tre altan densecon. Kaj tio, kiel vi scias, signifas pezajn metalojn. Kaj la Ofico de Ekposeda Registrado indikas nek apartenadon nek prilaboradon rilate al Odfarso, do ni decidis, ke ni esploru tiun lokon antaŭ ol iu alia plifruos.
Kuli kapjesis malrapide. “Do vi iros al Odfarso...nu, mi instruos al vi kion fari. Instigu, ke Trigamba Joĉjo laboru por vi. Li estos bona helpisto.”
“Trigamba Joĉjo?” demandis Milk konfuzite. “Kie ni trovu lin?”
“Li estas ĉe Odfarso nun.”
Paskel paŝis pli proksimen. “Kiel ni trovu lin sur Odfarso?”
Kuli ridetis malrekte. “Ne zorgu pri tio. Lasu tion al Joĉjo. Li trovos vin.”
El la domo venis brunhaŭta viro alta je 150 centimetroj kaj larĝa je 120. Kuli diris, “Ĝejmz, tiuj ĉi knaboj iros prospektori ĉe Odfarso: ili nun serĉas serviliston. Ĉu eble vi interesiĝas?”
“Ne ĝuste nun, Ejbel.”
“Eble decas, ke ili petu Trigamban Joĉjon.”
“Oni ne povas superi Trigamban Joĉjon.”
Paskel venigis Milkon foren al la strato. “Ili ŝercas.”
Milk diris malamuzite, “Estus senutile provi laborigi tiujn maljunajn pigrulojn. Ili vivtenas sin per la pensioj; ili ne deziras honestan laboron.”
Paskel diris penseme, “Eble estus malpli komplike, ĉion konsiderante, se nur ni du irus. Tiuj ĉi estintuloj ne komprenas modernajn metodojn. Eĉ se ni trovus viron kiu plaĉus al ni, ni devus instrui lin kaj pri la generatoro de Pinsli kaj pri la Hurda aparato.”
Milk kapjesis. “Estus pli multe da laboro por ni mem, tamen mi kredas vin prava.”
Paskel montris fingre. “Jen la alia loko...la Provizejo de Tom Hand.”
Milk rigardis liston. “Mi esperas, ke tiu ĉi provo ne estu plua vana serĉo; ni ja bezonas tiujn ekstrajn filtrilojn.”
La Provizejo de Tom Hand okupis grandan malpuran konstruaĵon kiu situis super la grundo sur aro de metron longaj stangoj. Milk kaj Paskel supreniris la ŝarĝan platformon. Oste maldika preskaŭ tute kalva viro alproksimiĝis el la ombroj. “Ĉu estas problemo, knaboj?”
Milk malridetis al sia listo dum Paskel staris flanke, suĉante solene je sia pipo. “Se vi kondukus nin al via subestro pri teĥnikaj aferoj,” diris Milk, “mi kredas, ke mi povus ekspliki niajn bezonojn.”
La maljunulo etendis du malpurajn fingrojn. “Lasu min vidi viajn dezirojn.”
Eviteme je l’ malpureco, Milk retiris la liston for de lia etendo. “Mi kredas, ke mi devas renkonti iun de via departemento pri teĥnikaj aferoj.”
La maljuna viro respondis senpacience, “Knabo, tie ĉi ni ne havas departementojn, nek teĥnikajn nek aliajn. Lasu min vidi viajn bezonojn. Se ni havas, mi scios; se ni ne havas, mi scios.”
Milk transdonis la liston. La maljunulo siblis tra la dentoj. “Vi bezonas terure multan kvanton da tiuj filtriloj.”
“Ili ĉiam elbrulas,” diris Milk. “Mi diagnozis la problemon...la ŝarĝo troas por la cirkvito.”
“Hm, tiuj neniam elbrulas. Vi probable instalis ilin renverse. Tiu ĉi flanko situas kontraŭ la nigra umo; tiu ĉi flanko konektiĝas al la cirkvitoj. Ĉu vi metis ilin tiel ĉi?”
Milk eligis gorĝan sonon. “Nu...” Paskel prenis sian pipon el la buŝo. “Ne, fakte, ni metis ilin laŭ la inversa maniero.”
La maljunulo kapjesis. “Mi donos tri al vi. Tio estas ĉiom, kiom vi bezonos dumvive. Nu, por la aliaj aĵoj, ni devas ĉirkaŭiri al la antaŭo.”
Li kondukis ilin laŭ malluma trairejo, preter rakoj plenplenaj de nekonataj diversaĵoj, en ĉambron duonigitan per multe skrapita vendotablo.
Ĉe tablo apud la pordo sidis tri viroj ludantaj kartetojn; proksime staris la malhela dika viro nomata Ĝejmz.
Ĝejmz eldiris per ŝerca baritono, “Donu al ili botelegon de acido por Trigamba Joĉjo, Tom. Tiuj ĉi knaboj vojaĝos prospektori ĉe Odfarso.”
“Odfarso, ĉu?”
Tom studis al Milk kaj Paskel kun sentrudema interesiĝo. “Mi dubas, ke mi mem volus provi tion, knaboj. Trigamba Joĉjo...”
Milk demandis abrupte, “Kiom ni ŝuldas al vi?”
Tom Hand skribis kvitancon, prenis monon de Milk.
Paskel demandis hezite, “Kiu estas tiu ĉi Trigamba Joĉjo? Ĉu ŝerco? Aŭ ĉu iu vere estas tie?”
Tom Hand ekklinis sin super la monkesto. La viroj ĉirkaŭ la tablo frape metis siajn kartetojn sur la verdan felton. Ĝejmz eksidis kun la dorso montrata.
Paskel remetis sian pipon en la buŝon, eksuĉis brue. Dum la revena paŝado, Milk diris malbonhumore, “Ĉiam estas same; kiam tiaj ĉi maljunulaĉoj faras ŝercon al nekonatuloj, ili ludas ĝin ĝis la maksimumo...”
“Sed kiu aŭ kio estas Trigamba Joĉjo?”
“Nu, do,” diris Milk. “Aŭ baldaŭ aŭ malbaldaŭ, mi supozas, ke ni eltrovos.”
Odfarso estis la dek kvara el disa aro de mortintaj planedoj irantaj ĉirkaŭ Sigmo Skulptoro, drivante laŭ orbito tiom larĝa, ke ĝia suno briletadis nur tiel, kiel meze malproksima stratlampo.
Paskel delikate manipulis la direktilojn, dum Milk serĉis la surfacon de la planedo per radaro maksimumigita je ĝia plej alta sensiveco. Milk atentigis pri spegule glata surfaco kiu serpentis fjorde inter hakiloformaj multpintaj montoj. “Rigardu tien, jen ideala surteriĝejo—perfekta!”
Paskel diris dube, “Aspektas tiel, kiel ĉeno de lagoj.”
“Tio ĝi estas—lagoj de hidrargo.” Milk turniĝis por montri al Paskel malvarman esprimon. “La temperaturo tie estas nulo absoluta; ĝi ne povas esti en stato alia ol solida, se tion vi pripensas.”
“Prave,” diris Paskel. “Sed ĝi havas rimarkinde molan aspekton.”
“Se ĝi estas likva,” mokis Milk, “mi manĝos mian ĉapelon.”
“Se ĝi estas likva,” respondis Paskel, “nek vi nek mi manĝos—neniam plu. Tamen—ni komencu.”
La alfrapo de surteriĝo pravigis la argumenton de Milk. Li kuris al la luko, elrigardis. “Ve, mi ne povas vidi ion ajn en tiu mallumo sen uzi la lumintensigan vidilon. Almenaŭ ni havos bonan plankon por nia tendo.”
Paskel imagbilde revidis paĝon el la Hejda Manlibro: “La analiza tendo kutime estas balono el plasta plato ŝveligebla pro interna aerpremo. Ĝia uzado izoligas ĝenajn, akrajn aŭ toksajn gasojn, ke ili restu ekster la ŝipo, kio antaŭe estis kaŬzo de granda malkomforto. Iuj aŭtoritatoj rekomendas, ke oni esploru antaŭ ol elpreni la tendon; aliaj insistas, ke antaŭa konstruo de la tendo faciligos ekzamenadon de la ekzempleroj kiujn oni trovos dum sia esploro, kaj mi ĝenerale preferas la lastan kutimon.”
Milk ekdiris, “Kelkaj ŝatas atendi antaŭ ol aranĝi sian vezikon; aliaj tuj konstruas ĝin por ke ili havu lokon por lasi siajn trovaĵojn. Mi ĝenerale preferas tuj konstrui ĝin por ke tiu laboro ne atendu min.”
“Jes, jes,” diris Paskel. “Ni konstruu ĝin.”
En vakuomediaj vestoj, kun lumintensigaj vidiloj sur la kaskoj, ili eliris la ŝipon. Paskel rigardis trans la hidrargan lagon, supren al la elstaraj montpintoj—glacie brilaj kaj nigraj vidate tra la vidilo. La lago tiel rebrilis, kiel polurita monero, finiĝante malproksime en formo de longa fingro kiu montris supren en la intermonton. En la mala direkto ĝi kurbiĝis suben ĝis la horizonta rando.
Paskel diris kun tono de dubema amuzo, “Mi nenie ajn vidas Trigamban Joĉjon.”
La responda ronko de Milk sonis laŭte el la apud-orelaj paroliloj.
“Li supozeble scias, ke ni estas tie ĉi.”
Milk diris abrupte, “Ni komencu labori.”
El ekstera ŝranko ili prenis la tendon, portis ĝin dek kvin metrojn sur la hidrargo ĝis la longo de ĝia aertubo. Milk ĝustigis valvon; la tendo ŝvelis formante duonsferon larĝa je kvin metroj laŭ diametro.
Milk provis la aerokluzon kun sperta facileco jam gajnita dum lernovojaĝoj sur la luno de l’ ter’. Li premis la vezikan kluz-ĉambreton kontraŭ la tendon, eligante la aeron en la tendon tra klapa valvo; poste, enirante la kluzon, fermis la eksteran kluzpordon, malfermis la internan valvon, lasis aeron plenigi la ĉambron kaj eniris la tendon.
“Funkcias bone,” li diris al Paskel memfide. “Ni alportu la ekipaĵ”
El ŝranko ili prenis faldeblan labortablon, portis ĝin internen tra la aerokluzo. Milk elportis rakon de analizaj ĥemiaĵoj kaj la pulvorigilon. Paskel elportis la fornon, poste eniris la ŝipon por preni la spektrometron.
“Tiuj ŝajnas sufiĉaj por ioma tempo,” diris Milk. Li rigardis al Sigmo Skulptoro. “La tago estas ses-hora ĉi tie—ĉirkaŭ du horoj da lumo restas. Ĉu vi volas ĉirkaŭe esplori?”
“Tio eble estas bona ideo.” Paskel fingrumis la malplenan ingon ĉe sia zono. “Mi pensas, ke mi iru preni la pafilon.”
Milk duone ridis. “Ekzistas nenio vivanta tie ĉi; estas vakue, malvarmas je nulo absoluta. Vi permesis, ke tiu parolado pri Trigamba Joĉjo malamuzu vin.”
“Ĝuste tiel,” diris Paskel. “Malgraŭ tio, mi sentus pli sekure se mi havus armilon.”
Milk postsekvis lin en la ŝipon. “Eble decas, ke ankaŭ mi alkutimiĝu portadi la ilaĉon.” Li fiksis la propran armilon.
Ili komencis transiri la lagon, preter la tendon, supren la la mallarĝa fingro de hidrargo, en la intermonton. “Stranga substanco,” diris Paskel, fendante fragmenton de la klifo.
“Ne povas esti kalko,” diris Milk. “Kalko estas sedimenta.”
“Kio ajn ĝi estas,” diris Paskel, “ĝi tamen estas stranga substanco, kaj ĝi tamen aspektas kalke.”
La intermonta fendego plilarĝiĝis, la klifoj apartiĝis subite; plua hidrarga lago etendiĝis antaŭ ili. “Tiu ĉi surfaco faciligas la paŝadon,” diris Milk. “Estas pli bone ol grimpadi trans rokegojn.”
Paskel inspektis la spegulecan surfacon, kiu kuŝis tiel serpente, kvazaŭ glacirivero glitanta preter la alternajn klifetojn, kaj kiu montris videblan kurbiĝon ĉe la horizonto. “Facile eblas, ke ĝi interkonektiĝas senrompiĝe ĉirkaŭ la tuta planedo.”
Milk gestis al li. “Ĉu vi vidas tiun rozkoloran rokon? Tio estas mangana karbonato. Kaj vidu tie, ĉe la fino—ĝi iel fuziiĝis kaj reduktiĝis, lasante la puran metalon.”