dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La Stranga Kolektanto

您是本帖的第 1834 个阅读者
树形 打印
标题:
La Stranga Kolektanto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La Stranga Kolektanto

La Stranga Kolektanto

 

Euxgenjo Vincento

 

Omagxe al Tibor Sekelj, kiu skribis pri kolektanto de cxielarkoj

 

Gretta sidadis en sofo de sia ricxe ornamita salonego. Sxi absorbe legadis. Per la dekstra mano, sxi tenis malfermita la libron, dum la maldekstra ripozadis forlasita sur la sofa veluro kaj, temp-al-tempe, karesetis la molan teksajxon de la meblo.

 

En sxia vizagxo bildigxis, unu post la alia, cxiuj scenoj de la verko. Sxiaj lipoj, jen kuntirigxis pro ekfrapa surprizo, jen malstrecxigxis vid-al-vide al neatendita, placxa solvo de situacio. Kaj, en sxiaj okuloj, jen malice verdis la esprimrigardo, jen gxi aliigxis en pli dolcxajn tonesprimojn, kvazaux sxi mem ludus en la romano.

 

La gamboj interkrucigxis unu sur la alia kaj la dekstra kruro balancis antaux la maldekstra antauxen-malantauxen per lascivaj, ritme kadencitaj ekmovoj.

 

La mallonga jupeto randis kelkajn centimetrojn super la genuoj.

 

Gretta estis blondulino, kiu aspektis agxon inter dudek kaj tridek jaran, kun bone provizinta sino, placxaj vizagxtrajtoj, abundaj haroj pendantaj sur la sxultroj. El la tuta fizionomio eligxis tiu komfortiga sento, kiun nur kapablas elradiadi la ina matureco.

 

Neatendite, la telefono akratinte ekgrilis vekintence en la najbara cxambro kaj sxi metis la libron sur la tablon, signis la legatan pagxon kaj survojis alaparaten.

 

El fora ekstremajxo de la drato auxdigxis vocxo de virino:

-         Halo, cxu mi povas ekparoli kun Gretta?

-         Jes, kompreneble; estas mem Gretta kiu parolas al vi. Kiu vi estas?

-         Mi estas Helena. Kiel vi fartas, Gretta? Cxu bone?

 

Gretta estis akceptinta la inviton de la amikino kaj, dum la vespermangxo, kiu cetere abundis je ekzoktikaj mangxajxoj, la konversacio pritusxis plurajn temojn, elstarinte tiuj rilataj al la pasintsomeraj vojagxadoj.

 

Helena vojagxis al Euxropo, al la “maljuna mondo”, kiel sxi emfaze, kun iom vanteca vocxesprimo, sxatis diri. Sxi vizitis cxiujn antikvajn belajxojn de tiu vere mirinda kontinento; la abunde cxiuloke prisemitajn kastelojn kaj katedralojn, la italajn renesancajn palacegojn, la ricxe provizitajn muzeojn, la belegajn alpajn pejzagxojn... Parizon, Romon, Vatikanon... Ho, Vatikano!... la insuletojn de Mediteraneo. Ho, nerezisteble, sxi iom flirtis en la insuletoj. Kiel belas Mediteraneo! La vivaj skulptajxoj, kiuj bordas Mediteraneon! Greklandon... Ho, Greklando, jes... En Grekujo sxi enigxis en kulturon kap-gxis-piede. Mirinde bela lando! Sed la homoj tiom malricxas tie. Resume : Sxi sxategis feriadi en Euxropo.

 

Ecx de tie sxi venis kun nova sxatokupo, kiun konigis al sxi simpatia rusa knabo en Parizo. Jes, la rusoj estas iom mornaj, cxu ne? Emaj, do, lauxkaraktere, je tiaj aferoj. Kolekti posxtmarkojn! Jes, sxi malkovris, dank’al tiu ruso, la allogon de la posxtmarka kolektado. Fakte, neniam sxi antauxe estis pripensinta tian interesoricxan hobion. Sxi ecx posedas jam kelkajn ekzoktikajn ekzemplerojn, kiujn cetere sxi placxe baldaux montros.

 

Gretta, kontrauxe, elektis lokojn pli trankvilajn por ferii. Pacifikon, cxu ne? La belegajn insulojn de Pacifiko! La palmojn, la indigxenojn, kiuj, krom pluraj ecoj, jam cxiuj parolas bele la anglan. Kelkaj el ili ecx jam forgesis sian pralingvacxon. Bedauxrinde, cxar sxi scivolemis pri la probable stranga sonado de la indigxena lingvo kaj sxi apenaux trovis iun, kiu ankoraux scipovas eldiri kelkajn vortojn. En restoracioj, en la televido, en la stratoj, cxiuloke, preskaux cxiuj parolas mirinde angle, kio sendube estas avantagxo, cxu ne?

 

Krome, ankaux sxi spertis tie tre ekzoktikan epizodon, kiun tre volonte sxi rakontos.

 

La vespermangxo finigxis kaj la amikinoj supreniris al la supra etagxo de la domo kaj survojis al la dormocxambro de Helena.

 

-         Bone, ni sidigxu cxi tie – ekdiris la junulino alsignante al la amikino tre komfortan kaj elegantan sofon – mi montros al vi la fotojn kaj aliajn bildojn, kiujn mi kunportis el Euxropo. Belegaj bildoj, cxu ne?

-         Jes, ja, tre belaj, Helena. Euxropo cxiam mirigas nin pro la romantikeco de pejzagxoj kaj monumentoj, cxu vere?

-         Kaj nun, jen miaj posxtmarkoj...

-         Ho, kiom da posxtmarkoj vi jam kolektas, Helena! Estas cxi-tie posxtmarkoj el la plej diversaj regionoj de la terglobo! Vere interese! Ho, jen mi trovas posxtmarkon gxuste el la insulo, kie mi feriadis. Vidu.

-         Jes, Gretta, tiu grandformata posxtmarko estas gxuste unu el la plej raraj ekzempleroj de mia ankoraux ne tro vasta kolekto. Sed, kial vi enrigardas tiel fikse, tiel detale, la posxtmarkon?

-         Do, nu, Helena, la fakto estas, ke tiu homa figuro cxi-tie, vidu, kiun gxi elvidigas, rememorigas min pri io, kio okazis al mi en tiu insulo. Io, kies tutan signifon ankoraux mi ne sukcesas klarigi. IO vere stranga, já. Precipe, se oni ne volas elsercxi nur simplecajn pravigojn por iuj hom-agoj.

-         Vi vere scivolemigas min, Gretta. Sed, kial tiu-cxi posxtmarko tiom pripensigas vin?

-         Vidu, Helena, la figuron cxi-tie stampitan, cxi tiun virinon kun nudaj mamoj... la vizagxo iom kasxita de la arboj...

-         Nu, kio? Cxu ne bele?

-         Jes, esence bele !… Bone, mi rakontos al vi tujsekve.

 

Iun vesperon, mi trovigxis en kafejo cxe la plej granda placo de la cxefurbo de tiu insulo. La kafejon frekventas multaj personoj, ne nur indigxenoj, sed ankaux homoj el Ameriko, Euxropo, Japanio, ktp. Mi tre sxatis iri en tiun kafejon gxuste pro tio, ke gxi prezentigxis cxiam suficxe plenplena je vigla etoso. Estis al mi tre agrable cxirkauxvagadi mian rigardon en la personojn el la plej diversaj devenajxoj, kiuj sencxese eniras kaj eliras. Por gxui plitrafe tiun tiel prezentigxantan panoramon, mi cxiam elektis strategian pozicion el kiu mi povis vidi la klientojn kaj kvazauxgvati al la gxenerala etoso. Do, el tiu loko, kompreneble, ne nur mi vidis la aliajn personojn, sed ankaux tre bone ili rimarkadis min. Gxuste tiun vesperon, mi rimarkis, ke unu el la klientoj, sidinta cxe angulo, fikse jxetrigardadis min temp-al-tempe, intencante ne esti rimarkita. La afero versxajne dauxris dekon da minutoj, postkiam mi, iom maltrankviligxinta, decidis tion finigi kaj eliris el la kafejo. Jam mi estis surpasxinta kelkdekojn da metroj surtrotuare, kiam mi konsciigxis, ke iu sekvis min. Rigardante pliatente, mi ekkomprenis, ke tiu, kiu postsekvis min, estis gxuste la sama, kiu fiksrigardis min en la kafejo. Antaux tiu situacio, mi konfesas, ke mi iom ektimis kaj intime decidis ne trapasxi dangxerajn lokojn, evitante senlumajn stratetojn kaj ne tro enlogxatajn kvartalojn. La fakto, estas, ke malgraux la transpaso de minuto post minuto la viro ne preterlasis min. Cxiam li postsekvis min je mallonga distanco. Do, mi ekkuragxigxis kaj pripensis planon por solvi tiun jam ne facile elteneblan situacion. Mi haltis meze de suficxe prilumigita placo kaj atendis la sekvon. Strange, la viro nek haltis nek provis sin kasxi. Kontrauxe, li sin aldirektis renkonten al mi kun vere paca kaj ecx iom ridema aspekto. Li estis mezagxa viro, kun ne tro percepteblaj indigxenaj trajtoj kaj kun iom serioza vizagxesprimo.

- Pardonu min, estimata frauxlino, mi tute ne intencas ektimigi vin – ekparolis li – mi nur deziras iom babiladi, se vi permesas... kaj... prezenti al vi proponon... Sed, bonvolu veni cxi-tien. Ni sidigxu en tiun benkon. Gxi staras meze de vaste lumigata loko, cxu ne? Vi ne devas timi. Cxi-tiu gxardeno estas bone frekventita je cxi-tiu vespera horo. Cetere, mi nur volas, ke vi fidu je mi. Mi tute ne volas devigi vin fari ion, kion vi ne deziros. Cxu vi konsentas je rendevuo ?

- Mi konsentis. La afero versxajne tre kuriozigis min, tiel ekzoktike gxi prezentigxis. Cetere, tiu de li montrita benko situis fakte meze de bone lumigita gxardeno, kie multaj geoj flirtadis en suficxe alloga etoso. Ni sidigxis sur la menciita benko kaj mi instigis lin ekparoli tiele :

- Nu, kara, mi konfesas, ke mi estas iom scivolema pri tio, kion vi volas proponi al mi. Versxajne la afero kvazauxsonas al mi iom strange, cxu ne? Sed, fakte, volonte mi auxskultos vin.

- Bone – li reparolis – ja mi havas al vi proponon, kiun kompreneble vi povos rifuzi, se vi, lauxkonscie, pritaksos gxin malinda. Se tiel okazos, mi tute ne ofendigxos.

- Estas facile kompreni, ke je tiuj vortoj ankoraux pli kreskis mia kuriozeco rilate la aferon. Sed, li dauxrigis:

- Mi estas kolektanto... tute ne kutima kolektanto... mi balbutas, cxar mi ne scias kiel klarigi al vi pri kio mi kolektas. Nu, mi kolektas... mamojn. Ho, ne prijugxu min facilanime. Ne ekparolu, agrabla frauxlino. Auxdu nur, bonvole. Mi estas nek frenezulo nek perfortanto, mi garantias al vi. Mi tuj klarigu. Mi havas tute nedangxeran pasion. Foti nudajn mamojn de al mi nekonataj virinoj kaj kolekti la fotajxojn kune kun skribita raporteto pri la fotitino. En tiu eta raporto mi enskribas notojn pri la nacieco de la virino, la antauxnomo, la dato, ktp. Mi neniam postulas ion pli ol tion. Esplorrigardi kaj foti tion, kion mi pritaksas la esenco de la beleco. En mia kolekto estas fotoj de virinoj apartenantaj al la plej diversaj gentoj. Preskaux cxiuj estas turistinoj, kiuj vizitas nian insulon. Ili cxiuj havas la emon sercxi ekzoktikajxojn kaj tio igas ilin mensmalfermaj kaj progresemaj. Tutcerte, ili konsideras min speco de nedangxera infano kreskinta kaj, gxenerale, allasas, ke mi fotu iliajn belegajn globetojn.

- Li silentis kaj atendis mian respondon. Iom konfuzite, mi sekundojn pripensis cxion, kion mi auxdis el lia busxo. Kontrauxaj ekpensoj tumultis en mia kapo, sed iom-post-iome, malrapide, kvazauxvertikala ekrideto formigxis ene de mia konscio kaj mi min turnis al la viro kaj lin pridemandis:

- Cxu miaj mamoj tre ricxigos vian kolekton, se...

- Jes, jes, versxajne jes – li emfazis.

- Kaj tio tre agrablos al vi, cxu?

- Jes, jes – denove li respondis – certe tre placxos al mi la...

Bone, do. – mi interrompis lin – mi konsentas je tio.

- Liaj okuloj ekbrilis infanece.

- Do, venu. Ni iru en lokon kasxtrankvilan, kie neniu gxenos nin. Gxuste en cxi-tiu gxardeno, mi konas unu tian lokon.

- Ni ekstaris kaj aliris en aron da arbetoj, kiu distancis kelkdekojn da metroj de la loko, kie okazis nia konversacio. Ni enpenetris la malgrandan arbareton. Postkiam ni transpasis la unuan arbobaron, ni trovigxis antaux kelkmetran herbejaron cxiuflanke cxirkauxitan de vegetajxoj.

- Se ni sidigxos sur tiu herbejo malfacile iu vidos nin – li diris emociavocxe.

- Ni sidigxis. Estis fakte sxirmita loko, kiu, tamen, ne montrigxis dangxera, cxar facile mi povus, se necese, el gxi forkuri aux krivoki. Tute ne necesis.

- Permesu, ke mi mem liberigu viajn mamojn je la vestoj – li balbutpetis.

- Mi kapjesis kaj li ekforprenis miajn vestajxojn, post kio mi restis tutnuda de la talio gxis la kapo.

- Ho, fakte, belega mamparo – li murmuris – ho, kiel gxi fieras en la duonlumo de la  nokto!

- La fakto, ke mi estis antaux viro, kiu tiel lauxde admiradis min, plene vantigis min, des pli, cxar li postulis neniun pli ol gxui la observadon de miaj mamoj nudaj.

- La aparato estas preta. Cxu mi fotu?

- Ho, jes, kompreneble. Sed tute ne estas al mi facile kredi, ke vi kontentigxas nur per la fotado... ja, vi estas vere stranga homo!

- Nu – ekbalbutis li – jes, mi volus ion pli, tamen… jes, mi kuragxu peti. Cxu mi rajtas sucxi viajn belegajn cicojn?

- Jes, sucxi jes, sed nenion pli.

- Li alproksimigis la busxon, longgxue sucxadis placxesprime. Post tio, li pretigis la fotilon kaj auxdigis la klikon. Jen, vidu, Helena, unu ekzempleron de tiu nenormala okazintajxo.

- Jes, admirinde.

- Kaj vidu...surdorse… legu:

“Belega mamparo! Mezgranda, tena, mielgusta laktejo! Odoranta al animoj de cxiuj vesperoj! Havanta la guston de cxiuj liberoj! Dorlotejo por la luno!”

 

ip地址已设置保密
2008/10/11 10:43:31

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询