dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Viktorja venkis malgrauxe

您是本帖的第 1681 个阅读者
树形 打印
标题:
Viktorja venkis malgrauxe
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Viktorja venkis malgrauxe

Viktorja venkis malgrauxe

 

Euxgenjo Vincento

 

Li, Johano, kvardek-kelkjaruloio mankis al li, definitive, já, la vivo ne plenplenis de cxio, kion devas plenumi vera vivo de homo.

Li jam faris siajn planojn. Li havis spertojnkaj, gxenerale, cxio planita de li funkcias glate. Do, tiu malgranda obstaklo, tiu nekutimajxo (cetere ecx tiklopikema specifajxo) ne devas igi lin malhezitema. Kontrauxe, li devas obstini, ne delasi.

 

Cxiuj bezonas amikojn ; kaj, se estas en li io neduba, estas gxuste lia facileco amikigxi al iu ajn, jes, pri amikeco li estas vera kapablulo. Kaj nepre Viktorja devas venki malgrauxe.

 

Li kvazauxgustumis tiujn vortojn, kiuj sxajnis al li poeziemajkaj, pro tio, ke nur li scipovas pri kio devas venki Viktorja kaj kiamaniere li povas venkigi sxin, karesemaj pensoj venis en lian kapon, dorloteblajn bildojn elkonstruis lia menso, kvazaux la vortoj havas hauxton.

 

En la kafejon, kie li sidis je tiu maja mateno, enir-elire homoj pasiskaj li, sola cxe tablo, revemulis kaj fantaziis. Já sperton, iun tian, li devas havigi al si funde kaj plene.

 

La sunlumo ekstere kvazaux pincxis kaj la trotuaron kaj la pasantojn, tiel vertikale gxi prezentigxis je tiu horo, ke la urbo blankis cxirkauxe – kaj lian animon skuis forta intima emo. Viktorja, jen sonora nomo, volumena, voluptema, rondajxhava; dikaj femuroj varmetfresxaj sub la jupo – kaj tiu handikapo sxia, defivoka! Li jam kvazaux eksentis la blindan ektusxon de la manoj malcxastemaj sur la viktorjaj gamboj gxiskokse.

 

Jen sxi ekaperis cxe la kafeja pordo, hezitema, stare sur la supra sxtupo de la malgranda sxtuparo, survoje al la kafejsalono, cxirkauxvagante sian atenton cxirkauxen, kvazaux sxi volus elkapti el la aero iun informon. Belega, kun tiu vesto mallonga, kiu randis paron da centimetroj super la belaj genuoj. Dio, veis li intime kaj hastis al sxi por helpo.

 

-         Bonan tagon, kara, kiel vi fartas hodiaux? – salutis li, kaptante sxin per la brako. – Atentu, venu cxi-tien! Je la dekstra estas segxoj, estu prudenta. Hodiaux la kafejo estas plena. Jen segxo... sidigxu... Estu komforte, mi alportos al vi vian taseton da kafo, mi zorgos pri tio, ke gxi estu bonkvalita, kiel vi sxatas. Mi konas viajn preferojn.

 

Li levigxis el la segxo kaj mendis cxe la kelnero tasokafon suficxe fortan sen sukero, cxar li scias, ke sxi sxatas tiele la trinkajxon.

-         - Sen sukero, ja; vi tiel dolcxas, ke vi ne bezonas sukerajxojn.

 

Viktorja ridetis kun serioza mieno – kaj li enpensigxis. Strange, la afero nun ne prezentigxas cxe li tiel facila kaj plenumenda, gxuste nun, kiam li devas ekplenumi gxin.

 

Ekestis ia silento kvazaux gxena cxirkaux ili. Viktorja krucigis la gambojn kaj atendis.

 

-         - Mi timas... aux... eble, mi hontas... – li ekbalbutis – Ne, ne vortumu, mi trovas vin tre bela kaj… ja… kial ne diri… amorenda! Tamen, sxajne, iaj praajxoj malhelpas...

-         - Nu, vi sxatas... adoras... cxu? Por tio vi ecx donus unu manon, cxu? – denove Viktorja ridetis – cetere vi estas dankemulo, cxu, vengxemulo, cxu?

-         - Jes – li asertis.

-         - Do, venu! Ni iru! – kaj Viktorja ekstaris kaj kaptis lin per la kubuto.

ip地址已设置保密
2008/10/11 10:44:45

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询