dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La budhisto kaj la britino

您是本帖的第 1694 个阅读者
树形 打印
标题:
La budhisto kaj la britino
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La budhisto kaj la britino

La budhisto kaj la britino

Feng Jing rakontas pri amo inter tibeta paŝtisto kaj la filino de brita bankiero.

Kiam la stepo Maqu estas surŝutita per sovaĝaj floroj, la junaj geedzoj Caizhi kaj Kate Karko revenas tien por pasigi la someron. La gubernio Maqu, en alteco de ĉirkaŭ 4000 metroj, apartenas al la Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de la suda provinco Gansu en okcidenta Ĉinio. En la stepo Maqu tibetanoj sin vivtenas de generacio al generacio pere de paŝtado.

Caizhi naskiĝis en paŝtista familio en la stepo, kaj Kate estas filino de bankiero en Londono, Britio. En somero ili vivas en Maqu, kaj ekde aŭtuno ili loĝas en Britio. Unu kilometron norde de la gubernia urbo de Maqu estas ruĝa brika domo kun vasta korto. Tio estas la hejmo de Caizhi kaj Kate. La domo distingiĝas de najbaraj domoj per kunfandiĝo de tibeta kaj brita arkitekturo. La muroj de la salono estas ruĝaj. La kameno, sofoj kaj tableto en brita stilo estas harmonie aranĝitaj kun tibetaj latuna tekruĉo, tapiŝo kaj preĝorado, nepra por tibeta budhisto.

Lamao

Kiel la du junuloj, vivantaj malproksime en malsamaj civilizacioj, enamiĝis kaj geedziĝis? „Tio estas destino”, diras Caizhi kaj Kate. Caizhi havas kvin fratojn kaj du fratinojn, kaj Caizhi estas la tria. La tibeta nacio kredas je tibeta budhismo. Se en familio estas du aŭ pli da knaboj, la gepatroj tre volas sendi unu el ili en templon por fariĝi lamao.

Caizhi estis la plej taŭga kandidato, sed, kvankam li kredas je tibeta budhismo, li ne deziras fariĝi lamao. Por tion eviti, li forlasis la hejmon sen sciigo al la gepatroj. Li iris al Lasao, la ĉefurbo de Tibeto, mil kilometrojn for de Maqu, kaj poste al Barato, kie li lernis la anglan kaj redaktadon de televidaj filmoj.

Redakciano

Ĝuste tiam la brita fraŭlino Kate turismis en Barato kaj konatiĝis kun Caizhi. La du junuloj enamiĝis. Fine ili geedziĝis kaj, loĝante en Londono, Kate laboris kiel redakciano kaj Caizhi faris mallongan televidan filmon kun la titolo La familio de paŝtisto. Tiam, dek jarojn post kiam Caizhi forlasis la hejmlandon, li revenis kun Kate kaj ŝiaj gepatroj al la stepo Maqu kaj revidis siajn gepatrojn kaj gefratojn.

La gepatroj de Caizhi estis ege ĝojaj kaj kontentaj pri sia simpatia bofilino Kate, dum la gepatroj de Kate ekŝatis tiun tibetan familion plenan de harmonio kaj varmo. Por ili la vasta stepo, bovoj kaj ŝafoj, paŝtiĝantaj tra montoj kaj valoj, kaj tibetaj paŝtistoj afablaj kaj gastamaj estas tiel puraj, kiel en fabeloj.

Infanoj

Kate ekinteresiĝis pri legendoj, herooj kaj moroj de la tibeta nacio. Ŝi decidis verki pri tio, kion ŝi vidis kaj pensis. Reveninte Londonon, ŝi ĉesis labori en la redakcio kaj komencis verki. Ŝiaj artikoloj pri ŝiaj travivaĵoj en la stepo Maqu aperis en britaj ĵurnaloj kaj gazetoj. En 2000 Kate eldonis Amrakonto de tibetano pri la aventuroj kaj travivaĵoj en Maqu. La 305-paĝa libro priskribas transliman amon kun multaj aŭtobiografiaj trajtoj. Nuntempe Kate verkas libron por infanoj.

Caizhi estas okupita ĉiutage pri filmado. Filmante la pejzaĝojn kaj la homojn de sia naskiĝloko, li registris pepadon de birdoj sur la stepo, flustradon de vento, sutrorecitadon kaj trumpetadon de lamaoj en lamaejo. El tio li faris televidan filmon dissenditan en Britio. Nun li faras alian filmon pri tibetaj paŝtistoj.

FENG Jing
ip地址已设置保密
2008/12/8 19:35:40

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询