dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Nia estonta Eŭropo ...

您是本帖的第 1769 个阅读者
树形 打印
标题:
Nia estonta Eŭropo ...
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Nia estonta Eŭropo ...

Nia estonta Eŭropo ...

En multaj lernejoj en la grandaj urboj de Nederlando pli ol duono de la lernantaro estas de ne-nederlanda deveno. Ĉe iuj lernantoj iliaj gepatroj siatempe migris al Nederlando (do ili mem estas, kiel oni nomas ilin, „duageneraciaj”); aliaj mem pli junaj envenis kiel rifuĝintoj.

La lastajn jarojn oni konstatas ĉiam pli ofte, ke gejunuloj de la dua generacio havas problemojn adaptiĝi al la nederlanda socio. Pluraj infanoj lernis de la gepatroj kutimojn aŭ normojn, kiuj ne bone interakordiĝas kun la tradicie nederlandaj. Jen tio koncernas la – relativan – nederlandan toleremon pri samseksemuloj (geja instruisto pro sia gejeco insultata en la klaso); jen temas pri strebado al egaleco inter viroj kaj virinoj (knaboj, kiuj sub influo de la gepatraj normoj ne senprobleme pretas akcepti la aŭtoritaton de instruistino, ĉar ŝi estas virino); jen temas pri rifuzo agnoski religian aŭ rasan superecon (ekzemple grupo da junuloj, kiuj molestas junan judan knabon, ĉar li estas surstrate rekonebla kiel judo, kaj hejme ili ne lernis akcepti judojn kiel samrangajn).

Historio

Bedaŭrinde tio ne limiĝas je nur kelkaj esceptaj okazoj kaj la problemo kreskas. Tial granda amsterdama mezlernejo, kie oni sufiĉe akre konstatis plurajn el la menciitaj temoj kiel serioze problemajn, decidis serĉi metodon por pli bone instrui pri historio, en la espero iom konsciigi la junulojn pri la vera graveco de la temo.

Al granda grupo da lernantoj de 15-18 jaroj oni vaste instruis pri naziismo kaj rasismo. Pritraktitaj estas la amasmurdado de judoj, ciganoj kaj gejoj pro naziismo dum la dua mondmilito kaj la nuntempe ĉie kreskanta timo antaŭ aŭ malamo al islamanoj. Por kvazaŭ kroni tiun projekton, oni organizis perbusan ekskurson al la nazia koncentrejo Aŭŝvico en Pollando.

Instruo

Tio fariĝis neantaŭvideble forta viva instruo pri rasismo. Ĉe la landlimo inter Germanio kaj Pollando ekskursantoj estis ekstreme longe retenataj: la gejunuloj kaj la instruistoj dum kvar horoj estis traserĉataj, insultataj kaj ĝenataj de germanaj doganistoj, antaŭ ol ili povis plu iri al Pollando. Kaj ĉe la reveno okazis io simila fare de polaj doganistoj, sed nur dum du kaj duona horoj.

Senescepte ĉiuj junuloj de ne-nederlanda deveno estis ege ĝenataj: oni retenis pasportojn dum horoj, oni insultis ilin rasisme, oni faris pure seksismajn komentojn. Pluraj el ili estis devigataj subskribi agnoskon de usonaj leĝoj kontraŭ terorismo: kiom koncernas nederlandajn junulojn tiaj usonaj leĝoj?

La ĉeestantaj instruistoj estis ŝokitaj. Nur post telefonaj petoj pri interveno, kun subteno de la amsterdama skabeno Ahmed Aboutaleb [abutalep], de nederlandaj ministrejo kaj ambasado, finfine la grupo povis hejmen veturi. La nederlandaj instancoj oficiale postulos klarigojn ĉe la germanaj kaj polaj kolegoj, ĉar, laŭ Aboutaleb, „se tia fariĝos nia estonta Eŭropo, ĝi nepre nenion valoros”.

Gerrit BERVELING
ip地址已设置保密
2008/12/12 9:53:40

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询