dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Universitata festojaro

您是本帖的第 1591 个阅读者
树形 打印
标题:
Universitata festojaro
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Universitata festojaro

Universitata festojaro

Unu el la 43 datoj elektitaj de Unesko por inkluzivi en listo de memoraj eventoj en 2004-2005 estas la 250-jariĝo de la Moskva Ŝtata Universitato.

La plej fama universitato en Rusio solenas sian jubileon en 2005. La 12an de januaro (laŭ la malnova stilo) 1755 la rusa imperiestrino Jelizaveta Petrovna dekretis la establon de universitato en Moskvo. Iniciatinto de la universitato estis la rusa enciklopediisto M. V. Lomonosov (lian nomon la moskva universitato portas ekde la jaro 1940). Li ellaboris ĉefajn principojn de la universitato kaj kune kun grafo I. I. Ŝuvalov, mecenato, patrono de sciencoj kaj artoj, favorato de la imperiestrino, verkis projekton pri nova lerna institucio.

En 1755 la moskva universitato havis nur tri fakultatojn (la filozofian, juran kaj medicinan) kaj 30 studentojn. Nun pli ol 31 000 studentoj kaj 7000 aspirantoj lernas en 29 fakultatoj, inter kiuj estas la fakultato de artoj, la fakultato de monda politiko kaj la fakultato de bioinĝenierio kaj bioinformadiko, malfermitaj dum la lastaj kvar jaroj. Multaj famaj personoj estis studentoj de la moskva universitato: en la jaroj 1879-1881 en la medicina fakultato studis Zamenhof.

La tago de Tatiana

Oni preparas ĉirkaŭ 800 aranĝojn por la granda celebrado. Multaj el ili okazos en la plej grava tago, la 25a de januaro. Eble oni miras, ke ĝuste tiun tagon, ne la 23an de januaro, oni konsideras kiel fondiĝtagon de la universitato. Nepras klarigi, ke la 12a de januaro laŭ la julia stilo (en la 20a kaj 21a jarcentoj la 25a de januaro laŭ la gregoria stilo) estas la tago de martirino Tatiana en la rusa ortodoksa eklezio. Post la fondiĝo de la universitato ĉiujare en tiu tago oni faris diservon en la universitata preĝejo kaj aranĝis malgrandan feston por universitatanoj. Iom post iom tiu tago fariĝis festo de ĉiuj studentoj. Nun ĝuste tuj antaŭ la tago de Tatiana, la 25a de januaro, finiĝas ekzamenoj en superaj lernejoj, kaj studentoj festas la komencon de ferioj. Oficialigo de tiu festo povas iĝi jubilea donaco al la universitato kaj ĉiuj studentoj de Rusio.

Tial la ĉefa jubilea kunsido okazos la 25an de januaro 2005 en la Ŝtata Kremla Palaco. Multaj nobelpremiitoj kaj elstaraj sciencistoj el la tuta mondo partoprenos tiun aranĝon. Al la jubileo estas dediĉitaj diversaj sciencaj konferencoj, kaj estas lanĉita serio Klasika lernolibro, kiun konsistigos 250 lernolibroj de universitataj profesoroj.

Atendas siajn vizitantojn priuniversitataj ekspozicioj enlande (en januaro 2005 malfermiĝos ekspozicio en la Ŝtata Historia Muzeo) kaj eksterlande. Oni faras dokumentajn filmojn kaj preparas albumojn kaj librojn (eĉ enciklopedion) pri la universitato kaj ĝia historio. Estas komencita portretgalerio de universitataj rektoroj. Krome estas emisiitaj jubileaj arĝenta monero, memora medalo kaj poŝtmarko.

Biblioteko

La plej rimarkinda jubilea afero estas la konstruado de grandioza fundamenta biblioteko, alirebla ne nur al universitatanoj, sed al ĉiuj legantoj de Rusio. Ĝi ampleksos kvin milionojn da volumoj. En legejoj povos samtempe labori 3000 homoj kaj preskaŭ ĉiu laborloko estos provizita per komputilo kun interreto. La biblioteko troviĝas kontraŭ la ĉefkonstruaĵo de la universitato kaj estas jam preskaŭ preta. Krom tenejoj por libroj kaj legejoj, tie lokiĝos aŭlo kaj la muzeo de la historio de la universitato. Malantaŭ la biblioteka konstruaĵo estos pejzaĝa parko.

Antaŭ la universitata altkonstruaĵo troviĝas monumento de Lomonosov, kaj en aŭtuno 2004 antaŭ la biblioteko estis starigita monumento de grafo Ŝuvalov. Nun la du universitat-fondintoj bronze rigardas unu al la alia trans la avenuo Lomonosovskij.

Sian 250-jariĝon la universitato renkontos per propraj blazono, himno, standardo kaj eĉ planedeto Univermoscow. Ankaŭ lanĉo de esplora sputniko Tatiana estas preparata.

Anna kaj Mati PENTUS
ip地址已设置保密
2008/12/13 8:28:25

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询