dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn

您是本帖的第 2084 个阅读者
树形 打印
标题:
Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn

Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn

La 7an de julio aperis la 50 000a artikolo en Vikipedio, la ĉiutage kreskanta esperantlingva enciklopedio, ne pri Esperanto, sed pri ĉiuj facetoj de la homa kono. Ĝi troveblas interrete ĉe la adreso eo.wikipedia.org. Okaze de la apero de tiu „festa artikolo” MONATO parolis kun kelkaj motoroj de Vikipedio, nome kun Chuck Smith [ĉak smif], la iniciatinto de la projekto, kun Arno Lagrange [lagráĵ], la „burokrato” de Vikipedio, kaj kun Miroslav Malovec, unu el la multaj tre aktivaj kunlaborantoj.

MONATO: S-ro Smith, vi estas la iniciatinto de la esperantlingva Vikipedio, kiu ekestis apud multaj aliaj lingvo-versioj. Ĉu vi bezonis multe da persvad-kapablo por aldonigi plian lingvon?

Chuck Smith: Tute ne. Kiam mi alvenis al Vikipedio, ĝi ja jam posedis Esperanto-version, sed tute sen artikoloj. Do, mi kontaktis Stefanon Kalb, kiu tiam havis sian Enciklopedion Kalblandan, kiu tiutempe estis la plej granda reta Esperanto-enciklopedio kun 150 artikoloj. Li konsentis enmeti siajn artikolojn en Vikipedion, kaj tio donis al ni bonan bazon por komenci verki veran enciklopedion.

MONATO: Oni do komencis nur per unu-du kunlaborantoj. Ĉu vi havas ideon, kiom da personoj nun kunlaboras?

Chuck Smith: Kunlaboris entute certe pluraj centoj. Sed iuj ja helpas nur per korekto de unu erareto hazarde vidita, kaj aliaj konstante kunlaboradas. En voĉdonado antaŭnelonga pri la majuskligo de familiaj nomoj partoprenis iom pli ol 20 personoj. Eble tio donas ideon pri la „veraj vikipediistoj”, do pri tiuj, kiuj dediĉas multan liberan tempon al la disvolvado de la enciklopedio.

MONATO: Ĉu la fakto, ke povas kunlabori multaj personoj, ne enhavas riskon pri manko de kohereco?

Chuck Smith: Ekzistas stilaj reguloj en Vikipedio, sed ili fojfoje ne estas sekvataj. Se oni trovas problemon kiel ekzemple „Franca/franca” aŭ „Francio/Francujo”, oni povas proponi stilan regulon kaj poste, se la komunumo konsentas, oni povas provi ŝanĝi ĉiujn artikolojn laŭ la nova stilo.

MONATO: S-ro Lagrange, vi estas la „burokrato” de Vikipedio, do la administranto. Kion praktike tio signifas?

Arno Lagrange: Jes, mi ĉi-momente estas la sola „burokrato” en la esperanta Vikipedio. Tio signifas, ke mi havas, krom ordinarajn administrajn rajtojn, kelkajn specialajn rajtojn, nome precipe doni la administrajn rajtojn al aliaj uzuloj. Administrantoj (ni nun havas dekon) estas uzuloj, kiuj havas kelkajn specialajn rajtojn en la projekto. Ili povas forigi paĝojn (se ili estas neregulkonvenaj, malplenaj aŭ mistitolitaj), ili povas forbari fuŝulojn (sekve malhelpi ilin fuŝredakti), protekti difinitajn paĝojn, tiel ke nur iuj personoj povas redakti ilin, kaj redakti la interfacon, la „sistemajn mesaĝojn”, kiuj informas uzulojn pri la funkciado de la projekto.

MONATO: Se mi ĝuste komprenas, redakti tekston povas do ĉiu ajn?

Arno Lagrange: Redakti Vikipedion povas ĉiu, kiu povas aliri Interreton. Ĝentila kontribuanto kreas por si konton, ensalutas kaj tiam ties kontribuaĵoj aperas kun ties subskribo. Kontribuaĵoj de neensalutintoj (anonimuloj) aperas subskribitaj de la IP-adreso, per kiu la kontribuinto aliris la reton. Tiu tre malferma sistemo facile ebligas kontribuadon de multaj, sed ĝi ankaŭ estas malferma pordo por fuŝuloj. Eĉ se malicaj redaktoj estas relative maloftaj, tamen la komunumo devas priatenti ilin kaj protekti la projekton. Tial ni havas administrantojn kun specialaj rajtoj. Uzulo, kiu tion petas, ricevas administrajn rajtojn post dusemajna kandidatiĝo kaj post aprobo de la aliaj kontribuantoj. Ĉiujn tiujn rajtojn administrantoj kaj burokratoj devas uzi, respektante la regulojn interkonsentitajn en la komunumo. Do ne temas pri arbitraj senlimaj povoj, sed precipe pri devoj por priatenti la bonan disvolviĝon de la projekto.

MONATO: Kiam vi parolas pri „la komunumo”, ĉu vi aludas la Esperanto-komunumon?

Arno Lagrange: Ne, ni kompreneble tie ĉi emfazas la esperantlingvan Vikipedion, sed ĝi estas nur unu branĉo de multlingva projekto, kundisvolvata de same multlingva multnombra komunumo. Nun estas pluraj dekmiloj da kontribuantoj el ĉiuj landoj kaj lingvoj: necesas do starigi regulojn. Ĝenerale ili aperas, kiam post diskutoj oni atingis interkonsenton. Ni fieras pri niaj 50 000 artikoloj, pri nia aktiva komunumo kun dekoj da tre aktivaj redaktantoj kaj centoj da okazaj, sed la tuta projekto entenas pli ol milionon da artikoloj, kaj branĉoj en iuj lingvoj enhavas plurajn centmilojn da artikoloj, kiujn pluverkadas miloj da kontribuantoj. Ni do konsciu, ke unuflanke Vikipedio estas granda ŝanco por Esperanto, ĉar ĝi estas unu el la plej grandaj atingaĵoj iam ajn realigitaj en la lingvo, sed ke aliflanke nia esperanta branĉo aspektas tute malgranda apud branĉoj en deko da „grandaj lingvoj” (la angla, germana, japana, franca, pola ktp).

MONATO: Kaj la estonteco?

Arno Lagrange: Mi opinias, ke la esperantistaro devos laboregi por progresigi la esperantan Vikipedion ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite, por ke ni povu montri al ĉiuj interesiĝantoj, ke eblas trovi bonajn enciklopediajn artikolojn pri ĉiuj temoj en Esperanto kaj ke sekve iam eblos al gestudentoj el ĉiuj mondpartoj studi per Esperanto ian ajn fakon. Jen celo, kiun la Esperanto-komunumo devus strebi atingi. Kaj jen kial mi kunlaboras en Vikipedio kaj kial mi fariĝis „burokrato” en tiu projekto.

MONATO: S-ro Malovec, vi estas unu el la plej oftaj kunlaborantoj de Vikipedio. Ĉu vi havas iujn preferatajn temojn, pri kiuj vi ofte verkas?

Miroslav Malovec: Jes, nun mi kontribuas pri ĉeĥaj verkistoj. Plej multajn artikolojn mi enmetis el Enciklopedio de Esperanto 1935, pri kio petis min Chuck Smith.

MONATO: Vi ankaŭ korektas kontribuojn de aliaj. Ĉu vi legas ĉiujn artikolojn?

Miroslav Malovec: Mi ne legas ĉiujn. Nur hazarde mi elektas en la rubriko Lastaj ŝanĝoj tiujn, kiuj min iel interesas (ekzemple Twain, Leonardo, Collodi ktp), kaj se mi vidas, ke mankas io interesa, kion mi scias, mi aldonas la informon. Krome mi koncentriĝas je tri temoj: kompletigadi informojn pri la Esperanto-movado post 1935; informi pri ĉeĥaj eminentuloj, pri kiuj oni vane serĉus informojn en alilingvaj enciklopedioj, kaj informi pri ĉeĥaj urboj kaj iliaj vidindaĵoj, por ke Esperanto estu la plej riĉa turisma inform-fonto pri Ĉeĥio (sed ĉi-rilate meritas laŭdon ĉefe Petr Tomašovský).

MONATO: Iuj diras, ke Vikipedio estas kvazaŭ narkotaĵo. Se oni iam komencis verki por ĝi, oni estas tentata ĉiam plulabori. Ĉu tiel estas ankaŭ ĉe vi?

Miroslav Malovec: Nur parte. Mi estas redaktoro de Starto, la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kaj mi sisteme enkomputiligas librojn kaj manuskriptojn por la estonteco. Dum kelkaj monatoj mi enmetadis besto- kaj planto-nomojn al la reta biologia libraro (BioLib) – do tiuj taskoj deturnas min de Vikipedio, al kiu mi nun ne kontribuas tiom, kiom antaŭe. Sed mi estas certa, ke la ĉefa tasko de internacia lingvo estas liveri informojn pri ĉiuj imageblaj temoj kaj ke Vikipedio estas la plej grava projekto, kiun Esperantujo faras, kvankam esperantistoj tion ne konscias. Grava lingvo estas tiu, en kiu retanoj trovas informojn, ne al kiu oni aplaŭdas en Bruselo.

Paul PEERAERTS
ip地址已设置保密
2008/12/16 10:19:41

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06299 秒, 4 次数据查询