dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Ornamitaj manuskriptoj

您是本帖的第 2140 个阅读者
树形 打印
标题:
Ornamitaj manuskriptoj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Ornamitaj manuskriptoj

Ornamitaj manuskriptoj

„Lando de sanktuloj kaj doktuloj” – tiel Irlando estis konata, dum Eŭropo dormetis tra la mezepoka mallumo. Monaĥoj el la insulo elmigris al tuta Eŭropo, fondante monaĥejojn kaj kunprenante la kristanan mesaĝon. Tiutempe ne ekzistis presitaj libroj kaj granda parto de la laboro de la monaĥoj estis kopiado de parto de la Biblio (precipe la evangelioj). La kopioj estis farataj sur veleno laŭ hodiaŭ ne plu uzata irlanda skribsistemo. Kutime la kopio komenciĝis per tuta senteksta paĝo de desegnoj, la tiel nomata „tapiŝa paĝo”. La dua paĝo nomiĝis „incipito”, el latina vorto signifanta „ekkomenco”. Tie la unuaj vortoj de la evangelio aperis, kun bele ornamitaj majuskloj kaj kelta interplektaĵo, ofte kun homaj kaj bestaj elementoj.

La plej konata libro estas la Libro de Kells. Ĝi originas de la insulo Iona, hebrida insulo de Skotlando okcidenta, kie sankta Kolumba (Columcille) fondis monaĥejon. Kiam la vikingoj atakis la insulon, la monaĥoj eskapis, prenante la libron kun si al alia monaĥejo de sankta Kolumba en Kells (irlandgaele: Ceannanas Mór [kjananas moor]), en Irlando. Alia, pli antikva, estas la Libro de Durrow [daru] (gaele: Dearmagh [djarma]) apud Tullamore en meza Irlando. Tie Columcille fondis monaĥejon antaŭ ol iri al Iona, I' Caluimcille [i kalmkilje].

La Evangelioj de MacRegol

En septembro 2006 okazis konferenco en Birr, meza Irlando, pri la Libro de Birr, ankaŭ nomata la Evangelioj de MacRegol (angle: the MacRegol Gospels). MacRegol estis abato de la monaĥejo de Birr, kiu mortis en 822, do la libro estis kopiita antaŭ tio. Sankta Brendan „la navigisto” fondis tiun monaĥejon, sed de ĝi ne restis eĉ ruinoj. La libro estas la sola relikvo de ĝi kaj estis „perdita” dum 700 jaroj kaj trovita en Anglio en 1681, kiam iu John Rushworth [raŝŭef] donacis ĝin al la biblioteko Bodleian de Oksfordo. Tie ĝi restis ĝis hodiaŭ, sed nun, pro la granda strebo de kelkaj homoj en Birr, la publiko povas rigardi kaj foliumi belegan faksimilaĵon, kiu ekde nun estos gardata en la publika biblioteko de Birr.

Dum la semajnfino estis rakontata la mirinda historio de tiu kopio. La koncernaj spertuloj kaj la organiza komitato prelegis pri la kompleta fotografado de la libro en Oksfordo, la kopiado sur 59 kompaktaj diskoj, la sendado per aparta kuriero al Birr, la presado de Brosna Press, Ferbane, kaj la bindado de Tony Cains, Trinity College, Dublin. La libro estis tiom granda, ke devis esti binditaj (en belega ruĝa kaprohaŭto) du volumoj. Tiuj spertuloj (fotografisto James Allan de Bodleian, direktoro de Brosna Press Diarmuid Guinan, bindisto Tony Cains el Dublino) renkontiĝis por la unua fojo en tiu semajnfino. Kelkaj aliaj spertuloj pri kelta arto kaj skribsistemo prelegis pri la beleco kaj signifo de la artelementoj.

La psalmaro de Fadden More

Nur unu monaton antaŭ la konferenco okazis la mirakla trovo de alia manuskripto, dum viro fosis en torfejo. Io simila al bulo de lasanjoj (kiel diris Pat Wallace [ŭalis], direktoro de la Muzeo de Irlando) venis al la surfaco de la grundo. Feliĉe, Edward Fogarty, la trovinto, sciis, ke ĝi devas esti tuj rekovrita per malseka torfo, por ke ĝi ne diseriĝu. Li re-enterigis la trovaĵon kaj informis la muzeon. Kelkaj jaroj de konsultado kaj traktado devos okazi, antaŭ ol ĝi povos esti montrata en la muzeo. Ĝis nun oni konstatis, ke ĝi estas kopio de psalmo 82 kaj ke ĝi enhavas desegnaĵon, sed ne estas certe, ke ĝi povos esti savita kaj konservita. Espereble okazos alia konferenco en Birr post kelkaj jaroj por rakonti la historion de la psalmaro de Fadden More.

Garbhan MACAOIDH
ip地址已设置保密
2008/12/18 9:09:13

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询