dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Letero el Sarajevo 1996

您是本帖的第 1779 个阅读者
树形 打印
标题:
Letero el Sarajevo 1996
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Letero el Sarajevo 1996

Letero el Sarajevo 1996

de RedakcioLaste modifita: 2006-08-14 18:38

Kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO duafoje okazas en Sarajevo, pasis nur dek jaroj post la sanga milito en Bosnio-Hercegovino. La milito trafis ankaŭ multajn esperantistojn. De oktobro 1995 ĝis marto 1996 en la finna gazeto Kansan Uutiset aperis 11 "Leteroj el Sarajevo", originale verkitaj de Senad Čolić en Esperanto. La komunikado inter Sarajevo kaj la ekstera mondo en tiu periodo estis tre malfacila. Interreto estis ankoraŭ relative nova elpensaĵo por malmultaj inicitoj, papera poŝto malbone funkciis, kaj la alireblaj telefonlinioj el la urbo estis nemultaj. La leteroj el Sarajevo estis verkitaj per ordinara tajpilo kaj poste faksitaj al Finnlando el registara faksilo dumnokte, kiam la cetera telefona trafiko estis malpli vigla. Ni republikigas unu el la leteroj okaze de la IJK en Sarajevo.

La Leteroj el Sarajevo aperis finnlingve en la papera eldono de la finna gazeto Kansan Uutiset. La originalaj esperantaj versioj de la leteroj estis publikigitaj en la retejo de la gazeto. Lige kun posta teknika reorganizo la tekstoj malaperis el la retejo de Kansan Uutiset, sed estis savitaj de plena forgeso fare de Simon Payne, en kies retejo ĉiuj Leteroj el Sarajevo plu legeblas.

La aŭtoro, Senad Čolić, siatempe estis la ĉefa motoro de la IJK en Sarajevo 1973. Liaj gefiloj Anida kaj Edin Čolić anis en la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara IJK.

Ni publikigas la originan tekston sen stilaj aŭ aliaj korektoj, ĉar temas pri historia dokumento.



Sarajevo, februare 1996

Hejtaĵo

Denove neĝas. Temas pri la kvara abunda neĝado ĉi-vintre. La unua neĝo falis jam komence de novembro, tiel ke la ĉi-jara estas la vera bosnia vintro - longa kaj malvarma. La unuaj tri militaj vintroj ne abundis je neĝo kaj ne ekstreme malvarmis. Nia maljuna najbarino ofte emfazis ke dum militaj jaroj vintroj estas mildaj. Ni ne konsilus al iu ajn plu kontroli tion.

Por vivteno vintre estas du solaj prioritatoj: nutraĵo kaj hejtaĵo. Pro malfermitaj ŝoseoj (sub kontrolo de internaciaj militaj fortoj) hejtaĵoj per kamionoj trans montaroj nun povas eniri la urbon. Kubmetro da brulligno kostas ĉirkaŭ 80 germanaj markoj. La prezoj ŝajnas eĉ moderaj, kvankam ekster la urbo tiuj estas kvaroble malpli altaj. Densaj arbaroj estas natura ĉirkaŭaĵo de Sarajevo. Sed dum la antaŭaj tri vintroj eĉ ne hejtaĵero povis esti transportita al ĝi. En la urbo mem troviĝas pluraj parkoj kun altaj arboj. En multegaj ĝardenoj kreskas fruktarboj. Kiam oni ĉesigis kutimajn energifontojn (gaso, elektro) la loĝantaro por hejtado aŭ simple kuirado orientiĝis al ligno en la urbo. Por ne paroli pri detruitaj objektoj aŭ aliaj lignaĵ-fontoj, oni ĉefe komencis haki arbojn.

Jam en la unua milita jaro, laŭ pritakso de fakuloj kiuj esploris 16 lokaĵojn centre de la urbo, oni elhakis 93% de altaj arboj. Minimume kvardek mil trunkoj estis faligitaj kiuj farus aleon 100 km longan! Plurajn arbojn detruis pezaj grenadoj. Mi estis proksime de la ĉefparko kiam kelkaj grenadoj trafis altajn arbojn. Iliaj dikaj branĉoj defalis. Kelkaj preterpasantoj estis vunditaj. Post kelkaj minutoj el proksimaj ŝirmejoj elkuris maljunuloj kaj gajne fortiris la faligitan branĉaron. Ĉiu do klopodis iel havigi hejtaĵon. Mia kolego decidis ne hejti - simple por ne alkutimigi la familion al varmo. Se li iam prizorgis lignon la sakon li portis al najbaro kie kutime kuiris lia edzino. Sur nigra merkato sako da ligno, (1/12 da kubmetro) kostis 50 DEM.

Brullignon eblis iom haki nur sur okcidenta monto Žuč, kie okazis preskaŭ senĉesaj bataloj aŭ sur montetoj norde de la urbo. Mi plej ofte iris al unu el la nordaj montetoj almenaŭ unu foje semajne, kaj se mi ne sukcesis kapti ian kamionon la sakon mi devis porti sur dorso ĉ. 12 km ĝis la domo. Estis vere malproksime kaj pro proksimaj defendolionioj ankaŭ danĝere.

Foje mi estis en ĥirurgia kliniko por viziti vunditan amikon. Alkuregis aŭtomobilo de urĝa medicina helpo. Geflegistoj elkuris parolante ke venas nova vundito. Sur movebla brankardo oni enpuŝis en la koridoron kovritan mezaĝan viron.

Kun paliĝinta vizaĝo, preskaŭ svenita, al alirinta kuracisto, li mallaŭte diris: "...optpafisto...stomako..." La kuracisto tuj ordonis ke oni preparu lin por operacio. La flegistoj rapide levis la lankovrilon. Sed iom ŝokis ilin ke la vundito en la mano ankoraŭ forte tenis sian hakileton. "(Mort)vundita en lignaro" - tiel ĵargone oni komentas ĉi tiun kazon.

Senad Čolić


Foto: (cc) seisdeagosto

ip地址已设置保密
2006/10/5 19:52:29

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询