
“Mi celas doni al li kontentigan profiton kontraŭ lia mono,” Vakero diras. “Mi ne planas malŝpari tempon per multa babilado. Mi havas oportunon ĝuste nun, kaj mi prenos ĝin. Ĝis revido.” Kaj li malŝaltas, notante, ke li sendu al Arkejdi fadenon da maltrankvilo-bidoj de la oriento tiam, kiam li alvenos tie.
La pantero grimpas el la Marĉo de Cignoj kaj akcelis dum ĝi komencas sian kuron orienten. La tamburado de maizoj kontraŭ la antaŭo plilaŭtiĝas ĝis sonego martelada. Motoraj indikiloj montras aŭ oranĝe aŭ ruĝe. Ĉiu nemotora lampo verdas. Ŝtalaj gitaroj kantas tiel, kiel anĝeloj en la menso kaj Misuro krias kanton akompane. Ekspedi la poŝtaĵon estas glora ago.
La trompaj panteristoj kaŭzas maltrankvilecon, kaj pli da radaroj ekŝaltiĝas, tiuj, kiujn oni jam ne uzis kun la espero, ke subita ekapero eble kaptus kontrabandiston per surprizo. La rigardo-manka loko ankoraŭ restas sen radaraĵo. Li forĵetas sian singardemon kaj decidas, ke li plej plene ruĝumu la motorojn. Duone sentita mesaĝo el la korpo informas, ke ĝi nun premiĝas malantaŭen kontraŭ la seĝon, sed pli gravaj aferoj pripensindas. La pantero nun flugas en la aero duonatempe, elfosante malaltajn montetojn kaj flugante super la suproj, ĵetante maizojn kaj disigante barilojn, ĝia voĉo estas kriego de frenezulino. Nerveroj flagras en la menso de Vakero, pulse sendante siajn mesaĝojn al lia kristalo, stabiligante la veturilon dum ĝi batiĝas supren kaj reen. Li estas profunde en la interfaco dum la stir-klapojn invadas al li la menson, rajdante la akran eĝon de stabileco, kvazaŭ sketante tuj apud truego. Vakero scias, ke li poste trovos profundajn kontuzojn sub la korpo-zonoj de l' seĝo, malgraŭ ties kusenetoj.
Li transpasas la bordon de Misuro inter la urbo Luisburgo kaj la rustanta monumento kiu honoras la plen-mortiga batalo ĉe la Marĉo de Cignoj. Sekega Misuro sopire atendas pluvon, kaj lia nubo el polvo leviĝas ture kun alteco cent-metra, sed neniu rigardas tien. La stir-klapoj alkutimiĝas pri tiu skuado, kiun ili spertas, kaj pli facile moveblas.
Kaj poste radaro pulsas de tuj supere, plua robota detekt-aviadilo ŝaltiĝis por partopreni en la radara reto. La nerigardita loko eke plen-rigardiĝas kaj la polva nubo probable aspektas tiom atentiga, kiom brulanta sago en la nokto. Vakero malakcelas la motorojn de ruĝeco ĝis flaveco kaj provas fari sin malpli granda, sed la radaro situas tuj supere kaj ekzistas nenia metodo por eliri de sub ĝia rigardo. Li malakcelas la onde saltantan panteron kaj stiras trans la flankon de la Sude Granda Rivero. Lia akvo-ŝprucego altas malpli ol la antaŭa polvo-nubo kaj li scivolas ĉu li faris sukcesan eskapon, sed poste aliaj flugantaj radararoj komencas ŝaltiĝi en la proksima ĉielo kaj li scias pri tio, kio okazos.
Lia propra radaro montras rem-boaton senmovantan sur la kvieta akvo, kaj la pantero saltegas al la terbordo, por eviti ĝin. Li malvarmigas la motorojn de flaveco ĝis verdecon—estas pli saĝe savi fuelon por la estonteco. Li decidas, ke estas tempo por aŭskulti tion, kion la polico diras kaj ŝaltas la polic-bandan antenon. La sendaĵoj de la luita polico enciferiĝas sed tiuj de la ŝtata polico sendiĝas klare, kaj per parto de sia plilarĝigita menso li aŭskultas iliajn konsternitajn vokojn dum ili provas, per rade propulsitaj veturiloj, sekvi la panteristojn dum tiuj vipo-rapide transiras la kampojn. Foje iu lupolicano parolas por konsili ilin. Vakero ekhavas la ideon, ke la ŝtata polico iom malemas kunlabori kun ekster-registara luebla dungo-polico, io, kion li plimalpli antaŭe suspektis.
Ŝajnas, ke la radaroj cirklas pli sencele nun, kvazaŭ ili perdis lin almenaŭ partotempe. La pantero eniĝis la provincon Ĝansono antaŭ ol Vakero detektis radaron kiu boras al li de l' oriento, sufiĉe malalta por ke ĝi eble originu de aviadilo. Li funkciigas eksplodo-ŝraŭbojn kiuj tiel liberigas la ŝirmo-kovrilojn de sur liaj armiloj; la pantero fariĝos malpli aero-glatema kaj bezonos pli da atenton je alta rapideco. Vakero faras ke siaj motor-indikiloj ŝanĝiĝu de verdeco ĝis blueco kaj faras grandan turnon suden, esperante, ke li evitu la aviadilon, kaj dum momento ŝajnas, kvazaŭ tio sukcesis; la aviadilo daŭrigis norden, sed tuj poste ĝi subite ekturnas, falflugante rekte al la pantero.
Vakero sentas ondon da alkoholo saltadi tra sia koro dum la motor-indikiloj raketas ĝis ruĝeco, la pantero skuiĝadas dum ĝi kraĉas flamon. Dum momento ĝi provas grimpi superen en la aeron, la vento zumante preter la armiloj tiel, kiel la sudorientaj mond-ventoj faris tra la ŝnuroj de velŝipo, sed gravito tiras forte sur ĝia mov-direkto kaj la pantero frape falas sur sian kusenon. Dum la indikiloj maksimumiĝas, Vakero liberigas radar-trompan misilon kaj stiregas la panteron laŭ skuiga maldekstra turno, ĝia dekstra flanko skrapante teron dum la pantero premegas sian kusenon suben. La misilo daŭrigas laŭ rekta kurso, ĝiaj grandaj flugiloj etenditaj, flugante proksime je la grundo. Ĝi ne havas radaronde absorban farbon, kaj oni intencas, ke ĝia radara aspekto ŝajnu tiom granda kiom absorbaĵe farbita pantero; kaj ĝia ellasa gaso probable allogos iun ajn, kiu serĉas preterruĝe.
Vakero ŝaltas la postbruligilojn kaj rapidas al la Patro de Akvoj. Post si li vidas ekbrilojn en la nokta ĉielo dum la aviadilo pafas armilojn al la trompilo. Li esperas, ke civitanoj ne troviĝu sube; tiuj raketoj aspektas tre malplezurige.
Li ne povas vidi la eksplodojn; la lupolica aviadilo daŭrigas sian kurson dum ioma tempo, malripidiĝante, kaj Vakero malripidiĝas, ankaŭ, por minimumigi sian preterruĝan signalon. Fortaj radar-pulsoj ankoraŭ venas de tuj supere. Vakero aŭdas de la ŝtataj policanoj, ke du el la trompistoj kaptiĝis, kio signifas, ke pli da ĉasistoj estas nun liberaj por ĉasi lin. La lupolica avidilo komencas turni cirklon al lia direkto, kaj Vakero vidas strangajn siluetojn de metala arbaro sur la horizonto; li ŝanĝas kurson denove kaj kondukas al ĝi.
Ĝi estas arbaro da antenoj, kilometrojn larĝa, ricevante la malfortan mikroondan energion kiu venas suben de sun-energia satelito orbitanta, de brulanta fiksita stelo en la ĉielo kiu simbolas la dependecon de l' tero je la orbita forteco. Vakero stiras serpente tra la metala reto uzante nur la noktan vidkapablon. Estas probable, ke li konfuzis iun ajn signalon kiun la malamika radaro ricevas, tamen la lupolica aviadilo ankoraŭ pli proksimiĝas. La pantero eliras en malplenan lokon tie, kie metala ilo-dometo rustas sur sia betona bazo, kaj en tiu mallonga momento Vakero elpafas lamenero-disŝutan raketon rekte supren kaj saltas refoje inter la alojajn arbojn.
La kontraŭradara raketo supreniras ses kilometrojn kaj krevas, kaj subite la aparatoj de Vakero detektas malfortajn mikroondojn el ĉiu direkto resaltantajn. La lameneroj, facile drivantaj suben de tre granda alteco, estas el aluminiaj strietoj, ĉiu deka surhavas etajn ĉipon kun energi-fonton kiuj kopias kaj resendas ĉiujn elektro-magnetan signalon, kiujn ĝi ricevas. Sur la radaraj ekranoj de Vakero ŝajnas, kvazaŭ vasta stelaro da radio-fontoj subite estiĝis super la ebenaĵo. La homoj kiuj kontrolas la energifonta reto probable freniziĝas. Tuj post li eliras el la antenaro, Vakero refoje ŝaltas la postbruligilojn. La signalo de la aviadilo perdiĝis en la lamenera nubo kaj li divenas, ke estas tiu ĉi tempo decas por eskapi. Li komputatora mapo montras, ke antaŭe situas rivera fluejo. La tempo ŝajnas bona por ke li fiŝkaptu.
La rivera fluejo estas seka kaj serpenta, sed li forlasas la malamikan aviadilon malproksime malantaŭe. Multo da enciferigita radio-trafiko flugas, ĉiu mesaĝo eĥita pro la lameneroj dum ili malrapide drivas suben. Ĝi havas urĝegan econ, kaj unu mesaĝo de la lupolico petas helpon de la ŝtata polico, sendita sen ciferiĝo kaj redirata kun senfina frenezuleca efiko pro la lameneroj. Vakero ridetas kaj supreniras de el la rivera fluejo, rapidante nordorienten.
Ŝajnas, ke ĉiuj ĉas-aviadiloj surteriĝis por replenigi la fuelujon ĉar li jam transiris la riveron Misuro norde de Kolumbio antaŭ ol li trovas pluan malfacilaĵon. Li jam atendis tion, malvarmiginte la motorojn je verdeco kaj uzinte kaŝigan terenon, ĉar la policaj radio-aparatoj informas lin, ke du el liaj tromp-panteristoj jam kaptiĝis kaj la restaĵo jam ĉasiĝis al kaŝ-lokojn. Subite radaro ekpulsas de tuj supere denove kaj nova radaro dopleras al li de la nordokcidenta horizonto kvazaŭ ĝi ĵus saltis de sur aerodromo. Vakero malakceliĝas kaj turnas for: ne efike. Li serĉas bordon de larĝa arbaro kaj ne trovas, kaj subite ekaperas alia radara signalo kiu arĥas al li rapide el la sudo. Li pafas novan lamenero-raketon kaj ŝanĝas la kurson ankoraŭ refoje. La du ŝajnas konfuziĝi dum ioma momento pro la lamenera nubo, tamen poste unu el ili ĝustigas sian kurson, sekvite de la norda aviadilo. La suda aviadilo probable ekvidis lin per preterruĝa detektilo kaj celigis la alian pri lia loko.
Paf-celaj ekranoj ekbrilas kun freneza ruĝeco en la menso de Vakero. Ĝemo el lia gorĝo eĥas la amplifitan muĝegon de la brul-kameroj, kaj la pantero ĉizas teron dum ĝi turniĝas dekstren, alfronte al la venanta suda radar-fonto. Vakero malŝaltas la propran radaron por malhelpi eblajn retro-sekvajn misilojn kaj stiras laŭ nur la optikaj instrumentoj, lia menso farante decidojn fulmo-rapide, nervo-sendiloj pafante signalojn kontraŭ la kap-ŝaltiloj tiel, kiel hajlo, la interfaco entenante la tutan brilantan universon, la panteron kaj ties instrumentaron, la maizon kiu tondras sub la kirasoj, la dise ŝutitajn folio-ŝiraĵojn, la du malamikajn lu-policanojn kiuj raketas al li de el la nokto. Lia veturilo emas forlasi la grundon; ĝiaj ostoj ĝemadas pro perfortoj kaj la elstarantaj armiloj kriegas en la vento. La aero plenas de disŝirita maizo. Du drataj bariloj platiĝas, kaj la alta silueto de silo elstaras en la nigreco, la optikaj lensoj de la pantero kurbigas ties aspekton ene, minace. Li vidas la malamikon nun, ordinara helikoptero kiu rapidas al li je arbo-supra alteco, kun la maŝin-pafilo ekbriladanta. Li pafas kontraŭ-radaran misilon al la loko tuj inter la okuloj de la lupolicano ĝuste tiam, kiam la kiras-metalo super lia kapo komencas sonori pro la frapado de kanonaj kugloj. Fajretoj plenigas liajn internajn ekranojn kaj li ektremas je la perdo de okulo.
Nun li preterpasas, kaj tra la kiraso kaj la saltado de la veturilo li aŭdas la muĝon de la helikoptero dum ties helico disfrapas la superan ĉielon. La kontraŭ-radara misilo mistrafis: la multegeco da lameneroj konfuzis ĝin, aŭ eble la helikoptero malŝaltis sian radaron ĝustatempe. Sed nun ekestas alia sono, la tono de varmeco-sekva misilo kiu petas permeson ekflugi, kaj Vakero ellasas tiun birdon kaj stiras la panteron maldekstren, sentante kvazaŭ de trans longa distanco la tiron dum la veturilo glitas super monteton kun ŝprucado de maiza polvo, glitante flanken sur ĝia kuseno.
La helikoptero mortas en fajr-nubo de brila gloro, bruligante la kampon per erupcio de fuelo kaj armiloj. La silo staras en la malantaŭo, kun aspekto de tombo-ŝtono, spegule flagrante la ruĝecon. Freneza babilado soniĝas en la radio-aparato, enciferigitaj mikroondoj kriegas, rekoneble homeca malgraŭe, amplifita kaj reeĥita ĝis la bordo de tuta frenezeco pro la falantaj lameneroj. La lupolico kiu venas de la nord-okcidento ĵus vidis tion kio okazis al lia kamarado. La pantero provas turniĝi laŭ renversa voj-kurbo, glitante sur surfaco el maizaj silk-haroj dum gravito kaj inercio provas renversigi ĝin. Vakero sentas en lia kapo la rotacion de la giroskopoj, tremblantaj dum la ŝveb-veturilo ŝanceliĝas je ebla renversiĝo.
La lupolica veturilo krias supere kvazaŭ voĉo de morto-divena feino kaj Vakero vidas, ke ĝia subo spegulas la ruĝan flagrecon de la funebra fajro de ties kunulo. Jeta ŝveb-aviadilo, kun turbinoj tondrantaj ene de la rotacieblaj duktoj kiuj situas tuj ĉe la fino de ĝiaj mallongaj planeoj. Ĝi estas malpeza atak-jeto kiu povas ekflugi vertikale kaj ŝvebi, kunmetante la plej bonajn kvalitojn kaj de subsone rapida ĉas-aviadilo kaj de helikoptero, kun konsiderinda ŝparado de mono kaj fuel-uzado. Vakero esperas, ke li trovu oportunon por elpafi pluan misilon, sed la brulanta fuelo tuj super la supro de la monteto konfuzas liajn detektilojn kaj la ŝvebaviadilo subite kliniĝas en rapida turniĝo, disŝutante trompilojn el termito kiuj tiel brulas, kvazaŭ etaj paraŝutaj sunoj, kaj la oportuno kiu ekprezentis sin malestiĝas. La pantero ĵetas sin super la supro refoje kaj glitas laŭ la rando de la ruĝa rebrilo kiun la disiĝita helikoptero radias, celante la elstarantan silon en la malproksimeco.
Planoj ekflamas en tra la likvo-kristalaj ŝaltiloj de Vakero kun la fluida gracieco de internuba fulmo. Por la lupolicano, la plej saĝa decido estus daŭrigi la rigardadon kaj gvidu ĉi tien aliulojn sen riski sin. Se tio okazos, Vakero devos ĉasi la ŝveb-aviadilon; sed alia-flanke, la radaroj ankoraŭ senespere konfuziĝas kaj la ŝveb-aviadilo ne povas distingi inter la preterruĝecon de la pantero kaj tiu de la disrompaĵo, kaj nun estas la oportuno por ke Vakero foriri. Li decidas ruĝigi la motoron kaj rapidu por la sendanĝereco de Egipto je la alia flanko de la rivero Misisipo.
Sed ŝajnas, ke la lupolica piloto havas okulojn tiajn, kiaj singularaĵoj, ensuĉante mondojn, aŭ eble havas rimarkinde bonajn ekipaĵojn—eble eĉ unu el la plej novaj son-detektiloj?—ĉar la ŝveb-aviadilo haltas sian turniĝon kaj sekvas tuj post la ellasa gaso de la pantero. Sen eraro. Vakero malŝaltas la postbruligilojn kaj esperas, ke iom da kaŝiga tereno troviĝu tuj post la horizonto. Lia radio-sekvaj misiloj ne funkcios inter la lameneroj, kaj nek liaj radare gvideblaj misiloj. Li ne povas trovi bonan preterruĝan signalon de la antaŭa ŝveb-aviadilo, do la varmeco-serĉaj misiloj ankaŭ ne havus bonan ŝancon.
La tereno estas malglata, kaj subite la maizoj anstataŭiĝas per kanaboj, kun alteco de elefanta okulo kaj ĝis-kreve plenaj de rezino. Pro tio, la grundo estos malpli glitiga ol ĝi estis sub la maizoj, ŝanĝi la kurson estos malpli danĝere. La malamika piloto jetas rekte al li, ŝajne pro kolero pri tio, kio okazis al lia amiko, kaj Vakero scias, ke povos uzi tiun kolerecon tiel, kiel ajkida mastro uzas la kenetan energion de sia batalanto kontraŭ li—sed unue la motoroj devos maksimumiĝi ĝis ruĝeco, postbruligiloj sangi alkoholan fajron, kaj la pantero devos suferi iom da punado.
Vakero flugas dum li saltas super la supro de monteto, kaj eta tiro je la kontroliloj kaŭzas, ke la pantero glitu dekstren ĝuste tiam, kiam la ŝvebaviadilo malfermas armilujon kaj seso da formite eksplodaĵaj raketoj ekbruligas la kanabojn. Martelado soniĝas sur la kiraso, kaj ekbrilo el ruĝaj lampoj sur la ekranoj informas Vakeron, ke kuglo tiom granda, kiom botelego, penetris unu el liaj propraj armilujoj kaj detruis aron da plej nove designitaj elektronikaĵoj kiuj valoris du mil dolarojn. Tiuj detektiloj, kiuj celigas lian propran maŝin-kanonon detruiĝas pro pafado ĝuste tiam, kiam li mem decidas pafi kelkajn kuglojn. La nervo-sendiloj kiuj kiuj martelas kontraŭ la cerbo-ĉipoj de Vakero kvazaŭ fumas pro la maldolĉa sentaĵo de adrenalino, kaj ŝajnas, ke la ŝvebaviadila piloto moderigis sian kolerecon per singardemo ĉar lian rapidon li samigis al tiu de Vakero sen preterpasi lin, do tial, al Vakero restas neniun alian eblecon ol raketi plu trans la bona tero de Misurio, akceli, eke turneti dekstren kaj maldekstren, uzi la kanabon por helpi lin venki la malamikon. La maŝin-kanono martelas, martelas. La sentiloj de la pantero ekbrilas kaj mortas.
Kaj poste Vakero malfermas grande la valvojn por alkoholo kaj liaj motoroj krias angore dum en febra planado li plene funkciigas la jet-motorajn retroigilojn. Malgraŭ eĉ ĝia droga dormado, lia korpo krias dolore tiam, kiam la seĝo-zonoj tranĉe enpremas ĝin. Duono el la komputatoraj montriloj glaciiĝas pro la ŝoko. La ŝvebaviadilo baraktas dum ĝi provas daŭrigi sian pozicion, sed ĝi estas tro proksime je la tero por ke ĝi provu uzi bremse la aero-rezistecon kaj ĝiaj klapoj jam plene elstaras. La piloto anticipas tion, kio okazos kaj disĵetas termitajn brulaĵojn eĉ antaŭ ol lia duone regita kaj plene senespera aviadilo preterpasas flustre kaj la tono eksonas en la orela kristalo de Vakero. La misiloj de Vakero saltegas de el lia lasta armilujo, la dekstra turbino eksplodas kun ruĝa energio, kaj la ŝvebaviadilo ĝemas je metala doloro kaj turne falanta ŝraŭbe enteriĝas.
La pantero eskapas trans la ruĝe striita nokteco. Egipto proksimas, sed ankaŭ la sun-leviĝo. Vunditaj aparatoj revekiĝas; Vakero moderigas la motorojn kaj sukcesas zorgi pluan funkciadon el ili. Tempo ĝustas, por ke li trovu lokon por kaŝi dum la tago.
Vakero trapasas okdek kilometrojn da kamparo plu antaŭ ol alvenos la tag-lumo kaj kreskanta ondo da malamikoj. Ekzistas miloj da forlasitaj bienoj kaj garbejoj tie ĉi, malnovaj private poseditaj entreprenoj kiuj ne povis konkursi kontraŭ la de orbite organizitaj kulturo-fabrikoj kaj robotizitaj bienegoj. Vakero konas pri multe da ili, kie la malnovaj konstruaĵoj, apud la robote zorgataj maiz-kampoj, restas malplene.