Jen kiel ĝi okazis. Mi estis retrokondukinta Dian laŭ la kornico, per kiu ŝi venis, ĉar mi serĉis vojon, kiu kondukos nin al la supro de la krutaĵo, sciante, ke ni tiam povos transiri al la rando de mia valeto, kie ni certe povus trovi manieron eniri desur la krutaĵosupro. Dum ni antaŭeniris laŭ la kornico, mi donis al Dian precizajn instrukciojn por trovi mian kavernon, pro la ebleco, ke io povus okazi al mi. Mi sciis, ke ŝi estus tute eksterdanĝere kaŝita de postĉaso, atinginte mian loĝejon, kaj la valo provizus al ŝi ampleksan vivtenaĵon.
Multe incitis min ankaŭ ŝia traktado de mi. Mia koro, malĝojis kaj pezis, kaj mi volis ĉagreni ŝin, sugestante, ke io terura povus okazi al mi – fakte, ke mi povus esti mortigita. Sed la efiko estis nula, almenaŭ kiom mi povis percepti. Dian nur skuis siajn belegajn ŝultrojn kaj murmuris ion signifantan, ke oni ne tiel facile seniĝas je siaj problemoj.
Dum iom da tempo mi restis silenta. Mi estis komplete malesperiĝinta. Komprenu, ke mi dufoje ŝin defendis de atako – la lastan fojon kun risko al mia propra vivo por savi ŝian. Estis nekredeble, ke eĉ idino de la ŝtonepoko povus esti tiel nedankema – tiel senkora – sed eble ŝia koro posedis la atributon de ŝia epoko.
Fine, ni trovis fendiĝon en la krutaĵo, kiu larĝiĝis kaj etendiĝis pro la efiko de akvo verŝiĝanta tra ĝi de la altebenaĵo, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn al la ĉefmontaro. Malantaŭ ni kuŝis la larĝa interna maro, kurbiĝanta supren en la senhorizonta malproksimeco kaj kunfandiĝanta kun la bluo de la ĉielo, tiel ke ĝi aspektis ĝuste kvazaŭ la maro returniĝus kaj formus kompletan arkon super ni, malaperante malantaŭ la foraj montoj malantaŭ ni – la stranga kaj mistera aspekto de la pelucidaraj marpejzaĝoj estas nepriskribebla.
Dekstre staris densa arbaro, sed maldekstre la tereno estis maldensa kaj senobstakla ĝis la ekstera rando de la altebenaĵo. Tiudirekte kondukis nia vojo, kaj ni ĵus turniĝis por daŭrigi la iradon, kiam Dian tuŝis mian brakon. Mi turnis min al ŝi, pensante, ke ŝi inaŭguros repaciĝon, sed mi eraris.
"Jubal," ŝi diris, kapgestante al la arbaro.
Mi rigardis, kaj jen, eliranta el la densa arbaro, venis vere balena viro. Li ŝajnis sep futojn alta, kaj estis same grandproporcia. Li estis ankoraŭ tro malproksima, por ke mi distingu liajn trajtojn.
"Kuru," mi diris al Dian. "Mi kontraŭbatalos lin, ĝis vi estos jam bone ekirinta. Eble mi povos okupi lin, ĝis vi estos tute for," kaj tiam, sen ekrigardi malantaŭen, mi antaŭeniris por renkonti la Malbelulon. Mi esperis, ke Dian diros al mi ion bonvolan antaŭ ol foriri, ĉar certe ŝi sciis, ke mi iras al la morto pro ŝi; sed ŝi eĉ ne adiaŭis min, kaj kun peza koro mi paŝis tra la florkovrita herbo al mia morto.
Kiam mi venis sufiĉe proksimen al Jubal por rekoni liajn trajtojn, mi ekkomprenis, kiel li gajnis la alnomon Malbelulo. Ŝajne, iu timinda bestego deŝiris unu tutan flankon de lia vizaĝo. Mankis okulo, la nazo, kaj la tuta karno, tiel ke liaj makzeloj kaj tuta dentaro montriĝis kaj ridetis tra la abomena cikatro.
Antaŭe, li eble estis tiel bonaspekta kiel aliaj anoj de lia bela gento, kaj povas esti, ke la terura rezulto de tiu alfrontiĝo efikis amarige al lia karaktero jam forta kaj bruteca. Kiel ajn, li nun ne estis bela vidaĵo, kaj nun kun vizaĝtrajtoj, aŭ kio restis el tiuj, tordiĝintaj pro kolero je la vido de Dian kun alia viro, estis terure vidi lin – kaj multe pli terure renkonti lin.
Nun li estis ekkurinta, kaj dum li proksimiĝis, li levis sian grandegan lancon, dum mi haltis, kaj metante sagon en mian arkon, mi celis laŭeble senŝancele. Necesis pli longa tempo ol kutime, ĉar mi devas konfesi, ke vidi tiun abomenan viron tordis miajn nervojn tiom, ke miaj genuoj iĝis tute ne firmaj. Kian ŝancon mi havis kontraŭ tiu potenca militisto, kiun eĉ ne timigas la plej sovaĝa kavernurso! Ĉu mi povus esperi venki iun, kiu buĉis la sadokon kaj la diriton propramane! Mi ektremegis, sed por esti justa al mi mem, mi timis pli pro Dian ol pro mia propra sorto.
Kaj tiam la granda bruto ĵetpafis sian masivan ŝtonpintan lancon, kaj mi levis mian ŝildon por deteni la forton de ĝia terura rapideco. La frapo puŝis min sur la genuojn, sed la ŝildo devojigis la armilon, kaj mi estis nevundita. Jubal nun rapidis al mi kun la sola restanta armilo, kiun li portis – murdaspekta tranĉilo. Li estis tro proksima por preciza sagpafo, sed mi pafis al li dum li venis, sen celi. Mia sago enpikis la karnon de lia femuro, kaŭzante doloran, sed ne senkapabligan vundon. Kaj tiam li min atingis.
Mia lertmoveco pormomente min savis. Mi rapide kaŭrigis min sub lia levita brako, kaj kiam li ĉirkaŭpivotis por denove ataki min, li trovis glavpinton ĉe sia vizaĝo. Kaj momenton poste, li sentis colon aŭ du colojn de ĝi en la muskoloj de sia tranĉilbrako, tiel ke poste li estis iom pli singarda.
Nun estis duelo de strategio – la granda, vila viro manovris por trabreĉi mian memgardadon, kie li povus ekuzi siajn enormajn muskolojn, dum mia mensa okupiĝo estis restigi lin je braklonga distanco. Trifoje li sturmis al mi, kaj trifoje mi trafigis lian tranĉilbaton sur mian ŝildon. Ĉiufoje, mia glavo trafis lian korpon, unufoje enpenetrante lian pulmon. Nun li estis jam kovrita de sango, kaj la interna sangado kaŭzis paroksismojn de tusado, kiu portis la ruĝan fluaĵon tra la fiaj buŝo kaj nazo, kovrante liajn vizaĝon kaj bruston de sanga ŝaŭmaĵo. Li estis vidaĵo plej malbela, sed li estis malproksima de la morto.
Dum la duelo daŭris, mi komencis havi esperon, ĉar por esti tute malkaŝema, mi ne atendis postvivi la unuan alsturmon de tiu monstra maŝino de neregitaj rabio kaj malamo. Kaj mi kredas, ke Jubal, anstataŭ absolute malestimi min, eksentis al mi respekton, kaj tiam en lia primitiva menso evidente formuliĝis la penso, ke li finfine renkontis sian superonton kaj frontas sian pereon.
Almenaŭ sole per tiu hipotezo mi povas klarigi lian postan agon, kiu estis kiel lasta provo – ia nereala espero, ke se li ne baldaŭ mortigos min, mi mortigos lin. Ĝi okazis ĉe la kvara alsturmo, kiam, anstataŭ ataki min per sia tranĉilo, li faligis tiun armilon, kaj ekprenante mian glavklingon per ambaŭ manoj, ŝiris tiun armilon el mia teno tiel facile kiel de infano.
Ĵetante ĝin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum momenteto, rigardante en mian vizaĝon kun tia terura rikano de malica triumfo, ke mi preskaŭ senkuraĝiĝis – kaj tiam li sin ĵetis al mi, armite nur per siaj manoj. Sed tiu estis la tago, en kiu Jubal lernis pri novaj batalmetodoj. La unuan fojon li vidis pafarkon kaj sagojn, neniam antaŭ tiu duelo li vidis glavon, kaj nun li lernis, kion kapabla homo povas fari per siaj nudaj pugnoj.
Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkaŭris sub lia etendita brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturniĝa, ke li kuŝis kelkajn sekundojn tie, antaŭ ol li provis leviĝi, kaj mi staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuiĝus.
Fine li ja leviĝis, preskaŭ muĝanta pro rabio kaj honto; sed li ne restis surpieda – mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun Jubal estis jam freneziĝinta pro malamo, ĉar neniu sanmensa homo estus leviĝinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, ĝis fine li kuŝis pli longe sur la tero inter batoj, kaj ĉiufoje leviĝis pli malforta ol antaŭe.
Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura ĉekora bato peze faligis lin surteren, kie li kuŝis tute senmova, kaj iel mi sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu leviĝos. Sed eĉ rigardante tiun kadavron, kuŝantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj bestoj – tiun gigantan ogron de la ŝtonepoko.
Prenante mian glavon, mi apogis min sur ĝi, rigardante la kadavron de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi ĵus batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskiĝis en mia cerbo – rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun laŭkompare pigmean homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon. Tuta Pelucidro kuŝus ĉe iliaj piedoj – kaj mi estus ilia reĝo kaj Dian la reĝino.
Dian! Ondeto da dubo traverŝis min. Estis tute laŭ la povoj de Dian, ke ŝi malŝatus min, eĉ se mi estus reĝo. Ŝi certe estis la plej superiĝema persono, kiun mi iam renkontis – kun la plej konvinka metodo sciigi iun, ke ŝi estas supereca. Nu, mi povus iri al la kaverno kaj diri al ŝi, ke mi mortigis Jubal, kaj tiam ŝi eble sentus pli da favoro al mi, ĉar mi ŝin liberigis de ŝia turmentinto. Mi esperis, ke ŝi facile trovis la kavernon – estus terure, se mi denove ŝin perdus, kaj mi turniĝis por preni miajn ŝildon kaj pafarkon kaj rapide postsekvi ŝin, kiam je mia miro mi trovis ŝin starantan malpli ol dek paŝojn malantaŭ mi.
"Ino!" mi kriis, "kion vi faras ĉi tie? Mi kredis, ke vi iris al la kaverno, kiel mi ordonis al vi."
Leviĝis ŝia kapo, kaj la rigardo, kiun ŝi donis al mi, forprenis mian tutan majestecon, kaj igis min senti min kiel palacan mastrumhelpanton – se palacoj havas mastrumhelpantojn.
"Kiel vi ordonis al mi!" ŝi kriis, frapante per sia piedeto. "Mi agas laŭ mia volo. Mi estas la filino de reĝo, kaj krome, mi vin malamas."
Mi estis konsternita – tiel ŝi dankis min post kiam mi savis ŝin de Jubal! Mi turniĝis kaj rigardis la kadavron. "Eble mi savis vin de pli malbona sorto, sinjoro," mi diris, sed ŝajne Dian ne komprenis tion, ĉar ŝi tute ne ŝajnis rimarki.
"Ni iru al mia kaverno," mi diris, "Mi estas laca kaj malsata."
Ŝi sekvis unu paŝon malantaŭ mi, kaj nek unu el ni parolis. Mi estis tro kolera, kaj ŝi ne ŝajnis voli paroli kun ano de pli malalta klaso. Mi estis tutplene kolera, supozinte antaŭe, ke ŝi min rekompencos per ia dankesprimo, ĉar mi sciis, ke eĉ laŭ ŝiaj propraj normoj mi faris tre admirindan aferon, kiam mi mortigis la timindan Jubal en permana batalado.
Sen malfacilaĵoj ni trovis mian loĝejon, kaj tiam mi iris en la valon kaj ŝtonmortigis malgrandan antilopon, kiun mi supentrenis laŭ la kruta deklivo al la malkrutejo antaŭ la aperturo. Ĉi tie ni silente manĝis. Foje mi ekrigardis ŝin, kredante, ke vidi ŝin ŝiri karnon per siaj manoj kaj dentoj kiel sovaĝa besto kaŭzos en mi abomenan sentimenton al ŝi; sed je mia miro, mi trovis, ke ŝi manĝas same delikate kiel la plej civilizita virino konata al mi, kaj fine mi trovis min gapanta kun stulta ravo al la beleco de ŝiaj fortaj, blankaj dentoj. Tia estas la amo.
Post nia manĝo, ni malsupreniris al la rivero kune kaj lavis niajn manojn kaj vizaĝojn, kaj tiam, ĝissate trinkinte, ni reiris al la kaverno. Senvorte, mi rampis en la plej foran angulon, kaj kunvolviĝinta, mi baldaŭ ekdormis.
Kiam mi vekiĝis, mi trovis Dian sidantan en la aperturo, elrigardante trans la valon. Dum mi elvenis, ŝi moviĝis flanken por lasi min pasi, sed ne unu vorton ŝi havis por mi. Mi volis malami ŝin, sed mi ne povis. Ĉiufoje, kiam mi ŝin rigardis, io venis en mian gorĝon, kaj mi preskaŭ sufokiĝis. Mi neniam antaŭe amis, sed helpon mi ne bezonis por diagnozi mian kazon – pro amo mi nun akre suferis. Je Dio, kiom mi amis tiun belegan, malŝatan, rave logan praulinon!
Post kiam ni denove manĝis, mi demandis al Dian, ĉu ŝi intencas reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed ŝi malĝoje balancis la kapon kaj diris, ke ŝi ne kuraĝas, ĉar oni ankoraŭ devus konsideri la fraton de Jubal – ties plej aĝan fraton.
"Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis. "Ĉu ankaŭ li deziras vin, aŭ ĉu la elektorajto je vi fariĝis familia heredaĵo, donota de generacio al generacio?"
Ŝi ne tute komprenis, kion mi celis diri.
"Estas probable," ŝi diris, "ke ili ĉiuj volos venĝi la morton de Jubal – ili estas sep – sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin ĉiujn, antaŭ ol mi povos reiri al mia popolo."
Ekŝajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por mi – sepoble tro grandan, fakte.
"Ĉu Jubal havis kuzojn?" mi demandis. Preferinde estus scii ĉion plej malbonan komence.
"Jes," respondis Dian, "sed ili ne gravas – ili ĉiuj havas virinojn. La fratoj de Jubal ne havas virinojn, ĉar Jubal povis akiri neniun por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de li – kelkaj eĉ ĵetis sin desur la krutaĵoj de Amoz en la Darel Az prefere ol edziniĝi al la Malbelulo."
"Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj – " mi demandis.
"Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro," diris Dian, kun rigardo kompata, sed samtempe malŝata, kun la malŝato emfazita iom pli ol la cirkonstancoj postulis – kvazaŭ por certigi, ke mi ne preteratentos ĝin. "Komprenu," ŝi daŭrigis, "pli juna frato ne rajtas alpreni edzinon, ĝis ĉiuj liaj pli aĝaj fratoj tion faris, krom se la pli aĝa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin fraŭlaj, ili des pli volonte helpos lin akiri edzinon."
Rimarkante, ke Dian fariĝas pli komunikema, mi komencis flegi la esperon, ke ŝi eble iom pli ekŝatas min, sed baldaŭ mi eltrovis kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj.
"Ĉar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio fariĝos el vi, konsiderante, ke vi ne povas esti feliĉa kun mi ĉi tie, ĉar vi tiom malamas min?"
"Mi devos nur toleri vin," ŝi respondis malvarme, "ĝis vi decidos iri al alia loko kaj lasi min neĝenata; tiam mi tre bone elturniĝos sola."
Mi rigardis ŝin kun kompleta miro. Ŝajnis nekredeble, ke eĉ prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj nedankema. Tiam mi leviĝis.
"Mi lasos vin nun," mi diris arogante, "Mi jam toleris ĝislime vian nedankemon kaj viajn insultojn," kaj tiam mi turniĝis kaj paŝis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent paŝojn en absoluta silento, kiam Dian parolis.
"Mi malamas vin!" ŝi kriis, kaj ŝia voĉo rompiĝis – pro rabio, mi kredis.
Mi komplete malĝojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi ekpensis, ke mi ne povas lasi ŝin sola kaj sen protekto, por ke ŝi ĉasu sian propran manĝaĵon meze de la danĝeroj de tiu sovaĝa mondo. Eble ŝi malamos min kaj insultos min kaj ŝutos unu malhonorigon post la alia sur min, kiel ŝi jam faris, ĝis mi vere ekmalamos ŝin; sed restis la plorinda vero, ke mi ŝin amis kaj ne povus lasi ŝin tie sola.
Ju pli mi pripensis tion, des pli mi koleriĝis, tiel ke kiam mi atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi retroturniĝis kaj supreniris tiun krutaĵon denove, tiel rapide kiel mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris en la kavernon, sed mi ĵetis min internen al ŝi. Ŝi kuŝis surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por ŝia lito. Kiam ŝi aŭdis mian eniron, ŝi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino.
"Mi malamas vin!" ŝi kriis.
Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la kaverno, mi ne povis vidi ŝian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro tio, ĉar mi malŝatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta tie.
Unue mi diris al ŝi nek unu vorton. Mi nur transpaŝis la kavernon kaj kaptis ŝin je la pojnoj, kaj kiam ŝi luktis, mi ĉirkaŭmetis al ŝi mian brakon, tiel por fiksi ŝiajn manojn ĉe ŝiaj flankoj. Ŝi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropuŝis ŝian kapon – mi supozas, ke mi subite brutiĝis, ke mi retroiris miliardon da jaroj kaj iĝis vera kavernohomo, kiu prenas sian virinon perforte – kaj tiam mi kisis tiun bela buŝon denove kaj denove.
"Dian," mi kriis, krude skuante ŝin, "Mi amas vin. Ĉu vi ne komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol ĉion alian en ĉi tiu mondo aŭ en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas rifuzebla?"
Mi rimarkis, ke nun ŝi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam miaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, mi vidis, ke ŝi ridetas – kun tre kontenta, feliĉa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre mildmove ŝi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkroĉis mian tenon, por ke ŝi povu. Malrapide ili leviĝis kaj envolvis mian kolon, kaj tiam ŝi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin tie dum longa tempo. Fine ŝi parolis.
"Kial vi ne ne faris ĉi tion komence, David? Tion mi longe atendis."
"Kion?" mi kriis. "Vi diris, ke vi malamas min!"
"Ĉu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas vin, antaŭ ol mi sciis, ke vi amas min?" ŝi demandis.
"Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin," mi diris.
"La amo parolas per faroj," ŝi replikis. "Vi ja povus paroligi vian buŝon laŭplaĉe, sed nun, kiam vi ĵus venis kaj prenis min en viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas la virina koro. Kia komikulo vi estas, David."
"Do vi tute ne malamis min, Dian?" mi demandis.
"Mi ĉiam amis vin," ŝi flustris, "de la unua momento, kiam mi ekvidis vin, kvankam mi ne sciis tion, ĝis kiam vi forbatis Huĝan la Ruzulon kaj tiam rifuzis min."
"Sed mi ne rifuzis vin, karulino," mi kriis. "Mi ne konis viajn kutimojn – mi dubas, ĉu eĉ nun mi konas ilin. Ŝajnas nekredeble, ke vi povus tiom insulti min, dum vi amis min dum la tuta tempo."
"Vi povus esti sciinta," ŝi diris, "kiam mi ne forkuris de vi, ke mi ne pro malamo restis katenita al vi. Kiam vi batalis kun Jubal, mi povus kuri al la rando de la arbaro, kaj sciiĝinte pri la rezulto de la batalo, tre facile mi povus eviti vin kaj reveni al mia propra popolo."
"Sed la fratoj – kaj kuzoj – de Jubal," mi memorigis al ŝi, "kio pri ili?"
Ŝi ridetis kaj kaŝis sian vizaĝon ĉe mia ŝultro.
"Mi devis diri al vi ion, David," ŝi flustris. "Mi devis havi ian pretekston por resti apud vi."
"Vi pekulino!" mi kriis. "Kaj vi kaŭzis al mi tiom da angoro pro nenio!"
"Mi suferis eĉ pli," ŝi respondis simple, "ĉar mi kredis, ke vi ne amas min, kaj mi estas senpova. Mi ne povis veni al vi por postuli, ke vi reciproku mian amon, kiel vi ĵus faris al mi. Kiam vi ĵus foriris, mia tuta espero foriris kun vi. Mi estis senkonsola, terurigita, malĝojega, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi ploris, kaj tion mi ne antaŭe faris de post la morto de mia patrino," kaj nun mi vidis, ke estis malsekeco de larmoj ĉirkaŭ ŝiaj okuloj. Mi mem preskaŭ ekploris, kiam mi pripensis ĉion, kion tiu kompatindulino trasuferis. Senpatrina kaj senprotekta; ĉasata trans sovaĝa, pratempa mondo de tiu fiaspekta viraĉo; elmetita al la atakoj de la sennombraj timindaj enloĝantoj de ĝiaj montoj, ebenaĵoj kaj ĝangaloj – estis miraklo, ke ŝi eĉ travivis ĉion ĉi.
Al mi, ĝi estis revelacio pri la aferoj, kiujn miaj prauloj travivis, por ke la homaro de la ekstera mondo pluvivu. Mi fieriĝis je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, ŝi ne povis skribi aŭ legi; ŝi estis neniel kulturita aŭ delikata, kiel vi juĝus kulturitecon kaj delikatecon; sed ŝi estis modelo de ĉio plej inda en virinoj, ĉar ŝi estis bona, kaj kuraĝa, kaj nobla, kaj virta. Kaj ŝi estis ĉio ĉi malgraŭ tio, ke observi ĉi tiujn virtojn kuntrenis suferadon kaj danĝeron kaj eblan morton.
Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Ŝi estus lia laŭleĝa edzino. Ŝi estus la reĝino en sia propra lando – kaj esti reĝino tiom signifis al virino de la ŝtonepoko kiom al hodiaŭa virino; kiel ajn vi rigardas ĝin, temas nur pri relativa gloro, kaj se vivus nur duonnudaj sovaĝuloj en la ekstera mondo hodiaŭ, oni trovus, ke esti la edzino de dahomea ĉefulo estas multe glore.
Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna virino, kiun mi konis en Nov-Jorko – splenda por rigardi kaj por konversacii. Ŝi plenkore enamiĝis al unu amiko mia – pura, vireca ulo – sed ŝi edziniĝis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna diboĉulo, ĉar li estis grafo en iu tute eta eŭropa princlando, al kiu la atlaso de Rand McNally eĉ ne atribuis propran koloron.
Jes, mi intense fieris pri Dian.
Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, ĉar mi estis avida revidi Perry kaj informiĝi, ĉu li bone fartas. Mi rakontis al Dian pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj ŝi tre raviĝis pro ĝi. Ŝi diris, ke se nur revenos Dakor, ŝia frato, li facile povus iĝi la reĝo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus alianciĝi. Tio ebligus al ni impetan starton, ĉar kaj la sarianoj kaj la amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn tribon, kiu malinklinus aliĝi al la granda armeo de federaciiĝintaj ŝtatoj, per kiu ni planis marŝi kontraŭ la maharoj.
Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi povus konstrui post iom da eksperimentado – pulvon, fusilojn, kanonojn kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj ĵetis siajn manojn ĉirkaŭ mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Ŝi komencis kredi, ke mi estas ĉiopova, kvankam vere faris nenion krom paroli – sed tiel estas ĉe virinoj, kiuj amas. Perry ŝatis diri, ke se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aŭ patrino kredas lin, la mondo kuŝus en liaj manoj.
Kiam ni la unuan fojon ekiris al Sari, mi surtretis neston de venenaj vipuroj, antaŭ ol ni atingis la valon. Unu el la malgrandaj pikis min ĉe la maleolo, kaj Dian devigis min reveni al la kaverno. Ŝi ordonis, ke mi ne ekzercu la muskolojn, ĉar tio povus esti mortiga – ŝi diris, ke se min pikus plenkreska serpento, mi ne moviĝus eĉ unu paŝon for de la nesto – mi estus mortinta surpiede starante – tiel mortiga estas la veneno. Sed kiel okazis, mi estis senkapabligita dum longa tempo, kvankam la kataplasmoj, kiujn Dian faris el herboj kaj folioj, fine reduktis la ŝveladon kaj eltiris la venenon.
La epizodo tamen montriĝis tre bonŝanca, ĉar ĝi donis al mi ideon, kiu miloble plivalorigis miajn sagojn kiel armilojn de atako kaj defendo. Tuj kiam mi denove kapablis eliri, mi serĉis kelkajn plenkreskajn vipurojn de la speco, kiu pikis min, kaj mortiginte ilin, mi eltiris de ili la venenon kaj ŝmiris ĝin sur la pintojn de kelkaj sagoj. Pli poste mi pafis hienodonon per unu el tiuj, kaj kvankam mia sago kaŭzis nur supraĵan vundon, la besto falis morta preskaŭ tuj post la trafo.
Ni nun reekiris al la lando de la sarianoj, kaj kun sentoj de sincera bedaŭro ni adiaŭis nian belan ĝardenon Edenan, en kies relativaj paco kaj harmonio ni travivis la plej feliĉajn momentojn de nia vivo. Kiel longe ni estis tie, mi ne scias, ĉar kiel mi diris al vi, la tempo ĉesis ekzisti por mi sub tiu eterne tagmeza suno – eble estis unu horo, aŭ eble monato da surtera tempo – mi ne scias.