dvbbs
Êղر¾Ò³
ÁªÏµÎÒÃÇ
ÂÛ̳°ïÖú
dvbbs

>> ÏòÊÀ½çÓïÅóÓÑÍƼö¹úÍâºÃÎÄÕ£¬Ìâ²Ä²»¾Ð£¬ÎÄÌå²»¾Ð
ËÑÒ»ËÑÏà¹Ø¾«²ÊÖ÷Ìâ 
ÊÀ½çÓïѧϰÂÛ̳ ¡ú ÊÀ½çÓïÓ¦ÓÃÇø ¡ú ¾«»ªÎÄÕÂÔĶÁ Elitaj legaĵoj ¡ú FAJRON SENTAS MI INTERNE

ÄúÊDZ¾ÌûµÄµÚ 3791 ¸öÔĶÁÕß
Ê÷ÐÎ ´òÓ¡
±êÌ⣺
FAJRON SENTAS MI INTERNE
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
Â¥Ö÷
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
FAJRON SENTAS MI INTERNE
FAJRON SENTAS MI INTERNE

Originala romano

Anta^uparolo al la reta versio

Estante 23-jarulo, mi verkis en septembro 1989 malgrandan
Esperanto-romanon. Mi dissendis ^gin al kelkaj konataj
esperantistoj kaj Esperanto-eldonejoj kaj ricevis abundon da
afablaj reagoj. Herbert Mayer, la estro de la tiutempe ankora^u
sufi^ce nova eldonejo "Pro Esperanto", deklaris sin preta eldoni
la verkon, tamen preferante ^san^gi ^gian originan titolon
"Inter aliuloj" al "Fajron sentas mi interne".

La libro aperis en a^ugusto 1990 kaj tuj trovis sufi^ce grandan
resonon inter la esperantistaro, pri kio atestas anka^u recenzoj
en ^cirka^u 10 Esperanto-gazetoj (i.a. Esperanto, La Gazeto,
Bulgara Esperantisto, Koncize, La eta gazeto, Hungara Vivo,
Esperanto in Baden-Wuerttemberg). Eltira^joj aperis en Kontakto
kaj la legolibro "Ek al leg'". La a^utoron atingis pluraj centoj
da opiniesprimoj de legantoj el pli ol 20 landoj.

Tamen intertempe la romaneto certagrade forgesi^gis kaj malbone
vendi^gas. Kun la permeso de la eldonisto Herbert Mayer mi nun
aperigas ^gin en la reto kaj esperas, ke tiamaniere ^gi trovos
kelkajn pliajn legantojn.

La 97-pa^ga romano da^ure haveblas por ATS 111,- ^ce Pro
Esperanto, Postfach 28, A-1014 Wien a^u por NLG 18,- ^ce la
libroservo de UEA.

Wiesbaden, la 20an de marto 1996
                                   Ulrich Matthias

(Ulrich Matthias, Kraehenweg 7, D-65199 Wiesbaden, retadresoj
<umatthia@ix.urz.uni-heidelberg.de>, <matthias@math-inst.hu>
- amba^u malofte legataj)

*********************************************************************

Anta^uparolo

Ne tiom ofte oni a^udacas malferme paroli pri la internaj problemoj
de la propra komplika personeco, sincere esprimi sin, malkovri en si la homon
- tiun, kiu bezonas amon kaj kiu kapablas ami.

Tradicie, la indeco de la malferma eldiro estas pridubata pli ofte
(ver^sajne pro la edukado) inter pli a^gaj homoj a^u, pli ^guste -
inter laa^gaj mense. En la verkaro de William Auld ni trovas la koncernan respondon
al la similaj skeptikuloj:

     La^u mi, en ^ciuj teranguloj
     nin junaj homoj regi devas;
     se l' kriterion ni mallevas,
     ni vendas nin al homaj puloj.
€
Nenio estas pli bela ol esti juna... kaj... paroli Esperanton, asertas
Manfred, la ^cefa heroo de la romano. Mi esperas, ke tiu altnivela
internacia interkompreni^go... iam fari^gos memkomprenebla afero por la tuta
homaro... Definitive, tiam aperos la ebleco pli profunde ekkoni la
problemaron de homo el ie ajn malproksime situanta lando, same kiel mi,
dank' al hazarda bon^sanco dum Esperanta voja^go tra FRG, havis la
eblecon legi la manuskripton de tiu ^ci libro, kies enhavo senprokraste ekde
la komenco ^gis la fino firme absorbis mian atenton per la kolora gamo de
ri^caj traviva^joj, el kiuj multaj respegulas biografiajn spertojn de la a^utoro.
Evidente anka^u pro tio la romano sonas nature kaj konvinkige, la
esprimplenaj bildoj, intensigitaj per la specifeco de akri^ginta junula
mondpercepto figure prezentas la aspiron al reciproka tenera korinklino
kontraste kun nesentemo kaj indiferenteco. Mi pensas, ke anka^u multaj
aliaj homoj ne ^ciam estas feli^caj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo, kiu
neniam konis iun, kiu lin komprenis..., skribas la ^cefa heroo en sia
artikolo, kiu aperas en la lernejana gazeto sub la titolo "Inter aliuloj".

     Granda mistero estas aliuloj
     ...
     Mi vagas inter ili kvaza^u certa
     pri mi, pri ili, pri la universo -
     ekstere vigla kaj la^u^sajne lerta,
     dum efektive temas pri l' inverso.
     ...
     ^Cu ili spertas, kiel mi, scivolon
     ^cu ili sin komprenas reciproke?
     En gloron ili trafas a^u izolon?
     ...

^Guste tiu ^ci suferiga sento de izoleco kaj la strebo tamen
kompreni ^ci misterajn aliulojn (W.A.) inspiris la rakontiston delikate
observi la scenojn el ^ciutaga vivo kaj instigis lin vidigi siajn ka^sitajn
tendencojn almena^u pere de la supre menciita gazeto. "Mi ne plu estos
sola, sed inter amikoj", pensas li, esperante je profundaj ^san^goj en sia
vivo post la apero de la artikolo.

Kun psikologia analizemo la a^utoro prikonsideras ekzistantajn
malfacila^jojn en la interhomaj rilatoj kaj trovas, ke unuaj ofte konsekvencas
el la dama^goj, rezultintaj de edukado. "Iom post iom mi abomenis ^cian
psikan kaj fizikan perforton", definitive pritaksas li la edukmanieron "helpe
de knuto kaj kuko": "Necesas prilumigi suferitajn kruela^jojn, kiujn hodia^u
multaj homoj rigardas same senkritike kiel iame la fa^sismon". Ja subteno
de tiraneco en vasta senco estas siavice ligita kun la konduto kaj edukaj
metodoj en la esence pli mallar^ga medio: Apogantoj de naziismo ne kapablas
respekti homajn rajtojn anka^u en sia familio, strebante subpremi la aliecojn
de aliaj, kvankam tio, kiel ni povas konkludi el la libro, ne gvidas al la familia
bonfarto, sed male, elvokas nur la frustran malkontenton pro la maleblo
realigi siajn ideojn, senefektan reziston kontra^u la severa rigora realeco.
"Vidu, pa^cjo, jen la viro, kiun vi deziris...", legas ni frazon plenan de
seniluzii^go, kiel kulminon de la malbon^sanca sorto. "...Mi sentas la
fre^sigan efikon de larmoj dis^smiritaj en la viza^go..." - "...Ja tiel
mistera estas la lando de larmoj...", skribis Saint-Exup'ery en sia libro
"La Eta Princo". Kiam soleco aperos en gor^g' kiel bulo, la mondo ne
^sajnas esti "plena de ^gojo... mi ne vidas la ^gojon. ^Cirka^u mi nur
malhelo, malpleno kaj silento..."

- Sed kie estas la homoj? - rememoras mi la demandon de la Eta
Princo. - Oni estas iom soleca en la dezerto.
- Oni estas soleca anka^u inter la homoj, - sekvis respondo.

La rakontisto, certe, klare konscias, ke krom tiuj ^ci subjektivaj
ekzistas anka^u pli ^generalaj psikaj ka^uzoj de interhomaj barieroj. Moraro,
tradiciaj reguloj kaj kutimaj limoj en la konduto, fleksemo a^u rigideco,
mentaleco kaj multo alia anka^u ludas en tio sian rolon: "Iom post iom mi
komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas tiom malvarmaj... Ver^sajne
en multaj landoj la homoj ^generale pli emas tu^si, karesi kaj kisi unu la alian
ol en FRG..."

Ne ^ciam estas tiom sensencaj la similaj "simplaj gestoj de
afableco". "...kiam ni adia^uas... per bela amba^uflanka rideto, mi denove
estas ege feli^ca..." - konstatas la rakontisto. Li rimarkigas: "Iu magia,
malica forto devigas min denove ser^ci viza^gojn por rigardi, rideti al ili".

^Cio ^ci igas nin enpensi^gi pri tio, ke kompatemo kaj kunsentemo
estas pli humanaj ol senanima senrespondeca ignorado, pli preferinda estas
paco ol militoj kaj agresemo. En tiu rilato pri la pliboni^go de la mondo kaj pri
sia la^uebla kontribuo al tio pensas la ^cefa heroo en sia filozofiumado pri la
viva senco: "...Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ^sangi ^gin. Mi
do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi..."

Kaj, kvankam la vivo ne ofertas momente multe da ^gojo por li, la
romano pu^sas nin al la penso, ke anka^u tiuj homoj, tamen, povas esti ege
feli^caj, ^car (eble e^c iom nekonscie) ili posedas en sia destino pli da
^sancoj por vivsperti^gi kaj pli ri^ci^gi spirite: Ilia, ^sajne, neevitebla malgajo,
alkutimi^go al la soleco pli valorigas por ili la internan mondon de homo, la
altajn ecojn kompare kun materiaj, fizikaj valora^joj, pli ebligas riveli siajn
talentojn kaj kapablecojn, ja la^u la resumoj de psikologoj kaj multaj vivaj
ekzemploj la kondi^coj pasigi la tempon sola tre favorigas la evoluon de la
kreaj kapabloj. Ili akiras tiun specialan staton de la animo, kiu ebligas
elekstere enrigardi en la ^cirka^uan mondon, pli signife eksenti la fluktuadon
kaj neripeteblon de ^ciu viva momento, fulmrapidan kuron de la nuntempo en
la senlima senefemera eterneco. Kaj, kvankam tiuj homoj kelkfoje kun
beda^uro konstatas, ke nokte ofte anstata^u dormi ili multe pensadas, tamen
ja estas konate, ke "la strigo de la sa^geco elflugas nokte" kaj nobla alta
melankolio - unu el la integraj konsistantoj de viva ekvilibro - impulsas al la
klari^go de pensoj, al la revelacio. Tio ^germigas ^ce ni la esperon, ke la
abismo disiganta ilin de aliaj ne etendi^gas fatale, la angorajn nubojn eblas
forblovi spite al la sorto per la fervoro kaj forta volo, kaj ke en vivaj
krepuskoj ili sendube havas ^sancon por admiri magian ^gojigan supreniron.
Kun fajrero de espero al la prospero en la vivoflamo ekludu la melodio de
harmonio en iliaj animoj, kie neniam estingi^gu "interna fajro"!

La titolo de la libro tuj alproksimigas nin al ^gia esenca kerno, kiu
transcende revoki^gas en niaj koroj dank' al kredindaj faktoj kaj belaj
fantazioj, libere fluantaj helpe de la klara kaj a^udaca lingva^jo. Impresas
anka^u la amplekso de la temaro, kiu komence povas ^sajni specife modera,
sed dank' al metaforo oni rimarkas, ke transe de la legeblaj limoj estas
€starigitaj multegaj pliaj gravaj kaj eterne pridiskutataj demandoj.

Dank' al Esperanto la rakontisto havas multajn kontaktojn, kaj kun
admirinda kompreno, vekante eksterordinaran intereson ^ce la leganto,
a^utentike priskribas anka^u la etosojn de diversaj internaciaj junularaj
renkonti^goj, siajn spertojn pri eksterlandaj voja^goj.

Homojn, kiuj ^satus pli subtile ekkoni ne nur landojn, forajn kaj
ekzotikajn, sed anka^u la proksimajn, ^ciam e^c preska^u apude situantajn
misterajn "insulojn" de enigma kaj unika homa animo, atendas vere
kortu^sa kaj pensinstiga "voja^go" en la mirinda plureco de homaj
individuoj.

Elena Zaja

ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:48:39
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 2 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
I


Ree unu el tiuj senfinaj noktoj. Mi ne povas ekdormi, eble e^c ne
volas. Mia animo estas kaptita de malgajo, de iu senka^uza, malplena malgajo.
Melankolie mi filozofiumas, ne sciante, ^cu mi nur pensadas, ^car mi ne
povas ekdormi, a^u ^cu mi eble anka^u ne povas ekd pro mia pensado.

Ver^sajne estas jam la kvara. Je la sepa mi jam devos elliti^gi
kaj iri al la lernejo. Tie mi ne volas denove esti laca, sed veka kaj
fre^sa, por kontribui pli al la lecionoj. Miaj bu^saj notoj devos
pliboni^gi. "Manfred", diris sinjoro Hausmann, mia instruisto pri
historio, "via ^gisnuna bu^sa noto estas 'mankohava'."
Ver^sajne estas bone, ke li diris tion, ^car tio povas instigi min
^san^gi min mem. Mi ne plu volas esti iu trankvila, pensema knabo,
sed vigla kaj sprita, ^satata de la aliaj...

Mi devas ekdormi nun, mi nepre devas. ^Cu eble helpas fantazii?
Anta^u miaj okuloj aperas la viza^go de Martina. Mi vidas ^siajn belajn
blondajn harojn; mi imagas ^sin apud mi, sur mi, sub mi. Miaj brakoj
premas ^sin al mi, mia brusto sentas ^siajn mamojn, ^sian molecon,
^sian varmon... Sed mi ne trovi^gas en la ^gusta animstato; mia
ekscito ne adekvatas al ^sia beleco. Tamen, mi laci^gas...

* * *

La vekhorlo^go sonoras. Estas jam la sepa. Kelkajn minutojn
ankora^u, kaj mi devos elliti^gi. "Bonan matenon, panjo... Jes, mi tuj
levi^gos...". La matenman^go rapide enstomaki^gas. Mi iras en la
kelon, suprenportas mian biciklon kaj ekveturas.

La klara, matena, somerfina aero fre^sigas mian spiriton. Mi
veturas la^u la herbejoj apud la rivero Diemel al Warburg. Kelkajn
minutojn anta^u la oka mi atingas la lernejon, eniras en la
klas^cambron. Tuj mi ekvidas Martina. "Bonan matenon!", mi diras
al ^si. - "Bonan matenon!", ^si reciprokas. "Iomete time ^si
€diris tion", mi pensas, ankora^u dum momento fiksante mian
rigardon sur ^siaj okuloj. ^Guste pro tiu timemo ^si tiom ravas min;
^guste pro tiu simileco inter ni du mi trovas ^sin tiom simpatia.
Mallonge mi salutas kelkajn aliajn samklasanojn, kaj fine la leciono
komenci^gas.

Sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana, eniras, kaj ^ciu
metas sian libreton "La elektaj afinecoj" sur la tablon. Dum la
venontaj du horoj ni denove parolos pri tiu romano de Goethe. Mi ja
legis ^gin, sed nur supra^je, ^car mi ne aparte interesi^gas pri la
problemoj de homoj anta^u 200 jaroj. Mi havas miajn proprajn zorgojn,
kaj mi estas ankora^u laca pro la mallonga dormo. Tamen, mi devas
kontribui, kunparoli...

* * *

Je la fino de la du horoj mi konstatas, ke mi ne multon perceptis
de la lecionoj. Miaj pensoj ja de tempo al tempo okupi^gis pri la
romano, sed pli ofte pri Martina kaj aliaj temoj, kiuj min tu^sas pli. Kaj
mi beda^urinde denove silentadis. ^Ce sinjorino Keller tio ne gravas;
^si iel ^satas min - eble, ^car mi neniam ^genas ^sin dum la
instruado. Se anka^u miaj venontaj stilekzercoj estos bonaj, mi certe
ricevos anka^u denove la noton "bone" en la atesto. Tamen, se mi
ne sukcesas pli vigle kontribui en ^siaj lecionoj, mi ver^sajne anka^u
ne sukcesos kontribui pli en la lecionoj de sinjoro Hausmann. Kaj li ne
donas bonajn notojn al silentemaj lernantoj, ^car ja la bu^saj notoj
gravas plej...

Pensante pri tiu ^ci problemo, mi iras en la pa^uzejon, halon
konsistantan el du lar^gaj koridoroj, kie la lernantoj pasigu la pa^uzojn
precipe - sed ne nur - dum ekstere pluvas. Tra la vitraj vandoj de la
pa^uzejo mi vidas la lernejan korton, sur kiu kelkaj lernantoj
amuzi^gas per kaptoludoj kaj futbalo. Iam, anta^u tri a^u kvin jaroj, mi
anka^u pasigis miajn pa^uzojn tiel. Mi ^satis ludi futbalon per tenisa
pilko, kvankam la ^svito estis iomete malagrabla en la komenco de la
venonta leciono. Sed iam tio ^cesis - eble ^car nun, en la 11a klaso,
ni estas jam preska^u plenkreskaj. Miaj samklasanoj ne plu ^satas
tion; ili pasigas la pa^uzojn alimaniere.

Mi vidas grupeton da ili stari kelkajn metrojn for de mi kaj iras
al ili por iomete kuna^uskulti. Neniu min rimarkas, neniu cedas lokon
al mi, tiel ke mi povu ali^gi al la grupeto anstata^u stari ekster la
rondo. Dum kelkaj minutoj mi a^uskultas. Ili parolas pri motorcikloj kaj
pri homoj, kiujn mi ne konas. Kelkfoje ili ridas. Mi iomete kunridas,
kvankam mi ne vere komprenas, pri kio ili parolas. Mi ne vidas eblon
enmiksi^gi, mi sentas min ignorata. Mi decidas forlasi la grupeton kaj
vagas sencele tra la pa^uzejo.

Mi mal^satas pa^uzojn, precipe tiujn longajn, 20-minutajn, kiel
nun. Abundas lernantoj el aliaj klasoj, kies viza^gojn mi parte jam
konas, parte ne. Kaj fine mi ekvidas mian samklasanon Peter kun lia
belaspekta amikino. Mi observas ilin dum momento, vidas, kiel li
^cirka^ubrakas kaj kisas ^sin. "Li rajtas tu^si ^sin!", mi pensas,
sed tuj konscii^gas pri tio, ke tiu penso estas malbela. "Mi ja ^goju
€pri la feli^co de la aliaj homoj!", mi diras al mi. Sed kun beda^uro
mi konstatas, ke momente mi tute ne inklinas al ^gojo. Peter estas
malbona lernanto; li ja e^c venis al nia klaso lastjare pro tio, ke li
devis ripeti ^gin. Kaj li e^c ne aspektas pli bele ol mi. Nur ^car li
estas pli parolema...

Mi pluiras, pluvagas, rigardante ^cirka^uen. Ie sidas Martina kaj
interparolas kun sia amikino Veronika. "Kial ne kun mi?", mi
demandas min, sciante ke la respondo al tiu ^ci demando gvidos min
al la radikoj de la malfeli^co, kiun mi sentas.

Mi pripensas. Interparoloj komenci^gas, se iu alparolas alian
personon. Se iu ne alparolas aliajn personojn, li tamen povas havi
interparolojn. Ekzemple homo, kiu tute ne alparolas aliajn, devus havi
precize la duonon de la interparoloj ol li havus, se li havus normalan
alparolemon. Kaj tio povus sufi^ci por tamen senti sin bone. Sed ial tio
ne ^gustas. Mi devas esplori, kial.

Se iu havas ion por diri, kiel li elektas la personon, al kiu li diras
tion? Certe gravas la pripenso, ^cu la alia persono ^satas esti
alparolata. Oni prefere alparolas homojn, ^ce kiuj oni supozas, ke ili
^gojas pri tio. Kaj ver^sajne multaj supozas, ke homo, kiu ne ofte
mem alparolas aliajn homojn, ne ^gojas pri interparoloj, do anka^u ne
^satas esti alparolata. Sed mi tamen ^satas esti alparolata! Necesas
do diri tion al ili, por ke ili ^san^gu tiun bildon pri mi...

Interparoloj povas esti supra^jaj a^u profundaj. ^Ce ^ci-lastaj
certe gravas anka^u la konfido. Konfido esti^gas per malfermeco.
Necesas do malfermi min...

Dum tiuj pensoj ankora^u okupas mian cerbon, gongofrapo
anoncas la finon de la pa^uzo. Mi reiras en la klas^cambron, kie
komenci^gas la leciono de sinjoro Hausmann pri historio. Rimarkante,
ke mi sentas min ankora^u laca kaj nun krome maltrankvila pro la
pensoj ek^germintaj en mi, mi decidas prokrasti mian planon, jam ekde
hodia^u pli vigle kontribui al la lecionoj.

Post la fino de la leciono, en kiu mi do silentis, komenci^gas
5-minuta pa^uzo, kiun tiuj, kiuj ne eliras por fumi cigaredon, pasigas
en la klas^cambro. Mi iomete observas Martina kaj vidas, ke ^si
eligas el sia tornistro sian matematikan kajeron. Mi memoras, ke niaj
hejmtaskoj ^ci-foje estis relative malfacilaj. Temas pri pruvoj de
matematikaj teoremoj pere de indukto, kaj solvante tiujn taskojn
hiera^u posttagmeze, mi supozis a^u e^c certis, ke neniu el miaj
samklasanoj sukcesos solvi ilin. Hodia^u ni ne havas lecionojn pri
matematiko, sed morga^u, kaj mi scias, ke Martina, kiu neniam
forgesas fari siajn hejmtaskojn, nepre volas fari anka^u la nunajn.

Al aliaj homoj mi nur malvolonte malka^sas la solvojn - sed al
^si... Kia plezuro estus, senti ^sian proksimecon, sperti, ke ^si
a^uskultas min, e^c se temas nur pri matematiko! Kia ^gojo, finfine
iam inter^san^gi kun ^si pli da vortoj ol nur "Bonan matenon!",
"Saluton!" kaj "^Gis!"...

€Kaj fakte, ^si demandas Veronika, ^cu ^si scias, kiel solvi tiujn
matematikajn problemojn. "Ne", respondas Veronika, kaj aldonas:
"Demandu Manfred!" Mi agrable surprizi^gas, i^gas iomete
nervoza kaj nun e^c pli atente observas ^sin. Mi rimarkas (a^u
kredas rimarki), ke ^si iomete ru^gi^gas, kaj konstatas, ke ^si e^c
ne riskas rigardi al mi. Se ^si rigardus, ^si vidus, ke mi staras sola,
do havas tempon, kaj momente povus imagi nenion pli belan ol montri
al ^si mian helpemon, mian bonan volon...

Mallonge poste Martina remetas sian kajeron en la tornistron kaj
elprenas siajn aferojn por la sekvanta leciono de la latina. Mi iel
^satas tiujn lecionojn, kvankam ili estas tedaj. Sed mi ^ciam ^gojas,
kiam doktoro Kramer, kiu instruas nin, diras: "Tio estas frazo por
vi, Manfred!" Tio signifas, ke la frazo estas aparte malfacila, kaj ke
nur min li opinias kapabla traduki ^gin.

Post la fino de la leciono, en kiu mi nur iomete malpli bone ol
kutime tradukis miajn frazojn, denove estas pli longa, 10-minuta
pa^uzo. Mi iras en la pa^uzejon, kaj denove enuas vagante inter la
konataj kaj nekonataj lernantoj. Denove mi vidas Peter kun lia amikino,
sed ^ci-foje iom pli forte ol anta^ue altrudi^gas la malnova frazo:
"Li rajtas tu^si ^sin!"... Ili karesas kaj kisas unu la alian. "Kion
signifas 'ami'?", mi demandas min. 'Ami' signifas preferi unu
personon al la aliaj, do malpreferi aliajn personojn favore al
unu! ^Cu amo, a^u pli ^generale, ^cu amikeco ne ^ciam signifas havi
anta^uju^gojn kontra^u aliaj, la ne-amatoj, la ne-amikoj? La
anta^uju^gon, ke la aliaj ne estus tiom bonaj amikoj kiel la favorata
persono? Ne, mi ne ^satas tiujn pensojn. Sed mi ne povas eviti
ilin...

Mi pluiras, vidas homojn, viza^gojn, kiuj ne rimarkas min. Io mute
krias en mi: "Rigardu!... Rigardu min, kiun vi ignoras, min, la
senkulpan malamaton...!" Sed neniu rigardas. Iel ekscitita, nervoza
mi estas. Feli^ce tiu ^ci pa^uzo ne da^uras tiom longe. Tuj
komenci^gos la leciono pri fiziko. Estas unu el miaj plej bonaj
fakoj...
ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:49:20
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 3 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
* * *

Je la 12a horo kaj duono la instruado fini^gas. Mi veturas
hejmen, biciklante tra la apudriveraj herbejoj. Sola. Mi pripensas, kial
mi veturas sola. Anka^u por la aliaj el mia urbo la lecionoj ^jus
fini^gis. Anka^u ili devos bicikli tra la herbejoj. Certe anka^u hodia^u
kelkaj veturas kune, ver^sajne nur kelkajn minutojn post mi. Kial mi ne
atendas ilin? Mi memoras, ke hiera^u mi veturis kune kun Karsten al
la lernejo, ^car ni hazarde renkonti^gis tie, kie niaj vojoj kunfandi^gas.
Li estas tre parolema, sed tamen li ne sukcesis eligi multajn vortojn el
mi. Nur de tempo al tempo frazeton, sed plej ofte nur la vorton
"jes".

^Cu li rimarkis, ke mi tamen ^gojis pri la interparolo? A^u ^cu li
simple opinias min teda, malinteresa konversacianto? ^Cu li estonte
evitos min, ^car li preferas paroli kun pli interesaj homoj, tiel, ke mi
neniam lernos vigle interparoli? Mi devas eskapi el tiu ^ci diabla
€cirklo.

Mi alvenas hejme kaj tagman^gas kun la familio. Malmultaj
interparoloj, kiel kutime. Pa^cjo kritikas, ke panjo kuiris la ru^gan
brasikon tro mola, tro ka^ca. Dirk, mia plej juna frato, konsentas kaj
aldonas, ke anka^u la viando ne estas bona.

Post la tagman^go mi iras en mian ^cambron kaj tuj prenas la
lastan numeron de nia lernejana gazeto. Mi relegas la anta^uparolon,
en kiu Ralf, la plej aktiva inter la redakcianoj, plendas pri la malgranda
kontribuemo de la lernantoj. Jam anta^u preska^u duona jaro tiu
numero aperis, kaj jam tiam mi pensis, ke eble anka^u mi ion verkos
pri tio, kio tu^sas min. Sed nur nun miaj planoj iom konkreti^gis. ^Gi
povus esti efika helpilo por sciigi al miaj samklasanoj, kion mi volas,
devas diri al ili... Sur la dua pa^go mi trovas indikon pri la
eldonkvanto: 500 ekzempleroj. Nia gimnazio havas 900 lernantojn, do
almena^u ^ciu dua ^gin legas.

Mi plu trafoliumas ^gin, ser^cante respondon al grava demando:
^Cu tio akordi^gus kun la resto de la gazeto? Mi vidas stultajn
^sercojn, malseriozajn desegna^jojn. Sed feli^ce mi trovas anka^u
seriozajn, emociajn artikolojn de Ralf pri atomenergio kaj malarmado.
Tamen, neniu parolas pri sia interna^jo, krom eble Irene en sia poemo
pri meditoj ^ce la bordo de rivereto. Sed mi ne volas verki versojn, mi
volas plejeble rekte diri ion... Finfine mi venas al la konkludo, ke
malgra^u ^cio eblas aperigi ion en ^gi.

Mi remetas la gazeton sur la bretaron kaj komencas fari miajn
hejmtaskojn. Poste mi iras en la lo^go^cambron, por iomete legi en
gazetoj kaj revuoj.
Subite mia patro eniras.
"^Cu vi ankora^u bezonas vian biciklon?", li demandas en
malafabla tono.
"Ne, hodia^u ne plu."
"Do enmetu ^gin en la kelon!"
"Ne necesas. La biciklo estas ^slosita."
"Enmetu vian biciklon!", li ordonas koleri^gante.
"Kial mi enmetu ^gin? E^c ne pluvas."
"Mi diris, ke vi enmetu vian biciklon."
"Jes, sed kial?"
"^Cu vi enmetos vian biciklon?", li demandas minace.
"Ne necesas."

Sed tio estis tro por li. Li eksplodas de kolero, batas per la
plata mano kontra^u mia postkranio, per la tuta forto, unufoje, dufoje.
"Ne tiom forte, Karl!", krias mia patrino, sed mi jam ekkrias,
ekploregas, tremas per la tuta korpo, sentas perturbon en mia cerbo,
rimarkas tamen post momento, ke ankora^u ^cio funkcias. Mi povas
ekstari, retiri^gi al mia ^cambro por pluploregi en kvieto. Kun iuspeca
kontento mi rimarkas, ke mi ploregas senhonte, kvankam pa^cjo
^ciam mal^sategis la "plora^cadon" de siaj filoj. Ili ja ne estas
knabinoj, ne, viroj ili fari^gu, viroj!

Mi rimarkas la bonfartigan efikon de la plorado kaj
€^cirka^urigardas per la ankora^u malsekaj okuloj en mia ^cambro.
^Cio aspektas iomete malklare, sed... nenio ^san^gi^gis, ^cio restis
same kiel anta^ue. Sur mia apudlita ^sranketo staras ankora^u mia
plej ^satata plu^sbesto, la blanka ursido, kiun mi prenas kaj karesas.
Mi palpas ^gian felon, premas ^gin al mia vango. ^Gi estis mia
kristnaska donaco, kiam mi havis kvin jarojn...
Mi sentas min laca kaj decidas enliti^gi. Post iom da tempo
venas panjo. "Ho, ^cu jam enlite?", ^si demandas, kaj aldonas per
milda, kompatema vo^co: "Vi ja ne ^ciam devas spiti vian patron!"
Sed mi ^sajnigas, ke mi ne rimarkas ^sin. Mi ja ne plu estas
infano.

Rapide mi endormi^gas.

* * *

La tagon poste min okupas iomete aliaj pensoj ol la anta^uan. Mi
sentas min bone, sed rimarkas, ke mi tamen ne kapablas ^san^gi min
tiel, ke mi fari^gas pli vigla ekstere, pli parolema. Jam anta^ue mi
pensis pri tio, ke ver^sajne mia edukado faris min timema - sed nun
mi certas pri tio. La fakto, ke eldiroj de mi povis ka^uzi koleron de
mia patro, igis min silentema. E^c mian patron mi iel timas, kaj des
pli la malpli konatajn homojn, do la instruistojn kaj anka^u la
samklasanojn...

En tiu tago mi enliti^gas frue, sed ^ci-foje mi denove ne povas
ekdormi. Tro viglaj estas la pensoj, tro forta la deziro, esplori kaj
klarigi mian sorton.
Mi pensas pri mia patro. Jam de la komenco mi timis lin,
^car li insultis, minacis... kaj, ne tre ofte, tamen, eble unu- a^u
dufoje jare, li plene perdas la memregadon, fari^gas ebria de kolero.
Mi memoras, ke jam anta^u kelkaj jaroj okazis situacio kiel hiera^u,
kaj min teruris la kruela maljusta^jo, kiun mi spertis. Mi ne plu volis
vivi en tia mondo, volis mortigi min. Sed mi konsideris, ke tiam mi
neniam plu povus diri al la mondo, kion mi suferis, dum, se mi
pluvivas, mi povos rakonti, skribi pri tio, helpi ^san^gi la mondon, kiun
mi sentis tiom senkora, maljusta, kruela. La mondo, kiel, eble, Dio
^gin kreis, a^u, pli bone, kiel ni ^gin trovas, donus al la homoj ^cion
por fari^gi feli^ca, se ili traktas unu la alian bone.

Sed pa^cjo ne kapablas fari tion, ^car li mem spertis kruelan
edukadon! Mi memoras, ke li ofte diris, kiam liaj infanoj ne obeas:
"Se mi estus dirinta tion al mia patro, mi estus ricevinta
batojn, bategojn!", kaj li ripro^cis sin mem: "Sed mi, mi estas tro
indulga, tro indulga mi estas!"

Mi memoras la viza^gon de mia avo. Li estis nazio, konvinkita
nazio ^gis sia morto anta^u tri jaroj. ^Ciudiman^ce nia familio vizitis
lin. Ofte ni, la infanoj, enuis tie. Iam mi prenis malnovan libron de sur
lia bretaro, ^car sur ^gia dorso mi legis la vortojn "Mia batalo".
Tio memorigis min pri Adolf Hitler, pri kiu mi jam multon a^udis, kaj
fakte temis pri tiu fama libro. Malferminte ^gin, mi legis la dedi^con:
"Al la loka kamparana gvidanto Ferdinand Brinkmann agnoskante liajn
meritojn pri la germana popolo" a^u simile, mi ne plu bone memoras.
€Sekvis la vortoj "Heil Hitler!" kaj la subskriboj de iuj distriktaj
gvidantoj. Mia avo - jen adepto de ideologio, kiu predikis severecon,
rigorecon, kruelon! Kaj iam, kiam la televido raportis pri iuj bataloj en
Palestino, mi e^c a^udis lin diri, ke "Adolf estus devinta gasmortigi
e^c multe pli da judoj"! Tiom malaltan respekton pri la homa vivo li
havis! Ne mirinde, ke anka^u pa^cjo estas iel kruela!

Kaj panjo? ^Cu anka^u ^si estas malhumana? Mi memoras, ke
hiera^u ^si kriis: "Ne tiom forte, Karl!" - do ne "Ne tu^su lin,
Karl!", ne, bati li rajtas, nur ne tro forte! ^Si ja e^c mem batis min
kelkfoje, ne tro forte, sed tamen! Kaj ^si ofte koleri^gis pro bagateloj.
Kiam mi havis kvin jarojn, mi pasigis semajnon ^ce onklino Inge. Mi
neniam forgesis, kiel mi tie renversis plenan glason da lakto. Mi
hontis, timis, atendis punon kaj ekploris. Sed kion faris onklino Inge?
^Si diris: "Ne gravas!", forvi^sis la lakton kaj konsolis min: "Vi
ja ne devas plori, Manfred..." Mi miris, kredis, ke mi ne plu
komprenas la mondon! ^Si ne batis min, e^c ne insultis! "^Si estas
maljusta!", mi pensis, "^Si ja devas puni min!" Sed poste mi
komprenis, ke ne ^ciuj virinoj estas kiel panjo.

^Cu panjo mem travivis kruelan edukadon? Eble ne tiom. Sed ^si
rakontis, ke avinjo ofte vespere pelis ^sin kaj ^siajn gefratojn per
bastono en la liton, kaj ke tiam ili ektimis... E^c mi neniam ^satis
avinjon. Tiam, kiam naski^gis Dirk, mia plej juna frato, panjo devis iri
en hospitalon. Ni, la tri pli a^gaj fratetoj, do devis iri al avinjo, por ke
^si zorgu pri ni. Beda^urinde ^si havis nur unu malgrandan liton, kaj
tiu estis por Martin, la plej juna el ni tri. Mi do devis dormi en granda
lito - sed ne volis. Mi neniam anta^ue dormis en granda lito. Mi
rifuzis, kriis! Kaj tiam avinjo koleri^gis. ^Si prenis bastonon kaj
ekbatis, rapide kvin- a^u dekfoje sur la pugon. Mi kriis, ploregis... kaj
fine laci^gis, ekdormis. En la granda lito.

Mi povas ekzakte kalkuli, ke tiam mi havis tri jarojn kaj du
monatojn. Ver^sajne tio estas mia unua memoro. Tiel komenci^gas
miaj memoroj, mia vivo! Dum la tuta vivo mi ne plu amis avinjon. ^Ciuj
kredis, ke ^si e^c ne kapablis mortigi mu^son. Ne multe mankis, kaj
anka^u mi estus kredinta tion. Kaj mi estus plorinta apud ^sia tombo,
kiel faris Stefan, mia tiam 12-jara kuzo.

Malgajo kaj samtempe iuspeca ^gojo aperas en mi kaj miksi^gas.
Mi pripensas, kiom ampleksa estas la problemo ^jus malkovrita de mi.
Mi memoras, ke pa^cjo ofte envias siajn kolegojn citante ilin:
"Hoffmann diras: 'Se miaj gefiloj ne obeas, ili tuj ricevas
bategojn!'" Kaj li provas elvoki per tio la impreson, kiom milda,
indulga li estas kompare kun aliaj patroj. Sed e^c, se ^ceestas iu el
liaj kolegoj, dum li insultas siajn infanojn, tiu neniam enmiksi^gas por
mildigi lin, por montri al la infanoj, ke li estas maljusta,
malhumana...

Povas esti, ke mankas al tiuj kolegoj nur la kapablo kunsenti, kiel
sensiva infano suferas pro la insultoj. Sed ver^sajne anka^u ili estas
rigoraj, kruelaj...

^Sajnas, ke la problemo vere estas ege ampleksa. ^Cu eble
€anka^u Martina suferis? ^Cu ^si estas timema pro la sama kialo kiel
mi? Mi devas kontakti ^sin. Mi povas transdoni leteron al ^si... a^u,
pli bone, mi povus, se mi kura^gus. Ver^sajne ^ciam iu vidus tion. Mi
do prefere sendu ^gin po^ste. Sed tio aspektus strange, ^car mi ja
^ciutage vidas ^sin persone. Sed... jen pli bona ideo: Post kelkaj tagoj
ja komenci^gos la a^utunaj ferioj. Tiam mi ne vidos ^sin dum tuta
semajno. Do, tiam sendi leteron al ^si po^ste aspektus malpli strange.
Eble tio fari^gos sukceso... Kaj mi imagas ^sin apud mi, ni brakumas
unu la alian...

ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:49:57
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 4 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
* * *

La postan matenon mi vidas sur la afi^stabulo de la lernejo la
anoncon, ke nia lernejana gazeto balda^u reaperos. Du semajnojn post
la a^utunaj ferioj estos la redaktofino, kaj oni invitas ^ciujn al la
redakciaj kunsidoj. Mi enkapigas la datojn.

Mi devas verki ion. Akumuli^gis tro da nediritaj vortoj, tro da
neesprimitaj sentoj. Sed unue mi skribu al Martina. Poste mi verkos la
artikolon. Eble mi tiam jam estos feli^ca kaj vidos ^cion pli racie
anstata^u el la perspektivo de malfeli^culo.

Hejme mi komencas skribi manuskripton por la letero al Martina.
Ne mankas ideoj, sed malfacilas elekti la bonajn el ili kaj ordigi ilin...

Kelkajn tagojn poste la manuskripto estas preta. Mi do povas
skribi la definitivan leteron. Komencinte ^gin, mi rimarkas, ke mia
skribo ne estas tiel bela kiel mi deziras. Mi do rekomencu...

Du horojn poste ku^sas anta^u mi la definitiva letero:


Kara Martina!

Unue mi volas sciigi al vi, ke mi skribas tiun ^ci leteron por
sciigi al vi, kiel mi pensas pri vi, por forigi mal^gustajn imagojn de vi
pri mi kaj por instigi vin al pripensado, se vi havas la necesan
malfermecon por kritike analizadi vian propran situacion.

Multaj pensas, ke mi estas nur iu ambiciulo, kiu la tutan tagon
lernas por ekhavi la plej bonajn notojn kaj kiu estas silentema kaj do
nek volas nek bezonas multe interparoli kun aliaj homoj. Sed ili tute
pretervidas, ke mia strebado por bonaj notoj originas nur el la deziro
esti ^satata kaj agnoskata, dum multaj diablaj cirkloj igis min, kiu
fakte estas komunikema homo, preska^u ne plu diri ion.

Mi estas sensiva, impresi^gema homo, kaj sekve mi forte sentas
kritikojn, ofendojn kaj insultojn, dum la aliaj homoj pro manko da
delikatsenta komprenemo ne scias, kian aflikton ili ka^uzas. Tio rilatas
precipe - sed ne nur - al miaj gepatroj, kiuj ne rimarkis, kiel ili
dama^gis min per sia psika kaj fizika perforto. Rimarkante la fakton,
ke ^ciu senpripensa eldiro de mi, e^c se ^gi ne estis malbonintenca,
povis elvoki la ^cagrenon kaj la koleron de mia patro, mi perdis la
konfidon al aliaj homoj kaj preferis silenti. Mi muti^gis.
€
Spertinte tion kaj tamen estante nekomprenata, mi nun rigardas
miajn kunhomojn kiel terure supra^jajn; mi devas konstati, ke ili ne
povas ne direkti sian atenton nur al supra^jaj interesoj, ke ili ne
kapablas vere libere kaj malferme pensi, paroli kaj skribi pri si, ^car
mankas al ili la aliro al tiaj problemoj, ekzemple ^car ili ne scias, kiom
turmenta povas esti la sento de izoleco.

Aldoni^gas la sento esti tute indiferenta por ili; por multaj la
^gojo estas la sola celo de ilia agado, dum apena^u iu ekhavas la
ideon, ke por sperti sencon en la vivo necesas senti abomenon
kontra^u ^cia pasiva drivado kaj racie alstrebi klaran kaj ampleksan
komprenon de tiu ^ci mondo.

Mia emo kompreni tiun ^ci mondon direkti^gas unuavice al mi
mem - ne, ^car mi estas egoisto, sed ^car mi pensas, ke la
kompreno de mi mem estas grava bazo por la kompreno de la aliuloj.
Sed mi tamen anka^u multe pensas pri aliaj homoj, kaj precipe pri
vi.

Mi rimarkis, ke anka^u vi iam perdis la konfidon al aliaj homoj,
ke anka^u vin regas sentoj de timo kaj hontemo. Same kiel mi
diligente strebas por bonaj notoj, anka^u vi faras tion, kiel plej
imprese montris via sep-pa^ga protokolo pri la lasta kemia leciono, pri
kiu ja e^c ridis sinjoro Majer, kiam li kontrolis tiun hejmtaskon
- ver^sajne anka^u por esti ^satata kaj agnoskata, celoj, kiujn vi
certe klopodas atingi anka^u per via aparte alloga ekstera^jo, kiu ravis
min jam tiam, kiam mi unuafoje vidis vin, tiutempe en la kvina klaso.

Nun, ^ce la fino de tiu ^ci letero, mi volas diri al vi, ke vi tute
ne devas timi min, sed ke ni povas kune venki problemojn kaj kontribui
al la feli^co de ni kaj de la mondo.

Amikajn salutojn
                  via Manfred

P.S.: Mi ege ^gojus, se vi respondus al tiu ^ci letero, sed vi tute ne
devas senti vin devigata fari tion. Mi ^ciukaze plene akceptos kaj
toleros vian reagon (a^u ne-reagon).


Mi enkovertigas la leteron kaj iras al la po^stkesto. Estas la dua
tago de la ferioj, do bona tempo. Eble ^si komprenos min. Esti^gos
konfido. Ni povos libere interparoli. Ekzistos nenio plu ^ce mi, kio
malpla^cas al ^si... Mi en^jetas la leteron. Nun nenio plu estas
^san^gebla. Miksi^gas en mi ^goja atendado kun la timo, ke la letero
estas verkita iel mallerte...

En la venontaj tagoj mi ^ciumatene scivole malfermas la
leterkeston de nia familio. Denove nenio por mi... Mi decidas tamen
jam ekverki la artikolon por la lernejana gazeto. Mi ja havas sufi^ce
da tempo nun. Iam, ^gis anta^u malmultaj jaroj, mi estis dum la
a^utunaj ferioj ^ciam okupita. Unue, ^car mi multe ludis futbalon kun
miaj fratoj kaj la najbaraj knaboj. Sed poste la najbaraj knaboj fari^gis
€pli a^gaj kaj komencis interesi^gi nur pri motorcikloj, rokmuziko kaj
knabinoj. Krome, sur la herbejo, kie ni ^ciam ludis, oni ekkonstruis
domon...

La dua okupo estis malpli agrabla. Jam ekde la oka jaro de mia
vivo mi devis multe helpi en la rikoltado de la terpomoj kaj fura^gbetoj
sur la bieno de mia onklo, kiu transprenis ^gin de mia avo.
^Ciua^utune dum dekoj da posttagmezoj, kaj en la ferioj anka^u
matene. La salajro alti^gis de 50 pfenigoj tra unu marko kaj du
markoj iom post iom al kvin markoj por unu posttagmezo - ^gis fine
mia onklo decidis rikolti tiujn fruktojn per ma^sino. Tio ne ^gojigis
mian patron, kiu ^ciam ^satis vidi siajn filojn fari "virajn" laborojn
kiel la helpadon en la rikoltado.

Sed mi ja ^gojis pri tio, ^car tiu devigo subite ne plu ekzistis.
Kaj mi nun havas tempon - tempon, kiun mi povas, devas utiligi. Mia
korpo estas nur kombina^jo de organoj, kiuj mem estas kombina^joj
de ^celoj konsistantaj el molekuloj. ^Cio ^ci estas malstabila,
difekti^gema. Kaptu do la okazon, eluzu la tempon, ^gis ^cio
detrui^gos!

Mi ekverkas la artikolon. Denove montri^gas la problemo, ke
multaj ideoj, kiuj unue entuziasmigis min, subite ne plu pla^cas al mi.
Longe mi sidas anta^u blankaj folioj...

Iun vesperon kelkaj familianoj sidas en la lo^g^cambro, kiam
pa^cjo eniras kaj malbonhumore plendas: "Dum la tuta tago ili
sida^cas hejme! Kvar viroj! Se oni tion rakontus al iu!"
Kaj li demandas min en malafabla tono: "^Cu vi ne povas pasigi la
vesperon kun viaj amikoj? Ha, vi ne havas amikojn? Nek amikon, nek
amikinon? Mi diras al vi, kial: ^Car vi ne povas submeti^gi al aliaj
homoj!"
"Tio ne ^gustas!", mi krias ^cagrene, profunde vundita de
aserto, kiu tiom kontra^uas miajn anta^uajn esplorojn.
"Kial do vi ne havas amikojn?"
Mi kolektas kura^gon, sukcesas venki fortan reziston en mi kaj
diras: "^Car vi tiom min subpremas!"
"Li devas esti kompreninta tion!", mi pensas. Mi sentas min
sen^sar^gita, iel ^goja.
Sed pa^cjon tio ne multe tu^sas: "Mi kaj subpremi! Ha, rigardu
aliajn patrojn, tiam vi scias, ^cu mi vin subpremas!"

Mal^goje mi enliti^gas. Mi estas senpotenca, malsupera...

* * *

Je la fino de la ferioj ku^sas anta^u mi manuskripto, kiu sufi^ce
kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom
gravas!

La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun
miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi
revidos ^sin. Mi timas iomete... Mi eniras en la klas^cambron kaj
ekvidas Martina, sidantan ^ce sia tablo. Nur iomete malfrue ^si
€rimarkas min. ^Si rigardas supren, ekvidas mian viza^gon kaj -
ektimas. Eta ^soko trafas ^sin kaj transi^gas al mi. Iom pli hezite kaj
nervoze ol anta^ue mi eldiras la kutiman "Bonan matenon!", kiun
^si reciprokas.

Dum la venontaj horoj ^si rilatas al mi kiel anta^ue, kvaza^u ^si
tute ne estus ricevinta mian leteron. ^Cu povus esti tiel? Subite mi
komencas dubi, ^cu vere ^si ektimis pli ol kutime. Povus esti, ke tiu
^soko, kiun mi sentis, ne esti^gis en ^si, sed en mi, ^car mi timis
revidi ^sin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj;
^si do ver^sajne ricevis ^gin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo
^gustas...

* * *

Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia
lerneja gazeto. Mi scias: Hodia^u estas la redaktofino. Mi do nepre
devas partopreni en ^gi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero
aperos?

Jam anta^u unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis,
e^c kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje
aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas
^san^gi ankora^u unu a^u du alineojn, ver^sajne e^c pli. ^Cu e^c
povas esti, ke ^cio, kion mi skribis, estas nur freneza^jo, el^jeta^jo
de malsana cerbo? Kiel reagos la redakcianoj? Krome ja estus pli
bone, se mi unue tajpus ^cion. ^Cu ne eblas sendi la artikolon po^ste
al la redakcio a^u al iu redakciano - eble e^c anonime? Anka^u
tiukaze mi povus pripensigi la aliulojn. Sed mi ja volas pli! Kaj eble ili
e^c ne aperigus anoniman artikolon! Atinginte la lernejon, mi unufoje
^cirka^uveturis ^gin kaj reveturis hejmen.

Poste mi ^san^gis kelkajn frazojn kaj tajpis la artikolon. Kaj nun
^cio estas preta por aperigo. Estas precize kvar pa^goj. Tio estas
bona, ^car se la gazeto jam estas pli-malpli preta, ili povas simple
aldoni unu folion, do kvar pa^gojn. Se ili ne volas, mi povus oferti pagi
al ili la kromajn preskostojn...

Tremante mi eniras en la lernejon. Mi vidas, ke la pordo de la
^cambro estas malfermita. Mia koro batas forte kaj rapide. Mi eniras
- kaj ekvidas tri konatajn viza^gojn. Ralf, Irene kaj Klaus salutas min.
"^Cu vi volas iomete kunhelpi?", demandas min Ralf. "Mi skribis
ion", mi respondas. "Ho, bone!", diras Ralf, kaj mi elprenas la
foliojn el mia sako. Mi donas ilin al Ralf, kiu tuj scivole eklegas ilin. Mi
fari^gas iomete pli trankvila. La artikolo devas pla^ci al li, ^car
anka^u Ralf estas eta revoluciulo, kvankam alispeca ol mi. Li aspektas
neflegite, sova^ge, kaj ^ciu en nia lernejo scias pri lia enga^gi^go
kontra^u atomenergio, kontra^u armado, kontra^u nia lerneja sistemo,
kontra^u ^cio.

Ralf legas la artikolon:

ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:50:33
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 5 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
INTER ALIULOJ
€
Kelkfoje mi trovi^gas, regata de sento de absoluta soleco kaj
profunda maltrankvilo, ie en la klas^cambro kaj pensas pri mia propra
situacio - situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco,
ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ^ce la aliuloj.

Ties mensojn ne okupas la demando, ^cu iu estas komunikema
a^u ne - a^u se jes, ili simple eliras de la supozo, ke nur tiuj ^satas
interparolojn, kiuj multe parolas, sed apena^u iu pensas pri tio, ke
malanta^u ies timo alparoli aliajn homojn povas ka^si^gi la deziro povi
komuniki^gi kaj amiki^gi kun ^ciu.

Dum la lastaj jaroj - kaj ne nur dum tiuj - mi pasigis, parte
malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence
malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj,
kiuj interesi^gas pri motorcikloj, la rezultoj de futbalaj ma^coj kaj
similaj bagateloj.

Miaj spertoj dum la lastaj jaroj montras, ke eblas kontra^uvole
eni^gi en situacion, kiun karakterizas:

- la fakto havi - e^c en la pli vasta senco de tiu vorto - neniujn
geamikojn,
- izoleco ekzemple en la lernejaj pa^uzoj, ligita kun suferado pro
la sento, esti ignorata, kaj la frustra sperto, ke "maleblas" tie
ali^gi al iuj grupetoj kaj kunparoli anstata^u maksimume stari ^ce la
rando de la grupo nur kuna^uskultante, nerimarkite de la aliuloj,
- la fakto esti invitata al neniaj festoj (escepte de klasfestoj),
- iu "devigo" pasigi semajnfinojn kaj feriojn sen iu ajn
kontakto kun la samklasanoj.

Sed pli grava ol ^cio ^ci estas por mi la sento de la
malproksimeco de mia unua amrilato al knabino.

La ka^uzojn de ^ciuj ^ci problemoj mi ser^cas precipe en la
edukado, kiun mi spertis. Mia manko da kura^go por alparoli aliajn
homojn rezultas el la fakto, ke mi venas el familio, kie eldiroj de mi
estis ne nur miskomprenataj, sed anka^u misuzataj por seni^gi de
akumuli^ginta kolero, kaj kie mi ankora^u hodia^u estas senpotenca
kontra^u certaj malveroj kaj malpravaj ripro^coj. Min regas fortaj
timoj, kiujn ka^uzis a^utoritata edukado, kiun mi pro mia sensiveco
ofte sentis kruela.

Mi pensas ekzemple pri

- eventoj en mia frua infana^go, kie la rifuzo man^gi a^jojn, kiuj
malbongustis al mi, elvokis da^urajn, terurajn minacojn, inkluzive de
(kaj ^ci tie miaj gepatroj esceptokaze samopiniis) la minaco
"enkonduki pli severan re^gimon", kiu povis signifi nur pli fruan
ekuzon de fizika perforto, kvankam mi trovis jam la nuntempon
kruela,
- kvereloj inter la infanoj, pro kio mia patro koleri^gis tiom, ke li
komencis batadi ^ciujn,
- situacioj, kiam ni kolekti^gis por vesperman^gi kaj mia patro,
€la sola sen larmoj en la viza^go, provis komprenigi al la ceteraj
familianoj, kiom mallaboremaj, stultaj, maldankemaj kaj malbonintencaj
ili estas kaj kiom malice ili traktas lin, kaj predikis tion al ili, da^ure
ripetante ^cion, en na^uza tono, dum al mi ^sajnis, ke tiuj ripro^coj
ne celis pozitivajn ^san^gojn, sed originis nur el la emo ankora^u pli
detrui sian familion.
Dum mia patrino batis min nur relative malofte kaj pro
komprenebla kialo kaj ^siaj batoj ka^uzis ne multe da fizika, sed
preska^u nur psikan doloron (elrevigo!), mia patro kutimis puni min
jam en okazoj, kiuj ^sajnis al mi tute bagatelaj, precipe ^ce provoj
protesti, batante min per la plata mano tiom forte kontra^u la
postkranio, ke mi, sentante nepriskribeblajn dolorojn, deziris restantajn
dama^gojn kiel "pruvon", kaj fine, kiam mi ne povis trovi tiajn,
detenis min, tremanta per la tuta korpo, sed ankora^u ne vere
konscia pri kulpo, de memmortigo nur la penso pri la eblo poste skribi
pri tiuj okaza^joj.

Al tiu suferado profamiliaj konfliktoj aldoni^gis suferado pro
manko da interhomaj kontaktoj. Mi pensas, ke anka^u multaj aliaj
homoj ne ^ciam estas feli^caj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo,
kiu neniam konis iun, kiu lin komprenis. Necesas prilumi suferitajn
kruela^jojn, kiujn hodia^u multaj homoj rigardas same senkritike kiel
iame la fa^sismon. Necesas malferme paroli pri ili, ^car tiel longe, kiel
mankas al ni la kapablo a^u la preteco paroli pri dama^goj rezultintaj
el la edukado, ni ne povas kontra^ubatali iliajn ka^uzojn.


Tiu ^ci teksto estas nematura, ^car la pensinstigoj fare de
instruostoj kaj sama^guloj malabundis. ^Gi ofertas enrigardon en
pensojn, kiuj parte jam de multaj jaroj okupas min, sen ke mi povis
paroli pri ili, kaj kiuj nun anka^u en momentoj de bonfarto ne plu
^sajnas strangaj al mi.

Manfred Brinkmann


"Bone!", diras Ralf post legado de la artikolo. Tio ne
estas multe, sed li ja estas tute alispeca homo ol mi, kun tute aliaj
pensoj kaj problemoj. Poste anka^u Irene, la "poetino", kaj Klaus,
kiu okupi^gas pri la varbanoncoj kaj la enpa^gigo, tralegas ^gin, kaj
esprimas sin same kiel Ralf: "Bone!" Mia nervozeco preska^u tute
malaperis, mi sentas min certagrade feli^ca.

Ralf proponas, ke ni nun traser^cu iujn kajerojn kaj librojn por
trovi ta^ugajn ^sercojn kaj desegna^jojn por la gazeto. Mi volonte
konsentas, kvankam mi konscias pri tio, ke tiu okupo estas supra^ja.
Sed ial mi ^gojas, ke ni ne pli detale parolas nun pri mia artikolo.
Dum tuta horo mi trovas preska^u neniun ta^ugan desegna^jon, sed
tio nun ne tiom gravas por mi. Anta^u ol adia^ui la aliajn, mi
demandas Ralf, kiam aperos la gazeto. "Post tri semajnoj", li
respondas.

* * *

€La venontan tagon mi rigardas miajn samklasanojn iomete alie ol
anta^ue. Mi rimarkas, ke anka^u iliaj okuloj ne aspektas tiom gaje...
Ankora^u tri semajnoj, kaj ili ekscios, ke tiu ^ci mondo, en kiu oni
ka^sas sian suferadon, ne estas la vera mondo. Ili ekscios, ke mi
volas esti ilia kamarado, ilia amiko, kaj ke mi interne estas parolema,
^satus vere konati^gi kun ili. La maskoj falos; ili ekscios, ke la gajeco
estas nur ^sajno, kaj ke ni ^ciuj ^gis nun prisilentis ion gravan...

Sed... ^cu ne ekzistas anka^u malavanta^goj? Mi ne plu estos
sola, sed inter amikoj. Mankos al mi la trankvilo kaj la tempo por
pripensi. Mi staros sen^sirme. Iel mi ^satis la solecon...
Kaj kiel pa^cjo pensos pri la artikolo? Eble li tute ne a^udos pri
^gi. Kaj se jes? Mi skribis nur la veron; tamen li povus koleri^gi. Sed
tio pravigus min...

* * *

Tri semajnojn poste mi iras en la longa pa^uzo en la pa^uzejon -
kaj vidas plurajn lernantojn tenantajn flavajn kajerojn en la mano. Mi
nervozi^gas... kaj ekvidas tablon, malanta^u kiu staras Ralf kaj Klaus,
diligente vendante tiujn kajerojn. Mi a^cetas du ekzemplerojn, pagante
unu markon. Mi iras al kvieta loko kaj riskas malfermi la gazeton. Mi
ektimas, kiam mi subite legas ie en ^gi la titolon "INTER
ALIULOJ". Jes, ^gi aperis. Nun ^cio ^san^gi^gos... Mi tuj refermas
la gazeton. Mi ne kura^gas legi la artikolon. Kaj mi anka^u ne
kura^gas, rigardi la aliulojn, kies viza^gojn mi anta^ue ^ciam tiom
volonte observis. Mi sentas min sen^sirma, kvaza^u mi fordonis min al
ilia dispono. Mi timas tion, kion mi anta^ue tiom arde aspiris; mi plej
^satus fu^gi, por ke ili unue okupi^gu solaj pri la pensinstigoj liveritaj
de mi...

^Cio aspektas malklare, nebule. Mi ne scias, kion fari nun. Mi
remalfermas la gazeton, sed zorge atentas pri tio, ke mi ne vidu la
mal^gustajn, do "miajn" pa^gojn. Mi iomete legas en la resto de la
gazeto, sen povi vere koncentri^gi sur tiuj tekstoj kaj ilustra^joj.

Feli^ce la pa^uzo jam fini^gas. Mi iras en la klas^cambron, kie
tuj komenci^gos la leciono pri la latina. Time mi ^cirka^urigardas,
evitante rigardi la viza^gojn de miaj samklasanoj. Sur la tablo de
Karsten mi vidas la gazeton, kaj Johannes e^c legas en ^gi! Feli^ce
doktoro Kramer jam eniras. Ni tradukas el la libro "La Ga^ula
Milito" de Cezaro, sed mi estas tro nervoza por koncentri^gi sur la
tradukataj frazoj. ^Guste en tiuj ^ci horoj ja okazas profundaj
^san^goj en mia vivo...

Post la leciono denove estas pa^uzeto, kaj mi vidas, ke Johannes
remalfermas la gazeton kaj - li e^c legas mian artikolon! Subite li
turnas sin al mi kaj alparolas min. Scivole kaj samtempe tremante mi
a^uskultas: "Kion signifas 'instruostoj?'", li demandas,
montrante per la fingro sur vorton ^ce la fino de mia artikolo, kaj
ridetas iomete. "Instruistoj", mi respondas, sentante min
samtempe sen^sar^gita kaj elrevigita. ^Cu tio estas ^cio, kion li
havas por diri pri mia artikolo? Li estas supra^julo, jes, mi fakte ne
kalkulis je li en miaj planoj plibonigi la mondon...
€
* * *
ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:51:07
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 6 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
Mi biciklas hejmen tra la a^utuna pejza^go, konstatante kun
beda^uro, ke en la postaj lecionoj neniu plu alparolis min pri mia
artikolo. Ver^sajne ili bezonas iom pli da tempo, por tralegi kaj digesti
la artikolon. ^Gi ja estas parte iomete komplika, skribita en eble tro
peza stilo, kaj ne ^ciu trovis jam en la pa^uzoj la necesan tempon kaj
trankvilon por okupi^gi pri ^gi. Sed nun, ^ci-posttagmeze, ili
eklegos...

Alvenante hejmen, mi revidas pa^cjon, kaj pensas: "Nun ^ciuj
scias, ke vi malpravas. Eble vi kredus, ke mi volis ofendi vin. Sed
ver^sajne vi e^c ne ekscios, kion mi faris. A^u se jes, tiukaze jam
centoj a^u miloj da homoj estos legintaj tion kaj estos sur mia flanko.
Sed mi ja ne volis vin ofendi, mi ne deziras malbonon al vi..."

* * *

La venontan matenon mi veturas iomete malpli rapide ol kutime al
la lernejo. Mi volas alveni precize je la oka. Ne anta^ue. Mi volas eviti
ilin; ili unue okupi^gu mem pri tio. Mi timas iliajn reagojn a^u... mi ne
scias kion.

Sed kun beda^uro mi konstatas, ke ^cio estas same kiel
anta^ue. Neniu min alparolas, nek por diri ion pri la artikolo, nek pro
la nove akirita scio, ke mi ^satus tion. Eble ili bezonas pli da tempo...

Du tagojn poste ankora^u neniu alparolis min, krom Johannes. Mi
rimarkas, ke e^c la izoleco en la pa^uzoj restas. Ili ne reagis. Ili
rilatas al mi same kiel anta^ue. Ili estas blindaj, blindegaj. Jes, se mi
surgenui^gus anta^u ili kaj plorus kaj krius, ili eble sentus kompaton,
ili a^uskultus - a^u e^c tiam ne. Ili simple nomus min freneza.

Iam mi pensis, ke mi certe neniam memmortigos min. ^Car, se
mi ^satus mortigi min, la mondo estus ege malbona. Sed, se la mondo
estus malbona, mi devus ^san^gi ^gin. Mi do estus bezonata, mia vivo
havus sencon, mi do devos pluvivi... Mi tiam rimarkis, ke tiu konkludo
ne estis tute ^gusta. La memmortigo mem povus esti la plej efika
metodo por ^san^gi la mondon: Mi povus pripensigi ilin per tia faro,
skribante adia^uajn leterojn...

Nun ^ciuj ^ci konsideroj montri^gis ridindaj. Ne eblas ^san^gi la
mondon. Mi estus mortiginta min vane, a^u vane estus pluvivinta... Mi
devas nove formuli miajn pensojn pri memmortigo a^u pluvivado: Oni
pluvivu, se oni estas sufi^ce feli^ca en la nuntempo, a^u se oni povas
supozi, ke oni havos feli^can estontecon. A^u se oni estas bezonata,
por ke aliaj homoj restu a^u fari^gu feli^caj... La dua el tiuj kialoj, do
la pluvivado pro espero pri feli^ca estonto, ^sajnas esti interesa. Mi
rimarkas, ke mi estas sana, almena^u fizike. Mi certe finos la lernejon
bone, trovos bonan laborlokon. Mi disi^gos de miaj gepatroj, havos
edzinon kaj infanojn. Kaj, kvankam la vivo momente ne ofertas multe
da ^gojo al mi, mi pensas, ke mi tamen kapablas senti feli^con,
amon... Mi do pluvivu. Almena^u provizore.
€
* * *

Post iu leciono mi malsupreniras la ^stuparon hazarde apud
sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana. Estas jam la tria tago
post apero de mia artikolo. Subite ^si rigardas min ripro^ce kaj
ekparolas: "Diru, Manfred, kian strangan artikolon vi skribis en la
lernejana gazeto?" Dum momento ni silentas, ^gis ^si, sciante, ke al
tiu demando mi ne scias respondon, da^urigas: "Sciu, anka^u mi
estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj
scias, ke anka^u li celis nur vian bonfarton!" - "Mi
malkonsentas!", mi diras, kaj ni disi^gas. ^Guste kontra^u tiaj
dan^geraj opinioj mi volis batali... ^Si ne komprenis, ne volas
kompreni, ne povas kompreni... Feli^ce ^si kritikis nur tion, pri kio mi
estas plej firme konvinkita!

La posta tago estas senleciona sabato, en kiu mi restas hejme.
Mi pasigas la matenon en mia ^cambro, legas kaj lernas iomete.
Subite panjo eniras: "Jen letero por vi", ^si diras, kaj mi
surprizi^gas legante sur la koverto mian adreson skribitan en
manskribo, kiun mi jam delonge konas: "Martina!", mi pensas
fulmrapide, kaj fakte: Sur la dorsflanko trovi^gas ^sia nomo. Torento
da varmo trakuras mian korpon; mi sentas ^gojon, feli^con! Ankora^u
dum kelkaj minutoj mi rigardas la koverton, vidas, ke la letero estas
maldika, sed ^sajnas, ke tiu unu folio, kiun ^gi entenas, estas
plenskribita de ^si...

Finfine mi a^udacas malfermi ^gin kaj eklegas. Subite miaj ^gojo
kaj feli^co malaperas, restas scivolemo, timo kaj miro.


Saluton Manfred!

Kiam en la a^utunaj ferioj mi ricevis vian leteron, mi sufi^ce
seniluzii^gis, ^car mi neniam estus kredinta, ke tiel aspektas via
interna^jo. Ju pli ofte mi legis vian leteron, des pli mi ^cagreni^gis,
pro du kialoj: unue, ^car mi sentis min observita de vi, kaj due, ^car
vi multrilate mal^guste (!) priju^gis min.

Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi
decidis skribi leteron al vi, ^car mi rimarkis diversajn aferojn, kiujn mi
miaopinie sciigu al vi: Same kiel en via letero al mi, tiel anka^u en tiu
artikolo vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supra^jaj,
interesi^gas nur pri bagateloj, ka^si^gas malanta^u hipokritaj maskoj
kaj ne perceptas vin kaj viajn problemojn.

Sed mi pensas, ke interesi^go pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj
ma^coj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ^ce iliaj
problemoj. Mi ekzemple ^satas okupi^gi pri muziko kaj tamen opinias
min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj. Kaj krome vi ne
povas postuli, ke aliaj homoj helpu vin venki viajn problemojn, se vi ne
kontaktas aliajn homojn por helpi ilin ^ce iliaj problemoj.

Sed plej malpla^cas al mi la fakto, ke vi ser^cas la kulpon pri
€viaj problemoj ^ciam nur ^ce la aliaj homoj kaj neniam ^ce vi mem.

Mi petas vin, bonvolu pensi pri tio, kion mi skribis al vi.

^Gis,
      Martina


Elrevi^ginte mi relegas la leteron; mi rigardas ^sian
maldekstren klinitan manskribon, kiun mi nun trovas malbela kaj
infaneca. Kompreneble mi devos respondi al ^si, ke ^si nur
miskomprenis min; ni ja fakte havas la samajn celojn - nome la
forigon de problemoj, ne nur de miaj propraj... Legante la unuajn
frazojn denove, mi subite havas ideon por la komenco de mia
respondletero:

Kara Martina,

vi ne povas imagi, kiom mi ^gojis pri via letero - anta^u ol
malfermi ^gin...

Sed tiu sprita^jo ne povis for^sovi la malgajon, kiun mi sentas.
Vundis min precipe la aserto, ke mi ser^cas la kulpon ^ciam nur ^ce
aliaj homoj. ^Guste tion mi ^ciam ripro^cas al pa^cjo... ^Cu panjo
pravis dirante, ke mi "fari^gos tute sama al mia patro"? ^Si diris
tion iam, kiam mi senpripense ripro^cis ion al ^si. Mi tuj pentis tion,
tamen...

Tiam mi pensis: Se panjo pravus, mi devus mortigi min, ^car mi
^ciurimede devus eviti tian samecon... Sed feli^ce mi estis sufi^ce
konvinkita pri tio, ke mi estas profunde en mia interna^jo tute alia
homo kaj neniam povos fari^gi sama al mia patro. Mi estas konscia
pri mi mem, kapablas ekkoni ^ciujn miajn malbonajn emojn kaj
kondutojn kaj sukcese kontra^ubatali ilin... Sed nun anka^u Martina
diris tion, eble e^c ne tute malprave.

^Cu povas esti, ke oni en la infana^go a^utomate transprenas
malbonajn ecojn de siaj gepatroj kaj poste ne plu povas liberi^gi de ili,
sendepende de tio, kiom forte oni baraktas? Mi jam rimarkis rilate
mian parolemon, ke ne eblas ^san^gi sin mem. ^Cu mi estas nura
^sar^go por la homaro, pro la malbonaj emoj kaj ecoj, kiujn mi
senvole, a^utomate akiris, kiam mi estis eta infano? ^Cu mi lasu tiun
^ci mondon al tiuj, kiuj estas vere bonvolemaj kaj gajaj, por ke la
homaro fari^gu pli feli^ca?

Jam ofte okupis min pensoj pri memmortigo, sed nun aperis nova
motivo, kiun mi anta^ue neniam traktis serioze. Mi pripensas, ^cu mi
vere ne povas liberi^gi de la malbonaj ecoj, kiujn mi transprenis de
mia patro. Kaj subite aperas radieto de espero: Mi memoras, ke iam,
anta^u multaj jaroj, Dirk rifuzis man^gi sian krispan brasikon dum la
tagman^go. "Li devas esti batata!", mi diris al panjo.
"Venontfoje!", diris panjo, kaj, ^car pa^cjo ne ^ceestis, ^si simple
remetis lian brasikon en la poton. "^Ciam nur venontfoje", mi
plendis ^cagrene, "^ciam nur venontfoje!"
€
Sed nun estas tute klare por mi, ke gepatroj ne batu siajn
infanojn. Io do ^san^gi^gis en mi. Mi do klopodu seni^gi anka^u de
^ciuj aliaj malbonaj konvinkoj, emoj kaj kondutoj, kiujn mi transprenis
de mia patro. Fizikan perforton mi ^ciukaze jam abomenis; nun mi
^cesu anka^u insulti. Mi abomenu ^ciuspecajn ripro^cojn. Estis
malbone, skribi en mia letero al Martina, ke miaj kunhomoj estas
supra^jaj, kaj kritiki en mia artikolo homojn, kiuj interesi^gas pri
"bagateloj". Fakte mi nur enviis ilin, kaj tiu kritiko ne estis bona
rimedo por akiri ilian simpation. Per afableco oni ofte atingas pli...

Kaj mi denove sentas min iel feli^ca. Mi decidas skribi ege
afablan leteron al Martina, sciigante al ^si, ke ^sia letero fakte
pripensigis min.

En la venonta nokto mi tamen ne plu sukcesas revi pri enami^go
al ^si.

* * *

Komenci^gas la decembro. La tagoj fari^gis mallongaj; tra
mallumo kaj malvarmo mi biciklas matene al la lernejo. Mi frostas
survoje. En la klas^cambro trafas min varmo, kiu sufi^cas por degeligi
miajn manojn kaj piedojn, sed lasas mian koron netu^sita. En iu
pa^uzo mi, kiel kutime, staras sola, kiam subite alparolas min Kerstin
- knabino, kiu ^satas festojn kaj diskotekojn, mi do ne havas aparte
altan imagon pri ^si. "En via artikolo mi komprenis neniun vorton",
^si diras. "Vi estas homo kaj mi estas homo kaj vi do povas alparoli
min kaj aliajn homojn..." - "Jes", mi respondas, kvankam mi ne
vere konsentas. Sed mi ne scias, kion diri... Ni silentas, kaj post
momento ^si pluiras.

En mia kapo esti^gas anekdoto:

Iras paciento al psikiatro: "Mi havas problemojn kontakti
aliajn homojn." Diras la psikiatro: "Ne gravas, simple alparolu
ilin!" Kaj ekde tiam la paciento estas feli^ca kaj kontenta...

Ial tiu pensado devas esti mal^gusta. Mi provis klarigi tion en
mia artikolo, sed ^sajnas, ke neniu komprenis.

^Ce la komenco de la kristnaskaj ferioj mi memoras, ke mi ja
skribis en mia artikolo, ke mi mal^satas pasigi miajn feriojn sen iu
kontakto kun miaj samklasanoj. ^Cu ili legis tion? Kial ili ne agis por
^san^gi tion?

Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkonti^gis la tuta
parencaro. Kun la tuta familio miaj onkloj kaj onklinoj venis al nia
urbeto por viziti miajn geavojn - kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn
de la patrina. Kelkaj el ili restis por tuta semajno, kaj inter la multegaj
novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj,
^ciam estis pluraj, per kiuj ni amuzi^gis ^gis la fino de la ferioj. Sed
intertempe ^ciuj miaj geavoj mortis, krom unu avo - sed li ne volas
havi tiom da "tumulto" en sia domo. Miaj gekuzoj plia^gi^gis kaj
€havas siajn proprajn interesojn. Kaj panjo ne plu ^satas donaci ludilojn,
sed "praktike utiligeblajn" a^jojn. Mia anticipa ^gojo pri Kristnasko
estas malgranda...

* * *

La tagon anta^u Kristnasko panjo denove donas leteron al mi.
"Jen - por vi!", ^si diras. Denove rigardo sur la adreson sufi^cas
por ekscii, kiu sendis ^gin: Tiuj belaj, grandaj, rondetaj literoj
memorigas min pri Veronika. Mi tre ^gojas pri tiu letero, sed
- kontraste kun dum ricevo de tiu de Martina - mi ne sentas min
feli^ca pro ^gi. Mi ja ^ciam admiris la maturecon kaj humanecon de
Veronika, sed beda^urinde ^si estas iom alta kaj ne aspektas tute
bela la^u mia gusto. Mi nur malfacile povas imagi ^sin kiel amatinon...
Sciante, ke tiu letero sendube estas afabla (alikaze ^si ja certe ne
estus skribinta ^gin ^jus anta^u Kristnasko!), mi kun agrabla sento
malfermas ^gin kaj eklegas:
ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:51:35
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 7 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
Kara Manfred,

vane mi klopodis respondi al via artikolo en la lernejana gazeto.
Provante tion, mi rimarkis, kiom malfacile estas ordigi proprajn
pensojn kaj vortigi ilin tiel, ke oni ne estu miskomprenata.

Tio certe estus okazinta, ^car min kaptis la tento koncentri^gi
tro sur detaloj. Pro tio mi preferis rezigni pri tiu plano.

Tamen mi volas simple diri al vi, ke mi legis vian artikolon kaj ke
^gi estis por mi instigo por pripensado. Iom skuis min la konstato, ke
mi fakte nenion sciis pri vi, kvankam ni jam tre longe konas unu la
alian.

Mi ne volas fari multajn frazojn, sed preferas nun elkore deziri al
vi, ke vi fari^gu kontenta en via vivo.

^Gis - kaj ^gojan Kristnaskon
                              via Veronika

"Ne estas multo, kion ^si diras", mi pensas. Tamen la letero
estas ^gojiga; mi rimarkas, ke en tiu de Martina tute mankas
bondeziroj...

* * *

Duonan jaron poste mi resumas la reagojn al mia artikolo. Estis
entute sep. Tiuj de Johannes, de sinjorino Keller, de Kerstin, la leteroj
de Martina kaj Veronika... Beda^urinde Martina ne respondis al mia
dua letero, sed aldoni^gis du pliaj reagoj: Mia patro a^udis pri la
artikolo pere de sinjorino Keller kaj anka^u de unu a^u du pliaj
personoj. Li ne volis legi ^gin, sed li rakontis, ke ili ^ciuj estas sur lia
flanko; li nur devas honti pri tio, ke li havas tiom maldankeman
filon.

€Kaj aldoni^gis informo de Ralf, kiu sciigis al mi ion interesan:
Sinjoro Lindner, instruisto pri evangelia religio, traktis en iu na^ua
klaso mian artikolon dum du horoj. Mi ^gojis; kaj mi tiam demandis
Ralf pri la reapero de la lernejana gazeto. "Ver^sajne ^gi tute ne
plu aperos", diris Ralf, "vi ja eble jam eksciis, ke Klaus forlasis la
lernejojn..." Estis do unika provo en mia vivo, esti komprenata. Kaj
tiu provo fiaskis...

"Eble mi neniam trovos iun kompreneman homon", mi pensis,
^gis iun someran posttagmezon mi konati^gas kun Erik.

Ankora^u 16-jara, mi promenas tra la piedira zono de Warburg.
Preterpasante la vitrinojn de kinejo, mi mallonge rigardas la afi^sojn...
^gis alparolas min iu meza^ga viro:
"Saluton - ^cu io interesa?"
"Mi ne scias", mi respondas, "mi nur rigardas."
"Tiu filmo 'La mevo Jonatan' estas tre bela kaj interesa -
mi jam vidis ^gin kaj tamen tre ^satus rigardi ^gin denove... ^Cu ni
eniru?"
"Ne..."
"Kial ne?"
Mi silentas. "Vi ^sajnas esti tre trankvila homo", li da^urigas
la konversacion, "tiom silentema... kial?"
"Mi ne scias..."
"Mi estas Erik", li diras, "kaj vi?"
"Mi estas Manfred."
"^Cu vi lo^gas ^ci tie en Warburg?"
"Ne, en Ossendorf, la najbara urbo. Sed ^ci tie mi iras al la
lernejo."
"^Cu al la gimnazio?"
"Jes. Kaj vi, kiun profesion vi havas, sinjoro?"
"Ne diru 'sinjoro', diru 'Erik'", li petas min kaj
ridetas.

Mi estas surprizita pro tio, ke li petis min alparoli lin per lia
anta^unomo, kvankam li estas jam ^cirka^u 50-jara, bone vestita, kaj liaj
mallongaj, orde kombitaj haroj jam grizi^gis. Sed rapide li akiras mian
konfidon...
"Mi estas a^cetisto ^ce granda firmao", li respondas al mia
demando.

Ni ankora^u staras anta^u la kinejo, kiam li fine demandas min:
"^Cu ni eniru - mi pagos!" Mi konsentas kaj kuniras. ^Ce la kineja
kaso li montras al mi sian monujon kun aro da centmarkaj biletoj, kaj
pagas per unu el ili. Post eniro de la kineja salono li petas min sidi^gi
apud li en la lasta vico. "De tie oni vidas plej bone", li diras.

La kineja salono tiuposttagmeze estas preska^u malplena kaj
restas tia, kiam mallonge poste la filmo komenci^gas. Ni, la fremda,
sed evidente tre komprenema viro kaj mi, do povas sen^gene da^urigi
nian interparolon.

Li demandas min pri miaj plej ^satataj lernejaj fakoj, miaj hobioj,
miaj rilatoj al miaj gepatroj, miaj problemoj - kaj anka^u pri mia
€financa situacio. "Mi ne multon ricevas", mi respondas, "sed
anka^u ne bezonas multon..."

"Mi havas multege da mono, mia firmao donas al mi tro", li
diras, evidente ne por fanfaroni, sed sentigante al mi, ke li trovas tion
maljusta.

Poste li direktas al mi demandon, kiu ^sajnas esti grava por li:
"^Cu ni eble havas komunajn interesojn?"
"Mi ne scias... kiuj estas viaj interesoj,
sinjoro?"
Li ridetas, kaj mi komprenas: "Pardonu - Erik!"
"^Sajnas, ke ni ankora^u ne tute komprenis unu la alian", li
fine respondas al mia demando.

Dum momento ni silentas. Mi tamen ne povas ^gui la filmon,
^car miaj pensoj okupi^gas nur pri li.

Subite mi sentas lian manon sur mia femuro. Mi ekkomprenas...
Nu, neniam iu plenkreskulo parolis kun mi pri seksaj aferoj, sed
feli^ce mi legis en mia biologia lernolibro la interesegajn ^capitrojn,
kiujn mia instruistino preterlasis en la lecionoj, tiom funde, ke mi
scias: Li estas samseksama. Kaj mi e^c konas la fakan terminon:
homoseksuala.

Iam, kiam mi havis ses a^u sep jarojn, mia patrino avertis min
pri tiel nomataj "karaj onkloj", kiuj surstrate alparolas infanojn
promesante al ili bombonojn a^u pecon da ^cokolado. "Ne eniru en
iliajn a^utojn, nepre ne!", diris panjo. Sed ^si ne klarigis al mi kial.
^Cu eble tiuj "karaj onkloj" estas homoj kiel Erik, kaj ^cu nun mi,
16-jara, fari^gis viktimo de unu el ili? Mi ^cagrene rigardas la
viza^gon de Erik, postulante de li klarigon, konfeson...

"Jes, mi estas bia", diras Erik. Mi estas
kaj-kaj, mi havas edzinon kaj tri filinojn. Sed nun mi
enami^gis al vi."
Mi silentas.
"^Cu ^gis nun neniam iu viro enami^gis al vi?", li demandas,
^sajnigante miron.
"Neniam."
"Ankora^u ofte okazos, ke viro enami^gos al vi."

"^Cu vi nun komprenas, kial mi parolis pri 'komunaj
interesoj'?"
"Jes."
"Kaj - ^cu ni do havas?"
"Ne, ni ne havas. Mi estas normala..."

"Espereble li nun forprenas sian manon de mia femuro", mi
pensas. Sed ne - li da^urigas:

"Tio ne gravas... mi ofte veturas al Parizo, kaj tie mi konas
kelkajn simpatiajn knabinojn, kiuj tre ^satus fari kun vi ion..."
Li sin klinas al mi kaj parolas preska^u flustrante, kaj mi sentas,
€ke nun ni parolas pri io sekreta, konfidenca... "^Cu vi jam iam faris
tion kun knabino?"
"Ne..."
"Sed ^cu vi ^satus fari...?"
Ni iomete ridetas, sed kompreneble mi trovas lian oferton iom
stranga...
"Mi multe voja^gas pro profesiaj kialoj", li da^urigas. "Vi
povas kunveturi kun mi al Munkeno, al Vieno, al Londono a^u... al
Parizo. ^Cu ne ekzistas urbo, kiun vi jam delonge ^satus viziti?"
"Ne."
"Tamen, jen bona okazo. Vi e^c ne bezonas monon, male, mi
povas doni iom al vi, vi ja scias, mi havas tro..."
"Mi ne povas simple foriri de miaj gepatroj - kaj anka^u ne
volas."
"Tamen, mi pensas, mi povus poste, ^ce nia adia^uo, doni al vi
iom, iun bileton centmarkan... vi certe povas utiligi ^gin, ^cu ne?"
"Mi ne scias..."

Dume li karesas mian femuron, ^gue ^sovante sian manon de
ties supra parto ^gis la genuo kaj reen.
"Mi ne ^satas akcepti monon de fremdulo", mi pensas.
"Tamen, se oni tiamaniere povas gajni iom da mono - ne, estas
malbela penso..."

Dum la procesoj en mia cerbo ankora^u ne ka^uzis klaran
decidon kaj reagon, li metas sian manon inter miajn gambojn. Mi
movi^gas for de li ^gis la dekstra parto de mia se^go kaj metas mian
maldekstran gambon sur la dekstran.
"Ne, lasu min, mi petas vin, kunludu!", diras Erik, sed mi jam
sentas iom da na^uzo kaj denove rigardas lin ^cagrene.

"Mi devas iri al la necesejo", diras Erik, kaj foriras. Mi
sentas min mal^sar^gigita, ^car mi tiamaniere ja gajnis iom da tempo
por pripensado.

Mi ankora^u ne rigardas la filmon, sed pensas pri Erik kaj
atendas lian revenon. Mi atendas 5, 10, 15, 20 minutojn - sed vane.
Fine mi komprenas: Ver^sajne li timis, ke mi memorigus lin pri la cent
markoj... Mi sentas min trompita, kvankam mi ver^sajne e^c ne estus
akceptinta tiun monon.

Kvankam la filmo ankora^u ne fini^gis, mi decidas forlasi la
kinejon. Spirante la fre^san aeron kaj perceptante la varmajn
somerajn sunradiojn surstrate, mi sentas min iom pli sperta, iom pli
plenkreska. En mia kapo restas la komplimento "Ankora^u ofte viro
enami^gos al vi", sed mi ne scias, ^cu mi ^goju a^u mal^gojupri
^gi...

* * *

^Cio do restas kiel anta^ue. Ankora^u du jarojn, kaj mi estos
abituriento kaj povos ekstudi; mi ne plu lo^gos ^ce miaj gepatroj...

ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:52:05
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 8 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
II


Mi ekstudas. Nova parto de mia vivo komenci^gis. Mi elektis
matematikon. Nek filozofion, nek psikologion, nek sociologion. Kun la
celo fari^gi ne instruisto, sed diplomita matematikisto. Por havi plej
bonan ^sancon trovi laborlokon, ver^sajne ie en la ekonomio. Sed
aperis duboj: ^Cu tio signifas, ke mi fari^gos nur radeto en la
mekanismo de la ekonomio? Mia interna vigleco, mia ribelemo, mia
ser^cado pri senco, pri amo - ^cu ^cio ^ci ne plu disvolvi^gos, sed
pereos?
Mi elektis iom foran urbon: Stuttgart. Sola mi staras en la
nova ^cirka^ua^jo. Anta^ue mi ^ciam neis, kiam iu diris, ke
matematikistoj estas silentemaj kaj malvarmkoraj. ^Car mi ne volis, ke
oni atribuu tiujn ecojn al mi. Sed nun mi mem estas inter studentoj pri
matematiko. Kune kun 300 aliaj homoj mi sidas en granda a^uditorio,
a^udante lekcion pri algebro. Preska^u nur knaboj.

Mi alparolas studenton apud mi: "^Cu vi jam faris la
hejmtaskojn?" - "Jes", li respondas, "ili estas facilaj!" Kaj ni
silentas. Mi ne scias, kion diri plu, sed pensas pri lia respondo:
"Ver^sajne vi nun esperas, ke mi trovas la taskojn malfacilaj kaj
konkludas, ke vi estas inteligenta homo, ^car por vi ili ja estas facilaj.
Sed mi ne demandis vin por ekscii, kiom inteligenta vi estas, sed por
eble kunlabori kun vi. Vi ja a^udis, ke nia profesoro rekomendis al ni
solvi tiujn taskojn kune. Krome mi mal^satas tiun anonimecon, ser^cas
amikojn en mia nova ^cirka^ua^jo..." Mi plusilentas, mal^goja pri la
^jus fiaskinta provo konati^gi kun iu.

Iun diman^can vesperon mi iras al la katolika studenta
komunumo por partopreni kune kun ^cirka^u 50 pliaj studentoj diservon kaj
la postan komunan vesperman^gon. Dum tiu vesperman^go mi
kura^gas alparoli studenton sidantan apud mi: "Kion vi studas?" -
"De kie vi venas?" - "Kiel vi nomi^gas?" kaj - fino. Mi
rimarkas, ke ankora^u mankas al mi la kapablo da^urigi interparolojn
tiel, ke la konversacio fari^gu interesa. Poste mi plusidas kaj
pluman^gas, sentante min kiel en la studenta man^gejo, kie mi ^ciam
demandas min, ^cu eblas kaj konvenas alparoli iun...

Hejme mi komencas skribi leteron al Veronika:

Kara Veronika,

se mi skribus al vi, ke ^ci tie en mia nova ^cirka^ua^jo ^cio ege
pla^cas al mi, vi ver^sajne kredus tion. Mi e^c sentas iun devigon
skribi tion al vi, ^car mi scias, ke vi ^gojus eksciante, ke mi fartas
bone...

Sed mi forstrekas tiujn frazojn, decidas ne skribi al ^si. Mi
memoras, ke iam iu diris al mi, ke la studentaj jaroj estas la plej belaj
jaroj de la vivo. Iu, kiu mem ne studis...
€
Malgaje mi enliti^gas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon,
la plu^sbeston...

* * *

La venontan tagon mi decidas telefoni al la psikologia konsultejo
de mia universitato. Jam delonge mi volis ekscii, ^cu miaj
malfacila^joj kontakti^gi kun aliaj homoj estas nur "normala"
problemo, a^u ^cu mi eble estas psike malsana. Mi iras al telefonbudo
por fiksi daton por konsulta interparolo... kaj decidas prokrasti la
planon ^gis morga^u, por unue formuli kelkajn frazojn pri la kialo de
mia telefonalvoko.

Kaj fakte, la tagon poste mi - bone preparita - kura^gas
telefoni.
"Psikologia konsultejo de la Universitato Stuttgart", sin
anoncas virina vo^co.
"Mi ^satus havi daton por konsulta interparolo", mi diras.
Post iom da silentado la virina vo^co demandas: "^Cu konvenas
al vi la postvenonta ^jaudo, je la 14a?"
"Jes, konsentite."
"Via nomo?"
"Manfred Brinkmann."
"Do, bone. ^Gis revido venontsemajne ^ja^ude!"
"^Gis revido!"
Iom sen^sar^gita mi sentas min pro tio, ke ^si tute ne
demandis min pri la precizaj problemoj, pro kiuj mi petis tian
interparolon. Mi do vane notis miajn frazojn.

La koncernan ^jaudon mi alvenas ^ce la konsultejo akurate je la
14a horo. "Estas ^ce sinjorino Gerke, en ^cambro 103, en la unua
eta^go", diras al mi la virino en la akceptejo. Mi rapide trovas la
^gustan pordon. "Dipl. psik. Johanna Gerke", mi legas apud ^gi.
"Feli^ce ^ci tie mi ne devas timi esti nervoza", mi pensas. Mi
frapas...

"Jes, eniru!"
"Bonan tagon", mi diras post eniro, vidante ^cirka^u
40-jaran virinon.
"Bonan tagon."
"Mi estas Manfred Brinkmann. Mi havas interparolon je la
14a."
"Jes. Sidi^gu!", ^si diras, kaj montras al brakse^go. ^Si
mem sidi^gas tri metrojn anta^u ^gi.

Regas silento. Sinjorino Gerke rigardas min, kvaza^u ^si atendus
ion de mi. Post unu a^u du minutoj, kiuj ^sajnas al mi longegaj, mi
komencas: "Mi venis, ^car mi havas problemojn kontakti aliajn
homojn. Mi estas nova ^ci tie en Stuttgart; mi ^jus komencis
studi..."

Vidante, ke ^si ne emas interrompi min, mi da^urigas: "Min
^genas, ke mi sidas sola dum la prelegoj kaj en la studenta man^gejo.
€Mi timas alparoli aliajn homojn kaj havas malfacila^jojn da^urigi
interparolojn tiel, ke ili fari^gas interesaj."

Ni denove silentas. Mi ne ^satas fari monologojn. Almena^u iun
konfirman "jes" ^si povus eldiri. Mi plusilentas, atendante, ke
finfine ^si eldiru ion.

Kaj fakte: "Mi ankora^u tute ne konas vin. Vi povas ekzemple
rakonti, kion vi studas, kiel vi lo^gas, ^cu vi havas gefratojn..."
"Mi studas matematikon, lo^gas sola, private. Kaj mi havas tri
fratojn. Unu estas pli a^ga ol mi kaj studas kemion; la aliaj du
ankora^u lo^gas ^ce miaj gepatroj en la proksimeco de Warburg en
Orienta Vestfalio. Miaj rilatoj al miaj gepatroj ne estas tiom bonaj.
Mankas vera konfido. Mi ja iel ^satas mian patrinon, sed mian patron
malpli. Mi estis batita..."

Denove regas silento. "Ne estus bone, se mi nur farus
demandojn. Vi devas mem pripensi, kion diri. ^Guste tion vi ja volas
lerni."

Mi do pripensas kaj da^urigas: "Kaj nun mi preska^u disi^gis
de miaj gepatroj. Mi vizitas ilin eble unufoje monate por semajnfino; en
la ferioj ver^sajne pli ofte. Sed beda^urinde mi ne bone sukcesis trovi
geamikojn en mia nova ^cirka^ua^jo. Nek en la universitato, nek en la
katolika studenta komunumo, al kiu mi iris."

Subite ^si ekparolas: "Vi do estas la dua infano en la
familio?"
"Jes."
"Pripensu: Se la unua infano en familio estas knabo, la patrino
deziras, ke la dua fari^gu... knabino. ^Si do traktis vin kvaza^u
knabinon, deprenante de vi ^ciujn decidojn kaj iniciatojn."
Mi surprizi^gas. Pri tio mi ankora^u tute ne pensis. Jes, fakte
panjo ^satis min ^ciam iomete pli ol miajn fratojn; pa^cjo e^c lasis
^sin elekti mian nomon...

Kvankam nun, almena^u el vidpunkto de sinjorino Gerke, ^cio
estas klara, nia konsulta interparolo ankora^u ne fini^gas. Male,
sinjorino Gerke komencas novan temon:
"Ver^sajne mankas al vi amikino."
"Jes", mi diras, kaj pensas: Kiom sagaca! Sed la plej multaj
homoj e^c tion ne rimarkas. Neniu serioze interesi^gas pri tio, ^cu mi
vere estas feli^ca...
Kaj subite ^si komencas vigle demandi min: "^Cu vi ^satas vidi
pornografiajn filmojn?"
"Ne, ne tre..."
"^Cu vi masturbas?"
"Hm", mi diras, kaj pripensas, ^cu nur simpla ekscitado per
la mano, kion mi fakte ne vere praktikas, estas masturbado, a^u ^cu
eble anka^u iuj pli belaj kutimoj...
"Kiel?"
Mi silentas, pripensante, kiel mi komencu mian respondon...
"Iel tio ja devas eli^gi", ^si da^urigas kura^gige, kaj
demandas: "Pri kio vi pensas, dum vi masturbas?"
€Mi denove hezitas, sed fine kura^gas eldiri ion, kio ver^sajne
pla^cas al ^si: "Pri knabinoj."
"Aha", ^si diras, kaj ^sajnas esti iom pli kontenta ol anta^ue.
"Sed estas malfacile por vi paroli pri tio. Kiel oni sekse klerigis
vin?"
"Mi legis ^capitron en mia biologia lernolibro."
"Aha."

Denove ni silentas. Fine ^si diras: "Venis tempo por konkludi.
Do, ^cu vi deziras terapion?"
"Mi ne scias. Mi ja ne povas priju^gi tion."
"Sed estas via decido..."
"Tamen, mi venis ^ci tien por ekscii de vi, ^cu terapio estus
oportuna. Kion do vi pensas pri tio?"
"Nu... mi pensas, ke vi ankora^u ne sufi^ce klare scias, kion vi
fakte volas. Pro tio terapio ne estas konsilinda. Krome mi pensas, ke
pro via memstareco kaj pensmaniero vi povus sukcesi venki viajn
problemojn mem."

Tiuj vortoj ^gojigas min. Atente mi a^uskultas kelkajn konsilojn de
^si: "Vi devas unue alkutimi^gi al via nova ^cirka^ua^jo. Iru plu al la
studenta komunumo, partoprenu en laborgrupoj tie. Kaj provu trovi
kontaktojn en la universitato. Kaj, se vi eble post kelkaj monatoj klare
scios, kion vi volas, a^u havos denove iujn problemojn, vi telefonos al
ni. Diru, ke vi volas havi interparolon kun sinjorino Gerke."
"Bone", mi diras, kaj ni adia^uas.

Kvankam ^si donis al mi la impreson, ke mi mem rajtas decidi
pri ^cio, mi sentis min ege malsupera. Mi memoras ^siajn konsilojn
kaj timas, ke ili ne multe helpos al mi. Tion anka^u mia avino estus
povinta diri al mi... krom la frazo: "Iel tio ja devas eli^gi." ^Cu tiu
kura^gigo helpos?
Feli^ce mi ne sentas min seniluziigita, ^car mi venis tien ^cefe
pro scivolemo kaj ne, ^car mi pensis, ke tia interparolo povus ^san^gi
mian vivon.
Mi ankora^u pensas pri ^sia teorio, ke mia patrino deprenis de
mi ^ciujn decidojn kaj iniciatojn. ^Gi tiom surprizis min, ke mi ne
kontra^uis ^sin. Tamen, mi ne estas maldiligenta, sed timema. La
informo, ke mi estis batita, tute ne interesis ^sin...

^Cu mi, malgra^u la sperto, ke anka^u la psikologio evidente ne
povas multe helpi al mi, sukcesos trovi sufi^ce da kontaktoj en mia
nova ^cirka^ua^jo?

ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:52:50
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 9 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
* * *

Preska^u unu jaron post mia ekstudado mi konstatas, ke ne
multe ^san^gi^gis. Jes, mi estas kelkfoje kune kun grupeto de kvar
a^u kvin aliaj studentoj, kaj ni kune solvas niajn hejmtaskojn. Du a^u
tri fojojn ni e^c iris kune al la na^gejo. Tamen mi estas ankora^u
relative ofte sola.

Iun sabatan matenon mi vidas en la urba biblioteko afi^son:
"German-Franca Junulara Renkonti^go en Ludwigsburg". La detaloj
€^sajnas esti interesaj: 5000 gejunuloj el FRG kaj Francio renkonti^gos
en la kastelo de Ludwigsburg okaze de la 25-jara datreveno de la
samloka parolado de Charles de Gaulle. En tiu parolado de Gaulle
pledis por amikeco kaj kunlaboro inter la anta^ue malamikaj ^statoj
Germanio kaj Francio kaj invitis la junularon enga^gi^gi por tio. Kaj nun
parolados Kohl kaj Chirac; junularaj asocioj aran^gos
informstandojn...

Mi rigardas la daton: Hodia^u! Elirante el la biblioteko mi
rimarkas la belegan somerfinan veteron. Mi memoras, ke mi ^gis nun
neniam vidis la kastelon de Ludwigsburg, nek kancelieron Kohl nek
^cefministron Chirac. Kaj mi ankora^u neniam vere havis okazon apliki
miajn sciojn pri la franca lingvo...

Mi ekbiciklas, kaj post unu horo kaj duono mi atingas la urbon
Ludwigsburg, kie granda nombro da afi^soj, flagoj kaj rubandoj
anoncas la aran^gon. Mi parkas mian biciklon, eniras en la kastelan
korton kaj vidas tie milon a^u e^c plurajn milojn da homoj. ^Ce la
rando de tiu korto staras dudeko da informstandoj, el kiuj preska^u la
duono aspektas forlasite.

^Ce kelkaj aliaj standoj mi vidas ofertojn, kiuj ^sajnas al mi
komercaj: Du semajnojn da lingvolernaj ferioj en Francio por nur 1200
germanaj markoj... Subite mi ekvidas pli interesan standon:
"ESPERANTO - la Internacia Lingvo", mi legas, skribite en blankaj
literoj sur verda rubando, kaj iras tien. Jam anta^u ol atingi tiun
standon, iu knabo enmanigas al mi oran^gan flugfolion kun la titolo:
"Interkompreni^go sen limoj". Mi iom miras, ^car ^gis nun mi
pensis, ke Esperanto estas nur iu ^satokupo de kelkaj plejparte
maljunaj homoj, sed nenio serioza. Iam mi vidis en televida
nova^jelsendo mallongan raporton pri iu Esperanto-kongreso, kaj iam
mi supra^je legis en iu gazeto artikolon pri tiu lingvo kun foto pri la
maljuna barbulo, kiu inventis ^gin.

Sed mi vidas, ke grupo da gejunuloj vigle enga^gi^gas por tiu
lingvo... devas do esti interesa afero. Mi iomete rigardas la standon
de certa distanco, vidas kelkajn librojn kaj gazetojn, sed decidas unue
retropa^si iomete kaj tralegi la flugfolion. Mi legas ion pri internaciaj
junularaj renkonti^goj, en kiuj oni parolas nur Esperanton, kaj ekscias
ion pri la lingvo mem: ke ^gi havas simplan gramatikon sen esceptoj
kaj vortfaradan sistemon; ^gi do estas facile lernebla. Esti^gas en mi
la ideo, ke tiu lingvo povus esti bona solvo por la lingva problemo en la
mondo. Sed, se ^gi estas, kial oni ankora^u ne instruas ^gin pli
vaste? Se ^gi ne estas, kial tiuj gejunuloj tiom entuziasme
enga^gi^gas por ^gi? Ver^sajne tiu lingvo simple estas ankora^u ne
sufi^ce konata. Ekzemple mi ja preska^u nenion sciis pri ^gi ^gis
nun.

Mi denove alproksimi^gas al la stando kaj komencas rigardi la
titolpa^gojn de la libroj, gazetoj kaj lernolibroj ku^santaj tie. Subite
alparolas min knabino staranta malanta^u la stando: "Esperanto
estas lingvo, kiun oni parolas ^cie en la mondo. ^Gi estas facile
lernebla kaj multmaniere aplikebla. Ni uzas ^gin en internaciaj junularaj
renkonti^goj, kaj ekzistas listo, per kiu vi povas senkoste tranokti ^ce
€homoj en 54 landoj..." Kaj ^si montras al mi verdan adreslibron,
kiun mi mallonge trafoliumas, rigardante precipe la mapojn ^ce la
fino.

Fine ^si diras ion en tiu lingvo al nigraharulo staranta apud mi.
Tiu alparolas min, demandante min franclingve, ^cu mi komprenas la
francan. "Iomete", mi respondas samlingve, kaj ni iom interparolas
pri niaj nomoj, lo^glokoj kaj poste pri Esperanto. Vidante miajn
malfacila^jojn esprimi min en la franca, mi diras: "L' Esp'eranto
est plus facile.", kaj ni ridetas iomete. Envie mi rigardas, kiel flue
la knabino malanta^u la stando interparolas kun tiu franco.

Subite amaso da homoj kolekti^gas ^ce unu flanko de la kastela
korto, kaj rigardante tien, mi komprenas kial: Komenci^gas la
paroladoj de la politikistoj. Sur la podion pa^sas Helmut Kohl, la
federacia kanceliero, kaj ekparolas. Li fiere resumas la ^gis-nunajn
atinga^jojn sur la kampo de la german-franca amikeco kaj
da^urigas:

"Iun tagon vi, kiuj hodia^u staras anta^u la decidaj turnopunktoj
de via vivo, eble estos demandataj de viaj infanoj, kiel vi demandas la
anta^uan generacion: 'Kion vi faris por E^uropo, por la E^uropo de la
civitanoj?'" Kaj li emfazas ^ci-lastan demandon tiom, ke mi
preska^u forgesas la iom komplikan kuntekston kaj rigardas ^gin kiel
provokan instigon al ago. Sed mi rimarkas, ke konkretaj instigoj por ni
gejunuloj ^gis nun tute mankis en la parolado de Kohl. Eble ili ja
ankora^u venos... Kaj fakte, Kohl komencas konkretigi siajn ideojn:

"Sed finfine estas afero de la junularo mem - estas via afero,
eluzi la ^sancon de la german-franca kunlaboro. Al tio apartenas
precipe anka^u la lingvokonoj. Komuniki^gi estas multe, sed
kompreni^gi estas pli. Pro tio mi petas vin: Lernu la lingvon de la alia.
Hodia^u ^ciu juna homo havas la eblecon lerni en Germanio la francan
kaj en Francio la germanan - ^cu en la lernejo, ^cu en klerigaj
institucioj por plenkreskuloj. Eluzu tiun ^ci ^sancon. La lingvo estas la
^slosilo por la kompreno de la kultura identeco. ^Gi estas la ponto,
kiu ebligas la komprenon de la pensoj, sentoj kaj agoj de aliaj
homoj."

Do, la a^uskultantoj nun sekvos la ordonon "Lernu la lingvon de
la alia!" kaj la german-franca amikeco prosperas. Dank' al Kohl.
^Cio estas tiom facila... Tamen la enga^gi^go de tiuj gejunuloj pli
pla^cas al mi ol la rekomendoj de Kohl. Mi ja mem lernis la francan
de la 7a ^gis la 10a klaso, kaj kvankam mi ne estis malbona
lernanto...

Nun Jacques Chirac iras sur la podion. "Eble li ja havas pli por
diri", mi pensas. Mi atente a^uskultas lin, a^u pli bone: lian
interpretistinon, kiu post ^ciu frazo tradukas ^gin. Anka^u li parolas
pri la graveco de la german-franca amikeco: "La intensigo de la
kunlaboro inter Francio kaj Germanio sur la kampo de la sekureco
ludos decidan rolon en la esti^go de vera e^uropa defenda potenco.
Pro tio ni akceptis kun intereso la iniciaton de kanceliero Kohl
koncerne eventualan german-francan brigadon..."
€
Mal^goje mi konstatas, ke pli-malpli la tuta parolado de Chirac
temas pri armea kunlaboro, kvaza^u la german-franca amikeco gravus
nur pro tio, ke ^gi ebligas mortigi en la venonta mondmilito pli da
rusoj. Kompare kun tiu ^ci parolado mi e^c preferas tiun de Kohl,
^car ^ci-lasta ja nur estis senenhava. "La ideo enga^gi^gi por 'la
E^uropo de la civitanoj' ja estas bona.", mi pensas, kaj mi reiras al
la Esperanto-stando. Mi informi^gas pri la ebleco lerni tiun lingvon kaj
a^cetas lernolibron. Mi volas aparteni al ili, volas esti unu el tiuj, kiuj
aplikas tiun interesan manieron de la internacia interkompreni^go...

Kontente mi veturas hejmen kaj jam la saman vesperon mi
entuziasme eklernas tiun lingvon.




III


Unu jaron poste mi parolas Esperanton jam tute flue. Vaste
malfermi^gis al mi nova, nekonata mondo. Mi partoprenis en
internaciaj junularaj Esperanto-aran^goj, kaj mi aktivi^gis por tiu
lingvo, kio ofertas al mi la agrablan senton, ke mi estas bezonata kaj
ke mia vivo havas sencon. Mi komencis dedi^ci multe da tempo al
Esperanto, kvankam mia studado iom suferas pro tio. "Ekzistas
sufi^ce da matematikistoj", mi pensas, "sed tro malmulte da
homoj, kiuj aktivas por Esperanto."

Mia komenca supozo, ke oni devus nur iom diskonatigi
Esperanton kaj la afero jam ege progresus, montri^gis mal^gusta.
Tion mi rimarkis, kiam mi ofertis Esperanto-kurson en la katolika
studenta komunumo. Kvankam mi sekvis la fortan rekomendon de
sperta grupano, ke mi varbu ^cefe per mencio de la praktika valoro
de Esperanto, venis nur kvin homoj. Du el ili jam la duan vesperon ne
plu venis, kaj anka^u la aliaj estis iom malpli entuziasmaj ol mi
esperis. Tamen miaj klopodoj certe ne estas vanaj, ekzemple Stefanie
bonege progresas en la lernado. ^Si beda^urinde ne volas membri^gi
en nia nove fondita junulara Esperanto-grupo, sed eble tio ne tiom
gravas. Mi ^gojas, kiam ^si iun sabatan posttagmezon en novembro
partoprenas en nia grupa kunveno.

Dekduo da esperantistoj kolekti^gis ^cirka^u la lo^g^cambra
tablo de familio Jung. Krom Bernd kaj Gisela Jung, gastama geedza
paro, kaj ilia fileto Udo ^ceestas kelkaj aktivuloj, kelkaj "normalaj
esperantistoj" kaj kelkaj ^ciamaj komencantoj. Mi vidas inter alie
Anja, kiu eklernis Esperanton jam kiel infano, Stefanie, mia plej bona
kursanino, kaj Thomas - 16-jara lernanto, kiu eklernis la lingvon en
kurso por memlernado. Je nia ^gojo anka^u Georg ^ceestas - iama
aktivulo, kiu post la IJK en Eringerfeld preska^u tute ^cesis okupi^gi
pri Esperanto.

Ni man^gas kukon, trinkas kafon kaj teon, kaj interparolas
germanlingve pri Esperanto kaj ^cio ajn. Mi sentas min bone en tiu
€atmosfero. Subite Georg, kiu lastfoje ^ceestis tian grupan kunvenon
anta^u tri jaroj, faras demandon al la ^ceestantoj: "Mi ^satus scii,
^cu vi kredas, ke Esperanto iam fari^gos dua lingvo por ^ciuj."

Kiel la unua ekparolas Bernd: "Esperanto certe ne venkos en la
venontaj 50 jaroj. E^c la a^ustria prezidento Jonas kaj la jugoslavia
prezidento Tito estis esperantistoj. Kaj ^car ili ne sukcesis enkonduki
Esperanton, ni vidas, ke tio devas okazi de malsupre. Kaj tio da^uros
longe, se tio entute sukcesos."

Poste Anja eldiras sian opinion: "Mi ne kredas, ke iam ^ciuj
homoj parolos Esperanton. Jam ekde pli ol cent jaroj ^gi ekzistas, kaj
kiom da homoj parolas ^gin? Kaj mi pensas, ke tio estas e^c ne
dezirinda, ^car nia komunumo tute malaperos."

Fine Georg respondas mem al sia demando: "Iam mi kredis, ke
Esperanto estas grava afero. Sed hodia^u mi pensas, ke Esperanto ne
venkos kaj povas esti nura hobio. Esperanto-grupo ne estas pli ol
kegla klubo."

Mi silentas. Kompate mi rigardas al Thomas: "Mi scias, ke
anka^u vi lernis Esperanton pro idealismo. ^Car anka^u vi revas pri pli
bela mondo. Mi esperas, ke tiuj eldiroj ne konfuzas vin. Vi lernas tiun
lingvon kontra^u la volo de viaj gepatroj, kaj ^sajnas ke e^c multaj
esperantistoj ne donas al vi la kura^gigon kaj apogon, kiun vi bezonas.
Min nenio plu povas ^sanceli, ^car mi mem spertis, ke Esperanto
ebligas al mi pli altnivelan interkompreni^gon ol la aliaj lingvoj, kiujn mi
lernis en la lernejo. Sed vi ankora^u ne povis sperti tion... La pensoj
de Bernd, Anja kaj Georg estas strangaj kaj e^c dan^geraj, ^car ili
malhelpas la mondon al dezirinda progreso. Estas tute legitime kredi,
ke freneza^jo ^cesas - la freneza^jo, ke oni en la internacia
komunikado kutime ne uzas la plej ta^ugan komunikilon..."

Formulante tiujn pensojn, mi rimarkas, ke alvenas Stefan kaj
Susanne; kaj ni tuj komencas paroli pri aliaj temoj.

Stefan kunportis sian gitaron, kaj post la kukman^gado ni
komencas kanti Esperanto-kantojn. Mi ^satas esti kune kun aliaj
homoj kaj kanti; eble en internacia rondo en junulara
Esperanto-renkonti^go e^c iomete pli ol ^ci tie. Anta^u mia
esperantisti^go mi neniam travivis tian agrablan atmosferon, ke
gejunuloj sidas kune kaj kantas, akompanataj de gitaro...

Iam en la malfrua vespero la kunveno fini^gas. Mi hejmenbiciklas
kune kun Stefanie, kiu dum la diskuto pri la estonteco de Esperanto
silentadis, same kiel mi. ^Si ekparolas: "Kompreneble mi trovas
Esperanton interesa, kaj la kunveno estis agrabla. Sed la vortoj
'movado' kaj 'esperantistoj' igas min skeptika. Mi ne volas ali^gi
al via junulara grupo, e^c ne en la kategorio sen kotizo. ^Cu vi
komprenas tion?"

"Jes, mi komprenas tion. Kaj mi anka^u akceptas tion." Sed
mi tuj rimarkas, ke ^sia eldiro ege klare kontra^uas al mia
pensmaniero. Post nia adia^uo mi pripensas, kion mi plej volonte estus
€ankora^u dirinta al ^si: "Mi tamen vidas ^cion ^ci iom alie ol vi.
^Sajnas, ke vi havis feli^can infana^gon kaj nun estas kontenta pri la
mondo tia, kia ^gi estas. Vi estas helpema, vi kapablas senti
kompaton. Sed vi ne volas ^san^gi la mondon; la temo 'lingvaj
problemoj' ne tu^sas vin tiom funde, ke ^gi incitas vin al enga^gi^go.
Pensoj, kiuj koncernas la tutan mondon, ne vere interesas vin..."
Sed Stefanie ver^sajne jam estas hejme.

Mi pripensas, ^cu mi eble jam ofte subpremis miajn verajn
pensojn, silentante a^u eldirante ion alian... Kaj mi memoras la eldiron
de Anja, kiu diris, ke ^si "ne havas tempon" por kunlabori ^ce nia
informstando en la urbocentro, e^c sendepende de la dato. Sed mi
scias, kion signifas tiuj vortoj "Mi ne havas tempon". Ili signifas:
"Mi fiksas aliajn prioritatojn." ^Si havas tempon por televidi kaj
por iri en diskotekon; ^si tiam nur ne kura^gis diri, ke la disvastigo
de Esperanto estas malgrava afero por ^si.

Kaj fine, kiam Bernd kaj mi tamen faris la informstandon, iu
virino demandis nin: "Mi jam parolas la anglan, la francan kaj la
hispanan. Por kio mi do bezonas Esperanton? Kion tio utilas al mi?"
Bernd emfazis la utilon de Esperanto por konati^gi kun homoj en
orienta e^uropo, kaj mi silentis. Nur poste mi ekhavis la ideon, ke mi
estus povinta demandi ^sin, ^cu ^si dirus ion similan anka^u ^ce
stando de Amnestio Internacia. ^Cu ^si respondus al la peto
"Enga^gi^gu por la homaj rajtoj!" anka^u per la vortoj "Kion tio
utilas al mi?", dirante, ke ^siajn homajn rajtojn oni ja respektas, oni
ja ne torturas ^sin?

ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:54:04
mandio
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º°æÖ÷
ÎÄÕ£º2545
»ý·Ö£º22759
ÃÅÅÉ£ºÎÞÃÅÎÞÅÉ
×¢²á£º2006Äê8ÔÂ17ÈÕ
µÚ 10 Â¥
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸ømandio¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸ømandio

·¢ÌùÐÄÇé
Tiuj pensoj instigas min mediti pri tio, ^cu enga^gi^go por
Esperanto vere povas esti tiel nobla afero kiel enga^gi^go por la
homaj rajtoj.

Mi memoras, ke esperantistoj, argumentante por sia lingvo, ofte
mencias nur ^giajn avanta^gojn kompare kun la angla - nome, ke
Esperanto estas ne^utrala kaj relative facila. Kelkaj e^c ekzakte
kalkulis, kiom da mono povas ^spari la E^uropa Komunumo per
enkonduko de Esperanto. Sed necesas anka^u esplori pli profunde,
kiamaniere la enkonduko de ne^utrala, relative facile lernebla lingvo
kiel dua lingvo por ^ciu povas utili al la homaro.

Tio ja signifus iuspecan revolucion, post kiu la internaciaj
kontaktoj multobli^gos. Esti^gos pli densa reto de personaj amikecoj
translimaj, kaj tio utilos diversrilate: al la sekurigo de la paco, al la
forigo de naciaj egoismoj favore al la bonfarto de la tuta homaro kaj
al reciproka kultura pliri^cigo. Homoj en evoluintaj landoj sentos pli da
solidareco kun tiuj en la evolulandoj. Ekestos pli forta emo al ekonomia
kunlaboro kun evolulandoj kaj pli bonaj kondi^coj por realigi tion -
favore al la bonfarto de la homoj en ^gis nun malri^caj landoj.

Okazos vera kaj ne nur unudirekta kultura inter^san^go.
Modernaj "okcidentaj" konvinkoj kiel la egalrajteco de viroj kaj
virinoj a^u la forigendeco de la mortopuno pli facile penetros ekzemple
en arabajn landojn, dum inverse en nian iom malvarman, materialisman
okcidentan socion penetros pli da valoraj instigoj el aliaj kulturoj - je la
€bonfarto de la tuta homaro, ^car bonaj, humanaj instigoj estas pli
volonte akceptataj ol malbonaj. Malhumanaj konvinkoj kiel ekzemple la
neceso de torturoj apena^u havas ^sancon esti akceptataj ^ce ni.

Sed la enkonduko de dua lingvo por ^ciu havus anka^u plian, iom
malpli facile esprimeblan avanta^gon: Esti^gos la ebleco helpi al ^ciu
kaj amiki^gi kun ^ciu. Malaperos malagrablaj, embarasaj situacioj, en
kiuj homoj ne povas interkompreni^gi. Tio signifus plialtigon de la
nemateriala parto de la vivnivelo.

Pensante pri tio, mi ekhavas la impreson, ke e^c multaj
esperantistoj ne sufi^ce konscias la valoron de sia agado. Iam, en la
komenco de mia entuziasmo por Esperanto, mi pensis, ke certe
neniam iu aktiva esperantisto memmortigus sin. Lia vivo ja havas
sencon, ^car li laboras por la realigo de granda ideo. Poste mi a^udis
pri memmortigoj de junaj Esperanto-aktivuloj el Berlino, Britio, Danio
kaj Finnlando. Kaj mi devis konstati, ke mi multon pretervidis: La
enga^gi^go por Esperanto povas signifi kroman stre^con en la vivo,
kaj ne nur la neesperantistoj, sed anka^u multaj esperantistoj ne
sufi^ce konscias pri la valoro de ilia agado.

E^c se iu ne kredas pri estonta venko de Esperanto, li devus
la^udi la enga^gi^gon de la esperantistoj, ^car labori por la internacia
interkompreni^go ^ciukaze estas valore. Sed Georg faras e^c ne tion.
Mi iom pensas pri li kaj memoras, ke li studas germanistikon.
Kvankam oni preska^u ne plu bezonas germanistojn. Kaj li e^c ne
scias, kion li volas fari poste. Li do certe ne volas utili al la homaro,
sed studas, ^car tio estas relative agrabla. Ne estas mirinde, ke li ne
plu aktivas por Esperanto. Mankas al li vera humaneco. Kaj lia
afableco estas nur ekstera, mankas al li vera bonkoreco...

Anka^u Anja estas egoisma. Kiom malgranda estas la nuna
kontribuo de Esperanto al la bonfarto de la homaro kompare kun tiu
en tempo, kiam ne nur kelkaj centmiloj, sed pluraj miliardoj da homoj
vere profitos el tiu lingvo!

Sed Anja tamen iel pravas. ^Guste hodia^u la pozitiva influo de
Esperanto sur la evoluon de personeco povas esti aparte grava. Mi
pensas pri mi mem, memoras mian unuan Esperanto-renkonti^gon, la
IJF-on en Italio. Tie Dorota, juna polino, ridetis al mi. Mi tiam nur mire
rigardis ^sin, ^car mi ne povis kredi, ke tiu rideto celis min. Eble iom
poste, kiam ^si denove ridetis, mi iomete reciprokis ^gin... mi ne
scias.

Kaj en mia dua Esperanto-renkonti^go, la IJK en Zagreb, okazis
io stranga. Mallonge post mia alveno mi revidis kaj salutis Gianna, kiun
mi jam konis pro la IJF. ^Si montris al mi sian vangon, kaj mi estis
tute senkonsila. Post momento de embaraso mi supra^je brakumis
^sin. Mallonge poste mi vidis, kiel ^si lasis sin kisi de alia
partoprenanto dum la revido. ^Cu ^si eble planis tion anka^u kun mi?
Mi dubis. Mi trovis min tiom malmulte aminda. ^Si ja povas ^sati min
maksimume pro tio, ke mi parolas Esperanton - sed tion scipovas ja
miliono da pliaj homoj en E^uropo...

€Iom post iom mi komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas
tiom malvarmaj kiel en FRG. La kiso dum la salutado kaj adia^uo
simple estas bela gesto de afableco, kiu ne aparte multon signifas.
Ver^sajne en multaj landoj la homoj ^generale pli emas tu^si, karesi
kaj kisi unu la alian ol en FRG, kie multaj gepatroj tu^sas siajn infanojn
nur dum batado.

* * *

Fine, en renkonti^go en Kiev en Ukrainio, mi renkonti^gas kun
Joanna - polino el WrocÝaw, kiu je la unua vido estas simpatia al mi
kaj... ^si ridetas! ^Ciun fojon, kiam ni vidas unu la alian, mi iom pli
kura^ge reciprokas tiun rideton. Dume mi ekscias, ke ^si balda^u
edzini^gos al polo. Tio iom seniluziigas min, sed nia simpatio restas.
La lastan vesperon ni plene ^guas la plezuron rigardi unu la alian. Ni
dancas kune, la^u malrapida muziko, sentante la proksimecon kaj la
varmon de la alia... Ni ridetas unu al la alia, kaj ^sia rideto vekas en
mi ^gojon, kiu ^gojigas anka^u ^sin ktp. - nia ^gojo fari^gas
senlima...

* * *

Post la reveno de tiu renkonti^go mi rimarkas, ke io ^san^gi^gis
en mi. Mi rigardas simpatiajn homojn ne plu time, sed ridetante.
Ver^sajne iam, en mia frua infana^go, mia patrino kelkfoje ridetis al
mi, kaj mi reciprokis tion. Sed poste tiu kapablo mia falis al forgeso.
Mi transprenis la emon de mia patro rigardi aliajn homojn kun serioza
kaj skeptika mieno... Sed nun mi reakiris mian iaman kapablon,
dank' al Joanna.

* * *

Du semajnojn poste, en semajnfina kafokla^co de
Esperanto-Junularo Frankfurt, mi trovas bonegan okazon apliki mian
relernitan kapablon. Kiam mi alvenas en la lo^gejo de familio Seifert,
kiu invitis al tiu aran^go, mi trovas dekon da gejunuloj kolekti^gintaj
^cirka^u granda tablo. Mi salutas la konatajn kaj nekonatajn
partoprenantojn kaj rigardas ravite la viza^gon de blondhara knabino.
"Mi estas Manfred", mi prezentas min en Esperanto. "Mi estas
Sandra", ^si respondas, kaj mi ^gojas, ke mi povas sidi^gi sur
se^go vid-al-vide de ^si.

De tempo al tempo mi iomete ridetas al ^si, kion ^si reciprokas
per afabla rigardo. ^Si ne montri^gas malinklina... Plurfoje dum tiu
tago tiu ludo ripeti^gas. Mi ^satas malgrandajn Esperanto-aran^gojn,
se partoprenas almena^u unu persono, kiun mi trovas tre simpatia.
Oni da^ure revidas unu la alian, sidas proksime a^u vid-al-vide al la
alia...

La diman^can matenon ni kune iras en parkon por ludi tie dum
belega printempa vetero. Survoje mi agrable surprizi^gas, kiam Sandra
alparolas min demandante pri mia profesio. Iomete ni interparolas pri
niaj studfakoj, niaj lo^glokoj, niaj familioj, nia lernado de Esperanto kaj
partopreno en Esperanto-aran^goj. Feli^ce anka^u ^si ali^gis jam al la
€IJK en Kerkrade post du monatoj...

Post la tagman^go ni ankora^u iomete sidas kune, kaj mi a^udas
Sandra rakonti al alia partoprenantino, ke jam post duona horo ^si
devos forveturi. Mi denove ridetas al ^si - kaj jen... ^si vere
reciprokas. Kvankam ^sia rideto aspektas iel mallar^ga, mi sentas min
sufi^ce gaja kaj feli^ca. Iom poste Sandra adia^uas nin. "^Gis revido
en Kerkrade!", mi diras post la adia^ua kiso, sen esti malgaja, ^car
en mi jam naski^gis plano...

Feli^ce ni kompilis kaj fotokopiis liston de la partoprenantoj. Tuj
post mia reveno mi komencas skribi leteron:


Kara Sandra,

nun, kelkajn horojn post mia reveno de la kafokla^co en
Frankfurt, mi iom beda^uras, ke tie ni du nur tre mallonge
interparolis. Pri tio kulpas ^cefe mi, ^car fakte ja estis vi, kiu
komencis la solan veran interparolon inter ni. Kvankam ie profunde en
mi ^ciam estas multege da pensoj, ideoj kaj sentoj, mi ne povas facile
alparoli aliajn homojn kaj da^urigi la konversacion tiel, ke ^gi fari^gu
vigla kaj interesa. Tiu problemo montri^gas precipe tiam, kiam mi ne
estas kune kun nur unu alia persono, sed kun pli da homoj en
grupo.

Tamen dank' al Esperanto mi nun havas multajn kontaktojn; mi
sentas min agnoskata kaj ^satata de ^ciuj. Sed unu granda deziro
ankora^u restis neplenumita: la revo vere konati^gi kun simpatia
knabino, ekhavi plenan, reciprokan konfidon kaj karesi unu la alian...

Kaj ^ci-rilate mi nun - pardonu al mi la malfermecon! - pensas
pri vi. Mi trovas vin, vian aspekton, vian karakteron kaj konduton ege
rava kaj ^carma. Ver^sajne anka^u vi memoras la mallongan, tamen
belegan kaj amba^uflankan rideton inter ni du en la lo^gejo de familio
Seifert, mallonge anta^u via forveturo. Por mi ^gi estas la plej bela
rememoro pri tiu kafokla^co. Kaj kvankam mi ankora^u ne multon
scias pri vi, mi pensas, ke ni tre bone harmonias la^u niaj interesoj
kaj pensmanieroj...


Mi ankora^u aldonas multe da klarigoj, impresoj, opinioj,
informoj... kaj fine, ankora^u la saman vesperon, mi biciklas al la
^cefa po^stoficejo por forsendi la finfine 6-pa^gan leteron. Mi plu
sentas min feli^ca; mi ^goje atendas la venontajn tagojn. ^Cio pla^cas
al mi. Kvankam la universitataj prelegoj estas tedaj kaj sekaj kiel
anta^ue, mi subite trovas ilin agrablaj kaj e^c povas iomete pli bone
koncentri^gi ol kutime. La man^ga^joj en la studenta man^gejo gustas
pli bone ol iam ajn anta^ue.

Revenante de la universitato, mi ^ciutagmeze malplenigas mian
leterkeston kaj ^ciufoje fari^gas iom pli malgaja, ^car ne trovi^gas en
^gi letero de Sandra. Post unu semajno mi sentas min jam multe pli
malfeli^ca ol kutime. La letero ja certe estis de la komenco ^gis la
€fino afabla, sed tamen eble io en ^gi malpla^cis al ^si. Ver^sajne mi
estis tro malferma.

Mi ne plu ^gojas, sed timas revidi ^sin en la IJK en Kerkrade.
^Si povus esti ofendita a^u e^c iomete koleri kontra^u mi. Feli^ce mi
unue veturos al la junulara renkonti^go en Ostrava en ^Ce^hio. Eble
mi ja tie enami^gos, kaj en Kerkrade ^cio ne plu gravos por mi...

* * *

Kelkajn semajnojn poste mi partoprenas en la renkonti^go en
Ostrava. En la unua vespero mi ^gojas revidi geamikojn de anta^uaj
renkonti^goj - precipe kelkajn sovetianojn, kiujn mi jam konas pro la
aran^go en Kiev - kaj konati^gas kun novaj homoj. Irante de mia
^cambro al la herbejo, sur kiu okazu la interkonaj ludoj, mi renkontas
knabinon, kiun mi je la unua vido trovas ege simpatia. Ni tuj ridetas
unu al la alia.
"Saluton... Mi estas Manfred, el FRG."
"Mi estas Beata el Pollando", ^si respondas, kaj post
mallonga silentado ^si rakontas: "Mi estas ankora^u komencantino...
Mi studas en Wroclaw."

Tiu urbonomo tuj memorigas min pri Joanna, kun kiu mi
inter^san^gis jam plurajn afablajn leterojn post la renkonti^go en Kiev.
Sed anta^u ol mi povas demandi ^sin, ^cu ^si konas Joanna, Beata
jam da^urigas: "Joanna rakontis al mi pri vi."
Mi miras, sed memoras, ke mi ja skribis al Joanna, ke mi venos
al Ostrava, kie ^si beda^urinde ne povas partopreni. Kaj scivole, pli
^serce ol serioze, mi demandas Beata: "Kaj kion ^si rakontis pri
mi?"
Beata longe pripensas kaj fine respondas: "^Si diris... ke
bone."
Ni denove ridetas unu al la alia; poste ni interparolas iomete pri
niaj studfakoj, niaj estontaj profesioj... Sed kun granda beda^uro mi
vidas, kiom malfacile estas ankora^u por ^si esprimi sin en Esperanto.
"Mi lernas Esperanton... tri monatoj.", ^si diras.
"Post ses semajnoj mi veturos al via lando", mi rakontas
malrapide. "^Cu anka^u vi partoprenos en la renkonti^go en
Toru'n?"
"Ho, jes!", ^si diras, kaj mi havas la agrablan impreson, ke
anka^u ^si ^gojas pri tio, ke ni tie revidos unu la alian, kaj eble tie
povos jam pli bone interkompreni^gi...

Fine sur la herbejo komenci^gas la ludoj, kaj ni disi^gas.

Dum la tuta semajno ni ne plu vere interparolas. Beata pasigas la
tempon kune kun aliaj poloj, kaj mi havas sufi^ce da kontaktoj kun
sovetianoj, hungaroj, GDR-anoj kaj ^ce^hoj. Sed ^ciam, kiam ni vidas
nin reciproke, ni ridetas unu al la alia - kvaza^u ni amba^u scius, ke
tio estas nia sola ebleco esprimi afablajn sentojn sen riski
miskomprenon. Mi ^sategas ^sian belegan, vastan, varman, elkoran
rideton, kaj anta^u^gojas revidi ^sin kaj vere interparoli kun ^si en
Pollando. Kaj mi planas anta^ue surprizi ^sin per letero...

€En la anta^ulasta tago mi memoras, ke mi ankora^u ne havas
^sian adreson. Post la vesperman^go ni ^ciuj kolekti^gas por fari
grupan foton, kaj tiam mi subite vidas bonan okazon... Mi iras al ^si,
elpo^sigas skribilon kaj paperpecon, kaj demandas ^sin: "Beata, ^cu
vi povus doni al mi vian adreson?"
"Ho, jes!", ^si respondas gaje, kvaza^u tio estus io, kion ni
nepre ne rajtis forgesi. ^Si ekskribas kaj fine redonas al mi la
paperpecon. Mi donas al ^si jam preparitan slipon kun mia adreso, kaj
ni dankas unu al la alia.

"Mi tutcerte skribos al vi, Beata", mi pensas, vidante ^sian
^gojon pri tiu adresinter^san^go. Sed mi preferas ne malka^si tiun
intencon al ^si. Kontente mi rigardas ^sian adreson, skribitan per
bela, dekstren klinita, flua kaj bone legebla manskribo. "Estis bona
ideo ali^gi al la renkonti^go en Toru'n."
ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2009/2/12 9:54:47

 14   10   1/2Ò³      1   2   Î²Ò³ 
ÍøÉÏóÒ× ´´ÔìÆæ¼£! °¢Àï°Í°Í Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
Ò³ÃæÖ´ÐÐʱ¼ä 0.20313 Ãë, 4 ´ÎÊý¾Ý²éѯ