4
Doloro estis tia...
Doloro.
Doloro.
Tia doloro, ke ŝajnis — ĝuste pro ĝi estas mallumo. Pro ĝi ne eblis moviĝi. Se ne estus tia doloro, mi povus moviĝi.
Speciale dolora estis spirado.
Denove en mallumo sub fermitaj, morte alkreskintaj al la okulgloboj, palpebroj baraktis senkapa ansero; ĝi ne povis eĉ pepi, eĉ aludi, kiel estas al ĝi malbone, dolore kaj terure — kaj nur senforte plaŭdis per larĝaj flugiloj laŭ tero, saltetante ĉe ĉiu plaŭdo; sed pri tio, ke ĝi forflugu el tiu ĉi terura, priverŝita per ĝia sango loko, ne eblis eĉ diri.
Ŝajne mi estas eta kaj malsana. Ĉu gripo? Ĉu varicelo? Mi ne memoras... Alta temperaturo, sendube. Tre alta temperaturo. Kaj doloro. Sed panjo estas apude. Tion mi sentas eĉ en mallumo. Ŝi estas apude kaj ion flustras karese. Do, ĉio estos bona. Mi saniĝos. Necesas nur pacienci, atendi. Panjo, tiel doloras... donu trinki... mi ne povas spiri, demetu de mi ŝtonon.
Plaŭd'-plaŭd' per la flugiloj...
Plaŭd'-plaŭd' per la palpebroj. En unua momento lumo ŝajnis al mi neelteneble hela.
En la ĉambro apenaŭ flagretis blua nokta lampo. Mi estis sternita; gutigilo estis enpikita en faldon de la kubuto, oksigena tubeto estis algluita al la supra lipo. Ĝuste el ĝi blovas rekte en la nazotruon io freŝa — tiel, ke eblas spiri, preskaŭ ne spirante. Apude estas ne panjo — Liza. Ŝi ĝibetiĝis. Ŝi preĝis. Mi aŭdis, kiel ŝi, kunpreminte la pugnetojn, simple postulas ion de sankta Pantelejmono kaj de iu Ksenia... Ridinda. Sub la okuloj ŝi havas makulojn, bluajn, kiel la nokta lampo. Verŝajne, ŝi tiel jam longe sidadas.
Mi movetis la lipojn kaj eksiblis. Ŝi vigliĝis.
— Saĉjo!
Mi denove eksiblis.
— Al vi estas malutile paroli! Saĉjo, kara, mi petas — kuŝu trankvile! Ĉio jam estas bona! Necesas nur pacienci...
Mi eksiblis.
— Kion vi deziras, Saĉjo? Kion mi faru? Ĉu la kusenon korektu? Aŭ vi pisi bezonas? Se jes — palpebrumu!
— Pardonu, — siblis mi.
Larmoj verŝis el ŝiaj okuloj.
— Pardonu, — por fidindeco ripetis mi.
Pardonu pro tio, ke sub tiuj damnitaj fenestroj mi pri vi eĉ ne rememoris. Mi ne scias, kiel tio povis okazi. Mi eĉ ne pensis, kiel vi vivos sen mi. Eĉ ne pensis pri devo antaŭ Paŭlinjo, antaŭ vi... antaŭ Stanjo, kiun vi ne konas, sed kun kiu tamen parencas... ŝi ne ŝatas tiun vorton, sed dum mi estas necesa al ŝi, mi havas devon antaŭ ŝi, kun tio ne eblas ion fari... Mi pensis nur pri fremda knabo — tie, en Otuzo, kie al mi kun vi kaj Paŭlinjo estis tiel bone, li kun brilantaj okuloj ravite aŭskultis sur vespera verando, sub steloj, inter vitoj, miajn rakontojn...
Ĉion ĉi mi nun neniel kapablis diri.
— Ksenia... kiu? — siblis mi.
Ŝi ridetis, glatigis mian manon, korektis la kovrilon...
— Ĉu vi aŭdis, jes? Kiel mirakle! Vi tute rekonsciiĝis, kara! Tio estis unu tre digna virino, al vi ŝi plaĉus. Sankta Ksenia Peterburga. Ŝia edzo subite mortis, sen eŭkaristio, kaj, sekve, ne povis trafi en la paradizon; sed ŝi, por eltiri lin el la infero, vestiĝis en lian vestaĵon, kaj diris, ke mortis ŝi, Ksenia, tutan havaĵon ŝi disdonis al malriĉuloj, kaj ankoraŭ longe vivis sanktan vivon kvazaŭ anstataŭ li. Ŝi estas entombigita en nia Smolenska tombejo, proksime de nia hejmo. Ĉu vi deziras — ni tien venu poste kune?
— Ŝi estas... kontraŭ kio? — demandis mi, kaj tuj komprenis, ke malbone diris — kvazaŭ temis pri tablojdo. Sed vorton ne eblas rekapti.
— Por sano, por geedza paco...
— Kaj Pantelejmono?
Ŝi kaj ridis, kaj ploris.
— Saĉjo, nu tio ja estas ne kabineto de ministroj! Unu pri energio, alia pri transporto... Ili simple helpas en malfeliĉo — kaj cetero dependas de tio, kun kiu plej bone kreiĝos rilatoj. Jen mi, ekzemple, kun Ksenjo sentas plej facile, plej konfide...
Malantaŭ la pordo de la ĉambro aŭdiĝis bruo. Abruptaj ekkrioj. La voĉoj estis virinaj. La pordo kun bruego, neeltenebla en silento kaj doloro, malfermiĝis.
— Malpermesite, ĉe li jam estas!.. — kriis vartistino, penante laŭlitere barikadi la pordon per si, kaj eksilentis, konsternite rigardante al ni. Mi eĉ ne sukcesis ekscii, kio ĉe mi, laŭ ŝia opinio, jam estas. Kun mordita lipo, kun senhelpe malfermitaj, tuj blindiĝintaj post lumo okuloj, deŝovinte la vartistinon per la ŝultro, en la ĉambron penetris Stanjo.
Liza malrapide leviĝis.
Estiĝis silento.
Facile blovetis en la nazotruon strieto de freŝa aero; ŝajnis, ĝi iomete susuras. Kaj la koro ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron — jen kelkaj sovaĝaj sinsekvaj batoj, jen paŭzo.
— Nu jen, — siblis mi.
Panjo, donu al mi trinki...
— Se vi renkontiĝis — do, mi mortos.
Ili staris apude. Kaj, kvankam ili tute ne similis, al mi ŝajnis, ke ĉio duobliĝas en miaj okuloj. Tio rememorigis kombinitan filmon — okazas tio en malbongustaj kinokomedioj: unu saman aktoron, ekzemple, oni filmas kiel du fratojn-ĝemelojn, kaj ĉiuj konfuziĝas, ne povas ion ajn kompreni, skandalas foje, kaj tiel ĝis la fino mem. La fratoj renkontiĝas en unu sceno, manpremas unu la alian kaj ridegas.
Ĉi tie neniu ridegis.
— Tio estas Elizabeta Nikolavna, — siblis mi, — mia edzino. Tio estas Stanislava Solomonovna... same mia edzino.
— Pa-pardonu... — per tintaĉa, tute fremda voĉo elpremis Stanjo, abrupte turniĝis, kaj, tamburinte mallongan fraparon per kalkanumoj laŭ kahela planko, elkuris el la ĉambro. Dum iu momento Liza, malferminte la buŝon en sia infaneca konsterno, rigardis post ŝi. Poste denove movis rigardon al mi. Ŝiaj lipoj ektremis. Mi ankoraŭ sukcesis vidi, kiel ŝi impetis preter la ŝtoniĝinta vartistino post Stanjo.
Rekonsciiĝis mi en la reanimiga sekcio. Doloro estis ĉie.
Plaŭd'-plaŭd' per la flugiloj...
Mi ne deziris malfermi la okulojn. Liza estis apude, mi aŭdis. Do, ĉio estas bona. Dum mi silentas, dum kuŝas kun fermitaj okuloj, ŝi estos ĉi tie. Apenaŭ aŭdeble, kante, sinforgese, ŝi flustris ion sian... Ĉu akateston? Jes, akateston.
— ...Kiel malforta senhelpa infano naskiĝis mi en la mondon, sed Via Anĝelo etendis helajn flugilojn, gardante mian lulilon. De tiam amo Via brilas sur ĉiuj vojoj miaj, mirakle kondukante min al lumo de eterno...
Mi aĝis kvin jarojn.
— ...Ho Dio, kiel bone estas gasti ĉe Vi. La tuta naturo mistere flustras; ĝi tuta plenas je kareso, birdoj kaj bestoj portas sigelon de Via amo. Benita estas patrino-tero kun ĝia rapide velkanta belo, vekanta sopiron pri la eterna patrujo...
Ŝia voĉeto estis laca, raŭketa. Verŝajne, ŝi multe ploris.
— ...En luna lumo kaj en najtingala kanto staras valoj kaj arbaroj en siaj neĝoblankaj nuptaj vestaĵoj. La tuta tero estas Via fianĉino, ĝi atendas la Eternan Fianĉon. Se Vi tiel vestas herbon, do kiel Vi transformos nin en venonta renaskiĝo, kiel heliĝos la korpoj, kiel ekbrilos la animoj! Gloron al Vi, bruliginta antaŭe helan lumon de eterna vivo! Gloron al Vi pro espero de senmorta ideala eterna belo! Gloron al Vi, ho Dio, pro ĉio por ĉiam!
Mi aĝis kvin jarojn, kiam somere, en nia apud-Moskva bieno, mi vagis en malĝusta horo al mastruma korto. Kion mi estis serĉanta, je kio estis ludanta, fantaziante en soleco — mi ne memoras. Ne gravas. En la memoro restis nur la ansero.
— ...Ne timigas vivaj tempestoj al tiu, en kies koro brilas lucerno de Via fajro. Ĉirkaŭe estas malbona vetero kaj mallumo, teruro kaj hurlo de vento. Sed en lia animo estas silento kaj lumo. Tie estas Kristo!
Ĉu ĝi estis destinita al nia tablo, aŭ al laboristoj — tion mi same ne scias. Ĝi kuŝis sur tero; la sango jam ne fluis el absurda kolstumpo — kaj mi, etulo, eĉ ne komprenis komence, kio al ĝi okazis, al la giganta blanka belulo, kaj kie estas ĝia kapo. Sed ĝi ankoraŭ martelis per la flugiloj, kaj la flugiloj estis tiaj potencaj, tiaj larĝaj, ŝajnis, sur ili eblis facile leviĝi eĉ ĝis la suno. Sed ĝi jam nur iomete saltetis, kiam la larĝaj, jam kovritaj de polvo, jam malpurigitaj de tero kaj sango aloj batis teron. Ĝi senmoviĝis kiel senforta amaso, kvazaŭ prepariĝante, koncentriĝante, poste malespere, per ĉiuj fortoj: plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'!
— Kiel proksima Vi estas en tagoj de malsano. Vi mem venas al malsanuloj. Vi mem kliniĝas ĉe sufera lito kaj la koro parolas kun Vi. Vi per paco prilumas animon dum malfacilaj malfeliĉoj kaj suferoj, Vi sendas neatenditan helpon. Vi konsolas, Vi estas amo postulanta kaj savanta, al Vi ni kantas: Haleluja!
Mi longe, kvazaŭ sorĉita, staris tie kaj kun freneza espero rigardis: eble ĝi sukcesos? Poste mi forkuris; min neniu povis trankviligi dum la tuta tago. «Ĝi ne povas! — kriis mi, sufokiĝante pro larmoj; oni timis paroksismon, tiel mi ploregis. — Ĝi ne povas!!» Ili ne komprenis — kaj mi ne povis klarigi, al mi ĉio estis ekstreme klara, ĝis teruro kaj por ĉiam. Kara mia panjo ŝovis al mi, strebante konsoli kaj amuzi, lanugajn, molajn, ridindajn, ĉarmajn anseridetojn: «Vidu, Saĉjo, kiel multaj ili estas! Kiel ili kuras! Kiel ili manĝas! Jen, donu al ĝi panon! Se vi deziras, prenu ĝin sur la manojn — la anserido ne timas Saĉjon, Saĉjo estas bona...» Mi ploris pli forte, jam malfortiĝinte, jam sen krio, kaj nur balbutis: «Mi domaĝas. Mi ilin ĉiujn domaĝas».
— ...Kiam Vi inspiras min servi al proksimuloj, kaj la animon prilumas per humileco, tiam unu el sennombraj Viaj radioj falas sur mian koron, kaj ĝi iĝas lumporta, kvazaŭ fero en fajro. Gloron al Vi, sendanta al ni malsukcesojn kaj malfeliĉojn, por ke ni estu kompataj al suferoj de aliuloj! Gloron al Vi, transforminta nian vivon per faroj de bono! Gloron al Vi, establinta grandan rekompencon en memvaloreco de bono! Gloron al Vi, akceptanta ĉiun altan impeton! Gloron al Vi, levintan la amon super ĉio tera kaj ĉiela! Gloron al Vi, ho Dio, pro ĉio por ĉiam...
Neniu estaĵo en la tuta mondo povus deziri pli forte, ol tiu ansero deziris forflugi de tiu terura loko, kie al ĝi okazis kaj plu okazas io neimagebla, plenigita de absoluta sufero. Ĝi tiel penis! Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'! Plaŭd'-plaŭd'! Ĉiam pli malforte... Tuta vivo, kiu ankoraŭ estis en ĝi, petegis pri sola: ni forflugu! Nu, forflugu ni, ĉi tie estas malbone, dolore, terure; ĉi tie en nenia okazo eblas resti!
Kaj ĝi ne povis. Eĉ tiel pasie dezirante — ne povis.
Tiam mi komprenis. Por ĉiuj estas tiel. Kaj por homo. Homo povas nur tion, kion li povas, kaj eĉ ne je unu haro pli; kaj eĉ ne je unu haro alie. Forto de deziro signifas preskaŭ nenion.
Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.
Kion kostas miaj «mi venos»? Kion kostas iliaj «mi estas via hejmo»? Se groŝkosta peco de plumbo iĝas pli forta kaj grava, ol ĉiuj tiuj flagrantaj labirintoj de pasioj... kaj dum ni tretas unu alian en stulta kaj orgojla, ofte ne malpli murda, ol plumbo, strebo doni al niaj proksimuloj formon, pli oportunan por ni — ĝi, eble, jam flugas? En mian belan, karesan, karegan, vivan — ĝi jam flugas?!
— ...Disbatitan en polvon ne eblas restarigi, sed Vi restarigas tiujn, kies konscienco forputris, Vi redonas antaŭan belon al animoj, senespere perdintaj ĝin. Kun Vi ne ekzistas nekorektebla. Vi tuta estas amo...
— Liza, — vokis mi. Kvazaŭ siblis truita pneŭmatiko. — Liza. — Ŝi haltis je duonvorto.
— Mi estas ĉi tie, Saĉjo, — respondis ŝi milde kaj trankvile. Kiel panjo. «La anserido ne timas Saĉjon, Saĉjo estas bona...»...
Nur iomete raŭke.
— Liza.
— Ĉio estas bona, Saĉjo. Pri nenio pensu, ne maltrankvilu.
— Liza. La manon sur la vizaĝon...
Ŝia varma malgranda manplato ekkuŝis sur miaj fermitaj okuloj.
— Malpli supre. Kisi.
— Poste, Saĉjo. Ĉio poste. Vi kisos kiun vi deziros, kiom vi deziros. Ĉio estos bona. Kaj nun kuŝu trankvile, amata, kaj kolektu fortojn.
Kiun vi deziros.
— Kie?..
— Ŝi estas en hotelo. Ŝi... iomete malsanas, kaj ni interkonsentis, ke ŝi ripozos post la vojaĝo, kaj poste anstataŭos min. Kvankam ŝi tre deziris tuj. Sed mi simple ne povas foriri, — ŝi paŭzis. La fingroj sur mia frunto tremetis. — Verŝajne, ŝi same ne povus. Ŝi vin tre amas. Oj, ĉu vi scias, estis tiel ridinde — ŝi ploras sur mia ŝultro, kaj mi sur la ŝia. Mi neniam kredus...
— Kio... malsanas?
— Ne, ne, nenio danĝera. Ne maltrankvilu.
Mi silentis iom. Kuŝis kiel senforta amaso, kvazaŭ kolektante fortojn, poste: plaŭd'!
— Kruus-on voki. Beĉjo infektita, kiel Kislenko. Esplori.
— Mi ne komprenas, Saĉjo.
— Kruus-on... voki. El Peterburgo. Al li mi klarigos.
— Ĉu Kruus-on?
— Jes. Voldemaro Kruus. Al Sorokin... diru.
— Bone, Saĉjo.
— Urĝe.
— Bone.
— Ramilo... ĉu estas viva?
— Jes, Saĉjo. Li ŝiras siajn harojn, per Alaho ĵuras ĉiun kvinan horon, ke vi por li nun pli parencas, ol la patro. Laŭ mi, duono da ĉiuj fruktaj kaj legomaj ĝardenoj de Krimeo laboras nun por vi sola. Kaj al vi eĉ manĝi ĉion estas malpermesite, kompatinda. Ne gravas, dume mi kaj Stanislava formanĝos. Ankaŭ virinoj bezonas vitaminojn.
Panjo, demetu de mi ŝtonon.
5
Tio estis laciga kaj stranga spektaklo. De ekstere povus ŝajni, ke por helpi al Liza venis ŝia fratino. Liza, palpserĉante kondutlinion, pene petolis, ĉu strebante forigi ĉiam aperantan streĉitecon, ĉu por iel ĝojigi sin; ĉu, eble, ankaŭ min gajigi, komprenante, probable, ke ankaŭ por mi, amata fiulo, same estas maldolĉe kuŝi inter ili kiel pansita ŝtipo. Mi memoras, kiam Stanjo unuafoje venis anstataŭi ŝin, kaj ili ambaŭ, ĝibetiĝantaj, kun same ruĝiĝintaj kaj ŝvelintaj okuloj, denove staris, preskaŭ tuŝante unu la alian per kubutoj, ĉe mia lito, Liza subite petole ekridetis, militsalutis per du fingroj, en pola maniero — mi eĉ ne scias, ĉu por plezurigi aŭ malplezurigi Stanjon; kaj eĉ ŝi mem, certe, tion ne sciis — kaj brave raportis: «Speciala grupo estas kolektita, sinjoro kolonelo! Kiaj estos ordonoj?» Mi ne tuj trovis, kion respondi; longe knaris per nebuligita per anesteziaj drogoj cerbo, poste siblis, penante trafi ŝian tonon: «Purigadu la armilaron ĝis brilo. Mi leviĝos — kontrolos». Stanjo afable kaj malvarme ridetis; sed, ho dio, kiel ridis Liza pri tiu stulta kazerna maldecaĵo! Mi memoras, en la dua, aŭ eble tria, tago al mi provis penetri Kurakin, ŝajne kune kun Ramilo — Liza estis elpelanta ilin: «Malpermesite! Aliro al la korpo estas malfermita nur por virinoj!» — ŝi kun senapelacia gajeco, peteme, retrorigardis al mi trans la ŝultro. Mi memoras, en momento de unu el bandaĝadoj ili ambaŭ estis en la ĉambro kune — Liza jam venis, Stanjo ankoraŭ ne foriris; do ili eĉ la vartistinon fakte nuligis kaj kun ia translima zorgemo mem turnis mian malvarman kadavron per kvar manoj. «Stanjo, bonvolu helpi... a ha, jen tiel. Ĉu al vi ne estas peze?» — «Tute ne, Elizabeta Nikolavna. Dum mia vivo mi havis okazojn levi multe pliajn pezojn», — respondis Stanjo kaj per precizaj, senriproĉe rapidaj movoj — unu, du, tri — trapuŝis sub mi disvolvatan pansan bulon. Kaj kiam mi, knarinte per la dentoj pro senforteco, apenaŭ aŭdeble krietis: «Kial vi, vere!.. Estas ja personaro!», Liza mirigite ekgapis miajn okulojn kaj diris: «Dio kun vi, Saĉjo, al ni ja estas agrable. Ĉu vere, Stanjo?» — «Vere», — respondis tiu. «Vi, Saĉjo, eble ne scias, — aldonis Liza, glatigante la panson per la manplato, por ne estu eĉ plej eta faldo, kiu povus premi, — sed la edzinoj deziras esti konstante necesaj al sia edzo. Ja vere?» — «Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna».
Stanjo, male, tenis sin kun mi kun senpersona, foriganta ĉiun aludon al anima aŭ alia proksimeco, korekteco de bonege trejnita vartistino. Kiam Liza foriris, ni preskaŭ ne interparolis, por mi ĉiu vorto estis malfacila, terure dolorega, la petala kuglo disŝiris kaj mian pulmon, kaj la trakeon, sed Liza babilis anstataŭ duopo, detalege rakontante kaj pri vetero, kaj pri novaĵoj, kaj pri tio, kion informis Kruus, kaj pri tio, kion sendis Raĥĉiev-oj kaj kiel ili atendas nin en Otuzoj, kaj pri tio, kion diris telefone Paŭlinjo, kaj pri tio, kion diris en lasta parolo prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj kiel estis vestita la imperiestrino dum hieraŭa aŭdienco, translaciita de ĉiuj televidprogramoj; kaj Stanjo silentis, nur plenumante petojn, kaj unusilabe respondante al demandoj, ne deŝiriĝante de iu libro aŭ manuskripto — kaj, kiam ni restis duope, en la ĉambro ŝvelis sovaĝa, streĉita fremdiĝo, kiun Liza, venante, malespere penis iel forigi. Mi baldaŭ ĉesis kaj peti, kaj demandi, kaj peni iel komenci konversacion; eĉ se mi ion vere bezonis, mi atendis Lizan aŭ vartistinon. Stanjon tiuj silentadoj, ŝajne, tute ne maltrankviligis — ŝi susuris per folioj, sidiĝinte en angulo tiel, ke mi ŝin eĉ vidi ne povis. Tiam mi tute ĉesis kompreni, por kio ŝi alveturis. Eble nur por sciigi Lizan pri sia ekzisto. Certe, pensis mi, kun fermitaj okuloj aŭskultante oftan susuron — ŝi legis tre rapide, — ŝi, «levinta dum la vivo multe pliajn pezojn» — sendube plurajn fojojn trafis en iajn similajn situaciojn, kaj, malsame ol mi kaj, des pli, ol Liza, probable, sentis sin bone, kiel fiŝo en akvo. Ŝi nur ne ofendu iel mian knabinon, pensis mi foje — kaj tuj ekhontis neelteneble. Mi volis jam voki ŝin, kaj, kiam ŝi venos, diri ion bonan — ŝian angulon mi ne povis atingi per iu pli-malpli longa frazo — sed ĝuste en tiu momento ŝi malestime snufis kaj balbutis, evidente ne por mi: «Kiel aĉe li skribas... jen kriplulo». Kaj mi silentis.
Tamen ŝi forigadis doloron. Per ia sesa senso divenante, kiam mi jam ne povis pacienci, ŝi demetis legaĵon, alvenis silente, sidiĝis sur randon kaj komencis sorĉi. Energie spirante, ŝi levis maldikajn longajn manojn, kiel pastrino, vokanta fajron de ĉieloj, poste ĵetis plenigitajn per ĝi manplatojn al mia disŝirita brusto kaj jen facile tuŝis la pansojn, jen faris super ili komplikajn manipulojn... Mi ne scias, ĉu tio helpis al resaniĝo, ĉu ne — sed en tiaj minutoj al mi ŝajnis, ke ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, ke ŝi alveturis nur pro tio, ke ne povis esti malproksime, kaj entute — ĉio mem ordiĝos iel, ja se homoj amas unu alian, ĉio ne povas ne ordiĝi... Eble, en tio estis tuta senco de la sorĉado? La doloro pro tiaj pensoj perdis venkan impeton; velkis, ŝrumpis, kiel stepa incendio sub pluvego.
Kun Liza ŝi tenis sin kun substrekita afableco, kaj ĝenerale ĉiel demonstris sian suban, duagradan rilate al ŝi staton. Liza en siaj penoj establi tiom necesan por normala regeneracio etoson de senĝena hejma kamaradeco — mi imagas, kiom tio kostis al ŝi! — tuj komencis voki Stanjon laŭ antaŭnomo; tiu dum tri tagoj kroĉiĝis al patronomo. «Stanjo» — «Elizabeta Nikolavna»... Poste ŝi tamen rezignis, ja tro akre sonis tiu absurdaĵo, eĉ eble por ŝi mem. Sed strategie nenio ŝanĝiĝis; mi estas certa, ke, se la lingvo donus al ŝi tian eblon, Stanjo konversacius kun Liza en for-orientaj tradicioj, kie, ekzemple, laŭ unu el fama milo da ĉinaj ceremonioj, konkubino, sendepende de realaj aĝoj, alparolas al ĉefa edzino uzante terminon de parenceco, signifantan «pli maljunan fratinon»; nu, kaj ŝi mem, respektive, nomiĝas «juna fratineto». «Ĉu ne deziras sinjorino pli aĝa fratino iomete trinki teon? La juna fratineto ĝojos servi al ŝi...». En la rusa, ne elturniĝante, tion ne eblas diri, sed Stanjo ankaŭ el la rusa sukcesis elpremi nemalmulton, kaj Liza, kun ŝia simplanima peno establi amikecon, nenion povis fari. Fera virino estas Stanislava. Restinte kun ŝi duope, mi, certe, provus ion klarigi al ŝi — se mi povus esti certa, ke tio estas simple pro ŝia ĝenemo, pro absurdeco de la situacio, pro respekto al dek kvin jaroj, kiujn ni vivis kun Liza, pro nekompreno, ke al mi, truita baloneto, estis fizike dolore aŭskulti tion, kaj, se mi povus aŭdigi sonojn pli laŭtajn ol siblado, mi kriegus, kiam ŝi peneme, konsekvence humiliĝas, ofte eĉ Lizan konsternante, kaj eĉ ruĝigante; sed lastatempe Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi afektan strebon vundi min, montrinte, kiel mi estas kruela, tenante ŝin kiel konkubinon.
Kaj ke ŝi ne plu permesos tion.
Ĝuste ŝi establis kutimon de kunaj te-trinkadoj. En la tria, ŝajne, tago — jes, ĝuste tiam ŝi transiris de Elizabeta Nikolavna al Liza — ŝi venis kun plena termobotelo, du faldeblaj plastaj glasetoj kaj iu modesta, sed apetitveka manĝaĵo, preparita de ŝi mem. Ekde tiam tio establiĝis. Antaŭ ol anstataŭi unu la alian en tiu infera honora gardo, ili sidiĝis en la malproksima angulo, ekster limoj de videblo, manĝis Ramilajn abrikotojn, krakante per iu ĉasta bongustaĵo kaj trinketante teon. Mi penis aŭskulti, sed ili konversaciis duonflustre pri io sia, pri knabina, kaj poiomete eĉ komencis ete ridi per du voĉoj. Verŝajne, min pridiskutis. Sed, eble ne — ĉu mi estas sola afero en la mondo? Foje mi eĉ sentis solecon kaj ofendon — ŝajnis, ke mi al ili jam ne necesas; ili simple plenumas sanktan devon kaj honoran servon.
En la sesa tago, kiam ili finis teumadon kaj Stanjo devis foriri, ŝi leviĝis, sed ekiris ne al la pordo, sed nehaste frapis per kalkanumoj, irante al mi. Haltis, rigardante al mia vizaĝo. Tiel, kiel ŝi, verŝajne, ĉiam deziris — de supre. Kaj mi — al la ŝia; de malsupre.
— Mi ĵus parolis kun la kuracisto. Ĉio estas bona, vi rapide resaniĝas, — diris ŝi. — Kaj mi ĉiujn manuskriptojn, kiujn kunprenis, jam prilaboris. Do mi revenas al la ĉefurbo. Ĉi tie mi ne plu necesas, kaj tie venis tempo perlabori vicajn rublojn.
Tio estis neatendita, kiel tondro el sennuba ĉielo. Ne nur por mi — al Liza, verŝajne, antaŭ tiu momento ŝi same nenion diris.
— Kiam? — post paŭzo demandis Liza el la tea angulo.
— Post du horoj estas ekflugo.
— Ĉu mi helpu al vi pri pakaĵo?
— Ah ne, Liza, kian mi havas pakaĵon. Ne maltrankvilu, mi alportos lude.
— Ne ludu kun tio, pli bone dungu portiston.
— Dankon, mi ĝuste tiel faros.
Ŝi paŭzis, kliniĝis kaj kisis min per duonmalfermita buŝo. Gardeme, por ne movi la damnitan oksigenan tubeton, ensuĉis miajn lipojn kaj dum kelkaj sekundoj lekis ilin tie, interne de si: «Ĉu vi deziras ĉi tien?»; poste deŝoviĝis kaj levis tremantajn, bluetajn palpebrojn. Kvazaŭ ŝi staris sur lignofajro.
— Bonvolu, Saĉjo, ne plu faru tiel, — raŭke diris ŝi. — Gardu vin, mi ja petis. Se ni vin ne interesas, almenaŭ pri Paŭlinjo pensu.
Mi silentis. Ne povis ja mi dispremite sibli responde al tielaĵo.
Ŝi malfermis pendantan sur la ŝultro saketon; atente fosis en ĝi kaj elprenis la ŝlosilojn, kiujn mi redonis al ŝi antaŭ la forflugo ĉi tien. Dum momento, kvazaŭ hezitante, — kaj eble, strebante emfazi sekvan movon — tenis ilin en mallerte fleksita mano, poste decideme, sed gardeme, sen ajna frapo, metis ilin sur la ŝranketon apud mia litkapo.
— Jen... Mi ĉiam timas, ke vi povis malĝuste kompreni. Mi redonas al la posedanto. Eble, ili ankoraŭ taŭgos. Se mi necesos — venu, mi ĉiam ĝojos.
Ŝi turniĝis kaj ekfrapis per la kalkanumoj for. Eliris el mia vidkampo, kaj mi fermis la okulojn. La frapado ĉesis.
— Tio koncernas ankaŭ vin, Elizabeta Nikolavna. Al mi estis tre agrable konatiĝi kun vi. Kaj, je dio, pardonu min. Mi ne... jam... ne simple... Mi amas.
— Ankaŭ vi pardonu min, Stanislava Solomonovna, — respondis morte trankvila voĉo de Liza.
La pordo malfermiĝis kaj fermiĝis.
Pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol aŭdiĝis malrapidaj, molaj, katinaj paŝoj de Liza. Ŝi proksimiĝis, kaj mi eksentis, kiel fleksiĝis la lito — Liza sidiĝis apud mi.
— Ĉu vi dormas? — flustre demandis ŝi.
Mi malfermis la okulojn. Ŝajnis, ke ŝi maljuniĝis je jaroj. Sed tio estis simple laco — fizika kaj nerva. Se ni ripozus semajnon en Otuzo — la etulino tuj ekflorus.
Triope kun Stanjo. Jen kiel ĉiuj ekflorus.
— Per eterna dormo, — respondis mi.
Ŝin kvazaŭ tuŝis vipo.
— Ne ŝercu tiel! Neniam ŝercu tiel ĉe ni!!
Mi ne respondis. Ŝi silentis, trankviliĝante.
— Saĉjo... Kiun vi amas pli?
— Lian imperiestran moŝton kaj la patriarkon de komunistoj, — pensinte, siblis mi. — Ambaŭ estas tiaj malsamaj, kaj ambaŭ estas tute... necesaj por bonstato de la regno, — mi ripozis. — Antaŭ tri tagoj mi pli amis la imperiestron. Ĉar lia filo pereis. Kaj poste pli ekamis la patriarkon... ĉar oni lin kripligis, kaj nun... mi pli domaĝas lin.
Ŝi palpis mian vizaĝon per rigardo. Kiel radaro, per rondoj. Unu fojon, duan...
— Al vi kun mi ne sufiĉas eksplodaj pasioj, — diris ŝi. — Mi por vi, verŝajne, estas iomete kokino.
— Anserideto, — respondis mi.
Ŝi penis rideti. Tutan ŝian petolan viglecon, tutan gajecon, sur kiuj nure teniĝis nia triopo, kvazaŭ forblovis vento. Mi eĉ pensi timis, kio al ŝi okazis, kiam ŝi lasadis nin duope kun Stanjo kaj restis en hotela ĉambro sola.
— Tamen ŝi emas al peko de trofiero, — diris ŝi.
— Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna, — per afekta voĉo siblis mi.
Ŝi denove penis rideti — kaj denove ne sukcesis. Kaj subite malrapide kaj mole, kiel hakita lanugeca piceo, puŝis sian vizaĝon en mian sanan ŝultron. Longaj helaj haroj disŝutiĝis laŭ la pansoj.
— Ne, ne, Saĉjo, ne parolu tiel. Ŝi estas bona, tre bona. Vi eĉ ne scias, kia bona ŝi estas.
Ŝiaj ŝultretoj ektremis.
Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.