dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Johano

您是本帖的第 2951 个阅读者
树形 打印
标题:
Johano
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Johano

Johano




图片点击可在新窗口打开查看图片点击可在新窗口打开查看aj kiel vi povas ekkoni, la nova 128-bita buso kapablas transporti la signalojn kvincentoble pri rapide ol ĉe ĉiuj konkurencaj produktoj. Do mi dankas pro via atento kaj esperas, ke la teĥnikaĵoj estis sufiĉe kompreneblaj."

Fakte la teĥnikaĵoj estis plene nekompreneblaj, ĉar la preleganto mem tute ne komprenis ilin. Li estis pli vendisto ol inĝeniero. Sed malgraŭ tio en la malgranda tamen tre luksa konferenca ĉambro de Hotelo Interkontinenta la dudek direktistoj de la Hamburga elektronika konzerno DZV komencis dece aplaŭdi. La afergvidisto, kiu same komprenis nenion de la priparolataj temoj, ekstaris, turnis sin al la preleginto kaj solene proklamis:

"Estimata s-ro Ŝnelbaŭmo, kiel vi vidas, miaj kolegoj estas konvinkitaj. Do mi tre dankas pro viaj klarigoj kaj - se mi ne aŭdos iujn protestojn ...", post tiuj vortoj li faris retorikan paŭzon, sed aŭdiĝis nur aklamaj murmuretoj, "... mi estas certa, ke niaj du entreprenoj povos kunlabori. Morgaŭ nia jura divizio faksos al via estraro specimenan kontrakton. Do, denove, mi vere dankas al vi pro via brila kaj bonege komprenebla referaĵo kaj mi jam hodiaŭ ĝojas pri nia estonta kunlaboro."

Post la sekvanta aplaŭdado Ŝnelbaŭmo devote murmuris siajn dankojn.

La du vicoj da blankĉemizaj nigrakompletaj pingvenoj per unu movo ekstaris, ŝovis siajn respektivajn seĝojn malantaŭen for de la longa nigra duonbrile lakita konferenca tablego kaj defilis tre orde en la direkto de la preleginto por entuziasme doni al li la manon. Post kelkaj pliaj ĝentilaĵoj la tuta trupo eliris la ĉambron, lasante Ŝnelbaŭmon sola.

"Bonege!", li pensis. "Mi tuj telefonu."

La novaĵo, ke li estis sukcesinta gajni plurmilionan kontrakton, eklanĉis en la Munkena centrejo de lia firmao grandan jubiladon. Lia ĉefo estis tiom kontenta, ke li spontane donis al Ŝnelbaŭmo dutagan feriareton. Se li volas, li rajtos resti la du tagojn en Hamburgo en la luksa hotelo je la kosto de la firmao. Dankinte, Ŝnelbaŭmo decidis adekvate festi sian sukceson.

Tiel okazis, ke Marteno Ŝnelbaŭmo, tridekkvinjaraĝa karierulo, troviĝis en por li fremda Hamburgo kun neniu specifa celo ekster iometa turismado, vizitado de kelkaj drinkejoj kaj esplorado de kelkaj aliaj grandurbaj establejoj, pri kiuj ĉastuloj preferas silenti.

La dua vespero da sencela cirkulado kondukis Ŝnelbaŭmon, doktoriĝinton pri entreprena ekonomiko, pintan vendiston pri grandkalibraj industriprojektoj, en tre duban kaj laŭtklientaran drinkejon rekte apud la barilo de la sendogana haveno. Al ĝiaj gastoj apartenis precipe la laboristoj el la apuda havena areo kaj la meblaro de la drinkejo estis laŭe kruda. Intertempe Ŝnelbaŭmo por sia feriareto estis elspezinta jam pli ol dumil markojn. Tiu monsumo estis forvaporiĝinta por plezuroj, pri kiuj li nur tre difuze memoris. Apud li antaŭ la verŝotablo sidis afabla maristo kun tipa marista barbo. Li portis tamen neniun uniformon, sed ĝinzon kaj brunledan jakon.

"Nu, kunulo, ĉu mi jam rakontis al vi, ke mi ĵus venas de Ganao?".

"Ne", kvakis Ŝnelbaŭmo kaj inerte gestis al la verŝisto, ke li replenigu la glasojn.

"Efektive, jen stranga lando." La maristo ŝtopis novan tabakon en sian pipon kaj reekbruligis ĝin. Post kelkaj ceremoniaj suĉoj li daŭrigis - "Tie oni havas tre rigorajn leĝojn pri la eksporto de devizoj. Ĉiu, kiu loĝas tie, havas problemon porti sian monon eksterlanden."

"Huk!", iom subite eligis Ŝnelbaŭmo. Tiu tute ne bonvena sono spiralis tra diversaj tuboj el tre profunda regiono de liaj intestoj por eksplode atingi la eksteron pere de liaj naztruoj.

"Sciu", plu babilis la maristo, "la Ganaanoj estas tamen tre lertaj. Ili kontrabandas la monon per normalaj varŝipoj. Ekzemple mia samŝipano, Ĵimo, estas ŝparinta dudek mil markojn. Li kunportis la tutan monsumon Hamburgen, kvankam la Ganaa dogano tri fojojn traserĉis la ŝipon, antaŭ ol ni rajtis forlasi la havenon. Ĉu vi volas scii kiel?" La maristo paŭzis, atendante adekvatan signon de sciemo.

En Ŝnelbaŭmo kirliĝis torento da pensoj. Neniuj el tiuj rilatis al la devizaj problemoj de Ganaanoj. Fakte li unuflanke ĝojis pri la laŭdoj de sia ĉefo, sed aliflanke li konsciis, ke li estis malŝparinta ege tro da mono jam dum nur du tagoj en la diversaj drinkejoj, kiujn li estis vizitinta.

"Brubs", li komentis, tiun fojon eĉ pli malvolonte tra tute alia ellasa tubo de sia organaro.

La maristo miskomprenis la sonaĉon kiel konsenton.

"Jes, vi pravas. Estas vere tre interese. Ili farbas sian monon nigra - nigra kiel peĉo. Unue ili eksterleĝe transvalutigas sian tutan monon en Germanajn markojn, kaj poste, kiam la monbiletoj estas prete traktitaj, ili aspektas kiel tute senvalora rubaĵpapero. Tutaj stakoj da monbiletoj tiel kamufliĝas."

"Nigra!" Iuspeca konversacia roboto en la cerbo de Ŝnelbaŭmo nun anstataŭ li aŭtomate komentis la aferojn de la Ganaanoj.

"Jes, nigrega. Biletojn kaj biletojn."

"Nigra, ĉu efektive?", iel Ŝnelbaŭmo revekiĝis. "Hmm, nigra. Sed kiel oni poste malnigl.., mlniggg.., - huk - malgrigrigras la bliletojn poste?"

"Ili havas specialan likvaĵon faritan el iu ĝangala arbusta radiko. Vidu", la maristo fingrumis en la interna poŝo de sia bruna leda jako, "jen tia monbileto."

Ŝnelbaŭmo kun ekestanta intereso rigardis tre eluzitan kaj iomete nigrece malpuran centmarkan monbileton. Li strebegis pli bone okule enfokusigi ĝin.

"Sed ĝi estas ankoraŭ tre malpura. Oni vidas ja, ke ĝi estis grigna, ... ne, fek', tiom multe mi ne drinkis ... nigra." Efektive, Ŝnelbaŭmo estis pli laca ol ebria.

La maristo ekridis kaj reenpoŝigis sian kuriozaĵon. "Jen neniu problemo. Ĉiu Germana banko ja interŝanĝas malpurajn biletojn kontraŭ novaj. Jen leĝo, kiu devigas la bankojn fari tion. Nu, jen bona ŝanco por vi."

"Por mi? Nu, sed kiel tiu Ganaa afero tanĝu min?", demandis Ŝnelbaŭmo gradon pli vigle.

"Tute simple. Mi ja rakontis al vi pri mia kunulo, Ĵimo. Nu li kunportis dudek mil markojn tien ĉi. Ĉio nigrigita. La problemo estas, ke ni devas morgaŭ tute neatendite reekvojaĝi. Plu al Oslo por akcepti novan kargon. Nun Ĵimo ne plu havas la tempon lavi la tutajn biletojn kaj ŝanĝi ilin ĉe Germana banko. Aliflanke li bezonas tute urĝe tri mil markojn, ĉar iuj mallumaj figuroj minacas lin."

"Nu, kaj do kio?", demandis Ŝnelbaŭmo, kiu post tiom da mencioj da mono estis sufiĉe reatinginta sian klarvidon. Ekonomiko estis ja lia studfako.

La maristo daŭrigis.

"Ĵimo perdis multe da mono ĉe kartludo. Pro tio li tute urĝe bezonas tri mil markojn. Fakte li havas ja dudek mil markojn, tamen li ne plu havos la tempon necesan por malnigrigi la biletojn. Do li pretas pagi eĉ ses milojn en nigraj biletoj kontraŭ tri miloj en normalaj. Do se vi havas tri milojn, vi povos gajni plian trimilon por absolute nenio. Vi simple morgaŭ lavu la biletojn de Ĵimo kaj sen iu hasto portu ilin al la plej proksima banko. Do jen bombega negoco!"

"Kial ne vi pruntas al li la tri milojn?", singarde demandis Ŝnelbaŭmo, mensfone tamen ekvidante ŝancon reakiri la monon malŝparitan por siaj diboĉoj. Finkalkule logus eĉ gajno.

"Mi kredas, ke vi iomete trotaksas la salajron de honesta maristo. Mi devas pagadi por du infanoj kaj mia eksedzino. Pro tio mi ĉiam estas bankrota. Ĉe Ĵimo statas alie. Li ne estas edziĝinta kaj aldone en Ganao li neleĝe komercas kun kamionaj pneŭmatikoj. Sed mi prefere rigardu vin. Ĉe vi mi ekkonas jam de viaj bonkvalitaj vestoj, ke ĝuste vi eble povos helpi. Aldone vi estas tre afabla homo. Aparte de tio, pli simple oni vere ne povos gajni monon. Se vi havas iometon da tempo, mi povos montri al vi, kiel oni lavu la biletojn. Mi havas ankoraŭ unu nelavitan ĉe mi. En kiu hotelo vi loĝas?"

"Hotelo Interkontinenta, ja ne tro fore de tie ĉi. Do montru la nigran bileton."

La maristo denove esploris la fundon de sia poŝo. "Jen", li anoncis.

Ŝnelbaŭmo ekzamenis la nigran paperon kun la grando de centmarka bankbileto. Oni vere ne plu povis ekkoni, ke temas pri mono. Neniu presaĵo estis ankoraŭ videbla. Ne eĉ palpebla.

"Ni voku taksion", proponis la babilema maristo. "Mi havas botelon de la necesa likvaĵo ĉe mi. Ĉe vi en hotelo estas sendube pli komforte ol tie ĉi."

Tiel, duan horon pli poste, Ŝnelbaŭmo kaj la maristo troviĝis en la pompa hotela ĉambro de Ŝnelbaŭmo. Post mallonga ĉirkaŭvojo por testi la trinkeblan enhavon de la enĉambra fridujo, oni ageme direktis sin al la banejeto. La maristo metis la ŝtopilon en la lavkuvon, elkranigis iom da akvo kaj subsurfacigis la nigran monbileton en la akvo. Nenio okazis.

Tiam li prenis el sia poŝo malgrandan rumbotelon da tekolora likvaĵo. Li malfermis la kapeton kaj verŝis tre malmulte de ĝi en la kuvon.

Nenio okazis.

"Vidu, la afero ne funkcias", kriis Ŝnelbaŭmo. "Kiom longe ĝi daŭru?"

"Paciencon, paciencon!"

"Ne, ne, se mi bezonos tutan semajnon por lavi la biletojn, via bona Ĵimo prefere mem okupiĝu pri siaj problemoj."

En tiu momento la tuta nigro mirakle disiĝis de la monbileto kaj naĝis al la surfaco de la akvo en la kuvo. La maristo mallonge subakve skuis la bileton, elprenis ĝin kaj komencis fiere flirtigi ĝin en la aero.

"Jen", li diris. "Jen perfekta bileto! Tiom pura kiom marvirgulino!"

Verdire, la monbileto aspektis tiom malpura kiom Bombaja havenputino, sed aliflanke, sen iu dubo, ĉiu banko senprobleme akceptos ĝin.

Ŝnelbaŭmo komencis entuziasmiĝi pri la nekutima projekto.

"Bonega metodo kontrabandi monon! Tiuj Ganaanoj estas vere ruzaj trukantoj."

"Bone", diris la maristo. "Do, ĉu vi interesiĝas pri la negoco? Pripensu, vi ricevos ses mil markojn por nur tri."

"Mi ne havas tri mil markojn. Mi povos tamen doni al vi ĉekon."

"Ĉu vi estas freneza? Oni postulas kontantan monon de Ĵimo. Do estas necese, ke vi dekontigu monon per bankaŭtomato. Ĉeke la afero tute ne ruliĝos."

"Bone, bone, eble mi povos intertrakti kun la hotelo kaj prunti la tri milojn. Morgaŭ - nu, ne - la kioma estas? - hodiaŭ, do kvazaŭ morgaŭ mi povos aŭ deŝuti la monon de mia konto aŭ eĉ uzi la duonon de la lavitaj monbiletoj, se ties malpuro ne tro ĝenos. Eble post gladado ili aspektos pli bonaj. Mi havas porvojaĝan gladileton en mia valizo."

Denove post horduono la maristo estis reaperinta ĉeloke kaj Ŝnelbaŭmo estis ricevinta sen iu problemo tri mil markojn el la kaso de la hotelo. Tre feliĉe la nokta skipo ankoraŭ deĵoris kaj oni simple pretis adicii la monsumon al la fakturo, kiun la sufiĉe konata firmao de Ŝnelbaŭmo pagu. Urbegaj hotelistoj estas alkutimiĝintaj al gastoj kun subita bezono de du aŭ tri mil markoj meze de la nokto kaj Hamburgo pri tio estis nenia escepto.

Do nun ambaŭ viroj denove staris en la ĉambro de Ŝnelbaŭmo.

La maristo ekparolis.

"Jen la nigrigita mono de Ĵimo." Li prenis stakon da vere karbone nigraj monbiletoj el kunportita plasta sako. "Ses mil markoj. Plej bone vi nombru ilin. Sed vi vidas jam, ke temas pri duoble alta stako ol viaj tri mil."

Ŝnelbaŭmo komencis rapide nombri la nigrigitajn monbiletojn. Temis pri sesdek, do jen kamuflite ses mil markoj.

"Kaj jen mi kunportas du botelojn de tiu speciala solvilo. Tiu kvanto ja ĉiuokaze pli ol nur sufiĉos. Do vi bonvolu nun doni viajn tri mil markojn."

"Ho jes, memkompreneble, jen ili."

"Bone, mi dankas. Ĵimo tre ĝojas, ke mi tamen trovis iun pretan helpi lin. Sed ankaŭ por vi la tuta afero estas vere tre profitiga."

"Ne dankinde", diris Ŝnelbaŭmo, "mi tuj komencos la lavadon."

"Jes, agu laŭplaĉe. Sed bedaŭrinde", la maristo rigardis al sia brakhorloĝo, "vi devos komenci la lavadon sen mi. Sciu, kara kunulo, mi devas rerapidi al la ŝipo. Estas ankoraŭ ege multe por fari. Ĵimo devos pagi siajn ŝuldojn kaj ĉe tagiĝo la laboro jam rekomenciĝos. Ni dekajiĝu je la sesa. Do mi adiaŭas!"

"Bone, mi malfermos por vi. Ĝis!". La maristo estis jam en la koridoro, kiam postkriis Ŝnelbaŭmo - "Cetere, kiel vi nomiĝas?"

"Johano", respondis la maristo. "Simple nomu min Johano!"

"Ĝis, Johano!"

"Ĝis, kunulo!"

La falsa Johano, cetere tute nemarista kaj en vero senlabora ĥemiisto, rapidpaŝe forlasis la hotelon. Ankaŭ la algluita marista barbo ne plu dekoris lian vizaĝon. Aldone menciindas, ke lia bruna ledjako havis du flankojn. Kiam li atingis la straton, post nur dumsekunda inversigo la malhelblua interna flanko de la jako estis ekstere kaj la ĝis nun konata bruna flanko kaŝata. Aldone li jam ekportis tre dikrandajn okulvitrojn kaj ruĝan ĉapon, kiam li malaperis malsupren laŭ la ŝtuparo al la subtera fervojo.

Kaj vere estis pli bone tiel. Nome ĝuste en tiu momento la studinto de entreprena ekonomiko, fidinda konsilisto de konzernaj estraroj kaj konvinkpova vendisto, do la ferianta protagonisto de nia rakonto, malkovris, ke la unuaj dek nigraj monbiletoj naĝantaj en lia lavujo estis transformiĝintaj en grize blankajn paperslipojn.

ip地址已设置保密
2009/3/6 11:44:59

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询