dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Unua de majo

您是本帖的第 2941 个阅读者
树形 打印
标题:
Unua de majo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Unua de majo

Louis Paul Boon

Unua de majo


Nun mi devas skribi per mia plej bela plumo, mia somera plumo, mia dimanĉa plumo. Ornami ĝin per ruĝa bendeto, kaj trempi ĝin en inkon per kiu skribiĝas nur vortoj de gajo, de suno kaj feliĉo, de libereco kaj gajanimeco ;

Bedaŭrinde, tiu estas plumo al kiu mi ne kutimas. Mi skribas per ĝi kiel mi poste ankaŭ kunmarŝos en la procesio : iomete fremda, iomete perdita en la festĝojo.

Pardonu min.

Granda ĝojo kaj granda feliĉo ĉiam igas min iom silentema. Mi pinĉas la brakon por scii ĉu mi ne sonĝas. Mi vidas tiom da flagoj en la manifestacio kaj mi scias ke estas mia propra flago : la flago kiun mi sole ĉiam portas en mia koro, tagon post tago.

Mi tiam spertas denove, la unuan de majo, ke mi ne estas sola, ke mi ne tutsola batalis por havi iom da vivoĝojo, por iom da justeco inter ni, por pli bela dometo, kaj afabla edzino kiu ne estas elĉerpita de tro da laboro.

Tio emocias min. Ne ĉio estas vana, mi silente ekpensas, profunde en mia koro. Centoj, miloj, milionoj tra la tuta mondo, pensas kiel mi, portas tiun saman flagon en la koro. Kaj la unuan de majo, la plej bela tago de la jaro, ili venas eksteren kun tiu flago kaj marŝas en procesioj, ĉie, en Parizo kaj en Moskvo kaj en Londono, kaj en mia propra vilaĝeto Waaiendijk.

Ĉie estas homoj, kiuj pensas same kiel mi, kiuj same kiel mi rikoltas la fruktojn de tio, kion niaj gepatroj efektivigis : la 8 horan tagon, la 5 tagan semajnon, la pagatajn feriojn. Kaj tio estas nur kelkajn videblajn aferojn, kelkajn konkretaĵoj.

Ĉar la resto estas multe pli. La libereco skribi kion mi pensas, la rajto esti kiu mi estas, kaj povi rigardi al reĝo, imperiestro aŭ papo kun la manoj en la pantalon-poŝoj. Ne devi depreni mian ĉapeton kiam mi ne emas fari tion, ne devi surgenuiĝi kaj petegi por panpeco aŭ loketo en la ĉielo.

Ni ne plu devas petegi, ni mem akiris ĉion.

Pro tio miloj kaj miloj marŝas unu apud alia, sub ruĝa flago de la unua de majo. Mi fakte devus jubili, mi scias, sed mi tro emociiĝas kaj mi silentas : pro respekto al mi mem.

Morgaŭ, postmorgaŭ mia flageto kuŝos denove kunfaldita, profunde en la poŝeto de mia koro, sed hodiaŭ ĝi estas malfaldita kaj flirtas, ruĝa, ruĝa, ruĝa, en la tuta mondo.

el Sennaciulo , majo 2004

ip地址已设置保密
2009/3/13 20:34:59

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询