dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Oficialaj Informoj 3 de ADE

您是本帖的第 2034 个阅读者
树形 打印
标题:
Oficialaj Informoj 3 de ADE
sero
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:291
积分:2822
门派:绿色
注册:2006年7月28日
楼主
 用支付宝给sero付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sero

发贴心情
Oficialaj Informoj 3 de ADE
Oficialaj informoj, n-ro 3,  2006.10.07.

 

Pri la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

-----------------------------------------------------

La Akademio de Esperanto laboras de Decembro 2003 pri oficialigado de vortoj en la Naŭa 
Oficiala Aldono (9OA). En A
ŭgusto 2006 la Sekcio pri la Ĝ
enerala Vortaro finis sian laboron
pri 9OA per Sekcia vo
ĉdonado, kiu rezultigis Raporton, kiu nun kuŝas ĉe la Estraro de la Akademio.
Pri tiu Raporto diskutos la Pleno, kaj poste sekvos la
ŭplane tut-akademia voĉdonado.

Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala 
Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fari
ĝas
Fundamenta, char Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj trovi
ĝas en la origina netuŝebla
Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon
la Akademio nek povas, nek volas, sed
ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos
kaj trovos utilaj.

En antaŭaj Oficialaj Aldonoj la radikoj kaj vortoj estis klarigitaj precipe per tradukoj en naciajn lingvojn, 
ĉefe en la kvin naciajn lingvojn de la Fundamento, sed ankaŭ en aliajn lingvojn. Sed oni uzis ankaŭ
     
difinojn en Esperanto, precipe en la Aldonoj Sepa kaj
Oka. En la projekto de 9OA uziĝas nur difinoj
en Esperanto sen tradukoj nacilingvaj. Multajn el la difinoj akompanas helpaj ekzemploj.

En la nun proponata Raporto pri Naŭa Oficiala Aldono la jenaj 209 vortoj kandidatas por oficialigo:

adrenalino, agresi, aidoso, akupunkturo, alergio, algoritmo, amebo, amendi, anĉo, Antarkto, antibiotiko, 
anuso, aperitivo, areo, Arkto, asbesto, aspirino, avokado, bankedo, baskulo, beletro, bemolo, betono,
bito, bizono, blufi, boaco, bradipo, brito, brokolo, burokrato, cico, cirkumcidi,
ĉampiono, ĉasio,
ĉimpanzo, ĉino, defii, delto, demografio, detektivo, dieso, diskriminacii, dizerti, drasta, drivi, ekologio,
etikedo, etno, etnologio, etoso, e
ŭfemismo, eukalipto, eŭro, farĉo, feki, festivalo, folkloro, foto, framo,
frustri, furzi, galaksio, geno, genro, gi
ĉeto, glisi, grafiko, gujavo, hormono, ideologio, ikso, inflacio,
insulino, ipsilono, Israelo, japano,
ĵazo, ĵokeo, ĵudo, kalcio, kampanjo, kancero, kanguruo, kapsiko,
karoserio, kasedo, katapulto, kibuco, kimono, kiosko, klitoro, klono, kodo, kodekso, kohera, komenti,
kompakta, komputi, kondomo, konekti, kooperativo, kramfo, kromosomo, kuo, kurzo, kvakero,
kvorumo, lan
ĉi, lasero, leŭkemio, limfo, magnetofono, majonezo, majusklo, mandarino, mango,
manioko, mateo, matrico, melongeno, menstrui, mesa
ĝo, minusklo, miraĝo, modemo, muldi, nano,
oma
ĝo, organika, orgasmo, pankreato, papriko, pavilono, penicilino, peniso, periskopo, persvadi,
petalo, pico, pi
ĵamo, pikniko, pingveno, pisi, poleno, polpo, prestiĝo, prostato, proteino, pubo, pulpo,
pundo, radaro, radiografi, rakedo, re
ĝisoro, rezolucio, roboto, ronĝi, rotacii, ruleto, saksofono, salikoko,
satelito, sesio, silicio, skani, ske
ĉo, skolto, specifi, spekti, stabila, stagni, statuto, stereofonio, stiri,
stoko, strangoli, sugesti,
ŝalti, ŝenoprazo, ŝoki, ŝtormo, taksio, tanko, tapiro, telepatio, teniso, testo,
tonsilo, torturi, transistoro, treti, tribo, tukano, tumoro, unio, Usono, vagino, vakuo, valuto, vando,
versio, virtuala, viruso, vitamino, vodko, vulvo, zipo.

En la Sekcia voĉdonado pri la projekto de 9OA partoprenis 20 el la 32 Sekcianoj. 1 vorto ricevis 16 
jesojn. 10 vortoj ricevis po 17 jesojn. 53 vortoj ricevis po 18 jesojn. La ceteraj ricevis po 19 jesojn.
Unu Sekciano vo
ĉdonis sindetene pri ĉiuj vortoj. Sekciaj voĉdonadoj estas libervolaj kaj ili ne estas
regulitaj de la Akademia Statuto.
Ili servas nur por prepari Raporton al la Pleno, kiu poste faras la
efektivan decidon la
ŭ la Statutaj reguloj. La ĉi-antaŭaj vortoj do ankoraŭ ne estas oficialigitaj. Ili fariĝos
tiaj nur se ili estos aprobitaj en la preparata tut-Akademia vo
ĉdonado.

 

Detalaj informoj pri jam oficialigitaj radikoj troviĝas en la TTT-ejo de la Akademio:

- http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/

- http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html#klarigoj

*   *   *

La estraro de la Akademio de Esperanto 

interkonsente kun la direktoro de la Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, Bertilo Wennergren. 

[此贴子已经被作者于2006-10-13 12:30:44编辑过]
ip地址已设置保密
2006/10/13 12:30:10
sandro
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:标准世界语者
文章:19
积分:256
门派:无门无派
注册:2006年8月19日
2
 用支付宝给sandro付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sandro

发贴心情
这些词不是词典里都有吗?没有看得太懂。
ip地址已设置保密
2006/10/13 19:30:01

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.08203 秒, 4 次数据查询