dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → PRINCINO LILIANA KAJ LA BLANKA ĈEVALO

您是本帖的第 1637 个阅读者
树形 打印
标题:
PRINCINO LILIANA KAJ LA BLANKA ĈEVALO
hongjia
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:86
积分:726
门派:无门无派
注册:2006年7月31日
楼主
 用支付宝给hongjia付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给hongjia

发贴心情
PRINCINO LILIANA KAJ LA BLANKA ĈEVALO

PRINCINO LILIANA KAJ LA BLANKA ĈEVALO

(Premiita fabelo de la internacia konkurso)

 

Estis iam tre bela sovaĝa blanka ĉevalo. Ĝi vivis tute libere,ĝis iuntagon venis maliculoj, kaptis la ĉevalon kaj devigis ĝin labori en ilia minejo. Tutan tempon la ĉevalo devis vivi subtere kaj tiri pezajn ĉarojn plenajn de karbo. Aldone ĝi ricevis nur putrantajn terpom-ŝelojn kiel manĝaĵojn, kaj la maliculoj batis ĝin, kiam ĝi tiris la ĉarojn tro malrapide. Iam la plej malica el la maliculoj batis ĝin tiel forte, ke la ĉevalo tre koleriĝis. Ĝi provis rebati per siaj malantaŭaj hufoj, kaj ĉe tio la ŝnurego, per kiu ĝi estis ligita al la ĉaro, ŝiriĝis. Tuj la ĉevalo komprenis sian ŝancon, kaj kuris el la minejo eksteren en la arbaron.

Okazis, ke tiu estis la arbaro ĉirkaŭ la reĝa kastelo, en kiu la filino de la reĝo, princino Liliana, kutime promenadis en posttagmezo. Liliana ofte vizitis sian amikon Ĵaki, kiu loĝis en kaŝita kabano kaj estis tre malriĉa. Tial la princino kutime kaŝ-prenis kelkajn manĝo-pecojn de la abunda tagmanĝo en la kastelo por donaci ilin al Ĵaki. Ankaŭ en tiu ĉi tago, ŝi portis korbon kun fromaĝo, karotoj kaj pano, kiam subite ŝi ekvidis inter la arboj ion blankan. Kaŭrante ŝi alproksimiĝis kaj trovis tre belan blankan ĉevalon. Tamen la ĉevalo aspektis iom magra, kaj kelk-loke havis vundojn, ŝajne ĉar iu batis ĝin. Ĝi estis ankaŭ malpura, ĉie makulis ĝin karbo-polvo. Sed belega ĝi ja estis, kaj princino Liliana tuj ekamis ĝin. Kiam la ĉevalo ekvidis la princinon, unue ĝi ektimis, sed ĉar ĝi estis tre malsata, ĝi ne tuj forkuris. Ja ĝi flaris ion manĝeblan en la korbo, kiun la princino portis. La princino rigardis la ĉevalon rekte en la okulojn, ekstaris kaj malrapide, paŝon post paŝo, aliris ĝin etendante la korbon.

Kvankam la ĉevalo estis sovaĝa, ĝi ne povis subpremi la malsaton kaj formanĝis ĉion el la korbo. Kaj poste ĝi eĉ permesis al la princino grimpi sur la dorson. Unue malrapide, poste pli kaj pli rapide ili rajdis tra la arbaro. Kiel princino Liliana kutimis rajdi, tamen ĉi-foje ŝi ja povis sin teni nur ĉe la kolhararo, kaj preskaŭ falis de la ĉeval-dorso. Tiel la du novaj amikoj atingis ĝis la malantaŭa flanko  de la kastelo, kie troviĝis sekreta pordo. Estis iom malfacile konduki la ĉevalon tra la malvasta sekreta koridoro, kiu finiĝis en la dormo-ĉambro de la princino. Tie la princino purigis la felon de la ĉevalo, flegis ĝiajn vundojn kaj donis al ĝi abunde por manĝi. Ŝi iris ankaŭ en la reĝan ĉevalejon por kaŝe akiri jungilon kaj bridojn, por ke ŝi ne estu denove minacita fali.

La sekvan matenon la reĝo venis al la ĉevalejo por rajdi kiel kutime, sed mankis la jungilo  kaj bridoj. Longe li devis frapi la pordon,ĝis Liliana finfine vekiĝis. Rapide ŝi ordonis al sia nova amiko kuri en la sekretan koridoron, kaj iris malfermi la pordon al sia patro. Sed pro la abunda manĝo la ĉevalo jam redikiĝis kaj ne plu sukcesis premi sin en la koridoron! Kiam la reĝo vidis la postaĵon de la ĉevalo, li tre koleriĝis. Timigite, la princino vokis:

Kuru, mia ĉevalo!

En tiu momento ĝi, finfine, sukcesis trairi, kaj ankaŭ Liliana postkuris. La reĝo, kiu tre amis sian filinon, timis, ke ŝi ne plu revenos en la kastelon. Tial li ordonis al sia ĉasisto serĉi ilin en la arbaro kaj mortigi la ĉevalon. Ne daŭris longe, ĝis tiu  trovis ilin, kaj tuj li pafis al la besto. Ĝi laŭte ekhenis kaj falis surteren. La ĉasisto reiris, do, al la reĝo kaj raportis, ke li sukcese plenumis la ordonon. Fakte la ĉasisto trafis  ĝuste la jungilon, kiu bremsis la kuglon. La ĉevalo estis dolore vundita, sed ĝi ne mortis. Lilianan kaptis granda timo, kiam ŝi vidis sian amikon fali, sed poste ŝi konstatis, ke la ĉevalo ankoraŭ vivas.

Tuj ŝi kurus al sia amiko Ĵaki. Tiu plendetis:

– Mi atendis vin hieraŭ, sed vi ne venis.

Tiam ŝi rakontis al Ĵaki, kio okazis. Kompreneble li pardonis, ke ŝi ne alportis al li manĝaĵon.

Rapide li prenis el malluma angulo de sia kabaneto kelkajn kurac-herbojn. Per tiuj la ĉevalo resaniĝis mirinde rapide.

Dum la sama tempo la reĝo esperis, ke la filino rapide forgesos la ĉevalon, kiun li kredis morta. Sed dum la tutaj tago kaj nokto la princino ne revenis en la kastelon. Do li ordonis al sia ligno-hakisto kontroli, ĉu la ĉevalo vere mortis, kaj kien malaperis la princino. Post tempeto tiu trovis la ĉe-valon, kiu estis ligita apud la kabaneto, kie Ĵaki kaj la princino ankoraŭ profunde dormis. Li forkondukis ĝin al kaŝita groto kaj helpe de siaj kolegoj rulis gigantan rokon al la enirejo. Tutan tagon Liliana kaj Ĵaki vane serĉadis la ĉevalon en la arbaro. En la vespero de la dua tago Ĵaki diris al la princino:

– Ni serĉis ĝin du tagojn en la tuta arbaro. Ĉu rezigni? – Sed Liliana ne volis rezigni.

– Ni eksidu kaj pripensu: ĝi ne povas esti glutita de la tero!

– Sed jes ja! – ekkriis Ĵaki. – Ĉu vi ne memoras la groton en la mezo de la arbaro? Ni pasis antaŭ ĝi kelk-foje, sed ni ne enrigardis.

– Kompreneble ne – respondis la princino –, ja la enirejo estas fermita per granda roko.

  Tamen ĝi estas la sola loko, kie ni ankoraŭ ne serĉis ĝin. Ĵaki kunvokis amikajn bestojn el la tuta arbaro kaj per kun-igitaj fortoj ili sukcesis forruli la rokon. La ĉevalo pasigis teruran tempon en la groto. En plena tenebro ĝi povis palpi per siaj hufoj skeletojn kaj aŭdis la akran fajfadon de ratoj, kiuj certe atendis, ke ĝi mortu. Kiam finfine la amikoj malfermis la enirejon, ĝiaj okuloj estis blindigitaj pro la lumo. Liliana tuj kun granda ĝojo kuris al sia amiko kaj saltis sur ĝian dorson. Sed la ĉevalo nur timis, ĉar ĝi ne rekonis la princinon, deĵetis ŝin kaj kuris for. Liliana kredis, ke la ĉevalo ne plu amas ŝin, ĉar ŝi kaŭzis tiom da suferoj al ĝi. Trista ŝi reiris hejmen, enŝlosis sin en sia ĉambro kaj ploregis senĉese. La reĝo, kiu tre ĝojis pri la reveno de sia amata filino, ne kapablis konsoli ŝin. La sekvan tagon ŝi ne plu eltenis la grandan malĝojon, iris al la kastela lageto kaj ĵetis sin en la akvon por droni.

La reĝo vidis tion de sia bal-kono, kaj jam volis ekkuri al la lageto, kiam li vidis, de la alia flanko, alkuri la blankan ĉevalon! La reĝo vokis:

– Liliana ĵus dronis en la lageto!

Tiam la ĉevalo senhezite post-saltis en la akvon. Pasis longaj se kundoj ĝis ĝi reaperis ĉe la bordo kun la senkonscia princino sur sia dorso. Nun la reĝo vere kuregis al ili ambaŭ kaj skuis sian filinon:

– Liliana, Liliana, ĉu vi ankoraŭ vivas?!

Tiam ŝi malfermis la okulojn kaj diris:

– Jes, paĉjo! Mia ĉevalo! Mi amas vin ambaŭ!

La reĝo respondis:

– Ankaŭ mi amas vin ambaŭ.

De tiu tago la ĉevalo rajtis resti en la kastelo, kaj vivis ankoraŭ longe feliĉe kun princino Liliana.

Verkis: Alice Larue (Belgio),

 Anikó Hegedűs (Hungario),

 Gretel Schumann (Francio)

 

balkono: elstaraĵo ĉe muro, ĉirkaŭita de baraĵo / giganta: grandega / gluti: malaperigi ion tra gorĝo aŭ truo / groto: malvasta ejo en rokego / hufo: ungego de ĉevalo kaj kelkaj mam-bestoj / kabano: simplega dometo / kastelo: bela luksa domego / kontroli: detale esplori / princo: reĝido / rato: musego / rezigni: fordoni esperon pri io /  tenebro: profunda mallumo / trista: malgaja.

ip地址已设置保密
2006/11/12 18:34:25

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询