dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La 15 eraroj, kiujn viroj faras en la amora momento

您是本帖的第 1721 个阅读者
树形 打印
标题:
La 15 eraroj, kiujn viroj faras en la amora momento
fenglin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:649
积分:8364
门派:绿色
注册:2006年8月20日
楼主
 用支付宝给fenglin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给fenglin

发贴心情
La 15 eraroj, kiujn viroj faras en la amora momento
La 15 eraroj, kiujn viroj faras en la amora momento
图片点击可在新窗口打开查看
 

1. Ne kisi unue
Eviti ŝiajn lipojn kaj iri rekte al la pli seksaj regionoj de la ina korpo misefikas tre multe, kvazaŭ vi pagas sin hore, kaj provas profiti kiel eble plej multe el la elspezinta mono, spitante la "malgravaj partoj" de iu ajn virino. Intensa kaj karesa ŝmacado estas la plej efika formo de antaŭludo por la amorado.

2. Suĉadi ŝian orelon
Estu sincera: iu kolego via, dum la mezlernejo, diris al vi ke inoj ŝategas havi siajn orelojn abrupte suĉataj de viroj. Nu, estas granda diferenco inter esti erotika, delikate suĉante la orelon de via ulino, kaj suĉadi kvazaŭ vi provas revivigi hipopotamon, kiu ne plu spiras. Agu delikate, kontraŭe la 'kareso' povas vundi.

3. Ne razi la vizaĝon
Ofte viroj forgesas, ke ili havas erinacon ŝnurita al siaj mentonoj. Kaj plej domaĝe, tiuj viroj ofte ne rimarkas, ke ili frotas ĉi tiun erinacon tien kaj reen sur la gamboj, ventro kaj vizaĝo de la amatino. Kiam ŝi tenas vian kapon do en ĉi tiu okazo, ne estas por elmontri pasion, sed ja por diri: "hej, razu vin tuj".

4. Premadi ŝiajn mamojn
Kiam multaj viroj tuŝas la mamojn de virino, ili emas agi kvazaŭ dommastrino, kiu premadas melonojn por kontroli ĉu tiuj fruktoj bonas aŭ ne. Ne faru tiel. Karesu, tuŝu kaj eĉ premu la mamojn de via ino, sed nepre estu tenera.

5. Pinĉi kaj turni cicojn
Ĉesu pinĉi kaj turni siajn cicojn per la fingroj kvazaŭ vi provas trovi la ĝustan radiostacion en aparato, dum vojago aŭta al la montaro. Ekludu kun ŝia tuta mamo, ne nur kun la cico, kiu cetere, estas tre delikata parto de ŝia korpo (do ankaŭ evitu mordi ilin kiel se cicoj estus hundaj ludiloj).

6. Spiti aliajn partojn de ŝia korpo
Virinoj ne estas aŭtovojo kun nur tri elirejoj: maldekstra mamo, dekstra mamo kaj la meza tunelo. Ekzistas diversaj partoj de ŝia korpo, ege stimulaj per karesoj, kisoj kaj lekoj, kiujn vi trapasas sur la vojo al la vulvo. Estas tempo doni al tiuj aliaj partoj la ĝustan priatenton.  

7. Abrupte senvestigi ŝin
Al inoj tute ne plaĉas senti sin stultaj. Sed estas ĝuste tia, kia ŝi sentos sin, se vi demetos nur ŝian pantalonon kaj la kalsoneton, kun svetero ankoraŭ alkroĉita al la kapo. Senvestigu ŝin kiel oni malpakas elegantan donacon, kaj ne kiel infanoj malpakas pakon de ludiloj.

8. Sturmi al la klitoro
La klitoro estas ege sensiva regiono de la ina korpo, do ne premu ĝin forte. Agrable karesu la klitoron, per rondaj giroj de via fingro sur ĝin.  

9. Masaĝi brutale
Multaj ŝatas masaĝi sian knabinon, por lasi ŝin kiel eble plej 'varma' antaŭ la amorado. Temas pri bona ideo, sed nure nur se oni uzas la fingrojn kaj la manojn por karese kaj delikate masaĝi. Ne uzu do viajn kubutojn, genuojn aŭ aliajn korpopartojn durajn por fari 'ekzotajn' masaĝojn.  

10. Demeti unue vian pantolonon
Viro nur kun ŝtrumpetoj kaj kalsono estas plej ridinda afero. Demetu unue viajn ŝtrumpetojn do, kaj nur poste, la pantalonon.   

11. Imiti pornan filmon
En pornaj filmoj, la virinoj ŝategas kiam la uloj ejakulas sur ilin post rapida midzado, disgutante spermon sur ŝiajn vestojn. En la reala mondo tamen, tiu ago nur signifas, ke ŝiaj vestoj bezonos rapide esti lavataj, kaj ke ŝi tiam ne plu povos trankvile paŝi surstrate kun tiuj vestoj.   

12. Ne avizi ŝin ke vi ĉuros, dum midzado
Ĉuro (spermo) gustas kiel mar-akvo kun ova flavaĵo - ne ĉiu ino ŝatas ĝian guston do. Kiam ŝi midzas (t.e. suĉlekas vian penison), avizu ŝin ke vi ĉuros, por ke ŝi decidu kion ŝi faros.

13. Demandi ĉu ŝi orgasmis
Verdire vi devus esti kapabla rimarki ĉu ŝi orgasmis aŭ ne. La plejmulto el la virinoj indikas la momenton de orgasmo per kontraho de la vulvo kaj per apartaj bruoj kaj sonoj. Sed se vi ne kapablis rimarki tion, estas pli bone ne pridemandi ŝin. 

14. Ejakuli tro rapide
Jen unu el la plej grandaj timoj de ĉiu viro. Kaj ĉi tiu timo estas pravigite de la katatrofa rezulto, kiun povas provoki la tro rapidan ejakuladon de la viro. Prefere do havi 'planon B' por tiuj momentoj, karesante, kisante kaj eventuale frandzante vian knabinon, ĝis via 'amiketo' rekuperu la viglecon.  

15. Lasi 'donaceton' al ŝi
Ĵeti for la jam uzitan kondomon devas esti tasko de la viro. Vi uzis la kondomon, do vi forĵetu ĝin.  

ip地址已设置保密
2006/11/12 23:51:38
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
2
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
这类文章是否可最为精华文章让大家阅读???
ip地址已设置保密
2006/11/13 8:44:13
bovido
帅哥哟,离线,有人找我吗?
头衔:铁杆世界语者
等级:金牌世界语者
文章:317
积分:2631
门派:绿色
注册:2006年8月22日
3
 用支付宝给bovido付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给bovido

发贴心情
其实,这也值不得大惊小怪的,这类文章能拓宽读者的知识面,增加表达方法。可惜,这类文章太少了。

Ĝisosta Esperantisto
ip地址已设置保密
2006/11/13 12:05:55

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询