7. Organizo de la Movado
La leciono jam finiĝis. Pluraj lernantoj jam foriris, sed Filipo kaj Karlo daŭre parolas pri la plej efika maniero organzi la instruadon kaj diskonigon de la internacia lingvo.
Karlo: Ĉu vi konas la centran oficejon de la Universala Esperanto-Asocio?
Filipo: Jes. Mi jam estis plurfoje tie, kaj ankaŭ ĉeestis plurajn universalajn kongresojn. Mi mem estas delegito de UEA. Mia nomo aperas en la jarlibro.
Karlo: Oni diras, ke estas pli ol unu miliono da homoj, kiuj parolas Esperanton en la mondo.
Filipo: Tio estas vero. Tamen nur kelkaj miloj laboras instruante Esperanton aŭ instruante pri ĝi.
Karlo: Tiel nia afero certe ne progresos.
Filipo: En la dudeka jarcento nenio progresas sen la helpo de radio kaj televido.
Karlo: Vi pravas. Tamen radio kaj televido estas tro multekostaj por niaj organizaĵoj. Tre malofte ni sukcesas aperigi Esperanton en iu programo.
Filipo: Ĉu via organizaĵo ricevas monhelpon de via registaro?
Karlo: Jes, sed tiu monhelpo estas tiel malgranda, ke ĝi ne sufiĉas por pagi niajn elspezojn dum unu semajno. Se nia movado ne mortas, tio okazas danke al kelkaj volontuloj.
Filipo: Ĉu vi kredas, ke la situacio estas senespera?
Karlo: Tute ne! Por la progreso de la mondo la jaroj estas nenio. La metra sistemo atendis du jarcentojn por sia oficialiĝo en pluraj landoj. Certe la registaroj iam fariĝos pli raciaj, kaj instruos Esperanton oficiale en ĉiuj elementaj aŭ mezaj lernejoj de la mondo.
Filipo: Certe Esperanto estas taŭga por tio. Ĝi estas tre facila, kaj unu aŭ du jaroj en meza lernejo sufiĉus por ĝia ellernado.
Karlo: Kaj tiel la lernantoj havus pli da tempo por aliaj studoj.
Filipo: Vi certe pravas, Karlo.