8. Joĉjo, la Denaska Esperantisto
Johano Duran estas sepjara knabo. Oni nomas lin Joĉjo. Li parolas Esperanton denaske. Lia patro estas franco kaj lia patrino estas hungara, sed li naskiĝis en Brazilo.
Joĉjo havas multajn familianojn en Eŭropo. Liaj francaj geavoj loĝas en Suda Francio. La hungara avo estas mortinta, sed lia hungara avino, la bopatrino de S-ro Duran, ankoraŭ estas vivanta, en Budapeŝto. Ŝi tre amas sian nepon.
Joĉjo havas geonklojn, kuzojn kaj kuzinojn en pluraj landoj de Eŭropo. Li ofte ricevas leterojn kaj poŝtkartojn de siaj kuzoj. Pro sia internacia korespondado, li havas konojn tute nekutimajn en infano de lia aĝo.