9. Familio Duran
Dum Karlo kaj Filipo parolas pri organizado kaj informado, Petro gaje montras al S-ro Duran la belegan poŝtkarton, kiun li ĵus ricevis el Hungario.
Duran: Ankaŭ la poŝtmarkoj estas tre belaj, Petro.
Petro: Mia korespondantino ĉiam metas belajn poŝtmarkojn en siajn leterojn. Kaj mi faras la samon. Ni ambaŭ kolektas poŝtmarkojn kaj kolorajn bildkartojn.
Duran: Tiu karto estas sendube unu el la plej belaj, kiujn mi jam vidis. El kiu urbo ĝi venas?
Petro: Ĝi venas el la ĉefurbo, Budapeŝto. Tamen mia korespondantino loĝas en Gyula.
Duran: Ĉu vere? Mia edzino estos tre kontenta, kiam ŝi ekscios tion. Ĉu vi scias, ke Ilona estas hungara?
Petro: Jes. Via edzino jam rakontis tion al mi.
Duran: Gyula estas la naskiĝ-urbo de Ilona. Ĝi kuŝas ĉe rivereto, kiu fluas al la granda Danubo. Ĝi estas preskaŭ en la landlimo inter Hungario kaj Rumanio. Krom la hungara, la portugala kaj la internacia, Ilona flue parolas la rumanan, la rusan kaj la germanan lingvojn. Ŝi lernis ilin pro bezono.
Petro: Mi kredas, ke en tiu parto de la mondo, Esperanto estas nepre necesas.
Duran: Vi pravas. Kaj tial ilia Esperanto-movado estas tre forta.
Petro: Kaj vi, sinjoro Duran, ĉu vi parolas multajn lingvojn?
Duran: Ne tre multajn. Kiel vi scias, mia gepatra lingvo estas la franca. En
Francio mi lernis la anglan, la italan kaj la internacian. Mi kaj Ilona interkonatiĝis en la germanlingva parto de Svisio, kaj tiam Esperanto estis la nura komuna lingvo inter ni.
Petro: Ĉu vi ĉiam parolas Esperanton hejme?
Duran: Ĉiam. Ni alkutimiĝis fari tion. Kaj faras tion ĝis nun, kvankam ni jam bone parolas portugale.
Petro: Kaj Joĉjo?
Duran: Kiam ni alvenis al Brazilo, Ilona estis graveda de ok monatoj. Johano naskiĝis tuj poste. Tiam ni ankoraŭ tre malbone parolis la portugalan lingvon. La hejma lingvo de Johano ĉiam estis Esperanto.
Petro: Kaj kiel li lernis la portugalan?
Duran: Kun niaj amikoj kaj najbaroj. Kaj poste, en la lernejo. Li estas nun sep-jara, kaj parolas ambaŭ lingvojn tute senerare.
Petro: Li estas do denaska esperantisto. Tial li parolas Esperanton tiel flue kaj bele. Tio montras, ke Esperanto estas vivanta lingvo.
Duran: Tute certe. Kaj Esperanto estis artefarita lingvo nur en la komenco. Poste ĝi fariĝis tute natura. Se Esperanto ne estas vivanta lingvo, ankaŭ mi ne estas vivanta homo. Kaj se ĝi ne estas natura, ankaŭ mi kaj Joĉjo ne estas naturaj. Almenaŭ mi kaj vi scias, ke mi vivas kaj parolas.
Petro: Kaj ankaŭ Joĉjo estas vivoplena knabo.
Duran: Diru, Petro, ĉu vi akceptas tagmanĝi ĉe ni morgaŭ kun via greka amiko?
Filipo alproksimiĝas kaj aŭdas la lastajn vortojn.
Filipo: Bonega ideo! Ĉu ne, Petro?
Petro: Certe. Familio Duran loĝas apud la marbordo. Morgaŭ estos dimanĉo, kaj ni poste povos promeni tie.
Duran: Do morgaŭ je la dekdua, ĉu bone?
Petro: Jes. Mi iros kun li.
Duran: Ni atendos vin. Ne malfruiĝu.