10. Kuna Tagmanĝo
Iom antaŭ tagmezo. Petro alvenas al la hotelo de Filipo. Tiu ĉi jam estas preta, kaj atendas staranta ĉe la enirpordo. De lia ŝultro pendas fotografilo. Li estas vestita per blanka pantalono kaj multkolora ĉemizo.
Petro: Saluton, sinjoro Filipo. Mi rimarkas, ke vi jam estas preta.
Filipo: ...preta por la tagmanĝo kaj preta por la promenado. La vetero ŝajnas taŭga por fotografado. Ĉu tio plaĉos al vi?
Petro: Certe. Ni povos fotografi la marbordon kaj la apudajn montojn. Hodiaŭ multaj homoj baniĝas en la maro. Ĉu vi preferas veturi per aŭtobuso aŭ per aŭtomobilo?
Filipo: Ni veturu aŭtobuse, ĉar ankoraŭ estas frue.
La du amikoj rapide veturas aŭtobuse al la Marborda Avenuo. Dum kvin minutoj ili veturas laŭ tiu avenuo ĝis stratangulo, kie estas alta konstruaĵo. Ili supreniras ĝis la dekdua etaĝo. Petro premas sonigilon, kaj Ilona Duran venas malfermi la pordon.
Ilona: Bonvolu eniri. Estas granda plezuro koni vin, sinjoro Filipo. Ni tuj tagmanĝos, ĉar nia servistino bezonas foriri frue. Poste ni sidos en la vizitsalono por interparoli, ĉu bone?
Filipo: Laŭ via plaĉo.
Duran kaj Joĉjo jam estis en la manĝsalono. Manĝilaroj por kvin personoj estis surtable. La kuiristino kunportas la manĝaĵojn, kaj ĉiuj eksidas.
Ilona: Ĉu vi manĝas viandon, sinjoro Filipo?
Filipo: Krom porka viando, mi manĝas ĉion.
Ilona: Mi preparis kokidaĵon kun rizo kaj legomoj, kaj salaton kun iom da fiŝo.
Filipo: Tio tre plaĉas al mi.
Ilona: Tamen mi scias, ke Petro manĝas nek viandon, nek fiŝon. Li manĝos sian salaton sen fiŝo. Kaj anstataŭ kokidaĵon li manĝos tiun ovaĵon, kiun mi preparis por li. Ĉu bone, Petro?
Petro: Ovoj tre plaĉas al mi.
Post la manĝo ĉiuj leviĝas kaj iras al la vizitsalono.