11. Monŝanĝo (2)
Ilona: Ne miru, sinjoro Filipo. Rita laboras kun mi delonge, kaj bone komprenas ĉion. Ŝi ĝenerale parolas portugale, sed la plej oftajn frazojn ŝi ĉiam diras en Esperanto.
Joĉjo: Sinjoro Filipo, ĉu vi kolektas monerojn?
Filipo: Ne, Joĉjo. Mi havas nur kelkajn, el la landoj, kiujn mi vizitis.
Joĉjo: Mi kolektas poŝtmarkojn, bildkartojn kaj fremdajn monerojn.
Filipo: Tio estas multekosta kolekto.
Duran: Ne tiel. Li nur kolektas la poŝtmarkojn kaj poŝtkartojn, kiujn ni ricevas per nia korespondado, kaj kelkajn monerojn, kiujn li ricevas donace de niaj amikoj.
Filipo: Do la afero estas malsama. Mi serĉos en mia poŝo... Jen mia monerujo... Tie ĉi estas unu germana marko kaj du malnovaj moneroj: unu usona dolaro kaj unu angla pundo.
Johano tre atente kaj scivoleme rigardas la monerojn.
Filipo: Ili estas por vi.
Duran: Tiu dolora monero estas el arĝento, kaj tiu angla pundo estas el oro. Almenaŭ tiujn du monerojn mi aĉetos.
Filipo: Ne eblas. Tio estus privata monŝanĝo. Kaj verŝajne tio estas kontraŭleĝa.
Duran: Ne nun. Tio nuntempe tute laŭleĝa en Brazilo. Krome, oraj kaj arĝentaj moneroj valoras multe. Ilia prezo estas certe pli ol unu dolaro kaj unu pundo.
Filipo: Tamen mi ne scias kalkuli la ĝustan valoron de mono. Mi lasas, ke la bankoj faru tion. Mi nur scias kalkuli stelojn en la ĉielo kaj amikojn en mia koro. Kaj Joĉjo nun estas unu el la plej karaj. La tri moneroj apartenas al li.