§ 11.
La feino.
Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
feino 仙女
unu 一
vidvo 鳏夫
du 二
simila 相似的,相像的
karaktero 性格
vizaĝo 脸
povi 能够
pensi 想,思考
ambaŭ 两者,两者都
fiera 自豪的,骄傲的
oni 人们
vivi 生活
plena 满的,完全的
portreto 画像,肖像
laŭ 按照,沿着
ec 表示抽象性质的后缀 如:bona 好的 - boneco 善良; viro 男人 - vireco 男性气质; virino 女人 - virineco 女人味
honesta 诚实的
krom 除……外
tio 那个,那