12. Promeno
Petro kaj Filipo malsupreniras kaj marŝas al la plaĝo. Tie ili eksidas sur ŝtona benko en la ombro de granda arbo. Filipo spiras kun videbla plezuro.
Filipo: Tre plaĉas al mi spiri tiun freŝan kaj puran aeron, kiu venas de la maro.
Petro: Tiu mara venteto estas tre agrabla. Pura aero estas necesa por nia sano. Tie ĉi, dum momento, niaj pulmoj estas liberaj de la gasoj, kiujn la fabrikojn la fabrikoj kaj aŭtomobiloj disĵetas en la tutan urbon.
Filipo: Tion oni nomas progreso...
Filipo tiam leviĝas kaj prenas kelkajn fotografaĵojn.
Petro: Certe en viaj bildoj aperos tiuj du junulinoj kun nigraj okulvitroj.
Filipo: Mi fotografis ilin intence. Mi opinias, ke ili estas tre ĉarmaj.
Petro: Precipe la pli maldika... tiu, kiu kuŝas sur la sablo por sunbruniĝi... Kaj kion ni faros nun?
Filipo: Kiom da tempo ni bezonas por suprenveturi la Sukeran Kukon?
Petro: Pri kiu kuko vi parolas?
Filipo: Tiu monto, kiun oni supreniras per ŝnurveturilo...
Petro ridegas.
Petro: Ha! Ha! Ha! Vi parolas pri la Sukera Pano!
Filipo: Ha! Eble mi eraris ĉar tiu bonega kuko, kiun mi manĝis trifoje en la hodiaŭa tagmanĝo, ne foriras el mia kapo... Krome kukoj havas pli da sukero ol pano...
Petro: Kiel vi ne iras al la Sukera Pano morgaŭ, kaj venas hodiaŭ al festeto ĉe amikoj miaj? Ĉu plaĉas al vi la nuntempaj dancoj de la junularo?
Filipo: Certe. Ili estas internaciaj.
Petro: Do mi ankaŭ invitos Marian. Verŝajne ŝi estas hejme nun. Ŝi dancas tre bone kaj sendube akceptos iri kun ni.
Filipo: Bonega ideo! Invitu ŝin. Ŝi estas tre ĉarma. Kaj krome ŝi flue parolas nian internacian lingvon.
Petro telefonas al Maria kaj fiksas renkontiĝon por la kvina horo. Poste li daŭrigas sian promenon sur la sablo kaj sur la rokoj de la marbordo. La unua dimanĉo de Filipo en la mirinda urbo Rio-deĴanejro estis vere tre agrabla.