§ 12.
Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun tri hundoj. - Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaj dek faras dudek. - Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Mil okcent naŭdek tri. - Li havas dek unu infanojn. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. - La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? - Kiun daton ni havas hodiaŭ? - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. - Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
multe 许多
fari 做,造
nur 只,仅仅
promeni 散步
tri 三
hundo 狗
ĉio 全部,所有
dek 十
fingro 指头
alia 另外的,其它的
kvin 五
sep 七
kvar 四
ok 八
mil 千
cent 百
naŭ 九
ses 六
minuto 分钟
horo 小时
konsisti 组成
sekundo 秒
Januaro 一月
monato 月份,月
jaro 年
Aprilo 四月
Novembro 十一月
Decembro 十二月
Februaro 二月
semajno 星期
Dio 上帝
elekti 选,选择
ĝi 它
sankta 神圣的
krei 创造
dato 日期
Marto 三月
naski 诞生,出生
it 表示动作在过去某一时间发生的动词词尾